Kien iru esperanta traduko?

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2018-01-14

Versio nuna: 2019-09-14


«Quo vadis» en Esperanto

Internacie ĉi tiu verko estas la plej fama romano de la pola literaturo, kvankam en Esperantujo «Marta» kaj «Faraono» estas pli aŭtoritataj.

Tamen la traduko de Lidja Zamenhof’ prezentas apartan intereson esperantologian: en ĝi sisteme estas markitaj la verbaj aspektoj. Ĉi tion, kaj kelkajn aliajn interesaĵojn tradukartajn, mi ekzamenos en ĉi tiu artikolo.

Ĉi tiun studaĵon mi faris preparante Fikŝenbukan eldonon de la verko. Tiu eldono disponeblas ĉi tie.


Enhavtabelo

«Quo vadis» en Esperanto
La fontoj kaj simboloj
Aspektologio
La unua alineo
France kaj angle
La pola originalo
La aspektosistemo de la traduko
Malperfektivigo per kompleksa ant-tenso
Iteracio (malperfektivigo per -ad)
Daŭrverboj
Ekstera limo
Perceptaj kaj mensaj verboj
Paroli kaj diri
Kompleksaj profiloj
Hibridaj verboj
Bati kaj frapi
Ripeti kaj ripetadi, ŝanceli kaj ekŝanceli
skribi (legi?), verki, plani
Esceptoj
«Viziti» anstataŭ «vizitadi»
Redunda ek- en «ekkaptis»
Inĥoativa «ridetis»
Iĝi -ita
Ekstertempa us-modo
Jes kaj ne
Pri la interpunkcio
Raportata parolo
«Kiel» kompara kaj predikativa
Kiel prezenti fremdaĵojn
La rilato al Latino
La lingvaj tavoloj
Latinaj citaĵoj
Latinaj ĉiutagaĵoj
Nomoj propraj
Kia Latino?
En la pola originalo
Miksita deklinacio
insula: 10 aperoj
Nomentana
Dubazaj nomoj
La nomoj grekaj
Pole
PIVe
En la tradukoj
Jam ĉe Lidja Z
France
Nomsistemo latina
Ĉu «la Aŭloj» aŭ «la Plaŭcioj»?
La nomoj inaj
Malkoheraĵoj ĉe S.
Malkoheraĵoj ĉe Lidja Z.
Kazoj
Kelkaj problemoj de la originalo
Quo vadis?
Agoj de Petro
La Lig(i)oj
La «judeano» Paŭlo
Tradukeraroj, tradukproblemoj
Tribuno kaj tribunuso
uznać?? – ekkoni / rekoni /agnoski
Epiteto (akorda) kaj predikativo (nominativa)
Naĝi kaj flosi
Kurioza predikativo
Tutsituacia «ĝi»
La pozicio de «ankaŭ»
Problemo seksgenra
Kuriozaj tensoj

La fontoj kaj simboloj

En la studaĵo mi komparados plurajn versiojn de la verko, 2 polajn kaj 3 esperantajn. En la referencoj la unua litero indikas la lingvon: E – Esperanton (en E1, Ei, EF); P – la polan (en P1, PM).

La modernaj polaj eldonoj plejparte sekvas tiun en la «Verkaro» (H. Sienkiewicz: Dzieła) redaktitan de Julian Krzyżanowski, vol. 20–22 (Varsovio, 1949).

La INKO-redaktisto sisteme forigis preskaŭ ĉiujn aspekto-esprimilojn de E1; male, mi opinias tiun trajton de E1 ĝia plej granda interesaĵo, kaj tial en EF mi lasas la aspektosistemon de Lidja Z. Tamen kelkaj redaktaĵoj de Ei efektive estis bonaj (precipe tiuj pri la kazo de predikativoj), kaj ilin mi akceptis en EF. Krome, mi tute ŝanĝis la traktadon de la nomoj propraj, sekvante la principojn similajn al tiuj de PM.

Kiel kutime, «Z» estas mallongigo de la familinomo «Zamenhof’»; kiam temos pri la tradukistino (la filino de d‑ro Esperanto) mi antaŭmetos la antaŭnomon: «Lidja Z».

La ISO-a sigmo por la lingvo pola, «pl», ĝene kolizias kun la kutima siglo por «plurnombro» (ankaŭ ĝin min bezonos); tial mi uzos simbolojn por indiki la lingvojn:

Aspektologio

Inspirite de E1 mi verkis la studaĵon «Notoj aspektologiaj» (ankoraŭ finotan) kies mallongigita versio aperis en «La Ondo de Esperanto» (2019:3, n‑ro 293, p. 37–49). Ĉi tie mi ne ripetos la teorion, mi nur citos pruvajn ekzemplojn. La terminoj tenso, daŭrverbo, imperfekto, malperfektivo, perfektivo, profilo, rezultverbo estas klarigitaj en ambaŭ ĵus indikitaj studaĵoj kajaŭ en NPIV.

Multajn el la ekzemploj mi prezentos kontraste: E1 kontraŭ Ei, Esperanto aspektema kontraŭ Esperanto senaspekta. Ĉar Ei-redakto kutime konsistas en forstreko de afikso, iam mi donos resuman tekston, en kiu la E1-peco(j) forigita(j) en Ei aperos inter rektaj krampoj, ekz‑e:

granda mirego [ek]posedis la junan viron [ĉap. 20ª]

(la inĥoativo ekposedis en E1, la statverbo posedis en Ei);

Ni invit[ad]os ilin en nian domon [ĉap. 39ª]

(la iteracia invitados en E1, la simpla invitos en Ei).

La unua alineo

Ĉi tiun ekzemplon mi jam uzis en la LOdE-a artikolo; tamen tie la teksta spaco estis limigita, dum en la Reto mi povas kompletigi la komparon per la tradukoj angla kaj franca kune kun la pola originalo.

Por mi ekzistas rimarkinda signifodiferenco inter la «lingve reviziita» teksto [Ei] kaj la originala traduko [E1]. Jen por komparo la unua alineo de la 1ª ĉapitro.

INKO [Ei]:

Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diris, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de sklavoj lertaj en tio, iom post iom rapidigis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligis lin, redonis la konscion kaj refortigis tiel, ke el … la lasta banfako li eliris ankoraŭ kvazaŭ revivigita…

Lidja Z [E1]:

Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de lertaj en tio sklavoj, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligadis lin, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el … la lasta banfako li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita…

La rakonto havas du planojn. Jen kiel ĝi estas strukturita originale (laŭ [P1], [PM] kaj [E1]):

  1. La proksima plano, kiu rakontas pri okazaĵoj de unu certa tagmezo: «Petronio vekiĝis».
  2. La fona plano, kiu priskribas la okazojn fojon post fojo ripetiĝantajn: «li diradis», «li vekiĝas», «masaĝado rapidigadis cirkuladon», «vigligadis lin», «redonadis la konscion», kaj «li eliradis» … kaj tiel tagon post tago.

Tiun fonan priskribon de lia vivmaniero daŭrigas la tuta sekva alineo («La publikajn vaporbanejojn li vizitadis malofte…»), kaj nur en la alineo tria la rakonto revenas al la unua plano, al la okazoj de la koncerna tagmezo («Post tiu festeno…»).

Tute alie mi perceptas la INKO-rakonton. Laŭ mi, ĝi pliparte rakontas pri okazaĵoj de unu specifa tagmezo, ĝi preskaŭ tute apartenas al la proksima plano. Nur du frazoj: « De certa tempo … li matene vekiĝas» aludas la fonon; sed la tiea priskribo de la proceduroj ĝis «li eliris» aspektas por mi kiel unuopaj agoj de la proksima plano.

Simile en ĉap. 29ª, Ei ŝajnas rakonti pri solfojaj agoj de la koncerna tago, dum fakte temas pri ĉiutaga kaj kutima vivmaniero:

Aŭskultu min: vi vidas antaŭ vi homon, kiu leviĝ[ad]is matene, ban[ad]is sin, festen[ad]is, posedis Chrysothemison, verk[ad]is satirojn kaj iafoje eĉ interplekt[ad]is prozon per versaĵoj, sed kiu enuis, kiel la cezaro, kaj ofte ne sciis forpeli de si malserenajn pensojn.

{Verdire, kvankam posedi en sia normala signifo estas daŭrverbo, en la eŭfemisma senco ĉi-tiea ankaŭ ĝi postulas iteracian sufikson: posedadis Ĥrizotemison.}

France kaj angle

Ambaŭ okcidentaj tradukoj aldonas antaŭpreteriton parolante pri la antaŭa vespero. Esperanto, samkiel la lingvoj slavaj, antaŭprteriton ne uzas.

La traduko franca konservas la profilan strukturon de la originalo:

Pétrone se réveilla seulement vers midi, et très las, comme de coutume. La veille, il avait été convive de Néron, et le festin s’était prolongé fort avant dans la nuit. Depuis quelque temps, sa santé commençait à s’altérer. Il avouait se réveiller le matin tout engourdi et incapable de rassembler ses idées. Mais le bain matinal et un soigneux massage opéré par d’habiles esclaves stimulaient la circulation de son sang paresseux, achevaient de le réveiller, lui rendaient ses forces, si bien que … du dernier compartiment de la salle de bains il sortait comme rajeuni…

Ĉi tie la unuopan faron esprimas le passé simple (se réveilla), kaj la fonan planon esprimas l’imparfait (imperfekto, grasigita en la citaĵo).

La traduko angla estas same difekta, kiel Ei:

Petronius woke only about midday, and as usual greatly wearied. The evening before he had been at one of Nero’s feasts, which was prolonged till late at night. For some time his health had been failing. He said himself that he woke up benumbed, as it were, and without power of collecting his thoughts. But the morning bath and careful kneading of the body by trained slaves hastened gradually the course of his slothful blood, roused him, quickened him, restored his strength, so that he issued from … last division of the bath, as if he had risen from the dead…

Por la dua peco (iom surprize por mi) la angla traduko uzas Present Perfect (kvankam temas pri vivmaniero ne plu aktuala):

Listen to me! Thou seest before thee a man who has risen early, bathed, feasted, possessed Chrysothemis, written satires, and even at times interwoven prose with verses, but who has been as wearied as Cæsar, and often unable to unfetter himself from gloomy thoughts.

La lingvoj angla kaj germana malhavas tenson por esprimi la signifon de la esperanta -adis aŭ de la franca imperfekto; tion eblus esprimi leksike (He {would ∥ used to ∥ was wont to} say…) – tamen la tradukisto ial malvolis uzi tion (eble ĉar tio estus tro emfaza).

La pola originalo

Jen por kompletigi la unua alineo en la originalo pola [PM]:

Petroniusz obudził się zaledwie koło południa i jak zwykle, zmęczony bardzo. Poprzedniego dnia był na uczcie u Nerona, która przeciągnęła się do późna w noc. Od pewnego czasu zdrowie jego zaczęło się psuć. Sam mówił, że rankami budzi się jakby zdrętwiały i bez możności zebrania myśli. Ale poranna kąpiel i staranne wygniatanie ciała przez wprawionych do tego niewolników przyśpieszało stopniowo obieg jego leniwej krwi, rozbudzało go, cuciło, wracało mu siły, tak że z elaeothesium, to jest z ostatniego kąpielowego przedziału, wychodził jeszcze jakby wskrzeszony, z oczami błyszczącymi dowcipem i wesołością, odmłodzon, pełen życia, wykwintny, tak niedościgniony, że sam Otho nie mógł się z nim porównać, i prawdziwy, jak go nazywano: arbiter elegantiarum.

