Mondohistorio laŭ «Satirikono»

Tradukis Sergio Pokrovskij
Versio unua: 2012-09-15
Versio ĵusa: 2014-05-12

Noto de la tradukinto
La antikva historio (fare de Teffi)
Antaŭparolo
La Oriento
Egiptujo
Babilonio
Asirio
La persoj
Grekujo
Sparto
Edukado de infanoj
Kadukiĝo de Sparto
Ateno
Solono
Pizistrato kaj Klisteno
La cetera Grekujo
Kolonioj
Polikrato kaj fiŝaj trukoj
La malsaĝulo Herostrato
Lukto kontraŭ la persoj. Miltiado ĉe Maratono
Leonido ĉe Termopilo
Salamiso
La hegemonia periodo
Periklo
Alkibiado
Sokrato
Makedonio
Romio
Buŝaj demandoj kaj skribaj taskoj pri la Antikva historio
(Specimenoj)

Noto de la tradukinto

Antaŭ nelonge mi pensis, ke estus nemalbone havi verkon kiu resumus realaĵojn kaj terminojn historiajn en facile legebla kaj flua formo. Kaj mi tuj pensis pri la parodia «Mondohistorio» aperinta en la jaro 1910ª en la humura peterburga magazino «Satirikono» (Сатириконъ).

Evidente ĝi parodias la percepton de mondohistorio fare de maldiligenta gimnaziano, kiu memoras kelkajn faktajn detalojn sed ne ilian logikan interrilaton (ekz-e «Siajn infanojn la spartanoj edukis tre severe. Kutime la ĵusnaskitojn ili tuj mortigis. Tio faris ilin kuraĝaj kaj eltenemaj.»). Tial la verko aperas kiel unu el la unuaj en la rusa literaturo specimenoj de la absurdisma «nigra humuro».

Por la moderna leganto malpli evidentas parodio pri la lernolibroj. Kelkaj anekdotoj per si mem ŝajnas tro facila absurdaĵo; sed ekz-e la tuta historio de la persoj tre proksime sekvas la koncernajn paĝojn de la historiaj skizoj de Ilovajskij (tiutempa prihistoria legolibro por gimnazianoj); kvankam evidente la parodio elektas nur la plej absurdajn pecojn, kaj – nur iomete! – tordas ilin. Cetere, Ilovajskij nur fidele (kaj serioze) rerakontas la absurdaĵojn de Herodoto.

La unuan parton (La antikva historio) verkis Teffi (Тэффи, plumnomo de Nadeĵda Loĥvickaja, 1872–1952).

La noto fine de la reta versio de la originalo ĉe la rusa Vikiteko klarigas, kial la nun la verko estas publika havaĵo.

Sergio Pokrovskij

La antikva historio (fare de Teffi)

Antaŭparolo

Kio estas historio proprasence, tion klarigi ne necesas, ĉar ĉiu lernis ĉi tion kun la patrina lakto. Sed kio estas la antikva historio, tio postulas kelkajn vortojn klarigajn.

Malfacilas trovi homon kiu dum sia vivo, science parolante, ne trafus en ian historion. Sed kiom ajn malnova estus la okazaĵo, ni tamen ne rajtas klasi ĝin kiel «antikvan historion». Ĉar je la scienca nivelo ĉio havas sian rigoran difinon kaj klasifikon.

Ni diru mallonge:

Ĉion koncernantan la plej antikvajn tempojn kaj pri kio ni scias absolute nenion, ni nomas prahistorio.

Kvankam la sciencistoj scias pri tiu periodo absolute nenion (ĉar alie ili devus klasi ĝin «historio»), tamen ili ĝin subdividas en jenajn tri epokojn:

  1. la ŝtonepoko, kiam la homoj uzis bronzon por fari al si ilojn ŝtonajn;
  2. la bronzepoko, kiam oni uzis ŝtonojn por fari ilojn bronzajn;
  3. la ferepoko, kiam per bronzo kaj ŝtono la homoj faris ilojn ferajn.

Ĝenerale, la malkovroj tiam estis maloftegaj, kaj la homoj malfacile elpensadis; tial ĉia elpensaĵo estis epokfara, ĉar nomdona por la epoko.

Nun tio ne plu eblas, ĉar ĉiutage ni devus ŝanĝadi la nomon de nia epoko: la pilolepoko, la pneŭmatikepoko, la iĥtikolepoko ktp ktp, kio tuj kaŭzus disputojn kaj internaciajn militojn.

Dum la prahistorio la homoj loĝis en laŭbkabanoj kaj manĝis unuj la aliajn; poste, fortiĝinte kaj evoluiginte sian cerbon, ili komencis manĝi la ĉirkaŭan naturon: bestojn, birdojn, vegetalojn. Poste, sin dividinte en familiojn, ili sin ĉirkaŭbaris per palisaroj, trans kiujn ili dum longaj jarcentoj kvereladis; poste ili komencis interpugnadi, militi – kaj tiel estiĝis la ŝtato, la institucioj, sur kiuj sin bazas la disvolviĝo de la civila socio kaj kulturo.

Kutime oni dispartigas historion kronologie en periodojn «de tiam ĝis ĉi tiam». Pri la antikva historio tio maleblas – ĉar unue, oni nenion pri ĝi scias; kaj due, ĉar la antikvaj popoloj vivis sensence, vagadis de unu loko en alian, el unu epoko en alian, kaj ĉio ĉi tio sen fervojo, sen ordo, sen celo aŭ tialo. Tial la scienculoj decidis studi la historion de ĉiu nacio aparte. Alie oni tiom konfuziĝas, ke tute perdiĝas.


La Oriento

Egiptujo

Egiptujo situas en Afriko kaj famas pri siaj piramidoj, sfinksoj, leviĝoj de Nilo kaj reĝino Kleopatro.

La piramidoj estas piramidformaj konstruaĵoj, kiujn la faraonoj konstruigis por sia gloro. La faraonoj estis uloj antaŭzorgemaj, kaj ne fidis eĉ siajn plej proksimajn homojn kiam temis pri prizorgo de ilia kadavro. Apenaŭ elirinte el la beba aĝo, faraono jam serĉis konvenan lokon kaj komencis konstrui piramidon por sia onta korporestaĵo.

