• Antaŭparolo
  • La teksto
  • Fragmento el kroniko

    Komentaro

    Enhavtabelo

    1. La historia fono
    2. Filologiaj aferoj
    3. La notoj
    Glosaro esperanta
    Glosaro Malnovrusa-Esperanta
    La mallongigoj uzitaj en la Komentaro
    Bibliografio

    1. La historia fono

    Enhavtabelo

    1.1. Venigo de la varengoj
    1.2. Jaroslavo la Saĝa
    1.3. La Jaroslavidoj kaj Vseslavo
    1.4. La militoj de Olgo

    PMI referencas multajn eventojn el la historio de la avoj de la protagonistoj; por ilin kompreni, necesas scii pri tiuj eventoj kaj pri realaĵoj de la Kieva Regno. Tial ni donas skizon de ties historio antaŭ la jaro 1185ª.

    1.1. Venigo de la varengoj

    Laŭ la Komenca Kroniko, unu el la ĉefaj malnovrusaj kronikoj, la Rurikida dinastio estiĝis tiel:
    En la jaro 6370ª ‹862 p.K.›. Ili ‹la novgorodanoj› forpelis la varengojn trans la maron, sen doni al ili tributon, kaj komencis meme sin regi, kaj ne estis inter ili justo, kaj leviĝis gento kontraŭ gento, kaj estis ĉe ili tumulto, kaj komencis ili inter si militi. Kaj ili diris inter si:

    — Ni serĉu por ni princon, kiu nin regu kaj juĝu laŭ justo.

    Kaj ili iris trans la maron al la varengoj, al la rusoj; ĉar tiuj varengoj nomiĝis rusoj, kiel aliaj nomiĝas svedoj, norvegoj, angloj, gotoj — tiel do ĉi tiuj.

    Diris al la rusoj la ĉudoj ‹suom-estona tribo› kaj la slovenoj ‹orientslava tribo› kaj la kriviĉoj ‹orientslava tribo› kaj la vepsoj ‹suom-estona tribo, nun vepsoj›:

    — Nia lando estas granda kaj abunda, sed en ĝi mankas ordo; do venu nin regi kaj estri.

    Kaj troviĝis 3 fratoj kun siaj parencoj, ili kunprenis ĉiujn rusojn kaj venis: Ruriko, la plej aĝa, sin instalis en Novgorodo, la dua, Sineuso, en Beloozero ‹malnovrusa urbo en 9–14 jc›, la tria, Truvoro, en Izborsko.

    Post la morto de Ruriko (869 p.K.) regis lia parenco Olgo. Olgo konkeris Sjeverion kaj Kievon (882 p.K.), kiun li faris ĉefurbo de la regno. Tabelo I (pĝ 1) listigas la ĉefregantojn de La Kieva Regno ĝis 1185, kiam okazis la militiro de Igoro. PMI mencias neniun eventon, okazintan antaŭ s-ta Vladimiro; sub tiu princo la kristanismo iĝis ŝtata religio (la bapto de s-ta Olga restis ŝia privata afero). Unu epizodo el la regado de s-ta Vladimiro estas menciita en III.7.70.

    Listo de la ĉefregantoj de la Kieva Regno
    1. Ruriko 1ª862
    2. Olgo, parenco (?) de Ruriko879
    3. Igoro 1ª Rurikido913
    4. S-ta Olga, vidvino de 1ªgoro945
    5. Svętoslavo 1ª Igorido964
    6. Jaropolko 1ª Svętoslavido973
    7. S-ta Vladimiro Svętoslavido980
    8. Svętopolko 1ª la Malbenita1015
    9. Jaroslavo 1ª la Saĝa1019
    10.Izęslavo 1ª (dufoje forpelita) 1054–78
    11.Vseslavo la Mago1068 (7 monatoj)
    12.Svętoslavo 2ª Jaroslavido 1073–76
    13.Vsevolodo 1ª Jaroslavido1078
    14.Svętopolko 2ª Izęslavido1093
    15.Vladimiro 2ª Monomaĥo1113
    16.Mstislavo 1ª la Granda1125
    17.Jaropolko 2ª1132
    18.Vęĉeslavo, nominala kunreganto1137–54
    19.Vsevolodo 2ª Olgido1139
    20.Igoro 2ª Olgido1146
    21.Izęslavo 2ª1146–54
    22.Georgo la Longbraka1149–57
    en Kievo: en Vladimiro-Suzdalo:
    23.Izęslavo 3ª1157 23.Andreo de Bogolubovo1157
    24.Rastislavo 1159
    25.Mstislavo 2ª1167
    26.Glebo 1169
    27.Jaroslavo 2ª1172
    28.Romano 1174 24. Miĥaelo 1174
    29.Svętoslavo 3ª1176-94    25.Vsevolodo 3ª la Grandnesta1176–1212

    Tiu tabelo estas iom simpligita. En la epoko de malordoj dum 30 jaroj (1146–76) sur la Kieva trono 28 fojojn okazis ŝanĝo de ĉefprinco.

    Ĉi-suba Figuro donas la genealogian arbon de la ĉefregantoj kaj de la aliaj princoj, meciitaj en PMI. Kursive estas indikitaj la personoj menciitaj en PMI. La nomon de ĉefprincoj antaŭas numero, sube estas indikitaj la jaroj de ilia seniorado; pri la ceteraj laŭeble estas indikita la mortojaro. Enkrampigita jaro indikas la jaron de la lasta mencio en la kronikoj (se la mortojaro ne estas konata).

    Genealogia arbo

    1.2. Jaroslavo la Saĝa

    Ĉi tiu filo de s-ta Vladimiro estis la lasta princo reginta la tutan Malnovrusan regnon; cetere ankaŭ li dum kelka tempo devis batali kontraŭ siaj fratoj, i.a. kontraŭ Mstislavo, menciita en PMI (1.18–19; kaj ĉi-sube, sekcio 2.7). Sola escepto estis Polockio (la nuna Bjelarusio), kiu iĝis domajno de la posteuloj de Izęslavo (frato de Jaroslavo), perdintaj la rajton je seniorado.

    1.3. La Jaroslavidoj kaj Vseslavo

    Laŭ la Komenca Kroniko,
    En la jaro 6552 (1044 p.K.)
    … Samjare mortis Bręĉislavo, filo de Izęslavo, nepo de Vladimiro, la patro de Vseslavo, kaj Vseslavo lia filo sidiĝis sur lia trono, li kiun lia patrino naskis de sorĉo. Ĉar kiam la patrino lin naskis, li havis kufon sur la kapo, kaj diris magoj al lia patrino: «Tiun kufon ligu sur lin, li ĝin portu ĝis sia morto»; ĝin Vseslavo ĝis nun surhavas, tial senkompata li estas pri sangoverŝo.

    En la jaro 1054 en Kievo mortis ĉefprinco Jaroslavo Vladimirido la Saĝa, lasinte 5 filojn:

    • Izęslavo, la plej aĝa, ricevis Kievon;
    • Svętoslavo, Ĉernogovon;
    • Vsevolodo, Perejaslavlon.
    Du aliaj filoj, Igoro kaj Vęĉeslavo, ricevis Vladimiron la Galiĉian kaj Smolenskon; Vęĉeslavo baldaŭ mortis, kaj Igoro transiris al Smolensko, kie ankaŭ li mortis (1060). Ĉar tiuj du filoj neniam iĝis ĉefprincoj, ilia posteularo neniam povis pretendi je la Kieva trono.

    La unua granda evento estis kuna ekspedicio en 1060 de la 3 Jaroslavidoj kontraŭ la torkoj, kiujn al la limoj de La Kieva Regno ĉe Sulaon pelis alia tjurka hordo, la kipĉakoj, ĵus aperintaj en la Stepo. La kronikisto konstatis venkon: «tiel Dio malembarasis la kristanojn je la paganoj». Sed jam sekvajare la novaj mastroj de la Stepo provis sian forton, kaj la ĥano Sakal’ venkis Vsevolodon Jaroslavidon. En 1064–66 du nepoj de Jaroslavo, orfo Rastislavo Vladimirido kaj Glebo Svętoslavido, konfliktas pri Tamatarkano. Princo Glebo trifoje estis surtronigata en Tamatarkano kaj dufoje forpelata de tie; eble tial li volis iel fiksi sian nomon sur la fama Tamatarkana ŝtono en 1068, dum la lasta periodo de sia regado.

    En 1065 Vseslavo de Polocko «komencis trupojn arigi». En 1066 «venis Vseslavo kaj prirabis Novgorodon» (la Grandan). En la frua printempo 1067 la Jaroslavidoj, venĝante Novgorodon, prirabis la sudan parton de Polockio kaj venkoprenis Minskon. Vseslavo atingis la Jaroslavidojn apud la urbo, ĉe la rivero Nemigo, kaj malvenkis je la 3 marto 1067. Julie la Jaroslavidoj perfide venigis al si Vseslavon, ĵurinte sur krucifikso ne fari al li malbonon. Arestinte Vseslavon ĉe Orŝo, ili lin sendis en Kievon kaj tie tenis kun liaj 2 filoj en senporda turo (MR порубъ) dum 14 monatoj.

    En 1068 okazis la unua grava invado de la kipĉakoj, kies kromefiko estis ŝanĝo sur la Kieva trono. En nokta batalo ĉe Perejaslavlo (sept. 1068) la kipĉakoj disbatis la trupojn de la Jaroslavidoj. La kievanoj postulis de la ĉefprinco Izęslavo ĉevalojn kaj armilojn, tiu rifuzis, kaj la kievanoj, ekribelinte kontraŭ la ĉefprinco, igis lin fuĝi el Kievo. La popolo liberigis Izęslavon kaj proklamis lin princo de Kievo (15 sept. 1068).

    1 nov. 1068 Svętoslavo Jaroslavido venkis la kipĉakojn apud Snovsko kaj kaptis ilian ĥanon Ŝarukanon. Tiu venko lin tre alitigis en la publika opinio. Sian filon Glebon li sukcesis instali en Novgorodo la Granda; la Tamatarkanan tronon ricevis lia filo Romano.

    En 1069 Vseslavo forlasis la kievanojn ĉe Belgorodo sen batali kontraŭ la trupoj de Izęslavo kaj Boleslavo de Pollando:

    Matene liaj homoj, vidante ke la princo fuĝis, revenis Kievon, faris popolkunvenon (вѣчє) kaj sendis al Svętoslavo kaj Vsevolodo diri:

    — Ni malbonaĵon faris, ke nian princon ni forpelis, kaj jen li venigas kontraŭ ni la polojn; venu en la urbon de via patro; se vi malvolos, nenio al ni restos krom forbruli nian urbon kaj iri en la Grekan landon.

    Kaj diris Svętoslavo:

    — Ni sendos al nia frato; se li venos kun la poloj vin pereigi, ni iros kontraŭ lin milite, ĉar ni ne lasosperei la urbon de nia patro; se li volas veni pace, li venu kun malgranda kompanio.

    Kaj ili trankviligis la kievanojn. Svętoslavo kaj Vsevolodo sendis al Izęslavo diri:

    — Vseslavo fuĝis, ne venigu la polojn en Kievon, ĉar tie vi ne havas kontraŭulon; se tamen vi plu koleros kaj pereigos la urbon, tiam sciu, ke ni domaĝos la patran tronon.

    Izęslavo venis kun malmultaj poloj (inter ili Boleslavo), li ree iĝis ĉefprinco kaj eĉ forpelis Vseslavon el lia Polocko. Tamen li, kaj precipe lia filo Mstislavo, venĝis sian ekzilon al la kievanoj; multaj rufuĝis ĉe Svętoslavo. Sub 1071 la kroniko raportas pri novaj bataloj de Vseslavo.

    En 1073 Svętoslavo kun Vsevolodo forpelas Izęslavon, kiu volis alianciĝi kun Vseslavo (?). Svętoslavo iĝas ĉefprinco, «la timinda, la Kieva». La Kronika raporto pri la forpelo de Izęslavo kaj la 4-jara regado de Svętoslavo estas tre fragmenta, ege partia kaj certe retrospektiva, ĝi klare evidentigas postan redaktadon favore al Vsevolodo kaj liaj filoj. Laŭ la ordo, transirinte Kievon Svętoslavo devus transdoni Ĉernigovon al Vsevolodo, tamen el la Instruo de Monomaĥo oni konkludas, ke Vsevolodo restis en Perejaslavlo. En 1076 la junaj princoj Vladimiro Monomaĥo Vsevolodido kaj Olgo Svętoslavido ekspedicias kontraŭ la poloj.

    27 dec. 1076, sekve de operacio por fortranĉi tumoron ((рѣзаньє жєлвє), mortas Svętoslavo Jaroslavido, kaj dum duonjaro la ĉefprincan tronon okupas Vsevolodo (de 1 jan. 1077). Ni ne scias, kiu havis Ĉernigovon, sed je la 4ª de majo ĝin subite okupas iu Boriso. Vsevolodo kun siaj filoj post 8 tagoj forpelas Borison el Ĉernigovo, kaj tiu fuĝas en Tamatarkanon.

    Baldaŭ sciiĝis, ke la ekzilito Izęslavo revenas kun la polaj trupoj (same kiel en 1069) por rekonkeri Kievon. Vsevolodo agnoskis la rajton de la pli aĝa frato, cedis al li Kievon kaj ricevis Ĉernigovon. Tie ni retrovas Olgon Svętoslavidon, tamen lia statuso estas neklara. Tiel finiĝas la jaro 1077.

    1.4. La militoj de Olgo

    10 apr. 1078, post festeno kiun Vsevolodo kaj Monomaĥo aranĝis por sia duongasto-duonarestito, Olgo fuĝas en Tamatarkanon, al la frato Romano, kie jam estas Boriso; la 30ªⁿ de majo 1078 en la Novgoroda lando pereas mortigite Glebo (entombigita 23 jul. en Ĉernigov). La situacio en Ĉernigovo estas malklara. Olgo kaj Boriso jam tenis la urbon, sed ien foriris. La urbo ne malfermis la pordegon al la ĉefprinco, kaj Monomaĥo komencis ĝin sieĝi, dum Izęslavo kaj Vsevolodo iris kontraŭ la revenantaj Boriso kaj Olgo.

    3 okt. 1078 apud Ĉernigovo, sur «la Neĵatina Kampo» (на Нѣжатинѣ нивѣ; Neĵatino probable estas la nuna Neĵin), apud rivereto Kanino okazis batalo de Izęslavo kaj Vsevolodo kontraŭ Boriso kaj Olgo. En tiu batalo sub strangaj cirkonstancoj pereis ĉefprinco Izęslavo kaj Boriso:

    Kaj diris Olgo al Boriso:

    — Ne batalu ni kontraŭ ili, ne povas ni alfronti 4 princojn, sed sendu ni pacpeton al niaj onkloj.

    Kaj diris al li Boriso:

    — Vidu min preta, mi sola frontos kontraŭ ĉiuj.

    Li multe sin gloris, ne sciante ke Dio malfavoras la fierulon, al la humila li donas gracon, por ke ne fanfaronu la forta pri sia forto.

    Kaj ili du iris kontraŭe, kaj kiam ili estis ĉe la vilaĝo de Neĵatina Kampo, renkontiĝis la kontraŭuloj, kaj estis kruela batalo. Unua iĝis mortigita Boriso, filo de Vęĉeslavo, multe sin glorinta; nu, Izęslavo staris inter infanterianoj, kaj subite alrajdis iu, frapis lin de malantaŭe per lanco en la ŝultron. Tiel mortis Izęslavo, filo de Jaroslavo. La batalo pluis, kaj fuĝis Olgo kun negranda kompanio, kaj apenaŭ eskapis, fuĝis Tamatarkanon.

    Princo Izęslavo iĝis mortigita en la tria tago de oktobro. Kaj oni prenis lian korpon, ĝin transportis per boato … kaj metinte lian korpon sur sledon, oni ĝin veturigis … veis pri li la tuta urbo Kievo, kaj Jaropolko, irante post li, ploris kun sia kompanio:

    — Patro, patro mia! Kiom vi vivis sen ĉagreno en tiu mondo, multe da batoj vi suferis, ankaŭ de la fratoj viaj. Kaj jen pereinta ne de frato, sed por frato vi forlasis vian vivon.

    Do, Olgo fuĝis reen al Tamatarkano; Vsevolodo iĝis ĉefprinco, kaj Monomaĥo ricevis Ĉernigovon.

    Venĝante la malvenkon de sia frato, Romano sekvajare levis la kipĉakojn kontraŭ Vsevolodo, sed tiu faris pacon kun la kipĉakoj apud Perejaslavlo, ili turnis sin reen kaj 2 aŭg. 1079 mortigis Romanon (vd noton 1.19, pĝ 7); iuj kozaroj kaptis Olgon kaj deportis lin en Bizancion (tradicie oni opinias, ke temas pri ĥazaroj, kaj miras, kian rajton ili havis ekzili iun en Konstantinopolon; tamen Nikitin indikas [Nik84], ke tiel nomiĝis Bizanciaj sekretaj agentoj, kies servon povus profiti Vsevolodo, bofilo de la imperiestro).

    Post 4 jaroj (1083) la situacio en Bizancio ŝanĝiĝis, Olgo fuĝis el Bizancio, revenis Tamatarkanon kaj dum 10 jaroj estis ties princo. Post la morto de Vsevolodo, en 1094, Olgo kun la kipĉakoj denove iris al Ĉernigovo, kaj Monomaĥo cedis al li la urbon. Ĉernigovio definitive iĝis la domajno de la Olgidoj.

    2. Filologiaj aferoj

    En la verko interplektiĝas la tradicioj orient-slava (folkloro, temaro), slavon-bizancia (literaturo), skalda (sagaoj) kaj tjurka (folkloro).

    2.1. La fontoj

    La unua mencio pri PMI en la novrusa literaturo aperis en 1797, en la poemo «Vladimiro» de Ĥeraskov:

    О древних лет певец, полночный Осиян!  Ho prakantisto, norda Osiano!
    В развалинах веков погребшийся Баян!  En la ruin' de l' temp' kaŝinta sin Bojano!
    Тебя нам возвестил незнаемый Писатель,  Al ni anoncas vin Aŭtoro nekonata
    Когда он был твоих напевов подражатель,  Per sia kant', laŭ l' via fasonata;
    Так Игорева песнь изображает нам,  La kanto pri Igor' al ni prezentas tion,
    Что душу подавал Гомер твоим стихам;  Kiel Homer' al vi inspiris poezion .
    В них слышны, кажется мне, песни соловьины,   En ĝi aŭdiĝas, ŝajne, kanto najtingala,
    Отважный львиный ход, парения орлины.  Aŭdaca kur' leona, agla ŝveb' egala.
    Ты, может быть, Баян, тому свидетель был,  Kaj eble estis vi en la Taŭrida iro,
    Когда Владимир в Тавр закон принять ходил;  Kie akceptis bapton Vladimiro;
    Твой дух ещё когда витает в здешнем мире,  Dum ne forlasis via ombro nian mondon,
    Води моим пером, учи играть на лире …  direktu mian plumon, streĉu liran kordon …

    Unue PMI eldoniĝis aŭtune de la jaro 1800ª, en novembro estis vendataj la unuaj ekzempleroj. La antaŭparolo indikis, ke

    la originala manuskripto, laŭ ĝia skribmaniero, tre antikva, apartenas al la editoro, plenranga sekreta konsilisto kaj kavaliro, grafo Aleksio Musin-Puŝkin.

    Do, Musin-Puŝkin.

    2.2. La mistera historio de la manuskripto

    (Eble iam mi rakontos pri tio…)

    (…) Poste, travivinte la skuegojn de 1812–13, perdinte sian tutan kolekton da antikvaĵoj kaj la amatan filon, la 70-jara grafo, responde al insistaj demandoj de juna historiisto K. Kalajdoviĉ skribis en sia letero de 1813-12-31:

    Antaŭ la transformo de la Jaroslavla monaĥejo de la S-ta Savanto en episkopan domon ‹1788›, ĝin estris arkimandrito Joelo, viro klera kaj ŝatanta filologion; post la reformo li restis en tiu monaĥejo ĝis sia morto. En siaj lastaj jaroj li vivis malriĉe, tial mia komisiito aĉetis ĉiujn liajn librojn rusajn, inter kiuj en unu, registrita sub n-ro 323 kiel Ĥronografo, ĉe la fino troviĝis La Parolo pri la militiro Igora …

    ‹La manuskripto› estis skribita sur glacea papero, fine de kroniko, per sufiĉe klara skribo. Laŭ la skribmaniero kaj la papero la kopiadon endas dati per la fino de la 14ª aŭ per la komenco de la 15ª jc … Dum mia servo en Peterburgo mi kelkajn jarojn okupiĝis pri analizo kaj traduko de tiu kanto en la nunan lingvon, tial ke kvankam ĝi estis skribita en sufiĉe klaraj literoj, tamen estis malfacile legebla, ĉar mankis ortografio, superliniaj signoj, disdivido de la vortoj, inter kiuj multaj estis nekonataj aŭ ne plu uzataj; antaŭ ĉio necesis dividi la tekston en periodojn kaj poste serĉi la sencon …

    La tekston verkis inter 1185 kaj 1187 nekonanta aŭtoro. Ĝia sola kopio (de la 16ª jc), publikigita en 1800, pereis en la Moskva brulego dum la Napoleona invado en 1812.

