Je la 23ª de februaro, en la 1ª semajno de la Granda Fasto, la iŝmaelidoj, la malpiaj kipĉakoj, venis milite kontraŭ Rusio al Dimitrovo, kun la malbeninda Konĉako kaj kun Glebo Tiriido, kaj per la Dia protekto ne estis malbonaĵo de ili. Kaj la princo Svetoslavo Vsevolodido, akorde kun sia boparenco Ruriko, iris kontraŭ la kipĉakoj kaj haltis ĉe Olĵiĉo, atendante Jaroslavon el Ĉernigovo. Jaroslavo ilin renkontis kaj diris al ili:
— Nun, fratoj, ne militiru, sed interkonsentinte pri la tempo, se tio plaĉos al Dio, ni iru kontraŭ ili somere.
Svetoslavo kaj Ruriko, akceptinte tion, revenis.
Kaj Svetoslavo sendis siajn filojn kun siaj trupoj al Igoro, ordonante ke tiu militiru antaŭ li, kaj Ruriko sendis kun siaj trupoj Vladimiron Glebidon. Do, Vladimiro Glebido sendis al Igoro, petante lian permeson iri kun sia trupo avangarde, ĉar la Ruslandaj princoj estis permesintaj al li iri antaŭe en la Rusa lando. Sed Igoro rifuzis al li tion. Do, Vladimiro koleriĝis kaj iris reen. Kaj irante for, li iris kontraŭ la Sjeveraj urboj, kaj prenis tie grandan predon.
Nu, Igoro resendis la Kievajn trupojn, estrigis super ili Olgon kaj sian nevon Svetoslavon, por ke ili rekonduku la trupojn en bona ordo; kaj mem li iris, kun sia frato Vsevolodo kaj kun Svetoslavido Vsevolodo kaj kun Andreo kaj Romano, kaj kun iom da Nigra Ĉapo sub Kulduro kaj Kuntuvdeo, kaj venis ili al la rivero Ĥorolo. Kaj estis varme en tiu nokto, kaj pluvegis, kaj la akvo leviĝis, kaj ne trovis ili vadejon, do tiuj kipĉakoj, kiuj sukcesis transiri la riveron kun siaj tendoj, tiuj saviĝis; sed tiuj, kiuj ne sukcesis, tiujn ili kaptis. Onidire, tiam multe da tendoj kaj ĉevaloj dronis en Ĥorolo, fuĝante de la rusoj (…)
En tiu sama jaro irigis Dio Svetoslavon la Kievan princon, kaj la ĉefprincon Rurikon Rastislavidon, militi kontraŭ la kipĉakoj. Kaj sendis ili al la najbaraj princoj, kaj aliĝis la Svetoslavidoj Mstislavo kaj Glebo, kaj Vladimiro Glebido de Perejaslavlo, Vsevolodo Jaroslavido de Lucko kun la frato Mstislavo, Romanido Mstislavo, Izeslavo Davidido kaj Mstislavo de Gorodno, Jaroslavo de Pinsko kun la frato Glebo, el Galiĉo helpa trupo de Jaroslavo — sed liaj propraj kuzoj ne venis, dirante:
— Malproksimas por ni iri al la malsupro de Dnepro, ne povas ni lasi nian landon sen defendo; tamen se vi iros tra Perejaslavlo, ni aliĝos ĉe Sulao.
Nu, Svetoslavo, incitite kontraŭ siaj kuzoj, iris rapide kaj instigate de la Providenco; tial liaj plej aĝaj filoj ne sukcesis veni el la Ĉernigova lando sufiĉe frue.
Li iris laŭ Dnepro kaj atingis lokon nomatan Inĵir-vadejo, kaj tie li pasis al la malamika bordo de Dnepro, kaj 5 tagojn serĉis ilin. Tiam li sendis pli junajn princojn antaŭ siajn trupojn: li sendis Vladimiron de Perejaslavlo, kaj Glebon, kaj Mstislavon sian filon, kaj Romanidon Mstislavon, kaj Glebon Georgidon princon de Dubrovico, kaj Mstislavon Vladimiridon, kaj da berendeoj ili havis kune 2100. Do la kipĉakoj, ekvidinte la trupon de Vladimiro kuraĝe iri kontraŭ ili, forkuris, pelate de la kolero Dia kaj de la s-ta Dipatrino. La postrajdantoj ilin ne atingis, kaj revenis la rusoj kaj staris ĉe la loko [на мѣстѣ] nomata Erel, kiun la rusoj nomas Ugol .