Post la morto de faraono oni tre ceremonie sentripigis lian korpon kaj interne ĝin farĉis je aromaĵoj. Ekstere oni ĝin ŝlosis en pripentritan ujon; la tuton oni metis en sarkofagon kaj lokis en piramidon. Pro tempo la malmulto da faraono restanta inter la aromaĵoj kaj la ujo elsekiĝadis kaj transformiĝadis en malmolan tegaĵon. Tiom senutile elspezadis la antikvaj monarkoj la popolan monon!

Sed la sorto estas justa. Antaŭ ol pasis kelkdek mil jaroj la egipta loĝantaro reakiris sian bonstaton, pogrande kaj poete komercante per la disfaliĝemaj restaĵoj de siaj mastroj, kaj en multaj eŭropaj muzeoj oni povas vidi specimenojn de tiaj sekigitaj faraonoj, pro ilia senmoveco nomataj mumio.

La egiptoj komencis komerci per mumioj
La egiptoj komencis komerci per mumioj

Alia speco de egiptujaj monumentoj estas la ruinoj de temploj. Plej multe da ili restas sur la loko de la antikva urbo Tebo, kiun laŭ la nombro de ĝiaj dek du pordegoj oni epitetis «centpordega». Nun, laŭ la atesto de arkeologiistoj, el tiuj pordegoj oni faris arabajn vilaĝojn. Tiel la granda iam transformiĝas en la utilan!

Multajn egiptajn monumentojn kovras skribaĵoj, eksterordinare malfacilaj por legado. Tial la sciencistoj nomas ilin «hieroglifoj».

La egiptujanoj dividiĝis en diversajn kastojn. La plej gravan kaston formis la pastroj. Iĝi pastro estis malfacilege. Por tio necesis lerni geometrion ĝis la egaleco de trianguloj inkluzive; kaj geografion, kiu tiutempe ampleksis ne malpli ol sescent kvadratkilometrojn da tergloba surfaco.

Da aferoj la pastroj havis ĝiskole, ĉar krom pri geografio ili ankoraŭ devis sin okupi pri la diservoj; kaj ĉar la dioj ĉe la egiptoj estis eksterordinare multenombraj, tial pastro dum la tuta tago malfacile povis trovi horeton por geografio.

En sia di-adorado la egiptoj ne avaris. Ili kultis la sunon, bovon, Nilon, birdon, hundon; la lunon, katon, venton, hipopotamon; la teron, muson, krokodilon, serpenton kaj multajn aliajn bestojn sovaĝajn kaj hejmajn.

Sekve de ĉi tiu dimulteco eĉ plej singarda kaj pia egipto ĉiuminute faris diversajn sakrilegiojn. Jen sur la voston de kato li surpaŝas, jen dian hundon li ekskoldas, jen sanktan muŝon kun la barĉo li forglutas. La popolo nervoziĝis, formortadis kaj degeneradis.

Inter la faraonoj multaj estis eminentaj, sin glorintaj per siaj monumentoj kaj membiografio, ĉar ili ne atendis tian komplezon de la posteularo.

Babilonio

Tie apude situis Babilono, fama pro sia Babeltura konfuzo.

Asirio

La ĉefurbo de Asirio estis Aŝuro, ricevinta sian nomon omaĝe al la dio Aŝuro, tiele nomita laŭ la ĉefurbo Aŝuro. Kie en tio estas la fino, kaj kie la komenco, tion la antikvuloj pro sia malklero ne povis kompreni, kaj tial lasis nenian verkon, kiu povus nin helpi en tiu malfacilaĵo.

La asiriaj reĝoj estis tre militemaj kaj kruelaj. Siajn malamikojn ili pleje konfuzis per siaj nomegoj, el kiuj Aŝur-Tiglaf-Abu-Ĥerib-Nazir-Nipal estis la plej simpla kaj mallonga. Fakte, tio ja estis ne plena nomo, sed ties karesforma diminutivo, kiun la juna reĝido ricevis de sia vartistino pro sia malgranda staturo.

Tiuj reĝoj estis tre kruelaj. Laŭte kriegante sian nomon ili eĉ antaŭ ol konkeri vican landon jam palisumadis ties enloĝantojn.

Laŭ la nin atingintaj bildoj la modernaj sciencistoj konkludas, ke la asirianoj posedis tre evoluintan frizistan arton, ĉar ĉiuj reĝoj havas la barbon frizita en egalvicajn, bonformajn buklojn.

Pli detala studo kondukas al surprizo ankoraŭ pli frapa. Evidentiĝas, ke ne nur la asiriaj homoj, sed ankaŭ la asiriaj leonoj ne malkonis la frizilon. Ĉar la bestojn la asirianoj ĉiam bildigas kun la kolharoj kaj vostoj ne malpli zorge frizitaj, ol la barboj de iliaj reĝoj.

Ankaŭ la asiriaj leonoj ne malkonis la frizilon
Ankaŭ la asiriaj leonoj ne malkonis la frizilon

Tiel studo de ĉefverkoj de antikva kulturo povas alporti grandan utilon ne nur por la homoj, sed ankaŭ por la bestoj.

La persoj

En Irano loĝis persoj, baktrianoj kaj medoj.

La baktrianoj kaj medoj baldaŭ perdis sian kuraĝon kaj plonĝis en sibaritismon, dum al la persa reĝo Astiago naskiĝis nepo Ciro, fondonta la Persan imperion.

Pri la junaĝo de Ciro Herodoto rakontas kortuŝan legendon.

Foje Astiago sonĝis, ke el lia filino kreskis arbo. Frapite de la maldeco de la sonĝo, li ordonis al la magoj ĝin signifoklarigi. La magoj respondis, ke la filo de la filino de Astiago estos mastro de la tuta Azio. Astiago tre ĉagreniĝis, ĉar li destinis por sia nepo pli modestan sorton.

Foje Astiago sonĝis, ke el lia filino kreskis arbo
Foje Astiago sonĝis, ke el lia filino kreskis arbo

– Ne defendas oro kontraŭ doloro, – li diris, kaj ordonis al sia kortegano sufoki la bebon.

La kortegano, kiu da siaj aferoj havis ĝiskole, komisiis la sufokon al iu paŝtisto el siaj konatoj. Nu, la paŝtisto, homo malklera kaj maldiligenta, ĉion konfuzis, kaj anstataŭ sufoki li edukis la infanon.