La aspektosistemo de la traduko

  1. La as-tenso ĉiam esprimas malperfektivon.
  2. Ise kaj ose la senafiksaj rezultverboj esprimas perfektivon.
  3. Ise kaj ose la senafiksaj daŭrverboj esprimas malperfektivon.
  4. Perfektivigi daŭrverbon oni povas per prefikso.
  5. Malperfektivigi rezultverbon oni povas per la sufikso -ad aŭ per esti -anta.

La «lingva revizio» en [Ei] plejparte konsistis en forstrekado de la afiksoj ek- kaj -ad-. Tio forte tordis la aspektojn. Aliflanke, la kompleksajn ant-tensojn la revizio ne tuŝis – eble ĉar ili klare paralelas la anglajn Continuous Tenses, kaj tial la redaktisto komprenadis ties signifon.

Malperfektivigo per kompleksa ant-tenso

En [E1] tia malperfektivigo de rezultverboj estas tute konsekvenca:

Kaj vi, kiam mi estis mortanta pro malsato, ordonis min skurĝi [ĉap. 54ª]

la printempo estis venanta [ĉap. 29ª]

Brutaroj estis revenantaj hejmen [ĉap. 71ª]

(«kiam mi mortis», «la printempo venis», «brutaroj revenis hejmen» impresus perfektive).

La anglaj Continuous Tenses povas esprimi tian malperfektivon ne nur preterite, sed ankaŭ future, samkiel la similaj formoj esperantaj:

ŝi ne ekĝemu aŭ ne ekparolu en la momento, kiam ni estos pasantaj preter la pretorianoj [ĉap. 57ª]

Pruntu nur al mi vualon, kiun oni ligos ĉirkaŭ miaj okuloj en la momento, kiam mi estos foriranta al la Sinjoro [ĉap. 71ª]

Mi ne menciis al vi pri tio, ĉar vi estis komponanta vian himnon [ĉap. 41ª]

Iteracio (malperfektivigo per -ad)

Ĉi-supre ni vidis francajn imperfektojn (kaj la esperantan sufikson -ad) esprimi iteracian (do, malperfektivan) profilon; sed imperfekto ne estas uzebla por simila malperfektivo futura, kian ni trovas en la romano poste:

Ni invitados ilin en nian domon aŭ mem irados al ili [E1, ĉap. 39ª].

Temas pri iteracia agado futura. En la INKO-misredakto tio iĝas unufoja okazo:

Ni invitos ilin en nian domon aŭ mem iros al ili [Ei].

Ankaŭ la franca perdas la kapablon marki kutimecon en la futuro:

… nous les inviterons à venir dans notre maison, ou bien nous irons chez eux.

Kp ankaŭ:

li fermos sin por du tagoj kun Terpno kaj komponados novajn kantojn [ĉap. 39ª]

(temas ne tiom pri la rezulto, kiom pri la okupoj dum tiuj du tagoj).

Kp ankaŭ la malperfektivon kiu esprimas ŝanĝadon laŭgradan, kvazaŭ progresantan per irado ŝtupon post ŝtupo:

Kaj laŭgrade kiel ili proksimiĝadis al ĝi, la vetero iĝadis pli trankvila, la ondaro pli ebena kaj la lumo pli granda [ĉap. 25ª]

Vinicio dume efektive aliiĝadis. [ĉap. 27ª]
Vinicius, too, had changed essentially.

ju pli li resaniĝadis, des pli bone li rememoradis la tutan vicon da okazoj… [ĉap. 27ª]

Tigelino ne estis ankoraŭ al Nerono pli simpatia ol Petronio, sed li iĝadis ĉiam pli necesa. [ĉap. 31ª]

la memoro pri vi dolĉigados al mi la momentojn de la foresto [ĉap. 35ª]

Daŭrverboj

Ofta maniero ŝanĝi konsiton de daŭrverbo (t.e. fari el ĝi rezultverbon) estas prefiksa derivado, interalie per konstruo de inĥoativa profilo:

granda mirego [ek]posedis la junan viron [ĉap. 20ª]
li sentis, ke [ek]mankas al li forto [ĉap. 60ª]
Ekregis lin la sento de ia terura malpleno [ĉap. 66ª].

En tiuj ekzemploj temas pri okazaj statŝanĝoj; cetere atentindas, ke la inĥoativo ekmankas estas tamen malperfektiva, ĉar as-tensa. Ĉiel ajn, tiuj verboj sence diferencas disde la statverboj en jena ekzemplo:

Al Seneca mankis tiu anima forto, kiun posedis ekzemple Cornutus aŭ Thraseas [ĉap. 5ª].

En la traduko franca, atendeble, ni vidas aoristojn por la agoj okazaj:

Mais son étonnement n’eut plus de bornes [ch. 20]
Les jambes de Vinicius fléchirent et l’air manqua dans sa poitrine [ch. 60].

(ĉe tio la dua ekzemplo iĝis perfektiva) kaj imperfektojn por la statoj kutimaj:

Ce qui faisait défaut à Sénèque, c’était la force d’âme que possédaient, par exemple, Cornutus ou Thraséas [ch. 5].

Angle:

the greatest astonishment seized him [ch. 20]
he felt that he was growing weak [ch. 60].

Ĉi tie “seized” estas rezultverbo (= kaptis); dum en la dua ekzemplo Past Conituous esprimas kaj okazecon, kaj malperfektivecon.

Seneca lacked the strength of soul which Cornutus possessed… [ch. 5]

Ĉi tie la tenso estas la sama, kiel ĉe “seized”, tamen diference de tiu lasta la daŭra konsisto de la du statverboj sugestas malperfektivon – samkiel en Esperanto (laŭ E1).

Do, ĉi tie estas aspekta signifodiferenco, kiun 3 el la 4 prezentitaj tradukoj diversmaniere esprimas, sed kiun Ei ignoras.

Ekzemplo pri perfektivigo per finstata profilo:

Petronio deziris antaŭ ĉio ĝisatendi pli konvenan tempon [ĉap. 32ª]

Ekstera limo

ŝi traploris la tutan sekvintan nokton [ĉap. 27ª]

Perceptaj kaj mensaj verboj

Normale en Esperanto ni distingas inter verboj stataj (kiaj sidi, stari, ami) kaj statŝanĝaj (sidiĝi / eksidi / sin sidigi, ekstari, ekami). Tamen en iuj lingvoj (ekz‑e en la angla) oni ne faras tian distingon pri la verboj perceptaj kaj mensaj; tian esceptan malregulecon multaj esperantistoj (kaj sporade ankaŭ d-ro Esperanto) trudas ankaŭ al la Lingvo Internacia, kaj uzas tiajn verbojn (vidi, rigardi, aŭdi, senti, pensi, kompreni, konscii ktp) hibride – t.e. kaj en la signifo stata, kaj en la signifo statŝanĝa (ekvidi, … ekkonscii). Lidja Z tian escepton ne faras; INKO ĝin trudas.

Ekz‑e la verboparon sidi/eksidi la du versioj (E1 kaj Ei) traktas egale (la angla kvankam ne ĉiam, tamen ja nemalofte distingas inter “sat” kaj “sat down”):

In the garden triclinium … sat Pomponia Græcina; hence they went to salute her.

Sed en la ĝardena tricliniumsidis Pomponia Grecina, do ili iris ŝin saluti [ĉap. 2ª]

And he sat down to write that letter …
Kaj li eksidis por skribi tiun leteron … [ĉap. 6ª]

Tamen por la mensaj verboj la angla malhavas similan rimedon, kaj Ei forviŝas la distingadon:

Vinicius rubbed his astonished eyes, and saw before him the gigantic figure of the Lygian
Vinicio frotis la mirigitajn okulojn kaj subite [ek]vidis super si la grandegan figuron de la ligio [ĉap. 7ª]

He forgot the crowd, the old man, …,—he saw only her
Li forgesis pri la amaso, pri la maljunulo, …, kaj vidis antaŭ si nur ŝin solan [ĉap. 21ª]

INKO, atendeble, havas «subite vidis». Oni eble diros, ke la signifon de ek- jam sufiĉe esprimas la adjekto subite; tamen oni ne rezonus tiel pri «li subite eksidis» – «li subite sidis» (se entute ebla) pensigus pri io alia.

La cezaro ekkredis, poste li forgesis [ĉap. 26ª]

Li ekkomprenis fine tion, kion li kune kun Petronio ne komprenis [E1, ĉap. 21ª]
Ei: Li komprenis fine tion, kion li kune kun Petronio ne komprenis (!)

Li ekkomprenis ankaŭ tion, kio ankoraŭ antaŭ momento estis por li malklara [ĉap. 26ª]

unuafoje en la vivo ŝi ekpensis, ke … [ĉap. 27ª]
«Kio estis mia vivo? — pensis [≈ meditis; myślał, songea] Vinicio, — suferado, nesatigita pasio kaj farado de senĉesaj demandoj al mi mem — sen respondoj.» [ĉap. 32ª]

Iam mi ŝatis la odoron de verbeno, sed ĉar Eunice preferas violojn, ankaŭ mi ekŝatis ilin super ĉio alia [ĉap. 29ª]

Iom da statistiko. Por komparo, krom la mensaj verboj en la tabelo aperas «nemensa» paro da verboj stari/ekstari. En E1 la proporcio en tiu paro estas tre proksima al la proporcio inter vidi/ekvidi (28% kaj 26%). Krome, dum Ei dekonigis la nombron de «ekvid-», ĝi nur trionigis la nombron de «ekstar-» T.e. en E1 la perceptoverboj ne estas tiel esceptaj, kiel en E1 aŭ en la angla. (Atentindas la granda procentaĵo de «ekpensis». Tio estas ŝuldata al ĝia speciala rolo en la esprimo de interna parolo, kie ĝi funkcias simile al la dialoga «diris».)

Bazo E1 Ei Bazo E1 % (E1)
ekstar- 30 10 star- 105 28%
ekvid- 107 11 vid- 413 26%
ekaŭd- 41 2 aŭd- 169 24%
ekpens- 61 4 pens- 151 40%
ekkompren- 26 0 kompren- 141 18%
ekkonsci- 1 0 konsci- 7 14%
eksent- 37 4 sent- 172 21%

(Mi ne vidas sistemon en tio, kiaj aperoj de la indikitaj ek-vortoj postvivis la INIKO-revizion. Probable estas nenia sistemo, kaj ili restis pro banala preteratento.)

«Vidinte» en E1 esprimas «sperto-aspektualon»:

[Vinicio] rememoris liajn [de Nerono] plendojn, ke li devas priskribi brulantan urbon, neniam vidinte veran urbobrulon [ĉap. 42ª]

Tio sence diferencas de ekvidinte:

[ek]vidinte Petronion, [Nerono] levis sin subite [ĉap. 14ª]
Tial, [ek]vidinte lin en la preĝodomo, li efektive teruriĝis [ĉap. 17ª]

Forigo de ek- en tiaj okazoj kutime postulas ŝanĝon de la participa tenso, kion sporade la INKO-redaktisto efektive faris:

Mezurante ĉion per la propra mezurilo kaj ne ekkoninte sufiĉe la kristanojn →
Mezurante ĉion per la propra mezurilo kaj ne konante sufiĉe la kristanojn [ĉap. 17ª]

(perfektivo esprimas staton postfaran, tial la int-forma gerundio ekkoninte; la statverba maperfektivo esprimas staton dumfaran, tial la ant-gerundio konante.) Ĉi-okaze la redakto estas taŭga, tamen plej ofte tia korekto ne estas farita, ekz‑e:

la haroj hirtiĝis sur lia kapo, ke li ekmalpacis kun tia potenco →
… ke li malpacis kun tia potenco [ĉap. 22ª]

(«li ekmalpacis» ≈ «li malpaciĝis», sekve «li malpacAs»).

