Okazo kaj kazo

Antaŭe publikigita en «La ondo de Esperanto», n‑ro 234–235 (2014:4–5), p. 16–19; n‑ro 236, p. 16–17; n-ro 237, p. 12–14.

Unu el la malstabilaj aferoj en la leksiko de Esperanto estas la semantika limo inter la vortoj okazo kaj kazo. Ambaŭ estas fundamentaj, la klasika uzo estas sufiĉe klara — kaj tamen pro la nacilingva premo (kaj misprezento de la oficialaj signifoj en la vortaroj) la provoj redifini la kazon laŭ la modelo de la angla case regule reaperas. Iuj esperantistoj opinias, ke la klasika signifodistribuo estas primitiva, spegulas subevoluintan pensmanieron ruslingvan, kaj en la moderna mondo estas ŝanĝenda. Mi mem cedis al tiu opinio en la unua periodo de mia vivo esperantista.

Tamen kiam mi provis redifini la limon inter la du vortoj, kaj apartigi la «modernan» signifon de kazo, mi baldaŭ konstatis, ke rezultas kaprica ĥaoso, malpli kohera kaj pli malsimpla ol ĉe la difino zamenhofa. Tiun mian sperton mi resumas en ĉi tiu studaĵo.


0. La Fundamento
1. Ĉu rusaĵo?
2. La latina casus
3. Logiko zamenhofa
4. Okazo kiel situacio
5. Okazoj faklingvaj
5.1. Ano de klaso da fenomenoj (okazo klasifika)
Noto etimologia
5.2. Okazo disjunkcia (dilema, alternativa)
5.3. La sinonima vorto eblo
6. La nedeklinacia kazo
6.1. La Plena vortaro (PV)
6.2. PIV
6.2.1. La jura kazo
6.2.2. La medicina kazo
6.2.3. Kazuistiko kaj case study
6.2.4. Casus belli
6.3. La franca cas
6.4. La angla case
6.5. Okazaj kazoj
6.5.1. Okazoj probabloteoriaj
6.5.2. Ĉu negramatika kazo precizigas ion?
6.6. Disaj rompopecoj
6.6.1. Akuta
6.6.2. Solvi
6.6.3. Ekskurso pri la Akademiaj korektoj
7. Lingvopolitiko
8. Konkludo
9. Referencoj

0. La Fundamento

En la Fundamento la vorto «kazo» aperas nur en la Universala vortaro, difinite per tradukoj:

kaz⋅(o)
cas ¦ case ¦ Kasus ¦ падежъ ¦ przypadek.

Tiuj tradukoj malsame impresas diverslingvajn esperantistojn: la tradukoj rusa kaj germana indikas signifon gramatikan (la kazo deklinacia); dum por la esperantistoj francaj kaj anglalingvaj la deklinacian signifon (por iliaj hejmlingvoj neaktualan) tute eklipsas la signifo kiun Zamenhofo esprimis per okazo (kaj kiun li neniam atribuis al kazo).

Aliloke en la Fundamento kazo ne aperas; en la cetera verkaro zamenhofa ĝi ĉiam havas la signifon deklinacian; interalie, 4-foje en la esperanta traduko de la «Plena gramatiko»:

Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo [PG]

ktp.

Sekve de tio en la Akademiaj korektoj [AK] (preparitaj antaŭ la Unua Mondmilito, sed plene ne publikigitaj ĝis 1922) aperis precizigoj:

kaz⋅(o)
cas (gram.) ¦ case (gram.) ¦ Kasus, Fall ¦ падеж (грамматич.) ¦ przypadek (gramat.)
okaz⋅(i)
avoir lieu, arriver ¦ happen ¦ vorfallen ¦ случаться ¦ zdarzać się.
okaz⋅o
occasion ¦ occasion ¦ Fall, Ereignis, Gelegenheit ¦ случай ¦ wypadek, zdarzenie.
okaz⋅a
accidentel ¦ accidental ¦ zufällig ¦ случайный ¦ przypadkowy.

La vorto okazo havas 3 aperojn en la Fundamento, tamen nur la rusa traduko bone konvenas por traduki ilin:

ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [AF];

Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj [AF].

tiel same ni ankaŭ diras: «la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon», kaj la vortoj «ĝardenon», «tablon» staras tie ĉi en akuzativo (…) ĉar ni volis esprimi direkton (…); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon «n» tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne [Ekzercaro, §28].

1. Ĉu rusaĵo?

Nur la rusaj tradukoj de la indikitaj vortoj estas kontentigaj; kaj nur en la rusa lingvo la verbo, substantivo kaj la adjektivo respondaj al okaz⋅ estas samradikaj, samkiel en

La lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aŭgusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio [Monato].

Kp la tradukojn anglajn kaj francajn:

okazi
avoir lieu, arriver [GW] ¦ happen, occur [JW]
okazo
événement; cas; occasion [GW] ¦ event; case; occasion; opportunity [JW]
okaza
accidentel, occasionel, fortuit [GW] ¦ casual, occasional.

Eĉ se la rusa lingvo inspiris al Zamenhofo ĉi tiun unuecigon, eĉ tiam temas pri trajto propre esperanta, kp

Oni obĵetas, ke «okazo = tio, kio okazas» estas nekutima maniero substantivigi, ke normale deverba substantivo signifas aŭ objekton (aĉeti → aĉeto), aŭ «la agon ~i»:

veno = la ago veni
apero = la ago aperi, ktp.

Tamen la modelo «tio, kio ~as» ja ekzistas en Esperanto:

Ankaŭ «apero» povas indiki objekton aperantan: «Substreku la lastan aperon de a en abrakadabra».

Cetere, similan fenomenon prezentas la angla to occur → occurrence, ekz‑e unusual occurrence, occurrence of skin cancer.

Alia riproĉo koncernas la uzon de okazo por la signifoj, kiujn la PIV-oj aldonis al la fundamenta kazo (cititaj ĉi-sube).

Tamen tiu kombino ne estas fenomeno specife rusa — tute male, ĝi prezentas la ĉefan evolulinion de la penso eŭropa, kiel montras analizo de la signifoj de la latina casus, el kiu devenas la angla case, la franca cas (kaj la koncernaj signifoj de la germana Fall).

2. La latina casus

La angla case, la franca cas devenas de latina casus. La germana Fall kaj la pola przypadek estas ties paŭsaĵoj. La latina vorto havas ĉiujn signifojn de la rusa случай kaj de la esperanta okazo, kaj ankoraŭ multajn aliajn.

(Almenaŭ en la gramatika signifo la latina termino ŝajnas esti paŭsaĵo de la greka πτῶσις, novgreke πτώση, «falo»; la metonimiajn signifojn de la situacia okazo ricevis ties derivaĵo περίπτωση.)

