Kandido, aŭ Optimismo

Enhavtabelo

Antaŭparolo de la prilaborinto

Pri la vortordo

Mi okupiĝis pri «Kandido» ĉar per ĝi mi volis kontroli la ĵus publikigitan teorion pri la vortordo en Esperanto («Raporto de la Sekcio pri Gramatiko pri vortordo en Esperanto». Oficialaj informoj, №34, 2021-07-14). La stilo de la artikoloj de Lanti’ ŝajnis al mi sufiĉe esperanteca ĉi-rilate, kaj mi decidis ekzameni iom pli grandan prozaĵon: lian tradukon de la Voltera verko.

Sed tie min atendis malagrabla surprizo. En sia antaŭparolo Lanti’ avertas:

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale.

Ĉi tio estas tre stranga traduka principo, pravigebla nur se oni tradukas por klarigi al la leganto apartaĵojn de la franca gramatiko. Sed mi vidis en tio okazon por kompari la francan vortordon kun tiu de Esperanto per apudmeto de du tekstoj en la Lingvo Internacia. Alivorte, mi decidis reverki la tradukon de Lanti’ tiel, kiel mi esprimas la koncernan enhavon en la maniero kiel eble plej Esperanteca.

Fakte, la literatura franca lingvo pli ol la aliaj fontolingvoj de Esperanto ignoras la komunikadan (= pragmatikan) vortordon (tio koncernas nur la literaturan francan lingvon, la buŝa lingvo ja estas tute pragmatika). Probable tio estas ŝuldata al la prilaboro de la literatura lingvo en la 17ª–18ª jc, kiam la raciismaj stilistoj kaj gramatikistoj «ĝin poluris ĝistrue» (laŭ diro de lordo Ĉesterfildo, samtempano kaj amiko de Voltero). Tia pragmatika truo en planlingvo povus esti objekto de interlingvistika studo.

Interalie la franca lingvo preferas la aktivan frazaranĝon, eĉ je la kosto de la pragmatika vortordo; la angla lingvo estas pli pragmatika je la kosto de pasivigo; Esperanto ofte ebligas kombini la pragmatikan vortordon kun la aktiva aranĝo. Ekz-e en la lasta frazo de ĉap. 6ª: [1] Ĉi tie kaj poste, «V:» referencas la Volteran originalon; «L:», la Lantian tradukon; «S:», ties prilaboraĵon fare de Sergio Pokrovskij; «A:», «G:», «R:», la tradukojn Anglan, Germanan, Rusan (indikitajn en la Referencoj per resp. [A], [G], [R]).

V:¹ Il s’en retournait … lorsqu’une vieille l’aborda, et lui dit: …

(L: … kiam maljunulino aliris al li kaj diris:…)

A: … when he was accosted by an old woman, who said to him…

S: … kiam lin aliris maljunulino, kiu diris:…

Simile en ĉap. 12ª:

V: Un marchand m’acheta …

(L: Komercisto aĉetis min …)

A: I was purchased by a merchant

S: Min aĉetis komercisto

Tamen fine de la verko (kaj precipe en la frazoj kie la remao estas difine determinita) Lanti’ kapitulacas kaj lasas la francajn komplikaĵojn, ekz‑e (ĉap. 22ª):

V: — … vos ombres sont des taches horribles. — Ce sont les hommes qui font les taches, dit Candide, et ils ne peuvent pas s’en dispenser.

L: — … viaj ombroj estas teruraj makuloj.

— Estas la homoj, kiuj faras la makulojn kaj ili ne povas tion eviti.

S: — … Viaj ombroj estas hororaj makuloj.

— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas tion eviti.

Lanti’ konservas komplikaĵojn de il y a:

V: dans quelques pays il y ait des singes qui obtiennent les bonnes grâces des dames

L: en kelkaj landoj estas simioj, kiuj akiras favoron de virinoj

S: en kelkaj landoj simioj akiras favoron de virinoj [ĉap. 16ª].

(Logike en ĉi tiu frazo la remao estas «en kelkaj landoj», kaj la angla traduko tion taŭge esprimas: “Why should you think it so strange that there should be a country where monkeys insinuate themselves into the good graces of the ladies?”. Voltero ial mislokis la emfazon. En Esperanto kelkaj sufiĉas por leksika remaigo.)

Cunégonde lui parut ce qu’il avait jamais vu de plus beau.

Kunegundo ŝajnis al li la plej bela el ĉiuj, kiujn li iam ajn vidis.

(L: Kunegond ŝajnis al li esti tio, kion li vidis plej bela.)

Tamen kelkfoje Lanti’ rearanĝis francajn frazojn laŭ la vortordo Esperanta:

V: c’est du vitriol, c’est du feu qui coule dans [les veines] des habitants du mont Atlas et des pays voisins.

L: en [la vejnoj] de la loĝantoj de la monto Atlas[o] kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro.

V: ce fut un cordelier à la grande manche qui vola l’argent et les bijoux de Cunégonde

L: la monon kaj la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero [ĉap. 13ª]

Tamen (ĉap. 18ª):

V: Ce fut un beau spectacle que leur départ, et la manière ingénieuse dont ils furent hissés

L: Estis bela spektaklo ilia foriro kaj la maniero, laŭ kiu ili estis suprenlevataj

G: Ihr Auszug und die erfindungsreiche Art, wie sie mit ihren Hämmeln empor gelüpft wurden, machte wirklich ein sehenswürdiges Schauspiel.

Emfazo per inversio [ĉap. 19ª]:

V: c’était un très-bon homme que ce Cacambo

L: tiu Kakambo estis tre bona homo

A: This Cacambo was a very honest fellow

R: очень добрый человек был Какамбо

S: Tre bona homo estis tiu Kakambo.

(La determinilo ‹tiu› temigas ‹Kakambo›n, malimplice neprigante la remaecon de ‹tre bona homo›, kiu emfaziĝas pro la inversio.)

Artikolado

Estas evidenta fakto, ke la difinan artikolon Esperanto uzas pli ŝpareme ol la Franca lingvo, proksimume kiel la angla; tial mi ĝin forigis el la titolo: «Kandido, aŭ la Optimismo» (kp A: “Candide, or Optimism”).

En sia rutina funkcio la nedifina artikolo plej ofte ne bezonas leksikan tradukon, kvankam ofte ĝi postulas pozician remaigon de sia determinato, kiel «maljunulino» kaj «komercisto» en ĉi-supraj ekzemploj. Lanti’ tamen sporade ĝin tradukas per la superflua «iu», ekz‑e (ĉap. 19ª):

V: Il leur donna rendez-vous dans un cabaret.

L: Li difinis rendevuon al ili en iun drinkejon.

S: Li fiksis al ili rendevuon en drinkejon.

Voltero ofte defias la Esperantajn gramatikistojn, uzante nedifinan artikolon en situacioj, kie ili postulas la artikolon difinan. Iam la senconuancon ne eblas fidinde esprimi en Esperanto, kaj necesas ŝanĝo al la artikolo difina (ankaŭ en la angla traduko okazas tiel), iam eblas ĝin esprimi per malimplicitigo de nedifiniteco:

V: Il était au désespoir de se séparer d’un bon maître devenu son ami intime

L: Li estis tre ĉagrena pro la penso disiĝi for de bona mastro, fariĝinta lia intima amiko

S: Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko [Ĉap. 19ª]

Kontraste, jen alia fremdigo esprimanta malŝaton (ĉap. 24ª):

V: Mes parents me forcèrent … d’endosser cette détestable robe, pour laisser plus de fortune à un maudit frère aîné…

L: Miaj gepatroj devigis min … surmeti tiun ĉi malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato…

Jen kurioza malkohero en du egalaj situacioj el du paralelaj rakontoj en unu sama ĉap. 28ª:

V: Un cadi me fit donner cent coups de bâton sous la plante des pieds, et me condamna aux galères.

(L: Iu kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj kondamnis min esti punlaborulo sur galero.)

«Kadio» estas normala, kutima parto de la situacio, kaj mi atendus ĉi tie la difinan artikolon, samkiel en la dua (sendependa) rakonto:

V: On me mena chez le cadi, qui me fit donner cent coups de latte sous la plante des pieds, et m’envoya aux galères.

(L: Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron.)

Probable la nedifina artikolo en la unua rakonto estas ŝuldata al ekzoteco (por la Franca publiko) de tia vorto; mi supozas, ke ĝi signifas proksimume «iu Turka oficisto, tiel nomata cadi». T.e. nedifiniteco koncernas la signon, ne la signaton. Tial en la dua rakonto «kadio» ricevas regulan artikolon difinan.

Mi supozas, ke nun por la publiko internacia (diference de la Franca de la 18ª jc) la vorto «kadio» estas sufiĉe konata. Tial ankaŭ en la unua rakonto mi uzis la difinan artikolon:

S: La kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno.

Prozodio

La senakcentaj unusilabaj vortoj satelitaj (enklitikoj) rompas la nature troĥean ritmon de la esperanta parolo; Z rimarkigis ĉi-rilate:

Pri la vortoj kun «ĉi». Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi «ĉi» antaŭ la montra vorto.

Respondo 52 (Varingjene 104B),

«Oficiala Gazeto», IV, 1911, p. 2.

Ĉi tiun lecionon Lanti’ bone lernis, probable ĉar tiurilate la akcentata franca -ci kondutas klare kontraŭe ol la normale senakcenta Esperanta ĉi. Sed li ne rimarkis, ke la sama rimarkigo validus pri la unusilabaj pronomoj kiam ili estas egale senakcentaj Esperante kaj france; ilin li anglece transportas post la verbon, kvankam en la antaŭverba pozicio estas pli bone akordas kun la ĝenerala parolritmo:

V: j’ai goûté le plaisir inexprimable de vous revoir, de vous entendre, de vous parler.

L: mi ĝuis la neesprimeblan plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi.

Alia ekzemplo [Ĉap. 22ª]:

V: Mais je veux que vous me la remettiez

L: Sed mi volas, ke vi remetu ĝin al mi

S: Sed mi volas, ke vi ĝin al mi remetu

(Cetere, ĝuste «remetu» estas la remao de la frazo, kp R: Но я хочу, чтобы вы мне её надели. La varianto L kun la remao «al mi» konvenus okaze de elekto: ĉu remeti al la parolantino aŭ al iu alia, ekz‑e al F‑ino Kunegundo?)

La sama kutimo estas propra al la simile fiksakcenta lingvo pola.

La propraj nomoj

Laŭ la tradicio de la SAT-presaĵoj, Lanti’ skribas la nomojn duonasimilite: Volter, Kandid, Kunegond. Tia maniero duonasimili devias de la Fundamenta:

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller′o…

Senapostrofe, laŭ la regulo (10), tiujn nomojn oni devus voĉlegi Vólter, Kándid, Kunégond. Aliflanke, «Sankta-Marso» pensigas pri la Roma dio, dum fakte temas pri Sankta-Marcelo (Marcellus → Marcel → Marceau).

Eĉ pli malbona estas la rifuzo deklinacii tiajn nomojn:

L: Unu afero plifirmigis Marten en siaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos.

S: Unu afero plifirmigis Martenon en liaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson [ĉap. 30ª].

Precipe ŝoka tio estas ĉe la nomoj kiuj finiĝas je -o:

L: Sur la maŝinon oni metis Kandid kaj Kakambo [Ĉap. 18ª]

L: li respektis Homero, iom li ŝatis Milt’n [Ĉap. 25ª]

Tio ŝajnus preseraro, se ĝi ne estus tiom ofta.

Mi opinias, ke tia filozofia fabelo postulas plenan asimilon de la nomoj. Kaj tion atestas lingvoj kies nomstrukturo similas la Esperantan, ekz‑e:

Itale: Candido, Cunegonda;

Portugale: Cândido, Cunegundes.

Fakte, ankaŭ Voltero opiniis tiel; tial li francigas fremdajn nomojn, ekz‑e la germana Kunegunde iĝas Cunégonde. Lanti’ simple transskribas la francan formon; pli kompetentaj tradukistoj ĝin regermanigas kaj poste asimilas — A: Cunegund, P: Kunegunda, R: Кунегунда (do, en ĉi tiu prilaboraĵo Kunegundo).

La nomo Paquette de la juna Vestafalianino probable estas karesformo de Pascale, kiu ŝajnas ekzota en Germanio; tial la germana traduko [G] ŝin rebaptas Gertrude. Mi komprenas la motivon por tia ŝanĝo, sed al mi ĝi ne plaĉas (tro arbitra; kaj min «Gertrudo» impresas malsame ol Paquette). Tamen la Lantia Paket, aŭ ĝia plua asimilaĵo Paketo ĝenas en Esperanto (kaj en aliaj lingvoj kiuj praktikas transskribon).

La ĝena misasociaĵo Paquette—le paquet france ne ekzistas (skribe -ette sufiĉe diferencas de -et; sone, ĉar en la komuna vorto t estas muta). La pola tradukisto trovis elegantan solvon: Pakita — sed en Esperanto ĝi la problemon ne solvas (ĉar aspektas kiel participo). Panjo kolizias kun la karesvorto por patrino. Kanjo estus bona solvo per si mem — sed la komenca K jam tro oftas en la nomoj de la geprotagonistoj: Kandido, Kunegundo, Kakambo… La delikatan orelon de Voltero ŝokas la multaj germanaj t-sonoj (kion li parodias per Thunder-ten-tronckh); sed ial li ne rimarkis, ke la abundo de la tusaj K-oj estas ne malpli ĝena.

Mian solvon mi trovis en la vortaro de Littré, kiu indikas ke komunlingve la vorto signifas (signifis?) ‹lekanto›:

paquette s. f. Grande marguerite des champs, chrysanthemum leucanthemum, L.

La modernaj vortaroj ĉi tiun signifon ne donas, kaj unuarigarde ŝajnas malprobabla, ke Voltero ĝin celis; tamen atentu la aliancon de la rolulino kun la frato Levkojo ekde ĉap. 24: «De Paquette, et de frère Giroflée»! Mi do rebaptis ŝin Violeto, kio estas sufiĉe internacia innomo, kies rilato al modesta kampa floro estas evidenta en Esperanto. Mi koncedas, ke ĝi estas iom pli romantika ol konvenas al la rolulino, sed pli taŭgan mi ne trovis. Ĉiel ajn, tio min malpli ĝenas ol Paketo.

Krom la nomoj de la fikciaj romanpersonoj, en la verko abundas la nomoj de realaj lokoj kaj homoj. Nun, 92 jarojn post la apero de la Lantia traduko, multaj el ili ricevis stabilan formon plene asimilitan en Esperanto. Granda parto el ili troveblas en PIV. Laŭeble mi sekvis tiun tradicion, kvankam kun grava devio ĉe kelkaj nomoj hispandevenaj: la Hispanajn literojn c, z esprimantajn la Kastilian [θ] (resp. la parolsonon [s] en la dialektoj sudaj kaj en Ameriko) mi transskribas per s, ĉar tion mi opinias pli bona aproksimo; ekz‑e Andalucía → Andalusio, Cádiz → Kadiso.

La asimilitajn formojn de la propraj nomoj, aperantaj en la verko, donas la resuma Nomtabelo ĉe la fino de la bitlibro. Tie vi trovos, unue, la asimiltan formon, uzatan en ĉi tiu prilaboraĵo; en la dua kolumno, la transskribon Lantian; kaj poste, la originalan skribon francan aŭ alinacian (por la nefrancaj nomoj).

Por oportuno de la legantoj en la tujsekva «Antaŭparolo de Lanti’» la propraj nomoj estas ŝanĝitaj tiel ke ili koheru kun ilia formo en la redaktita ĉefteksto.

Patino

Majuskloj. Ĝenerale mi pli ol averaĝe ŝparas la majusklojn, sed prilaborante ĉi tiun verkon mi, kontraŭ mia kutimo, adoptis la angla-franca-polan sistemon, kun abunda majusklado de la etnaj nomoj kaj derivaĵoj de la nomoj propraj. Mi faris tion por iom patini la aspekton de la teksto laŭ la modo de la 18ª jc, kaj por ekzerci en ĉi tiu, por mi tute fremda, stilo arkaika.

Danke al tiu ekzerco mi malkovris (por mi mem), kiom konfuza kaj malkohera estas tiu tradicio. Antaŭe mi ne rimarkis la malkoheron en la Fundamenta ekzemplo [FE §37]

Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.

Same malkohere Lanti’ (kaj Voltero) ne majuskligas la vortojn judo, mestizo, negro, pigmeo, socinano, kristano, maniĥeano, jansenistoj, molinistoj, teatano. Mi tion koherigis (laŭ la pli kohera tradicio angla).


Ciado. Mi konservis la ciadon de la Lantia traduko. Cetere, ankaŭ en la angla traduko:

“Thou deservest not to eat or to drink,” replied the orator, “wretch, monster, that thou art! hence! avoid my sight, nor ever come near me again while thou livest.” [Ĉap. 3ª]

Male, mi modernigis plurajn loknomojn (ekz‑e Konstantinopolo → Istanbulo, Propontid → Marmora Maro) — unue, ĉar tio estas pli oportuna por la moderna leganto; kaj due, ĉar la klasikaj nomoj sonas malkonvene en la buŝo de senklera Kakambo aŭ de turka kamparano.

Aspektoj

Pli ofte ol averaĝe ĉe la okcidentanoj Lanti’ esprimas inĥoativon (en la okcidentaj lingvoj inĥoativo de la mensaj verboj ial estas tabuita). Tio estas logika.

Tamen mankas esprimo de imperfekto:

V: Cacambo expliquait les bons mots du roi à Candide

L: Kakambo klarigis la spritajn vortojn de la reĝo al Kandid

S: Kakambo tradukadis al Kandido la spritaĵojn de la reĝo [Ĉap. 18ª]

Sed iam redunda -ad ĉe daŭrverboj:

V: il pleura longtemps;

L: li longe ploradis [Ĉap. 19ª]

Ceteraj francaĵoj

Tro malproksimaj aŭ ambiguaj pronomoj triapersonaj:

V: et je ne vois pas quel mérite il peut y avoir à dire à son ami Mecenas que, s’il est mis par lui au rang des poëtes lyriques, il frappera les astres de son front sublime

L: kaj mi ne vidas, kia merito estas en tio, ke li diras al sia amiko Mecenas, ke se li metas lin en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapas la astrojn per sia noblega frunto

S: kaj mi vidas nenion laŭdindan en tio, ke li diras al sia amiko Mecenaso, ke se tiu lin metos en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapos la astrojn per sia fiera frunto.

Trouzo de la verbo «vidi»:

V: Tandis que la vieille parlait …, on vit entrer dans le port un petit vaisseau…

L: Dum parolis la maljunulino … oni vidis eniri en la haveno malgrandan ŝipon…

S: Dum la maljunulino tiele parolis … en la havenon eniris malgranda ŝipo…

Jakobenoj kaj kordelieroj.

En la epoko de Voltero franclingve (kaj nur franclingve) jacobin (laŭvorte, «Jakob/ano») signifis Dominikano, ĉar en Parizo la unua monaĥejo (ne plu ekzistanta) de tiu ordeno aperis ĉe la strato Sankta-Jakobo (rue Saint-Jacques). La sama loko donis nomon al la revoluciaj jakobenoj, kiuj aperos 40 jarojn post «Kandido» kaj 21 jarojn post la morto de Voltero. Nur tiu dua signifo estas internacia, kaj tial estas amuze legi en ĉap. 25ª (parolas Italo):

L: kiuj loĝas en la patrio de la Cezaroj kaj de la Antonenoj, tiuj ne kuraĝas havi ideon sen la permeso de jakobeno

(V: ceux qui habitent la patrie des Césars et des Antonins n’osent avoir une idée sans la permission d’un jacobin.)

Cordelier estas franca nomo de unu el la Franciaj branĉoj Franciskanaj. Voltero plurloke uzas tiun nomon (ĉiam pri Franciskanoj ne-Franciaj), kaj neniam nomas ilin Franciskanoj. Lanti’ tradukas jen per «franciskano», jen (malkonvene!) per «kordeliero». Mi unuecigis per «Franciskano». («Kordelieroj» ja konvenas por paroli pri la politika klubo dum la Franca revolucio.)

Eraroj

Lanti’ reformeme traktas la radikon ali/ kiel tabelvorton: «alie» = «aliloke», «aliu» = «iu alia» ktp. Striktasence tio ne estas eraro, sed konscia devio disde la normo; kiel plimulto da Esperantistoj mi ĉi tiun reformon malakceptas, kaj la koncernajn lokojn laŭnormigis.

Tamen en la traduko estas nemalmulte da veraj eraroj; jen kelkaj ekzemploj.

──────

Malnecesa latineca tempakordo, ofte absolutaj tempoj en subpropozicioj; ekz‑e (ĉap. 18ª):

V: il voulut savoir comment on priait Dieu dans Eldorado

L: li volis scii kiel oni preĝis Dion en Eldorado

S: li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado

──────

Kuriozan problemon prezentas la angla familinomo Raleigh, kiun Lanti’ transskribis per «Rali»; laŭ mia vortaro,[2][2] Daniel Jones: Everyman’s English Pronouncing Dictionary. ĝi estas voĉlegenda /'rɔ:lɪ/, se temas temas pri la persono menciita en «Kandido» (Sir Walter Raleigh); /'rælɪ/, se temas pri la bicikloj Raleigh bycicles aŭ nomo de ŝipo; /'rɑ:lɪ/ kiam temas pri loknomo aŭ en kelkaj aliaj okazoj.

──────

V: toute l’Italie fit pour moi des sonnets dont il n’y eut pas un seul de passable.

L: la tuta Italio verkis por mi sonetojn el kiuj ĉiuj staris super la nivelo de mezbono.

S: la tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu superis la nivelon de banalo.

──────

V: Jamais on ne fit meilleure chère, et jamais on n’eut plus d’esprit à souper qu’en eut Sa Majesté.

L: Neniam oni tiom bone manĝis, kaj neniam la reĝo estis pli sprita ol dum la vespermanĝo.

S: Neniam oni pli bone manĝis, kaj neniam iu montriĝis pli sprita vespermanĝanto ol Lia Reĝa Moŝto. [Ĉap. 18ª]

──────

Kelkloke Lanti’ ne komprenis arkaikaĵojn:

L: Ili restis monaton en tiu gastejo.

Tio perpleksigas la leganton, ĉar por «tiu gastejo» mankas referencato. France:

V: Ils passèrent un mois dans cet hospice.

S: Ili restis monaton en tiu gastama lando [Ĉap. 18ª]

Laŭ Littré,

hospice 1° Lieu où l'on donne l'hospitalité (sens primitif mais vieilli).

Ĉi-okaze la «gastiga loko» estas la lando, ĉar tiu frazo enkondukas komparon inter Eldorado kaj Vestfalio.

──────

V: le patron prend son temps, met à la voile, démarre

L: la mastro ne rapidas, malvolvigas la velojn, ekforiras

S: la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron [Ĉap. 19ª]

(Laŭ Littré, «temps … 19° Conjoncture, occasion propre, moment: J'ai pris le temps de sortir pendant que vous dormiez, MOL., G. Dand. III, 8»)

──────

En ĉap. 25ª déjeuner, dîner ankoraŭ estas «matenmanĝo», «tagmanĝo» (interalie, la déjeuner konsistas el taso da ĉokolado). Lanti’ tradukas laŭ la moderna uzado «tagmanĝo», «vespermanĝo».

──────

En la post-Voltera sencoŝovo de baiser/embrasser («kisi → fiki» + «brakumi → kisi») Lanti’ ankoraŭ retenas la malnovan sencon de la unua: «baiser = kisi», sed ja ŝovas la duan: «on embrassa la vieille → oni {kisis brakumis} la maljunulinon» (ĉap. 29ª).

Ĉu prilaboraĵo aŭ nova traduko?

Antaŭ ĉio mi devas esprimi mian altan estimon kaj sinceran aprezon pri Lanti’ kaj lia kontribuo al la Esperanta afero. Ĝuste tia aprezo motivis min en mia prilaborado de lia verkaĵo. Ĉu tamen ĝi estas prilaboraĵo aŭ aparta traduko?

Unuflanke, nova traduko, ĉar malmultaj frazoj restis netuŝitaj.

Tamen por mi la motivo kaj interesaĵo estas la komparo kun la traduko Lantia.

Aliflanke, ĉi tiu prilaboraĵo estas verko plene aŭtonoma, legebla kiel plenvalora traduko, en lingvaĵo pli esperanteca kaj moderna (pli evoluinta). Ideale, ĉiu generacio devas krei sian version de la klasikaj verkoj.

Referencoj

[A] Voltaire: Candide or Optimism. Translated by Tobias Smollett (1759). Rete disponebla ĉe «Wikisource».

[G] Voltaire: Kandide. Übersetzer: Wilhelm Christhelf Sigismund Mylius. Berlin, 1782.

[L] «Kandid aŭ la Optimismo» de Voltaire, tradukita de Eŭgeno Lanti’. En «Tri verkoj de Volter», Paris: SAT, 1956. (Disponebla rete ĉe Vikifontaro.)

[MDG] Michel Duc Goninaz: Kelkaj rimarkoj pri la t.n. «akuzativo». LOdE №257 (2016:3).

[P] Wolter: Kandyd czyli optymizm. Tłum. Tadeusz Boy-Żeleński. 1917.

[R] Вольтер: Кандид, или Оптимизм. Пер. Фёдор Сологуб.

[V] Voltaire: Candide, ou l’Optimisme. Œuvres complètes de Voltaire, Garnier, 1877, tome 21. (Disponebla rete ĉe Wikisource.)

Antaŭparolo de Lanti’

Jam forpasis cent sepdek jaroj, de kiam aperis Kandido. Kaj tamen tiu filozofia rakonto restas ankoraŭ aktuala. Ĝi estas aktuala en tiu senco, ke la malbonoj, kiujn kontraŭbatalis Voltero, daŭras ekzisti: maltoleremo, superstiĉemo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo. La jezuitoj — plej diversspecaj — estas same influhavaj, regemaj kaj intrigemaj kiel antaŭ du jarcentoj.

Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da sia forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj, ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciisma, rasisma, faŝisma, partieca; fanatikoj ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la «Sankta Inkvizicio». Hodiaŭ kiel dum la naskiĝa tempo de Kandido la pika, morda, sagaca ironio de Voltero estas same necesega kaj restas imitinda modelo nesuperebla. Ĝi estas armilo senkompare taŭga por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia.

Kvankam Voltero estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj, li tamen forte sentis la suferojn de siaj samtempuloj; per akra kaj kompatema rigardo li vidis la mizeron, la maljuston, la perforton. Kaj ĉe tia konstato lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l’ optimismo, kiu resumiĝis per jena frazo de Lejbnico: «Ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone».

Anstataŭ verki longan, nebulan, nefacile kompreneblan disertacion por refuti la sistemon de l’ fama germana filozofo, Voltero preferis montri per amuza rakonto, kiel senbaza estas la optimismo. Ĝi vidiĝas sub formo de kruelaj kaj stultaj militoj, de tertremoj, de epidemioj kaj plej diversspecaj katastrofoj.

Je morala vidpunkto ankaŭ ne estas pravigebla la optimismo. La homoj ja estas malbonaj: ili mensogas, trompas, rabas, mortigas kaj montras ĉiujn signojn de malsaĝo. Kaj se «ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone», ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l’ homaro. Krimeco kaj malsaĝo ja eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo. Se la naturo povas fari bonon nur el malbono, la homo ne rajtas kontraŭstari ian ajn malbonon, ĉar li eble per tio malhelpus venon de estonta pli granda bono…

Oni senpene ekvidas, ke tia filozofio povas havi malbonajn efikojn sur la pens- kaj agadmanierojn de la homoj. Voltero do prave atakas la optimismon per sia malica ironio. Dum la rakontado, Kandido estos senĉese trompata kaj trafos de malfeliĉo en malfeliĉon. Same okazos al ĉiuj aliaj ĉefroluloj el la romano, kio instruas al la leganto pri neceso vidi la mondon tia, kia ĝi fakte estas kaj ne tra la okulvitroj de l’ optimismo.

La amuza formo, per kiu la aŭtoro de Kandido disbatas la filozofian sistemon de Lejbnico, povas ĉe kelkaj legantoj doni la impreson, ke Voltero ne estis tre profundpensa filozofo. Se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule, estas fakto, ke Voltero ne povas esti metata en tiun kategorion. Mi tamen opinias, ke nia aŭtoro tre bone scipovis prezenti al si la multflankecon de l’ problemoj kaj demandoj. Sed lia raciemo detenis lin erarvagi en nekonataĵon. Ĉu fakte utilas starigi belajn sistemojn, kiujn la racio ne povas ĉiurilate pravigi? Ekzemple, ĉu Dio ekzistas aŭ ne? Estas malfacile trovi ĉe Voltero jesan aŭ nean respondon al tiu demando. «Se Dio ne ekzistus, li diris, oni devus ĝin elpensi». Tia paradokso povas esti klarigata per tio, ke Voltero opiniis necesa la kredon je dio por starigo de moralaj principoj kaj vivreguloj inter la homoj. Aŭ eble estis nur simpla klasa intereso de riĉulo, kiu volas certigi al si la posedon de siaj riĉoj per ia ĝendarmo-dio?

Se estas malfacile decidi, ĉu Voltero estis ateisto aŭ deisto, oni almenaŭ povas trovi en lia verkaro abundon da argumentoj kontraŭ la ekzisto de la dio de l’ Kristanoj. Kaj la surteraj reprezentantoj de tiu dio estas per forta mano vipataj kaj per senkompata ironio profunde vundataj.

La vivo ankaŭ estas ironia: Voltero estis instruita kaj edukita de jezuitoj. Ĉe ili tre diligente li lernis. Sed la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj. Li fakte fariĝis la plej timinda kontraŭulo de la jezuitoj. Lia malamo kontraŭ la jezuita societo speguliĝas tra multaj paĝoj el Kandido.

Pro siaj viglaj atakoj kontraŭ ĉiuj maljustoj, kontraŭ potenculoj kaj altranguloj Voltero estis kelkfoje malliberigata aŭ devis forkuri eksterlanden. Sed li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj. Oni eble povus riproĉi al nia aŭtoro, ke li ne estis tre fortkaraktera. Li ne konsentis tro suferi pro siaj ideoj. Kiel lia fama antaŭulo Rablezo, li pretis defendi sian vidpunkton nur ĝis bruligo ekskluzive! Tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro ideoj, tio ja signas ian religieman spiritostaton. Verdire ni sentas pli da simpatio kaj admiro por homo, kiu pretas oferi sian vivon pro sia idealo aŭ pro la liberigo de subpremata klaso. Sed ni ne rajtas postuli, ke homo estu ĉiel perfekta, bona, imitinda. Tia homo estus dio kaj sekve nur fantazia elpenso. La aŭtoro de Kandido estis nur homo…

Voltero mortis maljuna, riĉa kaj superŝutata per honoroj. Tamen ĉiuj konsentas, ke el inter la t.n. Enciklopedianoj li estis unu el tiuj, kiuj faris plej multe en la ideologia preparado al la gvidantoj de l’ Granda Revolucio burĝa el la jaroj 1789—1793.

