«Georgo Dandin» — Antaŭparolo de la editoro

Versio unua: 2015-04-19

Versio nuna: 2017-02-10

Ĉi tiu retpaĝo estas la Antaŭparolo el kritika bitlibra eldono de la komedio de Moliero en la traduko de Zamenhofo. La ĉefa versio de la bitlibro estas en la normo Fikŝenbuko; disponeblas ankaŭ ĝia versio en PDF.


La verko
En la literaturo franca
En Esperanto
La fontoj
La lingvaĵo
Numeraloj
La misuzoj de «ĝi»
Leksikaj devioj
Tradukarta kritiko
La arta sistemo de la verko
Propraj nomoj
«Poetoj detruas la lingvon»
Scenejo kaj komentaro

La verko

En la literaturo franca

«Georgo Dandin» ne apartenas al la pintaj verkoj de Moliero, kvankam unu ĝian frazon:

Vi ĝin volis, Georgo Dandin, vi ĝin volis!

konas multaj homoj, eĉ tiuj, kiuj neniam legis aŭ spektis la komedion.

«Georgo Dandin» ne estas tiom amuza, kiel la pli ŝatataj komedioj de Moliero. Onidire, la verko estus pli spektinda prezentate kun la baledo de Lully, kiel intencis la kunaŭtoroj. Pri tio juĝi mi ne povas.

Ankaŭ morale la verko estas dubinda. Diris Ĵ.-Ĵ. Rusoo en sia publika «Letero a Dalamberto»1:

… Kiu estas pli kulpa, ĉu vilaĝano malsaĝe edziĝinta al nobelidino, aŭ edzino kiu volas senhonorigi sian edzon? Kion oni pensu pri teatraĵo, kiu igas la parteron aplaŭdi ŝiajn malfidelon, mensogon, senhontecon, kaj moki la stultecon de la punata vilaĝanaĉo?

Tamen maleblas negi, ke Georgo Dandin simple aĉetis sian edzinon kiel varon. La sentimentala aŭtoro de «La nova Heloizo» kaj liaj samtempanoj tion ignoris, sed la pli delikata Moliero tion komprenis, kaj lasas la rolulojn tion klare diri:

Georgo Dandin (al s-ino de Sotenville) (…) La historio estis ne malbona por vi, ĉar sen mi viaj aferoj — volu min pardoni — estis tre kadukaj, kaj mia mono servis por ŝtopi tre rimarkeblajn truojn… (1:4) (…)

Angeliko (al Georgo Dandin) (…) Ĉu antaŭ la edziĝo vi demandis pri mia konsento kaj ĉu mi vin volas? Vi demandis pri tio nur mian patron kaj mian patrinon; en efektiveco ja nur ili edziĝis kun vi… (2:4)

Tia familia konflikto povus egale bone estiĝi ĉe geedziĝa aĉeto inter egaluloj; do, malgraŭ la kutima interpreto, ne la malegaleco orduma2 estas la risorto de la intrigo, kvankam ĝi jes estas la fonto de la elementoj komikaj. Kaj laŭ mi la gesinjoroj Sotenville estas pli ridindaj gestultuloj ol Georgo Dandin.

Iuj modernaj reĝisoroj provas surscenigi tiun teatraĵon kiel Ĉeĥovan dramon. Eble tio ĝin refreŝigas, kvankam malprobablas, ke la samtempuloj de Moliero aŭ Zamenhofo rigardis ĝin tiel.

En Esperanto

Kial do tiu elekto de tradukota verko flanke de Zamenhofo (aŭ de tiuj, kiuj instigis lin traduki)? Probable pro la mallongeco. Teatraĵo mallonga, sed ja moliera.

Oni miras antaŭ la nombro [de la zamenhofaj] tradukoj aperintaj en la jaroj 1907–08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldoneblecon. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago (…) Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suferas precipe pro du difektoj: unue, ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj (…); due, ili ne ĉiam estas ŝirmitaj kontraŭ invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstatebla en la traduko de Georgo Dandin). — G. Waringhien3.

