Aspektoj

Enhavo

1 Rapida enkonduko

Konsideru ekzemplan frazon:

(1) Kiam la kuracisto venis, la paciento jam mortis, sed danke al la nova kuracilo hodiaŭ li fartas iom pli bone.

Por multaj esperantistoj (inter aliaj, por mi kaj por la aŭtoroj de PAG — vd ties §246) tia frazo estas absurda kaj korektenda:

(2) Kiam la kuracisto venis, la paciento jam estis mortanta, sed danke al la nova kuracilo hodiaŭ li fartas iom pli bone.

Tiu grava senconuanco, per kiu diferencas (1) kaj (2), estas la verba aspekto. La koncepto estas relative nova en la lingvoscienco, kaj ofte ĝi ne estas atentata en la gramatiko kaj kursoj de Esperanto. Ĝi ne aperas en la Fundamenta gramatiketo nek en la Lingvaj Respondoj de Zamenhofo. Parolanto de du slavaj lingvoj, Zamenhofo komprenis ĝin intuicie kaj intuicie aplikis ĝin en sia parolo Esperanta; sed li ne povus priskribi ĝin gramatike: liatempa lingvoscienco ankoraŭ malhavis necesajn esprimilojn (kaj sufiĉe klarajn nociojn) por tio.

2 Tempo, tenso, preterito

Iuj preferus diri, ke (1) kaj (2) diferencas ne per iu mistika «aspekto», sed per la verbaj tempoj. Evidente, la du frazoj uzas malsamajn verboformojn, tamen necesas kompreni, en kio konsistas la senca diferenco de tiuj du formoj. Kaj certe ĝi ne konsistas en la tempa plano al kiu ili rilatas: ambaŭ estas estintaj.

Alivorte, la nocio, tradicie nomata «verba tempo», ne tute trafe, ne plene priskribas la signifon de la koncerna verboformo. Tio estas ĝena en la situacioj kie temas kaj pri la proprasenca tempo, kaj pri aliaj signiferoj de la koncepto (kia estas, i.a., aspekto). Tial en serioza studo preferindas uzi apartan terminon tenso.

Kaj ĉian tenson rilatan al la estinteco ni supernocie nomos preterito (laŭ la tradicio de la PIV-oj). Ambaŭ verboformoj en la ĉefpropozicioj de (1) kaj (2), mortis kaj estis mortanta, estas preteritoj; pli speciale, la unua estas la is-tenso, kaj la dua estas la kompleksa ant-preterito.

3 Verba konsisto

Por priskribi la nocion «aspekto» necesas unue esplori la semantikan konsiston de la verboj.

Laŭ PAG (§24), la verbo «esprimas ideon pri ago aŭ stato, rigardatan plenumata de iu aŭ io: oscedas, dormu, kanti». Kaj laŭ PMEG, «Verbo montras faradon de ago aŭ estadon en stato».

Ĉi tiuj difinoj atentas la diferencon inter agverboj (ekz‑e «la kato manĝas») kaj statverboj (ekz‑e «la knabo kuŝas»), la diferenco kiu malmulte nin interesas en ĉi tiu studaĵo; por eviti oftan ripetadon de «ago aŭ stato» mi nomos ĉi tiun procezan aŭ statan elementon de la verba signifo per la resuma termino faro (oni ja povas demandi pri ago aŭ stato: «Kion li faras?» — «Li manĝas» aŭ «Li kuŝas»; tio ankaŭ koheras kun la angla termino fact).

Ĉi tie tamen pli gravas, ke ambaŭ difinoj atentas nur la daŭran, procezan komponanton de la verbosignifoj; sed iuj verboj posedas krome aŭ eĉ precipe ian rezultan signifon. Nin interesos alia dispartigo de la verboj en du klasojn:

  • la daŭrverboj (kiuj esprimas nur la procezon aŭ staton), kaj
  • la rezultverboj, kiuj krome implicas ian vaste komprenatan rezulton.

Tia rezulto estas ia fina punkto, imanenta limo al kiu evoluas la faro, kaj kies atingo malebligas daŭrigon de la faro. Ekz‑e

  • veni signifas, laŭ NPIV, «Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas»; do, veninte ĝis la parolanton la venanto ne povas plu veni, la ago iĝas finfarita, elĉerpita, plenumita;
  • kiam fajro estas estingita, ankaŭ la ago estingi ne plu sencas;
  • kiam iranto haltis kaj staras senmove, li ne plu povas halti;
  • por formanĝi, malvesti, sekigi, elĉerpi, preni tia finpunkto estas plena konsumiĝo de la «materialo»;
  • por koncipi, naski, morti la logika limo estas statŝanĝo, apartiĝo de la ido aŭ ĉeso de vivado.