Por konigi la penson de Voltero en esperanta vesto, kial do el abunda verkaro mi elektis prefere Kandidon? Tial ke, laŭ mi, ĝi estas lia ĉefverko. Ĉi okaze estas interese noti, ke tiu romano ne estis tre ŝatata, kiam ĝi aperis. En la Leteraro de la fama barono Grim, Kandido estas eĉ tre severe prijuĝata, kiel oni povas vidi per jena cito:

«Verŝajne», diros sagaca kritikisto post du mil jaroj, «la aŭtoro estis nur 25-jara, kiam li verkis «Kandido»n. Ĝi estis lia unua provo en tiu verkmaniero. Lia gusto estis ankoraŭ juna; tial li ofte malatentas la decregulojn, kaj lia gajo degeneras en frenezon. Vidu», li aldonos, «kiom lia gusto edukiĝis kaj firmiĝis poste, laŭgrade; kiom li fariĝis pli saĝa en siaj postaj verkoj!»

Nia severa kritikisto plene eraris. Hodiaŭ Kandido havas multe da legantoj en la popolamaso, kaj eĉ plej eminentaj literaturistoj relegas ĝin pro plezuro kaj distro, dum tragedioj kiel Meropo, Zairo, Mohamedo, poemaro kiel La Henriado, historiaĵoj kiel La Jarcento de Ludoviko la 14ª k.a. verkoj, kiuj famigis Volteron dum lia vivo, estas legataj nuntempe nur de malgranda aro da profesoroj kaj fakuloj.

Cetere Voltero estis 65-jara, kiam li verkis Kandidon!! Kaj certe ĝi estas lia ĉefverko. Kiuj jam legis ĝin en la originalo aŭ en nacilingva traduko, tiuj tamen deziros konatiĝi kun la esperanta. Mi ne dubas, ke dum la legado ili ne havos malpli da plezuro ol mi havis dum la tradukado. Tiu laboro estis ja por mi ĝuo, plezuro — ripozo.

Kun la simpatia Kandido ili trakuros la mondon, partoprenos pense liajn aventurojn kaj per tio akiros iom pli da saĝo por konduti en la vivo. Voltero tre delikate instruas ĉe la fino de sia rakonto, ke la nura rimedo por forigi la malbonon estas: laboradi. Vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas, ne rompas al si la kapon por kompreni nekompreneblaĵojn. Kandido perdinte sian kredon je optimismo, konkludas, ke la plej bona maniero por pasigi la vivon estas kulturi sian ĝardenon. Kaj tio signifas, ke la plej modestaj taskoj estas la plej necesaj, la plej utilaj, la plej laŭdindaj.

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale. Oni rimarkos, ke la lingvo estas kiel eble plej senbalastigita per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Ĉe la komenco tia senbalastiĝo eble tiklos al kelkaj legantoj; sed mi estas konvinkita, ke ĉe la fino ili opinios, ke ĝi estas trafa, ĉar ĉio restas klara kaj facile komprenebla.

E. L.

Marte 1929.

Kandido, aŭ Optimismo

El la germana lingvo tradukis sinjoro doktoro Ralfo.[3]

Kun la aldonoj, trovitaj en la poŝo de l’ doktoro post lia morto, okazinta en la Di-favora jaro 1759ª.

1. Pri eduko de Kandido en bela kastelo, kaj pri lia forpelo de tie

En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Tunder-ten-tronk, estis junulo kiun la naturo dotis je plej agrabla karaktero. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝkapablo kaj la plej simplan spiriton; pro tio, mi supozas, oni lin nomis Kandido.[4] [4] France: Candide; tiu vorto signifas: malruza, senmalica, naiva. — L. La malnovaj servistoj suspektis, ke li estas filo de la fratino de lia barona moŝto kaj de najbara nobelo, al kiu ŝi neniam volis edziniĝi, ĉar li povis pruvi nur 71 gradojn da nobeleco,[5] [5] Temas la nombro de nobelaj geprauloj. log271 ≈ 6.15, t.e. la patro de Kandido estis nobelo en almenaŭ la 7ª generacio. France quartiers, angle quarterings.S. dum la cetero de lia genealogia arbo forperdiĝis.

Lia barona moŝto estis unu el la plej eminentaj sinjoroj Vestfaliaj, ĉar lia kastelo havis pordon kaj fenestrojn. Ĝian grandan ĉambron eĉ ornamis tapeto. Okaze de bezono la hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis ĉashundaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉasservistoj; la vilaĝa vikario estis lia granda kapelestro. Ĉiuj lin titolis «ekscelenco», kaj ridis, kiam li fantazie rakontadis pri siaj aventuroj.

Ŝia baronina moŝto pezis 350 funtojn[6] [6] T.e. 171 kg (1 Pariza funto = 478 g). — S. kaj estis pro tio treege ŝatata; ŝi akceptadis la gastojn kun digno, kiu faris ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia deksepjara filino Kunegundo estis ruĝvanga, freŝa, grasa, dezirdona. La filo de l’ barono ĉiurilate ŝajnis esti inda je sia patro. La guvernisto [7] Laŭ la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas: tuto, universo, kaj γλῶσσα — langolingvo. Pangloso[7] estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandido aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, propra al liaj karaktero kaj aĝo.

Pangloso instruis la [8] La neekzistanta «kosmolonigologio» estas moka vorto. — S. metafizik-teologi-kosmolonigologion.[8] Li mirinde bone pruvadis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, ke en ĉi tiu plejeble bona mondo[9] [9] Aludo al diro de Lejbnico. la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj ke ĝia sinjorino estas la plej bona el ĉiuj eblaj baroninoj.

— Estas pruvite, — li diradis, — ke la aferoj ne povas esti aliaj ol ili estas; ja ĉar ĉio estas farita por iu celo, tial ĉio nepras por la plej bona celo. Atentu bone, ke la nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj videble estas faritaj por esti ŝtrumpe vestataj. La ŝtonoj estis formitaj por esti prilaborataj kaj por konstrui per ili kastelojn; tial lia ekscelenco havas tre belan kastelon; la plej granda barono el la provinco devas ja esti loĝata plej bone; kaj la porkoj estante faritaj por esti manĝataj, ni do manĝas porkaĵon dum la tuta jaro. Sekve, kiuj asertas, ke ĉio estas bona, tiuj diras sensencaĵon; necesas diri, ke ĉio estas la plej bona.

Kandido atente aŭskultis, kaj naive kredis: ĉar li trovis fraŭlinon Kunegundo treege bela, kvankam neniam li kuraĝis al ŝi tion diri. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono de Tunder-ten-tronk, la dua grado de feliĉo estas esti fraŭlino Kunegundo; la tria, ŝin vidi ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Pangloso, la plej grandan filozofon de la provinco, kaj sekve de la tuta tero.

Iun tagon Kunegundo, promenante apud la kastelo, en arbareto kiun oni nomis parko, vidis doktoron Pangloso doni lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre bela kaj konsentema. Ĉar fraŭlino Kunegundo laŭnature estis tre scivola pri la sciencoj, tial retenante la spiron ŝi observadis tiujn ripetatajn eksperimentojn, okazantajn antaŭ ŝiaj okuloj; ŝi klare vidis la sufiĉan kialon[10][10] Lejbnica principo, laŭ kiu nenio ekzistas aŭ okazas sen sufiĉa kialo. de la doktoro, la efikojn kaj la kaŭzojn, kaj profunde impresite, tute enpensiĝinte, ŝi foriris kun la deziro kleriĝi, revante, ke ŝi bone povus esti la sufiĉa kialo por la juna Kandido, kiu bone povus ankaŭ esti la ŝia.

Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandidon kaj ruĝiĝis; ankaŭ Kandido ruĝiĝis; ŝi lin salutis per tremetanta voĉo, kaj Kandido al ŝi parolis, ne konsciante, kion li diras. La morgaŭan tagon, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegundo kaj Kandido troviĝis malantaŭ ŝirmilo; Kunegundo lasis fali sian naztukon. Kandido ĝin levis; ŝi naive prenis lian manon, la junulo naive kisis la manon de la juna fraŭlino kun viveco, sentemo kaj tute aparta tenero; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ardis, iliaj genuoj tremis, iliaj manoj ŝoviĝis. Pasante preter la ŝirmilo, lia barona moŝto Tunder-ten-tronk ekvidis la kaŭzon kaj la efikon, kaj forpelis Kandidon el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon. Kunegundo svenis; rekonsciiĝinte, ŝi tuj ricevis vangofrapon de la baronino; kaj ĉio estis konsternita en la plejeble bela kaj agrabla el la kasteloj.

2. Kio fariĝis Kandido inter la Bulgaroj

Forpelite el la tera paradizo, Kandido longe piediris sencele, plorante, levante la okulojn al la ĉielo kaj ofte turnante ilin al la plej bela el la kasteloj, kie loĝis la plej bela el la baronidinoj. Ne manĝinte li sin kuŝigis meze de kampo inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj. Je la sekva tago Kandido, tute frostite, sen mono, mortante pro malsato kaj laco, sin trenis al la najbara urbo nomata Valdberghof-trarbkdikdorff. Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Du homoj, blue vestitaj,[11][11] Aludo al la prusaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon. lin rimarkis.

— Kamarado, — diris unu, — jen estas junulo belstatura kaj konvene alta.

Ili aliris Kandidon kaj tre ĝentile lin invitis por tagmanĝi.

— Sinjoroj, — diris al ili Kandido kun ĉarma modesto, — vi min tre honoras, sed mi ne havas monon por pagi mian parton.

— Ha, sinjoro, — diris al li unu el la bluuloj, — la personoj kun tiaj eksteraĵo kaj boneco kiel la viaj neniam pagas: ja vi estas kvin futojn kaj kvin colojn alta,[12][12] En Prusio tio estus 170 cm. — S. ĉu?

— Jes, sinjoroj, tiom estas mia alto, — diris Kandido riverencante.

— Nu, sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke homo tia, kia vi estas, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.

— Vi pravas, — diris Kandido, — tion al mi ĉiam instruis majstro Pangloso, kaj mi bone vidas, ke ĉio estas plej bona.

Oni petas, ke li akceptu kelkajn talerojn; li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni ĝin rifuzas kaj lin altabligas.

— Ĉu tutkore vi amas…?

— Ho jes, — li respondas, — mi tutkore amas fraŭlinon Kunegundo.

— Ne, — diris unu el la sinjoroj, — ni vin demandas, ĉu tutkore vi amas la reĝon de la Bulgaroj?[13][13] La reĝo de la Bulgaroj: aludo al Frederiko la 2ª de Prusio; la Bulgaroj = la Prusoj; la Abaroj = la Francoj. Voltero verkis «Kandido»n dum la Sepjara milito.

— Neniel, — diris Kandido, — ja mi neniam lin vidis.

— Nu, li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.

— Ho, tre volonte, sinjoroj.

Kaj li trinkas.

— Sufiĉas, — oni diris al li. — Nun vi estas la apogo, la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj; via sorto estas decidita, kaj certa estas via gloro.

Tuj oni katenas liajn piedojn kaj lin kondukas en la regimenton. Oni lin igas sin turni dekstren, maldekstren, eltiri la ŝargostangon[14], remeti la ŝargostangon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonbatojn;[15][15] La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — L. la morgaŭon li plenumas la ekzercojn iom malpli malbone kaj ricevas nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj liaj kamaradoj lin rigardas kiel junan mirindulon.

Konsternite, Kandido ankoraŭ ne komprenis klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan tagon li decidis fari promenadon, kaj ekpaŝis rekte antaŭen, opiniante, ke laŭplaĉe uzi siajn krurojn estas natura rajto de la homoj, samkiel de la bestoj. Apenaŭ li estis irinta du leŭgojn,[16][16] Proksimume 8 km. — S. kiam kvar aliaj herooj, ses futojn altaj, lin kuratingas, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni lin jure demandis, ĉu li preferas pasi tridek ses fojojn sub la vergoj de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du kuglojn en la cerbon.

Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj, kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon — fine li devis elekti. Li do decidis, per la speciala kapablo, donita de Dio, kaj kiun oni nomas libero, ke li ricevos la vergadon.

Li eltenis du trapasojn. La regimento konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn, kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris liajn muskolojn kaj nervojn. Kiam estis komencota tria trapaso, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni prefere rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn, oni lin genuigas.

Tiumomente pretere pasas la reĝo de la Bulgaroj, li demandas pri la krimo de la kondamnito; ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis el ĉio raportita pri Kandido, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis Kandidon kun indulgemo laŭdota en ĉiuj gazetoj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Bonkora kuracisto en tri semajnoj resanigis Kandidon per ŝmiraĵoj rekomenditaj de Dioskorido.[17][17] Greka kuracisto (1ª jc). — L. Li jam havis iom da haŭto kaj povis piediri, kiam la reĝo de la Bulgaroj ekmilitis kontraŭ la reĝo de la Abaroj.

3. Kiel Kandido forkuris el inter la Bulgaroj kaj kio li fariĝis

Nenio estis tiom bela, tiom facilmova, tiom brila, tiom bonorda kiel la du armeoj. La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la pafilegoj, formis tian harmonion, kia neniam estis en infero. Unue la pafilegoj ambaŭflanke terenfaligis proksimume po ses mil homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume naŭ aŭ dek mil kanajlojn, kiuj malpurigis ĝian supraĵon. Ankaŭ la bajoneto estis la sufiĉa kialo por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis eble tridek mil homojn. Dum tiu heroa buĉado Kandido, tremante kiel vera filozofo, sin kaŝis tiel bone kiel li povis.

Fine, kiam la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro, ordonis ke oni kantu Tedeumon, li decidis iri en alian lokon rezonadi pri la efikoj kaj la kaŭzoj. Li trapasis amason da mortintoj kaj mortantoj, kaj atingis apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis Abara vilaĝo, kiun bruligis la Bulgaroj, laŭ la leĝoj de la internacia juro. Ĉi tie estis trapikitaj maljunuloj, kiuj rigardis morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la sangantaj mamoj; tie estis junulinoj kun tratranĉitaj ventroj, kiuj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj herooj, ellasadis la lastan spiron; aliaj, duone bruligitaj, petegis ke oni finmortigu ilin. Cerbaĵoj estis disĵetitaj sur la tero apud dehakitaj kruroj kaj brakoj.

Kandido kiel eble plej rapide forkuris en alian vilaĝon: ĝi apartenis al la Bulgaroj, kaj la Abaraj herooj ĝin same traktis. Kandido, plu paŝante inter konvulsiantaj korpoj aŭ tra ruinoj, finfine atingis ekster la batalkampon, portante iom da provizaĵo en sia sako, kaj neniam forgesante Kunegundon. Sian provizaĵon li finkonsumis ĝuste kiam li atingis Holandon; sed aŭdinte la famon, ke en ĉi tiu lando ĉiuj personoj estas riĉaj kaj Kristanaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona moŝto antaŭ la forpelo pro la belaj okuloj de Kunegundo.

Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni lin enŝlosos en pundomo por lin eduki.

Poste li sin turnis al viro, kiu en granda kunveno ĵus tutan horon paroladis pri humaneco.[18][18] Temas pri pastoro. — L. Strabe lin rigardante, la oratoro diris:

— Kial vi venis ĉi tien? Ĉu pro grava kaŭzo?

— Ne ekzistas efiko sen kaŭzo, — modeste respondis Kandido, — ĉio estas interligita per la ĉeno de necesaĵoj kaj aranĝita por la pleja bono. Necesis, ke oni forpelu min de apud fraŭlino Kunegundo, ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon ĝis mi povos ĝin perlabori; ĉio ĉi tio ne povis alie okazi.

— Mia amiko, — diris al li la oratoro, — ĉu vi kredas, ke la Papo estas la Antikristo?

— Ĝis nun mi pri tio ne aŭdis, — respondis Kandido; — sed ĉu li estas, aŭ ne estas, tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke al mi mankas pano.

— Ci ne meritas manĝi panon, — diris la predikanto; — for, fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.

La edzino de la oratoro, elrigardinte tra la fenestro, kaj ekvidinte homon, kiu dubas ĉu la Papo estas la Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan… Ho Ĉielo! Ĝis kia grado leviĝas ĉe virinoj la religia fervoro!

Viro, kiu ne estis baptita, bonkora anabaptisto nomata Jakobo, vidis la kruelan kaj malnoblegan manieron laŭ kiu oni traktas unu el liaj fratoj, estulon kun du piedoj kaj sen plumoj,[19][19] Moka aludo al la Platona difino de la homo. — L. posedantan animon; li kondukis la fraton hejmen, lin purigis, donis al li panon kaj bieron, donacis al li du florenojn kaj volis eĉ lernigi lin labori en siaj Holandaj manufakturoj, en kiuj oni fabrikis Persajn ŝtofojn.

Preskaŭ genuiĝante antaŭ tiu homo, Kandido ekkriis:

— Majstro Pangloso prave diris, ke ĉio statas kiel eble plej bone en ĉi tiu mondo, ĉar multe pli forte min kortuŝis via malavara oferemo ol la senkompato de tiu sinjoro kun nigra mantelo kaj de lia edzino.


La morgaŭon, promenante, li renkontis mizerulon tute kovritan per ulceroj, kun malvivaj okuloj, kun formanĝita nazpinto, kun tordita buŝo, kun nigraj dentoj kaj gorĝa voĉo, turmentatan de fortega tuso kaj sputantan denton ĉe ĉiu atako.

4. Kiel Kandido renkontis sian majstron doktoron Pangloso, kaj kio el tio rezultis

Kortuŝite de kompato pli ol de abomeno, Kandido donis al tiu terura mizerulaĉo la du florenojn de la honesta anabaptisto Jakobo. La fantomo lin fikse rigardis, ekploris kaj sin ĵetis al li sur la kolon. Timigite, Kandido faris paŝon malantaŭen.

— Ho ve! — diris la mizerulo al la alia mizerulo, — ĉu do vi ne rekonas vian karan Pangloson?

— Kion mi aŭdas? Vi, mia kara majstro! Vi, en tia abomena stato! Kia malfeliĉo vin trafis? Kial vi ne plu estas en la plej bela el la kasteloj? Kio okazis pri fraŭlino Kunegundo, la plej perfekta el ĉiuj junulinoj, la ĉefverko de l’ naturo?

— Mi ne plu povas elteni, — diris Pangloso.

Tuj Kandido lin kondukis en la stalon de la anabaptisto, kie li manĝigis al Pangloso iom da pano; kaj kiam ĉi tiu lasta rebonigis sian farton:

— Nu, — demandis Kandido, — Kunegundo?

— Ŝi mortis, — respondis Pangloso.

Ĉe tiuj vortoj Kandido svenis; lia amiko lin rekonsciigis per iom da malbona vinagro, kiu hazarde troviĝis en la stalo. Kandido remalfermis la okulojn:

— Kunegundo mortis! Ho plej bona mondo, kie vi estas? Pro kia malsano ŝi mortis? Ĉu eble pro tio, ke ŝi min vidis forpelata el la bela kastelo de sinjoro ŝia patro per fortaj piedbatoj?

— Ne, — diris Pangloso. — La Bulgaraj soldatoj distranĉis ŝian ventron, post kiam ili kiom eble ŝin seksperfortis; ili frakasis la kapon al sinjoro ŝia patro, kiu volis ŝin defendi; la baroninon ili dispecigis; mian kompatindan zorgaton ili traktis same kiel lian fratinon; kaj el la kastelo ne restas ŝtono sur ŝtono, restas nenia garbejo, nenia ŝafo, nenia anaso, nenia arbo; sed ni estas bone venĝitaj, ĉar la Abaroj faris la samon en apuda baronujo, kiu apartenis al Bulgara sinjoro.

Ĉe tiu parolado Kandido denove svenis; sed, rekonsciiĝinte kaj dirinte ĉion dirindan, li informiĝis pri la kaŭzo kaj la efiko, kaj pri la sufiĉa kialo, kiu metis Pangloson en tian mizeran staton.

— Ho ve! — diris tiu, — la kaŭzo estas la amo; la amo, la konsolanto de l’ homa speco, la konservanto de l’ universo, la animo de ĉiuj sentemaj estuloj, la juna amo.

— Ho ve! — diris Kandido, — mi ĝin konas, tian amon, tiun reĝon de la koroj, tiun animon de nia animo; kaj ĝi havigis al mi nur unu kison kaj dudek piedbatojn sur la postaĵon. Kiel tia bela kaŭzo povis produkti en vi tiel abomenan efikon?

Pangloso jene respondis:

— Ho kara Kandido! Vi ja konis Violeton, tiun beletan servistinon de nia plej nobla baronino; en ŝiaj brakoj mi gustumis ĝuojn paradizajn, kaj ili produktis la turmentojn inferajn, kiuj nun min forkonsumas; ŝi estis infektita kaj pro tio eble jam mortis. Ŝin infektis tre klera Franciskano, kiu kutimis ĉion kontroli ĝis la fonto; do, li ricevis la malsanon de maljuna grafino, kiu ĝin ekhavis de kavaleria kapitano, kiu ĝin ŝuldis al markizino, kiu infektiĝis de paĝio, kiu ĝin ricevis de Jezuito, kiu, dum sia noviceco, akiris ĝin rekte de unu el la kunuloj de Kolumbo. Mi mem ĝin transdonos al neniu, ĉar mi mortas.

— Ho Pangloso, — ekkriis Kandido, — jen stranga genealogio! Kaj ĝi komenciĝas ekde la diablo, ĉu?

— Tute ne, — obĵetis la granda homo; — ĝi estis nepre necesa afero en la plej bona mondo, ĝi estis necesa ingredienco. Ja, se Kolumbo ne estus alportinta de la Amerikaj insuloj ĉi tiun malsanon, kiu venenas la fonton de la nasko, kiu ofte eĉ malebligas la naskon, kaj kiu evidente tute kontraŭas la grandan celon de la naturo, ni ne havus la ĉokoladon nek la koĉenilon; necesas ankaŭ atenti, ke ĝis hodiaŭ sur nia kontinento ĉi tiu malsano estas nia apartaĵo, samkiel la teologiaj disputoj. La Turkoj, la Hindoj, la Persoj, la Ĉinoj, la Tajoj, la Japanoj ĝin ankoraŭ ne konas; sed ekzistas sufiĉa kialo por ke siavice, post kelkaj jarcentoj, ili ankaŭ ĝin konu. Dume ĝi mirinde progresis inter ni, kaj precipe en tiuj grandaj armeoj, konsistantaj el honestaj kaj bone edukitaj dungitoj, kiuj decidas pri la sorto de la regnoj; oni povas aserti ke, kiam tridek mil viroj regule batalas kontraŭ samnombra armeo, ambaŭflanke estas po proksimume dudek mil sifilisuloj.

— Tio estas admirinda, — diris Kandido. — Tamen necesas vin kuraci.

— Nu, kiel tio eblus? — diris Pangloso. — Mi estas tute senmona, amiko, kaj, sur la tuta amplekso de ĉi tiu terglobo, nenian ajn kuracon ni povas ricevi senpage, krom se iu pagas donace por ni.

Ĉi tiu diro decidigis Kandidon. Li iris al la bonfarema anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj tiel kortuŝe priskribis la staton de sia amiko, ke la bonulo ne hezitis hejmakcepti doktoron Pangloso; li ankaŭ kuracigis tiun per siaj elspezoj. Danke al la kuracado Pangloso perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li havis belan skribmanieron kaj perfekte sciis aritmetikon. La anabaptisto lin faris sia librotenisto. Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj aferoj, Jakobo kunveturigis en sia ŝipo ambaŭ filozofojn. Pangloso klarigis al li, ke ĉio estis kiel eble plej bona. Jakobo ne same opiniis.

— Ŝajnas, — li diris, — ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar ili ne naskiĝas lupoj, sed ili fariĝas lupoj. Dio donis al ili nek 24-funtajn pafilegojn,[20][20] Kanonoj pafantaj per 24-funtaj (11,7 kg) obusoj estis vaste uzataj en la 18ª jc. nek bajonetojn por sin interbuĉi; sed ili faris al si pafilegojn kaj bajonetojn por sin ekstermadi. Same mi povus argumenti pri la bankrotantoj kaj la juĝistaro, kiu kaptas la bienojn de la bankrotantoj por senigi je ili la kreditantojn.

— Ĉio ĉi tio estis nepre necesa, — rebatis la unuokula doktoro, — kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon, tiel ke ju pli estas da apartaj malfeliĉoj, des pli ĉio statas bone.

Dum li rezonadis, ĉirkaŭe subite malheliĝis, el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj, kaj ĉe la vido de la Lisbona haveno la ŝipon atakis plej terura uragano.

5. Uragano, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis al doktoro Pangloso, Kandido kaj Jakobo la anabaptisto

Duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj, duonvivaj pro la nekompreneblaj premdoloroj, kiujn la ŝipŝanceliĝo metas en la nervojn, en la fluidaĵojn de l’ korpo, svingatajn en kontraŭaj direktoj, ke ĝi eĉ ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la fundo ricevis likon. Laboris kiu povis, neniu aŭdis aliajn, neniu komandis.

La anabaptisto iom helpis la manovron; li estis sur la ferdeko; furioza matroso malmilde lin frapas kaj ĵetas sur la plankon; sed pro la bato la matroso mem perdas ekvilibron kaj falas el la ŝipo kun la kapo malsupren. Li restas pendanta kroĉite je rompita peco de masto. La bona Jakobo kuras por lin savi, lin helpas suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo mem falas en la maron antaŭ la okuloj de la matroso, kiu lasas lin perei, sen malŝpari por li eĉ rigardon.

Kandido alproksimiĝas, vidas sian bonfarinton reaperi dum unu momento kaj poste sinki por ĉiam en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Pangloso tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke ĉi tiu anabaptisto tie dronu. Dum li tion pruvas apriore, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Pangloso, Kandido kaj la bruta matroso, kiu dronigis la virtan anabaptiston; la kanajlo sukcese tranaĝis ĝis la marbordo, kiun Pangloso kaj Kandido atingis sur tabulo.

Kiam ili iomete rekonsciiĝis, ili piediris al Lisbono; restis al ili iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ke ili eskapis el la uragano.

Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremi[21][21] Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1-an de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 homojn. — L.; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ankrumantajn ŝipojn. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disrompiĝas; tridek mil loĝantoj de ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj pereas sub la ruinoj. La matroso diras, fajfante kaj blasfemante: «Ĉi tie eblos profiti».

— Kia povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? — sin demandas Pangloso.

— Jen estas la lasta tago de l’ mondo, — ekkrias Kandido.

La matroso senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, riskas la morton por trovi monon, li sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, kiun li renkontas sur la ruinoj de la detruitaj domoj, meze de mortantoj kaj mortintoj. Ĉi tiam Pangloso lin tiris je la maniko kaj diris:

— Mia amiko, tio ne decas, vi malobeas la universalan racion, vi malbone pasigas vian tempon.

— Sango kaj morto! — respondis la alparolito. — Mi estas matroso kaj naskiĝis en Batavio; kvarfoje mi metis la piedojn sur la krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion;[22][22] En la 18ª jc Japanio komercadis kun unu sola Eŭropa regno, Nederlando. Japanaj komercistoj, reveninte hejmen post vizito en nederlandajn havenojn en Indonezio, devis publike surtreti krucifikson por pruvi, ke ili ne konvertiĝis en Kristanismon. Voltero transportas tiun kutimon sur la nederlandan (batavian) matroson, vizitintan Japanion. — S. bonege ci elektis al kiu prediki cian universalan racion!

Kelkaj ŝtonaj rompopecoj vundis Kandidon; li falis kaj kuŝis sur la strato kovrite de rompaĵoj kaj petante Pangloson:

— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo; mi mortas.

— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, — respondis Pangloso. — Samtiajn skuojn pasintjare spertis la urbo Limo en Ameriko; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura vejno de Limo ĝis Lisbono.

— Tio estas tre kredebla, — diris Kandido; — sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.

— Kiel do, «kredebla»? — rebatis la filozofo. — Mi asertas, ke tio estas pruvita!

Kandido svenis, kaj Pangloso alportis al li iom da akvo el proksima fontano.

En la sekva tago, vagante inter la ruinoj, ili trovis iajn manĝaĵojn kaj reakiris iom da forto. Poste ili laboris kun aliaj homoj por helpi la transvivantojn. Kelke da urbanoj savitaj de ili regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom eblis en tia ruiniĝego. La manĝado estis malgaja kaj la kompanianoj malsekigis sian panon per larmoj; sed Pangloso konsolis ilin, klarigante, ke alie ne povis okazi:

— Ĉio ĉi tio, — li diris, — estas kiel eble plej bona: ĉar se vulkano estas en Lisbono, ĝi ne povas esti aliloke; ĉar maleblas, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; ĉar ĉio estas bona.

Malgranda nigra viro, malfremda al la Inkvizicio kaj najbaro de Pangloso ĉe la tablo, ĝentile ekparolis:

— Ŝajnas, ke sinjoro ne kredas je la prapeko: ja, se ĉio estas plej bona, sekve okazis nek peko nek puno.

— Mi tre humile petas pardonon de via Moŝto, — respondis Pangloso ankoraŭ pli ĝentile, — la pekfalo de l’ homo kaj la sekva malbeno necese eniris la sistemon de la plej bona el la eblaj mondoj.

— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libera volo? — diris la najbaro.

— Via Moŝto pardonos al mi, — diris Pangloso; — la libero povas kunekzisti kun la nepra neceso: ĉar necesis, ke ni estu liberaj; ĉar fine la volo determinita…

Pangloso estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la najbaro kapsignis al sia armita servisto, kiu estis verŝanta al li vinon nomatan «Porto» aŭ «Oporto».

6. Belega aŭtodafeo por eviti tertremojn kaj publika skurĝo de Kandido

Post la tertremo detruinta la tri kvaronojn de Lisbono la saĝuloj de la lando ne trovis pli efikan rimedon por eviti kompletan ruiniĝon ol aranĝi por la popolo belan aŭtodafeon. La universitato de Koimbro[23][23] La Universitato de Lisbono estis de post 1308 translokita en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra). konkludis, ke la spektaklo de kelkaj homoj, bruligataj per malvigla fajro dum granda ceremonio, estas efika rimedo por malhelpi la teron tremi.

Konsekvence oni arestis Biskajanon edziĝintan al sia baptanino,[24][24] En 615 la papo Adeodato la 2ª malpermesis la edziĝon inter gebaptanoj. kaj du Portugalojn, kiuj ĉe manĝado de lardita kokido deprenis ties larderojn[25][25] Oni do suspektis, ke ili estas kaŝitaj islamanoj aŭ Judoj. — S.; post la tagmanĝo oni venis por aresti doktoron Pangloso kaj lian disĉiplon Kandido, la unuan pro tio ke li parolis, kaj la duan, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno. Ambaŭ estis kondukitaj, ĉiu aparte, en ejojn kie regis ega freŝo, kaj en kiuj onin neniam ĝenas la suno. Semajnon poste oni vestis ilin per san-benito,[26][26] Flava jako, per kiu la inkvizitoroj vestis la bruligotojn. kaj kronis per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la san-benito de Kandido estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj sen ungoj kaj sen vostoj; sed la diabloj de Pangloso havis ungojn kaj vostojn, kaj la flamoj staris rekte. Tiele vestite, ili procesie tramarŝis kaj aŭdis tre patosan predikon, kiun sekvis bela himno [27] Foburdono: En la muziko Mezepoka kaj Renesanca, procedo en kiu kontraŭmelogio kantata pli alte ol la baza melodio kaj alia kantata pli malalte kreas impreson pri baso kiu fakte malestas. France faux-bourdon. — S. foburdona.[27] Kandido ricevis skurĝon sur la gluteojn, laŭtakte kun la kantado; la Biskajano kaj la du homoj, kiuj ne volis manĝi lardon, estis ŝtiparumitaj, kaj Pangloso estis pendumita, kvankam ĉi tio estis nekutima[28]. La saman tagon, la tero denove ektremis kun terura brukrakado.[28] Inkvizicio ne kutimis pendumigi herezulojn.

