Kien iru esperanta traduko?

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2018-01-14

Versio nuna: 2021-05-24


«Quo vadis» en Esperanto

Internacie ĉi tiu verko estas la plej fama romano de la pola literaturo, kvankam en Esperantujo «Marta» kaj «Faraono» estas pli aŭtoritataj.

Tamen la traduko de Lidja Zamenhof’ prezentas apartan intereson esperantologian: en ĝi sisteme estas markitaj la verbaj aspektoj. Tial mi iom atente ĝin tralegis.

Alia apartaĵo de la verko estas abundo de la latinaĵoj (komencante per la latina romantitolo). Senkeviĉo intence multigis nombron de romiaj realaĵoj; tio prezentas defion por esperanta tradukisto. Lidja Zamenhof’ provis koherigi ilin, relatinigante la pole asimilitajn (aŭ duonasimilitajn) vortojn. Al mi ŝajnis interesa ka tasko inversa: profiti la materialon de la romano por kontribui al historia terminaro pri la greka-romia civilizo.

Tial mi konsiderinde prilaboris la tradukon laŭ iom aliaj tradukprincipoj; ĉe tio mi profitis multajn vortojn jam ekzistantajn en Esperanto por esprimi tion, kion Senkeviĉo kaj Lidja Zamenhof’ esprimas per latinaĵoj: mi adaptis la tradukon por tiuj legantoj, kiujn pli ol Latino interesas Esperanto; por tiuj, kiuj volas paroli pri la antikveco en Esperanto. Tamen ĉi tiuj redaktaĵoj ne tuŝis la aspektan verbosistemon de la traduko.

Rezultis glosaro kiun leganto trovos fine de mia prilaboraĵo.

Laŭ la adoptitaj tradukprincipoj mi esperantigis ankaŭ la titolon de la verko: ĝi estas «Kien ci iras?». Pri la absurdeco de la latina dialogo en la buŝoj de la aramelingvaj romanpersonoj mi parolos ĉi-sube.

La prilaboraĵon mi faris en formo de Fikŝenbuka bitlibro, elŝutebla de ĉi tie (493 kBajt). Por la legantoj, kiuj malhavas fikŝenbukan legilon, mi preparis PDF-an konvertaĵon (2.7 MBajt), enpaĝigitan por oportuna legado per mezgranda elektronika librolegilo (kun la ekrano 9×12 cm, kia ekz‑e Sony PRS T3).


Enhavtabelo

«Quo vadis» en Esperanto
La fontoj kaj simboloj
La eldonoj polaj
En Esperanto:
Notoj tradukartaj
Kelkaj problemoj de la originalo
Latino en la originalo
Kia Latino?
Grekaĵoj
La lingvo de la kristanoj
Hebreaĵoj kaj arameaĵoj
Mario, Maria, Mirjam’
Quo vadis?
La Lig(i)oj
Kelkaj principoj tradukaj
Latinaĵoj kaj latineco
La ambicio latinista
La ambicio esperantista
La «judeano» Paŭlo
Interpunkcio kaj majuskligo
Dio kaj dioj
Pri la interpunkcio
Raportata parolo
«Kiel» kompara kaj predikativa
(Kiel prezenti fremdaĵojn)
La lingvaj tavoloj
Latinaj citaĵoj
Latinaj ĉiutagaĵoj
La ĝena stilefekto
Ĉu influo de la traduko angla?
Latinaĵoj malutilaj
Capitium
prandium
Ostium
Fakvortoj
Lectica – portilo – palankeno
Nomoj propraj
En la pola originalo
Miksita (hibrida) deklinacio
insula: 10 aperoj
Nomentana
Dubazaj nomoj
La nomoj grekaj
Pole
PIVe
En la tradukoj
Jam ĉe Lidja Z
France
Nomsistemo latina
Ĉu «la Aŭloj» aŭ «la Plaŭcioj»?
La nomoj inaj
Malkoheraĵoj ĉe S.
Skriploj kaj aŭreoj
Esceptoj kaj kolizioj
Malkoheraĵoj ĉe Lidja Z.
Kazoj
Tradukeraroj, tradukproblemoj
Moderna Esperanto-normo
Adverbaj participoj pasivaj
Imperiestro kaj Cezaro
Anakronismoj, latinaĵoj
Relativaj tensoj
Polaj verbosignifoj ĉe Lidja Z
uznać?? – ekkoni / rekoni /agnoski
voki, ekkrii, voĉi
Scii kaj povi
sin helpi
Naĝi kaj flosi
Epiteto (akorda) kaj predikativo (nominativa)
Kurioza predikativo
Tutsituacia «ĝi»
Miaj si(a)(j)
La uzo kaj pozicio de partikuloj kaj similaj vortetoj
«Ankaŭ», «nur»
se eĉ
La esperanta prozodio
Problemo seksgenra
Danao, Danaidoj, Danaidinoj, Danaino
La pola um-deklinacio
Kuriozaj tensoj
Stranga tradukeraro
Bibliaĵoj
Personaj apartaĵoj de S.P.
Viado kaj ciado
Ambiguaĵoj
Lingvaj hezitoj propre esperantaj
Jes kaj ne
Fandi kaj gisi
«Kredi» anstataŭ «opinii», «supozi»
Po-komplekso
Aspektologio
La unua alineo
France kaj angle
La pola originalo
La aspektosistemo de la traduko
Malperfektivigo per kompleksa ant-tenso
Stranga perfektivo
Iteracio (malperfektivigo per -ad)
Daŭrverboj
Ekstera limo
Perceptaj kaj mensaj verboj
Paroli kaj diri
Kompleksaj profiloj
Hibridaj verboj
Bati kaj frapi
Ripeti kaj ripetadi, ŝanceli kaj ekŝanceli
skribi (legi?), verki, plani
Esceptoj
«Viziti» anstataŭ «vizitadi»
Redunda ek- en «ekkaptis»
Inĥoativa «ridetis»
Iĝi -ita
Ekstertempa us-modo
Bibliografio

La fontoj kaj simboloj

Plena referencaro pri la menciita literaturo aperos en aparta sekcio, tamen kelkajn verkojn kaj iliajn referencilojn konvenas enkonduki jam en la komenco.

En la studaĵo mi komparados plurajn versiojn de la verko, 2 polajn kaj 3 esperantajn, kaj kelkajn tradukojn nacilingvajn.

Pliparto da tiuj verkoj konservas la latinan titolon, kaj la unua litero de iliaj referenciloj estas Q. Tamen okaze de tradukita titolo estas uzata la unua litero de tia titolo, ekz‑e K por la prilaborita traduko «Kien ci iras?» aŭ la slavona titolo «Камо грядеши».

La dua litero indikas la lingvon: E – Esperanton, P – la polan, A – la anglan, F – la francan, R – la rusan…

Poste sekvas indiko pri la eldono, ekz‑e 1 – la unua eldono.

La eldonoj polaj

La titolpaĝoj de la polaj eldonoj:
Henryk Sienkiewicz: «Quo vadis. Powieść z czasów Nerona».

Ĉi-sube ni distingados:

[QP1] – La 1ª eldono ‹P›ollingva (1896), la originala teksto Senkeviĉa, en la malnova ortografio pola, kun malkohera traktado de latinaĵoj.

[QPM] – La ‹m›odernaj eldonoj bazitaj sur la Verkaro de Senkeviĉo (Varsovio, 1949).

En Esperanto:

La antaŭaj tradukoj esperantaj havas titolpaĝe:

H. Sienkiewicz: Quo vadis. Romano el la tempo de Nero.
El la pola orig. trad. Lidja Zamenhof.

Tamen la antaŭnomo de la tradukistino aperas en 3 diversaj formoj: Lidja, Lidia, Lydia. Mi uzos la unuan, ĉar ĝi plej konvenas kiel esperanta transskribo. Mi mallongigos la familinomon, kaj skribos «Lidja Z».

Ni distingados:

[QE1]
La 1ª eldono de la ‹E›speranto-traduko de Lidja Z. (Amsterdamo, 1934).
[QEi]
La eldono de ‹I›nko «lingve reviziita en 2002». Ĉi tiu (mis)redaktita teksto nun estas la plej disvastiĝinta formo bitlibra.
[QEP]
Mi ne vidis la pollandan eldonon fare de «Polonia» (1957). Mi tamen aŭskultis kelkajn fragmentojn voĉlegitajn de Barbara Pietrzak en la Pola Retradio (ekz-e ĉi tie); ĉi tiun aŭdoversion mi referencos per QER; mi supozas, ke ĝi esence egalas al QEP.
[KE]
La bitlibro de mi redaktita (2020), kaj titolita «Kien ci iras?» (kun K responda al «Kien»).

La INKO-redaktisto de QEi sisteme forigis preskaŭ ĉiujn aspekto-esprimilojn de QE1; male, mi opinias tiun trajton de QE1 ĝia plej granda interesaĵo, kaj tial en KE mi lasas la aspektosistemon de Lidja Z. Tamen kelkaj redaktaĵoj de QEi efektive estis bonaj (precipe tiuj pri la kazo de predikativoj), kaj ilin mi akceptis en KE. Krome, mi tute ŝanĝis la traktadon de la nomoj propraj, sekvante la principojn similajn al tiuj de QPM.

Kiel kutime, «Z» estas mallongigo de la familinomo «Zamenhof’»; kiam temos pri la tradukistino (la filino de d‑ro Esperanto) mi antaŭmetos la antaŭnomon: «Lidja Z».

La ISO-a siglo por la lingvo pola, «pl», ĝene kolizias kun la kutima siglo por «plurnombro» (ankaŭ ĝin min bezonos); tial mi uzos simbolojn por indiki la lingvojn:

Notoj tradukartaj

Kvankam por mi la ĉefa interesaĵo de la traduko estas ĝia verbosistemo, pro kiu mi min ekokupis pri la verko, tamen aspektologio estas tereno tro speciala por plimulto da esperantistoj; tial mi metis tiun materialon en postan parton de ĉi tiu komentario, dum en ĉi tiu Parto Unua mi prezentos la notojn pli simplajn kaj interesajn por pli vasta publiko.

Kelkaj problemoj de la originalo

Por kompreni kelkajn apartaĵojn de la verko necesas konscii, ke

  1. la originalo estas malkohere verkita (eble sekve de la felietona estiĝo), kaj ĝia traduko bezonas koherigon;
  2. ĝin verkis polo, por la publiko pola, ĝi estiĝis kadre de la pola kulturo;
  3. ĝi estas verko de la 19ª jc.

La du lastaj punktoj signifas, interalie, ke la aŭtoro estis romkatoliko el la epoko multe pli frua ol la 2ª Vatikana Koncilio, kaj ke li apartenis al la tiama literatura tradicio pola. Tioj grave influis la rolon de Latino en la romano.

Latino en la originalo

La rilato de Senkeviĉo al Latino estas ambivalenca kaj malkohera. Unuflanke, Latino prezentas apartan sistemon, tute diferencan disde la lingva sistemo de la pola lingvo – kaj tamen ĝi estas elemento intime konata el la spertoj romkatolikaj (Senkeviĉo vivis jarcenton antaŭ la 2ª Koncilio Vatikana, liatempa diservo romkatolika estis plene latinlingva) kaj gimnaziaj. Aliflanke, sporade Senkeviĉo iel poligas la latinaĵojn, zorgante pri siaj polaj legantoj (ekz‑e la duone poligita «cubikulum»«cubiculum»).

Abundo da latinaĵoj estas la plej okulfrapa trajto de la romano, ekz‑e:

Kiam oni flankentiris la kurtenon dividantan la atrium de la tablinum, la domo estis trae malfermita, tiel ke tra la tablinum, tra la sekvanta peristilo kaj halo trovanta sin post ĝi, nomata œcus, la rigardo atingis ĝis la ĝardeno… [QE1, ĉap. 2ª]

Latinaj nomoj de la realaĵoj ne plu ekzistantaj estas principe pravigeblaj; sed Senkeviĉo krome nemalofte enŝovas en la (supozate latinajn) dialogojn popularajn latinajn parolturnojn en Latino. Ekz‑e la interjekcioj («Væ misero mihi!» ktp) aŭ la dialogo en la titoldona epizodo de la romano.

Tiaspecaj makaronismoj1, kutimaj en la literaturo franca ĝis la epoko Rabeleza, transvivis en la literaturo pola la 18-an jc, kaj marĝene (ekz‑e en prelegoj, en komunikado privata) ankoraŭ persistis dum la intermilita periodo kiam Lidja Z faris sian tradukon.

Ekzemplojn pri tiaj makaronismoj facilas trivi en Sinjoro Tadeo (jen la unua trafita, libro 11ª, vv. 270–275):

Do kiu nun kuraĝos Jacek-familion
Memorigi pri kulpo aŭ aludi ion,
Tiun atendas puno, por riproĉo tia,
Gravis notatæ maculæ laŭ statuto nia,
Kiu punas militem, kiel skartabelon,
Se ili infamion semas sur nobelon…

Latinaj makaronismoj ne estis unuversale akceptita tradicio. En iuj literaturoj (ekz‑e en la franca) ili eksmodiĝis longe antaŭ Senkeviĉo; en aliaj (ekz‑e en la rusa) ili neniam ekzistis. Samtempe kun la citita peco de Mickeviĉo (do, duonjarcenton antaŭ «Quo vadis») Puŝkino konstatas («Eŭgeno Onegin», 1:6; trad. V. Melnikov):

Latino nun eksmodas fine,
sed endas diri pri Eŭgen’:
scipovis legi li latine
la motojn kun ioma pen’,
pri Juvenal’ babili klere,
alskribi vale postletere,
memoris — en malforta grad’ —
du versojn li el Enead’.

Sekve ĉiuj nacilingvaj tradukoj de la romano — ne nur la rusaj, sed ankaŭ ekz‑e la anglaj kaj francaj — draste reduktas la nombron de latinaĵoj en sia teksto.

La intimeco esperantista-latina neeviteble diferencus disde la intimeco pola-latina. Por polo de la 19ª jc (kaj tiu de la intermilita epoko) ĝi estis sinkretisma akcepto de ambaŭ lingvaj sistemoj. Alie estas nun: moderna esperantisto averaĝa apenaŭ konas Latinon, ne nepre estas romkatoliko – sed parolas lingvon latinidan, geneze parencan al Latino.

Tiun parencecon genezan Lidja Z ne profitis. Estkiel homo de la intermilita epoko ŝi preferis koherigi la lingvaĵon de la verko laŭ la sinkretisma modelo angleca, konsekvence latinigante (kaj tiel fremdigante) ĉiujn nomojn kaj realaĵojn latinajn.

La modernaj pollingvaj eldonoj de la romano estas redaktitaj en la direkto kontraŭa ol tiu de la traduko de Lidja Z. Mi opinias, ke tia alternativa direkto pli konvenas por moderna eldono en la Lingvo Internacia.

Kia Latino?

En la mondo ekzistas pluraj manieroj prononci Latinon. La esperanta maniero estas tiu tradicia en la centra kaj orienta Eŭropo (ĝi estis hejma ankaŭ en la mezepokaj Francio kaj Hispanio ĝis proksimume 11ª jc, post kiam ce [tse], ci [tsi] ktp reduktiĝis al la nunaj francaj [se], [si], kiujn la Normana konkero heredigis al la anglalingvanoj).

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_latina_fonto

Historie en la Nerona epoko ĉiuj «c» ankoraŭ sonis kiel /k/ (do la nomo de Cicerono, nominative Cicero, ankoraŭ estis prononcata /'kikero/); sed la diftongoj jam reduktiĝis al simplaj vokaloj: Cæsar iĝis /'kezar/. Nuntempe en la instruado de Latino ekzistas forta tendenco revivigi tiun historian Latinon (precipe en la landoj protestantaj).

Tamen Senkeviĉo vivis en epoko, kiam regis (variantoj de) mezepoka Latino; tia Latino estis uzata de la katolika eklezio, tia Latino estas bazo de la latindevena leksiko internacia kaj de la lingvo Esperanto. Latino pola, mezeŭropa kaj esperanta estas esence la Frankuja (= Frankonia) Latino de la 9ª jc.

Multajn latinaĵojn Senkeviĉo skribis (nov)latine; multajn aliajn li transskribis per la tiama pola ortografio, malpli regula ol la moderna (ekz‑e la latinan «cubiculum» li transskribas per «cubikulum»2).

Lidja Z unuecigis malkoheraĵojn per unueca skribado latina; modernaj eldonoj polaj unuecigas per poligo; simile en ĉi tiu eldono unuecigo estas farita per esperantigo, plejparte (kvankam ne ĉiam) laŭ la rekomendoj de la PIV-oj. Ekz‑e:

Antium (£) → Ancium [QP1] → Ancjum [QPM] → Antium [QE1] → Ancio [KE] (nun it. Anzio).

Intervokala s el fontoj latina kaj greka iĝas z: Drusus → Druzo, Λύσιππος → Lizipo; intervokala [s], ortografiata per ss aŭ resp. σσ estas transskribata per unuopa s: Cassius → Kasio, Πεσσινούς → Pesinunto.

Grekaĵoj

Kompare kun la latinaĵoj ili okulfrape mankas.

Nur «Eŭreka!».

Homeraj versoj.

La lingvo de la kristanoj

Ĉu Petro sicipovis Latinon? Lia «tradukisto» Marko. Ne maleblas, ke li scipovis la grekan. Interalie, lia denaska nomo Ŝimono (שִׁמְעוֹן), tre populara en lia generacio de la judoj, ŝildas sian popularecon al tio, ke sone ĝi tre similas la propre grekan nomon Simono (Σίμων, «Platnazulo»); kp la pure grekan nomon de lia samlandano la apostolo Andreo.

Hebreaĵoj kaj arameaĵoj

Samkiel la grekaĵoj, ili aperas latine. Ekz‑e:

Pax tecum! Pax, pax! – respondis Chilo. [fine de ĉap. 22ª]

Ĥilono ĉi tie ekuzas specife kristanan frazeologion en la formo, bone konata al la poloj de la 19ª jc – kp en «Sinjoro Tadeo» (2:760):

Momenton braketende li staris en loko,
Kaj «Pax, pax, pax vobiscum!» tondris lia voko.