De kiam en la normala evoluo de tiaverba faro ĝi atingas sian imanentan limon, oni povas diri, ke la faro plenumiĝis, ke ĝi okazis.

Daŭrverboj estas ekz‑e la agverboj dormi, pezi, seksumi, silenti, vivi, manĝi, teni… kaj ĉiuj statverboj: ami, esti, ĝoji, plaĉi, stari, sidi, malsani

Jen kelkaj kontrastaj paroj:

Daŭra Rezulta
iri veni
teni preni
havi akiri
batali venki, malvenki
heziti elekti
serĉi trovi
paroli diri
agonii morti
esti iĝi

Ĉi tiun verban karakterizon, kiu distingigas rezultajn kaj daŭrajn verbojn, mi nomos konsisto. Iri kaj veni entenas unu saman faron (unu saman procezan komponanton); sed veni entenas krome la celon, la limon de la faro; matematike veni ⊃ iri.

Principe ĉiu verbo entenas daŭran elementon, tamen tiu povas esti tiom mallonga aŭ tiom malgrava, ke oni ĝin ignoras kaj parolas pri verboj momentaj (sendaŭraj):

  • esti, vivi, flui, serĉi estas verboj daŭraj kaj senrezultaj;
  • halti, preni, trovi estas verboj rezultaj kaj sendaŭraj.

Tamen en iuj specialaj situacioj oni ja povas prezenti faron de momenta verbo kiel daŭran. Tial la distinga trajto estas enesto aŭ malesto de la imanenta limo: rezultverbo estas ĉia verbo implicanta tian limon, sendepende tion, ĉu ĝia faro estas momenta aŭ daŭra.

La terminojn daŭrverbo kaj rezultverbo mi pruntis el PAG. Iliaj ekvivalentoj nacilingvaj estas respektive

  • непредельный, предельный глагол (ruse);
  • atelic, telic verb (angle).

La supernocion konsisto la lingvistoj mallogike nomas per la termino responda al la subnocio «rezulteco» (ruse предельность = «limeco», angle telicity, boundedness).

4 Verba aspekto

En konkreta frazo duelementa rezultverbo povas esprimi aŭ la rezulton — tio estas uzo perfektiva, — aŭ la faron (procezon) — tio estas uzo malperfektiva.

Jen estas ekzemplo pri perfektivo:

(3) Lia filo mortis kaj estas nun malviva [FE §31].

La ekzemplo (2) prezentas la saman verbon en malperfektivo. Evidente, la daŭrverboj, kiuj malhavas la rezultan signiferon en sia semantiko, kutime esprimas la faron (procezon aŭ staton):

En la ĉambro sidis nur kelke da homoj [FE §32].

La perfektivo esprimas atingon de la imanenta limo, do plenumiĝon kaj finon de la faro. La tuta faro koncentriĝas en ĉi tiu fina punkto, kiu povas roli kiel reprezentanto de la tuta faro. Kiam oni vidas daton sur frontono de domo, kutime tio estas la jaro kiam oni finis la konstruadon. Alivorte eblas diri, ke perfektivo estas maniero rigardi faron «el ekstere», kiel unu tuton, kiel unu punkton aŭ maldiafanan blokon.

Male, malperfektivo prezentas la faron «el interne», el la mezo de ĝia evoluo aŭ de la iam aktuala stato. Oni scias, ke la statverboj tre proksimas al la adjektivoj (aŭ adverboj):

A kaj B estas egalaj. = A egalas al B.
Ĉi tio estas tre grava. = Ĉi tio estas tre gravas.
Li ankoraŭ estis viva. = Li ankoraŭ vivis.

En ĉi tiuj ekzemploj la malperfektivoj esprimas la staton dum sia faro. Kontraste al tio, perfektivoj ofte esprimas la staton postfaran, kiel ekz‑e en (3). La samon ni vidas en la Zamenhofa traduko de «La batalo de l’ vivo»:

“Grace!” He caught her in his arms. “What is it? Is she dead? ” [Dickens] →
«Grace!» Li retenis ŝin per la brakoj. «Kio estas? Ĉu ŝi mortis?» [Z].