Terurita, konsternita, duonfreneza, sanganta kaj tremanta, Kandido sin demandadis:

«Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia glutea skurĝado, tion mi jam spertis ĉe la Bulgaroj; sed, ho mia kara Pangloso! la plej eminenta el la filozofoj, kial necesis, ke mi vidu vin pendumata, kaj eĉ sen scii la kialon? Ho mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, kial necesis, ke vi dronu en la haveno? Ho Kunegundo, la perlo inter la junulinoj, kial necesis, ke oni al vi distranĉu la ventron?»

Apenaŭ sin tenante sur la piedoj, li sin trenis for de la loko, kie ĵus li aŭdis predikon, ricevis skurĝon sur la postaĵon, absolvon kaj benon — kiam lin aliris maljunulino, kiu diris: «Mia filo, kuraĝu kaj iru kun mi.»

7. Kandidon flegas maljunulino; li retrovas sian amatinon

Kandido ne kuraĝiĝis, sed li sekvis la maljunulinon en ian domaĉon; ŝi donis al li poton da pomado por ke li sin ŝmiru, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; apud la lito kuŝis kompleta vestaro.

— Manĝu, trinku kaj dormu, — ŝi diris al li, — zorgu pri vi Nia Sinjorino Atoĉa, lia sankta moŝto Antonio Padova kaj lia sankta moŝto Jakobo Kompostela! Mi revenos morgaŭ.

Kandido, mirigite de ĉio, kion li vidis, de ĉio, kion li suferis, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis kisi ŝian manon.

— Ne mian manon vi kisu, — diris la maljunulino. — Mi revenos morgaŭ. Ŝmiru vin per pomado, manĝu kaj dormu.

Kandido, malgraŭ tiom da malfeliĉoj, manĝis kaj dormis. La morgaŭon la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, frotŝmiras lin per alia pomado; poste ŝi alportas al li tagmanĝon, ŝi revenas vespere, kaj kunportas vespermanĝon. La postmorgaŭon, ŝi faris samajn klopodojn.

— Kiu vi estas? — senĉese ŝin demandadis Kandido. — Kiu inspiris al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi povas vin danki?

La bonulino nenion respondis; ŝi revenis ĉirkaŭ la vespero sen kunporti manĝon.

— Iru kun mi, — ŝi diris,— kaj silentu.

Ŝi lin prenas je la brako kaj lin subtenante piediras kun li tra la kamparo proksimume kvaronmejlon. Ili atingas izolan domon, ĉirkaŭitan per ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas sur pordeton. Oni malfermas; ŝi kondukas Kandidon, per kaŝita ŝtuparo, en orumitan kabineton, lin sidigas sur brokaĵan kanapon, fermas la pordon kaj foriras. Al Kandido ĉio ĉi tio ŝajnis halucino; lia antaŭa vivo aperis al li kiel terura sonĝo, kaj la nuna momento, kiel sonĝo agrabla.

La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis tremantan virinon de majesta staturo, brilornamitan per juveloj kaj vuale kovritan.

— Demetu ĉi tiun vualon, — diris la maljunulino al Kandido.

La junulo alproksimiĝas; per malaŭdaca mano li levas la vualon. Kia momento! Kia surprizo! Al li ŝajnas, ke li vidas fraŭlinon Kunegundo; li efektive ŝin vidis, tio estis ŝi mem. Al li mankas forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al ŝiaj piedoj. Kunegundo sinkas sur la kanapon. La maljunulino ŝprucigas sur ilin alkoholaĵon, ili rekonsciiĝas, ili interparolas — unue per interrompataj mallongaj vortoj, interpuŝiĝantaj demandoj kaj respondoj, per ĝemetoj, larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas, ke ili malpli bruu, kaj lasas ilin solaj.

— Kiel do, ĉu tio estas vi? — ekkriis Kandido. — Vi vivas, mi vin retrovas en Portugalio! Oni do vin ne seksperfortis? Oni do ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis filozofo Pangloso?

— Nu, fakte, ĉio ĉi tio okazis, — diris la bela Kunegundo; — sed ne ĉiam oni mortas pro tiaj akcidentoj.

— Ĉu tamen viaj gepatroj estis mortigitaj?

— Tio bedaŭrinde estas ja vera.

— Kaj via frato?

— Ankaŭ mia frato estis mortigita.

— Sed kial vi estas en Portugalio? Kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas ĉi tie? Kaj pro kia stranga aventuro vi kondukigis min en ĉi tiun domon?

— Mi ĉion al vi klarigos, — respondis la sinjorino, — sed antaŭe vi rakontu al mi ĉion, kio okazis al vi de post la senpeka kiso, kiun vi donis al mi, kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.

Kandido respektoplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam ankoraŭ doloretis lia postaĵo, li rakontis ĉion, kion li spertis de post la momento de ilia disiĝo. Kunegundo levadis la okulojn ĉielen; ŝi larmis pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Pangloso; post tio ŝi parolis jene al Kandido, kiu preterlasis neniun ŝian vorton kaj ŝin avide rigardis.

8. Historio de Kunegundo

— Mi estis en lito kaj trankvile dormis, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi Bulgarojn en nian belan kastelon Tunder-ten-tronk; ili pikmurdis mian patron kaj mian fraton, kaj dishakis en pecojn mian patrinon. Granda Bulgaro, ses futojn alta, vidante, ke ĉe tia spektaklo mi svenis, komencis min seksperforti; tio redonis al mi la konscion, mi kriis, baraktis, mordadis, mi volis elgrati la okulojn de tiu granda Bulgaro, ne sciante ke tio, kio okazis en la kastelo de mia patro, estas afero sankciita de la kutimo; la perfortulo puŝis tranĉilon en mian flankon kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas.

— Ho ve! Tiun postsignon mi esperas vidi, — naive diris Kandido.

— Vi ĝin vidos, — diris Kunegundo; — sed ni iru plu.

— Ni iru plu, — diris Kandido.

La pluon de sia historio ŝi rakontis tiele:

— Eniris bulgara kapitano, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato lin ne atentis. Tiu manko de respekto kolerigis la kapitanon kaj li mortigis la kanajlon sur mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel militkakiron en sian kazernon. Mi lavadis liajn malmultajn ĉemizojn, mi kuiradis liajn manĝaĵojn; mi devas konfesi, ke li opiniis min tre bela, kaj mi ne neos, ke li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton; cetere ne tre sprita li estis kaj ne tre klera: oni tuj povis konstati, ke lin ne edukis doktoro Pangloso.

» Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton al mi, li vendis min al don-Isaĥaro, Judo kiu negocas en Holando kaj en Portugalio kaj pasie amas la virinojn. Tiu Judo estis al mi tre afabla, sed li ne povis min venki; lin mi rezistis pli bone ol la bulgaran soldaton. Honorindan personon eblas seksperforti unu fojon, sed ties virton tio plifirmigas. La Judo, por akiri mian favoron, loĝigis min en ĉi tiu kampara domo. Ĝis tiam mi opiniis, ke sur la tero nenio estas pli bela ol la kastelo Tunder-ten-tronk; mi eraris.

» Iun tagon la granda inkvizitoro min ekvidis ĉe diservo; li multe min rigardis oblikve kaj avide, kaj sciigis, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj. Oni kondukis min en lian palacon; mi sciigis al li mian devenon; li klarigis, ke ne konvenas al mia rango aparteni al Izraelido. De lia nomo oni proponis al don-Isaĥaro, ke li transcedu min al la inkvizitora moŝto.

» Don-Isaĥaro, kiu estas la bankiero de la kortego kaj persono influhava, rifuzis. La inkvizitoro lin minacis per ŝtiparumo. Fine mia Judo, timigite, faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune apartenos al ili ambaŭ; ke la Judo retenos por si la lundojn, merkredojn kaj la sabatajn tagojn; kaj la inkvizitoro havos la ceterajn tagojn. Jam ses monatojn daŭras tiu konvencio. Ne sen interdisputoj: ĉar ofte estis malfacile decidi, ĉu la nokto inter sabato kaj dimanĉo apartenas al la Malnova Testamento aŭ al la Nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi supozas, ke tial mi plu estas amata.

» Fine, por forigi la tertreman plagon kaj timigi don-Isaĥaron, la inkvizitora moŝto juĝis konvena aranĝi solenan aŭtodafeon. Li min honoris per invito. Mi ricevis bonegan lokon; inter la diservo kaj la ekzekuto oni disportis al la sinjorinoj refreŝigaĵojn. Verdire mi sentis abomenon, vidante bruli tiujn du Judojn kaj tiun honestan Biskajanon, kiu edziĝis al sia baptanino; sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en san-benito kaj sub mitro homon, kies vizaĝo similis tiun de Pangloso! Mi frotis al mi la okulojn, atente rigardante, mi vidis lin pendumata; mi svenis. Apenaŭ rekonsciiĝinte, mi ekvidis vin, ĝisnude malvestitan: tio estis plej alta grado da teruro, da konsterno, da doloro, da malespero. Mi diru al vi puran veron: via haŭto estas eĉ pli blanka kaj havas karnokoloron pli perfektan ol tiu de mia kapitano de Bulgaroj. Tia vido duobligis ĉiujn sentojn, kiuj min premŝarĝadis, kiuj min forkonsumadis. Mi ekkriis, mi volis diri: „Haltu, barbaroj!“ — sed la voĉo al mi mankis, kaj miaj krioj estus senutilaj.

» Jam kiam finiĝis via skurĝado, mi plu min demandadis: „Kiel povis okazi, ke la aminda Kandido kaj la saĝa Pangloso trafis en Lisbonon, unu por ricevi cent vipobatojn, kaj la alia por esti pendumita laŭ ordono de la inkvizitoro, kies amatino mi estas? Pangloso tre kruele min trompis, kiam li diris, ke ĉio statas plej bone.“

» Maltrankviligite, konsternite, jen duonfreneza pro kolero, kaj jen preskaŭ mortanta pro malforteco, mi pensis pri la kruela morto de mia patro, de mia patrino, de mia frato, pri la brutalo de mia malbela bulgara soldato, pri la tranĉilbato kiun li al mi donis, pri mia mallibero, pri mia kuira metio, pri mia bulgara kapitano, pri mia malbela don-Isaĥaro, pri mia abomena inkvizitoro, pri la pendumo de doktoro Pangloso, pri tiu granda Miserere[29][29] Moteto verkita de Gregorio Allegri por la teksto de la Psalmo 51ª (Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco…), en kiu la neparnumeraj versikloj estas kantataj en la stilo de la itala foburdono (vd [27]). — S. foburdone kantata dum via skurĝado, kaj ĉefe pri la kiso, kiun mi donis al vi malantaŭ la ŝirmilo en la tago, kiam mi lastafoje vin vidis. Mi laŭdis Dion, kiu revenigis vin al mi tra tiom da elprovoj. Mi ordonis al la maljunulino, ke ŝi zorgu pri vi, kaj konduku vin ĉi tien tuj kiam ŝi povos. Ŝi bonege plenumis mian komision; mi ĝuis la neesprimeblan plezuron vin revidi, vin aŭdi, al vi paroli. Vi kredeble malsategas; ankaŭ mi havas grandan apetiton; ni komencu per vespermanĝo.

Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo, ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili estis tie, kiam envenis don-Isaĥaro, unu el la mastroj de la domo. Estis sabato. Li venis por ĝui siajn rajtojn, kaj esprimi sian delikatan amon.

9. Kio trafis Kunegundon, Kandidon, la ĉefinkvizitoron kaj la Judon

Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema Hebreo el ĉiuj, kiuj ekzistis en Izraelio, de post la Babilona kaptiteco.

— Kio! — li diris, — vi, hundino Galileana, ĉu do ne sufiĉas al vi la inkvizitoro? Ĉu necesas, ke ankaŭ kun ĉi tiu fripono mi vin dividu?

Dirante tion, li elprenas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj certa, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, li sin ĵetas sur Kandidon; sed kun la kompleta vestaro nia bona Vestfaliano ricevis de la maljunulino belan spadon. Kvankam Kandido estis pacema, tamen ĉi-okaze li elingigas la spadon, kaj la Izraelido falas senviva sur la plankon, antaŭ la piedojn de la bela Kunegundo.

— Sankta Virgulino! — ŝi ekkriis. — Kio nin trafos? Kadavro en la domo! Se venos polico, ni pereos.

— Se Pangloso ne estus pendumita, — diris Kandido, — li donus al ni ĉi-okaze bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. En lia foresto ni petu konsilon de la maljunulino.

La maljunulino estis tre prudenta, kaj komencis eldiri sian opinion, kiam malfermiĝis alia malgranda pordo. Estis unu horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la inkvizitora moŝto. Li eniras kaj vidas la glutee skurĝitan Kandidon kun spado en la mano, kadavron sur la planko, Kunegundon frenezaspekta kaj la maljunulinon, donanta konsilojn.

Jen kio okazis ĉi-momente en la animo de Kandido, kaj jen kiel li rezonis:

«Se ĉi tiu sankta homo vokos por helpo, li nepre min ŝtiparumigos; li povos same fari pri Kunegundo, li jam senkompate min skurĝigis; li estas mia rivalo; ekmortiginte, nun mi ne povas heziti.»

Tiu rezonado estis decida kaj rapida; kaj, ne donante tempon al la surprizita inkvizitoro retrovi sian sinregadon, Kandido lin trapikas kaj ĵetas apud la Judon.

— Eĉ pli bone, — diris Kunegundo. — Ne plu eblas pardono; ni estas ekskomunikotaj, alvenis nia lasta horo. Sed kiel povis vi, denaske tiom milda, en du minutoj mortigi Judon kaj prelaton?

— Mia bela fraŭlino, — respondis Kandido, — kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj skurĝita de la Inkvizicio, oni pro kolero perdas sinregadon.

Ĉi tiam ekparolis la maljunulino:

— En la stalo estas tri Andalusiaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj; la brava Kandido selu ilin. Sinjorino havas monerojn kaj juvelojn. Ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni iru Kadison. La vetero estas belega, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’ nokto.

Tuj Kandido selas la tri ĉevalojn. Kunegundo, la maljunulino kaj li trarajdas tridek mejlojn senhalte. Dum ili vojas, la Sankta Fratularo[30][30] Hispane: La santa Hermandad, tiutempa ĝendarmaro. Interalie, ĝi rajtis priserĉi loĝejojn. venas en la domon. La inkvizitoron oni entombigas en bela preĝejo, Isaĥaron oni ĵetas en la rubejon.

Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino estis jam en la urbeto Avaseno, meze en la montoj de Sieramoreno[31][31] Hispane: Sierra Morena (laŭvorte, «Bruna Montaro») estas montoĉeno de la sudo de Hispanio, kiu disigas la Centran Altebenaĵon kaj la valon de la rivero Gvadalkiviro.; kaj jene ili interparolis en taverno.

10. En kia mizerego Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino alvenas Kadison, kaj pri ilia surŝipiĝo

— Kiu do ŝtelis miajn piŝtolojn kaj juvelojn — diris Kunegundo plorante. — Per kio ni vivos? Kion ni faru? Kie trovi inkvizitorojn kaj Judojn, kiuj donacos al mi aliajn?

— Ho ve, — diris la maljunulino, — mi tre suspektas respektindan Franciskanon, kiu tranoktis kun ni en la sama gastejo en Badaĥoso. Dio min gardu de neprava juĝo, sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj forveturis longe antaŭ ni.

— Ho ve, — diris Kandido, — la bona Pangloso ofte pruvadis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiuj havas egalajn rajtojn je ilin. Laŭ tiu principo, la Franciskano devis lasi al ni iom por fini nian vojaĝon. Ĉu al vi do restas nenio, mia bela Kunegundo?

— Eĉ ne groŝo, — ŝi respondis.

— Kion fari? — diris Kandido.

— Ni vendu unu el la ĉevaloj, — diris la maljunulino. — Mi sidos postsele kun la fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni atingos Kadison.

En la sama gastejo estis prioro de Benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino pasis tra Luseno, tra Ĉiljaso,[32][32] Nerekonebla nomo, probable skriberaro de Voltero. Li skribis Chillas, Lanti’ transskribis ‹Ŝilas›. — S. tra Lebriĥo, kaj fine venis en Kadison. Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por milite prudentigi la respektindajn Jezuitojn de Paragvajo, kiujn oni kulpigis, ke ili ribeligis unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio, apud la urbo Sankta Sakramento.

Kandido, militservinta ĉe la Bulgaroj, faris antaŭ la generalo de la malgranda armeo Bulgaran ekzercadon kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero, da facilmoveco, ke oni donis al li por komandi infanterian roton.

Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas kun Kunegundo, la maljunulino, du servistoj, kaj la du Andalusiaj ĉevaloj, kiuj iam apartenis al la granda inkvizitoro de Portugalio.

Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso.

— Ni iras en alian mondon, — diris Kandido; — sendube ĝi estas tiu, kie ĉio bonas; ĉar endas agnoski, ke oni rajtus iom ĝemeti pri tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.

— Per mia tuta koro mi vin amas, — diris Kunegundo; — sed mia animo ankoraŭ restas tute timigita de tio, kion mi vidis kaj spertis.

— Ĉio bone prosperos, — respondis Kandido. — Jen jam la maro de ĉi tiu nova mondo estas pli bona ol la Eŭropaj; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Sendube ĝuste ĉi tiu Nova Mondo estas la kiel eble plej bona mondo.

— Tia estu la volo de Dio! — diris Kunegundo; — sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.

— Vi plendas! — diris la maljunulino. — Aĥ! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.

Kunegundo preskaŭ ekridis, ŝin amuzis la pretendo de la bonulino esti pli malfeliĉa ol ŝi.

— Ho ve! — ŝi diris, — mia bonulino, krom se vin seksperfortis du Bulgaroj; se vi ricevis du tranĉilpuŝojn en la ventron, se oni fordetruis al vi du kastelojn, mortigis ĉe via vido du patrojn kaj du patrinojn, kaj se vi havis du amatojn skurĝitajn ĉe aŭtodafeo, mi ne vidas, kiel vi superus min tiurilate; aldonu, ke naskite baronino kun 72 gradoj da nobeleco, mi devis servi kiel kuiristino.

— Kara infano, — respondis la maljunulino, — vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas kaj vi hezitus en via juĝo.

Tiu respondo naskis tre grandan scivolon en la spirito de Kunegundo kaj de Kandido. La maljunulino parolis al ili jene:

11. Historio de la maljunulino

— Ne ĉiam mi havis la okulojn kun elturnitaj palpebraj randoj kaj skarlate borderitajn; mia nazo ne ĉiam tuŝis la mentonon; kaj ne ĉiam mi estis servistino. Mi estas filino de la papo Urbano la 10ª kaj de la princino Palestrina.[33][33] Atentu la ekstreman diskretecon de la aŭtoro: ĝis nun ne ekzistis papo Urbano la 10ª; la aŭtoro ne arogas atribui bastardon al iu konata papo. Kia prudento! Kia delikata konscienco! (Noto de Voltero?) — Ĉi tiu noto unue aperis en postmortaj eldonoj de la verko. La lasta papo akceptinta la nomon Urbano estas Urbano la 8ª (mortinta en 1644). Ĝis mia dek kvara jaro oni min edukis en palaco, por kiu la kasteloj de viaj germanaj baronoj ne indus servi kiel staloj; kaj unu mia robo kostis pli ol ĉiuj luksaĵoj de Vestfalio. Mi kreskis ĉiam pli bela, pli gracia, talenta, meze de plezuroj, de respektoj kaj esperoj; mi jam inspiris amon, mia brusto estis formiĝanta; kaj kia brusto! Blanka, malmola, simila al tiu de Venero Mediĉa; kaj kiaj okuloj! Kiaj palpebroj! Kiaj nigraj brovoj! Kiaj flamoj brilis en miaj du pupiloj, paligante la scintiladon de la steloj, kiel diris al mi la lokaj poetoj. La virinoj kiuj vestis kaj malvestis min, ekstazis rigardante min de antaŭe kaj de malantaŭe; kaj ĉiuj viroj deziris esti ĉe ilia loko.

» Mi fianĉiniĝis al princo, suvereno de Masso-Kararo[34][34] Iama dukujo, kaj nun provinco (itale provincia di Massa-Carrara) en la regiono Toskanio. La provinca ĉefurbo estas Masso, sed oni decidis enmeti en la oficialan nomon ankaŭ Kararon (Carrara), kiu estas preskaŭ samgranda (kaj kies asimilita nomo aperas en PIV) kaj fama pro la Karara marmoro.: kia princo! Egale bela, kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, brilanta per sprito kaj brulanta pro amo; mi amis lin, kiel oni amas la unuan fojon, kiel idolon, malmodere. La edziĝofesto estis preparita kun nepriskribeblaj lukso kaj pompo, estis kontinuaj festoj, turniroj, komikaj operoj; kaj la tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu superis la nivelon de banalo.

» Alproksimiĝis la momento de mia feliĉo, kiam maljuna markizino, iama amdonantino de mia princo, lin invitis ĉe sin por trinki ĉokoladon; malpli ol du horojn poste li mortis en teruraj konvulsioj.

» Sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kvankam ja malpli afliktite ol mi, volis por kelka tempo forlasi tiun restadejon tiom fatalan. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaeto[35][35] Havena urbeto ĉe la Tirena maro, je 110 km de Romo kaj 70 km de Napolo. Latine Gajeta, itale Gaeta, napole Gaieta.; ni ekvojaĝis per loka galero, kiu estis orumita kiel la altaro de Sankta Petro en Romo. Jen korsara ŝipo el Saleo[36][36] Maroka urbeto. impetas al ni kaj nin kaperas; niaj soldatoj sin defendas laŭ la kutimo de la soldatoj de l’ papo: ili ĉiuj surgenuiĝas, forĵetas siajn armilojn kaj petas la korsarojn pri absolvo in articulo mortis.[37][37] Latine: en la horo de la morto. — L.

» Tuj oni malvestas ilin, kaj ili aperas nudaj kiel simioj, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Mirinde lerte tiuj sinjoroj malvestas homojn; sed pleje min surprizis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en tiun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas meti al ni nur klistertubon. Tiu ceremonio ŝajnis al mi tre stranga: jen kiel juĝas pri ĉio homo neniam forlasinta sian paroĥon. Poste mi eksciis, ke tiel ili kontrolis, ĉu ni kaŝis tie kelkajn juvelojn; tio estas kutimo starigita jam de pratempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj krozas sur la maroj. Inter aliaj, la piaj kavaliroj de la Malta Ordeno neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas Turkojn kaj Turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.

» Mi ne diros al vi, kiom penige estas por princino iĝi sklavino kondukata al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en la korsara ŝipo. Mia patrino estis ankoraŭ tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiun floron, kiu estis rezervata por la bela princo de Masso-Kararo, forrabis la korsara kapitano; li estis abomena Negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Certe necesis, ke princino Palestrina kaj mi estu tre fortaj por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Marokon! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.

» Alveninte Marokon ni trovis ĝin dronanta en sango. Kvindek filoj de la imperiestro Mulaj-Ismaelo[38][38] Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla; nur da filoj estis pli ol okcent. La lastajn jarojn de lia reĝado tumultigis la ribelo de liaj filoj. havis ĉiu sian partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn, de nigruloj kontraŭ nigrulojn, de nigruloj kontraŭ brunulojn, de brunuloj kontraŭ brunulojn, de mulatoj kontraŭ mulatojn — estis senĉesa hombuĉado tra la tuta imperio.

» Apenaŭ ni elŝipiĝis, tuj nin atakis bando da Negroj el partio malamika al tiu de mia korsaro por forpreni lian rabaĵon. Post la briliantoj kaj la oro, la plej altvalora parto de la predo estis ni. Antaŭ miaj okuloj okazis batalo tia, kian vi neniam vidas en Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas tian pasiegon por virinoj kia estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj Eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de Atlaso kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Por decidi al kiu ni apartenos, tiuj homoj batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj. Iu Maŭro kaptis mian patrinon je la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano ŝin tenis je la maldekstra; Maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Momenton poste preskaŭ ĉiujn niajn akompanantinojn tiel distiradis po kvar soldatoj.

» Mia kapitano min ŝirmis per sia brusto; li svingis sian jataganon kaj mortigis ĉiun, kiu spitis lian furiozon. Fine, ĉiuj niaj Italinoj kaj mia patrino pereis disŝirite, distranĉite, buĉite en la batalo de la monstroj elŝirantaj ilin unuj de la aliaj. La kaptitoj miaj kunuloj, la kaptintoj, la soldatoj, matrosoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, mulatoj, kaj ankaŭ mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis duonviva sur amaso da kadavroj. Oni scias, ke similaj scenoj okazadis en la tuta lando, sur la spaco de pli ol tricent leŭgoj, kaj ĉe tio oni neniam preterlasis iun el la ĉiutagaj kvin preĝoj, ordonitaj de Muhamado.

» Kun granda peno mi eltiris min el sub tiom da sangantaj kadavroj amasiĝintaj, kaj min trenis sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ mia senfortiĝo ebligis al mi dormon, kiu pli similis svenon ol ripozon.

» Mi estis en tia stato el malforto kaj senkonscio, inter la morto kaj la vivo, kiam mi sentis min premata de io moviĝanta sur mia korpo; mi malfermis la okulojn, mi vidis blankulon kun agrabla vizaĝo, kiu ĝemetis kaj murmuris:

» — O che sciagura d’essere senza coglioni! [39][39] Itale: «Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!»

12. Daŭrigo pri la malfeliĉoj de la maljunulino

» Mirigite kaj ravite ĉe la aŭdo de la lingvo de mia patrujo, kaj ne malpli surprizite de la paroloj de tiu viro, mi respondis, ke ekzistas pli grandaj malfeliĉoj ol tiu, pro kiu li ĝemas; per malmulte da vortoj mi sciigis al li pri la abomenaĵoj, kiujn mi spertis, kaj denove mi svenis. Li min portis en najbaran domon, ordonis, ke oni min metu en liton, ke oni donu al mi por manĝi, servis al mi, konsolis min, flatis min, kaj diris al mi, ke neniam li vidis ion pli belan ol mi, kaj ke neniam li tiom bedaŭris tion, kion neniu povas al li redoni.

» — Mi naskiĝis en Napolo, — li diris al mi. — Ĉiujare oni kastras tie du-tri mil infanojn; unuj pro tio mortas, aliaj akiras voĉon pli belan ol tiu de virinoj, iuj venas al la direktilo de ŝtatregado.[40][40] Aludo al Karlo Broski (itale: Carlo Broschi) alnome Farinelli (1705–1782). Li estis kastrita kaj fariĝis unu el la plej famaj kantistoj de Italio. En 1736 li iris en Hispanion, fariĝis favorato de la reĝoj Filipo la 5ª kaj Ferdinando la 6ª kaj ludis tre gravan rolon politikan. — L. Min oni operaciis tre sukcese, kaj mi estis muzikisto en la kapelo de la princino Palestrina.

» — De mia patrino! — mi ekkriis.

» — De via patrino? — li ekkriis plorante. — Kio? Ĉu vi estus tiu juna princino, kiun mi edukis ĝis ŝia sesjara aĝo, kaj kiu jam esperigis, ke ŝi estos tiom bela, kiom vi estas?

» — Tio estas mi mem; mia patrino estas je kvarcent paŝoj de ĉi tie, distranĉita en pecojn kaj kuŝanta sub amaso da kadavroj…

» Mi rakontis al li ĉion, kio okazis al mi; ankaŭ li rakontis siajn aventurojn, kaj sciigis min, ke Kristana regno[41][41] Dum la milito pri la Hispania heredo, pluraj Kristanaj regnoj (Portugalio interalie) petegis la helpon de Mulaj-Ismaelo. — L. lin sendis al la reĝo de Maroko, por fari kun tiu monarĥo kontrakton laŭ kiu oni liveros al li pulvon, pafilegojn kaj ŝipojn por ke li helpu ekstermi la komercon de aliaj Kristanoj.

» — Mia misio estas plenumita. — diris la honesta eŭnuko. — Mi estas enŝipiĝonta por Seŭto, kaj mi revenigos vin en Italion. Ma che sciagura d’essere senza coglioni!

» Kortuŝite kaj larmokule mi dankis al li; kaj, anstataŭ veturigi min en Italion, li min kondukis al Alĝero, kaj vendis min al la guberniestro de tiu provinco. Apenaŭ mi estis vendita, ke tiu pesto, kiu rondiris Afrikon, Azion kaj Eŭropon, ekfuriozis en Alĝero. Vi vidis tertremojn; sed, fraŭlino, ĉu vi spertis peston?

— Neniam, — respondis la baronidino.

— Se vi ĝin spertus, — daŭrigis la maljunulino, — vi agnoskus, ke ĝi superas tertremon. Ĝi estas tre ofta en Afriko; ĝi trafis min. Kia sorto por filino de papo, dekkvinjara, en trimonata daŭro sperti malriĉon, sklavecon, seksperforton preskaŭ ĉiutage, vidi sian patrinon kvaronigita, suferi malsaton kaj militon, kaj morti de pesto en Alĝero! Nu, min tiu pesto ne mortigis; sed mia eŭnuko, la guberniestro kaj preskaŭ la tuta haremo pereis.

» Kiam la feroco de tiu terura pesto mildiĝis, oni disvendis la sklavojn de la guberniestro. Min aĉetis komercisto, kiu min kondukis en Tunison; tie li vendis min al alia komercisto, kiu min pluvendis en Tripolon; el Tripolo mi estis pluvendita en Aleksandrion, el Aleksandrio en Smirnon, de Smirno en Istanbulon. Fine min aĉetis estro de janiĉaroj, kiun oni baldaŭ sendis defendi Azovon sieĝatan de la Rusoj.

» La janiĉarestro, kiu ŝatis ĝui la vivon, kondukis kun si ĉiujn siajn virinojn, kaj loĝigis nin en malgranda fortikaĵo, kuŝanta sur la Azova maro, kiu estis gardata de du Negraj eŭnukoj kaj de dudek soldatoj. Oni mortigis eksterordinaran kvanton da Rusoj, sed ili malavare al ni repagis. Azovo brulis kaj dronis en sango[42][42] Fakte la Rusoj sieĝis Azovon dum tuta jaro ĝis ĝia kapitulaco en 1696. — L., kaj oni atentis nek sekson, nek aĝon; restis nur nia malgranda fortikaĵo; la malamikoj provis venki nin per malsato. La dudek janiĉaroj ĵuris ne cedi. La malsatego, kiun ili spertis, igis ilin manĝi la du eŭnukojn, pro timo rompi sian ĵuron. Post kelkaj tagoj, ili decidis manĝi la virinojn.

» Kun ni estis tre pia kaj kompatema imamo, kiu faris al ili tre belan predikon, persvadante ilin ke ili ne tute nin mortigu.

» — Tranĉu, — li diris, — nur unu gluteon al ĉiu el ĉi tiuj sinjorinoj, kaj vi havos tre delikatan manĝon; se kelkajn tagojn poste necesos ripeti, al vi restos tia sama provizo; tian homaman traktadon la Ĉielo kalkulos al vi kiel virton, kaj vi ricevos helpon.

