Notoj aspektologiaj

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2017-07-06

Versio nuna: 2019-02-15


Aspektologio (ruse аспектология) estas relative juna branĉo de lingvoscienco, kaj ĝia terminaro restas konfuza. En ĉi tiu studaĵo mi provos skizi la bazajn nociojn aspektologiajn kaj ilian manifestiĝon en Esperanto.

La terminon aspektologio mi uzos laŭ la rusa tradicio, kiel fakon studantan kaj la aspektojn proprasencajn (kiaj ekzistas en la lingvoj slavaj), kaj fenomenojn parencajn, proksimfunkciajn, kune kun la teorioj priskribantaj tiujn analogaĵojn. Supernocie por tiaj parencaj fenomenoj kaj la proprasencaj aspektoj mi uzos la terminon aspektualo.

Zamenhofo ne klare konceptis aspektualojn, sed li havis fortan intuicion pri ili; simile li kreis la leksikon de Esperanto sen formuli la teorion pri radikkarakteroj, tamen li intuicie anticipis ĝiajn regulojn. Per ĉi tiuj notoj mi volas eksplicitigi tiun aspektosistemon.

La ĉefa ideo de ĉi tiu studaĵo estas tre simpla (ĝi estas resumita ĉi tie en la Konkludo); tamen ties zorga pritrakto postulas multe da flankaj konsideroj, kiuj povas fortimigi la leganton. Tial mi rekomendas unue legi maldetalan prezenton, transsaltante pecojn markitajn kiel detaloj per tiel aspektanta resumo:

(Alklaku por baskule malfermi/fermi la detalon)

Ĉi tiel aspektas teksto de detalo.

Por la oportuno de supraĵa tralego mi devus prezenti la detalojn en stato fermita (kaj malfermebla laŭ via bonvolo); bedaŭtinde, tiam la referencoj kondukantaj en la fermitajn partojn ne funkcius. Tial la partoj entenantaj la celon de tiaj referencoj aperas en la stato «komence malfermita»; alklakante ilian resumon vi povas ilin fermi por oportune transsalti tian detalon.


Enhavtabelo

Kelkaj terminoj ĝeneralaj
Aspektualoj
Taksiso
Profilo (Aktionsart)
Profiloj araj
La termino «profilo»
Konsisto (rezulto kaj daŭro)
Konsisto kaj afiksado
Verboj hibridaj
Aspekto
Kulmino estkiel farpunkto
La verboj momentaj
La perfektivo bloka; tuteco
La aspekto kaj la stato
Manieroj esprimi aspekton
La as-tenso
La aspektoj is-tensaj
La kompleksaj tensoj kaj la participoj
Aspektoj en futuro
La pasivo
La pasivo perfektiva
La logiko de la Zamenhofa pasivo
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata
Konklude pri la pasivo
Interrliato de la aspektualoj
Aspekto kaj taksiso
Konsisto, profilo kaj aspekto
Problemoj, esceptoj, malregulaĵoj
Kvazaŭperfektivo de daŭrverboj
Kromefiko de daŭrverba faro
Hezitoj konsistaj
Verboj heterogenaj
La verbo «fari»
Mensaj faroj
Perceptaj verboj
Kredi kaj ekkredi
La us-modo
Sinsekvo de tensoj
Pri la aspektoj en la fontaj nacilingvoj
France
Tensoj kaj frazaĵoj
«L’infinitif passé»
«La feino»
Angle
La angla perfektumo
Germane
Ruse kaj pole
La aspekto kaj la artikolo
Lingvoj judaj
Realaj ekzemploj
Noto pri historio de aspektologiaj studoj
Konkludo
kial tiom da hibridoj en la franca?
Referencoj kaj mallongigoj
Glosaro
Notoj

Kelkaj terminoj ĝeneralaj

«La verbo estas vorto esprimanta agon aŭ staton atribuitan al ia subjekto» [PAG, §93].

Mi uzos la terminon faro por paroli tia agostato, kiujn esprimas verbo. Oni povus obĵeti, ke faro estas speco de ago; tamen la demando «Kion vi faris?» estas la plej ĝenerala maniero demandi pri la verboj, kaj la respondo egale bone povas esti agverbo: «Mi verkis artikolon», aŭ statverbo: «Mi dormis», aŭ eĉ «Mi malsanis». (Cetere, ŝajnas, ke anglalingve similsence estas uzata la parenca vorto fact.)

Verbotempo estas «Fleksio de verbo montranta, ke la priparolata ago estas estanta (prezenco, finaĵo -as), pasinta (preterito, finaĵo -is) aŭ venonta (futuro, finaĵo -os)» [PV, «tempo.6»].

Ĉi tiu difino el PV estas iom naiva kaj celanta speciale Esperanton (ekz‑e angle la futuro estas verbotempo kompleksa, ne esprimebla per nura fleksio). Ĝi tamen estas atentinda, ĉar ĝi tre klare esprimas la koncepton de multaj esperantistoj (kaj probable ankaŭ de Z).

Laŭ la PV‑a difino en (ekz‑e) indikativo devus esti ekzakte 3 verbotempoj; sed ni scias, ke en la lingvoj okcidentaj estas po pluraj indikativaj preteritoj, futuroj ktp. Tio, kio distingas tiujn preteritojn (futurojn, prezencojn) estas ĝuste la aspektualoj. La aspektualojn mi priskribos en la sekva sekcio, sed jam nun utilas enkonduki la terminon tenso: ĝi estas tempo+aspektualo.4

La terminon preterit²o mi uzos supernocie, samkiel NPIV («Λ Tenso, uzata kiam oni esprimiĝas post la aludata procezo»); ekz‑e is-tenso, aoristo, imperfekto, perfektumo estas preteritoj.

Aspektualoj

Unue mi parolu pri tiuj aspektualoj, kiuj ne estas aspektoj (kvankam ili ofte estas esprimataj per aspekto).

Taksiso

Taksiso2 karakterizas iun rakontatan faron rilate al alia rakontata faro. La okcidentaj gramatikistoj ial speciale atentas apartan subspecon de taksiso, la «sinsekvon de tensoj» (latine consecutio temporum); tamen taksiso estas nocio multe pli ĝenerala: ĝi atentas ne nur linian vicon, sed ankaŭ, ekz‑e, enkadrigon (unu faro okazas en la kadro, sur la fono de alia faro); kaj ĝi havas ne nur tensan esprimon.

Ekz‑e en la latina Veni, vidi, vici (Mi venis, ekvidis, venkis) la taksiso estas linia ĉeno da okazaĵoj sen speciala gramatika markilo. Simile en la Proverbaro: «Dio donis, Dio prenis». Taksiso kadra (samtempa): «En la parko promenante ni parolas Esperante».

Profilo (Aktionsart)

La fakuloj konas ĉi tiun nocion sub la germanlingva termino Aktionsart.

La germana termino estas ne tute trafa, temas ne nur pri karaktero de faro (de ago), sed pri ties prezentomaniero: kiu(j)n fazo(j)n oni celas. Ekz‑e oni povas apartigi la komencan fazon — ekparoli, ekkanti:

komenco↓
       /¨¨¨¨¨¨¨¨¨ plua parolado (ignorata)
······☼···································► t

aŭ la finan fazon – finmanĝi, finskribi:

      fino↓
¨¨¨¨¨¨¨¨¨\
··········☼········► t

aŭ faron ripetan — vizitadi, diradi:

   /¯¯\    /¯¯\   /¯¯\
························► t

Eblas kombino de tiaj profiloj, ekz‑e de la profiloj momenta (ekrigardi = ĵeti rigardon) kaj ripeta:

kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton
[La Batalo, Parto 2ª]

   /\    /\   /\
···················► t

Profiloj araj

En Esperanto la sufikso -ad- servas, interalie, por esprimi kelkajn arajn farojn. Tia faro estas aro da pluraj tempe aŭ space ripetataj faroj komponantaj. Ekz‑e

Komplemente al la obla profilo menciindas la era profilo (semelfaktivo), esprimanta unuopan eron de obla faro; Z esprimis ĝin per ek-, ekz‑e ektremi, ekspiri, ekbrili… Bedaŭrinde, tio tre ĝene kolizias kun la profilo komenca: ĉu ektremi signifas вздрогнул (…) aŭ задрожал (…)? Pro la evidenta analogio kun neĝo — neĝero, sablo — sablero, programo — programero ktp mi en mia traduko de La majstro kaj Margarita proponis uzi tiucele la sufikson -er: tremeri, rideri ktp (kp вздрогНУть, хохотНУть), kaj tiu propono trovis imitantojn.

En la okcidentaj lingvoj la parojn opa/era ofte esprimas verboj hibridaj (pli detale vd en tiutema sekcio), kiuj konfuzas la du profilojn (angle kick = piedbati/piedbatadi, wink = palepbrumi/palepbrumadi; france cligner = palepbrumi/palepbrumadi; tousser = tusi/tusadi, suter = salti/saltadi). Tiun konfuzon ni vidas ankaŭ en la moderna Esperanto: bati povas signifi unuopan ektuŝon — sed ankaŭ oblan batadon (kp ĉe Z: «[la junaj cikonioj] batadis unu la alian per la flugiloj» [Fabeloj-4, «Filino de la marĉa reĝo»]). NPIV donas ankaŭ diversajn oblajn ekzemplojn (bati tapiŝon, bati la takton, la horloĝo ĵus batis la kvaran). Rezultas malkohero inter la signifoj de la verbo kaj substantivo: la nombrebla substantivo bato neniam signifas agon oblan: «tri batoj» estas tri disaj, apartaj faroj; oni ne povas simile diri «tri tremoj» celante 3 ektremojn/tremerojn; la NPIV-a «kiom da pulsobatoj en minuto?» signifas «kiom da pulseroj en minuto?».

La termino «profilo»

(Legi pri la termino «profilo»)

Mi jam diris, kial mi opinias la germanan terminon Aktionsart (kaj sekve ankaŭ ties paŭsaĵon agospeco) maltrafaj. Mi ne konsentas kun la populara opinio ke ĝi prezentas «objektivan formon de verba eldiro» [Brosch]. Mi preferus diri, ke ĝi karakterizas eksteran formon de verba eldiro, ĝian konturon (kaj tio proksimas al profilo) — sed la parolanto ja elektas, ĉu li parolas pri la komenca fazo de la faro (inĥoativo: «ŝi ekkantis»), aŭ pri meza (ŝi kantis), aŭ pri la fina (ŝi finkantis, ili satmanĝis) — kaj eĉ pli subjektive pri la diferenco inter manĝegi kaj manĝeti.

Iuj aŭtoroj uzas la terminon akcionalo [Brosch] aŭ ties nacilingvan varianton. Supozeble ĉar ĝi aludas la fake konatan terminon Aktionsart. Tamen ĝi iom misgvide sugestas la ideon pri «ageco» (actional perfect, actional passive — kp Vorgangspassiv) kontraste al «stateco» (statal passive = Zustandspassiv). Mi opinias, ke la lingvoscienca terminaro bezonas novajn radikojn por pligrandigi «genan diversecon» kaj eviti degeneron.

Espereble la ĉi-supraj grafikaĵoj sufiĉas por kompreni, kial mi elektis la teĥnikan terminon profilo. Laŭ NPIV,

profil¹o
  1. […]
  2. Ⓣ Desegno de la vertikala sekco de konstruo, fortikaĵo, aŭtomobilo, maŝino ks, por montri la relativan dikecon de la septoj, la internan dispozicion kc.
  3. Ⓣ Formo de la sekco de modluro, relo ks: L-profilo, T-profilo (de relo); kvaronronda, kvaronkava profilo (de modluro).
  4. [GEOG] Desegno de la vertikala (laŭlonga, laŭlarĝa) sekco de rivero: laŭlarĝa (transversa), laŭlonga, ekvilibra profilo.
  5. [GEOD] Desegno de la vertikala sekco de topografia surfaco: topografia profilo estas la prepara etapo al geologia sekco.

Iuj aŭtoroj uzas la terminon «leksika aspekto» — unuj en la senco de nia «profilo», aliaj en la senco nia «konsisto». Ĉiel ajn ĝi estas maltaŭga: en la lingvoj slavaj ĉiuj aspektoj estas eco leksika, kaj ili estas aparta nocio, diferenca disde tiuj du.

Konsisto (rezulto kaj daŭro)

Laŭ PAG (§24), la verbo «esprimas ideon pri ago aŭ stato, rigardatan plenumata de iu aŭ io: oscedas, dormu, kanti». Kaj laŭ PMEG, «Verbo montras faradon de ago aŭ estadon en stato».

Ĉi tiuj difinoj atentas distingadon inter agverboj (ekz‑e «la kato manĝas») kaj statverboj (ekz‑e «la knabo kuŝas»), la distingo kiu malmulte nin interesas en ĉi tiu studaĵo; ĉi tie pli gravas, ke ambaŭ difinoj atentas nur la daŭran, procezan komponanton de la verbosignifoj; sed iuj verboj posedas krome ian rezultan signifon.

La semantiko de tiaj verboj entenas la ideon pri fina punkto, kulmino rezulto, imanenta limo al kiu evoluas la faro, kaj kies atingo malebligas daŭrigon de la faro. Ekz‑e

Ĉi-sube tian imanentan limon mi nomos limeso (pruntante terminon matematikan) por pli klare distingigi ĝin disde limo ekstera, trudita per iu kroma cirkonstanco.

De kiam en la normala evoluo de tiaverba faro ĝi atingas sian limeson, oni povas diri, ke la faro «plenumiĝis», ke ĝi «okazis». Ekz‑e por formanĝi, malvesti, sekigi, elĉerpi, preni tia finpunkto estas plena konsumiĝo de la «materialo»; por koncipi, halti, naski, morti la logika limo estas statŝanĝo, apartiĝo de la ido aŭ ĉeso de vivado. Laŭ la tradicio de PAG tiajn limeshavajn verbojn ni nomas rezultverboj (ruse предельный глагол, angle telic verb); kaj la verbojn kies semantiko ne inkludas limeson, daŭrverboj (ruse непредельные глаголы, angle atelic verbs). Ekz‑e la verboj ami, bedaŭri, dormi, pezi, seksumi, silenti, vivi, manĝi, teni… kaj ĉiuj statverboj (esti, ĝoji, stari, malsani…) estas daŭrverboj. Jen kelkaj kontrastaj paroj:

Daŭra Rezulta
iri veni
preni teni
havi akiri
batali venki
heziti elekti
serĉi trovi
paroli diri
agonii morti
esti iĝi

Ĉi tiu disdivido de la verboj estas unu el la lingvaj universalaĵoj, kiujn nacilingve la lingvstoj kutime nomas per derivaĵo de la nomo de la unua speco (ruse предельность = «limeco», angle telicityboundedness) — do, homonime3 al la «rezulteco», kiu propre estas nur parto, unu el la du valoroj de la kategorio. Mi serĉis supernocion simetrie neŭtralan, kaj nomos ĉi tiun kategorion konsisto: semantiko de verbo estas kombino de 2 komponantoj (semantemoj) — daŭra (proceza) kaj limesa (rezulta):

  1. esti, vivi, flui, serĉi estas verboj daŭraj kaj senrezultaj;
  2. trovi, preni estas verboj rezultaj kaj sendaŭraj.
  3. veni, diri, estingi kombinas rezulton kaj daŭron.

Por niaj celoj gravos nur enesto aŭ malesto de la komponanto limesa; t.e. ambaŭ konsistoj (2) kaj (3) estas rezultverboj.

La konsisto grave rolas en la difino kaj esprimado de aspektoj, kiel ni vidos en tiunoma sekcio. Per la aspekto ĝi influas ankaŭ la taksison, kiel ni vidos en la subsekcio tujsekva.

La konsisto malhavas formalajn gramatikajn markilojn (kp la simplajn verbojn iri kaj veni kiuj havas malsamajn konsistojn), ĝi estas trajto leksika-semantika kiun oni devus speciale marki en bonaj vortaroj (kiel oni markas nenombreblajn substantivojn en multaj vortaroj: fish … 2 [U] the flesh of fish eaten as food). Tamen en la tujsekva subsekcio ni vidos, ke afiksado povas influi la konsiston de derivaĵo.

Kompreneble ĉio en nia vivo havas siajn limojn; la daŭrverboj estas senlimaj tiusence, ke la semantiko de la verbo tiajn limojn malatentas, kaj se oni ilin mencias, ili aperas kiel ioj eksteraj, ne ŝuldataj al tiu semantiko (samkiel la formo de akvo en vazo ne apartenas al la akvo mem). En «li volis vivi kaj morti en Jerusalemo» la vivado kaj morto aperas kiel du disaj deziroj, ili estas ligitaj ne lingve, sed per nia eksterlingva scio. Oni povas kombini ilin lingve per ekz‑e «li volis travivi la reston de siaj tagoj en Jerusalemo» — logike egala, tiu melankolia frazo emocie impresas tute alie ol la unua.

Konsisto kaj afiksado

Ni jam vidis (ĉe la Profiloj araj) ekzemplojn pri tio, kiel afiksoj povas doni al derivaĵo alian profilon ol tiu de la bazo. Ŝanĝo de profilo ofte ŝanĝas ankaŭ la konsiston. Precipe atentindas la prefiksado de daŭrverboj, kiuj kun alcela prefikso iĝas rezultaj: iri (daŭra senrezulta) → aliri, eniri, transiri, suriri, ĝisiri… Cetere, la rezulto ne nepre estas movo alcela — statŝanĝa rezulto povas konsisti en malapero de la subjekto (foriri, deiri, eliri) aŭ objekto (formovi, formanĝi):

— Ĉu vi donis freŝan akvon al la or-fisoj?
— Ne, sinjorino. Ili ankoraŭ ne fortrinkis la akvon, kiun ili jam havas.
[Steps, §795, p. 169]

Tia rezultigo ofte kondukas al duobligo de la prepozicia vortero, kiu aperas unue kiel prefikso, kaj due kiel prepozicio:

Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron [FE §31].