5 Manieroj esprimi aspektojn

5.1 La as-tenso

En as-tenso ĉiuj verboj estas malperfektivaj. Kaloĉajo eĉ asertas [Vojaĝo], ke la as-tenso estas ne tiom «verba tempo», kiom maniero esprimi malperfektivan aspekton.

Efektive, klare distingeblaj tempaj planoj estas nur du: la estinta kaj la estonta. La nekaptebla tempopunkto nuntempa fakte estas sumo de «iom el la estinteco» kaj «iom el la estonteco», t.e. io komenciĝinta kaj ankoraŭ ne finiĝinta. La maltaŭgecon de la pure tempisma interpreto de la as-tenso bone ilustras la ŝerco:

Ĉe la telefono. «Nu, Gertrudo, kion vi faras?» — «Ĝuste nun mi telefonas, paĉjo.» [Steps, §595, p. 128]

Normala kaj atendebla respondo estus ekz‑e «Mi faras mian hejmtaskon» — kvankam dum la dialogo Gertrudo ne estas ĝin faranta.

Laŭ la ekzemplo de Kaloĉajo oni povas bildigi la du interpretojn grafike. Unue la interpreto tempisma:

┌───────────┬──────────┬────────┐
│ preterito │ as-tenso │ futuro │
└───────────┴──────────┴────────┘

Kaj jen la interpreto aspektisma (la as-tenso aperas en alia vico ol la «tempaj» tensoj):

      ┌──────────┐
      │ as-tenso │
┌─────┴─────┬────┴───┐
│ preterito │ futuro │
└───────────┴────────┘

Kaj kiam oni diras, ke «la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno», aŭ ke «duoble du estas kvar», oni esprimas farojn kiuj okazis, okazas kaj okazos ĉiam, ankaŭ inte kaj onte.

5.2 La a(n)t-participoj

Ĉar en la serio de la simplaj tensoj -is, -as, -os la malperfektivon markas A, tial estas tute kohera, ke en la participoj la sama A markas la participojn malperfektivajn: -at, -ant.

En Thule reĝo tronis
fidela ĝis la fin’.
Mortante al li donis
orpokalon amatin’. [Goeto-Kaloĉajo]

Ĉi tie la mortado de la amatino estas inta procezo fona, kiu jam antaŭe komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis (en la rakonta tempo de la epizodo).

5.3 La is-tenso kaj malperfektivigo

En la as-tenso ĉiuj verboj estas malperfektivaj; sed en la is-tenso ilia aspekta signifo dependas je la konsisto.

Logike la daŭrverboj esprimas daŭron, do ankaŭ ilia is-tenso estas malperfektiva:

(4) Profesoro staris antaŭ la fajro. Li rigardis ovon, kiun li tenis en la mano. En kaserolo sur la fajro estis lia poŝhorloĝo. [Steps, §427]

Male, la rezultverboj is-tense esprimas perfektivon, kiel ni jam vidis en (3). Por igi rezultverbon esprimi ties daŭran elementon, por ĝin malperfektivigi, oni povas uzi la kompleksan ant-tenson, kiel en (2) kaj en la ekzemploj el Marta:

Kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke…

Jam estis finiĝanta monato de post tiu tago, en kiu la juna vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon…

Evidente, «Jam finiĝis monato…» esprimus pli longan periodon (almenaŭ plenan monaton).

Anstataŭ malperfektivigi rezultverbon per kompleksa tenso, oni ofte povas uzi simplan is-tenson de daŭrverbo kun la sama daŭroparto, ekz‑e

(5) Kiam la kuracisto venis, la paciento jam agoniis, sed danke al la nova kuracilo hodiaŭ li fartas iom pli bone.

El la tempisma vidpunkto la absurda frazo (1) kaj la akceptebla frazo (5) estas egalaj (ambaŭ preteritaj); la esencan diferencon aspektan la tempismo ne kaptas.

5.4 La i(n)taj participoj

Samkiel la a(n)t-participoj aspekte similis la as-tenson, tiel la i(n)t-participoj de la rezultverboj aspekte similis la is-tenson: ili do esprimas la rezultan staton, kaj ofte sinonimas kun puraj adjektivoj. Precipe tio koncernas la participojn pasivajn:

Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam (de)longe konstruita [FE §25]

Ĉi tie konstruita = preta.