» Li estis tre elokventa; li persvadis ilin. Oni faris al ni tiun teruran operacion; la imamo aplikis al ni la balzamon, per kiu oni ŝmiras ĵus cirkumciditajn infanojn: ni ĉiuj estis mortantaj.

» Apenaŭ la janiĉaroj forglutis la manĝon, kiun ni liveris al ili, jen alvenas la Rusoj sur platboatoj; eĉ ne unu janiĉaro elsaviĝis. La Rusoj tute ne atentis pri nia stato. Ĉie estas francaj ĥirurgoj; unu el ili, tre lerta, nin prizorgis; li nin resanigis, kaj mi neniam forgesos ke, kiam miaj vundoj bone fermiĝis, li faris al mi amproponojn. Cetere, nin ĉiujn li konsoladis certigante ke same okazis ĉe pluraj sieĝoj kaj ke tio estas milita leĝo.

» Tuj kiam miaj kunulinoj povis paŝi, oni sendis ilin en Moskvon; per lotumo mi trafis en la manojn de bojaro, kiu faris el mi sian ĝardenistinon, kaj kiu donis al mi ĉiutage dudek vipobatojn. Sed post du jaroj tiu sinjoro kaj tridek aliaj bojaroj estis radumitaj pro iaj kortegaj ĉikanoj; mi profitis la okazon kaj forkuris; mi trairis la tutan Rusion; dum longa tempo mi estis drinkeja servistino en Rigo, poste en Rostoko, en Vismaro, en Lepsiko, en Kaselo, en Utreĥto, en Lejdeno, en Hago, en Roterdamo; mi maljuniĝis en mizero kaj en malhonoro, havante nur duonon da postaĵo, ĉiam memorante, ke mi estas filino de papo; centfoje mi volis min mortigi, sed mi ankoraŭ ŝatis la vivon. Tiu ridinda malforto estas eble unu el niaj plej bedaŭrindaj inklinoj: ja ĉu estas pli granda stultaĵo ol voli plu porti ŝarĝon, kiun oni ĉiam volas ĵeti teren; havi abomenon por sia vivo, kaj voli ĝin konservi; resume, flegi la serpenton, kiu nin forvoras, ĝis ĝi tute formanĝos nian koron?

» En la landoj, kiujn la sorto min igis travojaĝi, kaj en la drinkejoj, kie mi estis servistino, mi vidis nekalkuleble multe da homoj, abomenegantaj sian ekziston; sed nur dek du el ili memvole metis finon al sia mizero: tri Negroj, kvar Angloj, kvar Ĝenevanoj kaj unu germana profesoro nomata Robeko[43][43] Germane: Robeck. Li verkis latine libron per kiu li apologias sinmortigon, kaj sin dronigis en la rivero Vezero ĉe Bremeno dum la jaro 1735. Rusoo mencias Robekon en «La nova Heloizo», letero 21ª de la parto 3ª..

» Laste mi fariĝis servistino ĉe la Judo don-Isaĥaro; li metis min je via dispono, mia bela fraŭlino; mi ligis min al via sorto, kaj viaj aventuroj min pli okupis ol la miaj. Mi eĉ neniam parolus al vi pri miaj malfeliĉoj, se vi ne incitus min iomete, kaj se ne estus kutimo sur ŝipo fari rakontojn por sin distri. Fine, fraŭlino, mi havas sperton, mi konas la homojn; donu al vi distron, instigu ĉiun pasaĝeron, ke li rakontu pri sia vivo; kaj se troviĝos unu sola, kiu ne ofte malbenis sian ekziston, kaj kiu ne ofte al si diris, ke li estas la plej malfeliĉa inter la homoj, ĵetu min en la maron kun la kapo antaŭen.

13. Kandido disiĝas de la bela Kunegundo kaj de la maljunulino

Aŭdinte la rakonton de la maljunulino, la bela Kunegundo faris al ŝi ĉiujn ĝentilaĵojn, kiujn oni ŝuldas al persono de ŝia rango kaj merito. Ŝi akceptis la proponon; ŝi instigis ĉiujn pasaĝerojn unu post alia, ke ili rakontu siajn aventurojn. Kandido kaj ŝi agnoskis, ke la maljunulino pravas.

— Estas tre domaĝe, — diris Kandido, — ke la saĝan Pangloson oni kontraŭkutime pendumis ĉe aŭtodafeo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la malbonoj natura kaj morala,[44][44] Malbono natura (france mal physique, angle natural evil) estas tia, kiu havas nenian ne-Dian kaŭzanton (ekz‑e la Lisbona tertremo). Malbono morala estas malbono kaŭzata de homo. — S. kiuj kovras la teron kaj la maron, kaj mi havus sufiĉe da forto por kuraĝi respektoplene eldiri al li kelkajn obĵetojn.

Dum ĉiu eldiris sian rakonton, la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero. Kunegundo, kapitano Kandido kaj la maljunulino iris al la domo de la guberniestro Don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa. Tiu sinjoro havis fieron konvenan por homo posedanta tiom da nomoj. La virojn li alparoladis kun grandsinjora malestimo, levante la nazon tiom alten, tiom neelteneble laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante konduton tiom malhumilan, ke ĉiu vizitanto sentis fortan emon lin bastonadi. Pri la virinoj li pasiegis. Kunegundo ŝajnis al li la plej bela el ĉiuj, kiujn li iam ajn vidis. Lia unua parolo estis por demandi, ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano. La mieno, kun kiu li demandis, maltrankviligis Kandidon; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tio; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia fratino, ĉar ankaŭ tio ŝi ne estis; kaj kvankam tia oportuna mensogo estis iam tre laŭmoda ĉe la antikvuloj,[45][45] Aludo al la historio de Abrahamo kaj Sara en Biblio (Genezo, 12:11–16). — L. kaj povus utili ankaŭ al la modernuloj, tamen lia animo estis tro pura por ne diri la veron.

— Fraŭlino Kunegundo, — li diris, — estas faronta al mi la honoron edziniĝi al mi, kaj ni petegas vian ekscelencon konsenti pri nia geedziĝo.

Don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa, levante siajn lipharojn, malice ekridetis kaj ordonis al kapitano Kandido iri revui sian roton. Kandido obeis; la guberniestro restis kun Kunegundo. Li malkaŝis al ŝi sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li sin edzigos al ŝi, kun la beno de la Eklezio aŭ alie, laŭ tio, kiel bonvolos ŝiaj ĉarmoj.

Kunegundo petis kvaronhoron por pripensi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegundo:

— Fraŭlino, vi havas 72 gradojn da nobeleco — kaj ne eĉ unu groŝon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro en la suda Ameriko kun tre belaj lipharoj. Ĉu utilas, ke vi tenu vian dignon en neŝancelebla fidelo? Vin perfortis Bulgaroj; Judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj donas rajtojn. Mi konfesas, ke, se mi estus sur via loko, mi senhezite edziniĝus al la guberniestro kaj prosperigus kapitanon Kandido.

Dum la maljunulino tiele parolis kun la tuta prudento, kian donas la aĝo kaj la sperto, en la havenon eniris malgranda ŝipo; ĝi portis juĝiston kaj ties policanojn, kaj jen kio venigis ilin.

La maljunulino tute prave divenis, ke la monon kaj la juvelojn de Kunegundo ŝtelis la grandmanika Franciskano en la urbo Badaĥoso, dum ŝia hasta fuĝo kun Kandido. La monaĥo provis vendi kelkajn el la juveloj al juvelisto. Tiu rekonis ilin kiel apartenantajn al la granda inkvizitoro. La Franciskano, antaŭ ol esti pendumita, konfesis, ke li ŝtelis ilin; li priskribis la personojn kaj indikis, kien ili iris. La forkuro de Kunegundo kaj de Kandido jam estis sciata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiso; oni sendis, sen prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. Disvastiĝis famo, ke juĝisto estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de la granda inkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj kaptis la situacion.

— Vi ne povas forkuri, — ŝi diris al Kunegundo; — cetere, nenio vin minacas: ne vi mortigis la inkvizitoran moŝton; kaj krome la guberniestro vin amas kaj ne permesos, ke oni malbone vin traktu; restu.

Tuj ŝi hastas al Kandido:

— Forkuru, — ŝi diris, — aŭ post unu horo vi brulos sur ŝtiparo.

Ĉia prokrasto estus pereiga — sed kiel sin disigi de Kunegundo, kaj kien rifuĝi?

14. Kiel akceptis Kandidon kaj Kakambon la Paragvajaj Jezuitoj

El Kadiso Kandido kondukis kun si serviston, kiajn oni multe trovas ĉe la hispanaj marbordoj kaj en la kolonioj. Tiu estis kvaron-Hispano, naskigita de Mestizo en Tukumano;[46][46] Provinco en la Nord-Okcidenta parto de Argentino (Tucumán). — S. antaŭe li estis ĥorknabo, sakristano, matroso, monaĥo, leterportisto, soldato, lakeo. Li nomiĝis Kakambo, li tre ŝatis sian mastron, ĉar lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du Andalusiajn ĉevalojn.

— Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni foriru, ni kuru, ne rigardante malantaŭen.

Kandido eklarmis.

— Ho mia kara Kunegundo! Ĉu mi vin forlasu ĝuste kiam sinjoro guberniestro estas nin geedzigonta? Kunegundo, el tiom malproksime kondukita, kio al vi okazos?

— Okazos al ŝi laŭŝance, — diris Kakambo. — La virinoj pri si neniam restas senhelpaj; Dio prizorgas tion; ni kuru.

— Kien ci min kondukas? Kien ni iras? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido.

— Pro sankta Jakobo Kompostela! — diris Kakambo. — Vi estis militonta kontraŭ la Jezuitoj; nun ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi vin kondukos en ilian ŝtaton, ili ĝojos ricevi kapitanon, kiu Bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon; kiam oni ne trovas sian profiton en iu mondo, oni ĝin trovas en alia. Estas tre granda plezuro vidi kaj fari ion novan.

— Ĉu ci jam estis en Paragvajo? — demandis Kandido.

— Tutcerte! — diris Kakambo. — Mi estis servisto en la kolegio de la Ĉieliro, kaj mi konas la regadon de los padres[47][47] Hispane: la patroj., kiel mi konas la stratojn de Kadiso. Tiu regado estas eksterordinara. La ŝtato jam havas diametre pli ol tricent leŭgojn; ĝi estas dividita en tridek provincojn[48][48] En 1717, la nombro da triboj formitaj de la Jezuitoj en Paragvajo estis 31. En tiuj triboj oni nombris 121.161 Indianojn. — L.. Los padres posedas tie ĉion, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’ racio kaj de l’ justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas kontraŭ la reĝoj Hispania kaj Portugalia, kaj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie mortigas Hispanojn, kaj en Madrido gvidas ilin en la ĉielon. Admirinde! Ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa homo el ĉiuj. Kiel ekĝojos los padres, kiam ĉe ili aperos kapitano scianta la Bulgaran ekzercadon!

Tuj kiam ili alvenis la unuan barilon,[49][49] La Jezuitoj malhelpis, ke la Indianoj interkomunikiĝu kun alilandanoj. — L. Kakambo diris al la unuavica gardo, ke kapitano deziras paroli al sinjoro komandanto. Oni iris averti la gardistejon. Paragvaja oficiro kuris al la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandidon kaj Kakambon oni tuj senarmigis, iliajn du Andalusiajn ĉevalojn oni forprenis. La du alilandanojn oni pasigis inter du vicoj da soldatoj; la komandanto staris ĉe la fino surhavante trikornan bireton, suprenfalditan sutanon, kun spado ĉe la flanko kaj oficira lanco en la mano. Li faris geston; tuj 24 soldatoj ĉirkaŭas la du novvenintojn. Serĝento diras al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne rajtas al ili paroli, ke lia moŝto patro provincestro permesas al neniu Hispano malfermi la buŝon krom en lia ĉeesto,[50][50] La Jezuitoj ne instruis al la Indianoj la hispanan lingvon. kaj restadi en la lando pli ol tri horojn.

— Kaj kie estas lia moŝto patro provincestro? — demandis Kakambo.

— Li ĵus celebris la meson kaj nun akceptas la paradon, — respondis la serĝento, — kaj vi povos kisi liajn spronojn ne pli frue ol post tri horoj.

— Sed, — diris Kakambo, — sinjoro kapitano, kiu malsatas same kiel mi, ne estas Hispano, li estas Germano; ĉu ni povus tagmanĝi, atendante lian respektindan moŝton?

Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto.

— Dio estu benata! — diris tiu moŝtulo. — Ĉar li estas Germano, mi rajtas al li paroli; oni konduku lin en mian pavilonon.

Tuj oni kondukas Kandidon en laŭbon ornamitan per bela kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj per latkradoj, formantaj kaĝegojn en kiuj svarmis papagoj, kolibroj, numidoj kaj aliaj ekzotaj birdoj. En oraj vazoj estis surtabligita bonega tagmanĝo; kaj kiam la Paragvajanoj ekmanĝis maizon el lignaj pelvetoj meze en la kampo, en la ardo de la sunradioj, la laŭbon eniris lia moŝto patro komandanto.

Li estis tre bela juna viro, kun ronda, sufiĉe blanka kaj freŝkolora vizaĝo, kun altaj brovoj, viglaj okuloj, rozkoloraj oreloj, skarlataj lipoj, kun fiera mieno — sed lia fiero ne similis tiun de Hispano, nek tiun de Jezuito. Oni redonis al Kandido kaj al Kakambo iliajn armilojn, kaj ankaŭ la du Andalusiajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la laŭbo, kaj senĉese observis ilin, antaŭtimante surprizon.

Kandido kisis la malsupron de la robo de l’ komandanto, post kio ili altabliĝis.

— Do vi estas Germano? — diris la Jezuito germanlingve.

— Jes, respektinda patro, — diris Kandido.

Eldirante tiujn vortojn, ambaŭ rigardis unu la alian kun granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.

— Kaj el kiu lando de Germanio vi estas? — demandis la Jezuito.

— El la malŝatinda provinco [51] En letero de 1740-12-06 Voltero jam diris al Frederiko:
«Ho malŝatinda Vestfalio!
. . . . . . . . . . . .
Kiu volas vivi sen ia bono,
Sen trinko, dormo kaj sen manĝo,
Trafa por li vojaĝ-aranĝo
En via hunda regiono.»
Vestfalio[51], — respondis Kandido. — Mi naskiĝis en la kastelo Tunder-ten-tronk.

— Ho ĉielo! Ĉu tio eblas! — ekkriis la komandanto.

— Kia miraklo! — ekkriis Kandido.

— Ĉu estas vi? — diris la komandanto.

— Tio estas neebla, — diris Kandido.

Ili sin ĵetas unu al la alia, ili sin brakumas, ili ploregas.

— Kio! Ĉu estas vi, via patra moŝto? Vi, la frato de la bela Kunegundo! Vi, kiu estis mortigita de la Bulgaroj! Vi, la filo de sinjoro barono! Vi, Jezuito en Paragvajo! — Oni agnosku, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Pangloso! Pangloso! Kiom vi ĝojus, se vi ne estus pendumita!

La komandanto forsendis la Negrajn sklavojn kaj la Paragvajanojn, kiuj prezentadis trinkaĵon en pokaletoj el kvarca kristalo. Milfoje li dankis al Dio kaj sankta Ignaco; li premis Kandidon en siaj brakoj; iliajn vizaĝojn superverŝadis larmoj.

— Vi estos eĉ pli mirigita, pli kortuŝita kaj konsternita, — diris Kandido, — kiam mi diros al vi, ke fraŭlino Kunegundo, via fratino, kiun vi opinias tranĉmortigita, estas tute sana.

— Kie?

— Nemalproksime de vi, ĉe la guberniestro de Bonaero; kaj mi estis veninta tien por militi kontraŭ vin.

Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, surstakigis miregindaĵon sur miregindaĵojn. Ilia tuta animo svingis ilian langon, aŭskultis per iliaj oreloj kaj lumis en iliaj okuloj. Tial, ke ili estis Germanoj, ili restis ĉetable dum longa tempo, atendante lian ekscelencon patron provincestron; kaj la komandanto jene parolis al sia kara Kandido:

15. Kandido mortigas la fraton de sia kara Kunegundo

— Neniam mi forgesos la teruregan tagon, en kiu mi vidis buĉataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la Bulgaroj estis for, vane oni serĉis tiun adorindan estaĵon; mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri tranĉmurditajn knabetojn oni metis sur ĉaron por nin transporti en Jezuitan kapeleton je du leŭgoj de la kastelo kaj tie enterigi. Iu Jezuito nin aspergis per benita akvo; ĝi estis tre sala; kelkaj gutoj trafis miajn okulojn; la bona patro ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝis; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni min flegis, kaj post tri semajnoj mi tute resaniĝis. Vi scias, mia kara Kandido, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krusto, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendita al Romo. La patro Generalo bezonis rekrutaron da junaj germanaj Jezuitoj. La regantoj de Paragvajo nevolonte akceptas Jezuitojn Hispanajn; ili preferas la alilandanojn, kiuj ŝajnas al ili pli obeemaj. Lia generala moŝto juĝis min taŭga por labori en tiu vinberejo. Ni forvojaĝis triope: unu Polo, unu Tirolano kaj mi. Ĉe mia alveno, mi havis la honoron ricevi la rangojn de subdiakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni kuraĝe renkontos la trupojn de la reĝo Hispania; mi certigas al vi, ke ilin trafos ekskomuniko kaj malvenko. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni. Sed ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino Kunegundo estas proksime, ĉe la guberniestro de Bonaero?

Kandido ĵuris, ke nenio estas pli vera. Denove larmoj ekfluis sur iliaj vangoj. La barono ne laciĝis ĉirkaŭbraki Kandidon; li nomis lin sia frato, sia savanto.

— Ha! eble, — li diris, — mia kara Kandido, ni sukcesos eniri la urbon kiel venkantoj kaj liberigi mian fratinon Kunegundo.

— Tion mi deziras, — diris Kandido, — ĉar mi intencis edziĝi al ŝi, kaj tion mi plu esperas.

— Vi arogantulo! — respondis la barono. — Vi havus impertinenton edziĝi al mia fratino, kiu havas 72 gradojn da nobeleco! Mi opinias, ke vi estas tre senhonta, parolante al mi pri tiom aŭdaca intenco!

Kandido, mirkonsternite de tiu diro, respondis:

— Respektinda patro, nenia ajn nobeleco povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de Judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi al mi. Majstro Pangloso ĉiam diris al mi, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe al ŝi mi edziĝos.

— Pri tio mi mem decidos, fripono! — diris la Jezuito barono Tunder-ten-tronk; kaj samtempe li forte frapis lian vizaĝon per la plato de sia spado.

Tuj Kandido elingigas la sian kaj ĝin puŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barono-Jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulita, li ekploris:

«Ho ve! Dio mia!», li diris, «Mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas la plej bona homo en la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiuj tri, du estas pastroj.»

Kakambo, kiu gardostaris ĉe la pordo de l’ laŭbo, alkuras.

— Restas al ni vendi kare nian vivon, — al li diras lia mastro. — Sendube oni estas enironta la laŭbon, ni mortu kun armiloj ĉemane.

Kakambo, kiu jam spertis similajn okazojn, ne perdis la sinregon; li prenis la Jezuitan robon de la barono, ĝin metis sur Kandidon, donis al li la kvadratan bireton de la mortinto, kaj lin surĉevaligis. Ĉio ĉi tio okazis en palpebruma daŭro.

— Ni forgalopu, mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas Jezuito portanta ordonojn; kaj ni transpasos la limon, antaŭ ol oni decidos nin postkuri.

Ĉe tiuj vortoj li ekgalopis, hispanlingve kriante:

— Vojon, vojon por patro kolonelo!

16. La aventuro pri du junulinoj, du simioj, kaj la indiĝenoj nomataj Grandoreluloj

Kandido kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj ankoraŭ neniu en la tendaro sciis pri la morto de l’ germana Jezuito. La antaŭvidema Kakambo zorgis plenigi sian selsakon je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj kelkaj mezuroj da vino. Rajdante sur siaj Andalusiaj ĉevaloj, ili penetris en nekonatan landon, kie malestis ia ajn batita vojo. Fine antaŭ ili aperis bela herbejo tratranĉita de riveretoj. Niaj du vojaĝantoj elseliĝas por lasi paŝtiĝi siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu, kaj mem ekmanĝas.

— Ĉu eblas, ke mi manĝu, — diris Kandido, — ĉe la penso, ke mi mortigis la filon de lia barona moŝto kaj ke mi estas kondamnita neniam plu vidi la belan Kunegundon? Por kio mi plidaŭrigu miajn mizerajn tagojn, se mi devas for de ŝi pasigaĉi ilin kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la «Trevua Revuo»?[52][52] Aludo pri Raportoj por helpi al la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la Jezuitoj de Trevuo (france: Trévoux) kaj Parizo de 1701 ĝis 1761. — L.

Tiel parolis Kandido, formanĝante pecon post peco. La suno malleviĝis. La du vagantoj ekaŭdis krietojn, ŝajne virinvoĉajn. Ili ne komprenis, ĉu la krietoj esprimas doloron aŭ ĝojon; sed ambaŭ impete surpiediĝis kun tiaj maltrankviliĝo kaj angoro, kiajn inspiras ĉio en nekonata lando. Krietis du junulinoj, tute nudaj, kiuj facilmove kuris ĉe la rando de la herbejo, dum ilin sekvis du simioj, mordante iliajn gluteojn. Kandido kompatis la junulinojn; ĉe la Bulgaroj li lernis pafi tiel lerte, ke li povis trafi nukseton en arbustotufo, sen tuŝi la foliojn. Li prenas sian Hispanan dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas ambaŭ simiojn.

— Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! Mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu Jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj. Eble ili estas du nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en la lando grandajn avantaĝojn.

Li estis daŭrigonta, sed lia lango senmoviĝis, kiam li vidis la du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi super iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.

— Mi ne antaŭvidis tiom da bonanimeco, — diris fine Kandido al Kakambo, kiu rebatis:

— Nu, vi faris belan ĉefverkon, mia mastro; vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.

— Iliajn amatojn! Ĉu eble? Vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?

— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — vin ĉiam ĉio mirigas; kial vi juĝas stranga, ke en kelkaj landoj simioj akiras favoron de virinoj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone Hispano.

— Ho ve, — reagis Kandido, — nun mi rememoras majstron Pangloso diri, ke similaj aferoj jam okazadis, kaj ke el tiuj miksiĝoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn faktojn atestis pluraj antikvaj eminentuloj; sed mi konsideris tion kiel fabelojn.

— Nu, nun vi devas esti konvinkita, ke ĝi estas vero, kaj vi vidas kiel kondutas la personoj, kiuj ne ricevis konvenan edukadon; tio ne gravas, sed mi timas, ke tiuj sinjorinoj preparas por ni ian insidon.

Tiuj prudentaj pripensoj instigis Kandidon forlasi la herbejon kaj penetri en arbaron. Tie li vespermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, ekdormis sur musko. Ĉe sia vekiĝo ili sentis, ke ili ne povas moviĝi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la Grandoreluloj, la indiĝenoj, katenis ilin per bastaj ŝnuroj, sekve de denunco de la du sinjorinoj. Ilin ĉirkaŭis kvindeko da Grandoreluloj tute nudaj, armitaj per sagoj, klaboj kaj ŝtonaj hakiloj; unuj boligis akvon en granda kaldrono, aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriadis:

— Jezuito, Jezuito! Ni venĝu, ni frandu! Ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon![53][53] Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la Jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikigon de la Enciklopedio. — L.

— Mi jam diris al vi, mia kara mastro, — ekkriis Kakambo, — ke tiuj du junulinoj nin insidos.

Kandido, ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:

— Ili certe nin rostos aŭ bolkuiros. Aĥ, kion dirus majstro Pangloso, se li ekvidus la homan naturon en ĝia praa pureco? Ĉio estas bona, konsentite; sed tio ja estas kruela sorto, perdi Kunegundon kaj esti rostota de Grandoreluloj.

Kakambo neniam perdis la sinregon. Li diris al la afliktita Kandido:

— Ne malesperu; mi iomete komprenas la ĵargonon de ĉi tiu popolo; mi tuj parolos al ili.

— Ne forgesu, — diris Kandido, — admone komprenigi al ili, ke kuirante homojn ili kondutas terure malhumanece, kaj ke tio estas tute nekristana.

— Sinjoroj, — diris Kakambo, — vi evidente intencas manĝi hodiaŭ Jezuiton, ĉu? Nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Nur tial ni ne profitas nian rajton lin manĝi, ke ni havas alian bonan manĝon; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni: certe estas preferinde manĝi siajn malamikojn ol forlasi al korvoj kaj kornikoj la frukton de sia venko.

» Sed, sinjoroj, vi certe ne volus manĝi viajn amikojn. Vi intencas rosti Jezuiton — sed fakte vi estas rostontaj vian defendanton, malamikon de viaj malamikoj. Rilate min, sciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro, kaj, anstataŭ esti Jezuito, li ĵus mortigis Jezuiton, li surhavas ties vestojn; jen estas la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, portu ĝin ĝis la unua barilo de la ŝtato de los padres; demandu, ĉu mia mastro mortigis Jezuitan oficiron. Vi bezonos malmulte da tempo; vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi al vi mensogis. Sed, se mi diris al vi la veron, vi tre certe nin liberigos, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.

La Grandoreluloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis kun bonaj informoj. La Grandoreluloj liberigis siajn du kaptitojn, faris al ili multe da afablaĵoj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limo de sia lando, ĝojege kriante:

— Ne Jezuito! Ne Jezuito!

Kandido ne laciĝis miri pri la motivo de sia liberiĝo.

— Kia popolo! — li diradis. — Kiaj homoj! Kiaj moroj! Se mi ne havus la feliĉon trapiki per mia spado la fraton de Kunegundo, mi estus senpardone manĝita. Sed, ĉion konsiderante, la pura naturo estas bona, ĉar ĉi tiuj homoj, anstataŭ min manĝi, faris al mi mil afablaĵojn, de kiam ili eksciis, ke mi ne estas Jezuito.

17. Kiel Kandido kaj lia servisto venis en Eldoradon[54][54] Nomo, kiun la Eŭropanoj en la 16ª jc donis al fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de imagata lago Parimo. — L. kaj kion ili tie vidis

Ĉe la limo de la lando de la Grandoreluloj Kakambo diris al Kandido:

— Vi vidas, ke ĉi tiu mondparto ne estas pli bona ol la alia; aŭskultu mian konsilon, ni reiru en Eŭropon per la plej mallonga vojo.

— Kiel reiri tien, — diris Kandido, — kaj kien iri? En mia patrujo la Bulgaroj kaj Abaroj buĉas ĉiujn; en Portugalio min atendas ŝtiparo; en ĉi tiu lando ni ĉiumomente riskas trafi sur rostostangon. Kaj kiel mi forlasu la mondoparton kie loĝas Kunegundo?

— Ni nin direktu al Kajeno, — diris Kakambo. — Tie ni trovos Francojn, kiuj travojaĝas la mondon; ili povos nin helpi. Eble Dio nin kompatos.

Iri al Kajeno ne estis facile: ili ja sufiĉe bone sciis la proksimuman direkton; sed montoj, riveroj, abismoj, rabistoj, sovaĝuloj, konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud malgranda rivero borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.

Kakambo, kiu ĉiam donis same bonajn konsilojn kiel la maljunulino, diris al Kandido:

— Ni estas elĉerpitaj, ni longe iris piede; sed jen mi vidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni ĝin plenigu per kokosoj; ni enboatiĝu, ni nin konfidu al la fluo; rivero ĉiam kondukas al loĝata loko. Eĉ se ni trovos nenion agrablan, almenaŭ ni trovos ion novan.

— Nu, — diris Kandido, — ni nin konfidu al la Providenco.

Ili navigis kelkajn leŭgojn inter bordoj jen florriĉaj, jen nudaj; jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝadis; fine ĝi forfluis sub volbon el kolosaj rokegoj, ĝisnube altaj. La du vojaĝantoj kuraĝis sin fordoni al la fluo sub la volbon. La riverego, tiuloke mallarĝa, portis ilin kun teruraj rapido kaj bruo.

Post diurno ili revidis la lumon, sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; tutan leŭgon ili devis sin treni de roko al roko; fine antaŭ ili sterniĝis vastega ebenaĵo, ĉirkaŭita de netransirebla montoĉeno. La tero estis kulturita por la plezuro kaj por la bezono; ĉie la utila kombiniĝis kun la agrabla. La vojojn okupis — aŭ, pli ĝuste, ornamis — elegantaj veturiloj el brilanta materialo, [55] Sendube Voltero aludas al alpako, al lamo kaj aliaj Sud-Amerikaj remaĉuloj kun flavruĝaj haroj. — L. portantaj virojn kaj virinojn aparte belajn, rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[55], pli rapidaj ol la plej belaj ĉevaloj Andalusiaj, Tetuanaj aŭ Meknesaj.[56][56] Tetuano, Mekneso estas Marokaj urboj. — S.

— Tamen jen lando, — diris Kandido, — kiu ja pli valoras ol Vestfalio.

Li kaj Kakambo surteriĝis ĉe la unua vilaĝo, kiun ili renkontis. Kelkopo da vilaĝaj infanoj en ore brokitaj ĉifonaĵoj ludis per ĵetdisketoj ĉe la rando de l’ vilaĝo; niaj du alimondanoj amuziĝis, rigardante ilin: iliaj ĵetdisketoj estis iom larĝaj rondaj pecoj flavaj, ruĝaj, verdaj, radiantaj tute apartan brilon. La vojaĝantoj ekvolis pli proksime ekzameni kelke da ili; iuj estis oraj, iuj estis smeraldoj, iuj estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Grandmogolo.

— Sendube, — diris Kakambo, — ĉi tiuj knaboj estas reĝidoj ludantaj per ĵetdisketoj.

Ĉi tiam aperis la vilaĝa instruisto, kiu vokis la infanojn en la lernejon.

— Jen estas, — diris Kandido, — la guvernisto de la reĝa familio.

La malgrandaj ĉifonuloj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandido prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj reĝidaj moŝtoj forgesis siajn oron kaj noblajn ŝtonojn. La vilaĝa instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandido kun multe da surprizo, kaj pluiris sian vojon.

La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn.

— Kie mi estas? — ekkriis Kandido. — Certe en ĉi tiu lando la reĝidoj estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili malŝati la oron kaj la juvelŝtonojn.

Kakambo miris same kiel Kandido. Fine ili aliris la unuan domon de la vilaĝo; ĝi aspektis kiel Eŭropa palaco. Popolamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj aŭdis, ke oni parolas Perue; ĝi estis lia gepatra lingvo — ja ĉiuj scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukumano, en vilaĝo, kie oni parolas nur tiun lingvon.

— Mi servos al vi kiel interpretisto, — li diris al Kandido. — Ni eniru; ĉi tio estas gastejo.

Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la komuna tablo. Oni alportis kvar supojn garnitajn per po du papagoj, ducentfuntan bolkuiritan kondoron, du rostitajn simiojn treege bongustajn, tricent kolibrojn sur unu plado, kaj sescent similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn raguojn, delikategajn tortojn; ĉio kuŝis sur pladoj el vitreca kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝadis plurajn likvorojn el sukerkano.

La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj tre ĝentilaj; ili faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej delikata diskreto, kaj respondis la liajn en plej kompleza kaj kontentiga maniero.