Latine casus estas derivita de verbo cado (fali), kaj posedas ĉiujn signifojn de falo. Tio estas ĝia kroma difekto (kompare kun okazo), sed ĉi tie tio nin ne interesas — ĉar la falo-signifoj klare apartiĝis, kaj en la novajn lingvojn ne penetris (krom en la germanan paŭsaĵon Fall). La hazardluda metaforo pri tio, kiel falis ĵetkuboj, donis la metaforon sence egalan al okazo, kaj tiu okaza casus ekvivis sian propran vivon. Ĝi evoluigis ĉiujn signifojn de la skolastika kazuistiko, surbaze de tiuj okazo-signifoj, kiuj ŝokas la kazulojn en la abstraktaj uzoj de okazo. Jen iom da tiaj komunlingvaj signifoj:

casus

3. Logiko zamenhofa

En la epoko zamenhofa, kaj certagrade eĉ ĝis nun, Latino estis modelo de lingvo internacia. Ŝajnis ke sufiĉas simpligi la fleksian sistemon de Latino — kaj rezultos ideala lingvo internacia; en la jaro 1903ª Peano nomis do sian projekton Latino sine flexione; ni memoras la frapfrazon de E. Boirac «l’Espéranto est le Latin de la démocratie».

Latinon tiam lernis ĉiuj gimnazianoj, do ankaŭ Zamenhofo kaj liaj kamaradoj bone konis la vorton cado (kaj ties derivaĵon casus):

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está !

En Esperanto tamen la signifon de cado transprenis la germandevena fali; la signifojn de casus Zamenhofo distribuis inter falo, okazo kaj kazo. (Poste la 2ª OA apartigis la signifon hazardo.)

Probable tio estas la kaŭzo, kial en la germanaj tradukoj de UV la vorto Fall mankas en la tradukoj de kazo kaj okazo: Zamenhofo volis eviti eventualan konfuzon kun falo. Dudek jarojn poste, kiam tia konfuzo ne plu eblus, en la germana parto de la Akademiaj korektoj ja aperis la ĝustigo:

okaz⋅o: Fall, Ereignis, Gelegenheit

Ankaŭ estas sufiĉe komprenebla, kial en la partoj angla kaj franca Zamenhofo uzis la tradukon occasion: li elektis vorton kies ekstera formo plej similas al okazo, eĉ malgraŭ tio, ke la traduko esprimis nur parton de la intencitaj signifoj. Propaganda truko, kiu en la posta epoko sekvigis merititan punon en la formo de hezitoj pri la signifodistribuo inter okazo kaj kazo.

La reviziantoj de la partoj franca kaj angla estis malpli atentaj ol la germanoj, kaj la tradukoj angla kaj franca ankaŭ post la Akademiaj korektoj restas misaj (kaj maltaŭgaj eĉ por traduki la Antaŭparolon de la Fundamento).

4. Okazo kiel situacio

Reala aŭ imagata okazo implicas situacion:

Kp la anglajn in event of war, in event of force majeure, in the event of non-payment (of death, of disability, of an accident, of a fire) ktp.

Tiu signifo de la substantivo okazo akordas kun la maniero uzi la verbon okazi por demandi aŭ paroli pri atentinda situacio:

Kio okazis? — kriis li minace. — Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi? [Faraono, vol. 1ª, ĉap. 4ª]

Kio okazis? Okazis, ke programistoj uzantaj tiun program-lingvon konstatis, ke io ne estas en ordo: (…) [Francisko Simonnet: «Ĉu la lingvoj devas evolui?»]

Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj…

Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda?
[Gerda malaperis, ĉap. 1]

«Situacio» estas maniero priskribi ion kio okazas aŭ povas okazi, esence do speco de okazo:

Dum la atakado (…) povas okazi situacio, kiun oni nomas ofsajdo [Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto. HEA, 1972].

Situacion oni povas taksi kaj eventuale profiti laŭ siaj planoj kaj bezonoj:

Eble la malakcepto de la abstrakta signifo de okazo fare de iuj esperantistoj estas ŝuldata al malvasta interpreto de responda vorto nacilingva (ekz‑e de la angla event), kontraŭ kiu avertas lernolibro pri Loĵbano:

The final selbri form we cover here isn’t found very often in selbri in their most basic form. However, it turns out to be one of the most important constructs in the language (…) The word nu indicates an event abstraction, the most common kind of abstraction found in Lojban (…) The term event should not be misconstrued. In Lojban, it can refer to a momentary occurrence, or to a situation lasting hours, days, or even an indefinite period of time. nu can stand for any of these kinds and durations of events. Other words may substitute for nu when you need to be specific and indicate particular event contours, such as a point event in time (mu’e) or a steady, unchanging state (za’i) of indefinite duration.

Kp la rezonadon de Zamenhofo en la «Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia»:

… ĉar la kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn.

Temas pri hipoteza kongreso, dum kies okazigo povas okazi, ke io ne okazos. Do, okazo, kiu konsistas en neokazo. Simile:

Sed ankaŭ povas okazi ke ni nek ĝojas nek malĝojas.
[Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko]

Ne rajtas okazi, ke ni ne solidariĝu en ĝusta tempo kaj ke ni ne montru tiun komprenon, seriozon kaj kuraĝon, kiun postulas la rekta rigardo al la realo. [A. Schweitzer, tr. Ferenc SZILÁGYI: Averto. «Norda Prismo», 57:3]

5. Okazoj faklingvaj

Plej ofte, la fakaj uzoj de komunlingva vorto prezentas du specojn de tropoj: metonimion kajaŭ metaforon.

Kuracisto aŭ natursciencisto observas fenomenojn; fenomeno estas speco de okazo; do, la uzo de okazo rilate al manifestiĝo de malsano estas sufiĉe simpla metonimio.

Rezonado, kian oni trovas en teksto filozofia aŭ matematika, ofte aperas kiel metafora vojaĝo: «la deira punkto de nia rezonado», «ni transiru al sekva temo» ktp. En tiu metafora vojaĝo oni povas renkonti disvojiĝojn, alternativojn; povas okazi tia aŭ alia situacio (principe oni devas esplori ĉiujn eblojn ĉe ĉiu disvojiĝo: x<0; x=0; x>0 ktp); al tiuj alternativaj situacioj kaj ebloj respondas la metafora uzo de la vorto okazo.

Kaj fojfoje tiuj du tropoj povas kombiniĝi.

5.1. Ano de klaso da fenomenoj (okazo klasifika)

En la sciencoj naturaj kaj sociaj ofte temas pri klaso da fenomenoj, kiujn oni esploras, komparas, klasas, eksplikas ktp.

Fenomeno povas esti konkreta fakto, okazo observita en specifaj loko kaj tempo (ekz‑e la hieraŭa fulmotondro aŭ malsano ĉe la najbaro); aŭ ĝi povas esti ĝeneraligita fenomeno (kompreninte la fenomenon fulmotondro oni elpensis fulmosuĉilon; la malsano de la najbaro estas okazo de ĥolero).