Ĉi tiu ripeto iom ĝenas, kaj por ĝin eviti oni iam povas uzi akuzativon celan (eniri ĉambron); iuj esperantistoj emas forigi la rezultigan prefikson, ne konsciante, ke tio povas ŝanĝi la signifon de la frazo. Kp:

Kiam ni iris en ŝian ĉambron, ŝi min kisis. (1)
Kiam ni eniris ŝian ĉambron, ŝi min kisis. (2)

(1) okazis survoje al ŝia ĉambro, ekster ĝi; (2) okŝzis ene. Pri tio mi parolos en la sekcio «Aspekto kaj taksiso». (Jen analogiaj elzemploj, pruve ke tia diferenco ne estas mia elpensaĵo: «Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la saĝecon de Salomono (…) kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo» [2Kron 9:3–4] — «Kiam mi eniris, ĉiuj eksilentis» [Mary].)

Simila duobliĝo okazas en la lingvoj slavaj; ankaŭ en la lingvoj okcidentaj ĝi ekzistas, kvankam kaŝite, en multaj latinaĵoj: “To exit from this page, press the return key” (exit = {ex «el»} + {it «[li] iras»}: exit ex urbe ktp).

Tamen ne ĉiuj prefiksoj perfektivigas.

Iuj prefiksoj ne indikas limon, sed permutas aliajn signiferojn aŭ gramatikilojn; ekz‑e interparoli estas same senrezulta, kiel konversacii kaj paroli; malhavi, malesti, malami, maldormi, kunlabori estas same senrezultaj, kiel havi, esti, ami, dormi, labori ktp. Ankaŭ la intenso-sufiksoj -et, -eg logike ne devas ŝanĝi la konsiston (ili estas «diafanaj», laŭ la esprimmaniero de PAG). Kaj eĉ lokaj prepozicioj prefikse uzataj ne nepre indikas celon (kiel en eniri) — ili povas indiki statan pozicion (kiel en enteni, enhavi), kaj ĉe tia uzo baza daŭrverbo restas senrezulta kaj daŭra.

La sufiksoj -ig, -iĝ ĉefsence indikas transiron en la staton indikitan per la bazo, kaj tial en Esperanto (diference de la rusa!) ili kutime estas rezultverboj: sekigi, sekiĝi; kunigi, kuniĝi; sigigi, sidiĝi.

Tamen tio ne koncernas la okazojn, kiam -iĝ funkcias kiel nura maltransitivigilo:

Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis {= veturis, daŭrverbo} tre rapide [Marta]
… diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis {= staris, daŭrverbo} apud ili [Fabeloj-1, Fajrilo]
Tero turniĝas {= rotacias, daŭrverbo} ĉirkaŭ sia akso [NPIV]

Kp kun la uzoj rektasencaj, statŝanĝe rezultaj:

Kaj li serĉis; … kaj la pokalo troviĝis {= iĝis trovita, rezultverbo} en la sako de Benjamen [Gen 44:12]
Klaro salutis per la kapo kelkajn laborantinojn, … poste ŝi turniĝis al la tablo [Marta]

Kombinitaj profiloj

Ĉi-supre ni jam vidis kombinon de du kontraŭaj afiksoj profilaj en la vorto ekrigardadis; jen alia tia ekzemplo:

Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo
Kaj kun ĉevalo sia elfaradis
Li tiel miregindajn artifikojn,
Ke oni povus pensi, ke li mem
Prezentas vivan parton de l’ ĉevalo. [Hamleto]

Formale kombino de tiaj afiksoj ŝajnas ambigua, oni ja povas dumaniere ĝin analizi:

  1. (el/far)ad/is, (ek/rigard)ad/is = ado de rezulverboj
  2. el(far/ad)/is, ek(rigard/ad)/is = rezulto aŭ komenco de ado.

Evidente, en ambaŭ realaj ekzemploj validas la analizo (1). Mi supozas, ke eblas formuli la regulon, ke en kombino de prefikso kaj la sufikso -ad la sufikso estas la laste aplikata (la prefikso ligas pli forte, havas pli altan prioritaton).4

Verboj hibridaj

Ofte unu saman agadon oni povas priskribi per verbo rezulta aŭ per verbo daŭra. Ekz‑e la paro serĉi (daŭrverbo) kaj trovi (rezultverbo); samsituacian uzon oni povas vidi en la kutima formulo de tasko en matematika ekzerco:

(Tia interŝanĝeblo ekzistas en la lingvoj franca kaj germana5; ruse en tia taska formulo eblas nepre nur la rezultverbo trovu. Alie rusa lernanto, kiu dum kelka tempo sensukcese serĉis la solvojn, sed neniun trovis, opinius, ke la postulo serĉu ilin ja estas plenumita.)

Simila paro estas paroli (daŭrverbo) kaj diri (rezultverbo). Ankaŭ ĉi-okaze, ili povas aperi samcele, ekz‑e

Parolu! Diru! Restu kaj respondu! [Hamleto]

sed oni ankaŭ povas kontrastigi ilin: «Li longe parolis, sed nenion diris».

Atentindas, ke por tute analogiaj faroj rilataj al informado: skribi, murmuri, krii, informi — tiaj paroj en Esperanto kaj en la okcidentaj lingvoj ne ekzistas. Kp

Laŭ PAG, §110:

4. Ekzistas fine ankaŭ verboj hibridaj, kiujn oni povas rigardi preskaŭ egale kiel verbojn de daŭro sen rezulto aŭ verbojn de rezulto sen daŭro; ekzemple okupi povas signifi: preni en posedon (rezult-verbo: la rezulto estas la posedo), sed ankaŭ teni en posedo (daŭr-verbo).

Kp:

Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis (= prenis) la valon [1Kron, 14:13];

la bieno okupas 10 hektarojn [PIV].

Tiaj verboj estas ekz‑e: aboni, ĉirkaŭi, determini, fari, interesi, karakterizi, konservi, lui, prezenti ravi, reprezenti, supozi, ŝirmi.

Kiel ĉia ambiguaĵo, hibridaj verboj estas difekto de la lingvo. Ni ilustru tion per ekzemplo.

La verbo konservi povas aperi kiel daŭrverbo kun la signifo «teni sendifekta» («nia historio estas konservata en fotoalbumoj kaj paperujoj» [LOdE]) — aŭ, kiel rezultverbo, ĝi signifas «prepari por sendifekta tenado», do kiel supernocio por «registri» (konservi dosieron = to save a file), «pekli», «fumaĵi» ktp:

mumi¹o. Kadavro, konservita per balzamaj procedoj… [NPIV];

… la fermoplaton oni metas super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro. Konservita—forgesita!» [Fabeloj-3, «Muta libro»]

Sinjorino: Mi konstante perdas la harojn. Kion fari, por ilin konservi?
Amikino: Metu ilin en skatolon. [Steps, §506]

Tia hibrideco ofte estas ĝena; ekz‑e la difino de memori en la PIV-oj estas fuŝa:

* memor/i (tr) konservi en la menso la perceptojn antaŭe ricevitajn…

ĉar formale ĝi allasas la signifon de memorfiksi (angle memorize, ruse запомнить), kiun memori ne havas.

Aspekto

Aspekto estas la plej malacila verbokategorio por la okcidentanoj. Ekz‑e la difino en PIV1 estas tute fuŝa:

aspekt¹o
  1. Λ Konjugacia formo, per kiu iaj lingvoj esprimas la manieron, kiel oni rigardas aŭ prezentas agon, ĉu kiel komenciĝantan, daŭrantan aŭ nedaŭrantan, ripetiĝantan aŭ finitan: la kategorio de la aspekto estas propraĵo de la slavaj lingvoj.

Unue, la aspekto ne estas «konjugacia formo». Kvankam iuj lingvoj okcidentaj esprimas aspektualojn per tensoj, tio tamen ne estas esenca trajto de la koncepto; interalie, en la lingvoj slavaj aspekto estas leksika eco de verbo.

Due, la ekzemploj pri la prezentomaniero (komenco, ripetiĝo, fino…) ilustras ne aspektojn, sed profilojn (tre kutima konfuzo en la malnovaj gramatikoj).

NPIV forigis la unuan eraron, dum al la dua ĝi aldonis trajtojn konsistajn (la «limojn»; menciindas, ke la rusa termino por konsisto estas «limeco»):

aspekt¹o
  1. Λ Gramatika kategorio, per kiu la lingvoj esprimas la manieron, kiel oni prezentas procezon, ĉu kun limoj (komenco, fino, rezulto…), ĉu sen limoj (daŭro, ripeto…): la kategorio de la aspekto en la verba sistemo estas karakterizaĵo de la slavaj lingvoj.

(Ĉi tiu difino prave sugestas, ke ne nur verboj povas esprimi aspekton; tamen ĉi tie nin interesas la aspektoj verbaj.)

Priskribante la verban konsiston ni vidis, ke la rezultverboj havas du komponantojn:

Uzante rezultverbon oni ofte celas la plenumiĝon, la atingon de la limeso. Tiam la verbo aperas en la perfektiva aspekto. Ekz‑e «Lia filo mortis kaj estas nun malviva» [FE §31].

Tamen iam oni preferas paroli pri la «prepara», daŭra fazo. Tiam la verbo aperas en la malperfektiva aspekto. Ekz‑e:

En Thule reĝo tronis
fidela ĝis la fin’.
Mortante al li donis
orpokalon amatin’. [Goeto-Kaloĉajo]

Ĉi tie la mortado de la amatino estas fona procezo, kiu jam komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis (en la rakonta tempo de la epizodo).

La daŭrverboj limeson malhavas — kaj tial proprasence ili esprimas malperfektivan aspekton.

Kulmino estkiel farpunkto

Uzante perfektivon oni reduktas, «kunvolvas», «kondensas», prezentas la faron per unu punkto aŭ bloko. Akuŝado aŭ agonio povas daŭri longe, plurajn horojn; sed se oni parolas pri «mortohoro» aŭ «naskiĝhoro», tiam temas pri la momento de la plenumiĝo. Simile, se oni vidas daton sur frontono de domo, kutime tio estas la jaro kiam oni finis la konstruadon.

La verboj momentaj

Verboj esprimantaj momentan faron ne nepre estas rezultaj, sed ili ja estas sendaŭraj. Oni konceptas ilin kiel unupunktajn, kaj per tio ili similas la verbojn perfektivajn; tial oni traktas ilin kiel perefektivajn.

Psiĥologie ne malveras ankaŭ la inversa asociaĵo: la volvitaj faroj perfektivaj, reduktitaj al la atingopunkto, ignoras la daŭron; la tri latinaj perfektumoj en «Veni, vidi, vici» impresas tiel impete ne nur pro la aliteracio, sed ankaŭ pro sia signifo perfektiva. Tial en la gramatiko de la sumera lingvo la perfektivo estas nomata «rapida aspekto», kaj la malperfektivo, «malrapida aspekto».

La perfektivo bloka; tuteco

Tamen iam perfektivo volviĝas ne en punkton, sed en fermitan «blokon», do en sumon «faro + rezulto», ekz‑e

Dio kreis la mondon en ses tagoj

(la mondo estas kreita — la rezulta komponanto; la kreado okupis 6 tagojn — la daŭra parto).

Kvankam tia perfektiva faro ja posedas daŭron, tamen tiun daŭron oni rigardas bloke, el ekstere. Male, la daŭron malperfektivan oni rigardas el interne, el la mezo de la procezo:

Kiam Dio estis kreanta la mondon, ial li vin ne konsultis.

Perfektivo resumas la tutan faron, el ekstere oni povas vidi la tutan blokon; oni nomas tion la tuteco (ruse целостность, france la totalité) de la perfektivo. En la malperfektivo oni rigardas el interne, kaj la kompletan tuton oni ne vidas.

La aspekto kaj la stato

Oni scias, ke la statverboj tre proksimas al la adjektivoj (aŭ adverboj):

A kaj B estas egalaj. — A egalas al B.

Ĉi tio estas tre grava. — Ĉi tio estas tre gravas.

Li ankoraŭ estis viva. — Li ankoraŭ vivis.

En ĉi tiuj ekzemploj la daŭraj kaj malperfektivaj verboj esprimas la staton dum sia faro. Kontraste al tio, verboj perfektivaj ofte esprimas la staton postfaran, ekz‑e:

Lia filo mortis kaj estas nun malviva [FE §31].

Spektante anglajn detektivaĵojn mi fojon post fojo aŭdas, ke la angla konstato “She’s dead” (= ŝi estas malviva) en la rusa traduko iĝas «Она умерла» (= «ŝi mortis», perfektiva). La samon mi vidas en la Zamenhofa traduko de «La batalo de l’ vivo»:

“Grace!” He caught her in his arms. “What is it? Is she dead?” [Dickens]
„Grace!“ Er hielt sie mit den Armen auf. „Was giebt’s? Ist sie totd?“ [Jul. Seybt]
«Grace!» Li retenis ŝin per la brakoj. «Kio estas? Ĉu ŝi mortis?» [Z].

Kp du dialogojn:

— Ĉu s-ro NN estas hejme?
— Ne, li foriris.

(Oni demandas pri stato; la respondo per perfektivo esprimas la staton postfaran.)

— Ĉu s-ro NN estas hejme?
— Ne, li promenas en la parko.

(La respondo malperfektiva esprimas la staton dumfraran.)

Manieroj esprimi aspekton

Ĉi-supre mi prezentis la aspekton kiel kategorion logika-semantikan, sen paroli pri tio, kiel oni ĝin esprimas. Kvankam interpreto de ĉiu frazo en ĉia ajn lingvo postulas aspektan kvalifikon de ĝiaj verboj, tamen la lingvoj esprimas la aspektojn en tre diversaj manieroj — aŭ neniel esprimas ilin, en espero ke la aŭskultanto iel divenos.

Tio estas tre simila al la situacio pri la determino kaj artikolado. Multaj lingvoj malhavas artikolojn — tamen tutcerte la parolantoj de la senartikolaj lingvoj scipovas kompreni, kian determinon de substantivoj celas la parolanto (vd en mia studaĵo «La artikolo»).

La as-tenso

Ĉi tiun subsekcion mi kompilis el citaĵoj el la Kaloĉaja verko «Vojaĝo inter la tempoj»6. Kaloĉajo uzas alian, malpli distingivan terminaron; tial en kelkaj lokoj liaj terminoj aperas trastrekite kaj sekvate de terminoj uzataj en ci tiu studaĵo.

Maldetale, la ĉeftezo de ĉi tiu fragmento konsistas en tio, ke la as-tenso esprimas ne «tempon», sed la malperfektivan aspekton. Se vi deziras vidi la argumentadon de Kaloĉajo, malfermu la pecon.

(Legi ekstrakton el la «Vojaĝo»)

(——— Komenco de la peco Kaloĉaja ———)

… {prezenca ago as-tensa faro} estas tiu, kiu enhavas preteriton, do jam estas komencita, kaj enhavas ankaŭ futuron, do ankoraŭ ne estas finita…

La {prezenco as-tenso} do ne estas tempo, sed aspekto: aspekto de komenciteco-nefiniteco.

Nun ni prenu la verbojn serĉi kaj trovi. Ili estas «kompletiga paro»: la {imperfektiva daŭra} serĉi esprimas nur la agadon, la {perfektiva rezulta} trovi nur la pozitivan rezulton de la serĉa agado.

Do, iu perdis sian ŝlosilon kaj decidis, ke li ĝin serĉos. Ni supozu, ke li ĉiam ankaŭ diris, kion li faras.

Antaŭe li diris: mi serĉos kaj trovos la ŝlosilon.

Poste li komencis serĉi kaj serĉis, ni diru, dek minutojn. Tiam li diris: mi serĉas kaj trovos la ŝlosilon. Sed kion signifas: mi serĉas? Jenon: mi serĉis ĝis nun kaj serĉos plu. Li povus diri anstataŭ serĉas ankaŭ serĉis-serĉos, ĉar, kiel ni vidis, prezenco = preterito + futuro.

Fine li trovis la ŝlosilon, kaj en tiu momento, kompreneble, li ĉesis plu serĉi. Li diris do: mi serĉis kaj trovis la ŝlosilon.

Nun ni figuru ĉi tion grafike:

    serĉos  K   s e r ĉ a s   F  serĉis
------------+-----------------+---------------------->
        t r o v o s           K  trovis
                              F

La linio figuras la tempopason de maldekstre dekstren. La serĉado komenciĝas ĉe K kaj finiĝas ĉe F: inter tiuj du punktoj ĉiupunkte oni jam serĉis kaj ankoraŭ serĉos. Ĉe la punkto F ĉesas la serĉado, oni plu ne serĉos, do oni ankaŭ ne serĉas, nur serĉis. Sed okulfrape estas, ke trovi ne havas prezencon: kiam komenciĝas la prezenco de serĉi, restas plu la futuro de trovi, kaj kiam serĉas transiras al serĉis, trovos senpere, sen trovas, transiras al trovis.

Jen kio estas plej akre atakata de la triopismo. Laŭ ĝi ekzistas tri tempoj: futuro, prezenco kaj preterito. Ĉio futura devas transiri la prezencon, eĉ se dum momenteto, por veni en la preteriton.

Sed ĉi tiu rezonado estas erara. Ekzistas nur du efektivaj tempoj: futuro kaj preterito. Ili senpere sekvas unu la alian: tiu tempopunkto, kiu ilin disigas, estas nur matematika konstruaĵo, sendimensia tempopunkto, do ne havanta amplekson en la tempo, kiel la matematika punkto ne havas amplekson en la spaco. La gramatika prezenco, siavice, estas gramatika konstruaĵo, kunmetita el peco da preterito kaj peco da futuro. Prezenco do en si mem ne ekzistas, nur prezenco de certa verbo. Laŭ la daŭro de tiu verba ago la prezenco povas vastiĝi en eternon (la tempo pasas, sunsistemoj estiĝas kaj pereas) kaj povas neniiĝi, se la verbo ne havas daŭron, ĉar ĝi indikas, kiel trovi, nur la rezulton de alia ago (serĉi). Grafike la tri gramatikajn tempojn oni devas prezenti ne jene:

,--------+----------+-----------.
| futuro | prezenco | preterito |
`--------+----------+-----------'

sed jene:

    ,----------.
    | prezenco |
,---+----+-----+-----.
| futuro | preterito |
`--------+-----------'

La grafikaĵo klare montras, ke ago povas transiri senpere el la futuro en la preteriton, tute ne tuŝante la prezencon; tiaokaze la prezenco ne estas gramatike konstruita, ĉar ĝi ne estas bezonata.