Nu, la kipĉaka ĥano Kobako, opiniante ke nur tiom estas da rusoj, sin turnis reen. Tiel rajdis la kipĉakoj post la rusoj, kaj ekvidis ili la rusojn kaj komencis ili interpafadi trans la riveron kaj provi devanci unuj la aliajn, kaj tio longe daŭris. Informite pri tio, Svetoslavo kaj Ruriko sendis grandajn taĉmentojn por helpi, kaj mem rapide iris post ili. Ekvidinte la helpajn taĉmentojn kaj opiniante Svetoslavon kaj Rurikon iri kun ili, la kipĉakoj tuj rajdis for. Do, la rusoj, helpate de Dio, enboriĝis en ilin, komencis ilin haki kaj kapti. Tiel la Sinjoro favoris la kristanojn, tiutage Dio grandigis princojn Svetoslavon kaj Rurikon pro ilia fido.
Kaj tie oni prenis Kobakon Karliidon kun liaj du filoj; Bilukidon Izaon kaj Toŭlion kun filo; kaj lian fraton Bokmiŝon, Osalukon, Barakon, Tarĥon, Danielon kaj Sodvakon de Kulobiko oni ankaŭ kaptis; Korazo Kalotanido tie pereis kaj kaj Tarsuko, kaj aliaj — sennombre. Tiun venkon Dio donacis la 30an de julio, lunde, je la tago de s-ta Johano la Militisto. La ĉefprinco Svetoslavo Vsevolodido kaj Ruriko Rastislavido, ricevinte de Dio la venkon super la paganoj, revenis hejmen kun grandaj honoro kaj gloro.
Samjare Igoro Svetoslavido, informite ke Svetoslavo militas kontraŭ la kipĉakoj, venigis al si sian fraton Vsevolodon kaj sian fratidon Svetoslavon kaj sian filon Vladimiron, kaj diris al la parencoj kaj al la tuta kompanio:
— La kipĉakoj foriris kontraŭ la Ruslandaj princoj, do sen ili ni provu frapi iliajn tendarojn.
Pasinte trans Merlon ili renkontiĝis kun kipĉakoj — ĉar Oboŭli Kostukido kun kvarcent homoj iris militi en Rusujon — kaj tuj atakis ilin rajde. La kipĉakoj fuĝis per Dia ordono, kaj la rusoj postrajdis kaj venkis ilin, kaj revenis hejmen.
Samtempe Vladimiro Jaroslavido de Galiĉo, bofrato de Igoro, estis ĉe Igoro, ĉar lia patro lin ekzilis el Galiĉio. Tiu Vladimiro antaŭe iris al Romano en Vladimiron-la-Volinjan. Sed Romano, timante lian patron, ne lasis lin resti ĉe li. De tie li iris al Ingvaro en Dorogobuĵon, sed tiu, timante lian patron, lin ne akceptis. De tie li iris al Svetopolko en Turovon, kaj tiu same lin forsendis; al Davido en Smolenskon, ankaŭ Davido lin forsendis; en Suzdalon al Vsevolodo, sia onklo. Sed Vladimiro de Galiĉo eĉ tie ne trovis ripozon kaj iris al sia bofrato en Putivlon, al Igoro Svetoslavido. Tiu varme lin akceptis, lin honoris kaj dum du jaroj lin ĉe si gastigis, kaj je la tria jaro lin repacigis kun lia patro kaj sendis kun li sian filon, la bofilon de Ruriko Svetoslavon.
