Kandido, aŭ Optimismo

Enhavtabelo

Antaŭparolo

Serĉante prozaĵon por esperantologia esploro, mi ekpensis pri ĉi tiu verko de Voltero. Ja kio povas esti pli eleganta, simpla kaj racia ol klerisma romano filozofia? Tiom pli, ke ĝin jam tradukis Lanti’ — denaska franclingvano, progresisto kaj la patro de sennaciismo!

Mi malfermis la bitlibron [L], kaj legis en ĝia «Antaŭparolo»:

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale.

Malbona aŭguro. Mi legis plu, kaj konstatis ke ĝi veras. La traduko apartenas al la skolo laŭvortisma, pri kiu Zamenhofo donas ekstreman ekzemplon en sia fama Lingva Respondo: «Favora Regnestro, honoro havas alkuŝigi…»[1]. [1] «Pri la Esperanta stilo». Respondo №1, La Revuo, 1906, Decembro (Varingjene №149A). Mi komprenas, ke tio povas esti amuza ekzerco por franclingvano; ke la «admirinda flekseblo de Esperanto» ebligas paŭsi pliparton da lingvaj strukturoj francaj; tamen ankaŭ, ke tiaj paŭsaĵoj povas havi alian stilan valoron en Esperanto, impresi la leganton fremde kaj alie ol la originalo; tial la laŭvortisman skolon oni ankaŭ nomas fremdisma.

Krome, kelkaj propre Esperantaj strukturoj restos neuzitaj, kaj la traduko do ne estus reprezenta teksto esperantlingva.

Mi opinias, ke «Kandido» estas sufiĉe grava klasikaĵo de la eŭropa literaturo, kaj tial meritas plenvaloran tradukon Esperantan. Laŭ mi plenvalora traduko estas tia, kiu precipe strebas transdoni la enhavon de la verko (ĝiajn ideojn, ĝian impreson sur la leganton) konforme al la sistemo cellingva — plie ol la apartaĵojn de la originala lingvo nacia.[2][2] Paradokse la sennaciisto Lanti’ preferis la formojn naciajn ☺ Tial mi decidis prilabori la Lantian tradukon en la tradicio rekrea, hejmiga, en kiu la tradukanto strebas unue kiel eble plej ĝuste kompreni la ideon de tradukata peco, kaj due esprimi (rekrei, reverki) ĝin en la formo plej konvena al la cellingvo.

Jen ekzempla frazo el ĉap. 18ª, per kiu mi ilustru la danĝerojn de laŭvortismo. Temas pri ekskurso en la utopia lando Eldorado; mi donas ĝin en la formoj originala-Voltera, Lantia kaj mia (de Sergio Pokrovskij):

V: Candide demanda à voir la cour de justice, le parlement; on lui dit qu'il n'y en avait point, et qu'on ne plaidait jamais

L: Kandid petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton; oni diris, ke da ili ne ekzistas, kaj ke oni neniam pledis.

S: Kandido petis montri al li la kortumon; oni diris, ke tia institucio ne ekzistas, samkiel juĝaj procesoj.

Ĉi tie notindas, ke

  1. En tiama Francio parlement neniel estis ‹parlamento› laŭ la Esperanta senco de la vorto, ĝi estis ‹juĝejo›. Por ordinara esperantisto tiu neekzisto de «parlamento» en la ideala lando Eldorado devas aperi kiel malaprobo de la reprezenta demokratio[3]; [3] Cetere, Voltero efektive kontraŭis ĉiajn «parlamentojn», lia idealo estis klera absolutismo; tamen ĉi tie evidente temas nur pri justico. tutcerte ne pri tio ĝi temas.
  2. La franca plaider havas en la vortaro [Littré] 6 signifojn, el kiuj la ĉefa estas ‹procesi› (kaj tiusence ĝi aperas en la frazo), dum Esperanto (laŭ PV kaj la PIV-oj) heredis nur la 2-an (egalan al la angla to plead), ĉi tie nekonvenan. (Cetere, la tenso estas erara; devus esti «ke oni neniam procesas».)
  3. En unu sama frazo la pronomo «oni» (resp. on) aperas en 2 signifoj: unue, ‹la ĉiĉerono›; kaj due, ‹la eldoradanoj›. Tio ne kaŭzas miskomprenon, sed ĝenas belguston kiel stila malzorgaĵo.

Mi konsultis plurajn tradukojn nacilingvajn, precipe la anglan, germanan, polan, rusan, kiujn en la ĉi-subaj notoj mi referencados per resp. [A], [G], [R], [P] (priskribitaj en la Referencoj). Samkiel la ĵusajn «V:», «L:», «S:» mi uzos la simbolojn «A:», «G:»,«P:», «R:» por marki citaĵojn el la respektivaj tradukoj. Ĉi tiuj nacilingvaj tradukoj estas «reverkismaj»; A kaj G estas preskaŭ samtempaj al V (ili venas el la 18ª jc).

Mi ankaŭ mencios kelkajn pli modernajn tradukojn el la 20ª jc [A20], [B], [G20], konformajn al la nuna Okcidenta modo laŭvortisma (tiurilate L estas pli modernisma ol S ☹).

Aparte atentindas la spirito de ĉi tiu romano filozofia. Ĝia koncepto estas klerisme kosmopolita, kun tiu implica apartaĵo, ke ‹la franca› = ‹tutmonda›, ‹la propre homa›[4].[4] Kaj ne senbaze tiel. La parodiatajn verkojn germanajn Lejbnico kaj Frederiko la 2ª de Prusio verkis franclingve. Tamen aliflanke la samtempa traduko germana [G] senkompate regermanigas la «neŭtrigajn» francaĵojn de Voltero. Voltero senĝene francigas la germanajn realaĵojn: la lokaj moneroj Germaniaj iĝas ‹eskudoj› (écus); distancojn liaj germanoj esprimas en la francaj ‹leŭgoj› (lieues); la germana nomo de la protagonistino, Kunegunde, ricevas la francecan formon Cunégonde. Por franclingva publiko tiaj francigoj fakte estas hejmigoj, neŭtrigoj.

Sekve, reverkisto devas anstataŭ ‹la hejmigon per francigo› apliki ‹hejmigon cellingvan›. Se temas pri realaĵo specife germana (ekz‑e monero), tiam konvenas regermanigo (ekz‑e eskudo → talero, tiom pli ke ‹talero› estas vorto Zamenhofa, oficialigita jam en 1909 per OA1, bone hejmiĝinta en Esperanto[5]).[5] Fakte, en la epoko de L (1929) Esperanto ankoraŭ malhavis la vorton ‹eskudo› por precize nomi la francan écu, kaj Lanti’ ne divenis, ke temas pri taleroj. Tial li tradukis plej abstrakte: «kelkaj moneroj». Tion ni vidas en la tradukoj A, G, R, P; pli detale mi tion klarigas en la Postparolo.

En la laŭvortismaj tradukoj de la 20ª jc tiaj neŭtraj hejmigoj iĝas nekonvene okulfrapaj francaĵoj, ekz‑e la skribformo Cunégonde en la angla [A20], aŭ la sonformo Künegond en traduko turka; kaj simile pri la Lantia ‹Kunegond›.

Defende al laŭvorta traduko oni povas diri, ke ĝi donas dokumentan paŭsaĵon de la eksteraj formoj de la tekstpecoj, dum traduko reverkisma tradukas ilin en la modernan lingvon de la leganto korektite, glatigite. Nu, mi opinias, ke ĝuste traduki la estetikajn impresojn ne malpli gravas, ol dokumente traduki la vortojn; kaj ke por ĝuste kompreni la laŭvortan tradukon ofte necesas aparta komento, ĉar la leganto probable miskomprenos laŭvortaĵon (kp la ĉi-supran ekzemplon pri parlamento). Anstataŭe, por vidigi tiajn apartaĵojn mi verkis tre detalan komentaron, kie ili estas malimplice prezentitaj, pli klare ol en traduko laŭvorta.

Al la teksto mi aldonis kelkajn bildojn el malnovaj eldonoj, precipe por ilustri realaĵojn ne nepre evidentajn al moderna leganto (ekz‑e ‹faldoŝirmilo›, ‹sanbenito›, ‹trikresta bireto› ktp).

Ĉu prilaboraĵo aŭ nova traduko?

Antaŭ ĉio mi devas esprimi mian altan estimon kaj sinceran aprezon pri Lanti’ kaj lia kontribuo al la Esperanta afero. Ĝuste tia aprezo motivis min en mia prilaborado de lia verkaĵo. Sed ĉu ĝi estas prilaboraĵo aŭ aparta traduko?

Ĝi estas nova traduko, ĉar malmultaj frazoj restis netuŝitaj. La teksto estas reverkita laŭ tute aliaj principoj ol la Lantiaj. Tio koncernas:

Oni ofte diras ke privilegio de Esperanto estas, ke tradukojn el nacilingvoj faras denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj, kiuj plej bone komprenas ĉiujn lingvajn nuancojn kaj realaĵojn. Malpli ofte oni atentas, ke ne malpli gravas bona posedo de la cellingvo. Sendube Lanti’ estis eminenta esperantisto, tamen ne ĉiam li klare vidis la limon inter la franca lingvo kaj Esperanto. Ja Esperanton fortege influis la franca lingvo, kaj antaŭ cent jaroj tiu limo ankoraŭ ne definitiviĝis. Tial ekz‑e la Volterajn abbé, cordelier, jacobin Lanti’ naive mistradukas per abato, kordeliero, jakobeno, kvankam internacie kaj en Esperanto tiuj vortoj ne havas la signifon en kiu ili aperas en V. Multajn tiajn ekzemplojn mi traktas en la Postparolo.

L disponigas bonegan ilustran materialon por la kompara tradukteoria analizo de la Postparolo. Ofte la rilato inter L kaj S iom similas do la rilaton inter la fotaj negativo kaj pozitivo, kvankam ĝenerale ili estas malpli simplaj.

L disponigas bonegan ilustran materialon por la kompara tradukteoria analizo en la Postparolo. Ofte la rilato inter L kaj S iom similas do la rilaton inter la fotaj negativo kaj pozitivo, kvankam ĝenerale ili estas malpli simplaj.

Por faciligi la komparon de tiuj tradukoj, ĉi-sube aperas la Antaŭparolo de Lanti’ el L. Krome, mi konservis multajn piednotojn el L, markitajn per la kursiva subskribo “— L.” (miaj notoj estas subskribitaj per “— S.”). Kelkajn notojn sensubskribajn Lanti’ probable prenis el franclingva eldono de V.

La Lantia traduko estas facile trovebla surpapere kaj en la Reto [L].

Cetere, ĉi tiu prilaboraĵo estas verko plene aŭtonoma, legebla kiel plenvalora traduko, en lingvaĵo pli esperanteca kaj moderna (pli evoluinta). Ideale, ĉiu generacio devas krei sian tradukon de la klasikaj verkoj.

Sergio Pokrovskij

Januare 2023.


Antaŭparolo de Lanti’(Por oportuno de la legantoj la propraj nomoj en la Lantia Antaŭparolo estas koherigitaj kun tiuj en la nova traduko. — S.)
[6] Ĝis nun, kiam mi redaktas ĉi tiun Antaŭparolon, trapasis jam 263 jaroj (de post la 1ª eldono). — S.

Jam forpasis 170 jaroj de kiam aperis Kandido.[6] Kaj tamen tiu filozofia rakonto restas ankoraŭ aktuala. Ĝi estas aktuala en tiu senco, ke la malbonoj, kiujn kontraŭbatalis Voltero, daŭras ekzisti: maltoleremo, superstiĉemo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo. La jezuitoj — plej diversspecaj — estas same influhavaj, regemaj kaj intrigemaj kiel antaŭ du jarcentoj.[7][7] Almenaŭ la proprasencaj jezuitoj modernaj estas nek tiom influhavaj, nek tiom fiaj, kiaj ilin pentras Voltero. — S.

Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da sia forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj, ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciisma, rasisma, faŝisma, partieca; fanatik[ul]oj ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la «Sankta Inkvizicio». Hodiaŭ kiel dum la naskiĝa tempo de Kandido la pika, morda, sagaca ironio de Voltero estas same necesega kaj restas imitinda modelo nesuperebla. Ĝi estas armilo senkompare taŭga por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia.

Kvankam Voltero estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj, li tamen forte sentis la suferojn de siaj samtempuloj; per akra kaj kompatema rigardo li vidis la mizeron, la maljuston, la perforton. Kaj ĉe tia konstato lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l’ optimismo,[8][8] Tiu filozofio estis laŭmoda, sed ĝi ne estis «reganta». Ekz‑e en ĉap. 6ª pro ĉi tiu filozofio Pangloso estas ekzekutata. — S.
[9] Ĉi tie okazas konfuzo de la teodiceo de Lejbnico kun la optimismo de la angla skolo, esprimita en la filozofia poemo «Eseo pri Homo» fare de Aleksandro Popo (kiu verkadis ne malpli plaĉe ol lia amiko Voltero):
   One truth is clear, Whatever is, is right.
   (Unu vero klaras: Ĉio ajn ekzistanta estas prava)
    [A. Pope, “An Essay on Man”, 1:10].
Pli detale mi traktas tion en la Postparolo. — S.
kiu resumiĝis per jena frazo de Lejbnico: «Ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone».[9].

Anstataŭ verki longan, nebulan, nefacile kompreneblan disertacion por refuti la sistemon de l’ fama germana filozofo, Voltero preferis montri per amuza rakonto, kiel senbaza estas la optimismo. Ĝi vidiĝas sub formo de kruelaj kaj stultaj militoj, de tertremoj, de epidemioj kaj plej diversspecaj katastrofoj.

Je morala vidpunkto ankaŭ ne estas pravigebla la optimismo. La homoj ja estas malbonaj: ili mensogas, trompas, rabas, mortigas kaj montras ĉiujn signojn de malsaĝo. Kaj se «ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone», ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l’ homaro. Krimeco kaj malsaĝo ja eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo. Se la naturo povas fari bonon nur el malbono, la homo ne rajtas kontraŭstari ian ajn malbonon,[10][10] Lejbnico ne opiniis tiel. Vidu kontraŭekzemplon el la «Teodiceo» en la noto [164] (publika indigniĝo pri malbono — la krimo de Seksto Tarkvinio — kaŭzas ribelan plibonigon: estiĝon de la Roma Respubliko). Aliflanke, ion similan ja diris Popo:
X. Cease, then, nor order imperfection name:
Our proper bliss depends on what we blame.
Know thy own point: this kind, this due degree
Of blindness, weakness, Heaven bestows on thee.
Submit …
S.
ĉar li eble per tio malhelpus venon de estonta pli granda bono…

Oni senpene ekvidas, ke tia filozofio povas havi malbonajn efikojn sur la pens- kaj agadmanierojn de la homoj. Voltero do prave atakas la optimismon per sia malica ironio. Dum la rakontado, Kandido estos senĉese trompata kaj trafos de malfeliĉo en malfeliĉon. Same okazos al ĉiuj aliaj ĉefroluloj el la romano, kio instruas al la leganto pri neceso vidi la mondon tia, kia ĝi fakte estas kaj ne tra la okulvitroj de l’ optimismo.

La amuza formo, per kiu la aŭtoro de Kandido disbatas la filozofian sistemon de Lejbnico, povas ĉe kelkaj legantoj doni la impreson, ke Voltero ne estis tre profundpensa filozofo.[11] [11] Tamen Lejbnico efektive estis granda pensulo, kaj Voltero estis nur talenta publicisto. Lejbnico generis novajn ideojn, Voltero ideojn propagandis. En «Kandido» Voltero faris karikaturon, kaj facile «disbatis» la karikaturon. Ĝi estas amuza kaj ĝuebla estkiel beletraĵo, sed ĝi ne estas valida obĵeto filozofia. — S. Se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule, estas fakto, ke Voltero ne povas esti metata en tiun kategorion. Mi tamen opinias, ke nia aŭtoro tre bone scipovis prezenti al si la multflankecon de l’ problemoj kaj demandoj. Sed lia raciemo detenis lin erarvagi en nekonataĵon. Ĉu fakte utilas starigi belajn sistemojn, kiujn la racio ne povas ĉiurilate pravigi? Ekzemple, ĉu Dio ekzistas aŭ ne? Estas malfacile trovi ĉe Voltero jesan aŭ nean respondon al tiu demando. «Se Dio ne ekzistus, li diris, oni devus ĝin elpensi». Tia paradokso povas esti klarigata per tio, ke Voltero opiniis necesa la kredon je dio por starigo de moralaj principoj kaj vivreguloj inter la homoj. Aŭ eble estis nur simpla klasa intereso de riĉulo, kiu volas certigi al si la posedon de siaj riĉoj per ia ĝendarmo-dio?

Se estas malfacile decidi, ĉu Voltero estis ateisto aŭ deisto, oni almenaŭ povas trovi en lia verkaro abundon da argumentoj kontraŭ la ekzisto de la dio de l’ kristanoj. Kaj la surteraj reprezentantoj de tiu dio estas per forta mano vipataj kaj per senkompata ironio profunde vundataj.

La vivo ankaŭ estas ironia: Voltero estis instruita kaj edukita de jezuitoj. Ĉe ili tre diligente li lernis. Sed la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj. Li fakte fariĝis la plej timinda kontraŭulo de la jezuitoj. Lia malamo kontraŭ la jezuita societo speguliĝas tra multaj paĝoj el Kandido.

Pro siaj viglaj atakoj kontraŭ ĉiuj maljustoj, kontraŭ potenculoj kaj altranguloj Voltero estis kelkfoje malliberigata aŭ devis forkuri eksterlanden. Sed li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj. Oni eble povus riproĉi al nia aŭtoro, ke li ne estis tre fortkaraktera. Li ne konsentis tro suferi pro siaj ideoj. Kiel lia fama antaŭulo Rablezo, li pretis defendi sian vidpunkton nur ĝis bruligo ekskluzive! Tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro ideoj, tio ja signas ian religieman spiritostaton. Verdire ni sentas pli da simpatio kaj admiro por homo, kiu pretas oferi sian vivon pro sia idealo aŭ pro la liberigo de subpremata klaso. Sed ni ne rajtas postuli, ke homo estu ĉiel perfekta, bona, imitinda. Tia homo estus dio kaj sekve nur fantazia elpenso. La aŭtoro de Kandido estis nur homo…

Voltero mortis maljuna, riĉa kaj superŝutata per honoroj. Tamen ĉiuj konsentas, ke el inter la t.n. Enciklopedianoj li estis unu el tiuj, kiuj faris plej multe en la ideologia preparado al la gvidantoj de l’ Granda Revolucio burĝa el la jaroj 1789–1793.

Por konigi la penson de Voltero en esperanta vesto, kial do el abunda verkaro mi elektis prefere Kandidon? Tial ke, laŭ mi, ĝi estas lia ĉefverko. Ĉi okaze estas interese noti, ke tiu romano ne estis tre ŝatata, kiam ĝi aperis. En la Leteraro de la fama barono Grim, Kandido estas eĉ tre severe prijuĝata, kiel oni povas vidi per jena cito:

«Verŝajne», diros sagaca kritikisto post du mil jaroj, «la aŭtoro estis nur 25-jara, kiam li verkis Kandidon. Ĝi estis lia unua provo en tiu verkmaniero. Lia gusto estis ankoraŭ juna; tial li ofte malatentas la decregulojn, kaj lia gajo degeneras en frenezon. Vidu», li aldonos, «kiom lia gusto edukiĝis kaj firmiĝis poste, laŭgrade; kiom li fariĝis pli saĝa en siaj postaj verkoj!»

Nia severa kritikisto plene eraris. Hodiaŭ Kandido havas multe da legantoj en la popolamaso, kaj eĉ plej eminentaj literaturistoj relegas ĝin pro plezuro kaj distro, dum tragedioj kiel Meropo, Zairo, Mohamedo, poemaro kiel La Henriado, historiaĵoj kiel La Jarcento de Ludoviko la 14ª k.a. verkoj, kiuj famigis Volteron dum lia vivo, estas legataj nuntempe nur de malgranda aro da profesoroj kaj fakuloj.

Cetere Voltero estis 65-jara, kiam li verkis Kandidon!! Kaj certe ĝi estas lia ĉefverko. Kiuj jam legis ĝin en la originalo aŭ en nacilingva traduko, tiuj tamen deziros konatiĝi kun la esperanta. Mi ne dubas, ke dum la legado ili ne havos malpli da plezuro ol mi havis dum la tradukado. Tiu laboro estis ja por mi ĝuo, plezuro — ripozo.

Kun la simpatia Kandido ili trakuros la mondon, partoprenos pense liajn aventurojn kaj per tio akiros iom pli da saĝo por konduti en la vivo. Voltero tre delikate instruas ĉe la fino de sia rakonto, ke la nura rimedo por forigi la malbonon estas: laboradi. Vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas, ne rompas al si la kapon por kompreni nekompreneblaĵojn. Kandido perdinte sian kredon je optimismo, konkludas, ke la plej bona maniero por pasigi la vivon estas kulturi sian ĝardenon. Kaj tio signifas, ke la plej modestaj taskoj estas la plej necesaj, la plej utilaj, la plej laŭdindaj.

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale. Oni rimarkos, ke la lingvo estas kiel eble plej senbalastigita per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Ĉe la komenco tia senbalastiĝo eble tiklos al kelkaj legantoj; sed mi estas konvinkita, ke ĉe la fino ili opinios, ke ĝi estas trafa, ĉar ĉio restas klara kaj facile komprenebla.

E. L.

Marte 1929.


Kandido, aŭ Optimismo

El la germana lingvo tradukis doktoro Ralfo.[12] [12] Tiu doktoro Ralfo, germano kun la angla familinomo Ralph, evidente estas persono fikcia. Ne malprave Voltero sin kaŝis sub tiu pseŭdonimo, ĉar, jam en 1759 Kandido estis denuncita ĉe la konsilantaro de Ĝenevo kaj bruligita fare de la ekzekutisto.
[13] Germane Minden, urbo en la Norda Germanio. Dum la Sepjara milito ĝin okupis la franca armeo (1759-07-10), kiun baldaŭ poste (je 1759-08-01) disbatis la angla-prusia armeo en la decida Mindena batalo. — S.

Kun la aldonoj trovitaj en poŝo de l’ doktoro post lia morto, okazinta en Mindeno[13] en la Di-favora jaro 1759ª.

1. Pri eduko de Kandido en belega kastelo, kaj pri lia forpelo de tie

En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Tondrotrunkhejmo, estis junulo nature dotita je plej agrabla karaktero. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton, laŭ la Latina signifo de sia nomo Kandido.[14] [14] La Latina vorto kaj la kunnomo Candidus proprasence signifis ‹blankega›, kaj figursence serena, pura, sincera, honesta; de tiu vorto devenas la franca candide, kiu signifas malruza, senmalica, naiva; ĝuste tiujn signifojn aludas Voltero. — S. La malnovaj servistoj suspektis, ke li estas filo de fratino de lia barona moŝto kaj de brava kaj bona nobelo najbara, al kiu ŝi nepre malvolis edziniĝi, ĉar li povis pruvi nur 71 nobelajn geantaŭulojn, dum la cetero de lia genealogia arbo forperdiĝis en la abismo de l’ tempo.

Lia barona moŝto estis unu el la plej eminentaj sinjoroj Vestfaliaj, ĉar lia kastelo havis fenestrojn kaj pordon. Ĝian salonon eĉ ornamis tapeto. Okaze de bezono la hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis ĉashundaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉasservistoj; la vilaĝa vikario[15] [15] Vicparoĥestro (eble la vilaĝo estis nur parto de paroĥo) aŭ pastro el ekstera monaĥejo. — Religie Vestfalio estis duone katolika, duone luterana; laŭ pluraj trajtoj menciitaj en la romano, la domo Tondrotrunkhejmo tutcerte estas katolika. — S.
[16] T.e. 171 kg (1 Pariza funto = 489½ g). — S.
estis lia granda almozdonanto. Ĉiuj lin titolis ekscelenco, kaj ridis, kiam li fantazie rakontadis pri siaj aventuroj.

Ŝia baronina moŝto pezis 350 funtojn[16] kaj pro tio estis ege ŝatata; ŝi akceptadis la gastojn kun digno, kiu faris ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia 17-jara filino Kunegundo estis ruĝvanga, freŝa, graseta, alloga. La filo de l’ barono aspektis ĉiurilate inda je sia patro. [17] Per la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas ‹ĉiu›, ‹tuta›; kaj γλῶσσα, t.e. ‹lango› aŭ ‹lingvo›, Voltero paŭsas la Latinan terminon lingua universalis (universala lingvo) de Lejbnico. Kvankam iuj aŭtoroj (ekz‑e E. Drezen en sia «Historio de la mondolingvo») rilatigas tiun ideon al Esperanto, tamen fakte ĝi plie anticipas la «logikan kalkulon» en la moderna matematiko. — S.
[18] La neekzistanta Voltera cosmolonigologie estas vorto moka: parto de germanece longa kunmetaĵo, en kiu /nigó/ sonas kiel la franca nigaud, t.e. ‹naiva›, ‹stulta›, ‹simplulo›. — S.
[19] Por solvi teodiceon (akordigi la bonecon de Dio kun la ekzisto de malbono) Lejbnico prezentis la mondokreon simile al tio, kion moderne ni nomus matematika optimumigo: el la aro da ĉiuj formale eblaj (kreeblaj) universoj elekti la plej bonan (aŭ almenaŭ la malplej malbonan) projekton, kaj ĝin realigi. Ĝuste pro tiu teorio Voltero mencias teologion kaj kosmologion kiel fakojn instruatajn de Pangloso. — S.
La guvernisto Pangloso[17] estis orakolo de la familio, kaj la juna Kandido aŭskultis liajn instruojn kun la fidemo propra al siaj aĝo kaj karaktero.

Pangloso instruis la metafizik-teologi-kosmolostultogion.[18] Li mirinde bone pruvadis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, ke en ĉi tiu plej bona el ĉiuj eblaj mondoj[19] la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj ke ĝia sinjorino estas la plej bona el ĉiuj eblaj baroninoj.

— Estas pruvite, — li diradis, — ke la aferoj ne povas esti aliaj ol kiaj ili estas; ja ĉar ĉio estas farita por iu celo, tial ĉio nepras por la plej bona celo. Konsideru, ekzemple, ke

Sekve: kiuj asertas, ke ĉio estas bona, tiuj diras sensencaĵon; endas diri, ke ĉio estas plej bona.

Kandido atente aŭskultis kaj naive kredis; ĉar li trovis Kunegundon tre bela, kvankam neniam li aŭdacis al ŝi tion diri. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono Tondrotrunkhejmo, la dua grado de feliĉo estas esti baronidino Kunegundo; la tria, ŝin vidi ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Pangloso, la plej grandan filozofon de la provinco kaj sekve de la tuta mondo.

Iun tagon Kunegundo, promenante apud la kastelo en arbareto kiun oni nomadis parko, vidis doktoron Pangloso doni lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre linda kaj konsentema. [20] Lejbnico unua malimplice formulis la principon de sufiĉa kialo, konatan jam en la malnovgreka filozofio. Laŭ tiu principo «neniun fenomenon ni konsideras efektiva aŭ ekzistanta, nenian aserton vera, se mankas sufiĉa kialo pro kiu estas tiel kaj ne alie — kvankam tiujn kialojn ni plej ofte ne povas scii» [Monadologio, §32]. Evidente, Voltero ĝin vulgarigas. — S. Ĉar Kunegundo laŭnature estis tre scivola pri la sciencoj, tial retenante la spiron ŝi observadis tiujn ripetatajn eksperimentojn, okazantajn antaŭ ŝiaj okuloj; ŝi klare vidis la sufiĉan kialon[20] de la doktoro, la efikojn kaj la kaŭzojn, kaj profunde impresite, tute enpensiĝinte, ŝi foriris kun la deziro kleriĝi, revante, ke ŝi bone povus esti la sufiĉa kialo por la juna Kandido, kiu reciproke povus esti la ŝia.

Kiso malantaŭ faldoŝirmilo

Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandidon kaj ruĝiĝis; ankaŭ Kandido ruĝiĝis; ŝi lin salutis per tremetanta voĉo, kaj Kandido al ŝi parolis, ne konsciante, kion li diras. Sekvatage, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegundo kaj Kandido troviĝis malantaŭ faldoŝirmilo; Kunegundo lasis fali sian naztukon, Kandido ĝin levis; ŝi naive prenis lian manon, la junulo naive kisis la manon de la junulino kun viveco, sentemo kaj tute aparta gracio; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ekflamis, iliaj genuoj ektremis, iliaj manoj ŝoviĝis.

Pasante preter la faldoŝirmilo, barono Tondrotrunkhejmo ekvidis la kaŭzon kaj la efikon, kaj forpelis Kandidon el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon. Kunegundo svenis; rekonsciiĝinte, ŝi tuj ricevis vangofrapon de la baronino; kaj ĉio estis konsternita en la plej bela kaj la plej agrabla el ĉiuj eblaj kasteloj.

2. Kandido trafas inter la bulgarojn

Forpelite el la tera paradizo, Kandido longe piediris sencele, plorante, levante la okulojn al la ĉielo kaj ofte turnante ilin al la plej bela el la kasteloj, kie loĝas la plej bela el la baronidinoj. Ne manĝinte li sin kuŝigis meze de kampo inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj.

Je la sekva tago Kandido, tute frostite, sen mono, mortante pro malsato kaj laco, sin trenis al la najbara urbo nomata Valdberghofdikdorf.[21] [21] Parodia loknomo, sensenca kombino el rekoneblaj partoj de germanaj loknomoj: Wald (arbaro), Berg (monto), dick (dika), Dorf (vilaĝo). — S.
[22] Aludo al la Prusiaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.
Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Tie lin rimarkis du blue vestitaj viroj.[22]

— Kamarado, — diris unu, — jen estas junulo belstatura kaj konvene alta.

Ili aliris Kandidon kaj tre ĝentile lin invitis tagmanĝi.

— Sinjoroj, — kun ĉarma modesto diris al ili Kandido, — vi min tre honoras, sed mi ne havas monon por pagi mian parton.

— Ha, sinjoro, — diris al li unu el la bluuloj, — la personoj kun tiaj eksteraĵo kaj boneco kiel la viaj neniam pagas: ja vi estas 5 futojn kaj 5 colojn alta,[23][23] Prusie tio estus 170 cm, france 175,5 cm. — S. ĉu?

— Jes, sinjoroj, tiom estas mia alto, — diris Kandido riverencante.

— Nu, sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke tia homo, kia estas vi, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.

— Vi pravas, — diris Kandido, — tion al mi ĉiam instruis majstro Pangloso, kaj mi klare vidas, ke ĉio estas plej bona.

Oni petas, ke li akceptu kelkajn talerojn; li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni ĝin rifuzas kaj lin altabligas.

— Ĉu tutkore vi amas…?

— Ho jes, — li respondas, — tutkore mi amas baronidinon Kunegundo.

— Ne, — diris unu el la sinjoroj, — ni vin demandas, ĉu tutkore vi amas la reĝon de la bulgaroj?[24][24] La reĝo de la bulgaroj: aludo al Frederiko la 2ª de Prusio; la bulgaroj = la prusianoj; la abaroj = la francoj. Voltero verkis «Kandido»n dum la Sepjara milito (1756–1763).

— Neniel, — diris Kandido, — ja mi neniam lin vidis.

— Nu, li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.

— Ho, tre volonte, sinjoroj.

Kaj li trinkas.

— Sufiĉas, — diras al li la bluuloj. — De nun vi estas heroo de la bulgaroj, nia apogo, nia bastiono, nia defendanto; via kariero estas aranĝita, kaj certa estas via gloro.

[25] En tiu epoko la soldatoj bezonis ŝargostangon por ŝargi la pafilon. — L. Tuj oni katenas liajn piedojn kaj lin kondukas en la regimenton. Oni lin igas sin turni dekstren, maldekstren, eltiri la ŝargostangon[25], remeti la ŝargostangon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li 30 bastonbatojn;[26][26] La punvergado estis tiutempe uzata en la Prusia armeo. — L. sekvatage li plenumas la ekzercojn iom malpli malbone kaj ricevas nur 20 batojn; la postmorgaŭon, nur 10, kaj liaj kamaradoj lin rigardas kiel junan mirindulon.

Konsternite, Kandido ankoraŭ ne tute klare komprenis sian metion de heroo. Iun belan printempan tagon li decidis promeni, kaj ekpaŝis rekte antaŭen, opiniante, ke laŭplaĉe uzi siajn krurojn estas natura rajto de la genro homa, samkiel de la kreitaro besta. Apenaŭ li trairis 9 kilometrojn, kiam kvar aliaj herooj, 6 futojn[27][27] 188 cm (vidu [23] kaj la sekcion pri Futoj kaj coloj). — S. altaj, lin kuratingas, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni lin jure demandis, ĉu li preferas pasi 36 fojojn sub la vergoj de la tuta regimento, aŭ ricevi 12 kuglojn en la cerbon.

Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj, kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon — fine li devis elekti. Li do decidis, per la Dia dono nomata libero, ke li ricevos la vergadon.

Li eltenis du trapasojn. La regimento konsistis el 2 000 homoj; li do ricevis 4 000 vergobatojn, kiuj malkovris liajn muskolojn kaj nervojn de la nuko ĝis la postaĵo. Kiam estis komencota tria trapaso, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni prefere frakasu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn, oni lin genuigas.

Tiumomente pretere pasas la reĝo de la bulgaroj, li demandas pri la krimo de la kondamnito; ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis el ĉio raportita pri Kandido, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis Kandidon kun indulgemo laŭdota en ĉiuj gazetoj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Bonkora kuracisto en tri semajnoj resanigis Kandidon per ŝmiraĵoj rekomenditaj de Dioskorido.[28][28] Malnovgreka kuracisto (1ª jc). — L. Li jam havis iom da haŭto kaj povis piediri, kiam la reĝo de la bulgaroj ekmilitis kontraŭ la reĝo de la abaroj.

3. Kiel Kandido forkuris el inter la bulgaroj kaj kio li fariĝis

Neniam estis io pli bela, pli eleganta, pli brila, pli bonorda ol la du armeoj.[29][29] Ĉi tiu alineo probable parodias La militarton, franclingvan poemon en 6 kantoj fare de Frederiko la 2ª de Prusio («L’art de la guerre». Berlino, 1750). La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la pafilegoj formis harmonion, antaŭe neniam aŭditan en Infero. Unue la pafilegoj ambaŭflanke terenfaligis po proksimume 6 000 homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume 9 aŭ 10 mil kanajlojn, kiuj malpurigadis ĝian supraĵon. Ankaŭ la bajoneto estis la sufiĉa kialo por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis eble 30 000 homojn. Dum tiu heroa buĉado Kandido, tremante kiel vera filozofo, sin kaŝis tiel bone kiel li povis.

Fine, kiam la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro, ordonis kanti Tedeumon, li decidis ke prefere li foriru kaj rezonadu pri efikoj kaj kaŭzoj en iu alia loko. Paŝante sur amasoj da mortintoj kaj mortantoj, li atingis apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis vilaĝo abara, bruligita de la bulgaroj laŭ la leĝoj de la internacia juro.[30][30] Voltero mokas pri la emo de la fruaj teoriistoj de la internacia juro — ekz‑e Hugo Grocio (Grotius) — enleĝigi tion, kion oni ne povus realisme malpermesi: disrabadon, sklavecon ktp. — S. Jen ĉi tie trapikitaj maljunuloj rigardis morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la sangantaj mamoj; jen tie junulinoj kun tratranĉitaj ventroj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj herooj, estis ellasantaj la lastan spiron; jen aliaj, duone bruligitaj, petegis ke oni ilin finmortigu. Cerbaĵoj estis disĵetitaj sur la tero inter dehakitaj kruroj kaj brakoj.

Kandido forkuregas en alian vilaĝon

Kandido forkuregis en alian vilaĝon; ĝi apartenis al la bulgaroj, kaj la abaraj herooj ĝin traktis sammaniere. Plu paŝante inter ruinoj sur konvulsiantaj korpoj, Kandido finfine eliĝis ekster la militejon, portante negrandan manĝoprovizon en la tornistro, kaj la amon al Kunegundo en la koro.

La manĝoprovizon li finkonsumis ĝuste kiam li atingis Holandon; sed ĉar iam li aŭdis la famon, ke en tiu lando la homoj estas riĉaj kaj piaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona moŝto antaŭ la forpelo pro la belaj okuloj de Kunegundo.

Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni lin enŝlosos en pundomo por instrui al li decan konduton.[31][31] Almozado estas malpermesita en Nederlando. — S.

Poste li sin turnis al viro, kiu ĵus en granda kunveno tutan horon paroladis pri bonfarado.[32][32] Temas pri pastoro. — L. Malrekte lin rigardante, la oratoro diris:

— Kial vi venis ĉi tien? Ĉu kaŭze de la Bona Afero?[33][33] Ĉi tie Voltero ludas per la notora polisemio de la franca lingvo. France «y êtes-vous pour la bonne cause?» egale bone povas signifi «Ĉu vi venis por la Prava Afero?» (la senco celata de la pastoro) aŭ «Ĉu vi venis pro grava (≈sufiĉa) kaŭzo?» (tiel ĝin miskomprenas Kandido). Ni ne scias en kiu(j) lingvo(j) interparolis Kandido kaj la pastoro, sed germane aŭ esperante tia miskompreno ne okazus. — S.

— Sen sufiĉa kaŭzo ne ekzistas efiko, — modeste respondis Kandido. — Ĉio estas interligita per ĉeno da necesaĵoj kaj aranĝita por la pleja bono. Necesis, ke oni forpelu min de apud baronidino Kunegundo, ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon ĝis mi povos ĝin perlabori; ĉio ĉi tio ne povis okazi alie.

— Hej amiko, — diris al li la oratoro, — ĉu vi kredas, ke la Papo estas Antikristo?

— Ĝis nun mi nenion pri tio aŭdis, — respondis Kandido; — sed ĉu li estas tiu aŭ ne, tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke al mi mankas pano.

— Ci ne meritas manĝi panon! — ekkriis la predikanto. — For, fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.

La edzino de la oratoro, elrigardinte tra la fenestron, kaj ekvidinte homon, kiu dubas ĉu la Papo estas Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan… Ho Ĉielo! Ĝis kia grado leviĝas ĉe virinoj la religia fervoro!

Viro nebaptita, bonkora anabaptisto nomata Jakobo, vidis kiel kruele kaj fie oni traktas lian homfraton, estulon kun du piedoj kaj sen plumoj,[34][34] Moka aludo al la Platona difino de la homo. — L.
[35] Estkiel kontraŭekzemplon al tiu difino Diogeno prezentis senpluman kokidon; tial la kroma precizigo. — S.
posedantan animon[35]; li kondukis la homfraton hejmen, lin purigis, donis al li bieron kaj panon, donacis al li du florenojn kaj eĉ proponis instrui al li laboron en siaj manufakturoj de persaj ŝtofoj fabrikataj en Holando.

Preskaŭ genuiĝante antaŭ tiu homo, Kandido ekkriis:

— Majstro Pangloso prave diris, ke ĉio en nia mondo estas aranĝita plej bone, ĉar multe pli forte min kortuŝis via malavara oferemo ol la senkompato de tiu sinjoro en nigra mantelo kaj de lia edzino.

En la sekva tago, promenante, li renkontis mizerulon tute kovritan per ulceroj, kun malvivaj okuloj, formanĝita nazpinto, tordita buŝo, nigraj dentoj kaj raŭka voĉo, turmentatan de fortega tuso kaj sputantan denton ĉe ĉiu atako.

4. Kiel Kandido renkontis sian majstron Pangloso, kaj kio el tio rezultis

Kandido, en kiu kompato superis abomenon, donis al tiu horora mizerulaĉo la du florenojn de la bona anabaptisto. La fantomo lin fikse rigardis, ekploris kaj sin ĵetis al li sur la kolon. Timigite, Kandido faris paŝon malantaŭen.

— Ho ve! — diris la mizerulo al la alia mizerulo, — ĉu vi ne rekonas vian karan Pangloson?

— Kion mi aŭdas? Vi, mia kara majstro! Vi, en tia abomena stato! Kia malfeliĉo vin trafis? Kial vi ne plu estas en la plej bela el la kasteloj? Kio estas pri baronidino Kunegundo, la perlo el la junulinoj, la ĉefverko de l’ naturo?

— Mi ne povas plu elteni, — diris Pangloso.

Tuj Kandido lin kondukis en la stalon de la anabaptisto, kie li manĝigis al Pangloso iom da pano; kaj kiam ĉi tiu refortiĝis:

— Nu, — demandis Kandido, — Kunegundo?

— Ŝi mortis, — respondis Pangloso.

Ĉe tiuj vortoj Kandido svenis; lia amiko lin rekonsciigis per iom da malbona vinagro, kiu hazarde troviĝis en la stalo. Kandido remalfermis la okulojn:

— Kunegundo mortis! Ho plej bona mondo, kie vi estas? Pro kia malsano ŝi mortis? Ĉu eble pro tio, ke ŝi min vidis forpelata el la bela kastelo de sinjoro ŝia patro per fortaj piedbatoj?

— Ne, — diris Pangloso. — Bulgaraj soldatoj distranĉis ŝian ventron, post kiam ili ŝin kiom eble pleje seksperfortis. Ili frakasis la kapon al sinjoro ŝia patro, kiu volis ŝin defendi; la baroninon ili dispecigis; mian kompatindan zorgaton ili traktis same kiel lian fratinon; kaj de la kastelo ne restas ŝtono sur ŝtono, restas nenia garbejo, nenia ŝafo, nenia anaso, nenia arbo; sed ni estas bone venĝitaj, ĉar la abaroj faris la samon en apuda baronujo, kiu apartenis al sinjoro bulgara.

Aŭdante tion Kandido svenis ankoraŭfoje; sed, rekonsciiĝinte kaj dirinte ĉion direndan, li demandis pri la kaŭzo kaj la efiko, kaj pri la sufiĉa kialo, metinta Pangloson en tian mizeran staton.

— Ho ve, — diris tiu, — la kaŭzo estas amo; amo, la konsolanto de l’ homa speco; amo, la konservanto de l’ Universo; amo, la animo de ĉiuj sentemaj estuloj; amo, la tenera amo!

— Aĥ, — diris Kandido, — ankaŭ mi ĝin konas, tiun amon, la reganton de la koroj, la animon de nia animo; ĝi havigis al mi nur unu kison kaj dudek piedbatojn sur la postaĵon. Kiel tia bela kaŭzo povis rezultigi en vi tiel abomenan efikon?

Pangloso jene respondis:

— Ho kara Kandido! Vi ja konis Floron, la lindan servistinon de nia moŝta baronino; en ŝiaj brakoj mi gustumis ĝuojn Paradizajn, sed ili sekvigis la turmentojn inferajn, kiuj nun min forkonsumas; ŝi estis infektita kaj eble jam mortis pro tio. Ŝin infektis tre klera franciskano, kiu kutimis ĉion kontroli ĝis la fonto; do,

Mi mem ĝin transdonos al neniu, ĉar mi mortas.

— Ho Pangloso, — ekkriis Kandido, — jen stranga genealogio! Kaj ĝi komenciĝas ekde la Diablo, ĉu?

— Neniel, — obĵetis la granda homo; — ĝi estis nepre necesa afero en la plej bona mondo, ĝi estis necesa ingredienco. Ĉar se Kolumbo ne estus alportinta de la Amerikaj insuloj ĉi tiun malsanon, kiu venenas la fonton de naskado, kiu ofte eĉ malebligas generadon, kaj kiu evidente tute kontraŭas la grandan celon de la naturo, ni havus nek ĉokoladon nek koĉenilon. Cetere atentindas, ke ĝis hodiaŭ sur nia kontinento ĉi tiu malsano estas nia apartaĵo, samkiel la teologiaj disputoj. La turkoj, la hindoj, la persoj, la ĉinoj, la tajoj, la japanoj ĝin ankoraŭ ne konas; sed ekzistas sufiĉa kialo por ke siavice, post kelkaj jarcentoj, ankaŭ ili ĝin konu. Dume ĝi mirinde progresis inter ni, kaj precipe en tiuj grandaj armeoj, konsistantaj el bravaj kaj bone edukitaj dungitoj, kiuj decidas pri la sorto de la regnoj; oni povas aserti ke, kiam 30 000 viroj regule batalas kontraŭ samnombra armeo, ambaŭflanke estas po proksimume 20 000 sifilisuloj.

— Tio estas admirinda, — diris Kandido. — Tamen necesas vin kuraci.

— Nu, kiel tio eblus? — diris Pangloso. — Mi estas tute senmona, amiko, kaj sur la tuta surfaco de ĉi tiu terglobo nenian kuracon, nek klisteron nek sangellason, ni povas ricevi sen pagi, meme aŭ per iu alia.

Ĉi tiu diro decidigis Kandidon. Li iris al la bonfarema anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj tiel kortuŝe priskribis la staton de sia amiko, ke la bonulo ne hezitis hejmakcepti doktoron Pangloso; li ankaŭ kuracigis tiun per siaj elspezoj. Danke al la kuracado Pangloso perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li havis belan skribmanieron kaj perfekte sciis aritmetikon. La anabaptisto lin faris sia librotenisto. Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj aferoj, Jakobo kunveturigis per sia ŝipo ambaŭ filozofojn.