    2.3. La prezento de la malnovrusa teksto

    Estas pluraj restituoj de la teksto, el kiuj la plej uzataj estas tiuj de D.S. Liĥaĉov (multie, ekz-e [Liĥ84, Lied]) kaj R.O. Jakobson [Geste]; tamen en nia prezento de la malnovrusa teksto ni strebis kiel eble plej proksime sekvi la fonton, la Unuan Eldonon. Tial ni konscie lasis en la teksto la formojn erarajn, kiujn la unuaj editoroj honeste konservis en sia eldono (ekz-e времены anstataŭ la kontekste evidentan бремены). Nur tri eraroj, sendube ŝuldataj al la preseja koboldo, estas ĝustigitaj:

    VersoPresite Korektite
    02.11Дону ввликаго  Дону великаго
    12.01Великiй Святслаеъ  Великiй Святславъ
    15.22Князвмъ грады  княземъ грады.

    La tekstoaranĝo laŭas tiun de D.S. Liĥaĉov; ĝi reliefigas la sintaksan kaj intonacian strukturon de PMI. La disdivido en partojn kaj epizodojn, same kiel ties titoloj, en la originalo malestas. Ĉiuj aldonoj en la teksto de PMI (la sekcititoloj, la konjektoj pri preterlasitaj vortoj) estas en kursivo.

    2.3. La miksitaj paĝoj

    Pri multaj malnovrusaj tekstoj okazis afero bone konata en paleografio: la manuskriptoj kadukiĝadis, iliaj folioj elfaladis kaj ne ĉiam estis remetataj en la ĝustan lokon aŭ eĉ tute perdiĝis; la Evangelio laŭ Johano prezentas plurajn ekzemplojn pri tia konfuzita ordo.

    Ankaŭ pri PMI oni suspektas tian konfuzon. Tre multaj fakuloj akceptas la permuton indikitan ĉe III.2; preskaŭ ĉiuj konsentas pri la neceso permuti 11.30–31. La plej radikalan rearanĝon proponis B. Ribakov [Rib71], kiu jene restituas la tekston:

    (1. Enkonduko:) 1.1–25;
    (2. La militiro Igora:) 1.26–33; 2.17–25; 2.1–16; 4.1–6.39; 8.1–26; 11.27–46; 13.57–63??.
    (3. La ora parolo:) 12.1–14; 12.28–13.3; 12.15–27; 13.4–56; 13.64–75.
    (4. La bataloj de la komenca tempo:) 14.1–32; 9.8–14; 15.1–36; 7.1–30; 15.37–39; «la perdita folio» kaj 15.40–46.
    (Lamento de Jaroslavidino ktp — senŝanĝe) 16.1–20.24.

    2.4. Kiam PMI estis verkita

    La historiaj eventoj ebligas tre precize dati la Parolon [Rib72, pĝ 405]: tia voko al kuna ago de ĉiuj princoj estis urĝe bezonata somere kaj aŭtune de 1185, en la situacio de ekstera danĝero kaj interna malakordo; ĝi estus senutila en 1186, kiam oni ne plu parolis pri la kipĉakoj, kaj kiam la tutan jaron la kronikisto resumis per unu sola frazo pri la Anunciacia kirko, konstruita de Svętoslavo en Ĉernigovo. Ankaŭ la sekva jaro 1187, la lasta el la eblaj, estas malprobabla, ĉar en PMI malestas voko al Vladimiro Glebido de Perejaslavlo, vundita en majo–junio 1185 (13.1–3): en 1187 Vladimiro jam juĝis sin kapabla partopreni ekspedicion, tamen survoje, la 18ªⁿ de aprilo, li mortis; nu, PMI lin mencias viva, ĝemanta sub la vundoj.

    «Ni devas prezenti al ni la aferon tiel. Svętoslavo Vsevolodido kaj Ruriko Rastislavido, akceptinte Igoron en Kievo, kunvenigis princojn aŭ iliajn reprezentantojn por decidi en tiu konferenco tutregnajn problemojn pri la defendo kontraŭ Konĉako kaj helpo al la mafeliĉa Sjeverio. Post la diplomatia traktado fare de la princoj, dum adiaŭa festeno, probable estis prezentita la granda poemo, kiu devis mildigi la korojn de la malamikoj de Igoro kaj decidigi la princojn bari la pordegon antaŭ la Stepo ‹13.72›. — Fine de la poemo la aŭtoro akompanas Igoron sur lia vojo el Kievo ‹vd III.20.13›, lin adiaŭas. La misio de Svętoslavo kaj Ruriko, kiom ni povas juĝi, sukcesis: la petita helpo, evidente, realiĝis, ĉar dum la tuta 1186 Konĉako ne aŭdacis invadi la Kievan Regnon, kaj en 1187 la rusaj princoj mem ekspediciis en la Stepon» [Rib72].

    2.5. La nomsistemo

    2.5.1. La personaj nomoj

    Ofte princo havis plurajn nomojn, el kiuj speciale menciindas baptonomo (el la kristana, t.e. hebrea-greka-latina nomaro), princa nomo (княже имя, slava aŭ varenga); iam en la familio estis uzataj ankaŭ aliaj kromnomoj. Ekz-e, la protagonisto de PMI havis la princan nomon Igoro, la baptonomon Georgo; la princo Vladimiro el 7.11 estis baptita Bazilo, lia greka patrino nomis lin Monomaĥo (tiun unikan nomon preferas la historiistoj).

    La patronomoj estis komuna trajto de la kutimoj slavaj, varengaj, grekaj, hebreaj kaj islamaj; por ĉi tiu verko ni opinias konvena traduki ilin per la esperanta sufikso -id. La responda malnovrusa sufikso -ич en la koncerna epoko estis multe pli viva kaj aktiva ol nune; sentraduke la versoj kia ekz-e «Ambaŭ ni estas Svętoslavidoj!» bezonus apartan klarigon.

    La virinoj certe havis sian propran baptonomon, tamen nemalsimile al la tradicio latina oni ofte uzis ilian patronomon: Glebidino (Глѣбовна, 6.38), Jaroslavidino (Ярославна, 16.1).

    2.5.2. La loknomoj

    (Novgorodoj; Perejaslavloj; Vladimirioj; Doneco; Blanka Rusujo)

    2.6. Transskribaj problemoj

    La malnovrusa lingvo ankoraŭ havis la kadukajn vokalojn ъ kaj ь; sekve, fine de la malnovrusaj Боянъ, Донъ, Кыевъ, Игорь estis prononcata malklara vokalo, kio estas kroma argumento por la asimilitaj formoj Bojano, Dono, Kievo, Igoro (definitive tiuj vokaloj perdiĝis poste, en la 13ª–14ª jc, doninte malsamajn formojn en la novrusa: Дон, Киев kaj en la ukrajna nominativo: Дiн, Київ; sed en la finaĵhavaj kazoj ankaŭ ukrajne estas з Дону, у Києвi, Києве мій!).

    La nazajn vokalojn Ѧ [ę] kaj Ѫ [ǫ] la malnovrusa lingvo en la 12ª jc jam perdis, kvankam ili ankoraŭ longe restis en la skribo; ĉar la koncernaj literoj aperas en pluraj nomoj (Svѧtoslavъ, Vѧĉeslavъ, Izѧslavъ, Brѧĉislavъ), necesis decidi, kiel ilin transskribi. Mi volas doni al ĉiuj asimilataj nomoj formon laŭeble universalan, taŭgan por prezenti diversajn variojn de unu sama nomo en diversaj epokoj kaj landoj, kaj ne tro malkongruan al la esperanta sonsistemo. Tial mi konsideris la evoluon de tiuj vokaloj.

    La vokalo Ѫ pli-malpli unuece ŝanĝiĝis en [u], kaj pri ĝi ne estas malfacilaĵoj; male, Ѧ en la orient-slavaj lingvoj iĝis я, kio rezultigas formojn kutime transskribatajn Svjatoslav, Vjaĉeslav ktp, kiuj en Esperanto aspektas malbele. La transskriboj mezgrekaj kaj mezlatinaj uzis en: Σφενδοσλάβος, Venceslaus, kio aspektas pli konvene (kp ankaŭ varengo ← варѧгъ); tamen ankoraŭ pli taŭga ni juĝis la transskribon per la nura e.

    Oni povas rigardi ĝin lego malatentanta la diakritilon (tamen en la komentaro ni lasas la vosteton: Svętoslavo ktp); puran E donis Ѧ en la Bulgara, serba-kroata (Svetislav, knez ktp) sporade en la ĉeĥa (Břetislav); malgraŭ la ortografio, multaj — eble eĉ la pliopo — de la modernaj rusoj prononcas, kiel la bulgaroj, Veĉeslav, kaj sporade tiun formon la kronikoj atestas jam ĉ. 1150: «Хочешь ли Вечеславу честь учинить…» ktp [Rib72, pĝ 352]. Simile «по Резанской земле» en Transdoneado ktp.

    Fakte la transskriboj «Vjaĉeslav» ktp estas pure skriba kodo: Esperanto ne havas molan [v']; kaj ĉe la laŭregula prononco de j en «svja», ĝi sonas pli malproksime de свя ol la laŭregula prononco de «sve». Simile sian akustikan percepton de la senakcenta Ѧ esprimis la polaj skribistoj: P Prypeć (R Припять, U Прип'ять), P wareg ktp.

    Apartan problemon prezentas la malnovrusa Г. En la novrusa ĝi identas kun la esperanta g, en la ukrajna ĝi estas prononcata kiel voĉigita h, do samkiel en la ĉeĥa. Iuj fakuloj opinias, ke tia ukrajnaĵo estas fenomeno posta; ĉiel ajn, oni kutimas latinigi tiun sonon per g (ekz-e, Galicio, Prago), kaj ni sekvis tiun tradicion; do, ni transskribas Olga, Sergio, Galiĉo (kaj ne Olha, Serhij, Haliĉ).

    2.7. La ritma prozo

    En la moderna prozo oni evitas rimadon kaj striktan poezian metron; por la mezepokaj tekstoj validas iom alia estetiko, tie oni favoris ritmon kaj aliteraciojn, eĉ pure adasismajn. Nia traduko obeas tiun malnovan guston. Kurioze, nemalofte tiaj aliteracioj formiĝis en la traduko iel meme, sen konscia zorgo de la tradukinto, ekz-e,
    (4.5) свистъ звѣринъ въста — siblo besta estiĝis;
    sed por kelkaj aliteracioj la traduko bedaŭrinde ne estas adekvata:
    (5.2) потопташа поганыя плъкы половецкыя — surtretis ili trupojn paganajn stepanajn
    (12.14) се ли створисте моей сребреней сѣдинѣ? — kion faris vi al mia kapo arĝentogriza?
    (13.30) подперъ горы Угорскыи — la montaron Hungaran vi fermis.

    2.8. La ĝenro

    La aŭtoro mem difinis la ĝenron de sia verko Parolo (MR Слово), kio estas tre loza karakterizaĵo la verkoj tiel difinitaj variis de diskurso (La parolo pri la leĝo kaj la graco) ĝis lamento (La parolo pri la pereo de la Rusa lando).

    Konsiderante la Parolon sur la fono de la situacio de 1185–87, oni rajtas rigardi ĝin aktuala voko de kievano al tiuj princoj, kiuj povis kaj devis somere de 1185 defendi la sudan Rusujon kontraŭ la kipĉaka invado. La aŭtoro certe malaprobas la aventuron de Igoro, sed volas mildigi tiun juĝon, atribuante al li kavalirajn revojn, dirojn kaj farojn. Tial la aŭtoro prezentas lian ekspedicion kiel grandan entreprenon kontraŭ la Stepo, emfazas la personan kuraĝon de Igoro, lin komparas al falko tro malproksimen fluginta, ktp. Kaj fine de la poemo aperas du kortuŝaj figuroj ĉe la kontraŭaj ekstremoj de la Stepo: norde, sur la murego de la ĉelima Putivlo ploras kaj sopiras princino, kaj sude kaptito princo preparas danĝeran fuĝon … La aŭskultantoj sciis, ke la princo vidos forbruliĝintaj la urbmuregajn pasejojn, de kiuj la princino linestis vokanta. «Ĉiuj poeziaj rimedoj estas uzitaj, por simpatiigi Igoron al la rusaj princoj, por forgesigi ilin pri lia kulpo kaj igi ilin helpi lin, lian sendefendan landon, kaj per tio, la tutan Kievan Regnon» [Rib72, pĝ 406].

    La skeptikuloj indikis multajn malkoheraĵojn en la verko (ni traktos ilin studante La vivon kaj verkon de Bojano), kiuj tamen neniel pruvas, ke ĝi estas falsaĵo de la 18ª jc: ja ankaŭ en la 12ª jc oni multe kompiladis kaj adaptadis pli fruajn verkojn al aktuala okazo; do, PMI ŝajnas esti adaptaĵo de verko de Bojano (malimplice referencita en PMI), same kiel Transdoneado estas plua adaptaĵo de PMI. Kvankam tio ŝajnas nekredebla, tamen oni [Nik78, Nik84] sukcesis restitui la temon kaj kelkajn fragmentojn de la Bojana praverko.

    2.9. La vivo kaj verko de Bojano

    La periodo de la poezia kreado de Bojano estas indikita en la versoj 1.17–20 kaj 20.1–4 de PMI. Kronologie la plej frua estas la epizodo pri la proda duelo inter Mstislavo de Tamatarkano kaj Rededo (vd III.1.19), registrita sub la jaro 1022. Oni [Rib72, pĝ 411] supozas reeĥon de skalda (kaj eble Bojana) kanto en la kronika raporto pri la batalo ĉe Listveno inter Mstislavo kaj Jaroslavo (la jaro 6532ª = 1024 p.K.):

    И бывъши нощи, бысть тма, мълния и громъ дъждь. Kaj noktiĝis, estis mallumo, fulmo kaj tondropluvo.
    И рєчє Мьстиславъ дружинѣ своєй: «Поидємъ на ня». И поидє Мьстиславъ и Ярославъ противу собѣ, и сступися чєло сѣвєръ с варягы, и трудишася варязи сѣкущє сѣвєръ, и посємъ наступи Мьстиславъ со дружиною своєю и нача сѣчи варягы. Kaj diris Mstislavo al sia kompanio: «Ni iru kontraŭ ili». Kaj iris Mstislavo kaj Jaroslavo unu kontraŭ la alia, kaj laciĝis la varengoj hakante la sjeverojn, post kio atakis Mstislavo kun sia kompanio, kaj ekhakis ili la varengojn.
    И бысть сѣча силна. Kaj estis forta batalo.
    Яко посвѣтяшє мълния бльщатється оружиєĈe ĉiu ekfulmo rebrilis la armiloj
    и бѣ гроза вєлика kaj estis granda la fulmotondro,
    и сѣча силна и страшна. kaj la batalo, forta kaj timinda!

    B. Ribakov konkludas: «En la kroniko de la 11ª jc tiaj ornamoj maloftas. Ambaŭ jarartikoloj (1022 kaj 1024) prezentas klaran postesignon de kompania eposo».

    Ankoraŭ pli probablan eĥon de la verko Bojana prezentas la kronika pasaĵo pri la bela Romano Svętoslavido (vd III.1.20), kiu regis Tamatarkanon, kiam Boriso, Olgo kaj Romano mem levis la kipĉakajn hordojn kontraŭ Vsevolodo. Estas do probabla lia aliĝo al tiu klano, plej ofte reginta Tamatarkanon, al la klano de Svętoslavo Jaroslavido, en la historiografio nomata Olgidoj (Ольговичи). La plej malfrua evento menciita en la citaĵoj (20.1–4) okazis en 1083, kiam Olgo revenis el sia Bizancia ekzilo, kie li edziĝis al Teofana Muzalon:

    В лѣто 6591. Приде Ольгъ изъ Грекъ Тьмутороканю и исѣче Козары, иже бѣша съвѣтници на убиение брата его ‹Романа› и на самаго.

    (En la jaro 1083. Venis Olgo el Grekujo Tamatarkanon kaj ekzekutigis la kozarojn kiuj estis konsilantoj pri la mortigo de lia frato ‹Romano› kaj de li mem.)

    Ne pli frue ol tiam Olgo por 11 jaroj iĝis reganto de Matraĥo, Ziĥio kaj la tuta Ĥazario, kaj rajtiĝis je la titolo ĥano. Aŭtune de la jaro 1185ª, kiam en Kievon venis la fuĝinto princo Igoro, konvenis rememori la vortojn de la malnova poeto, adresitajn al lia praavino okaze de la reveno de lia praavo.

    Serĉante spurojn de la verko Bojana oni antaŭ ĉio devas atenti malkoheraĵojn de PMI, el kiuj la plej okulfrapa estas La sonĝo de Svętoslavo.

    La sola afero klara pri tiu konfuza fragmento estas, ke Svętoslavo sonĝas pri sia morto. Nu, tio tute malkonvenas al Svętoslavo Vsevolodido, kiu post la epizodo de 1185 plu regis ankoraŭ 9 jarojn. Neprofeta sonĝo estas io malkongrua al la poetiko Mezepoka.

    Tute male, la sonĝo tre konvenas al la cirkonstancoj de la morto, post operacio, de Svętoslavo Jaroslavido, kiun sekvis fuĝo de liaj filoj al «la urbo Tamatarkano», morto de la unuj, transmara mallibero de la alia, internaj militoj kun partopreno de la kipĉakoj, «venĝo Ŝarokana» pro la venko fare de Svętoslavo ktp.

    Efekta cirkonstanco, kiu probable determinis la elekton de la Bojana praverko estkiel modelon de PMI estis la suneklipso okazinta je 1079-07-01, 16h08 laŭ la Kieva tempo, do, unu monaton antaŭ la mortigo de Romano (2 aŭg. 1079), komence de lia militiro por venĝi siajn fratojn. Tial oni rajtas konjekti, ke en la nova verko, en PMI, Igoro anstataŭas Romanon.

    2.8. La tradukprincipoj

    La eldono de 1800 forte influis la rusan literaturan tradicion. Ne ĉiuj konjektoj de la unuaj editoroj estas senriproĉaj, tamen eĉ iliaj eraroj iĝis fakto de la rusa kulturo. Tial la tradukinto sekvis la tradician interpreton de la verko ĉiam, kiam ĝi estas iel defendebla.

    3. La notoj

    La titolo sendube venas el la manuskripto. Al Parolo en diversaj nacilingvoj respondas

    • A Tale, The Lay of Igor's Host [Song];
    • F Dit, Geste
    • G Lied
    • P Powieść.
    Kiel Saga en la islanda literaturo, en la malnovrusa tradicio Слово estis rilatigebla al diversĝenraj verkoj: diskurso (la Parolo pri la leĝo kaj pri la graco de metropolito Ilariono; la multaj Paroloj de Cirilo de Turovo); poemo; aŭ oratoraĵo. — La vorto полкъ egale bone povis signifi militiro, batalo, trupo, kaj ĉi tie malfacilas disigi tiujn signifojn.

    1. La enkonduko

    1. Ĉu ne konvenus: Puŝkin kaj iuj modernaj aŭtoritatuloj opinias, ke ли (=ĉu) en la unua frazo ne esprimas demandon; sekve ili proponas: Ne konvenus, ke ni, fratoj, komencu en malnova maniero… Tia interpreto sekvas el la romantikismaj ideoj: «La poetoj ĉiam malŝatis riproĉon pri imitemo, kaj la nekonata aŭtoro de la Parolo ne preterlasis la okazon deklari en la komenco de sia poemo, ke li kantos en maniero nova» [Puŝkin]. Kp 1.7. — Malfacilas klarigi la daŭran paseon (imperfekton) de бяшеть (en la traduko -us, sed pli laŭvorte: ĉu ne estadis bone al ni, fratoj, komenci…); tamen kp v. 16.14, kie tiu formo ankaŭ ŝajnas havi sencon de la us-modo.