Iris la malbeninda kaj malpia kaj trioble malbenita Konĉako kun sennombraj trupoj kipĉakaj kontraŭ la Rusa lando, esperante venkopreni kaj forbruli rusajn urbojn, ĉar li trovis viron saracenan, kiu pafis per viva fajro. Kaj ili havis fortajn katapultojn, apenaŭ streĉeblajn per 50 viroj. Sed la korfavora Sinjoro kontraŭas la fierulon kaj vanigas liajn maĥinaciojn. Do Konĉako venis, staris ĉe Ĥorolo, kaj sendis trompe al Jaroslavo Vsevolodido, proponante pacon. Kaj Jaroslavo, ne sciante pri la trompo, sendis al li sian bojaron Olstinon Aleksiidon. Tamen Svetoslavo Vsevolodido ja sendis al Jaroslavo dirante:
— Frato, ne kredu al ili, nek sendu al ili vian homon, mi iros kontraŭ ili milite.
Kaj senprokraste Svetoslavo Vsevolodido kaj Ruriko Rastislavido iris kontraŭ ili kun ĉiuj trupoj siaj. Ruriko kaj Svetoslavo sendis Vladimiron Glebidon kun la avangardo, kaj kune Msislavon Romanidon; kaj mem Ruriko kaj Svetoslavo iris post ili. Survoje ili renkontis komercistojn, venantajn el Kipĉakio, kiuj diris al ili, ke la kipĉakoj staras ĉe Ĥorolo. Ĝojaj, Svetoslavo kaj Ruriko iris tien. Vladimiro kaj Mstislavo, informite, iris al la loko indikita de la komercistoj. Veninte tien ili trovis neniun, ĉar la kipĉakoj transiris al alia loko apud Ĥorolo. La avanuloj, transirinte la riveron, suriris monteton por vidi la kipĉakojn. Nu, Konĉako staris en la valo. Rajdante sur la montetkresto la avanuloj lin preterpasis, sed aliajn rotojn ili rimarkis kaj atakis. Vidante tion Konĉako malantaŭ ili fuĝis trans la vojon; kaj odaliskon lian ili kaptis kaj la saracenon kun la viva fajro. Tiujn oni venigis al Svetoslavo kun la aranĝaĵo; la ceterajn batalistojn — iujn oni mortigis, iujn kaptis kun multe da ĉevaloj kaj armiloj.
Faris la Sinjoro favoron — donis venkon al la rusaj princoj: Svetoslavo Vsevolodido kaj la ĉefprinco Ruriko Rastislavido je la unua tago de marto. Sciigite pri la fuĝo de Konĉako, ili sendis post ili Kuntugdion kun 6000 homoj; sed tiu ne sukcesis atingi la kipĉakojn pro degelaĵo trans Ĥorolo. Tiel Svetoslavo kaj ĉefprinco Ruriko venkis per la preĝoj de la s-taj martiroj Boriso kaj Glebo, kaj revenis ili ĉiu al sia hejmo, glorante Dion en Triunuo — la Patron, la Filon kaj la S-tan Spiriton.
Kaj princo Jaroslavo de Ĉernigovo ne estis irinta kun la frato Svetoslavo, ĉar tiel li diris:
— Mi sendis al ili mian bojaron Olstinon Aleksiidon, ne povas mi kontraŭ mia homo militi, — tiel li sin pravigis antaŭ sia frato Svetoslavo. Kaj Igoro diris al la sendito de Svetoslavo:
— Dio min gardu disde rifuzo militi kontraŭ la paganoj! La paganoj estas nia komuna malamiko.
Poste konsultis Igoro sian kompanion, kie aliĝi la trupojn de Svetoslavo. Diris al li la kompanio:
— Princo, birde ne povos vi transflugi; jen ĵaŭde venis al vi viro de Svetoslavo, tiu mem dimanĉe eliras el Kievo, do kiel povas vi, princo, lin atingi?
Al Igoro malplaĉis la paroloj de la kompanio, li volis iri tra la stepo rekte, laŭ la bordo de Sulao. Sed la degelaĵo glaciiĝis en neĝokruston, tiel ke la trupo ne povis dum la tago trairi la viddistancon; tial Igoro ne povis trovi manieron por iri kun Svetoslavo.
En la sama printempo princo Svetoslavo sendis Romanon Nezdilidon [Нездиловича] kun berendeoj kontraŭ la paganaj kipĉakoj. Per Dia helpo ili venkoprenis kipĉakan tendaron, kaptis multe da homoj kaj ĉevaloj, je la 21ª de aprilo, je la Pasko. Tiutempe Svetoslavo iris en la landon de vjatiĉoj apud Koraĉevon, pro siaj aferoj.