Metonimie oni povas uzi nomojn de aĵoj aŭ eĉ personoj por paroli pri rilataj fenomenoj:

la libro «La fenomeno Esperanto» de William Auld

Miguel Fernández (…) prezentas la fenomenon Federico García Lorca sur 6 paĝoj [LOdE] (t.e. liajn verkojn kiel parton de la literatura procezo, la biografion kiel parton de la socia vivo ktp)

la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn «instruire» kaj «enseigner», povas tre bone en la unua okazo uzi «instrui» kaj en la dua «lernigi» [LR 12/120A]

Prave vi diras, ke la frazoj «ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton» kaj «diru tion ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto» estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus «jen», en la dua «aŭ» [LR 21/122]

Mi same konservis la formojn kun ĥ, kvankam en pluraj okazoj (ekz. ĥemio, meĥanismo) la nuna uzado pli kaj pli decideme preferas la formojn kun k.
[G. Waringhien: Antaŭparolo al PIV, p. xii] (okazoj = vortoj)

ekz. oni ne povas uzi komenci anstataŭ komenciĝi, ĉar en ambaŭ okazoj temas pri la sama procezo. [G. Waringhien: Antaŭparolo al PIV, p. xiii]

Aliflanke, oni povas rilatigi konkretan okazon kun okazo (aŭ fenomeno) abstrakta (klasi okazon):

― Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose [KP]

tio estis bela okazo de hemiplegio [Kabe, citite laŭ PIV]

La terminoj «speciala okazo», «ĝenerala okazo», «degenera okazo», «lim-okazo», «ekstrema okazo» implicas du nivelojn de la nocio «okazo»: la pli abstraktan tipa-klasan, kaj la konkretan; laŭ NPIV,

lim⋅okazo: okazo, troviĝanta ĉe la limo inter la efikzonoj de du reguloj, leĝoj ks, el kiuj jen unu jen la alia povus aplikiĝi:
tiu estas limokazo inter murdo kaj senintenca mortigo.

Evitante la metaforon pri «limo» eblus diri, ke «limokazo» estas konkreta okazo kiu kombinas trajtojn de du (aŭ pluraj) tipaj okazoj. Reala ekzemplo:

kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj [PMEG].

Noto etimologia

Etimologie kaj signife fenomeno kaj fakto estas specoj de okazo.

La greka φαινόμενον signifas apero; laŭ NPIV,

fenomen¹o: (…) 2 [KOMUNE] Natura aŭ eksperimenta okazaĵo, aparte rimarkita k klasigita:
astronomiaj, fizikaj, spiritaj fenomenoj;
ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion [Z];
perioda, neperioda fenomeno.
apero, efiko.

La difino estas fuŝeta, ĉar samkiel okazo, fenomeno povas esti ne nur individua apero (kion probable celas «okazaĵo»), sed ankaŭ la tuta klaso, la ĝenerala tipo da samspecaj «okazaĵoj». Kiam oni diras, ke Neŭtono esploris la fenomenon ĉielarko, oni ne celas individuan «okazaĵon, aparte rimarkitan» iutage en la 1718ª jaro.

La latina factum origine signifis faro, faritaĵo, kaj en la moderna lingvo iĝis

Reala, nefikcia okazo, evento, fenomeno, pri kiu oni fidinde scias kaj kiun oni povas uzi kiel bazon por konkludo, rezonado aŭ pruvo.

5.2. Okazo disjunkcia (dilema, alternativa)

En matematiko, logiko, filozofio, inĝenierado oni ofte devas analizi alternativojn, rezoni surbaze de la derivregulo nomata dilemo (pli sistemema, pli matematikeca termino estus du⋅lemo — kaj ankaŭ tri⋅lemo, kvar⋅lemo, … plur⋅lemo):

AB; AC; BCC

Vorte:

  1. Veras «AB» (ekz‑e z<0 aŭ z≥0);
  2. Veras, ke «se A, tiam C»;
  3. Veras, ke «se B, tiam C»;
  4. Sekve, veras C.

Ekzemple:

  1. La kastelon eblas penetri nur per la ponto transnaĝante la fosaĵon.
  2. Se fremdulo iros per la ponto, la gardistoj lin vidos.
  3. Se fremdulo naĝos trans la la fosaĵon, la gardistoj lin vidos.
  4. Sekve, fremdulo ne povos penetri la kastelon nerimarkite.

En ĉi tiu ekzemplo (2) kaj (3) estas eventualaj okazoj kaj rektasence, kaj metafore; simile programisto verkanta programon konsideras eventualajn okazojn kaj indikas konvenajn preskribojn por ili, ekz‑e en difino de signum-funkcio:

FUNKCIO sg(reela: x): entjera;
STARTO
  SE x < 0.0 TIAM sg := -1
  ALIE SE x > 0.0 TIAM sg := 1
  ALIE sg := 0;
FINO;

Vorte:

5.3. La sinonima vorto eblo

En la ĵusa sekcio plurfoje aperis la vortoj «povas» kaj «eblas». Tio ne estas hazarda, la vorto eblo ofte estas interŝanĝebla kun la vorto «okazo». ReVo ĝin jene difinas:

eblo: Io kio povas okazi, io kion oni povas profiti …

kaj pri la signifo kiu nin interesas (kaj kiun la PIV-oj perdis) donas ekzemplon el akademia klarigo pri la refleksivoj:

deverbaj substantivoj ofte povas montri egale aŭ la agon aŭ rezulton de la ago … la du lastaj ekzemploj … ilustras la unuan eblon.

Similan sinonimecon prezentas aliaj lingvoj, ekz‑e la angla:

Now there are two possibilities: either b divides cn or not; in the latter case, it divides m. In the first case, we are done. Otherwise, set = (r—q)m. Then …

En ĉi tiu ekzemplo la vorton possibility (t.e. eblon, t.e. «tion, kio povas okazi», t.e. okazon) referencas kiel sinonimo la vorto case, responda al okazo.

6. La nedeklinacia kazo

La plej grava leksikografia antaŭanto de PV, la sencodifina «Vortaro de Esperanto» fare de Kabe (unue eldonita en 1911), difinas por kazo la signifon deklinacian kaj nenion alian. Nedeklinacia signifo de kazo aperas en PV (unue eldonita en 1930).

6.1. La Plena vortaro (PV)

PV difinas:

*kazo

  1. (G) { kazo deklinacia }
  2. Difinita aparta okazo:
    • en tiu kazo mi prenas pluvombrelon;
    • la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon.

La kapvorto estas markita per steleto, kiel vorto fundamenta — kaj la uzanto de PV apenaŭ povas eviti la eraran impreson, ke ambaŭ indikitaj signifoj estas fundamentaj.

Nu, la dua signifo estas nefundamenta, kaj ties difino estas fuŝa. Kion signifas «difinita»? Kion signifas «aparta»? La difino neniel sufiĉas por kompreni, kiajn okazojn oni nomu «kazo», ĝi estas uzebla nur por esperantistoj kiuj konas la celatan signifon el alia lingvo.