Jen estas frazo, kiu (samkiel en la rusa) fajfas pri la tempoj, sed zorgas pri la aspektoj:

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj
[Fundamenta Krestomatio, «Plena gramatiko de Esperanto»]

Ĉi tie kunmetitaj ne antaŭas la faron de formataj; fakte, en kunmetitaj ne plu enestas faro, ĝi estas pura rezulto, adjektivo responda al la pura adjektivo angla compound en la angla versio de la Gramatiko.

5.5 Aspektoj en futuro

Ĝis nun mi precipe atentis la aspektojn preteritajn, ĉar la lingvistoj okcidentaj kutime parolas pri aspektoj konekse kun preterito (kaj la lingvoj latinidaj, ekz‑e la franca, klare kontrastigas la aspektojn per la tensoj preteritaj: imperfekto por malperfektivo, aoristo por perfektivo). Sed en Esperanto (kaj en la lingvoj slavaj) la aspektoj egale klare kaj sammaniere esprimeblas ankaŭ en futuro:

kiam mi finos {rezultverbo, perfektivo} mian laboron, mi serĉos {daŭrverbo, malperfektivo} mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos {rezultverbo, perfektivo} [FE §20].

Eĉ se ni pro malsato estos mortantaj {rezultverbo, malperfektivo}, ne fariĝos {rezultverbo, perfektivo} komunistoj mia edzo aŭ infanoj! [Varankin, «Metropoliteno»]

Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata {rezulta, malperfektiva}; ĉu vi levos {rezulta, perfektiva} ĝin en la daŭro de tri tagoj? [Johano 2:20]

6 Aspektualoj

La terminon «aspekto» mi uzas en la senco kutima en la gramatikoj de la lingvoj slavaj, kiel supernocion por la diĥotomio perfektivo — malperfektivo. Tamen en diversaj lingvoj ekzistas fenomenoj parencaj aŭ iel rilataj, kiujn historie oni ofte konfuzadis (kaj plu konfuzas) kun la aspektoj; mi nomos ilin aspektualoj.

Unu aspektualon mi jam prezentis: ĝi estas la verba konsisto. Ni jam vidis, kiel forte ligitaj estas la aspekto kaj konsisto en la is-tenso esperanta; ne mirindas, ke PAG iam konfuzas ilin. Tamen ili ja estas malsamaj nocioj: rezultverbo povas aperi en aspektoj perfektiva aŭ malperfektiva.

6.1 Taksiso

Taksiso karakterizas iun rakontatan faron rilate al alia(j) rakontata(j) faro(j). La okcidentaj gramatikistoj ial speciale atentas apartan subspecon de taksiso, la «sinsekvon de tensoj» (latine consecutio temporum); tamen taksiso estas nocio multe pli ĝenerala: ĝi atentas ne nur linian vicon, sed ankaŭ, ekz‑e, enkadrigon (unu faro okazas en la kadro, sur la fono de alia faro); kaj ĝi havas ne nur tensan esprimon.

Ekz‑e en la latina Veni, vidi, vici (Mi venis, ekvidis, venkis) la taksiso estas linia ĉeno da okazaĵoj sen speciala gramatika markilo. Simile en la Proverbaro: «Dio donis, Dio prenis». Taksiso kadra (samtempa): «En la parko promenante ni parolas Esperante».

La taksisaj rilatoj inter pluraj verboj neeviteble manifestiĝas en interagado de iliaj aspektoj; tial esprimado de taksiso estas unu el gravaj funkcioj de verba aspekto. Ni ekzamenu kelkajn kombinojn.

Preterita serio da malperfektivaj, daŭraj faroj nature sugestas, ke tiuj faroj okazas samtempe — vd la ekzemplon (4).

Preterita serio da perfektivaj, finitaj faroj plej ofte sugestas, ke tiuj faroj okazas sinsekve, unu post alia:

(6) La lupo satmanĝis, foriris, kuŝiĝis sur verda herbaĵo sub arbo kaj ekdormis [Grimm/Kabe: La 7 kapridoj]

Forme (4) kaj (6) estas egalaj: ambaŭ entenas serion da simplaj is-tensaj verboj. Tamen la taksisoj estas tute malsamaj; kaj tio estas ŝuldata al la diferenco de la aspektoj.

Ĉe subordigo la malperfektivo formas la fonon, la kadron; kaj la perfektivo povas esprimi antaŭtempecon:

Promenante sur la strato, mi falis [FE §22].
Trovinte pomon, mi ĝin manĝis [FE §22].