Efektive, en tiuj du jaroj (1907–1908) aperis:

La fontoj

La zamenhofa dispartigo de la teksto en scenojn estas alia ol tiu, kiun mi vidas en modernaj francaj eldonoj.

Laŭ la PIV-oj, sceno estas

Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj.

Nun la francoj plejparte sekvas la devivan eldonon4, en kiu sceno estas unuo de agado, tiel ke en unu sceno la nombro kaj la konsisto de la roluloj povas varii. Tiaj estas la tekstoj en «Wikisource» kaj en «Tout Molière». Ĉe Zamenhofo (kaj en la tradukoj rusaj) disdivido en scenojn estas pli detala, ĉiu apero aŭ foriro estas markita kiel scena ŝanĝo. Ĉe la Guglaj Libroj estas skanaĵo de la komedio eldonita de la franca teatro en Berlino, kun ekzakte tiaj dispartigo kaj rimarkoj, kiel ĉe Zamenhofo:

George Dandin, ou Le mari confondu: comédie en trois actes. № 276 de Répertoire du théâtre français à Berlin, 1843. — 37 pages.

Mi laŭe aranĝis la franclingvan tekston kaj konvertis ĝin en bitlibron fikŝenbukan.

La esperantan tekston mi ekstraktis el la PDF-libro de Franko Luin. Mi korektis kelkdek erarojn de skanado aŭ presado, ekz-e KIaŭdino/Klaudino (Klaŭdino), ma (mia), prop(r)avole, at (al), fianko (flanko), jus (ĵus) ktp. Krome, plurajn dubindajn lokojn mi korektis laŭ la deviva eldono en «La Revuo», kies skanaĵojn rete disponigas la Aŭstria nacia biblioteko: Akto unua (n-ro 23); Akto dua (n-ro 24); Akto tria (n-ro 25). Mi kontrolis ne la tutan tekston, sed nur la suspektindajn lokojn de la INKO-teksto.

La lingvaĵo

Numeraloj

La teksto prezentas strangajn deviojn de la Fundamento, hezitojn kiaj en verko eldonita en la jaro 1908ª ne devus aperi. Ekzemple pri la numeraloj el la intervalo 11 … 19.

La teksto en «La Revuo» traktas vicmontrajn numeralojn en maniero kiu estas nek fundamenta nek kohera («Sceno dek-unua» en la akto 2ª, n-ro 24; «Sceno dekunua» en la akto 3ª, n-ro 25). Mi unuecigis laŭ la stilo de §12 de la Fundamenta Ekzercaro (la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua): «Sceno dek unua» (ekzakte kiel en la lingvo uzbeka).

La misuzoj de «ĝi»

La plej ĝena (pro sia ofteco) trajto de la zamenhofa teksto estas la troa kaj misa uzo de «ĝi». Neniu el la 28 aperoj de ĝi(n) en la Fundamenta Ekzercaro (ĉi-sube referencata per «FE») prezentas tian eraron.

Jen kion diras PMEG pri «„Tio“ kaj „ĝi“»:

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la aŭ alia difinilo (…) Zamenhof iafoje uzis ĝi, kiam oni nuntempe preferas tio.

Ĉi-rilate Zamenhofo sekvas la lingvojn ĝermanajn (la germanan kaj la anglan), kiuj ofte uzas tiel la respondajn neŭtrajn pronomojn triapersonajn es kaj respektive it. En la lingvoj franca, rusa kaj pola tiun funkcion plenumas montraj pronomoj respondaj al «tio» aŭ «ĉi tio» (ce, это, to). La Fundamenta Ekzercaro sekvas la tio-sistemon; kaj — laŭ mi, PAG, PMEG — tiu lasta estas la normo por la moderna Esperanto. Ekzemple:

Z:  Ĝi estas ili. Ts! (3:2)
fr: Ce sont elles. St.
de: Sie sind es. — Pst!
ru: Это они! Тсс!
en: ’Tis they. St.

