Pri liternomoj

Enhavo

Ĉi tiu teksto estiĝis kiel aldono al mia eseo pri la Slavonaj skriboj (kies pli frua versio aperis en «La Ondo de Esperanto», 1998, № 12 kaj 1999, № 1–4).

Plurajn alfabetojn mi tuŝis en tiu studaĵo, kaj tio evidentigis la problemon pri laŭeble kohera sistemo da esperantaj liternomoj en ili.

La superrigardon de la alfabetoj mi aranĝis laŭ la malkreska ordo, komencante per la plej aktualaj por la esperantistoj.

1. Literoj de Esperanto

Zamenhofo sekvis la «etruskan principon de unuforma liternomado»1, kiu estas ĝenerale akceptita en la latinalfabetaj lingvoj. Ĉe tio li faris du ŝanĝojn:

  1. la kromvokalon de la konsonantaj nomoj li ŝanĝis al -o, laŭ la gramatika regulo pri la substantivoj;
  2. la nomojn de la sonantoj r, l, m, n li konformigis al la ĝenerala regulo.

Fakte la 1ª ŝanĝo nur ŝajne estas laŭregula. Kvankam nenie estas skribita la gramatika regulo, ke esperantaj radikoj substantivaj entenu unu aŭ plurajn silabojn, tamen intuicie la esperantistoj ĝin obeas. Sekve la nomoj kiaj bo, co, no ktp funkcias kiel nudaj radikvortoj; ekz‑e la esprimon aⁿ oni voĉlegas «a en la noa potenco». (Tamen escepto estas la vorto aboco, en kiu la fina -o rolas samtempe kiel parto de co kaj kiel finaĵo substantiva; kp abocon, aboca — malsimile ol troon, troa. Simila ŝanĝo okazis en la respondaj vortoj greka kaj slavona: ἄλφα+βῆτα → ἀλφάβητΟΝ; азъ+букы → азъбукА).

Ankaŭ atentindas, ke la vokalojn a, e, i, u ne tuŝas la regulo pri la fina -o substantiva.

Mi ne scias, ĉu ekzistas tradicio pri deklinacio aŭ derivado de la vokalliteraj nomoj. Ekz‑e oni jes povas diri «noa (n-a) elemento de vico», sed estus ĝene diri «ia (i-a) elemento» (kp la anglajn n-th, i-th; la rusajn энный, итый).2

En formuloj la liternomoj ne estas deklinaciataj, sed tio estas apartaĵo de la tutaj formuloj:

«aldonu /akvon/» = «aldonu H20» (aldonu ho-du-o)

Ĉiel ajn, la liternomoj estas plurrilate esceptaj substantivoj, kaj tion ni ekzamenu pli detale.

1.1. Mankaj vortoj

Grandega plimulto da esperantaj vortoj entenas markon pri sia gramatika speco. Tamen kelkaj parolelementoj normale estas uzataj sen tia karakterizilo; tiaj estas ekz‑e la veraj numeraloj (kiaj du, tri, dek, cent), prepozicioj, konjunkcioj kaj aliaj gramatikiloj (la, ĉe, pro, neniu, tamen…).

Ĉi tiajn mankajn vortojn PAG nomas «solstarivaj lingvoelementoj» kaj PMEG, «vortetoj»:

vorteto: Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo.

Se tia senfinaĵa vorto ne estas substantivo, tiam ĉe sia eventuala substantivigo ĝi ricevas la finaĵon -o (aŭ apostrofon), kaj tia substantivo funkcias tute laŭregule: deko, kialo, troo, sedo… En ĉi tiu studaĵo tiaj vortoj nin ne interesas. Nin interesas vortoj sence substantivaj, kiuj tamen aperas en la pozicioj nominativaj sen la eksplicita aŭ implicita (skribe esprimita per apostrofo) substantiva finaĵo -o.

(Ĉi tien ne apartenas la duonasimiltaj fremdaj nomoj de la tipo «Zamenhof». Laŭgramatike endas skribi ZamenhofoZamenhof’ — kiel iam decidis la Akademio3; sed la esperantistoj — kaj ankaŭ la nunaj akademianoj, eĉ tiuj el la Gramatika Sekcio! — plejparte ne aŭdacas malobei la rutinon.)

