Rekomendoj pri vortodivido en Esperanto

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2013-03-05

Versio ĵusa: 2018-06-27

Enkonduko
La tri principoj
La lingva respondo Zamenhofa
La principo fonetika
Ĉu «la fonetika principo» estas «la principo laŭsilaba»?
Vortodivido ne estas silabado
La duonvokaloj
Kiel kombini la principojn
PMEG
PAG
Silabrompismo
Diversaj dividostrekoj
Morfemoj komencaj kaj finaj
Dividoj misanalizaj
Tranĉoj sencoŝanĝaj
Mikslingva teksto
Konkludoj
Aldonoj
Aldono unua. Vortodividoj en la Fundamento
Aldono dua. La legoekzercoj
Aldono tria. Silabado kaj vortodivido Vustera
Notoj

Enkonduko

Fine de la pasinta jarmilo, en la jaro 1999ª, mi preparis vortodividajn ŝablonojn por Teĥo, kaj deponis ilin ĉe teTeX. Tamen de tiam mi malofte laboris kun papero, kaj sekve la pakaĵon apenaŭ uzis.

Tamen nuntempe la foliumiloj kaj bitlibroj ebligas uzi vortodividon kaj iom prizorgi la elegantan tipografion; tial la temo reaktualiĝis. La teĥnikan flankon de vortodivido en foliumilo mi priskribis en la studaĵo pri «Hyphenator»; en ĉi tiu artikolo mi resumos la lingvajn principojn kiujn mi sekvis ellaborante la ŝablonaron.

Estas du ĉefaj motivoj por uzi vortodividon: ŝparemo kaj belamo. La ŝparemo estas motivo memevidenta; la motivon estetikan eble necesas klarigi.

Komparu jenajn ekrankopiojn (mi faris ilin per komputilo, en fenestro proksimume samgranda kiel ekrano poŝtelefona; mi povus fari aŭtente poŝtelefonajn bildojn kiel ĉi tiu, tamen la milda kontrasto oportuna sur telefono ŝajnas tro malhela sur komputile legata retpaĝo; mi uzas grandan tiparan gradon por legi sen okulvitroj):

Fig. 1. Nek glatigo, nek vortodivido. Fig. 2. Glatigo sen vortodivido. Fig. 3. Glatigo kun vortodivido.

Manke de vortodivida algoritmo iuj legiloj uzas tre malbelan manieron ĝisrandigi la tekston per maldensigo de la literoj. Tio estas tre ĝena, ĉar ekzistas tradicio uzi maldensigon por emfazi tekstopecojn (precipe kiam inter la tiparoj mankas konvena kursivo). Fig. 4. Maldensigo.

La tri principoj

La provoj normigi la esperantan vortodividon diversmaniere kombinas tri ĉefajn principojn:

  1. la principo ajnisma: oni dividu la vortojn iel ajn;
  2. la principo morfologia: oni dividu la vortojn laŭ la morfologiaj limoj;
  3. la principo fonetika: oni dividu la vortojn laŭ la prononca (voĉlega) oportuno; plej ofte oni prezentas tion kiel «vortodividon laŭsilaban».

Ĉiujn tri principojn oni trovas jam ĉe Zamenhofo:

La lingva respondo Zamenhofa

Pri divido de vortoj. Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: „Esper-anto‟, „ricev-ita‟ k.t.p. …

Ĉi tio do estas la principo morfologia. Per si mem ĝi ne ĉiam sufiĉas praktike: por la vorto violonĉel-isto ĝi donas nur 1 eblan tranĉon, kun nedividebla 9-litera radiko, ne malpli longa ol ajna el la ekzemplaj vortoj de la respondo antaŭ la tranĉo. Tio signifas, ke la morfologian principon necesas aŭ anstataŭigi, aŭ kompletigi per manieroj dividi radikojn. Zamenhofo daŭrigas:

… Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo; ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple „aparteni-s‟, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.
(Esperantisto, 1893, p. 32)

Kaj ĉi tio estas la principo ajnisma. Tri komentoj pri ĝia prezento.

  1. Estas oportuno de la skribanto kaj la oportuno de la leganto. La ajnisma principo zorgas pri la unua kaj ignoras la duan.
  2. La divido aparteni-s ŝajnas sensencaĵo kiu ŝparas (preskaŭ) neniom: unu signo forprenita (s), unu signo aldonita (-). Pli sencus la ekzemplo a-partenis, kiu efektive ŝparas lokon sur la sekva linio; kaj mi efektive vidis tiajn vortodividojn en la gazetoj pollingvaj, eĉ en la epoko de homaj korektistoj. Tia divido jes povas esti utila, kaj ĝi neniam min ĝenis (kondiĉe ke la unua litero en tiuj okazoj estas vokalo). – La pli ĝena divido antaŭ la lasta litero povas senci se la vorton sekvas signo(j) interpunkcia(j), ekz-e tripunkto.
  3. Estas tekstoj neformalaj-privataj kaj estas tekstoj publikaj. Ni ne postulu ke privata esperantisto lernu kaj sciu ĉiujn arkanojn vortodividajn; sed profesia presisto aŭ tekstoprilabora programaro zorgu pri eleganta kaj facile legebla vortodivido. Do, krom la ajnisma permesemo devas ekzisti normo profesia.

Kurioze, ĉi tiu respondo neniel mencias la principon fonetikan.

La principo fonetika

Malgraŭ sia lingva respondo de la jaro 1893ª, praktike Zamenhofo tamen preferis uzi nek la morfeman, nek la ajnisman principon, sed la principon fonetikan (aŭ «laŭsilaban»).