    4. Igoro Svętoslavido (1151–1202, baptita Georgo): princo de Novgorodo la Sjevera (1151–98), poste de Ĉernigovo (1198–1202). Naskite je 3 apr., je la tempo de la ekspedicio li aĝis 34 jarojn.

    7. sed [ne] laŭ: ĝuste per tiu verso Puŝkin argumentis, ke ie estas malkoheraĵo: komencu en malnova maniero (2) … kaj ne laŭ la koncepto Bojana. Same kiel A. Nikitin [Nik84] mi opinias, ke la eraro estas en v. 7, ke la tiea «ne» estas aldonita de kopiisto. En la malnovrusa lingvo la konjunkcio а enkondukis aldonon, proksimume kiel «kaj krome» aŭ «dum», speciale kiam tian aldonon ne implicis la antaŭa frazparto, sed temis pri afero nova, ofte neatendita kaj sekve kontrastigata. Tian ĝeneralan sencon la konjunkcio a plu havas en la pola kaj en la ĉeĥa, dum en la rusaj uzoj pli malfruaj ĝia kontrastiga nuanco plifortiĝis kaj forpuŝis ĉiujn ceterajn. Tial la kopiisto estis kvazaŭ devigita enŝovi negadon; simile, esperanta redaktoro nepre korektus la frazon: «tiel sed ĉi tiel» al «ne tiel sed ĉi tiel» aŭ al «tiel sed ne ĉi tiel». Simila miskompreno okazis pri la lasta frazo de PMI (vd kom. 20.23–24). Resume, tia korekto en v. 7 rezultigas:

    pri la faroj de la nuna tempo, sed laŭ la koncepto Bojana,
    — tre konforme al la mezepoka pensmaniero: verki pri aferoj modernaj laŭ aŭtoritataj modeloj. — Bojano: vd ĉi-supre (II.7).

    8. majstro: originale вѣщiй, etimologie sperta, scianta; ĝi povis signifi ne nur profeta, scianta la destinon, sorĉa — kiuj signifoj konserviĝis en la novrusa (kaj kiujn donas Poemo: «Bojano la profeta»), sed ankaŭ lerta, majstra (L peritus).

    10–12. disfluadis li pense sur la arbo: laŭ D. S. Liĥaĉov, rutina esprimaĵo; ĝi proverbiĝis en la novrusa kun iom ironia senco. Oni provis rilatigi tiun arbon kun la skandinava Yggdrasil, [Igdrasil] — fraksenego, prezentanta la kosmon. Ĝiaj branĉoj penetras la supran mondon, kie nestas aglo posedanta la saĝon; ĝia trunko estas nia, meza mondo, kaj la malsupran, subteran mondon okupas la drako Nidhögg. Tiun malsupran mondon simbolas lupo. Sur la trunko de la frakseno, diskonigante la novaĵojn, senĉese kuradas la sciuro Ratatoskr. Nu, se el la vorto мыслiю (t.e. pense) forigi unu literon (л), ĝi ŝanĝiĝos en мысiю, kiu en kelkaj rusaj dialektoj povus signifi sciure. Similan arbon oni trovas ankaŭ en la mitologio tjurka (en la Siberia ŝamanismo), kie tamen anstataŭ la frakseno figuras betulo. Kp 2.19.

    11. lupo brunagriza: en la folkloro oni havas jen griza lupo (серый волк), jen brunagriza lupo (бурый волк, босый волк — kp 17.23). Ĉi tie la originalo donas la unuan, tamen ni preferis la duan por ekvilibrigi la kolorepitetojn (kp la rusajn «сѣрымъ» — «шизымъ»).

    13. li diris: la originalan речь eblas ĝustigi dumaniere:

    рєчь → рѣчь
    (propre, «parolo»; sed ankaŭ kaŭzo, afero ktp); la korekto kiun ni preferis
    рєчь → рєчє
    (t.e. li diris); tio donus la tradukon
    «Ĉar memoris li, li diris, la batalojn de l' unua tempo»
    La eraro povis estiĝi el mallonga skribo «рєч», miskomprenita de la unuaj editoroj.

    de l' unua tempo de l' kverelo: t.e. de la epoko de Vladimiro I kaj de la avoj de la protagonistoj. Kp v. 2.21.

    14. la falkoj simbolas la fingrojn de Bojano, la cignoj estas la kordoj de lia mizikilo. La alegorion tuj eksplikos vv. 21–25.

    15. kiu estis atingita: La frazo estas ne tute klara. Plej ofte oni interpretas ĝin en la senco de

    la unua atingito unue kantis gloron —
    ĉu al la malnova Jaroslavo,
    ĉu al la kuraĝa Mstislavo …

    16. la malnova Jaroslavo: la Kieva ĉefprinco Jaroslavo la Saĝa († 1054), filo de s-ta Vladimiro (vd 1.27) kaj prapraavo de Igoro; ĉi tie li estas nomita malnova kontraste al pluraj postaj princoj samnomaj (ekz-e, 13.28).

    17. la brava Mstislavo: la fama princo de Ĉernigovo kaj Tamatarkano († 1036), frato de Jaroslavo la Saĝa.

    18. Rededo: laŭ la Komenca Kroniko, sub la jaro 6530ª (t.e. 1022 p.K.),

    Tiutempe Mstislavo, estinta en Tamatarkano, iris kontraŭ kasogoj. Aŭdinte pri tio, la kasoga princo Rededo eliris renkonten, kaj kiam la du trupoj staris unu kontraŭ la alia, Rededo diris al Mstislavo: «Kial ni pereigu niajn homojn? Ni du duelu, kaj se vi venkos, vi prenos mian havon, kaj mian edzinon, kaj miajn infanojn, kaj mian teron; se mi venkos, mi prenos ĉion vian». Kaj diris Mstislavo: «Estu tiel». Kaj diris Rededo al Mstislavo: «Ne per armiloj ni duelu sed ni luktu». Kaj ili ekluktis, kaj longe luktis, kaj laciĝis Mstislavo; ĉar granda kaj forta estis Rededo. Kaj diris Mstislavo: «Ho s-ta Dipatrino, helpu min. Ĉar se mi venkos, mi konstruigos kirkon je via nomo». Kaj dirinte tion li ĵetis Rededon kontraŭ la tero kaj elingiginte sian ponardon, pikmortigis Rededon. Kaj li iris en lian landon kaj prenis lian tutan havon, kaj lian edzinon, kaj liajn infanojn, kaj submetis la kasogojn al tributo. Kaj reveninte Tamatarkanon li fondis la kirkon de S-ta Dipatrino, kaj konstruigis ĝin, kiu ĝis nun staras en Tamatarkano.

    Kasogoj estas Nord-Kaŭkaza tribo, probable la ĉerkesoj. Por la nomo Rededo (ruse Редéдя), oni proponis etimologiojn är (viro) + dädä (patro); aliaj fakuloj rilatigas ĝin al la hungara familinomo Erdődi.

    19. la bela Romano Svętoslavido: princo Tamatarkana († 1097). En lian domajnon fuĝis, unu post alia, ĉiuj ribelantoj de la jaroj 1070-aj, menciotaj en PMI: en 1077, post la 7-taga regado en Ĉernigovo, Boriso; sekvajare tie trovis azilon Olgo Svętoslavido, frato de Romano kaj avo de Igoro (vd kom. 7.20), ankaŭ fuĝinta el Ĉernigovo. En 1087 en Tamatarkano estis preparata ekspedicio kontraŭ Vsevolodo Jaroslavido, finiĝinta per la batalo ĉe la Neĵatina Kampo, dum kiu pereis ĉefprinco Izęslavo kaj Boriso. Venĝante la malvenkon de sia frato, Romano je la sekva jaro alianciĝis kun la kipĉakoj, iris ĝis Sulao, sed la nova ĉefprinco Vsevolodo, la rusan oron verŝinte (11.23) aĉetis pacon, la kipĉakoj iris reen kaj mortigis Romanon. La kroniko finas tiun epizodon per la vortoj:

    И суть кости єго и досєлѣ тамо лєжачє,
    сына Свѧтославля, вънука Ярославля

    (Kaj ostoj liaj ĝis nun tie estas kuŝantaj,
    de l' filo de Svętoslavo, de la nepo de Jaroslavo)

    la tono de tiu konkludo, tute nekutima por la kronikoj de la 11ª jc, igis onin [Rib72] supozi tie citaĵon el kanto de kompania skaldo, eble de Bojano, kiu ja dediĉis sian verkon al Romano.

    24. tiuj meme gloron sonoris … verdire, en la originalo estas virgenra ili, kiu do devus referenci ne kordojn sed fingrojn (ĉu kopiista eraro?). — Tiu verso prezentas evidentan licencon (kaj originale, kaj tradukite): oni sendube rajtas diri, ke la kordoj sonoris, sed sonori gloron (t.e. kanti gloron) estas ne tute gramatika. Propre рокот estas densa kaj profunda bruo, tiu de torento, bolanta akvo, mara ondo, lavango, maproksima tondro aŭ kanonado.

    26. de la malnova Vladimiro: de Vladimiro I la Sankta († 1015), kristaniginto de la Kieva Regno (Valdamar konung de la Sagao pri Olavo Trüggviido [Kringla]). La promeson komenci la rakonton ekde Vladimiro la aŭtoro ne plenumas, tial iuj [Rib71] opinias, ke temas pri Vladimiro Monomaĥo (kom. 7.11).

    27. bridinte la menson: la preciza signifo de la originala истягну ne estas klara. Eble tiu vorto estas samradika kun сътягнути t.e. zoni, kunligi, bridi.

    2. La suneklipso

    1–2. Temas pri reala suneklipso okazinta je 1185-05-01, je 3h25 (laŭ la Kieva tempo), dum la oka tago de la ekspedicio. Suneklipson oni rigardis malfeliĉa aŭguro.

    Multaj fakuloj akceptas la hipotezon ke la fragmento 2.17–3.25 (kies amplekso proksimume egalas du manskribitajn paĝojn) devas antaŭi la epizodon pri la suneklipso (do, la fragmento estas movenda antaŭ 2.1). Kroman argumenton favore al tiu pli logika prezento liveras la Transdoneado, en kiu post la teksto de 1.29–30 sekvas alparolo al alaŭdo (en PMI, al la najtingalo Bojano) kaj priskribo de preparoj al la militiro.

    5–6. morto … mallibero: dilemo neniel aktualis antaŭ la komenco de la militiro. Tute male, la malprudenta atako kontraŭ la kipĉakoj, en kiu pereis la Sjeveriaj trupoj, grave endanĝerigis la Rusujajn urbojn. Probable tiu parolado estas enkompilita el alia verko — se ne konsideri la konjekton, ke la sorto punos Igoron ĝuste per tio, kion li pleje volis eviti: «la mallibero de kaptito».

    12. rompi lancon: kliŝo por batali.

    14. forlasos la vivon: la verbo хощу uzeblis por formi futuron, ekz-e

    сє ужє хочємъ помєрєти ѿ глада, а ѿ кнѧzя помочи нѣту» [Laŭr. Kron.].
    Tamen la koncernan pecon oni ial kutimas traduki laŭvorte: «kun vi, Rusoj, mi volas aŭ restigi la kapon…» [Poemo].

    15. per la kasko trinki el rivero: poezia kliŝo por «venkopreni la riverbordojn» (ofte en la kronikoj, same kiel «trinkigi la ĉevalojn el…»).

    18. la pensa arbo sendube estas tiu de 1.10. Ne maleblas traduko per la pensa ligno, kio estus aludo pri la muzikilo de Bojano (kp la praanglajn gleo-beam, gamen-wudu, t.e. «gajligno»). Tamen ĉe la skaldoj oni trovas «kantoarbon, kovritan je glorfoliaro».

    20. ĉirkaŭ: ĉi tiu traduko baziĝas sur la lego обáполы → ĉirkaŭ — la vorto registrita en rusaj dialektoj (V. Dahl) kaj en kronika raporto pri la eventoj de 1181:

    «нє смєяста дати полку Давидови … и стояша мєжи собою нєдєлю обапол (ambaŭ-borde) Дрьюти» [Rib71, pĝ 154; стб. 620–621];
    sekve, ni vidas tie daŭrigon de 1.6: la nuna tempo = ĉi-tempo [Kar89]. Pli tradicia traduko estus «kunplektante ambaŭ duonojn de la ĉi-tempa gloro», surbaze de оба полы = ambaŭ duonojn (t.e. la estinton kaj la estonton [Poemo]). — Cetere, en la malnovrusa lingvo tia gloro povis signifi panegiro, kaj krome, ĝi estas samradika kaj similsona kun la parolo (слава — слово; kp la titolon de la verko).

    21. la vojo Trojana: estas diversaj interpretoj de ĉi tiuj vortoj:

    (a) Trojano = praslava dio, parenca al la prairana Traetaono (kp III.15.1); tian Trojanon mencias apokrifo de 12 jc La iro de la Dipatrino en la Inferon:

    Kaj diris la ĉefanĝelo:

    — Ĉi tiuj estas kiuj ne kredis en la Patron kaj la Filon kaj la S-tan Spiriton, sed forgesis Dion kaj kultis la kreitaĵon kiun Dio kreis por nia servo, tial ili ĉion nomis dioj: la sunon kaj la lunon, la teron kaj la akvon, kaj la bestojn, kaj la moviĝantaĵojn … Trojanon, Ĥorson, Veleson, Perunon ili faris dioj ‹трояна хръса вєлєса пєруна на б~ы ѡбратиша›.

    (b) Trojano = la Romia imperiestro Trajano, kaj temas pri la monumento Tropaeum Traiani; la «lando Trojana» estus Besarabio, kies loknomoj konservas la memoron pri la imperiestro.

    (c) povus temi pri la lando Troja, reminiscenco pri la Troja milito.

    (ĉ) en Ukrajnio estas kolosa Trojana remparo (Троянов вал) el la prahistoria epoko.

    23. ties nepo: el la originalo ne estas klare, pri kies nepo temas. En la Unua Eldono post того (ties) staras enkrampigite: «(Олга)», t.e. de Olgo (en la malnovrusa formo); simile en la carina kopio: «(Ольга)»; laŭ tiu gloso temas pri Igoro, nepo de Olgo (laŭ la originala titolo). Laŭ atesto de N.M. Karamzin tia klarigo en la manuskripto ne estis; sed estas strange, ke la editoroj uzis formon malnovrusan anstataŭ la novrusan (Олега), kaj ne uzis sian ordinaran manieron fari notojn. — Aliaj konjektoj: la aŭtoro de PMI estas nepo de Bojano; aŭ Bojano estas nepo de Veleso (kp 3.1). En la du lastaj interpretoj la dativo iĝas agantnomo, tial ili implicas alian tradukon:

    Kantata estus kanto al Igoro de ties nepo …

    3. Vsevolodo alvenas el Kursko

    1. Velesa nepo: la praslava Veleso (Велéсъ, Волосъ; vd kom. 2.23) estis dio de riĉo, bonstato, protektanto de la brutaro. La vorto nepo povas ĝeneralsence signifi posteulo, praido.

    2. Sula-rivero: Сулá, maldekstra alfluanto de Dnepro, limrivero disiganta la Rusan landon disde la Kipĉaka stepo.

    3. sonoras la gloro en Kievo: Kievo neniel partoprenis la aranĝojn pri la Igora militiro, do, vv. 28–29 estas citaĵo el verko Bojana aŭ aludo pri la triumfa reveno de la militestroj de Svętoslavo (kom. 10.4) el ilia ekspedicio kontraŭ la kipĉakoj (ili revenis je la Pasko, 1185-04-21; Igoro eliris je la tago de sia patrono s-ta Georgo, 1185-04-23).

    4. Novgorodo: ĉi tie temas pri Novgorodo la Sjevera, ĉe Desno-rivero; ĉefurbo de la samnoma princujo. La adjektivo ŝuldiĝas al tio, ke ĝi situis en la lando de la sjeveroj (unu el la orient-slavaj triboj).

    5. Putivlo: urbo en kiu rezidis Vladimiro (1170–1208), la plej aĝa filo de Igoro.

    6. Vsevolodo: frato de Igoro, princo Kurska kaj Trubĉevska († 1196; en 1185 li aĝis proksimume 25 jarojn).

    7. batalema uro: Vsevolodo havas du epitetojn: буй туръ (la furioza, batalema uro) kaj яръ туръ (la arda uro). La sovaĝaj prabovoj, uroj, malaperis en Bjelarusio komence de la 17ª jc.

    23–24. honoro (честь) implicas materialan honorarion, signon de iaj feŭdaj rilatoj; gloro (слава) estas pure spirita kaj tial, en la feŭda valorhierarkio, pli nobla. — La finaĵo ѣ en la vorto славѣ estas trajto de la Novdoroda dialekto de kopiisto.

    4. Minacplena nokto

    1. Igor-princo: Ni riskas konservi la nun nekutiman vortordon de la originalo, kiu cetere estas analogia al Sula-rivero, Carolus rex, Ĉingis-ĥano ktp. — sin levi en la oran piedingon: Ĉi tiu parolmaniero estis rezervita por la princoj; la kompananoj simple «ekrajdis» aŭ «enseliĝiis» (ekz-e 2.7).

    2. libera stepo: Ruse чисто поле (la pura, glata stepo), esprimaĵo esence simila al «libera maro».

    3. baras: En la originalo, meze de verboj aoristaj (levis, rajdis; vekis, estigis) tiu verbo estas imperfekta. La tensoŝanĝo unue, emfazas la verbon, kaj due, forigas ĝin el la sinsekvo de la eventoj: unu el la plej mallongaj epizodoj de la ekspedicio, la suneklipso, estas prezentita kiel fono de la tuta entrepreno.

    4. la nokto: Oni rajtas heziti, ĉu temas pri diurnoparto, ĉu pri metaforo por mallumo. — per teruro: ni sekvas la slavonan signifon de гроза (= Gr φρίκη), kiun konservis, ekz-e, la pola groza; aliaj tradukistoj komprenas ĝin laŭ la moderna senco meteologia:

    • kaj la nokto, per fulmotondro ĝemante, ekvekis la birdaron [Poemo];
    • nokto ĝemis // en pluveg' kaj fulmotondro, // birdojn en la step' vekante [Eposo].

    Se oni akceptas la teorion pri konfuzitaj folioj (pĝ 3), tiam la tuta epizodo 4-a temas ne pri misvetera nokto, sed pri la suneklipso (2.1–16, poste 4.1–6.39):

    Tiam rigardis Igoro la helan sunon kaj vidis
    siajn homojn ĉiujn de ĝi kovritaj per mallumo.
    Kaj diris li al sia kompanio: …
    Tiam sin levis Igor-princo en la oran piedingon
    kaj rajdis sur la libera stepo.

    La suno lian vojon per mallumo baras;
    la nokto al li ĝemante per teruro la birdaron vekis;
    siblo besta estiĝis,
    Divo ekscitiĝis, …

    6. Divo: Ĉi tiun enigman vorton ni lasas netradukita. Pri ĝi ekzistas abunda literaturo kaj multe da hipotezoj.

    (a) Plej ofte oni supozas, ke temas pri mita demono, ia drako [Eposo] aŭ grifo (gryphus) kaj rilatigas Divon al la mezpersa div, dev (el avesta daeva, sanskr. deva, dio), do, al la arja vorto, kiu en la islama epoko iĝis nomo de malicaj demonoj. En la malnovrusa literaturo la vorto дивъ ankoraŭfoje aperas (kun la signifo demono) en la apokrifa «Libro de misteroj de Enoĥ»: «Азъ ислѣдовахъ и написахъ тутєнъ громныи и дивъ молниинъ».

    (b) Ĉe la kontraŭa poluso estas la hipotezo [Ŝer90] ke temas pri banala upupo (sudslave dib, deb, dijeb), kiu en la orienta folkloro ofte havas la rolon de heroldo, de post ĝia apero kun tiu funkcio en Korano, ĉap. 27 (An-Naml, «La formikoj»):

    18. De Salomono estis tie kunigitaj la armeoj de la Ĝinnoj kaj de la homoj kaj de la birdoj kaj ili estis ordigitaj en trupojn (…)

    kaj tiam upupo, Hud-Hud, alportas sciigon pri Ŝeba; Salomono skribas repondon kaj resendas ĝin per tiu sama upupo); el tio sekvis islamlandaj legendoj pri la «Militiro de la birdoj».