[Dumvoje] Pangloso klarigis al li, ke ĉio estas kiel eble plej bona. Jakobo ne same opiniis.

— Ŝajnas, — li rezonis, — ke la homoj iom difektis la naturon; ja ili ne naskiĝas lupoj, sed ili fariĝas lupoj. Dio donis al ili nek sieĝajn pafilegojn, nek bajonetojn por sin interbuĉi; sed ili faris al si pafilegojn kaj bajonetojn por sin ekstermadi.[36] Tion Voltero spertis en 1754–1758 post la bankroto de banko kie li havis konsiderindan deponaĵon (8.000 Franciajn pundojn). — S.
[37] Kp la verson el la poemo de A. Popo:
    All partial evil [is] universal good.
(pli amplekse citita en la Postparolo). Antaŭ la Lisbona tertremo Voltero same opiniis, kaj tute senironie li mem skribis en la Elementoj de la Neŭtona filozofio (1738): «Kio estas malbona rilate al vi, estas bona en la aranĝo de la tuto» [I:1]. — S.
Al tiu konto mi povus aldoni la bankrotojn; kaj krome la tribunalojn, kiuj kaptas la havon de la bankrotuloj, senigante je ĝi la kreditantojn.[36]

— Ĉio ĉi tio estis nepre necesa, — argumentis la unuokula doktoro, — kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon[37]; tiel ke ju pli multas apartaj malfeliĉoj, des pli ĉio statas bone.

Dum li parolis, ĉirkaŭe subite malheliĝis, el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj, kaj ĉe la vido de la Lisbona haveno la ŝipon atakis terura tempesto.

Tempesto atakas la ŝipon

5. Tempesto, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis al doktoro Pangloso, Kandido kaj Jakobo la anabaptisto

Duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj, duonvivaj pro la nekompreneblaj angoroj, kiujn la balanciĝado de ŝipo metas en la nervojn, en la korpajn fluidaĵojn, svingatajn en kontraŭaj direktoj, ke ili eĉ ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la fundo eklikis. Laboris kiu povis, neniu aŭdis aliajn, neniu komandis.

La anabaptisto iom helpadis la manovron; li estis sur la ferdeko; iu el la matrosoj, furioza, malmilde lin puŝas kaj kuŝigas sur la plankon; sed pro la puŝo la matroso mem perdas ekvilibron, falas el la ŝipo kun la kapo malsupren, kaj ekpendas kroĉite je rompaĵo de masto. La bona Jakobo alkuras por lin savi, lin helpas suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo falas mem en la maron antaŭ la okuloj de la matroso, kiu lasas lin perei, sen malŝpari por li eĉ rigardon.

Kandido alproksimiĝas, vidas sian bonfaranton dum momento reaperi kaj poste por ĉiam sinki en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Pangloso tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke ĉi tiu anabaptisto tie dronu. Dum li tion pruvas apriore, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Pangloso, Kandido kaj la brutala matroso, droniginta la virtan anabaptiston. La kanajlo sukcese tranaĝis ĝis la marbordo, kiun Pangloso kaj Kandido atingis sur tabulo.

Kiam ili iomete rekonsciiĝis, ili piediris al Lisbono; al ili restis iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ke ili eskapis el la tempesto.

Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremi[38][38] Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1-an de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15 000 homojn. — L.; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ankrumantajn ŝipojn. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disrompiĝas; 30 000 loĝantoj de ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj pereas sub la ruinoj.

La matroso diras, fajfante kaj blasfemante:

— Ĉi tie eblos profiti.

— Kio povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? — sin demandas Pangloso.

— Jen estas la lasta tago de l’ mondo, — ekkrias Kandido.

La matroso senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, riskas la morton por trovi monon, sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, renkontita sur la ruinoj de detruitaj domoj, meze de mortantoj kaj mortintoj. Ĉi tiam Pangloso lin tiris je la maniko kaj diris:

— Amiko, tio ne decas, vi malobeas la universalan racion, vi malbone pasigas vian tempon.

— Palavro de kadavro! — respondas la alparolito. — Mi estas matroso kaj naskiĝis en Batavio[39]; [39] Batavio estis la nomo de la hodiaŭa Ĝakarto en la periodo de la Nederlanda regado en Indonezio (ĝis 1942). — S.
[40] En la 18ª jc Japanio komercadis kun unu sola eŭropa regno, Nederlando. Japanaj komercistoj, reveninte hejmen post vizito en Nederlandajn havenojn en Indonezio, devis publike surtreti krucifikson por pruvi, ke ili ne konvertiĝis en Kristanismon. Voltero transportas tiun kutimon sur la Nederlandan (Batavian) matroson, vizitintan Japanion (eble konfuzite de ĉap. 9ª de «Vojaĝo en Laputon» de Guliverado). — S.
[41] Antikvaj rimedoj por trakti vundojn; kp «bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon» (Luko, 10:34). — S.
kvarfoje mi surtetis krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion;[40] bonege ci elektis al kiu prediki cian universalan racion!

Kelkaj ŝtonaj rompopecoj vundis Kandidon; li falis kaj kuŝis sur la strato, kovrite de rompaĵoj kaj petante Pangloson:

— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo;[41] mi mortas.

— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, — respondis Pangloso. — Samtiajn skuojn pasintjare spertis la urbo Limo en Ameriko; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura vejno de Limo ĝis Lisbono.

Kelkaj rompaĵoj vundis Kandidon

— Tio estas tre probabla, — diris Kandido; — sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.

— Kiel do, «probabla»? — ekindignis la filozofo. — Mi asertas, ke tio estas pruvita!

Kandido svenis, kaj Pangloso alportis al li iom da akvo el proksima fontano.

En la sekva tago, vagante inter la ruinoj, ili trovis iajn manĝaĵojn kaj reakiris iom da forto. Poste ili laboris kun aliaj homoj por helpi la transvivantojn. Kelke da urbanoj savitaj de ili regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom eblis en tia ruiniĝego. La manĝado estis malgaja kaj la kompanianoj per larmoj malsekigis sian panon; sed Pangloso konsolis ilin, klarigante, ke alie ne povis okazi:

— Ĉio ĉi tio, — li diris, — estas la plej bona: ĉar se en Lisbono estas vulkano,[42] tiam tiu vulkano ne povus esti aliloke; ĉar maleblas, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; ĉar ĉio estas bona.

Nigra vireto, malfremda al la Inkvizicio kaj najbaro de Pangloso ĉe la tablo, ĝentile ekparolis:

— Ŝajnas, sinjoro, ke vi ne kredas je la Prapeko; ja, se ĉio estas plej bona, sekve okazis nek peko nek puno.

[42] Pangloso kredas je la vulkanologia teorio pri la Lisbona tertremo, kiun li ĵus prezentis al Kandido. — S.— Mi tre humile petas pardonon de via moŝto, — respondis Pangloso ankoraŭ pli ĝentile, — la pekfalo de l’ homo kaj la sekva malbeno necese eniris la sistemon de la plej bona el la eblaj mondoj.

— Sekve vi ne kredas je libera volo, — diris la najbaro.

— Via moŝto pardonos al mi, — diris Pangloso; — la libero povas kunekzisti kun la nepra neceso: ĉar necesis, ke ni estu liberaj; kaj ĉar finfine la kaŭzece determinita volo…

Pangloso estis ĉe la mezo de la frazo, kiam la najbaro kapsignis al sia armita servisto, kiu estis verŝanta al li vinon nomatan «Porto» aŭ «Oporto».

6. Belega aŭtodafeo kontraŭtertrema kaj publika skurĝo de Kandido

Post la tertremo detruinta tri kvaronojn de Lisbono la saĝuloj de la lando ne trovis pli efikan rimedon por eviti kompletan ruiniĝon ol aranĝi por la popolo belan aŭtodafeon. La universitato de Koimbro[43][43] La Lisbona Universitato en 1308 translokiĝis en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra). konkludis, ke la spektaklo de kelkaj homoj, bruligataj per malvigla fajro dum granda ceremonio, estas efika rimedo por malhelpi la teron tremi.

Konsekvence oni arestis biskajanon, edziĝintan al sia baptanino,[44][44] En la jaro 615ª papo Adeodato la 2ª malpermesis geedziĝon inter gebaptanoj.
[45] Oni do suspektis, ke ili estas kaŝitaj judismanoj. — S.
kaj du portugalojn, kiuj manĝonte kokidon forigis ties lardon[45]; post la tagmanĝo oni venis por aresti doktoron Pangloso kaj lian disĉiplon Kandido, la unuan pro tio ke li parolis, kaj la duan, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno. Ambaŭ estis kondukitaj, ĉiu aparte, en ejojn kie regas malvarmo, kaj en kiuj onin neniam ĝenas la suno.

Semajnon poste oni vestis ilin per sanbenito,[46][46] Flava sakaĵo, per kiu la inkvizitoroj vestis la kondamnitojn. kaj kronis per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la sanbenito de Kandido estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj sen ungoj kaj sen vostoj; sed la diabloj de Pangloso havis ungojn kaj vostojn, kaj la flamoj staris rekte. Tiele vestite, ili procesie tramarŝis kaj aŭdis tre patosan predikon, kiun sekvis bela himno [47] Foburdono: En la muziko Mezepoka kaj Renesanca, procedo en kiu kontraŭmelodio kantata pli alte ol la baza melodio kaj alia kantata pli malalte kreas impreson pri baso kiu fakte malestas. France faux-bourdon. — S. foburdona.[47] Kandido ricevis skurĝon sur la gluteojn, laŭtakte kun la kantado; la biskajano kaj la du homoj, kiuj malvolis manĝi lardon, estis ŝtiparumitaj; kaj Pangloso estis pendumita, kvankam ĉi tio estas nekutima[48]. Samtage la tero denove ektremis kun terura brukrakado.[48] Inkvizicio ne kutimis pendumigi herezulojn.

Pangloso kaj Kandido procesias en sanbenito

Terurita, konsternita, duonfreneza, sanganta kaj tremanta, Kandido sin demandadis:

«Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia glutea skurĝado, tion mi jam spertis ĉe la bulgaroj; sed, ho mia kara Pangloso! la plej eminenta el la filozofoj, kial necesis, ke mi vidu vin pendumata, kaj eĉ sen scii la kialon? Ho mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, kial necesis, ke vi dronu en la haveno? Ho Kunegundo, la perlo el la junulinoj, kial necesis, ke oni distranĉu vian ventron?»

Apenaŭ sin tenante sur la piedoj, li sin trenis for de la loko kie ĵus li aŭdis predikon, ricevis skurĝon sur la postaĵon, absolvon kaj benon, kiam lin aliris maljunulino kiu diris:

— Kuraĝu, filo, kaj iru kun mi.

7. Kandidon flegas maljunulino; li retrovas sian amatinon

Kandido ne kuraĝiĝis, sed li sekvis la maljunulinon en ian domaĉon; ŝi donis al li poteton da pomado por ke li sin ŝmiru, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; apud la lito kuŝis kompleta vestaro.

— Manĝu, trinku kaj dormu, — ŝi diris al li. — Zorgu pri vi Sanktega Dipatrino Atoĉa[49], [49] Ligna statuo en Madrido, objekto de kulto de la graveda Dipatrino. — S.
[50] La sankta patrono de Portugalio. — S.
[51] La sankta patrono de Hispanio. — S.
lia Sankta Moŝto Antonio Padova[50] kaj lia Sankta Moŝto Jakobo Kompostela[51]! Mi revenos morgaŭ.

Kandido, mirigite de ĉio vidita, de ĉio suferita, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis kisi ŝian manon.

— Ne mian manon vi kisu, — diris la maljunulino. — Mi revenos morgaŭ. Vin ŝmiru per pomado, manĝu kaj dormu.

Malgraŭ tiom da malfeliĉoj Kandido manĝis kaj dormis. Sekvatage la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, ĝin frotŝmiras per alia pomado; poste alportas al li tagmanĝon; revenas vespere kaj kunportas vespermanĝon. En la tria tago ŝi faris la samajn procedojn.

— Kiu vi estas? — senĉese ŝin demandadis Kandido. — Kiu inspiras al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi vin danku?

La bonulino respondis nenion. Vespere ŝi revenis sen kunporti manĝon.

— Iru kun mi, — ŝi diris,— kaj silentu.

Sin apogante je lia brako ŝi piediras kun li proksimume 2 kilometrojn en la kamparon. Ili atingas izolan domon, ĉirkaŭitan per ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas sur pordeton. Oni malfermas; per kaŝita ŝtuparo ŝi kondukas Kandidon en orumitan buduaron, lin sidigas sur brokaĵan kanapon, fermas la pordon kaj foriras. Al Kandido ĉio ĉi tio ŝajnis halucino; lia antaŭa vivo aperis al li kiel terura sonĝo, kaj la nuna momento, kiel sonĝo agrabla.

La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis tremantan virinon de majesta staturo, brilornamitan per juveloj kaj vuale kovritan.

— Demetu la vualon, — diras la maljunulino al Kandido.

La junulo alproksimiĝas; per malaŭdaca mano li levas la vualon. Kia momento! Kia surprizo! Al li ŝajnas, ke li vidas Kunegundon; kaj efektive ŝin li vidis, tio estis ŝi mem. Al li mankas forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al ŝiaj piedoj. Kunegundo sinkas sur la kanapon. La maljunulino ŝprucigas sur ilin alkoholaĵon, ili rekonsciiĝas, ili interparolas — unue per interrompataj mallongaj vortoj, interpuŝiĝantaj demandoj kaj respondoj, per ĝemetoj, larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas al ili malpli brui, kaj lasas ilin solaj.

Sur la kanapo

— Kiel do, ĉu vi? — ekkriis Kandido. — Vi vivas, mi vin retrovas en Portugalio! Do oni vin ne seksperfortis? Do oni ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis la filozofo Pangloso?

— Nu, fakte, ĉio ĉi tio okazis, — diris la bela Kunegundo. — Sed ne ĉiam oni mortas pro tiaj akcidentoj.

— Ĉu tamen viaj gepatroj estis mortigitaj?

— Tio bedaŭrinde ja veras, — diris Kunegundo plorante.

— Kaj via frato?

— Ankaŭ mia frato estis mortigita.

— Sed kiel vi trafis en Portugalion? Kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas ĉi tie? Kaj per kia stranga aranĝo vi kondukigis min en ĉi tiun domon?

— Mi ĉion al vi klarigos, — respondis Kunegundo, — sed antaŭe vi rakontu al mi ĉion, kio okazis al vi de post la senpeka kiso, kiun vi donis al mi, kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.

Kandido respektoplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam ankoraŭ doloretis lia postaĵo, li tre simple rakontis ĉion, kion li spertis de post la momento de ilia disiĝo. Kunegundo levadis la okulojn ĉielen; ŝi larmis pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Pangloso; post tio ŝi parolis jene al Kandido, kiu preterlasis neniun ŝian vorton kaj avide ŝin rigardegis.

8. Historio de Kunegundo

— Trankvile mi dormis en mia lito, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi bulgarojn en nian belan kastelon Tondrotrunkhejmo; ili pikmurdis mian patron kaj mian fraton, kaj dishakis en pecojn mian patrinon. Granda bulgaro, ses futojn alta, vidante ke pro teruro mi svenis, komencis min seksperforti; tio min rekonsciigis, mi kriis, baraktis, mordadis, mi volis elgrati la okulojn de tiu granda bulgaro, ĉar mi ne sciis, ke ĉio okazanta en la kastelo estas sankciita de la kutimo; la perfortulo puŝis tranĉilon en mian flankon kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas.

— Hm, tiun postsignon mi esperas vidi, — naive diris Kandido.

— Vi ĝin vidos, — diris Kunegundo; — sed ni iru plu.

— Ni iru plu, — diris Kandido.

La pluon de sia historio ŝi rakontis tiele:

— Eniris bulgara kapitano, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato lin ne atentis. Tiu manko de respekto kolerigis la kapitanon kaj li mortigis la kanajlon sur mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel militkakiron en sian kazernon. Mi lavadis liajn malmultajn ĉemizojn, mi kuiradis liajn manĝaĵojn. Certe, li opiniis min tre bela, kaj mi ne negos, ke li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton; cetere ne tre sprita li estis, nek tre klera; oni tuj vidis, ke ne doktoro Pangloso lin edukis.

» Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton al mi, li min vendis al Don-Isaĥaro,[52][52] Don- estas respekta titolo ĉe viraj nomoj en la tradicioj hispana, portugala, itala; kp Donĵuano, Donkiĥoto. — S. judo kiu negocas en Holando kaj en Portugalio kaj pasie amas virinojn. Tiu judo estis al mi tre afabla, sed li ne povis min venki; lin mi rezistis pli bone ol la bulgaran soldaton. Honorindan personon eblas seksperforti unu fojon, sed ties virton tio plifirmigas. Por akiri mian favoron la judo loĝigis min en ĉi tiu kampara domo. Ĝis tiam mi opiniis, ke sur la tero nenio estas pli bela ol la kastelo Tondrotrunkhejmo; mi eraris.

» Iun tagon ĉe la meso min ekvidis la ĉefinkvizitoro; li multe min rigardadis oblikve kaj avide, kaj sendis al mi diri, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj. Oni min kondukis en lian palacon; mi sciigis al li mian devenon; li klarigis, ke malkonvenas al mia rango aparteni al izraelido. De lia nomo oni proponis al Don-Isaĥaro transcedi min al la Inkvizitora Moŝto.

» Don-Isaĥaro, kiu estas la bankiero de la Kortego kaj persono influhava, rifuzis. La inkvizitoro lin minacis per ŝtiparumo. Fine mia judo, timigite, faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune apartenos al ili ambaŭ; ke la judo retenos por si la lundojn, merkredojn kaj la sabatajn tagojn; kaj la inkvizitoro havos la 4 ceterajn semajnotagojn. Jam ses monatojn daŭras tiu konvencio. Ne sen interdisputoj: ĉar ofte malfacilas decidi, ĉu la nokto inter sabato kaj dimanĉo apartenu al la Malnova Testamento aŭ al la Nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi supozas, ke tial mi plu estas amata.

» Fine, por forigi la tertreman plagon kaj timigi Don-Isaĥaron, la Inkvizitora Moŝto juĝis konvena aranĝi solenan aŭtodafeon. Min li honoris per invito. Mi ricevis bonegan lokon; inter la diservo kaj la ekzekuto oni disportis al la sinjorinoj refreŝigaĵojn. Verdire mi sentis abomenon, vidante bruli la du judojn kaj la bravan biskajanon edziĝintan al sia baptanino; sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en sanbenito kaj sub mitro viron, kies vizaĝo similis tiun de Pangloso! Mi frotis al mi la okulojn, atente rigardante, mi vidis lin pendumata; mi svenis. Apenaŭ rekonsciiĝinte, mi ekvidis vin, ĝisnude malvestitan: tio estis plej alta grado da teruro, da konsterno, da doloro, da malespero. Mi diru al vi puran veron: via haŭto estas eĉ pli blanka kaj havas karnokoloron pli fajnan ol tiu de mia kapitano bulgara. Tia vido duobligis ĉiujn sentojn, kiuj min premŝarĝadis, kiuj min forkonsumadis. Mi ekkriis, mi volis diri: „Haltu, barbaroj!“ — sed la voĉo al mi mankis, kaj miaj krioj estus senutilaj.

» Jam finiĝis via skurĝado, sed plu mi min demandadis: „Kiel povis okazi, ke la aminda Kandido kaj la saĝa Pangloso trafis en Lisbonon, unu por ricevi cent vipobatojn, kaj la alia por esti pendumita laŭ ordono de la inkvizitoro, kies amatino mi estas? Pangloso tre kruele min trompis, asertante ke ĉio statas plej bone.“

» Maltrankviligite, konsternite, jen duonfreneza pro kolero, kaj jen preskaŭ mortanta pro malforteco, mi pensis pri la kruela morto de mia patro, de mia patrino, de mia frato, pri la brutalo de mia malbela bulgara soldato, pri la tranĉilbato kiun li al mi donis, pri mia mallibero, pri mia kuira metio, pri mia bulgara kapitano, pri mia malbela Don-Isaĥaro, pri mia abomena inkvizitoro, pri la pendumo de doktoro Pangloso, pri tiu granda Miserere[53][53] Moteto verkita de Gregorio Allegri por la teksto de la Psalmo 51ª (Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco…), en kiu la neparnumeraj versikloj estas kantataj en la stilo de la itala foburdono (vd [47]). — S. foburdone kantata dum via skurĝado, kaj precipe pri la kiso, kiun mi donis al vi malantaŭ la faldoŝirmilo en la tago, kiam mi lastafoje vin vidis. Mi laŭdis Dion, kiu revenigis vin al mi tra tiom da elprovoj. Mi ordonis al la maljunulino, ke ŝi zorgu pri vi, kaj konduku vin ĉi tien tuj kiam ŝi povos. Ŝi bonege plenumis mian komision; mi ĝuas la neesprimeblan plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi. Vi probable malsategas; ankaŭ mi havas grandan apetiton; ni komencu per vespermanĝo.

Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo, ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili estis tie, kiam envenis Don-Isaĥaro, unu el la mastroj de la domo. Estis sabato. Li venis por ĝui siajn rajtojn kaj esprimi sian delikatan amon.

9. Kio trafis Kunegundon, Kandidon, la ĉefinkvizitoron kaj la judon

Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema hebreo el ĉiuj, kiuj ekzistis en Izraelo de post la Babela kaptiteco.[54][54] La periodo en la historio de la hebrea popolo en la jaroj 597ª a.K. ĝis 539ª a.K. kiam ties granda parto estis deportita en Babilonion. — S.
[55] Antikve galileanoj estis malŝata alinomo de la kristanoj (ĉar Jesuo kaj preskaŭ ĉiuj apostoloj devenis el Galileo, kies judeco estis pridubata). Krome, diference de Kristanoj tiu alinomo ne implicas, ke Jesuo estis Kristo (t.e. la Mesio), kion la judismano Don-Isaĥaro ne povus agnoski. — S.

— Kio! — li diris, — vi, hundino galileana,[55] ĉu ne sufiĉas al vi la inkvizitoro? Ĉu ankaŭ kun ĉi tiu fripono mi vin dividu?

Tion dirante li eligas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj certa, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, sin ĵetas sur Kandidon; sed kun la kompleta vestaro nia brava vestfaliano ricevis de la maljunulino belan spadon. Kvankam Kandido estis pacema, tamen ĉi-okaze li elingigas la spadon — kaj jen la izraelido falas senviva sur la plankon, antaŭ la piedojn de la bela Kunegundo.

— Sankta Virgulino! — ŝi ekkriis. — Kio nin trafos? Kadavro en la domo! Se venos polico, ni pereos.

— Se Pangloso ne estus pendumita, — diris Kandido, — li ĉi-okaze donus al ni bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. Manke de Pangloso ni petu konsilon de la maljunulino.

La maljunulino estis tre prudenta, ŝi komencis eldiri sian opinion, kiam malfermiĝis alia pordeto. Estis la unua horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la Inkvizitora Moŝto. Li eniras kaj vidas la glutee skurĝitan Kandidon kun spado en la mano, kadavron sur la planko, Kunegundon frenezaspekta kaj la maljunulinon donanta konsilojn.

Jen kio okazis ĉi-momente en la animo de Kandido, kaj jen kiel li rezonis:

«Se ĉi tiu sankta homo vokos por helpo, li nepre min ŝtiparumigos; same li povos fari pri Kunegundo; li jam senkompate min skurĝigis; li estas mia rivalo; unu fojon mortiginte, nun mi ne povas heziti.»

Tiu rezonado estis fulmrapida kaj klara; ne lasante la surprizitan inkvizitoron retrovi la sinregon, Kandido lin trapikas kaj ĵetas apud la judon.

— Eĉ pli bone, — diris Kunegundo. — Ne plu eblas pardono; ni estas ekskomunikotaj, alvenis nia lasta horo. Sed kiel povis vi, denaske tiom milda, en du minutoj mortigi judon kaj prelaton?

— Mia kara, — respondis Kandido, — kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj skurĝita de la Inkvizicio, maleblas scii, kion oni povas fari.

Ĉi tiam ekparolis la maljunulino:

— En la stalo estas tri Andalusiaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj; la brava Kandido selu ilin. La sinjorino havas ormonerojn[56][56] V: moyadors — anglalingva adaptaĵo de la portugala moedas de ouro = ‹oraj moneroj›. En la sekva ĉapitro tiujn samajn monerojn Voltero nomos per la franca nomo pistoles (piŝtoloj). — S. kaj juvelojn. Ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni iru Kadison. La vetero estas belega, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’ nokto.

Tuj Kandido selas la tri ĉevalojn. Kunegundo, la maljunulino kaj li trarajdas 223 kilometrojn senhalte. Dum ili vojas, la Sankta Fratularo[57][57] Hispane: La santa Hermandad, tiutempa ĝendarmaro. Interalie, ĝi rajtis priserĉi loĝejojn. venas en la domon. La inkvizitoron oni entombigas en bela preĝejo, Isaĥaron oni ĵetas sur la sterkejon.

[58] Sjeramoreno (hispane Sierra Morena) estas montoĉeno en la sudo de Hispanio. — 223 km estas la Volteraj ‹30 mejloj› (trente milles), kiel mi eksplikas en la Postparolo; proksimume tiom efektive estas la distanco de Lisbono ĝis Sjeramoreno, kvankam «senhalte» trarajdi tian distancon dum unu nokto ŝajnas iom tro multe eĉ per tre bonaj ĉevaloj. — La urbeton Voltero nomas Avacéna, loknomo nekonata. Mi supozas ke la manskriban r oni mislegis kiel v en Aracena; tamen tiu Araseno situas pli malproksime en la montaro, je 244 km de Lisbono. Same (t.e per Aracena) korektas H. — S.Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino estis jam en la urbeto Araseno, meze en la montoj de Sjeramoreno[58]; kaj jene ili interparolis en taverno.

10. En kia mizerego Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino alvenas Kadison, kaj pri ilia surŝipiĝo

— Kiu do ŝtelis miajn ormonerojn kaj juvelojn? — plorante demandadis Kunegundo. — Per kio ni vivos? Kion ni faru? Kie trovi inkvizitoron kaj judon, kiuj donacu al mi aliajn?

— Ho ve, — diris la maljunulino, — mi tre suspektas respektindan franciskanon, kiu tranoktis kun ni en la sama gastejo en Badaĥoso. Dio min gardu de neprava juĝo, sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj forveturis longe antaŭ ni.

— Hm, — diris Kandido, — la bona Pangloso ofte pruvadis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiuj havas egalajn rajtojn je ili.[59][59] Ĉi tie kaj poste Voltero parodias Rusoajn tezojn el la «Rezonado pri la deveno de neegaleco» (J.-J. Rousseau: Discours sur l'origine de l’inégalité, 1755). Sian rilaton al tiu verko Voltero esprimis en letero al Rusoo (1755-08-30): «Mi ricevis, sinjoro, vian novan libron kontraŭ la homa genro … Neniam tiom da sprito estis aplikita por brutigi nin ĉiujn. Legante vian verkon oni emas kvarpiediĝi…». Evidente, Volteron ŝokis la kontraŭciviliza patoso de Rusoo, al kiu li ankoraŭ respondos per la ĉapitroj 15ª kaj 16ª pri la jezuita «socialismo» kaj pri «la noblaj sovaĝuloj». — S. Laŭ tiu principo, la franciskano devis lasi al ni iom por fini nian vojaĝon. Ĉu al vi do restas nenio, mia bela Kunegundo?

— Eĉ ne groŝo, — ŝi respondis.

— Kion fari? — diris Kandido.

— Ni vendu unu ĉevalon, — diris la maljunulino. — Mi sidos postsele kun la fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni atingos Kadison.

En la sama gastejo estis prioro de benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino pasis tra Luseno, tra Ŝilaso,[60][60] Tiu irvojo estas sensencaĵo. Chillas probable estas la urbeto apud Lisbono (ankaŭ L ĝin transskribas kiel nomon portugalan: Ŝilas); atinginte Sjeramorenon kaj celante Kadison, kial reveni Portugalion? — S.
[61] La jezuita Paragvajo entenis, krom la teritorion de la moderna Paragvajo, ankaŭ Argentinon, Urugvajojn kaj la Brazilan subŝtaton la Suda Riogrando. — S.
[62] Hispane Colonia del Sacramento, nun en Urugvajo. Laŭ la Madrida traktato de 1750 ĝin devis ricevi Hispanio; sed la Orientan bordon de Urugvajo-rivero Hispanio cedis al Portugalio, kaj la 7 tieaj Orientaj Misiejoj estis movotaj sur la hispanan bordon Okcidentan. La perforta transloĝigo de la misiejaj indianoj kaŭzis ilian ribelon, pri kiu oni akuzadis jezuitojn. — S.
[63] Voltero investis parton de sia kapitalo en ekipadon de la ŝipo «Paskalo» (Pascal, nomita omaĝe al la fama kontraŭulo de la jezuitoj), kiu partoprenis la ekspedicion. Do, ne maleblas ke Kandido kaj liaj kunulinoj vojaĝas per la ŝipo kunposedata de Voltero. — S.
tra Lebriĥo, kaj fine venis Kadison. Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por prudentigi la respektindajn jezuitojn Paragvajajn[61], kiujn oni kulpigis pri ribeligo de unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio, apud la urbo Sankta-Sakramento.[62]

Kandido, militservinta ĉe la bulgaroj, plenumis antaŭ la generalo de la malgranda armeo la bulgaran ekzercaron kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero kaj ĝusteco, ke oni lin estrigis super infanteria roto.

Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas[63] kun Kunegundo, la maljunulino, du servistoj, kaj la du Andalusiaj ĉevaloj, apartenintaj al la ĉefinkvizitoro de Portugalio.

Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso.

— Ni iras en alian mondon, — parolis Kandido; — sendube ĝi estas tiu, kie ĉio bonas; ĉar endas agnoski, ke oni rajtus iom ĝemeti pri tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.

— Tutkore mi vin amas, — parolis Kunegundo; — sed mia animo ankoraŭ restas glaciigita de tio, kion mi vidis kaj spertis.

— Ĉio bone prosperos, — persvadis Kandido. — Jen jam la maro de ĉi tiu nova mondo estas pli bona ol la eŭropaj; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Sendube ĝuste ĉi tiu Nova Mondo estas la plej bona el la eblaj mondoj.

— Tia estu la Dia volo! — parolis Kunegundo. — Sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.

— Vi plendas! — diris la maljunulino. — Aĥ! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.

Kunegundo preskaŭ ekridis, ŝin amuzis la pretendo de la bonulino esti pli malfeliĉa ol ŝi.

— Ho ve! — ŝi diris, — mia bonulino, krom se vin seksperfortis du bulgaroj; krom se vi ricevis du tranĉilpuŝojn en la ventron; krom se oni ruinigis du viajn kastelojn; krom se vi vidis mortigataj du viajn patrojn kaj du viajn patrinojn; kaj krom se vi havis du amatojn skurĝitajn ĉe aŭtodafeo — mi ne komprenas, kiel vi superus min tiurilate. Aldonu, ke naskite baronidino kun 72 nobelaj geantaŭuloj,[64][64] Sekve, la patro de Kunigundo kaj lia fratino la supozata patrino de Kandido havis malpli ol 71 da nobelaj antaŭuloj (ĉar la nombro 72 inkludas la gebaronojn mem kaj la geantaŭulojn de la baronino). Tial la nobeleco de la malakceptita patro de Kandido kun liaj 71 pruvitaj antaŭuloj (laŭ ĉap. 1ª) superis la nobelecon de la familio Tondrotrunkhejmo (aŭ Voltero miskalkulis) ☹ — S. mi devis servi kiel kuiristino.

— Kara infano, — respondis la maljunulino, — vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas, kaj vi hezitus en via juĝo.

Tiu respondo ekscitis grandan scivolon en Kunegundo kaj Kandido. La maljunulino plu parolis jene:

11. Historio de la maljunulino

— Ne ĉiam mi havis la okulojn kun elturnitaj palpebraj randoj kaj skarlate borderitajn; mia nazo ne ĉiam tuŝis la mentonon; kaj ne ĉiam mi estis servistino. Mi estas filino de papo Urbano la 10ª kaj de princino Palestrina.[65][65] Atentu la ekstreman takton de la aŭtoro: ĝis nun ne ekzistis papo Urbano la 10ª! La aŭtoro ne arogas atribui bastardon al reala papo. Kia prudento! Kia delikata skrupulo! (Noto de Voltero?) — Ĉi tiu noto unue aperis en postmortaj eldonoj de la verko, laŭ informo de Vanjero (Wagnière), la sekretario de Voltero en la jaroj 1756–1778. La lasta papo akceptinta la nomon Urbano estas Urbano la 8ª (mortinta en 1644). Cetere, tiu papo devenis el Palestrino, urbo kaj princujo apud Romo. — S. Ĝis mia 14ª jaro mi estis edukata en palaco, por kiu la kasteloj de viaj germanaj baronoj ne taŭgus eĉ kiel staloj; kaj unu mia robo kostis pli ol ĉiuj luksaĵoj de Vestfalio. Mi kreskis ĉiam pli bela, pli gracia, talenta, meze de plezuroj, de respektoj kaj esperoj; mi jam inspiradis amon, mia brusto estis formiĝanta; kaj kia brusto! Blanka, malmola, simila al tiu de Venero Mediĉa; kaj kiaj okuloj! Kiaj palpebroj! Kiaj nigraj brovoj! Kiaj flamoj brilis en miaj du pupiloj, paligante la scintiladon de la steloj, kiel diradis al mi la lokaj poetoj. La virinoj kiuj min vestadis kaj malvestadis, ekstazis rigardante min de antaŭe kaj de malantaŭe; kaj ĉiuj viroj deziris esti ĉe ilia loko.

» Mi fianĉiniĝis al la suverena princo de Masso-Kararo.[66][66] Iama dukujo, kaj nun provinco (itale provincia di Massa-Carrara. — S.) en la regiono Toskanio. La provinca ĉefurbo estas Masso, sed oni decidis enmeti en la oficialan nomon ankaŭ Kararon (Carrara), kiu estas preskaŭ samgranda (kaj kies asimilita nomo aperas en PIV) kaj fama pro la Karara marmoro. Kia princo! Egale bela kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, brilanta per sprito kaj brulanta pro amo; mi lin amis kiel oni amas unuafoje, adore kaj malmodere. La geedziĝofesto estis preparita kun nepriskribeblaj lukso kaj pompo, estis kontinuaj festoj, turniroj, komikaj operoj; la tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu estis malfuŝa.

» Kiam proksimis jam la momento de mia feliĉo, unu maljuna markizino, iama amdonantino de mia princo, lin invitis ĉe sin por trinki ĉokoladon; malpli ol du horojn poste li mortis en teruraj konvulsioj.

» Sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kvankam ja malpli afliktite ol mi, decidis por kelka tempo forlasi la lokon tiom fatalan. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaeto[67];[67] Havena urbeto ĉe la Tirena maro, je 110 km de Romo kaj 70 km de Napolo. Latine Gajeta, itale Gaeta, napole Gaieta.— S.
[68] Urbo en Maroko, nun parto de la Rabata aglomeraĵo, tiutempe ĝi estis pirata respubliko. — S.
[69] Voĉlegu [artíkulo]. Latine: ‹en la minuto de l’ morto›. Teĥnika termino de la Romkatolika eklezio por antaŭmorta pekliberiga rito. Nur katolika pastro rajtus ĝin plenumi, sed en la paniko la katolikaj soldatoj petas pri tio islamajn korsarojn. — S.
ni ekvojaĝis per tiea galero, orumita kiel la altaro de la baziliko «Sankta Petro» en Romo. Jen korsara ŝipo el Saleo[68] impetas al ni kaj nin kaperas; niaj soldatoj sin defendas laŭ la kutimo de la soldatoj de l’ Papo: ili ĉiuj surgenuiĝas, formetas siajn armilojn kaj petas la korsarojn pri absolvo in articulo mortis.[69]

» Tuj la maŭroj malvestas ilin ĝisnude kiel simiojn, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Mirinde lerte tiuj sinjoroj malvestas homojn; sed pleje min surprizis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en tiun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas meti al ni nur klistertubon. Tiu ceremonio ŝajnis al mi tre stranga; tiel maltaŭge juĝas pri aferoj homo neniam forlasinta sian paroĥon. Poste mi eksciis, ke tiamaniere ili kontrolis, ĉu ni kaŝis tie juvelojn; tio estas kutimo starigita jam de pratempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj krozas sur la maroj. Inter aliaj, la piaj kavaliroj de la Malta Ordeno neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas turkojn kaj turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.

» Mi ne diros al vi, kiom penige estas por princidino iĝi sklavino kondukata al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en la korsara ŝipo. Mia patrino ankoraŭ estis tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiun floron, rezervitan por la bela princo de Masso-Kararo, forrabis la korsara kapitano; li estis abomena negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Mirindas, kiel princino Palestrina kaj mi trovis eksterordinaran forton por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Marokon! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.

» Kiam ni venis Marokon, la lando estis dronanta en sango. Kvindek filoj de imperiestro Mulaj-Ismaelo[70][70] Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla; nur da filoj estis pli ol okcent. La lastajn jarojn de lia reĝado tumultigis la ribelo de liaj filoj. havis ĉiu sian partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn —

estis senĉesa hombuĉado tra la tuta imperio.

» Apenaŭ ni elŝipiĝis, nin tuj atakis bando da negroj el partio malamika al tiu de mia korsaro por forpreni lian rabaĵon. Post la briliantoj kaj la oro, la plej altvalora parto de la predo estis ni. Antaŭ miaj okuloj okazis batalo tia, kian oni neniam vidas en via malvarma Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas tian pasiegon por virinoj kia estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de Atlaso kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Por decidi al kiu ni apartenos, tiuj homoj batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj. Iu maŭro kaptis mian patrinon je la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano ŝin tenis je la maldekstra; maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Momenton poste preskaŭ ĉiujn niajn akompanantinojn tiel distiradis po kvar soldatoj.

» Mia kapitano min ŝirmis per sia brusto; li svingadis sian jataganon kaj mortigadis ĉiujn spitantajn lian furiozon. Fine, ĉiuj niaj italinoj kaj mia patrino pereis disŝirite, distranĉite, buĉite en la batalo de la monstroj elŝirantaj ilin unuj de la aliaj. La kaptitoj kaj la kaptintoj, la soldatoj, matrosoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, mulatoj, kaj ankaŭ mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis duonviva sur amaso da kadavroj. Oni scias, ke similaj scenoj okazadis en la tuta lando, sur la etendaĵo pli ol milkilometra, kaj ĉe tio oni neniam preterlasis iun el la ĉiutagaj 5 preĝoj, ordonitaj de Muhamado.

» Kun granda peno mi min eltiris el sub tiom da sangantaj kadavroj amasiĝintaj, kaj min trenis sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ mia senfortiĝo ebligis al mi dormon, kiu pli similis svenon ol ripozon.

» Mi estis en tia stato el malforto kaj senkonscio, inter morto kaj vivo, kiam mi sentis min premata de io moviĝanta sur mia korpo; mi malfermis la okulojn kaj vidis blankulon kun agrabla vizaĝo, kiu ĝemetis kaj murmuris:

» — O che sciagura d’essere senza coglioni! [71][71] Itale: «Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!»

12. Pluaj misaventuroj de la maljunulino

» Mirigite kaj ravite aŭdi la lingvon de mia patrujo, kaj ne malpli surprizite de la paroloj de tiu viro, mi respondis, ke ekzistas malfeliĉoj pli grandaj ol tiu, pro kiu li ĝemas; per malmulte da vortoj mi al lin sciigis pri la abomenaĵoj de mi spertitaj, kaj denove mi svenis. Li min portis en najbaran domon, ordonis ke oni min enlitigu, donu al mi por manĝi, servis al mi, min konsolis, flatis, diris ke neniam li vidis ion pli belan ol mi, kaj ke neniam li tiom bedaŭris tion, kion neniu al li redonos.

» — Mi naskiĝis en Napolo, — li diris al mi. — Ĉiujare oni kastras tie du-tri mil knabojn; unuj pro tio mortas, aliaj akiras voĉon pli belan ol la virinaj, iuj venas al la direktilo de ŝtatregado.[72][72] Aludo al Karlo Broski (itale: Carlo Broschi) alnome Farinelli (1705–1782). Li estis kastrita kaj fariĝis unu el la plej famaj kantistoj de Italio. En 1736 li iris en Hispanion, fariĝis favorato de reĝoj Filipo la 5ª kaj Ferdinando la 6ª kaj ludis tre gravan rolon politikan. — L. Min oni operaciis tre sukcese, kaj mi estis muzikisto en la kapelo de princino Palestrina.

» — De mia patrino! — mi ekkriis.

» — De via patrino? — li ekkriis plorante. — Kio? Ĉu vi estus tiu juna princidino, kiun mi edukis ĝis ŝia 7ª jaro, kaj kiu jam esperigis iĝi tiom bela, kiom estas vi?

» — Estas mi mem; mia patrino kuŝas je kvarcent paŝoj de ĉi tie, dishakite en pecojn, sub amaso da kadavroj…

» Mi rakontis al li ĉion, kio min trafis; ankaŭ li rakontis siajn aventurojn, kaj interalie ke kristana regno[73][73] Dum la milito pri la Hispania heredo, pluraj kristanaj regnoj (Portugalio interalie) petegis la helpon de Mulaj-Ismaelo. — L. lin sendis al la reĝo de Maroko, por fari kun tiu monarĥo kontrakton laŭ kiu Maroko ricevos pulvon, pafilegojn kaj ŝipojn por helpi detrui la komercon de aliaj kristanoj.

» — Mia misio estas plenumita, — diris la bona eŭnuko. — Mi estas enŝipiĝonta por Seŭto, kaj mi vin revenigos en Italion. Ma che sciagura d’essere senza coglioni!

» Kortuŝite kaj larmokule mi lin dankis; sed anstataŭ en Italion, li min kondukis en Alĝerion, kaj vendis al ties landestro, nomata dejo. Baldaŭ poste la pesto, kiu rondiris Afrikon, Azion kaj Eŭropon, ekfuriozis en Alĝerio. Vi vidis tertremon; sed, baronidino, ĉu vi spertis peston?

— Neniam, — respondis Kunegundo.

— Se vi ĝin spertus, — daŭrigis la maljunulino, — vi agnoskus, ke ĝi superas tertremon. Ĝi oftas en Afriko; ankaŭ min ĝi trafis. Kia sorto por papidino, 15-jara — en 3-monata daŭro sperti malriĉon, sklavecon, seksperforton preskaŭ ĉiutage, vidi sian patrinon kvaronigita, suferi malsaton kaj militon, kaj morti de pesto en Alĝero! Nu, min la pesto ne mortigis; sed mia eŭnuko, la dejo kaj preskaŭ la tuta haremo pereis.

» Kiam la feroco de tiu terura pesto mildiĝis, oni disvendis la sklavinojn de la dejo. Min aĉetis komercisto, kiu min kondukis en Tunison kaj tie vendis al alia komercisto, kiu min pluvendis en Tripolon; el Tripolo mi estis pluvendita en Aleksandrion, el Aleksandrio en Smirnon, de Smirno en Istanbulon. Fine min aĉetis janiĉara generalo, kiu baldaŭ ricevis ordonon iri defendi Azovon sieĝatan de la rusoj.

» La galanta generalo kunprenis ĉiujn siajn virinojn, kaj loĝigis nin en fortikaĵeto ĉe la Azova maro sub la gardo de 2 negraj eŭnukoj kaj 20 soldatoj. Nia armeo mortigis multegon da rusoj, sed ili malavare al ni repagis: Azovo brulis dronante en sango[74][74] Fakte la rusoj sieĝis Azovon dum tuta jaro ĝis ĝia kapitulaco en 1696. — L., kaj oni atentis nek sekson, nek aĝon. Restis nur nia fortikaĵeto; la malamikoj decidis nin venki per malsato. La 20 janiĉaroj ĵuris ne cedi. Rezolutaj teni sian ĵuron kaj turmentate de malsatego ili formanĝis la du eŭnukojn. Post kelkaj tagoj ili decidis vori la virinojn.

» Kun ni estis tre pia kaj kompatema imamo; tiuokaze li faris al ili tre belan predikon, persvadante ilin ne tute nin mortigi.

» — Eltranĉu, — li diris, — nur po unu gluteon al ĉi tiuj sinjorinoj, kaj vi havos tre delikatan manĝon; se kelkajn tagojn poste necesos ripeti, al vi restos tia sama provizo; tian homaman traktadon la Ĉielo kalkulos al vi kiel virton, kaj vi ricevos helpon.

» Li estis tre elokventa; li konvinkis ilin. Oni faris al ni tiun teruran operacion; la imamo aplikis al ni la balzamon, per kiu oni ŝmiras ĵus cirkumciditajn knabetojn; ni ĉiuj estis mortantaj.

» Apenaŭ la janiĉaroj finmanĝis niajn eltranĉaĵojn, jen alvenas la rusoj sur platboatoj; neniu janiĉaro saviĝis. La rusoj neniom atentis nian staton, sed ĉie en la mondo estas francaj ĥirurgoj; unu el ili, tre lerta, nin prizorgis, nin resanigis, kaj mi neniam forgesos ke, kiam miaj vundoj bone fermiĝis, li faris al mi amproponojn. Cetere, nin ĉiujn li konsoladis certigante ke same okazis ĉe pluraj sieĝoj kaj ke tio estas milita leĝo.