Kompreneble, la aserto ke li ne uzis la principon ajnisman estas ne tute ĝusta formale: ja ĉia ajn vortodivido estas ajnisma. Dirante tion mi asertas, ke reale eblas indiki pli striktajn regulojn, ol la ĝenerale ajnisma, kiajn obeas la vortodivido ĉe Zamenhofo. Ekz-e li neniam dividas la vortojn tiel, ke iu el la partoj malhavus vokalon (ne estas vortodividoj similaj al regulo-jn, str-eko ktp).

Jen ekzemple la vortodividoj de la paĝo X de la Antaŭparolo al la Fundamento (presita en la jaro 1905ª):

pre¦s⋅at⋅a⋅j; Espe¦r⋅ant⋅o; ne⋅tu¦ŝ⋅ebl⋅ec⋅o; perfekt⋅i¦g⋅ad⋅o; facil⋅¦anim⋅e; perso¦n⋅o⋅j; ne⋅dispu¦t⋅ebl⋅a⋅n

Ĉi tie la mezlinia punkto (⋅) markas morfologiajn limojn, kaj la vertikala streko (¦) indikas la realan dividon en la presita teksto. Ni vidas, ke unu sola vorto el la sep estas dividita morfologie (facil-anima); en ĉiuj ceteraj – eĉ en la vorto «Esperanto», uzita kiel ekzemplo en la respondo de la 1893ª jaro – la tranĉo okazas ene de radiko aŭ sufikso, je unu konsonanto pli frue ol la morfologia limo.

Ĉi tiuj nemorfologiaj lastkonsonantaj tranĉoj tre similas la «Ekzercojn de legado» el la «Fundamenta ekzercaro», §§2, 3: bá-lo, bo-ná-ĵo, ar-bá-ro, ko-ké-to, pa-cú-lo, ju-rís-to, Paŭ-lí-no ktp.

Ĉu «la fonetika principo» estas «la principo laŭsilaba»?

En diversaj nacilingvaj tradicioj (ekz-e en la rusa) oni instruas al la lernantoj, ke la vortojn oni dividu laŭsilabe. En la angla Vikipedio hyphenation plusendas al

Syllabification, the splitting of words in smaller units (usually to achieve good line breaks in printed texts).

Bedaŭrinde, ĝis nun mankas ĝenerale akceptita difino de silabo :

Silabo estas unu el la bazaj, sed science plej malfacile difineblaj nocioj fonetikaj. Kurioze, en la historio de la homaro konsciiĝo pri la koncepto silabo antaŭis la koncepton parolsono – ja la silabaj skribosistemoj antaŭis la fonetikajn (la parolsonajn)1.

Manke de science ĝusta difino oni kutimas en la elementa lernejo doni difinon surogatan, kiun la infanoj nekritike akceptas por sia tuta vivo; tiel ke necesas speciala atentigo se oni poste bezonas klarigi al rusaj studentoj problemojn pri la koncepto2:

Por komenci, ni observu nin mem. Kiel vi silabas la vorton mastro? Probable vi jam havas pretan respondon: ma-stromas-tromast-ro. Vi disigis la vorton tiel, kiel vi kutimas dividi ĉe skribado. Oni ja konas la regulon: «Vortojn oni dividas laŭsilabe».

Sed tiu opinio estas erara. Pripensu, kiel vi indikas la ĝustajn tranĉlokojn de la vorto. Vi diras: ma … (paŭzo) … stro ; mas … (paŭzo) … tro ; mast … (paŭzo) … ro. La vorton vi disigas per paŭzoj. Kaj efektive, estas tri oportunaj manieroj dispaŭzigi la vorton mastro. Tamen tio ne estas silabado! En la normala parolo ni tiel ne paŭzas.

Kie situas la silablimo kiam la vorton mastro ni prononcas normale, senpaŭze? Ĉu en 4 lokoj: ma.s.t.ro? Ne, tio ne eblas. Tiam estus 4 silaboj, dum fakte ili estas 2.

Ĉi tiu instruista sperto pensigas pri la valoro de la silabadaj informoj en la «Ekzercaro»: Zamenhofo probable ne konis alian difinon de silabo, ol la lernejan; nek li, nek la tiama scienco posedis instrumentajn datumojn pri silabado; kaj supozeble lin influis la skriba vortodivida tradicio. Aliflanke, nin en ĉi tiu studaĵo ja interesas ĝuste la skriba vortodivido.

Difino de silabo malfacilas eĉ ene de unu lingvo; sed en Esperanto la situacion plue komplikas kunesto de parolantoj el diversaj lingvoj, kies silabadaj tradicioj malsamas. Laŭ la angla Vikipedio3

Pliparto da lingvoj de la mondo silabas la sinsekvojn KVKV kaj KVKKV kiel /KV.KV/ kaj /KVK.KV/ aŭ /KV.KKV/, kun konsonantoj prefere rolantaj kiel atako de silabo entenanta la sekvan vokalon. Tiurilate la angla, laŭ unu el la teorioj, havas tiun apartaĵon, ke la akcentaj silaboj aneksas postajn konsonantojn, tiel ke 'KVKV kaj 'KVKKV silabiĝas kiel /'KVK.V/ kaj /'KVKK.V/, kondiĉe ke la posta KK estas taŭga silabvosto.