Evidente, tio estas paŭsaĵo de «ŝalom…», kun iom problema komplemento. En Esperanto plej nature estus uzi dativon: «pacon al vi»; kp en NT, ekz‑e:

diris al ili: Paco al vi. [Luk 24:36]
Jesuo denove diris al ili: Paco al vi [Joh 20:21]
staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi. [Joh 20:26]

Malnovhebree tamen kutime estis «paco {sur|pri} vi»: שָׁלוֹם עֲלֵיכֶם (shālôm ʻalêĥem) – ĉu la latina -cum iel spegulas tiun hereaĵon? En la novhebrea, cetere, pli kutimas dativo, kaj ankaŭ en Tanaĥo (kaj LB) ĝi iam estas uzata;

Gen. 43:23 – Estu trankvilaj = Pax vobiscum = /ŝalóm laĥém/ שָׁלֹ֨ום לָכֶ֜ם
Juĝ. 6:23 – Paco {al vi al ci} = Pax tecum = /ŝalóm leĥá/ שָׁלֹום לְךָ

Eĉ pli frapa estas la titoldona epizodo pri «Quo vadis?».

Mario, Maria, Mirjam’

Maria Magdalena (gr. Μαρία ἡ Μαγδαληνή), także Maria z Magdali

La romkatolika tradicio identigas «Marian Magdalenan» (t.e. Mirjam’ el Magdalo) la mirhoportantinon el kiu Jesuo elpelis sep demonojn (Marko 16:9, Johano 20) kun la pentanta pekulino (Luko 7) kaj kun la fratino de Lazaro.

арам., др.-евр. מרים — «Мирья́м» מרים המגדלית

Quo vadis?

La rusa traduko rivelas ankoraŭ unu stilan tavolon, ankoraŭ unu funkcion de Latino: tiun de sakrala lingvo romkatolika. Ĝi manifestiĝas en la romantitolo. Tie ne temas pri iu specife romia realaĵo, kiajn ni vidas en la aliaj latinaĵoj, indikantaj specojn de sklavoj aŭ gladiatoroj aŭ ejoj, nek pri personaj aŭ lokaj nomoj. Ĝi estas tre simpla demando: «Kien ci iras?», facile esprimebla en ĉiu ajn lingvo. Ĝia latineco estas ŝuldata ne al manko de preciza termino en la rakonta lingvo, sed al stila efekto de hagiografia tradicio.

La epizodo el ĉap. 70ª rakontas, ke kiam apostolo Petro, akompanate de juda knabo Nazario, estis forlasanta Romon, li viziis Kriston iranta renkonten; inter ili okazas jena dialogo (en kiu Nazario ne aŭdas Kriston):

Petro: Quo vadis, Domine?…
Kristo: Kiam vi forlasas mian popolon, mi iras Romon, por ke oni krucumu min tie duafoje.

Nazario: Quo vadis, Domine?…
Petro: Romon.

Ĉiuj 3 rolantoj de tiu sceno estas galileanoj, ilia komuna lingvo denaska kaj hejma estas la aramea. Senkeviĉo igas la Petron, la simplan fiŝiston galilean, flue paroli Latinon. Tio estas nekredebla, sed eĉ se allasi tion, estas eĉ pli stranga ke inter si la galileanoj parolu latine.

La sola pravigo por tia latinaĵo estas, ke ĝi estas ĉitaĵo el «La agoj de Petro», apokrifo verkita ie en Sirio, kiu atingis nin en pluraj lingvoj — la siriaramea, la greka, Latino, Slavono… Kadre de la tradicio romkatolika Senkeviĉo citas Latine; kadre de la tradicio rusortodoksa oni citas Slavone.

(Strangas la majuskla D en la demando de Nazario. Ja ne Kriston li alparolas, sed Petron.)

Cetere, en la traduko rusa [KR] la ĉi-supra dialogo aperas en la ĉefa rakonta lingvo (do, en la rusa). Slavona estas nur la romantitolo. Tio forigas la mallogikecon de la ĉi-supra mikslingva dialogo. Same en KE.

En la grekaj rakontoj apokrifaj pri ĉi tiu epizodo la demando de Petro estas: «Κύριε πού τορεύη», aŭ «Κύριε που ώδε».

Demando por erudiciulo: kiel devus soni tia demando en la aramea? Tiu demando plurloke aperas en Biblio, ekz‑e

Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? [Joh 13:36]
(Κύριε, πού υπάγεις)

Laŭ Peŝito (teksto siriaramea) tiu demando el Joh 13:36 estus:

«לַאיכָּא אָזֵל אַנתּ» (lajkā ᵓāzel ᵓatt).

Tamen mi juĝis pli oportuna traduki ankaŭ la titolon, por ne turmenti la leganton internacian, por kiu Latino eble estas ne pli konata ol la aramea. Kaj la antikva pronomo ci sufiĉe malbanaligas la demandon (pri ciado vd aparte).

La Lig(i)oj

La protagonistino Ligia kaj ŝia servanto Urso «devenas el la nacio de la lig(i)oj». Senkeviĉo ne diras, ke ĉi tiuj de li amataj romanpersonoj estas praslavoj, sed per la etnonomo li komprenigas, ke ili devenas el la apudvistula regiono de lia patrujo.

Laŭ antikvaj historiistoj (Strabono, Tacito k.a.) en la koncerna epoko tie loĝis lugioj, en kiuj la slava popoletimologio emis vidi praslavojn – jen kial:

La soraboj nomas sian prapatrujon Łužica /luĵica/ (germane Lausitz), vorto kiu por slavlingvano aspektas kiel derivaĵo de la radiko ług (kun la regula praslava palatiĝo g→ĵ, okazinta en 3–7 jc p.K.). Kaj por distingi sorabojn disde la balkanaj serboj (la du etnonomoj en la slavaj lingvoj sonas egale) oni slavlingve nomas ilin «luĵicaj serboj», aŭ simple «luĵicanoj»: pole Łużyczanie, ruse лужичане. Por slavlingvano tio sonas kiel palatigita formo de ia supozata vorto «lugianoj».

La teorion pri la slaveco de la antikvaj lugioj prezentis interalie la germanlingva verko de Wojciech Kętrzyński /Vojĉeĥ Kentŝinski/: Die Lygier. Ein Beitrag zur Urgeschichte der Westslawen und Germanen (1868). Tiu teorio estas jam delonge forĵetita (pro diversaj konsideroj historiaj kaj lingvosciencaj) – tamen atentindas la bizara germana termino „Lygier“:

Die Lugier (veraltet Lygier, lateinisch Lugii) … [La germana Vikipedio]

Ties literon y pravigas nek la latina Lugii, nek la greka Λοῦγοι /lugi ← lugoj/, nek la pola Łużyczanie (ĉu oni volis eviti ĝenan grafikan asociaĵon kun die Lüge, der Lügner?).

Tamen kio en la germana estas nur stranga kaprico, tio en la pola lingvo estas lingva perforto: la sonkombino ly (kun la polaj sonvaloroj de la literoj) estas pollingve malebla (eblas liły). La vortoj Lyg, Lygii en novtempa teksto pola devas aspekti kiel vortoj fremdlingvaj. Eble tio estis la celo de Senkeviĉo: iom distanciĝi disde la dubinda teorio kaj aludi la germanlingvan verkon kiu ĝin prezentis.

Amuza konsekvenco de tia uzo estas la situacio en la 1ª ĉapitro, kie roma patricio, iom sentimentale rakontante pri sia amatino, priskribas ŝin per nenatura termino el la vortoprovizo de germana profesoro («z narodu Lygiów» – tio estas la unua apero de la etnonomo en la verko). Tio estas tiom ridinda, ke preskaŭ sprita.

Unuopan anon de tiu «nacio» (Urson) Senkeviĉo nomas jen Ligijczyk (t.e. «lig[i]ujano», ĉap. 4ª; kun Li!), jen Lyg (t.e. «ligo», ekz‑e «Lyg stał spokojny…», ĉap. 7ª). El tio oni povas konkludi, ke la kombinon ly en tiaj vortoj Senkeviĉo prononcis ne germanmaniere , sed francmaniere li – kaj laŭe en la modernaj eldonoj pollingvaj tiu malpola ly estas ŝanĝita al la regula li: «z narodu Ligów», «Ligijczyk», «Lig».

En teksto Esperanta la fremda litero y estas egale ĝena. La formoj uzitaj de Senkeviĉo ebligas du esperantigojn: ligioj (responde al la polaj Lygiów, Ligijczyk) aŭ ligoj (responde al la pola Lyg). Lidja Z unuecigis per LIG-: «la nacio de la ligoj», «la ligo» ktp.

Ĉi tiu nomformo ĝene omonimas kun la vorto fundamenta, kia ĝi aperas ankaŭ en la sama verko, ekz‑e «familiaj ligoj», «geedza ligo» ktp – kp «oni rakontis al mi pri tiu ligo» (ĉap. 19ª). En Esperanto pli oportunus profiti la grekan nomformon Λοῦγοι → lugoj (Ptolemeo); tamen tio estus tro aŭdaca ŝanĝo, kiu postulus ŝanĝon de la de nomo de la protagonistino, kiun Senkeviĉo devenigas el la etnonomo. La alia formo Senkeviĉa, ligioj, solvas ambaŭ problemojn, kaj pli bone, ol la radiko lig-: «Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligioj» [ĉap. 1ª]. Do ĉi tiu formo estas uzata en la prilaborita eldono.

Kelkaj principoj tradukaj

Latinaĵoj kaj latineco

Kion oni celu esperantigante ĉi tian romanon? Nature oni hezitus inter du sintenoj: la ambicio de latinisto kaj la ambicio de esperantisto.

La ambicio latinista

Ĝin trudas la pola originalo. Dum jarcentoj makararonisma tendenco estis rimarkebla en la pola literaturo (precipe en la 18ª jc); kaj la eksgimazianoj de la epoko Senkeviĉa kaj tiu de Lidja Z ĝuis rekonadon de latinaĵoj. Ofte Senkeviĉo intence tordas la frazon por enŝovi kroman vorton latinan (kiun la rakonto ne bezonas).

La ambicio esperantista

Mi ne estas latinisto,
Estas mi esperantisto.

Esperantisto vidas sian lingvon nova Latino, egale universala kaj kun tutmonda ambicio. Esperantiston interesas trovi sialingvajn esprimilojn por ĉiuj naciaĵoj kaj antikvaĵoj (ankaŭ por la modernaĵoj, sed ĉi tie ne pri ili temas).

Paradokse la romano Senkeviĉa prezentas bonan okazon por tio. Disŝutante latinaĵojn la aŭtoro kvazaŭ invitas la tradukaton ellabori leksikon por ia enciklopedio pri la vivo en Romo de la frua imperio. Bona okazo por apliki, testi kaj plu evoluigi la riĉan terminaron de la tradicio Zamenhofa – Vustera – PIVa.

En KE la nombro de la latinaĵoj estas laŭeble reduktita. (Fakte, same estas en la nacilingvaj tradukoj.) Averaĝan leganton modernan ili senbezone ĝenas.

Tiu redukto okazas plurmaniere.

  1. Multaj vortoj havas egalan aŭ eĉ pli precizan tradukon esperantan (ekz‑e mensa = tablo).
  2. Multaj terminoj jam havas esperantan formon registrinan en PIV (ekz‑e atrium = atrio).
  3. Iuj terminoj nature esprimeblas per regula derivado, ekz‑e atriensisatriestro, retiariusretisto.
  4. Iuj latinaĵoj, ankoraŭ ne esperantigitaj, meritas esperantigon per speciala termino (uzebla fake), ĉar ili indikas objekton gravan kaj komunan en la antikva vivo; ekz‑e tricliniumtriklinio (30 aperoj en la romano).
  5. La romano mencias pli ol 400 personajn kaj lokajn nomojn, pri kies esperantigo mi parolos poste.

Tamen nekontesteble, la latinaĵoj havas en la verko certan funkcion artan. Kio povas anstataŭi ilin?

  1. La normalaj esperantaj nomoj de la antikvaĵoj, kiaj peristilo, sesterco, laroj, patricio, sklavo, retoro, edilo… tute sufiĉas por krei la antukvan etoson, ne malpli bone (kaj laŭ mi, pli bonstile) ol la krudaj nomoj latinaj.
  2. Iom da latineco estas esprimebla (imitebla) per la propraj, internaj rimedoj de Esperanto. Interalie, per la latina paroletiketo, per la ciado (vd ĉi-sube) kaj la adjektivaj innomoj.

La «judeano» Paŭlo

Dufoje (en ĉap. 39ª kaj 40ª) Petronio nomas Paŭlon el Tarso «judeano» (ℙ Judejczyk). Tamen Tarso ne situas en Judeo, ĝi situas en Anatolio. Lidja Z tradukas ĝuste, sed la originalo estas absurda. La angla tradukisto vidas en la pola vorto diminutivon (little Jew), kio formale ne maleblas, sed mi dubas ke la poloj tiel ĝin perceptas. Laŭ mi Petronio uzas vorton nebanalan, kaj eble Senkeviĉon inspiris la similforma vorto «galileano», tamen tia analogio ĉi-okaze maleblas. Samkiel la tradukisto franca, mi tradukis per «hebreo» (kp la «La epistolo al la hebreoj»).

Interpunkcio kaj majuskligo

Dio kaj dioj

Wierzy w Boga, który jest jeden, wszechmocny i sprawiedliwy — powtórzył Petroniusz, w chwili gdy znów znalazł się w lektyce sam na sam z Winicjuszem. — Jeśli jej Bóg jest wszechmocny, [ĉap. 3ª]

Li, Liajn, Sin (to On ją zabierze…)

Pri la interpunkcio

Raportata parolo

– Jes, – diris Vinicio. – Ne atingis min la sagoj de la partoj, sed trafis min la pafo de Amoro – tute neatendite, kelkan distancon de la urba pordego. (ĉap. 1ª)

Iam meze de dialogo aperas ies «interna parolo», rekte raportata penso veninta al iu el la ĉeestantoj, sed voĉe ne eldirita. Tian internan parolon ruse kaj pole oni apartigas ne per haltostrekoj, sed per citiloj. Ekz‑e [QPM, ĉap. 17ª]:

„Tak jest! – rzekł sobie w duchu. – To jest człowiek dobry i głupi, który darmo zabije Glauka.“
Po czym spytał:
– Urbanie, miłujesz ty Chrystusa?
– Miłuję z duszy serca – odpowiedział robotnik.

Esperante tian interpunkcion uzadis Kabe (ekz‑e en «Patroj kaj filoj»), nuntemple ĝi troveblas ekz-e ĉe Cl. Piron (vd «Tien», ĉap. 1ª, ĉap. 3ª); Senkeviĉo kaj LiZ ĉi tiun nuancon ne konas, ambaŭokaze ili uzas haltostrekojn. KE laŭas tiun konvencion:

«Jes! – li diris interne al si mem. – Tio estas homo bona kaj malsaĝa, kiu senpage mortigos Glaŭkon.»
Poste li demandis:
– Urbano, ĉu vi amas Kriston?
– Per la koro kaj per la animo mi amas, – respondis la laboristo.

(Oni ne konfuzu tion kun la «nerekte raportata parolo», kiu estas aparta fenomeno; ĝi aperas ekz‑e en aparta alineo en ĉap. 1ª kiel parolo de Petronio, sencitile: Lia sano!… Ne. Li ne sentas sin sana. […])

«Kiel» kompara kaj predikativa

La verko prezentas uzon interpunkcian kiu ne estas dokumentita en la gramatikoj de Esperanto, kvankam ĝi aperas en la tekstoj de esperantistoj el diversaj landoj. Temas pri diferencigi de kiel kompara (kiun oni apartigas per komo) kaj predikativa (= estkiel, senkoma). Ekz‑e:

oni rigardis ŝin kiel estaĵon tute sendefendan [ĉap. 7ª] (predikativo)
Krotono eksaltis, kiel tigro [ĉap. 22ª] (komparo)

Jen klarigo en loko ambigua:

li povas ŝin adori, kiel diinon (komparo!) [ĉap. 7ª]

(Kiel prezenti fremdaĵojn)

Gimnazia latino (ne fremdigo, sed sinkretisma eklektiko).

En la teksto de la romano abundas latinaĵoj. Multaj el ili en ĉi tiu prilaboraĵo estas tradukitaj; kelkaj aliaj estas asimilitaj (transskribitaj kaj provizitaj je esperantaj finaĵoj). Tiaj porokazaj asimilaĵoj aperas en unuopaj angulaj citiloj, ekz‑e ‹mirmilono› (de lat. mirmillo, -onis).

Latinaĵoj estas kiel spicaĵoj: tro abunde uzate ili faras la tekston nedigestebla.

Aparta paradigmo por latinaĵoj.

En la originalo tiu malerialo estas tre malkohere kunmetita; unu sama vorto en diversaj partoj de la verko povas aperi en diversaj formoj – sen ia ajn motivo artisma aŭ stila, pro simpla preteratento. Probable tiu malkohero grandparte estas ŝuldata al la felietona formo, en kiu la romano unue estis publikigita; tiujn malkoheraĵojn devus forigi la libroforma eldono [QP1] – sed ial ĝi ne estis taŭge redaktita. Tian redakton oni plenumis en la eldonoj modernaj [QPM]; ankaŭ la tradukoj esperantaj estas konsiderinde koherigitaj. Tamen neniu atingis plenan koheron.

Atentindas, ke en la Senkeviĉa epoko la pola ortografio estis malpli kohera ol la moderna, kun multaj eklektaĵoj – tiaj, kiajn oni ĝis nun trovas en la ortografio germana, ekz-e en Viktor, der Computeringenieur.. En la romano simile ĥimeraj estas la nomo de la protagonisto «Viniciusz» kaj la realaĵo «cubikulum» (en QPM plene poligita «Winicjusz» kaj plene latinigita «cubiculum»; en QE1 ambaŭ aperas latine: «Vinicius» kaj «cubiculum»).

se min flegus miaj servistoj, aŭ eĉ miaj familianoj … [ĉap. 28ª]
familiaj ligoj [ĉap. 43ª] {ne temas pri «domanaraj ligioj»!}

La lingvaj tavoloj

Latinaj citaĵoj

Multloke la romanpersonoj ornamas sian (supozeble latinlingvan) parolon per popularaj kaj vaste konataj vortoj kaj frazoj en Latino, ekz‑e:

Kompatu min, carissime, imitu en viaj leteroj nek la lacedemonianojn, nek Julion Cezaron. Se vi almenaŭ povus, kiel li, skribi: veni, vidi, vici! — mi aprobus tiam la lakonecon. Sed via letero signifas finfine: veni, vidi, fugi… [ĉap. 28ª]

Tiaj latinaĵoj kutime aperas kursive aŭ inter citiloj, en la novlatina alfabeto (usklece, kun diferencigo u≠v, i≠j; al tio mi aldonis u≠ŭ, kio cetere estas kutima en la lernolibroj pri Latino, de kie tiun distingadon evidente pruntis d-ro Esperanto).

