SEN KRUCO

(Notoj pri «La majstro kaj Margarita» de M.A. Bulgakov)

de Sergio B. Pokrovskij

Unue publikigita en «Lingva arto», Jubilea libro omaĝe al W. Auld kaj M. Boulton.
Rotterdam: UEA, 1999. ISBN 92 9017 064 6. — P. 155–165.


La eldirita pens' mensogas …

Ĉi tiu verso de Tjutĉev/Lozgaĉev ofte revenadis en mian kapon dum la verkado de ĉi tiu eseo. Vere, multon oni diris pri tiu ne tre longa romano, kaj kvankam ne ĉio estas malvera, tamen preskaŭ nenio estas tute ĝusta.

La malfacilaĵoj komenciĝas jam ĉe la ĝenrodifino de «La majstro kaj Margarita».

  1. Por iuj ĝi estas filozofia verko, kies eterna temo estas la Bono kaj la Malbono, aŭ Satano kaj Jesuo.
  2. Por aliaj ĝi estas satira morromano pri la frua Sovetia epoko (la Moskvo komence de la 1930-aj jaroj, kontrastigebla kontraŭ la «Metropoliteno» de V. Varankin).
  3. Triaj, konforme al la titolo, vidas tie sentimentalan amhistorion.
  4. Aliaj vidas tie amuzan ludon per la eternaj mitoj de la homaro, de la Evangelioj kaj Faŭsto ĝis framasonismo kaj mistifikoj.

Ĉio ĉi tio sendube enestas en la romano, kaj tamen ĉiu el la supraj formuloj ŝajnas strange maltrafa.

La romano estas verkita tiel ke oni povas ĝui ĝian supraĵan tavolon sen pripensi pri la tavoloj pli profundaj. Ĝuste tial mi ĝin elektis por traduki en Esperanton*). Tamen estas afero instrua ĵeti rigardon sur ilin kaj kompari, en kiu situacio la romano estiĝis kaj kiel ŝanĝiĝadis ĝia percepto inter la epokoj kaj inter la nacioj.

«Ho trioble romantika majstro!»

Tiujn vortojn en la romano la Diablo adresas al la protagonisto.

Romantikistoj opiniis ke danĝero kaj morto estas gravaj trajtoj de la romantika etoso. Puŝkin nomis Paŭlon I «nia plej romantika imperiestro». Tiusence Bulgakov vivis en medio tre romantika.

La komuna saĝo asertas, ke romantikisma (aŭ pli generale, estetika) rilato al la realo eblas nur kiam tiu realo estas sufiĉe malproksima. La romano de Bulgakov estas kontraŭekzemplo. La mikso de la romantikismaj elementoj: satiro, grotesko, sentimentalo — koncernas la realaĵojn de la vivo samtempa al la aŭtoro.

Tamen la komunsaĝa aserto ne tute malĝustas. Viktimojn de la «oraj noktoj» ŝokis ties humura prezento en ĉap. 15 (La sonĝo de Nikanoro Ivaniĉ). Aliflanke, la nunan leganton tiu epizodo probable impresas kiel pura absurdohumuro, io simila al la freneza tetrinkado el «Alico en Mirlando» (cetere, ankaŭ ĉi tiu supozeble havis iun realan fonton).

En diversaj landoj estis multaj surekranigoj kaj surscenigoj de «La majstro kaj Margarita». Kaj neniun mi opinias vere sukcesa, kvankam Bulgakov ja estis eminenta dramverkisto kaj la teatra elemento senteblas ankaŭ en la romano. Por mi la plej proksiman realigon de la spirito de la romano prezentas la filmo «Pentofaro» de kartvela reĝisoro Ioseliani. Aperinta komence de 1985-aj jaroj, ĝi restas por mi la plej bela kaj profunda filmo pri la vivo sub diktatora reĝimo. Nenio en «Pentofaro» aludas la romanon de Bulgakov, ĝi estas tute aparta verko — kaj tamen ĝiaj metodo, etoso, romantikeco kaj grotesko tuj rememorigis al mi la romanon.

«Vivi sen falso»

En la koncerna epoko oni distingis tri ĉefajn klasojn de Sovetiaj verkistoj:

  1. Proletaj verkistoj (la plej bona klaso, ekz-e Gorkij);
  2. Kamparanaj verkistoj (ankaŭ nemalbona);
  3. La vojkamaradoj.
Atentindas, ke kvankam Majakovskij revis iĝi «proleta verkisto», tiu revo realiĝis nur post lia sinmortigo; dum sia vivo li estis nur «vojkamarado».

Nu, por Bulgakov ne estis loko en tiu hierarkio. Li havis apartan titolon «interna elmigrinto». Lian situacion povas komprenigi la dialogo, kiun lia edzino fiksis en sia taglibro (1937-08-29):

Literaturisto Ĉurkin, aŭdinte la familinomon Bulgakov demandas:

— Diru, iam estis verkisto Bulgakov, ĉu vi estas lia …?