Tial mi emas konkludi, ke la liternomoj (de la esperanta alfabeto) apartenas al aparta vortoklaso: mankaj substantivoj. Simile funkcias la tonnomoj do – re – mi – fa – sol – la – si. Ankaŭ ĉe ĉi tiuj ni vidas omonimojn (do, mi, la, si); sed ĉe deklinacio mi aldonus la o-finaĵon: mion (ne min!) ktp.

1.2. Klakvortoj kaj literumadaj alfabetoj

Multaj mankaj vortoj estas unusilabaj. Ilin mi nomos klakvortoj. Evidente, ĉiuj oficialaj nomoj de la esperantaj literoj estas klakvortoj.

En kelkaj okazoj la klakvortan formon necesigas la funkcio de la vorto: tiel estas pri la kanteblaj tonnomoj do, re, mi… kaj pri la takt-indika nombrado ĉe gimnastikaj, dancaj aŭ militaj ekzercoj: un’, du, tri.

Ĉe la liternomoj tia unusilabeco ne estas funkcia nepraĵo; tamen ĝi faciligas lernadon, kaj donas al la liternomon apartan karakteron. Kelkrilate ĝi estas oportuna: oni povas facile voĉlegi formulojn aŭ siglojn, formi el ĉi-lastaj vortojn (ekz‑e «aidoso», «kotopo»); aliflanke, ĝi estas nesufiĉe erarimuna en okazoj de malbona aŭdeblo, kaj tio tiom pli gravas en komunikado inter esperantistoj kun malsamaj artikulaciaj bazoj, influataj de ilia hejmlingvo. Simila situacio ekzistas, interalie, en la internacia aviado, kaj tie oni ellaboris pli redundan (kaj tial pli erarimunan) alfabeton el plursilabaj liternomoj. Fakte, anstataŭ liternomojn oni uzas komunlingvajn vortojn kiuj indikas celatan literon per sia litero komenca. Plurajn tiajn alfabetojn oni proponis por Esperanto; jen ekz‑e la dusilaba alfabeto fare de PEJNO Simono:

A   akvo G   golfo K   korpo S   sankta
B   baldaŭ Ĝ   ĝis L   lingvo Ŝ   ŝaŭmi
C   cedro H   hejme M   morgaŭ T   tempo
Ĉ   ĉirkaŭ Ĥ   ĥoro N   nokto U   uzi
D   dolĉa I   iĝi O   ofte Ŭ   ŭa-ŭa
E   eĥo J   jaĥto P   pelvo V   vespo
F   fajfi Ĵ   ĵuri R   riĉa Z   zorgi

Menciindas, ke ne ĉiuj tiuj «liternomoj» estas substantivoj. Tio estas sufiĉe ofta trajto de tiaj liternomoj: ili estas esceptoj. Ankaŭ inter la slavonaj liternomoj iuj estas verbaj formoj (ekz‑e «мыслете» = ‹vi pensas›), aŭ pronomoj («азъ» = ‹mi›; «нашъ» = ‹nia›) ktp. Tamen iuj aliaj estas regulaj substantivoj kies sola signifo estas ‹nomo de litero› (ekz‑e «фертъ», Ф).

1.3. La litero Ŭ

Alie malregula liternomo estas ŭo. En aparta studaĵo (Duonvokaloj kaj diftongoj) mi jam prezentis mian teorion, ke ŭ ne signas apartan fonemon en Esperanto, ke tiu parolsono estas nur parto de duliteraj grafemoj ‹aŭ› kaj ‹eŭ›, signantaj la diftongajn fonemojn [aŭ] kaj [eŭ]. Interalie tion konfirmas la Fundamentaj gramatikoj rusa kaj germana, kiuj instruas malimplice (dum la franca kaj angla sugestas tion implice), ke

la litero ŭ (uzata nur post vokalo), estas prononcata kiel la mallonga u en la germana vorto kaufen aŭ en la latina laudo.