Ni vidas, ke laŭ la «Ekzercoj de legado» Esperanto apartenas al la «pliparto da lingvoj de la mondo»: o-fi-cí-ro, fa-cí-la, ĉe-mí-zo, ĉi-ká-no … Kiam intervokale aperas unu konsonanto, Esperanto silabas kiel la rusa kaj franca: fa.mi.li.o; tio malsimilas la anglan fam.i.ly. Tamen se 2 konsonantoj aperas intervokale, tiam Esperanto kondukas kiel la franca: ak.toro (ruse estas а.ктёр). Tamen se la dua konsonanto estas flua4 (rl), tiam la lingvoj latinidaj kondutas kiel la rusa: fa.brique.

Parenteze, MB5 (p. 4) notas:

Cetere enestas malfacile klarigeblaj nekoheraĵoj kiel pát-ro apud ci-tró-no kaj la duan parton de la regulo kontraŭas la ekzemplo li-kvó-ro… kiu troviĝas samlinie kiel ák-vo!

La Vikipedia mencio de akcento povas klarigi la diferencon: la atako ĉe akcenta silabo de la formo 'KFV (kie F estas fluanto aŭ v) aneksas la eksplodan aŭ frotan K: ci-tró-no, li-kvó-ro; sed (malsimile ol en la angla) tio ne okazas silabvoste: pát-ro, ák-vo.

Vortodivido ne estas silabado

Multaj aŭtoroj konfuzas silabadon kaj tipografian vortodividon. Ekz-e E. Wüster6:

Divido de vortoj en silabojn okazas ĉe parolado kaj skribado sammaniere.

«La tuta Esperanto» de H. Seppik priskribas vortodividon sub la titolo «Silabo» (samkiel «Syllabification» de la angla Vikipedia menciita ĉi-supre); ktp.

Tiu konfuzo estas malutila kaj senbezona komplikaĵo. Laŭ mia sperto, samkiel en la lingvo rusa, en Esperanto la komprenado ne suferas ĉe interkonsonantaj ŝovoj de silablimo. Kp7:

Koncerne la funkcian rolon de silaboformoj en nia parolo, ne estas dubo, ke la nombro de silaboj estas karakteriza individua trajto de ĉiu vorto aŭ ties fleksioj; eraro pri la nombro ofte kaŭzas nerekonon de la vorto. Ĝuste tial tiom facilas instrui al la lernejanoj nombri la silabojn en vorto. Male, la specifa formo de silabo malpli ofte rolas semantike, kaj tial ni [temas pri la rusoj – S. P.] malmulte zorgas pri ili. Sed ekz-e en la lingvo germana la kontrastigo «silabo aperta – malaperta» gravas ne malpli ol la kontrastigo «vokalo longa – nelonga»; kp «schlafe» (dormu) kaj «schlaffe» (velka).

La rusoj silabas pa.sta, sed skribe tranĉas pa-s-ta – ambaŭ tranĉoj estas laŭregulaj, kaj skribe la nesilaban pas-ta oni eĉ preferas. Ĉi-supre ni jam vidis la 3 eblajn tranĉojn por ma-s-t-ro. Oni ne speciale bezonas zorgi pri la fluantoj, at-leto kaj fab-riko (ат-лет, фаб-рика) estas tute belaj tranĉoj, kiajn oni trovas en la Ekzercaro: ad-resita (§42), sab-lero (§41). Same ĉe H. Seppik: egale taŭgas cit-ro-no kaj ci-tro-no, prob-le-mo kaj pro-ble-mo.

Alivorte, temas ne pri disdivido laŭsilaba, sed pri oportuna dispaŭzigo. Sur ambaŭ linioj restu facile prononceblaj pecoj; interalie, ambaŭ partoj entenu po almenaŭ 1 vokalon. Oni prefere evitu longajn amasiĝojn da konsonantoj; estas do intereso dividi konsonantoĉenojn en proksimume egalajn partojn; ekz-e la disdivido fak-toro estas preferinda ol fa-ktoro (tiom pli ke la kombino kt komence de la linio iom ŝokas la okulon).

Kvankam ne nepre laŭsilaba, tia dividmaniero ja estas fonetika, ĉar ĝia priskribo postulas terminojn fonetikajn: vokaloj, konsonantoj.

Tamen unu speco de laŭsilaba divido ŝajnas firme establita: oni ne fortranĉu konsonanton disde la sekva vokalo. Oni tranĉu fa-mi-lio, kaj ne fam-ilio (malgraŭ la angla fam-ily8); oni akceptu la tranĉojn ci-trono kaj cit-rono, sed ne citr-ono. Kompreneble, tio ne koncernas la tranĉojn morfologiajn kiel pom-arbo, kie temas pri tute alia principo.

(Mi ankaŭ ekzamenis la vortodividon uzatan en la rusa muzika notacio; laŭ mia impreso, la dispartigo de konsonantoj iom diferencas de la normala silabado, kaj obeas al la regulojn de skriba vortotranĉado. En pluraj okazoj mi en kantado aŭdas konsonantodividon laŭsilaban, alian ol en la ortografie dividita muzikteksto. – Eĉ pli okulfrape la muzikteksto de «La espero» plejparte ignoras la silabadon favore al la morfologio: mond-on ven-is nov-a sent-o.)

La duonvokaloj

Ĉe vortodivido j rolas tute same, kiel la konsonantoj; kp en la «Ekzercaro»: pro-jekto (§25), gesin-joroj (§36). Male, ŭ estas nedisigebla disde la antaŭa ae. Pli detale vidu en mia studaĵo «Duonvokaloj kaj diftongoj».

Kiel kombini la principojn

Mi jam diris, ke speciale min interesas aŭtomata vortodivido en tekstotraktiloj. Kion utilan povas instrui al ni la verkoj esperantologiaj?

