Pri la Sinjorpreĝo

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

2018-09-01

Avizo. Ĉi tiu studo grandparte profitas el la diskuto pri la Sinjorpreĝo okazinta kadre de KORE (la interreta «Kristana ortodoksa rondo esperantista»). Kompreneble la forumanoj kies informojn mi uzis ĉi tie neniel responsas pri la konkludoj kiujn mi tiras el la informoj kiujn ili afable disponigis en la forumo.

Por legi la HTML-version de ĉi tiu artikolo necesas sufiĉe riĉa tiparo entenanta la signojn malnovgrekajn kaj hebreajn; ekz‑e la libera tiparfamilio DejaVu aŭ la Majkrosofta Arial Unicode MS. Se vi tian tiparon malhavas, eble vi povos legi la PDF-version.

Enkonduko
Duobla interpreto
La fontoj
Πάτερ ἡμῶν ὁ ἐν τοῖς οὐρανοῖς
Patro nia
Kiu estas en la ĉielo
ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου
Traduko Zamenhofa-rusa
La IKUE-versio
La perfektiva pasivo
Kadiŝo
Peŝito
Malnovtestamenta ekzemplo
Kio do estas la nomo
ἐλθέτω ἡ βασιλεία σου
γενηθήτω τὸ θέλημά σου
ὡς ἐν οὐρανῷ καὶ ἐπὶ τῆς γῆς
τὸν ἄρτον ἡμῶν τὸν ἐπιούσιον δὸς ἡμῖν σήμερον
La greka vorto
Mateo: ne pli ol ĉi-momente necesas
Luko: la bezono ĉiutaga
La suriranta pano
Similaĵoj hebreaj
Tradukoj latinaj
La maltaŭga ĉiutaga
La pano porviva
La vortordo
καὶ ἄφες ἡμῖν τὰ ὀφελήματα ἡμῶν,
ὡς καὶ ἡμεῖς ἀφίεμεν τοῖς ὀφειλέταις ἡμῶν
καὶ μὴ εἰσενέγκῃς ἡμᾶς εἰς πειρασμόν
ἀλλὰ ῥῦσαι ἡμᾶς ἀπὸ τοῦ πονηροῦ
Rezulte

Enkonduko

Inter la plej gravaj tekstoj de la kristana kulturo estas la Sinjorpreĝo «Patro nia», mallonga teksto kiun ĉiu praktikanta kristano devas scii parkere. Kaj ĉar dum jarcentoj en la kristana civilizo la filologiistoj estis grandparte klerikoj, la teksto de tiu preĝo estis ofte uzata por rapida prezento de diversaj lingvoj; tial ankaŭ en la Unua Libro1 ĝi aperas kiel la unua kompleta teksto en la Lingvo Internacia:

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sankta estu Via nomo,
venu reĝeco Via,
estu volo Via,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn
kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj;
ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malvera,
ĉar Via estas la regado, la forto kaj la gloro eterne.

Evidente, la Lingvo Internacia konsiderinde evoluis dum la pasinta jarcento, kaj oni dezirus havi pli modernan version. Bedaŭrinde, malgraŭ sia ŝajna simpleco, la teksto de la Sinjorpreĝo estas eksterordinare malfacila enhave (kaj tial tute maltaŭga kiel komparcela specimeno): ĉiu ĝia linio prezentas problemon teologian kajaŭ lingvosciencan.

Duobla interpreto

Luko rakontas (11:1-2):

Kaj li preĝis en iu loko; kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn. Kaj li diris al ili: Kiam vi preĝas, diru: Patro, ...

La Sinjorpreĝo estis donita al la disĉiploj en la frua periodo, antaŭ la Krista Pasko, antaŭ la Palmodimanĉa eniro en Jerusalemon. Ĝiaj nocioj kaj vortoj restas en la rondo de tiutempa judisma mesiismo. Nenio en la preĝo ŝajnus nova aŭ malkonvena al eseno aŭ al disĉiplo de la Baptisto.

Neniom evidentas, ke instruante la preĝon al siaj disĉiploj la Kristo destinis ĝin ankaŭ por siaj adeptoj de la postmesiisma epoko. La Eklezio tamen ne dubas, ke ankaŭ por ni ĝi estas donita, kaj mi tion ne plu diskutos. Tamen maleblas ignori la fakton, ke la vortoj de la preĝo devis malsame senci por la antaŭpaskaj disĉiploj kaj por la postpaska Eklezio.

Laŭ la tradicia koncepto antaŭkristana, la veno de la Mesio kaj estiĝo de la Dia Regno estas aferoj inter si tre proksimaj, preskaŭ sinonimoj. Por la kristanoj la veno de la Mesio okazis jam antaŭ du jarmiloj, sed ili ankoraŭ preĝas pri la veno de la Dia Regno. Evidente, tio eblas nur per reinterpreto de la sama teksto.

La Katolika Kateĥismo volonte citas (§2761) la vortojn de Tertuliano, ke la Sinjorpreĝo «vere estas la resumo de la tuta evangelio» [De orat. 1: PL 1, 1155] kaj eĉ metas ilin titole de la koncerna sekcio. Strikte parolante, tiu efekta formulo estas malvera: la teksto mem estus egale akceptebla por la disĉiploj de Johano, do ĝi entenas nenion originale kristanan. Sed la formulo ne tute malveras, se konsideri ĝin kune kun la (re)interpreto kiun al ĝi donas la Eklezio.

Fakte, la teksto mem estas tiom malmulte kristana, ke por konformigi ĝian interpreton al kristanismo efektive necesas konsideri preskaŭ ĉiujn ĉefdogmojn kristanismajn.

Tiu reinterpreto estas atentinda en la tradukado; ĉar kelkaj nuancoj – ekz‑e verba aspekto (kiam temas pri sanktigo de la nomo) aŭ elekto de vorto (ĉu reĝecoregno) – ŝanĝiĝas depende je la vidpunkto (perspektiva-judisma aŭ retrospektiva-kristanisma). Tiajn nuancojn perdas lingvoj malpli precizaj (senaspektaj kajaŭ kun vortoj ambiguaj); sed en Esperanto (aŭ en Slavono) ili aktualas, kaj la tradukisto devas decidi, laŭ kiu interpreto traduki; ĉu plene esprimi la nuancon de la originalo, aŭ iel ĝin kaŝi per formo resume neŭtrala kaj ambaŭsence interpretebla.

La fontoj

La Sinjorpreĝo aperas en du evangelioj: laŭ Mateo (Mt) 6:9–13 kaj laŭ Luko (Lk) 11:2–4; kaj iliaj tekstoj iom diferencas. Por la preĝoj liturgiaj kaj individuaj la eklezioj kompilis kombinitajn versiojn (iom malsamajn en diversaj konfesioj, sed plejparte bazitajn sur la versio de Mateo). Ĝuste tian kompilaĵon prezentas la ĉi-supra traduko zamenhofa kaj aliaj specimenaj tradukoj, inter kiuj la ofte uzata IKUE-traduko2 (IK):

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via Regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

La evangelioj donas tekstojn grekajn; la okcidentaj konfesioj (kaj la IKUE-traduko) sin bazas sur ilia traduko latina, dum la tradicioj orientaj (slavona, siriaka3 ktp) tradukas senpere el la greka.

