Raporto de la Gramatika Sekcio

La Estraro de AdE rekomendis, ke ĉi tiu raporto helpu la ontan direkton ekkoni la ĝisnunan laboron de la Sekcio.


§1. La ĉefa (kaj fakte, la sola reala) rezulto en la pria periodo estas la Sekcia Raporto Pri vortordo en Esperanto. Ĉi tiu raporto nur skizas la ĝeneralan principon; mi verkis Kelkajn komentojn, prezentantajn eventualajn laborojn pluajn.

§2. Nefinita laboro koncernas la signifon de la senpera adjektivigo (adjektiviga konverto) de certaj verboj. Tiun laboron iniciatis kolego Kramer en la Vortara Sekcio; li preparis projekton de «Akademia decido pri pasivecaj adjektivoj». Mi ĝenerale aprobas la intencon kaj rekomendojn de tiu projekto, tamen mi iom alie konceptas la esencon (kaj la teorian prezenton) de la problemo. Laŭ mi, en la projekto okazis sufiĉe ofta misprezento de esence aspektologia problemo en la terminoj de aliaj (pli kutimaj por la okcidentaj lingvistoj) kategorioj; ĉi-okaze, per la verba voĉo.

Mi provis reverki tiun projekton: «Akademia decido pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj»; tamen mi ankoraŭ ne tute kontentas pri tiu teksto.

Kromaj dosieroj pri tiu temo (ankaŭ la fontaj `*.odt`-dosieroj de la PDF-oj) troveblas ĉi tie. De la Konsultejo la Gramatika Sekcio ricevis la demandon pri la sufikso -iĝ. Unuarigarde ŝi ŝajnis simpla, kaj la uzado unueca; kaj aliflanke, ĉar la Akademio ankoraŭ ne sankciis la uzadon maltransitivigan (ĉu?), al mi ŝajnis konvena prepari akademian decidon pri la uzado de -iĝ ĝenerale. Mi eĉ komencis verki respondon, tamen la debato en la sekcia forumo evidentigis kelkajn malkonsentojn, kaj la laboro iel velkis. La sekcia debato troveblas en la forumo de la Konsultejo.


La sekvaj paragrafoj temas pri miaj laboroj pri kiuj la Sekcio sin ne okupis.


§4. En mia laborplano mi proponis al la Sekcio esplori la uzadon de la artikolo — temo la plej malfacila por esperantistoj en kies gepatra lingvo artikoloj ne ekzistas. La lerniloj donas kelkajn regulojn, tamen praktike ili ne sufiĉas, kaj en la realaj tekstoj abundas uzoj kiuj malakordas kun tiuj reguloj. La sekcianojn tio ne interesis. Mi verkis mian studaĵon legeblan ĉe mi kaj en la «Lingva kritiko».

§5. Samkiom por la orientanoj estas nelernebla la artikolo, samtiom por la okcidentanoj (precipe por la germanoj) estas nekomprenebla la verba aspekto. Mi iom okupiĝis pri tio konekse kun la temo de §2; mi verkis miajn Notojn aspektologiajn; tamen mi dubas ke la Akademio ekvolos (aŭ kapablos) sin okupi pri tio.

§6. Diversaj problemoj estas menciitaj en mia adiaŭa raporto «Maltrafoj», prezentita en la Akademia konferenco je 2021-12-14. Ekz‑e la logike tre simpla, sed praktike nesolvebla problemo pri «Jes aŭ ne».

Sergio Pokrovskij
Direktoro de la Gramatika Sekcio

Dato: 2022-02-27

Aŭtoro: Sergio Pokrovskij

Created: 2022-02-27 Sun 14:39

Validate