PMEG

PMEG iom pli milde ripetas la principojn de la «lingva respondo», sed en inversa ordo: regulo ne ekzistas, sed prefere oni tranĉu laŭmorfeme:

Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotranĉado en Esperanto. Oni simple tranĉu tiel, ke la rezulto estas facile legebla kaj komprenebla. Multaj ekz. evitas tranĉojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto aŭ vortoparto. Oni ekz. preferas tranĉi “ĉef-urbo” anstataŭ “ĉe-furbo” por ne forigi la solan literon F disde la prefikso ĈEF, kaj ankaŭ ĉar ofte estas pli klare, se oni tranĉas laŭ la efektivaj signifohavaj vortelementoj. Vidu ankaŭ la klarigojn pri silaboj kaj silabolimoj.

La fonetika principo neniel estas menciita; tiom pli enigma estas la konkluda referenco al la silaboj. Estas menciita la principo morfologia, kaj pri plua divido rekomendo estas tute neformala, do senutila por uzanto naiva kiel komputilo.

PAG

PAG donas tre detalan preskribon (§14, p. 32–33) surbaze de la principoj morfologia kaj fonetika. La fonetika principo de PAG konsistas en divido strikte laŭsilaba (implice francmaniera), kaj sekve de tio la reguloj estas tro malsimplaj. La rekomendataj tranĉoj estas tute bonaj; tamen kun malpli strikta insisto pri la silablimoj (kiel ekz-e en «La tuta Esperanto» de H. Seppik) oni povus simpligi la regulojn sen perdi la kvaliton.

Tiu absoluta libero [temas pri la ajnismo de la Zamenhofa respondo – S. P.] tamen ne estas konsilinda, ĉar ĝi ĝenas dum lego. Plej bone estas sin teni al la sekvantaj reguloj:

A. Vortojn, konsistantajn el pluraj gramatikaj partoj, oni dividu laŭ tiuj partoj (radikoj, afiksoj, afiksoidoj); sed oni esceptu la finaĵojn. Do: ek-iri, kri-ante, ĝu-ado, eks-oficiro, best-ama, sento-plena, herb-riĉa, mezur-ilo, instru-ist-ino, long-vokala.

Mi ne vidas motivon, kial oni esceptu la verajn finaĵojn (kondiĉe ke la finaĵo entenas vokalon). Kp la dividon seg-as en la Ekzercaro (§34). Probable la aŭtoroj celis la mezvortajn finaĵojn kiel ⋅o⋅ en sent⋅o⋅plena, malrekomendante la efektive malbelan tranĉon sent-oplena.

B. Vortojn unuradikajn oni dividu laŭ la silabado.

Evidente la PAG-aŭtoroj per B intencis doni regulojn pri enmorfema vortodivido ĝenerale, sed mise formulis tion; rezultis absurdaĵo kiun indikas MB (p. 6): «Ĉar A kaj B estas la du solaj menciitaj ebloj, ni konkludas, ke ili estas inter si ekskluzivaj (…) la regulo donas neniun helpon por tranĉi vorton plurmorfeman kun longa radiko. Ekzemple, estas pluraj ebloj tranĉi abituriento, laŭ silabado, sed abiturienteca estas tranĉebla nur en unu loko, nome abiturient-eca, kio estas absurda limigo.» En la presita PAG-teksto ene de la dividoreguloj mem aperas kontraŭekzemplo: tranĉoma-niero (p. 33, Rim. II).

Tio estas:
a) se la silabojn ligas unu konsonanto, ĝi transiras al la dua silabo: ba-lo, sce-no, ko-le-ro, pa-ĝo. Kompreneble ĉe silaboj ligitaj sen konsonanto la divido okazas inter la du vokaloj: entuzi-asmo. Tiajn silabojn, vokale finiĝantajn, oni nomas malfermitajapertaj …
b) se la silabojn ligas du konsonantojn, oni dividas la vortojn inter tiuj: san-go, foj-no, sol-vi, ar-bo. Tiajn silabojn, konsonante finiĝantajn, oni nomas fermitaj.

Nenio estas dirita pri la duonvokaloj, kiujn PAG traktas jen kiel vokalojn, jen kiel konsonantojn. La ekzemplo foj-no implicas ke j estas konsonanto (pri kio mi konsentas). Tamen mankas indikoj pri ŭ.

Rim. I. Se la dua konsonanto estas likvido (r, l), ambaŭ konsonantoj povas kune transiri9: pa-tro, kapa-blo, ci-trono, sa-bro … Ne estas fiksebla provizore la divido ĉe kv, gv, ks, kz (ĉu ak-voa-kvo, komplek-sokomple-kso?).

Ne estas motivo malpermesi tiojn. Kp la dividojn en la Ekzercaro: sek-vas; ek-zemple (§29). Evidente, la PAG-aŭtoroj ne povas liberiĝi de la okcidentlingva fono, kie al la koncernaj duliteraĵoj respondas specialaj litero (x) aŭ signokombinoj (qu, gu). Sed oni ne bezonu scii la francan por ĝuste skribi en Esperanto; la hezito de la PAG-aŭtoroj estas tute nekomprenebla malraciaĵo por ruso aŭ polo, en kies lingvoj tiaj sonkombinoj ne estas iel specialaj; kp la polan mak-sy-mal-ny (maksimuma).

c) se la silabojn ligas tri konsonantoj, unu restas ĉe la antaŭa silabo, la du ceteraj transiras; tiaokaze, cetere, la tria konsonanto estas ĉiam likvido aŭ v 10: lin-gvo, as-tro, es-tro, on-klo, nom-bro. Sed se la unuaj du konsonantoj estas ks, ili restas ĉe la antaŭa silabo: eks-centra, eks-pozicio, eks-perimento, eks-tera.