Ankaŭ la ekzemploj malkoheras kun la difino:

En tiu difinita aparta okazo mi prenas pluvombrelon

— ĉu ĉi tiun strangaĵon oni celis?

La leĝo ne antaŭvidis tiun difinitan apartan okazon

— normale leĝo ne temas pri «apartaj okazoj», normale ĝi difinas abstraktan situacion. Eblus korekti anstataŭigante tiun per tian; tamen «tiun» ne estas hazarda, ĝi esprimas la ideon de la ekzemplo kiun kutimas doni la francaj vortaroj: la leĝo ne antaŭvidis ĉi tiun situacion (abstraktan). Ĉi tiun probable celatan signifon la difino maltrafas.

Ĝin tamen ebligas la dua signifo de okazo :

*okazo

  1. Tio, kio okazas …
  2. Difinita aparta cirkonstanco; = kazo 2

Rimarkindas, ke ĉe kazo.2 estas nur du ekzemploj, ambaŭ neatribuitaj; dum ĉe okazo.2 aperas (apud tri aliaj) du ekzemploj zamenhofaj kaj unu fare de Kabe.

6.2. PIV

La PIV-a difino de kazo konsiderinde limigis la negramatikajn signifojn, tiel ke la pluvombrela PV-ekzemplo ne estas per ĝi klarigebla:

*kaz/o
  1. Λ { la deklinacia kazo, ĉi tie neinteresa }
  2. jur Difinita, aparte studinda okazaĵo:
    • la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon;
    • difini jurajn sankciojn en konkretaj individuaj kazoj.
    ☞ kazuo.
  3. med Manifestiĝo de malsano, konsiderata ĉe difinita individuo:
    • ne ekzistas du identaj kazoj;
    • tio estas kuranta kazo de gripo;
    • benigna, maligna kazo.

militkazo jur Ago, kiu per si mem povas pravigi militproklamon (casus belli).

La steleto plu misprezentas ĉiujn signifojn kiel fundamentajn.

6.2.1. La jura kazo

En la jura difino anstataŭ okazo nun aperas malklara vorto okazaĵo (difinita kiel «io, okazinta pli-malpli hazarde»; la vortaro franca-esperanta klarigas, ke la celata signifo estas incident, fait). Min tio impresas kiel koncepta ŝanĝo: la juran ekzemplon de la PV-difino mi interpretus kiel abstraktan situacion, okazon tipan; PIV transformas ĝin en individuan okazon konkretan; la leĝa ekzemplo povus do esti precizigita kiel «La leĝo ne antaŭvidis lian hieraŭan trafikakcidenton». Por mi tio sonas strange.

Iuj vidas en tiu ekzemplo tion, kion en la normala Esperanto oni nomas «juĝafero» aŭ simple «afero» (kaj angle tio estas unu el la signifoj de case):

*afero

4 jur Tio, kio estas diskutata antaŭ juĝisto(j):

☞ proceso.

Nu, eĉ kun tia interpreto la ekzemplo aspektas iom strange: «la leĝo ne antaŭvidis tiun juĝaferon». Supozeble okazis mallerta redaktado pro miskompreno de la celata signifo de kazo: ekzemplon celantan signifon francan redaktis persono pensanta anglosakse.

La francan signifon (kaj tiun de PV) eblas ilustri per la ekzemplo [KP]:

— Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en okazo de rajta defendo

(la leĝo antaŭvidis tipan situacion, en kiu oni rajtas sin defendi per armilo). Dum la anglosaksan signifon povas ilustri la ekzemplo el «Monato»:

la juĝisto ekzamenis 60 kazojn dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili.

La supraĵa internacieco de la termino ne nur ne klarigis la uzon, ĝi kaŭzis miskomprenon.

La 2ª jura PIV-ekzemplo ne lasas dubon ke temas pri individuaj okazoj; parenteze mi notu la skizofrenian uzon de la vorto sankcio, kiu ĉe Zamenhofo ĉiam signifas aprobon, sed ĉi-okaze aperas kun preskaŭ kontraŭa signifo, proksima al puno. Mi notas tion, ĉar tia senpripensa uzo interlingvaeca kompletigas la fetiĉisman uzon de kazo — ambaŭ estas trajtoj de unu sama lingva sinteno. (Por la puna signifo de la internacia vorto mi aliloke proponis la vorton «sankciumo».)

6.2.2. La medicina kazo

La difino kaj la 1ª ekzemplo temas pri individuaj okazoj; la 2ª ekzemplo tamen malakordas kun la difino, kaj prezentas tion, kion mi nomus ne «kazo», sed formo de gripo (ekz‑e la epidemia stamo A H5N1).

Ĉe Zamenhofo kaj Kabe, ambaŭ medicinistoj, la medicina termino estas «okazo»; ekz‑e [KKK]:

La konjunktivo estas glata kaj ne ŝvelinta; nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun ĝia dikiĝo kaj velursimila karaktero …

En kelkaj okazoj la sekrecio, anstataŭ esti pliigita, ŝajnas eĉ malpliigita. Pro la tre malgranda aŭ eĉ tute mankanta pliiĝo de la sekrecio kelkaj aŭtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo …

Oni uzas ĝin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmiĝo de la konjunktivo …

6.2.3. Kazuistiko kaj case study

La jura paragrafo de la PIV-a difino de kazo referencas la ekzotan vorton kazuo (kiun, verdire, mi neniam vidis aŭ aŭdis en la reala uzo).

Tiu kazuo evidente estas retroformita el kazuistiko; probable, estas senutile ekzameni ties latinan etimologion. (En Latino casu formale estas ablativo de casus. La latina Casus Ablativus konfuzas tri pralingvajn kazojn: la lokan, la deiran — t.e. la proprasencan «ablativon» — kaj la ilan. Por «kazuistiko» plej konvenus la signifo lokkaza, t.e. casu = «en okazo», kvankam fakte tiu ablativo adverbiĝis kun la signifo «hazarde».)

En la naciaj lingvoj la vortoj respondaj al kazuistiko havas ĝenerale malaproban nuancon, proksiman al sofistiko kaj harfendado. Ĝenerale temas pri analizo de ekzemplaj okazoj, kiujn do PIV proponas nomi kazuoj; principe tiuj kazuoj povus aparteni al diversaj fakoj; ruse kaj angle temas precipe pri «kazuoj» juraj, dum por PIV, laŭ la tradicio franca, temas nur pri la problemoj moralaj.

Laŭ la Ĉeĥa Vikipedio, kazuistiko plej evidente funkcias en

La pola Vikipedio referencas kiel medicinajn ekzemplojn la librotitolojn Kazuistyka gastroenterologiczna u dzieci (Infana kazuistiko gastroenterologia) kaj Kazuistyka psychiatryczna (Kazuistiko psiĥiatria).