En la prezenco do ĉiam certa daŭro estas inherenta, ĉar ĝi esprimas agon, kiu komenciĝis jam antaŭ la parolo kaj ankoraŭ ne finiĝis dum la parolo.

Oni povus kontraŭdiri al tio, ke la prezenco ne indikas daŭron, sole unu samtempan momenton, al kiu oni alpensas la daŭron, se la verbo estas daŭra. Sed ĉi tiun teorion refutas tri faktoj:

  1. La sendaŭrajn agojn oni ne esprimas per prezenco, sed aŭ per preterito, aŭ per futuro: mi retrovis la ŝlosilon; ha, li atingos la celon. Do ĝuste tiam oni ne uzas la prezencon, kiam nenian daŭron oni devas alpensi.
  2. Se oni esprimus per la prezenco nur la samtempan agomomenton kaj alpensus la daŭron, evidente en la nuntempa punkto mem la ago ĉiam devus agiĝi, okazi. Sed ne estas tiel. Pri tio ekzemplon liveras Setälä mem (pĝ. 11): «Se amiko telefonas al mi kaj demandas „kion vi faras?“, estas eble humorplene sed ne tre laŭcele respondi „mi tenas la aŭdilon kaj respondas al vi“.7 Seriozulo eble diros: „mi skribas leteron“». Jes ja, seriozulo respondos: «mi skribas leteron», kvankam en tiuj momentoj, kiam li tion diras, li tute ne estas skribanta, li nur skribis antaŭ kelkaj momentoj kaj skribos plu post kelkaj momentoj. Kaj tia okazo tute ne estas ia kurioza escepto; ree kaj ree oni parolas tiamaniere. «Mi verkas novan romanon», diras romanverkisto en gaja societo, dum okulvideble li ne estas verkanta. «Mi legas nun interesan romanon», diras iu ĉe promeno, ne kunhavante libron. «Mi ludas pasie ŝakon, sed nun mi ne havas tempon, bedaŭrinde», povas iu respondi inviton por ŝakludo.
  3. La prezenco povas esprimi ankaŭ ripetadon. «Ĉu vin vizitas ankoraŭ viaj iamaj disĉiploj?», oni povas demandi pensiitan profesoron. «Li ludas briĝon ĉiusabate». «Li skribas siajn leterojn ĉiam per verda inko». «Li pasîe fiŝkaptas». «Vintre oni hejtas».

Kiel ĉi tiuj tri punktoj montras, la prezenco indikas nek samtempecon. nek koincidon. Ĝi indikas

agon aŭ agoserion komencitan kaj ankoraŭ ne finitan.

Tiu ago aŭ agoserio povas paŭzi en la tempo de la parolo, sed ĝi devas esti nefinita. Evidente, se agoserio, t.e. agoj pli-malpli regule aŭ kutime ripetiĝantaj, ĉesas ripetiĝi, ĝi ne estas plu esprimebla per prezenco.

Krome, oni ne forgesu, ke tiu komenciteco-nefiniteco signifas preteriton + futuron. La definitiva nefiniteco ne havas plu futuron, do ne estas esprimebla per prezenco. Ekz‑e, se iu verkas romanon, sed paŭzas tagojn aŭ semajnojn, li ankoraŭ verkas la romanon. Sed se la paŭzo trolongiĝas kaj eĉ la intenco de daŭrigo fariĝas duba, la aŭtoro plu ne verkas romanon, sed verkis romanfragmenton.

Tiu komenciteco-nefiniteco klarigas ankaŭ la demandon de la daŭro. Prezenco estas uzebla nur, kiam la komenco kaj fino de la ago estas klare distingeblaj unu de la alia. La komenco kaj fino de la sendaŭraj agoj koincidas en la sama sendimensia tempopunkto:

      trovos   K   trovis
---------------+--------------->
               F

sekve ĉe ili prezenco (trovas) ne ekzistas.

Mi ripetas: la prezenco ne indikas tempon, ĉar la tempo ne ekzistas en la realo. Ĝi indikas komencitecon-nefinitecon, do estas aspekto. Tiel estas en ĉiuj lingvoj (provu en la via), almenaŭ tiel devas esti en ĉiuj lingvoj, kiu havas prezencon8. Tiel estas do ankaŭ en Esperanto. Tio, kio estas sole kaj nepre inherenta en la prezenco, estas la komenciteco-nefiniteco, t.e. la imperfekteco.

El ĉi tiu regulo troviĝas tamen esceptoj:

a) La t.n. prezenco gnomika en proverbaj esprimoj: afabla vorto pli atingas ol forto; altan arbon batas la fulmo; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas; lupo kaptas, sed ankaŭ enfalas; eĉ el sub la tero aperas la vero ktp. Tiaokaze eĉ ne temas pri escepto, ĉar temas pri ĝenerale validaj, kutime ripetiĝantaj aferoj; efektive, en ĉiuj ĉi frazoj oni povas meti la vorton «kutime»: afabla vorto kutime pli atingas ol forto; altan arbon batas kutime la fulmo; lupo kutime kaptas, sed kutime ankaŭ enfalas.

b) La t.n. historia prezenco, uzata por la plivigligo de la rakonto: Li kuras surstrate, perdas la monujon, rimarkas tion, kuras returne kaj trovas ĝin rande de la trotuaro. En ĉi tiu parolturno la prezenco plene anstataŭas la preteriton, sekve estas ankaŭ tiel same senaspekta (aŭ pluraspekta) kiel la preterito. Sed en la fluo de la rakonto oni tuj rimarkas, ke la rakontanto uzas tiun aoristan prezencon, kaj ke la prezenco estas komprenenda preterite. Temas do pri demando de stilistiko, ne de gramatiko.

c) Ekzistas ankaŭ tria speco de escepta prezenco, nomebla deklara prezenco. Per ĉi tiu prezenco oni ne simple komunikas preterite la faritan decidon aŭ prijuĝon, sed deklaras ĝin insiste, emfazante ties daŭran, kvazaŭ porĉiaman validecon. Oni povus diri, ke per la prezenco oni disstreĉas la momenton de la ago, ĝin kvazaŭ eternigante. Ekzemple: La tribunalo trovas la akuziton kulpa kaj kondamnas lin … Mi malpermesas la fotografadon ĉi tie (povas skribi polica prefekto). La komisiono konfirmas la konstru-planon (povas esti skribita en protokolo). Mi trovas en li nenion kulpan (diris Pilato pri Jesuo; Joh. 18, 30). Metinte preteriton en la supraj frazoj (trovis kondamnis; malpermesis; konfirmis; trovis), oni senigus ilin de ilia oficialeco aŭ insisteco kaj ricevus nurajn konstatojn. Precipe en dekretoj kaj protokoloj oni trovas tian prezencon; do Pumpr, al kiu la suprajn ekzemplojn mi dankas, rajte ĝin nomis alivorte administracia prezenco.

ĉ) Ankaŭ en la ĉiutaga parolo troviĝadas tiaj prezencoj, sed ĉe ili temas plejparte pri sencoŝanĝo, t.e. la verboj estas uzataj ne tute proprasence: Mi trovas (= taksas) ĉi tiun vinon malbona. Mi akceptas (= opinias bona) vian argumentadon. Li prenas ŝin por iu alia (erare opinias ŝin iu alia).

d) Fine oni devas mencii la prezencon de citado, kiam pri la persono, kiun oni citas en rekta aŭ nerekta parolo, oni parolas en prezenco: Horaco kantas: «Carpe diem!»; Platono skribas, ke …; Kiel Aristotelo diras…; Stop-Bowitz asertas, ke … Per tia prezenco oni kvazaŭ revivigas la citaĵon por la tempo de la citado: Horaco ree kantas, Platono ree skribas, Aristotelo ree diras. Preterito (kantis, skribis, diris, asertis) estas malpli viglefekta, ĉar ĝi estas simpla registro.

(——— Fino de la peco Kaloĉaja ———)

La aspektoj is-tensaj

Normale en Esperanto la daŭrverboj is-tense esprimas (iaman) daŭron, do la malperfektivan aspekton:

Profesoro staris antaŭ la fajro. Li rigardis ovon, kiun li tenis en la mano. En kaserolo sur la fajro estis lia poŝhorloĝo.9

La simpla is-tenso de daŭrverbo estas samsignifa kun la kompleksa ant-preterito de tiu verbo:

ktp. Tial la preterita ant-tenso por la daŭrverboj estas redunda, malnecesa pezaĵo, anstataŭigebla per la simpla is-tenso.

Kaj la rezultverboj is-tempe normale esprimas perfektivon, ekz‑e:

1 Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo. 2 Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo. [Gen 4]

La is-tenso de rezultverbo indikas la atingon de la limeso, la plenumon de la ago. «Gavrila Princip murdis la ĉefdukon Ferdinando» signifas, ke G.P. senigis la ĉefdukon je vivo; aliflanke, Mehmet Ali Ağca ne murdis (kvankam grave vundis) papon Johano Paŭlo la Dua, ĉar la papo transvivis la atencon.

La simpla is-tenso de rezultverbo estas samsignifa kun kompleksa int-preterito de tiu verbo:

Ĉi-okaze la elekto de la helpverbo alportas certajn nuancojn; tamen kutime ili estas evidentaj el la kunteksto, kaj tial kutime la int-preterito por la rezultverboj estas anstataŭigebla per la simpla is-tenso.

Male, la ant-preterito por la rezultverboj estas utila kaj regula rimedo por esprimi malperfektivon:

(Li stumblis, kaj estis falanta — sed li ne falis, ĉar mi lin subtenis.)

Jen estas miksoj de ambaŭ aspektoj:

Fraŭlino en centra Londono
Muzikis per granda trombono. {daŭrverbo, malperfektivo}
Ŝi blovis kaj blovis, {daŭrverbo, malperfektivo}
Ĝis oni eltrovis {rezultverbo, perfektivo}
Mil fendojn sur ĉambra plafono. [Steps, §776, p. 166]


Kiam mi venis {rezultverbo, perfektivo} al li,
li dormis {daŭrverbo, malperfektivo};
sed mi lin vekis {rezultverbo, perfektivo}. [FE §20]

Ĉi tiu interrespondo inter la is-tensaj konsisto kaj aspekto estas tiom simpla kaj ofta, ke neniom mirindas, ke multaj gramatikistoj iam konfuzas ilin (interalie, tio okazas en PAG). Tamen ni jam vidis, ke rezultaj verboj povas havi malperfektivon, kaj ekzistas situacioj, kie oni bezonas paroli pri evoluo preterite. La franca lingvo uzas en tiaj okazoj specialan tenson imperfekto (imparfait); angle oni povas uzi “past continuous”. Ankaŭ en Esperanto oni uzas en tiaj okazoj kompleksan tenson, forme similan al la angla, sed pli vaste uzeblan (kiel la franca).

La kompleksaj tensoj kaj la participoj

Jen estas kelkaj ekzemploj Zamenhofaj:

Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon… [Marta]

(«Jam finiĝis monato» indikus pli longan periodon.)

Kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke… [Marta]

(Tion Marta pensis antaŭ ol ŝia edzo mortis.)

La printempa suno lumis, kaj Ib estis prilaboranta sian kampon
[Fabeloj‑3]

(La prilaborado ne estas finita, ĝi estas same malperfektiva, kiel la lumado. «Lumi» estas daŭrverbo, tial ĝia simpla is-tenso estas malperfektiva; «prilabori» estas rezultverbo, tial necesas la kompleksa tenso.)

Ĉi tiun kompleksan ant-tenson oni devus trakti tute formale kaj bloke, kiel apartan tenson (samkiel oni traktas la anglajn continuous-tensojn); tamen ĝia signifo tre klare interpreteblas kiel sumo de la signifoj de ĝiaj komponantoj.

La helpverbo esti servas kiel tempa ankro, donanta referencon rilate al la priparolata tempo; kaj la participo indikas la aspekton.

En multaj okazoj gerundio estas eleganta kaj malpeza alternativo al kompleksa tenso; ĝi funkcias simile, sed anstataŭ la helpverbo esti ankre funkcias la predikato:

Kreante mian lingvon, mi ne sciis pri Volapük [LR].
tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos [Gen 44:31].
Mirigite la jura konsilisto demandis… [Fabeloj-1].
Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj [Fabeloj-1].

Ĉar la as-tenso estas la ĉeftipo de malperfektivo, tial estas tre natura, ke ankaŭ la «prezencaj» participoj -ant- kaj -at-formaj esprimu malperfektivon:

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. — Promenante sur la strato, mi falis [FE §22].

Ho vi paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en flamoj mortanta [Fabeloj‑3, Birdo Fenikso]

Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan … antaŭ la Eternulo [Lev 14:11]

La artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE §27] = La artikolon „la“ ni uzas tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj kiujn ni konas.

Mi estis amata [FE §25] = iu min amis {malperfektiva preterito}.

Simile al la is-formoj de rezultverboj, ties -int- kaj -it-formoj kutime esptimas la rezultan staton:

el ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto [Esenco kaj estonteco]

la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo [Antaŭparolo al la Fundamento]

En ambaŭ ekzemploj malperfektiva participo aperas en epiteta serio, samkiel puraj adjektivoj.

Pri la i(n)taj participoj daŭrverbaj mi parolos aparte.

Aspektoj en futuro

Ĉi-sube mi apartigis la aspektojn preteritajn, ĉar la lingvistoj okcidentaj kutime parolas pri aspektoj konekse kun preterito (kaj la lingvoj latinidaj, ekz‑e la franca, klare kontrastigas la aspektojn per la tensoj preteritaj: imperfekto por malperfektivo, aoristo por perfektivo). Sed en Esperanto (kaj en la lingvoj slavaj) la aspektoj same klare estas esprimeblas en futuro:

kiam mi finos {rezultverbo, perfektivo} mian laboron, mi serĉos {daŭrverbo, malperfektivo} mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos {{rezultverbo, perfektivo} [FE §20].

Eĉ se ni pro malsato estos mortantaj {rezultverbo, malperfektivo}, ne fariĝos {rezultverbo, perfektivo} komunistoj mia edzo aŭ infanoj! [Varankin, «Metropoliteno»]

Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata {rezulta, malperfektiva}; ĉu vi levos {rezulta, perfektiva} ĝin en la daŭro de tri tagoj? [Joh 2:20]

La pasivo

En Esperanto la pasivo ĉiam havas kompleksan formon, kia aktive estas uzata precipe en la neoftaj okazoj kiam oni bezonas malimplice esprimi aspekton. Kvankam en bonstila Esperanto la pasivon oni bezonas malpli ofte ol en la lingvoj kun rigida fraza vortordo, tamen pro la influo nacilingva ĝi ja ne maloftas. Tial ĝuste rilate al la formoj pasivaj oni unue ekkonsciis pri la verbaj aspektoj en Esperanto. Tial ankaŭ mi ne povas malatenti tiun fenomenon.

Ĉi tie mi traktas la pasivon iom malvolonte, ĉar ĝi neniel helpas prezenti mian ĉefan koncepton; male, ĝi postulas ekzamenon de semantika malreguleco de la esperanta pasivo, kaŝata de ĝia supraĵe unueca formo. Tial mi konsilas ĉe la unua superrigardo transsalti ĉi tiun sekcion.

(Detaloj pri la pasivo)

Laŭ la Fundamento,

6) … Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de. [FK, «Plena gramatiko de Esperanto»]

Tio bonege funkcias en la uzoj malperfektivaj:

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. [FE §25] {daŭrverbo, malperfektivo}

Oni aŭdis frapojn de hakilo (…) Valdemaro Doe volis konstrui multekostan ŝipon (…) kaj tial la arbaro estis elhakata [Fabeloj-4] {rezultverbo, malperfektivo}

Por la rezultverboj tio tute analogias la aktivan malperfektivon:

kiam mi venis la butiko jam estis fermata
kiam mi venis Karlo jam estis fermanta sian butikon.

Por la daŭrverboj kompleksa ant-tenso estas superflua, do tia analogio, kvankam ne malebla, ne estus bonstila:

Mi estis amata. — Ŝi amis min. — Ŝi estis amanta min.

En malperfektiva pasivo la participo esprimas la faran staton kaj funkcias simile al predikativo:

Ŝi estis juna, ŝi estis amata.

Sed la pasivo perfektiva estas dubsenca (samkiel en la lingvoj rusa, angla kaj franca):

La pordo estis fermita

egale bone povas esptimi staton de la pordo (la postfaran staton):

La pordo estis fermita; tamen ŝi premis la rustiĝintan anson…
[Fabeloj-2, «Neĝa reĝino»]

aŭ la resuman faron (do, propre la pasivon), kp:

Unue estis fermita «Hungara Vivo», luksa revuo…
[LOdE n‑ro 66, «Ĉesis ankoraŭ unu kultura revuo»]

La pasivo perfektiva

Ĉi tiu problemo pri la pasivo perfektiva estas la kerno de la «disputo pri ata/ita». Mia studaĵo evidente apartenas al la itisma (aspektisma) tradicio, kaj mi ne intencas polemiki pri atismo. Tamen mi devas koncedi, ke la klasika itismo ne estas senriproĉa, kaj en ĉi tiu sekcio mi ĝin kritikos.

Principe oni povus malambiguigi la perfektan pasivon per ŝanĝo de la helpverbo por tia perfektiva pasivo: laŭ la modelo germana eblus uzi iĝi por la perfektiva «aga pasivo» (Vorgangspassiv):

Je la sesa horo la pordo iĝis fermita
(oni fermis la pordon je la 6ª)

Je la sepa horo la pordo (plu) estis fermita
(ĝi plu statis fermita; oni ĝin fermis pli frue).

Anglalingve simile povas funkcii la helpverbo to get:

The couple got married last spring.