Denove arbitra limigo. Por mi tek-sto estas ne malpli bona divido ol teks-to.

d) se la silabojn ligas kvar konsonantoj, oni dividas ilin po du: eks-pluati, eks-plodo, mons-tro, eks-tra, ojs-tro.
Rim. II. Apud la ĉi-supra plej logika sed iom komplika maniero tranĉi la vortojn, oni renkontas ankaŭ alian, pli simplan, laŭ kiu oni tranĉas la vortojn ĉiam antaŭ vokalo; la sola escepto estas la kunmetitaj vortoj, kies dua elemento komenciĝas per konsonanto, kaj ĉe kiuj oni devas apartigi ĝin per dividstreko. Tia tranĉomaniero ŝajnas eĉ konforma al la karaktero de lingvo, en kiu abundas la sufiksoj komenciĝantaj per vokalo: manĝ/eg/em/ul/o, skrib/ist/aĉ/o, rid/ind/ec/o (sed: lu/prez/o, mal/pur/a ktp). Ĝi estas precipe oportuna, kiam oni presigas libron per neesperantaj kompostistoj; tial ĝi estas uzata en la Londona Biblio, kaj en la verkoj de la Franca Esperanto-Instituto.

En mia ekzemplero de la Londona Biblio (ISBN 0 564 00138 4) mi tiajn aĉaĵojn ne vidas. Estas dividoj morfologiaj kaj laŭsilabaj. Jen la unuaj, el Gen 1:

tag-on, flugil-havajn, bru-tojn, frukt-on, ri-gardis.

Probable temas pri pli frua eldono. – Tamen jen pli freŝa ekzemplo pri tiaj malbelaj tranĉoj («Esperantologio / Esperantic Studies», 6, 2013):

p. 10: stud-entoj gram-atikan,

p. 11: el-laboris, rakontostrukt-uro, semant-ikan, funkci-orientita, kontrovers-eco, parol-parta, esper-anto;

p. 12: komun-ikan, sin-tagmo, re-spektive …

Silabrompismo

La antaŭvokalan tranĉmanieron el Rim. II PAG prezentas kiel heŭristikan metodon, kiu nemalofte trafas tranĉlokojn taŭgajn laŭ la principo morfologia; do, ne kiel apartan principon, sed kiel surogaton de la morfologia principo. Surogato tre kruda, kiu tranĉas mise ne malpli ofte ol taŭge.

Tamen fakte iuj esperantistoj (mi scias pri du tiaj esperantistoj, ambaŭ kun anglalingva kultura fono) vidas alian motivon por tia vortodivido; mi nomu ĝin principo silabrompa.

La adeptoj de tiu principo asertas, ke ĉe la glata vortodivido laŭsilaba «povas okazi, ke la komenca parto de vorto aspektas kiel iu alia vorto, aŭ inklinigas la leganton mense akcenti la malĝustan silabon».

    Ekzemple oni indikis la vortojn deci-
    das
(pensigas pri deci); aŭ libro-
    vendejo
(libro- ankoraŭ ne estas plena vorto).

Kaj kiel tranĉo preferinda estas indikita dec-idas, kies malglateco klare signalas nekompletecon de la vorto.

Nu, min tio neniel konvinkas:

Diversaj dividostrekoj

La plendoj de silabrompismo pensigas pri alia problemo: kiel distingi la vortodividan signon disde la leksika streketo, kiu aperas en la vortoj kiel angla-rusa vortaroblanka-blua-ruĝa standardo.

Unu solvo povus esti aparta vortodivida signo, ekz-e la gotika signo ⸗ uzata en iuj tradicioj por la vortodivido interlinia.

Alia eblo estas ripeti la streketon, se vortodivido ĝin tranĉas:

vortaro angla-
-rusa kaj …

Tio similas la rusan tradicion matematikan ripeti operacisignon se formulon necesas dividi inter pluraj linioj:

a + bc +
  + df

(t.e.  a + bc + df ).

Bedaŭrinde, ne ĉiam facilas instrui al tekstotraktilo tian racian konduton.

Ĉar ektemis pri la signoj, ni profitu la okazon mencii specialajn signojn rilatajn al la interlinia vortodivido (kaj senrilataj al la supre menciitaj problemoj):

Morfemoj komencaj kaj finaj

La esperanta vortotranĉado en PAG estas duŝtupa:

  1. Morfologia.
  2. Fonetika.

La rusa vortodivido estas inversa: en ĝi ĉefas la principo fonetika, kiun duaŝtupe iom modifas la morfologia. Ĉe tio rimarkindas, ke la morfologiaj reguloj malsame traktas la morfemojn komencajn (prefiksojn) kaj vortofinajn (sufiksojn kaj finaĵojn).

Ĝenerale la rusaj reguloj malpermesas tranĉi inter konsonanto kaj vokalo (KV); sed post prefiksoj tio escepte eblas: без-умный, раз-очарован (/be.zu.mnij/ → bez-umnij; /ra.zo.ĉa.ro.van/ → raz-oĉarovan). Kaj krome, oni ne algluu al la prefikso nesilaban parton de la radiko: la vorton «по⋅дрались» oni ne rajtas dividi «под#рались» (po⋅d#raliś, forŝirante d de la radiko; tio similas la ekzemplan mistranĉon ĉe-furbo el PMEG).