La knabo kreskis kaj komencis ludi kun siaj samaĝuloj; foje li ordonis skurĝi filon de granda moŝtulo. La moŝtulo plendis al Astiago. Astiagon interesis la malhumila naturo de la infano. Pridemandinte la knabon kaj ekzameninte la skurĝiton, li ekkriis:

– Li estas Ciro! Tiel skurĝi povas nur la anoj de nia familio.

Kaj Ciro falis en la brakumon de la avo.

Atinginte la aĝon de viro, Ciro venkis la reĝon Krezo de Lidio, kaj komencis lin rosti sur ŝtiparo. Dum tiu proceduro Krezo subite ekkriis:

– Ho, Solono, Solono, Solono!

Tio tre mirigis la saĝan Ciron.

– Tiajn vortojn, – li konfesis al siaj amikoj, – mi neniam aŭdis de rostato.

Li geste vokis Krezon al si kaj demandis, kion ĉi tio signifas.

Responde Krezo rakontis, ke lin iam vizitis la greka saĝulo Solono. Por ĵeti al li polvon en la okulojn, Krezo montris al li sian trezoron; kaj kokete lin demandis, kiun li opinias la plej granda feliĉulo en mondo.

Se Solono estus ĝentlemano, li kompreneble respondus «vin, via reĝa moŝto». Sed la saĝulo estis homo simpleta, sensprita, kaj tial li balbutis maltrafe, ke «antaŭ la morto neniu povas pri si diri, ke li estas feliĉulo».

Krezo estis homo tre inteligenta, tial li tuj komprenis, ke ĉar normale la homoj postmorte ne plu parolas, tial eĉ tiam li ne povos fanfaroni pri sia feliĉo; kaj pro tio li sentis sin ofendita.

Tiu historio forte impresis la nervozan Ciron. Li pardonpetis Krezon kaj rezignis pri finrostado.

Post Ciro reĝis lia filo Kambizo. Kambizo militiris kontraŭ la etiopojn, vagis en la Libia dezerto kaj tie, forte suferante pro malsato, iom post iom formanĝis sian armeon. Konsciinte la problemojn de tia sistemo, li rapide revenis Memfison1, ĝuste kiam la urbego festis la trovon de nova Apiso.

Ĉe la vido de tiu sendifekta, bone nutrita bovo, la reĝo, malgrasiĝinta pro la homaĵdieto, sin ĵetis sur la bovon kaj propramane ĝin buĉis – kaj krome sian fraton Smerdizon, maloportune enmiksiĝintan.

Tion profitis lerta mago, kiu sin deklaris Falssmerdizo, kaj tuj ekreĝis. La persoj jubilis:

– Vivu nia reĝo Falssmerdizo! – ili kriis.

Dume la reĝo Kambizo, plene freneziĝinte pro la bovaĵo, mortis de vundo kiun li mem al si faris, volante gustumi sian propran viandon.

Tiel mortis ĉi tiu saĝega despoto.

Post Kambizo reĝis Dario Histaspo, fama pro sia militiro kontraŭ la skitoj.

La skitoj estis tre kuraĝaj kaj kruelaj. Post batalo ili aranĝis grandan festenon, dum kiu ili manĝis kaj trinkis el la kranioj de freŝe mortigitaj malamikoj. Batalinto, kiu mortigis neniun, ne povis partopreni pro manko de propra vazo, kaj observis la festenon de fore, ronĝate de rimorso kaj malsato.

Post batalo skitoj aranĝis festenon
Post batalo skitoj aranĝis festenon

Informite pri la proksimiĝo de Dario Histaspo, la skitoj sendis al li ranon, birdon, muson kaj sagon.

Per ĉi tiuj senartifikaj donacoj ili esperis kortuŝi la grandan reĝon. Tamen okazis tute alie.

Unu el la soldatoj de Dario, sattedita de ties senfinaj vagadoj en fremdaj landoj, sin prezentis por interpreti la veran signifon de la skita sendaĵo.

– Ĝi signifas ke se vi, la persoj, ne scipovas flugi kiel la birdo, ronĝi kiel la muso, kaj salti, kiel la rano, tiam vi neniam revenos hejmen.

Dario scipovis nek flugi nek salti. Li ektimegis kaj ordonis retiriĝon.

Dario Histaspo sin famigis ne nur per ĉi tiu militiro, sed ankaŭ per sia egale saĝa regado, pri kiu li same sukcesis, kiel pri la milito.

Komence la antikvajn persojn karakterizis kuraĝo kaj simpleco de la moroj. Al siaj filoj ili instruis tri studobjektojn:

  1. rajdi;
  2. arkopafi;
  3. ĉiam diri la veron.

Junulon, kiu ne sukcesis pasi ekzamenojn pri ĉiuj ĉi tri studobjektoj, oni rigardis malklera kaj maltaŭga por la ŝtata servo.

Sed iom post iom la persoj plonĝis en sibaritismon. Ili ne plu rajdis, forgesis la arton de arkopafado, kaj, pasigante la tempon en nenifarado, sin amuzis per la vero. Sekve de tio la grandega persa regno komencis rapide dekadenci.

Antaŭe la persaj junuloj manĝis nur panon kaj legomojn. Malvirtiĝinte, ili postulis supon (330 a.K.). Tion profitis Aleksandro la Macedona por konkeri Persujon.


Grekujo

Greklando okupas la sudan parton de la Balkana duoninsulo.

La naturo mem disdividis Greklandon en kvar partojn:

  1. la nordan, kiu situas norde;
  2. la okcidentan, okcidente;
  3. la orientan, oriente; kaj fine
  4. la sudan, kiu okupas la sudan parton de la lando.

En Grekujo vivis la t.n. «grekoj». Ili parolis mortintan lingvon kaj sin fordonis al elpensado de mitoj pri herooj kaj dioj.

La plej ŝatata heroo de la grekoj estis Heraklo, famiĝinta per tio, ke li purigis la ĉevalstalojn de Aŭgio, kaj tiel donis al la grekoj neforgeseblan modelon pri puremo. Krome, tiu ordemulo mortigis siajn edzinon kaj idojn.

La due plej ŝatata heroo estis Edipo, kiu pro malatento mortigis sian patron kaj edziĝis al sia patrino. Pro tio en la tuta lando komenciĝis pesto, kaj ĉio malkovriĝis. Edipo devis elpiki al si la okulojn kaj forvojaĝi kun Antigona.