    — ekscitiĝis: En la originalo estas neklara зби, kiun iuj korektas, aldonante mediale-refleksivan -ся (ni sekvis tiun malnovan tradicion), dum aliaj opinias ĝin marĝennoto зри (t.e. vidu; en la skribmaniero de 16ª jc б kaj р estis tre similaj), kaj tute ĝin forigas. — Resume, eblas pli simpla traduko de vv. 6–7, kiu cetere bone harmonias kun la ĉirkaŭa teksto:

    upupo vokas sur arbopinto, ordonas ke aŭdu …
    Vidu ankaŭ la malklaran lokon ĉe 11.40.

    (c) Sendepende je filologiaj konsideroj, el la situacia kunteksto oni [Kar89] konjektis, ke divo estas militista emblemo, fiksita sur древо, kiu lasta sekve el arbo iĝas stangopinto:

    insigno leviĝis, vokas (de) sur la stangopinto …
    (kp 6.20: «la standardoj heroldas»; 15.46: «la lancoj kantas!»).

    11. Sudak⋅o: MR Сурожь (Suroĵ), Gr Σουγδαία; la araboj nomis tiun urbon Sudaq, nun la urbeto Sudak en Krimeo, je 57 km de Teodozio.

    12. Ĥerson⋅o, MR Кърсунь (Korsun): Ĥersono la Taŭrida, nun ene de Sebastopolo. En 989 ĝin venkoprenis s-ta Vladimiro kaj dum kelka tempo la urbo dependis je la Kieva Regno.

    13. Tamatarkan⋅o: En la 12-a jc, fortranĉite disde la Kieva Regno per la kipĉakaj hordoj, tiu urbo perdis ĉian rilaton al la Kieva Regno kaj estis forgesita de la kronikistoj. Ĝia mencio en PMI estas la lasta en la malnovrusa literaturo. — idolo: …

    14. nepretaj vojoj: Ĉu temas pri nebatitaj vojoj? Ĉu reminiscenco pri «en la dezerto pretigu la vojon…»? En Poemo kaj Eposo estas tradukite per «netrairitaj vojoj».

    16–17. kriĉas … la ĉaroj: Supozeble la kipĉakoj ne ŝmiris siajn veturilojn, do ties grincado estis aŭdebla malproksime en la stepo, iom simile al la bleko de la norda cigno [Liĥaĉov].

    — ekscititaj: ĝenerale akceptita estas la korekto роспущени → pоспужени.

    19. La verbo пасти (la prononco: [pasti'], la nuna ĉefsignifo: paŝti) povis havi la kromsencojn zorgi, gardi, observi, gvati; la genitivo бѣды (t.e. de malfeliĉo) okaze povus havi la signifon partitive-objektan; tial la verso allasas du malajn interpretojn:

    Ja lian malfeliĉon jam paŝtas (= gvatas) la birdaro
    t.e. la birdoj gvatas lian malfeliĉon, atendante la batalkampan predon; aŭ male, konforme al nia traduko,
    Ja disde malfeliĉo lin jam paŝtas (= avertas) la birdaro.

    la kverkoj: la originalan подобiю oni ĝenerale korektas al по дубiю (praruse estus «по доубию», дубиє = kverkaro). Konjektante iom pli seriozan difekton en la teksto oni povus korekti laŭ Transdoneado: подъ облакы (sub la nuboj).

    20. timindaĵon: ne maleblas, ke temas pri banala fulmotondro. — aŭguras: la originala въсрожати aŭ въсрожити ne estas registrita en la malnovrusaj tekstoj. En iu Brjanska dialekto oni trovis всражить = taŭzi. Ni akceptis la konjekton, ke la unuaj editoroj (aŭ kopiisto) mislegis omegan kiel съ (la malnovrusaj skribistoj ofte enŝovadis ѡ anstataŭ o, proksimume kiel la okcidentaj skribistoj Mezepokaj laŭplaĉe interŝanĝis i kaj y); do, въсрожать → вѡрожать = ворожать (t.e. aŭguras, sorĉas). — Cetere atentindas, ke la ravinoj kaj la lupoj estas menciitaj en 3.17 kaj 3.21.

    23. Ho Rusa lando! jam foras vi malantaŭ la monteto: Tia limmonteto, de trans kiu oni ne plu vidas la Rusan landon estas ofte menciata en la Kieva Kroniko; probable, ĝi situis ĉe la kutima vojo en la stepon. — La vorto шеломянь, ĉi tie tradukita per monteto, propre signifis oblonga altaĵo, akvodislimo; montetĉeno [Rib71, pĝ 54].

    5. Venko super la kipĉakoj

    12–13. Estas nomitaj partoj de flago, kio en la poezia lingvaĵo ekvivalentas al la tuto (t.e. al flago): skarlata stango (flagstango, стяг); blanka standardo (la flagtuko, хоругвь; poste tiu vorto ŝanĝis sian signifon al tiu de preĝeja standardo); kvasto (eble ĉevalvosto) estis fiksita ĉe la supra ekstremo de la flagstango, sub la pintingo; arĝenta pintingo (originale стружiе, en la posta lingvo острожие; ĝi ofte havis la formon de lanca pintingo).

    15. idaro de la Olga nesto: Ĉiuj princoj, partoprenintaj la militiron, estis nepoj (Igoro, Vsevolodo), aŭ pranepoj (Vladimiro Igorido; Svętoslavo Olgido) de la princo Ĉernigova kaj Tamatarkana Olgo Svętoslavido († 1115; vd kom. 7.20).

    17. Ne naskiĝis ĝi: la originalo donas virgengan li (небылонъ) anstataŭ la neŭtran ĝi. Ĉu la aŭtoro ne sufiĉe atente adaptis Bojanan verson, temintan pri unu prodo?

    19. aglo: en la originalo ĉasfalko (science Falko rusticolus); ruse ĝia nomo estas simpla vorto, senrilata al la radiko de falko. La tri birdoj pensigas pri tri specoj de rilatoj:

    • de la egalranga princo (alia «falko»);
    • de la ĉefprinco (pli forta «falko», ĉasfalko — en la traduko ŝanĝita je «aglo»);
    • de fremdulo ĥano («korvo» — tio estas indikite malimplice).

    21. Gza: Kipĉaka ĥano; en la fontoj lia nomo havas ankaŭ la formojn Коза, Къза, Гза, Гзя, Гзакъ. — grizalupe: la lupo estis populara tjurka totemo.

    22. Konĉako: Kipĉaka ĥano, filo de Otrako Ŝarukanido (Ŝarukanidze, laŭ la kartvela kroniko, kp 11.45), unu el la plej eminentaj ŝtatistoj en la Kipĉaka lando. Li arigis ĉirkaŭ si plurajn hordojn, estris Donecan Union, kondukis tre prudentan politikon rilate al la Kieva Regno, strebante plifirmigi la bonajn rilatojn kun Ĉernigovio, la domajno de Olgidoj, la tradiciaj aliancanoj de lia klano. Eĉ post la kompleta venko super Igoro, Konĉako ne profitis la okazon prirabi lian sendefendan domajnon, sed atakis la Perejaslavlan princujon (13.1–2); Gza sola iris en la terojn ĉe Sejmo. Konĉako edzigis Vladimiron Igoridon al sia filino. Ebla etimo de la nomo estas qon-ĉak aŭ kön-ĉak (leda pantalono). — spuron faras: Konĉako indikas al Gza la vojon (lia kavalerio lasas spuron en la stepo). La du ĥanoj «kuras» renkonte al Igoro.

    6. La sabata batalo

    4. kvar sunoj: Temas pri la 4 princoj: La fratoj Igoro kaj Vsevolodo; la filo de Igoro, princo Vladimiro; kaj la nevo de la fratoj, princo Svętoslavo.

    11. la rivero Kajalo: Estas diversaj opinioj pri tiu nomo. Iuj vidas tie tjurkan vorton qajaly (rokoza), kaj konjektas, ke temas pri la rivero Makatiĥa, alfuanto de la rivero Golaja Dolina, alfulanto de Suĥoj Torec [Get76]; aliaj opinias, ke Kajalo estas ne reala rivero, sed ia folklora Bedaŭrorivero (de MR каяти — riproĉi; venĝi; bedaŭri, funebri).

    14. Stribogo estis malnovrusa pagana dio, kies funkcioj probable koncernis la veteron; oni rilatigas lin al la irana Sribaga.

    20. La standardoj heroldas: Eblas malpli tradicia sed pli simpla traduko: La standardoj flirtas, aŭ, pli precize, staras orte, en formo de gamo, Γ; do, gamas. La slavona nomo de Г, глаголь, estas rutine uzata por indiki la ortan formon (kp la PIVajn L-fero, L-anteno); tamen la ĉefa signifo de la verba formo глаголютъ sendube estas parolas (slavona vorto noblastila). Cetere, Transdoneado subtenas nian interpreton: tie la standardoj blekegas (стязи ревутъ).

    22. Rusaj rotoj retiriĝis: Kutime oni korektas отступишя (probable skribita ѿступишя) al ѡступишя, kio donas Rusajn rotojn encirkligis. Ni tiun korekton ne akceptis, ĉar laŭ la kroniko kaj el 8.14–15 ŝajnas, ke almenaŭ parto de la rusaj trupoj efektive retiriĝis.

    28. glavoj Karolidaj: Estas pli ol 10 teorioj pri la signifo kaj deveno de харалугъ, харалужьнъ, kiuj estas registritaj nur en PMI kaj en verkoj je ĝi dependaj. Ni akceptis tiun, kiu devenigas la vorton el la malnovgermanaj Karling, Charling kaj (konjektata) Charolung. Tiutempe «francia» estis sinonima kun «ŝtala» (kiel post ducent jaroj «damaska» iĝis nomo de klinga ŝtalo); kaj el la glavoj, trovitaj dum esplorfosado de la malnovrusaj sepultoj, ĉiuj glavoj de 9–10 jc estas Karolidaj (kun koncerna markaĵo), unu glavo de 12 aŭ 13 jc estas Kapetida [Menges]. Kp 6.33. — Inter aliaj etimologioj oni indikis sanskr. khára (malmola, akra) kaj langh (frapi, brili), el kio sekvas kharalanghyana (akre-brila) [MB84].

    33. kaskoj Kaŭkazaj: faritaj de аварє, latine avares — restaĵoj de tiu popolo plu ekzistas en Dagestano, kiu en la Mezepoko estis fama centro de armilproduktado. Oni rimarkigas kontrastigon de la glavoj Karolidaj kontraŭ la kaskoj Kaŭkazaj. La dishakado en splitojn klariĝas per tio, ke la kaskoj de la nomadoj estis faritaj el lignaj pecoj, kunigitaj per ledo kaj fera tegaĵo.

    35–36. Ĉi tiuj versoj probable estas difektitaj. En nia traduko кая kaj раны estas traktataj kiel genitivo ununombra de resp. къй (kiu) kaj рана (normale vundo, sed en la ĉeĥa ankaŭ bato); tia genitivo povus esprimi kaŭzon, kiel en Esperanto. Alian oftan interpreton de vv. 35–39 donas Poemo: «Ĉu timigos vundo, fratoj, tiun, kiu forgesis ĉiun honoron kaj vivon, sian urbon Ĉernigov, kaj la oran patran tronon, kaj la kutimajn ĉarmojn de sia kara amatino, la bela Glebovna!».

    38. Glebidino: Probable Olga, filino de princo Glebo Georgido, fratino de Vladimiro de Perejaslavlo, la edzino de Vsevolodo la Arda Uro.

    7. Ekskurso pri la militoj de Olgo

    1. epokoj Trojanaj: Pri Trojano vd 2.22. La vorto вѣкъ (novruse, jarcento) estis ne tute preciza; en tradukoj el la mezgreka ĝi respondis al αἰών.

    2. Olgo Svętoslavido († 1115): Nepo de Jaroslavo la Saĝa, avo de Igoro kaj Vsevolodo, prapatro de la Olgidoj (vd la Historian Skizon).

    8. Jaroslava filo Vsevolodo: En la originalo estas sensenca kombino de du posedaj adjektivoj Jaroslava filo Vsevoloda; ni akceptas la korekton de la dua al Vsevolodo (Всєволодъ); do, temas pri onklo de Olgo (vd kom. 7.2 ĉi-supre), la patro de Vladimiro Monomaĥo.

    9. Vladimiro Vsevolodido (1053–1125): konata sub la alnomo Monomaĥo (laŭ lia avo, Bizancia imperiestro Konstanteno Monomaĥo), li estis princo Ĉernigova kaj ekde 1113, la ĉefprinco Kieva.

    10. ĉiumatene la orelojn ŝtopis: En ĉiu komentaro oni povas legi, ke tie estas kalemburo: Vladimiro ŝtopis siajn orelojn (ja ĵus estis dirite pri la sonoro de lia forrajdo) kaj rigligis la urbopordegojn, kies ŝloskrampoj estis nomataj oreloj; bedaŭrinde, mankas konvinka klarigo, kial li faris tion ĉiumatene.

    11. Boriso Vęĉeslavido: Nepo de Jaroslavo la Saĝa, aliancano de Olgo Suferslavido; pereis aŭtune de 1078 ĉe la Neĵatina Kampo (vd la Historian Skizon), aĝante 24 jarojn. — juĝo: eblaj interpretoj estas «la Dia juĝo» aŭ «konvikto». Ĉiel ajn, la probabla senco estas, ke lin «glor[am]o kondukis al malgloro».

    12. Kanino: Probable temas pri rivero, kiu fluis apud Ĉernigovo, kie pereis princo Boriso. Tiu rivernomo estas menciita en la kroniko.

    — verda mantelo: la batalkampa herbo, kiu iĝis morta vestaĵo.

    13. Pro ofendo de Olgo: Probabla senco povus esti, ke Boriso batalis pro la afero de aliulo (de sia kuzo). Kp 9.3.

    14. bravan kaj junan princon: T.e. Borison. Verdire, gramatike la originalaj vortoj egale akordas kun ajna el la du nomoj (Olgo, Boriso).

    15. de tiu sama Kajalo: Fakte devus esti Kanino (kom 7.12). Eble tie estas eraro de kopiisto, eble en la tekston enŝteliĝis noto de leganto, kiu ne komprenis, pri kiu batalo temas.

    — Svętopolko: Laŭ la kronikoj, tiu Izęslavido en la koncerna tempo estis en Novgorodo; Izęslavon akompanis alia filo, Jaropolko, kaj la kroniko speciale mencias ties afliktegon

    — Per forlulis ni akceptas la korekton повєлѣя → полєлѣя; alia konjekto: «повєлѣ яти», t.e. ordonis preni.

    18. Olgo Suferslavido: Tiu alnomo estas konata nur el PMI, sed ĝi iĝis ĝenerale akceptita en la rusa historiografio (oni ja vere bezonas iel distingi inter la multnombraj princoj samnomaj; eble ĝi aperis kiel gloso de iu antikva leganto). Oni povus konsideri aliajn tradukojn de tiu alnomo, ekz-e Ĉagrenslavido. Eblas du interpretoj:

    • temas pri la suferoj de Olgo mem — ja similan alnomon kun tiu senco en la kronikoj ricevas Rogneda, post ke la juna s-ta Vladimiro ŝin seksperfortis kaj mortigis ŝian patron: «oni nomis ŝin Suferslava» (t.e. fama pro siaj malfeliĉoj, originale нарєкоша єй имѧ Горислава) — Laŭr. Kron., pĝ 285. Menciindas, ke tiu rakonto pri la pramalnovaj eventoj estis registrita retrospektive, en 1128; Olgo estis pranepo de Rogneda (cetere, kiel ĉiuj Jaroslavidoj), kio povus klarigi la sufikson [Rob78];
    • aŭ, laŭ la opinio de la plimulto de la modernuloj, temas pri la suferoj al kiuj li submetis la Kievan Regnon per sia alianco kun la kipĉakoj. Cetere, la unuan radikon en tiu alnomo oni povus devenigi ne nur el гóре (malfeliĉo, doloro), sed ankaŭ el горé (supre) aŭ гори (brulu), kiun lastan iuj rilatigas al la kulto de sundio.

    20. la vivo: La ĉefsignifo de жизнь estas vivo, sed ĝiaj kromsignifoj estas havo (14.30) kaj prisemita kampo [Rib71, pĝ 54].

    — la Daĵboga nepo: probable, mitologia alegorio de la Rusa lando. Daĵbog (Даждьбог, Дажьбог) estis orientslava sundio, kies nomo analizeblas kiel donu + dio aŭ (malpli evidente) en daĵ oni vidas paralelaĵon al la gota dags (kaj esperanta tago), litova daga (varmego), prusa dagis (somero). Kp 9.3. — Tiu peco havas paralelaĵon en la posta malnovrusa literaturo.

    Ekz-e en la jaro 1307ª, kiam Dante ĵus komencis la Dian Komedion, en la malproksima Pskovo klerulo Diomedo (Домидъ) finis kopii grandan libron (Apostollibron, t.e. la Agoj kaj la Epistoloj de la Apostoloj plus Apokalipso). Sur la lasta paĝo li, paradante per siaj scioj astronomiaj, diversmaniere estis datanta la laborfinon. Li ankoraŭ ne finskribis la kolofonon kiam venis informo pri batalo inter du rusaj princoj apud Moskvo (25 aŭg. 1307, Miĥaelo de Tvero kontraŭ Georgo de Moskvo). Sciigite pri tiu batalo de rusoj kontraŭ rusoj en la lando, jam sesdek jarojn suferanta sub la mongola jugo, Diomedo enskribis (ni konservas la liniaranĝon de la originalo por doni la ideon pri la aspekto de malnovrusa teksto; la originalo havas du kolumnojn):

    Сєго жє лѣта бысть
    бой на Руськой зємли • Ми
    хаилъ съ Юрьємъ ѡ кнѧ
    жєньє Новгородьскоє • При
    сихъ кнѧzєхъ сѣ-шєтсѧ
    и ростѧшє усобицами
    гыняшє жиzнь наши
    въ кнѧzѣхъ которы и вѣ
    ци скоротишасѧ чєловѣкомъ•

    Samjare estis batalo en la Rusa lando: Miĥaelo kontraŭ Georgo pri la Novgoroda princujo. Sub tiuj princoj prisemite kaj kreskante per militoj pereis vivo(j?) niaj en princaj kvereloj kaj la vivdaŭro mallongiĝis de la homoj.

    Atentindas, ke la gramatikaj formoj en la skribaĵo de Diomedo estas pli arĥaikaj ol tiuj de PMI (en la kopio kiun ni konas); aliflanke malaperis la pagana Daĵbogo kaj la frazo havas iom alian strukturon.

    Tradicie oni vidas en tiu skribaĵo ateston pri la aŭtento de PMI kaj pri la intereso kiun ĝi vekis en la mezepokaj legantoj. Tre probablas, ke en Pskovo estis manuskripto de PMI, ĉar la Jaroslavla kopio per kiu ni konas la verkon laŭ la opinio de la lingvistoj estas farita en Pskovo. Cetere, ne maleblas ke en ambaŭ okazoj temas pri citaĵo el komuna tria fonto.

    23. pelkrio: En la originala кикахуть probable perdiĝis superlinia л — tiam tiu stranga vorto estus la bone konata кликахуть. Tiun konjekton subtenas la responda loko en Transdoneado [TS]:

    В тоя жє врємя по Рєзанской зємли ни ратой ни постух нє покличєтъ нъ толко часто вороны грают, трупу чєловєчєскаго чают.

    29. tiela: Kurioze, la formo сицей morfologie ĝuste respondas al tiela, kaj estis same (aŭ eĉ pli) malofte uzata.

    8. La sanga vino

    3. sagoj harditaj: Ĉu eble «la sagoj kungluitaj»?

    13. en la foro: Tradicie oni korektas давечя al далече (ankaŭ ni akceptis tiun korekton); tamen laŭ kelkaj ukrajnaj dialektoj давечя povus esti en la mateno.

    23. boparencoj: La metaforan sencon (batalo = edziĝfesto) ĉi tie plifortigas la senco laŭlitera: la kipĉakaj ĥanoj efektive estis boparencoj de la rusaj princoj.

    9. Lamento pri la Rusa lando

    3. ofendo: Feŭda maljustaĵo (la vorto pli konvenus al la militiro de Olgo ol al tiu de Igoro; kp. 7.13).