Tute alie statas ĉe la sufiksoj: oni ne rajtas dividi antaŭ vokalo (maleblas tranĉi смел#ость, гитар#ист); kaj estas tute normala ke oni algluas la lastan konsonanton de la radiko al sufikso aŭ finaĵo: сме-лость, гита-рист.

Similan malsimetrion mi vidas en la Fundamento: la morfologia tranĉo en la vorto mal-estimi (p. 35); kaj multegaj dividoj antaŭ la lasta konsonanto de la radiko: HONES-Teco, BO-Neco (§11); DAN-Kis, ĈAPE-Lon (§31) ktp.

Tiun malsimetrion mi opinias tute racia: komencante legi vorton oni ankoraŭ nenion scias pri ĝia strukturo; sed post bonorda komenco oni ofte povas diveni la finon.

La esperantaj gramatikistoj ĉi tiun malsimetrion plejparte ne rimarkas. Notinda escepto estas la menciita artikolo de E. Wüster, du el kies reguloj MB resumas jene:

Mi emfazis «derivaĵoj per sufiksoj resp. prefiksoj». Ĉu la germana vortodivido prezentas la saman malsimetrion, kiel la rusa? (Specimenon de la silabado Vustera vidu en la Aldono tria ĉi-sube.)

Dividoj misanalizaj

Usonano malsame dividas la verbon to pro-jéct kaj la substantivon the prój-ect (la akcentoŝovo ŝovas la silablimon, kiel priskribite ĉi-supre). Tiun diferencon komprenas la skribanto, sed ĝin malfacilas analizi en aŭtomata tekstotraktilo. Tial por eviti malĝustajn vortodividojn la komposta programo Teĥo (TeX) simple rifuzas dividi tiajn vortojn.

En Esperanto similan problemon prezentas la vortoj sentema, romano, stratego, diamanto, indigo, senila, velaro ktp. La tranĉo sent-ema malkonvenas se temas pri babilo sen temo; la tranĉo rom-ano konvenas por enloĝanto de Romo, sed estas fuŝa se temas pri proza verko; strat-ego malkonvenas se temas pri Periklo; ktp. Tiajn vortojn oni povas taŭge dividi nur se oni scias ilian sencon (ilian morfologian strukturon). Ĉar en simplaj tekstodividaj programoj tio maleblas, tiajn vortojn necesas listigi en la lingva ŝablonaro kiel esceptojn.

Krome, ekzistas multe pli multenombra aro da vortoj entenantaj ŝajnajn afiksojn; vortodivida ŝablonaro devas listigi ilin kiel esceptojn por eviti false morfologiajn tranĉojn kiaj najb-aro, duj-ara, leŭten-anto, ŝam-ano, tutl-ana, triang-ulo, ok-ulo, komp-ato, rezult-ato, inf-anto, konson-anto, konst-anto, sist-emo, probl-emo, alit-ema, enk-eto, cirkumc-ido, pestic-ido, bab-ilo, hum-ila, ut-ila, antikr-isto, mosk-ito … Tiajn esceptojn tekstotraktilo povus rekoni se ĝi kapablus kombini la ŝablonaron kun morfologia analizilo kaj vortaro, kian oni povus konstrui surbaze de Hunspell aŭ simila traktilo, kiel priskribite en jena Hunspell-dokumento; bedaŭrinde tia vortaro por Esperanto malestas (mi faris mian literumilan vortaron por Ispell kiam Hunspell ankoraŭ ne ekzistis). Cetere, kvankam tia kombino sufiĉus por bloki multajn ŝajnafiksajn vortodividojn, ĝi probable ne povus bloki sensencajn derivaĵojn kiaj dec-ido, fi-garbo (kiam temas pri fig-arbo) aŭ sek-seks-cita (seks/ekscita).

Ideologian problemon prezentas la afiksoj faklingvaj. Lingvoscience en la vortoj kiel fonemo, morfemo, leksemo, grafemo la fakuloj perceptas la sufikson em – kvankam ĝi ne estas la esperanta em, kaj la koncernaj internaciaj radikoj ne estas radikoj esperantaj. Simile pri la ĥemia-medicinaj it, at, id ktp, ekz-e apendicito, karbonato, karbido. E. Wüster volas sekvi la etimologion: („ ant-arkta, nicht an-tarkta!“), kion mi opinias evitinda komplikaĵo (kaj li mem ne insistas pri herm-afrodito, kaj pretas toleri her-mafroditon).

Tiujn problemojn plejparte solvas la malsimetria traktado de la afiksoj, priskribita ĉi-supre; la simpligo estas tiom pli granda, ke la prefiksoj estas ege malpli multenombraj, ol la sufiksoj; la pure fonetika divido de la vortofina parto draste reduktas la ŝablonaron kaj evitigas neantaŭviditajn esceptojn.

Tranĉoj sencoŝanĝaj

La rusaj normoj tipografiaj rekomendas eviti vortotranĉojn rezulte de kiuj sekvalinie povas aperi teksto kun neintencita signifo, precipe kiam oni tranĉas post nega prefikso; ekz-e

    [kontraŭ-] fariseaj predikoj de Jesuo
    [ili ŝaj-] ne kontraŭas mian proponon

Tiajn zorgojn mi opinias troigitaj; kaj evidente tiaj linioj povas aperi sendepende je la vortodivido, sekve de plenvorta linifaldo. Aliflanke, iuj sufiksoj esperantaj draste ŝanĝas la signifon de la radiko, tiel ke la unua linio (tiu de la komenca parto) iĝas misgvida, kaj tial mi opinias malutila dividi la vorton ĉe ilia komenca limo; ekz-e

    mi renkontis lian patr- [inon]

