Maltrafoj
Kiojn mi volis sed ne sukcesis fari en la Akademio
Rakontas Sergio Pokrovskij
2021-12-14 20:20 Nsk
Adiaŭa elpaŝo pri miaj antaŭjuĝoj kaj iluzioj
1995–2021: Kiojn mi ne faris en la Akademio (sed faris ekstere).
Historio de miaj (plejparte subkonsciaj) antaŭjuĝoj pri lingvoscienco,
Esperanto kaj la Akademio.
Ĉu tamen iam la Akademio traktos ĉi tiun problemaron? Ĉi tiu
prezentaĵo fakte estas kolekto da referencoj (plejparte hiperligiloj)
al la koncernaj materialoj.
La prezentaĵon mi enretigis:
(Ĉi tiaj enkadraj pecoj estas prezentistaj notoj.)
La subtitolo ekzemplas pri «Diversaj ioj» [LOdE, n‑ro 81, 2001:07].
Fine de mia 3ª kaj lasta mandato mi resumu miajn pensojn pri la Akademio.
Min ĉiam interesis lingvoj, jam longe antaŭ ol mi eklernis Esperanton.
Kiel diris hungara tradukistino, eĉ supraĵa konatiĝo kun fremda lingvo
estas tre instrua kaj utila; mi konsentas.
Do, mi fariĝis amatora lingvisto.
Iluzioj pri la Akademio
La kolegoj malkonsentos! Sed mi parolas pri miaj iluzioj…
Pri (3): Tamen nur Sekcia Raporto, ne Akademia decido…
- Raciigo kaj koherigo estas laboro kiun mi konas per la komitatoj
pri normigo de programlingvoj. — La tasko de lingvoplanado kiel afero inĝeniera.
- La Akademio esploras la lingvon kaj aplikas la rezultojn.
Akademio kompetentas pri esperantologio; scienco ĝin interesas kaj estas
por ĝi aŭtoritata.[1]
(Historiaj ekzemploj: la teorio pri la radikkarakteroj; la ata/ita
debato. Ĉu la nuna AdE kapablas je tiaj heroaĵoj?)
- Mirinda escepto: la sekcia raporto «Pri vortordo en Esperanto» kaj
miaj komentoj priaj.
— Tamen …
[1]
«Artikolo 2. La Akademio esploras ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj
koncernas Esperanton.» (Statuto de AdE).
- La «naivaj» akademianoj malŝatas lingvosciencon (Esperanto estu simpla).
- Siaflanke iuj profesiaj lingvistoj el inter la akademianoj malvolas apliki lingvosciencon
en la profana Akademio (administra instanco ne dekretu sciencajn verojn).
La ekstremoj sin tuŝas.
Parolo kaj skribo (Alfabeto kaj fonemaro)
Kiom da fonemoj havas Esperanto?
Jen la unua iluzio kaj tre simpla ekzemplo:
Esperanto havas 28 fonemojn, pounue respondajn al ĝiaj 28 literoj.
Laŭ mia studaĵo «Duonvokaloj kaj diftongoj» (2014; disponebla HTML‑e kaj
en PDF) ŭ ne estas fonemo, ĝi estas parto de la fonemoj aŭ kaj eŭ. Sekve,
- La nombro de fonemoj en Esperanto estas 29.
- La esperanta skribo ne estas strikte fonologia.
El ĉi tiu ŝajne skolastika studo sekvas tute praktika konkludo pri
neesperanteco de la uzado de ŭ por transskribi la parolsonon [w]
(Ŭaŝington ktp).
Sonimitoj: гав-гав = bow-wow ['bau'wau] , кукареку = cock‑a-doodle-doo [,kɔkədu:dlˈdu:]
La Akademion tio malmulte interesis
Verdire, ĉe la publikaĵo en la «Lingva kritiko» aperis komento de
Cyril Brosch, kiu tamen tiam ankoraŭ ne estis akademiano.