Kaloĉajo en sia Vojaĝo plurloke malakceptas la germanecan helpverbon, indikante, ke la germana (kaj la angla) posedas nur unu formon de pasiva participo; kaj la atisma ata-participo tute malkonvenas por la perfektiva Vorgangspassiv. Efektive, «iĝi -ata» logike devas indiki ne la kulminon kaj plenumon, sed la komencan fazon de la faro:

La katedralo iĝis konstruata en la jaro 1452-a

devas signifi, ke en tiu jaro oni ekkonstruis (komencis konstrui) la kategralon:

        ekkonstruo            iĝis konstruita
(iĝis konstruata)↓____________↓
                /              \
···············[················]································► t
konstruota      estas konstruata   e s t a s  k o n s t r u i t a

Tamen la aspektisma lingvo pola, kiu parte transprenis la germanan helpverbon (zostać = werden), uzas en la perfektiva pasivo participojn perfektivajn:

Katedra była budowana (estis konstruata)
Katedra została zbudowana (iĝis konstruita).

Do, la pola agpasivo perfektiva diferencas disde la germana Vorgangspassiv; tial mi poste referencos la formon «iĝi -ita» per «poleca (ag)pasivo».

Cetere, la verboformo «iĝi -ata» plene sencas por la inĥoativa signifo ĉe la daŭrverboj:

La detaloj de la historio iĝis konataj el la raporto de atestantoj
[Alen Kris; LOdE, № 114, 2004:4]

Alia obĵeto Kaloĉaja estas la ĉi-supre citita regulo de la Plena Gramatiketo. Nu, ĉi tio signifas, ke la perfektiva pasivo ĉiam restos formebla per la helpverbo esti (kaj sekve, ĉiam tiaj kombinoj restos ambiguaj). Mi tamen opinias, ke tio ne malebligas uzadon de la formo «iĝi –ita», kiu cetere estas interpretebla kiel libera kombino laŭregula, analogia al «iĝi ruĝa» ktp.

Kaloĉajo mencias ankaŭ la uzeblon de la helpverbo ekesti, kiu sence proksimas al iĝi, kaj samtempe estas traktebla kiel «formo de esti». Tamen li ankaŭ indikas ĝian neŭzeblon por formi perfektivon blokan, ekz‑e «la katedralo (ek)estis konstruita en 20 jaroj» — dum kun iĝis tia frazo sonas pli akcepteble.

La logiko de la Zamenhofa pasivo

La poleca agpasivo estas logika kaj samstruktura kiel la pasivo malperfektiva: en ambaŭ okazoj la helpverbo servas kiel ankro tempa; kaj la participo esprimas la aspekton.

Formale la pasivo Zamenhofa estas aparta gramatikaĵo, kiu ne bezonas klarigon per malkompono; sed Z probable opiniis ebla redukti ĝin al sumo de ĝiaj komponantoj.

Efektive, la perfektaj participoj per si mem iam povas esprimi kaj la tempon, kaj la aspekton, sen helpverbo; ekz‑e kiam ili rolas epitete:

franca kuracisto, naskita en Saumur 19/11 1854, kaj mortinta en Malakoff, Parizo, 1/12 1908
[Avoto: Literatura jubileo. Norda Prismo, 57:3]

aidoso-malsanuloj, mortintaj en Usono en 1981. [Monato]

Do, la perfektiva pasivo Zamenhofa metas tian tempa-aspektan adjektivon participan en la predikativan pozicion, samkiel oni metas tien ordinarajn adjektivojn. La it-participo, kombinanta signifojn preteritan kaj perfektivan, iom redundigas la tempan signifon de la helpverbo esti, kaj tio kondukas al hezito inter estis -ita kaj estas -ita:

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro… [FE §12]

Ĉiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la legantoj eĉ ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo [Z, Oka Kongreso 1912 en Krakovo]

Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l' batalo
[Z, Batalo de l’ vivo] — kp
I was born upon this battle-field [Dickens]
Ich bin geboren auf diesem Schlachtfeld [Seybt].

La atistoj emas interpreti la formojn estis -ita antaŭpreterite; tia evidente ne estas la signifo de la Vaŝingtona ekzemplo. Al mi ŝajnas, ke Z uzis ilin plie en la senco de la angla (kaj de la klasika franca) perfektumo, depende je la aktualeco de la rezulto en la paroltempo:

La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi [FE §25].

Tio tamen ne estas klara en la moderna Esperanto. Kaj Z ne estas konsekvenca pri tio:

Mi estas tiu, sur kiu estis skribite, sur min fluis la vortoj el la plumo [Fabeloj-3, «Lino»]

Ĉi tie la skribaĵo plu restas sur la papero (kaj tial oni deponas la paperon en la arĥivon); fakte, la papero parolas ne pri la rezulto, sed pri la krea procezo, la papero valoras kiel atestanto de la estiĝo de verko. — Cetere, laŭ mi, la ĝusta traduko postulas ĉi tie la saman malperfektivon por ambaŭ verboformoj: «sur mi estis skribAte, sur min FLUIS la vortoj» («flui» estas daŭrverbo, do «fluis» estas defaŭlte malperfektiva). — Eble ĉi tiu estis devas malebligi la «perfektuman», statpasivan interpreton similan al «kiel estas skribite en la libro de la Justulo» [2Sam 1:18].

Tia hezito maleblas en la pasivo malperfektiva («Mi estas amata» ne povas havi signifon preteritan); ĝi egale maleblas en la sistemo poleca, kie la roloj de la helpverbo kaj de la participo estas tute egale distribuitaj: la unua servas kiel tempa ankro, la dua esprimas aspekton. La helpverboj estas malsamaj — ĉar iliaj signifoj estas malsamaj.

Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata

Jen frazo plene analogia al la kompleksa ant-tenso:

Li estis mortigata per malrapide efikanta veneno (t.e. iu estis lin mortiganta), sed oni malkaŝis la krimon kaj sukcesis lin savi
[Vojaĝo, p. 170]

Ĉi tie la tempo (preterito) kaj la aspekto (malperfektivo) estas distribuitaj inter la helpverbo kaj la paricipo, kio ebligas esprimi malperfektivon de rezultverbo. Tamen la zamenhofa pasivo paneas, se oni volas esprimi agperfektivon as-tensan (ekz‑e ekstertempan): ĉar ambaŭ kategoriojn en la zamenhofa agpasivo esprimas la participo, oni ne povas esprimi ilin ambaŭ — kaj la kompleksa agpasivo zamenhofa estas ne pli esprimiva ol la la simpla verboformo. Ni do havas la malavantaĝon de la komplekseco sen la avantaĝo de esprimivo. Jen estas ekzemplo:

En la Proverbaro ni legas (ĉi tiun malveraĵon Z eĉ dufoje esprimis, en la formoj aktiva kaj pasiva):

Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata

Ambaŭ frazoj estas implicaj universalaĵoj dissubjektaj:

Ĉiu ajn vulpo — eĉ plej ruza! — en kaptilon falas =
Ĉiuj vulpoj en kaptilon falas.

La ideo estas, ke por ĉiu individua vulpo la falo estas rezulta (plenumiĝas) — sed ĉar la profilo estas dissubjekta, oni rezignas pri tiu nuanco, por anstataŭe esprimi la ĝeneralecon.

La situacio iom similas «la pluron po unu posedatan», kiel en ekz‑e «la du ambasadoroj kun sia(j) edzino(j)».

Sed en kompleksa tenso kun la helpverbo iĝi oni povus esprimi ambaŭ nuancojn:

Ĉiu vulpo finfine iĝas falinta en kaptilon.
Ĉiu vulpo fine enkaptiliĝas.
Eĉ vulpo plej ruza fine iĝas kaptita.

La malperfektivigo de rezultverboj trafi, iĝi, ekesti havas sufiĉan streĉon por esprimi aran profilon; la stata daŭrverbo esti formas platan profilon senespriman.

Ne tuj mi ekkonsciis, ke ankaŭ ruse por traduki tian frazon per pasivo necesas uzi helpverbon egalan al iĝas:

Всякая лиса в конце концов оказывается пойманной.

Kaj simile en la angla: ŝajnas al mi, ke preferinda formo estus gets caught. Kp:

If the fox gets caught he is out of the game. 0r sometimes we play that the fox that gets caught then becomes a hound. We play until all the foxes are caught. [Fox and Hounds]

Konklude pri la pasivo

Malkiel Latino kaj Volapuko, Esperanto esprimas pasivon per kompleksa verboformo malimpliciganta la aspektojn. Simpla, perafiksa pasivo povus funkcii simetrie al la aktivo, kaj la publiko probable ne rimarkus la implican funkciadon de la aspektoj, kaj ne okazus la debato pri ata/ita.

Tamen mi komprenas, kial Zamenhofo elektis la kompleksan pasivon: la parolantoj de Esperanto eĉ sen lia sankcio reinventadus la kombinojn de la formo «estis amata», la limo inter la predikativo kaj pasivo estas tro subtila, kiun multaj lingvoj spontanee rompis (kp la kompleksan pasivon francan kaj la simplan pasivon latinan). Por eviti kompleksan pasivon endus forigi la participojn — ankaŭ tio estus simpligo de la lingvo (kaj multaj lingvoj participojn malhavas, ekz‑e la ukrajna). Sed Zamenhofon inspiris la modeloj de la «grandaj lingvoj».

Zamenhofo certe komprenis la diferencon inter Zustandspassiv kaj Vorgangspassiv — sed preferis sekvi la ŝajne pli simplan modelon franca-angla-rusan kun la nura helpverbo esti. Eble lin haltigis la kroma komplikaĵo, ke la slavecaj participoj aspektohavaj estas pli nuancitaj ol en la germana, kaj tial la poleca pasivo ŝajnis al li tro ekzota. Li volis teni la gramatikon simpla; eble li ne rimarkis, ke la supraĵe identaj pasivoj stata kaj

Cetere, pasivo estas malpli bezonata en Esperanta, ol en la lingvoj okcidentaj. La vortordo estas libera, kaj ĉiama SVO kutime atestas pri nesufiĉa lingvoposedo: La fenestron rompis ŝia filo postulas pasivon en la angla, sed ne en Esperanto.

Pasivo tamen utilas kiam oni malvolas indiki la aganton. Kaj kurioze, por tiu funkcio oni ofte preferas uzi la simplan medialon (eĉ se sence tio estas ne tute ĝusta):

Mi eniris la ĉambron, kaj iu fermis la pordon malantaŭ mi.
Mi eniris la ĉambron, kaj la pordo estis/iĝis fermita malantaŭ mi.
Mi eniris la ĉambron, kaj la pordo fermiĝis malantaŭ mi.

Ni vidas do, ke la forlasita opcio pri simpla verboformo pasiva tamen iel enŝteliĝas en la lingvon.

Interrliato de la aspektualoj

Ne hazarde oni konfuzas la aspektualojn: la semantiko de unu influas la aliajn, kaj tial oni povas uzi iun por esprimi alian.

Aspekto kaj taksiso

La taksisaj rilatoj inter pluraj verboj neeviteble manifestiĝas en interagado de iliaj aspektoj; tial esprimado de taksiso estas unu el gravaj funkcioj de verba aspekto. Ni ekzamenu kelkajn kombinojn.

Preterita serio da malperfektivaj, evoluantaj faroj nature sugestas, ke tiuj faroj okazas samtempe:

Profesoro staris antaŭ la fajro. Li rigardis ovon, kiun li tenis en la mano. En kaserolo sur la fajro estis lia poŝhorloĝo.

Preterita serio da perfektivaj, volvitaj faroj plej ofte sugestas, ke tiuj faroj okazas sinsekve, unu post alia:

La lupo satmanĝis, foriris, kuŝiĝis sur verda herbaĵo sub arbo kaj ekdormis [Grimm/Kabe: La 7 kapridoj]

Tamen la faroj perfektivaj povas ankaŭ okazi samtempe aŭ sampunkte:

Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis [FE §39]
La nokto de lia vivo finiĝis, kaj komenciĝis hela, solena tago
[FK, «Nokto»]

Ĉe subordigo la malperfektivo formas la fonon, la kadron; kaj la perfektivo povas esprimi antaŭtempecon

Promenante sur la strato, mi falis [FE §22].
Trovinte pomon, mi ĝin manĝis [FE §22].

Nuksoj venis, kiam {= post ol} dentoj elfalis [Proverbaro].

Kiam mi venis {rezultverbo, perfektivo, punkto} al li,
li dormis {daŭrverbo, malperfektivo, fono ĉirkaŭ venis};
sed mi lin vekis {rezultverbo, perfektivo, punkto post venis} [FE §20]

Kaj dum ŝi estis mortanta, la virinoj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, diris: Ne timu, ĉar vi naskis filon [1Sam 4:20]

(la malperfektivaj estis mortanta kaj ĉirkaŭis formas kadron por la perfektiva diris);

ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni [Gen 35:18]

(simile);

Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke… [Eli 34:29]

(ĉiuj 3 faroj estas malperfektivaj — kaj sekve samtempaj);

Kiam mi venos, diru al mi la veron [FE §24];
Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris… [FE §16]

(veni, trankviligi estas rezultverboj, kaj sekve venis, trankviligis estas perfektivoj; en ambaŭ okazoj do kiam indikas postfaran tempon, la diro okazas post la plenumiĝo de la kiam-subpropozicio).

mi ne movos eĉ unu fingron por helpi vin, eĉ se vi estos mortanta
[V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj]

PAG [§246, p. 325]:

oni ĝin {la kompleksan tenson «estis —anta»} devas uzi nur, se la simpla ago signifas momentan agon: kiam li estis mortanta (mortadis), la kuracisto envenis.

Alivorte, por esprimi fonon, oni povas uzi aŭ is-tenson de daŭrverbo, aŭ antan preteriton; la is-tenso de rezultverbo estas perfektiva, kaj esprimus la staton postfaran:

Kiam venis la kuracisto, la paciento jam mortis {jam estis malviva} ≠
Kiam venis la kuracisto, la paciento jam agoniis {= estis mortanta}.

Se kiam-subpropozicio esprimas tempon post daŭrverba faro, oni povas uzi la kompleksan int-tenson:

kiam Boaz estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi [Rut, 3:7].

Manĝi kaj trinki estas daŭrverboj, tial «kiam Boazo manĝis kaj trinkis» esprimus kadron dum kiu li foriris; gajiĝis estas rezultverbo, kaj tial por ĝi taŭgas la simpla is-tenso. Alternative eblus uzi perfektivajn derivaĵojn de la daŭrverboj, kaj tiel la frazo estas tradukita en la rusa Biblio (kun la sintakso same plata, kiel en la hebrea originalo):

Вооз наелся, и напился, и развеселил сердце своё…
Boazo satmanĝis kaj sattrinkis kaj gajigis sian koron…

(Okcidentanoj eble preferus vidi en ĉi tiu kompleksa tenso antaŭpreteriton rilate al gajiĝis; laŭ mi tia interpreto ne estas trafa: kvankam ĉi tie evidente estas kaŭza rilato, tamen laŭ mi la gajiĝado estis okazanta dum la vespermanĝo.)

La uzado de relativaj tempoj (PAG §§269–270) liberigas Esperanton el la komplikaĵoj de la consecutio temporum, kaj faciligas la esprimadon de aspektoj. Kp la sonĝon de Boazo, kiel ĝi estas priskribita de V. Hugo kaj tradukita de Kaloĉajo (Boazo sonĝas pri sia posteularo, kaj vidas ion similan al la ŝtuparo de Jakobo):

Et ce songe était tel, que Booz vit un chêne
Qui, sorti de son ventre, allait jusqu'au ciel bleu ;
Une race y montait comme une longue chaîne ;
Un roi chantait en bas; en haut mourait un dieu.
[Victor HUGO: Booz endormi]

Jen lia sonĝ’: li vidis, ke al li el ingveno
elkreskas ĝisĉiele kverk-arbo, kiu portas
homrason, ascendantan kiel longega ĉeno;
kaj sube kantas reĝo, kaj supre dio mortas.
[Boazo dormanta]

(Min tamen ĝenas la malperfektiva «elkreskas». Laŭ mi, la kreskada procezo ne estas parto de la sonĝo, kaj sekve ĝi devus aperi punkte, perfektive, kaj ke la vizio malvolviĝas postkreske. Tial mi atendus: «li vidis, ke el lia ingveno elkreskis ĝisĉiele kverko, kiu portas…». Eble Kaloĉajon konfuzis la regulo pri la relativaj tempoj; nu, ĉi tie elkreskis egalus al «vidis, ke el li estas elkreskinta kverko, kun la as-tensa estas.)

Ho ve, tradukante el la germana Z fojfoje malatentis la aspektojn (vd ĉi-sube).

Konsisto, profilo kaj aspekto

En Esperanto oni povas formi diversajn derivaĵojn variante la profilon kaj la konsiston je ĝi dependan.

Ekz‑e oni povas doni ripetan profilon al verbo rezulta:

ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj [Esenco];

kaj kvankam por ĉiu individua fermi la rezulto plu ekzistas, tamen la kolektiva farado iĝas senlima; fermadi estas daŭrverbo.

Multe pli variaj estas la manieroj limigi verbojn daŭrajn:

La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo [Marta]

(elparolidiri);

Sed nun via reĝado ne longe daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro… [1Sam 11:14]

(elserĉitrovi)

La homoj kaj ĉevaloj sattrinkis kaj plenigis per akvo la sakojn
[Faraono2, ĉap. 19]

La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon
[Virineto]

Ŝi eniris, sed eliris
Jam virino, ne knabino [Hamleto]

tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis
[Z: La parolado antaŭ la 8ª Kongreso]

iun tagon mi ĝisiris al Fezano
[Jean Ribillard: Salomono kaj la oaza nimfo. Esperanto; Paŝoj 23]

Kiu vin tutesploris, abisma profundo… [Sinjoro Tadeo, 4]

Mi koncedas, ke la indukitaj sinonimoj ne estas plene samsignifaj: la derivaĵo povas esti pli specifa (elserĉi estas nepre «trovi per serĉo», dum trovi oni povas ion neserĉitan), aŭ pli ĝenerala (ekhavi estas supernocio por akiri kaj ricevi); por mia celo tamen gravas, ke ili havas ekzakte la saman profilon, kiel la (proksimuma) sinonimo.