» Tuj kiam miaj kunulinoj reakiris la kapablon paŝi, oni sendis ilin en Moskvon. Ĉe disdivido min ricevis bojaro, kiu faris min sia ĝardenistino, kaj donadis al mi po 20 vipobatojn ĉiutage. Sed post 2 jaroj li kaj 30 aliaj bojaroj pereis radumite pro ia kortega ĉikano; mi profitis la okazon kaj eskapis.

» Mi trairis la tutan Rusion; dum longa tempo mi estis drinkeja servistino en Rigo, poste en Rostoko, en Vismaro, en Lepsiko, en Kaselo, en Utreĥto, en Lejdeno, en Hago, en Roterdamo; mi maljuniĝis en mizero kaj malhonoro, vivante kun duono da postaĵo, konsciante ke mi estas papidino

» Multfoje mi volis min mortigi, sed ankoraŭ mi amis la vivon. Tiu ridinda trajto estas eble unu el la plej turmentaj en nia naturo: ja kio estas pli absurda ol obstine plu porti ŝarĝon, ĉiam dezirante deĵeti ĝin teren; abomeni sian vivon, kaj tamen plu ĝin treni; resume, flegi surbruste serpenton kiu ronĝas nian koron?

» En la landoj kiujn la sorto min igis travojaĝi, en la drinkejoj kie mi servis, mi vidis nekalkuleble multe da homoj abomenegantaj sian ekziston; sed nur 12 el ili memvole metis finon al sia mizero: 3 negroj, 4 angloj, 4 ĝenevanoj kaj 1 germana profesoro nomata Robeko[75][75] Germane: Robeck. Li verkis latine libron per kiu li apologias sinmortigon, kaj sin dronigis en la rivero Vezero ĉe Bremeno en la jaro 1735ª. Rusoo mencias Robekon en «La nova Heloizo», letero 21ª de la parto 3ª..

» Laste mi fariĝis servistino ĉe la judo Don-Isaĥaro; li metis min je via dispono, mia bela baronidino; mi min ligis al via sorto, kaj nun viaj aventuroj min pli okupas ol la miaj. Tiujn lastajn mi eĉ neniam mencius, se vi min ne piketus, kaj se ne estus marvojaĝa kutimo pasigi la tempon per rakontado.

» Resume, kara baronidino, mi havas sperton, mi konas la homojn; do distru vin iomete, invitu ĉiun pasaĝeron rakonti pri sia vivo; kaj se troviĝos unu sola, kiu ne ofte malbenis sian ekziston, kiu ne ofte sin opiniis la plej malfeliĉa inter la homoj, ĵetu min en la maron kun la kapo antaŭen.

13. Kandido disiĝas de la bela Kunegundo kaj de la maljunulino

Ekkoninte la historion de la maljunulino, Kunegundo faris al ŝi ĉiujn komplimentojn konvenajn al ŝiaj merito kaj rango. Laŭ ŝia propono Kunegundo instigis ĉiujn pasaĝerojn rakonti, unu post alia, siajn aventurojn; kaj sekve ŝi kaj Kandido agnoskis, ke la maljunulino pravas.

— Ho ve, — bedaŭris Kandido, — tre mankas al ni doktoro Pangloso, kontraŭkutime pendumita en certa aŭtodafeo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la malbonoj fizika kaj morala[76][76] Malbono fizika (france mal physique) estas tia malbono, kiun kaŭzas natura leĝo aŭ procezo (ekz‑e la Lisbona tertremo). Malbono morala estas malbono kaŭzata de homo. Atenta leganto de la Lejbnica «Teodiceo» mencius ĉi tie ankaŭ la malbonon metafizikan, kiun Voltero ial plene ignoras. — S.
[77] Tiuepoke (1617–1776) Bonaero estis ĉefurbo de gubernio (gobernación) ene de Vicreĝlando Peruo. — S.
kovrantaj la teron kaj la maron, kaj mi aŭdacus respektoplene prezenti al li kelkajn obĵetojn.

Dum la rakontadoj la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero.[77] Kunegundo, kapitano Kandido kaj la maljunulino iris sin prezenti al la guberniestro Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa. Tiu altrangulo havis fieregon propran al portanto de tiom da nomoj. La virojn li alparoladis kun plej moŝta malestimo, levante la nazon tiom alten, tiom neelteneble laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante konduton tiom malhumilan, ke ĉiu vizitanto sentis fortan emon lin bastonadi. Pri la virinoj li pasiegis. Kunegundo ŝajnis al li la plej bela el ĉiuj, kiujn li iam ajn vidis. Lia unua parolo estis por demandi, ĉu ŝi estas edzino de la kapitano. La mieno, kun kiu li demandis, maltrankviligis Kandidon; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tio; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia fratino, ĉar ankaŭ tio ŝi ne estis; kaj kvankam tia oportuna mensogo, kiun iam sukcese praktikis prapatroj,[78][78] Abrahamo (Genezo, 12:11–16) kaj Isaako (Genezo, 26:6–11) en Biblio. — S. povus utili ankaŭ nuntempe, tamen la pureco de lia animo malebligis al li perfidi la veron.

— Baronidino Kunegundo, — li diris, — estas honorigonta min per edziniĝo al mi, kaj ni petegas ke via ekscelenco degnu aranĝi nian geedziĝofeston.

Amkonfeso de Don-Fernando

Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa, levante siajn lipharojn, malice ekrikanis kaj ordonis al kapitano Kandido iri revui sian roton. Kandido obeis; la guberniestro restis kun Kunegundo. Li malkaŝis al ŝi sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li sin al ŝi edzigos, kun la beno de la Eklezio aŭ alie, laŭ tio, kiel bonvolos ŝiaj ĉarmoj.

Kunegundo petis kvaronhoron por pripensi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegundo:

— Nu, vi havas 72 nobelajn geantaŭulojn — kaj ne eĉ unu groŝon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro en la Suda Ameriko kun tre belaj lipharoj; ĉu konvenas al vi pretendi je senmakula fidelo? Vin perfortis bulgaroj; judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj rajtigas. Mi konfesas, ke, se mi estus sur via loko, mi senhezite edziniĝus al la guberniestro kaj promociigus kapitanon Kandido.

Dum la maljunulino tiele parolis kun la tuta prudento de siaj aĝo kaj sperto, la havenon eniris ŝipeto; ĝi portis juĝiston kaj ties policanojn, kaj jen kio venigis ilin.

La maljunulino prave divenis, ke la monon kaj la juvelojn de Kunegundo ŝtelis la grandmanika franciskano[79] en la urbo Badaĥoso, dum ilia hasta fuĝo kun Kandido. [79] V: un (?!) cordelier à la grande manche. France la esprimo «meti ion en sian manikon» (mettre une chose dans sa manche) signifas ‹proprigi al si ion› (s'en saisir, s'en emparer [Littré]). De tio venas ŝercoj pri la proverbe larĝaj manikoj de la franciskanoj, la ordeno teorie almoza; kp en la vortaro [Littré]:
    konscio larĝa kiel maniko de franciskano (la conscience large comme la manche d'un cordelier);
    manikhavaj (t.e. riĉaj) franciskanoj (cordeliers à la grande manche, cordeliers rentés). — S.
Kelkajn briliantojn la monaĥo provis vendi al juvelisto. Tiu rekonis ilin kiel apartenantajn al la ĉefinkvizitoro. La franciskano, antaŭ ol esti pendumita, konfesis la ŝtelon; li priskribis la personojn kaj indikis, kien ili iris. La fuĝo de Kunegundo kaj de Kandido jam estis sciata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiso; oni sendis, sen prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. Disvastiĝis famo, ke juĝisto estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de la ĉefinkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj kaptis la situacion.

— Vi ne povas fuĝi, — ŝi diris al Kunegundo; — cetere, vin nenio minacas: ne vi mortigis la inkvizitoran moŝton; kaj krome la guberniestro vin amas kaj ne permesos, ke oni vin traktu malbone; restu.

Tuj ŝi hastas al Kandido:

— Fuĝu, — ŝi diras, — aŭ post horo vi brulos sur ŝtiparo.

Ĉia prokrasto estus pereiga — sed kiel forlasi Kunegundon, kaj kie rifuĝi?

14. Kiel akceptis Kandidon kaj Kakambon la Paragvajaj jezuitoj

Ankoraŭ en Kadiso Kandido dungis serviston, tian kiaj abundas ĉe la Hispaniaj marbordoj kaj en la kolonioj. Tiu estis kvaron-hispano, filo de Tukumana[80][80] Tukumano estas provinco en la Nord-Okcidenta parto de Argentino (Tucumán). — S. mestizo; antaŭe li estis ĥorknabo, sakristano, matroso, monaĥo, komisiisto, soldato, lakeo. Lia nomo estis Kakambo; li tre ŝatis sian mastron, ĉar lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du Andalusiajn ĉevalojn.

— Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni fuĝu, ni forkuru ne rigardante malantaŭen.

Kandido eklarmis.

— Ho mia kara Kunegundo! Ĉu mi vin forlasu ĝuste kiam sinjoro guberniestro estas aranĝonta nian geedziĝon? Kunegundo, el tiom malproksime kondukita, kio al vi okazos?

— Okazos al ŝi laŭŝance, — diris Kakambo. — Pri si la virinoj neniam restas senhelpaj, Dio prizorgas tion; ni kuru.

— Kien ci min kondukas? Kien ni iru? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido.

— Je sankta Jakobo Kompostela! — diris Kakambo. — Vi estis militonta kontraŭ la jezuitojn; nun ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi vin kondukos en ilian ŝtaton, ili ĝojos ricevi kapitanon kun bulgara ekzercado; vi faros brilan karieron; kiam oni ne trovas sian profiton en unu mondo, oni ĝin trovas en alia. Cetere, kio povas esti pli fascina ol vidi kaj fari ion novan!

— Ĉu ci jam estis en Paragvajo? — demandis Kandido.

— Tutcerte! — diris Kakambo. — Mi estis pedelo en la Asunsjona Kolegio[81],[81] Hispane Colegio de la Asunción — la administrejo de la jezuita provinco Paragvaja (Asunsjono estis ties ĉefurbo). — S.
[82] Hispane ‹la patroj›. Temas pri la jezuitoj, kiujn reĝo Filipo la 3ª de Hispanio en 1608 rajtigis regi indianojn en granda parto de tiama Paragvajo. La tuton da koncernaj misiejoj oni ofte (kvankam neĝuste) nomas «Jezuita ŝtato» aŭ «Jezuita respubliko» aŭ «Jezuita reĝlando». Tiu aranĝo ekzistis ĝis 1767. (Responde al kritiko Voltero diris, ke la misnomon «reĝlando» li uzis intence.) — S.
[83] Voltero troige nomas ilin «provincoj», la hispana termino estas reducciones de indiosmisiones (misiejoj). En 1740 estis 30 tiaj komunumoj en kiuj loĝis ĉ. 140.000 indiĝenoj. — S.
[84] La jezuitoj defendis siajn misiejojn de la sklavistoj. — S.
kaj mi konas la gubernion de los padres[82] same bone, kiel mi konas la stratojn de Kadiso. Tiu gubernio estas eksterordinara. Diametre la reĝlando jam havas pli ol 1.300 kilometrojn; ĝi entenas 30 komunumojn[83]. Los padres posedas tie ĉion, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’ racio kaj de l’ justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas kontraŭ la reĝoj Hispania kaj Portugalia, kaj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie hispanojn mortigas, kaj en Madrido ilin sendas al la Ĉielo. Admirinde! Ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa el la homoj. Kiel ekĝojos los padres, kiam ĉe ili aperos kapitano scianta la bulgaran ekzercadon!

Tuj kiam ili alvenis la unuan barilon,[84] Kakambo diris al la pikedo, ke kapitano deziras paroli al sinjoro komandanto. Oni iris averti la gardistejon. Paragvaja oficiro kuris al la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandidon kaj Kakambon oni tuj malarmis, iliajn du Andalusiajn ĉevalojn oni forprenis. La du fremdulojn oni pasigis inter du vicoj da soldatoj; la komandanto staris ĉe la fino surhavante trikrestan bireton, suprenfalditan sutanon, kun spado ĉe la flanko kaj oficira lanco en la mano. Li faris geston; tuj 24 soldatoj ĉirkaŭas la du novvenintojn. Serĝento diras al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne rajtas interparoli kun ili, ke patro provincialo[85][85] En la Romkatolika eklezio provincialo [PIV] estas altrangulo de religia ordeno, subalterna al la ordenestro kaj administranta la ordenajn aferojn de eklezia provinco. — S. permesas al neniu hispano malfermi la buŝon krom en lia ĉeesto, kaj restadi en la lando pli ol tri horojn.

— Kaj kie estas patro provincialo? — demandis Kakambo.

— Li ĵus celebris la meson kaj nun akceptas la paradon,— respondis la serĝento, — kaj vi povos kisi liajn spronojn ne pli frue ol post 3 horoj.

— Sed, — diris Kakambo, — sinjoro kapitano (cetere, same malsata kiel mi) ne estas hispano, li estas germano; ĉu ni povus tagmanĝi, atendante la moŝtan patron?

Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto.

— Dio estu benata! — diris tiu estro. — Ĉar li estas germano, mi rajtas al li paroli; oni lin konduku en mian pavilonon.

Tuj oni kondukas Kandidon en laŭbon ornamitan per bela kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj per latkradoj, formantaj kaĝegojn en kiuj svarmis papagoj, kolibroj, numidoj kaj aliaj ekzotaj birdoj. En oraj vazoj estis surtabligita bonega tagmanĝo; kaj kiam la paragvajanoj ekmanĝis maizon el lignaj pelvetoj meze en la kampo, en la ardo de la sunradioj, la laŭbon eniris lia moŝto patro komandanto.

Li estis tre bela juna viro, kun ronda, sufiĉe blanka kaj freŝkolora vizaĝo, kun altaj brovoj, viglaj okuloj, rozkoloraj oreloj, skarlataj lipoj, kun fiera mieno — sed lia fiero ne similis tiun de hispano, nek tiun de jezuito. Oni redonis al Kandido kaj Kakambo iliajn armilojn, kaj ankaŭ la du Andalusiajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la laŭbo, kaj senĉese observis ilin, antaŭtimante surprizon.

Kandido kisis la baskon de la robo de l’ komandanto, post kio ili altabliĝis.

— Do vi estas germano? — diris la jezuito germanlingve.

— Jes, via pastra moŝto, — diris Kandido.

Eldirante tiujn vortojn, ambaŭ rigardis unu la alian kun granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.

— El kiu lando? — plu demandis la jezuito.

— El la malŝatinda provinco [86] En letero de 1740-12-06 Voltero jam diris al Frederiko:
«Ho malŝatinda Vestfalio!
. . . . . . . . . . . .
Kiu volas vivi sen ia bono,
Sen trinko, dormo kaj sen manĝo,
Trafa por li vojaĝ-aranĝo
En via hunda regiono?» — L.
Vestfalio[86], — respondis Kandido. — Mi naskiĝis en la kastelo Tondrotrunkhejmo.

— Ho Ĉielo! Ĉu eblas? — ekkriis la komandanto.

— Kia miraklo! — ekkriis Kandido.

— Ĉu vi? — demandis la komandanto.

— Maleble! — diris Kandido.

Ili sin ĵetas unu al la alia, ili sin brakumas, ili ploregas.

— Kio! Ĉu estas vi, via pastra moŝto? Vi, la frato de l’ bela Kunegundo! Vi, mortigita de la bulgaroj! Vi, la filo de sinjoro barono! Vi, jezuito en Paragvajo! Oni agnosku, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Pangloso, Pangloso! Kiom vi ĝojus, se vi ne estus pendumita!

La komandanto forsendis la negrajn sklavojn[87][87] La deklarita celo de la jezuitoj en Paragvajo estis eviti sklavigon de la indiĝenoj (indianoj); sed ŝajnas (almenaŭ laŭ Voltero), ke tio ne malebligis sklavecon de negroj. — S. kaj la paragvajanojn, kiuj prezentadis trinkaĵon en pokaletoj el kvarca kristalo. Milfoje li dankis Dion kaj sanktan Ignacon; li premis Kandidon en siaj brakoj; iliajn vizaĝojn malsekigis larmoj.

— Vi eĉ pli ekmiros, pli kortuŝiĝos kaj konsterniĝos, — diris Kandido, — kiam mi diros al vi, ke via fratino baronidino Kunegundo, kiun vi opinias tranĉmurdita, fartas bone.

— Kie?

— Nemalproksime de vi, ĉe la guberniestro de Bonaero; kaj mi estis veninta tien por militi kontraŭ vin.

Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, surstakigis miregindaĵon sur miregindaĵojn. Ilia tuta animo svingis ilian langon, aŭskultis per iliaj oreloj kaj lumis en iliaj okuloj. Ĉar ili estis germanoj, ili longe restis ĉe la tablo, atendante patron provincialon; kaj la komandanto jene parolis al sia kara Kandido:

15. Kandido mortigas la fraton de sia kara Kunegundo

— Neniam mi forgesos la teruregan tagon, en kiu mi vidis buĉataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la bulgaroj estis for, vane oni serĉis tiun adorindan estaĵon; mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri tranĉmurditajn knabetojn oni metis sur ĉaron por nin transporti en jezuitan kapeleton je 9 kilometroj de la kastelo kaj tie enterigi.

» Iu jezuito nin aspergis per benita akvo; ĝi estis tre sala; kelkaj gutoj trafis miajn okulojn; la bona patro ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝas; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni min flegis, kaj post tri semajnoj mi tute resaniĝis.

» Vi scias, mia kara Kandido, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krusto, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendita en Romon.

» La patro Ordenestro bezonis rekrutaron da junaj jezuitoj germanaj. La regantoj de Paragvajo nevolonte akceptas jezuitojn hispanajn; ili preferas la alilandanojn, kiuj ŝajnas al ili pli obeemaj. Lia Generala moŝto juĝis min taŭga por labori en tiu vinberejo.

» Ni forvojaĝis triope: unu polo, unu tirolano kaj mi. Ĉe mia alveno mi ricevis la rangojn de subdiakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni kuraĝe renkontos la trupojn de la reĝo Hispania; mi certigas al vi, ke ilin trafos ekskomuniko kaj malvenko. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni.

» Tamen ĉu vere mia kara fratino Kunegundo estas proksime, ĉe la guberniestro de Bonaero?

Kandido ĵuris, ke tio estas plej vera vero. Denove larmoj ekfluis sur iliaj vangoj. La barono ne povis satbrakumi Kandidon; li nomadis lin sia frato, sia savanto.

— Aĥ, mia kara Kandido, — li diris, — eble kune ni venke eniros la urbon kaj liberigos mian fratinon Kunegundo.

— Tion mi deziras, — diris Kandido, — ĉar mi intencis al ŝi edziĝi, kaj tion mi plu esperas.

— Vi arogantulo! — ekkriis la barono. — Vi havus impertinenton edziĝi al mia fratino, kiu havas 72 nobelajn geantaŭulojn! Kia senhontaĵo, paroli al mi pri tiom aŭdaca intenco!

Mirkonsternite de tiu diro, Kandido respondis:

— Pastra moŝto, nenia ajn nobeleco povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi al mi. Majstro Pangloso ĉiam al mi diradis, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe al ŝi mi edziĝos.

Trikresta sed kvadrata bireto jezuita
[Barbier de Montault, Xavier: Le costume et les usages ecclésiastiques selon la tradition romaine. Tome 1. Paris, ca. 1900. P. 233, fig. 33]

— Pri tio mi mem decidos, fripono! — diris la jezuita barono Tondrotrunkhejmo, forte frapante Kandidon sur la vizaĝon per la plato de sia spado.

Tuj Kandido elingigas la sian kaj ĝin puŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barono-jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulita, li ekploris:

«Ho ve! Dio mia!», li diris, «Mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas la plej bona homo en la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiu triopo, du estas pastroj.»

Tuj alkuris Kakambo, gardostarinta ĉe la pordo de l’ laŭbo.

— Restas al ni vendi kare nian vivon, — al li diras lia mastro. — Sendube oni estas enironta la laŭbon, ni mortu kun armiloj ĉemane.

— Ni forgalopu, mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas jezuito portanta ordonojn; ni transpasu la limon antaŭ ol oni decidos nin postkuri.

Vojon por patro kolonelo!

Kakambo, jam spertinta similajn okazojn, ne perdis la sinregon; li prenis la jezuitan robon de la barono, ĝin metis sur Kandidon, donis al li la kvadratan bireton de la mortinto, kaj lin surĉevaligis. Ĉio ĉi tio okazis en palpebruma daŭro.

Ĉe tiuj vortoj li ekgalopis, hispanlingve kriante:

— Vojon, vojon por patro kolonelo!

16. La aventuro pri du junulinoj, du simioj, kaj indiĝenoj nomataj Oreleguloj

Kandido kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj ankoraŭ neniu en la tendaro sciis pri la morto de l’ germana jezuito. Antaŭzorgeme Kakambo plenigis sian selsakon je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj kelkaj mezuroj da vino. Sur siaj Andalusiaj ĉevaloj ili rajdis en nekonatan landon, kie malestis ia ajn batita vojo. Fine antaŭ ili aperis bela herbejo tratranĉita de riveretoj. Niaj du vojaĝantoj elseliĝas por lasi paŝtiĝi siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu, kaj mem ekmanĝas.

— Kiel mi manĝu ŝinkon, — responde lamentis Kandido, — konsciante, ke ĵus mi mortigis la filon de lia barona moŝto, kaj ke neniam mi revidos la belan Kunegundon? Por kio pludaŭrigi miajn mizerajn tagojn, se mi devos pasigaĉi ilin fore de ŝi, kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la «Trevua Revuo»?[88][88] Aludo pri Raportoj por helpi al la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la jezuitoj de Trevuo (france: Trévoux) kaj Parizo ekde 1701 ĝis 1761. — L.
Voltero ĝin mencias iom ironie, tamen fakte ĝi estis serioza revuo kun fidindaj raportoj pri aktualaĵoj sciencaj, filozofiaj kaj teologiaj. Cetere, ĝuste ĉi tiu revuo unua aplikis la vorton «optimismo» al la Lejbnica Teodiceo (vd en la Postparolo). — S.

La aventuro pri du junulinoj (Charles Monnet, 1778)

Tiel parolis Kandido, formanĝante pecon post peco. La suno estis subiranta. De kelka distanco la du vagantoj ekaŭdis krietojn, ŝajne virinvoĉajn. Ili ne komprenis, ĉu la krietoj esprimas doloron aŭ ĝojon; sed ambaŭ impete surpiediĝis kun tiaj maltrankviliĝo kaj angoro, kiajn inspiras ĉio en lando nekonata. Krietis du junulinoj, tute nudaj, facilmove kurantaj ĉe la rando de la herbejo, sekvate de du simioj mordantaj iliajn gluteojn. Kandido kompatis la junulinojn; ĉe la bulgaroj li ellernis pafi tiel lerte, ke li povis trafi nukseton en arbustotufo, sen tuŝi la foliojn. Li prenas sian hispanan dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas ambaŭ simiojn.

— Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! Mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj. Eble ili estas nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en ĉi tiu lando grandajn avantaĝojn.

Li estis daŭrigonta, sed mutiĝis kiam li vidis la du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi super iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.

— Mi ne antaŭvidis tiom da bonkoreco, — diris fine Kandido al Kakambo.

Ĉi tiu klarigis:

— Eminentan lertaĵon vi faris, mia mastro; sed vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.

— Iliajn amatojn! Ĉu eble? Vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?

— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — vin ĉiam ĉio mirigas; kial vi juĝas stranga, ke estas landoj kie favoron de virinoj akiras simioj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone hispano.

— Aĥ, — reagis Kandido, — nun mi rememoras majstron Pangloso diri, ke similaj aferoj jam okazadis, kaj ke el tiaj miksoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn faktojn atestis pluraj antikvaj eminentuloj; sed mi opiniis tion fabelaĵoj.

— Do, necesas agnoski ke tio veras, ja vi vidas tion praktikata de homoj ne briditaj per konvena eduko. Tamen nun gravas alio: mi timas, ke tiuj sinjorinoj nin iel insidos.

Ĉi tiu prudenta rimarko instigis Kandidon forlasi la herbejon kaj eniri arbaron. Tie li vespermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, endormiĝis sur musko.

Vekiĝinte ili eksentis, ke ili ne povas sin movi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la oreleguloj, la tieaj indiĝenoj, katenis ilin per bastaj ŝnuroj,[89] [89] OrelegulojV: Oreillons, supozeble Voltera adaptaĵo de la hispana Orejones (aŭ Oregones), «la Grandaj Oreloj», la hispana nomo de indianoj kiuj pligrandigadis siajn orelojn enmetante en ilin lignajn diskojn. Per ĉi tiu epizodo Voltero polemikas kontraŭ la Rusoisma koncepto pri «la noblaj sovaĝuloj»: la sovaĝuloj estas esence tiaj samaj homoj, kiel la civilizuloj, egale kapablaj je amikeco kaj malamo. Cetere, la epizodon ŝajne inspiris la «Vojaĝoj de Gulivero». — S.
[90] Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikigon de la Enciklopedio. — L.
sekve de denunco de la du junulinoj. Kandidon kaj Kakambon ĉirkaŭis kvindeko da oreleguloj tute nudaj, armitaj per sagoj, klaboj kaj ŝtonaj hakiloj; unuj boligis akvon en granda kaldrono, aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriadis:

— Jezuito, jezuito! Ni venĝu, ni frandu! Ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon![90]

— Mi jam avertis vin, kara mastro, — malgaje diris Kakambo, — ke tiuj du junulinoj nin insidos.

Kandido, ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:

— Ili certe nin rostos aŭ bolkuiros. Aĥ, kion dirus majstro Pangloso, se li ekvidus la homan naturon en ĝia praa puro? Ĉio bonas, konsentite; tamen endas ja agnoski, ke perdi Kunegundon kaj trafi sur rostostangon de oreleguloj estas tre kruela sorto.

Kakambo neniam perdis la sinregon. Li diris al sia afliktita mastro:

— Ne malesperu; mi iomete komprenas la lingvon de ĉi tiu popolo; tuj mi parolos al ili.

— Nepre zorgu, — diris Kandido, — admone komprenigi al ili, ke kuirante homojn ili kondutas tre malhumane, kaj ke tio estas tute nekristana.

— Sinjoroj, — diris Kakambo, — vi evidente intencas manĝi hodiaŭ jezuiton, ĉu? Nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive, la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Niaflanke nur tial ni ne profitas nian rajton lin manĝi, ke ni havas sufiĉe da aliaj bonaj manĝaĵoj; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni; certe preferindas manĝi siajn malamikojn ol forlasi la frukton de sia venko al kornikoj kaj korvoj.

» Sed, sinjoroj, vi certe ne volas manĝi viajn amikojn. Vi intencas rosti jezuiton — sed fakte vi estas rostontaj vian defendanton, malamikon de viaj malamikoj. Rilate min sciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro. Li ne nur ne estas jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, kaj la vestoj kiujn li surhavas estas lia predo; jen la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, ĝin portu al la unua barilo de la jezuita reĝlando; demandu, ĉu mia mastro mortigis jezuitan oficiron. Tio ne okupos multe da tempo, kaj vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi mensogis. Sed se vi trovos mian diron vera, vi tre certe nin liberigos, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.

Li ne estas jezuito!

La oreleguloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis kun favoraj informoj. La oreleguloj liberigis ambaŭ kaptitojn, faris al ili multe da afablaĵoj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limo de sia lando, ĝojege kriante:

— Ne jezuito! Ne jezuito!

Kandido senĉese miris pri la kialo de sia liberiĝo.

— Kia popolo! — li diradis. — Kiaj homoj! Kiaj moroj! Se mi ne bonŝancus trapiki per mia spado la fraton de Kunegundo, mi estus senindulge formanĝita. Tamen, konsiderante ĉion, la pura naturo ja estas bona, ĉar anstataŭ min manĝi tiuj homoj faris al mi mil afablaĵojn, de kiam ili eksciis ke mi ne estas jezuito.

17. Kandido kaj lia servisto venas en Eldoradon[91][91] Nomo, kiun la eŭropanoj en la 16ª jc donis al fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de imagata lago Parimo. — L.
En la 18ª jc «Eldorado» estis uzata sinonime al «Utopio». — S.

Ĉe la limo de la lando de l’ oreleguloj Kakambo diris al Kandido:

— Vi vidas, ke ĉi tiu duonglobo neniom pli bonas ol la alia; akceptu mian konsilon, ni revenu Eŭropon per la plej mallonga vojo.

— Kiel reveni, — diris Kandido, — kaj kien? En mia patrujo ĉiujn buĉas la bulgaroj kaj abaroj; en Portugalio min atendas ŝtiparo; en ĉi tiu lando ni ĉiumomente riskas trafi sur rostostangon. Kaj kiel mi forlasu la mondoparton kie loĝas Kunegundo?

— Ni nin direktu al Kajeno,[92][92] France Cayenne, la ĉefurbo de franca Gujano, norde de Sudameriko. La distanco inter Paragvajo (Asunsjono) kaj Kajeno estas preskaŭ duono da meridiana longo de Sudamerko ☹ — S. — diris Kakambo. — Tie ni trovos francojn; tiuj sinjoroj vagadas tra la mondo, espereble ili bonvolos nin helpi, kaj eble Dio nin finfine kompatos.

Iri al Kajeno ne estis facile. La proksimuman direkton ili ja sciis sufiĉe bone, sed montoj, riveroj, abismoj, rabistoj, sovaĝuloj konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud rivereto borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.

Kakambo, kies konsiloj estis same bonaj kiel tiuj de la maljunulino, diris al Kandido:

— Ni estas elĉerpitaj, ni longe iris piede; sed jen mi vidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni ĝin plenigu per kokosoj; ni enboatiĝu, ni nin konfidu al la fluo; rivero ĉiam kondukas al loĝata loko. Eĉ se ni trovos nenion agrablan, almenaŭ ni trovos ion novan.

— Nu, — diris Kandido, — ni nin konfidu al la Providenco.

Ili navigis kelkajn kilometrojn inter bordoj jen florriĉaj, jen nudaj; jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝadis; fine ĝi forfluis sub volbon el kolosaj rokegoj, ĝisnube altaj. La du vojaĝantoj kuraĝis sin fordoni al la fluo sub la volbon. La riverego, tiuloke mallarĝa, portis ilin kun teruraj rapido kaj bruo.

Post diurno ili revidis la lumon, sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; pli ol 4 kilometrojn ili devis sin trenadi de roko al roko; fine antaŭ ili sterniĝis vastega ebenaĵo, ĉirkaŭita de netransirebla montoĉeno. La tero estis kultivita por la plezuro kaj por la bezono; ĉie la utila estis ankaŭ agrabla. La vojojn okupis — aŭ, pli ĝuste, ornamis — elegantaj veturiloj el brilanta materialo, [93] Sendube Voltero aludas al alpako, al lamo kaj aliaj Sud-Amerikaj remaĉuloj kun flavruĝaj haroj. — L.
[94] Tetuano, Mekneso estas Marokaj urboj. — S.
portantaj eksterordinare belajn homojn kaj rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[93], pli rapidaj ol la plej bonaj ĉevaloj Andalusiaj, Tetuanaj aŭ Meknesaj.[94]

— Jen fine lando pli valora ol Vestfalio, — diris Kandido.

Li kaj Kakambo haltis ĉe la unua renkontita vilaĝo. Kelkopo da vilaĝaj knaboj en ĉifoniĝintaj orbrokaĵoj ludis per ĵetdisketoj[95][95] Temas pri ludo (france palet) en kiu la ludantoj ĵetas platajn kaj rondajn (proksimume diskformajn) ŝtonojn aŭ metalpecojn kiel eble plej proksimen al markita celo. — S. ĉe la rando de l’ vilaĝo; niaj du alimondanoj sin amuzis, observante ilin; iliaj ĵetdisketoj estis iom larĝaj rondaj pecoj flavaj, ruĝaj, verdaj, radiantaj tute apartan brilon. La vojaĝantoj ekvolis pli proksime ekzameni kelkajn pecojn; iuj estis oraj, iuj estis smeraldoj, iuj estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Grandmogolo.

— Sendube, — diris Kakambo, — ĉi tiuj knaboj estas reĝidoj ludantaj per ĵetdisketoj.

Ĉi tiam aperis la vilaĝa instruisto, kiu vokis la knabojn en la lernejon.

— Jen estas, — diris Kandido, — la guvernisto de la reĝa familio.

La junaj ĉifonuloj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandido prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj reĝidaj moŝtoj forgesis siajn oron kaj noblajn ŝtonojn. La instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandido kun multe da surprizo, kaj pluiris sian vojon.

La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn.

— Kie ni estas? — ekkriis Kandido. — Certe en ĉi tiu lando la reĝidoj estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili ne zorgi pri oro kaj juvelŝtonoj.

Kakambo miris same kiel Kandido. Fine ili aliris la unuan domon de la vilaĝo; ĝi aspektis kiel eŭropa palaco. Homamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj ekaŭdis onin paroli Keĉue[96];[96] Voltero nomas tiun lingvon «Perua» (péruvien). — S. tio estis lia gepatra lingvo — ja ĉiuj scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukumano, en vilaĝo kie oni parolas nur tiun lingvon.

— Mi servos al vi kiel interpretisto, — li diris al Kandido. — Ni eniru; ĉi tio estas gastejo.

Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la komuna tablo. Oni alportis 4 supojn garnitajn per po 2 papagoj, 200-funtan bolkuiritan kondoron, 2 rostitajn simiojn treege bongustajn, 300 kolibrojn sur unu plado, kaj 600 similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn raguojn, delikategajn tortojn; ĉio kuŝis sur pladoj el vitreca kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝadis plurajn likvorojn el sukerkano.

La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj tre ĝentilaj; ili faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej delikata diskreto, kaj respondis la liajn en egale kompleza kaj kontentiga maniero.

Fininte la manĝadon, Kakambo kaj Kandido opiniis, ke ili malavare pripagas tion, ĵetante sur la tablon du el la larĝaj oraj pecoj, kiujn ili ĵus kolektis; la gemastroj ekridegis, kaj ankoraŭ longe sin tenis je la koksoj. Fine ili kvietiĝis:

— Sinjoroj, — diris la mastro, — evidente vi estas alilandanoj, kaj alilandanojn ni ne kutimas gastigi. Pardonu al ni, ke ni ekridis, kiam vi prezentis apudŝoseajn ŝtonojn kiel pagon. Certe vi ne havas enlandan monon, sed ĝi ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. La servojn de ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’ komercado pripagas la registaro. Ĉi tie vi modeste manĝis, ĉar ni estas en malriĉa vilaĝo; sed en aliaj lokoj vi ricevos akcepton konvenan al via merito.

Kakambo tradukadis al Kandido ĉiujn parolojn de la gastejmastro, kaj Kandido aŭskultis ilin kun samtiaj mirego kaj perplekso, kun kiaj lia amiko Kakambo komunikadis ilin.

— Kio do estas tiu lando, — diradis ili unu kaj la alia, — konata de neniu ekstera, kaj kie la naturo estas tute alispeca ol la nia?

— Eble ĝi estas la lando,[97] Ĉi tiuj du lastaj frazoj evidente estas repliko de Kandido sola, ili estus strangaj en la buŝo de Kakambo. Tamen pliparto da fontoj (kaj ankaŭ L) prezentas tiun replikon kune kun la antaŭa kiel unu komunan diron de Kandido kaj Kakambo. — S. kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke iu tiaspeca ekzistu. Kaj malgraŭ la asertoj de majstro Pangloso, mi ofte rimarkadis, ke la aferoj statas mise en Vestfalio.[97]

18. Kion ili vidis en la lando Eldorado

Kakambo superŝutis la gastejmastron per demandoj; tiu al li diris:

— Mi scias nur tiom, kiom necesas al mia prospero; sed ni havas ĉi tie maljunan ekskorteganon, kiu estas la plej klera homo en la reĝlando, kaj tre komunikiĝema.

Tuj li kondukas Kakambon ĉe la maljunulon. Kandido nun nur duarange rolis, akompanante sian serviston. Ili eniris domon tre modestan, ĉar ĝia pordo estis nur el arĝento, kaj la paneloj estis nur el oro — sed prilaboritaj kun tiom da belgusto, ke ilin ne superus paneloj plej riĉaj. Verdire la antaŭĉambro estis inkrustita nur per rubenoj kaj smeraldoj, sed ilia aranĝo bone kompensis tiun grandan simplecon.

Sur sofo remburita per kolibraj plumoj

La maljunulo akceptis la du alilandanojn sur sofo remburita per kolibraj plumoj, kaj prezentigis al ili likvorojn en diamantaj vazoj; poste li kontentigis ilian scivolon per jenaj paroloj:

— Mi aĝas 172 jarojn, kaj mi scias de mia forpasinta patro, kiu estis ĉevalestro de la reĝo, pri la mirindaj renversoj okazintaj en Peruo, kiujn li ĉeestis. La reĝlando ĉi-tiea estas la prapatrujo de la Inkaoj, kiuj eliris el ĝi tre malsingarde por konkeri alian parton de l’ mondo, kaj kiujn mem fine formortigis la hispanoj.

» Pli prudentaj estis la princoj restintaj en sia naskiĝlando. Ili ordonis, kun la konsento de la nacio, ke neniu loĝanto eliru el nia malgranda regno; kaj tio konservis al ni niajn feliĉon kaj juston. La hispanoj havas malklaran scion pri nia lando, ili nomas ĝin Eldorado, kaj unu anglo, iu kavaliro Raleo, eĉ proksimiĝis al ĝi antaŭ proksimume 100 jaroj; sed ĉar nin ĉirkaŭas netransireblaj rokoj kaj abismoj, nin ĉiam ĝis nun ili ŝirmis kontraŭ la rabemo de la eŭropaj nacioj, kiuj havas nekompreneblan pasiegon por gruzo kaj rubo de nia tero, kaj kiuj, por ilin akiri, mortigus nin ĉiujn ĝis la lasta homo.

Longa estis la interparolo; ĝi temis pri la ŝtatregado, pri la moroj, pri la virinoj, pri la publikaj spektakloj, pri la artoj. Fine Kandido, kiun ĉiam interesis metafiziko, demandis per Kakambo ĉu en la lando ekzistas religio.

La maljunulo iomete ruĝiĝis.

— Nu, — li diris, — kiel eblas dubi pri tio? Ĉu vi opinias nin sendankuloj?

Kakambo humile demandis, kia religio estas en Eldorado. La maljunulo denove ruĝiĝis.

— Ĉu povas ekzisti du religioj? — li diris. — Ni havas, mi pensas, la ĉiesan religion; ni adoras Dion ekde vespero ĝis mateno.

— Ĉu unu solan Dion vi adoras? — plu divenante la dubojn de Kandido demandis Kakambo.

— Memkompreneble, — diris la maljunulo, — ekzistas nek 2, nek 3, nek 4 dioj. Ial la homoj el via mondo faras tre strangajn demandojn.

Senlace Kandido plu demandadis la bonan maljunulon; li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado.

— Ni nenion petas de Dio, — diris la bona kaj respektinda saĝulo, — li donis al ni ĉion bezonan. Sed ni senĉese lin dankas.

Kandido havis la scivolon vidi pastrojn; li demandigis, kie ili estas. La bona maljunulo ekridetis.

— Karaj amikoj, — li diris, — ni ĉiuj estas pastroj; la reĝo kaj ĉiuj familiestroj ĉiumatene solene kantas dankajn himnojn; kaj 5 aŭ 6 mil muzikistoj akompanas ilin.

— Kiel do, ĉu vi ne havas monaĥojn, kiuj instruas, disputas, regas, intrigas kaj bruligas la disopiniantojn?

— Tio estus frenezaĵo, — diris la maljunulo. — Ni ĉiuj ĉi tie estas samideanoj kaj ne komprenas, kion vi diras pri viaj monaĥoj.

Ĉe ĉiuj ĉi tiuj paroloj Kandido kvazaŭ ekstazis, kaj pense li al si diradis:

«Ĉi tio tre diferencas disde tio, kio ekzistas en Vestfalio kaj en la kastelo de lia barona moŝto. Se nia amiko Pangloso vizitus Eldoradon, li ne plu asertus, ke la kastelo Tondrotrunkhejmo estas la plej bela loko sur la tero. Certe, la vojaĝoj instruas.»

Post tiu longa interparolado, la bona maljunulo prijungigis sesŝafan kaleŝegon, kaj ordonis al 12 el siaj servistoj eskorti la vojaĝantojn al la Kortego.

— Mi pardonpetas, — li diris, — ke mia maljuneco min senigas je la honoro vin akompani. La reĝo vin akceptos laŭ maniero, pri kiu vi ne estos malkontentaj, kaj vi sendube indulgos kelkajn morojn de la lando, kiuj eble al vi malplaĉas.

Kandido kaj Kakambo enkaleŝiĝas; la 6 ŝafoj kvazaŭ flugas, kaj post malpli ol 4 horoj oni alveturas la reĝan palacon, situantan rande de la ĉefurbo. La portalo estas 220 futojn alta kaj 100 futojn larĝa,[98][98] Proksimume 71 m alta kaj 32 m larĝa. — S. farita el nekonata materialo; sed oni tuj vidas, ke tiu ege superas la gruzaĵojn, kiujn ni nomas oro kaj gemoj.

Dudek belaj gardistinoj akceptis Kandidon kaj Kakambon ĉe ilia elkaleŝiĝo, kondukis ilin en banejon, vestis ilin per roboj teksitaj el kolibra lanugo; poste kortegaj gealtranguloj kondukis ilin en la ĉambrojn de Lia Reĝa Moŝto, inter du vicoj po mil muzikistoj, laŭ la kutima maniero. Kiam ili proksimiĝis al la trona salono, Kakambo demandis korteganon, kiel oni salutu Lian Reĝan Moŝton: ĉu oni sin ĵetu genue aŭ ventre surteren; ĉu oni metu la manojn sur la kapon aŭ sur la postaĵon; ĉu oni leku la polvon de la planko; unuvorte, kia estas la ceremonio.

— La kutimo, — diris la kortegano, — estas ĉirkaŭbraki la reĝon kaj lin kisi sur ambaŭ vangojn.

Kandido kaj Kakambo sin ĵetis sur la kolon de Lia Reĝa Moŝto, kiu akceptis ilin kun plej eleganta facileco imagebla kaj ĝentile invitis ilin al sia vespermanĝo.

Intertempe antaŭ la vespermanĝo oni travidigis al ili la urbon: la publikajn konstruaĵojn, ĝisnube altajn; la bazarojn milkolone ornamitajn; la fontanojn kun pura akvo, la fontanojn kun roza akvo, tiujn kun likvoroj el sukerkanoj, senĉese ŝprucantajn meze de grandaj placoj, pavimitaj per iaj gemoj eligantaj odoron similan al la kariofila kaj la cinama.

Kandido petis montri al li la kortumon; oni diris, ke tia institucio ne ekzistas, samkiel juĝaj procesoj. Li demandis, ĉu estas malliberejoj; oni respondis nee.

Tamen nenio lin pli impresis, nenio lin pli multe plezurigis, ol la Palaco de la Sciencoj, en kiu li vidis galerion du mil paŝojn longan, plenan je instrumentoj matematikaj kaj fizikaj.

La tutan posttagmezon ili pasigis trarigardante vidindaĵojn, kaj estis vizitintaj eble milonon da ili, kiam oni reveturigis ilin ĉe la reĝon. Kandido altabliĝis inter Lia Reĝa Moŝto, sia servisto Kakambo kaj kelkaj sinjorinoj. Neniam oni pli bone manĝis, kaj neniam iu montriĝis pli sprita vespermanĝanto ol Lia Reĝa Moŝto. Kakambo tradukadis al Kandido la spritaĵojn de la reĝo, kaj eĉ tradukite ili tamen restis spritaj. El ĉio, kio mirigis Kandidon, tio ne estis la malplej mirinda.

Ili restis monaton en tiu gastama lando. Kandido senĉese diradis al Kakambo:

— Tio veras, mia amiko, ke la kastelo, kie mi naskiĝis, ne meritas lokon en ĉi tiu lando; sed ĉi tie forestas Kunegundo, kaj ankaŭ vi sendube havas amatinon en Eŭropo. Restante ĉi tie, ni estos nur same bonstataj kiel la aliaj; male, se ni revenos en nian mondon kun nur 12 ŝafoj ŝarĝitaj per ŝtonoj el Eldorado, ni estos pli riĉaj ol ĉiuj reĝoj kune, ni ne plu bezonos timi inkvizitorojn, kaj ni facile povos repreni Kunegundon.

Tiu parolo plaĉis al Kakambo: oni tiom ŝatas migradi, akiri famon ĉe siaj samgentanoj, fanfaroni pri tio, kion oni vidis dum siaj vojaĝoj, ke la du feliĉuloj decidis forlasi sian feliĉon kaj peti Lian Reĝan Moŝton pri forpermeso.