Z:  se ĝi estus kampulino (1:3)
fr: si c’était une paysanne

Kp « tio ĉi estis tiu sama feino » (FE §19).

Kial Zamenhofo misuzis «ĝi»n, malgraŭ la originalo kaj la Fundamento? En kelkaj okazoj oni povus supozi, ke li faris tion por stila efekto, ĉar tia «ĝi» «donas iom trivialan tonon al la stilo» [PAG, §47, p.75]; tamen tio neniel respondas al la tono de la originalo (interalie, la unue cititan replikon diras la nobela amanto Klitandro). Enigmo.

PMEG plue konstatas:

Zamenhof iafoje uzis ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto, kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo aŭ subfrazo. Li ankaŭ uzis iafoje ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro (…)

Ekz‑e (1:2):

Z:  ŝi akiris mian amon, kaj ĝi nur dependos de ŝi, ke ni fariĝu geedzoj.

fr: elle a gagné mon amitié, et il ne tiendra qu’à elle que nous ne soyons mariés ensemble.

La subpropozicio estas la subjekto; kaj la tuta propozicio estas pli klara, se ĝi aperas post la verbo. Estas nenia problemo meti ĝin tiel en Esperanto:

«… kaj de ŝi sola dependas, ke ni fariĝu geedzoj».

Kp en aliaj verkoj:

Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! (FE §17).

Estus tre bele, (…) ke mi iru al la fonto! (FE §19).

El la dirita regulo sekvas, ke (…) ni povas ĉiam uzi la akuzativon (FE §29).

Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea (Genezo, 29:25).

Sed franclingve la rigida vortordo postulas, ke la subjekto antaŭu la predikaton; tial por kompromisi kun la indikita loko de la subpropozicio la francoj metas anticipan (kataforan) pronomon. Tia pronomo estas tute superflua en Esperanto, kaj ĝi malakordas kun la normala funkciado de ĝi, kiu (kiel prave konstatas PMEG en la unua citaĵo ĉi-supra) –

  1. normale referencas al io menciita pli frue (estas ne katafora, sed anafora, retrodirekta);
  2. referencas ne tutan frazon aŭ infinitivan grupon, sed ion substantive indikitan.

Jen ankoraŭ pli ŝoka frazo (3:8), en kiu «ĝi» referencas plurajn agojn ĵus menciitajn per tutaj frazoj (ne per substantivoj):

Z:  Tamen ĝi estas ja agoj, kiujn vi devas pardoni al mia aĝo….

fr: Mais enfin ce sont des actions que vous devez pardonner à mon âge

de: Aber das sind doch schließlich Dinge, die du meinem Alter zugut halten mußt

en: But, after all, you should forgive things of this nature, on the score of my age

ru: Но ведь всё это простительно в моём возрасте.

Ĉi tie temas pri pluro da aferoj kiuj ne formas unu situacion senprobleme referenceblan per «tio» (kaj ankoraŭ malpli per «ĝi»). Logika pronomo ĉi-okaze estus «tioj» (pli detale vd mian studaĵon «Diversaj ioj» en LOdE, n-ro 81, 2001:07). En la moderna lingvo multaj esperantistoj tamen uzus «tio»n en ĉi tia frazo; malmultaj uzus la simplan, sed eŭroplingve nekutiman «tioj»n; lingve pli sentemaj personoj eble uzus elturniĝon similan al la traduko angla (…pardoni tiajn aferojn) aŭ rusa (ja ĉio ĉi tio estas pardonebla…).

Ĉiel ajn, pri siaj ĝi-misuzoj Zamenhofo ne estas konsekvenca. En unu sama sceno (2:1) tute apude aperas:

Lubin. … Fi! kiel neĝentila ĝi estas tiel forpuŝi personojn! (…)

Lubin. … Fi! Estas malbele esti tiel kruela!