Vinicius eksentis ŝian proksimecon kaj ridetis [E1, ĉap.25ª]
Vinicius sentis ŝian proksimecon kaj ridetis [Ei]

Du statvetboj: «li sentis kaj ridetis», samkiel «li kuŝis kaj dormis». La INKO-redaktaĵo konvenus por la signifo «Vinicio kuŝis sentante ŝian proksimecon kaj ridetante» – sed tio estas alia signifo. (Verdire, por esti konsekvenca endus diri «kaj ekridetis», uśmiechnął się. Mi ne komprenas kial Lidja Z ĉiam uzas la verbon rideti en la signifo ekrideti.)

Elaŭskultu nin, kiuj vin petegas kiel patron. [E1]
Aûskultu nin, kiuj vin petegas kiel patron. [Ei]

(«Aŭskultu nin» estas senlima, ĝenerala – ĝi konvenus por ĉiama atentemo. Dum la perfektiva «elaŭskultu» rilatas al la konkreta, unuopa situacio – plenumu unu aŭskultadon.)

Li [ek]pensis, ke pli bone estas havi malamikojn malgrandajn ol grandajn [ĉap. 17ª]

(«li ekpensis» ≈ «li decidis»; «li pensis» = «lia kutima opinio estis ke…»)

Paroli kaj diri

Daŭrverbo paroli kaj rezultverbo diri. Do, paroli pli konvenas por prezenti la fluantan, nefinitan procezon, ekz‑e en ĉap. 7ª:

– Jes – ŝi parolis plu – mi ankaŭ legis la leterojn de Paŭlo el Tarso…
Acte parolis kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito… [E1]

Kp:

– Jes, – ŝi diris plu, – mi ankaŭ legis …
Acte diris kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito… [Ei]

Simile:

Ligia aŭskultis kun okuloj levitaj al la apostolo, kaj ĉiuj kapoj estis turnitaj al li, dum li ion parolis duonvoĉe [ĉap. 25ª]

Logike oni devus uzi diris por akcenti la enhavon de la komunikaĵo, kaj parolis, se oni volas bildigi la manieron en kiu la komunikado okazis. Tia distingo ekzistas en la lingvoj rusa kaj angla, ĝin prezentas la Fundamenta Ekzercaro:

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko (§35)

(kun la dubinda piednoto en la modernaj eldonoj de la Fundamenta Krestomatio: «prefere: diras»).

Kp la anglan: to speak English, the truth, (non)sence…

Kompleksaj profiloj

25-foje en [E1] aperas verboj de la profilo «ek…adis»; neniom da ili restas post la revizio. La INKO-redaktisto preferis ŝanĝi la sencon ol tralasi kompleksan profilon. Ekz‑e:

Kelkaj, preterpasante proksime, diris: «Paco kun vi!» aŭ «Gloro al Kristo!» kaj lin ekregadis maltrankvilo kaj lia koro ekbatadis pli forte [E1, ĉap. 20ª] →
regis maltrankvilo kaj lia koro ekbatis pli forte [Ei]
(… jego zaś ogarniał niepokój i serce poczynało mu bić żywiej…)

Do, en Ei iteraciaj atakoj de maltrankviliĝo iĝis kontinua angoro, kaj iteraciaj palpitacioj transformiĝis en unu korbaton.

«Iafoje ekblovadis vento» [E1, ĉap. 57ª] impresas min pli skrape, ol la plata «Iafoje blovis vento» [Ei] (La hajlo pasis, sed tuj poste komencis muĝi pluvego. Iafoje ekblovadis vento).

Hibridaj verboj

La tradukistinon evidente ĝenas la ambigueco de la hibridaj verboj, kaj iujn el ili ŝi koneskvence malambiguigas per la profilaj afiksoj.

Ekz‑e la nudan verboformon ĉirkaŭis ŝi ĉiam uzas kiel daŭrverbon, kaj la {inĥoativon / rezultverbon / perfektivon} esprimas per ekĉirkaŭis:

Ekĉirkaŭis lin iaj spacoj, kiujn li ne antaŭdivenis [ĉap. 20ª]
Vinicion ekĉirkaŭis kompleta soleco [ĉap. 29ª]
Ili dume ekĉirkaŭis lin per freneza dancrondo [ĉap. 31ª].

Kp la frazojn malevidentajn ĉe la hibrida uzo:

la ripozo, komforto kaj bonstato, kiu lin ĉirkaŭis [ĉap. 28ª]
La malliberejon ĉirkaŭis efektive duobla vico da soldatoj [ĉap. 51ª]

la senco de la ĵusa frazo (el ĉap. 51ª) malklaras ĉe la hibrida uzo; en la uzo de Lidja Z ĝi esprimas staton (pole otaczał szereg żołnierzy). E1 entenas 10 «ĉirkaŭis» kaj 7 ekĉirkaŭis; Ei konservis (ĉu pro preteratento?) nur 1 ekĉirkaŭis (tiun el la ekzemplo de ĉap. 20ª).

Tiumaniera malambiguigo de cirkaŭi – ekĉirkaŭi estas laŭdinda kaj kohera kun la uzo de la substantivo ĉirkaŭo, kiu havas signifon statikan kaj neniam signifas ian dinamikan ĉirkaŭprenon.

Bati kaj frapi

Krome estas la malambiguigoj bati – ekbati, salti – eksalti, en kiuj Lidja Z donas al la senafiksa verbo signifon de obla (cikla, perioda) profilo (multiplikativo), simila al tiu de tremi, ridi, spiri, skui. En tio ŝi sekvas la modelon slavan.

La profilan kontraston resumas la frazo:

La lago balancis sin de la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko [ĉap. 31ª]

La koro de Vinicius ekbatis pli vive.
Poste li ekbatis la kordojn kaj komencis kanti …
Eĉ antaŭ ol ekbatis la lasta horo de la apostoloj…

kiam oni volis lin [ek]bati, li montris la dentojn [ĉap. 49ª]

(0 da ekbat- en Ei)

Videble ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko per neordinara ritmo
homoj piedpremis min, batis kaj persekutis.
la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko
aliaj batis tamburetojn, aliaj ŝutis florojn

en unu gastejo iu frapis per ponardo la bonan maljunulon [ĉap. 14ª]
La rabistoj … frapis lin per ponardo [ĉap. 16ª]

li frapis ankoraŭfoje per la pugno tiun kapon
Frapis lin tamen unu afero
li denove frapis trifoje la pordegon per la martelo

La inĥoativa ekfrapis:

en la momento, kiam la centuriestro ekfrapis per la frapilo la pordon de Aulus

kiu tamen estas pravigebla, ĉar la klaka senco de frapi semantike estas iteracia.

Tamen mise:

vi {batis / frapis} lin per ponardo aŭ mortigis per bastono? [ĉap. 24ª]
mi {enbatos / plantos} ponardon en vian gorĝon [ĉap. 6ª]

Ripeti kaj ripetadi, ŝanceli kaj ekŝanceli

Iom simile: «ripeti» estas por Lidja Z unufoja refaro; refaradon plurfojan esprimas «ripetadi» — la nuanco kiun Ei forviŝas:

Akteo ripetis, kiel eĥo, la vortojn: «tro malfrue», kio, en fremda buŝo, eksonis al li, kiel mortverdikto [ĉap. 11ª]
Kaj Ligia, premante sin al ŝia brusto, ripet[ad]is: «ho patrino!» ne povante, meze de plorĝemoj, eligi aliajn vortojn [ĉap. 4ª].

Ŝanceli estas iteracia («Forte puŝ[ad]i tien kaj reen» [NPIV]), unuopan puŝon esprimas ekŝanceli:

Kelkaj ŝancelis sin, kiel ebriaj [ĉap. 10ª]
Mi sentas veran dankemon al Petronius, kiu ĉi-momente ekŝancelis la boaton, pro kio la ĝenerala atento estis deturnita de mi… [ĉap. 37ª]

skribi (legi?), verki, plani

Perfektiva (kp diri):

ĉu vi volas aŭskulti, kion mi skribis {napisał, perfektiva} al li adiaŭe? [ĉap. 74ª]

Malperfektiva (kp paroli):

«Ĉu Kristo min liberigos nun, ĉu post la morto (ŝi skribis [pisała]), Li min promesis al vi…» [ĉap. 55ª]

Li mem en la posttagmezaj horoj skribis [pisał] en sia biblioteko, poste banis sin, post kio li ordonis … [ĉap. 74ª]

––

ĉu vi elplanis ion? [ĉap. 61ª] (czy ułożyłeś co?)

Esceptoj

«Viziti» anstataŭ «vizitadi»

Estante knabo, mi vizitis (frekventis!) la lernejon de Muzonio, kiu diradis al ni, ke la feliĉo konsistas en tio, ke ni volu tion, kion volas la dioj… (ĉap. 2ª)

(tamen aliloke vizitadis ja aperas 8-foje). Pole: chodziłem do szkoły. Ĉu plumeraro?

Redunda ek- en «ekkaptis»

La redunda ek- en ekkaptis (23 kaptis, 56 ekkaptis, 8 kaptadis):

Petronius ekkaptis la manon de la juna atleto … post tio li ekkaptis lian duan manon … (ĉap. 6ª)

Pole (chwycić – chwytać):

Petroniusz chwycił wpijającą mu się w ramię dłoń młodego atlety, za czym chwycił drugą

Vinicius ĵetis al li saketon, kiun la greko kaptis en la aero (ĉap. 13ª)

… którą Grek chwycił w powietrzu …

Ĉiuj 8 kaptadis estas iteraciaj.

Inĥoativa «ridetis»

La verbon ridi Lidja Z uzas tute regule, kiel daŭrverbon; en la teksto aperas 5 ekrid- por la signifo inĥoativa, kaj la nuda ridis (4 aperoj) estas malperfektiva, ekz‑e:

La popolo partoprenis ĝin per la animo, koro kaj okuloj: ĝi kriegis, muĝis, fajfis, aplaŭdis, ridis, stimulis la batalantojn, frenezis [ĉap. 56ª].

Same devus do konduti la verbo rideti – sed ial ekrideti aperas neniomfoje. Jen ekz‑e ĝiaj regulaj uzoj malperfektivaj:

Post momento ŝia vizaĝo iĝis pala, kiel tolo, dum li ridetis senĉese… [ĉap. 74ª] (on zaś uśmiechał się ciągle)

Kaj lia animo ridetis al tiu spektaklo… [Epilogo]
(I uśmiechała mu się dusza…)

Tamen oftas ankaŭ malregulaj uzoj inĥoativaj:

sed kiam li elaŭskultis lian aferon, li {ek}ridetis maldolĉe kaj diris: … [ĉap. 5ª] (uśmiechnął się gorzko…)

Kaj Petro la apostolo {ek}ridetis bonkore kaj diris: … [ĉap. 33ª] (uśmiechnął się dobrotliwie…)

Kaj jen malevidenta uzo:

Tamen ŝi ridetis al li kaj poste diris… [ĉap. 26ª] (Jednakże uśmiechała się do niego)

Malsimile ol en la ĵusaj «ridetis kaj diris» ĉi tie la signifo ne estas, ke ŝi ekridetis (komenca profilo), sed nego de fina profilo: ŝi ne ĉesis rideti, malgraŭ la diro de Vinicio: Tamen ŝi plu ridetis al li… Iom alia sceno.