— Vi faras malsaĝaĵon, — diris al ili la reĝo. — Mi bone scias, ke mia lando estas negrava; sed, kie oni iel prosperas, tie oni restu. Mi certe ne rajtas reteni alilandanojn, tio estus tiranaĵo fremda al niaj leĝoj kaj moroj: ĉiuj homoj estas liberaj. Foriru, kiam al vi plaĉos, sed la eliro estas tre malfacila. Ne eblas iri kontraŭ la fluo de la rapida rivero, per kiu vi kvazaŭ mirakle alvenis, kaj kiu fluas sub la roka volbo. La montoj ĉirkaŭantaj mian tutan landon estas 3 kilometrojn altaj, kaj krutaj kiel muroj; ĉiu el ili estas pli ol 44 kilometrojn larĝa; iliaj transaj deklivoj malaperas en abismo.

» Tamen, ĉar vi nepre volas foriri, mi ordonos al la intendanto de la maŝinoj, ke li konstruigu tian, kia povu komforte vin transporti. De post kiam oni vin forkondukos trans la montojn, neniu povos akompani vin pluen, ĉar miaj regatoj ĵuris neniam eliri la ĉirkaŭlimon, kaj ili estas tro saĝaj por rompi sian ĵuron. Cetere vi petu de mi ĉion, kion vi deziras.

— Ni petas de Via Reĝa Moŝto, — diris Kakambo, — nur kelkajn ŝafojn ŝarĝotajn per nutraĵoj, ŝtonoj kaj rubo el la lando.

La reĝo ekridis.

— Mi ne komprenas, — li diris, — kion bonan la eŭropanoj trovas en nia flava rubo; sed bone, da ĝi kunportu tiom, kiom vi volos, kaj ĝi al vi utilu.

Tuj li ordonis al siaj inĝenieroj konstrui maŝinon por suprenlevi tiujn du strangulojn ekster la reĝlandon. Tri mil bonaj fizikistoj eklaboris; la maŝino pretis post du semajnoj kaj kostis ne pli ol 20 milionojn da pundoj, en la landa mono. Sur la maŝinon oni metis Kandidon kaj Kakambon; kun ili estis

  2  grandaj ruĝaj ŝafoj, selitaj kaj briditaj por servi al ili kiel rajdbestoj post ol ili transiros la montojn;

20  ŝarĝoŝafoj ŝarĝitaj per nutroj;

30, portantaj donacojn el tio, kio en la lando estas plej kurioza; kaj

50, ŝarĝitaj per oro, gemoj kaj diamantoj.

La reĝo kore brakumis la du vagulojn.

Ilia forveturo estis impresa spektaklo, kaj fascina estis la inĝenia maniero levi ilin kaj iliajn ŝafojn sur la supron de la montoĉeno. Transportinte ilin en sekuran lokon, la fizikistoj ilin adiaŭis; kaj Kandido ne plu havis alian deziron kaj zorgon ol iri prezenti siajn ŝafojn al Kunegundo.

— Ni havas, — li diris, — sufiĉon por pagi al la guberniestro de Bonaero, se Kunegundo estas elaĉetebla. Ni iru al Kajeno, ni enŝipiĝu, kaj poste ni pripensos, kiun reĝlandon ni aĉetu.

19. Kio okazis al ili en Surinamo. Kandido konatiĝas kun Marteno

La unuan tagon niaj du vojaĝantoj trapasis sufiĉe agrable. Ilin kuraĝigis la ideo, ke ili posedas pli da riĉoj ol Azio, Eŭropo kaj Afriko povus enteni. Ravite, Kandido skribadis la nomon «Kunegundo» sur preterpasataj arboj. En la dua tago, 2 el iliaj ŝafoj enmarĉiĝis kaj pereis kun sia ŝarĝo; kelkajn tagojn poste 2 aliaj ŝafoj mortis pro laciĝo; poste 7 aŭ 8 pereis pro malsato en dezerto; aliaj post kelkaj tagoj falis en abismojn. Fine, post centtaga irado, restis al ili nur 2 ŝafoj. Kandido diris al Kakambo:

— Vi vidas, amiko, kiom pereemaj estas la riĉoj ĉi-mondaj; nenio estas fidinda, krom la virto kaj la feliĉo revidi Kunegundon.

— Konsentite, — diris Kakambo. — Sed restas al ni ankoraŭ du ŝafoj kun pli da trezoroj ol iam havos la reĝo de Hispanio, kaj mi vidas en la malproksimo urbon, kiu laŭ mia konjekto estas Surinamo, apartenanta al Holando. Ni estas ĉe la fino de niaj ĉagrenoj kaj ĉe la komenco de nia feliĉo.

Proksimiĝante al la urbo, ili ekvidis duonnudan negron kuŝantan surtere — li surhavis nur ŝorton el blua tolo; al la kompatindulo mankis la maldekstra kruro kaj la dekstra mano.

— Ho Dio! — ekkriis Kandido, kaj alparolis la negron holande: — Kion ci faras ĉi tie, amiko, en tia terura stato?

— Mi atendas mian mastron, sinjoron Van-Durdent’, la faman negociston, — respondis tiu.

— Ĉu tiu sinjoro Van-Durdent’ cin traktis tiel? — demandis Kandido.

— Jes, sinjoro, — diris la negro, — tia estas la kutimo. Dufoje en jaro oni donas al ni tolan ŝorton, ĝi estas nia tuta vesto. Kiam ni laboras en la sukerfabrikoj, kaj kiam la muelŝtono kaptas ies fingron, oni fortranĉas ties manon; kiam iu provas fuĝi, oni forhakas al li kruron; al mi okazis ambaŭ aferoj. Tiom kostas la sukero, kiun vi manĝas en Eŭropo.

» Ja, min vendante kontraŭ 10 Patagoniaj taleroj[99][99] V: dix écus patagons. Patagonio tiam estis nek regno nek kolonio, kaj tiaj moneroj ne ekzistis. Kaj se ili ekzistus, ili estus nekonataj en Gvineo. Evidente, temas pri friponaĵo de la sklavisto. La fantazia «Patagona talero» sonas simile al la tiama maniero nomi piastron «hispana talero», angle Spanish dollar (Usono ankoraŭ ne ekzistis, kaj la angla dollar signifis ‹talero›). En ĉap. 2ª Kandido estas rekrutigita per «kelkaj taleroj» (quelques écus); do vendi knabon kontraŭ 10 taleroj (eĉ se «Patagoniaj») ŝajnus tre avantaĝa negoco. — Aliflanke por la eŭropanoj Patagonio estis fabela lando priloĝata de 4-metraj gigantoj (la patagonoj), situanta ĉe la kontraŭa ekstremo de Sudameriko ol la simile mita Eldorado.
France la substantivo patagon povas indiki iamajn arĝentajn monerojn Flandrian, Hispanian aŭ Portugalian; tial ekz‑e la traduko A: ten patacoons. Tamen ĉe tia interpreto la vorto écus (eskudoj, taleroj) iĝas superflua, kaj la vorton patagons (adjektivan ĉe Voltero) necesus trakti kiel substantivon. Oni povus supozi, ke Voltero forgesis forstreki unu el la du vortoj inter kiuj li hezitis; tamen mi opinias, ke tia prudentiga korekto malnecesas en verko satira. — S.
[100] Ĉi tie kaj en la titolo estas la solaj du lokoj en la verko kie Voltero uzas la vorton «optimismo» — S.
ĉe la marbordo de Gvineo, mia patrino al mi diris: „Mia kara infano, laŭdu niajn fetiĉojn, ĉiam adoru ilin, kaj ili faros cian vivon feliĉa; ci havas la honoron iĝi sklavo de niaj sinjoroj la blankuloj, kaj per tio ci riĉigas ciajn gepatrojn“.

» Ho ve! mi ne scias, ĉu mi riĉigis ilin, sed min ili ne feliĉigis. La hundoj, la simioj kaj la papagoj estas ege malpli malfeliĉaj ol ni: la Holandaj sorĉistoj, kiuj min konvertis, ĉiudimanĉe al mi diras, ke ni ĉiuj, ĉu blankaj ĉu nigraj, estas idoj de Adamo. Mi ne estas genealogo; sed, se tiuj predikistoj diras la veron, ni ĉiuj interparencas. Nu, konsentu, ke ne ekzistas pli fia maniero trakti siajn parencojn.

— Ho Pangloso! — ekkriis Kandido. — Tiajn abomenaĵojn ci ne imagis. Finite! Finfine mi devas forkonfesi cian optimismon.[100]

— Kio estas optimismo? — demandas Kakambo.

— Aĥ, — diris Kandido, — ĝi estas la manio asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni suferas malbonon.

Kaj li ploris rigardante la negron; kaj, plorante, li eniris Surinamon.

Antaŭ ĉio ili demandas, ĉu en la haveno estas ŝipo kiun oni povas sendi al Bonaero. La homo, al kiu ili sin turnis, estis ĝuste hispana ŝipposedanto, kiu sin proponis por fari kun ili justan kontrakton. Li fiksis al ili rendevuon en drinkejon. Kandido kaj la fidela Kakambo kun siaj du ŝafoj tien iris por lin atendi.

Kandido, simplanima kaj konfidema kiel infano, rakontis al la hispano ĉiujn siajn aventurojn, kaj konfesis, ke li volas forpreni Kunegundon.

— Mi certe ne riskos veturigi vin al Bonaero, — diris la maristo. — Pro tia afero nin ĉiujn oni pendumos: la bela Kunegundo estas la preferata amatino de la guberniestro.

Tio estis kvazaŭ fulmobato por Kandido; li longe ploris; poste li tiris Kakambon flanken kaj diris al li:

— Mia kara amiko, jen kion ci faru. Ĉiu el ni havas en siaj poŝoj diamantojn valorajn je 4 aŭ 5 milionoj. Ci estas pli lerta ol mi; iru al Bonaero kaj prenu Kunegundon. Se la guberniestro ne tuj konsentos, donu al li milionon; se tio ne sufiĉos, donu al li 2 milionojn. Ci ne mortigis inkvizitoron, cin oni ne ĉikanos. Mi ekipos alian ŝipon, iros en Venecion kaj atendos cin tie; ĝi estas libera lando, kie oni estas sekura kontraŭ bulgaroj, abaroj, judoj kaj inkvizitoroj.

Kakambo varmege aprobis tiun saĝan decidon. Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko; sed la plezuro esti al li utila superis la ĉagrenon de la disiĝo. Larmante ili ĉirkaŭbrakis unu la alian. Kandido rekomendis, ke li ne forgesu la bonan maljunulinon. Kakambo forveturis en tiu sama tago. Tre bona homo estis tiu Kakambo.

Kandido ankoraŭ kelkan tempon restis en Surinamo, atendante, ke alia ŝipmastro konsentu veturigi lin en Italion, lin kaj liajn du restantajn ŝafojn. Li dungis servistojn, kaj aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo; fine al li venis sinjoro Van-Durdent’, mastro de granda ŝipo, kaj ofertis siajn servojn.

— Kiom vi postulos, — demandis Kandido, — por veturigi min rekte al Venecio, min, miajn servistojn, mian pakaĵaron, kaj la jenajn du ŝafojn?

La mastro postulis 10 000 piastrojn; Kandido senhezite konsentis.

«Ho! ho!» diris al si la sagaca Van-Durdent’. «Ĉi tiu alilandano sen marĉandi donas 10 000 piastrojn! Supozeble li estas tre riĉa.»

Kaj, reveninte momenton poste, li deklaris, ke li ne povas ŝipiri je malpli alta prezo ol 20 000.

— Nu, vi ricevos ilin, — diris Kandido.

«Mirige!» mallaŭte diris al si la komercisto. «Ĉi tiu homo donas 20 000 piastrojn same facile kiel 10 000.»

Li revenis denove, kaj diris, ke li povos veturigi Kandidon ĝis Venecio nur se li ricevos 30 000 piastrojn.

— Mi do pagos al vi 30 000, — respondis Kandido.

«Ho! ho!» ekpensis la komercisto. «Por ĉi tiu homo 30 000 piastroj estas nenio; sendube la du ŝafoj portas grandegajn trezorojn; ni ne plu insistu: unue li pagu la 30 000 piastrojn, poste ni vidos.»

Kandido vendis 2 negrandajn diamantojn, el kiuj la malplia valoris pli ol kiom postulis la mastro. Do, li antaŭpagis, la du ŝafojn oni enŝipigis. Kandido sekvas en malgranda boato por atingi la ŝipon en la rodo; la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron; la vento lin favoras. Kandido, duonfrenezigite, konsternite, jam ne plu lin vidas.

— Ho ve! — li ekkriis, — jen ruzaĵo inda je la Malnova Mondo.

Li revenas sur la bordon dispremite de ĉagreno — ja li perdis trezoron sufiĉan por riĉigi 20 monarĥojn.

Li iras al la Holanda juĝisto; kaj, ĉar li estas iom ekscitita, li forte frapas sur la pordon; li eniras kaj rakontas sian aventuron iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue lin monpunas je 10 000 piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon tuj kiam la komercisto revenos, kaj pagigas al si ankoraŭ 10 000 piastrojn por la juĝaj elspezoj.

Ĉi tiu juĝoprocedo definitive malesperigis Kandidon. Fakte, en sia vivo li spertadis malfeliĉojn ege pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto kaj de la lin priŝtelinta ŝipmastro lin kolerigis kaj ĵetis en profundan melankolion. La fieco de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur malgajajn ideojn.

Post kelka tempo diskoniĝis, ke franca ŝipo estas navigonta al Bordozo. Ĉar li ne plu havis transportendajn ŝafojn, ŝarĝitajn per diamantoj, li luis kajuton je ordinara prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pripagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos 2 000 piastrojn al decmaniera viro, kiu konsentos vojaĝi kun li — kondiĉe, ke tiu viro abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa en la provinco.

Sin prezentis tia amaso da kandidatoj, ke por loki ilin ĉiujn ne sufiĉus tuta ŝiparo. Por elekti inter la plej bonaj, Kandido apartigis dudekon da homoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, donigis al ili vespermanĝon, ĵuriginte ilin, ke ĉiu verfidele rakontos sian vivhistorion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej prave malkontenta pri sia stato, kaj la ceterajn iel rekompenci.

La kunsido daŭris ĝis la 4ª horo matene. Ĉe ĉiu rakonto Kandido rememoradis la diritan de la maljunulino dum la iro al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke malestas sur la ŝipo homo ne spertinta tre grandajn malfeliĉojn. Kaj ĉiufoje li pensis pri Pangloso:

«Malfacilus al majstro Pangloso defendi sian sistemon. Ho, se li ĉeestus ĉi tie! Certe ĉio bonordas — sed nur en Eldorado, kaj en neniu alia parto de la tero.»

Fine li decidis favore al kompatinda scienculo, kiu 10 jarojn laboris por eldonistoj en Amsterdamo. Kandido juĝis, ke neniu metio en la mondo pli abomenigas al oni la vivon.

Ĉi tiun scienculon — cetere bonan homon — priŝtelis lia edzino, tradraŝis lia filo, forlasis lia filino, forfuĝinta kun portugalo. Ĵus li perdis malgravan oficon, per kiu li sin vivtenis; kaj la Surinamaj predikantoj lin persekutis, opiniante lin socinano.[101][101] Ano de la raciisma protestanta konfesio fondita de itala teologo Faŭsto Socino (Latine Faustus Socinus, 1539–1604). — S. Verdire, la aliaj pretendantoj estis ne malpli malfeliĉaj; sed Kandido esperis, ke la scienculo lin distrados dum la vojaĝo. La aliaj konkurantoj opiniis, ke rilate al ili Kandido kondutis tre maljuste; li kvietigis ilin donacante al ĉiu po 100 piastrojn.

20. Kio okazis al Kandido kaj Marteno surmare

Do kun Kandido al Bordozo ŝipiris la maljuna scienculo, kies nomo estis Marteno. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo navigus de Surinamo al Japanio preter la promontoro Bonespera, ne mankus al ili temoj por diskutado pri la malbono morala kaj la malbono fizika dum la tuta vojaĝo.

Tamen Kandido havis grandan avantaĝon super Marteno: li plu esperis revidi Kunegundon, dum Marteno esperis nenion. Krome, Kandido havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj de la tero; kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la Holanda negocisto — tamen, kiam li pensis pri tio, kio restas en liaj poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegundo, precipe fine de manĝado, tiam li inklinadis al la Panglosa sistemo.

— Kaj vi, sinjoro Marteno, — li demandis la scienculon, — kion pri ĉio ĉi tio pensas vi? Kion vi opinias pri la malbonoj morala kaj fizika?

— Sinjoro, — respondis Marteno, — miaj pastroj min akuzis, ke mi estas socinano; sed fakte mi estas maniĥeano.[102][102] Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la 3ª jarcento. La maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. — L.
Plurrilate Marteno similas la eminentan francan filozofon Petro Bejlo (Pierre Bayle, 1647–1706), kiu pro siaj religiaj opinioj devis elmigri en Roterdamon. En sia «Historia kaj kritika vortaro», kaj en ties speciala aldono, li detale priskribis maniĥeismon kaj miras pri la paradokso:
«per hipotezo tute absurda kaj malkohera (contradictoire) la maniĥeanoj priskribas niajn spertojn centoble pli bone ol la ortodoksuloj per la tiom ĝusta, tiom necesa, tiom unike vera supozo pri praa principo malfinie bona kaj ĉiopova» [«Paŭlikianoj», noto E].
Tio provokis akrajn atakojn de ekleziaj aŭtoroj. Lejbnico lin defendis: «Mi firme kredas, ke la sofismaj obĵetoj (les objections spécieuses), kiujn oni povas kontraŭmeti al la vero, estas tre utilaj, ĉar ili helpas ĝin konfirmi kaj klarigi, kaj prezentas al la inteligentuloj okazon por trovi novajn aspektojn aŭ plivalorigi la malnovajn» (Teodiceo, §39). La tuta Lejbnica «Teodiceo» estas polemiko pri la verko de Bejlo. Kaj Lejbnico, kaj Voltero esprimis grandan estimon pri Petro Bejlo kaj liaj verkoj. — S.
[103] V: Un million d'assassins enrégimentés, courant d’un bout de l’Europe à l’autre, exerce le meurtre et le brigandage avec discipline pour gagner son pain, parce qu’il n’a pas de métier plus honnête.
L: Unu miliono da murdistoj enregimentigitaj, kurantaj de unu fino de Eŭropo ĝis la alia, profesie mortigadas kaj rabadas kun disciplino por gajni sian panon, tial ke ili ne havas pli honestan metion.
La Voltera frazo lamas; mi konjektas il n’a pas → il n’y a pas; L pli plate ŝanĝas il n’a pasili ne havas. Mi supozas ĉi tie la saman ironion, kiel komence de ĉap. 3ª. — S.
[104] Supozeble temas pri marmejloj. Laŭ PIV kaj Littré (1874ª j.) 1 marmejlo = 1852 m; do 3×1,852 km = 5,556 km. — S.

— Vi min mokas, — diris Kandido, — ne plu restas maniĥeanoj en la mondo.

— Restas mi, — diris Marteno. — Mi ne scias kial, sed alie pensi mi ne povas.

— Do vi certe havas la diablon en via korpo, — diris Kandido.

— La diablo tiom aktive enmiksiĝas en la aferojn de ĉi tiu mondo, — diris Marteno, — ke ĝi povas esti en mia korpo, egale kiel ie ajn; sed mi konfesas al vi, ke ĉiufoje kiam mi ekrigardas ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi ekpensas, ke Dio lasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi tamen esceptas Eldoradon.

» Malofte mi vidis urbon, kiu ne dezirus ruiniĝon de urbo najbara, nek familion, kiu ne volus ekstermi iun alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregon kun lano kaj karno vendotaj. Miliono da varbitaj murdistoj trakuras la tutan Eŭropon, disciplineme praktikante mortigdanon kaj rabadon por akiri sian panon, ĉar ne ekzistas profesio pli honorinda.[103] Eĉ en la urboj kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homojn pli suferigas envio, zorgoj kaj angoroj ol sieĝatan urbon la plagoj de milito. Kaŝitaj ĉagrenoj eĉ pli turmentas ol mizeroj konataj. Unuvorte, da tioj mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis maniĥeano.

— Kaj tamen bono ekzistas en la mondo, — obĵetas Kandido.

— Eble, — respondas Marteno. — Sed mi ĝin ne konas.

Meze de tiu disputo ekaŭdiĝas kanonado. La bruo kreskas de momento al momento. Ĉiu prenas sian lornon. Oni ekvidas du ŝipojn, kiuj interbatalas je proksimume trimejla distanco[104]; la vento kondukis ilin ambaŭ tiom proksimen al la franca ŝipo, ke niaj vojaĝantoj havis la plezuron observi la batalon kvazaŭ sur la manplato. Fine unu el la du ŝipoj pafis salvon kontraŭ la alian tiom trafe kaj tiom malalte, ke tiu lasta ekdronis. Kandido kaj Marteno klare vidis centon da homoj sur la ferdeko de la sinkanta ŝipo; la homoj levadis la brakojn al la ĉielo kaj aŭdigis terurajn kriojn; momenton poste ĉio malaperis en la ondoj.

— Nu, — diris Marteno, — jen kiel la homoj traktas unuj la aliajn.

— Vere, — diris Kandido, — en tiu afero estas io diabla.

Tiel parolante, li ekvidis ian brile ruĝan objekton, naĝantan apud ilia ŝipo. Oni sendis ŝalupon por esplori la objekton; ĝi estis unu el liaj Eldoradaj ŝafoj. Kandidon pli ĝojigis la retrovo de tiu sola ŝafo, ol lin afliktis la perdo de la cento da ili, tute ŝarĝitaj per grandaj diamantoj Eldoradaj.[105][105] Kp la Evangelian parabolon pri retrovo de unu ŝafo el cento (Luko, 15:4–6). — S.

La franca kapitano tuj ekvidis, ke la kapitano de la venkinta ŝipo estas hispano, kaj ke tiu de la subakvigita estas Holanda pirato; li estis tiu sama, kiu priŝtelis Kandidon. La egaj riĉaĵoj, kaptitaj de tiu fiulo, dronis kun li en la maro, kaj nur unu ŝafo saviĝis.

— Vi vidas, — diris Kandido al Marteno, — ke la krimo fojfoje estas punata; la friponon trafis la sorto kiun li meritis.

— Jes, — diris Marteno. — Sed ĉu necesis, ke pereu ankaŭ la pasaĝeroj de lia ŝipo? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.

La franca kaj la hispana ŝipoj plu iris sian kurson, kaj Kandido daŭrigis la interparoladon kun Marteno. Dum du semajnoj ili senĉese diskutadis, kaj en la dek kvina tago disopiniis same kiel en la unua. Sed almenaŭ ili parolis, ili interŝanĝadis ideojn, ili reciproke sin konsoladis. Kandido karesis sian ŝafon.

— Ĉar cin mi retrovis, — li diris, — eble ankaŭ Kunegundon mi sukcesos retrovi.

21. Rezonante, Kandido kaj Marteno proksimiĝas al la Francia bordo

Fine oni ekvidis la bordon Francian.

— Ĉu iam antaŭe vi vizitis Francion? — demandis Kandido.

— Jes, — diris Marteno, — mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie duono da loĝantaro estas freneza; kelkaj, kie la homoj estas tro ruzaj; aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe mildaj kaj sufiĉe malspritaj; aliaj, kie oni afektas spriton. Sed en ĉiuj la ĉefa okupado estas amori; la dua, malice paroli; kaj la tria, diri stultaĵojn.

— Sed, sinjoro Marteno, ĉu vi vidis Parizon?

— Jes, mi vidis Parizon; ĝi kombinas ĉiujn tiujn ecojn; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie preskaŭ neniu ĝin trovas — almenaŭ al mi ŝajnis tiel. Mi restis tie nelonge; tuj post mia alveno mian tutan havon ŝtelis friponoj en la foiro Sankta-Germano; min mem oni suspektis pri ŝtelo, kaj dum unu semajno tenis en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por piede reveni en Holandon. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[106][106] La jezuitoj.
[107] Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitadis la tombon de diakono Pariso (Pâris) kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Ĝenerale tiuj fanatikuloj estis jansenanoj, religia grupo malamika al la jezuitoj. — L.
kaj la konvulsianta kanajlaro[107]. Onidire en Parizo ekzistas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.

— Koncerne min, min neniom interesas Francio, — diris Kandido. — Vi ja komprenas, ke pasiginte monaton en Eldorado, oni zorgas pri nenio sur la tero krom baronidino Kunegundo. Mi veturos Venecion por ŝin atendi. Ni traveturos Francion por pasi en Italion. Ĉu vi bonvolos min akompani?

— Tre volonte, — diris Marteno. — Oni diras, ke Venecio estas bona nur por la Veneciaj nobeloj, sed ke oni bone akceptas tie la alilandanojn, se tiuj havas multe da mono; mi havas neniom, vi havas multe; do mi ĉie vin akompanos.

— Interalie, — diris Kandido, — ĉu vi opinias, ke komence la tero estis maro, kiel oni asertas en la dika libro de la ŝipestro?[108][108] Malgraŭ la opinio de multaj komentistoj, malprobablas ke ĉi tie temas pri Biblio: Kandido estas klera junulo, kaj tia ironia ĉirkaŭfrazo ne havus motivon. En la kultura situacio de la epoko pli aktualus «La historio de la navigadoj» (Charles de Brosses: Histoire des navigations, 1756), kies temaro povus interesi la ŝipestron. Inter la diversaj maraferoj ĝi prezentas la hipotezon eksplikantan la malkovron de marbestaj fosilioj sur la Alpa kaj Vogeza montaroj per la teorio de Bufono (el Buffon: Théorie de la Terre, 1749) pri la fruaj periodoj geologiaj, kiam preskaŭ la tutan Teron kovris oceano, ĝis kiam la vulkanoj formis la kontinentojn. Voltero malŝatis kaj mokis tiun teorion, negante la faktojn. — S.

— Mi ne kredas tion, — diris Marteno, — nek la fantaziaĵojn, kiujn oni trudas al ni ekde certa tempo.

— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? — demandis Kandido.

— Por spiti nin, — respondis Marteno.

— Ĉu ne mirigas vin, — plu diris Kandido, — la amo, kiun la junulinoj el la lando de la oreleguloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?

— Neniom, — diris Marteno. — Mi vidas nenion strangan en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke por mi ne plu ekzistas io eksterordinara.

— Ĉu vi opinias, — demandis Kandido, — ke la homoj ĉiam buĉadis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? Ke ili ĉiam estis mensogemaj, fraŭdaj, perfidaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, flirtemaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?

— Ĉu vi opinias, — demandis Marteno, — ke la nizoj ĉiam manĝis kolombojn kiujn ili sukcesis kapti?

— Jes, sendube, — diris Kandido.

— Nu bone! — diris Marteno, — se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?

— Ho! — diris Kandido, — estas granda diferenco, ĉar la libera volo…

Tiel rezonante ili alvenis Bordozon.

22. Kio okazis al Kandido kaj al Marteno en Francio

Kandido restis en Bordozo nur tiom da tempo, kiom necesis por vendi kelke da Eldoradaj ŝtonoj kaj por aĉeti bonan veturilon dulokan — ĉar li nepre bezonis sian filozofon Marteno. Tre ĉagrenis lin nur tio, ke necesis disiĝi de la ŝafo, kiun li fordonis al la Bordoza Akademio de la sciencoj. Tiu lasta proponis kiel temon por la tiujara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. La premion ricevis scienculo el la Nordo, kiu pruvis per A plus B minus C dividita per Z, ke la ŝafo necese devas esti ruĝa kaj mortonta pro variolo.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandido renkontis survoje en la drinkejoj, diradis al li: «Ni veturas en Parizon». Tia ĝenerala impeto donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan forflankiĝon de la vojo al Venecio.

Li enveturis Parizon tra la antaŭurbo Sankta-Marcelo, kiu lin impresis kiel plej malbela vilaĝaĉo Vestfalia.

Apenaŭ enhoteliĝinte, Kandido eksentis malgravan misfarton, kaŭzitan de laciĝo. Ĉar lian fingron ornamis grandega brilianto, kaj ĉar en lia pakaĵaro oni rimarkis skatolon mirige pezan, tial apud li tuj aperis 2 kuracistoj, kiujn li ne venigis, kelkaj intimaj amikoj, kiuj eĉ por minuto ne forlasis lin sola, kaj 2 bigotinoj, kiuj varmigadis liajn buljonojn. Marteno diris:

— Mi memoras, ke ankaŭ mi ekmalsanis en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa, tial malestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj — kaj mi resaniĝis.

Tamen, danke al la multaj kuraciloj kaj sangellasoj, la malsaneto de Kandido pligraviĝis. El la paroĥo venis kleriko[109][109] V: un habitué du quartier. Temas pri ekleziulo servanta en paroĥo sen difinita rango aŭ posteno. — S.
[110] Malevidenta ĉirkaŭfrazo pri Francia afero nekonata al ordinara leganto alilanda (eĉ tiutempa). Per «sennoma bileto» (billet au porteur, prototipo de ĉeko) estas aludata konfesbileto (billet de confession), atestilo pri akcepto de kontraŭjansenisma buleo «Unigenitus». Sen tia konfesbileto, ekde 1750, la Francia eklezio rifuzadis al la suspektatoj pri jansenismo la lastajn sakramentojn kaj entombigon en konsekrita loko. — S.
por pie aranĝi sennoman bileton, pripagotan en la transmondo;[110] Kandido rifuzis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo. Kandido respondis, ke li ne estas modemulo. Marteno volis ĵeti la klerikon tra la fenestron; tiu kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandidon; Marteno same kolere respondis, ke li entombigos la klerikon, se tiu plu sin trudados. La disputo akriĝis; Marteno kaptis la klerikon je la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.

Marteno volis ĵeti la klerikon tra la fenestron
(Ilustraĵo de J.-M. Moreau)

Kandido resaniĝis; kaj dum la resaniĝado li havis ĉe siaj vespermanĝoj tre rafinitan kompanion. Oni kartludadis je grandaj monsumoj. Kandidon tre mirigis, ke neniam li ricevis ason, kaj Marteno neniom miris pri tio.

Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malgranda sutanulo[111][111] Temas pri viro portanta ekleziulan vestaron (i.a. sutanon), efektiva aŭ kvazaŭa kleriko partoprenanta en la laika vivo kaj aranĝoj (teatro, baloj, kartludo ktp). V: abbé.S. el Perigordo, unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, flatemaj, konsentemaj, kiuj gvatas la alilandanojn trapasantajn la ĉefurbon, rakontas al ili la lokajn skandalojn, kaj proponas al ili ĝuaĵojn ĉiaprezajn. Unue li kondukis Kandidon kaj Martenon al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandido sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la apudaj intelektuloj diris al li dum interakto:

— Malprave vi ploras: tiu aktorino ludas tre fuŝe; ŝia partnero estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo ankoraŭ pli malbonas ol la geaktoroj; la sceno estas en Arabio, sed la aŭtoro ne scias eĉ unu vorton araban[112][112] Oni facile divenas, ke temas pri la Voltera teatraĵo «La fanatikismo, aŭ Muhamado la profeto», kiu malmulte rilatas al islamo; en sia privata letero Voltero skribis: «Sub la nomo Muhamado mia teatraĵo prezentas la prioron de la dominikanoj, enmanigantan ponardon al Ĵako Kleman’ [Jacques Clément]». — S.
[113] La teorio pri la denaskaj ideoj (france idées innées) estas baza en la Kartezia ekkonteorio; Voltero aliĝis al pria kritiko fare de Ĝono Lokko (John Locke). — S.
; kaj plie, tiu homo ne kredas je la denaskaj ideoj[113]; morgaŭ mi kunportos al vi 20 broŝurojn, kiuj lin mallaŭdas.

— Sinjoro, kiom da teatraĵoj estas en Francio? — demandis la sutanulon Kandido.

— Kvin aŭ ses mil, — respondis tiu.

— Tio estas multe, — diris Kandido. — Kiom da ili estas bonaj?

— Dek kvin aŭ dek ses.

— Tio estas multe, — diris Marteno.

Al Kandido tre plaĉis aktorino ludanta la rolon de reĝino Elizabeto en iom seketa tragedio, ankoraŭ ludata foje-foje.[114][114] Supozeble temas pri la tragedio «Grafo Eseksa» (Le Comte d’Essex, 1678) fare de Tomaso Kornelio (Thomas Corneille), frato de «la granda Kornelio» — S.

— Tiu aktorino, — li diris al Marteno, — tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun Kunegundo; volonte mi ŝin komplimentus.

La sutanulo sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandido, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.

— Tio varias, — diris la perigordano. — En provinco oni kondukas ilin[115][115] Temas ĉi tie pri reĝinoj teatraj. en drinkejon; en Parizo oni ilin respektas, dum ili estas belaj, kaj post la morto ĵetas ilin sur sterkejon.

— Reĝinojn sur sterkejon! — ekkriis Kandido.

— Jes, certe, — diris Marteno, — ĉi tiu sinjoro pravas. Mi estis en Parizo, kiam fraŭlino Monimo[116][116] Aludo al fama aktorino, Adrienne Lecouvreur (Adrieno Lekuvreŭr’), al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. — L. (Monimo estas la nomo de drampersono el la tragedio «Mitridato» de Rasino, en kies rolo ŝi debutis sur la scenejo de la Franca Komedio en 1717. — S.)
[117] V: elle fut enterrée toute seule de sa bande au coin de la rue de Bourgogne…
La frazo estas ambigua, ĉar ties de povas signifi ‹el› aŭ ‹fare de›. Lanti’ elektis la el-interpreton:
L: ŝi estis entombigata tute sola el sia bando ĉe la angulo de la strato de Burgonj;
— dum mi ĉi tie elektis la duan interpreton. — S.
pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu mondo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honoroj de la entombigo, t.e. putri en aĉa tombejo kun ĉiuj malriĉuloj de la kvartalo. Ŝiaj kamaradoj ŝin entombigis aparte ĉe angulo de la Burgonja strato,[117] kio devis ŝin forte ĉagreni, ĉar ŝi havis sentojn tre rafinitajn.

— Tio estas tre malĝentila, — diris Kandido.

— Ho ve, — diris Marteno, — tiaj estas la ĉi-tieaj homoj. Imagu ĉiujn kontraŭdirojn, ĉiajn eblajn malkoherojn — kaj vi trovos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.

— Ĉu veras, ke la parizanoj ĉiam ridas? — demandis Kandido.

— Jes, — diris la sutanulo, — sed de furiozo. Oni plendas pri ĉio kun rideksplodoj; kaj ridegante oni faras fiaĵojn.

— Kiu estas, — plu demandis Kandido, — tiu porkego, kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies prezentado mi tiom ploris, kaj pri la geaktoroj, kies ludon mi tiom ĝuis?

— Li estas malkontentulo, — respondis la perigordano, — kiu akiras vivrimedojn mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas ĉiun ajn sukcesanton, kiel eŭnuko malamas ĝuanton; li estas unu el tiuj literaturaj serpentoj, kiuj sin nutras per malpuro kaj veneno; vulgara inkopediko.

— Kion vi nomas inkopediko? — demandis Kandido.

— Tio estas, — diris la sutanulo, — paskvilisto; ekzemple Freron’.[118][118] France Fréron, kritikisto, malamiko de Voltero. — S.

Tiel rezonadis Kandido, Marteno kaj la perigordano sur la ŝtuparo, observante la publikon eliri el la teatro.

— Kvankam mi sopiregas revidi baronidinon Kunegundo, — diris Kandido, — mi deziras tamen vespermanĝi kun fraŭlino Kleron’,[119][119] France Mademoiselle Clairon, fama aktorino (1723–1803) kiu ludis rolojn en pluraj teatraĵoj de Voltero. — S. ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.

La sutanulo ne estis el la speco da homoj kiajn akceptus fraŭlino Kleron’, kiu interrilatis nur kun elektita societo.

— Ŝi ne estas libera ĉi-vespere, — li diris; — sed mi havos la honoron konduki vin al eminenta nobelino, ĉe kiu vi ekkonos la Parizan eliton, kiel se vi estus en la urbo jam kvar jarojn.

Kandido, laŭnature scivola, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, ĉe la fora ekstremo de la antaŭurbo Sankta-Honorio. La societo kartludas faraonon[120][120] Kartludo populara en la 18ª jc (france pharaon, angle faro) — S.
[121] V: registre cornu de leurs infortunes. «Kornhava» probable aludas la manieron faldi kartangulon por obligi vetaĵon; tamen ne klaras, kial tio atestas pri «misŝancoj». — S.
[122] bankulo: la ludanto kiu tenas la bankon en la faraonludo (la PIV-oj nomas tion bankiero, francmaniere konfuzante la malsamajn funkciojn; aliaj nacilingvoj ilin distingas, ekz‑e ruse банкир ≠ банкомёт). — S.
[123] France resp. paroli kaj sept-et-le-va, la faraonludaj terminoj pri obligo de vetaĵo. Por signi tian obligon oni faldis angulon de ludkarto. — S.
[124] Tiutempe estis kutimo friponi ĉe ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandido jam ekzistis verko titolita: «Historio pri la grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la misŝancon ĉe ludado» (Ange Gudar: Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu, 1757). — Noto en la franca eldono.
; ĉiu el la 12 ludantoj tenas en mano staketon da kartoj, kornhavan registron de siaj misŝancoj.[121] Regas profunda silento, palo kuŝas sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankulo[122], kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankulo, per siaj linkaj okuloj rimarkas ĉiujn fraŭde falditajn duobligojn kaj sepobligojn[123]; ŝi malfaldigas ilin kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleras, por ne perdi klientojn. La sinjorino sin nomigas markizino Oblignak’. Ŝia 15-jara filino estas unu el la ludantoj kaj avertas per palpebrumo pri la friponaĵoj de kompatinduloj kiuj provas artifike kompensi la malbonŝancon.[124]

La sutanulo, Kandido kaj Marteno eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupitaj per siaj kartoj. «Ŝia baronina moŝto Tondrotrunkhejmo estis pli ĝentila», — ekpensis Kandido.

Tamen la sutanulo proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duonekstaris, honoris Kandidon per favora rideto, kaj Martenon per degna kapsigno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandido, kiu malgajnis 50 000 frankojn en du disdonoj; poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandidon neniom impresis lia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea ĵargono:

— Sendube ia lordo angla.

La noktomanĝo estis tia, kiaj kutime estas la Parizaj noktmanĝoj: unue silento; poste konfuza parolbruo; poste ŝercoj, plejparte sengustaj, falsaj onidiroj, misrezonadoj, iomete da politiko kaj multe da sarkasmo; ektemis eĉ pri novaj libroj:

— Ĉu vi vidis, — diris la perigordano, — la romanon de sinjoro Goŝa’[125][125] France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falezo (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volteron. — L., doktoro pri teologio?

— Jes, — respondis unu el la gastoj, — sed mi ne povis ĝin finlegi. Ni havas amason da malsaĝaj verkaĉoj, sed ili ĉiuj kune ne kompareblas kun la deliraĵoj de Goŝa’, doktoro pri teologio; mi tiom trosatiĝis je tiu droniga torento da abomenaj libroj, ke nun mi preferas ludi faraonon.

— Kaj kion vi opinias pri la Miksaĵoj de la ĉefdiakono T…? — demandis la sutanulo.

— Aĥ, kia tedulo! — diris sinjorino Oblignak’. — Kiel zorge li priparolas ĉion, kion ĉiu jam scias! Kiel longe li disertas pri tio, kio ne meritas eĉ rimarketon! Kiel malsprite li proprigas al si la spriton de aliaj! Kiel li fuŝas tion, kion li plagiatas! Kiel li min naŭzas! Sed ne plu li min naŭzos: sufiĉas la kelkaj paĝoj de la ĉefdiakono, kiujn mi jam legis.

Kunsidis klera kaj belgusta viro, kiu konfirmis la diritan de la markizino. Poste oni ekparolis pri tragedioj. La markizino demandis, kial iuj tragedioj, ja fojfoje ludataj, estas preskaŭ nelegeblaj. La belgustulo tre bone klarigis, kiel teatraĵo povas esti interesa — kaj tamen senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas krei unu aŭ du el tiaj situacioj, kiajn oni trovas en ĉiu romano, kaj kiaj ĉiam logas la spektantojn — sed

— Iu ajn, — li aldonis, — kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn, povas verki unu aŭ du tragediojn aplaŭdotajn en teatro, sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj. Da bonaj tragedioj estas tre malmulte. Unuj teatraĵoj estas dialogaj idilioj, bone verkitaj kaj rimitaj; aliaj, politikaj rezonadoj, kiuj endormigas, aŭ vanaj prilaboraĵoj, kiuj mallogas; aliaj, deliraĵoj de demonhavantoj — krudstilaj, interrompataj paroloj, longaj alvokoj al dioj pro nekapablo paroli al homoj, misaj maksimoj, bombastaj banalaĵoj.

Kandido atente aŭskultis tiun diskurson kaj ekhavis grandan estimon al la parolanto; kaj, ĉar la markizino estis sidiginta lin apud si, li sin klinis al ŝia orelo kaj aŭdacis demandi, kiu estas la homo tiel bone parolanta.

— Li estas scienculo, — diris la sinjorino. — Li ne kartludas, sed via ĉiĉerono fojfoje lin venigas ĉe min por noktomanĝi. Li estas tre sperta rilate tragediojn kaj librojn, li verkis tragedion, kiun oni malaplaŭdis, kaj libron, kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi.

— Granda homo! — diris Kandido. — Li estas dua Pangloso.

Kaj sin turnante al la homo, Kandido diris:

— Sinjoro, vi sendube opinias, ke ĉio statas kiel eble plej bone en la fizika mondo kaj en la morala, kaj ke nenio povas esti alie, ĉu?

— Ne, sinjoro, — respondis la scienculo, — mi pensas nenion similan. Mi trovas, ke ĉe ni ĉio iras tute mise; ke neniu scias, kiu estas lia rango, nek kiu estas lia ofico; nek kion li faras, nek kion li devas fari. Escepte la noktomanĝon, kiu estas sufiĉe gaja kaj dum kiu regas sufiĉe da interkonsento, la tuta cetera tempo pasas en impertinentaj disputoj:

» resume, ĉio estas unu ĉiama batalo.

Kandido obĵetis:

— Mi vidis aferojn pli malbonajn; sed unu saĝulo (kiun cetere poste trafis la malfeliĉo esti pendumita) instruis al mi, ke ĉio ĉi tio estas bonega: tioj estas ombroj sur bela pentraĵo.[127][127] Kp en la Teodiceo (I, §12): «la ombroj plifortigas (rehaussent) la kolorojn». — S.

— Via pendumito mokis la homojn, — diris Marteno. — Viaj «ombroj» estas hororaj makuloj.

— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas eviti tion.

— Tial do ili ne kulpas, — diris Marteno.

La plejparto da ludantoj, kiuj komprenis nenion pri la temo, trinkadis; Marteno rezonadis kun la scienculo, kaj Kandido rakontis parton el siaj aventuroj al la gastigantino.

Post la noktomanĝo, la markizino kondukis Kandidon en sian ĉambreton kaj lin sidigis sur kanapon.

— Nu, — ŝi diris, — ĉu plu vi fortege amas fraŭlinon Kunegond’ de Tondrotunkhejm’?

— Jes, sinjorino, — respondis Kandido.

La markizino diris kun tenera rideto:

— Vi respondas al mi kiel juna vestfaliano; franco dirus al mi: «Estas vere, ke mi amis fraŭlinon Kunegond’; sed, vidante vin, sinjorino, mi pensas, ke ŝin mi ne plu amas.»

— Aĥ, sinjorino, — diris Kandido, — mi respondos laŭ via deziro.

— Via pasio por ŝi, — diris la markizino, — komenciĝis per levo de ŝia poŝtuko; mi volas ke vi levu mian ŝtrumpligilon.

— Tre volonte, — diris Kandido; kaj li ĝin levis.

— Sed mi volas, ke vi ĝin al mi remetu, — diris la sinjorino; kaj Kandido ĝin remetis.

— Vidu, — diris la sinjorino, — vi estas alilandano; miajn amantojn el Parizo mi fojfoje atendigas du semajnojn, sed antaŭ vi mi kapitulacas tuj en la unua nokto, ĉar oni devas, laŭ la kutimoj de gastamo, honori junulon el Vestfalio.

Rimarkinte du grandegajn briliantojn sur la manoj de la juna alilandano, la belulino laŭdis ilin tiom sincere, ke de la fingroj de Kandido ili translokiĝis sur la ŝiajn.

Revenante kun sia sutanulo, Kandido sentis kelkajn konsciencriproĉojn pro sia malfideliĝo al Kunegundo. Egale ĉagrenita estis la perigordano: li ja ricevis malmulte el la 50 000 frankoj lude perditaj de Kandido, kaj el la valoro de la du briliantoj duone donacitaj, duone trudakiritaj. Li decidis plene profiti la avantaĝojn, kiujn al li prezentis lia konatiĝo kun Kandido. Li paroligadis Kandidon pri Kunegundo; Kandido diris, ke kiam li ŝin vidos en Venecio, li petegos tiun belulinon pardoni lian malfidelon.

La perigordano fariĝadis pli kaj pli afabla kaj komplezema, vidigante delikatan intereson pri ĉio dirata de Kandido, pri ĉio, kion tiu faris aŭ intencas fari.

— Do vi havas rendevuon en Venecio, ĉu? — li demandis.

— Jes, — diris Kandido, — nepre necesas, ke mi iru tien por retrovi baronidinon Kunegundo.

Kaj instigate de la plezuro paroli pri la objekto de sia amo, li rakontis, laŭ sia kutimo, parton el siaj aventuroj kun la eminenta vestfalianino.