    5. flugilaro: La naiva (kaj tradicia) traduko eksvingis la cignajn flugilojn, kvankam formale pli proksima al la originalo, certe estus konfuziva: oni tuj imagas duflugilan junulinon, kian oni povas vidi sur diversaj ilustraĵoj. Nu, la originala крылы estas multenombra, la dunombro estus крылома. Eble do temas pri tjurka tribo, kies totemo estis cigno (la kipĉakoj povus esti tia tribo, kiel indikas ilia etnonomo mem).

    7. forpelis la grasajn tempojn: La traduko laŭas la konjekton de la plimulto de la fakuloj, kiuj korektas убуди (vekis, incitis) al упуди (forpelis); la ĝenerala senco: «forpelis la tempojn de bonstato». Tamen жиръ (graso) povas havi ankaŭ la kromsignifojn malpuraĵo, pezaĵo, tial ne maleblas pli konservema ideo, ke la ofendo kirlis malbonaĵojn. Kp 9.30.

    8. La princaj militoj kontraŭ la paganoj pereis: tia interpreto estas formale allasebla, kvankam la sintakso de tiu frazo estas tiom bizara, ke oni rajtas suspekti difekton en la teksto.

    9. diris unu frato al la alia: рекоста (diris) estas dunombra verboformo, t.e. temas pri 2 fratoj; kp 9.11, kie la nombro de komencis princoj kreskas ĝis la multenombro.

    10. «Ĉi tio estas mia, kaj tio estas mia»: kp la juran formulon, fiksantan la rajtojn de princoj je iuj teroj: Ĉi tio estas mia, kaj tio estas via.

    16. al la maro! — En ĉi tiu vica reapero de la maro oni povas vidi malkonvenan hiperbolon, aŭ (plej probable) simptomon de kompilado, aŭ spuron de la Mezepoka asociaĵo de transmara kaj transmonda vojaĝoj. En tiu lasta okazo la senco estus: «al la rando de la pereo».

    17. ne revivigi! Rekantaĵo reaperonta (v. 13.60).

    18. Karna kaj Ĵela: oni konjektas, ke temas pri funebraj diinoj, slavaj valkirioj rilataj al sepulta rito. Ĵela estas abunde atestita en la senco de funebro; en manuskripto de 17 jc pri paganaj ritoj oni trovis mencion pri «Ĵela kaj Karna» (tiuj samaj nomoj en la inversa ordo).

    20. flama korno: Iuj vidas en tiu linio aludon pri la greka fajro, kies uzon fare de kipĉakoj la kronikoj registras sub 1184 (do, la aflikto disvastiĝis tra la lando kiel la greka fajro); aliaj vidas tie aludon pri antaŭkristana sepulta rito (kremacio).

    23–25. per la penso elpensos…: Tiaj taŭtologiaĵoj oftas en la rusa folkloro; temas pri havigo, (re)kreo al si de la deziregata objekto per intensa pensado, rigardado, atendo ktp.

    30. malgajo grasa: peza (t.e. grava, prema) malgajo; kp 9.7.

    10. La kanto pri Svętoslavo de Kievo

    1. Devus esti: Тая бо два.

    4. ilia patro Svętoslavo: Svętoslavo (1125–94) estis kuzo de Igoro kaj Vsevolodo, tamen estkiel ĉefprinco (ekde 1180) li estis la patro (senioro, klanestro) de ĉiuj Rurikidoj. Se oni konsideras la paralelan historion de la avoj de la protagonistoj, Svętoslavo Jaroslavido efektive estis striktasenca patro de Olgo, Romano, Glebo. Kp 12.5.

    13. Kobako de la margolfo: Laŭ la kronikoj, Kobako estis kaptita «ĉe la urbeto nomata Erel, kiun la rusoj nomas Ugol (t.e. Angulo)»; eĉ se oni akceptos, ke лука (t.e. arko, golfo) similas al angulo, la uzo de maro plu restas stranga. — Probabla kipĉaka praformo estas Köbäk, «hundo» (unu el oftaj tjurkaj totemoj) [Menges].

    17. festena salonego, juniorejo (гридница): Salonego en princa palaco, kie festenis «la junioroj» (гридь); krom la funkcio festena ĝi laŭbezone (se estis tro multe da malliberuloj) servis kiel malliberejo. Supozeble, Kobako estis venigita tien, eble dum festeno, aŭ eble li restadis tie dum sia kaptiteco.

    22. kiu mergis la grason en la fundo de Kajalo: Frazo malklarega, dubinda kaj gramatike, kaj enhave. La tradicia interpreto estas: «kiu dronigis la riĉon (resp. bonstaton ktp) sur la fundo de Kajalo». Tio signifas, ke la originalaj prepozicioj kaj la kazo estas neĝustaj. Malpli ĝena (kvankam nesenriproĉa) estus la analizo de «во днѣ Каялы» kiel «en la tago de Kajalo» (lokkaze tago kaj fundo koincidas; sed por la tagoindiko oni devus uzi akuzativon); plue, Nikitin konjektas, ke жиръ (graso) erare antataŭis ĉi tie la vorton миръ (paco).

    24. Rusa oro estis verŝata: Gramatike eblas du interpretoj: ili verŝ(ad)is, aŭ oni verŝ(ad)is (plurala imperfekto triapersona). Vd III.1.20.

    27. urbmuraj rundvojoj: Galerioj sur la interna rando de la urba murego, S забрало, MR забороло (kp 16.19).

    11. La sonĝo de Svętoslavo

    2. en Kievo: Ĉar laŭ la kronikoj en la koncerna tempo Svętoslavo ne estis en Kievo, la unuaj editoroj encitiligis la vortojn de tiu linio kiel parton de lia rakonto pri sia sonĝo. — sur la montetoj: Parolkliŝo indikanta la supran parton de Kievo, kie situis la princa palaco, la Dekona kirko, la S-ta Sofio.

    5. lito taksusligna: En la folkloro oni trovas kliŝon кровать тёсовая (tabula lito [Poemo]; тёс: hakaĵo, ĉarpentaĵo); malfacilas diri, ĉu ĉi lasta estas popola misaĵo, ĉu la unua formo estas eraro de kopiisto. Rimarkindas, ke la grekdevena кровать (lito) en la koncerna epoko estis pruntaĵo freŝa, kiu devis impresi ne malpli solene ol la slavonaj ложє, одръ en la nuna lingvo. Cetere, nur nun en la modernaj lingvoj slavaj тис = taksuso; por la slavona kaj la malnovrusa estas registritaj nur la signifoj cedro, pino; tamen tio sonas tro banale, precipe apud la solena кровать. Eble ian rolon tie havis aliteracio (кровати тисовой).

    6. blua vino: En la rusa folkloro, vodko (kontraste al la verda, t.e. vinbera vino). Eble temas pri rita funebra drinkado, eble pri balzamada procedo.

    8. helpantoj: Interpreto de толковины laŭ [Menges, pĝ 146]. Cetere, aliteracio вино – толковинъ.

    11. firsto: La nekonata vorto кнѣсъ estas same proksima de кнѧzь (princo), kiel en la germana First similas al Fürst; do, per analogio oni kutimas interpreti la linion kiel estas en nia traduko, aldonante ne tre konvinkan klarigon, ke por faciligi la suferojn de mortanto oni kutimis leveti la tegmenton; ĉio ĉi ne estas sufiĉe fidinda, tiom malpli, ke la firston oni kutimas havi ne en, sed sur la palaco. Nikitin proponas legi князь (princo), kaj korekti дьскы (plankoj) al дѣтьскы (la junioroj, la junkroj), kio rezultigus:

    Miaj junkroj estas jam sen princo
    en palaco mia ortegmenta
    (male ol la bojaroj, la junioroj servis ne landon sed princon). Tre probablas ke tiel estis en la praverko Bojana; sed en PMI senfirsta tegmento povus simboli la regnon en malordo.

    14. boatkorvoj: Estas diversaj interpretoj de tiu loko. Ni akceptas la tradician korekton de босувы al бусовы, kaj traktas tiun esprimon kiel skaldan kliŝon por vikingo (буса estas speco de boato, preskaŭ ŝipo; korvo ĉe la skaldoj estas tradicia simbolo de militisto). Verdire, la sufikso -ов en la koncerna signifo estas iom anakronisma (tro moderna). Kp 11.44 (kaj 17.23).

    15. maldensejo: La originala болонь signifas liberan spacon, ekz-e herbejon ĉe riverbordo aŭ ĉirkaŭon de urbomurego, kiun oni lasis glata por faciligi observon kaj celpafadon dum defendo de la urbo. — serpentoj densejaj: en la 1ª eldono estas nekomprenebla дебрь Кисаню; en la carina kopio estas дебрьски сани, kioj almenaŭ estas konataj vortoj (densejaj serpentoj). La traduko «ĉe Plesensko en la fosaĵo estis densa arbaro; la Ki‹ev›anoj jam alpaŝis al la blaŭa maro» [Poemo] baziĝas sur la korekto на болони бѣшя дебрь, кыяне же съшли… — Neniu el la legoj proponitaj por tiu linio estas tute klara.

    16. impetis: Ni akceptas la tradician korekton de la sensenca «не сошлю» (несошлю, t.e. «mi ne ekzilos») al несошася. — blua maro: ne maleblas, ke Blua estas nomepiteto (laŭ la irana nomo de la Nigra Maro).

    21. konkeri la urbon Tamatarkano: ĉi tiu mencio de Tamatarkano estas la lasta en la tuta malnovrusa literaturo; la kronikoj jam delonge estis pri ĝi forgesintaj. Oni neniel povus imagi, ke Igoro kaj liaj kamaradoj, eĉ malgraŭ ilia tuta politika kaj militista malprudento, planis tian nerealigeblan entreprenon: kun siaj 6–8 mil homoj trairi la tutan Kipĉakion kaj rekonkeri Tamatorkanon disde la Bizancia imperiestro Androniko I Komneno.

    23. senflugigis: Originale припѣшали (faris la flugilojn piediraj, t.e. pritondis).

    25. la falkojn: La sensencan самаю oni legas самою (ilin mem, sufiĉe regula genitivo dunombra uzata anstataŭ akuzativo kiam temas pri vivuloj); en la carina kopio estas самого (lin mem), kio konformus al la malliberigo de Olgo fare de kozaroj en la Bojana praverko.

    27. en la tria tago: Eble, influo de la Bojana verko (la batalo sur Neĵatina kampo okazis, laŭ la kroniko, en la tria tago de oktobro).

    35. geparda aro: Komparoj de kipĉakoj kun la gepardo estas konataj ankaŭ el aliaj verkoj malnovrusaj, ekz-e en Измарагд.

    28–30. La verbo погасоста (= estingiĝis) estas en dunombro, kaj la teksto estas misgramatika. Probable en iu el la prakopioj ĉi tiu teksto, kies longo proksimume egalas la longon de manuskripta linio, estis preterlasita kaj poste enŝovita je du manuskriptaj linioj pli malsupre; do, unu el la eblaj ĝustigoj estas movi la liniojn 36–37 inter la liniojn 29/30, ŝanĝante подасть al подаста:

    ambaŭ purpuraj kolonoj estingiĝis
    kaj en la maron sinkis
    kaj grandan furiozon estigis en la ĥinoj.
    Jam la mallaŭdo leviĝis sur la gloron,
    jam la perforto frapis la liberon,
    jam Divo falis sur la teron.

    Simila peco troveblas en Transdoneado.

    — grandan furiozon estigis en la ĥinoj: La etnonomo хынове troviĝas en neniu alia fonto (krom Transdoneado, kie ĝi estas pruntita el PMI). Iuj vidas tie la hunojn kaj tradukante буйство (nia furiozo) per angoro (?) asertas, ke la malvenko de Igoro maltrankviligis la hungarojn. Aliaj legas ĥanoj, ktp. Kp v. 13.53.

    31. Olgo kaj Svętoslavo: Olgo (1174–1208) estis filo de Igoro; Svętoslavo Olgido de Rilsko (1166–post 1191) estis lia nevo. Surprizas la manko de Vladimiro Igorido (kp 5.17, 5.24, 6.4, 19.17–18, 20.19). Laŭ Laŭr. Kron. Igoro militiris «kun du filoj», Hip. Kron. mencias nur Vladimiron. Per si mem la fakto, ke Olgo aĝis en 1185 nur 12 jarojn, ne estas serioza obĵeto, ja en 1183 Igoro jam estis komisiinta al li (kun lia kuzo Svętoslavo) rekonduki la Kievajn trupojn [Hip. Kron.]. Ne malprobablas la konjekto, ke la du nomoj estas maltrafa gloso de Mezepoka leganto, tiom pli ke rekta nom'indiko tuj apud metaforo ruinigas ties efekton.

    40. Divo falis sur la teron: Malfacilas diri, ĉu Divo favoras la rusojn, ĉu la kipĉakojn, kaj malfacilas rilatigi tion al 4.6. En la upup-teorio oni indikas, ke «ĉe danĝero, la upupo sin ĵetas sur la teron, dissternas la flugilojn kaj levas la kapon tiel, ke ĝia longa beko staras vertikale» [Mal59]. En la standardo-teorio la senco de la epizodo estas evidenta. Io simila estas en «Сказание о Мамаевом побоище»: Вознесеся слава руская на поганых, уже бо ввержен скипетр на землю.

    41. junulinoj gotaj: Tradicie oni rilatigas tion al la Krimeaj gotoj, kiuj loĝis en Krimeo ĝis 17 jc; sed ne maleblas, ke temas pri la nordaj gotoj (de la insulo Gotland en la Balta Maro).

    45. Ŝarukano: Kipĉaka ĥano, avo de Konĉako, spertinta plurajn malvenkojn, precipe de Svętoslavo, praavo de Igoro, kiu kaptis Ŝarukanon en la batalo ĉe la rivero Snovo (1068-11-01).

    12. La ora parolo de Svętoslavo

    5. miaj nevoj, Igoro kaj Vsevolodo: Tiel Svętoslavo povis nomi la du princojn nur laŭ la feŭda hierarkio, ja fakte ili estis liaj kuzoj (kp 10.4).

    11. karolidaĵo: Armilŝtalo (vd 6.28).

    16. Jaroslavo Vsevolodido: Princo de Ĉernigovo (1140–1198), frato de Svętoslavo de Kievo. Almenaŭ trifoje (1183, 1184, 1187) li rifuzis partopreni en militiroj kontraŭ la kipĉakoj.

    19–23. tatranoj, ŝelbiroj, topĉakoj, revugoj, olberoj: probable, tiuj estas etnonomoj de tjurkaj triboj vasalaj de la Ĉernigova princujo.

    24. botponardo (засапожникъ): Ponardo kiu estis portata en la botkruringo.

    28–29. la antaŭa gloro: la gloro de la paseo, de la antaŭa tempo. — la posta gloro: La onta gloro; la originala заднюю korektendas al заднею.

    13. Voko al la princoj

    1. rimovanoj: Loĝantoj de Rimovo (Римовъ), urbo ĉe Sulao, prirabita de Konĉako post la venko super Igoro.

    2. Vladimiro: Princo de Perejaslavlo-la-Rusa (aŭ la Suda), filo de la Kieva princo Glebo Georgido, bofrato de Vsevolodo la Arda Uro (6.8). Defendante Perejaslavlon kontraŭ Konĉako li ricevis tri vundojn, pro kiuj li poste mortis (1187-04-18), ne atinginte la aĝon de 30 jaroj.

    4. Vsevolodo III Georgido la Grandnesta (1154–1212): Princo de Vladimiro-ĉe-Klazmo. Daŭrigante la politikon de sia frato Andreo de Bogolubovo, li pretendis je la titolo ĉefprinco, sen transiri al la Kieva trono. Vladimiro Glebido de Perejaslavlo estis lia nevo.

    5. vi devus: duobla infinitivo povas implici devon.

    6. la patran oran tronon defendi: Povas temi pri Kievo, kiun cetere la kipĉaka invado rekte ne minacis, aŭ pri la fakte sieĝita Perejaslavlo, apartenanta al la posteuloj de Georgo la Longbraka (vd kom. 13.4).

    10. groŝo: Originale nogata, etmonero, dudekono de grivno.

    11. duongroŝo: Originale rezana, kvindekono de grivno.

    13. ŝereŝiroj: Laŭ la komento de la unuaj editoroj, temas pri «nune jam nekonata armilo». Oni konjektas, ke ĝi estis speco de la «greka fajro». Aliaj tradukoj: mempafiloj [Poemo]; lancoj [Eposo, laŭ Gr σάρισσα, novgreke σαρισσάρι].

    14. Glebidoj: Romano, Igoro, Vsevolodo kaj Vladimiro, filoj de Glebo Rastislavido, princoj Rezanaj, kiuj partoprenis la militiron de Vsevolodo la Grandnesta kontraŭ la Volga Bulgario (1183). Oni atentigis [Rib72, pĝ 494], ke la Glebidoj estas prezentitaj ĉi tie fidelaj vasaloj de Vsevolodo, kiaj ili estis ekde 1180. Tamen ĝuste en 1185 la bravaj Glebidoj ekribelis kaj malobeis Vsevolodon, pri kio en la malproksima Kievo somere de 1185 oni ankoraŭ ne sciis. Tio estas kroma atesto pri la frua estiĝo de PMI.

    15. batalema Ruriko († 1215) kaj Davido (1140–97): Rastislavidoj, pranepoj de Vladimiro Monomaĥo. Ruriko estis kunreganto de Svętoslavo, li posedis la tutan Kievion, krom Kievo mem, kaj la kronikistoj jen lin, jen Svętoslavon nomas la ĉefprinco. En 1183 Ruriko boparenciĝis kun Svętoslavo, edziniginte sian filinon al lia filo Glebo. — Davido, princo de Smolensko, kiun la kipĉakoj neniam minacis, tre malvolonte militis kontraŭ ili. Nur unu fojon (en 1177) la trupoj de la du fratoj kune ekspediciis. Ambaŭ iris kontraŭ la kipĉakoj, sed Davido malfruiĝis kaj la kipĉakoj, prirabinte 6 urbojn, disbatis la kompaniojn de la du princoj, kaptinte multajn bojarojn (la orumitajn kaskojn). [Rib71, pĝ 93]. Kp 15.42–45.

    27. Jaroslavo Vladimirido (1130–87): Princo de Galiĉo, bopatro de Igoro. Jaroslavo mortis 1187-08-01, tio donas la plej malfruan limon por dati la Parolon. La epiteto Okpensa en aliaj fontoj ne estas atestita (tamen kurioze, slavona formo por Oktaviano Aŭgusto estas, laŭ la etimo, Осмороденъ); en la originalo ĝi havas malĝustan kazon (la lokan Осмомыслѣ anstataŭ la vokan Осмомысле). La kroniko (la kompilaĵo de 1190) pri li tiel nekrologas:

    Tiu princo estis honorata kaj fama en ĉiuj landoj. Mem li ne militiris, sed siajn trupojn sendadis helpe al aliaj, ekz-e al la hungaroj, al la poloj kaj al rusaj princoj, kun militestroj. Kun ĉiuj princoj li vivis en akordo kaj amo; plie li zorgis pri la ordo en sia lando kaj per tio estis timinda por ĉiuj najbaroj. Neniu aŭdacis lin militi, ĉar liaj militestroj, senĉese la grekojn, hungarojn kaj ĉeĥojn helpante, estis spertaj pri la milito kaj kuraĝaj en la batalo. Kaj lia lando abundis je ĉio, prosperis kaj plimultiĝis je homoj, ĉar spertaj majstroj kaj metiistoj el ĉiuj landoj al li venadis kaj en la urboj enloĝiĝis, per kiuj Galiĉio pliriĉiĝis je ĉio. Ĉe Danubo la urbojn li fortikigis, negocistojn tie loĝigis, komercantajn trans la maron en Grekujo, kaj la aranĝantojn de metioj li ĉiel helpis. Malavara li estis, korfavora kaj justa. Tial multaj alilandanoj al li servis. Sperta li estis pri la lingvo, multajn librojn legis, en la liturgio li multon korektis, kaj la klerikaron ordigante kaj instruante, la superstiĉojn li elradikigadis, la saĝon kaj la ortodokson li instruis kaj instruigis. Kaj la monaĥojn kaj iliajn enspezojn li por la klerigo de la infanoj destinis.

    28. Alte vi sidas: Eble temas pri la situo de la Galiĉa kastelo sur alta (75m) monteto.

    30. montaro Hungara: Karpato, dislimanta Galiĉion kaj Hungarion.

    32. la reĝo: En la rusaj kronikoj de la 12-a jc la reĝo (MR король, sen plua precizigo) ĉiam implicas la hungaran reĝon (la regantoj polaj kaj ĉeĥaj nomiĝis princo, MR кнѧzь).