Ni ekzamenu, linion post linio, la tutan Sinjorpreĝon.

Πάτερ ἡμῶν ὁ ἐν τοῖς οὐρανοῖς

Mt, IK, Z Patro nia, kiu estas en la ĉielo
Lk Patro,

Patro nia

Ĉu temas pri la unua persono de la Triunuo (kiel okazas kiam Jesuo parolas pri sia patro), aŭ pri la tuta Triunuo? La katolika Kateĥismo (KK) komencas per la unua kaj finas per la dua interpreto:

§2789. Kiam ni preĝas nian Patron, ni persone nin turnas al la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Per tio ni ne disdividas la diecon, ĉar la Patro estas ĝia «fonto kaj origino» ... La sankta Triunuo estas kunesenca kaj nedividebla. Preĝante al la Patro, ni kune adoras lin kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton4.

Tiuj interpretoj ne influas la tradukon de la unua linio; sed ili gravos por la interpreto de la peto pri la pano kaj nomo.

Kiu estas en la ĉielo

En la greka originalo mankas la helpverbo, kaj «la ĉielo» aperas plurnombre.

La rusa Komentita Biblio naive klarigas, ke la precizigo devus evitigi la eventualan miskomprenon, ke eble temas pri homo la patro. Tio eble validus antaŭ la malsupreniro de Kristo en la inferon, sed por la novtempaj kristanoj ne plu funkcias5.

KK citas (§2794) s-tan Cirilon de Jerusalemo, laŭ kiu la ĉieloj estas koroj de la piuloj, kie Dio havas sian templon. Penso kurioza, tamen sen bazo en la teksto.

Pli versimila ideo estas, ke temas pri honorepiteto (KK §2794). Tiam pli esperanteca traduko estus «Nia Patro ĉiela»; kp «la Ĉiela Regno», «la Dia Regno»6, por kiuj la rigida lingvaĵo biblia preferas genitivojn.

Se tamen oni malvolas uzi adjektivon, tiam pli honeste estus konservi plurnombron. Iuj pretendas, ke la plurnombro estas formala hebreaĵo celanta emfazi la majeston; tamen la biblia kosmo ja entenis pluron da ĉieloj: «Mi konas viron en Kristo ... eklevitan ĝis en la trian ĉielon» [2Kor 12:2].

ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου

Z sankta estu Via nomo
Lk estu sanktigita Via nomo
Mt Via nomo estu sanktigita
IK sanktigata estu via nomo

Traduko Zamenhofa-rusa

La traduko Zamenhofa ŝajnas influita de la slavona-rusa-pola (да святится, święć się). Tiuj lastaj sone tre similas la verboformon lumu, kiu kvankam formale refleksiva, normale havas la signifon aktivan; do, sanktu, simile al vivu; «sanktu Via nomo» simile al «estu Via volo». Ĉi tiun asociaĵon poezian trudas nur apartaĵo de la lingvoj slavaj, kaj mi neniam renkontis ĝin en la interpretoj aŭtoritataj.

La IKUE-versio

Tamen la IKUE-traduko esprimas iom similan percepton per la neperfektiva pasivo sanktigata, kiu regule indikas ripetan aspekton – simile al «estu glorata», «estu laŭdata»; la latinlingvulo s-ta Cipriano parolas pri ĉiutaga bezono nin purigi de niaj pekoj per kontinua (do, neperfektiva) sanktigado (KK §2813).

Kp kontraŭan frazon: «kaj konstante, ĉiutage, Mia nomo estas insultata» [Jes 52:5].

Laŭ miaj observoj, tian neperfektivan interpreton senkonscie elektas la okcidentanoj kies lingvo ne esprimas aspekton (kaj la IKUE-versio atestas tion).

La perfektiva pasivo

Sed jen plua surprizo por ruso: en la londonaj tradukoj Mt kaj Lk la formo estas ne nur pasiva sed krome perfektiva.

Nu, ili estas tute precizaj: la greka ἁγιασθήτω aperas (se mi ĝuste komprenas) en pasiva imperativo aorista, kaj laŭ la gramatikoj tia aoristo havas valoron ne tempan, sed aspektan (perfektivan). Ĝuste ĉi tion honeste esprimas la londonaj tradukoj.

Klara gramatike, ĉi tiu traduko estas enigma teologie:

  1. Pri la perfektivo: Kiel la fonto de ĉia sankteco bezonu sanktigon? Ĉu ĝi ne estas dekomence kiel eble plej sankta?
  2. Pri la pasivo: Tiu voĉo implicas eksteran sanktiganton.
  3. Kial la slavona traduko, kapabla esprimi kaj perfektivon kaj pasivon (kiel en ĉeĥa traduko: budiž posvěceno tvé jméno), ne profitis tiun eblon?

Evidente, por solvi tion necesas agnoski, ke ne temas pri la normala senco de sankteco:

Laŭ mia gusto, la plej frapa interpreto estas tiu de s-ta Teofano la Ermito (Феофан Затворник), kiu simple egaligas ĉi tiun peton kun la irmo7:

Vian timon plantu en la korojn de ni la Vin glorantaj.

La sanktigo do okazu en la animoj de la fideluloj, kaj la sanktiganto estas Dio. Tio cetere ne malkoheras kun la ruseca interpreto per sanktu: «Via nomo sanktu en niaj animoj». Kp ankaŭ

la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj [1Pet 3:15].

Pli platan interpreton donas s-ta Johano la Orbuŝa: la vivo de la fideluloj demonstru al la mondo la sanktecon de sia Dio, laŭ Mt 5:16:

Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.

Kurioze, ankaŭ ĉi tie aperas lumo, kvankam ĝia direkto estas inversa: ne la nomo de Dio lumu al ni, sed la brilo de niaj faroj malkaŝu la Dian sanktecon al la eksteruloj. La sanktigantoj estas la homoj.

Kadiŝo

La interpreto de la Orbuŝulo proksimas la tradician interpreton de la unua peto de Kadiŝo (קַדִּישׁ), grava preĝo ripetata dum la judisma diservo (kaj je kelkaj aliaj okazoj):

vejitkadaŝ ŝmeh raba
kaj sanktiĝu la Granda Nomo

kiun la rabenoj rilatigas kun Jeĥ 38:23:

Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaŭ la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Al tia unika triumfa apero antaŭ la eksteruloj bonege konvenas la rezulta aspekto perfektiva de la greka teksto; tamen ne pasiva, sed mediala. Ĝi egale konvenus por la evangelia epizodo en kiu Jesuo instruis la Sinjorpreĝon al siaj disĉiploj (t.e. kiam la Krista Pasko ankoraŭ ne okazis). Tamen ankaŭ tio postulus medialon, se la Granda Nomo metonimie signifas Dio; aŭ (en pasivo) tio signifus, ke Dio sanktigos sian nomon, samkiel oni povas diri ke iu homo famigis sian nomon. Sed ĉi tiun lastan interpreton pli taŭge esprimus pli simpla peto: «Sanktigu Vian nomon».