— Pri kiu Bulgakov vi parolas? Kion li verkis?

— Nu, teatraĵo lia estis, «La tagoj de la gefratoj Turbin»…

— Estas mi.

— Sed permesu!! Vi ja eĉ vojkamarado ne estis! Vi estis ankoraŭ pli malbona!

— Nu, kio povas esti pli malbona ol vojkamarado …

Post la malpermeso de ĉiuj teatraĵoj kaj prozaj verkoj de Bulgakov li skribis leteron «al la Sovetia Registaro», dignoplene postulante eblon publikigi siajn verkojn aŭ permeson elmigri. Li menciis neŭrastenion kaŭzitan de la gazetara molestado rezulte de kiu li «propramane forbruligis komencitan romanon pri la Diablo».

Li efektive malsaniĝis. Kaj li efektive forbruligis la romanon. Poste liberalaj literaturistoj sentimentale pentris tiun forbruligon, komparante ĝin al ĝia pratipo en la rusa kultura tradicio: Gogol forbruliganta la duan parton de «La malvivaj animoj».

Sed oni ne troigu. Eĉ en tiu drama cirkonstanco Bulgakov konservis konsiderindan memironion. Skribinte la koncernan frazon en la letero al la Registaro, li forŝiris proksimume po duonon de la manuskriptaj kajeroj (laŭ la longo), kaj forbruligis la eksterajn (nebinditajn) pecojn; «por ke tio estu vera», li diris. Sendube, ankaŭ li pensis pri Gogol.

Supozeble ankaŭ Stalin komprenis la aludon. Li telefonis en la apartamenton de Bulgakov kaj Bulgakov ricevis laboron en la Arta Teatro.

Bulgakov estis gaja, humurplena, ŝatis mistifikojn. Tamen tre konscia pri sia persona kaj verkista digno. Literaturisto Jermolinskij diris ke «li estis societama kaj sekretema».

Tuj post la morto de Bulgakov tiama estro de la Asocio de la Sovetiaj Verkistoj, A. Fadejev, skribis en privata letero al lia vidvino ke dum sia tuta vivo Bulgakov «ne makulis sin per eĉ malpleja politika mensogo».

Jesuo, Puŝkin, Stalin

La vortoj de Fadejev estas trafaj … kaj tamen ne tute veraj. Pro siaj komplikaj rilatoj kun Stalin, Bulgakov ricevis specon de ostaĝokomplekso. Sekve de kio, nelonge antaŭ sia morto li provis verki teatraĵon «Batumo» pri Stalin.

La teatraĵo prezentas epizodon el la vivo de juna revoluciulo, gaja kaj aŭdaca, la onta Stalin, en la urbo Batumo ĉe la Nigra Maro. La cenzuro ĝin permesis; la Arta Teatro kun granda entuziasmo komencis provludojn. Stalin tralegis la teatraĵon, trovis ĝin ĉarma — kaj malpermesis ĝin. La simpatia junulo estis tro homa (la samon oni poste riproĉos al Jeŝua en la romano). Oni klarigis al Bulgakov:

Tian homon kia estas kamarado Stalin oni ne rajtas prezenti en imagitaj cirkonstancoj kaj atribui al la imagitajn parolojn.
Tiaj skrupuloj ne estis fremdaj al Bulgakov. Kelkajn jarojn pli frue li estis verkinta teatraĵon pri Puŝkin («La lastaj tagoj»), prezentantan nur la ĉirkaŭajn personojn, ĉiujn krom la protagonisto, kiun aperigi sur la sceno Bulgakov opiniis «sentakta».

Kaj ankoraŭ pli frue li komencis verki «la romanon pri la Diablo», kiun ni konas kiel «La majstro kaj Margarita», en kiu li ne hezitis prezenti Jesuon kaj la Diablon.

Ĉiam mistempa

Klare, pro tre multaj cirkonstancoj la romano ne estis publikigebla dum la vivo de la aŭtoro. Oni ja verkadis pri Jesuo, sed nepre en la negativa tendenco, kiel atestas la romano mem:
La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontraŭreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj eĉ tre rapide, sed bedaŭrinde ĝi neniom kontentigis la redaktoron. La ĉefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke ĉio estas reverkenda. Nun li faris kvazaŭ prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.

Malfacilas diri, kio fakte mishelpis Senhejmulon: ĉu la bildokrea forto de lia talento, ĉu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta ĉiujn malvirtojn Jesuo.

Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio, kia estis Jesuo — ĉu bona aŭ malbona — sed la fakto, ke ĉi tiu kiel individuo tute ne ekzistis, kaj ke ĉiuj rakontoj pri li estas nur fikcio, ordinara mito.