Fininte la manĝadon, Kakambo kaj Kandido opiniis, ke ili malavare pripagas tion, ĵetante sur la tablon du el la larĝaj oraj pecoj, kiujn ili ĵus kolektis; la gemastroj ekridegis, kaj ankoraŭ longe sin tenis je la koksoj. Fine ili kvietiĝis:

— Sinjoroj, — diris la mastro, — ni evidente vi estas alilandanoj, kaj alilandanojn ni ne kutimas vidi. Pardonu al ni, ke ni ekridis, kiam vi prezentis apudŝoseajn ŝtonojn kiel pagon. Vi sendube ne havas enlandan monon, sed ĝi ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. La servojn de ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’ komercado pripagas la registaro. Ĉi tie vi malbone manĝis, ĉar ni estas en malriĉa vilaĝo; sed en aliaj lokoj vi ricevos akcepton konvenan al via merito.

Kakambo klarigis al Kandido ĉiujn parolojn de la gastejmastro, kaj Kandido aŭskultis ilin kun la samaj mirego kaj perplekso, kun kiuj lia amiko Kakambo ilin tradukis.

— Kio do estas tiu lando, — ili diradis unu al la alia, — de neniu konata sur la tero, kaj kie la naturo estas tute alispeca ol la nia? Konjekteble ĝi estas la lando, kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke ekzistu iu tiaspeca. Kaj malgraŭ ĉio, kion diradis majstro Pangloso, mi ofte rimarkis, ke la aferoj statas mise en Vestfalio.

18. Kion ili vidis en la lando Eldorado

Kakambo superŝutis la gastejmastron per demandoj; tiu al li diris:

— Mi estas tre nescia, kaj tio al mi ne domaĝas; sed ni havas ĉi tie maljunan ekskorteganon, kiu estas la plej klera homo en la reĝlando, kaj tre komunikiĝema.

Li tuj kondukas Kakambon ĉe la maljunulon. Kandido nun havis nur duarangan rolon, akompanante sian serviston. Ili eniris domon tre modestan, ĉar ĝia pordo estis nur el arĝento, kaj la paneloj estis nur el oro — sed prilaboritaj kun tiom da belgusto, ke ilin ne superus la paneloj plej riĉaj. Verdire la antaŭĉambro estis inkrustita nur per rubenoj kaj smeraldoj, sed la ordo, laŭ kiu ĉio estis aranĝita, bone kompensis tiun grandan simplecon.

La maljunulo akceptis la du alilandanojn sur sofo remburita per plumoj de kolibroj, kaj prezentigis al ili likvorojn en diamantaj vazoj; poste li kontentigis ilian scivolon per jenaj paroloj:

— Mi aĝas 172 jarojn, kaj mi scias de mia forpasinta patro, kiu estis ĉevalestro de la reĝo, pri la mirindaj renversoj okazintaj en Peruo, kiujn li ĉeestis. La reĝlando ĉi-tiea estis la prapatrujo de la Inkaoj, kiuj eliris el ĝi tre malsingarde por konkeri alian parton de l’ mondo, kaj kiujn fine formortigis la Hispanoj.

» La princoj de ilia familio, kiuj restis en sia naskiĝlando, estis pli prudentaj. Ili ordonis, kun la konsento de la nacio, ke neniu loĝanto eliru el nia malgranda regno; kaj tio konservis al ni niajn feliĉon kaj juston. La Hispanoj havas malklaran scion pri ĉi tiu lando, ili nomas ĝin Eldorado, kaj unu Anglo, iu kavaliro Rolio, eĉ proksimiĝis al ĝi antaŭ proksimume cent jaroj; sed ĉar nin ĉirkaŭas netransireblaj rokoj kaj abismoj, nin ĉiam ĝis nun ili ŝirmis kontraŭ la rabemo de la Eŭropaj nacioj, kiuj havas nekompreneblan pasiegon por la ŝtonoj kaj por la koto de nia tero, kaj kiuj, por ilin akiri, mortigus nin ĉiujn ĝis la lasta homo.

Longa estis la interparolo; ĝi temis pri la moroj, pri la virinoj, pri la publikaj spektakloj, pri la artoj. Fine Kandido, kiun ĉiam interesis metafiziko, demandis pere de Kakambo ĉu en la lando ekzistas religio.

La maljunulo iomete ruĝiĝis.

— Nu, — li diris, — kiel eblas dubi pri tio? Ĉu vi rigardas nin kiel maldankemulojn?

Kakambo humile demandis, kiu religio estas en Eldorado. La maljunulo denove ruĝiĝis.

— Ĉu povas ekzisti du religioj? — li diris. — Ni havas, mi pensas, la ĉies religion; ni adoras Dion de la vespero ĝis la mateno.

— Ĉu vi adoras nur unu Dion? — demandis Kakambo, kiu ĉiam divenis la dubojn de Kandido.

— Memkompreneble, — diris la maljunulo, — ne ekzistas du, nek tri, nek kvar. Mi konfesas al vi, ke la homoj el via mondo faras tre strangajn demandojn.

Kandido senlace plu demandadis la bonan maljunulon; li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado.

— Ni ne preĝas, — diris la bona kaj respektinda saĝulo, — ni ne bezonas peti de li ion ajn; li donis al ni ĉion necesan; ni senĉese lin dankas.

Kandido havis la scivolon vidi pastrojn; li demandigis, kie ili estas. La bona maljunulo ekridetis.

— Karaj amikoj, — li diris, — ni ĉiuj estas pastroj; la reĝo kaj ĉiuj familiestroj ĉiusemajne solene kantas dankajn kantojn; kaj kvin aŭ ses mil muzikistoj akompanas ilin.

— Kiel do, ĉu vi ne havas monaĥojn, kiuj instruas, disputas, regas, intrigas kaj bruligas la homojn, kiuj ne havas saman opinion kiel ili?

— Necesus por tio, ke ni freneziĝu, — diris la maljunulo. — Ni ĉiuj ĉi tie estas samideanoj kaj ne komprenas, kion vi diras pri viaj monaĥoj.

Ĉe ĉiuj ĉi tiuj paroloj Kandido statis kvazaŭ ekstaze kaj pense al si diris:

«Ĉi tio tre diferencas disde tio, kio ekzistas en Vestfalio kaj en la kastelo de lia barona moŝto. Se nia amiko Pangloso vizitus Eldoradon, li ne plu dirus, ke la kastelo Tunder-ten-tronk estas la plej bela loko sur la tero. Certe, la vojaĝoj instruas.»

Post tiu longa interparolado, la bona maljunulo prijungigis sesŝafan kaleŝegon, kaj ordonis al dek du el siaj servistoj eskorti la vojaĝantojn al la kortego.

— Mi pardonpetas, — li diris, — ke mia maljuneco senigas min je la honoro vin akompani. La reĝo vin akceptos laŭ maniero, pri kiu vi ne estos malkontentaj, kaj vi sendube indulgos la morojn de la lando, se estas kelkaj, kiuj al vi malplaĉas.

Kandido kaj Kakambo enkaleŝiĝas; la ses ŝafoj kvazaŭ flugas, kaj post malpli ol kvar horoj oni alveturas la reĝan palacon, situantan rande de la ĉefurbo. La portalo estas 220 futojn alta kaj 100 futojn larĝa; ne eblas klarigi, el kia materialo ĝi estis farita; sed oni tuj vidas, ke ĝi ege superas la ŝtonojn kaj sablon, kiujn ni nomas oro kaj gemoj.

Dudek belaj gardistinoj akceptis Kandidon kaj Kakambon ĉe ilia elkaleŝiĝo, kondukis ilin en banejon, vestis ilin per roboj teksitaj el kolibra lanugo; poste kortegaj altranguloj kaj altrangulinoj kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto, inter du vicoj po mil muzikistoj, laŭ la kutima maniero. Kiam ili proksimiĝis al la trona salono, Kakambo demandis la kortegestron kiel oni salutu Lian Reĝan Moŝton: ĉu oni sin ĵetu genue aŭ ventre surteren; ĉu oni metu la manojn sur la kapon aŭ sur la postaĵon; ĉu oni leku la polvon de la planko; unuvorte, kia estas la ceremonio.

— La kutimo, — diris la kortegestro, — estas ĉirkaŭbraki la reĝon kaj lin kisi sur ambaŭ vangojn.

Kandido kaj Kakambo sin ĵetis sur la kolon de Lia Reĝa Moŝto, kiu akceptis ilin kun plej eleganta facileco imagebla kaj ĝentile invitis ilin al la vespermanĝo.

Intertempe antaŭ la vespermanĝo oni travidigis al ili la urbon: la publikajn konstruaĵojn, kies supro atingis la nubojn; la bazarojn milkolone ornamitajn; la fontanojn kun pura akvo, la fontanojn kun roza akvo, tiujn kun likvoroj el sukerkanoj, kiuj konstante fluis, starante sur grandaj placoj, pavimitaj per ia speco de gemoj, eligantaj odoron similan al tiu de kariofilo kaj de cinamo.

Kandido petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton; oni diris, ke tioj ne ekzistas, kaj ke oni neniam procesas. Li demandis, ĉu estas malliberejoj; oni respondis, ke ne.

Tamen nenio lin pli impresis, nenio lin pli multe plezurigis, ol la Palaco de la Sciencoj, en kiu li vidis galerion du mil paŝojn longan, plenan je instrumentoj matematikaj kaj fizikaj.

La tutan posttagmezon ili pasigis trarigardante vidindaĵojn, kaj estis vizitintaj eble milonon da ili, kiam oni reveturigis ilin ĉe la reĝon. Kandido altabliĝis inter Lia Reĝa Moŝto, sia servisto Kakambo kaj pluraj sinjorinoj. Neniam oni pli bone manĝis, kaj neniam iu montriĝis pli sprita vespermanĝanto ol Lia Reĝa Moŝto. Kakambo tradukadis al Kandido la spritaĵojn de la reĝo, kaj eĉ tradukite ili tamen restis spritaj. El ĉio, kio mirigis Kandidon, tio ne estis la malplej mirinda.

Ili restis monaton en tiu gastama lando. Kandido senĉese diradis al Kakambo:

— Estas vere, mia amiko, mi rediras, ke la kastelo, kie mi naskiĝis, ne meritas lokon en ĉi tiu lando; sed ĉi tie forestas Kunegundo, kaj ankaŭ vi sendube havas iun amatinon en Eŭropo. Restante ĉi tie, ni estos nur same bonstataj kiel la aliaj; male, se ni revenos en nian mondon nur kun dek du ŝafoj ŝarĝitaj per ŝtonoj el Eldorado, ni estos pli riĉaj ol ĉiuj reĝoj kune, ni ne plu bezonos timi inkvizitorojn, kaj ni facile povos repreni Kunegundon.

Tiu parolo plaĉis al Kakambo: oni tiom ŝatas migradi, akiri famon ĉe siaj samgentanoj, fanfaroni pri tio, kion oni vidis dum siaj vojaĝoj, ke la du feliĉuloj decidis formeti sian feliĉon kaj peti Lian Reĝan Moŝton pri forpermeso.

— Vi faras malsaĝaĵon, — diris al ili la reĝo. — Mi bone scias, ke mia lando estas negrava; sed, kie oni iel prosperas, tie oni restu. Mi certe ne rajtas reteni alilandanojn; tio estus tiranaĵo fremda al niaj leĝoj kaj moroj: ĉiuj homoj estas liberaj. Foriru, kiam al vi plaĉos, sed la eliro estas tre malfacila. Ne eblas iri kontraŭ la fluo de la rapida rivero, per kiu vi kvazaŭ mirakle alvenis, kaj kiu fluas sub la roka volbo. La montoj, kiuj ĉirkaŭas mian tutan landon, estas dek mil futojn altaj kaj krutaj kiel muroj; ĉiu el ili estas pli ol dek leŭgojn larĝa; iliaj transaj deklivoj malaperas en abismo.

» Tamen, ĉar vi nepre volas foriri, mi ordonos al la intendanto de la maŝinoj, ke li konstruu unu, kiu povu komforte vin transporti. De post kiam oni vin forkondukos trans la montojn, neniu povos akompani vin pluen, ĉar miaj regatoj ĵuris neniam eliri la ĉirkaŭlimon, kaj ili estas tro saĝaj por rompi sian ĵuron. Cetere vi petu de mi ĉion, kio plaĉos al vi.

— Ni petas de Via Reĝa Moŝto, — diris Kakambo, — nur kelke da ŝafoj ŝarĝotaj per nutraĵoj, ŝtonoj kaj per la koto el la lando.

La reĝo ekridis.

— Mi ne komprenas, — li diris, — kion bonan la Eŭropanoj trovas en nia flava koto; sed da ĝi kunportu tiom, kiom vi volos, kaj ĝi al vi utilu.

Tuj li ordonis al siaj inĝenieroj konstrui maŝinon por suprenlevi tiujn du strangulojn ekster la reĝlandon. Tri mil bonaj fizikistoj eklaboris; la maŝino pretis post du semajnoj kaj kostis ne pli ol dudek milionojn da pundoj, en la landa mono. Sur la maŝinon oni metis Kandidon kaj Kakambon; aldone estis du grandaj ruĝaj ŝafoj selitaj kaj briditaj por servi al ili kiel rajdbestoj, kiam ili estos transirintaj la montojn; dudek ŝarĝoŝafoj ŝarĝitaj per nutroj; tridek, kiuj portis donacojn el tio, kion la lando havas plej kurioza; kaj kvindek ŝarĝitaj per oro, gemoj kaj diamantoj. La reĝo kore kisis la du vagulojn.

Ilia forveturo estis impresa spektaklo, kaj fascina estis la maniero levi ilin kaj iliajn ŝafojn sur la supron de la montoĉeno. Transportinte ilin en sekuran lokon, la fizikistoj ilin adiaŭis; kaj Kandido ne plu havis alian deziron kaj zorgon ol iri prezenti siajn ŝafojn al Kunegundo.

— Ni havas, — li diris, — sufiĉon por pagi al la guberniestro de Bonaero, se fraŭlino Kunegundo estas elaĉetebla. Ni iru al Kajeno, ni enŝipiĝu, kaj poste ni pripensos, kiun reĝlandon ni aĉetu.

19. Kio okazis al ili en Surinamo, kaj kiel Kandido konatiĝis kun Marteno

La unua tago de niaj du vojaĝantoj estis sufiĉe agrabla. Ilin kuraĝigis la ideo, ke ili posedas pli da riĉoj ol Azio, Eŭropo kaj Afriko povus enteni. Kandido, ravita, skribis la nomon de Kunegundo sur la arbotrunkoj. En la dua tago, du el iliaj ŝafoj enmarĉiĝis kaj pereis kun siaj ŝarĝoj; kelkajn tagojn poste du aliaj ŝafoj mortis pro laciĝo; poste sep aŭ ok pereis pro malsato en dezerto; aliaj post kelkaj tagoj falis en abismojn. Fine, post centtaga irado, restis al ili nur du ŝafoj. Kandido diris al Kakambo:

— Mia amiko, vi vidas, kiom pereemaj estas la riĉoj en ĉi tiu mondo; nenio estas solida, krom la virto kaj la feliĉo revidi fraŭlinon Kunegundo.

— Konsentite, — diris Kakambo. — Sed restas al ni ankoraŭ du ŝafoj kun pli da trezoroj ol iam havos la reĝo de Hispanio, kaj mi vidas en la malproksimo urbon, kiu laŭ mia konjekto estas Surinamo, apartenanta al la Holandanoj. Ni estas ĉe la fino de niaj ĉagrenoj kaj ĉe la komenco de nia feliĉo.

Proksimiĝante al la urbo, ili ekvidis Negron duonnude kuŝantan surtere — li surhavis nur kalsonon el blua tolo; la kompatindulo malhavis la maldekstran kruron kaj la dekstran manon.

— Ho Dio! — ekkriis Kandido, kaj alparolis la Negron holande: — Kion ci faras ĉi tie, mia amiko, en tia terura stato?

— Mi atendas mian mastron, sinjoron Vanderdentur’, la faman negociston, — respondis tiu.

— Ĉu tiu sinjoro Vanderdentur’ cin traktis tiel? — demandis Kandido.

— Jes, sinjoro, — diris la Negro, — tia estas la kutimo. Dufoje en jaro oni donas al ni kalsonon el tolo, kaj estas nia tuta vesto. Kiam ni laboras en la sukerfabrikoj, kaj kiam la muelŝtono kaptas ies fingron, oni fortranĉas ties manon; kiam iu provas forkuri, oni forhakas al li kruron; al mi okazis ambaŭ aferoj. Tiom kostas la sukero, kiun vi manĝas en Eŭropo.

» Tamen, kiam mia patrino min vendis por dek Patagoniaj eskudoj ĉe la marbordo de Gvineo, ŝi al mi diris: «Mia kara infano, gloru niajn sorĉistojn, ĉiam adoru ilin, kaj ili faros cian vivon feliĉa; ci havas la honoron iĝi sklavo de niaj sinjoroj la blankuloj, kaj per tio ci riĉigas ciajn gepatrojn.»

» Ho ve! mi ne scias, ĉu mi riĉigis ilin, sed min ili ne feliĉigis. La hundoj, la simioj kaj la papagoj estas ege malpli malfeliĉaj ol ni: la Holandaj sorĉistoj, kiuj min konvertis, ĉiudimanĉe al mi diras, ke ni ĉiuj, ĉu blankaj ĉu nigraj, estas infanoj de Adamo. Mi ne estas genealogo; sed, se tiuj predikistoj diras la veron, ni ĉiuj interparencas. Nu, konsentu, ke ne ekzistas pli terura maniero trakti siajn parencojn.

— Ho Pangloso! — ekkriis Kandido. — Tiajn abomenaĵojn ci ne imagis. Finite! Finfine necesas forkonfesi cian optimismon.

— Kio estas optimismo? — demandis Kakambo.

— Ho ve! — diris Kandido, — Ĝi estas la manio asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni suferas malbonon.

Kaj li ploris rigardante la Negron; kaj, plorante, li eniris Surinamon.

Antaŭ ĉio ili demandas, ĉu en la haveno estas ŝipo kiun oni povas sendi al Bonaero. La persono, al kiu ili sin turnis, estis ĝuste Hispana ŝipposedanto, kiu sin proponis por fari kun ili honestan kontrakton. Li fiksis al ili rendevuon en drinkejon. Kandido kaj la fidela Kakambo kun siaj du ŝafoj tien iris por lin atendi.

Kandido, simplanima kaj konfidema kiel infano, rakontis al la Hispano ĉiujn siajn aventurojn, kaj konfesis, ke li volas forpreni Kunegundon.

— Mi certe ne riskos veturigi vin al Bonaero, — diris la maristo. — Pro tia afero nin ĉiujn oni pendumos: la bela Kunegundo estas la preferata amatino de la guberniestro.

Tio estis kvazaŭ fulmobato por Kandido; li longe ploris; poste li tiris Kakambon flanken kaj diris al li:

— Mia kara amiko, jen kion ci faru. Ĉiu el ni havas en siaj poŝoj diamantojn valorajn je kvar aŭ kvin milionoj. Ci estas pli lerta ol mi; iru al Bonaero kaj prenu Kunegundon. Se la guberniestro ne tuj konsentos, donu al li unu milionon; se tio ne sufiĉos, donu al li du. Ci ne mortigis inkvizitoron, cin oni ne suspektos. Mi ekipos alian ŝipon, iros en Venecion kaj atendos cin tie; ĝi estas libera lando, kie oni estas sekura kontraŭ Bulgaroj, Abaroj, Judoj kaj inkvizitoroj.

Kakambo varmege aprobis tiun saĝan decidon. Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko; sed la plezuro esti al li utila superis la ĉagrenon, kaŭzatan de la disiĝo. Larmante ili ĉirkaŭbrakis unu la alian. Kandido rekomendis, ke li ne forgesu la bonan maljunulinon. Kakambo forveturis en tiu sama tago. Tre bona homo estis tiu Kakambo.

Kandido ankoraŭ kelkan tempon restis en Surinamo, atendante, ke alia ŝipmastro konsentu veturigi lin en Italion, lin kaj liajn du restantajn ŝafojn. Li dungis servistojn, kaj aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo; fine al li venis sinjoro Vanderdentur’, mastro de granda ŝipo, kaj ofertis siajn servojn.

— Kiom vi postulos, — demandis Kandido, — por veturigi min rekte al Venecio, min, miajn servistojn, mian pakaĵaron, kaj la jenajn du ŝafojn?

La mastro postulis dek mil piastrojn; Kandido senhezite konsentis.

«Ho! ho!» diris al si la sagaca Vanderdentur’. «Ĉi tiu alilandano sen marĉandi donas dek mil piastrojn! Supozeble li estas tre riĉa.»

Kaj, reveninte momenton poste, li deklaris, ke li ne povas ŝipiri je malpli alta prezo ol dudek mil.

— Nu, vi ricevos ilin, — diris Kandido.

«Mirige!» mallaŭte al si diris la komercisto. «Ĉi tiu homo donas dudek mil piastrojn same facile kiel dek mil.»

Li revenis denove, kaj diris, ke li povos veturigi Kandidon ĝis Venecio nur se li ricevos tridek mil piastrojn.

— Mi do pagos al vi tridek mil, — respondis Kandido.

«Ho! ho!» ekpensis la komercisto. «Por ĉi tiu homo tridek mil piastroj estas nenio; sendube la du ŝafoj portas grandegajn trezorojn; ni ne plu insistu: unue li pagu la tridek mil piastrojn, poste ni vidos.»

Kandido vendis du malgrandajn diamantojn, el kiuj la malpli granda valoris pli ol kiom postulis la mastro. Do, li antaŭpagis, la du ŝafojn oni enŝipigis. Kandido sekvas en malgranda boato por atingi la ŝipon en la rodo; la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron; la vento lin favoras. Kandido, duonfrenezigite, konsternite, jam ne plu lin vidas.

— Ho ve! — li ekkriis, — jen ruzaĵo inda je la Malnova Mondo.

Li revenas sur la bordon dispremite de ĉagreno — ja li perdis trezoron sufiĉan por riĉigi dudek monarĥojn.

Li iras al la Holanda juĝisto; kaj, ĉar li estas iom ekscitita, li forte frapas sur la pordon; li eniras kaj rakontas sian aventuron iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue lin monpunas je dek mil piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon tuj kiam revenos la komercisto kaj pagigas al si ankoraŭ dek mil piastrojn por la juĝaj elspezoj.

Ĉi tiu juĝoprocedo definitive malesperigis Kandidon. Fakte, en sia vivo li spertadis malfeliĉojn ege pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto kaj de la priŝtelinta lin ŝipmastro lin kolerigis kaj ĵetis en profundan melankolion. La fieco de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur malgajajn ideojn.

Fine, diskoniĝis ke franca ŝipo estas forveturonta al Bordozo. Ĉar li ne plu havis transportendajn ŝafojn, ŝarĝitajn per diamantoj, li luis kajuton je ordinara prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pripagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos du mil piastrojn al honestulo, kiu konsentos vojaĝi kun li — kondiĉe, ke tiu homo abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa en la provinco.

Sin prezentis tia amaso da kandidatoj, ke por loki ilin ĉiujn ne sufiĉus tuta ŝiparo. Por elekti inter la plej bonaj, Kandido apartigis dudekon da homoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, donigis al ili vespermanĝon, ĵuriginte ilin, ke ĉiu verfidele rakontos sian historion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej prave malkontenta pri sia stato, kaj la ceterajn iel rekompenci.

La kunsido daŭris ĝis la kvara horo matene. Ĉe ĉiu rakonto Kandido rememoradis tion, kion diris al li la maljunulino dum la iro al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke malestas sur la ŝipo homo ne spertinta tre grandajn malfeliĉojn. Kaj ĉiufoje li pensis pri Pangloso.

«Malfacilus al majstro Pangloso pruvi sian sistemon. Mi ŝatus lin vidi ĉi tie. Certe ĉio bonordas — sed nur en Eldorado, kaj en neniu alia parto de la tero.»

Fine li decidis favore al kompatinda scienculo, kiu dek jarojn laboris por eldonistoj en Amsterdamo. Kandido juĝis, ke neniu metio en la mondo pli abomenigas al oni la vivon.

Ĉi tiun scienculon — cetere bonan homon — priŝtelis lia edzino, tradraŝis lia filo, forlasis lia filino, forfuĝinta kun Portugalo. Ĵus li perdis malgravan oficon, per kiu li sin vivtenis; kaj la Surinamaj predikantoj lin persekutis, opiniante lin Socinano.[57][57] Ano de la raciisma protestanta konfesio fondita de itala teologo Faŭsto Socino (Latine Faustus Socinus, 1539–1604). — S. Verdire, la aliaj pretendantoj estis ne malpli malfeliĉaj; sed Kandido esperis, ke la scienculo lin distrados dum la vojaĝo. La aliaj konkurantoj opiniis, ke rilate al ili Kandido kondutis tre maljuste; li kvietigis ilin donacante al ĉiu po cent piastrojn.

20. Kio okazis al Kandido kaj Marteno surmare

Do, kun Kandido al Bordozo ŝipiris la maljuna scienculo, kies nomo estis Marteno. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo navigus de Surinamo al Japanio preter la promontoro Bonespera, ne mankus al ili temoj por diskutado pri la malbono morala kaj la malbono natura dum la tuta vojaĝo.

Tamen Kandido havis grandan avantaĝon super Marteno: li plu esperis revidi Kunegundon, dum Marteno esperis nenion. Krome, Kandido havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj de la tero; kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la Holanda mastro — tamen, kiam li pensis pri tio, kio restas en liaj poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegundo, ĉefe ĉe la fino de manĝado, tiam li inklinadis al la Panglosa sistemo.

— Sed vi, sinjoro Marteno, — li demandis la scienculon, — kion pri ĉio ĉi tio pensas vi? Kion vi opinias pri la morala malbono kaj la natura malbono?

— Sinjoro, — respondis Marteno, — niaj pastroj kulpigis min, ke mi estas Socinano; sed fakte mi estas Maniĥeano.[58][58] Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la 3ª jarcento. La Maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. — L.

— Vi min mokas, — diris Kandido, — ne plu restas Maniĥeanoj en la mondo.

— Restas mi, — diris Marteno. — Mi ne scias kial, sed alie pensi mi ne povas.

— Do certe vi havas la diablon en via korpo, — diris Kandido.

— La diablo tiom aktive enmiksiĝas en la aferojn de ĉi tiu mondo, — diris Marteno, — ke ĝi povas esti en mia korpo, egale kiel ie ajn; sed mi konfesas al vi, ke ĉiufoje kiam mi ekrigardas ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi ekpensas, ke Dio lasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi tamen esceptas Eldoradon.

» Mi malofte vidis urbon, kiu ne dezirus ruiniĝon de najbara urbo, nek familion, kiu ne volus ekstermi alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregon, kies lanon kaj karnon oni vendas. Miliono da murdistoj enregimentigitaj trakuras la tutan Eŭropon, profesie mortigadas kaj disciplineme rabadas por gajni sian panon, ĉar pli honestan metion ili ne scias. En la urboj, kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homojn pli suferigas la envio, la zorgoj kaj la maltrankviligoj ol sieĝatan urbon la plagoj de milito. La kaŝitaj ĉagrenoj eĉ pli turmentas ol la publikaj mizeroj. Unuvorte, da tioj mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis Maniĥeano.

— Tamen ekzistas bono, — rebatis Kandido.

— Eble, — diris Marteno, — sed mi ĝin ne konas.

Meze de tiu disputo ekaŭdiĝis kanonado. La bruo kreskas de momento al momento. Ĉiu prenas sian lornon. Oni ekvidas du ŝipojn, kiuj interbatalas je proksimume trimejla distanco; la vento kondukis ilin ambaŭ tiom proksimen al la franca ŝipo, ke niaj vojaĝantoj havis la plezuron observi la batalon kvazaŭ sur la manplato. Fine unu el la du ŝipoj pafis salvon kontraŭ la alian tiom trafe kaj tiom malalte, ke tiu lasta ekdronis. Kandido kaj Marteno klare vidis centon da homoj sur la ferdeko de la sinkanta ŝipo; la homoj levadis la brakojn al la ĉielo kaj aŭdigis terurajn kriojn; momenton poste ĉio malaperis en la ondoj.

— Nu, — diris Marteno, — jen kiel la homoj traktas unuj la aliajn.

— Vere, — diris Kandido, — en tiu afero estas io diabla.

Tiel parolante, li ekvidis ian brile ruĝan objekton, naĝantan apud ilia ŝipo. Oni sendis ŝalupon por esplori la objekton; ĝi estis unu el liaj Eldoradaj ŝafoj. Kandidon pli ĝojigis la retrovo de tiu sola ŝafo, ol lin afliktis la perdo de la cento da ili, tute ŝarĝitaj per grandaj diamantoj Eldoradaj.

La Franca kapitano tuj ekvidis, ke la kapitano de la venkinta ŝipo estas Hispano, kaj ke tiu de la subakvigita estas Holanda pirato; li estis tiu sama, kiu priŝtelis Kandidon. La egaj riĉaĵoj, amasigitaj de tiu fiulo, dronis kun li en la maro, kaj nur unu ŝafo saviĝis.

— Vi vidas, — diris al Marteno Kandido, — ke la krimo fojfoje estas punata; la friponon trafis la sorto, kiun li meritis.

— Jes, — diris Marteno. — Sed ĉu necesis, ke pereu ankaŭ la pasaĝeroj de lia ŝipo? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.

La Franca kaj la Hispana ŝipoj plu iris sian kurson, kaj Kandido daŭrigis la interparoladon kun Marteno. Dum du semajnoj ili senĉese diskutadis, kaj en la dek kvina tago la solvo estis same netrovebla kiel en la unua. Sed almenaŭ ili parolis, ili interkomunikadis ideojn, ili reciproke sin konsoladis. Kandido karesis sian ŝafon.

— Ĉar cin mi retrovis, — li diris, — eble ankaŭ Kunegundon mi povos retrovi.

21. Rezonante, Kandido kaj Marteno proksimiĝas al la Francia bordo

Fine oni ekvidis la bordon Francian.

— Ĉu vi jam vizitis Francion? — diris Kandido.

— Jes, — diris Marteno, — mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie duono da loĝantaro estas freneza; kelkaj, kie la homoj estas tro ruzaj; aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe trankvilaj kaj sufiĉe malspritaj; aliaj, kie oni afektas spriton. Sed en ĉiuj la ĉefa okupado estas amori; la dua, malice paroli; kaj la tria, diri stultaĵojn.

— Sed, sinjoro Marteno, ĉu vi vidis Parizon?

— Jes, mi vidis Parizon; ĝi kombinas ĉiujn tiujn ecojn; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie neniu ĝin trovas — almenaŭ al mi ŝajnis tiel. Mi restis tie dum mallonga tempo; tuj post mia alveno mian tutan havon ŝtelis friponoj en la foiro Sankta Germano; min mem oni suspektis pri ŝtelo, kaj dum unu semajno tenis en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por piede reveni en Holandon. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[59][59] La Jezuitoj.
[60] Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitadis la tombon de la diakono Pariso (Pâris) kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Ĝenerale tiuj fanatikuloj estis Jansenistoj, religia grupo malamika al la Jezuitoj. — L.
kaj la konvulsianta kanajlaro[60]. Onidire en Parizo ekzistas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.

— Koncerne min, min neniom interesas Francio, — diris Kandido. — Vi facile komprenas, ke kiam oni pasigis unu monaton en Eldorado, oni zorgas pri nenio sur la tero krom fraŭlino Kunegundo. Mi veturos Venecion por ŝin atendi. Ni traveturos Francion por pasi en Italion. Ĉu vi bonvolos min akompani?