Kazuo povus signifi «okazon uzatan kiel objekto de studado aŭ lernado»; do, kiel faka sinonimo de «ekzemplo»; tamen la vorto «kazuistiko» estas tro kompromitita. Por ties moderna versio the case study iuj preferas transskribi la anglan vorton kaj paroli pri кейс-метод (kejs-metodo), kiu konsistas en studado de kejsoj (ekzemplaj okazoj).

6.2.4. Casus belli

Preskaŭ ĉiuj esperantistoj, kiujn mi demandis pri la PIV-a militkazo, deklaris ĉi tiun uzon de kazo stranga kaj neregula. Tamen malfacilas korekti tiun misaĵon per esprimo pli trafa.

La problemo konsistas en tio, ke en Esperanto (samkiel en la angla) mankas vorto sence egala al la jura signifo de la rusa «повод» aŭ de la germana „der Anlass“. Temas pri formala kialo, formala pravigo, kiu akompanas juran pretendon, apelacion, … militproklamon. Tiu formala kialo povas esti la vera motivo de la koncerna ago — sed eventuale nur preteksto, ebliganta ja juran procedon:

La francoj uzas por tiu signifo la saman vorton cas (cas de divorce ktp — vd ĉi-sube), sed por Esperanto tio ne konvenas. En Esperanto oni devas uzi plurvortajn ĉirkaŭfrazojn, ekz‑e «formala pravigo».

6.3. La franca cas

Laŭ la vortaro Le petit Robert:

1. cas

  1. (komunlingve)
    1. cas = kio okazas aŭ kion oni supozas okazi (ce qui arrive ou est supposé d’arriver):
      • cas de force majeur (superforta okazo)
      • cas spécial, général, particulier (okazo speciala, ĝenerala, aparta)
      • cas limite (limokazo)
      • cas type (tipa okazo)
      • c’est le cas de + inf., c’est le cas ou jamais (favora cirkonstanco: jen okazo por, jen la [unika] {okazo|ŝanco} aŭ neniam)
    2. en cas (= se, kiam)
      • (pluvombrela ekzemplo)
    3. un grand cas (gravaĵo; arkaike)
  2. (faklingve)
    1. jur situacio difinita en kriminala kodekso:
      • cas prévu par la loi (la leĝo antaŭvidis tian {situacion|okazon})
    2. rel cas de conscience (morala problemo)
    3. med un cas grave, bénin, désespéré

2. cas gram (…)

Similan dispartigon prezentas Le petit Larousse.

T.e. la grupigo estas alia ol en PIV. La francaj vortaroj rigardas la okazo-signifojn kiel unu grupon semantikan, kune kun la signifoj juraj kaj medicinaj; kaj la gramatikan kazon kiel ties homonimon; PIV inverse, movas la fakajn signifojn sub «kazo»n.

La vortaro de Littré aldonas kelkajn instruajn ekzemplojn:

6.4. La angla case

Por kompreni la negramatikajn signifojn de la kazula kazo anglalingvaj vortaroj ofte pli utilas ol la esperantaj.

Ekz‑e jen frazo el «Monato» (prezentita de kazuloj kiel modela):

En unu kazo, juĝisto ekzamenis 60 kazojn dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili.

Ĉi tie «unu kazo» estas simple «unu okazo», kiel en la plej unua ekzemplo de la ĉi-suba difino (In some cases people have had to wait…). La «60 kazoj» rilatas al la signifo 5ª (juĝafero) — sed kion signifu «nuligi juĝaferon»? Oni povas nuligi juĝan decidon, ne aferon. Retrotradukante mi supozas, ke temas pri to dismiss a case, t.e. «fermi, ĉesigi, malakcepti aferon».

Jen la difino de case laŭ Oxford Advanced Learner’s Dictionary :

case

La anglaj difinoj malpli klare ol la francaj prezentas la okazan signifon (tio, kio okazas), tamen ankaŭ la angla vorto ĝin retenas en la signifoj ¹case kaj ²case, kiujn eblas traduki per okazookazi:

Evidente, la juraj signifoj de la angla case kaj de la franca cas diferencas (kelkajn el la multaj anglaj signifoj france esprimas cause: «plaider une cause», «gagner sa cause» ktp). Aliflanke, la anglalingvanoj preferas aliajn rimedojn por esprimi jurajn signifojn de la franca cas.

Multaj dokumentoj ekzistas en du paralelaj versioj angla kaj franca (en Kanado, ĉe UN ktp). Jen kelkaj ekzemploj pri tio, kiel la angla teksto esprimas la francan juran kliŝon cas prévu par … (kiu evidente inspiris la PV-ekzemplon, hereditan de la PIV-oj):

[…] mais qu’il n’est pas possible, comme dans le cas prévu par la règle expliquée auparavant, de déterminer la province participante […]
[…] but it is not possible, as it is in the situation addressed by the previously explained rule, to determine the participating province […]

Sauf dans le cas prévu à l’alinéa 4 de cet article, toute réserve devra être formulée au moment du dépôt […]
Except as provided in paragraph 4 of this article, any reservations must be made at the time of depositing […]

L’alinéa i) prévoit le cas où le délinquant a reconnu sa responsabilité […]
Subparagraph (i) deals with whether the offender has accepted responsibility […]

Le commentaire prévoit le cas où les États réagissent dans le cadre d’une organisation internationale […]
The commentary considers that States may resort to an international organization for their response […]

La koncerna franca signifo ne maleblas por la angla case, sed oni evidente ĝin evitas en jura teksto — supozeble pro aliaj juraj signifoj de case, kiuj ĝenus en la teksto angla, sed kiuj ne ekzistas (kaj tial ne ĝenas) en la franca.

6.5. Okazaj kazoj

Konsciaj uzantoj de negramatika kazo defendas sian uzon argumentante ke

  1. «Okazo» implicas, ke io okazas. Tio estas malvera en disjunkciaj rezonadoj matematikaj kaj logikaj.
  2. «Okazo» estas konfuza: oni ne scias, ĉu temas pri donita konkreta okazo, aŭ pri hipoteza okazo (t.e. situacio), aŭ pri disjunkcia okazo plurlema.

Mi tuj diru, ke mi ne opinias ke tiuj obĵetoj indikas seriozajn problemojn. «Indiko», «apero» ktp perdas ĉian verbecon en scienca kunteksto. Anstataŭ «apero de litero» oni povus diri senmetafore «ekzemplero de litero». Anstataŭ la metonimiajn «kvadrato»n, «kubo»n oni povas uzi terminojn kun nekonfuzeblaj «potencoj» — sed oni ja preferas tiujn metonimiojn, eĉ en kuntekstoj geometriaj. Kaj mi neniam spertis problemon en pri la rusa случай (kiun paŭsas la esperanta «okazo») en la tekstoj matematikaj.

