La ŜŬERTĜ-aranĝo

Estkiel ruslingvano mi preferas uzi por Esperanto rektan klavararanĝon, en kiu al ĉiu litero de Esperanto respondas aparta klavo de la klavaro (samkiel ni havas tion por la literoj rusaj).

Por la angla lingvo mi uzas QWERTY-aranĝon; tial la esperantigo de mia klavaro rezultigas jenan ŜŬERTĜ-aranĝon:

 ŝ ŭ e r t ĝ u i o p ĵ ĥ
  a s d f g h j k l ;
   z ĉ c v b n m , . /

Tia aranĝo disponeblas kiel unu el la opcioj en la EK-esperantigo fare de Jurio Finkel; mi mem realigis ĝin per Emakso — vd la pakaĵon e8.el kaj ties anglalingvan (ĉar Emakso-stilan) priskribon.

Speciale pri Emakso

Evidente, Emaksa MULE-aranĝo funkcias surbaze de la klavararanĝo operaciuma, redifinante la askiajn atribuojn; tial la elispa programo e8.el rezultos en geometrie alia aranĝo se oni ĝin aplikos al alia baza aranĝo (ekz-e al la Dvoraka aŭ AZERTY).

Iuj povas bedaŭri la klavojn por {} kaj []; tamen en realaj tekstoj pli oportunas enigi ilin pare, difininte la funkciojn

(defun insert-brackets ()
  "Make a pair of [_] and be positioned to type inside of them."
  (interactive)
  (insert "[]")
  (backward-char))
(defun insert-braces ()
  "Make a pair of braces and be positioned to type inside of them."
  (interactive)
  (insert "{}")
  (backward-char))

(global-set-key "\C-c[" 'insert-brackets)
(global-set-key "\C-c{" 'insert-braces)

Mi ankaŭ opinias oportuna difini apartajn klavojn por ŝanĝi lingvan medion en Emakso. Ekz-e por ŝalti Esperanto-medion mi elektis la klavon F3 (iam tio respondis al la signara normo Latina-3a, nun malaktuala). La koncerna funkcio ne nur ŝanĝas la klavararanĝon, sed ankaŭ esperantigas mian uzulnomon kaj ŝaltas esperantan vortaron por la literumilo:

(defun sergio () "Set e-mail address to Sergio Pokrovskij"
  (interactive)
  (setq user-full-name "Sergio Pokrovskij"
  (set-language-environment "esperanto")
  (ispell-change-dictionary "eo")
  (set-input-method 'e8))

(defun sergei () "Set e-mail address to Sergei Pokrovsky"
  (interactive)
  (setq user-full-name "Sergei Pokrovsky")
  (ispell-change-dictionary "english"))

(defun sergej () "Set e-mail address to Sergej Pokrovskij"
  (interactive)
  (setq user-full-name "С.Б. Покровский")
  (set-input-method 'russian-computer))

(global-set-key [f3] 'sergio)   ; ŝaltu la Esperantan medion
(global-set-key [f1] 'sergej)   ; ŝaltu la rusan
(global-set-key [M-f1] 'sergei) ; ŝaltu la anglan

Eksteremakse por Linukso

Tre malofte mi bezonas esperantan klavararanĝon ekster Emakso, tamen fojfoje ĝi estas utila; tial ankaŭ la X-nivelan enigmetodon mi atentis.

Ekzistas pluraj distribuaj garnituroj de Linukso, kiuj diferencas en diversaj detaloj. En miaj komputilojn mi uzas Ubuntojn (Ubuntu-11.10 kaj Kubuntu-13.10), ene de kiuj mi uzas la malpezajn fenestrosistemojn Openbox kaj Fluxbox.