Aliflanke, iuj tiaj frazoj aperas tradukite, ekz‑e

sakramentalne: „Gdzie ty Kajus, tam i ja Kaja” [ĉap. 11ª]
Ubi tu Cajus, (ibi) ego Caja
la sakramenta: «Kie vi, Gajo, tie mi Gaja».

Latinaj ĉiutagaĵoj

La teksto de la romano estas abunde farĉita je latinaj realaĵoj, nomataj latinlingve kaj ofte (sed ne ĉiam) presitaj kursive. Probable tio plaĉas al latinistoj, sed por aliaj legantoj tio povas aspekti barbare kaj iom bufone, ekz‑e:

En la unctuarium la du grekaj knabinoj, la frigianinoj kaj la du negrinoj komencis ordigi la epilichnia kun aromaĵoj [ĉap. 1ª]

Senkeviĉo ne estas konsekvenca en uzado de latinaĵoj; multajn realaĵojn li esprimas per vortoj asimilitaj:

edyl, trybun, liktor, kwadryga, kwiryci, rycerzy…
= edilo, tribunuso, liktoro, kvadrigo, kviritoj, kavaliroj…

Krom tiaj hejmlingvaj vortoj, esprimantaj latinajn realaĵojn, abundas latinaĵoj por kiuj modernaj lingvoj malhavas siajn vortojn: capitium, spoliarium, vestiplica k.m.a. Tiuj vortoj estas neniom asimilitaj, ekz‑e ili konservas la «malmolan» c, kiu pollingve same maltaŭgas por signi [k], kiel en Esperanto.

Principe riĉa lingvo devas posedi siajn fakvortojn ankaŭ por tiaj aferoj, sed Senkeviĉo volonte multigas tiajn vortojn por stila efekto. En la originalo tiaj vortoj iam aperas en skribo poligita, ekz‑e mastygoforowie – kun la polaj f, y kaj la pola plurnombro; kp la relatinigitan mastigophori [QE1].

Aliflanke, estas latinaĵoj tute malnecesaj, indikantaj aferojn tute simplajn, ekz‑e mensa = tablo (pollingvano eble rekonas ĝin per la termino indikanta parton de altaro; sed por la publiko internacia ĝi ne estas rekonebla kaj ĝene konfuzeblas kun menso).

La ĝena stilefekto

Ĝis la Dua mondmilito (do ankaŭ en la tempo de Senkeviĉo kaj Lidja Z) la polaj intelektuloj volonte ornamis sian parolon per latinaĵoj. Tamen internacie ne ĉie oni tion ŝatis antaŭe, kaj ankoraŭ malpli nune. Interalie, tion mokis Moliero kaj Gogolo. Jen peco Gogola (el «Vesperoj en farmo apud Dikanko»):

Iu knabo, lerninte legadon ĉe sakristiano, revenis en la patran hejmon tia latinisto, ke li eĉ forgesis nian lingvon ortodoksan. Ĉiun vorton li finis per us. Fosilon li nomis fosilus; katon, katus. Foje li kun la patro iris kampon. Tie li vidas rastilon kaj demandas: «Kaj ĉi tion, paĉjo, kiel ĝin vi nomas en via lingvo?» Ĉi tiam pro malatento li surpaŝis la rastilan dentaron. La patro ankoraŭ ne respondis, kiam la tenilo baskule leviĝis kaj frapis la latiniston sur la frunton. «La malbeninda rastilo!» li ekkriis, almetante la manon sur la frunton kaj eksaltinte je arŝino supren, «kiel dolorige ĝi frapas!»

La tradukoj angla, franca kaj plej radikale la rusaj ofte anstataŭigas tiajn vantajn latinaĵojn per vortoj hejmlingvaj aŭ per priskribaj perifrazoj. Sed en la traduko de Lidja Z la latinaĵoj eĉ pli multas ol en la originalo pola.

Ĉu influo de la traduko angla?

Ŝajnas, ke la tradukon QE1 influis la traduko angla. La skribsistemo angla pli proksimas la latinan ol la pola aŭ la esperanta, tial multaj vortoj, poligitaj en la originalo, relatiniĝas en la traduko angla; ekz‑e

na Karynach posiadał wspaniałą insulę … [QP1, ĉap. 2:XX]
who possessed on the Carinæ a magnificent “insula,” filled with works of art which he loved
posedis ĉe Carinae belegan insula… [QE1, ĉap. 42ª]

La angla tradukisto ne povis ne relatinigi Karynach → Karyny → Carinæ, sed en Esperanto tute konvenus «sur la Karinoj»; ankaŭ la polan akuzativon «insulę» necesis transformi.

Jen por komparo traduko rusa:

имевший на Каринах великолепный дом, наполненный произведениями искусства

t.e. «belegan domon»; «великолепную инсулу» estus malebla, krom se oni celus efekton parodian – ĝi estas ridinda kiel latinaĵo seminariana.

Aliflanke, la neologismo maniplo por lat. manipulus eble estas ŝuldata al la angla “maniple”.

Ĝenerale, la imito de la traduko angla rezultigas similecon supraĵan; esperanta asimilado rezultigas similecon strukturan, profundan (ĉar kaj Esperanto kaj Latino kaj la pola estas lingvoj kun kaza sistemo kaj libera vortordo).

Latinaĵoj malutilaj

Iuj malnecesaj latinaĵoj kreas efekton kiun Senkeviĉo certe ne celis. Ekz‑e kiam en la parolo de Petronio aperas la latina ergo meze de frazo tradukita (pola, angla, esperanta) tio impresas ne kiel rezonado de Cicerono, sed kiel rezonado mezepoke skolastika; anstataŭ Petronion mi vidas figuron Rabelezan («Si tu est coqu, ergo ta femme sera belle; ergo tu seras bien traicté d'elle» ktp). Tradukistoj angla kaj rusa probable sentis tiel, kaj tradukis tiajn ergo; ankaŭ en KE ili aperas tradukite per sekve; tamen por marki la apartan rolon de tiu logika konektilo, per kursiva sekve. (Cetere, tiajn skolastikajn «ergo»jn la aŭtoro metas en la grekan buŝon de Ĥilono, sen atenti ke la greka έργο estas tute alisenca internaciaĵo — kp ekz‑e «ERGOnomio».)

Kelkaj el la menciitaj latinaĵoj precize nomas aferojn por kiuj mankas vorto en la modernaj lingvoj; sed insula estas ekzemplo pri latinaĵo malpreciza kaj misgvida.

«insula de Petronius» (ĉap. 1ª, 2ª) – sed ankaŭ «la domo de Petronius» (5 aperoj). Simile pri la insula/domo de Vinicius.

Dum la longa historio de Latino la signifo de la vortoj evoluis, tamen ĝenerale la vortoj domus kaj insula havis kontrastan signifon: domus estas privata domo en kiu loĝas posedanto kaj ties familianoj (kun servistoj kaj sklavoj); insula estas amasa malmultekosta ofte kelketaĝa ludomo amase priloĝata de senrilataj familioj.

La glosaro de QEi difinas (konforme al la vortaroj latinaj):

insula — ludomo, insulo, vilao

Nenie en la romano insula indikas ludomon: temas jen pri la luksaj domoj de Vinicio kaj Petronio, jen pri la modesta dometo de Lino. La geografiajn insulojn ĉiam indikatas la esperanta vorto insulo, neniam la latina insula. Iom streĉe la luksajn domojn en Karinoj oni eble povus nomi vilao – kvankam ili ne estas «eksterurba»j, kion NPIV mencias kiel trajton de vilao. Tial tute prave la rusaj tradukoj anstataŭigas tiun misgvidan latinaĵon per la simpla domo.

Simile,

cubiculum — en roma domo, privata ĉambro kombinanta la funkciojn de dormoĉambro kaj kabineto [QEi].

Tio supozeble veras pri cubiculum de Petronio; tamen praktike Senkeviĉo uzas la vorton pli libere, aplikante ĝin eĉ al la komunaj dormoĉambroj sklavaj. Tial ne sencas konservi la formon latinan, kaj preferindas anstataŭigi ĝin per la neŭralaj esperantaj ĉambro, dormoĉambro.

Capitium

post momento ŝi eliris el la cubiculum, kie ŝi estis videble pretiĝanta al dormo, ĉar ŝi estis vestita nur per alfigura tuniko, nomata de la antikvuloj capitium, precize kovranta la bruston [ĉap. 26ª]
sur la lito kuŝis capitium, tio estas alfigura tolaĵo, kiun la virinoj portis senpere sur la korpo [ĉap. 43ª].

A portion of a woman's dress, said by Varro to be so called because it covers (capit) the breast (Varr. L.L. v. 131). The word itself might lead us to suppose that it was originally, like capital, a covering for the head; but there is express testimony that it was worn over the tunic, covering the breast and not the head.
Harry Thurston Peck. Harpers Dictionary of Classical Antiquities. New York. Harper and Brothers. 1898.

prandium

Alia malklara vorto, kies signifoj varias laŭ la epokoj kaj kuntekstoj estas prandium. Oni ĝin difinas jen kiel matenmanĝon, jen kiel lunĉon; ŝajnas ke por Senkeviĉo ĝi estas ajntempa «manĝeto».

Ostium

Juna kaj fortstatura ianitor malfermis al ili la pordon, kondukantan al ostium, super kiu pigo, fermita en kaĝo, krie salutis ilin per la vorto salve!

Trapasante el la dua vestiblo, nomata ostium, en la ĝustan atrium, Vinicius diris: (…)

Ĉu ne estas surpriza, ke la klarigon de la vorto ostium (cetere, tre dubindan) Senkeviĉo metas ĉe ties dua apero? Kutime en roma domo inter ostium kaj atrio situis vestibulum; do, probable ĉi tie okazis plumeraro: supozeble Senkeviĉo volis skribi «z drugiej sieni, zwanej vestibulum» (t.e. «el la dua vestiblo, nomata vestibulum»). La redaktoroj kaj tradukistoj angla, franca kaj Lidja Z ĉi tiun eraron ne rimarkis – kaj tio demonstras la malgrandan valoron de tiaj latinaĵoj; en la du rusaj tradukoj kiujn mi konsultis ĉi tiu misa erudiciaĵo estas simple forigita – ĝi ja estas tute senutila por la romano. Ankaŭ mi ĝin forigis.

Cetere, atentindas la pozicio de la kaĝo. La esperanta «super kiu» lasas la leganton perpleksa, ĉu la kaĝo pendis super la mistera ostium (kies signifon, evidente, normala leganto ne komprenas), aŭ super la pordo. Pollingve tie ne estas problemo: drzwi …, nad którymi (do, super la pordo). En Esperanto necesas rearanĝi la frazon. Jen la redaktita peco [KE, ĉap. 2ª]:

Juna kaj fortstatura janitor malfermis al ili la pordon kondukantan al ostium; pigo, fermita en kaĝo pendanta super la pordo, krie salutis ilin per la vorto Salve!

Trapasante el la vestiblo en la proprasencan atrion, Vinicio diris: (…)

Fakvortoj

Por iom malgrandigi la barbarecon de la teksto, kelkaj latinaĵoj, por kiuj ekzistas tradiciaj esperantigoj, aperas en KE esperantigite.

Precipe oftaj estas la latinaĵoj

atrium 57
triclinium 30
cubiculum 23
peplum 10

Atrio, peplo jam estas en la PIV-oj, triklinio troveblas en literaturo kaj en ReVo. Cubiculum aperas jen en la formo latina (unue en QP1, vol.1, p.22), jen (pli ofte) «duonasimilite» kiel cubikulum. QPM, QE1 kaj QEi uzas nur la formon latinan.

atriensis → atri/estr/o — sklavo-gardisto de ĉefa ĉambro, hejma servisto (Cetrere, jam Lidaj Z en unu loko [ĉap. 4ª] konstruis derivaĵon atriumestro (ℙ nadzorca atrium)).

retisto

Tiaj fakvortoj aperas en diverslingvaj enciklopedioj, i.a. en la PIV-oj kaj en la esperanta Vikipedio, ekz‑e frigidariumfrigidario.

Transskriboj porokazaj, celantaj faciligi, glatigi la legadon:

QP1QE1 = laKEfrru
womitoriavomitoriavomitiriojvomitoiresвомитории
mastigoforowiemastigophorimastigoforojmastigophoresмастигофоры
oleotekiumoleotechiumoleadejooleotechiumэлеотезий
elæothesiumelæothesium
spoliariumspoliariumspoliariospoliaireсполиарий
larariumlarariumlarar(ej)olaraireларарий
bestiariibestiariibestistojbelluairesбестиарии

En la traduko de Lidja Z estas pli da latinaĵoj ol en la pola originalo; tamen ankaŭ tie multaj realaĵoj aperas esperantigite, ekz‑e

edilo, kviritoj, laroj, banistoj (balneatorzy [QP1]), legisto (lector [QP1]), liktoro [PIV], malĉastejo (lupanar [QP1]), obol²o, patricio, peristil²o, plebo, portilo (ℙ lektyika ← £ lectica), prefekto, retor²o, satiruso, sesterco.

Iuj latinaĵoj el QP1 iĝis tamen esperantigitaj jam en QE1, ekz‑e lector → legisto, thermæ → banejo.

En KE la esperantigoj pli multas, i.a. estas uzataj atrio kaj triklinio.

Senutilaj latinaĵoj tradukitaj en KE:

byssus → bisino [Z], ínsula → domo, mensa → tablo.

Ilia dio estas videble ia curator, tre bonvolema [ĉap. 12ª]

(la latina «curator» ĉi tie aldonas nenion specifan aŭ precizan al la initernacia kaj fundamenta «kuratoro»; aperas solloke kaj estas lasita en KE kiel specimeno de la aŭtora stilo).

Novaj terminoj (neologismoj): emporio, triklinio, velario.

Lectica – portilo – palankeno

Kuriozan okazon prezentas la latina lectica. La pola vorto estas transskribo de la vorto latina: lektyka. Escepte por QE1, tiu realaĵo (ofte menciata en la romano) aperas tie tradukite per la simpla portilo; nemalbone, tamen en la originalo iam aperas ankaŭ nosze, la portiloj uzataj por forporti mortintajn malliberulojn.

Mi aŭdacis traduki la moŝtulan transportilon per palanken²o. Kvankam la vorto estas orientdevena, ĝia signifo estas la sama; praktike ambaŭ vortoj nomas tre variajn specojn de portiloj, kaj objektive diferencigi ilin nek eblas nek utilas.

Nomoj propraj

„Insula“ Petroniusza leżała na południowym stoku Palatynu około tak zwanych Carinae [QP1, p. 22]
La insula de Petronius trovis sin sur la suda deklivo de Palatino, apud la t.n. Carinæ [QE1]

sed poste ĉiam uzas poligitan formon Karyny. QE1 kaj QEi unuecigas per la latinaĵo; en KE ĉie aperas la asimilita formo «Karinoj».

Multaj aliaj asimilitaj nomoj: Transtibero, (Naŭmaĥiejo) … Romo.

Inverse, Senkeviĉo ĉiam latine skribas la loknomon Cumaæ, kiun Lidja Z ĉiam esperantigas: Kumoj.

La pordegoj kaj pontoj.

Pri la personaj nomoj latinaj vd ĉi-sube.

En la pola originalo

En la originalo estas du klare apartigitaj tavoloj: la pola ĉefteksto kaj latinaj inkrustaĵoj. La latinaĵoj estas apartigitaj iam per kursivo, iam per citiloj kaj ofte aperas fleksiite laŭ sia frazrolo:

flanke de templo dediĉita Jovi Optimo Maximo [ĉap. 2ª] {Dativo}
kontraŭ la templo Bonæ Deæ [ĉap. 43ª] {Gen. aŭ Dat.}

Mi promesas al vi panem et circenses… [ĉap. 47ª]

Jen la ĝusta kazo en QP1, malĝusta en QE1:

buduje się w Rzymie Domus Aurea (Nom.: konstruiĝas…) →
oni konstruas en Romo Domus aŭrea (Nom. anstataŭ Acc.) [ĉap. 73ª]

Pola kazfinaĵo ĉe transskribo en QP1, ĥimero en QPM, nominativo en nenominativa pozicio en QE1:

dzwonki, któreś przyszyła na ikunkuli (lalce) [QP1]
dzwonki, któreś przyszyła na icunculi (lalce) [QPM]

la sonoriletoj, kiujn vi alkudris al la icuncula (pupo) [QE1]
la sonoriletoj, kiujn vi alkudris al la pupo [KE].

{La vorto icunculi [QPM] estas ĥimera kombino de latina vortobazo kun la finaĵo de la pola lokkazo. Ĝi respondas al nenio en la latina paradigmo. Icuncula [QE1] estas en nominativo, latine malebla en tia pozicio. En KE tiu dubinda erudiciaĵo estas anstataŭigita per la simpla traduko «pupo».}

Anglamaniere QE1 kutime distingas la nombron, sed ne la kazojn:

drzwi cubikulum [QP1, ĉap. 22ª]
drzwi cubiculum [QPM, multloke, unue ĉap. 22ª]
la pordo de la cubiculum [QE1] {Nom. Sing.; Gen. cubiculi}

gdzieś w twoich niewolniczych cubikulach {pola Abl.Pl.} [QP1, ĉap. 29ª]
gdzieś w twoich niewolniczych cubiculach {pola Abl.Pl.} [QPM, ĉap. 29ª]
ie en viaj sklavaj cubicula [QE1] {Nom.Pl.; Abl.Pl.: cubiculis}

{Pli konera solvo estus transskribi la tutan deklinaciatan vorton, kiel en la traduko rusa: кубикул → в кубикулах.}

Cetere, en QP1 aperas jen cubiculum [ekz‑e ĉap. 2ª], jen cubikulum [ĉap. 22ª].

— W lupanarze, to jest w domu cezara [ĉap. 6ª]
— En la malĉastejo, tio estas en la domo de la cezaro [QE1].

Estus tro ĝene simile deklinacii la proprajn nomojn latinajn, tial ili plejparte aperas asimilite, laŭ la pola tradicio, do kondutas kiel vortoj polaj: Seneka, …

młody Markus Winicjusz … [p.3]

że młody Marcus Viniciusz, przybyły świeżo z Azyi Mniejszej, przyszedł go odwiedzić. Petroniusz kazał wpuścić gościa do tepidarium, dokąd i sam się przeniósł. Viniciusz był synem jego starszej siostry, która przed laty wyszła za Marca Viniciusza, męża konsularnego z czasów tyberyuszowych. Młody służył obecnie pod Korbulonem przeciw Partom i po ukończonej wojnie wracał do miasta. Petronius miał dla niego pewną słabość, graniczącą z przywiązaniem, albowiem Marcus był pięknym i atletycznym młodzieńcem (…)

Carinae f, Carinarum Senkeviĉo en la dua ĉapitro enkindukas la loknomon Carinae: «około tak zwanych Carinae» – sed poste ĉie uzas la formon poligitan «na Karynach». Lidja Z unuecigas latine.