6.5.1. Okazoj probabloteoriaj

Kuriozan okazon prezentas la uzo de la termino okazo en la probabloteorio, kie ĝi tradicie estas uzata responde al

de: Ereignis,
en: event,
fr: événement,
pl: zdarzenie losowe,
ru: случайное событие.

Tiaj «okazoj» funkcias kadre de hazarda eksperimento — ekz‑e ĵetkuba ludo. Tia eksperimento konsistas el ripetaj provoj, produktantaj provrezultojnsimplajn okazaĵojn; en la ĵetkuba ekzemplo la rezultoj estas anoj de la universo

U = {1, 2, 3, 4, 5, 6}

Nu, okazo estas ajna subaro de U; ekz‑e (p = rezulta poentaro):

Kvankam tiu probabloteoria okazo estas ligita kun okazaĵoj, tamen koncepte ĝi pli proksimas al tiaj klasifikaj-logikaj-filozofiaj okazoj, por kiuj la kazuloj postulas la terminon kazo. Tion ankaŭ subtenas la arteoriaj operacioj kaj rilatoj super la okazoj: AB; AB; CB; ktp.

Tial ne mirindas, ke kolego kazulo diris, argumentante por negramatikaj «kazo»j: «En statistika tabelo oni povas havi tri mil okazojn sed nur tri kazojn». Tamen la firme establita termino matematika estas okazo (kontraste al «simpla okazaĵo»). Tiel estas en «EK-Vortaro de matematikaj terminoj», en la «Matematika vortaro» de M. Bavant ktp. Tio bone harmonias kun la internaciaj terminoj ĉi-supre listigitaj. Kaj tio konvene spegulas la duoblan naturon de la koncepto, kiu estas kaj okaza, kaj logika.

Bedaŭrinde, la logika kromsignifo iam ĝenas, se oni bezonas uzi «okazo»n por nomi logikan branĉon en matematika pruvo. Sed oni ja ĉiam povas elturniĝi. La uzo de angleca «evento» tiun ĝenon forigus; tamen (almenaŭ por mi) tio kreus ankoraŭ pli grandan ĝenon stilan: ja «evento» estas vorto stile kaj logike malkonvena. La esperanta «okazo» estas vorto koncepte plej konvena.

Cetere, iuj kazuloj uzas la vorton kazo ankaŭ en la signifo, proksima al tiu de la probabloteoria simpla okazaĵo:

Ebrio rolas en 60 % el la seksperfortoj; … en 50.1 % el la kazoj de mortigo (do en unu kazo el du); en 39.4 % el la kazoj de ŝtelo; en 35.8 % el la kazoj de krima incendio; en 33.5 % el la kazoj de damaĝo kontraŭ privata proprieto; en 35.8 % el la kazoj de murdo (do en unu kazo el tri); kaj krome en multaj kazoj de vundoj, raboj, insultoj, rompoŝteloj, perfortoj, kaj nature en la grandega kampo de trafikakcidentoj.
[Tazio Carlevaro: Alkoholo kaj krimfarado. Scienca Revuo, Vol. 39 (1988)]

Alivorte, kazo nenion plibonigas: la vorto aperas en ambaŭ signifoj, kiujn la kazuloj pretendas per ĝi distingigi.

Cetere, por reekvilibrigi la prezenton, jen estas simila peco kun medicina statistiko, zamenhofece uzanta okazojn (el Norda Prismo, 1957:05):

Komplete paralizita muskolo reiĝos normala nur en 1,4 % de okazoj. En proksimume 20 % de malsaniĝoj, kiam la muskoloj estis grave, sed ne komplete paralizitaj, ili funkcias fine denove normale. Kaj en pli ol 50 % de la okazoj ili fariĝas denove uzeblaj, kvankam ne en sama maniero kiel antaŭe.

6.5.2. Ĉu negramatika kazo precizigas ion?

Do, se ni tamen akceptos la indikitajn obĵetojn kiel atentindajn problemojn, ĉu la anstataŭa uzo de kazo solvos ilin kaj precizigos la sciencan lingvaĵon?

Tiuj argumentoj atribuas al la ekstergramatika kazo precizon kian ĝi ne havas.

Antaŭ ĉio, ties signifo ne estas kontentige difinita. La difino de PV estas tro vasta, la difino de la PIV-oj estas tro malvasta por granda parto de la realaj (mis)uzoj. Fakte la kazuloj uzas la vorton paŭzante la kutimon de nacia lingvo, precipe de la angla aŭ de la franca. Sed en tiuj lingvoj la vorto cas(e)

Interalie, cas(e) havas ĉiujn tri signifojn, listigitajn obĵete al okazo:

Kp ankaŭ la modelan ekzemplon el PV: «en tiu kazo mi prenas pluvombrelon» — ĉu temas pri abstrakta alternativa rezonado, aŭ pri ĉi-minuta, kuranta situacio?

La PIVa ekzemplo «en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze» evidente temas pri plej bona el la eblaj okazoj — kaj ĝiaj kliŝaj tradukoj angla kaj franca estas “in the best case kaj «dans le meilleur des cas».

Mi koncedas, ke estas signifoj de okazo, kiujn case normale ne havas — ekz‑e la signifo opportunity. Tamen tiu signifo nature sekvas el la signifo situacio, kiu estas por ili komuna: profiti okazon = profiti la situacion. Tio ne estas difekto de okazo, tio estas kaprico de case (kaj la franca vorto tiun signifon ja povas havi: «c’est le cas ou jamais», «c’est le cas de le dire»; vd ankaŭ ĉi-supre la samsencajn ekzemplojn pri la latina casus).

Cetere, strangas tiu maniero apartigi signifojn, kroĉante ilin al signife senrilata termino gramatika (kiun Zamenhofo konscie izolis por eviti homonimion).

(Sentrunka sorparbo)

6.6. Disaj rompopecoj

Flegante latinaĵojn, en sia longa historia evoluo la okcidentaj lingvoj akumulis multe da pruntitaj vortoj, kies kernan signifon ili ne bezonis, kaj tial pruntis nur kelkajn signifojn periferiajn. Senigite je la trunko, tiuj tigoj, ofte tre malproksimaj, ne plu prezentas konceptan unuecon kaj aspektas kiel kapricaj homonimoj. Ekzemploj estas jam menciita sankcio, kaj la vortoj akuta, solvi. Mi prezentu ilin pli detale, kiel analogion por la angla case (sur kiu estas bazitaj la negramatikaj uzoj de kazo).

6.6.1. Akuta

Tiu vorto estas milda okazo de homonimio, oni ja ankoraŭ klare perceptas ĝian ĉefideon. Jen estas la PIV-a difino de la vorto akuta :

akut²a
  1. ∆ (pp angulo) Malpli granda ol orto …
  2. med Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta …
  3. (pp sono) havanta altajn frekvencojn: akuta voĉo de knabino

Ĉu el tiuj difinoj eblas kompreni, kiun ideon esprimas la kapvorta adjektivo? Kio estas la komunaĵo de angula speco, karaktero de malsano, kaj tembro de voĉo? Kial tiujn malsamajn signifojn oni esprimu per unu sama vorto?