Tiutempe Svetoslavido Igoro, nepo de Olgo, iris el Novgorodo je la 23ª de aprilo, marde, havante ĉe siaj flankoj la fraton Vsevolodon de Trubĉevsko, Svetoslavon Olgidon de Rilsko sian fratidon, kaj Vladimiron de Putivlo sian filon. De Jaroslavo li elpetis helpon: Olstinon Aleksiidon, nepon de Proĥoro, kun la Ĉernigovaj kovuoj. Tiel iris ili malrapide, ĉar la ĉevalojn ili havis grasigitajn. Vesperhore proksimiĝante Doneton Igoro rigardis la ĉielon kaj vidis la sunon stari kiel lunarko. Kaj li diris al siaj bojaroj kaj kompanio:
— Ĉu vi vidas? Kion signifas tiu signo?
Ili rigardis ĉiuj kaj vidis kaj mallevis la kapon kaj diris la viroj:
— Princo! Ne aŭguras al ni bonon tiu signo!
Igoro diris:
— Fratoj kaj kamaradoj! La misteron Dian neniu scias, kaj la signon faras Dio, kiel la tutan mondon sian. Kaj kion Dio al ni donas, ĉu por la bono, ĉu por nia malfeliĉo, tion ni vidos.
Kaj dirinte tion li transpasis Doneton, venis al Oskolo kaj dum du tagoj atendis sian fraton Vsevolodon, kiu estis iranta per alia vojo el Kursko. De tie ili iris al Salnico. Tie revenis al ili la skoltoj senditaj pli frue, kiuj diris:
— Ni vidis la malamikojn, la malamikoj viaj rajdas armite, do endas aŭ rapide ataki aŭ reveni hejmen; malfavora nun estas tempo.
Igoro diris kun siaj parencoj:
— Reveni sen batali estus morta honto; ni akceptu kion Dio donos.
Tiel decidinte ili rajdis la tutan nokton.
Sekvatage, vendrede, en la tagmanĝa tempo renkontis ili la rotojn kipĉakajn. Tiuj jam sin pretigis — la tendojn siajn lasis malantaŭe kaj ĉiuj kolektiĝis, la junaj kaj la maljunaj, sur la transa bordo de Suurlio. La niaj formis 6 rotojn: tiu de Igoro staris meze; dekstraflanke, tiu de lia frato Vsevolodo; maldekstre, de Svetoslavo lia fratido; antaŭ li, lia filo Vladimiro kaj alia roto, la kovuoj de Jaroslavo kun Olstino; kaj tria roto antaŭa estis la arkistoj kunigitaj de ĉiuj princoj. Tiel aranĝis ili siajn trupojn. Kaj diris Igoro al la parencoj:
— Fratoj! Tion ni serĉis, jen la okazo!
Kaj tiel ili ekiris, rekomendinte sin al Dio. Kiam ili proksimiĝis al la rivero Suurlio, elrajdis arkistoj el la kipĉakaj rotoj, sendis po unu sagon al la rusoj kaj fuĝis. Antaŭ ol la rusoj transpasis Suurlion, fuĝis ankaŭ tiuj kipĉakaj rotoj, kiuj staris pli malproksime de la rivero.
Svetoslavo Olgido, Vladimiro Igorido kaj Olstino kun la kovuoj arkistoj impetis post ilin, dum Igoro kaj Vsevolodo avancis nerapide, sen rompi la vicojn. La avanuloj hakis kaj kaptis malamikojn. La kipĉakoj trakuris sian tendaron, la rusoj ĝin atingis kaj kaptis tie multe da homoj. Iuj nur nokte revenis kun la kaptitoj al sia trupo. Kaj kiam ĉiuj kolektiĝis, diris Igoro al la parencoj kaj siaj viroj:
— Jen, Dio per sia forto donis al niaj kontraŭuloj malvenkon, kaj al ni, honoron kaj gloron. Sed ni vidis multnombrajn trupojn kipĉakajn, preskaŭ ĉiuj kolektiĝis ĉi tie. Ni iru tuj, dumnokte, kaj kiuj morgaŭ post nin rajdos, ne ĉiuj povos nin atingi, eble la plej bonaj rajdantoj; kaj pri ni estos laŭ la Dia volo.