Peŝito

En multaj okazoj tre instrua8 estas Peŝito – la traduko de Biblio en Siriakon, kiu estas dialekto de la aramea lingvo (kies alian dialekton parolis Jesuo kaj liaj disĉiploj). Kvankam Peŝito estas retrotradukita el la greka, tamen ĝi estas frua traduko, kaj dokumento de malnova tradicio kristana. Surprize, ĝi samsencas kun la traduko rusa:

neθqadaŝ ŝmaĥ = sanktu via nomo (neθqadaŝ = «sanktos»; tia imperfekto-«futuro» laŭbezone funkcias kiel imperativo).

Malnovtestamenta ekzemplo

Zamenhofo certe sciis la rusa-slavonan tradukon de la Sinjorpreĝo; sed li ne povis ne scii ankaŭ Kadiŝon. Kaj tamen li tradukis plie ruse-peŝite ol kadiŝe – supozeble ĉar tio pli respondis al lia percepto de la senco de la kristana preĝo. Mi serĉis malnovtestamentan ekzemplon similan, ĉar tie eblus kompari la versiojn hebrean, septuagintan kaj esperantan:

kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj [Lev 22:32]
καὶ ἁγιασθήσομαι ἐν μέσῳ τῶν υἱῶν ᾿Ισραήλ
чтоб Я был святим среди сынов Израилевых

La greka verbo estas en la futura pasivo, kiu neŭtralas pri la aspekto. La okcidentaj tradukoj estas egale ambiguaj pri la aspekto, kvankam ilia formo normale implicas rezultan aspekton. La rusa traduko estas senambigua: estu sanktigata9.

La koncerna hebrea vorto וְנִקְדַּשְׁתִּי estas N-specio10 (nif‛al) de la verbo q–d–ŝ, kiu specio, laŭvortare, povas signifi

  1. sin montri sankta aŭ majesta
  2. esti honorata/traktata kiel sankta
  3. esti sankta, sankti

La rusa traduko respondas al (2); Zamenhofo tradukis laŭ (3). Eble do lian tradukon en la Sinjorpreĝo influis (ankaŭ) alia tradicio ol la rusa.

Resume, por la Evangelioj la londonaj tradukoj restas la sole taŭgaj filologie; dum por la kompilita versio eklezia, sanktu Via nomo ŝajnas la plej bona kompromiso, akordigebla kun ĉiuj menciitaj interpretoj.

Kio do estas la nomo

Naive mi supozis, ke la nomo estas la tabua JHVH, «la Estanto» (ὁ Ὤν, Сущий, Eli 3:14), kiun Zamenhofo anstataŭigas per la eŭfemismo «Eternulo» kaj la aŭtoroj novtestamentaj per «Sinjoro»; la greka nomo Ὁ ὬΝ normale aperas sur la nimbo de Kristo sur la ikonoj. Ne tiom simple en KK:

§2812 Fine, en Jesuo la nomo de la sankta Dio estas al ni rivelita kaj donita en karno, kiel Savanto, rivelita per tio kio li estas, per lia vorto kaj per lia ofero [Mt 1:21; Lk 1:31, Joh 8:28, 17:8,17-19]. Tio estas la kerno de lia ĉefpastra preĝo: «Patro Sankta ... por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero» [Joh 17:11, 19]. «Konsekrante» sian nomon Jesuo rivelas al ni la nomon de la Patro [kp Jeĥ 20:39; 36:20-21; Joh 17:6]. Fine de la Krista Pasko la Patro donas al li la nomon superantan ĉiujn nomojn: «Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro» [Flp 2:9-11].

Seneŭfemisme la lasta citaĵo signifas «Jesuo Kristo estas JHVH» (kio tamen estas respondo je alia demando: Kiu estas Kristo?). La tuta paragrafo estas konfuza kaj malklara, tamen mi divenas, ke ĝi celas ion similan al la ortodoksa tezo ke la Kristo estas «la vera ikono» de la transcenda Patro («tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron» Joh 14:9; «mi kaj la Patro estas unu» Joh 10:30; «la Filo ... estas bildo de la nevidebla Dio» Kol 1:13-15). Ikono estas simbolo, kaj ankaŭ nomo estas simbolo. Ŝajnas ke KK (ne tute logike) aplikas similan ideon por aŭdace konkludi ke la karno de Kristo estas tiu nomo pri kiu temas la Sinjorpreĝo (kiun iel profanis la izraelidoj pri kiuj plendas la maltrafe citita Jeĥezkel). Unu konsekvenco de tia rezonado estus ke «nia Patro ĉiela» estas do la unua persono de la Triunuo.

(Cetere, ekzistas tia interpreto, ke malnovhebree la vorto nomo povis metonimie signifi persono – tio estas eĉ iom pli logika ol la latina uzo metonimia de la vorto persona = masko por la sama signifo. Tiam la nomo de la Sinjoro signifus propre la persono de la Sinjoro.)

ἐλθέτω ἡ βασιλεία σου

Z venu reĝeco Via
Lk Mt IK venu via Regno

Unuarigarde ĉi tiu linio aspektas kiel la plej fuŝa en la traduko zamenhofa, la plej malkonvena kaj nepre ŝanĝenda. Tamen post minuta pripenso mi ne certas pri supereco de la versio moderna.

Fakte, ankaŭ en la maturaj tradukoj Zamenhofo distingis inter reĝeco (stato aŭ potenco de reĝo) kaj regno (politika lando, eventuale respubliko aŭ reĝujo):

La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon;
Kaj Lia reĝeco (царство) regas ĉion [Ps 103:19]

Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj,
Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
Ili raportos pri la gloro de Via regno (царствія)
Kaj parolos pri Via potenco,
Por sciigi al la homidoj Lian potencon
Kaj la majestan gloron de Lia regno (царствія).
Via reĝeco (царство) estas reĝeco (царство) eterna,
Kaj Via regado (владычество) estas por ĉiuj generacioj
[Ps 145:10–13]

La nacilingvoj (ankaŭ la hebrea kaj greka) uzas en tiaj okazoj po unu saman vorton, derivitan de reĝ-, kiu do povas kombini sencojn reĝado, reĝeco, reĝujo. Sed en Esperanto (kaj en la germana, cetere) regno ne nepre estas regata de reĝo (Francio restis Frank/reich ankaŭ dum la 5 respublikoj) kaj neniam signifas reĝa potenco; tial traduki en Ps. 103:19 Lia regno regas ĉion estus mistraduki.

La slavona Biblio zorge distingas reĝecon (царство) kaj reĝujon (царствіе), kiel indikite ĉi-supre interkrampe. Ankaŭ novtestamente:

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno (царствіе) de la ĉielo [Mt 5:3].
Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco (царство) de nia Dio [Ap 12:10].

Nu, en la Sinjorpreĝo la slavona teksto ja parolas pri regno – kaj en la ĉi-titola linio, kaj en la fina doksologio; do, ĝia interpreto ambaŭokaze estas alia ol ĉe Zamenhofo. Supozeble ĉar la kristanisma ideo pli similas la spiritan kaj fikcian Esperantujon, dum en judismo (kaj ankoraŭ en Apokalipso) la regno (la lando) estas konstanto:

Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo,
Izrael Lia regno [Ps 114:2].

La Palma dimanĉo konservas al ni tian judisman koncepton pri venu la reĝeco de la Mesio. Kaj tiel ĝin probable perceptis la disĉiploj.