Nuksoj venis, kiam {= post ol} dentoj elfalis [Proverbaro].

Kiam mi venis {rezultverbo, perfektivo, punkto} al li,
li dormis {daŭrverbo, malperfektivo, fono ĉirkaŭ venis};
sed mi lin vekis {rezultverbo, perfektivo, punkto post venis} [FE §20]

6.2 La verbaj profiloj (die Aktionsarten)

Verba profilo karakterizas tion, kiel evoluas la faro (por la daŭrverboj), aŭ kiaspecan rezulton ĝi implicas (por la rezultverboj). Ankaŭ la profilojn PAG konfuzas kun la aspektoj (§98).

Por la daŭrverboj PAG konas la kontinuan daŭron (durativo): vivi, teni, ami kaj ripetadon (iterativo): vizitadi = frekventi. Ĝi ne konas ekz‑e la profilojn intensajn: manĝegi, manĝeti.

La imanentaj limoj (la rezultoj) estas pli diversaj kaj multenombraj. PAG mencias la komencan profilon (inĥoativo), kies «rezulto» estas transiro en la verban faron: ekscii, ekiri, ekhavi, sidiĝi; la momentan profilon: trovi, ĵeti; kaj la finan profilon (PAG misnomas ĝin perfektivo, kio estas alispeca nocio; pli kutima termino lingvoscienca estus «terminativo»): finskribi, elĉerpi.

La limspecoj estas multe pli multenombraj, ol la menciitaj de PAG. Ekz‑e la ago manĝi povas finiĝi diversmaniere pro diversaj kaŭzoj:

  • formanĝi (forkonsumi la manĝaĵon);
  • finmanĝi (plenumi la finan fazon de manĝado, simetrie al ekmanĝi);
  • satmanĝi (manĝi ĝissate, eventuale lasante iom da superflua manĝaĵo; statŝanĝo en la manĝanto);
  • tutmanĝi (plenumi la tutan faron, de ekmanĝi ĝis finmanĝi), ktp.

Simile oni povas eklegi, finlegi, tralegi, satlegi, tutlegi, ellegi

Tiuj ekzemploj demonstras, ke la profilo ofte estas esprimata per afiksado aŭ vortkunmeto. Tia derivado ofte ŝanĝas la konsiston; ekz‑e ĝi povas atribui celon al mova daŭrverbo, transformante ĝin en rezultverbon: iri (daŭra senrezulta) → aliri, eniri, transiri, suriri, ĝisiri… Cetere, la rezulto ne nepre estas movo alcela — statŝanĝa rezulto povas konsisti en malapero de la subjekto (foriri, deiri, eliri) aŭ objekto (formovi, formanĝi):

— Ĉu vi donis freŝan akvon al la or-fisoj?
— Ne, sinjorino. Ili ankoraŭ ne fortrinkis la akvon, kiun ili jam havas. [Steps, §795, p. 169]

La ripeton ofte esprimas la sufikso -ad. Eblas kombino de tiaj profiloj, ekz‑e de la profiloj momenta (ekrigardi = ĵeti rigardon) kaj ripeta:

kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton
[Dikenso, tr. Z: La batalo de l’ vivo]

Kp ankaŭ

Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo
Kaj kun ĉevalo sia elfaradis
Li tiel miregindajn artifikojn,
Ke oni povus pensi, ke li mem
Prezentas vivan parton de l’ ĉevalo. [Hamleto]

Formale kombino de tiaj afiksoj ŝajnas ambigua, oni ja povas dumaniere ĝin analizi:

  1. (el/far)ad/is, (ek/rigard)ad/is = ado de rezultverboj
  2. el(far/ad)/is, ek(rigard/ad)/is = rezulto aŭ komenco de ado.

Evidente, en ambaŭ realaj ekzemploj validas la analizo 1. Mi supozas, ke eblas formuli la regulon, ke en kombino de prefikso kaj la sufikso -ad la sufikso estas la laste aplikata (la prefikso ligas pli forte).