Kp ankaŭ:

Lubin. Kiamaniere vi tion faras, ke vi estas tiel bela? (2:1)

Ho, se mi povus ĝin atingi, ke li atestu al la gepatroj (2:7)

Ĝi estas via feliĉo, ke mi vin bezonas (3:4)

Normale al tiaj francaj «il» respondas nulo:

«qu’il est très bon de ne s’y point frotter» = «ke estas tre bone lasi ĝin flanke» (1:1)

«Il ne faut pas qu’il sache rien de tout ceci» = «Estas necese, ke li nenion sciu pri tio» (1:2)

«Est-il possible, notre gendre, que vous…» = «Ĉu estas eble, nia bofilo, ke vi…» (1:4)

«il me semble que …» = «ŝajnas al mi, ke …» (1:4)

«que tout notre gendre que vous soyez, il y a grande différence de vous à nous» = «ke, kvankam vi estas nia bofilo, estas granda diferenco inter vi kaj ni» (1:4)

Sed jen samsenca admono, en kiu la originalo uzas ce (tio), kiun Zamenhofo tradukas per malnecesa «ĝi»:

«ne por vi ĝi estas konvena uzi tiun vorton» (1:4)

En Esperanto tio sonas galimatie. Zamenhofo paŭsas la strukturon de la franca frazo, kiu ĉi-okaze estas moŝtece malafabla; probable Zamenhofo volis esprimi tiun stilan nuancon, sed plene malsukcesis: la stumbligo neniel esprimas la celatan nuancon, kaj aliflanke, la franca frazo por franclingvano estas tute flua:

«ce n’est pas à vous à vous servir de ce mot-là».

Leksikaj devioj

Zamenhofo nemalofte lasas sin trompi per la ekstera internacieco de francaj vortoj. Ekz-e li meĥanike tradukas honnête per «honesta», kvankam la moliera vorto plej ofte signifas, proksimume, ‹konvena al nobelo› – ekz-e Klitandro estas «la plej honesta homo», ĉar li malavare pagas («li donis al mi tri orajn monerojn»). Por (ekz-e) ruslingvano tio aspektas kiel satiro pri koruptaj moroj, efekto kiun Moliero ne celis.

Kelkloke Zamenhofo ial germanece misuzas «se» anstataŭ «kiam» (responde al la franca quand).

Krom la nefundamenta misskribo de la numeraloj 2-foje aperas gebopatroj (3:4), anstataŭ la fundamenta «bogepatroj» («Ekzercaro» §39); cetere, ankaŭ «bogepatroj» aperas dufoje.

Tradukarta kritiko

La arta sistemo de la verko

En kiu estetiko oni traduku — ĉu en tiu de la moliera epoko, aŭ en la estetiko moderna?

La moderna estetiko estas: pedante konservi la malvivan literon. Ankaŭ tute senmetafore: skribi in (en Dandin, Colin) laŭ la franca ortografio, kaj preskribi la kontraŭskriban voĉlegon -én.

«Tradukoj estas kiel edzinoj: la belaj malofte estas fidelaj, la fidelaj malofte estas belaj.» La traduko Zamenhofa strebas esti fidela (ekstere). Tial la esperanta versio estas ankoraŭ pli teda ol la moliera originalo.

Ne tia estis la komedia estetiko en la epoko moliera. Ĝi pli similis delarton5. La migraj aktoroj adaptadis siajn farsojn al la okazo, interalie al la realaĵoj kaj lingvo de la publiko.

Certagrade ankaŭ «Georgo Dandin» estas versajla versio de la farso «La Jalousie du Barbouillé» (verdire, pli ol delarta adaptaĵo, ĝi estas iom pli funde prilaborita).

La tradukistoj malnovaj bone komprenis tiun koncepton, kaj en siaj tradukoj adaptis la komedion al sia nacia medio. Tio evidentas jam el la titoloj: la germana «Von dem armen Jurgen», la pola «Grzegorz Fafuła». Unu el la adapteblaj elementoj evidente estas la propraj nomoj.

Propraj nomoj

En la moliera teatro estas pluraj klasoj da nomoj propraj.