Kaj diris Svetoslavo Olgido al siaj onkloj:
— Malproksimen mi rajdadis post la kipĉakoj, miaj ĉevaloj konsumiĝis. Se mi devos tuj ekiri, mi postrestos sur la vojo.
Kaj subtenis lin Vsevolodo, ke ili restu tie noktumi. Kaj diris Igoro:
— Ĉion komprenante, fratoj, ne estos surprizo morti.
Kaj ili restis tie noktumi.
Sabate ekde la heliĝo komencis avanci kipĉakaj trupoj, kvazaŭ pin'arbaroj. Ne sciis la rusaj princoj, kiu kontraŭ kiu frontu; ĉar ili estis sennombraj. Kaj diris Igoro:
— Evidente, ni kolektis kontraŭ ni la tutan Kipĉakion — Konĉakon, kaj Gzaon Burnidon, kaj Toksobidon, Kolobidon, Etebidon kaj Tertrobidon.
Kaj post konsilado ĉiuj deĉevaliĝis, ĉar ili decidis batalante iri al Doneto; ĉar, diris ili, «se ni fuĝos, nin mem savante kaj la popolanojn forlasante, tio estos peko antaŭ Dio: ilin perfidinte, foriri. Sed ni ĉiuj ĉu mortos, ĉu saviĝos kune sur la loko».
Kaj tiel dirinte ili deĉevaliĝis kaj iris batalante. Tiam Dio toleris, ke Igoro ricevu vundon en la brakon, kaj senmoviĝis lia maldekstra brako. Kaj afliktiĝis lia roto: ili havis militestron, kaj li unua iĝis vundita. Kaj estis forta batalo en tiu tago ĝis la vespero, kaj multe da mortigitoj kaj vunditoj estis en la rusaj trupoj.
Kaj dum la nokto sabata ili plu iris batalante. Ĉe la tagiĝo de la dimanĉo malobeiĝis la kovuoj kaj fuĝis. Igoro tiam estis surĉevale, ĉar li estis vundita, li rapidis al ili por ilin revenigi. Rimarkinte, kiom malproksime li estas de la siaj, li demetis la kaskon kaj rajdis reen al la trupoj, ĉar [la fuĝantoj] jam ekvidis la princon kaj devis reveni. Sed neniu revenis, krom Miĥaelo Georgido, kiu, rekoninte la princon, revenis. Ĉar la bojaroj ne fuĝis kun la kovuoj, nur malmulte da popolanoj kaj iom da bojaraj junkroj, ĉar ĉiuj nobeloj batalis surpiede, kaj inter ili Vsevolodo montris grandan kuraĝon.
Kiam Igoro proksimiĝis al sia trupo, la kipĉakoj impete tranĉis lian vojon kaj lin kaptis je unu sagoflugo de lia trupo. Jam kaptite Igoro vidis sian fraton Vsevolodon forte batali, kaj petis Dion pri sia morto, por ne vidi pereon de sia frato. Kaj Vsevolodo tiom batalis, ke la armiloj al li ne sufiĉis; kaj batalante ili ĉirkaŭiris lagon.
Kaj tiel en la tago de sankta reviviĝo
la Sinjoro turnis sur nin sian koleron,
anstataŭ ĝojon sendis sur nin ploron,
kaj anstataŭ gajon, aflikton [желю, Ĵelan] ĉe Kajal-rivero.
Kaj onidire ekkriis Igoro:
— Rememoras mi miajn pekojn antaŭ la Sinjoro mia Dio,
kiom multe da mortigo, sangoverŝo faris mi en la lando kristana,
kiel ne indulgis mi kristanojn
sed sturmis la urbon Glebovo ĉe Perejaslavlo!Tiam multe da suferoj suferis la senkulpaj kristanoj,
disigata estis la patro de disde siaj idoj,
la frato disde la frato, la amiko disde la amiko,
kaj la edzino disde la edzo,
la filinoj disde la patrino,
kaj la amikino disde amikino sia,
kaj ĉion frapis kaptiteco kaj doloro tiamaj.La vivuloj enviis al la mortintoj
kaj la mortintoj ĝojis, kiel s-taj martiroj,
per la fajro disde ĉi-vivo purigitaj.Maljunulojn oni mortigis,
junuloj kruelajn kaj senkompatajn batojn suferis,
virojn oni hakis kaj dishakis,
virinojn oni perfortis …Kaj ĉion ĉi faris mi, — diris Igoro, —
kaj estus malpravo, ke mi vivu.Jen vidas mi venĝon de Dio mia:
Kie nun estas mia amata frato?
