Versio unua: 2013-02-03 Versio ĵusa: 2013-02-04
Vortodividan ŝablonaron eblas instali en la operaciumo – tio principe estas preferinda, ĉar la ŝablonaro disponeblos por ĉiuj aplikaĵoj; tamen ne ĉiuj operaciumoj ebligas tion. Ĉi tiu paĝo temas pri instalo ene de LibreOffice aŭ OpenOffice. Mi provis la instalon ene de LibreOffice-3.
hyph_eo_XX.oxt) → Open → Scroll Down Licence → Accept →
Close)(Ĉio ĉi tio estas bilde prezentita en la koncerna paĝo de LibreOffice.)
Nun vi povas elekti lingvon Esperanto por elektitaj tekstopecoj:
(Tools → Language), aŭ alineoj, aŭ por la tuta dokumento. Kaj por
tiuj areoj elekti la menueron Hyphenate (Vortodivido). Vi ankaŭ
povas agordi viajn preferojn pri la vortodivido – ekz-e kiom da
tujsekvaj vortotranĉaj linioj vi konsentas toleri, aŭ la minimumajn
nombrojn de lasendaj literoj (la ŝablonaro kontentige funkcios se vi
postulos po almenaŭ 2 literojn antaŭ kaj post la tranĉo). Tiajn
agordaĵojn rekomendindas fari en la alinea stilo:
Format → Styles and Formatting → Muso-2 sur la nomo de la alinestilo → Modify → Text Flow
Mi mem ne laboras en la Oficejo, tial mi prenis la unuan TTT-paĝon
trafintan sub mian manon, kaj aranĝis ĝin kiel odt-dokumenton; ĝi
estas la enirpaĝo de la esperantista Oficeja teamo:
http://www.openoffice.org/eo/. Jen la redaktila odt-dokumento,
kaj jen ĝia pdf-printaĵo.
Ĉiujn vortotranĉojn, ebligatajn de la indikita ŝablonaro por reprezenta aro da vortoj (kiu inkludas ĉiujn vortojn fundamentajn kaj BRO-ajn) vi povas trovi ĉi tie.