— Mi pensas, — diris la sutanulo, — ke baronidino Kunegundo estas tre sprita, kaj ke ŝi skribas ĉarmajn leterojn.

— Neniam mi ricevis iun ŝian, — diris Kandido. — Juĝu mem: forpelite el la kastelo pro amo al ŝi, mi neniel povis aranĝi korespondadon. Baldaŭ poste oni sciigis al mi, ke ŝi mortis; poste mi ŝin retrovis, kaj denove perdis. Mi sendis al ŝi, je 11 000 kilometroj foren de ĉi tie, ekspreson, kaj nun atendas respondon.

La sutanulo atente aŭskultis kaj ŝajnis iom revema. Baldaŭ li adiaŭis la du alilandanojn, kore brakuminte ilin. La sekvan tagon frumatene Kandido ricevis leteron tiele vortumitan:

«Sinjoro tre kara amato mia, jam semajnon mi estas en ĉi tiu urbo kaj kuŝas malsana. Mi ricevis informon, ke vi estas ĉi tie. Mi flugus en viajn brakojn se mi povus moviĝi. Pri via trapaso mi eksciis en Bordozo; tie mi lasis la fidelan Kakambon kaj la maljunulinon, kiuj baldaŭ min sekvos. La guberniestro de Bonaero forprenis ĉion, sed al mi restas via koro. Venu, via ĉeesto redonos al mi la vivon aŭ min mortigos per plezuro.»

Tiu ĉarma, tiu neatendita letero ege ĝojigis Kandidon; sed la informo pri la malsano de lia kara Kunegundo dolore lin premis. Instigate de tiuj du sentoj, li prenas sian oron kaj siajn diamantojn, kaj kondukigas sin kaj Martenon en la hotelon kie loĝas Kunegundo. Li eniras tremante pro emocio, lia koro batadas, lia voĉo singultas; li volas deŝovi la kurtenojn de la lito, li volas alportigi lumon.

— Vi nepre ne faru tion, — al li diras la servistino, — la lumo ŝin mortigus.

Kaj haste ŝi refermas la kurtenon.

— Mia kara Kunegundo, — diras Kandido plorante, — kiel vi fartas? Se vi ne povas min vidi, almenaŭ diru al mi ion.

— Ŝi ne povas paroli, — diras la servistino.

La sinjorino tiam etendas el la lito grasetan manon, kiun Kandido longe priverŝas per larmoj kaj kiun li poste plenigas per diamantoj, lasante sur la brakseĝo saketon da oro.

Meze de liaj ekzaltiĝoj envenas polica serĝento, sekvate de la perigordano kaj taĉmento da soldatoj.

— Ĉu ĉi tiuj estas la du suspektindaj alilandanoj? — diras la serĝento.

Li tuj ordonas kapti ilin kaj forkonduki en malliberejon.

— Ne tiel oni traktas la vojaĝantojn en Eldorado, — diras Kandido.

— Pli ol iam ajn mi estas maniĥeano, — diras Marteno.

— Sed kien vi nin kondukas? — demandas Kandido.

— En kelkarceron, — respondas la serĝento.

Retrovinte sian flegmon, Marteno juĝis, ke la sinjorino, kiu sin ŝajnigas Kunegundo, estas friponino; la sutanulo Perigorda — fripono, kiu hastas ekspluati la naivon de Kandido; kaj la policisto — alia fripono, facile subaĉetebla.

Por eviti la riskojn de la justicaj proceduroj, Kandido, instruite per la konsilo de Marteno, kaj cetere plu senpacience dezirante revidi la veran Kunegundon, proponas al la policisto tri malgrandajn diamantojn valorajn po tri mil piŝtoloj.

— Ha, sinjoro, — diras al li la servisto de Justico, — eĉ se vi estus plej granda krimulo, por mi vi tamen estas la plej bonorda homo en la mondo. Tri diamantoj! Po tri mil piŝtoloj! Sinjoro, mi oferus por vi mian vivon, anstataŭ vin konduki en karceron. Oni arestas ĉiujn alilandanojn, sed lasu min aranĝi la aferon; mi havas fraton en Diepo en Normandio, mi vin kondukos tien; kaj se vi havas diamanton por li, li zorgos pri vi, kiel mi mem.

— Sed kial oni arestas la alilandanojn? — demandis Kandido.

Ĉi tiam ekparolis la perigordano:

[128] En la epoko de la Roma imperio vivis en la norda parto de la nuna Francio popolo, kies anoj nomiĝis Atrebatoj, ilia ĉefurbo kuŝis ĉe la loko, kie nun troviĝas Araso (france: Arras). Voltero fantazie uzis tiun popolnomon por diri, ke Damjeno (france: Damiens) la reĝatencinto estis el tiu regiono. — L.
[129] La reĝo estis konsiderata kiel la patro de la popolo. — L.
[130] Temas pri murdo de Henriko la 4ª de Francio.
[131] La 27-an de decembro, Johano Ŝatel’ (france: Jean Chatel) atencis kontraŭ Henrikon la 4-an per tranĉilbato. — L.
— Tial ke iu mizerulo el Atrebatio[128] aŭdis stultaĵojn; tio lin puŝis al patromortigo[129] — ne tia, kiel la maja de la jaro 1610ª,[130] sed tia, kiel la decembra de la jaro 1594ª,[131] kaj tia, kiaj estis pluraj aliaj faritaj en aliaj jaroj kaj en aliaj monatoj de aliaj aĉuloj, aŭdintaj sensencaĵojn.

La serĝento klarigis pri kio temas.

— Ha! La monstroj! — ekkriis Kandido. — Kiaj abomenaĵoj ĉe popolo, kiu dancas kaj kantas! Mi hastu forlasi la landon, kie simioj incitas tigrojn! Mi vidis ursojn en mia lando; homojn mi vidis nur en Eldorado. Je la nomo de Dio, sinjoro serĝento, konduku min al Venecio, kie mi atendos baronidinon Kunegundo.

— Mi povas konduki vin nur en Malsupran Normandion, — diris la serĝento.

Tuj li ordonas demeti liajn katenojn, diras, ke li eraris, forsendas siajn subulojn, forkondukas Kandidon kaj Martenon al Diepo kaj tie lasas ilin en la manoj de sia frato. En la rodo staris Holanda ŝipeto. Ricevinte tri pluajn diamantojn, la normando fariĝis la plej servema el la homoj, li enŝipigas Kandidon kaj liajn akompanantojn, kaj la ŝipeto ekvelas al Porcmuto en Anglio. Tio ne estis la vojo al Venecio; sed Kandido sin sentis liberigita el la infero, kaj firme intencis ĉe la unua okazo denove sin direkti al Venecio.

23. Kandido kaj Marteno iras al la bordo de Anglio; kion ili tie vidas

— Aĥ, Pangloso, Pangloso! Aĥ, Marteno, Marteno! Aĥ, mia kara Kunegundo! Kio do estas ĉi tiu mondo? — diras Kandido sur la Holanda ŝipo.

— Ĝi estas io tre freneza kaj tre abomena, — respondas Marteno.

— Vi konas Anglion; ĉu tie oni samtiom frenezas kiel en Francio?

— Jes, kvankam alimaniere. Vi scias, ke tiuj du nacioj intermilitas pro kelkaj akreoj da neĝo apud Kanado, kaj ke por tiu bela milito ili elspezas multe pli ol valoras la tuta Kanado.[132][132] En 1759 la angloj invadis Kanadon kaj Francio devis ĝin cedi per la Pariza kontrakto en 1763. Miaj scioj ne sufiĉas por diri, en kiu el la du landoj pli da homoj bezonas trudkitelon; mi scias nur, ke ĝenerale la homoj, kiujn ni baldaŭ vidos, estas tre mishumoremaj.

Tiel babilante, ili albordiĝis ĉe Porcmuto. Sur la bordo staris granda homamaso; ĉiuj atente rigardis diketan viron, genuantan sur la ferdeko de milita ŝipo, kun la okuloj vinditaj; 4 soldatoj, postenigitaj kontraŭ tiu homo, tute trankvile elpafis al li po 3 kuglojn en la kranion; kaj la publiko disiris tre kontenta.

— Sed kio estas ĉio ĉi tio? — diris Kandido. — Kaj kiu demono superregas la teron?

Li demandis, kiu estas tiu dikulo, ĵus tiel ceremonie mortigita.

— Li estas admiralo,[133][133] Admiralo Bing’ (angle: Byng) ekzekutita en 1757-03-14 pro sia malvenko apud Minorko. — oni al li respondis.

— Kaj kial mortigi tiun admiralon?

— Tial ke li mortigis nesufiĉe multe da homoj; li batalis kontraŭ francan admiralon, kaj oni opinias, ke li nesufiĉe proksimiĝis al sia kontraŭulo.

— Sed, — diris Kandido, — la franca admiralo estis egale malproksime de la angla, kiel la angla estis de la franca!

— Tio estas nekontestebla, — oni respondis; — sed en ĉi tiu lando utilas iam-tiam mortigi iun admiralon por kuraĝigi la aliajn.

Kandidon tiom konsternis kaj ŝokis la vidita kaj la aŭdita, ke li eĉ ne volis elŝipiĝi, kaj kontraktis kun la Holanda ŝipmastro (malgraŭ la risko iĝi priŝtelita kiel en Surinamo), ke tiu senprokraste lin veturigu al Venecio.

La mastro estis preta post du tagoj. Oni randiris Francion, oni pasis preter Lisbono, ĉe kies vido Kandido ektremis[134][134] Oni memoru pri la ĉapitroj kaj .. Oni trapasis la markolon kaj eniris Mediteraneon; fine oni albordiĝis ĉe Venecio.

— Dio estu laŭdata! — diris Kandido brakumante Martenon. — Ĉi tie mi revidos la belan Kunegundon. Kakambon mi fidas kiel min mem. Ĉio estas bona, ĉio iras bone, ĉio iras kiel eble plej bone.

24. Pri Floro kaj frato Grilo

Alveninte Venecion, Kandido tuj ekserĉigis Kakambon en ĉiuj kafejoj, ĉe ĉiuj voluptovendistinoj — kaj nenie lin trovis. Ĉiutage li sendadis demandi sur ĉiujn ŝipojn, grandajn kaj malgrandajn; neniaj novaĵoj pri Kakambo.

— Kiel do! — li diradis al Marteno, — la tempo sufiĉis al mi por navigi de Surinamo al Bordozo, veturi de Bordozo al Parizo, de Parizo al Diepo, de Diepo al Porcmuto, preterpasi Portugalion kaj Hispanion, veli tra Mediteraneo, pasigi kelkajn monatojn en Venecio; kaj la bela Kunegundo ankoraŭ ne venis! Anstataŭ ŝin mi renkontis nur senhontulinaĉon kaj Perigordan sutanulon! Sendube Kunegundo mortis; al mi restas nenio krom morti. Aĥ, kiom pli bone estus ekloĝi en la paradiza Eldorado ol reveni en ĉi tiun malbenindan Eŭropon. Kiel vi pravas, mia kara Marteno! Ĉio estas iluzio kaj malfeliĉo.

Li falis en nigran melankolion, li ignoris la operon alla moda[135][135] Itala esprimo: Laŭmoda. kaj la aliajn distrojn de la karnavalo; neniu virino lin iel interesis. Marteno al li diris:

— Vere vi estas tre naiva imagante ke mestiza servisto, kun 5 aŭ 6 milionoj enpoŝe, iros ĝis la fino de l’ tero serĉi vian amatinon por konduki ŝin al vi en Venecion. Li ŝin prenos por si, se li trovos; se li ŝin ne trovos, li prenos alian; mi konsilas al vi forgesi pri via servisto Kakambo kaj via amatino Kunegundo.

Marteno ne estis tre konsola. La melankolio de Kandido pligrandiĝis, kaj Marteno ne ĉesis pruvadi, ke ekzistas malmulte da virto kaj malmulte da feliĉo sur la tero, escepte eble en Eldorado, kien neniu povas iri.

Disputante pri tiu grava demando kaj atendante Kunegundon, Kandido ekvidis sur la placo Sankta-Marko junan teatanon[136][136] La teatanoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano; ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn. Ili predikis, vizitis la malsanulojn kaj malliberulojn, apudestis la ekzekutotojn, ktp. Ili havis nek bienojn, nek rentojn. — L., promenantan brakenbrake kun junulino. La teatano ŝajnis freŝa, graseta, fortika; liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera. La junulino estis beleta kaj kantis; ŝi ameme rigardis sian teatanon, kaj de temp’ al tempo pinĉis liajn dikajn vangojn.

— Almenaŭ konsentu, — diris Kandido, — ke ĉi tiuj homoj estas feliĉaj. Ĝis nun sur la tuta loĝebla tero, escepte Eldoradon, mi trovis nur malfeliĉulojn; sed koncerne ĉi tiun junulinon kaj ĉi tiun teatanon mi vetas, ke ili tre feliĉas.

— Mi vetas, ke ne, — diris Marteno.

— Ni invitu ilin vespermanĝi, — diris Kandido, — kaj vi vidos, ĉu mi eraras.

Tuj li proksimiĝas al ili, afable salutas kaj invitas ilin en sian gastejon por manĝi makaroniojn, perdrikojn el Lombardio, kaviaron, kaj trinki vinojn Montepulĉanan, «larmojn de Kristo»[137][137] Lacryma Christi, muskatvino el regiono ĉe la bazo de l’ vulkano Vezuvio. — L., Kipran kaj Samosan. La fraŭlino ruĝiĝis, la teatano akceptis la inviton, kaj la junulino lin sekvis, ĵetante sur Kandidon rigardojn surprizitajn, konfuzitajn, kiujn nebulis kelkaj larmoj. Apenaŭ enirinte la ĉambron de Kandido ŝi diris:

Frato Grilo kaj Floro

— Ĉu do vi ne rekonas Floron, kara sinjoro Kandido?

Ĉe tiuj vortoj Kandido, kiu ĝis tiam ne aparte ŝin atentis, ĉar ĉiam li pensis nur pri Kunegundo, ekkriis:

— Ho, kara infano! Ĉu do al vi doktoro Pangloso ŝuldas la belan staton, en kiu mi lin trovis?

— Ve, sinjoro, efektive estis tiel, — diris Floro. — Do, jam ĉion vi scias. Mi aŭdis pri la teruraj malfeliĉoj, trafintaj ĉiujn domanojn de la baronino kaj la belan Kunegundon. Mi certigas al vi, ke mia sorto estis nemulte malpli kruela. En la tempo, kiam vi konis min en la kastelo, mi estis tute sensperta, kaj mia konfesprenanto, franciskano, min facile delogis. La sekvoj estis teruraj; mi devis forlasi la kastelon baldaŭ post kiam la barono vin forpelis per fortaj piedbatoj sur la postaĵon.

» Mi estis mortonta, sed min kompatis fama kuracisto. Pro dankemo dum kelka tempo mi estis lia amaĵistino. Lia edzino, kiu estis furioze ĵaluza, ĉiutage min senkompate draŝadis; ŝi estis furio. Tiu kuracisto estis la plej malbela el ĉiuj viroj — kaj mi, la plej malfeliĉa el ĉiuj virinoj, konstante ricevante batojn pro homo, kiun mi ne amas.

» Vi scias, sinjoro, kiom danĝeras por kverelema virino esti kuracistedzino. Iun tagon, kiam ŝi havis malgravan malvarmumon, li, indignigite de la farmanieroj de sia edzino, donis al ŝi kuracilon tiom efikan, ke post du horoj ŝi mortis en teruraj konvulsioj.

» La parencoj de la sinjorino iniciatis kontraŭ la sinjoro prokriman proceson; li fuĝis, kaj mi trafis en malliberejon. Mia senkulpeco min ne savus, se mi ne estus iom beleta. La juĝisto min liberigis — kondiĉe, ke li sukcedos al la kuracisto. Baldaŭ aperis rivalino; forpelite sur la straton sen rekompenco, mi devis daŭrigi ĉi tiun abomenindan metion, kiu al vi la viroj ŝajnas agrabla, kaj kiu por ni estas nur senfunda mizero.

» Mi venis Venecion por praktiki la profesion. Aĥ, sinjoro, se vi povus imagi tion — devi sendiference karesi maljunan komerciston, advokaton, monaĥon, gondoliston, pastron; esti submetita al ĉiaj insultoj, ĉiaj humiligoj! Iam pro la mizero mi devas pruntepreni jupon por ke ĝin suprenlevu iu naŭza ulo. Iam unu ŝtelas tion, kio estis perlaborita kun alia. La koruptaĵoj eltrudataj de la polico, kaj estonte nur terura maljuneco, hospitalo, sterkejo.

» Pripensu ĉi tion kaj vi konkludos, ke mi estas unu el la plej malfeliĉaj estuloj en la mondo.

Tiel parolis Floro, malfermante sian koron al la bona Kandido; kaj Marteno, kunestanta en la ĉambreto, konstatis dirante al Kandido:

— Vi vidas, ke mi jam gajnis duonon da mia veto.

Frato Grilo sidis en la manĝoĉambro kaj drinkis, atendante la vespermanĝon.

— Sed, — diris Kandido al Floro, — vi aspektis tiel gaja, tiel kontenta, kiam mi vin renkontis; vi kantis, vi karesis la teatanon kun natura komplezemo; vi ŝajnis al mi tiom feliĉa, kiom vi estas malfeliĉa.

— Aĥ, sinjoro, — respondis Floro, — tio estas ankoraŭ unu malbonaĵo de nia profesio. Hieraŭ min prirabis kaj batis oficiro — kaj hodiaŭ necesas, ke mi aspektu gaja por plaĉi al monaĥo.

Sufiĉis al Kandido; li agnoskis, ke Marteno pravas. Oni altabliĝis kun Floro kaj la teatano; dum la manĝado estis amuze, kaj ĉe la fino oni konfide interparolis.

— Patro, — diris Kandido al la monaĥo, — mi havas la impreson, ke vi ĝuas sorton por ĉiuj enviindan: via vizaĝo radias sanon, via fizionomio esprimas feliĉon; vi havas beletan junulinon por via distro kaj ŝajnas tre kontenta pri via metio de teatano.

— Sincere parolante, — respondis frato Grilo, — mi deziras, ke ĉiuj teatanoj ripozu sur la fundo de l’ maro. Cent fojojn mi havis la tenton ekbruligi la monaĥejon kaj fariĝi islamano. Mi estis 15-jara, kiam miaj gepatroj igis min surmeti ĉi tiun abomenan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda pli aĝa frato, kiun Dio malsukcesigu! En la monaĥejo regas envio, malakordo, rankoro. Verdire, mi faris kelkajn predikaĉojn, kiuj havigis al mi iomete da mono, kies duonon ŝtelis la prioro; la reston mi uzas por aĉeti la karesojn de publikulinoj. Sed kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l’ dormejo; kaj ĉiuj miaj kolegoj havas la saman emon.

Kun sia kutima flegmo Marteno sin turnis al Kandido kaj diris:

— Nu, ĉu mi gajnis la tutan veton?

Kandido donis du mil piastrojn al Floro kaj mil piastrojn al frato Grilo.

— Mi certigas al vi, — li diris, — ke per tio ili estos feliĉaj.

— Tion mi tute ne kredas, — diris Marteno. — Eble tiuj piastroj eĉ pli malfeliĉigos ilin.

— Estu kio estos, — diris Kandido, — sed unu afero min konsolas: mi konstatas, ke oni ofte retrovas tiujn, kiujn oni opiniis neniam revidotaj. Ĉar mi retrovis mian ruĝan ŝafon kaj Floron, eble ankaŭ Kunegundon mi renkontos.

— Mi deziras, — diris Marteno, — ke iam ŝi vin feliĉigu; sed pri tio mi tre dubas.

— Vi estas tre malmolkora, — diris Kandido.

— Ĉar mi havas vivosperton, — diris Marteno.

— Sed rigardu ĉi tiujn gondolistojn, — diris Kandido, — ili kantas senĉese!

— Vi ne vidas ilin en ilia hejmo, kun iliaj edzinoj kaj iliaj buboj, — diris Marteno. — Siajn ĉagrenojn havas la doĝo, la siajn havas gondolisto. Mi koncedas: se konsideri ĉion, la sorto de gondolisto estas preferinda ol tiu de doĝo; sed mi opinias, ke la diferenco estas tiom malgranda, ke ne penvaloras ĝin ekzameni.

[138] V: Pococurante, t.e. «havanta malmulte da zorgoj» (laŭ la italaj poco = malgranda, cura = zorgo). Transskriba esperantigo de tiu fikcia nomo ne taŭgas, ĉar kuranto pensigas ne pri zorgo, sed pri kurado; tial mi ĝin «aliitaligis» per Apàtico → Apatiko, ‹apatia›. Voltero atribuas al tiu romanpersono plurajn opiniojn siajn; kaj laŭ PIV, «kelkaj helenaj filozofoj rigardis la apation kiel la veran staton de la saĝulo». — S.
[139] La rivero (itale Brenta) enfluanta Adriatikon sude de la Venecia laguno. — S.
— Oni rakontas, — diris Kandido, — pri certa senatano Apatiko,[138] kiu loĝas en bela palaco ĉe Brento,[139] kaj kiu sufiĉe bone akceptas la alilandanojn. Onidire tiu homo neniam havis ĉagrenon.

— Mi ŝatus vidi tian mirindaĵon, — diris Marteno.

Kandido tuj sendis al sinjoro Apatiko por peti pri permeso viziti lin morgaŭe.

25. Vizito ĉe sinjoro Apatiko, eminenta veneciano

Kandido kaj Marteno gondole veturis sur Brento kaj alvenis ĉe la palacon de la moŝta sinjoro Apatiko. La ĝardenojn, belguste aranĝitajn, ornamis belaj statuoj marmoraj; la palaco estis bonstila. La mastro, 60-jara, riĉega, akceptis la du scivolemulojn kun ĝentila indiferento, kio konfuzetis Kandidon kaj ne malplaĉis al Marteno.

Unue beletaj kaj pure vestitaj junulinoj prezentis ĉokoladon, kiun ili tre bone ŝaŭmkirlis. Kandido ne povis sin deteni de laŭdo pri iliaj belo, afabla ĉarmo kaj lerto.

— Jes, ili estas sufiĉe bonaj, — diris senatano Apatiko. — Fojfoje mi kunprenas ilin en mian liton, ĉar la mondumaninoj min sattedis per siaj koketado, ĵaluzoj, kvereloj, kapricoj, etanimeco, orgojlo, stultaĵoj kaj la sonetoj, kiujn oni devas verki aŭ mendi por ili; sed fine, ankaŭ ĉi tiuj du junulinoj komencas forte min tedi.

Post la matenmanĝo Kandido promenis en longa galerio, kaj tie lin frapis la belo de la pentraĵoj. Li demandis, kiuj majstroj pentris la du unuajn.

— Ili estas de Rafaelo, — diris la senatano. — Mi aĉetis ilin tre kare, pro vanto, antaŭ kelke da jaroj. Oni diras, ke ili estas la plej belaj en Italio, sed al mi ili tute ne plaĉas: la farboj tre malheliĝis, la figuroj estas magraj kaj ne sufiĉe reliefaj; la drapiraĵoj tute ne similas ŝtofon — unuvorte, malgraŭ ĉiuj laŭdoj mi ne trovas en ili veran imiton de la naturo. Mi ŝatos bildon nur kiam rigardante ĝin mi vidos kvazaŭ la naturon mem; tamen tiaj ne ekzistas. Mi havas multe da pentraĵoj, sed mi ne plu rigardas ilin.

Atendante la tagmanĝon, Apatiko ludigis al si konĉerton. Kandido trovis la muzikon admirinda.

— Tiu bruo, — diris Apatiko, — povas distri dum duonhoro; sed se ĝi daŭras pli longe, ĝi tedas ĉiujn, kvankam neniu kuraĝas tion konfesi. La muziko hodiaŭ estas nur la arto ludi malfacilajn aferojn, kaj tio, kio estas nur malfacila, ne povas plaĉi longatempe.

» Eble mi pli ŝatus operon, se oni per diversaj rimedoj ne farus el ĝi monstron, kiu min indignigas. Ĉeestu, kiuj deziras, la prezentadon de malbonaj tragedioj kun muziko, en kiuj la scenoj estas verkitaj nur por tre malĝustatempe enŝovi du aŭ tri ridindajn ariaĉojn, ebligantajn al aktorino paradi per sia voĉo. Svenu de plezuro, kiuj deziras aŭ povas, kiam kastrito kantetas la rolon de Cezaro aŭ Katono, mallerte pavante sur la scenejo. Miaflanke, jam delonge mi fordecidis pri tiuj sensencaĵoj, kiuj hodiaŭ konsistigas la gloron de Italio, kaj kiujn monarĥoj pripagas tiom kare.

Kandido iom obĵetis, kvankam sen vervo. Marteno samopiniis kun la senatano.

Oni altabliĝis kaj post bonega tagmanĝo eniris la bibliotekon. Ekvidinte lukse binditan libron de Homero, Kandido laŭdis la belguston de la eminenta moŝto.

— Jen libro, — li diris, — kiun ĝuegis la granda Pangloso, la plej bona filozofo Germania.

— Mi ĝin neniom ĝuas, — malvarme diris Apatiko. — Iam oni al mi kredigis, ke ĝin legante mi ricevas plezuron; sed tiu senĉesa sinsekvo da bataloj, ĉiuj similaj unu al la aliaj; tiuj dioj, kiuj ĉiam klopodas kaj faras nenion definitivan; tiu Heleno, la kaŭzo de la milito, kaj kiu apenaŭ agas en la verko; tiu Trojo, kiun oni sieĝas kaj kiun oni ne venkoprenas — ĉio ĉi tio morte min tedas. Kelkfoje mi demandis klerulojn, ĉu ili samtiom enuas kiel mi ĉe tiu legado; ĉiuj sinceruloj konfesis al mi, ke la libro falas el iliaj manoj, sed ke oni tamen ĝin havu en sia biblioteko, kiel memoraĵon pri la antikvo, kaj kiel ties rustajn monerojn, per kiuj oni ne plu komercas.

— Sed via ekscelenco ne tiel pensas pri Vergilio? — demandis Kandido.

— Mi konsentas, — diris Apatiko, — ke la 2ª, la 4ª kaj la 6ª partoj de lia Eneado estas bonegaj; sed koncerne lian pian Eneon, kaj la fortikan Kloanton, kaj la amikon Aĥato, kaj la malgrandan Askanion, kaj la stultan reĝon Lateno, kaj la burĝan Amatan, kaj la malinteresan Lavinian — mi ne povas imagi ion pli senvervan kaj malagrablan. Mi pli ŝatas Tason kaj la fantaziegajn fabelojn de Ariosto.

— Permesu demandi vin, sinjoro, — diris Kandido, — ĉu vi ne havas grandan plezuron legante Horacion?

— Estas maksimoj, — diris Apatiko, — el kiuj mondumano povas profiti, kaj kiuj, dirite en formo de viglaj versoj, pli facile gravuriĝas en la memoron; sed min lasas tute indiferenta lia vojaĝo al Brindizio, kaj lia priskribo de malbona tagmanĝo, kaj de la kanajla disputo inter iu nekonata Rupilio, kies paroloj, li diras, estis pusoplenaj, kaj iu alia, kies paroloj estis vinagraj. Nur kun tre forta naŭzo mi legis tiujn maldelikatajn versojn kontraŭ maljunulinojn kaj kontraŭ sorĉistinojn; kaj mi vidas nenion laŭdindan en tio, ke li diras al sia amiko Mecenaso, ke se tiu lin metos en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapos la astrojn per sia fiera frunto. Ĉe renoma aŭtoro la stultuloj admiras ĉion. Mi legas nur por mi; mi ŝatas nur tion, kio estas ĝusta laŭ mia gusto.

Kandidon, edukitan pri nenio juĝi mem, la aŭdata tre mirigis; kaj Marteno opiniis, ke la pensmaniero de Apatiko estis sufiĉe saĝa.

— Ho, jen verkaro de Cicerono! — ekkriis Kandido. — Mi pensas, ke relegado de la verkoj de tiu granda homo neniam vin enuigas, ĉu?

— Neniam mi legas ilin, — respondis la veneciano. — Kial min interesu, ke li pledis por Rabirio aŭ por Kluencio? Al mi sufiĉas la procesoj, kiujn juĝas mi mem. Pli volonte mi legus liajn verkojn filozofiajn; sed kiam mi vidis, ke pri ĉio li dubas, mi konkludis, ke mi estas same klera kiel li, kaj ke mi bezonas nenies helpon por resti senscia.

— Ha, jen estas 80 volumoj el verkaro de scienca akademio! — ekkriis Marteno. — Eble ĉi tie estas io valora.

— Ĝi estus, — diris Apatiko, — se almenaŭ unu el la aŭtoroj de tiu fatraso elpensus, ekzemple, la arton fari pinglojn; sed en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu utila afero.

— Kiom da teatraĵoj mi vidas tie, — diris Kandido, — en la itala lingvo, en la hispana, en la franca!

— Jes, — diris la senatano, — estas tri mil da ili, sed malpli ol tri dekduoj da bonaj. Rilate al tiuj kolektoj da predikoj, kiuj ĉiuj kune ne valoras paĝon de Seneko, kaj ĉiuj tiuj dikaj volumoj pri teologio, estu certa, ke neniam mi malfermas ilin, nek mi nek iu alia.

Marteno ekvidis bretaron da anglaj libroj. Li diris:

— Mi supozas, ke al civitano de respubliko plaĉas plejparto da tiuj libroj, verkitaj en nobla libero.

— Jes, — respondis Apatiko, — estas belega skribi kion oni pensas; tio estas privilegio de homo. En la tuta Italio ni skribas nur kion ni ne pensas; la sampatrujanoj de la Cezaroj kaj de la Antonenoj ne kuraĝas havi ideon sen permeso de dominikano. Mi admirus la liberon inspirantan la anglajn geniulojn, se la pasio kaj la partieco ne difektus ĉion, kio estas ŝatinda en tiu grandvalora libero.

Ekvidinte libron de Miltono, Kandido demandis Apatikon, ĉu li opinias tiun aŭtoron granda homo.

— Ĉu Miltonon? — redemandis Apatiko. — Tiun barbaron, kiu longe komentarias la unuan ĉapitron de Genezo en 10 libroj[140][140] La «Perdita Paradizo» unue aperis en 10 partoj, poste rearanĝitaj en 12 partojn. — S. da krudaj versoj? Tiun mallertan imitanton de la grekoj, kiu distordas la kreadon? Dum Moseo prezentas la Eternulon estigi la mondon per la parolo, Miltono igas sian Mesion preni el ĉiela ŝranko grandan cirkelon por desegni sian laboraĵon! Ĉu mi povus ŝati tiun, kiu fuŝis la Inferon kaj la Diablon de Taso; kiu igas Luciferon aperi jen bufo, jen pigmeo; kiu igas lin centfoje ripetadi la samajn paroladojn; kiu lin disputigas pri teologio; kiu, serioze imitante la komikan inventon pri eksplodpafiloj de Ariosto, igas la diablojn bombadi la ĉielon? Nek mi, nek iu ajn en Italio povis ŝati tiujn mizerajn ekstravagancojn. La edziĝo de la Peko kun la Morto kaj la kolubroj naskataj de la Peko vomigas ĉiun homon, kiu havas belguston iom delikatan; kaj lia longa priskribo de hospitalo konvenas nur por tombisto. Ĉi tiun malhelan, sovaĝan kaj naŭzan poemon renkontis malŝato ĉe ĝia unua publikigo, kaj hodiaŭ mi ĝin traktas samkiel en ĝia lando ĝin traktis la samtempuloj. Cetere, mi diras, kion mi pensas, kaj mi tre malmulte zorgas, ĉu la aliaj pensas same.

Kandidon tiuj paroloj tre ĉagrenis; li respektis Homeron, iom li ŝatis Miltonon.

— Ho ve! — li diris mallaŭte al Marteno, — mi tre timas, ke ĉi tiu homo havas nur malŝategon por niaj poetoj germanaj.

— Tio ne estus tre domaĝa, — diris Marteno.

«Ho, kia supera homo!» murmuradis Kandido. «Kia granda geniulo estas tiu Apatiko! Al li nenio plaĉas!»

Tiel revuinte ĉiujn librojn, ili malsupreniris en la ĝardenon. Kandido laŭdis ĉiujn ĝiajn belaĵojn.

— Mi konas nenion pli malbongustan, — diris la mastro; — ni havas ĉi tie tro multe da malnecesaj bagatelaĵoj; sed jam morgaŭ mi ordonos, ke oni faru ĝardenon laŭ pli nobla plano.

Post kiam la du scivolemuloj adiaŭis lian ekscelencon, Kandido diris al Marteno:

— Konsentu, ke jen estas la plej feliĉa el ĉiuj homoj, ĉar li estas super ĉio, kion li posedas.

— Ĉu vi ne vidas, — diris Marteno, — ke ĉio, kion li posedas, lin naŭzas? Jam antaŭ longe diris Platono, ke ne tiuj stomakoj estas la plej bonaj, kiuj malakceptas ĉian nutraĵon.

— Sed, — diris Kandido, — ĉion kritiki, konstati mankojn en tio, kion aliaj homoj opinias belaĵoj — ĉu tio ne estas agrabla?

— Alivorte, — diris Marteno, — estas agrable ne senti agrablon, ĉu?

— Nu bone, — diris Kandido, — mi do vidas, ke la sola feliĉulo estos mi, kiam mi revidos Kunegundon.

— Espero komfortigas nian vivon, — diris Marteno.

──────

Tamen la tagoj, la semajnoj kuris unuj post la aliaj; Kakambo ne aperis, kaj Kandido tiom profundiĝis en sian malĝojon, ke li eĉ ne rimarkis, ke Floro kaj frato Grilo ne venis por lin danki.

26. Vespermanĝo kun ses alilandanoj, kaj kioj tiuj estis

Iun vesperon, kiam Kandido kaj Marteno estis altabliĝontaj kun la alilandanoj el la sama gastejo, al Kandido de malantaŭe proksimiĝis viro kun fulge nigra vizaĝo, kaj lin preninte je la brako diris:

— Estu preta por foriri kun ni, ne malfruiĝu.

Li sin turnas kaj ekvidas … Kakambon! Nur la ekvido de Kunegundo povus pli lin mirigi kaj ravi. La ĝojo lin preskaŭ frenezigas. Li ĉirkaŭbrakas sian karan amikon.

— Kunegundo estas ĉi tie, sendube? Kie ŝi estas? Konduku min al ŝi, apud ŝi mi mortu pro ĝojo.

— Kunegundo ne estas ĉi tie, — diris Kakambo, — ŝi estas en Istanbulo.

— Ho, ĉielo! En Istanbulo! Sed eĉ se ŝi estus en Ĉinio, tien mi flugus, ni foriru.

— Ni forveturos post la vespermanĝo, — respondis Kakambo. — Mi ne povas diri plu; mi estas sklavo, mia mastro min atendas; mi devas iri por lin servi ĉetable; ne diru vorton; vespermanĝu kaj tenu vin preta.

Kandido,

altabliĝis kun Marteno, kiu flegme observis ĉi tiun scenon, kaj kun 6 alilandanoj, venintaj en Venecion por tie pasigi la karnavalon.

Kakambo verŝadis por trinki al unu el la alilandanoj; ĉe la fino de l’ manĝado li proksimiĝis al la orelo de sia mastro, kaj diris al tiu:

— Via Reĝa Moŝto foriros kiam al ĝi plaĉos, la ŝipo pretas.

Eldirinte tiujn vortojn, li foriris. La mirigitaj gastoj silente interrigardis, kiam alia servisto aliris sian mastron kaj diris al tiu:

— Reĝa Moŝto, la kabrioleto de via Majesto estas en Padovo kaj la barko pretas.

La mastro faris signon kaj la servisto foriris. La gastoj denove rigardis unuj la aliajn, kaj ĉies surprizo duobliĝis. Tria servisto, proksimiĝante al tria alilandano, diris al tiu:

— Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne plu restu ĉi tie; tuj mi ĉion preparos.

Kaj li malaperis.

Kandido kaj Marteno jam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskerado. Kvara servisto diris al kvara mastro:

— Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos.

Kaj li eliris, kiel la aliaj. Kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa alilandano, kiu sidis apud Kandido; li diris:

— Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu konsentas krediti Vian Majeston, nek min, kaj nin ambaŭ oni povas enkarcerigi jam ĉi-nokte. Mi foriras por zorgi pri miaj aferoj. Adiaŭ.

Post la foriro de la servistoj la 6 alilandanoj, Kandido kaj Marteno restis en profunda silento. Fine ekparolis Kandido:

— Sinjoroj, — li diris, — jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marteno estas reĝo.

La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve:

— Mi ne ŝercas, mia nomo estas Aĥmedo la 3ª[141][141] Aĥmedo la 3ª, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.. Dum pluraj jaroj mi estis Grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni tranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finvivas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmudo, fojfoje permesas al mi vojaĝi por mia sano, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

Junulo, kiu sidis apud Aĥmedo, parolis post li kaj diris:

— Mia nomo estas Ivano[142][142] Johano la 3ª (laŭ la imperiestra kalkulo) = Ivano la 6ª (laŭ la dinastia kalkulo), naskita en 1740, samjare surtronigita kaj sekvajare detronigita de Elizabeto Petrovna, filino de Petro la Granda; murdita en 1764, 5 jarojn post la publikigo de «Kandido». — S.; mi estis imperiestro de ĉiuj Rusioj; mi estis detronigita dum mi ankoraŭ kuŝis en la lulilo; miaj gepatroj estis malliberigitaj; min oni edukis en malliberejo; fojfoje mi havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

La tria diris:

— Mi estas Karlo-Edvardo[143][143] Karlo-Edvardo (1720–1788), alnome la Pretendanto, nepo de Jakobo la 2ª el la dinastio Stuartoj, vane provis rekonkeri la tronon okupatan de Georgo la 2ª el la Hanovra dinastio. — S., reĝo de Anglio; mia patro transdonis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; al okcent el miaj amikoj oni elŝiris la koron kaj per ĝi batis iliajn vangojn. Mi estis malliberigita; (??) nun mi iras al Romo por viziti la reĝon mian patron, detronigitan kiel mi kaj mia avo, kaj ĉi tien mi venis pro la karnavalo Venecia.

Siavice ekparolis la kvara:

— Mi estas reĝo de la poloj; la sorto de l’ milito senigis min je miaj heredaj ŝtatoj;[144][144] Frederiko-Aŭgusto la 2ª, hereda princo-elektisto de Saksio, iĝis elektita reĝo de la Pola-Litva Unio kiel Aŭgusto la 3ª; dum la Sepjara milito Frederiko la 2ª de Prusio lin forpelis el lia hereda Saksio (1756). Li tamen revenis Dresdenon laŭ la Hubertusburga packontrakto (1763), per kiu finiĝis la Sepjara milito. — S. mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel sultano Aĥmedo, imperiestro Ivano kaj reĝo Karlo-Edvardo, al kiuj Dio donu longan vivon; kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

La kvina diris:

— Ankaŭ mi estas reĝo de la poloj; dufoje mi perdis mian reĝlandon[145];[145] Stanislavo Leŝĉinski’ (Stanisław Leszczyński, france Stanislas Leczinski, 1677–1766), reĝo de la pola-Litva Unio (1704–1709 kaj 1733–1736) alterne kun Aŭgusto la 2ª kaj ties filo Aŭgusto la 3ª de Saksio (vd la noton [144]); bopatro de Ludoviko la 15ª de Francio. Definitive venkite en Pollando, li ricevis, laŭ la Viena Kontrakto de 1735, dumvivan suverenecon super la dukujoj Bar’ kaj Loreno, kie li gastigadis Volteron. — S.
[146] Sarmatio (pole Sarmacja) estis mita-poezia nomo de Pollando en la 16ª–18ª jarcentoj. Laŭ la tiama sarmatismo, la pola nobelaro devenis de la antikvaj sarmatoj, kiujn oni erare opiniis popolo ĝermana. — S.
[147] Teodoro Neŭhof’ (Theodor von Neuhoff, 1690–1756), Vestfalia barono. Profitante ribelon de la korsikanoj kontraŭ la Ĝenova regado, li sin proklamis reĝo de Korsiko en 1736, sed retenis la tronon nur dum kelkaj monatoj. Poste li vagadis tra Eŭropo kaj plurfoje estis enprizonigata. — S.
sed la Providenco donis al mi alian ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sarmatio[146] kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; ankaŭ mi rezigne obeas la Providencon, kaj mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.

Restis al la sesa monarĥo paroli:

— Sinjoroj, — li diris, — mi ne estas tiom eminenta kiel vi, tamen ankaŭ mi estis reĝo. Mi estas Teodoro;[147] oni elektis min reĝo de Korsiko; oni alparoladis min Via Majesto, kaj nun oni apenaŭ min titolas Sinjoro. Mi stampobatigis monerojn, kaj mi ne posedas unu denaron; mi havis du ŝtatsekretariojn, kaj mi apenaŭ havas serviston; mi sidis sur trono, kaj poste dum longa tempo mi kuŝis sur pajlo en Londona malliberejo. Mi tre timas, ke ĉi tie oni same min traktos, kvankam mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.

La 5 aliaj reĝoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ili donacis al reĝo Teodoro po 20 dukatojn, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandido donacis al li diamanton valoran 2 000 dukatojn.

— Kiu do estas tiu simplulo, — ekkriis la 5 reĝoj, — kiu povas donaci — kaj efektive donacas! — centoble pli ol ĉiu el ni? Diru, sinjoro, ĉu ankaŭ vi estas reĝo?

— Ne, sinjoroj, kaj mi neniel aspiras tiun honoron.

Je la momento kiam oni detabliĝis, en la gastejo aperis 4 aliaj Princaj Moŝtoj, simile perdintaj siajn ŝtatojn sekve de milito, kaj venintaj Venecion por pasigi tie la reston de l’ karnavalo; sed Kandido neniel atentis ilin. Lin plene okupis la penso pri vojaĝo al Istanbulo por trovi sian karan Kunegundon.

27. Vojaĝo de Kandido al Istanbulo

La fidela Kakambo jam aranĝis, ke la turka ŝipestro, rekondukonta sultanon Aĥmedo al Istanbulo, kunprenos Kandidon kaj Martenon. Ambaŭ engastiĝis sur la ŝipo, respektege sin klininte antaŭ Lia mizera Majesto. Survoje Kandido jene parolis al Marteno:

— Vidu, ĵus ni vespermanĝis kun 6 detronigitaj monarĥoj! Kaj al unu el ili mi eĉ almozdonis. Eble estas multaj aliaj monarĥoj ankoraŭ pli malfeliĉaj. Koncerne min, mi perdis nur 100 ŝafojn, kaj mi flugas en la brakojn de Kunegundo. Mia kara Marteno, ankoraŭfoje, pravas Pangloso kaj ĉio bonas.

— Miajn gratulojn, — diris Marteno.

— Sed endas agnoski, — diris Kandido, — ke nia ĵusa aventuro Venecia estas tute nekredebla. Neniam oni vidis nek aŭdis, ke 6 detronigitaj monarĥoj kune vespermanĝus en gastejo.

— Tio estas ne pli mirinda ol la plejparto el la aferoj, kiuj nin trafis. Tre ordinare okazas, ke reĝoj perdas la tronon; kaj rilate al la honoro vespermanĝi kun ili, tio estas bagatelo neatentinda. Ne gravas la kunmanĝantoj, gravas la manĝataĵo.

Apenaŭ surŝipiĝinte, Kandido tuj saltis sur la kolon de sia eksservisto, de sia amiko Kakambo.

— Diru do, — li demandis, — kion faras Kunegundo? Ĉu plu ŝi estas la idealo de belo? Ĉu plu ŝi min amas? Kiel ŝi fartas? Ci sendube aĉetis por ŝi palacon en Istanbulo?

— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — Kunegundo lavas bovlojn sur la bordo de la Marmora maro, ĉe princo posedanta tre malluksan vazaron; ŝi estas sklavino en la domo de eksmonarĥo nomata Rakoci’[148][148] Rákóczi Ferenc (1676–1735): Hungara princo; en 1707 li ribelis kontraŭ la Aŭstria regado kaj proklamis sin reĝo de Transilvanio. Post la malvenko en 1708 li fuĝis en Pollandon, de tie li migris en Francion, kaj poste (1720) en Turkion. — S., al kiu la Sultano donas po tri azilajn talerojn tage; sed pli bedaŭrinde estas, ke ŝi perdis sian belon kaj fariĝis tre malbela.

— Ĉu ŝi estas bela aŭ malbela, — diris Kandido, — mi estas honesta viro, kaj mia devo estas ami ŝin ĉiam. Sed kiel ŝi povis fali en tian mizeregon malgraŭ la 5 aŭ 6 milionoj, kiujn ci kunportis?

— Nu, — diris Kakambo, — ĉu mi ne devis doni 2 milionojn al sinjoro Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa, la guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni baronidinon Kunegundo? Ĉu brava pirato ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapo, al Meloso, al Ikario, al Samoso, al Petra, al Dardanelo, al la Marmora maro, al Uskudaro? Kunegundo kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi jam parolis, kaj mi estas sklavo de la ekssultano.

— Kiom da interkroĉitaj malfeliĉoj! — diris Kandido. — Tamen, finfine mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegundon. Tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.