Kie nun estas la filo de mia frato?
Kie estas la ido de mi naskigita?
Kie estas la bojaroj miaj konsilantoj,
kie, la viroj prodantaj,
kie, la ordo militista,
kie, la ĉevaloj kaj armiloj multekostaj?Ĉu ne je ĉio ĉi tio mi seniĝis,
kaj katenitan la Sinjoro min transdonas
en la manojn de la malpiuloj.Jen rekompencis la Sinjoro min laŭ mia maljusto,
kaj laŭ mia kruelo kontraŭ mi,
kaj falis hodiaŭ miaj pekoj sur mian kapon.
Vera estas la Sinjoro kaj pravega estas lia juĝo!Do ne partoprenu mi la sorton de la vivuloj;
sed jen mi vidas la aliajn akcepti la martiran kronon,
kial do anstataŭ ĉi ĉiuj ne sola mi suferas, la kulpulo?Sed, ho Sinjoro, Dio mia!
Ne forpuŝu min por ĉiam,
sed kia estas via volo, ho Sinjoro,
tia estu via graco al ni, viaj servantoj.
Kaj tiam finiĝis la batalo, kaj disigis oni la kaptitojn, kaj iris ĉiu al sia tendo. Igoron prenis Ĉelbuko, viro el la Targoloj; Vsevolodon lian fraton prenis Romano Gzaido; Svetoslavon Olgidon, Jeldeĉuko el la Voburkidoj; kaj Vladimiron, Kopti el la Ulaŝidoj. Tiam sur la batalkampo Konĉako garantiis pri sia boparenco Igoro, kiu estis vundita. Kaj el tiom da homoj nur al malmultaj per ia feliĉa okazo prosperis saviĝi, ja neniel oni povis fuĝi, kvazaŭ de muregoj ĉirkaŭite de la trupoj kipĉakaj. Tamen 15 viroj el niaj rusoj eskapis, el la kovuoj malpli, kaj la ceteraj dronis en la maro.
Tiam ĉefprinco Svetoslavo Vsevolodido, irinte al Koraĉevo, arigis trupojn en la Supraj landoj, kun la intenco iri al Dono militi kontraŭ la kipĉakoj dum la tuta somero. Dumvoje reen, kiam li estis ĉe Novgorodo la Sjevera, li eksciis pri siaj kuzoj, ke ili sekrete de li militas kontraŭ la kipĉakoj, kaj tio lin ĉagrenis. Irante per boatoj Svetoslavo malsupriĝis ĝis Ĉernigovo, kiam alkuris tien Belovodo Prosido, kiu informis Svetoslavon pri la okazinta en Kipĉakio. Aŭdinte tion Svetoslavo profunde suspiris, viŝis la larmojn kaj diris:
— Ho karaj fratoj miaj, kaj filoj, kaj prodoj de Rusujo! Donacis al mi Dio venkon super la paganoj, sed vi, ne reteninte vian junon, malfermis la pordegon en la Rusan landon. La volo Dia plenumiĝu en ĉio! Kaj kiom ĉagrenita mi estis pri Igoro, tiom nun kompatas mi Igoron mian fraton!
Post tio sendis Svetoslavo sian filon Olgon kaj Vladimiron al Sejmo, ĉar eksciinte la novaĵon, ekscitiĝis la urboj Sejmaj, estiĝis afliktego kaj doloro grandaj, kiaj neniam estis ĉe Sejmo kaj en Novgorodo la Sjevera kaj en la tuta Ĉernigovio: la princoj kaptitaj, la kompanio kaptita aŭ mortigita; oni sin ĵetadis, kvazaŭ en reto, la urboj tumultis, abomeniĝis al iuj iliaj proksimuloj, dum multaj, pri si mem forgesante, afliktiĝadis pri siaj princoj.