Krom la derivado, profilojn povas esprimi perifrazoj. Ekz‑e (interkrampe aperas rusa verbo kun la responda profilo pure verba): «fari promenon» (прогуляться), «ĵeti rigardon» (взглянуть), «preni banon» (искупаться), «doni kison» (поцеловать)…

6.3 La sperto-aspektualo (kromefiko de daŭrverba faro)

Iuj faroj havas kromefikon kiun ne entenas la semantiko de uzita verbo, sed kiu iel ŝanĝas la staton de la aganto, karakterizas la aganton per iama faro. En Esperanto tian karakterizan kromefikon ofte (kaj tute logike) esprimas inta participo, ekz‑e:

Multe ĝi estis vidinta, multe ĝi estis priluminta, eble tiom same multe, kiom la tridek ses sinjoroj urbaj delegitoj
[Fabeloj-1, «Malnova strata lanterno»]

— ĉi tiuj participoj implicas, ke la stratlanterno akiris grandajn vivosperton kaj meritojn. Laŭ angla modelo oni povus nomi tion «sperto-aspektualo» (angle experiential aspect).

7 Esceptoj, problemoj, devioj

Zamenhofo uzis la aspektojn intuicie, li ne povis havi klaran koncepton teorie koheran kaj sisteman. Intuicie li ellaboris originalan sistemon, kiun mi provis malimplicigi en la ĉi-supraj sekcioj, kiu diferencas disde la aspektosistemo de ĉiuj fontaj lingvoj. Potenciale ĝi estas same esprimiva, kiel la aspektosistemo rusa-pola; tamen ne ĉiam Zamenhofo ĝin aplikis. Iam li zorgis pri la aspektoj, sed iam li ignoris ilin samkiel li ignorus ilin verkante en la germana. Similaj hezitoj okazadis ankaŭ pri aliaj lingvaj fenomenoj, ekz‑e pri la uzado de la artikolo. Mi mem proprapersone spertis tiajn hezitojn, kiam iun pecon mi verkis en la «agordo franceca», kaj alian en la «agordo ruseca».

7.1 Verboj hibridaj

La belan diĥotomion konsistan (verboj daŭraj kaj rezultaj) fuŝas la konfuzaj verboj hibridaj:

… 4. Ekzistas fine ankaŭ verboj hibridaj, kiujn oni povas rigardi preskaŭ egale kiel verbojn de daŭro sen rezulto aŭ verbojn de rezulto sen daŭro; ekzemple okupi povas signifi: preni en posedon (rezult-verbo: la rezulto estas la posedo), sed ankaŭ teni en posedo (daŭr-verbo). [PAG §110]

Laŭ mi, temas ne pri unu verbo kiun «oni povas rigardi» tiel aŭ alie, sed pri du malsamsencaj verboj, konfuze nomataj per unu sama vorto. Kp:

la bieno okupas 10 hektarojn [PIV]

Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis {= ekokupis, prenis) la valon [1Kron, 14:13]

La verbo okupi estas temo de la Zamenhofa lingva respondo pri la participoj «okupita» kaj «okupata». Alia paro da participoj kiu ofte kaŭzas similan heziton estas «interesita» kaj «interesata»: ankaŭ interesi estas simila verbo hibrida, en kiu oni konfuzas la signifojn «havi intereson» kaj «ekinteresi».

Hibridaj verboj multas en Esperanto, tiaj estas ekz‑e aboni, ĉirkaŭi, determini, fari, interesi, karakterizi, konservi, lui, prezenti, ravi, reprezenti, supozi, ŝirmi.

7.1.1 Mensaj faroj

Gravan grupon da hibridaj verboj en la lingvoj okcidentaj konsistigas verboj de faroj perceptaj (senti, vidi, rigardi, aŭdi…) kaj intelektaj (pensi, kredi, kompreni…)

Ruse kaj pole la respondaj verboj estas baze daŭraj, kaj por formi inĥoativon oni tute regule uzas prefikson (respondan al ek-):

vidi = видеть (teni en la vido);
ekvidi = увидеть (kapti en la vidon)

Dum sia tuta vivo Zamenhofo hezitis inter la regula sistemo nordslava kaj la hibrida sistemo okcidenta. Jen kelkaj ekzemploj pri regula uzo de inĥoativoj kontraste al la malperfektivoj:

En sovaĝeco sia li ekaŭdis Post la tapiŝo bruon [Hamleto]

Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas la sonadon de orgeno; sed tio, kion ŝi aŭdis, estis nur la maro [Fabeloj-1: Sovaĝaj cignoj]

Kiam Elija tion ekaŭdis, li kovris sian vizaĝon per sia mantelo
[1Reĝ 19:13]

Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda [Ijob 2:13]

Kiam vespere la preĝeja servisto eniris en la preĝejon … li ekvidis Anneton [Fabeloj-4: Anneto]