––- Hibrida uzo de teruri (tiurilate Ei=E1):

Okupita ekskluzive per sia doloro, ŝi ne volis eĉ aŭdi pri Vinicio kaj Ligia, sed Petronio teruris ŝin [ĉap. 55ª]
(pl: lecz Petroniusz przeraził ją; ru: припугнул – la uzo rezulta-perfektiva: Petronio ektimigis)

Kp:

li volis plej baldaŭ foriĝi el inter tiuj nekompreneblaj homoj, kies boneco teruris lin preskaŭ egale, kiel lin terurus krueleco. Ŝajnis al li,… [ĉap. 24ª]
(ludzi, których dobroć przerażała go prawie równie, jak przerażałoby okrucieństwo – la uzo stata-malperfektiva)

Nesufuĉo de la adjektoj por neprigi celatan aspekton:

En la koridoro Ĥilono denove ripet[ad]is al si interne: «Mi estas perdita!» [ĉap. 24ª]

Iĝi -ita

Mi perdis la libron, la libro perdiĝis (was or got lost).

Kaj Petro iĝis tuŝita de tiu ĉi doloro. [LiZ!] «Quo vadis», ĉap. 53ª

A Piotr wzruszył się tą boleścią. Peter was moved by that pain.

(Pli bonstile estus uzi aktivon: «Kaj Petron kortuŝis tiu ĉi doloro».)

Senkeviĉo ja uzis tiaforman pasivon 12-foje en aliaj lokoj, ekz‑e

Z drugiej strony, uciec było to utwierdzić Petroniusza w mniemaniu, że Winicjusz został zdradzony i zamordowany skutkiem zmowy
Aliflanke, forkuri, signifus konfirmi Petronion en la konvinko, ke Vinicio estis perfidita kaj murdita sekve de komploto [ĉap. 22ª]

Iom strangas, ke pli ofte tiajn pasivojn Lidja Z tradukas per estas -ita (mi atendus estis -ita, sed ja preferus iĝis -ita):

Teraz lud zrozumie, dlaczego Rzym został spalony [ĉap. 50ª] Nun la popolo komprenos, kial Romo estas bruligita [E1].

Inverse:

Aulusa na widok młodego człowieka oddającego się spokojnie ćwiczeniom w chwili, gdy zamach na Ligię został spełniony, porwał straszliwy gniew [ĉap. 5ª]
Kiam Aulus ekvidis la junan viron, trankvile ekzercantan sin en la momento, en kiu la atenco kontraŭ Ligia estis plenumita, ekregis lin terura kolero [E1]

Mi atendus ĉi tie aŭ «en la tempo, kiam la atenco kontraŭ Ligia estas plenumita», aŭ «post kiam la atenco kontraŭ Ligia iĝis plenumita»; (la tenso estas reativa al la vido, do estas estu prezenca, kaj iĝis preterita; la vorto «momento», laŭvorta traduko de «chwila», iom konfuzas ĉi-okaze).

Aliaj ekzemploj:

na drodze do odszukania Ligii wielki krok został uczyniony
granda paŝo estas farita por retrovi Ligian [ĉap. 14ª]

Winicjusz mógł być zabitym, ale mógł też być rannym lub schwytanym.
Vinicio povis esti mortigita, sed povis ankaŭ esti vundita aŭ kaptita [ĉap. 22ª]

jeśli Ursus nie zabił Glauka, to widocznie został przestrzeżony przez któregoś ze starszych chrześcijańskich
se Ursus ne mortigis Glaŭkon, li estis videble avertita de iu el la kristanaj ĉefuloj [ĉap. 22ª]

Nie umiał przy tym oswoić się z myślą, że stosunek ich został zmieniony, że teraz nie ona od jego, ale on zależy od jej woli…
Li ankoraŭ ne povis kutimiĝi al la penso, ke ilia rilato estis nun ŝanĝita, ke nun ne ŝi dependas de lia volo, sed li de ŝia… [ĉap. 23ª]

Ogień Westy został splugawiony, bo Rubria była z cezarem.
La fajro de Vesto estas malsanktigita, ĉar Rubria estis kun la cezaro [ĉap. 31ª]

wyczytałem w twoich oczach pytanie, … czym został ochrzczony?
mi legis en viaj okuloj la demandon, … ĉu mi estas baptita? [ĉap. 39ª]

(Situacie: «Ĉu mi ricevis bapton?», «Ĉu mi baptiĝis?» – demando pri ago)

Poznałem ich arcykapłana, poznałem drugiego, imieniem Paweł, który był tu uwięzion, ale potem został uwolniony
Mi ekkonis ilian ĉefpastron, mi ekkonis alian, nomatan Paŭlo, kiu estis ĉi tie tenata en malliberejo, sed poste liberigita [ĉap. 50ª]

dziwiło ich, że został zaproszony
mirigis ilin, ke li estis invitita [ĉap. 51ª]

udawszy się do owego fossora, w którego chacie został ochrzczony
irinte al tiu fosisto, en kies kabano li estis baptita … [ĉap. 53ª]

po raz pierwszy został zwyciężony w walce
unuafoje li estis venkita {= malvenkis} en batalo [ĉap. 57ª]

Kp ankaŭ:

mia reveno iĝus konata en la urbo [ĉap. 26ª]

Ekstertempa us-modo

Plejparte la us-modo en E1 estas ekstertempa, kiel en la lingvoj slavaj kaj en multaj okazoj ĉe Z, ekz‑e:

Se li estus sklavo, la Aŭloj lin delonge liberigus [ĉap. 34ª].

Tamen:

prefere ke vi estus mortinta, prefere ke la muroj de tiu ĉi domo estus falintaj sur vian kapon, antaŭ ol tiu viro enrampis vian bruston kaj salivis ĝin per la veneno de sia malnobleco [ĉap. 27ª].

Kp ankaŭ:

La nokto estis malvarma, kiel hodiaŭ, sed mia koro ekbolis, do mi eligis glavon por Lin defendi, kaj mi fortranĉis la orelon al servisto de la ĉefpastro. Kaj mi defendus Lin pli ol la propran vivon, se Li ne dirus al mi: «Metu vian glavon en la ingon. Ĉu la kalikon, kiun la Patro al mi donis, mi ne trinkos?» [ĉap. 25ª]

(defendus estas tiurilate analogia al la gramatike ekstertempa «por Lin defendi», kiu situacie egale rilatas al la pasinta tempo).

Cetere atentindas ankaŭ la nelogika (sed en la nacilingvoj ial kutima) difina artikolo en «la orelon», kvazaŭ temus pri iu difinita orelo; fakte temas pri iu el du oreloj, nesciate kiu.

Jes kaj ne

Iam la traduko uzas la okcidentan manieron respondi je negativajn demandoj (vd mian studaĵon «Ĉu jes aŭ ne?»):

– Ĉu vi ne alparolis ŝin?
Jes. Rekonsciiĝinte iom, mi diris, ke… [ĉap. 2ª]

Tamen pli oftas la kutimo orienta:

– Li ne eltenos, elkuros renkonte kaj certe maltrafos ilin, – ekkriis Ĥrizotemiso.
Vinicio ridetis senpense kaj diris:
Ne, mi eltenos. [ĉap. 10ª]

– Ĉu ŝi ne estas inter la kristanoj?
Jes, sinjoro, {t.e. ŝi ne estas} – respondis Ĥilono, – sed mi trovis inter ili Glaŭkon, la kuraciston. [ĉap. 16ª]

– En tiu okazo la sorto ne maljustas kontraŭ vi. Sed mi tion ne komprenas.
Kaj Vinicio respondis febre:
Jes! jes! Ni jam ne povas kompreni nin reciproke. [ĉap. 29ª]

Iam la tradukistino neŭtrale evitas la respondovorton:

– Do vi havas nenian esperon?
Mi havas. [ĉap. 61ª] {ℙ: Owszem, mam.}

Kp ankaŭ:

Ne movu la ŝultrojn, ĉar kiu scias, ĉu post unu aŭ du monatoj vi ĝin mem ne akceptos [ĉap. 35ª].

Pri la interpunkcio

Raportata parolo

– Jes, – diris Vinicio. – Ne atingis min la sagoj de la partoj, sed trafis min la pafo de Amoro – tute neatendite, kelkan distancon de la urba pordego. (ĉap. 1ª)

Iam meze de dialogo aperas ies «interna parolo», rekte raportata penso veninta al iu el la ĉeestantoj, sed voĉe ne eldirita. Tian internan parolon ruse kaj pole oni apartigas ne per haltostrekoj, sed per citiloj. Ekz‑e [PM, ĉap. 17ª]:

„Tak jest! – rzekł sobie w duchu. – To jest człowiek dobry i głupi, który darmo zabije Glauka.“
Po czym spytał:
– Urbanie, miłujesz ty Chrystusa?
– Miłuję z duszy serca – odpowiedział robotnik.

Tian interpunkcion esperante uzadis Kabe (ekz‑e en «Patroj kaj filoj»); Senkeviĉo kaj LiZ ĉi tiun nuancon ne konas, ambaŭokaze ili uzas haltostrekojn. Ĉi tiu eldono laŭas tiun konvencion:

«Jes! – li diris interne al si mem. – Tio estas homo bona kaj malsaĝa, kiu senpage mortigos Glaŭkon.»
Poste li demandis:
– Urbano, ĉu vi amas Kriston?
– Per la koro kaj per la animo mi amas, – respondis la laboristo.

(Oni ne konfuzu tion kun la «nerekte raportata parolo», kiu estas aparta fenomeno; ĝi aperas ekz‑e en aparta alineo en ĉap. 1ª kiel pensofluo de Petronio, sencitile: Lia sano!… Ne. Li ne sentis sin sana. […])

«Kiel» kompara kaj predikativa

La verko prezentas uzon interpunkcian kiu ne estas dokumentita en la gramatikoj de Esperanto, kvankam ĝi aperas en la tekstoj de esperantistoj el diversaj landoj. Temas pri diferencigi de kiel kompara (kiun oni apartigas per komo) kaj predikativa (= estkiel, senkoma). Ekz‑e:

oni rigardis ŝin kiel estaĵon tute sendefendan [ĉap. 7ª] (predikatovo)
Krotono eksaltis, kiel tigro [ĉap. 22ª] (komparo)

Jen klarigo en loko ambigua:

li povas ŝin adori, kiel diinon (komparo!) [ĉap. 7ª]

Kiel prezenti fremdaĵojn

La lingvomaterialo de la romano estas miksaĵo de pluraj lingvoj: unue estas la ĉeflingvo (la pola en la originalo, Esperanto en la traduko); multe da Latino; iom de la greka; iomete da barbaraĵoj (rilataj al la ligioj, unu vorto aramea).

Tiu malerialo estas tre malkohere kunmetita; unu sama vorto en diversaj partoj de la verko povas aperi en diversaj formoj – sen ia ajn motivo artisma aŭ stila, pro simpla preteratento. Probable tiu malkohero grandparte estas ŝuldata al la felietona formo, en kiu la romano unue estis publikigita; tiujn malkoheraĵojn devus forigi la libroforma eldono [P1] – sed ial ĝi ne estis taŭge redaktita. Tian redakton oni plenumis en la eldonoj modernaj [PM]; ankaŭ la tradukoj esperantaj estas konsiderinde koherigitaj. Tamen neniu atingis plenan koheron.

Atentindas, ke en la Senkeviĉa epoko la pola ortografio estis en iom ĥaosa stato, kun multaj eklektaĵoj – tiaj, kiajn oni ĝis nun trovas en la ortografio germana, ekz-e en Viktor, der Computeringenieur.. En la romano simile ĥimeraj estas la nomo de la protagonisto «Viniciusz» kaj la realaĵo «cubikulum» (en PM plene poligita «Winicjusz» kaj plene latinigita «cubiculum»; en E1 ambaŭ aperas latine).