En la suda Greklando estiĝis la mito pri la Troja milito, aŭ «La bela Helena», en tri aktoj kun la muziko de Ofenbaĥo. Estis jene:

Reĝo Menelao (comique bouffe) havis edzinon, nomatan Bela Helena pro ŝiaj beleco kaj robo kun granda distranĉo. Ŝin forkaptis Pariso, kio ege malplaĉis al Menelao. Komenciĝis la Troja milito.

La milito estis terura. Menelao sin montris tute senvoĉa, kaj la ceteraj roluloj falsis senkompate.

Tamen la milito restas en la memoro de la dankoplena homaro; ekzemple, la frazon de ĉefpastro Kalĥaso: «Tro multe da floroj»2 ĝis nun volonte kaj sukcese citas multaj ĵurnalistoj.

La milito finiĝis danke al interveno de la inĝenia Odiseo. Por ebligi al la militistoj penetri Trojon, li faris lignan ĉevalon, lokis en ĝin la militistojn, kaj foriris. La trojanoj, lacigitaj de la longa sieĝo, ekdeziris ludi per la ligna ĉevaleto, kaj kare pagis pro tio. Meze de la ludado la grekoj eliris el la ĉevalo, kaj venkis la senzorgajn malamikojn.

La grekoj eliris el la ĉevalo, kaj venkis la malamikojn
La grekoj eliris el la ĉevalo, kaj venkis la malamikojn

Ruiniginte Trojon, la grekaj herooj revenis hejmen, sed tio ne feliĉigis ilin. Evidentiĝis, ke dume iliaj edzinoj trovis por si novajn heroojn, kaj malfidelis al siaj edzoj, kiujn ili mortigis tuj post la unuaj salutoj.

La sagaca Odiseo, antaŭvidante tion, ne rekte revenis hejmen, sed faris negrandan ekskurson dekjaran, por doni al sia edzino Penelopo tempon por sin prepari al ilia renkontiĝo.

La fidela Penelopo lin atendis, pasigante tempon kun siaj svatiĝantoj. La svatiĝantoj tre volis al ŝi edziĝi, tamen ŝi juĝis, ke pli amuze estas havi tridek svatiĝantojn ol unu edzon, tial ŝi trompis la malfeliĉulojn, prokrastante la geedziĝon. Tage ŝi teksis, kaj nokte malteksis. Nu, ĉio finiĝis tragike: Odiseo revenis.

«Iliado» prezentas la militan flankon de la greka vivo. «Odiseado» montras ĉiutagan vivon kaj sociajn morojn. Ambaŭ poemojn oni atribuas al blinda kantisto Homero, tiom respektegatan en la antikva tempo, ke sep urboj konkuris pri la honoro esti lia naskiĝloko. Kia kontrasto kun la sorto de la modernaj poetoj, kiujn ofte volonte malagnoskus iliaj gepatroj!

Surbaze de «Iliado» kaj «Odiseado» ni povas diri jenon pri la heroa Grekujo. Ties loĝantaro konsistis el

  1. reĝoj;
  2. militistoj;
  3. popolo.

Ĉiu plenumis sian funkcion: la reĝo reĝis, la militistoj militis, kaj la popolo per «malklara murmuro» esprimis sian aprobon aŭ malaprobon pri la funkciado de la du unuaj kategorioj.

La reĝo, plej ofte homo neriĉa, havis diojn en sia genealogio (malgranda konsolo ĉe malplena trezorejo) kaj sin vivtenis per pli aŭ malpli libervolaj donacoj.

La eminentaj viroj, ĉirkaŭantaj reĝon, ankaŭ devenis de la dioj, sed malpli proksime.

Dummilite tiuj eminentaj viroj aperis antaŭ la cetera militistaro, kaj brilis per la pompo de sia armilaro. Supre ilin ŝirmis kasko; meze, kiraso; kaj ĉiuflanke, ŝildo. Tiele ekipita, eminenta viro veturis en la batalon sur duĉevala ĉaro kun veturigisto, kviete kaj komforte, kiel en tramo.

Eminenta viro batalis sur ĉaro kun veturigisto
Eminenta viro batalis sur ĉaro kun veturigisto

Batalis ĉiuj dise, ĉiu por si mem; tial, eĉ venkite, ili povis multe kaj elokvente rakonti pri siaj prodaĵoj, kiujn ja neniu vidis.

Krom la reĝo, militistoj kaj popolo, en Grekujo ankoraŭ estis sklavoj, kiuj konsistis el eksaj reĝoj, eksaj militistoj kaj eksa popolo.

La pozicio de virino ĉe la grekoj estis enviinda kompare kun tiu ĉe la orientaj nacioj.

La greka virino zorgis pri la tuta dommastrumado, inklude trikadon, teksadon, tollavadon ktp, dum la virinoj orientaj devis pasigi sian tempon en nenifarado kaj haremaj plezuroj, en la teda lukso.

Religion la grekoj havis politikan, la dioj intime komunikadis kun la homoj, kaj multajn domojn frekventis tute senceremonie. Iam la dioj kondutis frivole kaj eĉ maldece, ĵetante la ilin elpensintajn homojn en malĝojan perplekson.

En iu el la malnovgrekaj kantikoj, konservitaj ĝis niaj tagoj, ni klare aŭdas la doloran plendon3:

Ĉu vere, ho dioj, spektaklon vi ĝuas,
se nia honoro tohuvabohuas?

Pri la transtomba vivo la grekoj havis tre malklaran ideon. La ombroj de la pekuloj trafis en la malhelan Tartaron.

La justuloj feliĉis en Elizeo, sed tiom mizere, ke Aĥilo, persono pri tiuj aferoj kompetenta, malkaŝe konfesis: «Pli bonas esti surtere kampolaboristo de malriĉulo, ol reĝi super ĉiuj ombroj de la mortintoj». Ĉi tiu sentenco ŝokis la tutan antikvecon per sia lukremo.

Pri sia estonto la grekoj informiĝis ĉe orakoloj. La plej respektata orakolo estis en Delfo. Tie pastrino, kiun oni nomis la Pitia (kiun oni ne konfuzu kun la statuo de Memnono), sin sidigis sur trikruran seĝon, ne sciate kial nomatan tripiedo4, kaj, ekstaziĝinte, eldiris senkoherajn vortojn.