Kiam ŝi ekvidis sian propran vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna kaj malhela ĝi estis [Fabeloj-1: Sovaĝaj cignoj]

Se en la lasta ekzemplo forigi la inĥoativan ek-, la frazo ŝanĝos sian signifon. En la slaveca sistemo ĝi nepre esprimus ripetan malperfektivon (dum en la hibrida sistemo okcidenta la frazo iĝus ambigua, ĉar egale eblus ambaŭ interpretoj):

{Ĉiufoje} kiam si vidis sian vizaĝon, ŝi sentis teruron…

Tamen ne malpli ofte Zamenhofo uzis la mensajn verbojn hibride, iam sur unu sama paĝo:

4 Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.

13 Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj.

Hebree, greke (LXX) kaj ruse la verbo estas unu sama; kaj en la dua okazo la neatendita ekvido eĉ pli insiste postulas la inĥoativon, ol en la unua; sed ial la zamenhofa traduko spitas la intuicion.

7.2 Kial tiom multe da hibridoj?

En la lingvoj okcidentaj la aspektualojn esprimas precipe la tensoj. Unu sama verbo franca povas esprimi perfektivon en aoristo (passé simple), kaj malperfektivon en imperfekto (imparfait). Tiel oni ŝparas la verbojn. La leksiko de Esperanto estas ĉerpita precipe el la lingvoj latinidaj — tial multaj verboj, kies aspektojn oni distingas per tensaj verboformoj en ilia fontolingvo, iĝas hibridaj en Esperanto.

Unuarigarde tia tensa aspektosistemo ŝajnas pli simpla kaj regula ol la distingado laŭ la konsisto kaj derivado de profiloj. Kaj Esperanto ja uzas kompleksajn ant-tensojn tute simile al la anglaj Continuous Tenses. Tamen atentindas, ke la ant-tensoj havas tre klaran signifon: ili ekstraktas la daŭr-elementon el la verba konsisto. Tio ne estas universala malperfektivigilo, tio estas unu specifa malperfektivigilo. Ĝi ne povas anstataŭi la ripetan profilon (viziti → vizitadi), kiu estas alia malperfektivigilo.

Ĉi-supre (en 6.1) mi jam diris, ke perfektivigo povas fariĝi per diversaj limspecoj, kaj se la perfektivigilo estas nur unu, la lingvo estas malpli preciza kaj malpli regula. Aorista il vit (li [ek]vidis) en la franca esprimas inĥoativon, dum il vint (li venis) estas terminativa (finprofila). La verbo iri laŭ sia semantiko devas esti daŭrverbo; tamen jam ĉe Zamenhofo ĝi estas hibrida, ĝi ofte estas inĥoativa (kvankam ankaŭ ekiri iam aperas), kaj en la vojo irita ĝi estas terminativa (= la vojo trairita). Tio estas ĥaosa.

La uzado de derivitaj profiloj estas ne malpli radikŝpara kaj regula ol la uzado de tensaj paroj; tamen ĝi estas multe pli preciza kaj esprimiva. Krome, la latinidaj tensoparoj funkcias nur preterite, dum la profilaj derivaĵoj funkcias por ĉiuj verboformoj (interalie, ankaŭ por la futuraj).

8 Quo vadis

Ĉi tiu mia studaĵo estas ŝuldata al la traduko de la romano Quo vadis fare de Lidja Zamenhof’ [QV34]. Ĉi tiu traduko prezentas apartan intereson esperantologian: en ĝi sisteme estas markitaj la verbaj aspektoj. Preparante ĝian Fikŝenbukan eldonon mi trovis la «lingve reviziitan» version de 2002 [INKO]. La «lingva revizio» konsistis precipe en la meĥanika forigo de la profiloj, forigo de ek- kaj -ad.

Por mi ekzistas rimarkinda signifodiferenco inter tiu INKO-teksto kaj la originala traduko. Jen por komparo la unua alineo de la 1ª ĉapitro.

INKO:

Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diris, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de sklavoj lertaj en tio, iom post iom rapidigis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligis lin, redonis la konscion kaj refortigis tiel, ke el … la lasta banfako li eliris ankoraŭ kvazaŭ revivigita…

Lidja Zamenhof’:

Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de lertaj en tio sklavoj, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligadis lin, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el … la lasta banfako li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita…

La rakonto havas du planojn, iom profundan scenon. Jen kiel ĝi estas strukturita originale:

  1. La proksima plano, kiu rakontas pri okazaĵoj de unu certa tagmezo: «Petronio vekiĝis».
  2. La fona plano, kiu priskribas la okazojn fojon post fojo ripetiĝantajn: «li diradis», «li vekiĝas», «masaĝado rapidigadis cirkuladon», «vigligadis lin», «redonadis la konscion», kaj «li eliradis» … kaj tiel tagon post tago.