— Tre volonte, — diris Marteno. — Oni diras, ke Venecio estas bona nur por la Veneciaj nobeloj, sed ke oni bone akceptas tie la alilandanojn, se tiuj havas multe da mono; mi havas neniom, vi havas multe; do mi ĉie vin akompanos.

— Interalie, — diris Kandido, — ĉu vi opinias, ke komence la tero estis maro, kiel oni asertas en la dika libro[61][61] Biblio. Laŭ Genezo 1:2, «la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo». de la ŝipestro?

— Mi tute ne kredas tion, — diris Marteno, — nek la fantaziaĵojn, kiujn oni trudas al ni ekde certa tempo.

— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? — demandis Kandido.

— Por spiti nin, — respondis Marteno.

— Ĉu ne mirigas vin, — plu diris Kandido, — la amo, kiun la junulinoj el la lando de la Grandoreluloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?

— Neniom, — diris Marteno. — Mi vidas nenion strangan en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke por mi ne plu ekzistas io eksterordinara.

— Ĉu vi opinias, — demandis Kandido, — ke la homoj ĉiam buĉadis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? Ke ili ĉiam estis mensogemaj, perfidemaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, malkonstantaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?

— Ĉu vi opinias, — demandis Marteno, — ke la nizoj ĉiam manĝis kolombojn, kiam ili renkontis tiujn?

— Jes, sendube, — diris Kandido.

— Nu bone! — diris Marteno, — se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?

— Ho! — diris Kandido, — estas granda diferenco, ĉar la libera volo…

Tiel rezonante ili alvenis Bordozon.

22. Kio okazis al Kandido kaj al Marteno en Francio

Kandido restis en Bordozo nur tiom da tempo, kiom necesis por vendi kelke da Eldoradaj ŝtonoj kaj por prizorgi veturilon kun du sidlokoj — ĉar li nepre bezonis sian filozofon Marteno. Tre ĉagrenis lin nur tio, ke necesis disiĝi de la ŝafo, kiun li fordonis al la Bordoza Akademio de la sciencoj. Tiu lasta proponis kiel temon por la tiujara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. La premion ricevis scienculo el la Nordo, kiu pruvis per A plus B minus C dividita per Z, ke la ŝafo necese devas esti ruĝa kaj mortonta pro variolo.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandido renkontis survoje en la drinkejoj, diradis al li: «Ni veturas en Parizon». Tia ĝenerala fervoro donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan forflankiĝon de la vojo al Venecio.

Li enveturis Parizon tra la antaŭurbo Sankta-Marcelo, kiu impresis lin kiel plej malbela vilaĝo Vestfalia.

Apenaŭ enhoteliĝinte, Kandido eksentis malgravan misfarton, kaŭzitan de laciĝo. Ĉar lian fingron ornamis eksterordinare granda brilianto, kaj ĉar en lia pakaĵaro oni rimarkis skatolon mirige pezan, li tuj ekhavis apud si du kuracistojn, kiujn li ne venigis, kelkajn intimajn amikojn, kiuj eĉ por minuto ne forlasis lin sola, kaj du bigotinojn, kiuj varmigadis liajn buljonojn. Marteno diris:

— Mi memoras, ke ankaŭ mi ekmalsanis en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa, tial malestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj — kaj mi resaniĝis.

Tamen, danke al la multaj kuraciloj kaj sangellasoj, la malsaneto de Kandido pligraviĝis. Pastro el la kvartalo venis milde por peti sennoman bileton, pagotan en la transmondo; Kandido ne konsentis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo.[62][62] Aludo al tiutempa skandalo pri vendado de konfesbiletoj. — L. (Ĉi tiun malklaran lokon mi lasas senŝanĝa laŭ la traduko de Lanti’. — S.) Kandido respondis, ke li ne estas modemulo. Marteno volis ĵeti la pastron tra la fenestron; la ekleziulo kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandidon; Marteno same kolere rebatis, ke li entombigos la ekleziulon, se tiu plu sin trudados. La disputo akriĝis; Marteno kaptis la pastron je la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.

Kandido resaniĝis; kaj dum la resaniĝado li havis ĉe siaj vespermanĝoj tre rafinitan kompanion. Oni kartludadis je grandaj monsumoj. Kandidon tre mirigis, ke neniam li ricevis ason, kaj Marteno neniom miris pri tio.

Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malgranda abateto[63][63] La Francoj titolas per abbé (laŭvorte, abato) diversajn ekleziulojn, ankaŭ tre malaltrangajn. Por ĉi tia devia uzo ĉi-sube estos uzata la formo «abateto». — S. el Perigordo, unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, karesemaj, konsentemaj, kiuj gvatas la alilandanojn trapasantajn la ĉefurbon, rakontas al ili la lokajn skandalojn, kaj proponas al ili ĝuaĵojn ĉiaprezajn. Unue li kondukis Kandidon kaj Martenon al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandido sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la apudaj intelektuloj al li diris dum interakto:

— Tute malprave vi ploras: tiu aktorino estas tre maltaŭga; ŝia partnero estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo eĉ pli malbonas ol la geaktoroj; la sceno estas en Arabio, sed la aŭtoro ne scias eĉ unu vorton araban; kaj plie, tiu homo ne kredas je la denaskaj ideoj; mi kunportos al vi morgaŭ dudek broŝurojn, kiuj lin mallaŭdas.

— Sinjoro, kiom da teatraĵoj vi havas en Francio? — demandis la abateton Kandido.

— Kvin aŭ ses mil, — respondis tiu.

— Tio estas multe, — diris Kandido. — Kiom da ili estas bonaj?

— Dek kvin aŭ dek ses, — respondis la alia.

— Tio estas multe, — diris Marteno.

Al Kandido tre plaĉis aktorino, kiu ludis la rolon de la reĝino Elizabeto en iu sufiĉe banala tragedio, kiun oni ankoraŭ ludas fojfoje.

— Tiu aktorino, — li diris al Marteno, — tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun fraŭlino Kunegundo; mi ŝatus ŝin saluti.

La abateto sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandido, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.

— Tio varias, — diris la abateto. — En provinco oni kondukas ilin[64][64] Temas ĉi tie pri reĝinoj de teatro. en drinkejon; en Parizo oni respektas ilin, dum ili estas belaj, kaj post la morto ĵetas ilin en rubejon.

— Reĝinojn en rubejon! — ekkriis Kandido.

— Jes, certe, — diris Marteno, — ĉi tiu sinjoro pravas. Mi estis en Parizo, kiam fraŭlino Monimo[65][65] Aludo al fama aktorino, Adrienne Lecouvreur (Adrieno Lekuvreŭr’), al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. — L. (Monimo estas la nomo de drampersono el la tragedio «Mitridato» de Rasino, en kies rolo ŝi debutis sur la scenejo de la Franca Komedio en 1717. — S.) pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu mondo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honoroj de la entombigo, t.e. putri en malbela tombejo kun ĉiuj malriĉuloj de la kvartalo. Ŝiaj kamaradoj entombigis ŝin tute sola ĉe iu angulo de la Burgonja strato, kio ŝin certe tre ĉagrenis, ĉar ŝi havis tre rafinitajn sentojn.

— Tio estas tre malĝentila, — diris Kandido.

— Kion vi volas, — diris Marteno, — tiaj estas la ĉi-tieaj homoj. Imagu ĉiujn kontraŭdirojn, ĉiajn eblajn malkoherojn — kaj vi trovos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.

— Ĉu vere oni ankoraŭ ridas en Parizo? — demandis Kandido.

— Jes, — diris la abateto, — sed de furiozo. Oni plendas pri ĉio kun rideksplodoj; kaj ridegante oni faras fiaĵojn.

— Kiu estas, — diris Kandido, — tiu porkego, kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies ludado mi tiom ploris kaj pri la aktoroj, kiuj min tiom amuzis?

— Li estas malica mizerulo, — respondis la abateto, — kiu akiras vivrimedojn mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas iun ajn, kiu sukcesas, kiel la eŭnukoj malamas la ĝuantojn: li estas unu el tiuj serpentoj de la literaturo, kiuj sin nutras per malpuro kaj veneno; li estas fi-gazetisto.

— Kion vi nomas fi-gazetisto? — demandis Kandido.

— Tio estas, — diris la abateto, — verkanto de malicaj, senvaloraj artikoloj, kia estas ekzemple Freron’.[66][66] France Fréron, kritikisto, malamiko de Voltero. — S.

Tiel rezonadis Kandido, Marteno kaj la Perigordano sur la ŝtuparo, observante la publikon eliri el la teatro.

— Kvankam mi sopiregas revidi fraŭlinon Kunegundo, — diris Kandido, — mi deziras tamen vespermanĝi kun fraŭlino Kleron’, ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.

La abateto ne estis el la speco da homoj, kiajn akceptus fraŭlino Kleron’, kiu interrilatis nur kun la bona societo.

— Ŝi ne estas libera ĉi-vespere, — li diris; — sed mi havos la honoron konduki vin al eminenta nobelino, ĉe kiu vi ekkonos la Parizan eliton, kiel se vi estus en la urbo jam kvar jarojn.

Kandido, laŭnature scivola, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, ĉe la fora ekstremo de la antaŭurbo Sankta Honorio. La societo kartludas faraonon[67][67] Kartludo populara en la 18ª jc (france pharaon, angle faro) — S.
[68] V: registre cornu de leurs infortunes. «Kornhava» probable aludas la manieron faldi kartangulon por obligi vetaĵon; tamen ne klaras, kial tio atestas pri «misŝancoj». — S.
[69] bankulo: la ludanto kiu tenas la bankon en la faraonludo (la PIV-oj nomas tion bankiero, francmaniere konfuzante la malsamajn funkciojn; aliaj nacilingvoj ilin distingas, ekz‑e ruse банкир ≠ банкомёт). — S.
[70] En la faraonludo parolio (france paroli) estas maniero duobligi, kaj sepobligo (france sept-et-le-va de campagne), 7-obligi la vetaĵon. — S.
[71] Parolinjak’ estas fikcia nomo formita el la faraonluda termino paroli’. — S. [72] Tiutempe estis kutimo friponi ĉe la ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandido jam ekzistis verko titolita: «Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu» (Historio pri la Grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la malbonŝancon ĉe ludado), de kavaliro Ange Gudar, 1757. Noto en la franca eldono.
; ĉiu el la dek du ludantoj tenas en mano staketon da kartoj, kornhavan registron de siaj misŝancoj.[68] Regas profunda silento, palo kuŝas sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankulo[69], kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankulo, observas per linkaj okuloj ĉiujn paroliojn, ĉiujn sepobligojn[70] kaj kiel la ludantoj angulfaldas siajn kartojn; ŝi malfaldigas ilin kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleras, por ne perdi klientojn. La sinjorino sin nomigas markizino Parolinjak’[71]. Ŝia filino, dekkvinjara, estas unu el la ludantoj kaj avertas per palpebrumo pri la friponaĵoj de tiuj kompatinduloj, kiuj provas artifike kompensi la malbonŝancon.[72]

La abateto, Kandido kaj Marteno eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupitaj per siaj kartoj. «Ŝia baronina moŝto Tunder-ten-tronk estis pli ĝentila», — ekpensis Kandido.

Tamen la abateto proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duonekstaris, honoris Kandidon per favora rideto, kaj Martenon per degna kapsigno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandido, kiu malgajnis kvindek mil frankojn en du disdonoj; poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandidon neniom impresis lia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea lingvaĵo:

— Sendube ia lordo angla.

La noktomanĝo estis tia, kiaj kutime estas la Parizaj noktmanĝoj: unue silento; poste konfuza parolbruo; poste ŝercoj, plejparte sengustaj, falsaj novaĵoj, misrezonadoj, iomete da politiko kaj multe da malicaĵoj; ektemis eĉ pri novaj libroj:

— Ĉu vi vidis, — diris la Perigorda abateto, — la romanon de sinjoreto Goŝa’[73][73] France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falezo (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volteron. — L., doktoro pri teologio?

— Jes, — respondis unu el la kunmanĝantoj, — sed mi ne povis ĝin finlegi. Ni havas amason da malsaĝaj verkaĉoj, sed ili ĉiuj kune ne kompareblas kun la deliraĵoj de Goŝa’, doktoro pri teologio; mi estas tiom trosata je tiu droniga torento da malŝatindaj libroj, ke nun mi preferas ludi faraonon.

— Kaj kion vi opinias pri la Miksaĵoj de la ĉefdiakono T…? — demandis la abateto.

— Ha! — diris sinjorino de Parolinjak’. — Kia teda mortemulo! Kiel zorge li priparolas ĉion, kion ĉiuj jam scias! Kiel longe li disertas pri tio, kio ne meritas eĉ rimarketon! Kiel malsprite li proprigas al si la spriton de aliaj! Kiel li fuŝas tion, kion li plagiatas! Kiel li naŭzas min! Sed ne plu li min naŭzos: sufiĉas la kelkaj paĝoj de la ĉefdiakono, kiujn mi jam legis.

Kunsidis klera kaj belgusta homo, kiu konfirmis la diritan de la markizino. Poste oni ekparolis pri tragedioj. La mastrino demandis, kial iujn tragediojn, ja fojfoje ludatajn, oni apenaŭ povas tralegi. La belgustulo tre bone klarigis, kiel teatraĵo povas esti interesa — kaj tamen senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas krei unu aŭ du el tiaj situacioj, kiajn oni trovas en ĉiu romano, kaj kiaj ĉiam logas la spektantojn — sed necesas esti originala sen ekstravaganco, ofte noblega kaj neniam afekta; koni la homan koron kaj scii ĝin elmontri; esti granda poeto sen ke tiaj ŝajnu la drampersonoj; perfekte scipovi sian lingvon, ĝin pure paroli, kun kontinua harmonio, kaj tiel, ke la rimo neniam difektu la sencon.

— Iu ajn, — li aldonis, — kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn, povas verki unu aŭ du tragediojn aplaŭdotajn en teatro, sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj. Da bonaj tragedioj estas tre malmulte. Unuj teatraĵoj estas dialogaj idilioj, bone verkitaj kaj rimitaj; aliaj, politikaj rezonadoj, kiuj endormigas, aŭ vanaj prilaboraĵoj, kiuj mallogas; aliaj, deliraĵoj de demonhavantoj — krudstilaj, interrompataj paroloj, longaj alvokoj al la dioj, ĉar la aŭtoro ne scias paroli al la homoj, misaj maksimoj, bombastaj banalaĵoj.

Kandido atente aŭskultis tiun diskurson kaj ekhavis grandan estimon al la parolanto; kaj, ĉar la markizino estis sidiginta lin apud si, li sin klinis al ŝia orelo kaj aŭdacis demandi, kiu estas la homo tiel bone parolanta.

— Li estas scienculo, — diris la sinjorino. — Li ne kartludas, sed la abateto fojfoje lin venigas ĉe min por noktomanĝi. Li estas tre sperta rilate tragediojn kaj librojn, li verkis tragedion, kiun oni malaplaŭdis, kaj libron, kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi.

— Granda homo! — diris Kandido. — Li estas dua Pangloso.

Tiam, sin turnante al li, Kandido diris:

— Sinjoro, vi sendube pensas, ke ĉio statas kiel eble plej bone en la fizika mondo kaj en la morala, kaj ke nenio povas esti alie, ĉu?

— Ne, sinjoro, — respondis la scienculo, — mi havas tute alian opinion: mi trovas, ke ĉe ni ĉio iras tute malbone; ke neniu scias, kiu estas lia rango, nek kiu estas lia ofico; nek kion li faras, nek kion li devas fari. Escepte la noktomanĝon, kiu estas sufiĉe gaja kaj dum kiu regas sufiĉe da interkonsento, la tuta cetera tempo pasas en impertinentaj disputoj: Jansenistoj kontraŭ Molinistojn, parlamentanoj kontraŭ eklezianojn, literaturistoj kontraŭ literaturistojn, korteganoj kontraŭ korteganojn, financistoj kontraŭ la popolon, edzinoj kontraŭ edzojn, parencoj kontraŭ parencojn; resume, ĉio estas unu ĉiama batalo.

Kandido obĵetis:

— Mi vidis aferojn pli malbonajn; sed saĝulo, bedaŭrinde poste pendumita, instruis al mi, ke ĉio ĉi tio estas bonega: tioj estas ombroj sur bela pentraĵo.

— Via pendumito mokis la homojn, — diris Marteno. — Viaj ombroj estas hororaj makuloj.

— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas tion eviti.

— Tial do ili ne kulpas, — diris Marteno.

La plejparto da ludantoj, kiuj komprenis nenion pri la temo, trinkadis; Marteno rezonadis kun la scienculo, kaj Kandido rakontis parton el siaj aventuroj al la gastigantino.

Post la noktomanĝo, la markizino kondukis Kandidon en sian ĉambreton kaj lin sidigis sur kanapon.

— Nu, — ŝi diris, — ĉu vi plu fortege amas fraŭlinon Kunegundo Tunder-ten-tronk?

— Jes, sinjorino, — respondis Kandido.

La markizino diris kun tenera rideto:

— Vi respondas al mi kiel juna Vestfaliano; Franco dirus al mi: «Estas vere, ke mi amis fraŭlinon Kunegundo; sed, vidante vin, sinjorino, mi timas, ke ŝin mi ne plu amas.»

— Ho ve! — diris Kandido, — mi respondos laŭ via deziro.

— Via pasio por ŝi, — diris la markizino, — komenciĝis per levo de ŝia poŝtuko; mi volas ke vi levu mian ŝtrumpligilon.

— Per mia tuta koro, — diris Kandido; kaj li ĝin levis.

— Sed mi volas, ke vi ĝin al mi remetu, — diris la sinjorino; kaj Kandido ĝin remetis.

— Vidu, — diris la sinjorino, — vi estas alilandano; miajn amantojn el Parizo mi fojfoje atendigas du semajnojn, sed antaŭ vi mi kapitulacas tuj en la unua nokto, ĉar oni devas, laŭ la kutimoj de gastamo, honori junulon el Vestfalio.

Rimarkinte du grandegajn briliantojn sur la manoj de la juna alilandano, la belulino laŭdis ilin tiom sincere, ke de la fingroj de Kandido ili transiris al tiuj de la markizino.

Revenante kun sia abateto, Kandido sentis kelkajn konsciencriproĉojn pro tio, ke li malfidelis al Kunegundo. La abateto partoprenis lian ĉagrenon; li ja ricevis malmulte el la kvindek mil frankoj, kiujn lude perdis Kandido, kaj el la valoro de la du briliantoj duone donacitaj, duone trudakiritaj. Li decidis plene profiti la avantaĝojn, kiujn al li prezentis lia konatiĝo kun Kandido. Li multe parolis kun Kandido pri Kunegundo; kaj Kandido diris, ke kiam li vidos Kunegundon en Venecio, li petos al tiu belulino pardonon pri sia malfidelo.

La Perigordano fariĝadis pli kaj pli afabla kaj komplezema, kaj montris delikatan intereson pri ĉio, kion diris Kandido, pri ĉio, kion li faris, pri ĉio, kion li intencis fari.

— Do vi havas rendevuon en Venecio? — li demandis.

— Jes, — diris Kandido, — nepre necesas, ke mi iru tien por retrovi fraŭlinon Kunegundo.

Tiam, instigate de la plezuro paroli pri tio, kion li amas, li rakontas, laŭ sia kutimo, parton el siaj aventuroj kun tiu eminenta Vestfalianino.

— Mi pensas, — diris la abato, — ke fraŭlino Kunegundo estas tre sprita, kaj ke ŝi skribas ĉarmajn leterojn.

— Neniam mi ricevis iun ŝian, — diris Kandido. — Juĝu mem: forpelite el la kastelo pro amo al ŝi, mi neniel povis aranĝi korespondadon. Baldaŭ poste oni sciigis al mi, ke ŝi mortis; poste mi ŝin retrovis, kaj denove perdis. Mi sendis al ŝi, de 2500 leŭgoj for de ĉi tie, ekspreson, kaj nun atendas respondon.

La abateto atente aŭskultis kaj ŝajnis iom revema. Baldaŭ li adiaŭis la du alilandanojn, kore brakuminte ilin. La morgaŭon Kandido ricevis ĉe sia vekiĝo leteron kun jena enhavo:

«Sinjoro tre kara amato mia, jam semajnon mi estas en ĉi tiu urbo kaj kuŝas malsana. Ĵus mi eksciis, ke vi estas ĉi tie. Mi flugus en viajn brakojn se mi povus moviĝi. Mi sciis pri via trapaso tra Bordozon; tie mi lasis la fidelan Kakambon kaj la maljunulinon, kiuj baldaŭ min sekvos. La guberniestro de Bonaero forprenis ĉion, sed restas al mi via koro. Venu, via ĉeesto redonos al mi la vivon aŭ min mortigos per plezuro.»

Tiu ĉarma, tiu neesperita letero treege ĝojigis Kandidon; sed la informo pri la malsano de lia kara Kunegundo dolore lin premis. Instigate de tiuj du sentoj, li prenas sian oron kaj siajn diamantojn, kaj kondukigas sin kun Marteno al la hotelo, kie loĝas fraŭlino Kunegundo. Li eniras tremante pro emocio, lia koro batadas, lia voĉo singultas; li volas ŝovi la kurtenojn de la lito, li volas alportigi lumon.

— Vi nepre ne faru tion, — diras al li la servistino, — la lumo ŝin mortigus.

Kaj haste ŝi refermas la kurtenon.

— Mia kara Kunegundo, — diras Kandido plorante, — kiel vi fartas? Se vi ne povas min vidi, almenaŭ diru al mi ion.

— Ŝi ne povas paroli, — diras la servistino.

La sinjorino tiam tiras el la lito grasetan manon, kiun Kandido longe priverŝas per larmoj kaj kiun li poste plenigas per diamantoj, lasante sur la brakseĝo saketon da oro.

Meze de liaj ekzaltiĝoj envenas polica serĝento, sekvate de la Perigorda abateto kaj de kvar soldatoj.

— Ĉu do estas tiuj du suspektindaj alilandanoj? — diras la serĝento.

Li tuj ordonas, ke oni kaptu ilin kaj konduku en malliberejon.

— Ne tiel oni traktas la vojaĝantojn en Eldorado, — diras Kandido.

— Pli ol iam ajn mi estas Maniĥeano, — diras Marteno.

— Sed kien vi nin kondukas? — demandas Kandido.

— En kelkarceron, — respondas la serĝento.

Retrovinte sian flegmon, Marteno juĝis, ke la sinjorino, kiu ŝajnigis esti Kunegundo, estas friponino; la abateto Perigorda, fripono, kiu hastas ekspluati la naivon de Kandido; kaj la policisto, alia fripono, kiun oni povas facile subaĉeti.

Por eviti la riskojn de la justicaj proceduroj, Kandido, instruite per la konsilo de Marteno, kaj cetere plu senpacience dezirante revidi la veran Kunegundon, proponas al la policisto tri malgrandajn diamantojn valorajn po tri mil piŝtoloj.

— Ha, sinjoro, — diras al li la homo kun la ebura bastono[74][74] Policistoj Parizaj portas tian bastonon., — eĉ se vi estus plej granda krimulo, vi tamen estas por mi homo plej honesta en la mondo. Tri diamantoj! Po tri mil piŝtoloj ĉiu! Sinjoro, mi oferus por vi mian vivon, anstataŭ vin konduki en karceron. Oni arestas ĉiujn alilandanojn, sed lasu min aranĝi la aferon; mi havas fraton en Diepo en Normandio, mi vin kondukos tien; kaj se vi havas diamanton por li, li zorgos pri vi, kiel mi mem.

— Sed kial oni arestas la alilandanojn? — demandis Kandido.

Tiam la Perigorda abato ekparolis kaj diris:

— Tial ke iu aĉulo el Atrebatio[75] aŭdis stultaĵojn; tio lin puŝis al patromortigo[76] — ne tia, kia estis tiu de 1610 en la monato majo[77], sed tia, kiel tiu de 1594 en la monato decembro[78], kaj tia, kiaj estis pluraj aliaj farataj en aliaj jaroj kaj en aliaj monatoj de aliaj aĉuloj, kiuj aŭdis sensencaĵojn.

La serĝento klarigis pri kio temas.

— Ha! la monstroj! — ekkriis Kandido. — Kiaj abomenaĵoj ĉe popolo, kiu dancas kaj kantas! Mi hastu forlasi la landon, kie simioj incitas tigrojn! Mi vidis ursojn en mia lando; homojn mi vidis nur en Eldorado. Je la nomo de Dio, sinjoro serĝento, konduku min al Venecio, kie mi atendos fraŭlinon Kunegundo.

— Mi povas konduki vin nur en Malsupran Normandion, — diris la serĝento.

Tuj li ordonas demeti liajn katenojn, diras, ke li eraris, forsendas siajn subulojn, forkondukas Kandidon kaj Martenon al Diepo kaj tie lasas ilin en la manoj de sia frato. En la rodo staris Holanda ŝipeto. Ricevinte tri pluajn diamantojn, la Normando fariĝis la plej servema el la homoj, li enŝipigas Kandidon kaj liajn akompanantojn, kaj la ŝipeto ekvelas al Portsmuto en Anglio. Tio ne estis la vojo al Venecio; sed Kandido sin sentis liberigita el la infero, kaj li firme intencis ĉe la unua okazo denove sin direkti al Venecio.

23. Kandido kaj Marteno iras al la bordo de Anglio; kion ili tie vidas

— Aĥ, Pangloso! Pangloso! Aĥ, Marteno! Marteno! Aĥ, mia kara Kunegundo! Kio do estas ĉi tiu mondo? — diradis Kandido sur la Holanda ŝipo.

— Estas io tre freneza kaj tre abomena, — respondadis Marteno.

— Vi konas Anglion; ĉu tie oni same frenezas kiel en Francio?

— Estas alia speco de frenezo, — diris Marteno. — Vi scias, ke tiuj du nacioj intermilitas pro kelkaj akreoj da neĝo apud Kanado, kaj ke por tiu bela milito ili elspezas multe pli ol valoras la tuta Kanado.[79][79] En 1759, la Angloj invadis Kanadon kaj Francio devis ĝin cedi per la Pariza kontrakto en 1763. Mi ne estas sufiĉe klera por diri al vi, en kiu lando estas pli da frenezuloj ol en la alia; mi scias nur, ke ĝenerale la homoj, kiujn ni baldaŭ vidos, estas tre mishumoremaj.

Tiel babilante, ili albordiĝis ĉe Portsmuto; amasego da homoj kovris la bordon, kaj atente rigardis diketan viron, genuantan sur la ferdeko de milita ŝipo, kun la okuloj vinditaj; kvar soldatoj, postenigitaj kontraŭ tiu homo, tute trankvile elpafis al li po tri kuglojn en la kranion; kaj la publiko disiris tre kontenta.

— Sed kio estas ĉio ĉi tio? — diris Kandido. — Kaj kiu demono superregas la teron?

Li demandis, kiu estas tiu dikulo, kiun oni ĵus ceremonie mortigis.

— Li estas admiralo,[80][80] Admiralo Bing’ (angle: Byng) ekzekutita la 14-an de marto 1757 pro sia malvenko apud Minorko. — oni al li respondis.

— Kaj kial mortigi tiun admiralon?

— Tial ke li ne kaŭzis la morton de sufiĉe da homoj; li batalis kontraŭ francan admiralon, kaj oni opiniis, ke li ne estis sufiĉe proksime de sia kontraŭulo.

— Sed, — diris Kandido, — la franca admiralo estis egale malproksime de la angla admiralo, kiel ĉi tiu estis de la alia!

— Tio estas nekontestebla, — oni rebatis al li; — sed en ĉi tiu lando utilas iam kaj tiam mortigi iun admiralon por kuraĝigi la aliajn.

Kandidon tiom konsternis kaj ŝokis la vidita kaj la aŭdita, ke li eĉ ne volis elŝipiĝi, kaj kontraktis kun la Holanda ŝipmastro (malgraŭ la risko iĝi priŝtelita kiel en Surinamo), ke tiu senprokraste lin veturigos al Venecio.

La mastro estis preta post du tagoj. Oni randiris Francion, oni pasis preter Lisbono, ĉe kies vido kaj Kandido ektremis[81][81] Oni memoru pri la ĉapitroj kaj .. Oni eniris la markolon kaj Mediteraneon; fine oni albordiĝis ĉe Venecio.

— Dio estu laŭdata! — diris Kandido brakumante Martenon. — Ĉi tie mi revidos la belan Kunegundon. Mi fidas Kakambon, kiel min mem. Ĉio estas bona, ĉio iras bone, ĉio iras kiel eble plej bone.

24. Pri Violeto kaj frato Levkojo

Alveninte Venecion, Kandido tuj ekserĉigis Kakambon en ĉiuj kafejoj, ĉe ĉiuj voluptovendistinoj — kaj nenie lin trovis. Ĉiutage li sendadis demandi sur ĉiujn ŝipojn kaj ĉiujn barkojn; neniaj novaĵoj pri Kakambo.

— Kiel do! — li diradis al Marteno, — mi havis tempon navigi de Surinamo al Bordozo, veturi de Bordozo al Parizo, de Parizo al Diepo, de Diepo al Portsmuto, preterpasi Portugalion kaj Hispanion, veli tra Mediteraneo, pasigi kelkajn monatojn en Venecio; kaj la bela Kunegundo ankoraŭ ne venis! Anstataŭ ŝin mi renkontis nur senhontulinaĉon kaj Perigordan abateton! Sendube Kunegundo mortis; al mi restas nenio krom morti. Aĥ, kiom pli bone estus ekloĝi en la paradiza Eldorado ol reveni en ĉi tiun malbenindan Eŭropon. Kiel vi pravas, mia kara Marteno! Ĉio estas iluzio kaj malfeliĉo.

Li falis en nigran melankolion, li ignoris la operon alla moda[82][82] Itala esprimo: Laŭmoda. kaj la aliajn distrojn de la karnavalo; neniu virino lin iel interesis. Marteno al li diris:

— Vere vi estas tre naiva imagante ke Mestiza servisto kun kvin aŭ ses milionoj en poŝo iros ĝis la fino de l’ tero serĉi vian amatinon por konduki ŝin al vi en Venecion. Li ŝin prenos por si, se li trovos; se li ŝin ne trovos, li prenos alian; mi konsilas al vi forgesi pri via servisto Kakambo kaj via amatino Kunegundo.

Marteno ne estis tre konsola. La melankolio de Kandido pligrandiĝis, kaj Marteno ne ĉesis pruvadi al li, ke ekzistas malmulte da virto kaj malmulte da feliĉo sur la tero, escepte eble en Eldorado, kien neniu povas iri.

Disputante pri tiu grava demando, kaj atendante Kunegundon, Kandido ekvidis sur la placo Sankta Marko junan Teatanon[83][83] La Teatanoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano; ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn. Ili predikis, vizitis la malsanulojn kaj malliberulojn, apudestis la ekzekutotojn, ktp. Ili havis nek bienojn, nek rentojn. — L., promenantan kun junulino kiun li tenis je la brako. La Teatano ŝajnis freŝa, graseta, fortika; liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera. La junulino estis beleta kaj kantis; ŝi ameme rigardis sian Teatanon, kaj de temp’ al tempo pinĉis liajn dikajn vangojn.