Inversa malkoheraĵo aperas pri la loknomo Capena: przy porta Kapena. [S, p. 5/5, ĉap. 1ª] QE1 ĉie uzas la latinan Porta Capena:

La juna tribun[us]o … atingis fine ĝis Porta Appia, sed tie li ekvidis, ke tra la kvartalo Porta Capena li ne povos penetri en la urbon … Krome la ponto apud Porta Trigenia, kontraŭ la templo Bonæ Deæ, ankoraŭ ne ekzistis, volante do penetri trans Tib[e]ron, oni devis trapremi sin ĝis la {ponto de Sublicius Fostoponto}, tio estas pasi preter Aventino … [ĉap. 43ª]

Młody trybun … dotarł wreszcie do bramy Appijskiej, lecz tu spostrzegł, że przez dzielnicę Porta Capena nie będzie mógł dostać się do miasta … Przy tym most przy Porta {Trigenia Trigemina}, naprzeciw świątyni Bonae Deae, jeszcze nie istniał, chcąc więc dostać się za Tyber trzeba było przedrzeć się aż do mostu {Subliciusza Palowego}, to jest przejechać koło Awentynu

– ĉie krom en la lasta frazo de la romano kie subite aperas la esperantigita formo «Kapena pordego»:

Kaj proksime al la iama Kapena pordego staras malgranda kapeleto kun iom defrotita surskribo: Quo vadis, Domine? [QE1]
(Wedle zaś dawnej bramy Kapeńskiej …)

Evidente la ĉiĉerona Porta Capena fuŝus la solenan tonon de tiu finalo.

z Lokustą [QP1] → kun Locusta [QE1]

Miksita (hibrida) deklinacio

unu aureus – sako da aurei [ĉap. 57ª]

insula: 10 aperoj

Cetere li havis en sia insula propran banejon … [QE1, ĉap. 1ª]

grekojn el la insuloj kaj el Malgranda Azio [QE1, ĉap. 2ª] insulæ de riĉuloj [QE1, ĉap. 1ª]

posedis ĉe Carinae belegan insula… [QE1, ĉap. 42ª]
na Karynach posiadał wspaniałą insulę … [QP1, ĉap. 2:XX]

(ruse: имевший на Каринах великолепный дом, наполненный произведениями искусства — belegan domon; «великоколепную инсулу» estus malebla, ridinda kiel latinaĵo de seminariano).

La tuta insulo brulas! [ĉap. 43ª]

la malgranda insula de Linus staris ankoraŭ netuŝite. Vinicius … ekkuris al la dometo… [ĉap. 43ª]

Nomentana

inter Via Salaria kaj Nomentana (3-foje: ĉap. 18ª, 19ª, 46ª) – między Via Salaria a Nomentana.

atingis la vojon Nomentanan [ĉap. 20ª]
iri … ekster la malproksiman Nomentanan pordegon [ĉap. 45ª]
penetri sur Vian Nomentanan [ĉap. 45ª] – przedrzeć się na Via Nomentana.

(Dum Capena ĉiam krom 1 okazo estas Porta, Nomentana estas ĉiam pordego, aŭ vojo, aŭ Via – sed neniam Porta.)

Tute nature en la ina genro: Pomponia ← Pomponio (Pomponius) …

– Ona nie jest niewolnicą, ale ostatecznie należy do „familii“ Plautiusza, a ponieważ jest dzieckiem opuszczonem, może być uważana jako „alumna“ . Plautiusz mógłby ci ją odstąpić, gdyby chciał.

– To chyba nie znasz Pomponii Graeciny. (…)

– Pomponie znam. Istny cyprys. Gdyby nie była żoną Aulusa, możnaby ją wynajmować jako płaczkę (…)

– Petroniuszu! Petroniuszu! o feniksie pogadamy kiedyindziej.

– Cóż ja ci powiem, mój Marku. Znam Aula Plautiusza, który, lubo nagania mój sposób życia, ma do mnie pew ną słabość (…)

[ĉap.1, p.17]

– To chyba nie znasz Pomponii Grecyny. – Cóż ja ci powiem, mój Marku. Znam Aula Plaucjusza, [S!!] – Kion mi diru al vi, mia Marcus. Mi konas Auluson Plautiuson [LiZ] – Petronius, Petronius! Pri la fenikso ni babilos alifoje.

– Bodajby twój los był zarazem i moim, o Aulu! [ĉap.4]

Chciałbym zabić Aula i Pomponię [ĉap.3]

Bei Namen aus dem Lateinischen gelten manchmal andere Regeln:

Kazo [QPM] Latine Kazo
1Mianownik Markus Mārcus nom.
2Dopełniacz Marka Mārcī gen.
3Celownik Markowi Mārcō dat.
4Biernik Marka Mārcum acc.
5Narzędnik MarkiemMārcō instr.
6MiejscownikMarkuabl.
7Wołacz Mārce voc.

(En [QP1] regas ĥaoso pri c/k: kunekzistas la formoj Marcus/Markus, Marka/Marca ktp. En [QPM] la bazo ĉie estas Mark-, kiel en la ĉi-supra tabelo.)

Tygellinus – Tygellina

Dubazaj nomoj

Vortoj varibazaj (lat. imparisyllabicus).

En la tradicio franca kaj rusa, kiun sekvas LLZ kaj la PIV-oj, oni asimilas la dubazajn nomoj per la plena bazo: Nerono, Otono, Platono.

La traduko QE1 sekvas la anglan tradicion, kiu preferas la formon nominativan: Nero, Otho, Plato. Tamen Apolono, Junono.

Senkeviĉo plejparte uzis la germanecan sistemon miksitan, en kiu la nominativo havas la formon de la nominativo fontlinva (Juno, Nero, Otho, Plato), sed la ceterajn kazojn li formas el la plena bazo kun la finaĵoj polaj; tiel el la subtitolo «Powieść z czasów Nerona» (romano el la tempo de Nerono), la pola genitivo Nerona (de Nerono) responas al la latina Neronis. Kp ankaŭ [ĉap. 1]:

na uczcie u Nerona
iż sam Nero przyznawał

Wysłał mnie tam Korbulo
służył obecnie pod Korbulonem

Ĉi tiu erudicia deklinacio Senkeviĉa estas konfuza por leganto kiu ne konas Latinon.

Cetere, ankaŭ la malnovhebrea transskribo de la imperiestra nomo (Neron Kesar, נרון קסר) entenis la finan -n, kiel atestas la «nombro de la besto» 666 (Apo 13:18):

  N   נ 50
  e
  r  ר 200
  o    ו 6
> n   ן 50
  K  ק 100
  e
  s   ס 60
  a
  r  ר 200
Sume 666

(Se forpreni la finan nun-on laŭ la latina nominativo Nero Cæsar, tiam la sumo mapligrandiĝos je 50 kaj iĝos la alternativa «nombro de la besto» 616, kiun citas Ireneo de Liono – kaj deklaras ĝin erara.)

Otho – Othonowi [QP1]

z pod Kapuy albo Telezyi [QP1, 13] – apud Kapuo aŭ Telezio [QE1]

Jen Ateliusza Histera, jen Ateliusza Histra

Chilo uśmiechnął się chytrze – odpowiedział Chilon Chilonides [ĉap.13]
Chilonie Chilonidesie! (vokkazo pola, ĉap. 22ª)

Jes, jes, Ĥilono, ido de Ĥilono … [KE, ĉap. 13ª]
Jes, jes, Chilo, ido de Chilo… [QE1].

Latine [QP1] [QPM] [QE1] Ĉi tie
Vīníci¦us, -ī Viniciusz, -a Winicjusz, -a Vinicius, -on Vinicio, -n
Nerō, -nis Nero, Nerona Nero (?), Nerona Nero, -n Nerono, -n
Afer, Afri Afer, Afra Afer, Afra Afer, -on Afro, -n
Hister, Histri Hister, Hist(e)ra Hister, Hist(e)ra Hister, -on Histro, -n
Mārc¦us, -ī Marcus, Marca (Marku!) Markus, Marka Marcus, -on Marko, -n
Córbulō, -nis Korbulo, -na Korbulo, -na Corbulo, – Korbulono, –
Plauti¦us, -i Plautiusz, -a Plaucjusz, -a Plautius, -on Plaŭcio, -n
Quart¦us, -i Quartus, – Kwartus, – Quartus, – Kvarto, –
Senecio, -nis Seneci¦o, -ona, -em Senecjo, -na, -nem Senecio, -n Seneciono, -n
Teiresias (Τειρεσίας) Teiresias, -a Tejrezjasz, -a Teiresias, -on Tirezio, -n
Ven¦us, -eris Wenus, Wenery Wenus, Wenery Venuso Venero
Vespasiān¦us, -ī Vespazyan, -a Wespazjan, -a Vespasian, -on Vespaziano, -n

Venus: 3ª declinaccio

Kazo Ununombre Plurnombre
Nom. Venus Venerēs
Gen. Veneris Venerum
Dat. Venerī Veneribus
Acc. Venerem Venerēs
Abl. Venere Veneribus
Voc. Venus Venerēs

Interalie, «ŝtonepokaj Veneroj» (Венеры палеолита).

Vokkazo:

Vinicius→Vinicie (ℙ Winicjuszu!),
Marcus→Mārce (ℙ Marku!)
— Aulu! — zawołała Pomponia [ĉap. 4ª]

La nomoj grekaj

La nomoj grekaj estas poligitaj tra Latino: «Eunice» Tamen:

Prócz Asklepiosa, miałem

Asklepiosa i Kipridy. [S, p. 5/5, ĉap. 1ª]

Chryzotemis [S!!] – sed neniam Chryzotemida – sed Koronidy [S] – Koronido [LiZ] – Koroniso [SP]

Kiprida

Cephas (gr. Κηφᾶς ← aram. kēpā; ℙ Cefas) → Kefas [Joh 1:42, 1Kor, Gal], vokkaze Kefa (gr. Κηφᾶ, £ Cēphā)

Pole

Korbulo Pyrron Kalwia Krispinilla [S, p. 213/109]

Kocham i cenię bardzo Wespazyana [QP1, 35/20, ĉap. 2ª]
widziano Vespazyana [QP1, T2, p. 174, ĉap. 14ª/53ª]
… jak niegdyś Wespazyan… [QP1, T3, 122/64, ĉap. 40ª]
Seneca – Seneki [QP1]

i moją Troikę, skoro sądzisz,…

– Pamiętam, to Klaudiuszowe, niedawne czasy. – Tak! … iż sam cezar Claudiusz począł obawiać się o spokój [S, s.14/9]

PIVe

En multaj okazoj nomoj estas ŝanĝitaj laŭ la PIV-oj, kiuj grandparte praktikas la supre priskribitan sistemon. Interalie: Nerono, Petronio, Serapo, Tibero, transtibera (latine Tiberis, transtiberinus – ĉe LiZ Tibro, transtibra), tribunuso, Parcoj

En la tradukoj
Jam ĉe Lidja Z

Apolono, Vesto, Cibelo, Eolo, Izido kaj Oziriso, je Mitro, Baalo, Odiseo, Pasiteo (Pasyteja ĉe S ← Πασιθέα) Subiako (Subiacum ĉe S) Troilo

oni vidis Dirceon kaj Pasifaon {NPIV: Pazifao}

maniplo ← lat. manipulus. vigiloj

Tamen DanaidojDanaidinoj [NPIV]; morao [PIV] ← lat. micatio;

France

Pétrone Agrippine Lucain Lygie Mécène Néron, Pison, Chilon Chilonidès, Corbulon, Pyrrhon Ostie Ponce-Pilate Poppée Salluste Suburre Sénèque Sénétion Tigellin Tiridate, Tigrane


Nomsistemo latina

En la klasika epoko romaj viroj havis tri nompartojn:

Antaŭnomo estis individua kaj funkciis simile al tio, kiel la antaŭnomoj funkcias en la moderna tradicio eŭropa.

La genta nomo responadas al la moderna eŭropa familinomo. En la latina nominativo ĝi ĉiam havas la finaĵon -us: Petronius, Julius, Vinicius.

Kunnomo origine estis alnomo, karakterizanta individuan apartaĵon, ekz‑e Scævola «Maldekstramanulo», Ahenobarbus «Kuprabarbulo»; sed poste ĝi iĝis hereda kaj indikis branĉon en gento. Kunnomo povis esti substantivo aŭ adjektivo; unu kunnomon historian: Nerva, ni lasas en la formo adjektiva.

Antaŭnomoj estis malmultaj – nur 18; kutime oni skribis ilin per mallongigoj: A. = Aŭlus; C. = Gajus; M. = Marcus ktp.

Ĉu «la Aŭloj» aŭ «la Plaŭcioj»?

La familion de Aŭlo Plaŭcio (Aŭlus Plaŭtius) Senkeviĉo nomas «[la] Aulusoj» (79 fojojn). Tio estas stranga, Aŭlo (Aŭlus) ja estas antaŭnomo de la «komandanto» kaj lia filo, kaj ne rilatas al Pomponia. En KE mi uzas aŭ ununombron (nomante la domon de per la antaŭnomo de la familiestro), aŭ ŝanĝas antaŭnomon al la genta nomo – «la Plaŭcioj» (Plautii):

Por tio do ŝi forlasis la domon de Aulusoj? [QE1, ĉap. 26ª]
Ĉu por tio ŝi forlasis la domon de Aŭlo? [KE]

Ĉu vi estis iam kun Aulusoj en Antium, kara mia? [QE1, ĉap. 38ª]
Ĉu ci estis iam kun la Plaŭcioj en Ancio, kara mia? [KE]

Cetere:

Stranga estas la domo de Plautius… [QE1, ĉap. 1ª]
Dziwny to dom tych Plaucjuszów [QM]
Stranga estas la domo de la Plaŭcioj [KE].

La nomoj inaj

En la klasika tradicio latina romaninoj ne havis propran antaŭnomon: oni nomis ilin per la ingenra formo de la genta nomo. Ekz‑e filino de «Marcus Tullius Cicero» (Marko Tulio Cicerono) estis nomata Tullia. Se estis du filinoj, tiam al al tiu nomo oni aldonadis epiteton «la pli aĝa» aŭ «la pli juna»: Tillia MajorTullia Minor. Se estis pli multe da filinoj, oni simple numeris ilin: Tertia (la Tria), Quarta (la Kvara) ktp.

Tiel en ĉap. 26ª temas pri militestro Pomponio (lat. Pomponius) kaj lia filino Pomponia (lat. Pomponia).

Marcus Vinicius

Iulia (ĉap. 3ª) {ℙ Julii} – sed Jovi

Novlatine ni distingas u≠v, i≠j; en Eo do same sencas uzi ŭ (samkiel oni faras en la lernolibroj pri Latino, cetere). Tial Aŭlus ktp.

Kleofaso Eunice

Eunice is a feminine given name, from the Greek Εὐνίκη, Euníkē, from "eu", good, and "níkē", victory. «via patrino Eŭnike» [2Tim 1:5]

(Kp «Harplektaĵo de Bereniko» en «Sinjoro Tadeo», piednoto 8:4.)

Cornelius Pudens [ĉap.52] (Korneliusz Pudens): «Korneli/oZ 1 Vira nomo» [NPIV]

PAG §36:

La viraj antaŭnomoj … ricevas la finaĵon -o de la substantivo: Jakobo, Paŭlo, Alberto, Ludoviko, Valenteno, Georgo, Johano, Petro, Klaŭdo, Mateo, Luko, ktp.; Cicerono, Horacio, … Prometeo, Aristotelo, Temistoklo, Periklo, Eŭripido, Konfuceo ktp.

Rim.II. Ni ne povas tie ĉi detale okupiĝi pri la transskribo de la grekaj kaj latinaj propraj nomoj: tio estas la tasko de vortaro. Sistemon pri ĝi starigis E. Wüster en sia Enciklopedia Vortaro (pĝ. 46-51) kaj iom modifis G. Waringhien, en sia Esp-o - franca Vortaro (pĝ. 10, 12).

La virinaj nomoj estas principe same traktataj, kiel la viraj: Ifigenio[Z], Ofelio[Z], Lukrecio[Z] ktp., aŭ formataj el la responda vira antaŭnomo per la sufikso -in: Paŭlino, Juliino, Ludovikino, Johanino ktp.

Sed tiu solvo estas iom maloportuna, ĉar ofte ĝi ne permesas distingi la virinajn nomojn disde la viraj (Lukrecio povas respondi same al Lucretius, kiel al Lucretia) … Tial pli kaj pli oni kutimigis aŭ tute ne asimili la virinajn nomojn (Z-aj formoj: Raĥel, Jezabel, Judit, Elizabet ktp.), aŭ almeti al ili la a-finaĵon de la substantive uzataj adjektivoj: Lukrecia, Ifigenia, Andromaka, Paŭla, Johana ktp. Ofte ambaŭ rimedoj koincidas…

Pomponia Grecina estas (supozeble) filino de C. Pomponius Græcinus.

La latina sufikso -in estas ĝenerala adjektivigilo, ekz‑e en divinus, feminus, caninus, Florentinus

Vesta - Vesto [QE1, NPIV]

En la viraj nomoj la miskompreneblan bazofinan -in la PIV-oj ŝanĝas al -en (ne tial, ke tio respondas al la franca prononco, sed ĉar tiel pli oportunas en Esperanto): Aŭgusteno [Z], Justeno, Konstanteno, Valenteno… Simile, sabini → sabenoj [PIV]. Ĉi tiun procedon mi aplikis en mia redaktado (interalie, Flavius Sabinus → Flavio Sabeno). Tiaj esperantigoj aperis jam ĉe Z, la principon formulis i.a. E. Wüster [EW p. 86].

Ligia estas uzata en la modernaj lingvoj rumana, itala, hispana. Ĝi ne povas esti nomo latina, des malpli en la formo Senkeviĉa «Lygia». (Ekzistas greka loknomo Λυγιά.)

«Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligoj, sed ŝi havas sian barbaran nomon: Callina» [QE1]
«Nazywają ją w domu Lygią, gdyż pochodzi z narodu Lygiów, a ma swoje barbarzyńskie imię: Callina.» [QP1]
«Nazywają ją w domu Ligią, gdyż pochodzi z narodu Ligów, a ma swoje barbarzyńskie imię: Kallina.» [QPM]

La pola kalina signifas «viburno», bero havanta sian lokon en la slava folkloro (kp la rusan popolkanton «Калинка», kie /kalinka/ estas diminutivo de /kalina/). Tamen la duobla l ne havas bazon en la slavaj vorto. Oni povus supozi, ke romanoj, kia ekz‑e Vinicio, perceptis ĝin kiel derivaĵon de la greka κάλλος (belo) – tamen ankaŭ la ligio Urso ŝin nomas «Callina»:

Kallina ordonis, ke mi vin nutru [ĉap. 26ª]

Malkoheraĵoj ĉe S.

La baneja loko por olivoleado aperas kiel «oleotekium» kaj unctuarium en ĉap. 1ª; «unctorium» en ĉap. 7ª; kaj elæothesium en ĉap. 3:8 [QP1]; al tio respondas oleotechium, elæothesium kaj unctuarium, unctorium en [QE1]. Ĉar la kutima vorto por la nomo grekeca estas la dua, la tradukistoj plejparte unuecigis surbaze de ĝi; tamen kun konvena transskribo (ankaŭ Senkeviĉo transskribis la unuan aperon); tial en KE ambaŭloke aperas la tradukvorto oleadejo; la pli ĝusta latinaĵo estas «unctorium», kaj en KE ĝi estas transskribita per «unktorio».

9 Romaj urbopordegoj aperas en la formo latina: Porta Capena, Porta Ostiensis… Tamen iam aperas la nomoj kun Porta tradukita: («la pordego Septimiana» t.e. «la pordego Septima», de Septimo Severo). Simile pri Via/Vojo: jen latine «Via Portuensis», jen pole «droga Portowa» (la vojo Havena):

{tra, sur, al} Via Portuensis
atingi la vojon Portuensis –
atingu la Havenan vojon –
La ĉefa Havena vojo mem estis… [ĉap. 43]
(Sama główna droga Portowa była…)

Przejechawszy z trudem w poprzek drogę Łacińską, Numicyjską, Ardejską, Lawinijską i Ostyjską [QP1]
Trarajdinte kun peno laŭlarĝe la vojojn Latinan, Numician, Ardean, Lavinian kaj Ostian… [ĉap. 43]

SizenoSisenna) — probable, persono fikcia. Oni konas pli fruan historiiston L. Cornelius Sisenna (120–67 a.K.), kies traduko de grekaj fabeloj erotika-friponaj servis al Petronio kiel modelo por lia «Satirikono».

S. iam konfuzas la skulptiston Lizipo kun la oratoro Liziaso: «grandioza kvadrigo de Liziaso ŝajnis porti en aeron Apolonon kaj Dianon» [ĉap. 7ª]

En ĉap. 1ª Petronio rakontas pri reago je skandala verko de Vejentono: «Nun oni aŭdas de ĉiuj flankoj: „Scandala! Scandala!“», kie «scandala» aperas kiel vorto latina. Tamen en la koncerna epoko tiu pruntaĵo el la greka (σκάνδαλον = kaptilo, faligilo) ankoraŭ havis la originalan signifon (i.a. bibilan) — ekz‑e [1Kor 1:23]:

sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon
nos autem prædicamus Christum crucifixum: Judæis quidem scandalum, gentibus autem stultitiam [Vulgato].

Tial forigo de la latineco en tiu frazo (la uzo de la esperanta vorto «skandalo») estas senca plibonigo.

Cimmeria ← gr. Κιμμέρια → Kimerujo — la mita «lando de kimeroj» (Κιμμέριοι), kien ne penetras sunradioj kaj kie situas la enirejo en Hadeson («Odiseado», 11:13–19). Laŭ alia mito, iam la kimeroj deklaris, ke ili ne bezonas la diojn; indignigite sŭ la blasfemo, Hadeso englutis Kimerujon. En la romano tiu nomo ĉiam indikas Hadeson.

Pri la dua mito, nur la polaj fontoj: https://pl.wikipedia.org/wiki/Kimmeryjczycy ; http://archeos.pl/artykul/5241

Skriploj kaj aŭreoj

Vinicius alpaŝis al kesto, nomata arca, staranta sur marmora bazo kaj, eliginte el ĝi sakon, ĵetis ĝin al Chilo.
— Tie ĉi estas scrupula – li diris – kiam Ligia estos en mia domo, vi ricevos saman sakon, plenigitan per aurei.

Mi ŝanĝis la promeson al iom pli avantaĝa:

— Ĉi tie estas scriploj, — li diris; — kiam Ligia estos en mia domo, ci ricevos samtiom da aŭreoj.

(kaj skriploj, kaj aŭreoj estas ormoneroj, 3 skriploj = 1 aŭreo; do, sammasaj sakoj da skriploj kaj resp. aŭreoj havas egalan valoron; sed la sama nombro da moneroj aŭreaj pezas kaj valoras trioble pli multe.)

Esceptoj kaj kolizioj

Oziriso; Marso; Eroso; Mecenaso; Izido; Koronido ← Κορωνίς → Koroniso

Kelkaj malpli gravaj nomoj konservas la (neĝustan) formon PIV-an: Cereso (pli ĝustus Cerero); Cibelo (Kibelo); Circeo (Kirkeo) …

Esperanto estas lingvo latinida, kaj esperantigitaj latinaĵoj iam koincidas kun vortoj esperantaj aŭ (tre ofte) italaj. Iam tio estas tute natura kaj iasence eĉ bonvena: Urso, Ancio; iam tio estas ĝena.

Ursus aspektas kiel alnomo gimnazia; Urso impresas ĝuste tiel, kiel ĝi devus impresi en medio latinlingva.

La nomon de la patrino de Hermeso Lidja Z esperantigas per Maio, evidente por diferencigi ĝin disde la nomo de la 5ª monato; tamen tio ne estas hazarda konicido: la monato ja estas dediĉita al la diino latine nomata Maja (kaj greke Μαῖα); la situacio do similas tiun de Julio kaj Aŭgusto, samnomaj kun la personoj laŭ kiuj estas nomitaj monatoj.

Ekz‑e Persius → Persjo; Mopsuso ← Μόψος (kp «tribunuso», «satiruso»). Kako: Gr. Κάκος → lat. Cacus. (Kp Brutus → Bruto [Z, PIV].)

Ekz‑e la gladiatora kromnomo Lanio (= Buĉisto) ĝene kolizias kun la nomo de birdo (fakte, sen ia ajn modifo de la vorto). Por eviti la kolizion Lidja Z modifis la latinan vorton: LanioLannio; mi preferis ne kripligi la vorton latinan, sed uzi tradukon de la alnomo: Buĉulo.

Malkoheraĵoj ĉe Lidja Z.

Asimilite: Afrodito, Lizipo, Hero (NPIVe «Hera»), Zeŭso

ni kune oferu en Pafoso [Paphos, Πάφος] kolombojn al Cypria

«lekarz, imieniem Glaukos» [ĉap.14] - Glaukus.

Kroto, Krotona [ĉ.18] – Croto → Krotono

Trimalchio – Trimalchionoj → Trimalĥiono (£ Cena Trimalchionis)

la Nomentana vojo - Via Nomentana

{tra, sur, al} Via Portuensis – atingi la vojon Portuensis [ĉap.43] ← dostać się na Via Portuensis [QP1] – atingu la Havenan vojon

Kazoj

Jovi, gallos

miaj parencoj povus ankoraŭ hodiaŭ oferdoni por ni Jovi liberatori… [ĉap. 4ª]

(Jovi liberatori = al Jovo liberiganto) la templo Bonæ Deæ (Bona Dea, gen. kaj dat. Bonæ Deæ /bone dee/)

eble la kristanoj havas iajn tesseræ [QE, ĉap. 19ª]
… jakoweś tessery (duonasimilite)
eble la kristanoj havas iajn teserojn [KE]

tian tessera mi ricevis… [QE, ĉap. 19ª]
takową tesserę dostałem…
tian teseron mi ricevis… [KE]

(tessera, tesseræ estas nominativoj; la latinaj akuzativoj estas respektive tesseram, tesseras).

Tradukeraroj, tradukproblemoj

Moderna Esperanto-normo

Por la latina tribunus (ĉi tie: mezalta oficira rango) la tradukistino uzis la vorton «tribuno», kiu laŭ la Fundamento (UV) signifas «oratora podio». Ĉi tiu mistraduko ĉie en la teksto estas ŝanĝita al la PIV-a «tribunuso».

stoik²a → stoik[ul]o

Egipto → Egipt[uj]o

Danaid[in]oj

Adverbaj participoj pasivaj

Vinicius, kiu vivis ĝis nun kvazaŭ en febro, subtenata sole de la espero [ĉap. 19ª]
Vinicio, kiu vivis ĝis nun kvazaŭ en febro, subtenate sole de la espero…

(ne «febro subtenata», sed «vivis subtenate»).

Imperiestro kaj Cezaro

Senkeviĉo uzas la vortojn:

«la jaro de la 4 imperiestroj»

Tio diferencas disde la kunnomo (cognomen) Cæsar, ekz‑e «Gajusz Juliusz Cezar».

en tiu okazo li, Vinicius, povus iĝi cezaro [QE1, ĉap. 43ª]

ĉu iu el la ankoraŭ vivantaj posteuloj de la dia Aŭgusto decidos proklami sin cezaro [QE1, ĉap. 49ª]
czy kto z żyjących jeszcze pobocznych potomków boskiego Augusta nie ogłosi się cezarem

Miaj soldatoj eĉ hieraŭ aŭdis en la amaso, ke cezaro devus esti viro tia, kiel Thraseas [QE1, ĉap. 49ª]

Kp:

Tamen

Vi, Cezaro, kaj mi, kiuj scias, kio estas la vera beleco… [ĉap. 6ª]
Ne estu kruela, Cezaro! [ĉap. 7ª]

(pole: Ty, Cezarze, ani ja, którzy wiemy…)

Eraro:

La cezaro Drusus ree surtronigis lin [QE1, ĉap. 1ª]
Cezar Drusus wprowadził go znów na tron
Cezaro Druzo ree surtronigis lin [KE]

(la filo de Tiberio ‹Drusus Julius Cæsar› neniam estis imperiestro).

Anakronismoj, latinaĵoj

Lidja Z. tradukis laŭ la originalo: «Malgranda Azio». Tio estas anakronismo, tia nomo de la duoninsulo (lat. Asia Minor) unue aperis en la 5ª jc.

Relativaj tensoj

Li ekkomprenis ankaŭ tion, … ke en tia tempo nur la kristanoj solaj {povis povas} esti feliĉaj [ĉap. 26ª]

Kaj Ligia vidis, kio en li {okazis okazas}, kiel li {batalis batalas} kontraŭ si mem… [ĉap. 27ª]

Polaj verbosignifoj ĉe Lidja Z

uznać?? – ekkoni / rekoni /agnoski

(«agnoski» ankoraŭ ne ekzistas por LiZ)

Ĉu la romanoj povas ĉesi regi, aŭ {rekoni agnoski} la tutan brutaron de venkitaj nacioj kiel egalajn al si? [ĉap. 27ª]

Ĝi estis, malgraŭ ĉio, la instruo kredata de Ligia, do pro tiu nura kaŭzo li estus preta ĝin {rekoni agnoski / akcepti} [ĉap. 27ª]

— Ĥilono Ĥilonido, ci estas granda!
— Kaj {nerekonita neaprezita}! — melankolie aldonis la saĝulo [ĉap. 13ª]

voki, ekkrii, voĉi

Jen normala uzo de «vokis»:

ĝenerale li ne akceptas tiujn, kiujn li mem ne vokis [ĉap. 5ª] kp: Kelkaj {vokis voĉis}, ke oni lin trenu en Tiberon, aliaj, ke Romo elmontris sufiĉe da pacienco [ĉap. 43ª]

Sed Vinicio, kiu ekamis la apostolon per la tuta forto de sia pasia animo, {vokis ekkriis}:
— Mi ĵuras al ci, majstro, ke mi ne lasos cin ĉi tie al pereo [ĉap. 48ª]

Same ĉe Grabowski, ekz‑e («Sinjoro Tadeo», 8:494–499):

… «Edziĝu, amato!»
Respondis Telimeno — «Neniam! sensenco!»
Vokis Tade’.

Scii kaj povi

On zaś nie umiał tej dumy ukryć.
Kaj Aulus ne sciis kaŝi tiun ĉi fierecon [ĉap. 2ª]

(Angle: was not able; ℝ не мог; sed FR: ne savait pas)

sin helpi

Ĝis nun li ne povas helpi sin kontraŭ mi [ĉap. 15ª]
Dotychczas nie może mi dać rady
Ĝis nun li ne povas min superforti [KE]

Naĝi kaj flosi

La floso rondnaĝis senĉese sur la lago [ĉap. 31ª]

Epiteto (akorda) kaj predikativo (nominativa)

li ekŝajnis al ŝi tia, kian ŝi tiam dezirus lin havi… [QE1, ĉap. 26ª]
li ekŝajnis al ŝi tia, kia tiam ŝi dezirus lin vidi kaj kian ŝi ekamus per la tuta animo, sekve pli kara ol iam ajn [KE]
wydał się jej takim, jakim go chciała mieć wówczas i jakiego byłaby pokochała całą duszą, a więc droższym niż kiedykolwiek

La popolaĉo kun rido kaj kontenteco rigardis la longajn orelojn de la bestoj balancantajn sin meze de polvaj nuboj [ĉap. 36ª]

Ĉi tie la interesaĵo estas la longaj oreloj, ilia balancado estas akompana detalo, epiteto kaj ne pridikativo. La participa parolturno estas maniero mallongigi epitetan subpropozicion: «longajn orelojn, kiuj balancis sin…» – dirmaniero tre komuna en la slavaj lingvoj.

Egale:

La saman tagon vespere Vinicio, irante tra Forumo hejmen, rimarkis ĉe la eniro al la Tuska strato la orumitan portilon de Petronio, portatan de ok bitinianoj [ĉap. 35ª]

Ankaŭ ĉi tie la gravaĵo estas la portilo de Petronio, kaj la portistoj estas tute malgrava kromdetalo.

Tamen estas multaj dubindaj okazoj, kiuj allasas ambaŭ interpretojn; ankaŭ ilin mi lasas senŝanĝaj:

Kaj Glaŭko levis supren la okulojn, tiel plenajn je fido kaj ĝojo, kvazaŭ verŝiĝus sur lin ia grandega, neatendita feliĉo. [ĉap. 25ª]

Kaj li ne deturnis de ŝi la okulojn, sed li vidis ŝin {vizie} sur la supro de la turo, kun liuto en la mano, #tutan en lumo, similan al tiuj pastrinoj, kiuj nokte kantis himnojn al la luno kaj kiujn li vidadis en Oriento. [ĉap. 25ª]

Erara akuzativo el QE1 (kaj QEi!):

Certe oni elportis ĝin (la infanon) en la ĝardenojn jam malsanan [ĉap. 11ª]
Pewno wyniesiono je do ogrodów już chore
её вынесли в сад уже больную/больной.

li povus havi ŝin memvolantan, kaj krom tio amantan [QE1, QEi; ĉap. 11ª]
мог бы иметь ее свободной и к тому же любящей.

balancis sian blankan kapon, mallevante ĝin al la brusto, kaj havis la okulojn fermitajn [QE1, QEi; ĉap. 24ª].

Kurioza predikativo

Winicjusz – chrześcijaninem! [ĉap. 27ª]
Vinicius kiel kristano!
Виниций – христианин?!
Vinicius chrétien !
Vinicius a Christian!

Ŝanĝite al:

Vinicio estkiel kristano?! Eĉ en ŝia nesperta kapo tiuj du ideoj ne povis kuniĝi.

Tutsituacia «ĝi»

Mi ĉiam ŝanĝados mian opinion, kiomfoje mi {ĝin tion} trovos konforma kaj oportuna [ĉap. 35ª].

«Ĝin» gramatike rilatus al la «opinion», «tion» rilatas al la tuta situacio, ĉi-okaze al «mi ŝanĝados».

Miaj si(a)(j)

li … devigos ŝin turnadi muelŝtonojn en {siaj liaj} posedaĵoj en Afriko [ĉap. 11ª]

La uzo kaj pozicio de partikuloj kaj similaj vortetoj

do, nu.

Iom simile al Biblio, kvankam en la kadro de la klasikeca tradicio nekonvene.

0 aperoj de «nu» en QE1.

Rolas simile al interpunkcio. Ofte sufiĉas punktokomo aŭ rompo de alineo.

«Ankaŭ», «nur»

PIV rimarkigas pri «ankaŭ»:

Rim. Regule ankaŭ estas metata senpere antaŭ la vorto, kiun oni volas emfazi…

Ofte postpozicia (plejparte korektita en KE):

Se tamen ŝi ankaŭ min amas? [QE1, ĉap. 28ª]
A jeśli i ona mnie kocha?
Se tamen ankaŭ ŝi min amas? [KE]

Tibro ankaŭ ilin ne bezonas [QE1, ĉap. 19ª]
Ankaŭ Tibero ilin ne bezonas [KE]

sed iam ja ĝusta jam ĉe LiZ:

Ankaŭ ŝi trovis karan homon, kaj ankaŭ ŝin minacis eterna foresto de li. [ĉap. 27ª]

Ofte superflua:

Li ĉirkaŭprenis ŝin (…) ankaŭ kun tia ĝojekstazo, kvazaŭ ŝi estus mirakle savita [QE1, ĉap. 48ª]
On zaś objął ją (…) również z takim uniesieniem, jakby cudownie uratowaną

– t.e. «kun ekstazo egala al, sama kiel» (la arkaika signifo de również: tak samo, jednakowo, w ten sam sposób) – tion sufiĉe klare esprimas la simpla tia.

Simile pri «nur»:

Ursus nur al mi rakontis, ke tie estas arbaroj… [QE1, ĉap. 7ª]
Urso al mi rakontis nur, ke tie estas arbaroj… [KE]

la koroj nur bategis en la brustoj [QE1, ĉap. 66ª]
nur la koroj bategis en la brustoj [KE]

Ne nur ili servas, sed … [QE1, ĉap. 28ª]
Ili ne nur servas, sed … [KE].