Tiun fonan priskribon de lia vivmaniero daŭrigas la tuta sekva alineo («La publikajn vaporbanejojn li vizitadis malofte…»), kaj nur en la alineo tria la rakonto revenas al la unua plano, al la okazoj de la koncerna tagmezo («Post tiu festeno…»).

Tute alie mi perceptas la INKO-rakonton. Laŭ mi, ĝi plate rakontas pri okazaĵoj de unu specifa tagmezo, ĝi preskaŭ tute apartenas al la proksima plano. Nur du frazoj: «De certa tempo … li matene vekiĝas» aludas la fonon; sed la tiea priskribo de la proceduroj ĝis «li eliris» aspektas por mi kiel unuopaj agoj de la proksima plano.

Menciindas, ke la angla traduko kiun mi konsultis estas egale plata. Dum la traduko franca fidele distancigas la du planojn aspektajn.

9 Konkludo

La aspektosistemo, kiun mi provis rekonstrui en ĉi tiu studaĵo, estas eleganta kaj originala. Ĝi diferencas disde la aspektosistemoj de ĉiuj fontaj lingvoj. Laŭ sia esprimivo ĝi proksimas la aspektosistemon rusa-polan, tamen estas pli radikŝpara. Kiam tio sencas, ĝi uzas la tensojn (la ant-tensojn); kiam necesas plia distingemo, ĝi uzas derivitajn profilojn.

La aspektoj reale influas la interpreton de tekstoj, interalie la taksison. La tense egalaj pecoj (4) kaj (6) prezentas tute malsamajn dramaturgiojn: la unua estas sceno statika, ĉiuj faroj estas samtempaj; la dua estas dinamika, la faroj sekvas unu la alian. «Kiam NN …is» referencas staton dumfaran, se …is estas daŭrverbo (kaj la subpropozicio estas malperfektiva); ĝi esprimas staton postfaran, se …is estas rezultverbo (kaj la subpropozicio estas perfektiva). Oni perceptas tion intuicie — sed pliparto da gramatiko kaj lerniloj ne klarigas tion.

Ĉar la teorio ne estas klare formulita, oni ne rimarkas diversajn malregulecojn kaj mallogikaĵojn. Ekz‑e oni ne rimarkas malregulecon en la uzado de mensaj kaj perceptaj verboj; oni neklare konscias la kaŭzojn de ĝenoj, kiaj aperas ĉe uzado de hibridaj verboj.

Ankaŭ Zamenhofo malhavis klaran teorion aspektologian. Verkante intuicie, li ofte cedis al la hibrideco de la latinida leksiko, kaj lia uzado restis sinkretisma kaj nekohera. Estas interese, ke lia filino tamen sukcesis pli konsekvence apliki lian aspektosistemon.

Ĉi tiu artikolo prezentas nur skizon de la aspektologia problemaro. Pli da detaloj donas mia (ankoraŭ ne finita) studaĵo «Notoj aspektologiaj».

10 Referencoj

FE
La Fundamenta Ekzercaro.

Fabeloj-1, -4
Andersen, tr. Zamenhof’: Fabeloj. Vol. 1–4.

INKO
H. Sienkiewicz, tr. Lidja Zamenhof: Quo vadis? La eldono de Inko «lingve reviziita en 2002». Ĉi tiu misredaktita teksto nun estas la plej disvastiĝinta formo bitlibra. Disponeblas i.a. ĉi tie.
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Versio 15.0.2 (de la 3a de Majo 2018).

QV34
H. Sienkiewicz, tr. Lidja Zamenhof: Quo vadis? Amsterdamo: Populara Esperanto-Biblioteko, 1934. Faksimilaj bitlibroj: Parto 1ª, Parto 2ª.

Steps
Montagu C. Butler: Step by Step in Esperanto.

Vojaĝo
K. Kalocsay: Vojaĝo inter la tempoj.

Aŭtoro: Sergio Pokrovskij

Created: 2019-02-25 Пн. 08:48

Validate