Post tio sendis Svetoslavo al Davido en Smolenskon diri:
— Ni interkonsentis militiri kontraŭ la kipĉakoj kaj somerumi [лѣтовати] ĉe Dono; sed nun la kipĉakoj venkis Igoron kaj liajn fraton kaj filon; do venu, frato, gardi la Rusan landon.
Davido iris per Dnepro, ankaŭ aliaj venis helpi kaj staris ĉe Trepolo, kaj Jaroslavo, kuniginte siajn trupojn, staris en Ĉernigovo.
La paganaj kipĉakoj, venkinte Igoron kaj liajn parencojn, tre fieriĝis, kunigis sian tutan popolon kontraŭ Rusujo, kaj estis ĉe ili disputo. Konĉako diradis:
— Ni iru al Kievo, kie pereis niaj fratoj kaj la granda ĥano Bonako;
dum Gza diradis:
— Ni iru al Sejmo, kie restis iliaj virinoj kaj la infanoj; tie pretas por ni kaptotoj, tie ni povos sen malhelpo okupi urbojn.
Kaj tiel ili disiris: Konĉako iris al Perejaslavlo kaj encirkligis la urbon kaj batalis tie tutan tagon. Vladimiro Glebido de Perejaslavlo estis princo brava kaj forta en batalo. Li rajdis el la urbo kaj atakis la kipĉakojn, kaj nur malmultaj el lia kompanio kuraĝis lin sekvi. Forte li batalis, kaj multe da kipĉakoj lin ĉirkaŭis; tiam la ceteraj, vidante sian princon forte batali, impetis el la urbo kaj forprenis sian princon, per tri lancoj vunditan. La brava Vladimiro, grave vundite, revenis en sian urbon kaj viŝis sian prodan ŝviton pro sia patraĵo [за отчину свою].
Vladimiro sendis al Svetoslavo, al Ruriko, al Davido diri al ili:
— Ĉe mi estas kipĉakoj, venu min helpi.
Svetoslavo sendis al Davido, kiu staris ĉe Trepolo kun siaj smolenskanoj. Tiuj aranĝis kunvenon [почаша вѣче дѣяти] kaj diris:
— Ni estis elirintaj al Kievo, se tie estus batalo, ankaŭ ni batalus; sed kial ni serĉu alian batalon, ni jam ne povas, ni laciĝis.
Svetoslavo kaj Ruriko kun aliaj helpaj trupoj per Dnepro iris kontraŭ la kipĉakoj, dum Davido kun la smolenskanoj iris reen. La kipĉakoj eksciis pri tio kaj retiriĝis de Perejaslavlo; sed pasante preter Rimovo ili ĝin atakis.
La rimovanoj enfermiĝis en la urbo kaj suriris la urbomurojn, kaj Dio volis, ke du turoj kun la homoj falu eksteren al la sturmantoj. La urbanoj teruriĝis; kaj kiuj el ili eliris el la urbo kaj batalis sur la Rimova marĉo, tiuj saviĝis, kaj kiuj restis en la urbo iĝis kaptitoj.
Vladimiro sendadis al Svetoslavo Vsevolodido kaj al Ruriko Rastislavido, instigante ilin veni pli rapide; sed atendante Davidon kun la smolenskanoj ili malfruis; tial la Ruslandaj princoj venis malfrue kaj lasis la kipĉakojn foriri. La kipĉakoj prirabis la urbon Rimovo, prenis kaptitojn kaj foriris en la stepon; la princoj revenis hejmen, malĝojaj, ankaŭ pri ilia filo Vladimiro Glebido, grave vundita per mortaj vundoj, kaj pri la kristanoj kaptitaj de la paganoj.
Tiel Dio, nin punante pro niaj pekoj, venigis kontraŭ ni la paganojn; ne pro sia amo al ili sed por nin puni kaj direkti al pentofaro, por nin deturni de niaj malbonaĵoj …
Kaj la aliaj kipĉakoj iris transrivere al Putivlo. Gza kun granda trupo prirabis iliajn domajnojn kaj iliajn vilaĝojn, bruligis fortikaĵon ĉe Putivlo kaj revenis en sian landon.