(Referenco al publikaĵo en «Lingva kritiko» principe estas pli solida
ol tiu al mia retejo; sed en la vikia formo de WorldPress, adoptita de
LK, mi ne sukcesis prezenti miajn artikolojn en taŭga tipografio.)
Respektive tiaj konsideroj speguliĝas en la prezento de la
skribsistemo de Esperanto, kiel mi montris en mia studaĵo pri la
koncepto «Grafemo» (ankaŭ en «Lingva kritiko»). Kiom da grafemoj havas
Esperanto?
Praktika konsekvenco: Ĉe vortotransporto oni ne tranĉu na-
ŭan, aŭ fe-
ŭda ktp (kaj oni efektive neniam tranĉas tiel).
Tiaj abstraktaĵoj ne estas io esotera; ekz‑e ili estas parto de komuna
klero en ekz‑e Ĉeĥio.
Ĉeĥe č, ch, ř, š, ž (čé, chá, eř, eš, žet) estas apartaj literoj,
dum á, é, í, ó, ú, ý (dlouhé á, é…) estas dugrafemaj kombinoj de
baza vokallitero kun la longindika dekstra korno. Ĉeĥaj
lingvonormigaj instancoj kaj la publiko tion kompreni kapablas.
(Simile estas pri la lingvo hungara — sed ne plu pri la hispana.)
Tamen en Esperanto eĉ la terminoj fonemo, fonologio, grafemo ne estas oficialaj.
La latinalfabeta malbeno
Alia fonto de iluzioj kaj miskomprenoj estas la novlatina alfabeto,
kiu diversmaniere priservas malsamajn lingvojn, kio trudas fremdajn,
malproprajn ideojn pri ĝiaj esprimiloj kaj iliaj funkcioj en aliaj
lingvaj sistemoj.
La brilega ekstera fono de la grandaj kaj praktike gravaj nacilingvoj
eklipsas kaj perturbas la percepton de la modesta sistemo de Esperanto.
La dulteraĵoj aŭ, eŭ estas nedivideblaj grafemoj samspecaj kiel la anglaj ch,
sh. Kaj estus logika uzi anstataŭ ilin â, ê. T.e.
aŭto → âto, eŭro → êro, samkiel she → ŝi, charm → ĉarmo.
Sed ial tio ne akcepteblas en la latinalfabeta mondo (kvankam islande
ja á = aŭ, ekz‑e Pálína = Paŭlino).
Kiel sentigi al la okcidentanoj la ekzistadon en aparta, propra skriba
sistemo — ne surogata adaptaĵo de fremda sistemo pruntita kaj
alifunkcia, sed plene kohera kun la sistemo de koncerna lingvo?
𐑤𐑨 ·𐑖𐑨𐑝𐑨 𐑨𐑤𐑓𐑨𐑚𐑧𐑑𐑩 — La Ŝava alfabeto
Ĉi tiu elpensaĵo certe estas herezo malkonvena kadre de la Akademio.
Tamen unu el la kolegoj ĵus deklaris en Akademia forumo, ke «Oni povas
ĝui hororon»; kaj mi ne povas min reteni kaj ne taŭzeti la akademianojn.
Mia studaĵo «La Ŝava alfabeto por Esperanto».
trajteca alfabeto = featural writing system:
alfabeto, en kiu la literformo ne estas tute arbitra, sed kohere kodas
fonologiajn ecojn de la fonemo(j), kiu(j)n la litero reprezentas.
Mi tamen ne havas tempon por komenti ĉi tiun kadron.
- Trajteca alfabeto, ekz‑e 𐑐𐑚 (pb), 𐑕𐑟 (sz), tiel ke
‹pobo›, ‹sezono› → 𐑐𐑩𐑚𐑩, 𐑕𐑧𐑟𐑩𐑵𐑩 ;
- Formala simetrio: ‹eco› / ‹edzo› → 𐑧𐑔𐑩 / 𐑧𐑞𐑩
- Kaj kompreneble ‹aŭto›, ‹eŭro› → 𐑲𐑑𐑩, 𐑱𐑮𐑩.