Poste, sin turnante al Marteno:

— Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu imperiestro Aĥmedo, ĉu imperiestro Ivano, ĉu reĝo Karlo-Edvardo, ĉu mi?

— Mi ne scias, — diris Marteno. — Necesus penetri en viajn korojn por ekscii tion.

— Aĥ, — diris Kandido, — se Pangloso ĉeestus, li tion scius kaj al ni dirus.

— Mi ne scias per kiaj pesiloj via Pangloso povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero estas milionoj da homoj centoble pli kompatindaj ol reĝo Karlo-Edvardo, imperiestro Ivano kaj sultano Aĥmedo.

— Eble vi pravas, — diris Kandido.

Post kelkaj tagoj oni atingis la markolon de la Nigra Maro. Kandido tre kare elaĉetis Kakambon, kaj ne perdante tempon, li kaj liaj akompanantoj sin ĵetis sur galeron por iri al la bordo de la Marmora maro serĉi Kunegundon, kiom ajn malbeliĝintan.

Inter la remistoj du punlaboruloj remis tre malbone, kaj la levantena mastro iam-tiam skurĝis ilin sur la nudajn ŝultrojn per bovtendeno. Obeante naturan movon, Kandido rigardis ilin pli atente ol la aliajn remistojn kaj kompateme proksimiĝis al ili. Kelkaj trajtoj de iliaj misformitaj vizaĝoj ŝajnis al li iel simili Pangloson kaj tiun malfeliĉan jezuiton, la baronon, la fraton de Kunegundo. La simileco lin kortuŝis kaj malgajigis.

— Ververe, — li diris al Kakambo, — se mi ne vidus majstron Pangloso pendumata, kaj se mi ne havus la malfeliĉon mortigi la baronon, mi pensus, ke ĝuste ili remadas sur ĉi tiu galero.

Aŭdante la vortojn barono kaj Pangloso, la du punlaboruloj ekkriis, senmoviĝis sur sia benko kaj lasis fali sian remilon. La levanteno impetas sur ilin, kaj la bovtendenaj batoj duobliĝas.

— Halt’! Haltu sinjoro, — ekkriis Kandido. — Mi pagos al vi kiom vi postulos.

— Kio?! Kandido! — diras unu el la remistoj.

— Kio?! Kandido! — diras la alia.

— Ĉu mi sonĝas? — diras Kandido. — Ĉu mi maldormas sur ĉi tiu galero? Ĉu tio estas sinjoro barono, kiun mi mortigis? Ĉu tio estas majstro Pangloso, kiun mi vidis pendumata?

— Tio estas ni mem, tio estas ni mem, — respondas ili.

— Ah ha! Do, tio estas la granda filozofo, ĉu? — demandas Marteno.

— He! sinjoro ŝipestro, — diris Kandido, — kiom da mono vi postulos por elaĉeti sinjoron Tondrotrunkhejmo, unu el la unuarangaj baronoj de la Imperio, kaj sinjoron Pangloso, la plej profundpensan metafizikiston el Germanio?

— Kristana hundo, — respondis la levanteno, — ĉar ĉi tiuj du hundoj, la kristanaj punlaboruloj, estas baronoj kaj metafizikistoj, kio sendube estas altranga ofico en ilia lando, ci pagos por ili 50 000 dukatojn.

— Vi ricevos ilin, sinjoro; veturigu min fulmorapide al Istanbulo, kaj vi tuj ricevos la monon. Ne, pli trafe: konduku min al baronidino Kunegundo.

Sed jam ĉe la unua propono de Kandido la levantena mastro turnis la antaŭkilon al la urbo, kaj remigis tiel rapide, ke la galero kvazaŭ flugis kiel birdo en aero.

Kandido centfoje ĉirkaŭbrakis la baronon kaj Pangloson.

— Kiel povas esti, ke mi ne mortigis vin, mia kara barono? Kaj, mia kara Pangloso, kiel vi vivas post kiam oni vin pendumis? Kaj kial vi ambaŭ estas punlaboruloj sur galero en Turkio?

— Ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino estas en ĉi tiu lando? — demandis la barono.

— Jes, — respondis Kakambo.

— Mi do revidas mian karan Kandidon! — ekkriis Pangloso.

Kandido prezentis al ili Martenon kaj Kakambon. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn, ĉiuj parolis samtempe. La galero flugis, jam ili estis en la haveno. Oni venigis judon, al kiu Kandido vendis por 50 000 dukatoj diamanton, kiu valoris 100_000; la judo ĵuris per Abrahamo, ke li ne povas pagi pli kare. Kandido tuj pagis la elaĉeton de la barono kaj de Pangloso. Ĉi tiu sin ĵetis al la piedoj de sia liberiganto kaj malsekigis ilin per larmoj; la alia dankis per kapsigno kaj promesis redoni la monon ĉe la unua okazo.

— Sed ĉu eblas, ke mia fratino estas en Turkio? — li redemandas.

— Tio eĉ tre eblas, — rediris Kakambo, — ĉar ŝi frotpurigas la vazaron[149][149] V: elle écure la vaisselle — supozeble ‹ŝi frotpurigas la vazaron per sablo [sur la marbordo]›. — S. ĉe iu princo Transilvania.

Oni tuj venigis du judojn; Kandido vendis ankoraŭ kelkajn diamantojn, kaj per alia galero ili ekveturis por liberigi Kunegundon.

28. Kio okazis al Kandido, Pangloso, Marteno ktp

— Pardonon, mi denove petas, — diris Kandido al la barono; — pardonu, pastra moŝto, ke mi trapikis vian korpon per spado.

— Ni ne plu parolu pri tio, — diris la barono. — Mi iom bruskis, tion mi agnoskas; kaj ĉar vi volas scii pro kia hazardo vi ĵus min vidis galerulo, mi diros al vi, ke baldaŭ post kiam la frato apotekisto de la kolegio kuracis mian vundon, min atakis kaj forrabis hispana taĉmenteto; oni min metis en malliberejon en Bonaero tuj post kiam mia fratino forlasis la urbon.

» Mi petis pri reiro en Romon ĉe la Ordenestron. Tiu min nomumis kapelpastro ĉe la Francia ambasadoro en Istanbulo. Pasis apenaŭ semajno post mia enoficigo tie, kiam ĉe la vesperiĝo mi renkontis tre belkorpan paĝion. Estis varmege; la junulo ekvolis sin bani, kaj mi sekvis lian ekzemplon.

» Mi ne sciis, ke por kristano estas gravega krimo kunesti tute nuda kun juna islamano. La kadio ordonis, ke mi ricevu 100 bastonbatojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno. Mi ne povas imagi pli indignigan maljustaĵon… Tamen mi tre deziras scii, kial mia fratino estas en la kuirejo de Transilvania princo rifuĝinta ĉe la turkoj?

— Kaj vi, mia kara Pangloso, — demandis Kandido, — kiel povas esti, ke mi vin revidas?

— Estas vere, — diris Pangloso, — ke vi vidis min pendumata. Normale oni devus min ŝtiparumi; sed vi memoras, ke kiam venis tempo min rosti, ektorentis pluvego; la tempesto estis tiom forta, ke oni ne sukcesis ekbruligi la fajron; ne povante min bruligi oni min pendumis.

» Mian korpon aĉetis ĥirurgo, li portis min en sian hejmon kaj komencis min sekci. Unue li faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto.

» Endas diri, ke ne eblas pendumi pli fuŝe ol kiel oni min pendumis. La subdiakono kiu estas ekzekutisto de la sankta Inkvizicio majstre bruligadas la homojn, sed sperto pri pendumado al li mankas: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, la nodo estis mise farita.

» Fakte, mi ankoraŭ spiris; la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, imagante ke li sekcas la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparo. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: ŝi ektimis pli ol ŝia edzo, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurgedzinon diri al la ĥirurgo:

» — Karulo, kial vi entreprenis sekci herezulon? Ĉu vi ne scias, ke en la korpo de tiaj homoj estas la diablo? Rapide mi iru serĉi pastron, por lin ekzorci.

» Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: „Kompaton!“ Fine la portugala barbiro plikuraĝiĝis; li kunkudris mian haŭton; lia edzino min eĉ prizorgis; post du semajnoj mi povis ellitiĝi.

» La barbiro trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Malta kavaliro, veturonta en Venecion; sed ĉar mia mastro ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis ĉe Venecia komercisto, kaj lin akompanis al Istanbulo.

» Iun tagon mi ekhavis kapricon eniri moskeon; tie estis nur maljuna imamo kaj tre bela juna preĝantino; ŝia brusto estis nekovrita; inter siaj du mamoj ŝi havis belan bukedon el tulipoj, rozoj, anemonoj, ranunkoloj, hiacintoj kaj aŭrikuloj; ŝi lasis fali la bukedon; mi ĝin levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Iom longtempe mi ĝin remetadis, tiel ke la imamo ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas kristano, li vokis por helpo. Oni min kondukis al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi 100 bastonbatojn sur la plandojn kaj min sendis sur galeron.

» Mi estis katenita ĝuste en la sama galero ĉe la sama benko kiel sinjoro barono. Sur la galero estis 4 junuloj el Marsejlo, 5 pastroj el Napolo, kaj 2 monaĥoj el Korfuo, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. Sinjoro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; dum mi pretendis, ke certe pli decas remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun paĝio. Ni senĉese disputis kaj ricevadis po 20 batojn per bovtendeno ĉiutage, ĝis kiam la interkroĉado de la okazoj en ĉi tiu universo vin kondukis sur nian galeron, de kie vi nin elaĉetis.[150] Ĉe Kartezio la pleno (le plein) estas principo laŭ kiu materio plenigas la tutan spacon, ke vakuo ne ekzistas. La ŝajnan vakuon plenigas la subtila materio (la matière subtile), tiom fajna ke ĝi estas nepalpebla kaj nesensebla. Per la subtila materio Kartezio eksplikis diversajn fizikajn fenomenojn, interalie la graviton kaj lumon. Voltero refutas tiujn ideojn en la Elementoj. Krome, tie per «la pleno» Voltero ankaŭ aludas la «ateisman» koncepton ke ekzistas nenio krom la eterne moviĝanta Materio pleniganta la tutan Spacon.
Praharmonio (france harmonie préétablie) estas koncepto per kiu Lejbnico solvas la psiĥofizikan problemon pri rilato inter la Ideala kaj la Materia, inter la menso kaj la korpo. Laŭ li tiuj du disaj regnoj neniel komunikiĝas, sed dekomence Dio kreis ilin kunordigitaj, t.e. tiel, ke evoluante ĉiu laŭ siaj apartaj leĝoj, ili restas en harmonio (ni dirus «sinĥronaj»). En sia traduko de la Lejbnica «Monadologio» É. Boirac esperantigis tion per «la antaŭmetita harmonio»; L tradukis per «antaŭe starigita harmonio». — S.

— Nu, mia kara Pangloso, — al li diris Kandido, — kiam vi estis pendumata, sekcata, tradraŝata kaj remanta, ĉu vi pensis, ke ĉio iras plej bone?

— Mi plu restas ĉe mia unua opinio, — respondis Pangloso, — ja fine mi estas filozofo. Ne konvenas, ke mi malkonfesu, ĉar Lejbnico ne povas malpravi, kaj krome, ĉar la praharmonio estas la plej bela afero en la mondo, samkiel la pleno kaj la subtila materio.[150]

29. Kandido retrovas Kunegundon kaj la maljunulinon

Tiele —

Kandido, la barono, Pangloso, Marteno kaj Kakambo atingis la bordon de la Marmora maro ĉe la domo de princo de Transilvanio. La unua vidaĵo estis Kunegundo kaj la maljunulino, etendantaj sur ŝnurojn sekigendajn viŝtukojn.

Ekvidinte tion la barono paliĝis. La molkora amanto Kandido, vidante sian belan Kunegundon sunbrunigita,[151][151] Ĝis la 20ª jc la eŭropanoj opiniis sunbrunon vulgara kaj malbela apartaĵo de plebanoj. — S. ŝiajn okulojn ruĝrandaj, la bruston velkinta, la vangojn sulketaj, la brakojn ruĝaj kaj skvamaj, faris tri paŝojn malantaŭen pro hororo, poste antaŭeniris pro bonkonduto. Ŝi brakumis Kandidon kaj sian fraton; oni brakumis la maljunulinon; Kandido elaĉetis ilin ambaŭ.

Kandido … faris tri paŝojn malantaŭen pro hororo

Apude estis malgranda farmbieno; la maljunulino proponis al Kandido ekloĝi tie ĝis kiam la tuta kompanio ekhavos ion pli bonan. Kunegundo ne sciis, ke ŝi malbeliĝis, neniu komprenigis al ŝi tion; ŝi memorigis al Kandido pri liaj promesoj per tono tiom ordona, ke la bona Kandido ne aŭdacis rifuzi. Li do konigis al la barono, ke li edziĝos al lia fratino.

— Neniam mi toleros tion, — diris la barono, — nek tian malnoblon ŝiaflanke, nek tian ofendan malrespekton viaflanke; tian misfamegon mi ne allasos, ke miaj nevoj ne rajtos kunsidi en la Germaniaj kapituloj.[152][152] Ĉe la katolikoj kapitulo estas komitato prizorganta aferojn de religia komunumo (katedrala, monaĥeja, ordena). Ĝiaj anoj estis nobeloj, kaj ŝajne (laŭ Voltero) oni speciale atentis tion en Germanio. Evidente, la barono rigardas la mondon per la okuloj jezuitaj. — S. Ne, mia fratino povas edziniĝi nur al ne malpli ol barono Imperia.

Kunegundo sin ĵetis al liaj piedoj kaj malsekigis ilin per larmoj; li restis malcedema.

— Superfrenezulo, — al li diris Kandido, — mi liberigis cin el la galero, mi elaĉetis cin kaj cian fratinon. Ŝi estis vazlavistino, ŝi estas malbela, mi degnas al ŝi edziĝi — kaj ci tamen pretendas kontraŭstari al tio! Mi denove cin mortigus, se mi obeus mian koleron.

— Ci povas denove min mortigi, — diris la barono, — sed dum mi vivas, ci ne edziĝos al mia fratino.

30. Konkludo

En la fundo de sia koro Kandido ne plu deziris edziĝi al Kunegundo. Sed la ekstrema aroganteco de la barono lin instigis plenumi la edziĝon, kaj Kunegundo tiom forte insistis, ke li ne povis rompi sian promeson. Li konsultis Pangloson, Martenon kaj la fidelan Kakambon.

Pangloso verkis belan disertaĵon, en kiu li pruvis, ke la barono havas nenian rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povas, laŭ ĉiuj leĝoj de la Imperio, edziniĝi al Kandido morganate. Marteno rekomendis ĵeti la baronon en la maron. Kakambo konsilis redoni lin al la levantena mastro, kiu lin denove traktu kiel punlaborulon; kaj poste per la unua konvena ŝipo resendi lin en Romon al la patro Ordenestro. La konsilo tre plaĉis; ankaŭ la maljunulino ĝin aprobis; al Kunegundo ili diris nenion. Kun iom da mono la plano bonege prosperis, kaj oni ĝuis la plezuron trompi jezuiton kaj puni la malhumilon de germana barono.

Oni povus supozi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandido, edziĝinte al sia amatino kaj vivante kun la filozofo Pangloso, la filozofo Marteno, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrujo de la antikvaj Inkaoj, ĝuos plej agrablan vivon. Sed la judoj lin tiel fraŭdis, ke restis al li nur la malgranda farmbieno. Lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis kverelema kaj neeltenebla; la maljunulino kadukiĝis kaj estis eĉ pli mishumora ol Kunegundo. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iradis al Istanbulo por vendi legomojn, estis lacega de laboro kaj malbenadis sian sorton. Pangloson afliktis la maleblo brili en iu Germania universitato. Marteno firme opiniis, ke ĉie ajn oni statas malbone, kaj rigardis la aferojn rezignacie. Fojfoje Kandido, Marteno kaj Pangloso disputis pri metafiziko kaj moralo.

Antaŭ la fenestroj de la farmdomo ofte preterpasis ŝipoj plenaj je efendioj,[153][153] Turka titolo por ŝtatoficistoj, juristoj kaj kleruloj. paŝaoj, kadioj ekzilataj al Lemnoso, Mitileno, Erzurumo. Oni vidis veni aliajn kadiojn, paŝaojn, efendiojn, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj poste siavice estis elpelataj. Oni vidis dehakitajn kapojn, konvene remburitajn per pajlo, transportatajn por prezento ĉe la Alta Pordego.[154][154] La Alta Pordego: arabdevena sinekdoĥo por la rezidejo de la Otomana registaro kaj la registaro mem (arabe Bāb-ı Ālī, de bāb = pordego kaj alī = alta). — S. Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn; kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke iun tagon la maljunulino eĉ diris:

— Mi tre deziras scii, kio estas pli malbona: ĉu esti centfoje seksperfortata de negraj piratoj, havi gluteon fortranĉita, esti bastonfrapata ĉe la bulgaroj, esti aŭtodafee vipata kaj pendumata, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis — aŭ vegeti ĉi tie, nenion farante?

— Tio estas grava demando, — diris Kandido.

La vortoj de la maljunulino kondukis al novaj pripensoj, kaj precipe Marteno konkludis, ke homo naskiĝas por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandido malkonsentis, sed sen ion ajn aserti. Pangloso konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke unu fojon akceptinte la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam ĝin defendas, eĉ ne plu ĝin kredante.

Unu afero plifirmigis Martenon en liaj ŝokaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson. Iun tagon en la farmbienon venis Floro kaj frato Grilo, ambaŭ en plej ekstrema mizero. Tre rapide elspezinte la tri mil piastrojn, ili disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, trafis en malliberejon, eskapis el tie, kaj fine frato Grilo turkiĝis.[155][155] Konvertiĝis al islamo. — L. Floro plu ĉie praktikis sian metion, sed apenaŭ povis perlabori ion.

— Ĝuste tion mi antaŭvidis, — diris Marteno al Kandido, — ke viajn donacojn ili baldaŭ malŝparos kaj falos en eĉ pli grandan mizeron. Vi kaj Kakambo naĝis en milionoj da piastroj, sed vi ne estas pli feliĉaj ol frato Grilo kaj Floro.

— Ah ha, mia kompatinda infano, — diris Pangloso al Floro, — la Ĉielo do vin alkondukas inter nin! Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la nazpinton, okulon kaj orelon? Kaj kiel ankaŭ vi nun aspektas! Ho, kia estas ĉi tiu mondo!

Tiu okazaĵo instigis ilin filozofiadi pli multe ol kutime.

Apude loĝis tre fama derviŝo, opiniata la plej bona filozofo en Turkio; ili iris lin konsulti. Parolis Pangloso, kaj li diris:

— Majstro, ni venis demandi, kial estas kreita tiom stranga animalo, kia estas la homo?

— Kial ci zorgas pri tio? — diris la derviŝo. — Ĉu tio estas cia afero?

— Sed, respektinda patro, — diris Kandido, — estas multege da terura malbono sur la tero.

— Ĉu gravas, — diris la derviŝo, — ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia Sultana Moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la ŝipaj musoj?[156][156] Kelkajn versojn per kiuj A. Popo kritikas homcentrismon (Eseo, I, 131–140) Voltero malvolvas en «La 7-an Rezonadon en versoj pri la homo», kie aperas fablo pri musoj kaj aliaj bestoj, atribuata al «ĉina libro iam tradukita de Pekina jezuito». — S.

— Do kion oni faru? — demandis Pangloso.

— Silentu, — diris la derviŝo.

— Mi esperis, — diris Pangloso, — ke ni iom rezonados pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, pri la deveno de malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la praharmonio.

Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilia nazo.

Dum tiu interparolado diskoniĝis la novaĵo, ke en Istanbulo oni ĵus strangolis du Divanajn vezirojn[157][157] En la originalo vizirs du banc — probable, temas pri «kubbe vezirleri», laŭvorte «kupolaj veziroj». «Kupolaj» sinekdoĥe signifas «divanaj», ĉar la divano kunsidis en Kubbealtı, «sub 6 kupoloj»; do, la sinekdoĥo estas samforma kaj samsignifa kiel «kabinetaj ministroj». La termino vizir du banc aperas en la «Enciklopedio». — S. kaj la muftion, kaj ke oni palisumis plurajn el iliaj amikoj. Tiu katastrofo kaŭzis grandan bruon, kiu daŭris plurajn horojn. Pangloso, Kandido kaj Marteno, revenante al sia farmbieno, ekvidis respektindan maljunulon, kiu sidis ĉe sia dompordo, ĝuante malvarmeton en oranĝuja laŭbo. Pangloso, tiom scivolema, kiom rezonema, lin demandis pri la nomo de la ĵus strangolita muftio.

— Mi ne scias, — respondis la bonulo, — neniam mi konis la nomon de iu ajn muftio nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la evento, kiun vi rakontas; mi opinias ke ĝenerale, kiuj sin enmiksas en la publikajn aferojn, tiuj iafoje pereas mizere kaj laŭmerite; sed neniam mi demandas pri tio, kio okazas en Istanbulo; al mi sufiĉas, ke mi sendas tien por vendo fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kultivas.

Dirinte tion, li enirigis la fremdulojn en sian domon; liaj du filinoj kaj du filoj prezentis al ili diversajn hejmfaritajn ŝorbetojn, kajmakojn[158][158] Kremo apartigita de boligita lakto. Turke kaymak, ruse каймак. — S., punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato, oranĝojn, citronojn, limedojn, ananasojn, pistakojn, kafon el Mokao, ne miksitan kun kafaĉo el Batavio aŭ el la [Amerikaj] insuloj. Poste la du filinoj de la bona islamano parfumis la barbojn de Kandido, Pangloso kaj Marteno.

— Evidente, — diris Kandido al la turko, — vi posedas vastan kaj bonegan bienon, ĉu?

— Nur 20 akreojn, — respondis la turko. — Mi kultivas ilin kun miaj gefiloj; la laboro forpelas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.

Dum la reveno al la farmobieno Kandido profunde pripensis la parolojn de la turko. Li diris al Pangloso kaj Marteno:

— Ŝajnas al mi, ke la bona maljunulo aranĝis al si situacion preferindan ol tiu de la 6 reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.

— La altrangeco, — diris Pangloso, — estas tre danĝera, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj; tiel ekzemple[159][159] Sekvas nomoj de personoj el la hebrea (Tanaĥa) historio. — S.

[160] Nomoj de personoj el la malnovgreka-Romia historio. — S.
[161] Nomoj de personoj el la historio Anglia. — S.
[162] Temas pri «la milito de tri Henrikoj», la 8ª religia milito en Francio (Guerre des trois Henri, 1585–1589). La militantajn partiojn estris
• reĝo Henriko la 3ª de Francio;
• reĝo Henriko la 3ª de Navaro (la onta Henriko la 4ª de Francio);
• duko Henriko la 1ª de Gvizo (de Guise).
Ĉiuj 3 Henrikoj mortis murdite. — S.
» Ĉu vi scias, kiel pereis

» Ĉu vi scias…

— Mi krome scias, — diris Kandido, — ke ni devas kultivi nian ĝardenon.

— Vi pravas, — diris Pangloso. — Ĉar la enloĝigo de la homo «en la ĝardenon Edenan» okazis «por ke li prilaboradu ĝin»[163][163] Genezo, 2:15.; kio pruvas, ke la homo ne naskiĝis por ripozi.

— Ni ne rezonadu sed laboru, — diris Marteno. — Tio estas la sola maniero teni la vivon tolerebla.

La tuta malgranda societo akceptis tiun laŭdindan proponon; ĉiu ekaplikis siajn talentojn. La malgranda bieneto produktis multon. Verdire Kunegundo estis tre malbela, sed ŝi fariĝis tre bona kukistino; Floro brodis; la maljunulino prizorgis la tolaĵon. Utilis ĉiuj, sen escepti fraton Grilo: li iĝis tre bona lignaĵisto kaj eĉ solida viro; tiel ke Pangloso fojfoje diradis al Kandido:

— Ĉiuj okazoj estas interligitaj en la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj; ĉar fine,

tiam vi ne manĝus ĉi tie pistakojn kaj konfititajn cedratojn.

— Bele dirite, — respondis Kandido, — sed ni kultivu nian ĝardenon.[164][164] Ĉi tiu konkluda frapfrazo estas vaste konata kaj ofte citata. Kurioze, Lejbnico ĝin kvazaŭ anticipis en la apologo (§415; inspirita de «Dialogo kontraŭ Boecio» de Laŭrenco Valla), per kiu li finas sian «Teodiceo»n. Ties heroo vizitas alternativan universon, en kiu, interalie, Seksto Tarkvinio ne seksperfortas Lukrecian:
«Oni aŭdis Sekston paroli pri sia obeo al la dio [Jupitero]. Kaj jen li ekloĝas en urbo inter du maroj, simila al Korinto. Tie li aĉetas malgrandan ĝardenon; ĝin kultivante li trovas trezoron; li iĝas riĉa, amata, estimata; li mortas tre maljuna, kaj la tuta urbo lin funebras.»
Tiu alternativa universo estas malpli bona ol la nia, ĉar sen la krimo de Seksto la Romanoj ne ekindignas, ne forpelas la reĝojn, ne estiĝas la Respubliko kaj «la granda Imperio kiu donos grandajn ekzemplojn».
Ankaŭ notindas, ke Seksto kultivus sian ĝardenon en Korinto, kiu en la 18ª jc estis parto de la Turka Imperio, samkiel Istanbulo, apud kiu situis la ĝardeno de Kandido.
La malnovajn esperantistojn tiu frazo neeviteble pensigas pri la parenca devizo «Ni fosu nian sulkon!» ☺ — S.


Postparolo

Ĉi tiu Postparolo precipe temas pri la lingvaj (aŭ pli vaste, filologiaj) aferoj, kiuj atendeble plej interesas la esperantistojn. Komentojn pri la filozofia enhavo la interesatoj trovos fine de la Postparolo.

Ironie, laŭ apartaĵo de la ĝenro «filozofia fabelo» ĝuste la lingvan problemon Voltero preskaŭ plene ignoras. Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino travagas la tutan Eŭropon, Turkion, Magrebon sen renkonti ian ajn lingvan barilon en iu ajn socia tavolo. Nur en Ameriko Kandido bezonas la helpon de Kakambo por komuniki kun tieaj indiĝenoj (kiuj cetere ĉie, de Argentino ĝis Eldorado kaj Surinamo, parolas dialektojn de unu sama lingvo, supozeble de la Keĉua).

Artikolado

La difina artikolo

La titolartikoloj

Mi jam indikis en mia studaĵo La artikolo: «Atentindas, ke en la rolo de titolartikolo la ĝentiltitoloj (sinjoro, doktoro ktp) perdas sian propran artikolon — ili ne plu kondutas kiel ordinaraj substantivoj, ili iĝas gramatikiloj». En diversaj lingvoj tia gramatikiĝo okazis diversgrade, kaj eĉ kadre de unu sama lingvo ofte estas malkohera. L uzas senartikole «sinjoro doktoro Ralf», «F-ino Kunegond» «majstron Panglos», «barono de Thunder-ten-tronckh» — sed ĉiam konservas la difinan artikolon ĉe la monarĥaj titolartikoloj, ekz‑e (ĉap. 26ª):

L: kiel la sultano Aĥmet, la imperiestro Ivan kaj la reĝo Karl-Edvard

A: as Sultan Achmet, the Emperor Ivan, and King Charles Edward

S: kiel sultano Aĥmedo, imperiestro Ivano kaj reĝo Karlo-Edvardo

Zamenhofo plej ofte artikolis tiajn ĉenomajn titolojn monarĥajn, kvankam en la «Fabeloj» aperas senartikola «reĝo Arturo». La moderna Esperanto (bone atestita ekz‑e en «Monato») koherigas tion per konsekvenca forigo de la difina artikolo en tiaj okazoj. Ankaŭ mi faris tiel. (Kompreneble tio ne koncernas la memstarajn uzojn de la titolvortoj; ekz‑e «la barono paliĝis» en ĉap. 29ª.)

Gefratoj kaj idoj

Estas evidenta fakto, ke la difinan artikolon Esperanto uzas pli ŝpareme ol la franca lingvo, proksimume kiel la angla; tial mi ĝin forigis el la titolo: «Kandido, aŭ la Optimismo» (kp A: “Candide, or Optimism”).

Tamen ankaŭ angle ofte aperas neklarigeblaj uzoj de la difina artikolo, ekz‑e en ĉap. 11ª:

V: Je suis la fille du pape Urbain X et de la princesse de Palestrine

A: I am the daughter of Pope Urban X, and of the Princess of Palestrina.

L: Mi estas la filino de la papo Urbano la Xª kaj de la princino Palestrina.

Antaŭe neniam temis pri tiuj princino kaj papo, nek pri tio, ke ili havas filinon, nek pri ties unikeco. Tamen Voltero kaj ĉiuj tradukoj en la artikolhavajn lingvojn uzas ĉi tie la difinan artikolon — krom la bulgara, kiu ĉi-okaze estas la sola logikema:

B: Дъщеря (ne «Дъщерята»!) съм на папа Урбан X и на принцеса Палестрина.

Kaj Voltero mem en tute simila situacio, prezentante la protagoniston en la 2ª frazo de ĉap. 1ª, uzas nul-artikolon:

V: Les anciens domestiques de la maison soupçonnaient qu’il était fils de la sœur de monsieur le baron et d’un bon et honnête gentilhomme du voisinage

B: Старите слуги в дома подозираха, че е син на сестрата на господин барона и на един добър и почтен благородник от околността

(L: La malnovaj servistoj suspektis, ke lia patrino estis la fratino de lia barona moŝto kaj lia patro iu nobelo el la ĉirkaŭaĵo)

La bulgara traduko konsekvence evitas artikolon ĉe ‹filo› — sed ial (samkiel V) artikolas la ‹fratino›n. Pri ŝi ni aŭdas unuafoje, kaj nek ŝia ekzisto nek unikeco estas evidentaĵo. Tial tute prave la germana traduko G20 artikolas ŝin nedifine — tamen ĝi ial difine artikolas la ‹filo›n (en ambaŭ okazoj, inverse ol V!).

G20: Die alten Diener des Hauses munkelten, er sei das Kind einer Schwester des Herrn Barons und eines guten braven Edelmannes aus der Nachbarschaft

S: La malnovaj servistoj suspektis, ke li estas filo de fratino de lia barona moŝto kaj de brava kaj bona nobelo najbara.

Jen alia okazo (ĉap. 13ª) kie la min ŝokas kiel nelogika; ĝin paŭsas multaj tradukoj, sed ne B nek G nek H:

L: Lia unua parolo estis por demandi ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano.

V: La première chose qu’il fit fut de demander si elle n’était point la femme du capitaine.

G20: … ob sie die Frau des Hauptmannes sei.

G: … ob sie des Hauptmanns Frau sei.

B: … дали тя не е жена на капитана.

H: … si era muger del capitan.

S: … ĉu ŝi estas edzino de la kapitano.

La demandanto ja ne scias, ĉu la kapitano havas edzinon (kaj fakte li ne havas).

En nenia gramatiko Esperanta mi trovas pravigon por 4 artikoloj en la konkluda frazo de la rekrutada epizodo el ĉap. 2ª:

L: — Sufiĉas; nun vi estas la apogo, la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj

V: C’en est assez, vous voilà l’appui, le soutien, le défenseur, le héros des Bulgares

S: — Sufiĉas. De nun vi estas heroo de la bulgaroj, nia apogo, nia bastiono, nia defendanto.

La plej…

Laŭ la franca kutimo V trouzas superlativon, kvankam la franca lingvo disponigas por tio nur surogaton: difine determinitan komparativon (tiu o, kiu estas pli a ol la ceteraj). Tiu konstruo neprigas iun aron kie okazas komparo, kio emigas la francojn mencii tian aron malimplice. Aliflanke, en lingvoj kun plenvalora superlativo (kiaj Esperanto, la angla) ties absoluta uzo indikas la plej altan gradon de la koncerna kvalito. Kp:[Ĉap. 2ª]

V: c’est le plus charmant des rois

L: li estas la plej ĉarma el la reĝoj

A: Oh, he is a most charming king!

P: ależ to czarujący monarcha

Laŭ mia impreso pri la funkciado de la franca lingvo, tia aldono de la baza aro estas perceptata kiel emfazilo (plifortigilo); sed estkiel matematikisto mi perceptas ĝin kiel malfortigilon: la plej ĉarma el la limigita aro da malmulte ĉarmaj personoj (kiaj grandparte estis tiamaj reĝoj) estas nur la malplej malĉarma el ili. Laŭeble mi simpligas la superlativojn (samkiel A), sed ĉi-okaze mi ĝin lasas en la formo Voltera-Lantia, ĉar en la buŝo de la rekrutistoj ĝi havas nuancon ŝovinisman (verdire, apenaŭ rimarkeblan franclingve).

La nedifina artikolo

En sia rutina funkcio la nedifina artikolo plej ofte ne bezonas leksikan tradukon, kvankam ofte ĝi postulas pozician remaigon de sia determinato, kiel «maljunulino» kaj «komercisto» en la ĉi-postaj vortordaj ekzemploj. Lanti’ tamen sporade ĝin tradukas per la superflua «iu», ekz‑e:

V: Ce moine voulut vendre quelques unes des pierreries à un joaillier.

L: La monaĥo provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto[Ĉap. 13ª]

V: Il leur donna rendez-vous dans un cabaret.

L: Li difinis rendevuon al ili en iun drinkejon.[Ĉap. 19ª]

Kp ankaŭ piednoton [91] de L pri «Eldorado» (ĉap. 17ª):

L: Nomo, kiun la eŭropanoj en la XVI-a jarcento donis al iu fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de iu supozita lago Parimo…

Cetere, se en tia okazo oni tamen volas meti nedifinan pronomon, mi ĉi tie preferus ne ‹iu›n, sed ‹ia›n. ‹Iu› min pensigas ne pri kvalito (fikcieco), sed pri elekto inter realaj objektoj.

──────

Fojfoje Lanti’ tamen uzas la nul-artikolon, markante la duondifinan determinon, kiun Zamenhofo (kaj S) markas per unu, certa:

V: Je touchais au moment de mon bonheur, quand une vieille marquise qui avait été maîtresse de mon prince l’invita…

L: Alproksimiĝis la momento de mia feliĉo, kiam maljuna markizino, kiu estis estinta amdonantino al mia princo, invitis lin…[Ĉap. 11ª]

R: Уже близился миг моего счастья, когда одна старая маркиза, которая прежде была любовницей князя, пригласила его…

S: Kiam proksimis jam la momento de mia feliĉo, unu maljuna markizino, iama amdonantino de mia princo, lin invitis…

V: J’ai vu pis: mais un sage, qui depuis a eu le malheur d’être pendu, m’apprit que…

L: Mi vidis pli da malbono, … sed saĝulo, kiu poste estis pendigata, instruis al mi…[Ĉap. 22ª]

P: Widziałem gorsze rzeczy; ale pewien mędrzec, którego na nieszczęście powieszono, pouczył mnie…

R: Я видел вещи и похуже, но один мудрец, который имел несчастье попасть на виселицу, учил меня…

S: Mi vidis aferojn pli malbonajn; sed unu saĝulo (kiun cetere poste trafis la malfeliĉo esti pendumita) instruis al mi…

Resume, Lanti’ ja apartigas la duondifinan determinon, kvankam markas ĝin en maniero inversa ol la slava-Zamenhofa.

Jen kurioza ekzemplo el ĉap. 13ª:

V: «C’est bien dommage, disait Candide, que le sage Pangloss ait été pendu contre la coutume dans un auto-da-fé; il nous dirait…»

L: „Estas tre domaĝe, diris Kandid, ke la saĝa Panglos estis kontraŭkutime pendigata ĉe bruligo; li dirus al ni…“

S: — Ho ve, — bedaŭris Kandido, — tre mankas al ni doktoro Pangloso, kontraŭkutime pendumita en certa aŭtodafeo; li dirus al ni…

La nedifina artikolo en V kaj la nul-artikolo en L signalas duondifinan determinon; do, Kandido alparolas la kompanion da fremdaj pasaĝeroj, por kiuj la aŭtodafeo estas nekonataĵo; tial mi en S zamenhofece markas tiun determinon per certa. Sed en tia parolsituacio pli gravas Pangloso, egale nekonata al la kompanio, kaj tamen aperanta en la remaa pozicio, kontraŭe al la postuloj de la pragmatika vortordo (kiujn la franca lingvo ofte ignoras). Tial la slavaj tradukistoj de P kaj R (kaj mi mem ĉe la unua lego) subkonscie interpretis tiun replikon kiel adresitan al «la siaj», al si mem (interna parolo) aŭ al si mem kaj Kunegundo, kiu(j) bone konas Pangloson (sed ankaŭ la aŭtodafeon!). Tial en P kaj R la aŭtodafeo estas menciita sen determinilo, kio normale donus ĉe retrotraduko difinan artikolon: dans l’auto-da-fé. Sekve mi rearanĝis la frazon por temigi la aperon de Pangloso.

──────

Voltero ofte defias la Esperantajn gramatikistojn, uzante nedifinan artikolon en situacioj, kie ili postulas la artikolon difinan. Iam la senconuancon ne eblas fidinde esprimi en Esperanto, kaj necesas ŝanĝo al la artikolo difina (ankaŭ en la angla traduko okazas tiel), iam eblas ĝin esprimi per malimplicitigo de nedifiniteco:

V: Il était au désespoir de se séparer d’un bon maître devenu son ami intime

L: Li estis tre ĉagrena pro la penso disiĝi for de bona mastro, fariĝinta lia intima amiko

S:[Ĉap. 19ª] Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko.

Kontraste, jen alia fremdigo esprimanta malŝaton (ĉap. 24ª):

V: Mes parents me forcèrent … d’endosser cette détestable robe, pour laisser plus de fortune à un maudit frère aîné…

L: Miaj gepatroj devigis min … surmeti tiun ĉi malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato…

(Lanti’ vidas tie majoraton; tamen la samepoka angla traduko interpretas tion kiel favorigon de iu el la pli aĝaj fratoj, A: an elder brother of mine.)

La uzo de nedifina artikolo por esprimi disdegnon ne estas internacia, kaj en tradukoj povas aperi la regula artikolo difina:

V: … du baiser que je vous avais donné derrière un paravent …

L: … pri la kiso, kiun al vi mi donis malantaŭ ekranego …

A: … the kiss I gave you behind the screen …

B: … за целувката, която ви дадох зад паравана …

S: … pri la kiso, kiun mi donis al vi malantaŭ la faldoŝirmilo … [ĉap. 8ª]

Jen kurioza malkohero en du egalaj situacioj el du paralelaj rakontoj en unu sama ĉap. 28ª:

V: Un cadi me fit donner cent coups de bâton sous la plante des pieds, et me condamna aux galères.

(L: Iu kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj kondamnis min esti punlaborulo sur galero.)

«Kadio» estas normala, kutima parto de la situacio, kaj mi atendus ĉi tie la difinan artikolon, samkiel en la dua (sendependa) rakonto:

V: On me mena chez le cadi, qui me fit donner cent coups de latte sous la plante des pieds, et m’envoya aux galères.

(L: Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron.)

Probable la nedifina artikolo en la unua rakonto estas ŝuldata al ekzoteco (por la franca publiko) de tia vorto; mi supozas, ke ĝi signifas proksimume «iu turka oficisto, tiel nomata cadi». T.e. nedifiniteco koncernas la signon, ne la signaton. Tial en la dua rakonto «kadio» ricevas regulan artikolon difinan.

Mi supozas, ke nun por la publiko internacia (diference de la franca de la 18ª jc) la vorto «kadio» estas sufiĉe konata. Tial ankaŭ en la unua rakonto mi uzis la difinan artikolon:

S: La kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno.

Kp ankaŭ la similsituacian frazon en ĉap. 19ª: «Li iras al la Holanda juĝisto».

──────

La plej stranga uzo de la nedifina artikolo aperas en la titolo de ĉap. 9ª:

V: Ce qui advint de Cunégonde, de Candide, du grand-inquisiteur, et d’un Juif

L: Kio okazis kun Kunegond, kun Kandid, kun la ĉefinkvizitoro kaj kun judo

En la ĵusa ĉap. 8ª grave rolis la 3 unuaj personoj kaj judo don-Isaĥaro. La nedifina determino de la 4ª persono el la ĉapitra titolo devus indiki, ke temos pri iu alia, ankoraŭ ne konata homo. Tamen finleginte la ĉapitron oni konstatos, ke fakte temas pri la jam konata don-Isaĥaro. Probable Voltero volis ĝeneraligi, malkonkretigi la ĉefinkvizitoron kaj don-Isaĥaron kiel tipajn prelaton kaj judon, proksimume kiel en la ekkrio de Kunegundo:

V: Comment avez-vous fait, vous qui êtes né si doux, pour tuer en deux minutes un Juif et un prélat?

Se efektive tia estis la celo de Voltero, tiam ĝia realigo estas ĝene mallerta. La tradukoj B, G20, A20 meĥanike paŭsas tiun mallertaĵon; nur A, H (kaj S) ĝin korektas:

A: What Happened to Cunegund, Candide, the Grand Inquisitor, and the Jew

H: Prosiguen los sucesos de Cunegunda, Candido, el Inquisidor general, y el Judío

S: Kio trafis Kunegundon, Kandidon, la ĉefinkvizitoron kaj la judon.

Pri la vortordo

Mi ekokupiĝis pri «Kandido» ĉar per ĝi mi volis kontroli la ĵus publikigitan teorion pri la vortordo en Esperanto[165][165] «Raporto de la Sekcio pri Gramatiko pri vortordo en Esperanto». Oficialaj informoj, №35, 2021-07-14. La stilo de la artikoloj de Lanti’ ŝajnis al mi sufiĉe esperanteca ĉi-rilate, kaj mi decidis ekzameni iom pli grandan prozaĵon: lian tradukon de la Voltera verko.

Nu, mi jam citis la malinstigan averton el la Lantia antaŭparolo:

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale.

Atentindas, ke la literatura franca lingvo pli ol la aliaj fontolingvoj de Esperanto ignoras la komunikadan (= pragmatikan) vortordon (tio koncernas nur la literaturan francan lingvon, la buŝa lingvo ja estas tute pragmatika). Probable tio estas ŝuldata al la prilaboro de la literatura lingvo en la 17ª–18ª jc, kiam la raciismaj stilistoj kaj gramatikistoj «ĝin poluris ĝistrue» (laŭ diro de lordo Ĉesterfildo, samtempano kaj amiko de Voltero). Tia pragmatika truo en planlingvo povus esti objekto de interlingvistika studo.

Interalie la franca lingvo preferas la aktivan frazaranĝon, eĉ je la kosto de la pragmatika vortordo; la angla lingvo estas pli pragmatika je la kosto de pasivigo; Esperanto ofte ebligas kombini la pragmatikan vortordon kun la aktiva aranĝo. Ekz-e en la lasta frazo de ĉap. 6ª:

V: Il s’en retournait … lorsqu’une vieille l’aborda, et lui dit: …

(L: … kiam maljunulino aliris al li kaj diris:…)

A: … when he was accosted by an old woman, who said to him…

G20: … als ihn ein altes Weib ansprach und ihm zuflüsterte:…

P: … kiedy zbliżyła się doń jakaś staruszka i rzekła:…

R: … когда к нему подошла старуха и сказала ему:…

S: … kiam lin aliris maljunulino, kiu diris:…

Simile en ĉap. 12ª:

V: Un marchand m’acheta …

(L: Komercisto aĉetis min …)

A: I was purchased by a merchant

G20: Mich erhandelte ein Kaufmann

S: Min aĉetis komercisto

Franclingve ĉi tiujn mislokitajn remaojn markas nedifina artikolo. Tia maniero remaigi estas apartaĵo de la franca lingvo, por aliaj lingvoj (ekz‑e por la angla) ĝi estas nekutima kaj ĝena (pli ĝena ol pasivo). En la liberordaj lingvoj (i.a. germana, pola, rusa, Esperanto) tiaokaze sufiĉas kaj konvenas simpla sintaksa inversio.

teruraj makuloj◄──┐
— Estas           │
la homoj,◄═╕◄─────┼──┐
· · · · · ·│· ·   │  │
· kiuj─────┘  ·   │  │
· faras       ·   │  │
· la makulojn─·───┘  │
· · · · · · · ·      │
kaj       ▲          │
ili───────┼──────────┘
ne povas  │
tion──────┘
eviti
Anaforoj en fendita frazo

Tamen en la propozicioj, kie la remao estas difine determinita, la franca kaj Lanti’ uzas fenditajn frazojn, ekz‑e (ĉap. 22ª):

V: — … vos ombres sont des taches horribles. — Ce sont les hommes qui font les taches, dit Candide, et ils ne peuvent pas s’en dispenser.

L: — … viaj ombroj estas teruraj makuloj.

CEstas la homoj, kiuj faras la makulojn kaj ili ne povas tion eviti.

S: — … Viaj «ombroj» estas hororaj makuloj.

— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas eviti tion.

G20: „Die Flecken machen die Menschen,“ erwiderte Candid, „sie können nicht anders.“

hororaj makuloj◄──┐
· · · · · · · ·   │
· La makulojn─·───┘
· faras       ·◄─┐
· · · · · · · ·  │
la homoj,◄─┐     │
kaj        │     │
ili────────┘     │
ne povas         │
eviti            │
tion─────────────┘
Anaforoj ĉe la pragmatika vortordo

R: – Пятна сажают люди, – сказал Кандид, – они никак не могут обойтись без пятен.