La rilato al Latino

La rilato de Senkeviĉo al Latino estas ambivalenca kaj malkohera. Unuflanke, Latino prezentas apartan sistemon, tute diferencan disde la lingva sistemo de la pola lingvo; aliflanke, ĝi estas elemento intime konata el la spertoj romkatolikaj (Senkeviĉo vivis jarcenton antaŭ la 2ª Koncilio Vatikana, liatempa liturgio katolika estis plene latinlingva) kaj gimnaziaj.

La intimeco esperantista-latina neeviteble diferencus disde la intimeco pola-latina. Por polo de la 19ª jc (kaj tiu de la intermilita epoko) ĝi estis sinkretisma akcepto de du apartaj sistemoj; alie estas nun: moderna esperantisto averaĝa apenaŭ konas Latinon, ne nepre estas romkatoliko – sed parolas lingvon latinidan, geneze parencan al Latino.

Tiun parencecon genezan Lidja Z ne profitis. Estkiel homo de la intermilita epoko ŝi preferis koherigi la lingvaĵon de la verko laŭ la sinkretisma modelo angleca, konsekvence latinigante (kaj tiel fremdigante) ĉiujn nomojn kaj realaĵojn latinajn.

La modernaj pollingvaj eldonoj de la romano estas redaktitaj en la direkto kontraŭa ol tiu de la traduko de Lidja Z. Mi opinias, ke tia alternativa direkto pli konvenas por moderna eldono en la Lingvo Internacia.

La lingvaj tavoloj

Latinaj citaĵoj

Multloke la romanpersonoj ornamas sian (supozeble latinlingvan) parolon per popularaj kaj vaste konataj vortoj kaj frazoj en Latino, ekz‑e:

Kompatu min, carissime, imitu en viaj leteroj nek la lacedemonianojn, nek Julion Cezaron. Se vi almenaŭ povus, kiel li, skribi: veni, vidi, vici! — mi aprobus tiam la lakonecon. Sed via letero signifas finfine: veni, vidi, fugi… [ĉap. 28ª]

Tiaj latinaĵoj kutime aperas kursive aŭ inter citiloj, en la novlatina alfabeto (usklece, kun diferencigo u≠v, i≠j; al tio mi aldonis u≠ŭ, kio cetere estas kutima en la lernolibroj pri Latino, de kie tiun distingadon evidente pruntis d-ro Esperanto).

Latinaj ĉiutagaĵoj

La teksto de la romano estas abunde farĉita je latinaj realaĵoj, nomataj latinlingve kaj ofte (sed ne ĉiam) presitaj kursive. Probable tio plaĉas al latinistoj, sed por aliaj legantoj tio povas aspekti barbare kaj iom bufone, ekz‑e:

En la unctuarium la du grekaj knabinoj, la frigianinoj kaj la du negrinoj komencis ordigi la epilichnia kun aromaĵoj. [ĉap. 1ª]

Kiam oni flankentiris la kurtenon dividantan la atrium de la tablinum, la domo estis trae malfermita, tiel ke tra la tablinum, tra la sekvanta peristilo kaj halo trovanta sin post ĝi, nomata œcus, … [ĉap. 2ª]

Senkeviĉo ne estas konsekvenca en uzado de latinaĵoj; multajn realaĵojn li esprimas per vortoj asimilitaj: edilo, tribun[us]o, liktoro, kvadrigo, kviritoj… Por iom malgrandigi la barbarecon de la teksto, kelkaj latinaĵoj, por kiuj ekzistas tradiciaj esperantigoj, aperas en EF esperantigite.

Precipe oftaj estas la latinaĵoj

atrium 57
cubiculum 23
triclinium 30

Atrio jam estas en NPIV, triklinio troveblas en literaturo kaj en ReVo. Cubiculum aperas jen en la formo latina (unue en P1, vol.1, p.22), jen (pli ofte) «duonasimilite» kiel cubikulum. PM, E1 kaj Ei uzas nur la formon latinan.

Semantike, la glosaro de Ei klarigas:

cubiculum — en roma domo, privata ĉambro kombinanta la funkciojn de dormoĉambro kaj kabineto.

Tio supozeble veras pri cubiculum de Petronio; tamen reale Senkeviĉo uzas la vorton pli libere, aplikante ĝin eĉ al la komunaj dormoĉambroj sklavaj. Tial ne sencas konservi la formon latinan, kaj preferindas anstataŭigi ĝin per la neŭralaj esperantaj ĉambro, dormoĉambro.

En la traduko de Lidja Z estas pli da latinaĵoj ol en la pola originalo; tamen ankaŭ tie multaj realaĵoj aperas esperantigite, ekz‑e edilo, malĉastejo (lupanar [P1]), legisto (lector [P1]), liktoro [PIV], sesterco, kviritoj, patricio, peristil²o, plebo, portilo (ℙ lektyika ← £ lectica), prefekto. En EF aperas la esperantigoj pli multas, i.a. estas uzataj atrio kaj triklinio.

Nomoj propraj

„Insula“ Petroniusza leżała na południowym stoku Palatynu około tak zwanych Carinae [P1, p. 22]
La insula de Petronius trovis sin sur la suda deklivo de Palatino, apud la t.n. Carinæ [E1]

sed poste ĉiam uzas poligitan formon Karyny. E1 kaj Ei unuecigas per la latinaĵo; en EF ĉie aperas la asimilita formo «Karinoj».

La pordegoj kaj pontoj.

Pri la personaj nomoj latinaj vd ĉi-sube.

Kia Latino?

En la mondo ekzistas pluraj manieroj prononci Latinon. La esperanta maniero estas tiu tradicia en la centra kaj orienta Eŭropo (ĝi estis hejma ankaŭ en la mezepokaj Francio kaj Hispanio ĝis proksimume 11ª jc, post kiam ce [tse], ci [tsi] ktp reduktiĝis al la nunaj francaj [se], [si], kiujn la Normana konkero heredigis al la anglalingvanoj).

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_latina_fonto

Historie en la Nerona epoko ĉiuj «c» ankoraŭ sonis kiel /k/ (do la nomo de Cicerono, nominative Cicero, ankoraŭ estis prononcata /'kikero/); sed la diftongoj jam reduktiĝis al simplaj vokaloj: Cæsar iĝis /'kezar/. Nuntempe en la instruado de Latino ekzistas forta tensenco revivigi tiun historian Latinon (precipe en la landoj protestantaj).

Tamen Senkeviĉo vivis en epoko, kiam regis (variantoj de) mezepoka Latino; tia Latino estis uzata de la katolika eklezio, tia Latino estas bazo de la latindevena leksiko internacia kaj de la lingvo Esperanto. Latino pola, mezeŭropa kaj esperanta estas esence la Frankuja (= Frankonia) Latino de la 9ª jc.

Multajn latinaĵojn Senkeviĉo skribis (nov)latine; multajn aliajn li transskribis per la tiama pola ortografio, malpli regula ol la moderna (ekz‑e «cubiculum» li transskribas per «cubikulum»).

Lidja Z unuecigis malkoheraĵojn per unueca skribado latina; modernaj eldonoj polaj unuecigas per poligo; simile en ĉi tiu eldono unuecigo estas farita per esperantigo, plejparte (kvankam ne ĉiam) laŭ la rekomendoj de la PIV-oj. Ekz‑e:

Antium (£) → Ancium [P1] → Ancjum [PM] → Antium [E1] → Ancio [EF] (nun it. Anzio).

En la pola originalo

En la originalo estas du klare apartigitaj tavoloj: la pola ĉefteksto kaj latinaj inkrustaĵoj. La latinaĵoj estas apartigitaj iam per kursivo, iam per citiloj kaj ofte aperas fleksiite laŭ sia frazrolo:

templo dediĉita Jovi Optimo Maximo [ĉap. 2ª] {Dativo}
kontraŭ la templo Bonæ Deæ [ĉap. 43ª] {Gen. aŭ Dat.}

Jen la ĝusta kazo en P1, malĝusta en E1:

buduje się w Rzymie Domus Aurea (Nom.: konstruiĝas…) →
oni konstruas en Romo Domus aŭrea (Nom. anstataŭ Acc.) [ĉap. 73ª]

Pola kazfinaĵo ĉe transskribo en P1, ĥimero en PM, nominativo en nenominativa pozicio en E1:

dzwonki, któreś przyszyła na ikunkuli (lalce) [P1]
dzwonki, któreś przyszyła na icunculi (lalce) [PM]

la sonoriletoj, kiujn vi alkudris al la icuncula (pupo) [E1]
la sonoriletoj, kiujn vi alkudris al la pupo [EF].

{La vorto icunculi [PM] estas ĥimera kombino de latina vortobazo kun la finaĵo de la pola lokkazo. Ĝi respondas al nenio en la latina paradigmo. Icuncula [E1] estas en nominativo, latine malebla en tia pozicio. En EF tiu dubinda erudiciaĵo estas anstataŭigita per la simpla traduko «pupo».}

Anglamaniere E1 kutime distingas la nombron, sed ne la kazojn:

drzwi cubikulum [P1, ĉap. 22ª]
drzwi cubiculum
[PN, multloke, unue ĉap. 22ª]</pl>
la pordo de la cubiculum [E1] {Nom. Sing.; Gen. cubiculi}

gdzieś w twoich niewolniczych cubikulach {pola Abl.Pl.} [P1, ĉap. 29ª]
gdzieś w twoich niewolniczych cubiculach {pola Abl.Pl.} [PM, ĉap. 29ª]
ie en viaj sklavaj cubicula [E1] {Nom.Pl.; Abl.Pl.: cubiculis}

{Pli konera solvo estus transskribi la tutan deklinaciatan vorton, kiel en la traduko rusa: кубикул → в кубикулах.}

Cetere, en P1 aperas jen cubiculum [ekz‑e ĉap. 2ª], jen cubikulum [ĉap. 22ª],

— W lupanarze, to jest w domu cezara [ĉap. 6ª]
— En la malĉastejo, tio estas en la domo de la cezaro [E1].

Estus tro ĝene simile deklinacii la proprajn nomojn latinajn, tial ili plejparte aperas asimilite, laŭ la pola tradicio, do kondutas kiel vortoj polaj: Seneka, …

młody Markus Winicjusz … [p.3]

że młody Marcus Viniciusz, przybyły świeżo z Azyi Mniejszej, przyszedł go odwiedzić. Petroniusz kazał wpuścić gościa do tepidarium, dokąd i sam się przeniósł. Viniciusz był synem jego starszej siostry, która przed laty wyszła za Marca Viniciusza, męża konsularnego z czasów tyberyuszowych. Młody służył obecnie pod Korbulonem przeciw Partom i po ukończonej wojnie wracał do miasta. Petronius miał dla niego pewną słabość, graniczącą z przywiązaniem, albowiem Marcus był pięknym i atletycznym młodzieńcem (…)

Ĥimeraj nomoj (la germana Viktor).

Carinae f, Carinarum Senkeviĉo en la dua ĉapitro enkindukas la loknomon Carinae: «około tak zwanych Carinae» – sed poste ĉie uzas la formon poligitan «na Karynach». Lidja Z unuecigas latine.