— Almenaŭ konsentu, — diris al Marteno Kandido, — ke ĉi tiuj homoj estas feliĉaj. Ĝis nun sur la tuta loĝebla tero, escepte Eldoradon, mi trovis nur malfeliĉulojn; sed koncerne ĉi tiun junulinon kaj ĉi tiun Teatanon mi vetas, ke ili tre feliĉas.

— Mi vetas, ke ne, — diris Marteno.

— Ni invitu ilin por vespermanĝi, — diris Kandido, — kaj vi vidos, ĉu mi eraras.

Tuj li proksimiĝas al ili, komplimentas kaj invitas ilin en sian gastejon por manĝi makaroniojn, perdrikojn el Lombardio, kaviaron, kaj trinki vinojn Montepulĉanan, «larmojn de Kristo»[84][84] Lacryma christi, muskatvino el regiono ĉe la bazo de l’ vulkano Vezuvio. — L., Kipran kaj Samosan. La fraŭlino ruĝiĝis, la Teatano akceptis la inviton, kaj la junulino lin sekvis, rigardante Kandidon per okuloj, en kiuj kuŝis surprizo, konfuzo kaj kiujn nebulis kelkaj larmoj. Apenaŭ enirinte la ĉambron de Kandido ŝi diris:

— Nu, sinjoro Kandido ne rekonas Violeton!

Ĉe tiuj vortoj Kandido, kiu ĝis tiam ne tre atentis ŝin, ĉar li pensis nur pri Kunegundo, diris al ŝi:

— Ho ve, mia kara infano! Ĉu do al vi doktoro Pangloso ŝuldas la belan staton, en kiu mi lin trovis?

— Ho ve, sinjoro, efektive estis tiel, — diris Violeto. — Do, vi jam ĉion scias. Mi aŭdis pri la teruraj malfeliĉoj, kiuj trafis ĉiujn domanojn de la baronino kaj la belan Kunegundon. Mi certigas al vi, ke mia sorto estis nemulte malpli kruela. Kiam vi konis min en la kastelo, mi estis tute sensperta, kaj mia konfesprenanto, Franciskano, min facile delogis. La sekvoj estis teruraj; mi devis forlasi la kastelon baldaŭ post kiam la barono vin forpelis per fortaj piedbatoj sur la postaĵon.

» Mi estis mortonta, sed min kompatis fama kuracisto. Pro dankemo dum kelka tempo mi estis lia amaĵistino. Lia edzino, kiu estis furioze ĵaluza, ĉiutage min senkompate draŝadis; ŝi estis furio. Tiu kuracisto estis la plej malbela el ĉiuj viroj — kaj mi, la plej malfeliĉa el ĉiuj virinoj, konstante ricevante batojn pro viro, kiun mi ne amas.

» Vi scias, sinjoro, kiom danĝeras por kverelema virino esti kuracistedzino. Iun tagon, kiam ŝi havis malgravan malvarmumon, li, indignigite de la farmanieroj de sia edzino, donis al ŝi kuracilon tiom efikan, ke post du horoj ŝi mortis en teruraj konvulsioj.

» La parencoj de la sinjorino iniciatis kontraŭ la sinjoro prokriman proceson; li fuĝis, kaj mi trafis en malliberejon. Mia senkulpeco min ne savus, se mi ne estus iom beleta. La juĝisto min liberigis — kondiĉe, ke li sukcedos al la kuracisto. Baldaŭ aperis rivalino; forpelite sur la straton sen rekompenco, mi devis daŭrigi ĉi tiun abomenindan metion, kiu al vi la viroj ŝajnas agrabla, kaj kiu por ni estas nur senfunda mizero.

» Mi venis Venecion por praktiki la profesion. Aĥ, sinjoro, se vi povus imagi tion — devi sendiference karesi maljunan komerciston, advokaton, monaĥon, gondoliston, pastron; esti submetita al ĉiaj insultoj, ĉiaj humiligoj! Iam pro la mizero mi devas pruntepreni jupon por ke ĝin suprenlevu iu naŭza ulo. Iam unu ŝtelas tion, kio estis perlaborita kun alia. La koruptaĵoj eltrudataj de la polico, kaj estonte nur terura maljuneco, hospitalo, sterkejo.

» Pripensu ĉi tion kaj vi konkludos, ke mi estas unu el la plej malfeliĉaj estuloj en la mondo.

Tiel Violeto malfermadis sian koron al la bona Kandido; Marteno, kiu ĉeestis en la ĉambro, diris al Kandido:

— Vi vidas, ke mi jam gajnis duonon da mia veto.

Frato Levkojo sidis en la manĝoĉambro kaj trinkis, atendante la vespermanĝon.

— Sed, — diris Kandido al Violeto, — vi aspektis tiel gaja, tiel kontenta, kiam mi vin renkontis; vi kantis, vi karesis la Teatanon kun natura komplezemo; vi ŝajnis al mi tiom feliĉa, kiom vi estas malfeliĉa.

— Aĥ, sinjoro, — respondis Violeto, — tio estas ankoraŭ unu malbonaĵo de nia profesio. Hieraŭ min prirabis kaj batis oficiro — kaj hodiaŭ necesas, ke mi aspektu gaja por plaĉi al monaĥo.

Sufiĉis al Kandido; li agnoskis, ke Marteno pravas. Oni altabliĝis kun Violeto kaj la Teatano; dum la manĝado estis amuze, kaj ĉe la fino oni konfide interparolis.

— Patro, — diris Kandido al la monaĥo, — mi havas la impreson, ke vi ĝuas sorton por ĉiuj enviindan: via vizaĝo radias sanon, via fizionomio esprimas feliĉon; vi havas tre beletan junulinon por via distro, kaj vi ŝajnas tre kontenta pri via metio de Teatano.

— Sincere parolante, — respondis frato Levkojo, — mi deziras, ke ĉiuj Teatanoj ripozu sur la fundo de l’ maro. Cent fojojn mi havis la tenton ekbruligi la monaĥejon kaj fariĝi islamano. Mi aĝis dek kvin jarojn, kiam miaj gepatroj igis min surmeti ĉi tiun malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato, kiun Dio malsukcesigu! En la monaĥejo regas envio, malakordo, rankoro. Verdire, mi faris kelkajn predikaĉojn, kiuj havigis al mi iomete da mono, kies duonon ŝtelis la prioro; la reston mi uzas por aĉeti la karesojn de publikulinoj. Sed kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l’ dormejo; kaj ĉiuj miaj kolegoj havas la saman emon.

Kun sia kutima flegmo Marteno sin turnis al Kandido kaj diris:

— Nu, ĉu mi gajnis la tutan veton?

Kandido donis du mil piastrojn al Violeto kaj mil piastrojn al frato Levkojo.

— Mi certigas al vi, — li diris, — ke per tio ili estos feliĉaj.

— Tion mi tute ne kredas, — diris Marteno. — Eble tiuj piastroj eĉ pli malfeliĉigos ilin.

— Estu kio estos, — diris Kandido, — sed unu afero min konsolas: mi vidas, ke oni ofte retrovas personojn, kiujn oni jam ne esperis retrovi. Ĉar mi retrovis mian ruĝan ŝafon kaj Violeton, eble ankaŭ Kunegundon mi renkontos.

— Mi deziras, — diris Marteno, — ke iam ŝi vin feliĉigu; sed pri tio mi tre dubas.

— Vi estas tre malmolkora, — diris Kandido.

— Ĉar mi havas vivosperton, — diris Marteno.

— Sed rigardu ĉi tiujn gondolistojn, — diris Kandido, — ili kantas senĉese!

— Vi ne vidas ilin en ilia hejmo, kun iliaj edzinoj kaj iliaj buboj, — diris Marteno. — Siajn ĉagrenojn havas la doĝo, la siajn havas gondolisto. Mi koncedas, se konsideri ĉion, la sorto de gondolisto estas preferinda ol tiu de doĝo; sed mi opinias, ke la diferenco estas tiom malgranda, ke ne penvaloras ekzameni la aferon.

— Oni rakontas, — diris Kandido, — pri la senatano Pokozorgo,[85] kiu loĝas en tiu bela palaco ĉe Brento,[86] kaj kiu sufiĉe bone akceptas la alilandanojn. Onidire tiu homo neniam havis ĉagrenon.

— Mi volus vidi tian mirindaĵon, — diris Marteno.

Kandido tuj sendis al sinjoro Pokozorgo por peti pri permeso viziti lin morgaŭe.

25. Vizito ĉe sinjoro Pokozorgo, Venecia nobelo

Kandido kaj Marteno gondole veturis sur Brento kaj alvenis ĉe la palacon de la moŝta sinjoro Pokozorgo. La ĝardenojn, belguste aranĝitajn, ornamis belaj statuoj marmoraj; la palaco estis bonstila. La mastro, sesdekjara, riĉega, akceptis la du scivolemulojn kun ĝentila indiferento, kio konfuzetis Kandidon kaj ne malplaĉis al Marteno.

Unue beletaj kaj pure vestitaj junulinoj prezentis ĉokoladon, kiun ili tre bone ŝaŭmkirlis. Kandido ne povis sin deteni de laŭdo pri iliaj belo, afabla ĉarmo kaj lerto.

— Jes, ili estas sufiĉe bonaj, — diris la senatano Pokozorgo. — Fojfoje mi kunprenas ilin en mian liton, ĉar la sinjorinoj el la urbo min sattedis per siaj koketado, ĵaluzoj, kvereloj, kapricoj, etanimeco, malhumilo kaj la sonetoj, kiujn oni devas verki aŭ mendi por ili; sed fine, ankaŭ ĉi tiuj du junulinoj komencas forte min tedi.

Post la matenmanĝo Kandido promenis en longa galerio, kaj tie lin frapis la belo de la pentraĵoj. Li demandis, kiuj majstroj pentris la du unuajn.

— Ili estas de Rafaelo, — diris la senatano. — Mi aĉetis ilin tre kare, pro vanto, antaŭ kelke da jaroj. Oni diras, ke ili estas la plej belaj en Italio, sed al mi ili tute ne plaĉas: la farboj tre malheliĝis, la figuroj estas magraj kaj ne sufiĉe reliefaj; la drapiraĵoj tute ne similas ŝtofon — unuvorte, malgraŭ ĉiuj laŭdoj mi ne trovas en ili veran imiton de la naturo. Mi ŝatos bildon nur kiam rigardante ĝin mi vidos kvazaŭ la naturon mem; tamen tiaj ne ekzistas. Mi havas multe da pentraĵoj, sed mi ne plu rigardas ilin.

Atendante la tagmanĝon, Pokozorgo ludigis al si koncerton. Kandido trovis la muzikon admirinda.

— Tiu bruo, — diris Pokozorgo, — povas distri dum duonhoro; sed se ĝi daŭras pli longe, ĝi tedas ĉiujn, kvankam neniu kuraĝas tion konfesi. La muziko hodiaŭ estas nur la arto ludi malfacilajn aferojn, kaj tio, kio estas nur malfacila, ne povas plaĉi longtempe.

» Eble mi pli ŝatus operon, se oni per diversaj rimedoj ne farus el ĝi monstron, kiu min indignigas. Ĉeestu, kiuj deziras, la prezentadon de malbonaj tragedioj kun muziko, en kiuj la scenoj estas verkitaj nur por tre malĝustatempe enŝovi du aŭ tri ridindajn kantojn, ebligantaj al aktorino paradi per sia voĉo. Svenu de plezuro, kiuj deziras aŭ povas, kiam kastriton kantetas la rolon de Cezaro aŭ Katono kaj mallerte pavas sur la scenejo. Miaflanke, jam delonge mi fordecidis pri tiuj sensencaĵoj, kiuj hodiaŭ konsistigas la gloron de Italio, kaj kiujn monarĥoj pripagas tiom kare.

Kandido iom obĵetis, kvankam sen vervo. Marteno samopiniis kun la senatano.

Oni altabliĝis kaj post bonega tagmanĝo eniris la bibliotekon. Ekvidinte lukse binditan libron de Homero, Kandido laŭdis la belguston de la eminenta moŝto.

— Jen libro, — li diris, — kiu ĝuigis la grandan Pangloson, la plej bonan filozofon Germanian.

— Min ĝi ne ĝuigas, — flegme diris Pokozorgo. — Iam oni kredigis al mi, ke ĝin legante mi ricevas plezuron; sed tiu senĉesa sinsekvo da bataloj, ĉiuj similaj unu al la aliaj; tiuj dioj, kiuj ĉiam agas kaj faras nenion definitivan; tiu Heleno, kiu estas la kaŭzo de la milito, kaj kiu apenaŭ agas en la verko; tiu Trojo, kiun oni sieĝas kaj kiun oni ne venkoprenas — ĉio ĉi tio min morte tedas. Kelkfoje mi demandis klerulojn, ĉu ili tiom enuis, kiom mi ĉe tiu legado; ĉiuj sinceruloj konfesis al mi, ke la libro falas el iliaj manoj, sed ke oni tamen ĝin havu en sia biblioteko, kiel memoraĵon pri la antikvo, kaj kiel ties rustajn monerojn, per kiuj oni ne plu komercas.

— Sed via ekscelenco ne tiel pensas pri Vergilio? — demandis Kandido.

— Mi konsentas, — diris Pokozorgo, — ke la dua, la kvara kaj la sesa partoj de lia Eneado estas bonegaj; sed koncerne lian pian Eneon, kaj la fortikan Kloanton, kaj la amikon Aĥato, kaj la malgrandan Askanion, kaj la stultan reĝon Lateno, kaj la burĝan Amatan, kaj la malinteresan Lavinian — mi ne povas imagi ion pli senvervan kaj malagrablan. Mi pli ŝatas Tason kaj la fantaziegajn fabelojn de Ariosto.

— Permesu demandi vin, sinjoro, — diris Kandido, — ĉu vi ne havas grandan plezuron legante Horacion?

— Estas maksimoj, — diris Pokozorgo, — el kiuj mondumano povas profiti, kaj kiuj, dirite en formo de viglaj versoj, pli facile gravuriĝas en la memoron; sed min lasas tute indiferenta lia vojaĝo al Brindizio, kaj lia priskribo de malbona tagmanĝo, kaj de la kanajla disputo inter iu nekonata Rupilio, kies paroloj, li diras, estis pusoplenaj, kaj iu alia, kies paroloj estis vinagraj. Nur kun tre forta naŭzo mi legis tiujn maldelikatajn versojn kontraŭ maljunulinojn kaj kontraŭ sorĉistinojn; kaj mi vidas nenion laŭdindan en tio, ke li diras al sia amiko Mecenaso, ke se tiu lin metos en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapos la astrojn per sia fiera frunto. La stultuloj admiras ĉe ŝatata aŭtoro ĉion. Mi legas nur por mi; mi ŝatas nur tion, kio estas ĝusta laŭ mia gusto.

Kandidon, edukitan pri nenio juĝi mem, la aŭdata tre mirigis; kaj Marteno opiniis, ke la pensmaniero de Pokozorgo estis sufiĉe saĝa.

— Ho, jen verkaro de Cicerono! — ekkriis Kandido. — Mi pensas, ke relegado de la verkoj de tiu granda homo neniam vin enuigas, ĉu?

— Neniam mi legas ilin, — respondis la Veneciano. — Kial min interesu, ke li pledis por Rabirio aŭ por Kluencio? Al mi sufiĉas la procesoj, kiujn juĝas mi mem. Pli volonte mi legus liajn verkojn filozofiajn; sed kiam mi vidis, ke pri ĉio li dubas, mi konkludis, ke mi estas same klera kiel li, kaj ke mi bezonas nenies helpon por resti senscia.

— Ha, jen estas okdek volumoj el verkaĵoj de scienca akademio! — ekkriis Marteno. — Eble ĉi tie estas io valora.

— Ĝi estus, — diris Pokozorgo, — se almenaŭ unu el la aŭtoroj de tiu fatraso elpensus, ekzemple, la arton fari pinglojn; sed en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu utila afero.

— Kiom da teatraĵoj mi vidas tie, — diris Kandido, — en la Itala lingvo, en la Hispana, en la Franca!

— Jes, — diris la senatano, — estas tri mil da ili, sed malpli ol tri dekduoj da bonaj. Rilate al tiuj kolektoj da predikoj, kiuj ĉiuj kune ne valoras paĝon de Seneko, kaj ĉiuj tiuj dikaj volumoj pri teologio, estu certa, ke neniam mi malfermas ilin, nek mi nek iu alia.

Marteno ekvidis bretaron da anglaj libroj. Li diris:

— Mi supozas, ke al civitano de respubliko plaĉas plejparto da tiuj libroj klare verkitaj.

— Jes, — respondis Pokozorgo, — estas bele skribi kion oni pensas; tio estas privilegio de la homo. En la tuta Italio, oni skribas nur kion oni ne pensas; kiuj loĝas en la patrujo de la Cezaroj kaj de la Antonenoj, tiuj ne kuraĝas havi ideon sen permeso de Dominikano. Mi estus kontenta pri la libero, kiu inspiras la anglajn geniulojn, se la pasio kaj la partieco ne difektus ĉion, kio estas ŝatinda en tiu grandvalora libero.

Kandido, ekvidinte libron de Miltono, demandis al Pokozorgo, ĉu li konsideras tiun aŭtoron granda homo.

— Ĉu Miltonon? — redemandis Pokozorgo. — Tiun barbaron, kiu longe komentarias la unuan ĉapitron de Genezo en dek libroj[87][87] La «Perdita Paradizo» fakte enhavas 12 kantojn. da krudaj versoj? Tiun mallertan imitanton de la Grekoj, kiu distordas la kreadon? Dum Moseo prezentas la Eternulon produktanta la mondon per la parolo, Miltono igas sian Mesion preni el ĉiela ŝranko grandan cirkelon por desegni sian laboraĵon! Ĉu mi povus ŝati tiun, kiu fuŝis la inferon kaj la diablon de Taso; kiu igas Luciferon aperi jen bufo, jen Pigmeo; kiu igas lin centfoje ripetadi la samajn paroladojn; kiu lin disputigas pri teologio; kiu, serioze imitante la komikan inventon pri eksplodpafiloj de Ariosto, igas la diablojn bombadi la ĉielon? Nek mi, nek iu ajn en Italio povis ŝati tiujn mizerajn ekstravagancojn. La edziĝo de la Peko kun la Morto kaj la kolubroj naskataj de la Peko vomigas ĉiun homon, kiu havas guston iom delikatan, kaj lia longa priskribo de hospitalo konvenas nur por tombisto. Ĉi tiun malhelan, sovaĝan kaj naŭzan poemon renkontis malŝato ĉe ĝia unua publikigo, kaj hodiaŭ mi ĝin traktas samkiel en ĝia lando ĝin traktis la samtempuloj. Cetere, mi diras, kion mi pensas, kaj mi tre malmulte zorgas, ĉu la aliaj pensas same.

Kandidon tiuj paroloj tre ĉagrenis; li respektis Homeron, iom li ŝatis Miltonon.

— Ho, ve! — li diris mallaŭte al Marteno, — mi tre timas, ke ĉi tiu homo havas nur malŝategon por niaj poetoj Germanaj.

— Ne estus en tio granda domaĝo, — diris Marteno.

«Ho, kia supera homo!» diradis Kandido tradente. «Kia granda geniulo estas tiu Pokozorgo! Al li nenio plaĉas.»

Tiel revuinte ĉiujn librojn, ili malsupreniris en la ĝardenon. Kandido laŭdis ĉiujn ĝiajn belaĵojn.

— Mi konas nenion pli malbongustan, — diris la mastro; — ni havas ĉi tie nur bagatelaĵojn; sed jam morgaŭ mi ordonos, ke oni konstruu alian laŭ pli nobla plano.

Post kiam la du scivolemuloj adiaŭis lian ekscelencon, Kandido diris al Marteno:

— Konsentu, ke jen estas la plej feliĉa el ĉiuj homoj, ĉar li estas super ĉio, kion li posedas.

— Ĉu do vi ne vidas, — diris Marteno, — ke ĉio, kion li posedas, lin naŭzas? Jam antaŭ longe diris Platono, ke ne tiuj stomakoj estas la plej bonaj, kiuj malakceptas ĉian nutraĵon.

— Sed, — diris Kandido, — ĉion kritiki, konstati mankojn en tio, kion aliaj homoj opinias belaĵoj — ĉu tio ne estas agrabla?

— Alivorte, — diris Marteno, — estas agrable ne senti agrablon, ĉu?

— Nu bone, — diris Kandido, — mi do vidas, ke la sola feliĉulo estos mi, kiam mi revidos fraŭlinon Kunegundo.

— Espero komfortigas nian vivon, — diris Marteno.

Tamen la tagoj, la semajnoj kuris unuj post la aliaj; Kakambo ne aperis, kaj Kandido tiom profundiĝis en sian malĝojon, ke li eĉ ne rimarkis, ke Violeto kaj frato Levkojo ne venis por lin danki.

26. Kiel Kandido kaj Marteno vespermanĝis kun ses alilandanoj, kaj kioj tiuj estis

Iun vesperon, kiam Kandido kaj Marteno estis altabliĝontaj kun la alilandanoj el la sama gastejo, al Kandido de malantaŭe proksimiĝis homo kun fulge nigra vizaĝo, kaj lin preninte je la brako diris:

— Estu preta por foriri kun ni, ne preterlasu la okazon.

Li sin turnas kaj ekvidas … Kakambon! Nur la ekvido de Kunegundo povus lin pli mirigi kaj ravi. La ĝojo lin preskaŭ frenezigas. Li ĉirkaŭbrakas sian karan amikon.

— Kunegundo estas ĉi tie, sendube? Kie ŝi estas? Konduku min al ŝi, apud ŝi mi mortu pro ĝojo.

— Kunegundo ne estas ĉi tie, — diris Kakambo, — ŝi estas en Istanbulo.

— Ho, ĉielo! En Istanbulo! Sed eĉ se ŝi estus en Ĉinio, tien mi flugus, ni foriru.

— Ni forveturos post la vespermanĝo, — respondis Kakambo. — Mi ne povas diri plu; mi estas sklavo, mia mastro min atendas; mi devas iri por lin servi ĉetable; ne diru vorton; vespermanĝu kaj tenu vin preta.

Kandido, ŝanceliĝante inter ĝojo kaj doloro, ravita revidi sian fidelan agenton, mirigita vidi lin sklavo, sieĝata de la penso retrovi sian amatinon, kun maltrankvila koro, kun konfuzita spirito, altabliĝis kun Marteno, flegme observanta ĉiujn ĉi tiujn aventurojn, kaj kun ses alilandanoj, venintaj en Venecion por tie pasigi la karnavalon.

Kakambo verŝadis por trinki al unu el la alilandanoj; ĉe la fino de l’ manĝado li proksimiĝis al la orelo de sia mastro, kaj diris al tiu:

— Via Reĝa Moŝto foriros kiam al ĝi plaĉos, la ŝipo pretas.

Eldirinte tiujn vortojn, li foriris. La kunmanĝantoj mirigite rigardis unuj la aliajn, ne dirante eĉ unu solan vorton, kiam alia servisto aliris sian mastron kaj diris al tiu:

— Reĝa Moŝto, la portseĝo de via Majesto estas en Padovo kaj la barko estas preta.

La mastro faris signon kaj la servisto foriris. La kunmanĝantoj denove rigardis unuj la aliajn, kaj la komuna surprizo duobliĝis. Tria servisto, proksimiĝante al tria alilandano, diris al li:

— Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne restu ĉi tie pli longe; mi tuj ĉion preparos.

Kaj li malaperis.

Kandido kaj Marteno jam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskerado. Kvara servisto diris al kvara mastro:

— Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos.

Kaj li eliris, kiel la aliaj. La kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa alilandano, kiu sidis apud Kandido; li diris:

— Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu volas krediti Vian Majeston, nek min, kaj nin ambaŭ oni povas enkarcerigi jam ĉi-nokte. Mi iras por zorgi pri miaj aferoj. Adiaŭ.

Post la foriro de la servistoj la ses alilandanoj, Kandido kaj Marteno restis profunde silentaj. Fine Kandido ekparolis:

— Sinjoroj, — li diris, — jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marteno estas reĝo.

La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve:

— Mi tute ne ŝercas, mia nomo estas Aĥmedo la 3ª[88][88] Aĥmedo la 3ª, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.. Dum pluraj jaroj mi estis grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni tranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finvivas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmudo, fojfoje permesas al mi vojaĝi por mia sano, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

Junulo, kiu sidis apud Aĥmedo, parolis post li kaj diris:

— Mia nomo estas Ivano[89][89] Johano la 3ª (laŭ la imperiestra kalkulo) = Ivano la 6ª (laŭ la dinastia kalkulo), naskita en 1740, samjare surtronigita kaj sekvajare detronigita de Elizabeto Petrovna, filino de Petro la Granda; murdita en 1764, 5 jarojn post la publikigo de «Kandido». — S.; mi estis imperiestro de ĉiuj Rusioj; mi estis detronigita dum mi kuŝis ankoraŭ en la lulilo; miaj gepatroj estis malliberigitaj; min oni edukis en malliberejo; fojfoje mi havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

La tria diris:

— Mi estas Karlo-Edvardo[90][90] Karlo-Edvardo (1720–1788), alnome la Pretendanto, nepo de Jakobo la 2ª el la dinastio Stuartoj, vane provis rekonkeri la tronon okupatan de Georgo la 2ª el la Hanovra dinastio. — S., reĝo de Anglio; mia patro transdonis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; oni elŝiris la koron al okcent el miaj amikoj kaj per ĝi oni batis iliajn vangojn. Mi estis malliberigita; (??) nun mi iras al Romo por viziti la reĝon, mian patron, detronigitan kiel mi kaj mia avo, kaj ĉi tien mi venis pro la karnavalo Venecia.

Siavice la kvara ekparolis kaj diris:

— Mi estas reĝo de la Poloj; la sorto de l’ milito senigis min je miaj heredaj ŝtatoj;[91][91] Frederiko-Aŭgusto la 2ª, hereda princo-elektisto de Saksio, iĝis elektita reĝo de la Pola-Litva Unio kiel Aŭgusto la 3ª; dum la Sepjara milito Frederiko la 2ª de Prusio lin forpelis el lia hereda Saksio (1756). Li tamen revenis Dresdenon laŭ la Hubertusburga packontrakto (1763), per kiu finiĝis la Sepjara milito. — S. mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel la sultano Aĥmedo, la imperiestro Ivano kaj la reĝo Karlo-Edvardo, al kiu[j] Dio donu longan vivon; kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

La kvina diris:

— Ankaŭ mi estas reĝo de la Poloj; dufoje mi perdis mian reĝlandon[92][92] Stanislavo Leŝĉinski’ (Stanisław Leszczyński, 1677–1766), reĝo de la Pola-Litva Unio (1704–1709 kaj 1733–1736) alterne kun Aŭgusto la 2ª kaj ties filo Aŭgusto la 3ª de Saksio (vd la noton [91]); bopatro de Ludoviko la 15ª de Francio. Definitive venkite en Pollando, li ricevis, laŭ la Viena Kontrakto de 1735, dumvivan suverenecon super la dukujoj Bar’ kaj Loreno, kie li plurfoje gastigis Volteron. — S.; sed la Providenco donis al mi alian ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sarmatio kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; ankaŭ mi rezigne obeas la Providencon, kaj mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.

Restis al la sesa monarĥo paroli:

— Sinjoroj, — li diris, — mi ne estas tiom eminenta kiel vi, tamen ankaŭ mi estis reĝo. Mi estas Teodoro;[93][93] Teodoro Neŭhof’ (Theodor von Neuhoff, 1690–1756), Vestfalia barono. Profitante ribelon de la korsikanoj kontraŭ la Ĝenova regado, li sin proklamis reĝo de Korsiko en 1736, sed retenis la tronon nur dum kelkaj monatoj. Poste li vagadis tra Eŭropo kaj plurfoje estis enprizonigata. — S. oni elektis min reĝo de Korsiko; oni alparolis min Via Majesto, kaj nun oni apenaŭ min titolas Sinjoro. Mi stampobatigis monerojn, kaj mi ne posedas unu denaron; mi havis du ŝtatsekretariojn, kaj mi apenaŭ havas serviston; mi sidis sur trono, kaj poste dum longa tempo mi kuŝis sur pajlo en Londona malliberejo. Mi tre timas, ke ĉi tie oni same min traktos, kvankam mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.

La kvin aliaj reĝoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ĉiu el ili donacis dudek dukatojn al la reĝo Teodoro, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandido donacis al li diamanton valoran du mil dukatojn.

— Kiu do estas tiu simplulo, — ekkriis la kvin reĝoj, — kiu povas donaci — kaj efektive donacas! — centoble pli ol ĉiu el ni? Diru, sinjoro, ĉu ankaŭ vi estas reĝo?

— Ne, sinjoroj, kaj mi neniel aspiras tiun honoron.

Je la momento kiam oni detabliĝis, en la gastejo aperis kvar aliaj princaj Moŝtoj, simile perdintaj siajn ŝtatojn sekve de milito, kaj venintaj Venecion por pasigi tie la reston de l’ karnavalo; sed Kandido neniel atentis ilin. Lin plene okupis la penso pri vojaĝo al Istanbulo por trovi sian karan Kunegundon.

27. Vojaĝo de Kandido al Istanbulo

La fidela Kakambo jam aranĝis, ke la turka ŝipestro, rekondukonta sultanon Aĥmedo al Istanbulo, kunprenos Kandidon kaj Martenon. Ambaŭ sin direktis al la ŝipo, respektege sin klininte antaŭ Lia kompatinda Majesto. Survoje Kandido diris al Marteno:

— Vidu, ĵus ni vespermanĝis kun ses detronigitaj reĝoj! Kaj al unu ili mi eĉ almozdonis. Eble estas multaj aliaj princoj ankoraŭ pli malfeliĉaj. Koncerne min, mi perdis nur cent ŝafojn, kaj mi flugas en la brakojn de Kunegundo. Mia kara Marteno, ankoraŭfoje, pravas Pangloso kaj ĉio bonas.

— Tion mi deziras, — diris Marteno.

— Sed endas agnoski, — diris Kandido, — ke nia ĵusa aventuro Venecia estas tute nekredebla. Neniam oni vidis nek aŭdis, ke ses detronigitaj reĝoj kune vespermanĝus en gastejo.

— Tio estas ne pli mirinda ol la plejparto el la aferoj, kiuj nin trafis. Tre ordinare okazas, ke reĝoj perdas la tronon; kaj rilate al la honoro vespermanĝi kun ili, tio estas bagatelo neatentinda. Ne gravas, kun kiuj oni manĝas, gravas kion oni manĝas.

Apenaŭ surŝipiĝinte, Kandido tuj saltis sur la kolon de sia eksservisto, de sia amiko Kakambo.

— Diru do, — li demandis, — kion faras Kunegundo? Ĉu plu ŝi estas eksterordinare bela? Ĉu plu ŝi min amas? Kiel ŝi fartas? Ci sendube aĉetis por ŝi palacon en Istanbulo?

— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — Kunegundo lavas bovlojn sur la bordo de la Marmora maro, ĉe princo, posedanta tre malluksan vazaron; ŝi estas sklavino en la domo de eksmonarĥo nomata Rakoci’[94][94] Rákóczi Ferenc (1676–1735): hungara princo; en 1707 li ribelis kontraŭ la Aŭstria regado kaj proklamis sin reĝo de Transilvanio. Post la malvenko en 1708 li fuĝis en Pollandon, de tie li migris en Francion, kaj poste (1720) en Turkion. — S., al kiu la Granda Turko donas po tri azilajn eskudojn tage; sed pli bedaŭrinde estas, ke ŝi perdis sian belon kaj fariĝis terure malbela.