    37. vi malfermas la pordeojn de Kievo: Je 1158-12-22 Jaroslavo kun Mstislavo Izęslavido okupis Kievon kaj instalis tie Rastislavon de Smolensko († 1167), la patron de Ruriko kaj Davido (v. 13.15).

    38–39. sultanoj translandaj: Iuj konjektas, ke Galiĉia trupo partoprenis la 3-an krucmiliton kontraŭ Saladino; sed ĝi okazis pli malfrue (1189–92), post la morto de Jaroslavo.

    45. batalema Romano Mstslavido (1150–1205): Princo de Volinio (de 1173) kaj Galiĉio (de 1199), fama pro siaj militiroj kontraŭ la kipĉakoj kaj litovoj. Kiu estas Mstislavo, oni ne povas diri certe; eble temas pri kuzo de Romano, Mstislavo Jaroslavido de Peresopnico kaj Lucko, eble pri Mstislavo Vsevolodido de Gorodno. Ambaŭ estis aliancanoj de Romano kaj partoprenis liajn militirojn.

    46. vian animon: La originala васъ умъ estas sensenca, oni korektas ĝin al ваю умъ (ваю — dunombra vian).

    50. brustkirasoj: La originala папорзи estas vorto nekonata. Laŭ la kunteksto klaras, ke temas pri defenda armilo; ni akceptas la konjekton, ke temas pri паперси t.e. brustumoj.

    53. ĥinoj: vd 11.30–32. — jatvingoj: balta tribo, en la mezlatino de la polaj kronikistoj gens Jaczwingorum; probable, ili nomis sin jatvingas aŭ jatuvingas. — deremeloj: iu nekonata tribo, probable balta.

    57. princo estas senduba vokkazo (княже), dum en Igoro (Игорю) koincidas vokkazo kaj dativo; sen interpunkcio maleblas decidi, ĉu la signifo estas tiu indikita en la traduko, ĉu «sed nun, ho princo, por Igoro…» Nia traduko (kaj simile [Eposo, Poemo]) sekvas el la tradicia tekstoaranĝo; la malheliĝinta sunlumo respondas al la suneklipso. Laŭ la teorio pri mislokitaj folioj tiu pasaĵo estus parto de la bojara respondo, kaj la alparolo ho princo celus Svętoslavon de Kievo, do pli taŭga estus la dua traduko.

    59. la urboj estas dividitaj: Evidente, inter la kipĉakoj, por prirabo.

    60. Kp 9.17.

    63. La Olgidoj … ne malfruis al la batalo: D. Liĥaĉov vidas tie ironiaĵon — unu jaron pli frue Igoro ne iris ĝustatempe kun Svętoslavo kontraŭ la kipĉakoj.

    64–65. Laŭ [Rib72, pĝ 489], Ingvaro kaj Vsevolodo estis fratoj de Mstislavo Jaroslavido ĵus menciita (13.45), filoj de Jaroslavo Izęslavido de Lucko, kaj ĉiuj tri Mstislavidoj estas filoj de Mstislavo Rastislavido la Brava.

    66. el neaĉa nesto falkoj sesflugilaj: la epiteto sesflugilaj normale aplikiĝis al serafoj, tamen laŭ [Sol64], en la sudslava folkloro ĝi estis aplikebla al falko aŭ al brava prodo. — Alia ekspliko: 3 princoj = 3 falkoj, ĉiu havas po 2 flugilojn, entute ili havis 6 flugilojn. — Laŭ Liĥaĉov, temas pri triparta konsisto de falka flugilplumaro.

    14. Ekskurso pri Izęslavo de Polocko

    1–2. Sulao … Perejaslavlo: Fakte Sulao neniam fluis apud Perejaslavlo.

    — silkajn: laŭvorte devus esti arĝentajn, sed tio ne donus aliteracion, kian prezentas la originalo.

    6. Izęslavo: Polockaj kronikoj pereis, kaj pri tiu princo nenio estas sciata. Eble Svętoslavo mencias Izęslavon, ĉar li mem estis edziĝinta al Polocka princidino Maria Bazilidino, kiu probable estis fratino de Izęslavo kaj aliaj Polockaj princoj, tuj menciotaj.

    9. Vseslavo Bręĉislavido († 1101): Princo de Polocko, pranepo de s-ta Vladimiro kaj lia unua edzino Rogneda. Pri tiu princo «sorĉisto» temas la tuta epizodo 15-a.

    13. Eliras lia juna sango kaj li diras: Por ĉi tiu malklara loko oni proponis multe da korektoj kaj interpretoj, neniu el kiuj estas tute kontentiga, ekz-e:

    a) kaj kaptinte ĝin (la gloron? la herbon?) sur la ‹morto›liton, li diris …
    (traduko laŭ la disvortigo de la unuaj editoroj, kiun ni lasas en la malnovrusa teksto);

    b) и съ хотию на кровь, а тъи рекъ…
    kun la favorato ĝissange kaj tiu diris…
    (ial oni konjektas, ke «хоть» signifas la ŝatata skaldo);

    c) исходи юна кровь, а тъи рекъ
    eliras la juna sango kaj li diras
    — tio estas la korekto kiun ni akceptis; laŭ ĝi, la princo mem sin mem alparolas, kio sonas tre nenature, sed la ceteraj korektoj estas ankoraŭ pli malnaturaj.

    Do, en Esperanto ni nun havas ĉiujn tri skolojn:

    (a) «li forrabis la gloron de sia avo Vseslavo, kaj li mem sub purpuraj ŝildoj sur sanga herbo per litvaj glavoj mortigita estas kaj li kaptis ĝin (tiun gloron) sur sian mortliton kaj diris …» [Poemo];

    (b) «Vasilkido Izjaslavo
    per la glavoj siaj akraj
    grincis al litvanaj kaskoj
    sed estante sola, gloron
    de Vseslavo, sia avo
    malaltigis nur per tio,
    mem estante sub purpura
    ŝild', sur herb' sangokovrita
    per litvanaj mortbatita
    glavoj kune kun amiko,
    kaj mortante tiu diris…» [Eposo];

    (c) — nia traduko.

    17–18. Bręĉislavo Bazilido unufoje estas menciita en Hip. Kron. (sub 1180); pri Vsevolodo Bazilido informoj mankas.

    20. la ora kolumo: Loza kolumo de la princa vesto, kutime garnita je oro kaj juveloj.

    23. trumpetas en Gorodno la trumpetoj: Probable Izęslavo Bazilido estis la princo de Gorodno (aŭ de Grodno, precizaj informoj pri la Polockiaj princoj mankas). La minora intonacio de tiu verso pensigas pri kapitulaca trumpetado.

    24. praidoj de Jaroslavo kaj de Vseslavo: D.S. Liĥaĉov proponis korekti Ярославе al Ярославли (farante el la vokkaza Jaroslavo posedan adjektivon Jaroslavaj); tio estas pli konvena al la kunteksto, kie temas pri la konfliktoj de posteuloj de Jaroslavo la Saĝa kun la Polockaj princoj, precipe la posteuloj de Vseslavo.

    26. plantu: S въньзити = πηγνύναι; pli tradicia neŭtrala traduko estus eningigu.

    — viajn glavojn agacitajn: eblas diversaj interpretoj de la participo вережени:

    • de la verbo вередить: aŭ difektitajn (la plej ofta traduko, tiel [Eposo, Poemo]), aŭ malhonoritajn. Etimologie la ĉefa signifo de la verbo estis inciti, la nuna вредить signifas noci, malutili, damaĝi;
    • de la verbo вергать, do (for)ĵetitajn.

    30. la lando Rusa: Ĉi tie malvastsence, t.e. la Kieva domajno.

    31. la posedaĵo Vseslava: La posedaĵo de la Vseslavidoj, la Polocka lando (nun Bjelarusio).

    15. Ekskurso pri Vseslavo de Polocko

    1. la sepa periodo de Trojano: Estas pluraj interpretoj de ĉi tiu enigma loko.

    • D.S. Liĥaĉov opinias, ke Trojano simbolas paganismon, «la sepa» egalas al «la lasta», do ke ĉio signifas «en la fina periodo de la paganismo»;
    • laŭ B. Ribakov, temas pri 7 jarcentoj post la falo Romio, kiun ŝtaton la slavoj ekkonis sub imperiestro Trajano.
    Mirindas, ke la fakuloj ne rimarkas la komikan misproporcion de la eventoj: la falo de monda imperio aŭ ideologio — kaj amafero de juna princo; eĉ se oni akceptas, ke la junulino estas Kievo aŭ Novgorodo, la misproporcio restas tro granda. Tial ne pli malbona estas la konjekto [Kar89], ke eble Trojano estis militista dio, kaj ke «la sepa periodo Trojana» estas la sepa jaro de lia vira aŭ militista aĝo. Pli mallongigante la periodojn, iuj konjektas, ke temas pri la sepa monato de la regado de Vseslavo en Kievo.

    4. li sin apogis je ĉevaloj: Vd I.3. Ĉi tiu loko estas la sola en la verko, kie la ĉevaloj estas nomitaj кони (aliloke aperas la vorto комони).

    6–7. tuŝis per la lancpintingo la oran tronon Kievan: Vseslavo restis sur la trono nur 7 monatojn. En la malnovrusa «preni urbon per la lanco» signifis «venkopreni urbon».

    8. kiel linko: En la originalo estas ferocbeste, kaj la feroca besto estas folklora kliŝo por la linko.

    11. elŝiris da bonŝanco li tri pecojn: De post [Jak58] oni kutimas korekti la originalan «утръ же воззни стрикусы» (la vorto стрикусы estas nekonata) al «утръже вазни съ три кусы». Ni akceptis tiun konjekton, kvankam estas stranga rigardi la salton al Nemigo «bonŝanca» por Vseslavo. Malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj gramatikaj oni povus traduki laŭ A. D. Liĥaĉov per «elŝiris li bonŝancon en tri provoj: malfermis la pordegon de Novgorodo».

    12. malfermis la pordegon de Novgorodo: dufoje (1063 kaj 1067) Vseslavo okupis Novgorodon la Grandan.

    14. Nemigo (Bj Нямiга): Iama rivero ĉe Minsko (sekiĝinta, nun strato en tiu urbo). — Dudutkoj: vorto nekonata, probable loknomo.

    13. disbatis la gloron de Jaroslavo: Prirabinte Novgorodon, Vseslavo por kelka tempo rompis tie la ŝtatan ordon establitan per la ĉartoj de Jaroslavo la Saĝa, kiu regis en Novgorodo ĝis 1016. Kp 14.24.

    22–23. la homojn juĝis, al la princoj urbojn distribuis: T.e. per siaj sorĉoj Vseslavo influis la sorton de la homoj.

    24. dumnokte li vagadis lupe: La temo pri lupfantomo estas tre malnova, praarja tradicio.

    25. kokkrio: Estas pluraj interpretoj de la vortoj «до Куръ Тмутороканя».

    • Por iuj Куръ [kurъ] estas spaca limo:
      • la urbo Kursko (en la Unua Eldono),
      • la Kaŭkaza rivero Kurao, aŭ
      • la muregoj de Tamatarkano (laŭ la tjurka qora, qura = «barilo»);
    • por la aliaj, limo tempa: «ĝis la matena kokokrio» (куръ=koko; tiun interpreton de N.M. Karamzin akceptas la pliopo de la fakuloj, Poemo kaj Eposo; ankaŭ ni ĝin adoptis).
    • Laŭ pli ekzota teorio [NF90], temas tri mita kokego, simbolanta la subteran mondon, pri kiu raportas slavona apokrifo. La plej forta angumento de la aŭtoroj estas, ke en du kopioj de PMI tiu vorto aperas ĉeflitere, kiel nomo propra; laŭ la aŭtoroj, la historio de la apokrifo etendiĝas ĝis la sumeraj mitoj (amiko de Gilgameŝo, Enkidu mortas en batalo kun transmonda Kur). Laŭ tiu teorio, «ĝis Kur» signifas «ĝis la fino de ĉi tiu mondo».
    • 26. Ĥors': Praslava sundio (vd kom. 2.21).

      — la vojon transtrotante: La suno moviĝas de la oriento okcidenten, Vseslavo sin movis al Tamatarkano de la nordo sud-orienten.

      27. matenlaŭdo: R утреня Gr ὄρθρος L Laudes Matutinae, la PIVa matutino: Nokta diservo, kiu principe kaj mezepoke devus finiĝi ĉe la tagiĝo (inter la diservoj noktomeza kaj tiu de la unua kanonhoro).

      30. en alia korpo: Tradicie oni korektas друзѣ тѣлѣ (en alia korpo) al дръзѣ тѣлѣ (en aŭdaca korpo); tamen tiu korekto estas superflua se oni atentas la skaldan kliŝon eigi einhamr (plur-uja, t.e. havanta pli ol unu korpojn).

      35. sorĉulo sperta: La traduko implicas korekto de la originala птицю горазду (la birdo inĝenia) al пытьцю горазду (MR пытьливый povis signifi sorĉopova).

      40. malnova Vladimiro: Eble Monomaĥo, kiu efektive ofte militis kontraŭ la kipĉakoj; tamen multaj fakuloj vidas tie s-tan Vladimiron.

      16. Lamento de Jaroslavidino

      1. Danubo: Oni kutimas komenti, ke «Danubo estas eposa riveronomo, disvastiĝinta ĉe la slavaj popoloj; kiel multaj aliaj akvejnomoj orient-Eŭropaj, tiu vorto (Дунай) devenas el la irana vorto por rivero».

      — Jaroslavidino: edzino de princo Igoro, filino de Jaroslavo la Okpensa (vd kom. 13.28). En la kronikoj ŝia baptonomo ne estas indikita; laŭ ne tre fidinda tradicio oni supozas ĝin esti Eŭfrosinia. — La esploristojn surprizis, ke ŝia lamento ne mencias la filo(j)n de Igoro, oni klarigis tion per la konjekto, ke ŝi estis dua edzino de Igoro, kaj eĉ indikis daton de ŝia edziniĝo: 1184 [Poemo]. Tio ne estas fidinda.

      3. kiel mevo: Surbaze de Transdoneado kaj «Моление Даниила Заточника» oni konkludis, ke зегзица estas kukolo [Poemo]; tamen poste en dialektoj ukrajnaj kaj rusaj oni trovis la vorton зiгзiчка kun la signifo mevo. Certe, mevo pli konvenas por flugo super rivero. Oni ankaŭ indikis la kliŝon чайка небога en la ukrajna folkloro, kiu same simboligas sopirantan virinon per mevo.

      4. batista maniko: бебрянъ ne estas бобровый (kastorfela, laŭ multaj tradukoj, i.a. Poemo); en la malnovrusa tiu vorto signifis «fajna ŝtofo, precipe silka».

      9. vent' ventulo: вѣтрѣ → вѣтрє.

      14. supre sub la nuboj blovi: La traduko laŭ korekto de горъ al горѣ en 16.14; sen tiu korekto la traduko estus: Ĉu ne sufiĉus al vi montoj subnubaj por blovi …

      19. en Putivlo sur la mur' de l' urbo: alternado de la formoj slavonaj kun la praruse plenvokalaj; stila efekto.

      20. Dnepro la Slavido: La malofta epiteto Slavido (Словутич, Славутич) aperas ankaŭ en la «Versfabelo pri Suĥano», kie la protagonisto venas «ко быстру Днепру Слаутичю»; krome, Дніпро Словута estas konata en la ukrajna folkloro. La epiteto estas kalembura kombino de la vortoj слава (gloro), слыть (esti fama) kun la nomo de la rivero Славута (Slavuto), alfluanto de Pripetio, kiu mem estas alfluanto de Dnepro. Atentindas la epiteto «glora Dnepro» en la enkonduko de Transdoneado.

      21. Vi trabatis la rokojn ŝtonajn: Temas pri la famaj Dnepraj kataraktoj. Transdoneado aplikas la saman aserton al Dono, kiu kataraktojn ne havas; do, tio estas unu el la argumentoj pri tio, ke ne PMI estas falsita el Transdoneado, sed ke ĉi lasta estis influita de PMI.

      34–35. arkojn malstreĉis … sagujojn fermis: Oni kutimas interpreti спряже laŭ la senco de similaj verboj en modernaj slavaj lingvoj (la ĉeĥa spřahati «kuntiri» ktp): arkojn tordis, «fleksis» [Eposo]. Tamen tiu pasaĵo klare kontrastas kun 3.19–20 («la pafarkon ili tenas streĉita, la sagujo pretas malfermita»), kaj la prefikso съ povas signifi ne nur kunigon, sed ankaŭ forigon, malfaron. Tial en la malnovrusa ni havas, unuflanke, сънѧти сѧ (kuniĝi, kunveni, kongresi, el kiu devenas съньмъ kongreso, asembleo; R сонм, Slovaka snem, P sejm) — sed ankaŭ R снять, U сняти (depreni, formeti, forigi). Simile la morfologion de съпрячи oni povus rigardi identa al tiu de F détendre (malstreĉi).

      17. La fuĝo

      11. Don·et·o: Ĉar en la malnovrusa lingvo Доньць estis iu alia rivero ol la nuna Doneco, ni tradukis tiun nomon, kies strukturo motivas la kontrastigon la granda Dono — ja malgranda Doneto.

      12. Ovluro: Nomo de la kipĉako fuĝinta kun Igoro en Rusujon. Estas pluraj etimologioj de tiu nomo; i.a. ĝi povus esti tjurkigita formo de la kristana nomo Laŭro.

      14. princo Igoro ne estu! La ĝenerala senco ŝajnas klara, kvankam la teksto probable estas difektita.

      15. Vokis: La subjekto de tiu verbo povas esti aŭ Ovluro, aŭ la tero.

      18. вежи ся половецкiи подвизашася: Eraro, duobla ся; oni korektas: вежи ся половецкiи подвизаша.

      — la tendoj … ekmoviĝis: el la kunteksto kaj laŭ ilustraĵoj de la Radzivila kroniko evidentas, ke temas pri speco de ruldomoj (R кибитка).

      21. klangulo blanka: En la moderna birdnomaro белый гоголь malestas; oni konas simplan гоголь (klangulo), kies koloro estas malhele griza, tamen printempe en la plumaro de la maskloj aperas multe da blanko.

      23. griza lupo: Novruse бусый estas dialekta vorto kun la signifo brunagriza; probable ĝi estas pruntita el tjurkaj lingvoj, kiuj havas ĝin kiel epiteton en priskribaj nomoj de tabuaj bestoj: «boz qarγa» (korvo), «boz qurt» (griza lupo).

      33. ĉevalojn: La vorto estas en dunombro, do Igoro kaj Ovluro havis nur po unu ĉevalon.

      18. La rivero Doneto

      15. vanelo: Oni kutimas traduki per mevo pro la fonetika proksimeco al la novrusa vorto (чаица→чайка); en la lamento de Jaroslavidino estis uzita alia vorto, kion oni eksplikas per konjekto, ke temas pri diversaj subspecoj. Tamen en la nunaj Brjanskaj dialektoj чаица signifas vanelo, kio biologie ŝajnas pli trafa.

      17. Stugno, Стýгна: Dekstra alfluanto de Dnepro, enfluanta ĝin sub Kievo, iom pli supre ol Tripolo.

      19. fremdaj torentoj kaj rojoj: Kiuj fluas el la Kipĉaka stepo.

      20. larĝas ĉe la elfluejo: Tiun legon donas la disvortigo: рострена к усту. Fakte la nuna Stugno estas nelarĝa kaj malprofunda, tial la disvortigo de la unuaj editoroj, se oni ĝin interpretas kiel «kroĉis per arbusto la junulon…», bone klarigas, kiel princo Rastislavo, sendube bona naĝulo, povis droni en tia rivereto [Ŝkl90, pĝ 382–386].

      21. la junulo princo Rastislavo: Princo de Perejaslavlo, pli juna frato de Vladimiro Monomaĥo, droninta en Stugno 1093 fuĝante kun li de la kipĉakoj post malvenko. Li aĝis 22 jarojn.

      22. sur la fundo ĉe la bordo: La originala formo estas misgramatika (Dnepra ĉe la malhela bordo, kun nominativa, ne lokkaza Dnepra), sed la korekteto de «Днѣпрь» al «днѣ при» rezultigas la pli konvenan signifon de ni akceptitan. Cetere, Rastislavo dronis tute proksime ĉe la loko, kie Stugno enfluas Dnepron, do tiu asonanco, kiu antaŭsentigas la riveregon, eble ne estas hazarda [Ŝkl90].