𐑗𐑦𐑪𐑤𐑦𐑑𐑧𐑮𐑨𐑠𐑩 (ĉiuliteraĵo):
𐑖𐑨𐑰𐑵𐑨𐑕, 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑲𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑞𐑱𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩.
Cetere atentindas: 30 literoj ŝave-esperantaj kontraŭ 45 Ŝavaj literoj anglaj.
La liternomoj
Ĉi tiu temo tuŝas la problemaron de 3 sekcioj: tiu pri la Prononco, la
leksikan (Ĝenerala vortaro) kaj la Gramatikan.
Malgraŭ la grandega rolo de la novlatina alfabeto, restas la problemo
pri la nomoj de ĝiaj neesperantaj literoj Q, W, X, Y.
Mi verkis pri tio, interalie, en:
- Komputada Leksikono
- Slavonaj skriboj
- Pri liternomoj
Tiu lasta atentas krome la nomojn de ŭ, y, tiujn de la literoj grekaj kaj hebreaj.
Vortodivido
Alia afero koncernanta la Sekcion pri Prononco [kaj skribo].
Jes, oni rajtas tranĉi vortojn ie ajn. Sed en la fajna tipografio
ekzistas sia belo. Kaj la komputiloj povas esti pli kleraj ol la
privatuloj.
En la jaro 1999ª, mi preparis vortodividajn ŝablonojn por Teĥo, kaj
deponis ilin ĉe teTeX. Poste la ŝablonaro iĝis parto de diversaj
programproduktoj, i.a. Mozilla, OpenOffice, Adobe- kaj Kobo-librolegiloj ktp.
Nun la projekto rezidas ĉe GitHub.
Verdire, la nuna versio estas multe pli polurita ol la malnova…
Mia ŝablonaro ĝenerale sekvas la principojn de PAG, kvankam sen la
atavismoj ŝuldataj al la latinalfabeta malbeno (ekz‑e la hezito tranĉi
k‑s aŭ k‑v respondajn al la francaj x, qu). Por mi tia hezito
estas amuza, mi tranĉas ekz‑e
Leksiko: lek-si-ko; kp
Pl: lek-
sy-ka, Ru: лек-
си-ка. La tranĉo «le-
ksiko» donas «ksi…» komence de linio, kio estas malbela.
Miajn principojn mi resumis en «Rekomendoj pri vortodivido en Esperanto».
Kiel tio aspektas ekz‑e sur telefona ekrano?
Jen 3 ekrankopioj.
- Unue, sen vortodivido kaj maldekstreme (sen ĝisrandigo);
- Due, sen vortodivido kaj kun ĝisrandigo (atentu la emfazitajn spacegojn!);
- Trie, kun vortodivido kaj ĝisrandigo. Al mi tio plaĉas.
Leksiko
Pri leksiko mi plej multe laboris en ReVo; tie aperas rimarkoj de mi
subskribitaj; kelkaj el ili kreskis en tutajn studaĵojn, ekz‑e:
Pri la laste listigitaj «Notoj» iom laboris la Sekcio pri la ĝenerala
vortaro; sed ĝi ne sukcesis fini la laboron.
La respondoj je negaj demandoj
Jen tre simpla kaj klara demando, kiu tamen restas nesolvita.
«Ĉu jes aŭ ne?». Ankaŭ en LOdE, n‑ro 246/247 (2015:4/5), p. 12–15.
Frapa ekzemplo pri nelogika trajto, kiun plimulto ne konscias (ĉar
en la okcidentaj lingvoj estas tiel), kaj sekve la gramatikistoj
sankcias.
«Oni uzas ankaŭ negativajn demandojn, [t.e.] demandojn kun nea vorto.» [PMEG]
- En la «matematika», aŭ «orienta» sistemo la respondoj al la negaj
demandoj obeas la ĝeneralan regulon (oni jesas aŭ neas la tutan
aserton); ne necesas iel ajn apartigi ilin.