ĉiu, kiu nur distingiĝis en Romo per riĉeco, saĝeco aŭ beleco, partoprenos en tiu ĉi festeno [QE1, ĉap. 31ª]
co tylko było w Rzymie odznaczającego się bogactwem…

li mem ŝajnigis nur trankvilon [QE1, ĉap. 59ª]
li mem nur ŝajnigis trankvilon [KE].

se eĉ

Sed dume, se eĉ Helioso malsuprenirus pro ĉagreno en la Kimeriajn landojn, mi iras dormi, kaj vi imitu min [ĉap. 54ª] (t.e. «eĉ se Helioso malsupreniros…»)

Tamen kp:

— Vidu, — li diris, — oni ekkredos, se eĉ vi jam duone kredas [ĉap. 12ª]

La esperanta prozodio

La senakcentaj unusilabaj vortoj satelitaj (enklitikoj) rompas la nature troĥean ritmon de la esperanta parolo; Z rimarkigis ĉi-rilate:

Pri la vortoj kun «ĉi». Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi «ĉi» antaŭ la montra vorto.

Respondo 52 (Varingjene 104B), Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2.

Kp:

Aulus Plautius mem { rakóntis ĝin al mi } [QE1, ĉap. 1ª]
Aŭlo Plaŭcio mem {al mi rakóntis} tíon. [KE]

Chciał ją Mu ofiarować [QP1, ĉap. 27ª]
Li volis ŝin oferi al Li … [QE1]
kaj esperis al li ŝin oferi … [KE]

La sama trajto estas propra al la simile fiksakcenta lingvo pola, kaj ofte (kvankam nesisteme) tio speguliĝas en QE1:

zbytkiem takim, żeby i wyobraźnia Nerona została nim uderzona
per tia lukso, ke eĉ la imago de Nerono estu de ĝi frapita [QP1, ĉap. 31ª].

Kaj por verko kiu devas rekrei etoson latinan atentindas la rimarkigo de Claude Piron pri la eblo imiti en Esperanto la latinan prozodion:

… se tentas vin la ideo konkludi per la -vv/-v ritmo tiom ŝatata de latinaj poetoj, la gramatika libereco tion permesas: ili vin helpos.
Esperanto el la vidpunkto de verkisto», sekcio «b. La ritmo»)

Problemo seksgenra

Li preferus, ke Ligia faru tion pro amo al li, al lia vizaĝo, okuloj, al lia statusimila figuro, unuvorte pro ĉiuj tiuj kaŭzoj, pro kiuj multfoje volvis sin ĉirkaŭ lia kolo neĝblankaj brakoj, grekaj kaj romanaj. [ĉap. 25ª]
(nieraz obwijały się naokół jego szyi śnieżne ramiona greckie i rzymskie)

Ĉu tamen « grekinaj kaj romaninaj »?

Danao, Danaidoj, Danaidinoj, Danaino

Dufoje la pola Danaidy estas tradukitaj per Danaidoj. Evidente, temas pri Δαναΐδες, la 50 filinoj de la reĝo Danao (Δαναός) – kaj sekve la ĝusta vorto esperanta (kaj PIV-a) estas Danaidinoj. («Danaidoj», laŭ la PIV-oj, estas la poezia etnonomo de la grekoj sieĝantaj Trojon, Δαναοί – analogie al «izraelidoj» en Biblio.)

La patro de la Danaidinoj en la romano ne aperas, sed aperas lia pranepino, Δανάη, kies nomo estas ina formo de Danao. Ankaŭ ŝin Lidja Z nomas «Danao»:

Se mi estus Zeŭso, … mi falus sur ŝin per pluvgutoj, kiel li falis sur Danaon [ĉap. 3ª]

Tio estas konfuza. Senkeviĉo skribis «Danae» (transskribo de la greka informo). Same faras NPIV – sed tiu formo ne estas formo esperantigita, kaj ĝi ne taŭgas por vortaro de leksiko esperanta. PIV laŭ sia sistemo uzis la «adjektivan» formon Danaa, kia pravigeblas por la innomoj latinaj, sed estas nekonvena por innomo greka. Ĉi-okaze eblas apliki la solvon zamenhofan, kiu derivadis la inajn formojn el nomoj origine viraj per la regula sufikso -in: Vilhelmino, Ĝeraldino, Jozefino, Ludovikino, Johanino… – kaj sekve Danaino.

(la naŭ Libetridoj → la naŭ nimfoj Libetraj [ĉap. 49ª])

(Simile misformita estas la nomo « Kresid[in]o»: «enamiĝinta, kiel Troilo kaj Kresido» [ĉap. 41ª] – pli ĝuste temas pri Ĥrizidino, Χρυσηίς/Χρυσηίδα, la filino de Ĥrizo, Χρύσης. Cetere, PIV donas similan formon Kresida sub «Troilo».)

La pola um-deklinacio

Pollingve la latinaj um-pruntaĵoj (centrum = centro ktp) ununombre ne estas deklinaciataj (cetere, ankaŭ en Latino la akuzativo de la neŭtraj substantivoj konicidas kun la nominativo).

mi transdonos al vi … Cletuson kaj Glaucuson kaj Crispuson [ĉap. 50ª]
ja wam wydam … Kleta, i Glauka, i Kryspa ,,, [QP1]

kiun li lokis en sian lararium [ĉap. 34ª]
enirinte en sian cubiculum, malluman, kiel vulpa kavo [ĉap. 22ª]


verdrustintan – verdrustiĝintan

Nerekonita peco versa (ĉap. 29ª), en la originalo ne markita tipografie:

Feliĉa estas, kiu, kiel mi,
loĝantan en simila formo amon trovis … [QE1]

La redaktoro de la INKO-eldono tion ne rimarkis kaj banaligis:

Feliĉa estas, kiu, kiel mi, trovis amon loĝantan en simila formo … [QEi]

Pole:

Szczęśliwy, kto jak ja
znalazł miłość w takim zamkniętą kształcie…

Kuriozaj tensoj

oni vidis Vespasianon, kiu ne estis ankoraŭ militirinta en Judeon, el kie li revenis nur por meti sur la kapon la imperiestran kronon [ĉap. 36ª]

(ambaŭ faroj estas ontaj rilate al la priparolata tempo, sed estas esprimitaj absolute per antaŭpreterito kaj preterito).


Timo ŝin kaptis, ke tiajn parolojn ŝi aŭskultis aŭskultas [ĉap. 7ª]
Brał ją strach, że takich rzeczy słucha

li tamen falis en ian duondormon, en kiu li vidis kaj aŭdis ĉion, kio okazis okazas ĉirkaŭ li [ĉap. 25ª]
… w którym widział i słyszał wszystko, co się naokół niego działo

Stranga tradukeraro

— Niewolnicy wspierają się wzajem w całym Rzymie.
— Który krwawo to kiedykolwiek przypłaci.

— Sklavoj helpas sin reciproke en la tuta Romo.
– {Iu el ili Kiu} [pri]pagos {ĝin tion} iam per sia sango. [ĉap. 12ª]

Bibliaĵoj

Monstro → Besto; la satano → Satano

Personaj apartaĵoj de S.P.

Viado kaj ciado

Probable la plej aŭdaca trajto de mia prilaboraĵo estas la sistema ciado. Mi tuj diru, ke per ĝi mi ne celas esprimi intimecon aŭ malrespekton – la esperanta ci per si mem tiajn rilatojn ne esprimas. Per ĝi mi imitas la klasikan latinan paroletiketon.

En la klasika Latino estis uzata nur tu (t.e. «ci») kiel alparolo. La uzo de vos (t.e. «vi») ĝeneraliĝas 3 jarcentojn post la Nerona tempo, ĉe la kortego de la okcident-romia imperiestro Honorio (395-423).

La romantitolo «Quo vadis» (Kien ci iras) ilustras tion.

La samo validas pri la hebrea (kaj eĉ pri la novhebrea en Israelo): aparta ĝentilpronomo tie ne ekzistas.

Mi koncedu, ke en Esperanto tio komence impresas eĉ pli draste ol la supraĵa latineco leksika; sed oni povas rapide alkutimiĝi. Laŭ mi, tio estas pli interesa eksperimento, kaj plene pravigebla apliko de la malofte uzebla lingva rimedo.

Fakte kaj la pola originalo, kaj ĝiaj nacilingvaj tradukoj same kiel mi simile uzas ciadon, kiu devias de la nuna paroletiketo de tiuj lingvoj. Eĉ la angla traduko [QE] uzas la thou-formojn.

Redaktante la viadon de QE1 mi puŝiĝis kontraŭ nemalmultaj ambiguaĵoj, kiuj oni ne rimarkas ĉe la ordinara legado; por solvi iujn necesis konsulti la originalon. Ekz‑e:

La cezaro vin rigardas [QE1, ĉap. 7ª]

mi vidis, kiel vi agis kun mi mem kaj kun Chilo, … sed vi respondu al mia alia demando: ĉu vi estas feliĉa? [QE1, ĉap. 26ª]
mi vidis, kiel vi traktis min mem kaj Ĥilonon, … sed respondu al mia alia demando: ĉu ci estas feliĉa? [KE]

Ne vin mi alvokas, vi, kies temploj flamas, sed Vin, Sinjoro! [QE1, ĉap. 42ª]
Ne vin mi alvokas, kies temploj flamas, sed cin, Sinjoro! [KE]
Nie was wzywam, których świątynie płoną, ale Ciebie!

se ne pro malamo kontraŭ vi {du}, tiam kontraŭ mi [QE1, KE, ĉap. 68ª]
jeśli nie z nienawiści ku wam, to ku mnie.

Ambiguaĵoj

Ne! mi ne estis al ŝi indiferenta [ĉap. 28ª]

(t.e. mi interesas ŝin) – kp

oni povas eble esti ĝia malamiko … sed esti al ĝi indiferenta scipovas neniu [ĉap. 73ª]

Por Nero tio estas tute indiferenta

Lingvaj hezitoj propre esperantaj

Pri kelkaj lingvaj aferoj restas hezito en Esperanto. Unu granda problemo estas la espromo de la aspektoj, pri kiu mi parolos en la sekva parto de ĉi tiu studaĵo; aliaj estas pli simplaj kaj pli facile trakteblaj.

Jes kaj ne

Iam la traduko uzas la okcidentan manieron respondi je negativajn demandoj (vd mian studaĵon «Ĉu jes aŭ ne?»):

– Ĉu vi ne alparolis ŝin?
Jes. Rekonsciiĝinte iom, mi diris, ke… [ĉap. 2ª]

– Ŝi ne estas inter la kristanoj?
Jes, sinjoro, – respondis Chilo – sed mi trovis inter ili Glaucuson, la kuraciston [QE1, ĉap. 16ª]

— Ĉu ŝi ne estas inter la kristanoj?
Ŝi estas, sinjoro, — respondis Ĥilono, — sed mi trovis inter ili Glaŭkon, la kuraciston [KE]

Tamen pli oftas la kutimo orienta:

– Li ne eltenos, elkuros renkonte kaj certe maltrafos ilin, – ekkriis Ĥrizotemiso.
Vinicio ridetis senpense kaj diris:
Ne, mi eltenos. [ĉap. 10ª]

– Tio signifas, ke vi ne trovis ŝin ĝis nun?
Jes, sinjoro {= mi ne trovis ŝin}, sed mi trovis, kion signifas la signo… [ĉap. 14ª]

– En tiu okazo la sorto ne maljustas kontraŭ vi. Sed mi tion ne komprenas.
Kaj Vinicio respondis febre:
Jes! jes! Ni jam ne povas kompreni nin reciproke. [ĉap. 29ª]

Iam la tradukistino neŭtrale evitas la respondovorton:

– Do vi havas nenian esperon?
Mi havas. [ĉap. 61ª] {ℙ: Owszem, mam.}

Kp ankaŭ:

Ne movu la ŝultrojn, ĉar kiu scias, ĉu post unu aŭ du monatoj vi ĝin mem ne akceptos [ĉap. 35ª]

kaptadis lin timo, ĉu li ne atencos la propran vivon [ĉap. 52ª]

oni timis, ĉu ili ne volos sin defendi [ĉap. 59ª]
ĉu li ne volos batali, kiam li renkontos la morton [ĉap. 66ª]

Li moderigadis sin sole kun Ĥilono, timante, ke ĉi-lasta ne ĉesu[s] la serĉadon [ĉap. 16ª]

La tri lastaj ekzemploj la antaŭtimoj havas kontraŭajn sencojn: en ĉap. 59ª oni antaŭtimas eventualan danĝeron de la kristana rezisto; dum en ĉap. 66ª oni antaŭtimas, ke Urso renkontos la morton sen batali (senigos la publikon je la spektaklo), kiel jam okazis antaŭe pri la aliaj kristanoj.

Fandi kaj gisi

Vd mian artikolon «Fandi kaj gisi» (LOdE n‑ro 187, 2010:5). La du kontraŭajn sencojn de la zamenhofa fandi bone ilustras la ekzemploj:

… oni {fandis gisis} ŝiajn statuojn el multekostaj metaloj [ĉap. 14ª].
… kiam iun posttagmezon tondro fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso, oni ordonis oferdonojn en la templo de Jovo la Savanto [ĉap. 58ª].

«Kredi» anstataŭ «opinii», «supozi»

Ofte responde al «mniemał» (opiniis) aperas «kredis» — konfuzo komuna al la lingvoj angla, franca, germana. Mi opinias tion tradukeraro de Lidja Z; tamen ĉar tro multaj esperantistoj okcidentaj opinias ĉi tiun misuzon normala, mi listigas ĝin kiel heziton. Ekz‑e:

… li esperis malkovron de iaj nekonataj, sorĉaj misteroj kaj {kredis atendis} almenaŭ, ke li aŭdos iun retoron, mirigantan per sia elokventeco [ĉap. 20ª]
Li {kredis ekpensis}, ke pro sia frenezeco ĝi estas neplenumebla [ĉap. 20ª]
Li {kredis pensis}, ke kontraŭ ĉi tiu maro da elverŝita sango li ne rajtas eĉ esperi… [ĉap. 64ª].

Simile:

disvastiĝis la {kredo opinio} (mniemanie), ke la malfeliĉo ne alprenus tiel teruran amplekson sen kolero de la dioj [ĉap. 52ª]

sądząc (kredante)

Simile, «mniemanie» (opinio) – «konvinko».

Po-komplekso

Mi konservas en KE la interesan specimenon de subjekta po-komplekso el QE1 (vd PAG §87):

Po du el miaj sklavoj embuskas ĉe ĉiu pordego [ĉap. 11ª].


Aspektologio

Inspirite de QE1 mi verkis la studaĵon «Notoj aspektologiaj» (ankoraŭ finotan) kies mallongigita versio aperis en «La Ondo de Esperanto» (2019:3, n‑ro 293, p. 37–49). Ĉi tie mi ne ripetos la teorion, mi nur citos pruvajn ekzemplojn. La terminoj tenso, daŭrverbo, imperfekto, malperfektivo, perfektivo, profilo, rezultverbo estas klarigitaj en ambaŭ ĵus indikitaj studaĵoj kajaŭ en NPIV.

Multajn el la ekzemploj mi prezentos kontraste: QE1 kontraŭ QEi, Esperanto aspektema kontraŭ Esperanto senaspekta. Ĉar QEi-redakto kutime konsistas en forstreko de afikso, iam mi donos resuman tekston, en kiu la QE1-peco(j) forigita(j) en QEi aperos inter rektaj krampoj, ekz‑e:

granda mirego [ek]posedis la junan viron [ĉap. 20ª]

(la inĥoativo ekposedis en QE1, la statverbo posedis en QEi);

Ni invit[ad]os ilin en nian domon [ĉap. 39ª]

(la iteracia invitados en QE1, la simpla invitos en QEi).

La unua alineo

Ĉi tiun ekzemplon mi jam uzis en la LOdE-a artikolo; tamen tie la teksta spaco estis limigita, dum en la Reto mi povas kompletigi la komparon per la tradukoj angla kaj franca kune kun la pola originalo.

Por mi ekzistas rimarkinda signifodiferenco inter la «lingve reviziita» teksto [QEi] kaj la originala traduko [QE1]. Jen por komparo la unua alineo de la 1ª ĉapitro.

INKO [QEi]:

Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diris, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de sklavoj lertaj en tio, iom post iom rapidigis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligis lin, redonis la konscion kaj refortigis tiel, ke el … la lasta banfako li eliris ankoraŭ kvazaŭ revivigita…

Lidja Z [QE1]:

Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de lertaj en tio sklavoj, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligadis lin, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el … la lasta banfako li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita…

La rakonto havas du planojn. Jen kiel ĝi estas strukturita originale (laŭ [QP1], [QPM] kaj [QE1]):

  1. La proksima plano, kiu rakontas pri okazaĵoj de unu certa tagmezo: «Petronio vekiĝis».
  2. La fona plano, kiu priskribas la okazojn fojon post fojo ripetiĝantajn: «li diradis», «li vekiĝas», «masaĝado rapidigadis cirkuladon», «vigligadis lin», «redonadis la konscion», kaj «li eliradis» … kaj tiel tagon post tago.

Tiun fonan priskribon de lia vivmaniero daŭrigas la tuta sekva alineo («La publikajn vaporbanejojn li vizitadis malofte…»), kaj nur en la alineo tria la rakonto revenas al la unua plano, al la okazoj de la koncerna tagmezo («Post tiu festeno…»).

Tute alie mi perceptas la INKO-rakonton. Laŭ mi, ĝi pliparte rakontas pri okazaĵoj de unu specifa tagmezo, ĝi preskaŭ tute apartenas al la proksima plano. Nur du frazoj: « De certa tempo … li matene vekiĝas» aludas la fonon; sed la tiea priskribo de la proceduroj ĝis «li eliris» aspektas por mi kiel unuopaj agoj de la proksima plano.

Simile en ĉap. 29ª, QEi ŝajnas rakonti pri solfojaj agoj de la koncerna tago, dum fakte temas pri ĉiutaga kaj kutima vivmaniero:

Aŭskultu min: vi vidas antaŭ vi homon, kiu leviĝ[ad]is matene, ban[ad]is sin, festen[ad]is, posedis Chrysothemison, verk[ad]is satirojn kaj iafoje eĉ interplekt[ad]is prozon per versaĵoj, sed kiu enuis, kiel la cezaro, kaj ofte ne sciis forpeli de si malserenajn pensojn.

{Verdire, kvankam posedi en sia normala signifo estas daŭrverbo, en la eŭfemisma senco ĉi-tiea ankaŭ ĝi postulas iteracian sufikson: posedadis Ĥrizotemison.}

France kaj angle

Ambaŭ okcidentaj tradukoj aldonas antaŭpreteriton parolante pri la antaŭa vespero. Esperanto, samkiel la lingvoj slavaj, antaŭprteriton ne uzas.