Historie temas pri metaforaj signifoj de la nocio akra, kaj en multaj lingvoj tiujn signifojn oni esprimas per tiuj metaforoj. Ankaŭ en Esperanto ĝin uzas bonaj aŭtoroj:

La metaforaj uzoj de akra prezentas konceptan unuecon, ili estas facile lerneblaj kaj kompreneblaj. La signifoj de akuta estas disaj ŝirpecoj, lernendaj aparte, al kiuj mankas komuna kerno. Tiaj vortoj estas insulto al sistemema menso, ili senbezone malfaciligas la lingvon.

La 3ª signifo de akuta ĉi-supre evidente respondas al la metafora signifo de akra: «Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn». Simile al akra voĉo oni povas paroli pri akra gusto, akra tono, akra kritiko … Ĉu eblas en tiuj okazoj uzi akuta? NPIV tion ne ebligas. Nur kelkaj el la metaforaj signifoj de akra estas elektitaj, kaj eĉ tiuj subsignifoj nur en kelkaj kapricaj kombinoj.

Paradokse, sed ĝuste pro tiu difekto (manko de kerna signifo kaj kaprica kombineblo) la vortaristoj devas listigi ĉiujn kombinojn de tiaj vortoj (dum por la vortoj konceptaj la formadon de tiaj kombinoj oni povas lasi al la inteligento de la uzanto). Tial lernanto (aŭ eĉ pli malbone, la redaktoro) trovas pretajn kombinojn ĝuste en la malesperantecaj kombinoj metastazaj — kaj tio puŝas la lingvon al plua degenero.

6.6.2. Solvi

Pli frapa ekzemplo estas la vorto solvi. Laŭ NPIV:

*solv/i (tr)
  1. ĥemio Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason:
    solvi salon en akvo [B] (…)
  2. Trovi la nekonataĵon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilaĵo: solvi enigmon (…)

Estas nenio komuna inter tiuj du signifoj, kaj (ekz‑e) ruse aŭ turke ilin esprimas tute senrilataj vortoj. Ĉi tie la kerna ideo estas tute forgesita.

Fakte la kerna ideo de la latina solvo estas malplekti, disigi. Oni disigas salon en akvo; oni malplektas, malkomponas enigmon (kp la sammetaforan grekan analizi). Sed tiu liganta (!) ideo malaperis, kaj oni ne plu povas, imitante Ovidion, «solvi la geamantojn» (kvankam anglalingve ankoraŭ eblas to dissolve Parliament, to dissolve a marriage etc).

La negramatikaj signifoj de kazo estas simile fragmentigitaj rompopecoj sen klara koncepta unueco. Tiun konglomeraĵon tenas kune nur kaprica ekstera tradicio de iuj okcidentaj lingvoj.

6.6.3. Ekskurso pri la Akademiaj korektoj

Cetere, la okazo pri solvi estas interesa ekzemplo pri la manieroj de la Akademiaj korektoj. Ja la Fundamenta difino de solv⋅ estas malkohera:

solv⋅(i)
résoudre ¦ loosen, dissolve ¦ auflösen ¦ рѣшать, разрѣшать ¦ rozwiązać.

Estas nenio komuna inter en kaj fr + ru:

en ∩ (frru) = Ø

Oni do elektis la konfuzan kunaĵon germanan, el kiu tamen oni forĵetis la signifon de la forigita en loosen (komunan al en ∩ de ∩ pl de la originala UV-difino); kaj oni aldonis:

En la okazo pri «kazo» la Akademiaj korektoj elektis la komunaĵon de la tradukoj (la plej malvastan signifon, tiun de Kasus kaj падеж); sed pri «solvi» oni elektis la kunaĵon.

7. Lingvopolitiko

Statuta tasko de la Akademio estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de Esperanto. Kiam ĝi per la Akademiaj korektoj precizigis la UV-tradukojn anglan, francan kaj polan de la vorto kazo, aldonante la markon gramatika, tio estis konforma al ĝia devo. Ĝi ankaŭ devus aldoni la tradukojn cas, case por la vorto okazo en la partoj franca kaj angla (kiel Fall estas aldonita en la parton germanan).

La Akademio ankaŭ devus protesti kontraŭ la apero de la negramatikaj signifoj ĉe kazo en PV. Ĝi tamen ne protestis; eĉ pli malbone, tio okazis sub la prizorgo de la direktoro de la akademia sekcio pri la komuna vortaro Groĵan-Mopeno (Grosjean-Maupin), kiu ankaŭ estis la ĉefredaktoro de PV. (Oni povus obĵeti, ke plena vortaro devas registri la faktan uzon; konsentite, sed en multaj okazoj PV komentas lingvajn erarojn, aŭ simple markas misuzojn per «Ev»itinda; nenio simila aperas ĉe kazo.2, kaj eĉ male, ĉe okazo.2 aperas referenco al tiu misa kazo.2, kio aspektas kiel rekomendo — oni ja normale ne referencas el norma uzo al misuzo.) Resume, PV sankciis uzon similan al la parodia «Karaj papo kaj mamo».

La rekomendon de PV transprenis la tradukvortaroj (menciindas, ke antaŭe Groĵan-Mopeno en siaj vortaroj esperanta-franca kaj franca-esperanta donis al kazo nur la signifon gramatikan). Post tio la lernantoj (kiuj plejparte havis nur tradukvortaron) ne povis ne konkludi, ke case = kazo (resp. cas = kazo). Verdire, tio koliziis kun la klasikaj tekstoj; nu, oni facile pardonis al Zamenhofo kaj Kabe ilian orienteŭropan malkleron.

PIV provis iom ripari la troan misuzon de kazo, redukti ĝin al faka terminaro. Tiu provo plene fiaskis, ĉar

La lasta estas komparebla kun la tradukvortaroj nacilingvaj, kp:

[eo→en] kaz/o case (gram; med; law; instance) [JW]

[de→en] Fall m (Sturz) fall, tumble; (Gram, Med, Jur) case

La koncerna vortaro germana-angla estas 4-oble pli granda ol JW; la germana Fall ankaŭ komunlingve ofte respondas al case (kiel en la neniom faka pluvombrela ekzemplo für den Fall, dass es regnet, habe ich einen Schirm dabei); sed tiujn respondaĵojn la vortaro aludas nur ĉe la samaj fakmarkoj, kiel JW kaj PIV.

Tamen ne ĉiuj cedis al la supraĵa simileco, kaj la zamenhofa tradicio plu vivas ĉe lingve atentaj aŭtoroj. Ekz‑e en la «Matematika vortaro» de M. Bavant (2003) konsekvence aperas okazo:

Tiun difinon oni vastigas ankaŭ al la okazo, kiam la du „unuaj“ rektoj ne estas paralelaj [050.2, p. 34].