A20: “They are men who make the blots,” said Candide, “and they cannot be dispensed with.”

La fenditaj frazoj malsimpligas la sintaksan strukturon kaj komplikas la anaforan reton (kiel evidentas el la ĉi-apudaj figuroj). La tradukoj en la liberordajn, akuzativhavajn lingvojn estas pli simplaj kaj fluaj.

Alia problemo de tiaspecaj fenditaj frazoj estas tio, ke Lanti’ uzas samformajn sensubjektajn estas-propoziciojn por traduki la francan il y a:

V: la dame demanda pourquoi il y avait des tragédies qu’on jouait quelquefois, et qu’on ne pouvait lire.

L: [Ĉap. 22ª]La sinjorino demandis, kial estas tragedioj, kiujn oni ludas kelkfoje, kaj kiujn oni ne povas legi.

S: La markizino demandis, kial iuj tragedioj, ja fojfoje ludataj, estas preskaŭ nelegeblaj.

Grava diferenco inter tiuj du tradukoj estas la artikolo: «Estas la homoj, kiuj…». Ĝi forte ĝenis min ĉe la traduko: ja laŭ PAG, tia la egalas al ĉiuj; t.e. «la makulojn faras ĉiuj homoj». Tiu aserto estas pli forta ol bezonas Kandido, por la argumentado sufiĉus diri, ke la makuloj estas faro homa, «de iuj homoj» kaj tiel senkulpigi Dion. Evidente la samon sentis la tradukisto angla [A20], kiu kombinis fenditan frazon kun nedifina determino: “They are men who…”. Tamen duapense mi ekkonsciis, ke Kandido estas homo de la 18ª jc; ke sampaĝe oni parolis pri jansenanoj kaj molinanoj; ke laŭ la doktrino de la Katolika eklezio ĉiuj homoj (krom Jesuo Kristo kaj lia patrino) estas difektitaj per la Prapeko; ke negi tion estus Pelagiisma herezo; kaj ke la dua kunordigita subpropozicio pri la neeblo «eviti tion» neprigas tiun pesimisman interpreton. Mi do retenis ĉi tiun mizantropan artikolon (fakte, ankaŭ la samtempa angla traduko [A] ĝin retenas).

Ankoraŭ ekzemplo (ĉap. 18ª):

V: Ce fut un beau spectacle que leur départ, et la manière ingénieuse dont ils furent hissés eux et leurs moutons au haut des montagnes.

L: Estis bela spektaklo ilia foriro kaj la maniero, laŭ kiu ili estis suprenlevataj, ili kaj iliaj ŝafoj, ĝis la supro de l’ montoj.

G: Ihr Auszug und die erfindungsreiche Art, wie sie mit ihren Hämmeln empor gelüpft wurden, machte wirklich ein sehenswürdiges Schauspiel.

S: Ilia forveturo estis impresa spektaklo, kaj fascina estis la inĝenia maniero levi ilin kaj iliajn ŝafojn sur la supron de la montoĉeno [ĉap. 18ª].

Tamen kelkfoje Lanti’ rearanĝis francajn frazojn laŭ la vortordo Esperanta:

V: c’est du vitriol, c’est du feu qui coule dans [les veines] des habitants du mont Atlas et des pays voisins.

L=S: en [la vejnoj] de la loĝantoj de la monto Atlas[o] kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro.[Ĉap. 11ª]

V: ce fut un cordelier à la grande manche qui vola l’argent et les bijoux de Cunégonde

L: la monon kaj la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero

S: la monon kaj la juvelojn de Kunegundo ŝtelis la grandmanika franciskano[Ĉap. 13ª]

V: «Ce n’est pas ma main qu’il faut baiser», dit la vieille

L: «Ne mian manon vi devas kisi», diris la maljunulino

S:Ne mian manon vi kisu, — diris la maljunulino.[Ĉap. 7ª]

Emfazo per inversio [ĉap. 19ª]:

V: c’était un très-bon homme que ce Cacambo

L: tiu Kakambo estis tre bona homo

A: This Cacambo was a very honest fellow

R: очень добрый человек был Какамбо

S: Tre bona homo estis tiu Kakambo.

(La determinilo ‹tiu› temigas ‹Kakambo›n, malimplice neprigante la remaecon de ‹tre bona homo›, kiu emfaziĝas pro la inversio.)

Prozodio

La senakcentaj unusilabaj vortoj satelitaj (enklitikoj) rompas la nature troĥean ritmon de la esperanta parolo; Z rimarkigis ĉi-rilate:Respondo 52 (Varingjene 104B),
«Oficiala Gazeto», IV, 1911, p. 2.

Pri la vortoj kun «ĉi». Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi «ĉi» antaŭ la montra vorto.

Ĉi tiun lecionon Lanti’ bone lernis, probable ĉar tiurilate la akcentata franca -ci kondutas klare kontraŭe ol la normale senakcenta Esperanta ĉi. Sed li ne rimarkis, ke la sama rimarkigo validas pri la unusilabaj pronomoj kiam ili estas egale senakcentaj Esperante kaj france; ilin li anglece transportas post la verbon, kvankam ili pli bone akordas kun la ĝenerala parolritmo en la pozicio antaŭverba:

V: Mais je veux que vous me la remettiez[Ĉap. 22ª]

A: But I wish that you would put it on

L: Sed mi volas, ke vi remetu ĝin al mi

La pozicioj de la senakcentaj pronomoj en la lingvoj angla kaj franca estas rigide fiksitaj, kaj indikas iliajn sintaksajn funkciojn (semantikajn kazojn). France tiu fiksita ordo estas adaptita al la fiksakcenta prozodio; angle ĝi obeas la ĝeneralan SVO-aranĝon. Malgraŭ sia promeso Lanti’ ŝanĝis la rigidan ordon francan al la rigida ordo angla.

Rezulte la «dativa» komplemento al mi trafis en la finan, logike akcentitan pozicion remaan. En la liberordaj lingvoj Esperanto, rusa kaj pola tio estas kutima maniero ĝin emfazi, kaj konvenus ekz‑e okaze de elekto: ĉu remeti la ŝtrumpligilon al la parolantino aŭ al iu alia, eble al F‑ino Kunegundo? Tamen ĉi-okaze ne ricevanto estas la remao: la angla tradukisto eĉ lasis la ricevanton implicita (kvankam tio ne estas memevidenta: ni konas la anekdoton pri angla reĝo kiu en simila situacio nodis la ŝtrumpligilon de sia damo sur sia genuo ☺).

La rusa lingvo estas libera kaj rilate la semantikajn kazojn, kaj rilate la prozodion; tial la rusa traduko metas la remaon (ĉi-okaze, ‹remetu›) sur ĝian naturan lokon — kaj hazarde la ĝusta pragmatika vortordo ĉi-okaze koincidas kun tiu de la franca originalo:

R: Но я хочу, чтобы вы мне её надели.

S: Sed mi volas, ke vi ĝin al mi remetu.

Alia ekzemplo [Ĉap. 22ª]:

V: comme il me dégoûte!

L: kiel li naŭzas min!

S: Kiel li min naŭzas!

Ankaŭ ĉi-okaze la remao estas la impreso ‹naŭzas›, ne la objekto ‹min›:

R: Какое отвращение он мне внушает!

La sama kutimo estas propra al la simile fiksakcenta lingvo pola, ekz‑e [ĉap. 19ª]:

V: Celui à qui ils s’adressèrent était…

P: Człowiek, do którego się zwrócili, był…

L: La persono, al kiu ili sin turnis, estis…

Okaze de kolizio inter prozodio kaj pragmatiko, la pola lingvo (kaj S) preferas la pragmatikon, ekz‑e [ĉap. 8ª]:

V: j’ai goûté le plaisir inexprimable de vous revoir, de vous entendre, de vous parler.

L: mi ĝuis la neesprimeblan plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi.

P: zakosztowałam niewypowiedzianej rozkoszy oglądając cię, słysząc cię, mówiąc do ciebie.

Ĉi-loke kun la libera pragmatika vortordo hazarde koincidas la rigida SVO-ordo angla (kaj Lantia).

La propraj nomoj

Transskribo kompare kun asimilo

Laŭ la tradicio de la SAT-presaĵoj, Lanti’ skribas la nomojn duonasimilite: Volter, Kandid, Kunegond. Tia maniero duonasimili devias de la Fundamenta:

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller′o…

Senapostrofe, laŭ la regulo (10), tiujn nomojn oni devus voĉlegi Vólter, Kándid, Kunégond. Aliflanke, la senapostrofa «Sankta-Marso» pensigas pri la Roma dio, dum fakte temas pri Sankta-Marcelo (Marcellus → Marcel → Marceau); la senapostrofa frazosubjekto «Oton» aspektas kiel akuzativo (tiom pli ke Platonon Lanti’ nomas «Plato») ktp.

Eĉ pli malbona estas la rifuzo deklinacii tiajn nomojn:

L: Unu afero plifirmigis Marten en siaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos.

S: Unu afero plifirmigis Martenon en liaj ŝokaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson [ĉap. 30ª].

Precipe malkonvena tio estas ĉe la nomoj kiuj finiĝas je -o:

L: Sur la maŝinon oni metis Kandid kaj Kakambo [ĉap. 18ª]

L: Li sin turnas kaj ekvidas Kakambo [ĉap. 23ª]

L: li respektis Homero, iom li ŝatis Milt’n [ĉap. 25ª]

Tio ŝajnus preseraro, se ĝi ne estus tiom ofta.

Facilanime Lanti’ konstruas frazojn el tiaj senkazaj nomŝtumpoj, ial fidante ke la sintaksajn rolojn en Esperanto povas determini la franca gramatiko:

L: XXIX. Kiel Kandid retrovis Kunegond …

El tia frazo maleblas kompreni, kiu kiun retrovis: la vortordo en Esperanto havas funkcion ne sintaksan, sed pragmatikan. Sed uzante la vortordon france, Lanti’ en multaj okazoj ne povas uzi ĝin en la Esperanta maniero pragmatika, ekz‑e:

V: VII. Comment une vieille prit soin de Candide, et comment il retrouva ce qu’il aimait

L: VII. Kiel maljunulino flegis Kandid, kaj kiel li retrovis la amatinon

G: 7. Kandide wird von der Alten wohl gepflegt und findet unverhoft seine Geliebte.

S: 7. Kandidon flegas maljunulino; li retrovas sian amatinon

Tamen escepte V: anabaptiste Jacques → L: anabaptisto Jakobo.

Mi opinias, ke tia filozofia fabelo postulas plenan asimilon de la nomoj. Kaj tion atestas lingvoj kies nomstrukturo similas la Esperantan, ekz‑e:

Latine: Candidus, Cunegundis[166];[166] Martyrologium Romanum, 3 Martii.

Hispane: Cándido, Cunegunda;

Itale: Candido, Cunegonda;

Portugale: Cândido, Cunegundes.

Ankaŭ Voltero opiniis tiel; tial li francigas fremdajn nomojn, ekz‑e la germana Kunegunde iĝas Cunégonde. Lanti’ simple transskribas la francan formon; pli kompetentaj tradukistoj ĝin regermanigas kaj poste asimilas — A: Cunegund, P: Kunegunda, R: Кунегунда (do, S: Kunegundo).

(Cetere, francon la unua silabo povas pensigi pri cul, ‹pugo›, aŭ pri la Latina cunnus, ‹vulvo›; tion eblus traduki per Pugolindo aŭ simile; «la amo de Kandido al la bela Pugolindo» sonus iom pli komike; sed mi ne aŭdacis.)

Nomoj tradukitaj kaj nomoj ŝanĝitaj

Laŭ tradicio klasikisma Voltero uzas plurajn nomojn karakterizajn[167], [167] Karakteriza nomo (en verko fikcia) estas propra nomo kies leksika signifo aludas karakteran trajton de la nomato. Angle charactonym, germane sprechender Name, ruse говорящее имя, pole nazwisko znaczące. komencante per la nomo de la protagonisto:

V: Il avait le jugement assez droit, avec l’esprit le plus simple; c’est, je crois, pour cette raison qu’on le nommait Candide.

L: Li havis sufiĉe da juĝkapablo kaj plej simplan spiriton; pro tio, mi kredas, oni nomis lin Kandid.

S: Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton, laŭ la Latina signifo de sia nomo Kandido.

En la kadro de Esperanto la frazo L estas sensencaĵo: malkiel la franca candide, en Esperanto la vorto ‹Kandid› la celatan leksikan signifon ne havas (ankaŭ en la germana lingvo tia vorto kun tia signifo ne ekzistas, malgraŭ ke la subtitolo de la verko asertas ke d‑ro Ralfo ĝin tradukis el la germana[168] [168] Por evitigi al siaj germanaj legantoj la ŝokon de tiu malkohero, G aldonas detalon nekonatan de V: la patrino de Kandido lin tiel nomis pro sia granda francamo. «Ja kiel edukitino de franca pensiono en Berlino povis memori germanan nomon, aŭ se ŝi tian ja memorus, ĝin aprezi?»). Rigore logika procedo estus traduki la nomon per ekz‑e SimpluloBonulo, Sincerulo ktp. Tiel faris la tradukisto greka (Candide → Αγαθούλης):

… γι’ αυτόν το λόγο, νομίζω, τον ωνόμασαν Αγαθούλη.

Tamen la sistemo baroka-klasikisma allasas (aŭ eĉ postulas) karakterizon per vortoj el la klasikaj lingvoj, kion ilustras la apude aperanta nomo Pangloso ← Πάνγλωσσος ← πᾶν + γλῶσσα. Analogie, en Esperanto (kaj en la lingvoj nelatinidaj, kiaj la germana, la pola, la rusa) Kandido estas nomo karakteriza per la Latina Candidus. (Kp la germanan klasikaĵon barokan «La aventuroj de Simplicius Simplicissimus», originale „Der Abentheuerliche Simplicissimus Teutsch“).

Mi elektis la duan eblon — unue ĉar ĝi lasas la protagoniston kaj la titolon pli rekoneblaj, kaj due, ĉar ĝuste sekve de ĝia sukceso la nomo «Kandido» populariĝis ĉe la postaj verkistoj ĝuste kiel la nomo de tiakaraktera heroo. Ekz‑e ĝi estas la nomo de heroo de fantasta novelo de la fratoj Strugackij[169]. [169] «Heliko sur deklivo». Trad. M. Bronŝtejn. M.: Impeto, 2007. ISBN: 978-5-7161-0168-5.
[170] Kvankam maloftega, tia nomo latindevena ja ekzistis en Germanio. Ekz‑e Kandidus Pfister (†1704) k.a.

Tial mi ŝanĝis la frazon per malimplica referenco al Latino[170]. Ĉe tio mi forigis ankaŭ alian strangaĵon Volteran: «Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton; tial, mi supozas, oni lin nomis Kandido». Mi supozas, ke «Kandido» estas la baptonomo de la protagonisto; ke la bapto okazis kiam li estis bebo, do kiam liaj spirito kaj juĝokapablo ankoraŭ ne povis manifestiĝi. Mi ŝanĝis la tialon al koincido (tiel okazis, ke lia karaktero konformis al lia nomo).

Aliaj karakterizaj nomoj aperantaj en la verko estas Vanderdendur, Parolignac, Pococurante.

La «Nederlanda» nomo de la fi-negocisto Vanderdendur el ĉap. 19ª france sonas iom simile al vendeur [à la] dent dure (t.e. «vendisto malmoldenta»). Lanti’ ŝanĝis tion al Vanderdentur; en mia prilaboraĵo ĝi iĝis Van-Durdent’. Iuj komentistoj vidas en ĝi aludon al la Haga eldonisto Johano (Jean, Johannes) van Duren, kun kiu Voltero havis akrajn konfliktojn.

Pri frato Grilo kaj Floro

Unu nomon Lanti’ tradukas kvazaŭ nomon karakterizan: frère Giroflée → frato Levkojo (ĉap. 24ª). La traduko ŝajnas memevidenta (eĉ Fundamenta, laŭ UV ☺) — tamen mi havas 4 demandojn:

  1. Kian karakterizan trajton atribuas la nomo ‹Levkojo›?
  2. Kial monaĥo havas nomon kiu malestas en la kristana nomaro?
  3. France giroflée estas ingenra, tia nomo pli konvenus al fraŭlino.
  4. Temas pri italo, sed nek Giroflée, nek ‹Levkojo› sonas itale.

La fraton teatanon Voltero prezentas kiel maldiligentan bonvivanton. Tial mi supozas, ke la monaĥon li karakterizas ne «botanike», per komparo kun la floro, sed «distraĵe», per la sensenca ĵokera rekantaĵo de infana franca kantoludo «Giroflé, girofla», atestita jam en la 17ª jc. Tia rekantaĵo povus aludi la diboĉemon de la monaĥo, la ideon kiu tute perdiĝas en la senmotiva ‹Levkojo›.

Tian ĝenerale konatan rekantaĵon en la Esperanta tradicio mi ne trovis; internacie konata ĉeftipo de tia malsolida karaktero estas la grilo el la Ezopa fablo[171].[171] K. Kalocsay: La grilo kaj la formiko. «Ezopa saĝo», KOKO, 1956.
Lafonteno kaj Grabowski faris el tio «La Cikado kaj la Formiko», sed «frato Cikado» sonas malpli nature (kaj krome la ingenran francan la cigale Grabowski tradukas per Cikadino).
Tial mi tradukis per «frato Grilo», kvankam ankaŭ tiu nomo mankas en la sanktulnomaro (ja samkiel Giroflée); tamen grillo estas normala vorto itala, kaj sufiĉe kutima alnomo aŭ familinomo.

La «flora» nomo de la monaĥo estas ŝlosilo por la nomo de lia kunulino. Temas pri juna vestfalianino, en la originalo nomata Paquette, kio probable estas karesformo de Pascale, nomo nekutima en Germanio; tial la germana traduko [G] ŝin rebaptas Gertrude. Mi komprenas la motivon por tia ŝanĝo, sed al mi ĝi ne plaĉas. Tamen la Lantia Paket, aŭ ĝia plua asimilaĵo Paketo ja ĝenas en Esperanto (kaj en aliaj lingvoj praktikantaj transskribon).

La pola tradukisto trovis elegantan solvon: Pakita — sed en Esperanto ĝi la problemon ne solvas (ĉar ĝi aspektas kiel samradika participo; cetere, ankaŭ tia hispaneca nomo malkonvenas al tiutempa germanino). Mian solvon mi trovis en la vortaro de Littré, kiu indikas ke komunlingve la vorto signifas (signifis?) ‹lekanto›:

paquette s.f. Grande marguerite des champs, chrysanthemum leucanthemum, L.

La modernaj vortaroj ĉi tiun signifon ne donas, kaj unuarigarde ŝajnas malprobabla, ke Voltero ĝin celis; tamen atentu la aliancon de la rolulino kun frère Giroflée (laŭvorte, ‹frato Levkojo›) ekde ĉap. 24: «De Paquette, et de frère Giroflée»! Mi do rebaptis ŝin Floro, kio estas innomo sufiĉe internacia, ne malkutima en Germanio, kaj taŭga kiel karakteriza nomo aludanta la beleton de tiu «linda servistino de ŝia baronina moŝto».

‹Grilo + Floro› ne estas tiom similspecaj, kiel ‹Levkojo + Lekanto›; tamen ili pli konvene esprimas la karakterojn, kaj parencas alimaniere: stile, kiel anoj de apologa-fabela kampo.

Nomoj germanaj

Voltero evidente malŝatis la germanan lingvon, kaj tion atestas du loknomoj, per kiuj li parodias sian impreson pri la germanaj sono kaj skribo. La parodioj estas pli malicaj ol spritaj aŭ trafaj; mi anstataŭigis ilin per formoj kiujn opinias pli amuzaj, aŭ almenaŭ kiuj kaŭzas al mi malplian vichonton (Fremdscham, Spanish shame):

La unua nomo konservas la literkombinon kh, kiu probable ŝajnis ŝoka al Voltero. Verdire, en Esperanto ĝi ne ŝokas. Nu, Voltero ne kaptis la germanan prozodion, kaj lian parodion egale bone eblus turni kontraŭ la lingvo franca, kun ĝiaj similsonaj vortoj tondre, tronc. Mi do parodias ne germanecon, sed la Volteran percepton de la germana tra la franca (resp. tra franceca Esperanto).

En la dua nomo mi forigis la negermanan troaĵon trarbk. Por la parodiaj celoj sufiĉas forigi la streketojn, kaj la unubloka vorto iĝas pli efekta eĉ sen la kalumnia peco. Kurioze: Voltero duobligas la finajn foojn en Hof kaj Dorf, sed duonigas la komencan vuon de Wald

Nomoj hispanaj

Krom la nomoj de la fikciaj romanpersonoj, en la verko abundas la nomoj de realaj lokoj kaj homoj. Nun, 92 jarojn post la apero de la Lantia traduko, multaj el ili ricevis stabilan formon plene asimilitan en Esperanto. Granda parto el ili troveblas en PIV. Laŭeble mi sekvis tiun tradicion, kvankam kun grava devio ĉe kelkaj nomoj hispandevenaj: la hispanajn literojn c, z esprimantajn la Kastilian [θ] (resp. la parolsonon [s] en la dialektoj sudaj kaj en Ameriko) mi transskribas per s, ĉar tion mi opinias pli bona aproksimo; ekz‑e Andalucía → Andalusio, Cádiz → Kadiso, Ceuta → Seŭto.

Ial en V la hispanaj nomoj entenas plej multe da eraroj. Pri la netrovebla Avacena eble kulpas kopiisto (noto [58]); sed la eraroj en la nomo de la guberniestro de Bonaero evidente estas Volteraj:

V: don Fernando d’Ibaraa, y Figueora, y Mascarenes,y Lampourdos, y Souza

L: Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza

Miaj komentoj:

El tioj sekvas jenaj formoj H kaj S:

H: Don Fernando de Ibarra, Figueroa, Mascareñas, Lampurdan y Souza

S: Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa.

(Kie kaj kiom da konjunkcioj y konvenas lasi? Volonte mi metus konjunkcion en la mezon, inter la partoj patra kaj patrina, kiel en la nomo de Korteso:

Fernando (!) Cortés×{de Monroy} y Pizarro×Altamirano;

tamen la guberniestro havas neparan nombron de familinomoj; manke de alia argumento mi metis ĝin finen simple ĉar tio ŝajnas al mi pli belsona, kaj konformas al la korekto fare de H.)

Nomo angla

Kuriozan problemon prezentas la angla familinomo de Sir Walter Raleigh (1552–1618) en ĉap. 18ª, kiun Lanti’ transskribis per «Rali»; la legisto de franca aŭdiolibro ĝin naive voĉlegas /ralεg/; nu, la prononco /raleĥ/ tiuepoke estus jam arĥaika, sed ne tute malebla. Laŭ mia vortaro,[180][180] Daniel Jones: Everyman’s English Pronouncing Dictionary (1956). ĝi estas voĉlegenda

  1. /'rɔ:lɪ/, se temas pri la persono menciita en «Kandido»;
  2. /'rælɪ/, se temas pri la bicikloj Raleigh bycicles aŭ nomo de ŝipo;
  3. /'rɑ:lɪ/ kiam temas pri loknomo aŭ en kelkaj aliaj okazoj.

Tamen malprobablas ke la Eldorada sinjoro loĝanta en izolita lando kaj parolanta keĉue prononcus la nomon laŭ la normo de la mezo de la 20ª jc. La angla prononco el la epoko Ŝekspira diferencis kaj disde tiu de la epoko Voltera, kaj disde la moderna. Sed ekzistas samtempa transskribo hispana: Rale, iom simila al la oficiala latinigo «Gualtherus Ralegh».

(Iuj probable vidos en tio argumenton kontraŭ transskriboj; tamen ankaŭ la anglaj formoj skribaj de tiu nomo varias: Rawley, Ralegh, Ralagh, Rawleigh… La koncernulo mem preferis la skribformon Ralegh. Voltero en sia manuskripto skribis Raleig.)


La asimilitajn formojn de la propraj nomoj, aperantaj en la verko, donas la resuma Nomtabelo ĉe la fino de la bitlibro. Tie vi trovos, unue, la asimilitan formon, uzatan en ĉi tiu prilaboraĵo; en la dua kolumno, la transskribon Lantian; kaj poste, la originalan skribon francan aŭ alinacian (por la nefrancaj nomoj).

Por oportuno de la legantoj en la tujsekva «Antaŭparolo de Lanti’» la propraj nomoj estas koherigitaj kun ilia formo en la redaktita ĉefteksto.

Patino

Baronidino Kunegundo

El la 125 aperoj de la nomo Cunégonde en V, 38 aperojn antaŭas la titolo Mlle (fraŭlino). Laŭ la moderna tendenco mi iom malplioftigis tiun titoladon (la rusa traduko [R] ĝin plene forigas); tamen regermanigo, kaj principe la regermanigo laŭ la paroletiketo de la 18ª jc, postulus ne nur pli oftan titoladon, sed ankaŭ ŝanĝon de la titolo: en G la protagonistino neniam aperas kun la burĝa titolo ‹fraŭlino› (Fräulein), sed nur kun ‹baronidino› (Barones[s]). Eĉ en la 20ª jc mi vidis, kiel zorge la germanaj sciencistoj mencias la titolojn en ia Herr Prof. Dr. Faustus; tiom pli tio devis validi pri la nobeltitoloj en la 18ª jc.

Unu fojon Voltero provis esprimi tion (en ĉap. 2ª):

V: le plus beau des châteaux qui renfermait la plus belle des baronnettes

L: la plej bela el la kasteloj, kiu enfermis la plej belan el la baroninetoj

P: ku najpiękniejszemu z zamków, który zawierał najpiękniejszą z baronówien

S: la plej bela el la kasteloj, kie loĝas la plej bela el la baronidinoj.

Tiu frazo pensigas pri kavalira romano, kaj eĉ pli klare en Esperanto, kie «baronidino» samformas kun «reĝidino», konata el la Zamenhofa traduko de la Andersenaj fabeloj. Tamen por la francoj tio estas nekutima, kaj L ĝin ne komprenis.

Malpli konsekvence ol G, sed sufiĉe ofte, la samsencan titolon baronesita uzas la traduko hispana [H]. Kp ankaŭ en la tradukoj angla kaj pola (ĉap. 12ª):

V: — Jamais, répondit la baronne.

L: — Neniam, respondis la baronino.

A: “Never,” answered the young Baroness.

P: — Nigdy — odparła baronówna.

Pro sistememo ankaŭ la titolon de la maljunulino mi tradukis per princidino — mi supozas, ke itale ne malkonvenus ŝin nomi principessina; kaj eĉ pli aŭdace, V: la fille d’un papeS: papidino (ĉap. 12ª), kio en Esperanto estas same memtrudiĝanta, kiel la similsituacia kaj samspirita papesse (papino) en la franca (kaj interalie ĉe Voltero).

Ciado

Mi konservis la ciadon de la Lantia traduko. Cetere, ankaŭ en la angla traduko:

“Thou deservest not to eat or to drink,” replied the orator, “wretch, monster, that thou art! hence! avoid my sight, nor ever come near me again while thou livest.” [ĉap. 3ª]

Male, mi modernigis plurajn loknomojn (ekz‑e Konstantinopolo → Istanbulo, Propontid → Marmora Maro) — unue, ĉar tio estas pli oportuna por la moderna leganto; kaj due, ĉar la klasikaj nomoj sonas malkonvene en la buŝo de senklera Kakambo aŭ de turka kamparano.

Aspektoj

Pli detale pri la verbaj aspektoj en Esperanto vidu miajn artikolojn «Aspektoj» (LOdE, 2019:3, n‑ro 293, p. 37–49) kaj «Notoj aspektologiaj». Per ĉi tiu traduko mi ilustras ties konceptojn.

Perfektivo

Esprimi perfektivon en Esperanto estas facile: perfektivon havas nur la rezultverboj, kaj Esperante tiaj verboj en la formoj is- kaj os-tensaj aŭtomate ricevas la signifon perfektivan. Tamen atentindas, ke la francaj aoristoj kaj perfektumoj de daŭrverboj ofte havas signifon pli speciale inĥoativan, kiun signifon Esperanto esprimas ne tense, sed afikse aŭ leksike. Precipe tio koncernas la perceptajn daŭrvebojn (oni ne konfuzu ‹vidis› / ‹ekvidis›, ‹aŭdis› / ‹ekaŭdis›, ‹sentis› / ‹eksentis› ktp), kaj ankaŭ diversajn aliajn verbojn rilatajn al mensaj procezoj (ekz‑e ‹sciis› / ‹eksciis›), kaj eĉ abstraktajn verbojn (‹havis› / ‹ekhavis, ricevis›).

L plejparte ĝuste esprimas tiajn inĥoativojn:

V: J'ai su que messieurs les religieux chevaliers de Malte n'y manquent jamais

L: Mi eksciis, ke sinjoroj la religiuloj kavaliroj de Malta neniam malatentas tiun kutimon

tamen, dum L neniam konfuzas ‹vidis› kun ‹ekvidis›, ial tio okazas pri ‹aŭdis› / ‹ekaŭdis›:

V: Les deux égarés entendirent quelques petits cris … ils se levèrent précipitamment…

L: La du erarvagantoj aŭdis kelkajn krietojn … ili rapidiĝante stariĝis…

S: … la du vagantoj ekaŭdis krietojn … ambaŭ impete surpiediĝis [ĉap. 16ª].

Ofte V esprimas inĥoativon per frazaĵo, kiun L prave kunvolvas en unu verbon Esperantan, ekz‑e:

V: La vieille prit alors la parole, et dit: …

L: Tiam la maljunulino ekparolis: …

S: Ĉi tiam ekparolis la maljunulino: … [ĉap. 9ª]

Jen ekzemplo kie L ignoras la inĥoativan signifon de la franca aoristo:[172][172] Ĉap. 4ª. Ĉi tie ankaŭ atentindas la uzo de pasivo (en Esperanto malnecesa, kaj ĉi-okaze malĝuste atisma) por meti la ‹uragano›n en la remaan pozicion. Kaj ankaŭ la troa superlativo, malkonvena en Esperanto. Min la simpla «terura tempesto» impresas pli forte, ol «plej terura uragano», kiu ŝajnas banala franca façon de parler (afekta idiomaĵo).

V: Tandis qu’il raisonnait, l’air s’obscurcit, les vents soufflèrent des quatre coins du monde, et le vaisseau fut assailli de la plus horrible tempête, à la vue du port de Lisbonne.

L: Dum li rezonadis, la vetero malheliĝis, blovis la(?) ventoj el la kvar anguloj de l’ mondo, kaj la ŝipo estis atakata de plej terura uragano, kiam estis videbla la haveno de Lisbono.

S: Dum li rezonadis, ĉirkaŭe subite malheliĝis, el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj, kaj ĉe la vido de la Lisbona haveno la ŝipon atakis terura tempesto.

Malperfektivo

«Kandido» ne brilas per elegantaj metaforoj, trafaj komparoj aŭ frapaj tropepitetoj; ĝia sola stila ornamo estas la malperfektiva aspekto. Tial ĝi estas speciale atentinda.

Prezenco historia (præsens historicum)

Plurloke (kaj plej multe en ĉap. 5ª) V uzas historian prezencon por pli reliefe pentri la agadon. Tiu stila rimedo estas komuna al multaj literaturoj ekde Tito Livio kaj la Evangelio laŭ Marko (4:14–20). Ĝi estas evidenta kaj frapa stila trajto de la verko, kaj ne mirinde, ke L kaj S ĝin paŭsas (kvankam A, A20 kaj G20 ĝin neŭtrigas per sia ordinara preterito).

Verdire, V ĝene tro ofte saltas de historia preterito al historia prezenco kaj reen. Ekz‑e en la priskribo de ŝiprompo apud Lisbono (ĉe V, la unua alineo de ĉap. 5ª) tia ŝalto okazas 9-foje — mi citu nur pecon, markante la prezencajn formojn per graseto, kaj la preteritajn per kursivo:

V: L’anabaptiste aidait un peu à la manœuvre; il était sur le tillac; un matelot furieux le frappe rudement et l’étend sur les planches; mais du coup qu’il lui donna, il eut lui-même une si violente secousse, qu’il tomba hors du vaisseau, la tête la première. Il restait suspendu et accroché à une partie de mât rompu. Le bon Jacques court à son secours…

S: La anabaptisto iom helpadis la manovron; li estis sur la ferdeko; iu el la matrosoj, furioza, malmilde lin puŝas kaj kuŝigas sur la plankon; sed pro la puŝo la matroso mem perdas ekvilibron, falas el la ŝipo kun la kapo malsupren, kaj ekpendas kroĉite je rompaĵo de masto. La bona Jakobo alkuras por lin savi…

Por minimumigi tiajn ĝenajn ŝaltojn mi prezencigis ankaŭ la interajn preteritojn (ĉi-supre markitajn per graseta kursivo); Lanti’ faris inverse, li preteritigis la tutan unuan prezencan pecon, kaj ŝaltis la historian prezencon nur ekde «La bona Jakobo kuras por helpi al li…».

Simile, en la franca verboformo dit konfuziĝas ‹diras› kaj ‹diris›. Mi en S (samkiel P kaj R) tradukas ĝin as-tense, se ĝi najbaras pecon prezencan; L ĝin tradukas is-tense:

V: Elle court sur-le-champ à Candide: «Fuyez, dit-elle, ou dans une heure vous allez être brûlé.»

L: Tuj ŝi kuras al Kandid: «Forkuru, ŝi diris, aŭ post unu horo vi estos bruligata».

P: Następnie, stara pędzi co tchu do Kandyda:
— Uciekaj — powiada — lub za godzinę będziesz spalony żywcem.

S: Tuj ŝi hastas al Kandido:[Ĉap. 13ª]
— Fuĝu, — ŝi diras, — aŭ post horo vi brulos sur ŝtiparo.

Kial mi traktas la historian prezencon en la sekcio pri malperfektivo? Ĉar, kiel trafe rimarkigis Kaloĉajo[173],[173] K. Kalocsay: Vojaĝo inter la tempoj. Stafeto, 1966, p. 40. «La prezenco do ne estas tempo, sed aspekto». Historia prezenco estas emfaza speco de malperfektivo, maniero prezenti epizodon per mozaiko el daŭraj faroj, simile al bildrakonto.

Imperfekto (t.e. imparfait)

Franclingve imperfekto estas la plej evidenta rimedo por esprimi malperfektivon. En Esperanto malperfektivan signifon preteritan havas la is-tenso de daŭrveboj. Por esprimi malperfektivon de rezultverboj necesas uzi specialajn rimedojn.

Estas bontona admiri la imperfektojn ĉe Flobero kaj Prusto[174];[174] G. Flaubert, M. Proust. Interalie, «la uzado de la aspektvalora imperfekto larĝe malvolviĝis en la skriba franca lingvo ĉefe post Flaubert (“Madame Bovary” 1856)» [PAG §98]. la tradukoj slavaj (P, R — kaj S) konsekvence esprimas la malperfektivan valoron de imperfekto; la tradukoj ĝermanaj ne malpli konsekvence ĝin ignoras. Ankaŭ Lanti’ plene ignoras la imperfektojn Volterajn.

Estkiel ekzemplon ni prenu la tradukojn de la franca verbo dire (diri). Preterite ĝi aperas 41-foje en la imperfekta formo disait, 327-foje en la aorista aŭ perfektuma formo dit, a dit. Ĉiujn ĉi tiujn formojn Lanti’ tradukas per la simpla diris; ĉar ‹diri› estas rezultverbo, tia traduko estas perfektiva kaj egalas al la franca dit.

Imperfekto ripeta (habitualo kaj iterativo)

Habitualo aperas jam en la 1ª ĉapitro — prezentante Pangloson, Voltero diras:

V: «Il est démontré, disait-il, que…»

L: „Estas pruvite, li diris, ke…“

S: — Estas pruvite, — li diradis, — ke…

Ne temas pri specifa okazo en kiu Pangloso diris ion, temas pri lia kutima rekantaĵo, kiu aperas kiel parto de lia portreto. Tiun signifon Zamenhofo esprimas per diradis: «tiuj, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn» [Marta]. Tia malperfektivo estas eĉ Fundamenta: «Li ĉiam diradis al mi la veron» [FE §24].

Kaj jen iterativo [ĉap. 18ª]:

V: Cacambo expliquait les bons mots du roi à Candide

L: Kakambo klarigis la spritajn vortojn de la reĝo al Kandid

S: Kakambo tradukadis al Kandido la spritaĵojn de la reĝo.

Kakambo ne solfoje resume klarigis la spritaĵojn, li dum la tuta vespermanĝo fojon post fojo, ade tradukadis.

V: — Où me mènes-tu? où allons-nous? que ferons-nous sans Cunégonde? disait Candide.

L: — Kien ci kondukas min? kien ni iras? kion ni faros sen Kunegond? diris Kandid.

Ĉap. 14ªS: — Kien ci min kondukas? Kien ni iru? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido.

Konfuzita kaj perpleksa, Kandido ne prezentas siajn demandojn per unu bloka diro, li dise kaj senorde ŝutas senrilatajn demandojn.

Cetere, krom imperfekto, tian malperfektivon povas esprimi ankaŭ aliaj lingvaĵoj, ekz‑e (ĉap. 2ª):

V: Il eut beau dire que les volontés sont libres…

L: Li vane diris, ke liberaj estas la voloj …

S: Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj …

Ago anta (aŭ ata)

V: Le soleil se couchait.

A: The sun was now on the point of setting when…

L: La suno malleviĝis.

S: La suno estis subiranta.[Ĉap. 16ª]

‹Malleviĝi› estas rezultverbo, tial malleviĝis indikas agon plenumitan, perfektivon (le soleil s’était couché). Tio estas mistraduko.

V: j'inspirais déjà de l'amour; ma gorge se formait

L: mi jam sentigis amon, mia brusto formiĝis

S: mi jam inspiradis amon, mia brusto estis formiĝanta[Ĉap. 11ª]

V: On y équipait une flotte, et on y assemblait des troupes pour mettre à la raison …

L: Ĉi tie oni ekipis ŝiparon por milite prudentigi…

S: Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por prudentigi …[Ĉap. 10ª]

Uzo de daŭrverbo

Ofte sufiĉas anstataŭigi rezultan verbon per la responda daŭrverbo (ekz‑e ‹diris› → ‹parolis›[175]):[175] Probable al iuj esperantistoj tia uzo de ‹parolis› por esprimi malperfektivon ŝajnos stranga. Ĝi tamen havas sian tradicion en Esperanto, ekz‑e en «Faraono» [3:5]:
— Ĉu vi ne rimarkis — parolis altrangulo al altrangulo – ke la tagoj…
Kaj eĉ franclingve tio ne maleblas:
Ainsi parlait Booz dans le rêve et l'extase…
Tiel Boaz’ parolis en sonĝo kaj ekstazo… [V. Hugo / K. Kalocsay].

V: Candide, chemin faisant, disait à Martin: (…)

L: Irante, Kandid diris al Marten: (…)

S: Survoje Kandido jene parolis al Marteno: (…)

«Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso» [ĉap. 10ª]; tiu «multa rezonado» rezultigas multajn imperfektojn, kiujn mi tradukas per daŭrverboj: disait, disait, répliquait, disaitparolis, parolis, persvadis, parolis.

V:«Il faut bien, disait-il, que les hommes aient un peu corrompu la nature, car … — Tout cela était indispensable, répliquait le docteur borgne … »[Ĉap. 4ª]

L: — Ŝajnas, li diris, ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar … — Ĉio tio estis nepre necesa, rebatis la unuokula doktoro …

S: — Ŝajnas, — li rezonis, — ke la homoj iom difektis la naturon; ja … — Ĉio ĉi tio estis nepre necesa, — argumentis la unuokula doktoro …

Kun la rezultaj verboj diris, rebatis la du replikoj aspektas kiel kompletaj asertoj. Ili jes estas tiaj; sed kun la daŭrveboj rezonis, argumentis tiuj asertoj aspektas kiel eroj de pli vasta debato (kiu aperas kiel kadro por inĥoativa evento «el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj»).

Mezurunuoj

Nemalofte Voltero indikas diversajn grandojn, precipe distancojn, pezojn kaj monsumojn. Supozeble per tio li volis ion komuniki al la legantoj. Tial prilaborante la verkon mi konstante spertis fortan tenton konverti la arĥaikajn colojn, futojn, mejlojn, leŭgojn, funtojn ktp en la pli kompreneblajn kaj normajn unuojn metrismajn. Mi konscias, ke tio estus anaĥronisma; sed tio estus kongrua kun la esprimmaniero de Voltero: anaĥronisme esprimi la Germaniajn distancojn en la internaciaj kaj modernaj kilometroj estas egale (mal)bone, kiel anatopisme[177] [177] T.e. ne konforme kun la kutimoj aŭ moroj de la koncerna loko (de la malnovgrekaj ἀνά, ‹kontraŭ› + τόπος, ‹loko› = «kontraŭloke»). esprimi ilin en la Franciaj leŭgoj, aŭ igi la germanajn rekrutistojn uzi Franciajn eskudojn anstataŭ la lokajn talerojn [ĉap. 2ª]. En ambaŭ okazoj la celo estas faciligi la komprenon al la celata publiko.

(Kp en «Faraono» [vol. 3ª, ĉap. 9ª]: «La funebra procesio trairis de la nordo al la sudo du kilometrojn».)

Leŭgoj kaj mejloj

La plej ofta mezurunuo (aperanta 10-foje) estas leŭgo (france lieue). Unu el ties intuicie klaraj difinoj estas «la distanco kiun averaĝa viro piediras dum 1 horo», do 4–5 km. Laŭ NPIV, leŭgo estas «proksimume 4 km». Laŭ la franca Vikipedio, en la tempo de la eldono de «Kandido» (1759) estis diversaj leŭgoj, i.a. la «Pariza leŭgo» = 3,898km; la «poŝta leŭgo» = 4,288 km; kaj la «tarifa leŭgo» = 4,678 km.

En unu loko (ĉap. 22ª) per leŭgoj estas esprimita la distanco inter Parizo kaj Bonaero: 2500 leŭgoj = 11050 km; do,

1 leŭgo ≈ 11050/2500 ≈ 4.42 km

Supozeble do Voltero uzis la siatempajn «poŝtajn» aŭ «tarifajn» leŭgojn, mezume 4½ km.

{Fakte, la koncerna frazo estas ambigua: «je lui ai envoyé à 2500 lieues d’ici un exprès dont j’attends la réponse», t.e. «mi sendis al ŝi, je 2500 leŭgoj for de ĉi tie [de Parizo] ekspreson, kies respondon mi atendas». Kio do estas «je 2500 leŭgoj for de Parizo» — ĉu la loko de kie Kandido sendis Kakambon (do, Surinamo), aŭ la loko kien li sendis (Bonaero)? La distanco de Parizo ĝis Paramaribo estas 7191km, do en la unua okazo estus 1 leŭgo ≈ 7191/2500 ≈ 2,876km — tro malmulte.}

Lanti’ tradukas la francan lieue per mejlo, kaj 1 lieue = 1 mejlo; same faris la tradukistoj germana, pola kaj rusa [G, P, R] — laŭ la opinio, ke la franca lieue estas «la franca mejlo»[178]. [178] Ekz‑e laŭ la germana „Meyers Großes Konversations-Lexikon“ (1905–1909): „Lieue (spr. ljö), die französische Meile, früher in verschiedener Größe“. Tio ne malĝustas funkcie (la francoj uzadis leŭgojn en la okazoj kie la germanoj k.a. uzadis mejlojn); sed fakte tio estas malvera: ankaŭ la francoj havis siajn mejlojn, kaj dufoje tiu mezurunuo aperas en «Candide». Kp en PIV[179][179] Fakte la PIV-aj valoroj de mejlo rilatas al epoko pli malfrua ol «Kandido» — ekz‑e la PIV-a «germana mejlo» datas de la jaro 1840ª; dum la mejlo Vestfalia egalis 10 044 m. Manke de informo pri la longo de la Voltera mejlo mi akceptas la PIV-an valoron 1 mejlo = 7422 m, kvankam se veras la konjekto pri «Avacéna = Aracena» (vd la noton [58]), kaj se la Voltera indiko de la distanco «30 mejloj» estas ĝusta, tiam 1 Voltera mejlo estas 244km/30 ≈ 8133m.:

*mejl/o 1 Mezurunuo de longo por teraj vojaĝoj:

romia mejlo (1472,5 m),

angla mejlo (1609,31 m);

franca mejlo (7422 m);

germana mejlo (7500 m)…

La nemiskomprenebla esprimo per kilometroj iam malkaŝas signifojn malevidentajn ĉe la arkaikaj mezuroj, ekz‑e (ĉap. 2ª):

V: Il s’avisa un beau jour de printemps de s’aller promener (…) Il n’eut pas fait deux lieues que voilà quatre autres héros (…) qui l’atteignent, qui le lient, qui le mènent dans un cachot.

L: Iun belan printempan tagon, li decidis fari promenadon (…) Apenaŭ li estis irinta du mejlojn, kiam kvar aliaj herooj (…) kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron.

S: Iun belan printempan tagon li decidis promeni (…) Apenaŭ li trairis 9 kilometrojn, kiam kvar aliaj herooj (…) lin kuratingas, ligas, kaj kondukas en karceron.