(tiel en la gramatiko rusa, traduko mia). Kaj efektive tio validas por la verkoj de Zamenhofo kaj por la norma leksiko de Esperanto. La solaj esceptoj estas la liternomo ŭo kaj kelkaj sonimitoj.

Liternomoj kaj sonimitoj ne estas normalaj vortoj, kaj en realaj lingvoj ili povas devii de la ĝeneralaj reguloj de la fonotakso de koncerna homa lingvo; en la indikita studaĵo estas donitaj ekzemploj pri tiaj devioj en la lingvoj rusa, pola kaj sveda. Tamen pedagogie komenci lernadon de la lingvo per tia escepto estas tre malkonvene, ĉar tio povas pensigi la lernantojn, ke tia kombino estas laŭregula (kaj konduki al la formoj kia Ŭoŝinton ktp).

Tial mi proponas nomi tiun literon vaŭ:

  • fonologie/fonotakse ĝustaj aperoj de ŭ estas nepre post ae;
  • pluraj esperantaj vortoj finiĝas je aŭ;
  • la nomo estas unusilaba (kiel ĉiuj ceteraj liternomoj esperantaj), kaj leksikografie trafas en la ĝustan lokon: u<vaŭ<vo, t.e. u<ŭ<v.

Oni ankaŭ povus rilatigi tiun nomon al la alternativa greka nomo de la similsona litero digamo: ϝαῦ, aŭ οὐαῦ.

2. Literoj novlatinaj

El la 26 literoj de la novlatina (= angla) alfabeto 22 apartenas ankaŭ al la alfabeto esperanta, kaj por ili en Esperanto estas uzataj iliaj nomoj esperantaj. Restas 4 literoj: q, w, x, y.

Por q kaj x la 9ª Oficiala Aldono oficialigis la nomojn kuo kaj ikso — kvankam sufiĉus la unusilabaj ku kaj iks; nu, oni rajtas tiel prononci skribante ku' kaj iks'.

Por w mankas oficiala nomo. La PIV-oj tute malkonvene ĝin nomas per la nomo de neniom simila hebrea litero ו (vav): vavo. Sed kial serĉi tiel malproksime, dum la pola lingvo (unu el la fontolingvoj de Esperanto) prezentas idealan solvon: wu — kio esperantigite estas vuo (aŭ vu').

Por y 9OA oficialigis la maloportune longan nomon ipsilono (kiu krome ĝene konfuzeblas kun la nomo de la greka litero Υυ). Mi preferus solvon pli skemisman: nomi kromliterojn per aldono de -u(o); sekve, rezultus pli oportuna ju’ (tiom pli trafa, ke en multaj nacilingvoj y signas la parolsonon [j], dum historie, germane kaj IFAe ĝia evoluo estas [u] → [y] = ü). Do, j+u estas esperantaj aproksimoj de la du sonsignifoj de tiu litero (la aproksimon y→j prezentas ekz‑e York → Jorko; la aproksimo ‹y›→u aŭ [y]→u aperas ekz‑e en ύψιλον → upsilo, München → Munĥeno, türk → turko).

2.1. Kombinita aboco etruskeca

Resume, la kohera liternomaro laŭ la sistemo esperanta-etruska, en kiu ĉiu liternomo estas unusilaba vorto formita per formala regulo, kvazaŭ kodaĵo, povus aspekti jene:

a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ku, ro, so, ŝo, to, u, vaŭ, vo, vu, iks, ju, zo

En ĉi tiu listo la plej evidenta devio de la koda algoritmo estas la liternomo vaŭ. La fundamenta nomo ŭo estas pli kohera el la vidpunkto supraĵe formala; sed mi jam diris ĉi-supre, ke tiu algoritma kohero estas malkoheraĵo profunde fonologia.

Mi koncedas, ke la liternomo ju omonimas kun la konjunkcio ju; tamen tio ne estas pli ĝena ol la simila ambigueco de la fundamentaj liternomoj do, ho, po.

3. Alfabetoj nelatinaj

Ĉi tie mi ne parolos pri la literoj cirilaj, kiujn mi traktis en la supre menciita eseo.

3.1. Literoj grekaj

Male ol en la sistemo etruska, en la alfabetoj greka, hebrea kaj slavonaj estas uzataj plursilabaj liternomoj.