La traduko franca konservas la profilan strukturon de la originalo:

Pétrone se réveilla seulement vers midi, et très las, comme de coutume. La veille, il avait été convive de Néron, et le festin s’était prolongé fort avant dans la nuit. Depuis quelque temps, sa santé commençait à s’altérer. Il avouait se réveiller le matin tout engourdi et incapable de rassembler ses idées. Mais le bain matinal et un soigneux massage opéré par d’habiles esclaves stimulaient la circulation de son sang paresseux, achevaient de le réveiller, lui rendaient ses forces, si bien que … du dernier compartiment de la salle de bains il sortait comme rajeuni…

Ĉi tie la unuopan faron esprimas le passé simple (se réveilla), kaj la fonan planon esprimas l’imparfait (imperfekto, grasigita en la citaĵo).

La traduko angla estas same difekta, kiel QEi:

Petronius woke only about midday, and as usual greatly wearied. The evening before he had been at one of Nero’s feasts, which was prolonged till late at night. For some time his health had been failing. He said himself that he woke up benumbed, as it were, and without power of collecting his thoughts. But the morning bath and careful kneading of the body by trained slaves hastened gradually the course of his slothful blood, roused him, quickened him, restored his strength, so that he issued from … last division of the bath, as if he had risen from the dead…

Por la dua peco (iom surprize por mi) la angla traduko uzas Present Perfect (kvankam temas pri vivmaniero ne plu aktuala):

Listen to me! Thou seest before thee a man who has risen early, bathed, feasted, possessed Chrysothemis, written satires, and even at times interwoven prose with verses, but who has been as wearied as Cæsar, and often unable to unfetter himself from gloomy thoughts.

La lingvoj angla kaj germana malhavas tenson por esprimi la signifon de la esperanta -adis aŭ de la franca imperfekto; tion eblus esprimi leksike (He {would ∥ used to ∥ was wont to} say…) – tamen la tradukisto ial malvolis uzi tion (eble ĉar tio estus tro emfaza).

La pola originalo

Jen por kompletigi la unua alineo en la originalo pola [QPM]:

Petroniusz obudził się zaledwie koło południa i jak zwykle, zmęczony bardzo. Poprzedniego dnia był na uczcie u Nerona, która przeciągnęła się do późna w noc. Od pewnego czasu zdrowie jego zaczęło się psuć. Sam mówił, że rankami budzi się jakby zdrętwiały i bez możności zebrania myśli. Ale poranna kąpiel i staranne wygniatanie ciała przez wprawionych do tego niewolników przyśpieszało stopniowo obieg jego leniwej krwi, rozbudzało go, cuciło, wracało mu siły, tak że z elaeothesium, to jest z ostatniego kąpielowego przedziału, wychodził jeszcze jakby wskrzeszony, z oczami błyszczącymi dowcipem i wesołością, odmłodzon, pełen życia, wykwintny, tak niedościgniony, że sam Otho nie mógł się z nim porównać, i prawdziwy, jak go nazywano: arbiter elegantiarum.

La aspektosistemo de la traduko

  1. La as-tenso ĉiam esprimas malperfektivon.
  2. Ise kaj ose la senafiksaj rezultverboj esprimas perfektivon.
  3. Ise kaj ose la senafiksaj daŭrverboj esprimas malperfektivon.
  4. Perfektivigi daŭrverbon oni povas per prefikso.
  5. Malperfektivigi rezultverbon oni povas per la sufikso -ad aŭ per esti -anta.

La «lingva revizio» en [QEi] plejparte konsistis en forstrekado de la afiksoj ek- kaj -ad-. Tio forte tordis la aspektojn. Aliflanke, la kompleksajn ant-tensojn la revizio ne tuŝis – eble ĉar ili klare paralelas la anglajn Continuous Tenses, kaj tial la redaktisto komprenadis ties signifon.

Malperfektivigo per kompleksa ant-tenso

En [QE1] tia malperfektivigo de rezultverboj estas tute konsekvenca:

Kaj vi, kiam mi estis mortanta pro malsato, ordonis min skurĝi [ĉap. 54ª]

la printempo estis venanta [ĉap. 29ª]

Brutaroj estis revenantaj hejmen [ĉap. 71ª]

La nokto estis paliĝanta [Epilogo]

(«kiam mi mortis», «la printempo venis», «brutaroj revenis hejmen» impresus perfektive).

La anglaj Continuous Tenses povas esprimi tian malperfektivon ne nur preterite, sed ankaŭ future, samkiel la similaj formoj esperantaj:

ŝi ne ekĝemu aŭ ne ekparolu en la momento, kiam ni estos pasantaj preter la pretorianoj [ĉap. 57ª]

Pruntu nur al mi vualon, kiun oni ligos ĉirkaŭ miaj okuloj en la momento, kiam mi estos foriranta al la Sinjoro [ĉap. 71ª]

Mi ne menciis al vi pri tio, ĉar vi estis komponanta vian himnon [ĉap. 41ª]

Stranga perfektivo

Mi nur memoras, ke mi falis dorsen kaj trafus sur la teron, se iu min ne subtenus [ĉap. 30ª]

Ĉi tiu falis impresas perfektive, kaj respondas al la perfektiva «padłem» de la originalo:

Pamiętam tylko, że padłem na wznak i byłbym runął na ziemię, gdyby mnie ktoś nie podtrzymał.

Tiu pola teksto aspektas por mi same stranga kiel la traduko. Laŭ la kunteksto mi supozas plum- aŭ pres-eraron (anstataŭ la malperfektiva «padałem»), aŭ eble iun ŝanĝon en la pola lingvo (similan aspektan ŝanĝon de la responda verbo rusa mi konas en versaĵo de Puŝkino). La angla traduko [QE] estas korektita:

I remember only that I was falling back, and should have dropped to the ground had not some one supported me.

Tiel same mi korektis tion en FE:

Mi nur memoras, ke mi estis falanta malantaŭen, kaj estus falinta dorsaltere, se iu min ne subtenus.

Iteracio (malperfektivigo per -ad)

Ĉi-supre ni vidis francajn imperfektojn (kaj la esperantan sufikson -ad) esprimi iteracian (do, malperfektivan) profilon; sed imperfekto ne estas uzebla por simila malperfektivo futura, kian ni trovas en la romano poste:

Ni invitados ilin en nian domon aŭ mem irados al ili [QE1, ĉap. 39ª].

Temas pri iteracia agado futura. En la INKO-misredakto tio iĝas unufoja okazo:

Ni invitos ilin en nian domon aŭ mem iros al ili [QEi].

Ankaŭ la franca perdas la kapablon marki kutimecon en la futuro:

… nous les inviterons à venir dans notre maison, ou bien nous irons chez eux.

Kp ankaŭ:

li fermos sin por du tagoj kun Terpno kaj komponados novajn kantojn [ĉap. 39ª]

(temas ne tiom pri la rezulto, kiom pri la okupoj dum tiuj du tagoj).

Kp ankaŭ la malperfektivon kiu esprimas ŝanĝadon laŭgradan, kvazaŭ progresantan per irado ŝtupon post ŝtupo:

Kaj laŭgrade kiel ili proksimiĝadis al ĝi, la vetero iĝadis pli trankvila, la ondaro pli ebena kaj la lumo pli granda [ĉap. 25ª]

Vinicio dume efektive aliiĝadis. [ĉap. 27ª]
Vinicius, too, had changed essentially.

ju pli li resaniĝadis, des pli bone li rememoradis la tutan vicon da okazoj… [ĉap. 27ª]

Tigelino ne estis ankoraŭ al Nerono pli simpatia ol Petronio, sed li iĝadis ĉiam pli necesa. [ĉap. 31ª]

la memoro pri vi dolĉigados al mi la momentojn de la foresto [ĉap. 35ª]

Daŭrverboj

Ofta maniero ŝanĝi konsiton de daŭrverbo (t.e. fari el ĝi rezultverbon) estas prefiksa derivado, interalie per konstruo de inĥoativa profilo:

granda mirego [ek]posedis la junan viron [ĉap. 20ª]
li sentis, ke [ek]mankas al li forto [ĉap. 60ª]
Ekregis lin la sento de ia terura malpleno [ĉap. 66ª].

En tiuj ekzemploj temas pri okazaj statŝanĝoj; cetere atentindas, ke la inĥoativo ekmankas estas tamen malperfektiva, ĉar as-tensa. Ĉiel ajn, tiuj verboj sence diferencas disde la statverboj en jena ekzemplo:

Al Seneca mankis tiu anima forto, kiun posedis ekzemple Cornutus aŭ Thraseas [ĉap. 5ª].

En la traduko franca, atendeble, ni vidas aoristojn por la agoj okazaj:

Mais son étonnement n’eut plus de bornes [ch. 20]
Les jambes de Vinicius fléchirent et l’air manqua dans sa poitrine [ch. 60].

(ĉe tio la dua ekzemplo iĝis perfektiva) kaj imperfektojn por la statoj kutimaj:

Ce qui faisait défaut à Sénèque, c’était la force d’âme que possédaient, par exemple, Cornutus ou Thraséas [ch. 5].

Angle:

the greatest astonishment seized him [ch. 20]
he felt that he was growing weak [ch. 60].

Ĉi tie “seized” estas rezultverbo (= kaptis); dum en la dua ekzemplo Past Conituous esprimas kaj okazecon, kaj malperfektivecon.

Seneca lacked the strength of soul which Cornutus possessed… [ch. 5]

Ĉi tie la tenso estas la sama, kiel ĉe “seized”, tamen diference de tiu lasta la daŭra konsisto de la du statverboj sugestas malperfektivon – samkiel en Esperanto (laŭ QE1).

Do, ĉi tie estas aspekta signifodiferenco, kiun 3 el la 4 prezentitaj tradukoj diversmaniere esprimas, sed kiun QEi ignoras.

Ekzemplo pri perfektivigo per finstata profilo:

Petronio deziris antaŭ ĉio ĝisatendi pli konvenan tempon [ĉap. 32ª]

Malperfektivigo en pasivo:

la veno de Kristo estis antaŭdirata de la profetoj antaŭ miloj da jaroj [ĉap. 28ª]

Alivorte, la profetoj antaŭdiradis tiun venon (pole: było zapowiadane, ne la perfektiva zapowiedziany).

Ekstera limo

ŝi traploris la tutan sekvintan nokton [ĉap. 27ª]

Perceptaj kaj mensaj verboj

Normale en Esperanto ni distingas inter verboj stataj (kiaj sidi, stari, ami) kaj statŝanĝaj (sidiĝi / eksidi / sin sidigi, ekstari, ekami). Tamen en iuj lingvoj (ekz‑e en la angla) oni ne faras tian distingon pri la verboj perceptaj kaj mensaj; tian esceptan malregulecon multaj esperantistoj (kaj sporade ankaŭ d-ro Esperanto) trudas ankaŭ al la Lingvo Internacia, kaj uzas tiajn verbojn (vidi, rigardi, aŭdi, senti, pensi, kompreni, konscii ktp) hibride – t.e. kaj en la signifo stata, kaj en la signifo statŝanĝa (ekvidi, … ekkonscii). Lidja Z tian escepton ne faras; INKO ĝin trudas.

Ekz‑e la verboparon sidi/eksidi la du versioj (QE1 kaj QEi) traktas egale (la angla kvankam ne ĉiam, tamen ja nemalofte distingas inter “sat” kaj “sat down”):

In the garden triclinium … sat Pomponia Græcina; hence they went to salute her.

Sed en la ĝardena tricliniumsidis Pomponia Grecina, do ili iris ŝin saluti [ĉap. 2ª]

And he sat down to write that letter …
Kaj li eksidis por skribi tiun leteron … [ĉap. 6ª]

Tamen por la mensaj verboj la angla malhavas similan rimedon, kaj QEi forviŝas la distingadon:

Vinicius rubbed his astonished eyes, and saw before him the gigantic figure of the Lygian
Vinicio frotis la mirigitajn okulojn kaj subite [ek]vidis super si la grandegan figuron de la ligio [ĉap. 7ª]

He forgot the crowd, the old man, …,—he saw only her
Li forgesis pri la amaso, pri la maljunulo, …, kaj vidis antaŭ si nur ŝin solan [ĉap. 21ª]

INKO, atendeble, havas «subite vidis». Oni eble diros, ke la signifon de ek- jam sufiĉe esprimas la adjekto subite; tamen oni ne rezonus tiel pri «li subite eksidis» – «li subite sidis» (se entute ebla) pensigus pri io alia.

La cezaro ekkredis, poste li forgesis [ĉap. 26ª]

Li ekkomprenis fine tion, kion li kune kun Petronio ne komprenis [QE1, ĉap. 21ª]
QEi: Li komprenis fine tion, kion li kune kun Petronio ne komprenis (!)

Li ekkomprenis ankaŭ tion, kio ankoraŭ antaŭ momento estis por li malklara [ĉap. 26ª]

Nerono ekkomprenis fine, ke proksimiĝas la horo de morto [Epilogo]

unuafoje en la vivo ŝi ekpensis, ke … [ĉap. 27ª]
«Kio estis mia vivo? — pensis [≈ meditis; myślał, songea] Vinicio, — suferado, nesatigita pasio kaj farado de senĉesaj demandoj al mi mem — sen respondoj.» [ĉap. 32ª]

Iam mi ŝatis la odoron de verbeno, sed ĉar Eunice preferas violojn, ankaŭ mi ekŝatis ilin super ĉio alia [ĉap. 29ª]

Iom da statistiko. Por komparo, krom la mensaj verboj en la tabelo aperas «nemensa» paro da verboj stari/ekstari. En QE1 la proporcio en tiu paro estas tre proksima al la proporcio inter vidi/ekvidi (28% kaj 26%). Krome, dum QEi dekonigis la nombron de «ekvid-», ĝi nur trionigis la nombron de «ekstar-» T.e. en QE1 la perceptoverboj ne estas tiel esceptaj, kiel en QE1 aŭ en la angla. (Atentindas la granda procentaĵo de «ekpensis». Tio estas ŝuldata al ĝia speciala rolo en la esprimo de interna parolo, kie ĝi funkcias simile al la dialoga «diris».)

Bazo QE1 QEi Bazo QE1 % (QE1)
ekstar- 30 10 star- 105 28%
ekvid- 107 11 vid- 413 26%
ekaŭd- 41 2 aŭd- 169 24%
ekpens- 61 4 pens- 151 40%
ekkompren- 26 0 kompren- 141 18%
ekkonsci- 1 0 konsci- 7 14%
eksent- 37 4 sent- 172 21%

(Mi ne vidas sistemon en tio, kiaj aperoj de la indikitaj ek-vortoj postvivis la INKO-revizion. Probable estas nenia sistemo, kaj ili restis pro banala preteratento.)

«Vidinte» en QE1 esprimas «sperto-aspektualon»:

[Vinicio] rememoris liajn [de Nerono] plendojn, ke li devas priskribi brulantan urbon, neniam vidinte veran urbobrulon [ĉap. 42ª]

Tio sence diferencas de ekvidinte:

[ek]vidinte Petronion, [Nerono] levis sin subite [ĉap. 14ª]
Tial, [ek]vidinte lin en la preĝodomo, li efektive teruriĝis [ĉap. 17ª]

Forigo de ek- en tiaj okazoj kutime postulas ŝanĝon de la participa tenso, kion sporade la INKO-redaktisto efektive faris:

Mezurante ĉion per la propra mezurilo kaj ne ekkoninte sufiĉe la kristanojn →
Mezurante ĉion per la propra mezurilo kaj ne konante sufiĉe la kristanojn [ĉap. 17ª]

(perfektivo esprimas staton postfaran, tial la int-forma gerundio ekkoninte; la statverba maperfektivo esprimas staton dumfaran, tial la ant-gerundio konante.) Ĉi-okaze la redakto estas taŭga, tamen plej ofte tia korekto ne estas farita, ekz‑e:

la haroj hirtiĝis sur lia kapo, ke li ekmalpacis kun tia potenco →
… ke li malpacis kun tia potenco [ĉap. 22ª]

(«li ekmalpacis» ≈ «li malpaciĝis», sekve «li malpacAs»).

Vinicius eksentis ŝian proksimecon kaj ridetis [QE1, ĉap.25ª]
Vinicius sentis ŝian proksimecon kaj ridetis [QEi]

Du statvetboj: «li sentis kaj ridetis», samkiel «li kuŝis kaj dormis». La INKO-redaktaĵo konvenus por la signifo «Vinicio kuŝis sentante ŝian proksimecon kaj ridetante» – sed tio estas alia signifo. (Verdire, por esti konsekvenca endus diri «kaj ekridetis», uśmiechnął się. Mi ne komprenas kial Lidja Z ĉiam uzas la verbon rideti en la signifo ekrideti.)

Elaŭskultu nin, kiuj vin petegas kiel patron. [QE1]
Aûskultu nin, kiuj vin petegas kiel patron. [QEi]

(«Aŭskultu nin» estas senlima, ĝenerala – ĝi konvenus por ĉiama atentemo. Dum la perfektiva «elaŭskultu» rilatas al la konkreta, unuopa situacio – plenumu unu aŭskultadon.)

Li [ek]pensis, ke pli bone estas havi malamikojn malgrandajn ol grandajn [ĉap. 17ª]

(«li ekpensis» ≈ «li decidis»; «li pensis» = «lia kutima opinio estis ke…»)

Paroli kaj diri

Daŭrverbo paroli kaj rezultverbo diri. Do, paroli pli konvenas por prezenti la fluantan, nefinitan procezon, ekz‑e en ĉap. 7ª:

– Jes – ŝi parolis plu – mi ankaŭ legis la leterojn de Paŭlo el Tarso…
Acte parolis kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito… [QE1]

Kp:

– Jes, – ŝi diris plu, – mi ankaŭ legis …
Acte diris kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito… [QEi]

Simile:

Ligia aŭskultis kun okuloj levitaj al la apostolo, kaj ĉiuj kapoj estis turnitaj al li, dum li ion parolis duonvoĉe [ĉap. 25ª]

Logike oni devus uzi diris por akcenti la enhavon de la komunikaĵo, kaj parolis, se oni volas bildigi la manieron en kiu la komunikado okazis. Tia distingo ekzistas en la lingvoj rusa kaj angla, ĝin prezentas la Fundamenta Ekzercaro:

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko (§35)

(kun la dubinda piednoto en la modernaj eldonoj de la Fundamenta Krestomatio: «prefere: diras»).