Inversa malkoheraĵo aperas pri la loknomo Capena: przy porta Kapena. [S, p. 5/5, ĉap. 1ª] E1 ĉie uzas la latinan Porta Capena:

La juna tribun[us]o … atingis fine ĝis Porta Appia, sed tie li ekvidis, ke tra la kvartalo Porta Capena li ne povos penetri en la urbon … Krome la ponto apud Porta Trigenia, kontraŭ la templo Bonæ Deæ, ankoraŭ ne ekzistis, volante do penetri trans Tib[e]ron, oni devis trapremi sin ĝis la {ponto de Sublicius Fostoponto}, tio estas pasi preter Aventino … [ĉap. 43ª]

Młody trybun … dotarł wreszcie do bramy Appijskiej, lecz tu spostrzegł, że przez dzielnicę Porta Capena nie będzie mógł dostać się do miasta … Przy tym most przy Porta {Trigenia Trigemina}, naprzeciw świątyni Bonae Deae, jeszcze nie istniał, chcąc więc dostać się za Tyber trzeba było przedrzeć się aż do mostu {Subliciusza Palowego}, to jest przejechać koło Awentynu

– ĉie krom en la lasta frazo de la romano kie subite aperas la esperantigita formo «Kapena pordego»:

Kaj proksime al la iama Kapena pordego staras malgranda kapeleto kun iom defrotita surskribo: Quo vadis, Domine? [E1]
(Wedle zaś dawnej bramy Kapeńskiej …)

Evidente la ĉiĉerona Porta Capena fuŝus la solenan tonon de tiu finalo.

z Lokustą [P1] → kun Locusta [E1]

Miksita deklinacio

unu aureus – sako da aurei [ĉap. 57ª]

insula: 10 aperoj

Cetere li havis en sia insula propran banejon … [E1, ĉap. 1ª]

grekojn el la insuloj kaj el Malgranda Azio [E1, ĉap. 2ª] insulæ de riĉuloj [E1, ĉap. 1ª]

posedis ĉe Carinae belegan insula… [E1, ĉap. 42ª]
na Karynach posiadał wspaniałą insulę … [P1, ĉap. 2:XX]

(ruse: имевший на Каринах великолепный дом, наполненный произведениями искусства — belegan domon; «великоколепную инсулу» estus malebla, ridinda kiel latinaĵo de seminariano).

La tuta insulo brulas! [ĉap. 43ª]

la malgranda insula de Linus staris ankoraŭ netuŝite. Vinicius … ekkuris al la dometo… [ĉap. 43ª]

«Vesperoj en farmo apud Dikanko»

Iu knabo, lerninte legadon ĉe sakristiano, revenis en la patran hejmon tia latinisto, ke li eĉ forgesis nian lingvon ortodoksan. Ĉiun vorton li finis per us. Fosilon li nomis fosilus; hundon, hundus. Foje li kun la patro iris kampon. Tie li vidas rastilon kaj demandas: «Kaj ĉi tion, paĉjo, kiel ĝin vi nomas en via lingvo?» Kaj pro malatento li surpaŝis la rastilan dentaron. La patro ankoraŭ ne respondis, kiam la tenilo baskule leviĝis kaj frapis la latiniston sur la frunton. «La malbeninda rastilo!» li ekkriis, almetante la manon sur la frunton kaj eksaltinte je arŝino supren, «kiel dolorige ĝi frapas!»

Kelkajn latinaĵojn mi tamen konservis, ekz‑e la sirope operan «O! Carissima, carissima!» el [ĉap. 26ª] (same en la tradukoj franca kaj rusa, kiuj simile reduktis la kvanton de latinaĵoj).

Nomentana

inter Via Salaria kaj Nomentana (3-foje: ĉap. 18ª, 19ª, 46ª) – między Via Salaria a Nomentana.

atingis la vojon Nomentanan [ĉap. 20ª]
iri … ekster la malproksiman Nomentanan pordegon [ĉap. 45ª]
penetri sur Vian Nomentanan [ĉap. 45ª] – przedrzeć się na Via Nomentana.

(Dum Capena ĉiam krom 1 okazo estas Porta, Nomentana estas ĉiam pordego, aŭ vojo, aŭ Via – sed neniam Porta.)

Tute nature en la ina genro: Pomponia ← Pomponio (Pomponius) …

– Ona nie jest niewolnicą, ale ostatecznie należy do „familii“ Plautiusza, a ponieważ jest dzieckiem opuszczonem, może być uważana jako „alumna“ . Plautiusz mógłby ci ją odstąpić, gdyby chciał.

– To chyba nie znasz Pomponii Graeciny. (…)

– Pomponie znam. Istny cyprys. Gdyby nie była żoną Aulusa, możnaby ją wynajmować jako płaczkę (…)

– Petroniuszu! Petroniuszu! o feniksie pogadamy kiedyindziej.

– Cóż ja ci powiem, mój Marku. Znam Aula Plautiusza, który, lubo nagania mój sposób życia, ma do mnie pew ną słabość (…)

[ĉap.1, p.17]

– To chyba nie znasz Pomponii Grecyny. – Cóż ja ci powiem, mój Marku. Znam Aula Plaucjusza, [S!!] – Kion mi diru al vi, mia Marcus. Mi konas Auluson Plautiuson [LiZ] – Petronius, Petronius! Pri la fenikso ni babilos alifoje.

– Bodajby twój los był zarazem i moim, o Aulu! [ĉap.4]

Chciałbym zabić Aula i Pomponię [ĉap.3]

Bei Namen aus dem Lateinischen gelten manchmal andere Regeln:

 Kazo     Latine    Pole [PM] 
 nom.     Mārcus    Markus    
 gen.     Mārcī     Marka     
 dat.     Mārcō     Markowi   
 acc.     Mārcum    Marka     
 instr. 
 abl.   
         
 Mārcō   
 Markiem   
 Marku     
 voc.     Mārce     Marku     
(En [P1] regas ĥaoso pri c/k: kunekzistas la formoj Marcus/Markus, Marka/Marca ktp. En [PM] la bazo ĉie estas Mark-, kiel en la ĉi-supra tabelo.)

Dubazaj nomoj

En la tradicio franca kaj rusa, kiun sekvas LLZ kaj la PIV-oj, oni asimilas la dubazajn nomoj per la plena bazo: Nerono, Otono, Platono.

La traduko E1 sekvas la anglan tradicion, kiu preferas la formon nominativan: Nero, Otho, Plato.

Senkeviĉo plejparte uzis la germanecan sistemon miksitan, en kiu la nominativo havas la formon fontlinvan (Nero, Otho, Plato), sed la ceteraj kazoj estas formataj el la plena bazo kun la finaĵoj hejmlingvaj; tiel el la subtitolo «Powieść z czasów Nerona» (romano el la tempo de Nerono), la pola genitivo Nerona (de Nerono) responas al la latina Neronis.

na uczcie u Nerona [1:1]
iż sam Nero przyznawał [1:2]

Wysłał mnie tam Korbulo
służył obecnie pod Korbulonem [ĉap. 1]

Ĉi tiu erudicia deklinacio Senkeviĉa estas konfuza por leganto kiu ne konas Latinon.

Otho – Othonowi [P1]

z pod Kapuy albo Telezyi [P1, 13] – apud Kapuo aŭ Telezio [E1]

Jen Ateliusza Histera, jen Ateliusza Histra

Chilo uśmiechnął się chytrze – odpowiedział Chilon Chilonides [ĉap.13]
Chilonie Chilonidesie! (vokkazo pola, ĉap. 22ª)

Vorto imparisyllabicus, having not a like number of Syllables. (silabovaria bazo)

Latine [P1] [PM] [E1] Ĉi tie
Vīníci¦us, -ī Viniciusz, -a Winicjusz, -a Vinicius, -on Vinicio, -n
Nerō, -nis Nero, Nerona Nero (?), Nerona Nero, -n Nerono, -n
Afer, Afri Afer, Afra Afer, Afra Afer, -on Afro, -n
Hister, Histri Hister, Hist(e)ra Hister, Hist(e)ra Hister, -on Histro, -n
Mārc¦us, -ī Marcus, Marca (Marku!) Markus, Marka Marcus, -on Marko, -n
Córbulō, -nis Korbulo, -na Korbulo, -na Corbulo, – Korbulono, –
Plauti¦us, -i Plautiusz, -a Plaucjusz, -a Plautius, -on Plaŭcio, -n
Quart¦us, -i Quartus, – Kwartus, – Quartus, – Kvarto, –
Senecio, -nis Seneci¦o, -ona, -em Senecjo, -na, -nem Senecio, -n Seneciono, -n
Teiresias (Τειρεσίας) Teiresias, -a Tejrezjasz, -a Teiresias, -on Tirezio, -n
Ven¦us, -eris Wenus, Wenery Wenus, Wenery Venuso Venero
Vespasiān¦us, -ī Vespazyan, -a Wespazjan, -a Vespasian, -on Vespaziano, -n

Venus: 3ª declinaccio

Kazo Ununombre Plurnombre
Nom. Venus Venerēs
Gen. Veneris Venerum
Dat. Venerī Veneribus
Acc. Venerem Venerēs
Abl. Venere Veneribus
Voc. Venus Venerēs

Vokkazo:

Vinicius→Vinicie (ℙ Winicjuszu!),
Marcus→Mārce (ℙ Marku!)
— Aulu! — zawołała Pomponia [ĉap. 4ª]

La nomoj grekaj

La nomoj grekaj estas poligitaj tra Latino: «Eunice» Tamen:

Prócz Asklepiosa, miałem

Asklepiosa i Kipridy. [S, p. 5/5, ĉap. 1ª]

Chryzotemis [S!!] – sed neniam Chryzotemida – sed Koronidy [S] – Koronido [LiZ] – Koroniso [SP]

Kiprida

Cephas (gr. Κηφᾶς ← aram. kēpā; ℙ Cefas) → Kefas [Joh 1:42, 1Kor, Gal], vokkaze Kefa (gr. Κηφᾶ, £ Cēphā)

Pole

Korbulo Pyrron Kalwia Krispinilla [S, p. 213/109]

Kocham i cenię bardzo Wespazyana [P1, 35/20, ĉap. 2ª]
widziano Vespazyana [P1, T2, p. 174, ĉap. 14ª/53ª]
… jak niegdyś Wespazyan… [P1, T3, 122/64, ĉap. 40ª]
Seneca – Seneki [P1]

i moją Troikę, skoro sądzisz,…

– Pamiętam, to Klaudiuszowe, niedawne czasy. – Tak! … iż sam cezar Claudiusz począł obawiać się o spokój [S, s.14/9]

PIVe

En multaj okazoj nomoj estas ŝanĝitaj laŭ la PIV-oj, kiuj grandparte praktikas la supre priskribitan sistemon. Interalie: Nerono, Petronio, Serapo, Tibero, transtibera (latine Tiberis, transtiberinus – ĉe LiZ Tibro, transtibra), tribunuso, Parcoj

En la tradukoj

Jam ĉe Lidja Z

Apolono, Vesto, Cibelo, Izido kaj Oziriso, je Mitro, Baalo Pasiteo (Pasyteja ĉe S ← Πασιθέα) Subiako (Subiacum ĉe S) Troilo

oni vidis Dirceon kaj Pasifaon {NPIV: Pazifao}

Tamen DanaidojDanaidinoj [NPIV]

France

Pétrone Agrippine Lucain Lygie Mécène Néron, Pison, Chilon Chilonidès, Corbulon, Pyrrhon Ostie Ponce-Pilate Poppée Salluste Suburre Sénèque Sénétion Tigellin Tiridate, Tigrane


Nomsistemo latina

En la klasika epoko romaj viroj havis tri nompartojn:

Antaŭnomo estis individua kaj funkciis simile al tio, kiel la antaŭnomoj funkcias en la moderna tradicio eŭropa.

La genta nomo responadas al la moderna eŭropa familinomo. En la latina nominativo ĝi ĉiam havas la finaĵon -us: Petronius, Julius, Vinicius.