- En la «okcidenta» sistemo por ili estas aparta malsimpla regulo, kiu postulas
specialan analizon.
— Ĉu ŝi ne venis?
— Ne, ŝi venis! ☺ / Jes, ŝi ne venis. ☹
— Jes, ŝi venis! ☺ / Ne, ŝi ne venis. ☹
Laŭ PMEG, en la okcidenta sistemo,
«Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun
oni uzus, se la demando estus sen nea vorto.»
Onidire, «Ambaŭ sistemoj respondi negajn demandojn estas [egale]
logikaj, sed en malsamaj manieroj».
Ne «egale»!
- En la orienta sistemo la negaj demandoj ne estas escepto, ne
necesas aparta regulo.
- La orienta regulo estas ĝenerala kaj klara, la reguloj de la
okcidenta sistemo ĝis nun estas fuse vortumitaj.
Eble tamen la akcepto de la orienta sistemo ne estas senespera: ja
multaj logikemuloj volonte akceptas nekutimajn dirmanierojn, pri kies
plia logikeco ili konsciiĝis.
Nu, kiel do en la okcidenta sistemo oni respondu la demandojn de la tipo:
- Ĉu vi
ne deziras kafon?
- Ĉu
ne kafon vi deziras?
- Ĉu vi deziras
ne kafon, sed brandon?
- Ĉu vi
ne dormas pro la bruo?
- Ĉu longe vi ŝin
ne vidis?
(Okcidente probable endus distingi «la demandojn parte negajn» disde la «ĝenerale negaj».)
La artikolo
Mia studaĵo «La artikolo», ankaŭ en «Lingva kritiko» kaj «La Gazeto» № 139–140 (2009).
- Utila por lingvoj senfleksiaj, en Esperanto la artikolo estas malnecesa.
(Mia defio pri kontraŭekzemplo restas nerespondita.)
- Kiom ajn malnecesa, la artikolo tamen estas lingva fakto.
- Devigite ĝin havi, ni almenaŭ raciigu ĝian uzadon. Ho ve, tio ne
prosperis (kaj la okcidentanoj eĉ ne rimarkas tion).
Pri (1):
En kelkaj lingvoj, precipe en la franca, la nedifina artikolo ofte estas
uzata kiel remaigilo. Tamen Esperanto havas nur la artikolon difinan;
kaj la libera vortordo ebligas remaigi pli oportune (ne nur substantivojn).
Aspektologio
Fenomeno komplementa al la artikolo: por la okcidentanoj same
malklara, kiel la artikolo por la slavoj aŭ ĉinoj. Tamen ja pli utila
kaj klarigebla.
Miaj «Notoj aspektologiaj»;
ties simpligita versio «Aspektoj» en LOdE, 2019:3, № 293, p. 37–49.
Aspektualoj (la gramatikaĵoj kiujn oni ofte konfuzas kun la aspektoj):
| Eo (Sergie) |
en |
ru |
de |
| taksiso |
order |
таксис |
|
| profilo |
lexical aspect |
тип действия |
Aktionsart |
| konsisto |
telicity |
предельность |
|
| aspekto |
grammatical aspect |
вид (глагольный) |
Aspekt |
Taksiso esprimas interrilaton de agoj (vicigo, enkadrigo); mi dirus
topologio — sed tian metaforon komprenus nur matematikistoj.
Profiloj, aŭ agformoj (Aktionsarten)
La angla termino lexical aspect estas misgvida kaj fuŝa: en la slavaj lingvoj la
aspekto (la vera aspekto, вид) estas esprimata leksike.
Profilo: 2 Ⓣ Desegno de la vertikala sekco de konstruo, fortikaĵo,
aŭtomobilo, maŝino ks, por montri la relativan dikecon de la septoj,
la internan dispozicion kc. [NPIV]
En la rusa lingvo ekzistas proksimume 15 kutimaj profiloj esprimataj per afiksoj.
(Dependas je difino; ekz‑e PAG ne komprenas la diferencon inter
finmanĝi kaj tutmanĝi, dum ruse доесть kaj съесть estas nepre malsamaj.)