Kp la anglan: to speak English, the truth, (non)sence…

Kompleksaj profiloj

25-foje en [QE1] aperas verboj de la profilo «ek…adis»; neniom da ili restas post la revizio. La INKO-redaktisto preferis ŝanĝi la sencon ol tralasi kompleksan profilon. Ekz‑e:

Kelkaj, preterpasante proksime, diris: «Paco kun vi!» aŭ «Gloro al Kristo!» kaj lin ekregadis maltrankvilo kaj lia koro ekbatadis pli forte [QE1, ĉap. 20ª] →
regis maltrankvilo kaj lia koro ekbatis pli forte [QEi]
(… jego zaś ogarniał niepokój i serce poczynało mu bić żywiej…)

Do, en QEi iteraciaj atakoj de maltrankviliĝo iĝis kontinua angoro, kaj iteraciaj palpitacioj transformiĝis en unu korbaton.

«Iafoje ekblovadis vento» [QE1, ĉap. 57ª] impresas min pli skrape, ol la plata «Iafoje blovis vento» [QEi] (La hajlo pasis, sed tuj poste komencis muĝi pluvego. Iafoje ekblovadis vento).

Hibridaj verboj

La tradukistinon evidente ĝenas la ambigueco de la hibridaj verboj, kaj iujn el ili ŝi koneskvence malambiguigas per la profilaj afiksoj.

Ekz‑e la nudan verboformon ĉirkaŭis ŝi ĉiam uzas kiel daŭrverbon, kaj la {inĥoativon / rezultverbon / perfektivon} esprimas per ekĉirkaŭis:

Ekĉirkaŭis lin iaj spacoj, kiujn li ne antaŭdivenis [ĉap. 20ª]
Vinicion ekĉirkaŭis kompleta soleco [ĉap. 29ª]
Ili dume ekĉirkaŭis lin per freneza dancrondo [ĉap. 31ª].

Kp la frazojn malevidentajn ĉe la hibrida uzo:

la ripozo, komforto kaj bonstato, kiu lin ĉirkaŭis [ĉap. 28ª]
La malliberejon ĉirkaŭis efektive duobla vico da soldatoj [ĉap. 51ª]

la senco de la ĵusa frazo (el ĉap. 51ª) malklaras ĉe la hibrida uzo; en la uzo de Lidja Z ĝi esprimas staton (pole otaczał szereg żołnierzy). QE1 entenas 10 «ĉirkaŭis» kaj 7 ekĉirkaŭis; QEi konservis (ĉu pro preteratento?) nur 1 ekĉirkaŭis (tiun el la ekzemplo de ĉap. 20ª).

Tiumaniera malambiguigo de cirkaŭi – ekĉirkaŭi estas laŭdinda kaj kohera kun la uzo de la substantivo ĉirkaŭo, kiu havas signifon statikan kaj neniam signifas ian dinamikan ĉirkaŭprenon.

Bati kaj frapi

Krome estas la malambiguigoj bati – ekbati, salti – eksalti, en kiuj Lidja Z donas al la senafiksa verbo signifon de obla (cikla, perioda) profilo (multiplikativo), simila al tiu de tremi, ridi, spiri, skui. En tio ŝi sekvas la modelon slavan.

La profilan kontraston resumas la frazo:

La lago balancis sin de la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko [ĉap. 31ª]

La koro de Vinicius ekbatis pli vive.
Poste li ekbatis la kordojn kaj komencis kanti …
Eĉ antaŭ ol ekbatis la lasta horo de la apostoloj…

kiam oni volis lin [ek]bati, li montris la dentojn [ĉap. 49ª]

(0 da ekbat- en QEi)

Videble ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko per neordinara ritmo
homoj piedpremis min, batis kaj persekutis.
la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko
aliaj batis tamburetojn, aliaj ŝutis florojn

en unu gastejo iu frapis per ponardo la bonan maljunulon [ĉap. 14ª]
La rabistoj … frapis lin per ponardo [ĉap. 16ª]

li frapis ankoraŭfoje per la pugno tiun kapon
Frapis lin tamen unu afero
li denove frapis trifoje la pordegon per la martelo

La inĥoativa ekfrapis:

en la momento, kiam la centuriestro ekfrapis per la frapilo la pordon de Aulus

kiu tamen estas pravigebla, ĉar la klaka senco de frapi semantike estas iteracia.

Tamen mise:

vi {batis / frapis} lin per ponardo aŭ mortigis per bastono? [ĉap. 24ª]
mi {enbatos / plantos} ponardon en vian gorĝon [ĉap. 6ª]

Ripeti kaj ripetadi, ŝanceli kaj ekŝanceli

Iom simile: «ripeti» estas por Lidja Z unufoja refaro; refaradon plurfojan esprimas «ripetadi» — la nuanco kiun QEi forviŝas:

Akteo ripetis, kiel eĥo, la vortojn: «tro malfrue», kio, en fremda buŝo, eksonis al li, kiel mortverdikto [ĉap. 11ª]
Kaj Ligia, premante sin al ŝia brusto, ripet[ad]is: «ho patrino!» ne povante, meze de plorĝemoj, eligi aliajn vortojn [ĉap. 4ª].

Ŝanceli estas iteracia («Forte puŝ[ad]i tien kaj reen» [NPIV]), unuopan puŝon esprimas ekŝanceli:

Kelkaj ŝancelis sin, kiel ebriaj [ĉap. 10ª]
Mi sentas veran dankemon al Petronius, kiu ĉi-momente ekŝancelis la boaton, pro kio la ĝenerala atento estis deturnita de mi… [ĉap. 37ª]

skribi (legi?), verki, plani

Perfektiva (kp diri):

ĉu vi volas aŭskulti, kion mi skribis {napisał, perfektiva} al li adiaŭe? [ĉap. 74ª]

Malperfektiva (kp paroli):

«Ĉu Kristo min liberigos nun, ĉu post la morto (ŝi skribis [pisała]), Li min promesis al vi…» [ĉap. 55ª]

Li mem en la posttagmezaj horoj skribis [pisał] en sia biblioteko, poste banis sin, post kio li ordonis … [ĉap. 74ª]

––

ĉu vi elplanis ion? [ĉap. 61ª] (czy ułożyłeś co?)

Esceptoj

«Viziti» anstataŭ «vizitadi»

Estante knabo, mi vizitis (frekventis!) la lernejon de Muzonio, kiu diradis al ni, ke la feliĉo konsistas en tio, ke ni volu tion, kion volas la dioj… (ĉap. 2ª)

(tamen aliloke vizitadis ja aperas 8-foje). Pole: chodziłem do szkoły. Ĉu plumeraro?

Redunda ek- en «ekkaptis»

La redunda ek- en ekkaptis (23 kaptis, 56 ekkaptis, 8 kaptadis):

Petronius ekkaptis la manon de la juna atleto … post tio li ekkaptis lian duan manon … (ĉap. 6ª)

Pole (chwycić – chwytać):

Petroniusz chwycił wpijającą mu się w ramię dłoń młodego atlety, za czym chwycił drugą

Vinicius ĵetis al li saketon, kiun la greko kaptis en la aero (ĉap. 13ª)

… którą Grek chwycił w powietrzu …

Ĉiuj 8 kaptadis estas iteraciaj.

Inĥoativa «ridetis»

La verbon ridi Lidja Z uzas tute regule, kiel daŭrverbon; en la teksto aperas 5 ekrid- por la signifo inĥoativa, kaj la nuda ridis (4 aperoj) estas malperfektiva, ekz‑e:

La popolo partoprenis ĝin per la animo, koro kaj okuloj: ĝi kriegis, muĝis, fajfis, aplaŭdis, ridis, stimulis la batalantojn, frenezis [ĉap. 56ª].

Same devus do konduti la verbo rideti – sed ial ekrideti aperas neniomfoje. Jen ekz‑e ĝiaj regulaj uzoj malperfektivaj:

Post momento ŝia vizaĝo iĝis pala, kiel tolo, dum li ridetis senĉese… [ĉap. 74ª] (on zaś uśmiechał się ciągle)

Kaj lia animo ridetis al tiu spektaklo… [Epilogo]
(I uśmiechała mu się dusza…)

Tamen oftas ankaŭ malregulaj uzoj inĥoativaj:

sed kiam li elaŭskultis lian aferon, li {ek}ridetis maldolĉe kaj diris: … [ĉap. 5ª] (uśmiechnął się gorzko…)

Kaj Petro la apostolo {ek}ridetis bonkore kaj diris: … [ĉap. 33ª] (uśmiechnął się dobrotliwie…)

Kaj jen malevidenta uzo:

Tamen ŝi ridetis al li kaj poste diris… [ĉap. 26ª] (Jednakże uśmiechała się do niego)

Malsimile ol en la ĵusaj «ridetis kaj diris» ĉi tie la signifo ne estas, ke ŝi ekridetis (komenca profilo), sed nego de fina profilo: ŝi ne ĉesis rideti, malgraŭ la diro de Vinicio: Tamen ŝi plu ridetis al li… Iom alia sceno.

––- Hibrida uzo de teruri (tiurilate QEi=QE1):

Okupita ekskluzive per sia doloro, ŝi ne volis eĉ aŭdi pri Vinicio kaj Ligia, sed Petronio teruris ŝin [ĉap. 55ª]
(pl: lecz Petroniusz przeraził ją; ru: припугнул – la uzo rezulta-perfektiva: Petronio ektimigis)

Kp:

li volis plej baldaŭ foriĝi el inter tiuj nekompreneblaj homoj, kies boneco teruris lin preskaŭ egale, kiel lin terurus krueleco. Ŝajnis al li,… [ĉap. 24ª]
(ludzi, których dobroć przerażała go prawie równie, jak przerażałoby okrucieństwo – la uzo stata-malperfektiva)

Nesufuĉo de la adjektoj por neprigi celatan aspekton:

En la koridoro Ĥilono denove ripet[ad]is al si interne: «Mi estas perdita!» [ĉap. 24ª]

Iĝi -ita

Mi perdis la libron, la libro perdiĝis (was or got lost).

Kaj Petro iĝis tuŝita de tiu ĉi doloro. [LiZ!] «Quo vadis», ĉap. 53ª

A Piotr wzruszył się tą boleścią. Peter was moved by that pain.

(Pli bonstile estus uzi aktivon: «Kaj Petron kortuŝis tiu ĉi doloro».)

Senkeviĉo ja uzis tiaforman pasivon 12-foje en aliaj lokoj, ekz‑e

Z drugiej strony, uciec było to utwierdzić Petroniusza w mniemaniu, że Winicjusz został zdradzony i zamordowany skutkiem zmowy
Aliflanke, forkuri, signifus konfirmi Petronion en la konvinko, ke Vinicio estis perfidita kaj murdita sekve de komploto [ĉap. 22ª]

Iom strangas, ke pli ofte tiajn pasivojn Lidja Z tradukas per estas -ita (mi atendus estis -ita, sed ja preferus iĝis -ita):

Teraz lud zrozumie, dlaczego Rzym został spalony [ĉap. 50ª] Nun la popolo komprenos, kial Romo estas bruligita [QE1].

Inverse:

Aulusa na widok młodego człowieka oddającego się spokojnie ćwiczeniom w chwili, gdy zamach na Ligię został spełniony, porwał straszliwy gniew [ĉap. 5ª]
Kiam Aulus ekvidis la junan viron, trankvile ekzercantan sin en la momento, en kiu la atenco kontraŭ Ligia estis plenumita, ekregis lin terura kolero [QE1]

Mi atendus ĉi tie aŭ «en la tempo, kiam la atenco kontraŭ Ligia estas plenumita», aŭ «post kiam la atenco kontraŭ Ligia iĝis plenumita»; (la tenso estas reativa al la vido, do estas estu prezenca, kaj iĝis preterita; la vorto «momento», laŭvorta traduko de «chwila», iom konfuzas ĉi-okaze).

Aliaj ekzemploj:

na drodze do odszukania Ligii wielki krok został uczyniony
granda paŝo estas farita por retrovi Ligian [ĉap. 14ª]

Winicjusz mógł być zabitym, ale mógł też być rannym lub schwytanym.
Vinicio povis esti mortigita, sed povis ankaŭ esti vundita aŭ kaptita [ĉap. 22ª]

jeśli Ursus nie zabił Glauka, to widocznie został przestrzeżony przez któregoś ze starszych chrześcijańskich
se Ursus ne mortigis Glaŭkon, li estis videble avertita de iu el la kristanaj ĉefuloj [ĉap. 22ª]

Nie umiał przy tym oswoić się z myślą, że stosunek ich został zmieniony, że teraz nie ona od jego, ale on zależy od jej woli…
Li ankoraŭ ne povis kutimiĝi al la penso, ke ilia rilato estis nun ŝanĝita, ke nun ne ŝi dependas de lia volo, sed li de ŝia… [ĉap. 23ª]

Ogień Westy został splugawiony, bo Rubria była z cezarem.
La fajro de Vesto estas malsanktigita, ĉar Rubria estis kun la cezaro [ĉap. 31ª]

wyczytałem w twoich oczach pytanie, … czym został ochrzczony?
mi legis en viaj okuloj la demandon, … ĉu mi estas baptita? [ĉap. 39ª]

(Situacie: «Ĉu mi ricevis bapton?», «Ĉu mi baptiĝis?» – demando pri ago)

Poznałem ich arcykapłana, poznałem drugiego, imieniem Paweł, który był tu uwięzion, ale potem został uwolniony
Mi ekkonis ilian ĉefpastron, mi ekkonis alian, nomatan Paŭlo, kiu estis ĉi tie tenata en malliberejo, sed poste liberigita [ĉap. 50ª]

dziwiło ich, że został zaproszony
mirigis ilin, ke li estis invitita [ĉap. 51ª]

udawszy się do owego fossora, w którego chacie został ochrzczony
irinte al tiu fosisto, en kies kabano li estis baptita … [ĉap. 53ª]

po raz pierwszy został zwyciężony w walce
unuafoje li estis venkita {= malvenkis} en batalo [ĉap. 57ª]

Kp ankaŭ:

mia reveno iĝus konata en la urbo [ĉap. 26ª]

Ekstertempa us-modo

Plejparte la us-modo en QE1 estas ekstertempa, kiel en la lingvoj slavaj kaj en multaj okazoj ĉe Z, ekz‑e:

Se li estus sklavo, la Aŭloj lin delonge liberigus [ĉap. 34ª].

Tamen:

prefere ke vi estus mortinta, prefere ke la muroj de tiu ĉi domo estus falintaj sur vian kapon, antaŭ ol tiu viro enrampis vian bruston kaj salivis ĝin per la veneno de sia malnobleco [ĉap. 27ª].

Kp ankaŭ:

La nokto estis malvarma, kiel hodiaŭ, sed mia koro ekbolis, do mi eligis glavon por Lin defendi, kaj mi fortranĉis la orelon al servisto de la ĉefpastro. Kaj mi defendus Lin pli ol la propran vivon, se Li ne dirus al mi: «Metu vian glavon en la ingon. Ĉu la kalikon, kiun la Patro al mi donis, mi ne trinkos?» [ĉap. 25ª]

(defendus estas tiurilate analogia al la gramatike ekstertempa «por Lin defendi», kiu situacie egale rilatas al la pasinta tempo).

(Cetere atentindas ankaŭ la nelogika, sed en la nacilingvoj ial kutima, difina artikolo en «la orelon», kvazaŭ temus pri iu difinita orelo; fakte temas pri unu el la du oreloj, nesciate kiu.)

Bibliografio

BQV – «Quo vadis» Henryka Sienkiewicza: Bibliografia wydań polskich i obcojęzycznych. Warszawa: Biblioteka Narodowa, 2016. ISBN 978-83-7009-655-7.

KE – Kien ci iras? : romano el la tempo de Nerono / Henriko Senkieviĉ; el la pola lingvo tradukis Lidja Zamenhof’; la tradukon prilaboris Sergio Pokrovskij.
La Fikŝenbuka eldono (2020)

LB – Londona Biblio.

QA “Quo vadis”: a narrative of the time of Nero / by Henryk Sienkiewicz; transl. from the Pol. by Jeremiah Curtin. – Boston : Little, Brown and Co., 1896.

QE1 – Quo vadis? : romano el la tempo de Nero / Henryk Sienkiewicz; el la pola orig. trad. Lidja Zamenhof. – Amsterdam : Populara Esperanto Biblioteko, 1934. – 2 vol. (271; 271 p.); 21 cm.
Faksimilaj bitlibroj: Parto 1ª, Parto 2ª.

QEi – 471. Quo vadis? / Henryk Sienkiewicz; el la pola trad. Lydia Zamenhof. – [Tyresö] : Inko, 2002. – 2 vol. (380; 372 p.).
ISBN 91-7303-143-7 (vol. 1); ISBN 91-7303-144-5 (vol. 2).
PDF-doŝieroj elŝuteblaj i.a. de ĉi tie.

QF – Quo vadis? / Henryk Sienkiewicz; trad. intégral par Ely Halpérine-Kaminski. – Paris : Flammarion, 2005. ISBN 2-08-071225-X; ISBN 978-2-08-071225-7

QEP – Quo vadis: romano el la tempo de Nero / Henryk Sienkiewicz; el la pola trad. Lidia Zamenhof. – Varsovio: Polonia, 1957. – 716 p.; 20 cm.

QP1H. Sienkiewicz: Quo vadis. Powieść z czasów Nerona. Warszawa : Gebethner i Wolff, 1896 (Kraków : W.L. Anczyc): Tom 1 (rozdz. 1–21). – Tom 2 (rozdz. 1+22…21+22). – Tom 3 (rozdz. 1+43…Epilog).

QPMH. Sienkiewicz: Quo vadis. Powieść z czasów Nerona. Diversformaj bitlibraj eldonoj ‹m›odernaj (pdf, epub, mobi, fb2, txt) ĉe «Wolne Lektury». Plejparte bazitaj sur la verkaro ĉefredaktita de Julian Krzyżanowski, Varsovio: PWN, 1949. Vol. 1–3.

KR – Камо грядеши / Генрик Сенкевич; пер. Е.М. Лысенко – Москва, 1989. ISBN 5-280-00931-8.


1. Makaronismo estas fremdlingva peco (esprimo, frazo, formo gramatika) enplektita en tekston hejmlingvan; makaronisma stilo estas stilo en kiu abundas tiaj makaronismoj. — Pole makaronizm, Ruse макаронизм.

2. Ĉi tia ĥimera transskribo nun ŝajnas absurda; sed io simila plu ekzistas en la germana lingvo – ekz‑e Viktor, der Vektor kun la latinaj V kaj la germanaj k; kp la (nunajn) polajn Wiktor, wektor.