En PMEG aperas neniom da negramatikaj kazoj, sed jes ja «en tiaj okazoj», «specialaj okazoj», «limokazo», «ekstremaj okazoj» ktp.

En la Akademia dokumento pri vortfarado:

Rilate la vortfaradon, oni devas distingi du okazojn: en la unua, la finaĵo troviĝas post unu radiko de la sama kategorio kaj sekve aldonas nenian signifon en la vorto (ekz‑e: patro, egala, ami); en la dua okazo, la finaĵo troviĝas post unu radiko de alia kategorio kaj tiam ĝi aldonas al tiu radiko sian signifon (ekz‑e: patra, egali, amo).

La kunekzisto de la du tradicioj kaŭzas perpleksiĝon kaj hezitojn ĉe diversaj aŭtoroj. En unu sama artikolo (fare de hungaro) mi vidas:

… tiam devus esti la ebeno de la aksoj y,z paralelaj al la bildebeno. En tiu okazo la projekciaĵo de la angulo y,z estus orta …

Kaj kelkajn alineojn poste:

Pli malfacila demando estas la dua kazo pri la linioj.

Jen verkas franco, kaj sur unu sama paĝo aperas:

G. Scheffers konsideras unue la ĝeneralan okazon kiam oni havas same dΦ = dw.Φ′ sed poste limigas sin per la okazo pli interesa, kiam la multiplikado estas komuta.
(…)
Same Scheffers starigis nian fundamentan teoremon, laŭ kiu paraanalitika funkcio de paraanalitika funkcio estas paraanalitika, nur en specialaj kazoj.
(Maurice Fréchet: La kanonaj formoj de la 2, 3, 4-dimensiaj paraanalitikaj funkcioj. «Compositio Mathematica», Vol. 12, p. 95.)

Kp ankaŭ:

La provoj kompromisi, limigante ekstergramatikajn «kazo»jn al la signifoj fakaj fiaskis. La sola praktika maniero ĝin nemiskompreneble limigi kaj ĉesigi la hezitojn estas marki la «kazo»n per unu sola marko: gramatiko — t.e. reveni al la saĝa dispartigo zamenhofa.

Laŭ la prudenta rekomendo de kamarado Ĉe, «Estu realisto, postulu la maleblan!»

8. Konkludo

Miajn obĵetojn kontraŭ la ekstergramatikaj uzoj de kazo motivas ne religia kulto de la Fundamento aŭ Zamenhofo, sed la malracieco de tiaj uzoj. Kontraste, mi senhezite aprobas la enkondukon de hazard²o, vorto kiu utile kaj klare transprenis unu el la eksaj signifoj de la zamenhofa okazo. Nun hazarda renkontiĝo, sukceso prave forpuŝis la adjektivon okaza el tiu signifo; hazardigi (eksperimenton, serĉon) havas tute alian signifon (= to randomize) ol okazigi (eksperimenton, serĉon) ktp.

Same akceptindaj kaj utilaj estas kelkaj aliaj precizigoj, klaraj kaj unusignifaj: akcident²o, event8o, eventual¹a, fakt¹o, fenomen¹o …

Ne tiel estas pri la ekstergramatikaj signifoj de kazo. Ili ne prezentas unu klaran koncepton, kaj iliajn multajn signifojn plejparte kaj pli klare kovras la fundamentaj vortoj okazo kaj afero.

Iuj plendas, ke la rekomendo de kelkaj vortaroj «2. kazo = okazo.2» estas ne ĉiam taŭga. Efektive tiel estas, kaj plej ofte tio signifas, ke por esprimi la celatan signifon oni prefere serĉu alian, pli ĝustan esprimmanieron. La kaŭzo estas facile komprenebla:

«Okazo» havas konceptan unuecon, kaj tial estas imuna kontraŭ kapricaj kromsignifoj (alia vorto, riĉa je figuraj signifoj, kaj tamen koncepte unueca, estas aranĝo). Case tian unuecon malhavas, kaj tial se oni trudas iujn el ties signifoj al kazo, mankas kriterio, kiujn el ili oni akceptu en Esperanton: tio estas tute arbitra decido. Por iuj esperantistoj estos akcepteblaj (ekz‑e) «forta kazo», «se tio estas la kazo»; dum la francecan-PIVan «militkazo»n (kiu en la angla case malhavas bazon) la samaj personoj juĝos malakceptebla. Kio ŝajnas akceptebla por unuj, estas malakceptebla por aliaj.

Okazo havas kelkajn signifojn kiujn case normale ne havas. Tamen tiuj signifoj sekvas el la koncepto okazo, kaj estas logika difekto de case ke ĝi ilin ne havas. Ekz‑e se case (kaj la ekstergramatika kazo) povas havi la signifon situacio, tiam la eblo profiti ĝin aŭtomate sekvas el la eblo profiti situacion. Matematike parolante, la zamenhofa okazo estas kohera tegaĵo rilate la metaforigon, dum case kaj la ĝin paŭsanta ekstergramatika kazo ne estas tiaj.

Ĉu ekzistas ŝanco reveni al la zamenhofa uzo? Plu estas bonaj aŭtoroj kiuj zamenhofe uzas tiujn vortojn, kaj supozeble ili opinias tion ebla. Granda plimulto da esperantistoj simple ne estas informita — kvankam neeviteble spertas ĝenon kaj hezitojn pri la uzo: ĉu kazookazo? La zamenhofa uzo konsiderinde simpligas la aferon:

La zamenhofa tradicio ja plu vivas, eĉ se reduktita al la uzado de konscia malplimulto. Ĝin ĉiam komprenis kaj praktikis ne nur orientanoj, kiel Zamenhofo kaj Kabe, sed ankaŭ okcidentanoj, kiel Henri Vallienne en la jaro 1907ª, kaj Marc Bavant en la jaro 2003ª.

Granda plimulto da esperantistoj simple ne konscias pri la problemo, erarigite de la vortaroj kaj nacilingva inercio. Nur parto da kazuloj preferas kazon pro konscia vorta fetiĉismo. Ankoraŭ restas ŝanco, ke konsciigo pri la problemo revenigos nin al la racia uzo zamenhofa.

9. Referencoj

AF
L. Zamenhof: Antaŭparolo al la Fundamento.
AK
Akademiaj korektoj de la Universala Vortaro. En: L.L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto. 10ª eldono. Red. A. Albault. Edistudio, 1991. P. 237–283.
FK
Fundamenta Krestomatio.
GW
G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français.
JW
J.C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary.
KKK
tr. Zamenhofo: Kronika katara konjunktivito. [FK].
KP
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo.
LR
Zamenhofo: Lingvaj respondoj.
Marta
Eliza Orzeszkowa, tr. Zamenhofo: Marta.
PG
Zamenhofo: Plena gramatiko de Esperanto. [FK]