La parolo pri la miltiro Igora
de Igoro, filo de Svetoslavo, nepo de Olgo

La prarusa teksto
kun traduko kaj komentaro de Sergio Pokrovskij

Novosibirsk 1995, 2010

Antaŭparolo

Komence de majo de la jaro 1185a Igoro, unu el la limlandaj Rusujaj princoj, entreprenis rabocelan militan ekspedicion en la Kipĉakan Stepon, suferis malvenkon kaj iĝis militkaptito. Tiu banala kaj eĉ hontinda epizodo en la rilatoj inter la Orienta Eŭropo kaj la Okcidenta Stepo rezultigis estiĝon de la plej eminenta kaj la plej frua prarusa poemo — almenaŭ inter tiuj splitoj de la arbo de la prarusa literaturo, kiuj sukcesis nin atingi tra la brulegoj de sinsekvaj invadoj, ekde la mongola ĝis la Napoleona.

Pasos ok jarcentoj, kaj en novembro 1983 la Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptos rezolucion, per kiu ĝi

Tiu mallonga verko vive interesis multajn generaciojn de rusaj legantoj. Por iuj ĝi estis Eposo, prezentanta la heroaĵojn kaj la personan dramon de princo Igoro; tiu naiva vidpunkto inspiris la faman operon de A.P. Borodin Princo Igoro kaj la du unuajn tradukojn de la verko en Esperanton. Por aliaj ĝi estas mirinda profetaĵo: «la nekonata aŭtoro kvazaŭ viziis la katastrofon okazontan post 50 jaroj, li teruriĝis, ekkriis — sed oni lin ne aŭdis». Fine, la esploremulojn la verko defias per sia abunda materialo por studoj filologiaj (la sola problemo pri la ĝusta disvortigo estas neelĉerpebla fonto de intelekta ĝuo); kulturologiaj (ekz-e, estas vere amuza vidi unu saman pasaĵon atribuata jen al influo varenge-skalde-ĝermana, jen al la Siberia-tjurka ŝamanismo); historiaj (kiuj eventoj estas aludataj); kaj eĉ per tute detektivaj enketoj pri la cirkonstancoj de la malkovro de la manuskripto kaj pri ĝia malapero en la Moskva brulego dum la Napoleona invado.

Bonvenon en la jaron 1185an. La saracenoj ankoraŭ ne reprenis Jerusalemon. Ankoraŭ ne fondiĝis la Teŭtona Ordeno. La kruckavaliroj ankoraŭ ne mortvundis Bizancion. Tre malproksime, ie trans Bajkalo, Temuĝino jam tri jarojn portas la titolon Ĉingis-ĥano.