Unue, estas preciozaj nomoj kvazaŭklasikaj, kia en ĉi tiu komedio estas «Klitandro» (Clitandre). Malpli evidentas ke ankaŭ «Angeliko» (Angélique) estas unu el la nomoj samtradicie rezervitaj por la rolo de la ĉefamatino. Tiaj nomoj facile esperantiĝas; ili komunikas al la verko karakteron eksterlokan, idealan, parencan al la ideo pri Esperantujo. Tiaj nomoj funkcias simile al la maskonomoj delartaj; kaj ne maleblas ke «Klaŭdino» estas franca respondaĵo por la similsona «Kolombino», la delarta masko de vigla ĉambristino.

Due, estas karakterizaj nomoj6 pli rekte, perlingve priskribaj. En la koncerna verko tiaj estas Dandin, Sotenville, Prudoterie. Tiuj nomoj estas banalaj, hejmaj kaj memkompreneblaj por la publiko fontolingva; kaj inverse, tiuj nomoj estas ekzotaj kaj sensencaj por la publiko internacia.

Trie, estas nomoj lokaj kaj sensignifaj, kiaj «Colin» kaj «Lubin». Simile al la nomoj de la unua klaso, ili ne prezentas klaran semantikon; simile al la nomoj de la dua klaso, por la publiko fontolingva ili klare indikas la socian pozicion de la rolulo laŭ la loka tradicio.

Georgo Dandin

Zamenhofo tradukis la antaŭnomon (George /ĵorĵ/ → Georgo), kaj lasis fremdlingva la familinomon Dandin, kun la indiko ke oni voĉlegu tiun fremdaĵon /dandèn/. Ambaŭ decidoj estas malbonaj.

La per traduko grekigita «Georgo» aspektas kiel nomo de la unua klaso (kiel «Klitandro»). Eble Moliero ja intence elektis antaŭnomon kiu greke signifas «terkulturisto»; tamen por ordinara spektanto franca George [ĵorĵ] estas tro ordinara nomo, por ke oni pensu pri tio (tiom malpli, ke George Le Veau, «Ĵorĵo la Bovido», estas tradicia kampulo de la franca farso). Tial la germana tradukisto preferis pli kampulan formon Jurgen, kaj la polaj tradukistoj elektis Grzegorz, kiu verdire respondas al ‹Gregorio›, tamen pollingve sonas /gĵegoĵ/, tre simile al la franca /ĵorĵ/, kaj samtempe estas versimila nomo kampula.

Eĉ pli malbona ol la antaŭnomo, ankoraŭ pli malkonvena estas la formo Danden’, tre maltrafe pensiganta pri la fundamenta ‹dando›. Dandin en Esperanto estas do tiom malkonvena, ke preskaŭ taŭga — kiel antifrazo. Aliflanke, tia antifrazo malkonvenas al la pedanta skolo (kiun ĝenerale laŭas la zamenhofa traduko), ĉar ĝi enkondukas elementon kiun la franca nomo malhavas.

Laŭ tiuepoka vortaro (Jean Nicot, 1606), «dandin» estas «stulta gapulo»:

Dandin est dit de celui qui baye çà et là par sottise et badaudise, sans avoir contenance arrêtée: ineptus insipidus; et Dandiner, user de telle badaudise, ineptire.

Rablezo (F. Rabelais) uzis samsonan familinomon en Gargantuo, 3:41 (l’appointeur de procès Perrin Dendin; en la rusa traduko fare de Н. Любимов tre amuze: «Перен Бальбес»). Poste la nomo aperas ĉe Rasino (J. Racine, «Les Plaideurs») kaj Lafonteno («L’huître et les plaideurs»).

La pola «Grzegorz Fafuła» proksimume esprimas tiun ideon pri plumpulo, mallertulo, dupo. Tamen por la modernaj francoj probable pli aktualas la ideo pri balanciĝo, pendolado — kaj metafore, hezito (kp se dandiner = anaspaŝi). Tial la moderna traduko pola estas «Grzegorz Dyndała» (de la verbo dyndać — senvole aŭ sencele balanci, piedbalanci, svingadi, pendolaĉi). La tuto sonas tre nature, konvenas laŭsence, kaj sonas proksime al la franca originalo.