▲
│━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━━ Daŭra (durativo)
│ (li sidis, li sciis)
└─────────────────────────▶ t
▲
│ ┏┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅┅ Komenca (inĥoativo)
│ ┃ (li sidiĝis, li eksciis)
│━━━━━━━┛
└─────────────────────────▶ t
▲
│ ┏┓ Momenta, unuopa (semelfaktivo)
│ ┃┃ (ĵeti, frapi, eksplodi, tremeri)
│━━━━━━━━━━┛┗━━━━━━━━━━━━
└───────────────────────▶ t
▲
│ ┏━┓ ┏━┓ ┏━┓ ┏━┓ Ripeta (iteracio, frekventativo)
│ ┃ ┃ ┃ ┃ ┃ ┃ ┃ ┃ (frekventi, vizitadi, diradi)
│━━━┛ ┗━━━┛ ┗━━━━┛ ┗━━━━━┛ ┗━━
└─────────────────────────────▶ t
Esprimo per afiksoj: ekmanĝi — manĝi — manĝadi;
Finprofiloj (terminativoj): finmanĝi, satmanĝi, formanĝi; demanĝi, tramanĝi…
Eblas kombini: «kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton»
[La Batalo]
ekrigardadis = ĵetadis rigardojn (ripeta inĥoativo).
Konsisto, «apriora aspekto» (предельность, telicity)
- Verboj 1-komponantaj = procezo. ◀—— verboj senlimaj (iri, vivi, dormi)
- Verboj 2-komponantaj = (procezo, limo) ◀— verboj limhavaj (veni, morti, veki)
esti — iĝi, ekesti
havi — ricevi, akiri, ekhavi
serĉi — trovi, elserĉi
paroli — diri
vivi — naskiĝi, morti
agonii — morti
Aspekto
- Sencas por la verboj limhavaj.
- En la aspekto neperfektiva esprimas la procezon.
- En la aspekto perfektiva esprimas la atingon de limo:
Li venis = Li jam estas ĉi tie.
Li mortis = Li estas malviva.
Kiam venis la kuracisto, la paciento jam mortis {= estis malviva} ≠
Kiam venis la kuracisto, la paciento jam estis mortanta ≈
Kiam venis la kuracisto, la paciento jam agoniis.
Pri «pasivecaj adjektivoj»
Mi postlasas ŝuldon: la ellaboro de decido pri «pasivecaj adjektivoj»,
iniciatita de kolego Kramer kaj de mi transprenita.
Temas pri signifo de rekta adjektivigo de rezultaj verboj (ekz‑e
korekta, komplika, fiksa, malferma, veka…). Mi konsentas pri la
intenco kaj la konkludo de la decido, sed min stumbligis ĝia parto teoria.
Ja ne pri pasiveco temas, sed pli ĝenerale pri rezulteco (limeco). La
problemo egale koncernas la rezultan signifon de adjektivigoj de
verboj netransitivaj (ekz‑e morta). La tradicia gramatiko okcidenta
malkonas la aspektualojn, kaj tial problemon profilan oni perceptas
tra la kategorio voĉa.
Tial mi verkis la studaĵon aspektologian. Sed ĉu la Akademio pretas
trakti tian problemaron?
Faka terminaro
Antaŭ mia akademianiĝo mi verkis «Komputadan leksikonon».
Cetere, la normigo de la liternomoj gravas por la multaj fakoj. Ekz‑e
delto, omikro.
Dum mi estis direktoro de la sekcioj Faka kaj Gramatika, mi plurfoje
proponis okupiĝi pri terminaro gramatika (ja nia labora terminaro).
Neniu reagis.
Mi ne scias, kion fari pri la fakoj nomenklaturaj (kiaj ĥemio,
biologio, medicino). Ili evoluigas apartan formalan lingvon,
konkurencan kun la komuna (ekz‑e kun siaj apartaj numeraloj).