ŝajnas al mi pli misgvida ol la fonetikaj

    mi renkontis lian patri- [non]
    mi renkontis lian pat- [rinon]

Tial mi tute forigis la sufiksajn in-tranĉojn el mia ŝablonaro. Simile konkludis Simono Pejno11:

Tute evidente sperta Esperantisto, aŭdinte la vorton knabino, ne plu pensas pri knaboj. Por li la brikaĵo knabino estas jam delonge mense fandiĝinta al unu unueca koncepto. Alivorte la konstruo «knabino» tute ne estas iuspeca inigita knabo, temas pri nova memstara vorto kun memstaraj elvokoj kaj asocioj. Ne tre surprize, en neplanitaj etnaj lingvoj troviĝas ankaŭ normalokaze tute alia vorto por la koncepto knabino, neniel rilatante al la samlingva vorto por knabo. La konkludo estas, ke, minimume ĉe ĉiutagaj konceptoj, la brikoj de Esperantaj vortkonstruoj nur gramatike rolas. Fakte estas nur komencantoj, kiuj ankoraŭ disbrike analizas tiajn konstruaĵojn. Tiu dedukto liveras tre fortajn argumentojn por la silaba divido. Alivorte knabo kaj knabino dividiĝu same – nome jene:

kna-bo
kna-bi-no

Estas ankaŭ konstateble, ke verŝajne neniu Esperantisto prononcas knabino kiel knab'-ino. Prononce brikaĵoj kutimas fandiĝi al unu vorto.

Mikslingva teksto

Alilingvaj vortoj (nomoj propraj, citaĵoj) estas dividataj laŭ la reguloj de ilia lingvo – kondiĉe, ke ilia apero en la teksto estas markita per ilia lingvo. Kiel en la ekzempla HTML-teksto, prenita el la Bulonja deklaracio:

kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista
en <i lang="fr">Boulogne-sur-Mer,</i> trovis necesa

Konkludoj

Mi rekomendas jenajn regulojn por skriba vortodivido en Esperanto:

  1. Ĉe vortodivido ĉiu el la rezultaj partoj entenu vokalon; do, ne estu vortodividoj similaj al regulo-jn, str-eko ktp.
  2. Por vorto plurradika oni prefere tranĉu ĵus antaŭ vica radiko: skribo-tablo, unue-naskito, pagi-pova, fervoj-linio (aŭ fer-vojlinio), fig-arbo.
  3. Ankaŭ la pozicioj tuj post aŭ ĵus antaŭ prefikso estas bonaj tranĉlokoj: kun-veni, sur-iri, ret-al⋅iro. Ĉe divido fonetika (vd ĉi-sube, la regulo 4ª) oni ne fortranĉu nesilaban parton de prefikso (oni evitu la tranĉon ĉe-furbo sed toleru la tranĉojn in-ternacia, an-taŭparolo).
  4. La vortojn unuradikajn senprefiksajn, aŭ la pecojn rezultantajn el la dispartigo priskribita en la reguloj 2ª kaj 3ª, oni povas dividi fonetike, t.e.
  5. Oni ankaŭ povas tranĉi vorton antaŭ sufikso aŭ vokalhava finaĵo: est-as, ekzerc-aro.

Al tio oni eble povas aldoni la regulon ke neniu el la rezultaj partoj estu unulitera (ĉi-okaze kalkulante la duliteraĵojn aŭ, eŭ, oŭ kiel du literojn; t.e. aŭ-toro estas bona divido).

Aldonoj

La paĝoj de la Antaŭparolo estas numeritaj per la ciferoj romaj. La referencoj al la Ekzercaro uzas la paragrafnumerojn.

Kelkajn atentindajn okazojn mi emfazis; tiu emfazo malestas en la originalo.

Aldono unua. Vortodividoj en la Fundamento

Antaŭparolo

V: pro-gresadi; ne-niam; ekzis-tado; ŝan-ĝebla; dispu-toj; ŝan-ĝojn; fun-damento; pro-gresado

VI: rigar-dataj; funda-mentajn; certe-con

VII: interkon-sento; funda-mento; ne-disputebla; aŭ-toro; Vor-taro

VIII: eksteror-dinare; doku-mento; oficia-lajn; Espe-ranto

IX: esperan-tisto; rigar-dataj

X: pre-sataj; Espe-ranto; netu-ŝebleco; perfekti-gado; facil-anime; perso-noj; nedispu-teblan

XI: funda-menton; Espe-ranto; an-taŭparolo.