La grekoj, kutimiĝintaj al flua parolo heksametra, kunvenis el ĉiuj partoj de la lando por aŭskulti la mirindajn malkoheraĵojn kaj interpreti ilin siamaniere.

Procesis la grekoj en la Amfiktiona Juĝejo. Ĝi kunvenis dufoje en la jaro; la printempa sesio estis en Delfo; la aŭtuna, en Termopilo.

Ĉiuj komunumoj sentis en la juĝejon po du ĵurianojn. La ĵuro de la ĵurianoj estis eksterordinara. Anstataŭ promesi, ke ili juĝos konscience, sen akcepti koruptaĵojn, sen devii de la justo kaj la parencojn ne favori, ili faris jenan ĵuron: «Mi ĵuras neniam detrui urbojn, apartenantajn al la Amfiktiona ligo, kaj neniam senigi ĝin je flua akvo – nek dum paco, nek dum milito». Nur tiom!

Tamen tio demonstras, kian superhoman potencon posedis malnovgreka ĵuriano. Eĉ la malplej forta el ili facile povis detrui urbon aŭ haltigi fluantan akvon. Tial oni komprenas, ke la singardemaj grekoj ne embarasis ilin per ĵuroj pri koruptomono kaj ceteraj bagatelaĵoj, sed penis sendanĝerigi tiujn monstrojn pri la plej grava.

Jarkalkulon la grekoj faris per la plej gravaj eventoj de sia socia vivo, t.e. per Olimpiaj Ludoj. Tiuj lastaj konsistis en tio, ke la malnovgrekaj junuloj konkuris pri la forto kaj lerto. Ĉio iris sukcese kaj glate ĝis kiam Herodoto aranĝis dumkonkuran voĉlegadon de pecoj el sia Historio. Tiu aranĝo havis sian efikon: la atletoj malstreĉiĝis; la publiko, kiu ĵuse alfluadis en furoro, nun malvolis veni eĉ por mono, kiun malavare promesis la glorama Herodoto. La ludoj ĉesis per si mem.

Sparto

Lakonio formis sudorientan parton de Peloponezo kaj sian nomon ŝuldis al la maniero de siaj enloĝantoj sin esprimi lakone.

Somere en Lakonio estis varmege, vintre estis malvarme. Ĉi tiu eksterordinara klimatsistemo, laŭ la opinio de la historiistoj, favoris disvolviĝon de kruelo kaj energio en la karaktero de la enloĝantoj.

La ĉefurbo de Lakonio absolute nenial nomiĝis Sparto.

En Sparto estis foso plena je akvo, por ke la urbanoj povu sin ekzerci ĵetante unu la alian en la akvon. Urbomuroj malestis, defendi la urbon devis la kuraĝo de la enloĝantoj. Tutcerte, por la urba estraro tio estis malpli kosta ol minimuma palisaro.

La spartanoj, laŭnature ruzaj, aranĝis tiel, ke ilin ĉiam kunregis du reĝoj. La reĝoj inter si kverelis, lasante la popolon trankvila. Tiun bakĥofeston ĉesigis la leĝodoninto Likurgo.

Likurgo devenis el reĝa familio kaj edukis nevon. Ĉe tio li ĉiam paradis antaŭ ĉiuj per sia justo. Kiam la pacienco de la urbanoj elĉerpiĝis, ili konsilias al Likurgo iri vojaĝi. Oni esperis, ke la vojaĝo iel edukos Likurgon, kaj tiel aŭ alie influos lian juston.

Sed, laŭ la proverbo, kune estas naŭze, sed dise estas enue. Likurgo apenaŭ gustumis la kompanion de la egiptaj pastroj, kiam la samurbanoj postulis lian revenon. Likurgo revenis kaj donis al Sparto siajn leĝojn.

Post kio, antaŭvidante tro varmegan dankon de siaj tro emociemaj samlandanoj, li hastis sin malsatmortigi.

– Kial mi igu aliajn fari tion, kion mi mem povas fari! – estis liaj lastaj vortoj.

La spartanoj, konstatinte ke li eskapis la rekompencon, komencis lin honori kiel dion.

La loĝantaro de Lakonio konsistis el tri ordumoj: spartiatoj, periekoj kaj helotoj.

La spartiatoj estis la lokaj aristokratoj – ili gimmastikis, promenis nudaj kaj ĝenerale donis la tonon.

Al la periekoj gimnastiko estis malpermesita. Anstataŭe ili pagis impostojn.

Plej malfacile vivis la helotoj. Ili plenumis la kampolaborojn, militis kaj ofte ribelis kontraŭ siaj mastroj. Ĉi-lastaj, por gajni ilian fidelecon, elpensis tiel nomatan kription, t.e. tutsimple, je difinita horo ili mortigis ĉiujn renkontatajn helotojn. Tiu rimedo igis la helotojn resobriĝi kaj vivi en plena kontento.

La spartaj reĝoj ĝuis grandan respekton, sed malgrandan krediton. La popolo kredis ilin nur monaton, kaj poste devigis ilin ankoraŭfoje ĵuri fidelon al la leĝoj de la respubliko.

Ĉar en Sparto ĉiam estis du reĝoj, kaj kome estis respubliko, tial la tuton kune oni nomis «aristokrata respubliko».

La leĝoj de la respubliko preskribis al la spartanoj la plej modestan (laŭ ilia ideo) vivmanieron. Ekzemple, la viroj ne rajtis tagmanĝi hejme; ili kunvenis en gaja kompanio en t.n. restoracioj – kutimo kiun multaj aristokratecaj homoj konservis ĝis nun kiel postrestaĵon de profunda antikveco.

Ilia plej ŝatata manĝaĵo estis nigra supo el porkaĵa buljono, sango, vinagro kaj salo. Tiun supon, kiel rememoron pri la glora pasinteco, oni ĝis nun kuiras en niaj grekaj restoracioj.

Ankaŭ pri la vestaĵoj la spartanoj estis tre modestaj kaj simplaj. Nur antaŭbatale ili surmetis iom elegantan kostumon, kiu konsistis el florkrono sur la kapo kaj fluto en la dekstra mano. Sed en la okazoj ordinaraj ili eĉ pri tio rezignis.