Tiuteme mi verkis la studaĵon «La nomoj de la elementoj ĥemiaj».
La komuna lingvo tion transformas. Ekz‑e “Covid‑19”. 19 estas esenca
parto de la termino, sed komunlingve neniu ĝin mencias. Oni diras
ekz‑e «malsani je korono» aŭ «kovimulo» aŭ «kovimulejo» (Ru ковидарий).
$ export LCALL=eo.UTF8
$ help fg
fg: fg [LABORINDIKO]
Movu laboron en la dialogon
Faru la laboron LABORINDIKO dialoga kaj la kuranta. Se
LABORINDIKO malestas, apliku la ŝelan koncepton pri la kuranta
laboro.
Elirstato:
Tiu de la dialogigita komando; aŭ malsukceso, se okazis eraro.
Fundamento DeĵaVue.
Konkludo: Kial tiuj malsukcesoj?
Malemo ĝeneraligi
Ofte la Akademio restas en la kadroj de la ekstera polemiko,
sen levi sin pli alte, esplori pli vastajn horizontojn kaj eventuale
proponi pli bonan solvon.
Ekz‑e Bernardo Golden iam plendis, ke en la hezito inter la iom longa
spontanea kaj la ŝajnsufiksa spontana la Akademio restas katenita de
tiuj du truditaj ebloj, kaj malvolas ekzameni la ankoraŭ pli mallongan,
senambiguan kaj latine ĝustan alternativon sponta.
Ekz‑e en la debato pri ata/ita oni ial malvolis atenti la
helpverbon, kiu povas klare apartigi la stat-pasivon disde la ag-pasivo:
- La pordo estis malfermita je la 6ª horo.
- La pordo iĝis (ekestis) malfermita je la 6ª horo.
kiel en la pola
- Drzwi zostały otworzone o szóstej.
Bremsi
Sed eble la malaktiveco de la Akademio estas normala?
Nia prezidanto (1995–1998) Werner Bormann iam diris, ke la funkcio de
la Akademio estas bremsi (= gardi la lingvon).
Tuj la konsisto de la Akademio draste ŝanĝiĝos, venos novaj homoj. Ĉu
ni antaŭtimu troan kreemon?
(Mi ne tro antaŭtimas. La Akademio jam plurfoje abolis siajn
malprosperajn decidojn, kaj tio ne estis katastrofo. La popola inercio
sufiĉas por stabiligi la lingvon.)
La limoj de la akademia agado
- Esperanto pretendas esti simpla, kaj certagrade estas kontraŭscienca.
- La orakolaĵoj de la Akademio devas esti eternaj — kaj simplaj.
La Akademio ne verkas traktaĵojn.
- Resume, la Akademio ne povas trakti demandojn reale malsimplajn.
Eventuala solvo: Modelaj tekstoj (fakte, tiel funkcias la Fundamento).
Akademio povus reveni al la tradicio de «Tekstoj aprobitaj».
Kvankam necesus pli zorga ekzameno. (Tamen tasko nereala.)
Revizio de la klasikaĵoj
Fakte, multaj niaj klasikaĵoj entenas krudajn erarojn, tiel ke oni
hezitus rekomendi ilin al la lernantoj. Tial bonvenus akademie
aprobitaj prilaboraĵoj. Mi mem faris kelkajn tiajn (kvankam sen aprobo
de la Akademio ☹):
Ĉe tio tamen ĉiam restas la danĝero de malkompetenta prilaboro. La
Kabean tradukon de «Patroj kaj filoj», samkiel la tradukon de «Quo
vadis?» la publiko plejparte konas per kripligitaj eldonoj kies nekonata
eldonisto zorge elsarkis ĉiujn aspektualojn, sen imagi, ke en multaj
okazoj li ŝanĝas la signifon de frazoj. Tio estas tiom pli indigniga,
ke mankas averto pri okazinta misredaktado.
Oni eble kritikos min pri miaj propraj prilaboraĵoj, en kiuj mi iam
grave ŝanĝadis la tradukon. Sed mi ja klare, okulfrape avertas pri
miaj ŝanĝoj. Kaj plejparte ili estas serioze motivitaj.