Ekzercaro

§5 Me-tio
§9 Aleksan-dron
§10 Mal-estimi
§11 hones-teco; bo-neco
§13 mala-mon; ple-nan; pur-igi; ma-nego
§14 fran-kojn; kvi-nono; duo-bla
§15 subte-nante; opor-tune
§17 el-saltas
§18 ho-diaŭ; akom-panis; pu-pon
§19 mur-murante; alpor-tu
§20 post-morgaŭ; ve-nis; res-pondas
§22 ba-tanto; es-tas; pasin-ta; an-koraŭ; eston-tan; havi-ta
§23 aven-turon; ku-rinte; bal-daŭ
§24 ve-ron; di-ros; es-tus
§25 aĉe-tata; bal-daŭ; pro-jekto; kon-struata; ne-longa; fenes-tro
§26 His-panujo
§27 pos-tulas; skri-bas; maten-manĝi
§28 no-minativon; akuzati-von; akuza-tivo; pos-tulas; mon-tri; ĝar-deno; Mor-gaŭ; ko-nas; kom-preni
§29 sek-vas; ek-zemple;
§30 po-vas; ri-cevas; rice-vas; proksi-man; po-vas
§31 dan-kis; sur-flugis; ĉape-lon
§32 di-plomato; fotogra-fisto; kilo-metrojn
§33 mal-granda; nas-kita; Mala-miko; koki-noj; duonpa-trino
§34 tranĉi-lon; veturi-loj; seg-as; bru-taroj
§35 bon-gustan; kvan-kam
§36 Gesin-joroj; doktor-edzino
§37 poli-cestron; Ru-sujanoj; samurba-noj; servan-tojn; vetiri-giston; Malsaĝ-ulon; re-gnano; Var-soviano
§38 vi-zaĝo; malfer-mis; Gran-dega; Ni-kolaon; Ni-kolĉjo; Ma-rinjo
§39 ed-ziĝa; ed-ziniĝis; gla-cio; mul-tajn; mor-tigita
§40 pa-fojn; kon-silis; me-tas; pa-perujo; bra-ko; kan-delingo
§41 kres-kaĵo; nekom-prenebla; nele-geble; ho-diaŭ; venĝe-ma; ho-moj; sable-ro; sab-lero
§42 pece-tojn; re-ĝa; ad-resita; ko-lumo; Sa-no; sa-nigi; malsane-mulo; sani-ginda; malsa-nulista.

Aldono dua. La legoekzercoj

Kelkajn atentindajn okazojn mi emfazis; tiu emfazo malestas en la Ekzercaro.

§2. Ekzerco de legado.

Al. Bá-lo. Pát-ro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to. Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi. Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro. Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no. Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo. Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.

§3. Ekzerco de legado.

Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so. Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i. He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro. Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo. Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo. Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Ŝi. Pá-ŝo. Stá-lo. Ŝtá-lo. Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝo Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo. Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo. Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di. Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-so. Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no. Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo. Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so. Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o. Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el. Spe-gú-lo. Ŝpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o. Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e. Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o. In-ĝe-ni-é-ro. In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.

Aldono tria. Silabado kaj vortodivido Vustera

Jen specimeno el la artikolo de E. Wüster (komenco de la Antaŭparolo de la Fundamento):

Por ke lin-gvo in-ter-na-ci-a po-vu bo-ne kaj re-gu-le pro-gre-sa-di kaj por ke ĝi ha-vu ple-nan cer-te-con, ke ĝi ne-ni-am dis-fa-los kaj ia fa-cil-a-ni-ma pa-ŝo de ĝi-aj a-mi-koj es-ton-taj ne de-tru-os la la-bo-rojn de ĝi-aj a-mi-koj es-tin-taj, ― es-tas plej ne-ce-sa an-taŭ ĉi-o u-nu kon-di-ĉo: la ek-zis-ta-do de kla-re di-fi-ni-ta, ne-ni-am tu-ŝe-bla kaj ne-ni-am ŝan-ĝe-bla Fun-da-men-to de la lin-gvo.

Notoj


1. Л. Щерба: Слог. En «Литературная Энциклопедия». Vol. 10. Moskvo, 1929–1939.

2. Панов М.В.: Фонетика. М.: Высшая школа, 1979. С. 70–71. (La originalo uzas la ekzemplan vorton «сестра» /se'stra/, t.e. «fratino», samstrukturan kiel «mastro»: KVKKKV. En la rusa ortografio la eblaj tranĉlokoj estas se-s-t-ra.)

3. “Most languages of the world syllabify CVCV and CVCCV sequences as /CV.CV/ and /CVC.CV/ or /CV.CCV/, with consonants preferentially acting as the onset of a syllable containing the following vowel. According to one view, English is unusual in this regard, in that stressed syllables attract following consonants, so that ˈCVCV and ˈCVCCV syllabify as /ˈCVC.V/ and /ˈCVCC.V/, as long as the consonant cluster CC is a possible syllable coda …” (Wikipedia).

4. Flua konsonantofluanto estas uzata ĉi-artikole anstataŭ la lingvista mistermino likvido, kiu kolizias kun la fundamenta likvidi kaj ignoras la metaforon de la latina originalo (ĝin konservas la germana flüssige Laute kaj la rusa плавный согласный).

5. Per MB ĉi tie kaj poste estas signata la verko
Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF).

6. E. Wüster: Die Silbentrennung der Wörter und die Aussprache des Selbstlaute im Esperanto. Germana Esperantisto, Junio 1923. – P. 85, §1.1. (Die Trennung von Wörtern in Silben erfolgt beim Sprechen und Schreiben in gleicher Weise.)

7. Samkie [1].

8. Cetere, tia specifa anglaĵo okazas en silaboj akcentaj; la silabado /fam.i.li.o/ ne estus angleca, ĉar en la vorto esperanta la unua silabo ne estas akcentata; en Esperanto la akcento normale estas sur la lasta silabo de la radikalo, kaj tie la angleca vortodivido estas tute ebla, ĉar pravigebla morfologie: siLÁB-oj ktp.

9. «Malgraŭ nemenciado en la regulo, tiu escepto validas verŝajne nur, se la unua konsonanto estas eksploda aŭ frota, ja ni supozas, ke PAG ne konsilas silabi ge-nro» – MB, p. 6.

10. Tiu frazo probable estas nekritike kopiita el nacilingva instrukcio: je la sekva linio aperas kontraŭekzemploj eks-centra ktp; eble tiu aserto implicas ke ks = x. Tamen ankaŭ sen la fremdlingva x oni povas indiki vortojn kiel koNSCio, aNSTataŭ, oBSTina, puNKTo, saNKTa, siMPTomo, tiNKTuro ktp.

11. Pejno, Simono: Dividaj dilemoj.