      — malhela: Probable temas plie pri la metafora senco de funebro ol pri la koloro.

      24–25. Netradukita aliteracio: по уноши — Уныша.

      19. La postkuro

      6. la kolubroj rampis: Tiun tradukon rezultigas korekto de по лозiю al полозiе. Sen la korekto la senco estus: nur rampis sur la branĉaro. En la originalo estas aliteracio: «полози ползали», kiu fonetike pli proksimas al «половци» ol «kolubroj rampis» al «kipcakoj».

      17–18. falkidon ni ligos per junulino: Vladimiro Igorido revenis Novgorodon edzigite al Konĉakidino (1187) kaj «kun infano».

      — ligi (опутати) estas kaj falkĉasa termino, kaj simbolvorto de la geedziĝa folkloro.

      20. Igoro en la Rusa lando

      1. Diris: La verbo havas malĝustan nombron (dunombra aoristo estus рєкоста aŭ рѣста, dunombra perfekto рєкла єста); iuj opinias ebla, ke la verbo agordu kun unu sola el la du subjektoj (simila pasaĵo el la Komenca Kroniko : И рєчє Свѣнєлдъ и Асмолдъ…).

      — Ĥodina: mankas informoj pri tiu persono. La unuaj editoroj legis «xоды на» t.e. «iris kontraŭ», kio ne donas kontentigan sencon.

      2. Svętoslavo: Nur preterpase PMI mencias tiun Jaroslavidon, la prapatron de la Olgidoj, kiu unua venkis la kipĉakojn. Tamen jam dufoje prezentiĝis okazon lin mencii: la praava gloro de la ĉernigovanoj (12.27) kaj la venko super Ŝarokano (11.45) estis liaj faroj.

      4. Olgo-ĥano: La titolo kahan (en la traduko ni uzas internacie pli konatan pli malfruan formon ĥano) aperas en la ĉinaj kronikoj ekde 312 p.K. Ĝi apartenis al regnestroj tjurkaj kaj egalis la imperiestran (kun tiu signifo pli malfrue, en la epoko de la protagonistoj, ĝin prenis Temuĝino — Ĉingis-ĥano). Post liberiĝo de Rusujo el sub la dependo je Ĥazara kahan-regno, la titolon kahano provis alproprigi princoj Kievaj, rezervante ĝin por eksterordinare solenaj okazoj. Sed en la 12 jc tiu titolo ne plu estis aplikata al la rusaj princoj). — La titolado de Olgo per kahano povis estiĝi pro lia longa regado en Tamatarkano, kiu antaŭe apartenis al Ĥazario; estas konata greklingva sigelo el la fino de 9 jc:

      Miĥaelo (tiu estis la baptonomo de Olgo), arĥonto (t.e. princo) de Ziĥia, Matraĥo (en la posta historio Tamatarkano estas konata sub la nomo Matrika) kaj Ĥazario.

      Tio kontrastas kun la sigeloj de aliaj rusaj princoj, ekz-e de Monomaĥo, kiu titolis sin «arĥonto de Rusujo».

      12. Boriĉevo: En Kievo Боричев взвоз (la nuna Андреевский спуск) estas la plej mallonga vojo de la Supra Urbo al Podol'.

      13. la Sankta Dipatrino Pirogosĉa: kirko en Kievo, en Podol, konstruita en 1132 kaj nomita laŭ ĝia Bizancia ikono de la dipatrino. La neoficiala nomepiteto Pirogosĉa (Пирогощая) restas neklara; iuj devenigas ĝin el Gr Πυργῶτισσα (tura), aliaj vidas en ĝi posedan adjektivon de la nomo Пиргость (konjekteble, la nomo de negocisto aŭ bojaro alportinta la ikonon el Konstantinopolo).

      — Se Igoro rajdas laŭ Boriĉevo al la Pirogosĉa, temas ne pri lia enveno Kievon, kiel oni tradicie opiniis, sed pri lia hejmeniro el la Supra Urbo (kie situis la ĉefprinca rezidejo) al la Ĉernigova lando.

      — Kial la aŭtoro, ĝis nun tiom indiferenta pri la kristanaĵoj, subite mencias tiun duarangan kirkon ĉe la Kieva bazaro, kaj ankoraŭ konstruigitan ne de parenco Olgido sed de malamiko de la Olgidoj, Mstislavo la Granda? Laŭ kalkuloj surbaze de malrektaj indikoj oni [Rib71, pĝ 277] opinias, ke Igoro estis revenanta meze de aŭgusto, eble la 15-an de aŭgusto, je la tago de la Endormiĝo de la S-ta Dipatrino, kiu estas altarfesto de tiu preĝejo.

      17–19. Svętoslavido … Vsevolodo: La kursivofinaĵaj vortoj en la fontoj havas diversajn kazojn, sed ne la bezonatan ĉi tie dativon; Igorido estas dativa en la Unua Eldono, sed nominativa en la carina kopio. Probable ili estas glosoj de iu leganto.

      23–24. kaj al la kompanio! Amen: Miskompreninte la konjunkcion а (vd kom 1.7), almenaŭ du tradukistoj mistradukis novrusen tiujn vortojn per «Gloron al la princoj, dum al la [pereinta] trupo eternan memoron!».

      Glosaro esperanta

      avare·oⁿ: Gr ’Άβαρ, ’Άβαρειoς L avares, avari. Memnome probable estis åpar, kp MR ѡбърѣ. La formon avareo uzis J. Lindstedt (Literatura Foiro, 1996, № 2).

      Batu·oⁿ: R Батый

      Belgorod·o: U Бiлгород

      bjelarus·o: … L Russia Alba.

      Boris·o: slava virnomo tjurkdevena, laŭ la nomo de la Bulgara ĥano kristaniginta Bulgarojn (864 p.K.). Gr Βόγορις, Βώγωρις, Βορίσης, mongole bogori (=malgranda, kiel la latina Paŭlo). — Kp Glebo.

      Bojan·o, MR Боянъ:

      Bręĉislav·oⁿ: R Брячислав, Bj Брачислаў, Ĉ Břetislav (ĉiuj el [brѧĉislavъ]). — 14.6.

      ĉef·princ·oⁿ, grandprinco: (R великий князь).

      ĉerkes·o: la vorto uzita jam en: Ĉerkesaj Rakontoj / Kolektis Georgo Davidov. — Esperanta Universala Biblioteko. N-ro 6 (Ĉerkesa serio I.) — Budapeŝto, 1908. — Kp kasogo. R черкес, адыг Turke çärkäs??.

      Ĉernigov·o: U Чернiгiв.

      civil·a tip·ar·o: la moderna formo de la cirilidaj skriboj (precipe de la pressignaroj), iniciatita de Petro la Granda por la uzo en «civilaj» (neekleziaj) tekstoj. De tiu tempo la Cirila skribo (kaj slavono) iĝas precipe «eklezia» afero. R гражданка, гражданский алфавит. En ĉi tiu komentaro la civila tiparo estas uzata por la modernlingvaj formoj de la vortoj el la lingvoj uzantaj cirilidajn alfabetojn (ofte post Bj, R, U) sed ankaŭ en iom «faciligita» transskribo de la tekstoj malnovrusaj, precipe kiam la dokumente preciza formo estas perdita (ekz-e la «Parolo pri la militiro Igora» konserviĝis nur en tia transskribo), aŭ seninteresa (ekz-e, la kromaj Cirilaj literoj en Transdoneado ne plu esprimas vivan lingvofenomenon, kaj estas nur pedanta tedaĵo).

      Daĵbog·oⁿ: vd kom. 7.22.

      Daŭgav·o, Bj Дзвiна: rivero 1200 km longa, fluanta de Valdajo en Rusio tra Bjelorusio kaj Latvio ĝis la Riga golfo de Balta maro. Ni preferis la latvan nomon por malkonfuzi tiun «okcidentan» riveron disde la «norda» Dvino (vd en PIV).

      Desn·oⁿ: R Десна.

      domajn·on R волость, удел; домен. — La vorto estas ankaŭ termino matematika (la variejo de variablo).

      Donec·o: «Rivero en Sovetio, alfluanta en Donon (40°55'E, 38°34'N)» [PIV]. R Донец Северский U Донець (17.11).

      Don·et·oⁿ, MR Доньцъ: Ĝi ne estas la nuna Donec·o, kiun oni nomis la Granda Dono, sed (probable) ties dekstra alfluanto, la rivero Udo (R Уды, pluralforma nomo) [Rib71].

      Don·o: en la kronikoj tiel nomiĝis Doneco kaj la malsupra parto de nia Dono, ekde la enfluejo de Doneco [Rib71].

      du·nombr·o, dual·o: «Deklinacia aŭ konjugacia nombro, uzata kiam oni parolas pri nur du aferoj» [PIV]. En PMI tiu formo estas sufiĉe kohere uzata (ĝi kadukiĝis dum la mongola invado).

      frank·o: «okcident-eŭropano», poste kaj precipe en Krimeo: «ĝenovano, italo». MR фрѧгъ — tra Gr φράγκος (franko) el L francus.

      Galiĉ·o: (P Halicz); Galiĉio estas ĝia regula derivaĵo, preferinda ol la PIVa

      Galicio. Eŭropa regiono, norde de Karpatoj, dividita inter Polujo kaj Ukrajno.
      U Галичинá P Galicja (el mezlat. Galicia el MR Галичь, malnovrusa adjektivo signifanta moneda).

      Georg·o: La kronikoj tre varie rusigas tiun nomon; ekz-e oftas la formoj MR Юргъ, Гюрги, Дюрги [Jurg, G’urg, Ďurgi].

      Gleb·oⁿ: Orientslava virnomo, MR Глѣбъ, el la varenga Guðleifr. Kp Boriso.

      grivn·oⁿ (гривна): La baza monunuo de la Kieva Regno (duonfunto da arĝento).

      St-Hipat·a kronik·o, Hip. Kron.: La kroniko (612 paĝoj en manuskripto de la 14ª jc) trovita en la monaĥejo de s-ta Hipato, R Ипат(ьев)ская летопись. — Hipat·o: greka-rusa vira antaŭnomo, de Ὓπατος (plej alta, supera).

      ĥazar·o·jⁿ: Tjurka popolo, aperinta norde de Kaspio post la huna invado (4ª jc), mezgreke Χάζαροι, perse [Bar ul Ĥazar] (Kaspia maro), hebree [kozar], MR козарє. — Ĥazar·i·o: En la 7ª jc la ĥazara regno etendiĝis de Dnepro kaj Krimeo ĝis Ural-rivero, norde ĝis la meza Volgo kaj la fontoj de Doneco. En la 8ª jc la regantoj de Ĥazario konvertiĝis al judaismo. En la 10ª jc Ĥazario pereis invadite de Peĉenega hordo oriente kaj de la rusoj (Svętoslavo Igorido) okcidente.

      Igor·o: rusa antaŭnomo vira, en la kronikoj Игорь aŭ Инъгваръ; ĝi devenas el la skandinava Ingvarr.

      Izęslav·oⁿ: slava virnomo, R Изяслав.

      Jaroslav·oⁿ: slava virnomo, R Ярослав (ardo + famo).

      junior·oⁿ, junkro: vd sub kompanio; kp senioro.

      Kafa', Kafao: la nuna Teodozio (U Феодосiя); en la 14 jc, kolonio de ĝenovanoj en Krimeo. R Кафá, Gr Καφᾶς It Caffa.

      Kiev·i·o: la Kieva princujo, tradicia domajno de la Rusujaj ĉefprincoj. Ofte oni ĝin nomis «la Rusa lando» (la plej malvasta signifo de la termino).

      kipĉak·o·jⁿ: en la (pra)rusa estas tri vortoj por tiu tjurka popolo: куманы (kumanoj, vd), кипчаки ([kipĉaki], ununombre [kipĉak']) kaj половцы ([polovci], ununombre половец [polovec]).

      • La formon «kumanoj» adoptis la okcidentaj kronikistoj (en la Mezepoka Latino Cuni, sed kp ankaŭ Codex Cumanicus); tiu formo oftas en la okcidenta scienco.
      • La kronikoj orientaj, de la Ĉinaj (201 a.K., 欽察/钦察, Qīnchá, цинь-ча) ĝis la Islamaj (persaj, arabaj) konas nur la nomon kipĉako [qıpĉak]. Kelkaj sciencistoj opinias, ke proksimume en la epoko de PMI estiĝis du hordoj, el kiuj por la okcidenta pli oftas la nomo kumanoj, kaj por la orienta, la nomo kipĉakoj (ilin dislimis la rivero Dnestro). Tiel oni povas oportune distingi inter la Hungaria Kunság (Kumanio, G Kumanien, Kumanaei) kaj la orienta «Lando Kipĉaka» (Deŝt-i Qıpĉak)
      • La tria (polovcy) praruse signifas flavuloj (kp G Valwen). Tiu nomo iom internaciiĝis pro la opero «La princo Igoro».

      klan·o: ni preferas uzi tiun vorton por la unua el la PIVaj signifoj de gento, ĉar la vorto gento havas ankoraŭ la signifon de tribo, kiun ni ankaŭ bezonas.

      kliŝ·o: en la skalda poezio, parolfiguro per kiu oni anstataŭigas komunan nomon je poezia parafrazo (kenning); ekz-e, gajligno anstataŭ liuto, ktp.

      kompani·o: tiel ni tradukas la specialan vorton MR дружина (R дружина, L comitatus, Gr συνοδία, συστρατîται, ἑταῖροι). En la Kieva Regno (kaj aliaj Mezepokaj slavaj landoj) tiel estis nomata grupo de homoj (kelkcent, malpli ol milo), dungiĝintaj por servi princon en milito, administrado de lia princujo kaj de lia persona bieno; ĝi sekvis la princon kiam li ŝanĝis domajnon, do ĝi similis lian personan teamon (en la moderna ĉeĥa tiu vorto havas la signifon sporta teamo). En diversaj epokoj la funkcioj de la kompanio variis, kaj kvankam ĉiam la milita aspekto restis la plej grava, tamen en la 12 jc la administraj funkcioj estis tre rimarkindaj. Princa kompanio konsistis el du partoj, la supera, aŭ seniora (старшая дружина, «la pli aĝa kompanio, la bojaroj») kaj la malsupera, juniora (молодшая дружина, гридь, дѣцки — «la juna trupo, infanoj, junkroj»). — Atentindas, ke ruse (kaj sporade jam praruse) la vorto дружина estas «varma», el ĝi devenas la vorto друг (unue vojkamarado, poste amiko), tiel ke por la moderna ruso ŝajnus natura traduki ĝin per amikaro, frataro [Eposo], aŭ almenaŭ kamaradaro. Post la 14ª jc oni preferas pli precizajn vortojn (bojaroj, kavaliroj ktp); malaperas la fenomeno, arĥaikiĝas la vorto. — La koncernaj esperantaj signifoj de la vorto kompanio estas:

      «4 Kuniĝo de pluraj personoj, akompanantaro … 5 mil. Grupo el pluraj plotonoj, subdivido de bataliono, normale komandata de kapitano … vd roto» [PIV].
      Do, kompanio kombinas la signifojn akompanantaro + militista unuo (bulgare дружина nun signifas bataliono), kaj la signifo «1 Kuniĝo de personoj kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon», neaktuala en la Mezepoko, iel similas administradon. Ni provis ankaŭ «gvardio»n, sed ankaŭ ĝi aspektas nenature en la teksto, tiom pli ke fojfoje дружина estas uzata en la ĝenerala senco de batalantoj, kaj profesiaj, kaj milicanoj. Alia pripensinda vorto estas trupo, kiu verdire esprimas nur la militistan signifon, sed nemalgrava cirkonstanco estas, ke en la slavlingva skolta movado (slovaka, pola ktp) la vorto družina servas por traduki la anglan troop, kaj estas esperantigigata per trupo; tamen finfine ni rezervis la «trupo»n por плъкъ.

      kuman·o·j: okcidenta tjurka popolo, kies orientan branĉon ni nomas kipĉakoj (vd tie). La okcidenta limo de la kumana migrado estis Bulgario, kie ili rapide kristaniĝis kaj asimiliĝis: la fondintoj de la Dua Bulgara Regno, fratoj Teodoro (de 1186, reĝo Petro), Aseno kaj Kalojano devenis el kumanoj.

      Kura·oⁿ: Kaŭkaza rivero fluanta el Turkio tra Kartvelio kaj Azerbajĝanio en Kaspion. R Курá, A Kura, F Koura.

      Laŭrenc·a kronik·o, Laŭr. Kron.: pergamena manuskripto, kopio de kroniko kompilita en 1305. La kopion mendis princo Demetrio de Suzdalo, la laboron prizorgis monaĥo Laŭrenco (1377). Musin-Puŝkin aĉetis ĝin en 1792 kaj poste donacis al imperiestro Aleksandro la Unua. R Лаврентьевская летопись.

      lup·fantom·o: «Sorĉisto kiun oni kredis kapabla aliformiĝi en lupon» [PIV].

      Monomaĥ·id·o·jⁿ, MR Мономашичи: la klano de la posteuloj de Vladimiro 2ª Monomaĥo, rivaloj de la Olgidoj. La unua dinastio de la rusaj caroj apartenis al tiu branĉo.

      Mstislav·oⁿ: slava antaŭnomo vira (venĝo+famo); MR Мьстиславъ, obodrite Mistzlavus, ceĥe Mstislav, P Mścisław.

      Olg·id·o·jⁿ, MR Ольговичи: la klano de la posteuloj de Olgo kaj Davido Svętoslavidoj (de nepoj de Jaroslavo la Saĝa), rivaloj de la Monomaĥidoj. Genealogie la Olgidoj estis branĉo seniora, tamen ĉar Monomaĥo malebligis al Davido kaj Olgo iĝi ĉefprinco, ili devus perdi la rajton je seniorado; malgraŭ tio Vsevolodo II Olgido (la patro de ĉefprinco Svętoslavo el PMI) sukcesis reakiri tiun rajtojn por sia klano.

      Olg·o, Olego: MR vira nomo Ольгъ, devenanta el la varenga Helgi, parenca al G heilig, «sankta». Internacie pli konata estas la responda innomo Olg·a [PIV], varenge Helga (kiu iĝis Ἔλγα en la Bizanciaj kronikoj). En la modernaj orientslavaj lingvoj la vira formo estas malregula (pro la nefuĝema e: Олегу, Олегович) kaj nesimetria kun la ina; nu, almenaŭ por verko malnovrusa ni restituis la simetrion.

      or·a: poezia kliŝo esprimanta rilaton al la princa aŭ ĥana rango (ora kasko, ora selo, ora piedingo, sago orumita).

      paronomazi·o [PIV].

      peĉeneg·o·jⁿ: en 8–9 jc, hordo de tjurkaj kaj sarmataj triboj en la Transvolga stepo; en 9–10 jc, disbatinte la Ĥazaran regnon, la peĉenegoj penetris la sud-Rusujan stepon; post 1036 la Kieva Regno sukcesis forpuŝi ilin al Hungario kaj Bulgario, kie en bataloj kontraŭ Bizancio la hordo pereis. — MR пєчєнѣгъ, Gr παζινάκος, L Pacinaci, Bisseni, hungare besenyö, arabe paĉanak, F Petchenègue, G Petschenegen.

      princ·o: MR кънѧѕь, R U князь. Gr ἅρχων, ἡγεμών, βασιλεύς, κόμης. Ekz-e en Juĝistoj 8:3; 7:25; 8:14.

      Radzivil·a kronik·o, Konigsberga kroniko: malnovrusa kroniko ilustrita, en la 16ª jc trafinta en Pollandon; en la 17ª jc ĝin posedis J. Radziwiłł, poste ĝi pasis al Konigsbergo. Venko super Frideriko II revenigis ĝin en Rusion, kie ĝi iĝis publikigita (1767; faksimila eldono en Peterburgo, 1902). La kroniko entenas i.a. 8 miniaturojn pri la militiro de Igoro. Kvankam la papero estas de la 15 jc, laŭ multaj indikoj (la vestoj, la armiloj ktp) la historiistoj opinias tiujn ilustraĵojn kopioj de bildetoj el la fino de la 12 jc.

      Rastislav·oⁿ: slava virnomo, i.a. de la Moravia princo, per kies iniciato komenciĝis la agado de s-ta Cirilo; en PMI — vv. 18.21–24 (R U Ростислав, S Растиславъ, slovake?? Rastislav, Bj Расцiслав) [SA80, pĝ 23].