Kunnomo origine estis alnomo, karakterizanta individuan apartaĵon, ekz‑e Scævola «Maldekstramanulo», Ahenobarbus «Kuprabarbulo»; sed poste ĝi iĝis hereda kaj indikis branĉon en gento. Kunnomo povis esti substantivo aŭ adjektivo; unu kunnomon historian: Nerva, ni lasas en la formo adjektiva.

Antaŭnomoj estis malmultaj – nur 18; kutime oni skribis ilin per mallongigoj: A. = Aŭlus; C. = Gajus; M. = Marcus ktp.

Ĉu «la Aŭloj» aŭ «la Plaŭcioj»?

La familion de Aŭlo Plaŭcio (Aŭlus Plaŭtius) Senkeviĉo nomas «[la] Aŭloj», ekz‑e:

se vi volas reveni la domon de Aulusoj… [E1, ĉap. 7ª]
se vi volas reveni la domon de Aŭlo… [EF]

Ĉu vi estis iam kun Aulusoj en Antium, kara mia? [ĉap. 38ª]

Aŭlo (Aŭlus) estas antaŭnomo, ĉu ne pli konvenus uzi en tia situacio la gentan nomon: «la Plaŭcioj» (Plaŭtii)?

La nomoj inaj

En la klasika tradicio latina romaninoj ne havis propran antaŭnomon: oni nomis ilin per la ingenra formo de la genta nomo. Ekz‑e filino de «Marcus Tullius Cicero» (Marko Tulio Cicerono) estis nomata Tullia. Se estis du filinoj, tiam al al tiu nomo oni aldonadis epiteton «la pli aĝa» aŭ «la pli juna»: Tillia MajorTullia Minor. Se estis pli multe da filinoj, oni simple numeris ilin: Tertia (la Tria), Quarta (la Kvara) ktp.

Marcus Vinicius

Iulia (ĉap. 3ª) {ℙ Julii} – sed Jovi

Novlatine ni distingas u≠v, i≠j; en Eo do same sencas uzi ŭ (samkiel oni faras en la lernolibroj pri Latino, cetere). Tial Aŭlus ktp.

Kleofaso Eunice

Eunice is a feminine given name, from the Greek Εὐνίκη, Euníkē, from "eu", good, and "níkē", victory. «via patrino Eŭnike» [2Tim 1:5]

Cornelius Pudens [ĉap.52] (Korneliusz Pudens): «Korneli/oZ 1 Vira nomo» [NPIV]

PAG §36:

La viraj antaŭnomoj … ricevas la finaĵon -o de la substantivo: Jakobo, Paŭlo, Alberto, Ludoviko, Valenteno, Georgo, Johano, Petro, Klaŭdo, Mateo, Luko, ktp.; Cicerono, Horacio, … Prometeo, Aristotelo, Temistoklo, Periklo, Eŭripido, Konfuceo ktp.

Rim.II. Ni ne povas tie ĉi detale okupiĝi pri la transskribo de la grekaj kaj latinaj propraj nomoj: tio estas la tasko de vortaro. Sistemon pri ĝi starigis E. Wüster en sia Enciklopedia Vortaro (pĝ. 46-51) kaj iom modifis G. Waringhien, en sia Esp-o - franca Vortaro (pĝ. 10, 12).

La virinaj nomoj estas principe same traktataj, kiel la viraj: Ifigenio[Z], Ofelio[Z], Lukrecio[Z] ktp., aŭ formataj el la responda vira antaŭnomo per la sufikso -in: Paŭlino, Juliino, Ludovikino, Johanino ktp.

Sed tiu solvo estas iom maloportuna, ĉar ofte ĝi ne permesas distingi la virinajn nomojn disde la viraj (Lukrecio povas respondi same al Lucretius, kiel al Lucretia) … Tial pli kaj pli oni kutimigis aŭ tute ne asimili la virinajn nomojn (Z-aj formoj: Raĥel, Jezabel, Judit, Elizabet ktp.), aŭ almeti al ili la a-finaĵon de la substantive uzataj adjektivoj: Lukrecia, Ifigenia, Andromaka, Paŭla, Johana ktp. Ofte ambaŭ rimedoj koincidas…

Pomponia Grecina estas (supozeble) filino de C. Pomponius Græcinus.

La latina sufikso -in estas ĝenerala adjektivigilo, ekz‑e en divinus, feminus, caninus, Florentinus

Vesta - Vesto [E1, NPIV]

En la viraj nomoj la miskompreneblan bazofinan -in la PIV-oj ŝanĝas al -en (ne tial, ke tio respondas al la franca prononco, sed ĉar tiel pli oportunas en Esperanto): Aŭgusteno [Z], Justeno, Konstanteno, Valenteno… Simile, sabini → sabenoj [NPIV]. Ĉi tiun procedon mi aplikis en mia redaktado (interalie, Flavius Sabinus → Flavio Sabeno). Tiaj esperantigoj aperis jam ĉe Z, la principon formulis i.a. E. Wüster [EW p. 86].

Ligia estas uzata en la modernaj lingvoj rumana, itala, hispana. Ĝi ne povas esti nomo latina, des malpli en la formo Senkeviĉa «Lygia». (Ekzistas greka loknomo Λυγιά.)

«Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligoj, sed ŝi havas sian barbaran nomon: Callina» [E1]
«Nazywają ją w domu Lygią, gdyż pochodzi z narodu Lygiów, a ma swoje barbarzyńskie imię: Callina.» [P1]
«Nazywają ją w domu Ligią, gdyż pochodzi z narodu Ligów, a ma swoje barbarzyńskie imię: Kallina.» [PM]

La pola kalina signifas «viburno», bero havanta sian lokon en la slava folkloro (kp la rusan popolkanton «Калинка», kie /kalinka/ estas diminutivo de /kalina/). Tamen la duobla l ne havas bazon en la slavaj vorto. Oni povus supozi, ke romanoj, kia ekz‑e Vinicio, perceptis ĝin kiel derivaĵon de la greka κάλλος (belo) – tamen ankaŭ la ligo Urso ŝin nomas «Callina»:

Kallina ordonis, ke mi vin nutru [ĉap. 26ª]

Malkoheraĵoj ĉe S.

9 Romaj urbopordegoj aperas en la formo latina: Porta Capena, Porta Ostiensis… Tamen iam aperas la nomoj kun Porta tradukita: («la pordego Septimiana» t.e. «la pordego Septima», de Septimo Severo). Simile pri Via/Vojo:

jen latine «Via Portuensis», jen pole «droga Portowa» (la vojo Havena): {tra, sur, al} Via Portuensis – atingi la vojon Portuensis – atingu la Havenan vojon – La ĉefa Havena vojo mem estis… [ĉap. 43] (Sama główna droga Portowa była…)

Przejechawszy z trudem w poprzek drogę Łacińską, Numicyjską, Ardejską, Lawinijską i Ostyjską [P1] Trarajdinte kun peno laŭlarĝe la vojojn Latinan, Numician, Ardean, Lavinian kaj Ostian… [ĉap. 43]

27. SizenoSisenna) — probable, persono fikcia. Oni konas pli fruan historiiston L. Cornelius Sisenna (120–67 a.K.), kies traduko de grekaj fabeloj erotika-friponaj servis al Petronio kiel modelo por lia «Satirikono».

Malkoheraĵoj ĉe Lidja Z.

Asimilite: Afrodito, Lizipo, Hero (NPIVe "Hera"), Zeŭso ni kune oferu en Pafoso [Paphos, Πάφος – Pafo] kolombojn al Cypria

«lekarz, imieniem Glaukos» [ĉap.14] - Glaukus.

Kroto, Krotona [ĉ.18] – Croto → Krotono

Trimalchio – Trimalchionoj → Trimalĥiono (£ Cena Trimalchionis)

la Nomentana vojo - Via Nomentana

{tra, sur, al} Via Portuensis – atingi la vojon Portuensis [ĉap.43] ← dostać się na Via Portuensis [P1] – atingu la Havenan vojon

Kazoj

Jovi, gallos

miaj parencoj povus ankoraŭ hodiaŭ oferdoni por ni Jovi liberatori… [ĉap. 4ª]

(Jovi liberatori = al Jovo liberiganto) la templo Bonæ Deæ (Bona Dea, gen. kaj dat. Bonæ Deæ /bone dee/)

Kelkaj problemoj de la originalo

[ n159 ] La Fostoponto (£ Pons Sublicius), la plej malnova ponto de Romo konstruita sur fostoj (£ sublica). Ĝi ne plu ekzistas.

Quo vadis?

La rusa traduko rivelas ankoraŭ un stilan tavolon, ankoraŭ unu funkcion de Latino: tiun de sakrala lingvo romkatolika. Ĝi manifestiĝas en la romantitolo. Tie ne temas pri iu specife romia realaĵo, kiajn ni vidas en la aliaj latinaĵoj, indikantaj specojn de sklavoj aŭ gladiatoroj aŭ ejoj, nek pri personaj aŭ lokaj nomoj. Ĝi estas tre simpla demando: «Kien vi iras?», facile esprimebla en ĉiu ajn lingvo. Ĝia latineco estas ŝuldata ne al manko de preciza termino en la rakonta lingvo, sed al stila efekto de hagiografia tradicio.

La epizodo el ĉap. 70ª rakontas, ken kiam apostolo Petro, akompanate de juda knabo Nazario, estis forlasanta Romon, li viziis Kriston iranta renkonten; inter ili okazas jena dialogo (en kiu Nazario ne aŭdas Kriston):

Petro: Quo vadis, Domine?…
Kristo: Kiam vi forlasas mian popolon, mi iras Romon, por ke oni krucumu min tie duafoje.

Nazario: Quo vadis, Domine?…
Petro: Romon.

Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? [Joh 13:36]
(Κύριε, πού υπάγεις)

Tial en la rusa traduko la latinan titolon anstataŭas titolo slavona: «Камо грядеши?». Por okcidentano tiu eble ŝajnos ridinda (Petro parolanta slavone), sed la demando latinlingva apenaŭ estas pli versimila: Jesuo kaj Petro supozeble interparolus aramee.

Menciindas, ke ekster la okcidenta kristanismo Latino ne havas tian sakralan rolon, kaj por (ekz-e) ruslingvano latinaĵoj sonas ne religiece, sed medicinece aŭ botanikece.

Иносказательно: предложение (в форме вопроса), задуматься, правильно ли человек живет, туда ли идет в своей жизни, верны ли его жизненные цели, ценности и т.п. (Камо грядеши?)

Agoj de Petro

Le récit a servi de base au roman Quo vadis ? de Henryk Sienkiewicz. Cependant celui-ci a très certainement utilisé comme source les récits de guides touristiques romains plutôt que les Actes de Pierre eux-mêmes

The words "quo vadis" as a question also occur five times in the Latin Vulgate: in Genesis 16:8, Genesis 32:17, Judges 19:17, John 13:36, and John 16:5.

And as he went forth of the city, he saw the Lord entering into Rome. And when he saw him, he said: Lord, whither goest thou thus (or here) And the Lord said unto him: I go into Rome to be crucified. And Peter said unto him: Lord, art thou (being) crucified again He said unto him: Yea, Peter, I am (being) crucified again. And Peter came to himself: and having beheld the Lord ascending up into heaven, he returned to Rome, rejoicing, and glorifying the Lord, for that he said: I am being crucified: the which was about to befall Peter. [Acts of Peter, 25].

Hebrea Vikio?? קוו ואדיס

"לאן מועדות פניך?" לְאָן מוּעָדוֹת פָּנֶיךָ?

леан муадот паНЭха куда ты направляешься?