Ekz‑e al la okcidentanoj «Quo vadis?» ŝajnas bona kaj taŭga titolo.
Por ili Latino estas la memevidenta eklezia lingvo. Sed tiel ne ĉie
estas. Oriente la ekleziaj lingvoj estas aliaj. La apokrifo, de kiu
venas la titolo, estis verkita en Siriako; krom la latina, estas
konataj aliaj ĝiaj tradukoj, inter ili greka kaj slavona. Ne mirindas
do, ke la rusa traduko sonas slavone: «Камо грядеши?».
Sed en la koncerna epizodo, kie rolas nur galileanoj, la demando devus
soni aramee, en la hejma lingvo de la partoprenantoj. Oni do devus aŭ
arameigi la demandon — aŭ ĝin esperantigi, kiel oni faras pri alilokaj
similaj dialogoj. Lasi ĝin latina estas ne malpli stranga, ol traduki
ĝin slavonen.
Diligento kaj prestiĝo
Mi vidis plurajn kolegojn (cetere meritoplenajn) kiuj dum 9 jaroj neniel agis
en la Akademio.
Ni ĉiuj kaj ĉiam vivas en la tempo malfacila … Ne ĉiam ni trovas
tempon kaj fortojn por volontula agado akademia.
Tamen ekzistas grandaj kaj sukcesaj projektoj volontulaj. Ĉi tiun
prezentaĵon mi preparas per libera programaro.
Eble la esperantistaro iĝis malpli amasa.
Sed ankaŭ gravas la prestiĝo de la Akademio. Pluraj eminentaj
esperantistoj, al kiuj mi proponis kandidatiĝi por akademianeco, rifuzis.
(ne mainstream-aj)
Tamen ni ja havas nociojn kiaj "etero", … iĥtikolo.
Minuskomplekso de la orientanoj
Ekstereŭropanoj gravas por la Akademio por evidentigi la kaŝitajn
malkoheraĵojn kaj nelogikaĵojn (la profesiaj lingvistoj okcidentaj ne
sufiĉas por tio — kp la nekonscion pri la problemoj de la artikolado).
Ho ve, tro ofte ili estas pli sklavigitaj de la antaŭjuĝoj de la
okcidenta lingvoscienco ol la okcidentanoj mem:
- Multaj el ili vidas Esperanton tra la optiko formita dum la lernado
de la angla aŭ franca lingvo.
- Mi mem tiel lernis Esperanton. Sed dum ĉe la lernado de fremda
nacilingvo oni devas senproteste akcepti ĉiujn kapricojn de la
lernata lingvo, ĉe lernado de Esperanto oni libere ĝin ekzamenu kaj kritiku.
- Tamen ankaŭ en Esperantujo pli prosperas tiuj, kiuj konformiĝas ol
tiuj, kiuj povus malfermi novajn horizontojn.
Raportoj al la Akademio
Kiel sciencigi la Akademion? Mi opinias, ke dezirindus havi ian specon
de Comptes rendues de l'Académie, t.e. «Raportoj al la Akademio de
Esperanto», en kiujn ĉiu akademiano povus prezenti studaĵon (sian aŭ de
eksterakademia samideano) pri tiu aŭ alia problemo de nia lingvo.
(Ne necesas publikigi ilin surpapere, sufiĉus aperigo kaj arĥivigo en
la Akademia retejo.)
Tiaj studaĵoj ja havus ombron de la akademia aŭtoritato, estus
referenceblaj, kaj kontribuus al la evoluigo de esperantologio; formale
ili estus nur aparta opinio de akademiano; sed per speciala sankcio de
la Akademio (aŭ de ties sekcio) tia raporto povus ricevi statuson
oficialan. Tio ebligus akceptadi decidojn kiuj postulas ellaboritan
aparaton kaj kiujn oni ne povus oportune (sufiĉe mallonge) prezenti en
akademia decido.