— Ĉu ŝi estas bela aŭ malbela, — diris Kandido, — mi estas honesta homo, kaj mia devo estas ami ŝin ĉiam. Sed kiel ŝi povis fali en tian mizeregon malgraŭ la kvin aŭ ses milionoj, kiujn ci kunportis?

— Nu, — diris Kakambo, — ĉu do mi ne devis doni du milionojn al sinjoro don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa, la guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni fraŭlinon Kunegundo? Ĉu brava pirato ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapo, al Meloso, al Ikario, al Samoso, al Petra, al Dardanelo, al la Marmora maro, al Uskudaro? Kunegundo kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi jam parolis, kaj mi estas sklavo de la ekssultano.

— Kiom da interkroĉitaj malfeliĉoj! — diris Kandido. — Tamen, finfine mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegundon. Tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.

Poste, sin turnante al Marteno:

— Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu la imperiestro Aĥmedo, ĉu la imperiestro Ivano, ĉu la reĝo Karlo-Edvardo, ĉu mi?

— Mi ne scias, — diris Marteno. — Necesus penetri en viajn korojn por ekscii tion.

— Aĥ, — diris Kandido, — se Pangloso ĉeestus, li tion scius kaj al ni dirus.

— Mi ne scias per kiaj pesiloj via Pangloso povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero estas milionoj da homoj centoble pli kompatindaj ol la reĝo Karlo-Edvardo, la imperiestro Ivano kaj la sultano Aĥmedo.

— Tio povas esti, — diris Kandido.

Post kelkaj tagoj oni atingis la markolon de la Nigra Maro. Kandido tre kare elaĉetis Kakambon, kaj ne perdante tempon, li kaj liaj akompanantoj sin ĵetis sur galeron por iri al la bordo de la Marmora maro serĉi Kunegundon, kiel ajn malbeliĝintan.

Inter la remistoj du punlaboruloj remis tre malbone, kaj la Levantena mastro iam-tiam skurĝis ilin per bovtendeno sur la nudajn ŝultrojn. Obeante naturan movon, Kandido rigardis ilin pli atente ol la aliajn remistojn kaj kompateme proksimiĝis al ili. Kelkaj trajtoj de iliaj misformitaj vizaĝoj ŝajnis al li iel simili Pangloson kaj tiun malfeliĉan Jezuiton, tiun baronon, la fraton de Kunegundo. La simileco lin kortuŝis kaj malgajigis.

— Ververe, — li diris al Kakambo, — se mi ne vidus pendumata majstron Pangloso, kaj se mi ne havus la malfeliĉon mortigi la baronon, mi pensus, ke ĝuste ili remadas sur ĉi tiu galero.

Aŭdante la vortojn barono kaj Pangloso, la du punlaboruloj ekkriis, senmoviĝis sur sia benko kaj lasis fali sian remilon. La Levanteno alkuris sur ilin, kaj la batoj per bovtendeno duobliĝis.

— Haltu! Haltu sinjoro, — ekkriis Kandido; — mi donos al vi tiom da mono, kiom vi postulos.

— Kio! Kandido! — diris unu el la punuloj.

— Kio! Kandido! — diris la alia.

— Ĉu tio estas sonĝo? — diris Kandido. — Ĉu mi maldormas? Ĉu mi estas en ĉi tiu galero? Ĉu tio estas la barono, kiun mi mortigis? Ĉu tio estas majstro Pangloso, kiun mi vidis pendumata?

— Tio estas ni mem, tio estas ni mem, — respondis ili.

— Ah ha! Ĉu tio estas la granda filozofo? — demandis Marteno.

— He! sinjoro ŝipestro, — diris Kandido, — kiom da mono vi postulos por elaĉeti sinjoron Tunder-ten-tronk, unu el la unuarangaj baronoj de la Imperio, kaj sinjoron Pangloso, la plej profundpensan metafizikiston el Germanio?

— Kristana hundo, — respondis la Levanteno, — ĉar ĉi tiuj du hundoj, la Kristanaj punlaboruloj estas baronoj kaj metafizikistoj, kio sendube estas altranga ofico en ilia lando, ci pagos por ili kvindek mil dukatojn.

— Vi ricevos ilin, sinjoro; veturigu min fulmorapide al Istanbulo, kaj vi tuj ricevos la monon. Ne, pli trafe: konduku min al fraŭlino Kunegundo.

Sed jam ĉe la unua propono de Kandido la Levantena mastro turnis la antaŭkilon al la urbo, kaj remigis tiel rapide, ke la galero kvazaŭ flugis kiel birdo en aero.

Kandido centfoje ĉirkaŭbrakis la baronon kaj Pangloson.

— Kiel povas esti, ke mi ne mortigis vin, mia kara barono? Kaj, mia kara Pangloso, kiel vi vivas post kiam oni vin pendumis? Kaj kial vi ambaŭ estas punlaboruloj sur galero en Turkio?

— Ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino estas en ĉi tiu lando? — demandis la barono.

— Jes, — respondis Kakambo.

— Mi do revidas mian karan Kandidon! — ekkriis Pangloso.

Kandido prezentis al ili Martenon kaj Kakambon. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn, ĉiuj parolis samtempe. La galero flugis, jam ili estis en la haveno. Oni venigis Judon, al kiu Kandido vendis por kvindek mil dukatoj diamanton, kiu valoris cent mil; la Judo ĵuris per Abrahamo, ke li ne povas pagi pli kare. Kandido tuj pagis la elaĉeton de la barono kaj de Pangloso. Ĉi tiu sin ĵetis al la piedoj de sia liberiganto kaj malsekigis ilin per larmoj; la alia dankis al li per kapsigno kaj promesis redoni ĉi tiun monon al li ĉe la unua okazo.

— Sed ĉu estas eble, ke mia fratino estas en Turkio? — li diris.

— Nenio estas pli ebla, — rediris Kakambo, — ĉar ŝi frotpurigas la vazaron ĉe iu princo Transilvania.

Oni tuj venigis du Judojn; Kandido vendis ankoraŭ kelkajn diamantojn, kaj per alia galero ili ekveturis por liberigi Kunegundon.

28. Kio okazis al Kandido, Pangloso, Marteno ktp

— Pardonon, mi denove petas, — diris Kandido al la barono; pardonon, respektinda patro, pro tio, ke mi forte trapikis vian korpon per spado.

— Ni ne plu parolu pri tio, — diris la barono. — Mi parolis iom tro akre, tion mi agnoskas; sed, ĉar vi volas scii pro kia hazardo vi min vidis galerulo, mi diros al vi, ke baldaŭ post kiam la frato apotekisto de la kolegio kuracis mian vundon, min atakis kaj forrabis Hispana taĉmenteto; oni min metis en malliberejon en Bonaero tuj post kiam mia fratino forlasis la urbon.

» Mi petis pri reiro al Romo ĉe la patron generalon de la ordeno. Tiu min nomumis kapelpastro ĉe la ambasadoro de Francio en Istanbulo. Pasis apenaŭ semajno post mia enoficigo tie, kiam ĉe la vesperiĝo mi renkontis junan iĉoglanon[95][95] İç oğlan, paĝio el kristana familio, konvertita al islamo kaj servanta en la sultana palaco. — S. tre belkorpan. Estis varmege; la junulo ekvolis sin bani, kaj mi imitis lian ekzemplon.

» Mi ne sciis, ke por Kristano estas gravega krimo kunesti tute nuda kun juna islamano. La kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonbatojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno. Mi ne povas imagi pli indignigan maljustaĵon… Tamen mi tre deziras scii, kial mia fratino estas en la kuirejo de Transilvania princo rifuĝinta ĉe la Turkoj?

— Kaj vi, mia kara Pangloso, — demandis Kandido, — kiel povas esti, ke mi vin revidas?

— Estas vere, — diris Pangloso, — ke vi vidis min pendumata. Normale oni devus min ŝtiparumi; sed vi memoras, ke kiam venis tempo min rosti, ektorentis pluvego; la tempesto estis tiom forta, ke oni ne sukcesis ekbruligi la fajron; ne povante min bruligi oni min pendumis.

» Mian korpon aĉetis ĥirurgo, li portis min en sian hejmon kaj komencis min sekci. Unue li faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto.

» Endas diri, ke ne eblas pendumi pli fuŝe ol kiel oni min pendumis. La subdiakono kiu estas ekzekutisto de la sankta Inkvizicio majstre bruligadas la homojn, sed sperto pri pendumado al li mankas: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, la nodo estis mise farita.

» Fakte, mi ankoraŭ spiris; la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, imagante, ke li sekcis la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparo. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: ŝi ektimis pli ol ŝia edzo, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurgedzinon diri al la ĥirurgo: «Mia bona, kial do vi volas sekci herezulon? Ĉu do vi ne scias, ke la diablo ĉiam estas en la korpo de tiaj homoj? Rapide mi iru serĉi pastron, por lin ekzorci.» Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj mi streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: «Kompatu min!» Fine la barbiro plikuraĝiĝis; li kunkudris mian haŭton; lia edzino min eĉ prizorgis; post du semajnoj mi povis ellitiĝi.

» La barbiro trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Malta kavaliro, kiu veturis al Venecio; sed ĉar mia mastro ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis ĉe Venecia komercisto, kaj lin mi akompanis al Istanbulo.

» Iun tagon ekkaptis min la kaprico eniri moskeon; tie estis nur maljuna imamo kaj tre bela juna bigotino preĝanta; ŝia brusto estis tute nekovrita; ŝi havis inter siaj du mamoj belan bukedon el tulipoj, rozoj, anemonoj, ranunkoloj, hiacintoj kaj aŭrikuloj; ŝi lasis fali la bukedon; ĝin mi levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Mi iom longtempe ĝin remetadis, tiel ke la imamo ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas Kristano, li vokis por helpo. Oni min kondukis al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent bastonbatojn sur la plandojn kaj min sendis sur galeron.

» Mi estis katenita ĝuste en la sama galero ĉe la sama benko kiel sinjoro barono. Estis sur tiu galero kvar junuloj el Marsejlo, kvin pastroj el Napolo, kaj du monaĥoj el Korfuo, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. Sinjoro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; dum mi pretendis, ke certe pli decas remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun iĉoglano. Ni senĉese disputis kaj ricevadis po dudek batojn per bovtendeno ĉiutage, ĝis kiam la interkroĉado de la okazoj el ĉi tiu universo vin kondukis sur nian galeron, de kie vi nin elaĉetis.

— Nu, mia kara Pangloso, — al li diris Kandido, — kiam vi estis pendumata, sekcata, tradraŝata kaj remanta, ĉu vi pensis, ke ĉio iras plej bone?

— Mi plu restas ĉe mia unua opinio, — respondis Pangloso, — ja fine mi estas filozofo. Ne konvenas, ke mi malkonfesu, ĉar Lejbnico ne povas malpravi, kaj krome, ĉar la praestablita harmonio estas la plej bela afero en la mondo, samkiel la pleno kaj la subtila materio.[96][96] La «pleno» (t.e. la neekzisto de la vakuo en la universo) kaj la «subtila materio» (t.e. materio en stato ne perceptebla per niaj sensoj) estas du hipotezoj, per kiuj Kartezio konstruis sian fizikan sistemon, kaj pri kiuj Voltero mokas, ĉar ili estas tiel malmulte pruvitaj, kiel la Lejbnica «praestablita harmonio» (france harmonie préétablie, germane prästabilierte Harmonie).

29. Kandido retrovas Kunegundon kaj la maljunulinon

Dum Kandido, la barono, Pangloso, Marteno kaj Kakambo rakontis siajn aventurojn, dum ili rezonadis pri malnecesaj kaj necesaj okazoj en ĉi tiu universo, dum ili disputis pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la malbonoj morala kaj natura, pri la libero kaj la neceso, pri la konsoloj, kiajn povas sperti remisto sur Turkia galero — ili atingis la bordon de la Marmora maro ĉe la domo de la princo de Transilvanio. La unua vidaĵo estis Kunegundo kaj la maljunulino, etendantaj sur ŝnurojn sekigendajn viŝtukojn.

Ekvidinte tion la barono paliĝis. La molkora amanto Kandido, vidante sian belan Kunegundon sunbrunigita,[97][97] Ĝis la 20ª jc la Eŭropanoj opiniis sunbrunon vulgara kaj malbela apartaĵo de plebanoj. — S. ŝiajn okulojn ruĝrandaj, la bruston platiĝinta, la vangojn sulketiĝintaj, la brakojn ruĝaj kaj skvamaj, faris tri paŝojn malantaŭen pro hororo, poste antaŭeniris pro bonkonduto. Ŝi brakumis Kandidon kaj sian fraton; oni brakumis la maljunulinon; Kandido elaĉetis ilin ambaŭ.

Apude estis malgranda farmbieno; la maljunulino proponis al Kandido ekloĝi tie ĝis kiam la tuta kompanio ekhavos ion pli bonan. Kunegundo ne sciis, ke ŝi malbeliĝis, neniu ŝin avertis pri tio: ŝi memorigis al Kandido pri liaj promesoj per tono tiom ordona, ke la bona Kandido ne aŭdacis rifuzi. Li do konigis al la barono, ke li edziĝos al lia fratino.

— Neniam mi toleros tion, — diris la barono, — nek tian malnoblon ŝiaflanke, nek tian ofendan malrespekton viaflanke; tian misfamegon oni al mi ne riproĉos, ke la infanoj de mia fratino ne povos partopreni la nobelajn asembleojn en Germanio. Ne, mia fratino povas edziniĝi nur al barono el la Imperio.

Kunegundo sin ĵetis al liaj piedoj kaj malsekigis ilin per larmoj; li restis malcedema.

— Superfrenezulo, — al li diris Kandido, — mi liberigis cin el la galero, mi elaĉetis cin kaj cian fratinon. Ŝi estis vazlavistino, ŝi estas malbela, mi degnas al ŝi edziĝi — kaj ci tamen pretendas kontraŭstari al tio! Mi denove cin mortigus, se mi obeus mian koleron.

— Ci povas denove min mortigi, — diris la barono, — sed dum mi vivas, ci ne edziĝos al mia fratino.

30. Konkludo

En la fundo de sia koro Kandido tute ne deziris edziĝi al Kunegundo. Sed la ekstrema aroganteco de la barono lin instigis plenumi la edziĝon, kaj Kunegundo tiom forte insistis, ke li ne povis rompi sian promeson. Li konsultis Pangloson, Martenon kaj la fidelan Kakambon.

Pangloso verkis belan disertacion, en kiu li pruvis, ke la barono havis neniun rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povis, laŭ ĉiuj leĝoj de la imperio, edziniĝi al Kandido morganate. Marteno rekomendis ĵeti la baronon en la maron. Kakambo konsilis redoni lin al la Levantena mastro, kiu lin denove traktu kiel punlaborulon; kaj poste per la unua konvena ŝipo resendi lin en Romon al la patro generalo. La konsilo tre plaĉis; ankaŭ la maljunulino ĝin aprobis; al Kunegundo ili diris nenion. Kun iom da mono la plano bonege prosperis, kaj oni ĝuis la plezuron trompi Jezuiton kaj puni la malhumilon de Germana barono.

Oni povus supozi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandido, edziĝinte al sia amantino kaj vivante kun la filozofo Pangloso, la filozofo Marteno, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrujo de la antikvaj Inkaoj, ĝuos plej agrablan vivon. Sed la Judoj lin tiel fraŭdis, ke restis al li nur la malgranda farmbieno; lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis kverelema kaj neeltenebla; la maljunulino kadukiĝis kaj estis eĉ pli malbonhumora ol Kunegundo. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iradis al Istanbulo por vendi legomojn, estis lacega de laboro kaj malbenadis sian sorton. Pangloson afliktis la maleblo brili en iu Germania universitato. Koncerne Martenon, li estis firme konvinkita, ke ĉie oni statas malbone; li pacience rilatis al la aferoj. Fojfoje Kandido, Marteno kaj Pangloso disputis pri metafiziko kaj moralo.

Antaŭ la fenestroj de la farmdomo ofte preterpasis ŝipoj plenaj je efendioj,[98][98] Turka titolo por ŝtatoficistoj, juristoj kaj kleruloj. paŝaoj, kadioj ekzilataj al Lemnoso, Mitileno, Erzurumo. Oni vidis veni aliajn kadiojn, paŝaojn, efendiojn, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj poste siavice estis elpelataj. Oni vidis dehakitajn kapojn, pajle remburitajn, transportatajn por prezento ĉe la Alta Pordego.[99][99] La Alta Pordego: arabdevena sinekdoĥo por la rezidejo de la Otomana registaro kaj la registaro mem (arabe Bāb-ı Ālī, de bāb = pordego kaj alī = alta). — S. Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke iun tagon la maljunulino eĉ diris:

— Mi tre dezirus scii, kio estas pli malbona, ĉu esti centfoje seksperfortata de Negraj piratoj, havi gluteon fortranĉita, esti bastonfrapata ĉe la Bulgaroj, esti aŭtodafee vipata kaj pendumata, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis — aŭ resti ĉi tie, nenion farante?

— Tio estas grava demando, — diris Kandido.

La vortoj de la maljunulino kondukis al novaj pripensoj, kaj precipe Marteno konkludis, ke la homo naskiĝas por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandido malkonsentis, sed sen ion ajn aserti. Pangloso konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke unu fojon akceptinte la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam ĝin defendas, eĉ ne plu ĝin kredante.

Unu afero plifirmigis Martenon en liaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson. Iun tagon ili vidis veni en sian farmbienon Violeton kaj fraton Levkojo, ambaŭ en plej ekstrema mizero. Tre rapide ili elspezis la tri mil piastrojn, disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, trafis en malliberejon, forkuris, kaj fine frato Levkojo fariĝis Turko.[100][100] Konvertiĝis al islamo. — L. Violeto plu ĉie praktikis sian metion, sed apenaŭ povis perlabori ion.

— Ĝuste tion mi antaŭvidis, — diris al Kandido Marteno, — ke viajn donacojn ili baldaŭ disperdos kaj falos en eĉ pli grandan mizeron. Vi havis milionojn da piastroj, vi kaj Kakambo, kaj vi ne estas pli feliĉaj ol frato Levkojo kaj Violeto.

— Ha, ha! — diris al Violeto Pangloso, — la Ĉielo mem alkondukas vin inter nin, mia kompatinda infano! Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la nazpinton, okulon kaj orelon? Kiel vi nun aspektas! He! kia estas ĉi tiu mondo!

Tiu okazaĵo instigis ilin filozofiadi pli ol kutime.

Apude loĝis tre fama derviŝo, opiniata la plej bona filozofo en Turkio; ili iris lin konsulti; parolis Pangloso, kaj li diris:

— Majstro, ni venis demandi, kial estas kreita tiom stranga animalo, kia estas la homo?

— Kial ci zorgas pri tio? — diris la derviŝo. — Ĉu tio estas cia afero?

— Sed, respektinda patro, — diris Kandido, — estas multege da terura malbono sur la tero.

— Ĉu gravas, — diris la derviŝo, — ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia sultana moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la ŝipaj musoj?

— Do kion oni faru? — demandis Pangloso.

— Silentu, — diris la derviŝo.

— Mi esperis, — diris Pangloso, — ke ni iom rezonados pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, pri la deveno de l’ malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la praestablita harmonio.

Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilia nazo.

Dum tiu interparolado, diskoniĝis la novaĵo, ke en Istanbulo oni ĵus strangolis du divanajn vezirojn[101][101] En la originalo deux vizirs du banc — probable, temas pri «du kubbe vezirleri», laŭvorte «kupolaj veziroj». «Kupolaj» sinekdoĥe signifas «divanaj», ĉar la divano kunsidis en Kubbealtı, «sub 6 kupoloj»; do, la sinekdoĥo estas samforma kaj samsignifa kiel «kabinetaj ministroj». La termino vizir du banc aperas en la «Enciklopedio». — S. kaj la muftion, kaj ke oni palisumis plurajn el iliaj amikoj. Tiu katastrofo kaŭzis grandan bruon, kiu daŭris plurajn horojn. Pangloso, Kandido kaj Marteno, revenante al sia farmbieneto, ekvidis bonan maljunulon, kiu sidis ĉe sia pordo, ĝuante malvarmeton en ombro de oranĝarboj. Pangloso, tiom scivolema, kiom rezonema, lin demandis pri la nomo de la ĵus strangolita muftio.

— Mi ne scias, — respondis la bonulo, — neniam mi konis la nomon de iu ajn muftio nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la evento, kiun vi rakontas; mi opinias, ke ĝenerale kiuj sin enmiksas en la publikajn aferojn, tiuj iafoje pereas mizere kaj laŭmerite; sed neniam mi demandas pri tio, kio okazas en Istanbulo; al mi sufiĉas, ke mi sendas tien por vendo fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kulturas.

Dirinte tiujn vortojn, li enirigis la fremdulojn en sian hejmon: du liaj filinoj kaj du liaj filoj prezentis al ili diversajn hejmfaritajn ŝorbetojn, kajmakojn[102][102] Kremo apartigita de boligita lakto. Turke kaymak, ruse каймак. — S., punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato, oranĝojn, citronojn, ananasojn, pistakojn, kafon el Mokao, ne miksitan kun kafaĉo el Batavio aŭ el la [Amerikaj] insuloj. Poste la du filinoj de la bona islamano parfumis la barbojn de Kandido, de Pangloso kaj de Marteno.

— Evidente, — diris Kandido al la Turko, — vi posedas vastan kaj bonegan bienon, ĉu?

— Nur dudek akreojn, — respondis la Turko. — Mi kulturas ilin kun miaj infanoj; la laboro forpelas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.

Dum la reveno al la farmobieno Kandido profunde pripensis la parolojn de la Turko. Li diris al Pangloso:

— Ŝajnas al mi, ke la bona maljunulo aranĝis al si situacion preferindan ol tiu de la ses reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.

— La altrangeco, — diris Pangloso, — estas tre danĝera, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj: ĉar fine Eglonon, reĝon de la Moabidoj, murdis Ehudo; Abŝalomo ekpendis je la haroj kaj estis trapikita per tri lancoj; la reĝon Nadabo, filon de Jerobeamo, mortigis Baaŝo; la reĝon Elao, Zimrio; Jehoaĥazon, Jehuo; Ataljan, Jehojada’; la reĝoj Jehojakim’, Jehojaĥin’, Cidkija’ estis sklavoj. Vi scias, kiel pereis Krezo, Astiago, Dario, Dionizio de Sirakuzo, Pirro, Perseo, Hanibalo, Jugurto, Ariovisto, Cezaro, Pompeo, Nerono, Otono, Vitelio, Domiciano, Riĉardo la 2ª de Anglio, Mario Stuarto, Karlo la 1ª, la tri Henrikoj de Francio, la imperiestro Henriko la 4ª? Vi scias…

— Mi ankaŭ scias, — diris Kandido, — ke ni devas kulturi nian ĝardenon.

— Vi pravas, — diris Pangloso. — Ĉar la enloĝigo de la homo «en la ĝardenon Edenan» okazis «por ke li prilaboradu ĝin»[103][103] Genezo, 2:15.; kio pruvas, ke la homo ne naskiĝis por ripozi.

— Ni ne rezonadu sed laboru, — diris Marteno. — Tio estas la sola maniero igi la vivon tolerebla.

La tuta malgranda societo tion alcelis; ĉiu ekaplikis siajn talentojn. La malgranda bieno multe produktis. Verdire Kunegundo estis tre malbela, sed ŝi fariĝis tre bona kukistino; Violeto brodis; la maljunulino prizorgis la tolaĵon. Eĉ frato Levkojo utilis: li iĝis tre bona lignaĵisto, kaj eĉ honestulo; kaj Pangloso fojfoje diradis al Kandido:

— Ĉiuj okazoj estas interligitaj en la plej eble bona el la mondoj: ĉar fine, se vi ne estus forpelita el bela kastelo per fortaj piedbatoj sur la postaĵon pro amo al fraŭlino Kunegundo, se vi ne spertus la Inkvizicion, se vi ne trakurus piede Amerikon, se vi ne donus fortan spadobaton al la barono, se vi ne perdus ĉiujn viajn ŝafojn el la bona lando Eldorado — vi ne manĝus ĉi tie konfititajn cedratojn kaj pistakojn.

— Tio estas bele dirita, — respondis Kandido, — sed ni kulturu nian ĝardenon.

Nomtabelo

La nomo de la kastelo Thunder-ten-tronckh ne impresas min kiel lerta ŝerco; evidente Voltero volis skribi ion nelegeblan kaj barbarecan. Tamen ĉar en ĉi tiu prilaboraĵo ĉiuj fremdaj nomoj aperas iel esperantigite, tial por kohero ankaŭ ĉi tiun nomon mi duone asimilis: Tunder-ten-tronk ja estas legebla. En germana traduko de la verko ĝia aproksimaĵo estas Donnerstrunkshausen.

Vanderdentur’ : ŝajna malasimilo estus «van der Dendur».

Mi lasas senŝanĝa la Zamenhofa-Lantian «Tuniso», kiun mi opinias pli ĝusta ol la akademia-PIVa mistransskribo «Tunizo».

AsimiliteLaŭ Lanti’Originale
AbŝalomoAbsalonAbsalon
AdamoAdamAdam
AdeodatoDieudonneDieudonné (Adeodatus)
AĥatoAkatesAchates
AĥmedoAĥmetAchmet (Ahmed)
Alta PordegoNoblega Pordosublime Porte
AmsterdamoAmsterdamAmsterdam
AndalusioAndaluzioAndalousie (Andalucía)
AriovistoAriovistusArioviste
AskanioAskaniusAscanius
AstiagoAstiagosAstyage
AtaljaAtaliaAthalie
AtlasoAtlasAtlas
AtoĉoAtoĥaAtocha
AvasenoAvacenaAvacena
Azova maroPalus-MeotidesPalus-Méotides
AzovoAzovAzof (Азов)
BaaŝoBaasaBaasa
BadaĥosoBadajozoBadajoz
BordozoBordoBordeaux
BremenoBremenBremen
BrentoBrentaBrenta
BrindizioBrindisiBrindes (Brundusium)
DamjenoDamjensDamiens
CezaroCezarCésar (Cæsar)
CiceronoCiceroCicéron (Cicero, Ciceronis)
Cidkija’SedeciasSédécias
Ĉiljaso (?)ŜilasChillas (?)
DarioDariusDarius
DiepoDiepDieppe
DioskoridoDioskoridosΔιοσκουρίδης
DomicianoDomitiusDomitien
EglonoEglonÉglon
EhudoAodAod
ElaoElaÉla
EneadoEneidoÉnéide (Æneis, Æneidos)
EneoEneasÉnée (Æneas)
ErzurumoErzerumErzeroum (Erzurum)
Freron’FreronFréron
GaetoGaietaGaïète (Gaeta, Gaieta)
HagoHagla Haye (Den Haag)
HoracioHoracoHorace (Horatius)
IkarioNikarioNicarie (Ικαρία, Νικαριά)
InkaojInkasojIncas
don-Isaĥarodon Isaĥardon Issachar
IstanbuloKonstantinoploConstantinople
IvanoIvanIvan (Иванъ)
JehoaĥazoOĥosiasOchosias
Jehojada’JoiadaJoïada
Jehojaĥin’JeĥoniasJéchonias
Jehojakim’JoaĥimJoachim
JerobeamoJeroboamJéroboam
JugurtoJugurtaJugurtha
KadisoKadizCadix (Cádiz)
KakamboKakamboCacambo
KandidoKandidCandide
Karlo-EdvardoKarl-EdvardCharles-Édouard (Charles Edward)
KaseloKaselCassel (Kassel)
KatonoKatoCaton (Cato, Catonis)
Kleron’KleronClairon
KloantoKloantCloanthe (Cloanthus)
KluencioKluentiusCluentius
Kompostelade Kompostelde Compostela
KorfuoKorfuCorfou
KrezoKrezusCrésus
KrustoKrustCroust
KunegundoKunegondCunégonde
LatenoLatinusLatinus
LebriĥoLebriksaLebrixa
LejbnicoLajbnicLeibniz
LejdenoLejdenLeyde (Leiden)
LemnosoLemnosLemnos (Λήμνος)
LepsikoLajpcigLeipsick (Leipzig)
Leŝĉinski’Leczinski(Leszczyński)
LimoLimaLima
LorenoLotaringio(Lorraine)
LuciferoLuciferLucifer
LusenoLucenaLucena
MadridoMadridMadrid
MahmudoMahmudMahmoud (Mahmud ← Muhamad)
Malsupra NormandioMalalt-NormandioBasse-Normandie
Marmora maroPropontidPropontide
MarsejloMarsejMarseille
MartenoMartenMartin
Masso-KararoMasa-KararaMassa-Carrara
MatapoMatapanMatapan (Ματαπάς)
MecenasoMecenasMecenas (Mæcenas, Mæcenatis)
MediĉoMediceaMédicis (Medici)
MeknesoMeknesMéquinez
MelosoMiloMilo (Μήλος)
MiltonoMilt’nMilton
MitilenoMitilenMytilène (Μυτιλήνη)
MoabidojMoabitojMoabites
MokaоMokaMoka
MonimoMonimMonime
MontepulĉanoMontepulcianoMontepulciano
Mulaj-IsmaeloMulej-IsmaelMulei-Ismael
NadaboNadabNadab
NapoloNapoliNaples
OtonoOtonOthon
PadovoPadovaPadoue (Padova)
PanglosoPanglosPangloss
PerigordoPerigordioPérigord
PerseoPerseisPersée
PeruoPeruvioPérou
PirroPirhosPyrrhus (Πύρρος)
PisaroPizaroPizarro
PlatonoPlatoPlaton (Πλάτων)
PokozorgoPokokurantPococurante
PompeoPompejoPompée
PortsmutoPortsmtPortsmouth
RabirioRabiriusRabirius
RablezoRableRabelais
Rakoci’RagockiRagotski (Rákóczi)
RalfoRalfRalph
RigoRigaRiga
RobekoRobekRobeck
RolioRaliRaleigh
RostokoRostokRostock
RoterdamoRoterdamRotterdam
RupilioPupilusPupilus (Rupilius)
RusooRousseau
SaleoSaleSalé
SamosoSamosSamos (Σάμος)
Sankta-MarceloSankta-MarsoSaint-Marceau, Saint-Marcel
SeŭtoCeŭtaCeuta (arabe Sebta)
SieramorenoSiera-MorenaSiera Morena
SirakuzoSirakuzeSyracuse
SocinoSocinlat. Socinus, it. Sozzini
StanislavoStanislas(Stanisław)
SurinamoSurinamSurinam (Suriname)
TetuanoTetuanTétuan
TrevuoTrevuTrévoux
TripoloTripolisoTripoli
TrojoIljonTroie
TukumanoTukumanTucumán
UskudaroSkutariScutari (Üsküdar)
UtreĥtoUtreĥtUtrecht
VenecioVenezioVenise (Venezia)
VeneroVenusoVenus (Venus, Veneris)
VergilioVirgiloVirgile (Vergilius)
VezeroVeserWeser
VezuvioVezuvoVésuve (Vesuvio)
VioletoPaketPaquette
VismaroVismarVismar (Wismar)
VitelioViteljoVitellius
VolteroVolterVoltaire
ZimrioZambriZambri