Kompreneble, oni povas komponi tiujn profilojn:

kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton [Batalo]

Ĉi tie

rigardi (daŭra) → ekrigardi (rezulta) → ekrigardadi (daŭra).

PAG (§109, p. 143)

Tiu abundo de prefiksoj por la sama signifo pruvas, ke la demando ne estas solvita. Vere, oni povas bedaŭri, ke ne ekzistas en Esp-o prefiksoido speciale fin-aspekta.

(PAG ne distingas aspektojn disde profiloj; «fin-aspekta» signifas ĉi tie «esprimanta finfazan profilon»)

Fakte, la fina aspekto estus tre bonvena en lingvo, kiu ne havas simplan verboformon por la imperfekto, ĉar ĝi anstataŭus la perfekton tempan kaj tiel la simpla preterito estus rezervebla por la imperfekto. Tio okazis en la hungara lingvo, kie, pro la ekzisto de fina aspekto, la imperfekta formo iĝis superflua, arkaikiĝis kaj malaperis el la ordinara uzado. Se tamen tia esprimilo de fina aspekto (ekz-e par) neniam estis eĉ proponita, tion klarigas unue, ke ĉe la verboj sen daŭro la komenca aspekto koincidas kun la fina, do ĉi lasta ne bezonas esti aparte esprimita; due, ke preskaŭ ĉiuj prefiksoj donas al la verbo aspekton finan (vd. §365, Rim.II). Per tio, la okazoj, en kiuj oni devas esprimi la finan aspekton per speciala fin-aspekta distingilo, konsiderinde malpliiĝas.

Ĝenerale, estas multe da rilatoj en kiuj procezo povas kompletiĝi — kaj sekve, estas multe da rimedoj (afiksoj) por indiki la koncernajn limojn:

Problemoj, esceptoj, malregulaĵoj

Kvazaŭperfektivo de daŭrverboj

Laŭ sia signifo la daŭrverboj malhavas limeson, ian imanentan limon; tial en la slavaj lingvoj ili malhavas perfektivon. Tamen por ili similan rolon povas ludi baroj eksteraj, ekz‑e mezuroj spacaj aŭ tempaj, kiujn oni bezonas prezenti bloke, resume (kio estas la kerna ideo de perfektivo).

Ofta slavlingva solvo estas prezenti la barojn per imagita intervalo kiun oni «trapasas» — t.e. uzi la rezultverbon derivitan per tra-. Tion oni nemalofte uzas ankaŭ en Esperanto:

Unu fojon mi en korbo traveturis pli ol dek du mejlojn!
[Fabeloj-2: Dio de dormo]

«Li estas malbonkonduta!» diris la reĝidino kaj rapide iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis malgrandan distancon, la tintiloj ekludis tiel ĉarme: «Ha, vi kara Aŭgusteno…»
[Fabeloj-2: Paŝtisto de porkoj]

malbone estas travivi kvar, kvin jarojn en la kamparo, malproksime de la grandaj spiritoj! [Patroj kaj filoj, ĉap. 6ª]

En ĉi tiaj frazoj la mezuro aperas estkiel rekta objekto, ne «la akuzativo de mezuro»:

Li elsaltis el la lito, tralegis sian lecionon kaj tuj ĝin sciis.
[Fabeloj-2: Malgranda Tuk]

Tamen ankaŭ troveblas frazoj kun nuda daŭrverbo senrezulta kaj kun «la akuzativo de mezuro»:

Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto
[Fabeloj-1: Sovaĝaj cignoj]

Vi devas kuri pli ol cent mejlojn en la internon de Finnlando
[Fabeloj-2: Neĝa reĝino]

mi veturis du tagojn kaj unu nokton [PAG, §193, p. 266]

Li vivis multajn jarojn en la alilando [FK, La porcio da glaciaĵo]

Ruslingve tiaj eksteraj baroj lasas la malperfektivan verbon malperfektiva; mi ne tute certas pri Esperanto, sed mi emus interpreti tiajn baritajn verbojn egale malperfektive. Tion atestas la signifoj taksisaj, ekz‑e (laŭ mia lingvosento):

Kiam li servis sian trijaran militservon, li umis
Kiam li traservis sian trijaran militservon, li umis.

Laŭ mi, en la unua frazo servis formas kadron por umis (konduto tipa por malperfektivo); kaj en la dua, li umis post ol li traservis (ĉar traservi estas rezulta, kaj sekve traservis estas perfektiva). Tio paralelas la ekzemplon pri «iris en — eniris on».

Fakte, ne ĉiam eblas prezenti la mezuron kiel trapasendan intervalon. Ruse ekzistas aparta perfektiviga prefikso по- (neniel rilata al la esperanta prepozicio po), kiu esprimas universalan nedifinitan mezuron:

есть = manĝi (daŭrverbo), поесть = iom-manĝi (rezultverbo);

гулять = promeni (daŭrverbo), погулять = iom-promeni (rezultverbo);

смотреть = rigardi (daŭrverbo), посмотреть = iom-rigardi (rezultverbo)…

Esperanto, samkiel la lingvoj okcidentaj, tian universalan rimedon ne havas; anstataŭe oni aŭ lasas tian aspektualon neesprimita, aŭ uzas ĉirkaŭfrazon, en kiu la perfektivecan resumon esprimas substantivigo de la senca verbo: «fari promenon» [Fabeloj-2: La najtingalo; Fabeloj-1, Kupra porko], «ĵeti rigardon», «preni banon» [QV] ktp. Kp en la angla: to take some food, to have a meal; to take (to have) a walk; to have (to get, to take) a look.

La du manieroj limigi daŭrverbojn iom similas determinon de substantivoj, kaj iuj lingvistoj rusaj parolas pri «determino de verboj». La unua maniero (perfektivigo per tra-) konservas la ideon pri tuteco de la faro, gravan trajton de la perfektiva aspekto. Per tio ĝi similas la difinan determinon de substantivo. La dua maniero klare entenas la ideon pri iomo — ĝi do estas analogia al partitivo.

Ĉi tiu analogio ne estas nur supraĵa. La artikolo en Esperanto povas esprimi tion, kion ruse esprimas aspekto (vd ĉi-sube).

Kromefiko de daŭrverba faro

Iuj faroj havas kromefikon kiun ne entenas la semantiko de uzita verbo, sed kiu iel ŝanĝas la staton de la aganto, karakterizas la aganton per iama faro. En Esperanto tian karakterizan kromefikon ofte (kaj tute logike) esprimas inta participo, ekz‑e:

Multe ĝi estis vidinta, multe ĝi estis priluminta, eble tiom same multe, kiom la tridek ses sinjoroj urbaj delegitoj
[Fabeloj-1, «Malnova strata lanterno»]

— ĉi tiuj participoj implicas, ke la stratlanterno akiris grandajn vivosperton kaj meritojn (ruse tion esprimus persona perfektivo partitiva: он многое повидал). Laŭ angla modelo oni povus nomi tion «sperto-aspektualo» (experiential aspect):

Bill has been to America (estas vizitinta, konas Usonon)
Bill has gone to America (kaj nun li estas tie)

Por certaj medicinaj procedoj gravas, ke la paciento estu «nemanĝinta»; ruse, france, germane por tio ekzistas specialaj esprimoj (натоща́к, à jeun, nüchtern). «Nemanĝinta» probable estas pli oportuna ol la sinonima termino adverba «stomakmalplene».

Iom similan sitiacion priskribas mito biblia:

kaj ŝi (Eva) prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis [Gen 3:6]

Ni ne scias, kiom da frukto(j) formanĝis Adamo kaj Evo, kaj tio ne gravas; kiom ajn ili formanĝis, ili ja iĝis manĝintaj kaj pekaj.

Simile, iu neniam seksuminta estas virga, iu seksuminta estas malvirga («seksumi» estas daŭrverbo).

Hezitoj konsistaj

Verboj heterogenaj

Daŭrverbojn iuj aŭtoroj prezentas kiel verbojn esprimantaj faron homogenan, t.e. tian, ke ĉiuj segmentoj de ĝia profilo estas egalaj:

________________________   (esti, ami, teni, dormi…)
························► t

Kontraste al tio, la profiloj de rezultverboj esprimas iajn kvalitajn ŝanĝiĝojn, ili estas heterogenaj.

Certaj verboj «heterogenaj», ekz‑e kreski, dikiĝi, evolui, esprimas pligrandiĝon aŭ intensiĝon de iu eco, tamen ne implicas ian logikan limon. Tial ili estas daŭrverboj por ruslingvano; tamen ili estas rezultaj por okcidentano.

Z zorge distingis la daŭran kreski kaj la rezultan elkreski:

elkreski
Atingi maturecon, kreskante: (…)
  • la belaj, bone elkreskintaj oreloj de la leporo [Z];
  • ne en unu tago elkreskis Kartago [Z];
  • la knabo elkreskis en malriĉeco [Z];
  • riĉaj homoj, naskitaj kaj elkreskintaj en lukso [Z];
  • kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj [Z].

En la sistemo slava kreskinta = «kiu estis kreskanta»; elkreskinta = «kiu per kreskado atingis novan kvaliton» (ekz‑e «kiu iĝis matura»). Oni povas do diri: «La ekonomio, kreskinta en la jaroj 1960-aj, stagnis en la jaroj 1970-aj, poste ĝi denove kreskis…» — ĉi tia kreskinta homogena kaj daŭro; dum «li estas elkreskinta kaj iĝis viro» indikas novan kvaliton (knabo maturiĝis).

Ĉi tiu slaveca distingemo estas komparinda kun la okcidenta ambigueco de evolui:

evolu²i
  1. Iompostiome disvolviĝi; regule kaj laŭnature kreskadi aliformiĝante:
  2. Pasi tra diversaj iompostiomaj ŝanĝoj …

La unua signifo estas heterogena; la dua estas daŭra kaj homogena.

(Evolui, evolucii, disvolviĝi, progresi)

La signifon (1) de evolui la PIV-oj ilustras per la ekzemplo «E[speranto] evoluas laŭ natura k[aj] rekta vojo [Z]»

La PIV-ekzemplo estas citita neĝuste. La aŭtenta teksto: «tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas.» [La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista]. En la kunteksto Z parolas ne pri «kresko» sed pri vivipovo, pri stabila irado laŭ la prenita vojo: «nenio pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi iras». Por ruslingvano (kia, cetere, estis ankaŭ Z) la ĉefsenco de evolui estas ne (1), sed (2), kaj la zamenhofan ekzemplon devus aperi ne sub (1), sed sub (2).

La sencon (1) Z esprimus per disvolviĝi; oni ankaŭ povus diri progresi. Tamen disvolv(iĝ)i, kiu paŭsas la rusan развивать(ся) ĝenas per la maltaŭga uzo de la prefikso dis-; tial oni emas eviti ĉi tiun misformitan derivaĵon, kaj uzas tiusence la verbon evolui, tiom pli facile, ke ĝia franca respondaĵo ĉi tiun sencon posedas. (Fakte, ankaŭ évoluer devenas el la sama latina verbo: el/volvi; tamen la latina volvere signifas ne nur «volvi», sed pli ĝenerale «ruli»; ĉe paŭsado laŭsenca disruliĝi, elruliĝi ne estus ĝenaj strukture — sed ili ne aspektus tiom «internacie».) En Esperanto evolui estas verbo simpla, nederivita — kaj ĝi evitigas al ni la ĝenon morfologian; tamen je la prezo de la franca ambigueco, kiu estas malavantaĝo alimaniere ĝena: la senco (1) estas heterogena (kiel kreski); la senco (2) estas homogena (kiel flui).

Fakte, en Esperanto ni nun havas 2 parencajn radikojn: «evolu/» kaj «evoluci/», laŭ la vortaroj, plene sinonimajn. Eblus forigi la ambiguecon per diferencigo:

evolui
progresi, disvolviĝi;
evolucii
ŝanĝiĝadi (iel ajn, ne nepre kreske: la malsano el la akra fazo evoluciis en mildan formon kronikan), flui

(kp rezignirezignacii).

Mi jam diris, ke en Esperanto, malsimile ol en la lingvo rusa, heterogenaj verboj kutime estas traktataj kiel rezultaj. Tial evoluinta kondutas plie kiel elkreskinta ol kiel la zamenhofa-slava kreskinta. Tial oni parolas pri evoluintaj landoj — termino iom amuza: ĉu ili ne plu evoluas? Evidente, «evoluintaj» ne havas ĉi tie tempan signifon: ĝi simple signifas «maturaj»; tio estas kutima por la perfektivo.

La verbo «fari»

La verbo fari estas speciala gramatikilo: ĝi estas «ĵokerverbo», kiu povas anstataŭi ajnan alian:

bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo [Proverbaro];
mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris
[Fabeloj-3, «Bona humoro»].

En tiu funkcio fari estas verbo hibrida, ĝi egale bone povas anstataŭi rezultverbojn kaj daŭrverbojn. Tial la dua ekzemplo kun du hibridaj verboj aboni kaj fari estas ambigua: ĉu «mi ekabonas, akiras abonon, kiel li ekabonis», aŭ «mi havas abonon, kiel li havis»?

Samkiel la fontaj nacilingvoj, Esperanto malhavas apartan demandovorton por demandi pri predikato; anstataŭe, ĝi atribuas specialan, neregulan sencon al la verbo «fari» en la demandoj de la formo «Kion vi faris?».

Normale tia kion-demando rilatas al la objekto, sed vidu la lastan demandon en la ĉi-suba serio:

Ĉi tiuj ekzemploj ilustras ambiguecon inter la signifoj leksika (fari = fabriki) kaj gramatika; tamen por la rezultverboj ekzistas plua ambigueco: ĉu la demando koncernas la procezon aŭ ties limeson?

Por solvi tiun lastan ambiguecon la lingvoj slavaj disigas la du verbojn, konfuzitajn en la esperanta fari:

Что ты делал? (kion vi estis faranta?)
Искал ошибку (mi serĉis eraron; temas pri la daŭr-parto)

Что ты сделал? (kion vi [el]faris? — temas pri la rezulto)
Нашёл ошибку (mi trovis eraron).

Что ты делал, и что ты сделал?

Rekta traduko estas sensenca taŭtologio:

Kion vi faris kaj kion vi faris?

Por traduki ĉi tion en Esperanton, necesas aŭ ŝanĝi la verbojn:

Pri kio vi vin okupis, kaj kion vi plenumis?

aŭ rearanĝi la frazon kaj uzi participojn:

Nu, kio estis farata, kaj kio estas farita?10

Otto Prytz rakontis (privata informo):

En la ata-ita-diskuto oni citis dialogon inter Ivo Lapenna(?) kaj Theo Jung. La unua preferis diri, ke dum kunveno la estraro finis tiom da punktoj, la alia preferis diri, ke la estraro pritraktis tiom da punktoj.

Supozeble per la anekdoto oni volis ilustri la diferencon inter la itisma kaj atisma interpretoj de la demando «Kio estas farita dum la kunsido?»; sed egale bone tian diferencon povus kaŭzi malsama interpreto de la hibrida fari en la demando «Kion la estraro faris dum la kunsido?»; tiam I. Lapenna informis pri la rezultoj (kiom da decidoj); kaj T. Jung, pri la okupoj.

Mensaj faroj

Gravan grupon da hibridaj verboj en la lingvoj okcidentaj konsistigas verboj de faroj perceptaj (senti, vidi, rigardi, aŭdi…) kaj intelektaj (pensi, kredi, kompreni…)

Ruse kaj pole la respondaj verboj estas baze daŭraj, kaj por formi inĥoativon oni uzas prefikson (respondan al ek-):

vidi = видеть (teni en la vido);
ekvidi = увидеть (kapti en la vidon)

Dum sia tuta vivo Z hezitis inter la distingema sistemo nordslava kaj la hibrida sistemo okcidenta; en ĉi tiu studaĵo mi precipe atentos ekzemplojn pri la distingema sistemo slaveca (en kiu la senprefiksaj mensaj verboj estas nehibridaj daŭrverboj).

Perceptaj verboj

NPIV difinas:

* sent/i (tr) Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro: oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek matracoj ŝi sentis la pizon [Z]11

Tio fakte estas difino de eksenti («ricevi» estas rezultverbo), kaj paŭsas la difinon de «Petit Larousse»:

SENTIRRecevoir une impression par l’un de sens…

Kp kun la pli zorga difino per la daŭrverbo havi en «Petit Robert»:

SENTIRAvoir la sensation ou la perception de…

Jen ekzemploj pri uzoj malperfektivaj:

Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la voĉon de la vortoj vi aŭdis, sed figuron vi ne vidis, nur la voĉon [Rea 4:12]

Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda
[Ijob 2:13]

Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas la sonadon de orgeno; sed tio, kion ŝi aŭdis, estis nur la maro [Fabeloj-1: Sovaĝaj cignoj]

Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj
[Z: Parolado ĉe la 3ª Kongreso 1907]

Kaj jen ekzemploj pri uzoj perfektivaj (inĥoativaj):

En sovaĝeco sia li ekaŭdis Post la tapiŝo bruon [Hamleto]

Kiam Elija tion ekaŭdis, li kovris sian vizaĝon per sia mantelo [1Reĝ 19:13]

Kiam vespere la preĝeja servisto eniris en la preĝejon … li ekvidis Anneton [Fabeloj-4: Anneto]

Kiam ŝi ekvidis sian propran vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna kaj malhela ĝi estis [Fabeloj-1: Sovaĝaj cignoj]

Se en la lasta ekzemplo forigi la inĥoativan ek-, la frazo ŝanĝos sian signifon. En la slaveca sistemo ĝi nepre esprimus ripetan malperfektivon (dum en la hibrida sistemo okcidenta la frazo iĝus ambigua, ĉar egale eblus ambaŭ interpretoj):

{Ĉiufoje} kiam si vidis sian vizaĝon, ŝi sentis teruron…

Kp:

la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon [Batalo]

Kiam Petronius eĉ silentis, Nero vidis {en ĉiu tia okazo; malperfektivo pro ripeto} en lia silento mallaŭdon, kiam li laŭdis, li vidis mokon [QV]

Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto … Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj? [Ijob 31:19–20]

Ĉi-sube la gloso pri «gerundio» donas ekzemplan frazon: «aŭdinte ŝin, li foriris». Nu, «en la lingvoj slavaj», kiujn mencias la difino, en ĉi tia frazo ni dirus «ekaŭdinte ŝin» (probable la PIV-oj ne celis la signifon «post iom da aŭdado li foriris», «elaŭskultinte ŝin li foriris»):

Sed Vinicius, ekaŭdinte la lastan nomon, forgesis momente pri la knabinoj el Koso [QV].
Policisto, ekaŭdinte la anglan lingvon, tuj remetis la telefonaŭskultilon [Monato].