Plue, la «promocio» Dandin → sinjoro de la Dandinière, por esperantisto nekomprenebla, en la pola trovas klaran (por pollingvano) tradukon Fafuła → pan Fafułowicz (mi koncedas, ke en Esperanto mankas tradicio kiu ebligus tian tradukon).

La dua klaso

Ĉi tiuj karakterizaj nomoj estas sensencaj en Esperanto.

Sotenville — France «sot en ville» signifas ‹stultulo en urbo›; do, proksimume «Stultenburgo» (en polaj tradukoj «baron Gapiomiejski»).

Jacqueline de la Prudoterie (1:4) — Nun en Esperanto ekzistas parenca vorto similsona (pruda, prudeco — vorto kiun Zamenhofo akceptis en la vortaroj esperanta-germana kaj esperanta-rusa, sed kiu plu restas neoficiala). Do, certagrade la franca signifo estas divenebla, malgraŭ la longa vostoparto, en Esperanto sensenca. Kp la polan «Skromnicka».

Aparta barbaraĵo estas la uzo de la francaj vortetoj «de (la)» por marki nobelecon. Tio ne estas ia universalaĵo, tio estas loka trajto de la franca nomsistemo, tiom pli ĝena, ke «de» kaj «la» aspektas kiel vortoj de Esperanto. La pola traduko «barono Gapiomiejski» estas pli konvena maniero esprimi la koncernan signifon; dum «de la Dandinière» estas simetria al la voltera moko «le baron de Thunder-ten-tronckh» el «Kandido». Cetere, kp la germanajn Otto von Bismarck, Johann Wolfgang von Goethe — ial la germanoj ne estas tiom vantaj pri sia von, kiu malaperas ĉe esperantigo (kp cetere «Lafonteno» ← Jean de La Fontaine).

La tria klaso

Socie «Colin» kaj «Lubin» apartenas al la sama ordumo, kiel «Georgo» Dandin kaj «Klaŭdino»; sed ial Zamenhofo traktas tiujn nomojn alie. Eble ĉar li ne konas ilian etimologion.

Colin (aŭ Collin) estas vira antaŭnomo, devenanta el Nicolas (t.e. ‹Nikolao›). En simila situacio fabela Zamenhofo tre konvene esperantigis similan variaĵon dana-germanan per «Niko»: «Malgranda Niko kaj granda Niko» (dane «Lille Claus og store Claus»).

La franca Lubin estas nomo kanona (Saint Lubin, latine Leobinus, la nomfesto je la 14 de marto). Tamen la nomo probable ne estas vaste konata, kaj ĉe Moliero ĝi ŝajnas aparteni al la same popola stila tavolo, kiel Colin.

En Esperanto ĉi tia stila efekto ne funkcias. Iom pli internacia esprimilo povus esti uzo de diminutivo por la servistoj, kiel en la pola, kie «Klaŭdino» iĝis Kasia (esperante povus esti «Klanjo»). Kp la anglan Sam (plene «Samuelo», la lakeo de s-ro Pikviko); france la ĵus menciita ColinPierrot (Pieroto, t.e. ‹Peĉjo›, lakea masko delarta).

«Poetoj detruas la lingvon»

Literaturaj efektoj ofte funkcias per perforto al la lingvo. Tiaj perfortoj estas danĝeraj por Esperanto, kaj precipe danĝeraj ili estis en la frua periodo.

Ekz-e Angeliko diras «provu iom, por plezuro, sendi al mi sendatojn» (1:6), dum en la originalo staras «sendi al mi ambasadojn». Zamenhofo neŭtraligis la preciozan burleskaĵon, eble ĉar ĉe la ankoraŭ malfirma stato de la esperanta leksiko iuj legantoj povus miskonkludi, ke «ambasado» estas konvena vorto ĉi tie. Cetere, ekster la franca literatura procezo de la 17ª jc tia misuzo ne plu amuzas: modernulo ne konas la parodiatan fenomenon, kaj tial ne perceptas la parodiecon. Tial ankaŭ en la lingvoj kun tute firma literatura tradicio oni egale neŭtraligas ĉi tiun ne plu amuzan ŝercon.