Mian okazon komplikas tio, ke krom la klavararanĝoj usona kaj esperanta mi bezonas aranĝon rusan; kaj krome, la cirkonstanco, ke kiam oni ebligas la rusan aranĝon, defaŭlte aktiviĝas la ŝaltilo Ctrl+Alt, kiu en Emakso ofte bezonatas por la rolo C-M (ekz-e C-M-s vokas la komandon isearch-forward-regexp). Tial por malembarasi min je tiu miskomplezo mi komencas miajn klavarajn agordojn en la startiga komanddosiero per forviŝo:

setxkbmap -option

La rekta enigmetodo X-nivela

Linuksoj posedas rektan enigmetodon por Esperanto, kiun oni povas ŝalti per la konzola komando

% setxkbmap epo
(malsimile ol por pliparto da lingvoj, kiujn oni indikas per dulitera kodo, Esperanton oni ial indikas per la kodo trilitera). Post tio la qwerty-klavoj havos la valoron ŝĝertŭ; la neesperantaj literoj askiaj estas disponeblaj per kombino kun la dekstra Alt-modifilo: Alt+q ktp.

Tamen ial du klavoj en tiu aranĝo estas permutitaj: ŭ kaj ĝ. Por konformigi Linukson al miaj kutimoj (al la ŝŭertĝ-aranĝo) mi aldonis la enigvarianton suertg en la dosieron /usr/share/X11/xkb/symbols/epo — tio estas ĝia situo en mia Ubunto; en aliaj versioj aŭ garnituroj oni povas serĉi la entenantan dosierujon symbols per io simila al

  % find /usr -name epo | grep 'symbols/epo'
Alinomu tiun symbols/epo en ion kiel symbols/epo~ (por povi reveni al la antaŭa stato se vi deziros); kaj kopiu mian epo anstataŭe. Post tio vi povos ŝalti la ŜŬERTĜ-aranĝon per

  % setxkbmap epo suertg
Por mia oportuno mi lokis tiun komandon ĉe Mod4+F3 (Mod4 estas la Win-klavo de la Majkrosoftaj klavaroj), kaj simile faris apartajn klavajn akordojn por la komandoj
   setxkbmap us
kaj
   setxkbmap ru
— tiel ke per unu akodo mi povas rekte ŝalti bezonatan klavararanĝon.

Tia aranĝo konvenas se oni devas enigi longajn tekstojn ekster Emakso (ekz-e per LibreOffice); sed ĝi maloportunas se oni uzas konzolon aŭ laboras en Emakso (Emakso ne bone funkcias, se en la ekstera X-sistemo estas ŝaltita klavararanĝo rusa aŭ esperanta). Tial mi uzaas la rektan ŜŬERTĜ-aranĝon nur ene de Emakso (kie ĝi funkcias per la maĥanismo esmaksa), kaj por la maloftaj uzoj eksteremaksaj mi uzas la kombinan metodon.

La kombina enigmetodo X-nivela

Agordado per GUI

Oni malfermu la sistemajn agordojn (ekz-e per la falmenuo ĉe la supra dekstra dentorado):

System | Keyboard | Layouts | Options

Tie malfermu kaj elektu Adding Esperanto circumflexes.

Paralele kontrolu, ĉu en la listo aperanta je la antaŭa paŝo (post elekto de la Opcioj) estas elektita Compose key (la kunmeta klavo). Kutime oni elektas la dekstran Alt-klavon.

Post tio la kombinoj de

DekstraAlt+{c,g,h,j,s,u}

devas produkti ĉapelitajn literojn.

Agordado permana

Anstataŭ min turmenti per GUI, mi aldonis en la startigan dosieron de mia Faluxbox (nome, /home/sergio/.fluxbox/startup) la komandojn

setxkbmap -option
setxkbmap -layout "us,ru" -variant ",phonetic" \
-option grp:rwin_toggle,lv3:ralt_switch,esperanto:qwerty,grp_led:scroll

La unua forviŝas la malnecesan aranĝoŝaltilon Alt+Ctrl.

La dua enkondukas du ĉefajn klavararanĝojn: la usonan QWERTY kaj la rusan ЯВЕРТЫ (misnome «fonetikan»), kiun mi preferas por ne erari pri la interpunkciaj klavoj. La dekstra Win-klavo (rwin) baskule ŝaltas rusan aŭ usonan aranĝon. La ruluma indikilo lumeta de la klavaro signalas, ĉu la kuranta aranĝo de klavaro estas rusa. Kaj la dekstra Alt-klavo plus bazo de ĉapelota letero de Esperanto produktas (en la usona aranĝo) la ĉapelitan leteron:
   rAlt+c = ĉ
   rAlt+C = Ĉ
   ...
   rAlt+u = ŭ


Laste ŝanĝita: 2014-05-02