Vd ĉi-sube ekzemplon pri zamenhofaj hezitoj inter vidi kaj ekvidi.

Kredi kaj ekkredi
(Legi pri ekkredi)

Por la formoj preteritaj ĉi tiajn ambiguecojn la franca lingvo povas solvi per tensoj: perfektivon esprimas aoristo aŭ perfektumo, malperfektivon esprimas imperfekto. La angla lingvo povas solvi tion nur parte (per perfektumo por perfektivo). La germana (kiom mi scias) regulan rimedon por tio malhavas. Ni ekzamenu la tradukojn por Joh 20:29 (pri la enkrediĝo de Tomaso) — jen la greka originalo:

Λέγει προς αυτόν ο Ιησούς· Επειδή με είδες, Θωμά, επίστευσας· μακάριοι όσοι δεν είδον και επίστευσαν.

Laŭ mi, la ĝusta esperantigo estas:

Jesuo diras al li: «Ĉar vi ekvidis min, vi ekkredis; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen ekkredis».

Tiel (per prefiksaj inĥoativoj) la frazo estas tradukita rusen kaj polen:

Powiedział mu Jezus: Uwierzyłeś dlatego, ponieważ Mnie ujrzałeś? Błogosławieni, którzy nie widzieli, a uwierzyli.

France la perfektivecon de la grekaj aoristoj esprimas perfektumo:

Jésus lui dit : « Parce que tu m’as vu, tu as cru ; heureux ceux qui n’ont pas vu, et qui ont cru ! »

(Kurioze: la slavona Biblio ankoraŭ ne uzas la perfektivajn verbojn, ĝi ankoraŭ esprimas la perfektivon tense: глагола ему Іисусъ: якѡ видѣвъ мя, вѣровалъ еси.)

Tamen la traduko en LB estas iom alia, ĝi estas sence ŝovita interpreto:

Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. [Joh 20:29]

Probable ĝi estas bazita sur la (mis)traduko de Lutero, al kiu mankis esprimilo por la signifo ekkredi:

Spricht Jesus zu ihm: Dieweil du mich gesehen hast, Thomas, glaubest du. Selig sind, die nicht sehen und doch glauben! [Luther]

Ĉi tie Lutero tradukis ne laŭ la Sola Skribo, sed laŭ la de li negata Tradicio, kiu (ĉi-situacie nekonvene) aplikas la vortojn de Jesuo al la ontaj generacioj.

Kvankam la lingvoj latinidaj povas esprimi inĥoativon per konvena tenso preterita, tamen mankas al ili rimedoj por esprimi tion ne-preterite aŭ ne-verbe. Ekz‑e la ĵusa epizodo evangelia en la rusa ikonografio estas nomata Ekkredo (aŭ Enkrediĝo) de TomasoУверение Фомы»); dum la samtema bildo fare de Karavaĝo havas malpli trafan titolon «Nekredemo de sankta Tomaso» (Incredulità di San Tommaso).

Jen estas alia ekzemplo:

— Vidi estas kredi, ĉu ne?
— Ne ĉiam. Ekzemple, mi vidas vin. [Steps §532]

Amuza ŝerco, sed la maksimo lamas. La daŭrverbojn «vidi» kaj «kredi» mi perceptas malperfektive, simile al «Vivi estas agi» (france «Vivre c’est agir»). Tia malperfektiva egaligo implicas, ke «ne plu vidi estas ne plu kredi» (t.e. «For de l’ okuloj, for de la koro» [Proverbaro]) — kiel en «ne plu vivi estas ne plu agi». La ideo de la maksimo (probable inspirita de la Enkrediĝo de Tomaso) estas «Ekvidi estas ekkredi» (ruse «Увидеть значит поверить», ne «Видеть значит верить»).

(Tamen la ŝerco ja funkcias ankaŭ kun la maksimo inĥoativa, ĉar la daŭra «mi vidas vin» implicas ke pli frue «mi vin ekvidis».)

Z nemalofte uzis «ekkredi» por eviti tian ambiguecon, ekz‑e:

kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo [Eli 14:31]

Kp ankaŭ

En tiu ĉi tago mi ekkredis je sonĝoj kaj mirakloj. [LOdE]

Hodiaŭ mi ne sukcesas rememori, kiamaniere ni tiam vivis kaj kredis
[F. Sammut, tr. C Mallia: La Malta Revo, p. 12]

Tamen iuj mensaj verboj ne estas hibridaj, ekz‑e

La us-modo

Aktive:

Perfektiva kondicionalo preterita:

Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron) [FE §24]

Malperfektiva kondicionalo sence futura:

Ĉar la vendanto ne plu revenos al la venditaĵo, eĉ se ili [la aĉetanto kaj la vendanto] ankoraŭ estus vivantaj [Jeĥ 7:13]

Kompleksa malperfektiva kondicionalo sence preterita:

Pasive:

Perfektiva kondicionalo pasiva futura:

(Kaj ĉar la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis …)
kion do povus al ni doni aŭtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? =
kion do povos al ni doni aŭtoro de nova lingvo, se tia estos kreita?
[Esenco, ĉap. 7-a]

Perfektiva kondicionalo pasiva preterita:

tie kuŝis la sambuka floraĵo, tiel freŝa, kvazaŭ ĝi nur antaŭnelonge estus enmetita tien
[Fabeloj-2, «Sambuka virineto»]

(Prezencon perfektivo ne havas.)

Malperfektiva kondicionalo pasiva prezenca:

Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate (relative) bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda [Marta]

Malperfektiva kondicionalo pasiva preterita:

Poste ili ekveturis kontraŭflue hejmen, sed la vento estis favora, kaj ĉar ili streĉis la velojn, tial estis tiel same bone, kvazaŭ ili estus tirataj de du ĉevaloj [Fabeloj-3, «Ib kaj malgranda Kristino»]

Malperfektiva kondicionalo pasiva futura:

sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto (kp: kiel se miajn versojn elkriados anonacisto) [Hamleto]

Sinsekvo de tensoj

Laŭ la klasika latina modelo, la lingvoj okcidentaj havas specialajn tensojn por verboj en subordaj propozicioj kiuj priskribas faro(j)n okazintajn aŭ okazontajn antaŭ la tempo de la ĉefpropozicia predikato. Ĉi tiu komplikaĵo ne ekzistas en Esperanto (nek en la rusa, nek en la pola); tamen ŝajnas, ke Z opiniis malkonvena ignori ĉi tiun imponan tradicion, kaj en §24 de la «Fundamenta ekzercaro» li donis ekzemplajn frazojn pri tio, kiel oni esprimu sinsekvon de tensoj en Esperanto.

Mi opinias tiujn rekomendojn misaj kaj neimitindaj; fakte Z mem preskaŭ neniam aplikis ilin en sia verkado. En tiuj rekomendoj li strebas konservi la sintaksan strukturon de tipaj propozicioj implikantaj antaŭtensojn; sed por logike kaj elegante traduki tiajn frazojn necesas ilin rearanĝi — kaj tion Z malofte aŭdacis fari.

Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron
( li estis dirinta al mi la veron). [FE]

Ĉi tiu frazo estas absurda. La verbo diris havas du tempajn cirkonstancojn:

  1. li diris kiam? — kiam vi (ek)vidis.
  2. li diris kiam? — jam antaŭe.

Ili kontraŭdiras unu al la alia, ĝuste tia absurdaĵo estas etimo de la angla preposterous (el la latina præposterus, «antaŭ-posta»). Ĉio iĝas logika kaj klara, se oni zorgas rearanĝi la frazon:

Li jam diris al mi la veron antaŭ ol vi ekvidis nin en la salono. (A)

La dua varianto kun la kompleksa preterito (li estis dirinta) ne estas absurda, sed ĝi metas logikan akcenton sur «li»n: li estas en la stato de dirinto (eble konfesinto, eble iel senkulpiĝinto); la okcidentanoj eble tion ne rimarkas ĉar ili povas trakti tian komplekson bloke, sen rimarki la atribuan nuancon de la participo; por mi tamen ĝi ne estas tute perdita.

Se la informo celas ne tion, ke li estis dirinta, sed tion, ke «mi» jam sciis, tiam eble preferindus diri

Kiam vi vidis nin en la salono, mi jam sciis la veron =
Kiam vi vidis nin en la salono, mi jam estis informita.

Sekvas ekzemplo pri antaŭfaro futura:

Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron
( li estos dirinta al mi la veron;
antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). [FE]

Pri la du unuaj formoj validas la sama kritiko, kiel pri la ĵusaj preteritaj; kaj per la tria Z anticipis mian rekomendon.

Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron
( estu dirinta al mi la veron). [FE]

Samkiel ĉi-supre:

Antaŭ ol mia patro venos, diru al mi la veron ( Diru al mi la veron antaŭ ol venos mia patro)

Pri la aspektoj en la fontaj nacilingvoj

France

Ĉi tie mi parolos nur pri la skriba formo de la franca lingvo, kies passé simple kaj imparfait ofte esprimas nuancojn aspektajn. Ĉi-sube mi nomos ilin, respektive, aoristo kaj imperfekto.

Maldetale: la franca lingvo regule markas la aspektojn en preterito. La aoristo kutime (ekzistas esceptoj) esprimas perfektivon; la imperfekto esprimas malperfektivon.

Ni jam vidis tian malperfektivan uzon de imperfekto ĉi-supre, en la sonĝo de Boazo:

Un roi chantait en bas; en haut mourait un dieu.
kaj sube kantas reĝo, kaj supre dio mortas.

Et nous vivions tous les deux ensemble,
Toi qui m'aimais, moi qui t'aimais. [Jacques Prévert]

Kaj ni vivis kune, vi min amanta kaj mi amanta vin.

Imperfekto esprimata faron kiu estis okazanta, sed malsukcesis:

Napoléon, ayant su le mouvement de l’ennemi, arrivait à Paris de sa personne…
[Stendhal: Vie de Napoléon, ĉap. LXXII]

Napoleono, eksciinte pri la movo de la malamiko, { estis venanta ¦ iris} al Parizo proprapersone…

(Fakte, li haltis en Fonteblo sen atingi Parizon kaj tie abdikis. Tial mi ne povas traduki «arrivait» per la perfektiva venis.)
(Cetere, notu «ayant su» = «EKsciinte».)

Kaj jen la serio da perfektivoj el la kaprida fabelo (la kursivo markas aoristojn):

Lorsque le loup fut rassasié, il se retira, se coucha sur le pré vert et s'endormit [Le Loup et les sept Chevreaux]

Ĉi tiuj tensoj povas esprimi ankaŭ la profilajn aspektualojn, por kiuj Esperanto uzas afiksojn. Ekz‑e ŝajnas al mi (ĉu vere?), ke por la verbo cligner la imperfekto il clignait esprimas oblan profilon (multiplikativon: «li palpebrumadis»), kontraste al aoristo aŭ perfektumo (il a cligné, semelfaktivo):

Les étoiles faibles et mouillées … clignaient d'une palpitation douce… [Louÿs: Aphrodite]

Aoristo povas krome esprimi komencan profilon:

il la vit, il l’aima = «li ŝin ekvidis, li ŝin ekamis»
tout à coup il chanta = «subite li ekkantis»
il lut = «li eklegis» [GDER, «ek/»]
quand il eut quinze ans = «kiam li iĝis 15-jara»
il eut enfin sa liberté = «finfine li ekhavis (= ricevis, akiris) liberon».

Tio manifestiĝas ankaŭ en la franca traduko de la jam citita Andersena peco:

Puis le printemps ramena le soleil. Ib laboura son champ. Sa charrue rencontra tout à coup un obstacle très résistant.
[Ib et la petite Christine]

Anstataŭ la samtempa taksiso esperanta ĉi tie aperas ĉeno:

  1. La printempo alkondukis la sunon (perfektivo! la suno venis — kio implicas, postfare, ke iĝis sune, ke la suno estis lumanta).
  2. Ib ekprilaboris. Ĉi tie la aoristo de la daŭrverbo labourer estas inĥoative-perfektiva: Ib se mit à labourer. Li estis komencinta prilabori — do, ekde tiam li estis prilaboranta.
  3. Lia plugilo surpuŝiĝis sur ion… — poste sekvas kompletaj agoj.

Fakte, la franca se mit à… tre klare demonstras, kial inĥoativo estas rezulta (kaj plej ofte, perfektiva): ties radika komponanto se mit estas tia.

Cetere, ĉi tia ĉena prezento en la franca traduko laŭas la danan originalon:

Foraarssolen skinnede og Ib satte Ploven i Jorden…
(La printempa suno ekbrilis kaj Ibo metis la plugilon en la teron…)

Atentindas, ke la 3 egale nudaj aoristaj perfektivoj havas ĉi tie diversajn profilojn: finfazan-rezultan (terminatif) en «ramena» (venigis, alkondukis); inĥoativa en «laboura» (ekprilaboris); momentan en «rencontra». Ĉi tio estas tre ofta en la franca lingvo: la aŭskultanto devas iel diveni, kompletigi la neesprimitan profilon.

Tensoj kaj frazaĵoj

La lingvoj slavaj esprimas la aspektojn leksike. La lingvoj ĝermanaj esprimas konsiston leksike (per prefiksoj en la germana, per phrasal verbs en la angla). Latinaj prtfiksoj funkciis simile, sed en la franca tiu meĥanismo formortis: la pretaj latinaj derivaĵoj ne plu analizindas en la franca, ili estas blokaj kunfandaĵoj fosiliaj:

La franca lingvo esprimas aspektojn per tensoj (kiel montrite ĉi-supre), kaj la profilon per frazaĵoj:

Frazaĵoj malperfektivigaj «être à…», «être en train de…», «aller (en) + gérondif»:

Barrère était en train de lire un rapport; il s’agissait de la Vendée. [Hugo]

… ce vestige de la construction latine alla d’ailleur s’effaçant de plus en plus. [Brunot]

Ankaŭ la perfektivon blokan france esprimas aoristo:

Dieu créa le Monde en 6 jours.

«L’infinitif passé»

En la franca lingvo krom preterito, ankaŭ infinitivo povas havi aspekton.

Riĉjo, franca hundeto, postlasis kolekton da siaj pensoj12, la 6ª el kiuj komenciĝas jene:

Manger est bon. Avoir mangé est meilleur.

Kiel esperantigi ĉi tion? La rekta traduko:

Manĝi estas bone. Sed pli bonas esti manĝinta. (M)

estas tute maltrafa (vd ĉi-supre). La senco estas, ke pli bonas ĉion formanĝi (havi la tutan pecon en sia stomako):

… Car l’ennemi qui vous épie pour prendre votre nourriture est prompt et subtil.
(Ĉar la malamiko vin insidanta por forrabi vian pecon estas rapida kaj lerta.)

Sen ĉi tiu dua frazo mi emus interpreti la unuan «partitive»: «pli bonas iom-manĝi» (ruse поесть). Por neprigi la tutecan profilon eblus uzi derivaĵon: formanĝi, tutmanĝi. Tiel funkcias la traduko rusa (есть — но ещё лучше съесть). Mi tamen dubas ke paŭsaĵo de la rusa traduko estus sufiĉe klara en Esperanto:

Manĝi estas bone. Sed pli bonas formanĝi.

En Esperanto tio ne funkcias, ĉar en Esperanto ne ekzistas konvencio pri perfektiva interpreto por infinitivo de rezultverbo (kia ekzistas por preterito aŭ futuro de tia verbo); dum en la rusa lingvo la aspekto estas leksika eco de la verboj, съесть estas perfektiva en ĉiuj siaj formoj. En Esperanto derivado povas ŝanĝi nur la konsiston; en la rusa ĝi ŝanĝas la aspekton.

Do, por klare perfektivigi mi uzus ĉi tie participon plus la tutecan profilon:

Manĝi estas bone. Sed pli bonas esti formanĝinta.

(La franca nomo de ĉi tiu verboformo estas «infinitif passé». Evidente, en la citita ekzemplo ĝi neniel estas «preterita», ĝi esprimas eternan, ekstertempan perfektivon.)

«La feino»

La Fundamenta Ekzercaro entenas francan fabelon. En ĝi ĉiuj preteritoj, simplisme kaj germanece, aperas en la is-tenso, sen atenti la francan aspekton kaj la esperantan konsiston. (Fakte, tio supozigas min, ke Z tradukis el germana traduko.)

1. Inĥoativa aoristo courut tradukita per is-tenso de daŭrverbo (kuris):

et aussitôt elle courut pour la battre
kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. [FE §21]

kp en simila okazo: «kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj…» [Batalo].

2. Imperfekto revenait tradukita per is-tenso de rezultverbo (revenis):

le fils du roi qui revenait de la chasse la rencontra et la voyant si belle, lui demanda ce qu’elle faisait là toute seule et ce qu’elle avait à pleurer.
la filo de la reĝo, {kiu revenis revenante} de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. [FE §21]

Normale la epiteto «kiu revenis» estas perfektiva kaj samsignifa kun «reveninta» (ne «revenanta», kiun postulas la imperfekta qui revenait) — kp:

sed troviĝis nur unu, kiu revenis {= nur unu reveninta} kun ia speco de klarigo
[Fabeloj-2, «Sonorilo»]
Kiu estas ĉi tiu knabino? … Ŝi estas Moaba knabino, kiu revenis {= reveninta} kun Naomi el la lando de Moab [Rut 2:5–6].

(La imperfektoj de la demando ĝuste transformiĝis en verboformojn as-tensajn.)