Edukado de infanoj

La edukado de infanoj estis tre severa. La ĵusnaskitajn infanojn plej ofte la spartanoj tuj mortigis. Tio faris ilin kuraĝaj kaj eltenemaj.

La instruado estis tre serioza: ili lernis silenti dum skurĝado. Je sia 20ª jaro spartiato tenis ekzamenon pri tiu studobjekto por ricevi abiturientan diplomon. Je la 30ª jaro li iĝis edzo, je la 60ª li liberiĝis el tiu devo.

La spartaj fraŭlinoj sin okupis pri gimnastiko kaj estis tiom famaj pri siaj modesto kaj virto, ke ĉie la riĉuloj volis havigi al si spartan fraŭlinon kiel mamnutristinon por siaj infanoj.

Modesteco kaj respekto al la pliaĝuloj estis la unua devo de la junuloj.

La plej maldeca korpoparto de junulo estis opiniataj liaj manoj. Se li surhavis mantelon, li kaŝis ilin sub la mantelo; se li estis nuda, li ŝovis ilin iel ajn: sub la benkon, en arbuston, sub la interparolanton aŭ eble li sin sidigis sur ilin (la 900ª jaro a.K.).

De la frua infanaĝo spartanoj kutimiĝis paroli lakone, t.e. mallonge kaj energie. Longajn, retorike ornamitajn filipikojn de malamiko spartano respondis per simpla «Stultulo!»5.

La virino en Sparto estis respektata, kaj fojfoje ankaŭ ŝi rajtis paroli lakone. Ŝi profitis tion edukante infanojn aŭ instrukciante pri tagmanĝo kuiristinon helotinon. Ekzemple, unu spatranino, transdonante ŝildon al sia filo, lakone diris: «Kun aŭ sur». Dum alia, transdonante al la kuiristino rostotan kokon, lakone diris: «Ĝi trorostita — vi batita»6.

[...]

Kadukiĝo de Sparto

Daŭra banado kaj lakona parolado konsiderinde malfortigis la intelekton de la spartanoj; ili rimarkeble postrestis en sia evoluo rilate al la ceteraj grekoj, kiuj pro tiu amo al la gimnastiko kaj sporto nomis ilin «sportanoj».

La spartanoj militis kontraŭ mesenianoj, kaj foje tiel ektimis, ke sendis al la atenanoj peti helpon. Tiuj lastaj, anstataŭ armilojn, sendis al ili poeton Triteo, ŝargitan je meme verkitaj versaĵoj. Aŭdinte lian deklamon, la malamikoj ektremis kaj fuĝis. La spartanoj konkeris Mesenion kaj instalis hegemonion.

Ateno

La dua fama respubliko estis Ateno, finiĝanta per la promotondro Suniono. Ĝia abundo je marmoro, taŭga por monumentoj, nature kaŭzis ke en Ateno aperis multaj gloraj viroj kaj herooj.

La problemo de Ateno, respubliko kiel eble plej aristokratia, konsistis en tio, ke ties enloĝantoj ariĝis en fuleojn, demojn, fratriojn7; kaj disdividiĝis je paraliojn, pediakojn kaj diakriojn8. Plue ili disdividiĝis je eŭpatridojn, geomorojn, demiurgojn9 kaj ceterajn malgravulojn. Ĉio ĉi tio kaŭzis en la popolo senĉesajn perturbojn kaj malordon, kiujn profitis la elito (konsistanta el arĥontoj, eponimoj, bazileŭsoj, polemarĥoj kaj tesmotetoj10) por subpremi la popolon.

Riĉa eŭpatrido Pilono provis aranĝi la aferon. Sed la atena popolo tiom malfide rigardis lian iniciaton, ke Pilono, laŭ la ekzemplo de la ceteraj leĝodonantoj grekaj, foriris vojaĝi.

Solono

Solono estis homo neriĉa, li sin okupis je komerco kaj akiris sperton en vojaĝoj; tial sen antaŭtimi la misajn konsekvencojn li decidis feliĉigi siajn landon per firmaj leĝoj.

Por akiri la fidon de la civitanoj li ŝajnigis sin frenezulo kaj verkis versojn pri Salamiso11, temo en la mondumo tabuita, ĉar la insulo estis konkerita de Megaro ĉe cirkonstancoj konfuzaj por la atenanoj.

La artifiko de Solono sukcesis, kaj oni komisiis al li verki la leĝojn; kion li profitis tute senĝene, plue subdividinte la enloĝantojn je pentakoziomedimnojn, zeŭgitojn kaj tetojn12 (notorajn pri tio, ke «luksajn brilantojn, kiuj kostas 4 rublojn, ni urĝe vendas kontraŭ 1 rublo dum ankoraŭ unu semajno»).

Ankaŭ la familian vivon Solono serioze atentis. Li malpermesis doti fianĉinon per pli ol tri roboj, sed kompense postulis de la virinoj modeston nelimigitan.

La atenajn junulojn ĝis la aĝo 16 jaroj oni edukis hejme; poste ili sin okupis pri gimnastiko kaj intelekta instruo, kiu estis tiom facila kaj agrabla, ke oni ĝin nomis muziko.

Krome, rigore postulata devo estis honori la gepatrojn. Ĉe elekto por alta ŝtata ofico la leĝo ordonis kolekti informojn pri kandidato, ĉu li honoras la gepatrojn, ĉu li ne insultas ilin, kaj se tamen insultas, per kiuj vortoj.

Kandidato por la ofico de malnovgreka ŝtatkonsilisto devis krome prezenti atestilon pri respektemo rilate al siaj onklinoj kaj boparencinoj. Tio kaŭzis multe da komplikaĵoj por kariero de ambicia homo. Ofte homo devis rezigni pri ministra ofico pro kaprico de maljuna onklaĉo komercanta sur bazaro per putra lukumo. Sufiĉis ke tiu deklaru, ke li ne ricevis ŝuldatajn respektosignojn, kaj jen finita la tuta kariero.

Krome, la estraro devis observi, pri kio okupiĝas la civitanoj, kaj puni la homojn senokupajn. Ofte okazis, ke duono da urbo restis sen deserto. La veoj de la malfeliĉuloj estis nepriskribeblaj.

Pizistrato kaj Klisteno

Establinte siajn leĝojn, Solono tuj sen prokrasto forvojaĝis.

