Tiuj ĝenaj homonimoj homogenaj

Noto de Sergio Pokrovskij
Versio unua: 2017-07-02
Versio ĵusa: 2019-01-25

(aperis en «La Ondo de Esperanto», n-ro 284, 2018:06)

Ĉiam ĝenis min la neoficiala prefikso homo-, kiu en Esperanto kolizias kun la fundamenta vorto «homo»: homogena neniel rilatas al la «homaj genoj», nek al «de la homo produktitaj» (EN anthropogenic); simile pri «homologa», «homologio», «homografo», «homofono» ktp. Se «patronimo» (EN patronym) estas scienca termino por «patronomo», tiam «homonimo» eble povus esti «homnomo» (EN anthroponym)?

Jen amuza ekzemplo el la Esperanta Vikipedio (tiel je 2018-03-05):

Konsonantoj kiuj havas la saman lokon de artikulacio … nomiĝas homorganaj.

(Angle: homorganic consonants.)

Laŭ PIV,

homo/. Grekdevena vortero en la komenco de sciencaj vortoj, kun la signifo «sama».

Ĉar ĉi tiu prefikso sence kaj etimologie parencas al sam-, tial la plej bona solvo estas uzi (kie eblas) la propre esperantajn vortofarajn rimedojn: samnomulo anstataŭ la franca «homonyme» en la senco RU тёзка, EN namesake (ekz‑e «il est votre homonyme»). Sed por la terminoj lingvosciencaj kaj ĥemiaj tio ne bone funkcias.

(La ĥemia signifo estas pli speciala, ĝi estas mallongigo de homogena; ekz‑e homopolimero, homopolisaĥarido.)

Mirinda afero estas, ke la solvo estas tute evidenta kaj tamen ignorata: forigi la malnecesan komencan h, mutan en ĉiuj lingvoj latinidaj, ne ekzistantan en la greka, rusa, itala:

BG омоним
EL ομώνυμο
IT omonimo
RO omonim
RU омоним
UK омонім

(Estkiel programisto mi ĉiam aparte ŝatas la ĝustigojn faratajn per forstreko de troaĵo.)

(Estas fenomeno mirinda ke la ekstermantoj de la litero ĥo neniam provis forigi la malpli internacian parolsonon [h].)

Dum jardekoj mi ne parolis pri tio, sed antaŭ nelonge mi vidis citaĵon el teksto fare de René de Saussure, «Saussure, — la pura, klara Mens’»1:

DE SAUSSURE en 1908 estis „Ĝenerala Sekretario“ de ISR. Li i.a. konsilas „la uzon de kelkaj novaj sufiksoj por pliprecizigi la sencon de la teknikaj vortoj, ekzemple -oz, -iz, -iv, -if, -ojd.

(…) Ĝis nun la teknikaj vortaroj estis verkitaj de apartuloj kaj sen ia ligo unuj kun la aliaj. Tia ligo estas nepre necesa por ricevi teknikajn vortarojn laŭ omogena plano. Aliflanke, ĉiu faka vortaro devas esti verkita de specialistoj.2

Pli moderne, mi vidas la uzon de la vorto omogena en teksto verkita de italo:

la aparatoj por la omogena disdivido de la bremsforto ĉe tre longaj vartrajnoj
[ Itala Fervojisto, 2005:12 (2), p.31 ]

Simile mi vidis uzojn de omonimo fare de esperantistoj rusiaj (ekz‑e ĉi tie).

«Homonimo» estas oficialigita en OA1. «Homogena» estas vorto neoficiala (kvankam ja Zamenhofa). Tioj estas faktoj bedaŭrindaj, tamen ili ne malebligas uzi la «neologismojn» omogena, omonimo, omoorgana, omopolimero ktp.


1. Kolomano Kalocsay, Rimportretoj.

2. Internacia Scienca Revuo, Feb. 1908:5:2 (50), p. 62–64; la kursivo estas mia — S.P. (Citite laŭ B.Pabst: BK IV, p. 108.)