Aŭ pli mallonge: ״לאן פניך?״ (Kien cia vizaĝo?)

Kp ankaŭ:

Pax tecum! Pax, pax!<a l:href="#tecum" type="note">96</a> – respondis Ĥilono. [fine de ĉap. 22ª]

(Ĥilono ekuzas specife kristanan frazeologion.) (Cetere, «Ŝalom!») (ивр. שָׁלוֹם עֲלֵיכֶם shālôm ʻalêḵem)

La latinaĵo Urbi et orbi!

Ни в Новом Завете, ни во всей греческой литературе нет текста, в котором было бы больше лексических арамеизмов, чем в Мк, или хотя бы сопоставимое их количество. Примечательно, что Лк устранил их полностью, а Мф ― в значительной части.

См. также Тертуллиан, Против Маркиона 4,5,3: et Marcus quod edidit (evangelium) Petri eiffirmetur cuius interpres Marcus. Nam et Lucae digestum (Marcionitae) Paulo adscribere solent (…и то [Евангелие], которое издал Марк, называют [Евангелием] Петра, чьим переводчиком [был] Марк. Вот и повествование Луки [маркиониты] приписывают Павлу)

предание, передаваемое Папием и идущее от пресвитера Иоанна, о том, что евангелист Марк был переводчиком Петра

бросающееся в глаза большое число латинизмов у Мк подтверждает информацию о возникновении Мк в Риме, содержащуюся в том же самом предании.

La Lig(i)oj

La protagonistino Ligia kaj ŝia servanto Urso «devenas el la nacio de la lig(i)oj». Senkeviĉo ne diras, ke ĉi tiuj de li amataj romanpersonoj estas praslavoj, sed per la etnonomo li komprenigas, ke ili devenas el la apudvistula regiono de lia patrujo.

Laŭ antikvaj historiistoj (Strabono, Tacito k.a.) en la koncerna epoko tie loĝis lugioj, en kiuj la slava popoletimologio emis vidi praslavojn – jen kial:

La soraboj nomas sian prapatrujon Łužica /luĵica/ (germane Lausitz), vorto kiu por slavlingvano aspektas kiel derivaĵo de la radiko ług (kun la regula praslava palatiĝo g→ĵ, okazinta en 3–7 jc p.K.). Kaj por distingi sorabojn disde la balkanaj serboj (la du etnonomoj en la slavaj lingvoj sonas egale) oni slavlingve nomas ilin «luĵicaj serboj», aŭ simple «luĵicanoj»: pole Łużyczanie, ruse лужичане. Por slavlingvano tio sonas kiel palatigita formo de ia supozata vorto «lugianoj».

La teorion pri la slaveco de la antikvaj lugioj prezentis interalie la germanlingva verko de Wojciech Kętrzyński /Vojĉeĥ Kentŝinski/: Die Lygier. Ein Beitrag zur Urgeschichte der Westslawen und Germanen (1868). Tiu teorio estas jam delonge forĵetita (pro diversaj konsideroj historiaj kaj lingvosciencaj) – tamen atentindas la bizara germana termino „Lygier“:

Die Lugier (veraltet Lygier, lateinisch Lugii) … [La germana Vikipedio]

Ties literon y pravigas nek la latina Lugii, nek la greka Λοῦγοι /lugi ← lugoj/, nek la pola Łużyczanie (ĉu oni volis eviti ĝenan grafikan asociaĵon kun die Lüge, der Lügner?).

Tamen kio en la germana estas nur stranga kaprico, tio en la pola lingvo estas lingva perforto: la sonkombino ly (kun la polaj sonvaloroj de la literoj) estas pollingve malebla (eblas liły). La vortoj Lyg, Lygii en novtempa teksto pola devas aspekti kiel vortoj fremdlingvaj. Eble tio estis la celo de Senkeviĉo: iom distanciĝi disde la dubinda teorio kaj aludi la germanlingvan verkon kiu ĝin prezentis.

Amuza konsekvenco de tia uzo estas la situacio en la 1ª ĉapitro, kie roma patricio, iom sentimentale rakontante pri sia amatino, priskribas ŝin per nenatura termino el la vortoprovizo de germana profesoro («z narodu Lygiów» – tio estas la unua apero de la etnonomo en la verko). Tio estas tiom ridinda, ke preskaŭ sprita.

Unuopan anon de tiu «nacio» (Urson) Senkeviĉo nomas jen Ligijczyk (t.e. «lig[i]ujano», ĉap. 4ª; kun Li!), jen Lyg (t.e. «ligo», ekz‑e «Lyg stał spokojny…», ĉap. 7ª). El tio oni povas konkludi, ke la kombinon ly en tiaj vortoj Senkeviĉo prononcis ne germanmaniere , sed francmaniere li – kaj laŭe en la modernaj eldonoj pollingvaj tiu malpola ly estas ŝanĝita al la regula li: «z narodu Ligów», «Ligijczyk», «Lig».

En teksto Esperanta la fremda litero y estas egale ĝena. La formoj uzitaj de Senkeviĉo ebligas du esperantigojn: ligioj (responde al la polaj Lygiów, Ligijczyk) aŭ ligoj (responde al la pola Lyg). Lidja Z unuecigis per LIG-: «la nacio de la ligoj», «la ligo» ktp.

Ĉi tiu nomformo ĝene omonimas kun la vorto fundamenta, kia ĝi aperas ankaŭ en la sama verko, ekz‑e «familiaj ligoj», «geedza ligo» ktp – kp «oni rakontis al mi pri tiu ligo» (ĉap. 19ª). En Esperanto pli oportunus profiti la grekan nomformon Λοῦγοι → lugoj (Ptolemeo); tamen tio estus tro aŭdaca ŝanĝo, kiu postulus ŝanĝon de la de nomo de la protagonistino, kiun Senkeviĉo devenigas el la etnonomo. La alia formo Senkeviĉa, ligioj, solvas ambaŭ problemojn, kaj pli bone, ol la radiko lig-: «Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligioj» [ĉap. 1ª]. Tiu formo do estas uzata en ĉi tiu korektita eldono.

La «judeano» Paŭlo

Dufoje (en ĉap. 39ª kaj 40ª) Petronio nomas Paŭlon el Tarso «judeano» (ℙ Judejczyk). Tamen Tarso ne situas en Judeo, ĝi situas en Anatolio. Lidja Z tradukas ĝuste, sed la originalo estas absurda. La angla tradukisto vidas en la pola vorto diminutivon (little Jew), kio formale ne malblas, sed mi dubas ke la poloj tiel ĝin perceptas. Laŭ mi Petronio uzas vorton nebanalan, kaj eble Senkeviĉon inspiris la similforma vorto «galileano», tamen tia analogio ĉi-okaze maleblas. Samkiel la tradukisto franca, mi tradukis per «hebreo» (kp la «La epistolo al la hebreoj»).


Tradukeraroj, tradukproblemoj

Tribuno kaj tribunuso

Por la latina tribunus (ĉi tie: mezalta oficira rango) la tradukistino uzis la vorton «tribuno», kiu laŭ la Fundamento (UV) signifas «oratora podio». Ĉi tiu mistraduko ĉie en la teksto estas ŝanĝita al la PIV-a «tribunuso».

uznać?? – ekkoni / rekoni /agnoski

(«agnoski» ankoraŭ ne ekzistas por LiZ)

Ĉu la romanoj povas ĉesi regi, aŭ {rekoni agnoski} la tutan brutaron de venkitaj nacioj kiel egalajn al si? [ĉap. 27]

Ĝi estis, malgraŭ ĉio, la instruo kredata de Ligia, do pro tiu nura kaŭzo li estus preta ĝin {rekoni agnoski / akcepti} [ĉap. 27]

Epiteto (akorda) kaj predikativo (nominativa)

La popolaĉo kun rido kaj kontenteco rigardis la longajn orelojn de la bestoj balancantajn sin meze de polvaj nuboj [ĉap. 36ª]

Ĉi tie la interesaĵo estas la longaj oreloj, ilia balancado estas akompana detalo, epiteto kaj ne pridikativo. La participa parolturno estas maniero mallongigi epitetan subpropozicion: «longajn orelojn, kiuj balancis sin…» – dirmaniero tre komuna en la slavaj lingvoj.

Egale:

La saman tagon vespere Vinicio, irante tra Forumo hejmen, rimarkis ĉe la eniro al la Tuska strato la orumitan portilon de Petronio, portatan de ok bitinianoj [ĉap. 35ª]

Ankaŭ ĉi tie la gravaĵo estas la portilo de Petronio, kaj la portistoj estas tute malgrava kromdetalo.

Tamen estas multaj dubindaj okazoj, kiuj allasas ambaŭ interpretojn; ankaŭ ilin mi lasas senŝanĝaj:

Kaj Glaŭko levis supren la okulojn, tiel plenajn je fido kaj ĝojo, kvazaŭ verŝiĝus sur lin ia grandega, neatendita feliĉo. [ĉap. 25ª]

Kaj li ne deturnis de ŝi la okulojn, sed li vidis ŝin {vizie} sur la supro de la turo, kun liuto en la mano, tutan en lumo, similan al tiuj pastrinoj, kiuj nokte kantis himnojn al la luno kaj kiujn li vidadis en Oriento. [ĉap. 25ª]

Naĝi kaj flosi

La floso rondnaĝis senĉese sur la lago [ĉap. 31ª]

Kurioza predikativo

Winicjusz – chrześcijaninem! [ĉap. 27ª]
Vinicius kiel kristano!
Виниций – христианин?!
Vinicius chrétien !
Vinicius a Christian!

Ŝanĝite al:

Vinicio estkiel kristano?! Eĉ en ŝia nesperta kapo tiuj du ideoj ne povis kuniĝi.

Tutsituacia «ĝi»

Mi ĉiam ŝanĝados mian opinion, kiomfoje mi {ĝin tion} trovos konforma kaj oportuna [ĉap. 35ª].

«Ĝin» gramatike rilatus al la «opinion», «tion» rilatas al la tuta situacio, ĉi-okaze al «mi ŝanĝados».

La pozicio de «ankaŭ»

Ofte postpozicia (ofte korektita); sed iam ja ĝusta jam ĉe LiZ:

Ankaŭ ŝi trovis karan homon, kaj ankaŭ ŝin minacis eterna foresto de li. [ĉap. 27ª]

Problemo seksgenra

Li preferus, ke Ligia faru tion pro amo al li, al lia vizaĝo, okuloj, al lia statusimila figuro, unuvorte pro ĉiuj tiuj kaŭzoj, pro kiuj multfoje volvis sin ĉirkaŭ lia kolo neĝblankaj brakoj, grekaj kaj romanaj. [ĉap. 25ª]

Ĉu tamen « grekinaj kaj romaninaj »?

Danaid(in)oj, Kresid(in)o.

verdrustintan – verdrustiĝintan

Nerekonita peco versa (ĉap. 29ª), en la originalo ne markita tipografie:

Feliĉa estas, kiu, kiel mi,
loĝantan en simila formo amon trovis … [E1]

La redaktoro de la INKO-eldono tion ne rimarkis kaj banaligis:

Feliĉa estas, kiu, kiel mi, trovis amon loĝantan en simila formo … [Ei]

Pole:

Szczęśliwy, kto jak ja
znalazł miłość w takim zamkniętą kształcie…

Kuriozaj tensoj

oni vidis Vespasianon, kiu ne estis ankoraŭ militirinta en Judeon, el kie li revenis nur por meti sur la kapon la imperiestran kronon [ĉap. 36ª]

(ambaŭ faroj estas ontaj rilate al la priparolata tempo, sed estas esprimitaj absolute per antaŭpreterito kaj preterito).