Aliflanke, se paroli pri institucia dimensio de tia interna reĝeco, pri politika reĝimo (monarĥio de Dio, teokratio), tiam konvenus ne regno, sed ŝtato (kp ankaŭ civitas Dei).

Tamen iam oportunas uzi regnon por distingi la ĉefperiodojn en la historio de lando, ekz‑e de la antikva Egiptujo: la Malnova Regno, la Meza Regno, la Nova Regno.

γενηθήτω τὸ θέλημά σου

Z estu volo Via
IK fariĝu Via volo
Lk
Mt plenumiĝu Via volo

Denove la pasiva imperativo aorista, denove Zamenhofo tradukas per estu (neperfektive kaj aktive, kiel en Slavono kaj en Latino; aspekte tio similas al la daŭra regu Via volo). Ĉi-foje la londona Mt formale malpli ĝustas: anstataŭ pasivo aperas medialo. (La IKUE-traduko sence egalas la londonan, nur la verbo estas miselektita: fari volon estas evitinda francaĵo, same malklera ĉi-sence kiel fari dezironfari ordonon.)

La greka verbo γίγνομαι estas tre multesenca (origine naskiĝi, sekve ankaŭ okazi, iĝi k.a.); la aspekto trudas do la sencon plenumiĝu; sed oni rajtas demandi, kial en la greka teksto ne aperas la responda verbo πληρόω (kiel ekz‑e en Lk 21:22)?

Probable ĉar en Septuaginto (kiu estas la terminara bazo por la evangelioj) γενηθήτω estas la ĉefverbo de la unua ĉapitro de Genezo:

καὶ εἶπεν ὁ θεός Γενηθήτω φῶς
Kaj Dio diris: Estu lumo [Gen 1:3]

Refoje Peŝito egalas la tradukon latina-slavona-zamenhofan:

nehweh cevjanaĥ = estu Via volo
(nehweh = estos, estu; cevjanaĥ = via volo/deziro)

Nur la novtempaj tradukoj okcidentaj rompis la miljaran tradicion de la kristana popolo.

ὡς ἐν οὐρανῷ καὶ ἐπὶ τῆς γῆς

Z Mt IK kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero

Ĉi tiu linio fuŝas la grandiozan efekton de la mondokrea Γενηθήτω/Estu.

Ĉu temas pri tutmondeco («kiel ... tiel» = «kaj ... kaj»), aŭ pri komparo (la homoj estu same senvolaj kiel la anĝeloj, kies libero estas solfoja)? Ĉiel ajn, kompare kun la apokalipsa

Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron [Apo 21:1]

ĉi tiu mesiisma skalo malnovtestamenta aspektas modeste kaj pale: subite evidentiĝas, ke la novan vinon oni verŝos en la malnovan sakon.

Ĉi-okaze la originalo havas ununombran ĉielo.

τὸν ἄρτον ἡμῶν τὸν ἐπιούσιον δὸς ἡμῖν σήμερον

Z Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
Mt IK Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
Lk Donu al ni tagon post tago nian ĉiutagan panon

Plurfoje mi rimarkis, ke la epiteto ĉiutagan frapas la ruslingvanojn kiel la plej ŝoka difekto de la Esperanto-tradukoj. La slavona-rusa vorto насущный signifas vivnecesan, ĝi estas pli noblastila kaj multe pli konvena laŭsence: oni petas ne pri io banala, ne pri pala apartenaĵo de monotona ĉiutageco, sed pri io urĝe bezonata, kiel la aero sen kiu ne eblas spiri. Kutimiĝinte al epiteto nobla, la ruso perceptas «ĉiutaga»n en la Sinjorpreĝo kiel profanaĵon – eĉ antaŭ ol li konscias, ke ĝi estas sence misgvida.

Zamenhofo ĉi tie preferis la tradicion okcidentan, bazitan sur la latina panem nostrum quotidianum; kaj estas karakteriza, ke en Francio la ortodoksaj kristanoj franclingvaj ne povis akcepti la tradician katolikan notre pain quotidien kaj anstataŭe diras notre pain substantiel.

La greka vorto

Plurfoje responde al la plendo de ruslingvano mi vidis resendon al vortaro. Nu, se oni uzas ordinaran mezgrandan vortaron greka-nacilingvan, tiam ĉiu trovas en ĝi la vorton ἐπιούσιος tradukita laŭ sia nacia plaĉo: okcidentano trovas tie «ĉiutaga»n, ruslingvano trovas tie «vivnecesa»n11.

Tiel okazas ĉar la adjektivo ἐπιούσιος estas hapakso, kaj ĝiajn tradukojn la vortaroj bazas ĝuste sur la nacilingvaj tradukoj de la Sinjorpreĝo. Tial provoj pruvi la tradukon ĉiutaga en la Sinjorpreĝo surbaze de tiaj vortaraj tradukoj estas logika cirklo erara.

Ne nur por ni ἐπιούσιος estas hapakso, ankaŭ por la antikvuloj ĝi estis enigmo; atestas Origeno [Pri la preĝo, ĉap. 17]:

Nun ni esploru kion signifas la vorto ἐπιούσιος. Unue sciu, ke la vorto ἐπιούσιος ne troveblas ĉe iu ajn greka verkisto, nek filozofie nek komunlingve, sed ŝajnas esti kreaĵo de la evangeliistoj. Kaj ĝuste pri tia vorto Mateo kaj Luko, ĝin enmondigintaj, plene akordas. Simile faris tradukistoj el la hebrea pri aliaj vortoj; ja kiu greko iam dirus ἐνωτίζου (enoreligu??)12 aŭ ἀκουτίσθητι (aŭditu??) anstataŭ (la normalajn) «εἰς τὰ ὦτα δέξαι» (akceptu en la orelojn??) kaj «ἀκοῦσαι ποίει σε» (igu vin aŭdi??).

La Patroj do, samkiel ni nuntempe, konjektis pri ĝia signifo ne laŭ sia lingva scio, sed laŭ la kunteksto kaj morfologia analizo.

La grekaj Patroj derivis la adjektivon ἐπιούσιος dumaniere, el du diversaj verboj:

  1. εἰμί, kiu signifas «esti», kaj la substantivo οὐσία, atestita en la klasika lingvo por la sencoj «ekzisto» kaj «vivo». El tio rezultas ἐπι/ούσιος kaj sekve: «porekzista», «porviva», «necesa por ekzisto» – kaj pli speciale, «necesa por ĉi tiu tago»
  2. εἶμι, kiu signifas «iri», «veni», «proksimiĝi», «sekvi». El tio rezultas ἐπ/ιούσιος kun la signifo: «onta», «venonta», apartenanta al la estonta mondo.