Lian foreston profitis lia parenco, loka aristokrato Pizistrato, kiu ektiranis atenanojn per sia elokvento.

Reveninte, Solono sensukcese persvadis lin prudentiĝi. Pizistrato plu ĝuis la tiranadon kaj rifuzis aŭdi la persvadojn.

[...]

Post li la potencon heredis liaj filoj Hipio kaj Hiparĥo, tiel nomitaj omaĝe al konataj ĉevaloj (526 a.K.). Sed baldaŭ oni ilin parte murdis, kaj parte ekzilis el la patrujo.

Tiam ekregis Klisteno, la ĉefo de la popola partio. Li gajnis la fidon de la civitanoj per tio, ke li disdividis ilin en 10 tribojn13 (antaŭe estis 4), kaj ĉiun tribon en demojn14. Stabilo kaj paco tuj ekregis en la lando, tiom longe suferinta pro malordo.

Krom tio, Klisteno elpensis rimedon por malembarasi sin je maloportunaj civitanoj per sekreta voĉdono, aŭ ostracismo. Por ke la dankoplena popolo ne provu apliki ĉi tiun interesan novaĵon sur lia propra persono, la saĝa leĝdonanto tuj forvojaĝis.

Pro la senĉesa disdividado en tribojn, demojn kaj fratriojn, Ateno estis rapide kadukiĝanta – samkiel, sen ia ajn disdividado, kadukiĝis Sparto.

«Kien ajn ni pafas, ĉio maltrafas» – suspiris la historiistoj.

La cetera Grekujo

La duarangaj grekaj ŝtatoj iris la saman vojon.

Monarkiojn iom post iom anstataŭis pli aŭ malpli aristokratiaj respublikoj. Sed ankaŭ la tiranoj ne dormis, kaj de tempo al tempo kaptadis la superan potencon; forturnante de si la popolan atenton per publikaj konstruadoj ili plifirmigadis sian pozicion, kaj poste, perdinte la lastajn groŝojn, ili forvojaĝis.

Sparto baldaŭ komprenis la maloportunon de la dureĝa sistemo. Dum milito la reĝoj, por sin popularigi, ambaŭ iris sur la batalkampon; kaj se ili ambaŭ pereis, la popolo devis rekomenci la internajn militojn kaj perturbojn por elekti novan paron.

Aliflanke, se nur unu el la reĝoj iris militi, la alia profitis la okazon por definitive forigi sian kolegon, kaj ekregi la tutan Sparton sendivide.

La sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.

Kolonioj

Tio, ke leĝodonantoj devis forvojaĝi post la akcepto de ĉiu nova leĝo, tre vigligis la ekonomion de Greklando.

Svarmoj da leĝodonantoj vojaĝis de unu ŝtato al alia, en maniero iom simila al la nunaj ekskursoj de lernejaj instruistoj vilaĝaj.

La ĉirkaŭaj ŝtatoj komplezis al la leĝodonantulaj bezonoj. Ili disponigis rabatojn por rondvojaĝaj (Rundreise) biletoj kaj hoteloj. Unuiĝinta boatkompanio limigita «Memfiso kaj Merkuro» transportis ilin tute senpage, kaj nur petis ilin dumvoje ne diboĉi kaj ne verki novajn leĝojn.

Tiele la grekoj ekkonis novajn lokojn kaj aranĝis koloniojn.

Polikrato kaj fiŝaj trukoj

[...]

La malsaĝulo Herostrato

La urbo Efeso estis fama pro sia templo de la diino Artemiso. Tiun templon forbruligis Herostrato, por glorigi sian nomon. Sed la grekoj, eksciinte la celon de tiu terura krimego, decidis pune forgesigi la nomon de la krimulo.

Tiucele ili dungis specialan heroldojn, kiuj dum kelkdek jaroj vojaĝis tra la tuta Grekujo kaj diskonigis la sekvan ordonon: «Ne memoru la nomoj de la malsaĝulo Herostrato, kiu pro gloramo forbruligis la templon de la diino Artemiso».

La grekoj do tiom bone sciis tiun ordonon, ke eĉ vekite en nokto per la demando: «Kiun vi devas forgesi?» – ĉiu ajn el ili senhezite respondus: «La malsaĝulon Herostrato».

Tia estis la justa puno por la ambicia krimegulo.

El la ceteraj kolonioj menciendas Sirakuzo, kies enloĝantoj famis pro malforteco de siaj spirito kaj korpo.

Lukto kontraŭ la persoj. Miltiado ĉe Maratono

[...]

Leonido ĉe Termopilo

Reĝo Kserkso, la sukcedanto de Dario Histaspo, militiris kontraŭ la grekojn kun nenombrebla (tiam ankoraŭ oni ne scipovis nombri) armeo. Li pontis Helesponton, sed ŝtormo ĉion disrompis. Kserkso ordonis skurĝi Helesponton, kaj la maro kvietiĝis.

Kserkso venis al Termopilo. La grekoj tiam havis festenon, tial al ili mankis tempo por la bagateloj. Ili do sendis nur la spartan reĝon Leonido kun dekduo da bravuloj, por defendi la pasejon.

Kserkso sendis al Leonido la postulon transdoni la armilojn. Leonido respondis lakone: «Venu kaj prenu».

La persoj venis kaj prenis.

Salamiso

[...]

La hegemonia periodo

[...]

Periklo

[...]

Alkibiado

[...]

Sokrato

Foje al atena skulptisto subite naskiĝis filo, kiun pro liaj saĝego kaj amo al filozofio oni nomis Sokrato. Tiu Sokrato ne atentis malvarmon kaj varmegon. Sed ne tia estis lia edzino Ksantipino. Virino vulgara kaj neinstruita, ŝi frostotremis dum malvarmo kaj ŝvitis dum varmego. La filozofo toleris la mankojn de sia edzino kun trankvila senemocieco. Foje, ekkolerinte kontraŭ la edzo, Ksantipino elverŝis sur lian kapon sitelon da lavakvo (397 a.K.).

La samcivitanoj kondamnis Sokraton al morto. La disĉiploj rekomendis al la eminenta filozofo forvojaĝi. Sed tiu pro la aĝo rifuzis kaj trinkadis cikuton ĝis la morto.

Multiuj diras, ke Sokraton oni pri nenio akuzu, ĉar lin tutan plene elpensis lia disĉiplo Platono. Aliaj almiksas en tiun historion ankaŭ lian edzinon Ksantipinon (358 a.K.).