Angle

La angla uzas siajn phrasal verbs por konstrui rezultverbojn en maniero simila al la afiksado esperanta kaj slava (vd ĉi-supre en «Konsisto kaj afiksado»):

to sit = sidi (daŭrverbo) — to sit down = sidiĝi, eksidi (rezultverbo)
to stand = stari (daŭrverbo) — to stand up = stariĝi, ekstari (rezultverbo)

Por multaj faroj ekzistas apartaj radikverboj kun klara konsisto:

to look = {ekrigardi ¦ rigardi} (hibrida) —
to stare = rigardi (daŭra: He sat staring into space) —
to glance = ekrigardi

Tiaj alternativaj verboj ofte havas kromajn nuancojn aŭ eĉ esence alian signifon; ekz‑e oni uzas to learn en la rezulta signifo ekscii tute senrilate al la daŭra ĉefsignifo lerni:

How did they react when they learned the news?
Kiel ili reagis kiam ili eksciis la novaĵon?

I learnt of her arrival from a close friend
Mi eksciis pri ŝia veno de intima amiko.

La angla havas specialan tenson por la faroj ekstertempe universalaj aŭ kutimaj (Present Indefinite). Esperanto malhavas apartan tenson por ekstertempaĵoj, ilin esprimas la as-tenso. Aliflanke, en la angla mankas gramatika rimedo por esprimi kutimaĵojn preteritajn aŭ futurajn, kiujn en Esperanto povas esprimi la ad-profilo (li vizitadis/vizitados lernejon). Pli simetrie, en ĉiuj tri tempaj planoj la angla disponigas tensojn por la faroj daŭraj, okazantaj (ĉiuj Continuous Tenses). Ĉi tiujn ankaŭ Esperanto povas neprigi per la simile konstruitaj ant-tensoj. Ekz‑e:

One spring day the sun shone brightly, and he was guiding the plough across his field [Ib and Little Christine]

The effect of absence of mind is well exemplified in an incident which happened some time since to a well-known gentleman of Magdalen college, Cambridge. He had taken his watch from his pocket to mark the time he intended to boil an egg for his breakfast, when a friend, entering his room, found him absorbed in some abstruse calculation, with the egg in his hand, upon which he was looking intently, and the watch supplying its place in the saucepan of boiling water.

I was watching a really good film when there was a power cut.

La angla perfektumo

La angla perfektumo ofte esprimas la sperto-aspektualon, kiel menciite ĉi-supre. En la tempa plano, kontraŭe al la aserto de NPIV, Present Perfect ofte esprimas agon kiu pluas nune, kaj kiu do estas tradukenda per as-tenso, kiel prave atentigas M.C. Butler:

1063. (a) When an action or state begun in the past still continues at the time of speaking (“present continuance with past inception”) English uses a past tense, but Esperanto a present tense. Mi estas ĉi tie de lundo, I have been here since Monday. [Steps]

Tamen en unu okazo M.C. Butler devias de sia rekomendo kaj prezentas jenan ŝercon, kiu por mi aspektas sensenca:

“Post mia edziĝo la bopatrino min vizitis nur unufoje.”
“Enviinda homo!”
“Ĉu? Ŝi neniam foriris poste!” [Steps, §1172]

La is-tenso vizitis signifas por mi, ke la vizito jam finiĝis. Supozeble en la angla originalo estis Present Perfect: she’s visited me just once. Tamen kun la as-tenso (la bopatrino min vizitas nur unufoje) la ŝerco ne funkcias. Por savi la ŝercon mi ŝanĝus la verbon: «la bopatrino venis ĉe nin nur unufoje».13

Germane

La germana lingvo havas ne malpli multe da profiloj ol la angla. Imitinda trajto estas apartigo de Vorgangspassiv (Die Tür wird geoffnet = La pordo iĝis malfermita), kiun Z bedaŭrinde ne transprenis en Esperanton. Tamen la propre aspekta sistemo germana estas la plej malriĉa el ĉiuj fontolingvoj de Esperanto — fakte, ĝi simple ne ekzistas.

Jen estas la tradukoj de du traaj ekzemploj:

Die Frühjahrssonne schien und Ib ließ den Pflug durch die Erde ziehen. [Ib und die kleine Christine]

Als der Wolf seine Lust gebüßt hatte, trollte er sich fort, legte sich draußen auf der grünen Wiese unter einen Baum und fieng an zu schlafen. [Der Wolf und die sieben jungen Geislein]

Por pli reliefe ilustri la (ne)esprimadon de la aspektoj en la germana, konvenas uzi la ekzemplon el la verko de Cyril Brosch [Brosch], kiu komparas 3 frazojn en la lingvoj pola (plene aspektisma), germana kaj Esperanto.

Pole:

a) Kobiety poszły nad rzekę, wyprały pranie, i odeszły z wypranym praniem od rzeki.

b) Po drodze jedne śpiewały, drugie gwizdały.

c) Kiedy wchodziły do wioski, przed nimi pojawił się złodziej.

Ĉar ne ĉiuj legantoj scipovas la polan, mi (S.P.) donu laŭvortan esperantan tradukon en ties plej aspektisma formo:

a) La virinoj ekiris al la rivero, ellavis la tolaĵojn kaj foriris kun la lavitaj tolaĵoj de la rivero.

(ĉiuj 3 verboj estas perfektivaj)

b) Survoje la unuj kantis, la aliaj fajf(ad)is.

(ambaŭ verboj estas malperfektivaj)

c) Kiam ili estis enirantaj la vilaĝon, aperis antaŭ ili rabisto.

(la unua verbo estas malperfektiva kaj formas kadron por la dua, kiu estas perfektiva).

Germane (Laŭ C. Brosch):

a) Die Frauen gingen zum Fluss, wuschen die Wäschen und gingen mit der gewaschenen Wäsche wieder vom Fluss weg.

b) Unterwegs sangen die Einen, die Anderen pfiffen.

c) Als sie (gerade) das Dorf betraten, erschien vor ihnen ein Räuber.

Esperanto (Laŭ C. Brosch)

a) La virinoj iris al la rivero, lavis la tolaĵojn kaj forlasis kun la lavitaĵoj la riveron.

(Iris kaj lavis estas daŭrverboj, kiuj en la aspektisma sistemo bezonas perfektivigon; kp «Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li ĉiujn tiujn vortojn. [1Sam 25:12]». Mi ne komprenas, kial C.B. uzis la perifrazon «forlasis kun la lavitaĵoj la riveron».)

b) Survoje la unuj kantis, la aliaj fajfis.

(Akcepteble. Ambaŭ verboj estas daŭraj aŭ — en la uzo de multaj esperantistoj — hibridaj.)

c) Kiam ili eniris la vilaĝon, aperis antaŭ ili rabisto.

C.B. aldonas: «Alternative en c) eblas aspekteca precizigo per la kompleksa formo estis enirantaj.» — Por mi tiu «alternativaĵo» havas alian (la ĝustan) signifon. Kp:

  1. Kiam ili iris en la vilaĝon = Survoje al la vilaĝo
  2. Kiam ili estis enirantaj (en) la vilaĝon = Ĉe la limo de la vilaĝo
  3. Kiam ili eniris la vilaĝon = Jam ene de la viaĝo

La pola teksto signifas (2), la traduko de C.B. (por mi) signifas (3).

La germana lingvo, apud la rusa, estis unu el la ĉefaj lingvoj de Z, kaj nemalofte (precipe dum la tradukado el la germana) li mense adoptis la germanan senaspektan pensmanieron; tiom pli facile, ke lia koncepto pri la aspekto estis pure intuicia, scienca aspektologio eĉ nun restas fako malmulte konata. Jen kelkaj ekzemploj el la «Fabeloj» (kiujn Z tradukis el la germana), kontraste kun pecoj en la lingvoj pli atentantaj la aspektojn. (Mi ne scias, kiun germanan tradukon uzis Z; mi uzis tiujn, kiujn mi trovis.)

Sed la narciso frapis ŝian piedon, kiam ŝi ĝin transsaltis.
[Fabeloj-2: Neĝa reĝino]

Germane ambaŭ verboj aperas samtense (kio en la germana esprimas samtempecon): aber die Pfingstlilie schlug ihr über das Bein, als sie darüber hinsprang. [Die Schneekönigin] Probable ĝuste pro tia germaneca taksiso du germanoj diris al mi, ke ili opinias akceptebla la frazon «Kiam la kuracisto venis, la malsanulo jam mortis, sed hodiaŭ, dank’ al Dio, li fartas multe pli bone».

La tradukoj angla kaj franca markas la malperfektivon de la transsalto (= estis trans ĝin saltanta, estis ĝin transsaltanta) kaj kontrastigas la tensojn de la du verboj — unu faro (la transsalta) estas kadro, fono por la alia (frapa):

then she tucked up her little skirts so that she could run away faster, but the narcissus tapped against her leg as she was jumping over it. [the snow queen]

elle retroussa sa petite robe pour pouvoir courir plus vite, mais le narcisse lui fit un croc-en-jambe au moment où elle sautait par-dessus lui. [La Reine des neiges]

La germana lingvo ne havas kadran taksison, kaj esprimas ĝin per antaŭ-, post- aŭ samtempeco.

Alia ekzemplo:

kiam li transdonis sian filinon al la lernejo, li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion [Fabeloj-3, Juda knabino]

Normale tio devus signifi, ke «li» «metis la kondiĉon» post ol li ŝin «transdonis» («transdoni» estas rezultverbo; do, «kiam li transdonis» devas signifi «kiam la transdono iĝis plenumita», ĉar antaŭe oni ne povus diri ke «li transdonis sian filinon»). Kp:

Kiam vi transdonis al ŝi mian leteron, ĉu ŝi ĝin kisis? [dq]

Germana teksto ĉi tie probable havis pluskvamperfekton, kiun Z simple ignoris:

Ihr Vater war ein armer, braver Mann; er hatte sich, als er seine Tochter der Schule anvertraute, ausbedungen, daß sie nicht im christlichen Glauben unterwiesen werden dürfe. [Das Judenmädchen]

Mi jam diris, ke rearanĝo de frazoj pluskvamperfektaj donas rezulton pli elegantan kaj ĝustan:

transdonante sian filinon al la lernejo, li metis la kondiĉon…

Alia maniero esprimi kadron estas uzi la konjunkcion dum. Al mi tio ŝajnas malpli taŭga solvo, ĉar dum kutime implicas samtempan daŭron («dum mi spiras, mi esperas», «dum spiro, spero»; «dumviva membro» ktp) — kaj ĉi-okaze pli konvenas punkta kondiĉometo ene de transdona intervalo.

Alia ekzemplo:

En la bildolibro ĉio estis vivanta, la birdoj kantis, la homoj plenforme eliris el la libro kaj parolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj, sed kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu malordo inter la bildoj. [Fabeloj-1: Sovaĝaj cignoj]

Ĉi tie nur la plurnombro de «foliojn» sugestas, ke temas pri ripeta faro, ke la homoj eliradis, ensaltadis, ke Elizo turnadis la foliojn; kvankam tio ne malebligas la interpreton, ke Elizo turnis plurajn paĝojn solfoje.

Jen estas unu el la germanaj tradukoj (kun folio ununombra, ripeta profilo neniel esprimita):

Und im Bilderbuch war alles lebendig, die Vögel sangen, und die Menschen gingen aus dem Buch heraus und sprachen mit Elisa und ihren Brüdern. Aber wenn diese das Blatt umwendeten, sprangen sie gleich wieder zurück, damit keine Unordnung hineinkomme. [Die wilden Schwäne]

Mi ne scias la danan, tamen ŝajnas al mi, ke ĝi estas same malpreciza, kiel la ĉi-supra traduko germana:

i Billedbogen var Alt levende, Fuglene sang, og Menneskene gik ud af Bogen og talte til Elisa og hendes Brødre, men naar hun vendte Bladet, sprang de strax igjen ind, for at der ikke skulde komme Vildrede i Billederne. [De vilde Svaner]

France la bidoj viviĝas kaj eliras aoriste-unufoje, sed ili malperfektive resaltadas kiam la paĝo estas turnata:

Dans le livre toutes les images s’animèrent ; les hommes et les bêtes qui y étaient peints sortirent des feuilles, et chantèrent et gambadèrent au grand amusement d’Élisa et de ses frères ; quand on tournait la page, ils sautaient vite pour se remettre à leur place et se coller sur l’image. [Les Cygnes sauvages]

En traduko angla ĉiuj verboj estas senaspektaj, tamen ripetadon de la revenoj sugestas la konjunkcio whenever (ĉiufoje kiam):

Everything in the picture book came alive. The birds sang, and the people strolled out of the book to talk with Elisa and her brothers, but whenever she turned a page they immediately jumped back into place, to keep the pictures in order. [The Wild Swans]

Ruse ĉiuj verboj (ankaŭ la eliraj) estas malperfektivaj, krom la foliuma, kiu esprimas intencon:

Все картины в книжке были живые: птицы распевали, а люди сходили со страниц и разговаривали с Элизой и её братьями; но стоило ей захотеть перевернуть лист, — они впрыгивали обратно, иначе в картинках вышла бы путаница. [Дикие лебеди]
(Ĉiuj bildoj en la libro estis vivaj: la birdoj kantis, la homoj eliradis de la paĝoj kaj interparolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj; sed [ĉiufoje] kiam ŝi estis turnonta la folion, ili reen ensaltadis, ĉar alie la bildoj malordiĝus.)

Ruse kaj pole

Наевшись досыта, волк ушёл, растянулся на зелёном лужку под деревом и заснул [Волк и семеро козлят]

Gdy już był syty, odszedł, położył się na zielonej łące pod drzewem i zasnął. [O wilku i siedmiu koźlątkach]

Tian aspektan kromefikan aspektualon mi trovas en la traduko de «Eŭgeno Onegin» fare de V. Melnikov:

Vivinto kaj pensinto nepre
malŝatas homojn en la kor’;
sentinto maltrankvilas febre,
ke niaj tagoj glitas for [1:46]

Jen la rusa originalo:

Кто жил и мыслил, тот не может
В душе не презирать людей;
Кто чувствовал, того тревожит
Призрáк невозвратимых дней.

Evidente, en tiu peco la intaj perfektivoj ne esprimas preteriton (kiu ne plu vivas), ili esprimas aspektualon (akiron de sperto). La anglaj tradukoj uzas prezencan spertoperfektumon:

He who hath lived and living, thinks,
Must e’en despise his kind at last;
He who hath suffered ofttimes shrinks
From shades of the relentless past [tr. H. Spalding]

He who has lived and thought
cannot help in his soul despising men;
him who has felt disturbs
the ghost of irrecoverable days [tr. V. Nabokov]

La aspekto kaj la artikolo

Rusa aspekto iam povas esprimi tion, kion en Esperanto esprimas la artikolo. Laŭ PAG [§76, p. 96],

  1. ĝi [la artikolo] indikas, ke la sekvanta substantivo esprimas, … se ĝi staras en pluralo, la tutaĵon de la samklasaj uloj aŭ samkategoriaj aĵoj: … oni elhakis la arbojn apud la vojo (sed: oni elhakis arbojn — ne ĉiujn — apud la vojo)…

Ruse вырубить (samstruktura kiel «el/haki») indikus plenan ekstermon; partan dehakadon povus esprimi la verbo порубить (А куда же он ночью уехал? Да, чай, в казенном лесу дровец порубить — А.Н. Островский). Avantaĝo de tia peraspekta determino estas, ke ĝi funkcias ankaŭ kiam la objekto forestas, ekz‑e ĉe substantivigo: санинтарная порубка леса — «sanitara iom-hakado en arbaro» (kiam oni forhakas la malsanajn arbojn).

Землю попашет,
попишет стихи [Хорошо!]

Lingvoj judaj

Apriore oni povus supozi, ke Zamenhofon eble influis aspektosistemo de unu el la du judaj lingvoj kiujn li sciis. Sed tio apenaŭ eblas.

La lingvo judgermana (Jido) devancis la germanan kaj jam tute perdis das Präteritum; ĝia aspektosistemo neniom pli riĉas ol la germana.

Z ne povis scii la lingvon novhebrean de la moderna Israelo; li certe legis Tanaĥon, tamen pri la aspektoj en la biblia lingvo hebrea la lingvistoj, ŝajne, eĉ nun disopinias.

Zamenhofo hezitas inter la logiko kaj la kutimo okcidenta, iam sur unu sama paĝo [Genezo 22:4, 13]:

(4) Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis (וַיַּרְא) la lokon de malproksime.

(13) Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis (וַיַּרְא), ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj.

La verbo estas unu sama, ĝia gramatika formo kaj la kunteksto estas la samaj — sed la tradukoj ial diferencas. Logike, en ambaŭ okazoj devus aperi ekvidis (kiel en la traduko rusa: en ambaŭ okazoj «увидел»).

Ni povas heziti pri aspektoj en la biblia hebrea, tamen ankaŭ la traduko greka farita de la tiutempaj judoj (LXX) uzas unu saman verboformon εἶδεν (aoristo 3 sing.):

04 τη ημερα τη τριτη και αναβλεψας αβρααμ τοις οφθαλμοις ΕΙΔΕΝ τον τοπον μακροθεν
13 και αναβλεψας αβρααμ τοις οφθαλμοις αυτου ΕΙΔΕΝ και ιδου κριος εις κατεχομενος εν φυτω σαβεκ των κερατων

La lingvoj germana kaj angla kutime ne distingas inter ekvidis kaj vidis; france mi trovas

04 Le troisième jour Abraham, levant les yeux, aperçut le lieu de loin.
13 Alors Abraham leva les yeux et regarda, et voilà que derrière lui un bélier était pris par les cornes dans le hallier

— t.e. rimarkis la lokon kaj ekrigardis (ĉar aoristo). La ŝanĝo de la verbo estas pravigebla, ĉar la antikvaj lingvoj (hebrea, greka, Latino) konfuzas rigardi kaj vidi14 (simile en KJB); ĉi-okaze nin tamen precipe interesas la aspekto, ekrigardis estas same perfektiva kiel ekvidis, kaj tio ne helpas al ni kompreni la malperfektivan vidis.