Mateo: ne pli ol ĉi-momente necesas

Ĉe Mateo la preĝo aperas meze de la ĉapitro 6a, kiu emfaze avertas, ke oni ne faru planojn, oni ne zorgu pri la aferoj ĉi-mondaj ekster la ĉi-momenta bezono: oni streĉe atentu la venon de la Ĉiela Regno, la sola celo serioze dezirinda. Kaj eĉ pri la fiziologia minimumo necesa por ĝisvivi la venon de la Ĉiela Regno oni ne multe zorgu, sed fidu pri tio la Patron Ĉielan. Surbaze de ĉi tiu kunteksto interpretas la vorton s-ta Johano la Orbuŝa13:

Kio estas «la panon ἐπιούσιον»? La unutagan (τὸν ἐφημερον) ... Kaj tiel por ke vi «ne zorgu pri la morgaŭa tago» [Mt 6:34]. Tial Li aldonis: panon ἐπιούσιον, t.e. unutagan. Kaj eĉ per tiu vorto Li ne kontentiĝis, sed tuj poste aldonis ankaŭ: donu al ni hodiaŭ, por ke nin ne frakasu la zorgo pri la venonta tago. Ĉar pri tiu tago, kies venon vi eble ne vidos, kial do vi zorgu?

Refoje Peŝito (kaj la araba) similas la tradukon slavonan:

hav lan laĥma Donu al ni panon
d-sunqanan jomana de nia bezono hodiaŭ

Luko: la bezono ĉiutaga

Malsimile ol ĉe Mateo, ĉe Luko la preĝo ne formas parton de pli vasta prediko. Tamen Luko disponigas al ni informojn pri la fono historia en la Agoj, kie li rakontas pri la moroj de la unua komunumo kristana, la Jerusalema Eklezio.

Simile al la komunumoj esenaj, ĝi estis kvazaŭ kibuco funkcianta surbaze de komuna proprieto (Agoj 4:32 – 5:11). La kibucanoj do tre reale dependis je la disdonado de la pano, kaj iliaj agapoj havis valoron ne nur spiritan:

fariĝis murmurado de la grekaj judoj kontraŭ la hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado [Lk 6:1].

La versio de Luko bonege konvenas por la rolo de komuna preĝo ĉe tia agapo: la kibuco donas al la preĝantoj minimuman socian sekurecon, ilia vivo dependas je ĝia regula funkciado «tagon post tago». Mateo aspiras kiel eble plej rapidan venon de la Ĉiela Regno, li ankoraŭ akceptas peti pri hodiaŭo por ĝin transvivi, sed abomenas la ideon ke ankoraŭ morgaŭ (kaj postmorgaŭ, kaj «tagon post tago») li bezonos atendi; male, ĝuste pri la daŭrigo preĝas Luko.

Ankaŭ la kolektiva pronomo en Patro nia, nia pano estas tute naturaj en la komuna preĝo agapa.

La kibuca epoko ne daŭris longe – sed post kelka tempo la situacio reaktualiĝis en la monaĥejoj. Neniom do surprize Bazilo la Granda respondante14 la demandon 252an pri la koncerna pano citas la indikitan lokon de la Agoj :

... tiam la panon ἐπιούσιον, t.e. kondiĉon de nia naturo por la ĉiutaga subtenado de la vivo, li ne de si mem fidas ricevi, sed petas ĝin de Dio, kaj montrinte al Li la bezonon, tiel manĝas la al li donatan de tiu, al kiu, post elprovo, estas konfidite plenumi la diron: «kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono» (Agoj 4:35).

La suriranta pano

La uzo ĉe agapo neeviteble naskis la asociaĵon eŭĥaristian, ke temas pri antaŭgusto de la estonta pano de la Dia Regno. Ideo loga sed nelogika, ĉar

  1. La disĉiploj ankoraŭ nenion sciis pri eŭĥaristio, enkondukota nur poste dum la Lasta Manĝo. Malkonvenus ke ili meĥanike preĝu sen kompreni la sencon de sia preĝo.
  2. Mateo en la ĉirkaŭa prediko parolas pri nutro kiel pri korpa (ne spirita) bezono, apud la egale korpa bezono pri vestaĵoj. Do, enestas vestaĵoj kiuj neniel rilatas eŭĥaristion, kaj mankas la vino kiu estas ties parto.
  3. Mateo malimplice kaj klare parolas pri morgaŭo – tamen nur por emfaze averti kontraŭ la zorgoj morgaŭaj.

Se la pano rilatas al la Paska Ŝafido, al la krucumo de Kristo, tiam la peto pri tiu pano implicas la fifaman «Krucumu, krucumu lin!» (precipe en la buŝo de la apostoloj antaŭ la krucumo). Mi povas akcepti rezulton de libervola memofero; sed mi opinias malnobla peti ke iu por mi sin oferu. – Cetere, tiu peto iĝas eĉ pli ŝoka, se la Patro, al kiu estas adresita la preĝo, estas la Patro de Jesuo.

Oni prezentis ankaŭ kelkajn argumentojn lingvajn favore al la interpreto «panon de la estonto». La ĉefa estas tio, ke en la Agoj 5-foje aperas (ingenre) la participo ἐπιοῦσα por la signifo sekva tago (aŭ sekva nokto), kun aŭ sen la substantivo:

7:26 τῇ τε ἐπιούσῃ ἡμέρᾳ ...
Kaj en la sekvanta tago ...
16:11 εὐθυδρομήσαμεν εἰς Σαμοθράκην, τῇ δὲ ἐπιούσῃ εἰς Νεάπολιν
ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan (tagon) al Neapolis
23:11 Τῇ δὲ ἐπιούσῃ νυκτὶ ἐπιστὰς αὐτῷ ὁ Κύριος ...
Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro ...

Mi ne komprenas, kiel eblas el tiu participo ἐπιοῦσα konkludi ion pri la adjektivo ἐπιούσιος. Tio pruvas nur, ke en la idiolekto de Luko morgaŭa ne estus ἐπιούσιος; kaj analogie Mateo samĉapitre (6:34) esprimas tiun tempan signifon per la konata vorto αὔριον.

Similaĵoj hebreaj

Eksterdube la greka vorto celas esprimi ideon hebrean (aŭ aramean), tial estas natura serĉi respondaĵon originalan. Rabeno S. Lachs15 indikas interalie jenan preĝon:

La bezonoj de Viaj homoj estas multaj, sed ili estas malpaciencaj (aŭ: ne scipovas esprimi ilin); volu, Sinjoro, plenumi ĉies bezonojn kaj provizu por iliaj mankoj

Laŭ la rabeno, «la du vortoj: zaraĥav (liaj bezonoj) kaj dē maĥsarav (sufiĉe por lia manko) esprimas la sencon de ἐπιούσιος ... Ni supozas, ke komence ἐπιούσιος estis traduko de dē maĥsarenu (sufiĉa por + niaj mankoj/bezonoj). Ĉi tiu esprimo estas biblia kaj kombinas ideojn de bezono kaj sufiĉo» – ekz‑e en Rea 15:8:

7 Se estos inter vi malriĉulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo; 8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li laŭmezure de lia manko, kio mankos al li.

Ĉi tie «(sufiĉe por) lia manko» estas דֵּי מַחְסֹרוֹ kiel ĵus priskribite. Oni povus serĉi ĝian tradukon en Septuaginto:

δάνειον δανειεῖς αὐτῷ ὅσον ἐπιδέεται, καθότι ἐνδεεῖται
pruntedonu al li kiom li bezonas, kiom al li mankas

Hieronimo notas en sia komentaro:

In Evangelio quod appellatur secundum Hebraeos, pro supersubstantiali pane, reperi MAHAR (מחר), quod dicitur crastinum; ut sit sensus: Panem nostrum crastinum, id est, futurum da nobis hodie. [Eusebii Hieronymi Stridonensis Presbyteri Commentariorum in Evangelium Matthaei. I:11-13]

En evangelio nomata «Evangelio laŭ la hebreoj» anstataŭ ἐπιούσιον panon mi trovis maĥar (מחר), kio signifas morgaŭan; tial la senco estus: «Panon nian morgaŭan (t.e. ontan) donu al ni hodiaŭ».