En la greka lingvo la ŝemidaj liternomoj ricevintaj la finaĵon -α (άλφα, βήτα…) ial restas nevariaj (ĉu?). Eble tial multaj esperantistoj traktas tiujn nomojn kiel malregulajn substantivojn kiuj finiĝus je -a kaj neniam akceptus finaĵon.

Tia senvaria traktado estas stranga por slavlingvano (ruslingve ĉiuj ĉi tiuj liternomaj -a estas senhezite traktataj kiel nominativaj finaĵoj, kaj eĉ en lernolibroj pri la greka lingvo oni libere deklinacias сигма, сигмы, сигму… = sigmo, sigmoj, sigmon…). Kaj Kabe difinis jam en sia «Vortaro de Esperanto» (1910):

Delto.

  1. Greka litero, havanta formon de triangulo.

2. Triangula insulo inter maro kaj du brakoj de rivero…

Ekde 9OA ambaŭ ĉi tiuj uzoj estas oficialaj.

Cetere, ankaŭ la okcidentanoj tiel traktas la finajn -a — ekz‑e kp la termiojn kia deltoid, en kiu restas nenia -a.

Simile pri lambdo en NPIV:

lambd/o, lambda. La dekunua grafemo de la greka alfabeto (Λ, λ), responda al l.
lambdo: ❤ Loko de la kuniĝo de du suturoj ĉe la supro de la okcipitosto: lambda fontanelo. lambdismo Λ Misprononco de la konsonanto l, kiam oni ĝin duobligas aŭ anstataŭigas per rlj. ☞ rotaismo.

(Evidenta malkohero inter lambdismo kaj rotaismo. Pli kohere en ReVo: /roto, rotismo; zeto, zetismo.)

La Nova Testamento en la Londona Biblio estas nekonsekvenca:

Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos [Mat. 5:18]

sed

Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino [Apo 21:6].

Nuntempe tamen la o-formo estas pli kutima:

jen Vi estas, envere, Alfo kaj Omego
[Czesław Miłosz, tr. J. Sulżycki: Ju pli, Espero Katolika, № 10-11/1981]

kaj Lidja Zamenhof’ same skribis en «La Bahaa filozofio» (The Bahá'í World, 1934–1936, p. 670): «ĝi estas la Alfo kaj Omego de la ekzisto».

Simile malkoheraj estas la PIV-oj4:

La nomoj de la Grekaj literoj aperas preskaŭ ĉiuj en nur parte Esperantigita formo (kursive kaj senfinaĵe): “alfa”, “beta”, “gama”, “mu”, “omikra”, “pi” k.t.p. Nur por kvin el ili PIV2005 donas plene Esperantigitan formon (kun O-finaĵo): “omeg·o”, “delt·o”, “epsilon·o”, “jot·o” (aŭ “jota”) kaj “lambd·o”. Mi ne scias, ĉu estas ia principo malantaŭ tiu malsama traktado. Laŭ mi ĉiuj el ili havu plene Esperantigitan nomon kun vera O-finaĵo.
(B. Wennergren: Kritikaj notoj pri la Nova PIV)

PIV1975 pli kohere traktis la liternomojn finiĝantajn je -ον [on]:

omikr·a ← όμικρον (kaj omeg·a ← ωμέγα);
epsil·a ← έψιλον

kvankam la ŝemiddevenaj alfa, beta… restis senfinaĵaj radikvortoj. PAG klarigas (§5):

psila, mikra kaj mega estas propre adjektivoj, kun signifo: maldika, malgranda kaj granda

{fakte ψιλός signifas ne ‹maldika›, sed ‹simpla› — temas pri unuliteraĵoj ε kaj υ kontraste al la kojnee samsonaj «malsimplaj» duliteraĵoj αι [ε] kaj οι [y].}

Sekve PAG kaj PIV1975 listigas la elgantajn formojn epsil·a, upsil·a; omikr·a, omeg·a (ili tamen ne tuŝas la aĉan liternomon ipsilono en la aboco latina). La novaj PIV-oj faras paŝon malantaŭen: ili ja rekonas la prefiksojn ‹mikro·› kaj ‹mega·› — kaj sekve (?) retenas la (simplajn) vortojn ‹omikra› kaj ‹omega›; dum nenia psil… ekzistas en la vortaro, tial ‹ἒ ψιλόν› kaj ‹ὖ ψιλόν› aperas nedigestite, kun la kaza finaĵo ·όν·on·o.