Tiutempe Igoro Svetoslavido estis en Kipĉakio kaj diradis:
— Ne la pagana bravo, Sinjoro mia Dio, rompis la forton de viaj servantoj, sed pro miaj pekoj mi ricevis malvenkon per via ordono; mi ne meritas kompaton en miaj suferoj pro miaj misfaroj.
Kaj la kipĉakoj, respektante en li militestron, ne faris al li malbonon sed komisiis lin al 15 gardantoj el siaj gentanoj, kaj al 5 nobelidoj, do kune al 20 homoj; ili lasis al li la liberon rajdi kie li volis kaj ĉasi kun akcipitro; kaj 5 aŭ 6 liaj propraj servistoj kun li rajdis; kaj la gardantoj lin honoris kaj obeis, kaj se li sendis iun, tiu sen kontraŭdiro plenumis liajn komisiojn. Kaj pastron li al si venigis el Rusujo kun ĉio necesa por la diservo, ĉar ne sciante la providencon li supozis longe tie restadi. Sed Dio lin liberigis per la preĝoj kristanaj, ĉar multaj lin domaĝis kaj verŝis pri li siajn larmojn.
Dum li estis en Kipĉakio troviĝis tie viro el la kipĉakoj, nome Laŭro; kaj tiu konceptis bonan penson kaj diris:
— Mi iros kun vi en Rusujon.
Unue Igoro al li ne kredis kaj krome li persistis pri la malhumila espero fuĝi en Rusujon kun siaj kompanianoj, ĉar, li diris, «Timante malhonoron mi ne fuĝis tiam disde la kompanio, kaj nun per vojo malhonora mi ne iru». Ĉar kun li estis filo de urba milicestro [тысячкого сынъ] kaj lia ĉevalestro, kaj tiuj lin persvadadis dirante: «Iru, princo, en Rusujon, se Dio volos, vi eskapos»; sed mankis favora okazo kian li volis.
Kiel mi jam diris, la kipĉakoj estis revenantaj de Perejaslavlo; kaj diris al Igoro liaj konsilantoj:
— Via penso estas orgojla kaj malagrabla al Dio. Vi serĉas okazon fuĝi kun viaj viroj, sed jen kion pripensu: la kipĉakoj revenos de la milito kaj ni aŭdis ke ili intencas mortigi vin, princo, kaj ĉiujn rusojn. Tiam restos al vi nek gloro nek vivo.
La konsilo trafis la koron de princo Igoro, li ektimis la revenon de la kipĉakoj kaj decidis fuĝi.
Fuĝi dum la tago aŭ nokte maleblis, ĉar tiam li estis gardata; li opiniis, ke la plej favora estas la tempo de sunsubiro. Kaj sendis Igoro sian ĉevalestron al Laŭro diri:
— Transiru al la alia bordo de Toro kun ĉevalo bridkondukata [с конемь поводным], — ĉar li decidis fuĝi kun Laŭro en Rusujon. La kipĉakoj estis trinkintaj kumison kaj vesperiĝis; venis la ĉevalestro, diris al sia princo Igoro ke Laŭro lin atendas. Igoro sin levis tremanta kaj timoplena, sin klinis al la ikono kaj al la glora kruco, dirante:
— Ho Sinjoro en la koroj leganta! Se vi savus min, Sinjoro, min malindan!
Kaj kunpreninte la krucon kaj la ikonon li levetis vandon de la tendo, elrampis, kaj liaj gardantoj dume amuziĝis, opiniante la princon dormi. Tiu venis al la rivero, ĝin transvadis kaj surĉevaliĝis; kaj tiel ili du rajdis tra la tendaron.
Tiun savon donacis al li la Sinjoro vendrede vespere. Kaj iris Igoro 11 tagojn piede ĝis la urbo Doneco, kaj de tie ĝis sia Novgorodo, kaj ĉiuj pri li ĝojis. El Novgorodo li iris al sia frato Jaroslavo en Ĉernigovon, petante lin helpi pri la defendo de la Sejma lando. Jaroslavo lin ĝoje akceptis kaj promesis helpon. De tie iris Igoro en Kievon al ĉefprinco Svetoslavo, kaj ĝoje lin akceptis Svetoslavo kaj same ties boparenco Ruriko.