Se la rabena hipotezo veras, tiam atentindas la granda simileco skriba inter מחר (maĥar, morgaŭ) kaj מחסר (maĥsor, bezono): la unua povis rezulti el skriberaro (mankas nur 1 litero, ס). Hieronimon tiu apokrifa formo evidente impresis, tamen akcepti ĝin en sia traduko li ne aŭdacis.

Alia similaĵo estas en la Sentencoj 30:8:

Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi;
Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi;
Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.

(Ruse: питай меня насущным хлебом.)

Tradukoj latinaj

La pana adjektivo ἐπιούσιον estas la sama en ambaŭ grekaj fontoj, sed ĝiaj latinaj tradukoj en Vulgato varias:

Mt: panem nostrum supersubstantialem da nobis hodie
Lk: panem nostrum cotidianum da nobis cotidie

La frua latina biblio (Vetus Latina) ambaŭloke havas quotidianum (ĉiutagan). Supozeble, la tradicio de komuna agapa preĝo laŭ la raporto de Luko antaŭis la tradukon de la evangelioj, kaj tial la laŭluka quotidianum-tradicio etendiĝis ankaŭ sur la version matean.

Do, la traduko per supersubstantialis estas de sankta Hieronimo; li pli atente legis la tradukatan tekston, kaj konsciis, ke en la kunteksto matea tiu ĉiutaga estas ŝoke maltaŭga (dum en la teksto de Luko ĝi estas akceptebla laŭsence, kvankam pleonasma stile). Li tamen ne uzis normalan vorton latinan kuntekste konvenan (ekz‑e «nian panon necesan», panem nostrum [per]necessarium), ĉar lin profunde impresis la apokrifa Evangelio laŭ la hebreoj kun ĝia pano morgaŭa. La teksto de Mateo klare malaprobas zorgon pri nia homa morgaŭo – tamen ĝuste tial, ke sole dezirinda estas la metafora dia morgaŭo en la Ĉiela Regno; do, Hieronimo ŝajne pretis transformi la koncedon (panon necesan por nia biologia ĝisvivo) en la sopiratan celon. Ne povante elekti inter la du solvoj li simple paŭsis la grekaĵon: super/substantialis; samkiel la slavaj apostoloj 5 jarcentojn poste paŭsis ĝin per на/сѫщьнъ. Kurioze, la sortoj de tiuj du paŭsaĵoj estis malsimilaj.

Uzata en la ofte ripetata Sinjorpreĝo en sufiĉe klara kunteksto, la slavona vorto baldaŭ akiris la sencon kiun la preĝantoj al ĝi atribuis; ĝi estas vorto formita per la preĝo. Kaj ĉar ĝia senco aktualas en diversaj vivsituacioj, la vorto насущный nun estas parto de la baza leksiko de la rusa lingvo. Eĉ malgrandaj tradukvortaroj nepre ĝin registras; ekz‑e la vortaro ru-eo de Bokarev (24000 vortoj) donas

насущный porviva, urĝa, vivnecesa

(Oni rajtus atendi similan evoluon en la novgreka, ke ἐπιούσιος enradikiĝos kaj enuziĝos; sed ial tio ne okazis.)

Male, la neologismo de Hieronimo ne enuziĝis. Apenaŭ eblus ŝanĝi la tradician version buŝan, eĉ se la neologismo estus egale lerta kiel la slavona; sed la latinaĵo rezultis aĉega: longa (18 literojn!) kaj forme absurda (la kunpuŝiĝo de super + sub, kiel pre + post en la intence elpensita angla absurdovorto preposterous).

Sensukcesa komunlingve, la vorto faris karieron teologian, interalie pro la neintencitaj kromsignifoj de la latinaĵoj:

Male ol la eklezio, la vortaroj latina-nacilingvaj ŝajnas perferi por super-substantialis la interpreton laŭkuntekstan (pano ordinara, vivnecesa). Neniom surprizas ke tiel tradukas la rusa vortaro de Dvoreckij (насущный); sed ankaŭ

La maltaŭga ĉiutaga

La tradicio romkatolika estas konfuza: la ekzegezo preferas la interpreton supernaturan, dum ĉe la meso la katolikoj petas pri la pano ĉiutaga. Tia kombino impresas eĉ malpie, kiel malestimo al la pano eŭĥaristia.

La epiteto ĉiutaga, heredita de la lingvoj okcidentaj kaj Esperanto el la tradicio latina, estas la plej maltaŭga, ĝi estas maltaŭga eĉ ĉe Luko, kie ĝi sonas pleonasme kaj igis la tradukistojn uzi por τὸ καθ’ ἡμέραν ĉirkaŭfrazon tagon post tago por ne diri «panon ĉiutagan donadu al ni ĉiutage». Nu, tio estas fuŝo nur stila; sed en la kunteksto Matea ĝi estas tute malkonvena sence.

Pri ĉi tiu lasta malkohero oni iom post konsciiĝas, kaj – almenaŭ franclingve – oni post la jaro 1966a preferas anstataŭ la malnova

Donnez-nous aujourd'hui notre pain quotidien

diri laŭ versio «ekumena» (?) pli konforme al la ideo de Mateo

Donne-nous aujourd’hui notre pain de ce jour

– do, anstataŭigi «nian panon ĉiutagan» per «nian panon ĉi-tagan». Tio taŭgas ĉe Mateo, sed iĝas ridinda ĉe Luko: ĉu oni legu

Nian panon ĉi-tagan donadu al ni ĉiutage?

Ĉi tiu malracia kroĉado je la malkonvena tago (kiu havas nenian bazon en la greka vorto) estas vere mirinda. Ĝia sola pravigo estas la fuŝo de la tradicio latina. Tamen en la mondo ekzistas kristanaj tradicioj ne kripligitaj per ĉi tiu fuŝo, kaj ilin la malkonvena ĉiutaga vere ŝokas.

La pano porviva

Kiom la fuŝa kaj senbaza traduko ĉiutagan estas maltaŭga por ĉiuj tri okazoj (Mt, Lk, liturgio), tiom la naiva traduko per porviva (la unua en la tradukoj de насущный) bonege akordas kun ili ĉiuj (liturgio sekvas Mt):

Mt Nian panon porvivan donu al ni hodiaŭ
Lk Nian panon porvivan donadu al ni ĉiutage

La vorto ἐπιούσιος entenas nenion iel ajn similan al ĉiu aŭ al tago aŭ al ĉiutaga; dum ἐπι povas indiki celon, kaj οὐσία povas signifi «ekzisto» kaj «vivo». Kvankam normale antaŭ vokalo la prefikso ἐπι- reduktiĝas al ἐπ-, tio tamen okazas ne ĉiam (kp ἐπιέτης = ἐπέτειος, ἐπιορκεῖν = ἐπορκίζειν ktp), kaj krome, la lingvaĵo de la evangelioj ne estas la normala lingvo greka (vd la rimarkon de Origeno ĉi-supre).