      Rezan·o:

      Rosj·oⁿ, MR Ръсь: dekstra alfluanto de Dnepro.

      rot·o: «1 Taĉmento da soldatoj, pli malpli regule organizitaj … 2 Aro da kune irantaj homoj aŭ bestoj … roto da perdrikoj, da sovaĝaj cignoj» [PIV].

      Rurik·oⁿ: rusa virnomo (R Рюрик, Bj Рурык, Gr Ρούρικας), i.a. de la prapatro de la unua dinastio de la Rusujaj princoj. De la varenga Hrørekr (t.e. «famo + reĝo»; kp Islandajn hródr, ríkr), responda al G Roderich, PIVe Rodrigo.

      Rusa lando:

      1. la Kieva Regno, la tuta regno de la Rurikidoj
      2. Suda Rusujo, la kerno de la regno, komuna apartenaĵo de la Rurikida gento, redistribuata konforme al la seniorado; do, Kievio (la Kieva princujo), ĉu sola, ĉu kun la landoj Ĉernigova-Sjevera, Perejaslavla princujo kaj la baseno de la rivero Rosjo — kontraste al la apartiĝintaj landoj, kiuj iĝis heredaĵo de la subklanoj: Polockio, Galiĉio, Suzdala lando, Rezanio.
      — Novgorodo la Granda, kvankam parto de la komuna apartenaĵo, ne estis tiel nomata. — Ne ĉiam oni povas senhezite distingi tiujn du signifojn.

      Rus·uj·o: tiu vorto ŝajnas oportuna traduko de la tradicia termino Киевская Русь (laŭvorte, Kieva Rusujo); la iom arĥaikiĝinta sufikso -uj ebligas distingi inter la moderna Rusio kaj la malnovrusa Rurikida regno. Vd ruso, Rusa lando, Kievio.

      rus·o: Historie tiu vorto plurfoje ŝanĝis sian signifon.

      1. Komence «rusoj» (русь) estis etnonomo de la gento, el kiu devenis la Rurikidoj.
      2. Poste la vorto ricevis socikondiĉan signifon: «rusoj» iĝis la supera klaso de la socio, precipe la anoj de la princa kompanio.
      3. Poste la vorto «Русь» ricevis la signifon geografian: «la Rusa lando» nomiĝis la Kieva princujo, en kiu precipe akumuliĝis la varengaj enmigrintoj.
      4. Poste, en la 11–12 jc «Русь», sen perdi tiun geografian signifon, ricevas ankoraŭ la sencon politikan: tiel nomiĝis la tuta teritorio regata de la «rusaj princoj» (la Kieva Regno).

      Sejm·oⁿ: rivero en Ukrajnio, alfluanto …

      senior·ad·oⁿ, sekundogenituroⁿ: Principo laŭ kiu ĉiuj fratoj de unu generacio estas rigardataj senioroj rilate al la sekva generacio (al siaj nevoj). Teorie en la Kieva Regno tiu principo devis determini la rajton je la ĉefprinca rango. La ĉefprinco estis rigardata «patro» de la tuta Rurikida gento; sekve, liaj filoj estis rigardataj kiel malpli aĝaj fratoj de siaj onkloj. Se iu el la fratoj de ĉefprinco mortis sen iĝi ĉefprinco, liaj filoj ne plu havis ŝancon atingi la rangon de iliaj onkloj kaj kuzoj. Ekz-e Izęslavo filo de s-ta Vladimiro mortis antaŭ sia patro, neniam estinte ĉefprinco, tial lia posteularo (i. a. Vseslavo la Mago) perdis la rajton je la Kieva trono. Tamen praktike tiu principo ne ĉiam estis obeata: ja Vseslavo (n-ro 11), Vsevolodo II, Izęslavo III tamen sukcesis okupi la tronon. — Iom pli malfrue senioradon enkondukis la ĉeĥoj (Breĉislavo I, en la nuna ĉeĥa skribo Břetislav I, 1055) kaj la poloj (Boleslavo III la Torda Buŝo, 1138). En la rusa historio la seniorado cedis al la rajto de la unuenaskito (primogenituro) en la Moskva periodo.

      senior·oⁿ: Superulo (en feŭda hierarkio). — PIV preferas la formon senjoro; ni opinias ĝin nesufiĉe kontrasta kun la banala sinjoro, kaj krome, senioron nature kompletigas junioro (vd juniora kompanio). La paralela signifo sporta (plenaĝa sportisto) neniel estus konfuziva.

      sjever·o·jⁿ: Orientslava tribo (сѣвєрянє) kies teritorio (Сѣвєръ) unue estis parto de Ĉernigovio, poste Sjevera princujo. Malgraŭ sia nomo (kiu signifas nordanoj), ili ne estis speciale «nordaj», sed loĝis ĉe la mez'orienta limo de la Kieva Regno. Tiu etnonomo estas konata ankaŭ aliloke en Slavujo (Gr Σέβερες, en Balkanio). — Nia transskribo uzas la antikvan valoron de ѣ=[ie] (Vieno=Вѣна) por diferencigi sjevera disde severa. La vorto ĝis nun vivas en pluraj loknomoj: Novgorodo la Sjevera, Sjevera Doneco.

      slavon·ig·o: Influo de la slavono sur la malnovrusan, kaj poste, sur la rusan lingvon. Ekde la kristaniĝo la slavono iĝis en la Kieva Regno la lingvo de la Eklezio kaj scienco. En 14–15 jc, kaj precipe post la falo de Konstantinopolo (1453), la Moskva Regno konscias sin heredanto de la antikva tradicio, kaj en la lingvo aperas ankoraŭ pli forta arĥaika tendenco (la Reslavonigo, R Второе южнославянское влияние). Tio ne malsimilas la Renesancan arĥaikigon de la ortografio en Francio kaj Anglio.

      Slavon·o «Λ Religia lingvo, devenanta el la malnova bulgara, k uzata de la rus-ortodoksaj eklezioj» [PIV]. Fakte tiu lingvo estis ne nur kulta, sed ankaŭ scienca, diplomatia kaj ĝenerale la skriba formo de la lingvo ĉe la orientslavaj kaj sudslavaj popoloj (en la unua periodo, ankaŭ ĉe la moravoj). En la notoj ni referencas ĝin per S.

      Sula·o: la rivero Сулá, maldekstra alfluanto de Dnepro.

      Suzdala lando: (Rostova, Vladimira, Moskvio; Transarbara lando, la Blanka Rusujo, la Transarbara Hordo).

      Svętoslav·oⁿ: rusa antaŭnomo vira, i.a. de multaj rusaj princoj (R Святослав, en la Bizanciaj kronikoj Σφενδοσθλάβος, serba-kroate Svetislav).

      Svętopolk·oⁿ: slava antaŭnomo vira, MR Свѧтопълкъ, Gr Σφεντόπλικος, Ĉ Svatopluk, P Świętopełk (havanta pian trupon).

      tjurk·o: Post ke la osmanoj uzurpis la gentfamilian nomon, oni bezonas ian vorton por distingi la du nociojn (simile al tio kiel oni distingas ĝermano kaj germano). En PIV troveblas la paro tjurko — turko, kio estas konforma al la paro R турок — тюрк (kaj U тюркськi, Bj цюрскiя). La uzo de ju por esprimi etimologian ь, kutima en la slavaj lingvoj, havas similaĵon en ekz-e kiosko, devenanta el la tjurka köŝk.

      Tamatarkan·o: Loko sur la orienta bordo de Kerĉa Markolo, kie nun estas urbeto Taman'. Aliaj formoj de tiu nomo: τò Ταμάταρχα; τὰ Μάταρχα; sur italaj mapoj ankaŭ Matrica kaj Matercha [Menges]. MR Tъмутороканъ, Tьмутороканъ; (probable el Tъмѫтороканъ el tjurka Taman-tarkan); kp ankaŭ la formon Matraĥo sur la greklingva sigelo de Olgo (vd kom. 20.4). Ĉerkese Tamatarkanu.

      Trans·arb·ar·a Land·oⁿ: R Залеская земля

      Trans·don·e·ad·oⁿ MR Задонщина: verko de la fino de la 14ª jc pri la granda batalo trans Don-rivero (do, «trans-Done»), en kiu la rusoj unue venkis la mongolojn. Tiu verko entenas tutajn blokojn, pruntitajn el «La parolo pri la militiro Igora».

      trib·o «I Hist Grupo da fratrioj aŭ kurioj kunligita per religia kulto, havanta propran protektantan dion kaj propran komunan sanktejon…» [PIV]. Al tio ni aldonus komunan teritorion kaj kulturon: ekz-e, la 12 triboj de Izraelo (la signifo PIVa), la orientslavaj sjeveroj, slovenoj, ĥorvatoj, duleboj, kriviĉoj ktp.

      trup·o: Per ĉi tiu vorto estas esperantigata unu el la signifoj de плъкъ (φάλαγξ, παράταξις); la aliaj estas milit(ir)o, popol(amas)o, batalo. Kp roto, kompanio.

      ukrajn·o: same kiel E. Privat (en lia Vivo de Zamenhof), ni atribuas al tiu vorto la sen-con de etnana nomo (ukrajno, ukrajnino), malsimile al PIV, kiu difinas ĝin kiel lando-nomon. Nun, kiam Ukrajnio iĝis sendependa Eŭropa ŝtato, la sola aktuala demando estas, ĉu oni derivu la etnonomon el ukrain- (kiel faras la tieaj E-istoj), aŭ el ukrajn-, kion mi opinias pli taŭga por Esperanto, ĉar ĝi evitigas la ĝene misgvidan -in. El la vidpunkto de la ukrajna lingvo ambaŭ formoj estas egale (mal)proksimaj de ties vorto Україна [ukrajina]; la formo Ukrajna estas iom pli pola (kio havas sian prav-igon, ja tiu vorto aperis en la 16 jc kun la signifo «limlando de la Pola regno», proksimume kiel la Usona frontier), dum la formo Ukraina estas pli rusa. Tamen en poezio oni trovas Ukrajnan kaj ruslingve: «Украйна глухо волновалась» [Puŝkin], kaj ukrajne: «Холоне серце, як згадаю, Що не в Украйнi поxовають, Що не в Украйнi буду жить» [Ŝeŭĉenko]. — En la E-lingva literaturo fojfoje renkontiĝas la aserto, ke ukrajno ne povas esti etnannomo pro etimologiaj konsideroj. Nu, tiam ankaŭ ruso devus esti landnomo, ja ĝia plej proksima rusa sonformo estas Русь, t.e. Rusio.

      vareng·o: «ano de skandinava gento, kiu prirabis la Baltajn bordojn en la 9ª jc, kaj poste liveris gvardianojn al la Bizancaj imperiestroj» [PIV].

      Vęĉeslav·oⁿ: malnovrusa vira nomo havanta paralelaĵojn en aliaj slavaj lingvoj, L Venceslaus el la praslava [vętjeslavъ], Ĉ Václav (sed innome: Věnceslava). R, U Вячеслав, sed sporade jam en la malnovrusaj fontoj ankaŭ aperas Вєчєславъ. (Pli + famo; samsenca pola nomo estas Bolesław.)

      Veles·o: kom. 2.22; kom. 2.27.

      Vladimir·o:

      1. «slava virnomo» [PIV]; MR Володимѣръ, S Владимѣръ («granda per sia posedo»; мѣръ parencas al la gota mērs, «granda», poste ĝin per la popola etimologio anstataŭis мир — «mondo; paco»). La esperantigo respondas al la formo slavona, kiu venkis en la novrusa, dum la ukrajna konservas preskaŭ malnovrusan Володимир; la Sagaoj [Kringla] transdonas ĝin per Valdamar.
      2. (MR Володимѣрь, P Włodzimierz L Lodomeria) nomo de pluraj urboj, i.a. en Volinio kaj ĉe la rivero Klazmo (fondita de Vladimiro Monomaĥo).

      Volini·oⁿ: MR Волынь P Wołyń, teritorio de la orientslava tribo duleboj, ĉe la supra Bugo kaj ĉe la fontoj de Pripetio [R Припять, U Прип'ять, P Prypeć]; princujo, kies ĉefurbo estis Vladimiro-la-Volinia, dum kelka tempo unuiĝinta kun Galiĉio.

      vostet·oⁿ: diakritilo indikanta nazan prononcon de vokalo en la lingvoj pola kaj litova: ą ę ktp. P ogonek. Per ę ni transskribas la slavonan ѧ (novruse я).

      Vsevolod·o: escepte ni donas al tiu nomo formon ne slavonan sed orientslavan, ĉar ni ne scias pri ĝia uzo aliloke. En la Sagaoj [Kringla] ĝi estas Vissivald.

      Glosaro Malnovrusa-Esperanta

      Батый: Batuo.

      буй: tradicie oni difinas la sencon de tiu vorto kiel tiun de furioza (slavone ĝi signifas malsaĝa, praruse, sentima, kuraĝa); tamen ĉie en la teksto plej konvenas la traduko per batalema: tiun epiteton ricevas la princoj, multe batalintaj kontraŭ la kipĉakoj.

      вой: batalisto.

      вѣщий: majstra; profeta, sorĉa.

      Демид: Diomedo [PIV].

      Дивъ: Divo.

      Дмитрий: Demetrio [Agoj, 19:24].

      Домид: Diomedo [PIV].

      дружина: trupo, kompanio.

      живот: slavone vivo, praruse havaĵaro.

      Кафа: Kafa', Kafao, Teodozia.

      князь: princo.

      крѣпость: forto, ἰσχÝς (1.27), ekz-e Eliro 15:6.

      ногата: groŝo (dudekono de grivno).

      носад: riverŝipo.

      плълкъ: roto, trupo, popol(amas)o; milit(ir)o; batalo.

      половец: kipĉako; kumano.

      посадникъ: leŭtenanto. (Komence: urbestro en Novgorodo, anstataŭanta la princon; kp finan liston en Transdoneado, kie estas menciitaj 30 Novgorodaj leŭtenantoj.)

      пѣсь: probable tiel la unuaj editoroj transdonis la mallongigon пѣс, atestitan en la manuskriptoj (ekz-e Hip. Kron., pĝ 130), do temas pri MR пѣcнь.

      Ростиславъ: Rastislavo.

      резана: duongroŝo (kvindekono de grivno)

      сила: militistaro (9.2). Regula traduko por δύναμις (1Mak. 11:39; 13:11,12) kaj στρατεία, 1Kron. 12:14 (ambaŭ el Heb. zava). Multas ekzemploj en Hip. Kron.

      стружiе: konjekteble temas pri lanco (U струже signifas stango); tamen laŭ la kunteksto al ni ŝajnas pli probabla la signifo lancopintingo, stangopintingo (la posta острожие — vd 5.14 kaj 15.6). Evidentas la etimolologia rilato al R строгать (raboti).

      Тмуторокань: Tamatarkano.

      фрягъ (фрязинъ, фряжский): franko; ĝenovano.

      Хръсъ, Хорс: Ĥorso (kom. 2.21, 14.26).

      чръ(в)ленъ: slavone ĝi respondas al ἐρυθρóς (malhele ruĝa); laŭ Liĥaĉov, ĝi estas skarlata. Ĉiel ajn, temas pri speco de la ruĝa koloro.

      удельный князь: sendependa princo, domajna princo.

      утреня: matenlaŭdo

      шереширы: ŝereŝiroj (13.13).

      La mallongigoj uzitaj en la Komentaro

      A
      angle, en la angla lingvo lingvo
      Bj
      bjelaruse
      Ĉ
      ĉeĥe R (nov)ruse, en la moderna rusa
      Hip.
      Kron. la Sankt-Hipata Kroniko
      F
      france, en la franca lingvo
      G
      germane
      Gr
      (mez)greke
      L
      latine, en la latina lingvo
      Laŭr. Kron.
      la Laŭrenca Kroniko
      …ⁿ
      neologismo
      MR
      malnovruse, en la malnova rusa
      P
      pole, en la pola
      PMI
      Parolo pri la Militiro Igora, kp СПИ
      S
      slavone
      TĴ
      Transdoneado laŭ la teksto de Ĵdanov
      TS
      Transdoneado el la Sinoda kolekto
      TU
      Transdoneado el kolekto de Undolskij
      U
      ukrajne
      СПИ
      Слово о полку Игореве, kp PMI

      Bibliografio

      BP85: СПИ: Сборник. — Л.: Сов. писатель, 1985. — XXXVIII (Б-ка поэта. Большая сер.).

      Cantare: Cantare della gesta di Igor / Introduzione, traduzione e commento di Renato Poggioli. — Torino: Einaudi, 1954.

      Eposo: Eposo pri la militiro de Igorj. Tr. el la rusa B. Tornado // Fajrero. № 6, pĝ 1–15.

      Geste: Grégoire H., Jakobson R., Szeftel M. Le Geste du prince Igor' // Annuaire de l'Insutut de philologie et de l'histoire orientales et slaves, VIII. Nov-Jorko, 1948.

      Get76: Гетманец М.Ф. По следам князя Игоря//ТОДРЛ Л., 1976. T. 31. C. 305–326.

      Jak58: Якобсон Р.О. Изучение СПИ в США//ТОДРЛ М., Л., 1958.

      Kar89: Карпунин Г.Ф. По мысленному древу. — Novosibirsk, 1989.

      Kringla: Snorri Sturluson. Heimskringla. (La rusa tr.: Снорри Стурлусон. Круг земной. — М.: Наука, 1980.)

      Lied: Das Igor-Lied. Eine Heldendichtung. Der altrussische Text mit der Übertragung von Reiner Maria Rilke und der neurussischen Prosafassung von D. S. Lichatschow. — Leipzig, Insel-Verlag, 1985.

      Mal59: Мальсагов Д. Д. О некоторыx непонятныx местаx СПИ // Изв. Чечено-ингушского НИИ истории, языка и литературы, т. 1, вып. 2. Грозный, 1959.

      MB84: Мещерский Н.А., Бурыкин А.А. Заметки к восточной лексике СПИ // Вестник ЛГУ. 1984, № 14.

      Menges: Menges K.H. The oriental elements in the vocabulary of the oldest Russian epos, the Igor' Tale «СПИ» // Supplement to «Word». – N. Y. 1951; la rusa traduko: Менгес К.Г. Восточные элементы в СПИ. – Л. 1979.

      Moĵ89: Можейко И.В. 1185 год. Восток — Запад. Moskvo, 1989.

      NF90: Никитин А.Л., Филиповский Г.Ю. Хтонические мотивы в легенде о Всеславе Полоцком // СПИ: Памятники литературы и искусства XI–XVII веков. — Moskvo, 1978.

      Nik78: Никитин А. Л. Наследие Бояна в СПИ. Сон Святослава // СПИ: Памятники литературы и искусства XI–XVII веков. — Moskvo, 1978.

      Nik84: Никитин А. Л. Испытание Словом // Новый мир, № 5–7, 1984.

      Ple90: Плетнёва С. А. Половцы. — M.: Наука, 1990.

      Poemo: Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nepo Olega. Tradukinto ne indikita // Supl. al Espero, 1908. (№ 4296 en BIL de Stojan.)

      Povesti: Повести Древней Руси. XI–XII вв. — Л., 1983.

      Puŝkin: Пушкин А. С. Песнь о полку Игореве // [BP85], p. 426–432.

      Rib71: Рыбаков Б.А. СПИ и его современники. — Moskvo, 1971.

      Rib72: Рыбаков Б.А. Русские летописцы и автор СПИ. — Moskvo, 1972.

      Rob78: Робинсон А. Н. Солнечная символика в СПИ // СПИ: Памятники литературы и искусства XI–XVII веков. — Moskvo, 1978.

      SA80: Slovaka Antologio. — Bratislavo, 1980.

      Sol64: Соловьёв А. В. Восемь заметок к СПИ // ТОДРЛ, T. 20, 1964.

      Sum83: Сумаруков Г.В. Кто есть кто в СПИ. — Moskvo, 1983.

      Song: The Song of Igor's Campaign / Tr. and Foreword by V. Nabokov. — Ann Arbor: Ardis, 1988.

      Ŝer90: Шервинский С. В. «Дивъ» в СПИ // СПИ: Памятники литературы и искусства XI–XVII веков.—Moskvo, 1978.

      Ŝkl90: Шкляревский И.И. Избранное. — M.: Худож. лит., 1990.

      Vasmer: Vasmer M. Russisches etymologisches Wörterbuch. — Heidelberg, 1950–58 (rusa eldono: Фасмер М. Этимологический словарь рус. яз. Т. I–IV. — M.: Прогресс, 1986).