Makedonio

En Makedonio vivis makedonoj. Ilia reĝo Filipo de Makedonio estis inteligenta kaj lerta reganto. En la senĉesaj militaj entreprenoj li perdis la okulojn, bruston, flankon, brakojn, krurojn kaj gorĝon. En malfacilaj situacioj li ofte perdadis ankaŭ la kapon, tiel ke la kuraĝa militisto restis tute malpeza kaj regis la popolon per la sola diafragmo – kio tamen ne malpligrandigis lian energion.

Filipo de Makedonio decidis konkeri Grekujon kaj komencis plekti intrigojn. Kontraŭ lin elpaŝis la oratoro Demosteno, kiu, enbuŝiginte amason da ŝtonetoj, persvadis la grekojn rezisti Filipon. Tiun manieron komprenigadi oni nomas filipikoj (346 a.K.).

Lia filo estis Aleksandro de Makedonio. La ruzulo Aleksandro speciale naskiĝis ĝuste je la nokto, kiam la malsaĝulo Herostrato forbruligis la templon; tion li aranĝis por aliĝi al la gloro de Herostrato, pri kio li plene sukcesis.

De la infanaĝo ŝatante lukson kaj superfluon, Aleksandro havigis al si Bucefalon.

Gajninte multe da bataloj, Aleksandro falis en fortan aŭtokratecon. Foje lia amiko Klito15, iam savinta al li la vivon, riproĉis lin pri maldankemo. Por pruvi la malon, Aleksandro tuj propramane mortigis la kalumnianton.

Baldaŭ poste li mortigis ankoraŭ kelkajn el siaj amikoj, por eviti riproĉojn pri maldankemo. Tia sorto trafis kolonelon Parmeniono16, ties filon Filoto17, filozofon Kalisteno18 kaj multajn aliajn. Tiu senbrida mortigado de amikoj ruinigis la sanon de la granda konkeranto. Li falis en ekscesojn kaj mortis longe antaŭ sia morto.

Romio

Buŝaj demandoj kaj skribaj taskoj pri la Antikva historio
(Specimenoj)

  1. Indiki la diferencon inter la statuo de Memnono kaj la Pitia.
  2. Esplori la influon de agrokulturo sur la persinojn.
  3. Indiki la diferencon inter Falssmerdizo kaj la simpla Smerdizo.
  4. Prezenti paralelaĵon inter la svatiĝantoj de Penelopo kaj la Unua Punika milito.
  5. Indiki la diferencon inter la malĉasta Mesalino kaj la profunde malvirta Agripino.
  6. Enumeracii, kiom da fojoj ŝancelis, kaj kiom da fojoj konfuziĝis la romiaj legioj.
  7. Plurfoje vin esprimu lakonece, sed sen damaĝo por via persono (ekzerco).

1. Memfison PIV1 rekomendas nomi pli proksime al la praegipta nomo: Menefro. Principe proksimigo al la originalaj formoj estus bonvena, sed estus absurda malkonsekvenco ŝanĝi la pli internacian Memfison, lasante apude malpli internacie kaj pli aĉe kriplan formon Ciro (perse Kuruŝ, greke Κῦρος, ruse Кир, germane Kyros).

2. La Belle Hélène, Acte I: Trop de fleurs (Calchas/Philocome).
La ĥoro metas oferojn sur la ŝtupojn de la templo, kaj ĉiuj – viroj, virinoj, frauloj kaj fraŭlinoj – metante ilin diras: «Por Venero, por Venero, por Venero ...».
Kalĥaso rigardas la oferojn kaj ne kaŝas sian malkontenton: «Tro da floroj, tro da floroj, tro da floroj», li diras.

3. Ĉi tiu plendo estas ankoraŭ unu peco el la opereto de Ofenbaĥo en iom libera malnova traduko rusa; ties franca originalo:

Dis-moi, Vénus, quel plaisir trouves-tu
A faire ainsi cascader la vertu.

La saman tradukon citas Pleĥanov en ĉap. 4ª de sia klasika verko «Eseo pri la evoluo de la unuisma koncepto de historio» (1895).

4. tripiedo: Absurda latinidaĵo, cetere Zamenhofa; logike devus esti trikrura seĝo.

5. Ĉi tie aperas rusa vulgaraĵo, kiun mi ne sukcesis traduki egale lakonece en Esperanto (kaj kian, verdire, mi ne trovas en la lingvoj okcidentaj). Ĝi estas proverbiĝina parto de vulgara kverelado: «Stultulo!» – «Vi mem (estas) stultulo!» («Дурак!» – «Сам дурак!» aŭ «От дурака слышу»). La tradukoj estas pli multevortaj kaj malpli vulgaraj.

6. Ankaŭ ĉi-okaze mi ne trovas egale fluan kaj lakonecan tradukon; la rusa originalo estas nur duvorta, kaj tute kutima: «Пережаришь – вздую» (se vi ĝin trorostos, mi vin batos).

7. fuleo, demo, fratrio = φυλή, δῆμος, φρατρία.

8. paralioj, pediakoj, diakrioj = παράλιοι, πεδιακοί, διακρίοι.

9. eŭpatridoj, geomoroj, demiurgoj = εὐπατρίδαι, γεωμόροι, δημιουργοί.

10. arĥonto, eponimoj, bazileŭso, polemarĥo, tesmotetoj = ἄρχοντες, ἐπώνυμοι, βασιλεύς, πολέμαρχος, θεσμοθέται.

11. Plutarĥo: Solono, 8.

12. pentakoziomedimnoj, zeŭgitoj kaj tetoj = πεντακοσιομέδιμνοι, ζευγίτης, θέτης.

13. en 10 tribojn: greke φυλή, ruse фила, angle phyle.

14. demo: greke δῆμος, latine demus, angle deme.

15. Klito la Nigra: greke Κλεῖτος ὁ μέλας, ≈380—328 a.K.

16. Parmeniono: greke Παρμενίων, ≈400—330 a.K.

17. Filoto: greke Φιλώτας, latine Philotas; m. 330 a.K. (en la originalo erare: Филонъ).

18. Kalisteno: greke Καλλισθένης; ≈360—328 a.K. Greka historiisto, kronikisto de la militiroj de Aleksandro.