Influate de nacilingvo iuj antaŭtimas miskomprenon ke temus pri «por la tuta vivo»; sed tiun sencon en Esperanto esprimas tutviva, dumviva (dumviva abonanto de UEA, dumviva rento, malliberiĝo – vd en PIV). Esperantlingve la bezonata senco de la vorto porviva havas apogon kaj en MT, kaj komunlingve, ekz‑e

Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj ... kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco ĝis Gaza, kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj, nek ŝafon, nek bovon, nek azenon [Juĝ 6:3,4]

Esperanto – porviva neceso [LOdE, 2001:5].

Ankaŭ la signifon eŭĥaristian oni povas atribui al porviva – subkomprenante «por la eterna vivo». Male ol la ridinda supersubstantialis, tio estus maniero tute konforma al la lingvaĵo evangelia: «Mi estas la pano de vivo» (Joh 6:35). Tio do ebligus eviti la ĝenan disduiĝon romkatolikan, kiam la buŝo preĝas pri la pano ĉiutaga, dum la doktrino instruas ke ĝi estas supernatura.

La vortordo

Fine, endas atenti la vortordon – trajton kiun la parolantoj de la okcidentaj rigidordaj lingvoj probable ne perceptas. En Mt la pano estas la temo (logika subjekto, la memkomprenebla konataĵo); kaj la remao (la logika predikato, la interesaĵo) estas hodiaŭ. Tio respondas al la interpreto «nian panon kutiman, ordinaran, vivnecesan». Se temus pri la pano superesenca la ordo estus inversa:

Jam hodiaŭ donu al ni iom el via eksterodinara pano

kun la pano finpozicia.

Oni ne lasu sin trompi per la londona mistraduko de la peto laŭ Lk: ankaŭ Luko havas la panon teme, kaj la ĉiutagecon remae (kiel en la traduko rusa):

τὸν ἄρτον ἡμῶν τὸν ἐπιούσιον δίδου ἡμῖν τὸ καθ’ ἡμέραν
Nian panon porvivan donadu al ni ĉiutage

Pri la pragmatika rolo de vortordo vd en mia studo pri La artikolo (La gazeto, n-roj 139-140).

Ankaŭ la posedpronomo nian estus stranga en la peto pri la pano supernatura. Ĝi estas komprenebla se temas pri la pano niamonda, malsupera – kiel formo de modesteco. Sed kiam temas pri la dia donaco, ĝi sonas impertinente kaj transformas peton en arogan postulon.

καὶ ἄφες ἡμῖν τὰ ὀφελήματα ἡμῶν,
ὡς καὶ ἡμεῖς ἀφίεμεν τοῖς ὀφειλέταις ἡμῶν

Z kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn
kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj
Mt IK kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj
Lk Kaj pardonu al ni niajn pekojn,
ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni

Aramee kaj hebree po unu sama vorto havas la sencojn «ŝuldo», «devo», «kulpo» kaj «peko»; «pardoni» (pekon, ofendon) kaj «nuligi, donaci, forlasi» (ŝuldon); «ŝuldanto» kaj «pekulo». Luko rezignas pri la malkonvena kalemburo kaj tradukas laŭ sia kompreno: la unuan aperon de la substantivo per la evidente celata senco «peko», kaj la duan – per «ŝuldo».

Tamen la komparo lamas. Pruntedono estas komplezo, sed ĝi ne estas almozo: normale la doninto atendas repagon. Peti ke Dio pardonu oniajn pekojn laŭ la mezuro en kiu oni transformis ŝuldojn en almozon signifas (por homo ordinara) forlasi la ŝancon je pardono de siaj pekoj. Tial en la antikva eklezio homoj konscie preĝantaj preterlasis la duan parton de la peto.

Aliaj preĝantoj, laŭ atesto de Aŭgusteno, provis eviti la problemon per pure financa interpreto; probable la greka traduko de Mateo, en kiu ambaŭfoje aperas la senco ŝulda (sed tuj post la fino de la Sinjorpreĝo aldonas egale ambaŭfojan kulpo-version en Mt 6:14-15), estas manifestiĝo de tiu interpreto – kvankam en la postaj epokoj la matean peton oni perceptas kiel metaforon (kia eble konvenus en prediko, sed ial trafis en preĝon).

Kion ne aŭdacis fari Mateo, tion faras la francoj:

Pardonne-nous nos offenses,
Comme nous pardonnons aussi à ceux qui nous ont offensés.

Sendube tiel komprenas la peton la nunaj preĝantoj – sed kial ambaŭ evangeliistoj, malsame ĝin tradukintaj, ambaŭ parolas pri ŝuldoj en ĝia dua parto? Kial ili estis malpli komprenemaj ol la francoj? La peŝita versio tre bone ebligas kaj la matean, kaj la francan tradukon:

uŝvuq lan ĥaubejn Kaj pardonu al ni niajn {pekojn ¦ ŝuldojn}
ajkana d'af ĥnan Same kiel ni
ŝvaqan lĥaivejn Pardonis {pekulojn ¦ ŝuldantojn}

En la buŝo de la disĉiploj – al kiuj Jesuo donis la Sinjorpreĝon – la mencio pri la pardonataj ŝuldoj estas tute maltrafa, eĉ groteske komika, ĉar la disĉiploj, kaj poste la kibucanoj de la jerusalema eklezio malhavis proprieton:

Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo [Lk 14:33].

Mi opinias ke ĝuste ĉi tiu praa komunismo de la frua eklezio, kune kun la pasinta tenso de la peŝita versio (ankaŭ la filologie plej bonaj kodeksoj grekaj havas ne la prezencan ἀφίεμεν, sed la aoristan ἀφήκαμεν) klarigas la enigmon:

Pardonu al ni niajn pekojn
Kiel ni mem pardonis la ŝuldojn al niaj ŝuldantoj.

Temas do pri solfoja decida ago, kiam oni forlasis la proprieton ĝenerale, kaj la ŝuldojn speciale. Praktike tio estas la miksa versio de Luko, krom ke ties tenso difektiĝis. Post ĉi tiu korekto la peto ne plu estas malkonvena aŭ komika – tute male, ĉio iĝas harmonia. Ankaŭ la franca peto estas konvena kaj pia – sed ĝi estas alia peto, ĝi estas senkonscia pia falsaĵo.

Cetere la pronomoj ni, niaj estas malkonvenaj en la franca versio: kial pardono de miaj pekoj dependu je la kolektiva pardonemo de «kiel ni pardonas»? Dum en kibuco ĉies rezigno pri la ŝuldoj estas absoluta, konata kaj kontrolebla fakto.

καὶ μὴ εἰσενέγκῃς ἡμᾶς εἰς πειρασμόν

Z ne konduku nin en tenton
Lk Mt IK Kaj ne konduku nin en tenton

Ĉi tie ne estas lingva problemo, kvankam la afero estas ĝena teologie:

Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas (πειράζει) neniun [Jak 1:13];

Post tiuj okazintaĵoj Dio provis (ἐπείραζεν) Abrahamon ... [Gen 22:1];

Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn (πειρασμοῖς) [Jak 1:2] ...