Moderna leganto de L probable interpretos tiujn 2 mejlojn Usone, kiel 3 km, kio estas normala distanco por promeno; tio aspektas kohere. Kandido kulpus pri nedisciplinemo; la posta mortopuno estas tro kruela, sed tiaj estas la bulgaroj (t.e. la prusianoj)…

La distanco 9 km estas iom longa por tia promeno, kaj supozigas, ke «promeno» estas evitvorto por «dizerto». Verdire, la franca-germana interpreto de «2 mejloj» donus 15 km, do eĉ pli forte sugestus la dizerton; sed kiom da legantoj scias tion? Ekz‑e Lanti’ tion ne sciis:

V: Elle (…) marche avec lui dans la campagne environ un quart [¼] de mille

L: Ŝi (…) marŝas kun li sur la kamparo proksimume dum triona kilometro.

S: ŝi piediras kun li proksimume 2 kilometrojn en la kamparon [ĉap. 7ª]

Evidente, ‹kvaronmejlon› Lanti’ interpretis moderne-usone: 1609m/4 ≈ 402m ≈ ⅓km (333m); sed Voltero skribis france, tial por li 7422m/4 ≈ 1856m ≈ 2km. Atentindas, ke ankaŭ Lanti’ konsideris la hejmigon per kilometroj, kvankam ne aŭdacis; sed la provo lasis spuron en ĉi tiu loko.

Kompreneble, en multaj okazoj la distanco estas proksimuma, kaj la konvertitan valoron mi rondigas, ekz‑e (ĉap. 11ª):

V: Des scènes pareilles se passaient … dans l’étendue de plus de trois cents lieues

L: Similaj scenoj okazis … sur la spaco de pli ol tri cent mejloj

S: similaj scenoj okazadis … sur la etendaĵo pli ol milkilometra.

(Fakte 300 leŭgoj estas 300×4½ = 1350 km.)

Futoj kaj coloj

La futojn, colojn kaj funtojn mi plejparte lasis senŝanĝaj — unue, ĉar ilia tradicia valoro ne tiom ŝoke diferencas disde la moderna (t.e. de la Usona); kaj due, ĉar mi ne scias, kiel korekti la Volteran uzadon, kiu ŝajnas nekohera kaj iam erara. Jen ekzemplo:

La «Bulgaraj» (subkomprene la Prusiaj) rekrutistoj demandas Kandidon, ĉu li altas 5 futojn 5 colojn. Se temas pri la Berlinaj futo kaj colo, resp. 31,385cm kaj 2,615cm, tiam Kandido altis 170cm.

Tiu epizodo el ĉap. 2ª unuarigarde ŝajnas aludi la faman «Regimenton de Grandeguloj» (Potsdamer Riesengarde), fonditan de Frederiko Vilhelmo la 1ª, la patro de Frederiko la 2ª. La soldatoj de tiu regimento devis alti ne malpli ol 188 cm (6 Berlinajn futojn). Kompare kun tio la postulo de la «bulgaraj» rekrutistoj (kaj la staturo de Kandido) estas tre modesta; sed kelkajn alineojn poste samregimentanoj de Kandido aperas kiel «aliaj [ol Kandido] 6-futaj herooj».

Se la rekrutistoj uzis la mezurojn francajn, tiam 5′5″ = 175,5 cm. Iom pli bone, sed plu nesufiĉe. La prusiaj 6 futoj estus proksimume 5 futoj kaj 9 coloj francaj.

Monunuoj

Oni iam provis unuecigi la esprimon de monaj valoroj per spesoj, t.e. esence per la ora ekvivalento. Ekz‑e en «Marta» 55 rublaj/kopekaj esprimoj estas konvertitaj en spesmilojn kaj spesdekojn.

En «Kandido» tio ne estus tiom facila. Iuj fantaziaj moneroj neniam ekzistis (ekz‑e la «Patagoniaj taleroj» el ĉap. 19ª). En Eldorado oro ne pli valoras ol gruzo, kaj unu el la ĉefaj ideoj, inspirantaj tiun utopion, estas negado de la mona orbazo (angle gold standard). Nu, la Voltera utopio ne estas profunde pripensita, kaj fine de la epizodo (ĉap. 18ª) eldoradanoj esprimas kostojn en «livres sterling, monnaie du pays». Lanti’ tradukis: «da sterlingaj funtoj, en la landa mono». Nu, ĉar laŭ la ĝenerale preferata etimologio, sterling ← STAR+LING, t.e. stel/eto, mi ŝanĝis al: «da stelpundoj, en la landa mono» — rememore pri la movada monunuo «stelo» ☺.

Mezuroj de nobeleco

Kunegundo diras pri si en ĉap. 10ª:

V: je suis née baronne avec soixante et douze quartiers

L: mi naskiĝis baronino kun sepdek du gradoj da nobeleco

G20: als Freifräulein von zweiundsiebenzig Ahnen geboren…

S: naskite baronidino kun 72 nobelaj geantaŭuloj

Tradicie en Francio la «gradoj de nobeleco» (le compte par degré) estis la nombro de nobelaj generacioj en la vira linio genealogia. La inajn liniojn oni ne atentis. Konforme al tiuj «nobelecaj gradoj» pluraj tradukoj asertas, ke Kunegundo estis nobelino en la 72ª generacio, kio estas nekredeble tro multe (se ŝiaj antaŭuloj estis naskataj kiam ilia patro aĝis, averaĝe, 20 jarojn, tiam ŝia nobeleco datus ekde la jaro

1755 – 17 – 72×20 = 298 p.K.

(1755 estas la jaro de la ĵusa Lisbona tertremo; 17 estas la aĝo de Kunegundo, laŭ ĉap.1ª) — t.e. de la epoko de la pagana Romio sub Diokleciano!

Kontraste al tio la germanoj konsideris ĉiujn genobelojn en la tuta arbo genealogia; tiu nombro do povis esti eksponenciale pli granda: al la 6ª grado franca povus respondi (en ekvilibra arbo kie ĉiuj inoj estas nobelinoj) 62 nobelaj geantaŭuloj; kaj al la 7ª, 126. Do, supozeble ŝi estis nobelino en la 7ª generacio, kun iom da burĝinoj aŭ kamparaninoj en la genealogia arbo.

France (kaj angle) tia maniero mezuri nobelecon estas esprimata per heraldika termino quartiers de noblesse (resp. quarters of nobility). Voltero evidente rimarkis la diferencon en la terminoj kaj en la nombraj grandoordoj, sed probable ne klare komprenis la diferencon. En S mi uzas la pli klaran terminformon de la germanaj tradukoj G kaj G20.

Orientaj titoloj

Du tendencoj kunekzistas en la verko: abstraktema unuecigo (plejparte per francigo), kaj parado de ekzotaĵoj. Tre prudente L retenas ambaŭ tendencojn, rekombinante ilin laŭ la oportuno de esperantigo; ekz‑e la abundaj turkaĵoj el la finaj ĉapitroj, por kiuj Esperanto disponigas bone konatajn pruntvortojn, aperas sub tiuj nomoj; dum la realaĵoj el la rakonto de la maljunulino (ĉap. 11ª kaj 12ª) por kiuj tiaj nomoj mankas, aperas sub nomoj priskribaj. Iam al termino francigita respondas termino esperantigita; iam al tradicia pruntvorto franca respondas priskriba termino esperanta.

Ekz‑e «reĝo de Maroko» aŭ «la sultano» funkcias sammaniere en V kaj L; sed un aga (des janissaires) kaj le dey (d’Alger) estas pruntvortoj en V sed priskribaj terminoj en L.

En S mi konservis ĉi tiun principon, kvankam la tradukojn mi iom precizigis.

Alĝeria landestro

V: il me conduisit à Alger, et me vendit au dey de cette province.

L: li kondukis min al Alĝero, kaj vendis min al la guberniestro de tiu provinco.

S: li min kondukis en Alĝerion, kaj vendis al ties landestro, nomata dejo.

Samkiel poste PIV, Lanti’ opinias ke dejo estas ‹guberniestro›; fakte en la epoko kiam Alĝerio estis gubernio (turke paşalık) ĝia «guberniestro» estis paŝao. En la koncerna epoko Alĝerio ne plu estis gubernio. Turkoj opiniis ĝin sia ‹aŭtonoma lando› (turke eyalet); Alĝerio sin prezentis kiel «aliancano» de Turkio, kaj ties reganto, dejo, oficiale sin titolis «sultano de Alĝerio». Voltero evidente akceptas la turkan pozicion.

Mi neniam vidis realan uzon de la vorto «dejo» en Esperanto, kaj ĝia difino en la PIV-oj estas malĝusta. Tial mi preferis pli neŭtralan priskriban terminon landestro, kiu povas funkcii kiel supernocio por ‹provincestro› kaj ‹regnestro›.

Janiĉara generalo

Iom simile, la rangon un aga des janissaires mi tradukas per internacie pli klara janiĉara generalo (L ‹janiĉarestro› ne klaras pri la alto de la rango).

Historie yeniçeri ağası povis rilati al la estro de la tuta janiĉara armeo, aŭ de ties provinca garnizono. La nedifina artikolo en V probabligas tiun duan, pli modestan varianton.

Paĝio

V: je trouvai sur le soir un jeune icoglan très-bien fait.

L: mi renkontis en la proksimiĝo de l’vespero junan ikoglanon tre belkorpan.

S: ĉe la vesperiĝo mi renkontis tre belkorpan paĝion (ĉap. 28ª).

France la vorto icoglan (de la turka iç oğlan) estas bone atestita en la literaturo kaj vortaroj; en Esperanto tia tradicio ne ekzistas kaj ne estas bezonata. Ankaŭ en «Kandido» la bone konata vorto «paĝio» plene sufiĉas por aludi la samseksaman atencon de la barono.

Ceteraj francaĵoj

Homoj/viroj, infanoj/knaboj

Nemalofte Lanti’ malkonfuzas ‹viro›jn el inter ‹homo›jn (‹viro› aperas en L 15-foje), tamen ne ĉiam, ekz‑e (ĉap. 2ª):

L: Du homoj, blue vestitaj, rimarkis lin.

S: Tie lin rimarkis du blue vestitaj viroj.

Malpli evidentas la uzo de ‹infano›j kiam temas pri ‹knabo›j (ekz‑e ĉap. 17ª):

L: Kelkaj infanoj el la vilaĝo, vestitaj per ore brodteksitaj ŝtofoj tute ŝiritaj, ludis per ĵetdisketoj…

S: Kelkopo da vilaĝaj knaboj en ĉifoniĝintaj orbrokaĵoj ludis per ĵetdisketoj…

(Tiutempe la ludo probable estis precipe knaba; sed pli klare la knabecon indikas la posta supozo: «Sendube, diris Kakambo, ĉi tiuj infanoj estas la filoj de la reĝo de la lando» [L].)

Fremduloj kaj alilandanoj

La francan étranger Lanti’ ĉiam (24-foje) tradukas per ‹fremdulo›; fakte, en ĉi tiu odiseado ĝi preskaŭ ĉiam (krom en 3 okazoj) signifas ‹alilandano› (vorto, kiun Lanti’ uzas 0-foje). Ekz‑e [ĉap. 17ª]:

V: Messieurs, dit l’hôte, nous voyons bien que vous êtes des étrangers; nous ne sommes pas accoutumés à en voir.

L: “Sinjoroj, diris la gastiganto, ni bone vidas, ke vi estas fremduloj; da ili ni ne kutimas vidi…”

S: — Sinjoroj, — diris la mastro, — evidente vi estas alilandanoj, kaj alilandanojn ni ne kutimas gastigi.

Cetere atentindas, ke la objekton «da ili», kiu estas la temo de la dua subpropozicio, Lanti’ ja ŝovis antaŭen, en ĝian naturan teman lokon en la vortordo Esperanta.

Tro malproksimaj aŭ ambiguaj pronomoj triapersonaj:

V: et je ne vois pas quel mérite il peut y avoir à dire à son ami Mecenas que, s’il est mis par lui au rang des poëtes lyriques, il frappera les astres de son front sublime

L: kaj mi ne vidas, kia merito estas en tio, ke li diras al sia amiko Mecenas, ke se li metas lin en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapas la astrojn per sia noblega frunto

S: kaj mi vidas nenion laŭdindan en tio, ke li diras al sia amiko Mecenaso, ke se tiu lin metos en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapos la astrojn per sia fiera frunto.

Trouzo de la verbo «vidi»:

V: Cet Issachar était le plus colérique Hébreu qu’on eût vu dans Israël, depuis la captivité en Babylone.

L: Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema hebreo, kiun oni vidis en Izraelio, depost la kaptiteco en Babilono.

S: Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema hebreo el ĉiuj, kiuj ekzistis en Izraelo de post la Babela kaptiteco (ĉap. 9ª).

V: Tandis que la vieille parlait …, on vit entrer dans le port un petit vaisseau…

L: Dum parolis la maljunulino … oni vidis eniri en la haveno malgrandan ŝipon…

S: Dum la maljunulino tiele parolis … la havenon eniris malgranda ŝipo…

{En la franca lingvo la verbo voir iam perdas sian rektan signifon ‹vidi› kaj iĝas formala gramatikilo, kion oni iom troige ilustras per la frazo Louis XVI a vu sa tête tomber dans la corbeille, laŭvorte «Ludoviko la 16ª vidis sian kapon fali en la korbon».}

Jakobenoj kaj kordelieroj

En la epoko de Voltero franclingve (kaj nur franclingve) jacobin (laŭvorte, «Jakob/ano») signifis dominikano, ĉar en Parizo la unua monaĥejo (ne plu ekzistanta) de tiu ordeno aperis ĉe la strato «Sankta-Jakobo» (rue Saint-Jacques). La sama loko donis nomon al la revoluciaj jakobenoj, kiuj aperos 40 jarojn post «Kandido» kaj 21 jarojn post la morto de Voltero. Nur tiu dua signifo estas internacia, kaj tial estas amuze legi en ĉap. 25ª (parolas italo):

L: kiuj loĝas en la patrio de la Cezaroj kaj de la Antonenoj, tiuj ne kuraĝas havi ideon sen la permeso de jakobeno

(V: ceux qui habitent la patrie des Césars et des Antonins n’osent avoir une idée sans la permission d’un jacobin.)

Cordelier estas franca nomo de unu el la Franciaj branĉoj franciskanaj. Voltero plurloke uzas tiun nomon (ĉiam pri franciskanoj ne-Franciaj), kaj neniam nomas ilin franciskanoj. Lanti’ tradukas jen per «franciskano», jen (malkonvene!) per «kordeliero». Mi unuecigis per «franciskano». («Kordelieroj» ja konvenas por paroli pri la politika klubo dum la franca revolucio.)

La franca abbé

La francan abbé Lanti’ tradukas per ‹abato›, kaj en 23 okazoj el 25 tio estas eraro. En 1 okazo efektive temas pri relative altranga ekleziulo (monaĥejestro); en 23 okazoj aperas la neinternacia kaj neesperanta franca signifo:

2° Tout homme qui porte un habit ecclésiastique [Littré]

(Ĉia viro portanta vestaron eklezian)

Kaj en 1 okazo eblas ajna el tiuj interpretoj.

La pola lingvo havas specialan vorton por tia homo: labuś, transskribo de l’abbé kun malestima sufikso diminutiva. Tamen ni malvolus ŝarĝi Esperanton per tia arĥaika vorto neinternacia.

Formale ĝusta solvo estas lasi la francan vorton por tiu specife franca signifo, kiel en A: “the abbé of Perigord”, G20: „der Abbe aus Perigord“. Tio lasas la tekston franceca, ne perfortas la cellingvon, kaj flatas la erudicion de la leganto; sed esence tio estas kapitulaco. Krome, tio malakordas kun la universalisma principo de V: «ĉion universaligi per francigo», kio en traduko devas transformiĝi al «ĉion universaligi per esperantigo». En V francigo neŭtrigas; dum en traduko vorto franca ekzotigas.

Tial mi tradukis per ‹sutanulo›, tute konforme al la difino de Littré. Mi koncedas, ke sen klarigo la preciza signifo celata en la verko postulas klarigon. Nu, mi komentis ĝin per piednoto.

Eraroj

Lanti’ reformeme traktas la radikon ali/ kiel tabelvorton: «alie» = «aliloke», «aliu» = «iu alia» ktp. Striktasence tio estas ne eraro, sed konscia devio disde la normo; kiel plimulto da Esperantistoj mi ĉi tiun reformon malakceptas, do la koncernajn lokojn mi laŭnormigis.

En la peco (ĉap. 5ª):

V: Un petit homme noir, familier de l’inquisition…

L: Malgranda, nigra viro, intima kun la Inkvizicio…

Eble (ĉu?) Lanti’ ne rekonis la kursivigitan terminon, kiu indikas agenton de la Inkvizicio: Detalojn vd ĉe Michèle Janin-Thivos: Commissaires et familiers au Portugal.

familier … 13 Officier de l’inquisition. Un familier du saint-office. [Littré].

Intenca aŭ ne, la ĉirkaŭfrazo al mi plaĉis, kaj mi ĝin retenis en mia prilaboraĵo:

S: Nigra vireto, malfremda al la Inkvizicio…

.

Tamen en la traduko estas nemalmulte da veraj eraroj; jen kelkaj ekzemploj.

V: dans un cabinet doré

L: en orumitan kabineton

S: en orumitan buduaron [ĉap. 7ª]

(cabinet … 8° Anciennement, lieu de réunion, ruelle.[Littré])

──────

La vorto honnête aperas en V 12 fojojn; en L aperas 11 respektivaj tradukoj per honest- (la unua honnête restas tute sen traduko). En S la vorto «honesta» aperas nur 1 fojon: mi opinias, ke honnête estas ŝajnamiko de tradukisto, kaj ĝiajn signifojn en V mi laŭokaze esprimas per bona (3-foje), brava (3-foje), justa (kontrakto), decmaniera (viro), honorinda (profesio), bonorda (homo), solida (homo), honesta (viro).

──────

V: [Les montagnes] occupent chacune en largeur un espace de plus de dix lieues

L: ĉiu el ili larĝe okupas spacon de pli ol dek mil mejloj

S: ĉiu el ili estas pli ol 44 kilometrojn larĝa [ĉap. 18ª]

──────

V: il voulut savoir comment on priait Dieu dans Eldorado. «Nous ne le prions point, dit le bon et respectable sage; nous n’avons rien à lui demander, il nous a donné tout ce qu’il nous faut; nous le remercions sans cesse.»

L: li volis scii kiel oni preĝis Dion en Eldorado. „Ni ne preĝas al li, diris la bona kaj respektinda saĝulo; ni ne bezonas peti ion de li; li donis al ni ĉion necesan; ni senĉese dankas al li.“

S:[Ĉap. 18ª] li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado.
— Ni nenion petas de Dio, — diris la bona kaj respektinda saĝulo, — li donis al ni ĉion bezonan. Sed ni senĉese lin dankas.

Okulfrapa estas la misa latineca tempakordo en la subpropozicio (preĝis). Tradukproblemon prezentas la franca prier, en kiu konfuziĝas la signifoj ‹peti› kaj ‹preĝi›. La traduko «Ni ne preĝas» [L] estas erara, ĉar dankopreĝo ja estas preĝo.

──────

V: toute l’Italie fit pour moi des sonnets dont il n’y eut pas un seul de passable.

L: la tuta Italio verkis por mi sonetojn el kiuj ĉiuj staris super la nivelo de mezbono.

S: la tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu estis malfuŝa.

Rektasence passable signifas ‹akceptebla›, tial S kaj la samsencaj A, P, R, B:

A: all Italy composed sonnets in my praise, though not one of them was tolerable.

P: … z których ni jeden nie wart był szeląga.

R: … из которых ни один не был сколько-нибудь сносным.

Formale la interpreto L: ‹neniu estis nur mezbona› estas ebla, tamen tre malprobabla, ĉar apenaŭ imageblas ke en la amaso da sonetoj troviĝus neniu banala. Pli probablas iom da ironio ĉe la maljunulino kaj Voltero.

──────

V: Jamais on ne fit meilleure chère, et jamais on n’eut plus d’esprit à souper qu’en eut Sa Majesté.

L: Neniam oni tiom bone manĝis, kaj neniam la reĝo estis pli sprita ol dum la vespermanĝo.

S:[Ĉap. 18ª] Neniam oni pli bone manĝis, kaj neniam iu montriĝis pli sprita vespermanĝanto ol Lia Reĝa Moŝto.

──────

Kelkloke Lanti’ ne komprenis arĥaikaĵojn:

Inter la iamaj okupoj de Kakambo Voltero mencias [ĉap. 14ª]: facteur, kion Lanti’ tradukas (laŭ moderna signifo) «leterportisto». Laŭ mi, por tiuj epoko kaj karaktero pli konvenas la malnova signifo «komisiisto»:

facteur. … 4° Terme de commerce. Celui qui est chargé d’un négoce pour le compte d’un autre.[Littré]

──────

V: ils seront charmés d’avoir un capitaine qui fasse l’exercice à la bulgare; vous ferez une fortune prodigieuse

L: ili estos ĉarmataj havi kapitanon, kiu bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon

S:[Ĉap. 18ª] ili ĝojos ricevi kapitanon kun bulgara ekzercado; vi faros brilan karieron.

La vorto fortune en la Voltera tempo certe jam povis signifi ‹riĉaĵo› (tiel en ĉap. 24ª fraton Grilo liaj gepatroj monaĥigis pour laisser plus de fortune à un maudit frère aîné), sed en ĉi tiu verko ĝi pli ofte rilatas al ‹kariero›[181].[181] Faire fortune, s'élever haut dans les honneurs, les emplois, les richesses [Littré]. «La bulgara ekzercado» per si mem ne donas «eksterordinaran riĉon», sed ĝi rekte utilas en militista kariero.

──────

L: Ili restis monaton en tiu gastejo.

Tio perpleksigas la leganton, ĉar por «tiu gastejo» mankas referencato. France:

V: Ils passèrent un mois dans cet hospice.

S: Ili restis monaton en tiu gastama lando [ĉap. 18ª]

Laŭ Littré,

hospice 1° Lieu où l’on donne l’hospitalité (sens primitif mais vieilli).

Ĉi-okaze la «gastiga loko» estas la lando, ĉar tiu frazo enkondukas komparon inter Eldorado kaj Vestfalio.

──────

V: le patron prend son temps, met à la voile, démarre

L: la mastro ne rapidas, malvolvigas la velojn, ekforiras

S: la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron [ĉap. 19ª]

(Laŭ Littré, «temps … 19° Conjoncture, occasion propre, moment: J’ai pris le temps de sortir pendant que vous dormiez, MOL., G. Dand. III, 8»)

──────

En ĉap. 25ª déjeuner, dîner ankoraŭ estas «matenmanĝo», «tagmanĝo» (interalie, la déjeuner konsistas el taso da ĉokolado). Lanti’ tradukas laŭ la moderna uzado «tagmanĝo», «vespermanĝo».

──────

En la post-Voltera sencoŝovo de baiser/embrasser («kisi → fiki» + «brakumi → kisi») Lanti’ ankoraŭ retenas la malnovan sencon de la unua: «baiser = kisi», sed ja ŝovas la duan: «on embrassa la vieille → oni {kisis brakumis} la maljunulinon» (ĉap. 29ª).

──────

V: Le précepteur Pangloss était l’oracle de la maison, et le petit Candide écoutait ses leçons avec toute la bonne foi de son âge et de son caractère.

L: La guvernisto Panglos estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandid aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, akordiĝanta kun lia aĝo kaj lia karaktero.

S: La guvernisto Pangloso estis la orakolo de la familio, kaj la juna Kandido aŭskultis liajn instruojn kun la fidemo propra al siaj aĝo kaj karaktero. [ĉap. 1ª].

L tute koheras kun la ĉefsenco de la bonne foi, tamen «aŭskulti kun la tuta sincero» estas sence lama kaj postulas streĉan interpreton. Littré donas pli konvenan signifon:

Être de bonne foi, être trop confiant.
«Ne soyez pas, ma sœur, d'une si bonne foi» (Molière, Femmes sav. I, 1).

Tio bone koheras kun la konkludo de la koncerna peco (2 alineojn poste): «Kandido atente aŭskultis kaj naive kredis».

(Cetere atentindas la troa artikolo kaj liaj→siaj.)

La enigma «faire notre noce»

En ĉap. 13ª Kandido diras al la guberniestro de Bonaero:

V: et nous supplions Votre Excellence de daigner faire notre noce.

G: und wir ersuchen Ihro Exzellenz unterthänigst, die hohe Gnade für uns zu haben, und unsre Hochzeit auszurichten.

S: kaj ni petegas ke via ekscelenco degnu aranĝi nian geedziĝofeston.

Formale klara, tiu diro ĝenas kiel malbontona: kial la guberniestro zorgu pri la edziĝfesto de negravaj personoj kiujn li vidas unuan fojon? Tial ĉiuj alilingvaj tradukoj kiujn mi konsultis tiun frazon ne tradukas, sed anstataŭigas per iu interpreto, pli akceptebla socie, sed lingve senbaza:

A: and we humbly beseech Your Excellency to condescend to grace the ceremony with your presence.

L: kaj ni petegas vian ekscelencan moŝton konsenti pri nia edziĝo.

La ideon de A (ĉeesti la geedziĝan ceremonion) transprenis pluraj aliaj tradukoj, atribuante al la guberniestro diversajn rolojn (to preside our wedding; ser padrino de los novios [H] kaj eĉ to officiate at the ceremony — kia sekularismo post ĵusa aŭtodafeo!). Cetere, atentindas la ununombro de noce, kiu do nepre indikas la akompanan festenon.

Tamen plimulto da tradukoj (interalie P, R) preferas la interpreton L. Kial Kandido petu permeson edziĝi? Ĉar en Francio ekde ediktoj de Ludoviko la 14ª militisto bezonas administran sankcion por sin edzigi. Simile estas en Hispanio (mi tamen ne scias, de kiam). Tia interpreto do estus do tute konvena por la francas publiko (tamen ne por la samepokaj tradukoj A kaj G), sed kial tia stranga vortumo? Kial «fari nian geedziĝan festenon» (faire notre noce) anstataŭ «sankcii nian geedziĝon» (autoriser notre mariage)?

En ĉap. 14ª Kandido revenas al tiu afero — kaj tie la tradukoj uzantaj la permeso-interpreton (L, P, R) ĝin forlasas:

V: faut-il vous abandonner dans le temps que monsieur le gouverneur va faire nos noces!

L: estas korŝire forlasi vin en la tempo, kiam sinjoro la guberniestro estas nin edzigonta!

S: Ĉu mi vin forlasu ĝuste kiam sinjoro guberniestro estas aranĝonta nian geedziĝofeston?

Tiuj interpretoj tro perfortas la lingvon, kaj ne donas kontentigan rezulton. Tial mi preferas sekvi la germanan ekzemplon kaj resti ĉe traduko.

Optimumigo kaj Optimismo

Ĉi tiun sekcion mi metas finen por ne fortimigi la legantojn, ĉar supozeble malmultiujn interesos la malaktuala filozofio kiun ĝi mokas. Mi finas per tio, per kio logike endus komenci: per la dua parto de la titolo ☺

La Lejbnica optimumigo

En la jaro 1684ª Lejbnico aperigis la unuan publikaĵon pri la diferenciala kalkulo, «Nova metodo por trovi maksimumojn kaj minimumojn»[182][182] G.G.L.: Nova methodus pro maximis et minimis. Actis Erud. Lips. Oct. 1684. P. 467–473 (Mathematica № XIII).. Ĝi temis pri la trovado de la ekstremumoj per la tanĝantometodo, kiun la modernaj studentojn konas sub la nomo «la Neŭtona metodo».

Ankaŭ sian teodiceon Lejbnico konstruas matematikece, anticipante la problemaron de matematika optimumigo: trovi ekstremumon de funkcio sur iu regiono da eblaj parametroj, difinitaj per certaj limigoj. La kreemon de la Lejbnica Dio limigas la racio, la reguloj logikaj kaj matematikaj. Eĉ por Dio 2×2=4. Kreaĵoj estas principe limigitaj, kaj en tio kuŝas la fonto de la imanenta metafizika malbono. Ĉiuj eblaj universoj entenas tian malbonon, la Kreanto povas nur elekti tian, en kiu la bono atingas sian maksimumon (la plej bonan el la eblaj mondoj), aŭ tian, en kiu la malbono estas minimuma (la malplej malbonan el la eblaj mondoj). Lejbnico probable ne klare konsciis la diferencon inter tiuj ekstremumoj, kaj celis plie la unuan: «la plej bona (optimuma) el ĉiuj eblaj mondoj» [le meilleur (optimum) parmi tous les mondes possibles, «Essais de Théodicée», 1:8].

Unu afero estas okulfrapa per sia foresto: la Lejbnica koncepto pri la malbono metafizika. En pluraj okazoj, iom komike, Kandido esprimas la deziron debati aŭ aŭskulti «pri la malbonoj fizika kaj morala» — sed neniam pri la «malbono metafizika», kvankam ĝuste tiu devus aparte interesi la filozofieman junulon, kaj la aldono de ankoraŭ unu termino pligrandigus la komikan efekton (laŭ la intenco de Voltero). Probable Voltero nur supraĵe trarigardis la Lejbnican verkon, kaj ĉi tiun nocion (ja gravan por la Lejbnica koncepto) simple pretervidis.

La Lejbnica «Teodiceo» fakte estas komentaro pri kelkaj tezoj el la «Historia kaj kritika vortaro» de Petro Bejlo[183][183] Pierre Bayle: Dictionnaire historique et critique. Rotterdam, 1697.. La «Trevua Revuo», menciita de Kandido en ĉap. 16ª, jene priskribas tion en sia recenzo:

Journal de Trévoux, 1737, février, p. 207

Ĉi tiuj du homoj raraj, eĉ unikaj ĉiu en sia speco, estis rilate unu al la alia kiel la du kuracistoj ĉe Moliero, kiuj, konsultate pri io ajn, ĉiam respondadis: la unu, per «tiom pli bone»; kaj la alia, per «tiom pli malbone». Oni facile divenas, ke «tiom pli bone» estas la respondo de s-ro Lejbnico. Vere, tio estas lia moto kaj la solvo por ĉiuj malfacilaĵoj. Faklingve li ĝin nomas la argumento per plejbono, aŭ, ankoraŭ pli fakece, teologie kaj geometrie, «la sistemo de la Optimumo», aŭ Optimismo.

Ĉi tio estas la unua uzo de la vorto «optimismo» rilate al la Lejbnica «Teodiceo». Kaj malgraŭ la aserto de la recenzo, la sola apero de la literĉeno optim en la propre Lejbnica teksto estas la ĵuse citita.

Sisteme kaj formale, germanlingve kaj kun multe da fakvortoj, la Lejbnican doktrinon prezentis Kristiano Volfio (Christian von Wolff, latine Wolfius) en sia 40-voluma verkaro. La Voltera Pangloso similas ne tiom Lejbnicon, kiom Volfon; interalie, la terminon kosmologio, parodiatan en ĉap. 1, kreis ĝuste Volfo (kaj malgraŭ la moko de Voltero ĝi enradikiĝis kaj nun troveblas en la Esperantaj vortaroj kiaj PV kaj PIV).

La angla optimismo

Dum Lejbnicon inspiris matematiko, la samtemajn filozofiajn ideojn de la pensuloj anglaj (kaj inter ili de la granda rivalo de Lejbnico, Neŭtono) inspiris la rapida progreso de la natursciencoj, kiu pensigis, ke la plendoj pri la malbono estas ŝuldataj al nesufiĉa scio. Kaj dum Volfo esoterigadis la Lejbnican teodiceon, Aleksandro Popo, male, popularigis la anglan filozofion en sia poemo «Eseo pri Homo»:A. Pope, “An Essay on Man”, 1:10.

All nature is but art, unknown to thee;
All chance, direction, which thou canst not see;
All discord, harmony not understood;
All partial evil, universal good;
And, spite of pride, in erring reason’s spite,
One truth is clear, Whatever is, is right.

Mi grasigis 2 pecojn, kiuj preskaŭ laŭvorte aperas en «Kandido»:

  1. La apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon [ĉap. 4ª]
  2. Ĉio ajn ekzistanta estas prava.

Do, estas diferenco inter la sistemoj Lejbnica kaj Popa. Lejbnico agnoskas la realecon de la malbono kaj ties neeviteblon eĉ en la plej bona el la eblaj mondoj. Dum por Popo la malbono estas iluzio, kaŭzata de nesufiĉo de nia scio kaj de senbaza homcentrismo (pri tiu lasta vd la argumenton de la derviŝo en la Konkludo). La intencoj estas malsamaj: Lejbnico senkulpigas Dion, Popo pravigas la mondon.

Voltero bone konis la Eseon kaj malimplice diras en la Antaŭparolo de sia «Poemo pri la katastrofo de Lisbono» (1755), ke «la fama Popo» prezentis «per senmortaj versoj» de sia Eseo pri Homo «la sistemojn de Lejbnico, de lordo Ŝaftsberi’ (Shaftesbury) kaj de lordo Bolingbroko» kaj «la novan aksiomon ke „ĉio estas bona“». Voltero (kaj lia publiko) identigis la sistemojn Lejbnican kaj Popan, kaj reduktis ilin al la optimismo en la senco komunlingva:

— Kio estas optimismo? — demandas Kakambo.

— Aĥ, — diris Kandido, — ĝi estas la manio asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni suferas malbonon [ĉap. 19ª].

Maleblas korekti tiun misprezenton tradukante «Kandido»n, ĉar tia korekto sensencigus la satiron. Cetere, Voltero nenie rekte mencias Lejbnicon kaj lian teodiceon, kvankam per diversaj trajtoj li klare sugestas, ke temas pri ili; kaj la publiko certas pri tio (kiel atestas ekz‑e la Antaŭparolo de Lanti’).

Kiel eble plej …

PAG asertas [§88, p. 121]

Kiom, antaŭ eble, ne havas la saman signifon, kiel la paralela kiel: per kiel eble plej oni esprimas la plej altan gradon de superlativo: venu kiel eble plej rapide signifas: venu kun la maksimuma rapideco. Male kiom eble havas la nuancon de limigo: venu kiom eble rapide signifas: venu rapide, sed nur tiel rapide, kiel vi povas. Kp.: Ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egaleZ; ni decidis kiom eble ĉion fari memZ.

Mi malkonsentas, ke «kiel eble plej …» ĉiam plifortigas superlativon. En la reala uzo ĝi povas esprimi rezervon (limigon) same ofte, kiel «kiom eble plej …». Kaj mi opinias la limigan interpreton sole logika: «venu kiel eble plej rapide» jes implicas maksimumigon de la fortostreĉo kaj de la uzotaj rimedoj, kio tamen ne nepre rezultigos eĉ la pozitivan gradon (rapidan venon). Mi tamen koncedas, ke multaj homoj (kaj inter ili Lanti’) konfuzas maksimuman fortostreĉon kun maksimuma efiko (PAG kaj PMEG atestas tion).

Lanti’ aldonas tian emfazilon eĉ kie ĝi malestas en la originalo:Ĉap. 3ª

V: tout est au mieux dans ce monde

L: ĉio statas kiel eble plej bone en ĉi tiu mondo

Mi ne povas tion pruvi, sed mi suspektas, ke ankaŭ Voltero same (mis)interpretis la Lejbnican le meilleur des mondes possibles.

Mi ne scias, ĉu ĉi tie rolas la lingva fono franca (Voltero, Lanti’, Varingjeno estis franclingvanoj), aŭ eble okupo (Lejbnico kaj mi perceptas tion matematikiste). Laŭ Lejbnico nia mondo estas ne perfekta, sed nur «la plej bona el ĉiuj eblaj», t.e. «kiom eble bona». Ho ve, pli bona mondo ne eblas. Tio ne estas «optimismo», pli trafe endus nomi tion «filozofia pesimismo» ☹ En unu loko (ĉap. 6ª) Kandido tion ja ekkomprenas: «Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj?»

Referencoj

Dum mia prilaborado mi konsultis plurajn nacilingvajn tradukojn de la Voltera verko. Du el ili, A kaj G, venas el la sama epoko, kiel la originalo; la ceteraj (kaj inter ili A20, G20 kaj L) aperis en la 20ª jc.

──────

[A] Voltaire: Candide or Optimism. Translated by Tobias Smollett (1759).

[A20] Voltaire: Candide. Translated by The Modern Library (1918).

[B] Волтер: Кандид или оптимизмът. Пер. Боян Атанасов (1972). ISBN 9536622611.

[Elementoj] Voltaire: Éléments de la philosophie de Newton (Elementoj de la Neŭtona filozofio, 1738).

[G] Voltaire: Kandide oder die beste Welt. Übersetzer: Wilhelm Christhelf Sigismund Mylius. Berlin, 1782.

[G20] Voltaire: Candid oder der Optimismus. En «Voltaire: Erzählungen». Insel-Verlag zu Leipzig, 1924. Übertragen von Ernst Hardt.

[H] «Cándido, o el optimismo. Traducción (1819) de José Marchena.

[L] «Kandid aŭ la Optimismo» de Voltaire, tradukita de Eŭgeno Lanti. En «Tri verkoj de Volter», Paris: SAT, 1956.

[Littré] «Dictionnaire de la langue française», par É. Littré. 1863.

[MDG] Michel Duc Goninaz: Kelkaj rimarkoj pri la t.n. «akuzativo». LOdE №257 (2016:3).

[P] Wolter: Kandyd czyli optymizm. Tłum. Tadeusz Boy-Żeleński (1917).

[R] Вольтер: Кандид, или Оптимизм. Пер. Фёдор Сологуб (1908).

[V] Voltaire: Candide, ou l’Optimisme. Œuvres complètes de Voltaire, Garnier, 1877, tome 21.

Nomtabelo

AsimiliteLaŭ Lanti’Originale
AbŝalomoAbsalonAbsalon
AdamoAdamAdam
AdeodatoDieudonneDieudonné (Adeodatus)
AĥatoAkatesAchates
AĥmedoAĥmetAchmet (Ahmed)
Alta PordegoNoblega Pordosublime Porte
AmsterdamoAmsterdamAmsterdam
AndalusioAndaluzioAndalousie (Andalucía)
ApatikoPokokurantPococurante / Apàtico
ArasenoAvacenaAvacéna ← Arasena (?)
AriovistoAriovistusArioviste
AskanioAskaniusAscanius
AstiagoAstiagosAstyage
Asunsjonola Ĉielirol’Assomption (Asunción)
AtaljaAtaliaAthalie
AtlasoAtlasAtlas
AtoĉoAtoĥaAtocha
Azova maroPalus-MeotidesPalus-Méotides
AzovoAzovAzof (Азов)
BaaŝoBaasaBaasa
BadaĥosoBadajozoBadajoz
Bejlo, Petro  (Pierre Bayle [bɛl])
Boecio (Boëthius)
BordozoBordoBordeaux
BremenoBremenBremen
BrentoBrentaBrenta
BrindizioBrindisiBrindes (Brundusium)
Bufono G.-L. Leclerc de Buffon
CezaroCezarCésar (Cæsar)
CiceronoCiceroCicéron (Cicero, Ciceronis)
Cidkija’SedeciasSédécias
DamjenoDamjensDamiens
DarioDariusDarius
DiepoDiepDieppe
DioskoridoDioskoridosΔιοσκουρίδης
DomicianoDomitiusDomitien
EglonoEglonÉglon
EhudoAodAod
ElaoElaÉla
EneadoEneidoÉnéide (Æneis, Æneidos)
EneoEneasÉnée (Æneas)
ErzurumoErzerumErzeroum (Erzurum)
Esekso (Essex)
FloroPaketPaquette
Freron’FreronFréron
GaetoGaietaGaïète (Gaeta, Gaieta)
GriloLevkojoGiroflée
Gujano (la Guyane)
Ĝono John
HagoHagla Haye (Den Haag)
HoracioHoracoHorace (Horatius)
IkarioNikarioNicarie (Ικαρία, Νικαριά)
InkaojInkasojIncas
Don-Isaĥarodon Isaĥardon Issachar
IstanbuloKonstantinoploConstantinople
IvanoIvanIvan (Иванъ)
JakoboJakoboJacques
jansenanojJansenistojjansénistes
JehoaĥazoOĥosiasOchosias
Jehojada’JoiadaJoïada
Jehojaĥin’JeĥoniasJéchonias
Jehojakim’JoaĥimJoachim
JerobeamoJeroboamJéroboam
JugurtoJugurtaJugurtha
Ĵako Jacques
KadisoKadizCadix (Cádiz)
KajenoKajenoCayenne
KakamboKakamboCacambo
KandidoKandidCandide (Candidus)
Karlo-EdvardoKarl-EdvardCharles-Édouard (Charles Edward)
Kartezio Cartesius, Descartes
KaseloKaselCassel (Kassel)
KatonoKatoCaton (Cato, Catonis)
Kleman’ Clément
Kleron’KleronClairon
KloantoKloantCloanthe (Cloanthus)
KluencioKluentiusCluentius
Kompostelade Kompostelde Compostela
KorfuoKorfuCorfou
Korinto (Corinthe, Κόρινθος)
Kornelio, Tomaso (Thomas Corneille)
KrezoKrezusCrésus
KrustoKrustCroust
KunegundoKunegondCunégonde
LatenoLatinusLatinus
Laŭrenco Valla(Lorenzo Valla, Laurentius Vallensis)
LebriĥoLebriksaLebrixa
LejbnicoLajbnicLeibniz
LejdenoLejdenLeyde (Leiden)
LemnosoLemnosLemnos (Λήμνος)
LepsikoLajpcigLeipsick (Leipzig)
Leŝĉinski’Leczinski(Leszczyński)
LimoLimaLima
Lokko Locke
LorenoLotaringio(Lorraine)
LuciferoLuciferLucifer
Lukrecia (Lucretia)
LusenoLucenaLucena
MadridoMadridMadrid
MahmudoMahmudMahmoud (Mahmūd)
Malsupra NormandioMalalt-NormandioBasse-Normandie
Marmora maroPropontidPropontide
MarsejloMarsejMarseille
MartenoMartenMartin
Masso-KararoMasa-KararaMassa-Carrara
MatapoMatapanMatapan (Ματαπάς)
MecenasoMecenasMecenas (Mæcenas, Mæcenatis)
MediĉoMediceaMédicis (Medici)
MeknesoMeknesMéquinez
MelosoMiloMilo (Μήλος)
MiltonoMilt’nMilton
MitilenoMitilenMytilène (Μυτιλήνη)
MoabidojMoabitojMoabites
MokaoMokaMoka
molinanojMolinistojmolinistes
MonimoMonimMonime
MontepulĉanoMontepulcianoMontepulciano
Mulaj-IsmaeloMulej-IsmaelMulei-Ismael
NadaboNadabNadab
NapoloNapoliNaples
Oblignak’ParolinjakParolignac
orelegulojGrandorelulojOreillons (Orejones, Oregones)
OtonoOtonOthon (Otho, Othōnis)
PadovoPadovaPadoue (Padova)
PalestrinoPalestrinaPalestrina
PanglosoPanglosPangloss (Πάνγλωσσος)
Paskalo(Pascal)
PerigordoPerigordioPérigord
PerseoPerseisPersée
PeruoPeruvioPérou
PirroPirhosPyrrhus (Πύρρος)
PlatonoPlatoPlaton (Πλάτων)
PompeoPompejoPompée
Popo, A.(Alexander Pope)
PorcmutoPortsmtPortsmouth
RabirioRabiriusRabirius
RablezoRable(Rabelais)
Rakoci’RagockiRagotski (Rákóczi)
RaleoRaliRaleigh
RalfoRalfRalph
RiĉardoRiĉardoRichard
RigoRigaRiga
RobekoRobek(Robeck)
RostokoRostokRostock
RoterdamoRoterdamRotterdam
RupilioPupilusPupilus (Rupilius)
Rusoo(Rousseau)
SaleoSaleSalé
SamosoSamosSamos (Σάμος)
Sankta-HonorioSankta HonoratoSaint-Honoré
Sankta-MarceloSankta-MarsoSaint-Marceau ← Saint-Marcel
Seksto (Sextus)
SeŭtoCeŭtaCeuta (berbere Sebta)
SirakuzoSirakuzeSyracuse
SjeramorenoSiera-MorenaSiera Morena
SocinoSocinlat. Socinus, it. Sozzini
StanislavoStanislas(Stanisław)
Suda Riogrando(Rio Grande do Sul)
SurinamoSurinamSurinam (Suriname)
ŜilasoŜilasChillas
Tarkvinio(Tarquinius)
TetuanoTetuanTétuan
TondrotrunkhejmoThunder-ten-tronckhThunder-ten-tronckh
TrevuoTrevuTrévoux
TripoloTripolisoTripoli
TrojoIljonTroie
TukumanoTukumanTucumán
TunisoTunisoTunis
UskudaroSkutariScutari (Üsküdar)
UtreĥtoUtreĥtUtrecht
Van-Durdent’VanderdenturVanderdendur
Vanjero(Wagnière)
VenecioVenezioVenise (Venezia)
VeneroVenusoVenus (Venus, Veneris)
VergilioVirgiloVirgile (Vergilius)
VezeroVeserWeser
VezuvioVezuvoVésuve (Vesuvio)
VismaroVismarVismar (Wismar)
VitelioViteljoVitellius
Volfio(Wolff, latine Wolfius)
VolteroVolterVoltaire
ZimrioZambriZambri