Scenejo kaj komentaro

Ne nur la literaturprocezaj, sed ankaŭ la socipolitikaj aludoj de la moliera komedio estas plejparte ne plu kompreneblaj por modernulo aŭ alilandano. Amuzan ekzemplon prezentas ĉi-rilate la pola traduko, kiun mi tiom laŭdis ĉi-supre:

S-ro de Sotenville fanfaronas pri sia partopreno en «l’arrière-ban de Nancy» kaj «le grand siège de Montauban» (1:5). La pola tradukisto anstataŭigis tiujn nekonatajn eventojn per aliaj, pli famaj, vere gloraj kaj konataj al la pola publiko. Li evidente ne komprenis la ironion de Moliero: li kredis, ke «la granda sieĝo de Montauban» estis io vere grava. Tio certagrade nobligas baronon Gapiomiejski, kiu iĝas ja meritulo, eĉ se iom stulteta. Probable multaj legantoj de la zamenhofa traduko same komprenus tiun lokon.

En kritika eldono filologia tiajn aludojn eblas kaj endas klarigi per komento; sed komento ne funkcias en spektaklo teatra. Kio estis amuza en Versajlo antaŭ 350 jaroj, hodiaŭ estas malklara tedaĵo. La verko (almenaŭ en la formo de la traduko zamenhofa) prezentas intereson por legado, ne por efektiva surscenigo7.

Ŝajnas ke Zamenhofo mem perceptis sian tradukon kiel tekston skriban, ne kiel dramverkon sonantan. Kiam li transskribas la antaŭnomon Jacqueline per «Jakelino», li transskribas por la okulo (kvankam nenio malebligus transskribi por la orelo: «Ĵaklino»).

Malprobablas ke baldaŭ (aŭ entute) ni havos arte valoran tradukon de ĉi tiu komedio: ankoraŭ restas netradukitaj multaj multe pli ĝuindaj verkoj de Moliero. Ĉi tiu zamenhofa traduko prezentas intereson precipe esperantologian — estkiel enigmo, kial 2 jarojn post la oficialigo de la Fundamento li publikigas verkon lingve tiom malsuperan ol la Fundamento?

Sergio Pokrovskij

1. Jean-Jacques Rousseau: Lettre à M. d’Alembert sur les spectacles (1758).

2. ord⋅um⋅o — En antikva aŭ feŭdisma socio, aparta socia grupo, kun heredaj aŭ korporaciaj leĝe fiksitaj devoj kaj rajtoj (interalie, la nobeloj, la burĝoj, la servutuloj).

3. Enciklopedio de Esperanto, la artikolo «Zamenhof L.L.: Verkaro».

4. La eldonon aperintan dum la vivo de Moliero. PIV donas la komplementan adjektivon «postmorta», sed mankas io responda al la rusa ‹прижизненный› (france ‹publié de son vivant›). Mi paŭsas tion per «deviva», ĉar la memtrudiĝanta «dumviva» jam akiris alian signifon (‹daŭronta dum la tuta vivo›, ruse ‹пожизненный›). La editoroj de klasikaĵo kutime preferas ties «lastan devivan eldonon».

5. Delarto — Esperantigo de la itala termino commedia dell’arte.

6. Karakteriza nomo estas nomo de fikcia persono, karakterizanta ties personan trajton, karakteron aŭ rolon en la verko. Ruse говорящее имя, germane sprechender Name, pole nazwisko znaczące, angle charactonym.

7. Laŭ la Vikipedio, prezento de «Georgo Dandin» fare de katalunaj aktoroj estis planita por la Deka Universala Kongreso en Parizo (1914), sed supozeble ne okazis pro la milito.