ἀλλὰ ῥῦσαι ἡμᾶς ἀπὸ τοῦ πονηροῦ

Z sed liberigu nin de la malvera
Mt IK sed liberigu nin de la malbono

La tradicioj greka kaj la slavona-rusa vidas en τοῦ πονηροῦ la genitivon de la virgenra (do, konkreta) ὁ πονηρὸς (лукавый, la Ruzulo); la franclingva versio ortodoksa estas

mais délivre-nous du malin

Sed la okcidentanoj (kaj la Londona Biblio) sekvas Vulgaton kiu vidas en tiaj genre ambiguaj kazformoj la neŭtran (do, abstraktan) τό πονηρόν (la mabona → la malbona aĵo → la malbono). La diferenco estas ofta, la versio slavona regule vidas tie ulon, la Okcidento en ĉiuj ambiguaj formoj preferas la abstraktaĵon:

Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono (ἐκ τοῦ πονηροῦ = de la Ruzulo) [Mt 5:37];

tiam venas la malbonulo (ὁ πονηρὸς), kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro [Mt 13:19];

Mi skribis al vi, junuloj, ĉar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon (τὸν πονηρόν) [1Joh 2:13].

Iam tio estas eĉ amuza:

Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono (τῷ πονηρῷ); sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian [Mt 5:38–39].

Ruse la penso estas parenca al la maksimo «malamu la pekon, ne la pekulon»; oni ja rezistu la malbonon – sed morale, sen perforto kontraŭ la maliculo (ruse злому, ne злу). Sed okcidente kaj esperante la penso estas stranga: «ne rezistu la malbonon». Kaj eĉ komika, ĉar la implicaĵo estas, ke la abstrakta Malbono povas elbati denton aŭ frapi onin sur la vangojn.

Fakte, la greka lingvo ja havas vorton por «malbono», kaj NT ĝin uzas laŭbezone:

μὴ νικῶ ὑπὸ τοῦ κακοῦ, ἀλλὰ νίκα ἐν τῷ ἀγαθῷ τὸ κακόν
Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono [Rom 12:21].

Pli esperanteca kaj trafa traduko por ὁ πονηρὸς estus «la Fiulo», aŭ eble «la Maliculo»; sed la novgreka signifo «la ruza» estas ne malpli ol mil jarojn aĝa (kiel pruvas la traduko slavona) – do, ĝi ankaŭ estas almenaŭ mezgreka; kaj por la ĉi-supra uzo el Mt 5:37 la slavona interpreto:

Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas de la Ruzulo

estas pli kohera (kaj tial pli frapa, eĉ memklariga) kompare kun la pure pritaksa, senmotiva abstraktaĵo de la Londona Biblio.

Rezulte

Jen do versio kiu esprimas mian percepton de la Sinjorpreĝo. Ĝi estas bazita ne tiom sur la historia analizo (kiu postulus, ekz‑e, «pardonis niajn ŝuldantojn»), sed sur mia percepto de la slavona versio:

Nia patro ĉiela,
sanktu via nomo,
venu via Regno,
estu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon porvivan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la ruzulo.


1. Д-ръ Эсперанто: Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ. (por Rusoj). Varsovio, 1887. Pĝ. 19a.

2. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista: Kiel trapreĝi la rozarion.

3. Siriako estas mortinta lingvo siria, lingvo de granda kristana literaturo plu funkcianta kiel liturgia lingvo de siriaj kristanoj (oni ankaŭ nomas ĝin la siria lingvo, kio estas iom konfuza, ĉar en plimulto da modernaj sirianoj parolas la araban).

4. Kateĥismo de la Katolika Eklezio.

5. «Al miaj karaj gepatroj (ambaŭ nun estas en la ĉielo) mi ŝuldas kutimiĝon al ordo kaj akurateco ...» [W. Collins: The Moonstone].

6. La du terminoj estas samsencaj. Luko ĉiam diras «la Regno de Dio», dum Mateo respektas la tabuon pri la Granda Nomo kaj uzas la eŭfemismon «de Ĉielo».

7. irmo (εἱρμός, ирмос): En la greka liturgio, moto de kanono resumanta ĝian temon kaj uzata por indiki kantotan melodion. Mi forlasis la nominativan -s por koherigo kun la etimologie parenca kaj eventuale uzebla termino irmologio.

8. «Jen ekz‑e la okazo el Lk 14:5: se el vi havos filon aŭ bovon, falintan en puton ... Kial tia malegala apudmeto de filo kaj bovo? Greklingvaj kopiistoj iom post iom ŝanĝis la filon je azeno (kaj tiu ŝanĝo penetris en la latinan kaj aliajn tradukojn). Sed aramee la tri vortoj (filo = b'ra, bovo = b'ira, puto = bēra) estas tiom similsonaj, ke preskaŭ nedistingeblaj» [S. Averincev].

9. Neperfektivan pasivon implicas la ĉi-loka komento de Raŝi, kiu vidas ĉi tie indikon ke sanktigi, t.e. oferi sian vivon por Dio, oni devas nur en okazo publika (inter ne malpli ol dek izraelidoj). Do, temas ne pri unika okazo (al kio konvenus perfektivo), sed pri regulo (al kio konvenas neperfektivo).

10. specio: En la ŝemida-ĥamidaj lingvoj, variaĵo de verbo radika, posedanta plenan verban paradigmon konjugacian, kaj prezentanta tiun aŭ alian semantikon voĉan kajaŭ praaspektan. Per specio mi paŭsas la rusan порода, kiu paŭsas la araban terminon naŭ‛-un; angle kaj germane oni misuzas la terminon radiko (stem, Stamm). La hebrea termino estas binjan (konstruaĵo).

11. Ekz‑e en А.Д. Вейсманъ: Греческо-русскій словарь. СПб, 1899. С. 501. – Aliflanke la cetere pli bona vortaro de Dvoreckij sklave kopias iun vortaron okcidentan.

12. Jes 1:2 (Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la Eternulo).

13. Johano la Orbuŝa: Homilio 19a pri la Evangelio la Mateo (La Sinjorpreĝo).

14. Правила, кратко изложенные в вопросах и ответах (Malgrandaj asketismaj reguloj).

15. Samuel Tobias Lachs: A rabbinic commentary on the New Testament. ISBN 0-88125-089-9. P. 120

16. La sankta Johano Kasiano (Collationes, XXI):
panem nostrum ἐπιούσιον, id est, supersubstantialem da nobis hodie ... Illam nobilitatis ac substantiae ejus significat qualitatem, qua scilicet super omnes substantias sit, atque omnes creaturas sublimitas magnificentiae ejus ac sanctificationis excedat: hanc vero proprietatem usus ipsius atque utilitas expressit.
(Panon nian ἐπιούσιον, tio estas, supernaturan, donu al ni hodiaŭ ... Per tio Li montras, ke la altvaloro kaj esenco de la pano formas tiun ĝian kvaliton, per kiu ĝi estas super ĉiuj ekzistaĵoj, kaj per kiu la alto de ĝia grandeco kaj sankteco elstaras super ĉiuj kreaĵoj: kaj ĉi tiun ĝian apartecon esprimas ĝiaj uzo kaj utilo...)

17. Homélie du pape Benoît XVI parvis de la basilique Saint-Jean-de-Latran Jeudi 11 juin 2009.