Argumento favore al la traduko per ekrigardis (taŭtologia post levis siajn okulojn) estas la iom familiara «kaj jen», «et voilà»; tamen min ĝi pensigas pri eventuala «prezenco historia» (aŭ «prezenco gnomika» el la ĉapitro Kaloĉaja):

13 Abrahamo levas siajn okulojn, kaj vidas: jen virŝafo malantaŭe implikita per la kornoj en la arbetaĵoj.

Tio estas pli verva priskribo de la epizodo, kaj eble Z ĝin tiel perceptis — sed ne kuraĝis uzi la as-tenson, kaj kompromise provis imperfekt(iv)on. Tamen imperfekt(iv)o ne funkcias tiel, kaj probable neniu komprenis tian intencon.

Se mia hipotezo ŝajnas tro aŭdaca, bv kompari ĝin kun la laŭvorta angla traduko el YLT:

04 On the third day—Abraham lifteth up his eyes, and seeth the place from afar.
13 And Abraham lifteth up his eyes, and looketh, and lo, a ram behind, seized in a thicket by its horns


Realaj ekzemploj

El «Quo vadis»:

Kp en «Pro Iŝtar» (verkita de germanlingvano): «Lemuel diris, tuj kiam Ijob silentis:…» Kp la ĝustan uzon malperfektivan en la traduko de peco fare de Martin Niemöller:

Kiam la nazioj forportis la komunistojn, mi silentis; mi ja ne estis komunisto. Kiam Petronius eĉ silentis, Nero vidis en lia silento… Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis [Psa 32:3]

Noto pri historio de aspektologiaj studoj

(Legi la noton)

Onidire15 Aristotelo ekzamenis la diferencon inter verboj rezultaj kaj daŭraj (mi ne sukcesis trovi ion tian en lia verkaro), tamen en la posta eŭropa lingvoscienco dominis la koncepto tempisma. Fine de Renesanco la konsistajn aspektualojn malkovris Louis Meigret (Le tretté de la grammère françoise, 1550).

Konsciiĝo pri la aspektoj (la perfektivo kaj la malperfektivo) okazis nur en la 17ª jc ĉe la priskribo de la ĉeĥa lingvo, unue ĉe Václav Jan Rosa (Čechořečnost seu Grammatica Linguae Bohemicae, 1672: «verba imperfectae significationis» — «verba perfectae significationis»).

Poste (1873) Georg Curtius (Georgo Kurcius) en siaj studoj pri la klasika greka lingvo distingas la konceptojn de aspekto kaj tempo. Inspirite de la Kurciusa Zeitart, Karl Brugmann proponis en 1885 la terminon Aktionsart. Ĝis la fino de la 19ª jc oni konfuzadis tiujn 3 aspektualojn (konsisto, profilo, aspekto).

Nur en la jaro 1908ª, 21 jarojn post la publikigo de Esperanto, Sigurd Agrell sur la materialo de la pola lingvo klare apartigis la aspektojn disde la profiloj. (Tamen PAG plu konfuzas ilin.)

En la 20ª jc aspektologiaj studoj etendiĝis al multe pli vasta aro da lingvoj ol antaŭe, kaj iuj lingvistoj asertas, ke la skava-latinida diĥotomio (perfektiva — malperfektiva) ne estas unuversalaĵo, ke ekzistas aspektosistemoj havantaj pli multe da aspektoj. Plej ofte tiaj asertoj estas ŝuldataj al konfuzo inter aspekto kaj profilo, oni prezentas la «aspektojn» daŭran (durativo), ripetan (iterativo), komencan (inĥoativo), finan (terminativo), momentan ktp. Tiaj profiloj certe ekzistas ankaŭ en la lingvoj slavaj, sed tio ne malvalidigas la fakton, ke en la slavaj lingvoj la aspektoj estas du.

Mi tamen vidis tian aserton ĉe seriozaj lingvistoj kiuj certe ne konfuzas aspektojn kun profiloj. Eble efektive ekzistas ankoraŭ aliaj aspektualoj, diferencaj disde la slavaj aspektoj. Tamen tio ne koncernas la temon de ĉi tiu studaĵo: la aspektosistemo de Esperanto estas tradicie diĥotomia.

Mi tamen koncedas, ke pro la ekzisto de verboj hibridaj kaj pro verboformoj aspekte neŭtralaj, oni povas formale paroli pri tri aspektoj: malperfektiva — perfektiva — neŭtrala. Tio estas afero pri konvencio; mi opinias, ke ankaŭ esperimoj «neŭtralaj» iel implicas iun el la du aspektoj, esencan por ĝusta interpreto de propozicio.


Konkludo

La aspektosistemo de Esperanto ne estas konscie projektita. Zamenhofon gvidis intuicio, kaj lia uzado estas sinkretisma: jen la aspektoj estas markataj, jen ignorataj. Iam Z pensis slavece, iam germanece. Mi mem plurfoje rimarkis en mia propra uzado tiajn momentajn variadojn de la «mensa agordo»; tiaj variadoj estas precipe fortaj kiam ili koncernas lingvajn trajtojn intuiciajn, nesufiĉe klare konsciataj.

La aspektoj ne estas sola tia trajto; ekz‑e ankaŭ la uzado de la artikolo simile varias.

La sistemo, kiun mi provis malimplicigi en ĉi tiu studaĵo estas simpla kaj originala; ĝi diferencas de la aspektosistemoj de ĉiuj fontolingvoj; interalie, ĝi ne estas la slava. Per ĉi tiu studaĵo mi provis ĝin izoli. Tiu sistemo, malgraŭ multaj hezitoj, tre persiste reaperas en ĉiuj verkoj zamenhofaj kaj en la verkoj multaj bonaj aŭtoroj, komencante per Kabe. Ĝi klare sentiĝas ankaŭ en la tradukoj el la lingvoj kie la aspektoj ne estas regule esprimataj (el la germana kaj angla). Plej kohere ĝi aperas en la traduko [QV] de Lidja Zamenhof.

Mi skize resumu tiun sistemon.

(La resumo)

La aspektosistemo de Esperanto estas bazita sur la verba konsisto, kaj aplikas defaŭltoprincipon:

Malperfektivigo de rezultverboj estas facila. Por esprimi profilon mezfazan (procezon) oni uzu kompleksan ant-tenson (simile al la anglaj Continuous Tenses): «kiam li estis diranta» (aŭ, se eblas, « dirante tion, li…»); por esprimi profilon ripetan oni uzu la sufikson -ad: «li ĉiam diradis la veron» [FE §24].

Alie estas pri perfektivigo de daŭrverboj. Signifo de daŭrverbo ne entenas ideon pri plenumiĝo, tial necesas senca precizigo. Oni faras ĝin per afikso(j), ŝanĝante la profilon de la verbo; limesoj kutime estas pluraj, kaj sekve ankaŭ la precizigoj kutime eblas pluraj, ekz‑e

trinki (daŭra) → ektrinki, eltrinki, sattrinki (rezultaj);
iriforiri, eliri, eniri, transiri, suriri, disiri

La perfektivigo per kompleksa int-tenso estas malofta; ĝi konvenas precipe por esprimi la sperto-aspektualon (multon li estis vidinta).

Ĉi tiu sistemo estas tre racia: en multaj okazoj (probable eĉ en plimulto da okazoj) la aspektojn tute trafe esprimas la simplaj tensoj. Kaj tio tiom bone akordas kun la lingva intuicio, ke ĝis nun oni apenaŭ rimarkis, ke la simpla is-tenso de malsamkonsistaj verboj havas konsiderinde diferencajn signifojn aspektajn kaj taksisajn.

Ĉi tiun sistemon oni apenaŭ konsciis. Plej ofte oni rigardis la verban sistemon tra la prismo de la tempismaj konceptoj okcidentaj, kaj ekz‑e vidis en la kompleksaj tensoj precipe la rimedon por esprimi taksison. Oni prave konstatis, ke por celoj taksisaj la kompleksaj tensoj ne estas universala rimedo en Esperanto; sed el tiu prava konstato oni faris malpravan konkludon, ke oni ĝenerale evitu la kompleksajn tensojn. Mi opinias tiajn tensojn rekomendindaj, sed por alia celo: kiam oni bezonas esprimi aspekton diferencan disde la defaŭlta.

Bofronto skribis je 1903–11–28 okaze de la publikigo de la «Fundamenta Krestomatio»:

Legu do La devenon de la virino, kiu estas sklava imitado de la rusaj inĥoativoj: ĝi estas triumfo de la ek-.

Ĉi tiu citaĵo el franclingva letero de Beaufront estas bazita sur traduko fare de Waringhien. Mi forigis 2 difinajn artikolojn, «tro sklave imitantajn la francan determinadon». Grabowski, al kiu apartenas la kritikata krestomatia traduko, ne amasigis po 6 ek-ojn en unu frazo!

Probable Bofronto ne rimarkis, ke la samajn nuancojn li france esprimus per aoristo kaj imperfekto; plejparte la inĥoativoj de Grabowski estas tute regulaj kaj ĝustaj.6

kial tiom da hibridoj en la franca?

Abundo da ekoj – abundo da artikoloj.

Referencoj kaj mallongigoj

Batalo
La batalo de l’ vivo (Dikenso, tr. Z)
Brosch
Cyril Brosch: Kelkaj pensoj pri la Esperanta verbosistemo (la ĉiama -ata/-ita)
Esenco
Z: Esenco kaj estonteco …
GDER
G. Waringhien: Grand Dictionnaire Espéranto-Français.
Joh
Evangelio laŭ Johano.
LB
La Londona Biblio.
LOdE
La Ondo de Esperanto.
LR
Z: Lingvaj respondoj.
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Versio 15.0.2 (de la 3a de Majo 2018).
QV
H. Sienkiewicz, tr. Lidja Zamenhof: Quo vadis?
Steps
Montagu C. Butler: Step by Step in Esperanto.
Vojaĝo
K. Kalocsay: Vojaĝo inter la tempoj.
Z
L.L. Zamenhof
YLT
Young's Literal Translation of the Holy Bible by Robert Young, 1862, 1898

Glosaro

antaŭpreterito
preterito montranta faron antaŭan al tiu de alia preterito.
aoristo
ĉi tie uzata por nomi la grekajn aoristojn preteritajn kaj la francan passé simple.
gerundi¹o Λ
(…) 2 (en diversaj lingvoj, ekz. slavaj) Adverba formo de verbo, kun senco de dependa propozicio; analoge en Esperanto, e-vorto kun participa sufikso: en la frazo «aŭdinte ŝin, li foriris», la vorto «aŭdinte» estas gerundio. [NPIV] (Vd komenton ĉi-supre.)
imperfekt²o Λ
Tenso, ekzistanta en diversaj lingvoj kaj uzata por esprimi daŭrantan aŭ kutiman procezon en la pasinteco [NPIV]; ĉi tie uzas por indiki la francan «imparfait».
limeso
plenumiĝopunkto, tiu punkto de rezultverba faro, kie la rezulto iĝas atingita.
perfektumo
tenso, kian oni tradicie misnomas perfekto, kvankam ĝi neniel rilatas al la fundamenta vorto perfekta (kp la latinan perfectum). Kiam la PIV-oj listigas la gramatikan «perfekto»n sub «perfekta», tio estas same maltaŭge, kiel estus listigi «procento»n sub «cent».

Notoj


1. Tiel estas en la lingvoj okcidentaj (ekz‑e en la franca). En la slavaj lingvoj orientaj kaj sudaj (ekz‑e la rusa, la pola, la ĉeĥa) la tensoj estas tempismaj; la aspektualoj estas esprimataj leksike.

2. I. Bloomfield (en Algonquian, Linguistic Stuructures of Native America, N.Y. 1946) nomis tiun nocion «ordo» (order); kaj R.O. Jakobson (en Russian and Slavic Grammar Studies 1931–1981, p. 46 = Якобсон Р.О. Шифтеры, глагольные категории и русский глагол // Принципы типологического анализа языков различного строя. M.: Наука, 1972. C. 101.) grekigis tion (τάξις = aranĝo).

3. Laŭ la ekzemplo de F. de Saussure, mi preferas uzi nemiskompreneblan sciencan prefikson omo- anstataŭ la misgvida homo-. Pli detale vd mian artikolon en LOdE (n‑ro 284, 2018:6, p. 47–48), aŭ rete.

4. La problemo koncernas ne nur la profilojn, ĝi estas ĝenerala problemo morfologia — kp la vorton malfiksebla (ĉu «kiun maleblas fiksi» aŭ «kiun eblas malfiksi»?). Tio similas la matematikajn esprimojn: a−b+c estas analizenda alie ol a−b×c. Diversaj paroj da afiksoj kondutas malsame: ni jam vidis, ke -ad aplikiĝas laste; simile malfarebla laŭ ni signifas «kiun eblas malfari»; sed en nefarebla la laste aplikenda afikso estas ne-. En plene logika lingvo oni devus uzi sistemon similan al la matematika senkrampa operaciskribo — ekz‑e uzante nur la sufiksojn, kiel la lingvo uzbeka (kp ek/trem/ad/i kaj senambiguan trem/er/ad/i); sed tio estus «malpli internacia». Mi tamen esperas, ke ni povus senambiguigi la lingvon atribuante prioritatojn al la afiksoj, kiel oni faras en la intermeta operaciskribo matematika.

5. Aufgabe 4. Matrixmultiplikation. (m×n) bezeichne eine Matrix mit der Gestalt m×n. Suchen Sie die Gestalt der folgenden Produkte, falls die Produkte definiert sind: (i) (2×3)(3×4) (ii) (4×1)(1×2) …

6. K. Kalocsay: Vojaĝo inter la tempoj. La Laguna: Stafeto, 1966. P. 39–45.

7. « Ĉe la telefono. „Nu, Gertrudo, kion vi faras?“ — „Ĝuste nun mi telefonas, paĉjo.“» [Steps, §595, p. 128]

8. Ĉar ne ĉiu lingvo ĝin havas. La hebrea ekz‑e havas nur preteriton (perfekton), kiu esprimas ĉion pasintan, kaj futuron (imperfekton), kiu esprimas ĉion okazontan: la nuntempon oni esprimas jen preterite, jen future, jen per la prezenca participo kun pronomo: ani qôtel: mi mortiganta (= mi mortigas). Analoge estas en la araba. (Noto de K. Kalocsay.)

9. Montagu C. Butler: Step by Step in Esperanto. §427.

10. La formo «estas farita» implicas, kiel kutime ĉe perfektumo, ke la rezulto persistas ĝis la paroltempo. Tio tamen ne nepras por la perfektumo. Tial mi do preferus diri «iĝis farita», kio taŭgus ekz‑e ankaŭ por la anekdoto pri Oscar Wilde:
«Do, s-ro Wilde, kion vi faris [= estis faranta] ĉi-matene?» — «Ho, la tutan matenon mi laboris super presprovaĵoj de mia poemaro.» — «Kaj rezulte?» — «Mi faris [plenumis] tre gravan ŝanĝon: mi forigis unu komon.» — «Ĉu vere? Ĉu ĉi tio estas ĉio, kion vi faris? [ĉu nur ĉi tio estas/iĝis farita?]» — «Certe ne! Post matura pripenso mi reenŝovis la komon.» [Taking Out a Comma].

11. En ĉi tiu ekzemplo preskaŭ egale taŭgas la aspektoj perfektiva eksentis, trasentis kaj la malperfektiva sentis («dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! … Mi kuŝis sur io malmola…»). La germana teksto el kiu tradukis Z ne povus klare esprimi la aspekton; la rusa tradukistino preferis la perfektivon почувствовала, ĉar temas pri rezulto de la testo.

12. Anatole France: Les pensées de Riquet.

13. Verdire, la difino de «viziti» en la PIV-oj esence egalas al «veni»: «Iri en ies hejmon, por tiun vidi». Laŭ mi, tio estas misa difino: vizito implicas ankaŭ ioman restadon kaj foriron, “to go to see a person or a place for a period of time. Kp «longa, mallonga vizito» [NPIV], «dum la gepatroj vizitis Kongreson» [Sten Johansson] ktp.

14. Tial la signifo de la latina «Veni, vidi, vici» eble estas eĉ pli fanfarona: «Mi venis, ĵetis rigardon, venkis». — El tiu konfuzo Esperanto (samkiel la lingvoj okcidentaj) heredis la pseŭdokleran misuzon de vidu (aŭ mallonge vd) anstataŭ la logike ĝusta rigardu (kp la rusan «см.» ← «смотри»). Simile Esperanto konfuzas du signifojn en flari (ruse нюхать ≠ обонять, чуять).

15. Маслов Ю.С.: Избранные труды: Аспектология. Общее языкознание. — M. 2004. ISBN 5-94457-187-X. — С. 521.

16. En tiu peco estas 30 ek-verboj. 9 el ili estas ekkriis — kio por mi aspektas kiel iom eksmoda paŭsaĵo de la similstruktura franca <span lang="fr" class="fr">s’écria ← es+crier. En 3 el ili (eklevis sin, ekenuigis, ekkolerigis) la prefikso estas redunda (kvankam ne malĝusta), ĉar la baza verbo estas rezulta, do ĝia is-tenso estas perfektiva. En unu okazo: « Ekaŭdinte tiun ĉi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn», la ek-verbo efektive estas malkonvena paŭsaĵo de la rusa/pola услышав/usłyszaw. Ĉi-okaze mi dirus elaŭskultinte aŭ uzus la sperto-aspektualon aŭdinte. 9-foje aperas la verbo Anstataŭ 2 ekenuis eblus diri enuiĝis. (Ial Bofronto ne plendas pri la 77 artikolojn la.) — La redundaj ek-oj ĉe rezultverboj sporade aperas ankaŭ en la moderna lingvo ĉe eminentaj esperantistoj, kia estis ekz‑e Ivo Lapenna: «En la enkonduko la oratoro … klopodas ekinteresigi la publikon pri la temo» [Retoriko, XIII:2]. Certe estas neignorinda diferenco inter «tio min interesis» kaj «tio min ekinteresis»; sed en la verbo «ekinteresigi» la rezultan konsiston sufiĉe esprimas la sufikso -ig, kaj tial ĉi tie ek- estas redunda.