Pro sistememo mi preferas anstataŭgi ĉi tiun nominativan finaĵon per ·o, kiel en μοῦσ·α, μουσεῖ·ον → muz·o, muze·o; kaj nomi la grekajn literojn kiel indikite en la tiutema aldono de la «Komputada Leksikono»:

alfo, beto, gamo, delto, epsilo, (stigmo), zeto, eto, teto, joto, kapo, lambdo, mu, nu, ksi, omikro, pi, (kopo), roto, sigmo, taŭ, upsilo, fi, ĥi, psi, omego (sampo, digamo).

Sekve de tio paralele kun la internacie-fundamenta (sed malkohera) alfAbeto endus toleri la pli logikan formon alfobeto. Kaj α-radio, γ-radio estu «alfo-radio», «gamo-radio».

3.2. Hebreaj literoj

Laŭ PMEG,

La hebreaj literoj nomiĝas:

alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ain, pe, cadi, kof, reŝ, ŝin, tav.

Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kvantonombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.

En ĉi tiu listo «zain», «ain» ŝajnas paŭsaĵo de la angla transskribo; en Esperanto mi atendus «zajn», «ajn». Aŭ eble la influo de la judgermana «ajen»?

Pliparto da liternomoj estas klakvortoj; hebree kelkaj el ili havas variantojn, kaj en Esperanto mi preferus «hej» ol «he» (por plia kontrasto kontraŭ «ĥet»); «pej» ol «pe».

«Cadi» havas judgermanan varianton «cadek» (nekonfuzeblan kun infinitivi), sed mi preferus la judhispanan klaknomon «cad».

«Gimel» judgermane estas «giml», nomo kiu en Esperanto estus unusilaba klakvorto, sed ĝi ne estas oportune prononcebla.

Hebree ĉiuj dusilabaj liternomoj havas la akcenton sur sia unua silabo, kaj tia neeviteble estos ilia akcento en Esperanto: ili do estos mankaj substantivoj.

Do, mia prefero:

alef, bet, gimel, dalet, hej, vav, zajn, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ajn, pej, cad, kof, reŝ, ŝin, tav.

Tamen ŝvao Tanaĥo.

4. Glosaro

fonotakso: branĉo de fonologio studanta kombineblon de parolsonoj. Angle phonotactics, france phonotaxe.

kojneo: Postklasika formo de la malvovgreka lingvo, kiu iĝis komuna lingvo ĉirkaŭ la orienta Mediteraneo de post la 3ª jc p.K.

omonimo: senkonfuza varianto de la vorto homonimo (vd mian artikolon «Tiuj ĝenaj homonimoj homogenaj», LOdE, n-ro 284 (2018:06), p. 47–48).

Footnotes:

Piednotoj:

1

Vd la sekcion «La etruska alfabeto» en la indikita eseo pri la Slavonaj alfabetoj.

2

Nu, ankaŭ la angla nomo de a omonimas kun tiulingva artikolo nedifina; b, kun “to be” (esti); c, kun “to see” (vidi) … Kp ankaŭ la kalemburojn kia “4u” (= “for you”, «por vi»).

3

Vidu la «Kromdeklaron pri la nomoj Zamenhof kaj /Vaŝington/» en la «Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj».

4

Por eviti konfuzon kun la fonemaj krampoj , la morfologiajn limojn ĉi tie kaj poste mi signas ne per oblikvoj, sed per mezalta punkto (ekz‑e omeg·a, kp la PIV-an omeg/a); tiel ankaŭ en la citaĵoj kaj tiel anstataŭ streketoj de aparte indikitaj afiksoj (kiaj ·on, mega· ktp).

Dato: 2020-10-30

Aŭtoro: Sergio Pokrovskij

Created: 2021-12-03 Fri 12:55

Validate