Ne ĉiuj redaktoroj estis tiom konsekvencaj kiel Berlioz, kaj satiraĵoj ja abundis. Unu el la plej skandalaj estis la fama poemo de Damiano la Malriĉulo (Demjan Bednij), kiu provokis koleran replikon de S. Jesenin. Kurioze, en alia versaĵo Jesenin mem konfesis:
Kia hont' ke mi tiom kredegis je Dio,
Kaj amar' ke ne povas mi jam kredi plu!
Miĥail' Bulgakov, filo de profesoro de Kieva Akademio teologia, konfesis ke li ne plu kredas je Dio en 1910; kelkajn jarojn pli frue forlasis seminarion mia avo Miĥail' Pokrovskij, ankaŭ filo de pastra familio. Tamen ilia rompo ne estis malica: mia avo plu ŝatis kanti en preĝeja ĥoro kaj edziĝis al pastridino.

Trudata misprezento ĉiam vekas proteston. Neniam mi estis ortodoksa marksisto, sed nun min ofte indignigas maljustaj kaj ofte malkleraj atakoj kontraŭ tiu ideologio, precipe ĉar la ideologio de la atakantoj estas neniom pli bona.

Do, iom pli justa verko pri religia temo estis nepublikigebla, kiel atestas la romano pri la provo de la majstro ĉe alia redaktoro:

— Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazaŭ mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li eĉ konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone taŭzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, ŝajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, ĉu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion aŭdis pri mi antaŭe; li eĉ prezentis tute idiotan, laŭ mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?
Sed ankaŭ nun, en la epoko de duonoficiala rekristanigo, la romano estas malkonvena pro la mala, kvankam simila, tialo: la prezento de la Diablo kaj de Jesuo sendube estas devioj de la oficiala doktrino. Nome,
  1. Jesuo estas tro homa.
  2. La Diablo estas nesufiĉe fia.
La piuloj iel ne rimarkas ke ili ripetas la koncepton de poeto Senhejmulo.

Apokrifo

En la Sovetia epoko Biblio fakte estis libro malpermesita. Tio vekis specialan intereson kaj tre aligis ĝian prestiĝon.

Evidente, oni ne povis tute malatenti ĝian enhavon. La sovetianoj de mia generacio lernis la Bibliajn mitojn el la beletro kaj arto, en formo rafinita kaj nobligita. Kaj por multaj «La majstro kaj Margarita» estis la ĉefa informfonto pri la Evangeliaj temoj.

Unue mi tralegis Biblion jam en la matura aĝo. Mi laboris kun kolegoj el Orient-Eŭropaj socialismaj landoj, por kiuj kristanismo estis parto de politika opozicio, kaj ili volonte diskutis kun mi pri la temoj religiaj.

Verdire, ili trafis grundon malfekundan, eĉ ŝtonan. Mi estis interesita pri la religio kiel pri fenomeno historia kaj kultura, sed la aŭtentaj tekstoj Bibliaj estis por mi granda elreviĝo.

Mi jam dekomence sciis ke mi neniel povos kredi la Bibliajn rakontojn pri la Mondokreo aŭ pri la Evangeliaj mirakloj. Tamen oni argumentis pri sublima morala belo de la religio; nu, mia unua konstato estis ke eĉ se io simila ekzistas, ĝi ekzistas malgraŭ kaj ekster Biblio (ekz-e en beletro kaj arto). Biblio restis por mi kruela monumento historia, tute kontraŭa al la tradiciaj Ekleziaj valoroj.

Ĉar sufiĉis malfermi Biblion por vidi ke la Eternulo estas feroca kaj kaprica Orienta tirano, kiu jen ekstermas la homaron per la Diluvo, jen proprapersone masakras la senkulpajn egiptajn unuenaskitojn, jen promesas neniigi la mondon per la fajro …

Ankaŭ Jesuo en la Evangelioj estas nek milda nek afabla, li intence parolas malklare (Mk 10–12) kaj insultadas la aŭskultantojn («Ho vipuridoj!»). Precipe en la Evangelio laŭ Johano oftas malkonvene komikaj epizodoj, kiam Jesuo parolas metafore kaj liaj aŭskultantoj interpretas liajn dirojn laŭvorte (Jn 3:4, 4:10–15, 32–33); tia simpla humuro estas ofta en la romano, jam en la unua ĉapitro:

— Kiu estas via fako? — demandis Berlioz.

— Mi estas eksperto pri nigra magio.

«Jen bele!» — klakis en la kapo de la redaktoro.

— Ĉ-ĉu pri tiu fako oni volas konsulti vin ĉi tie? — li balbutis.

— Jes, pri tiu fako, — konfirmis la profesoro kaj klarigis: — Ĉi tie en la Ŝtata biblioteko oni malkovris aŭtentajn manuskriptojn de Gerberto el Aŭrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malĉifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.

— Ah ha, vi estas historiisto, ĉu? — kun grandaj faciliĝo kaj estimo demandis Berlioz.

— Mi estas historiisto, — jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: — Hodiaŭ ĉe la Patriarĥa okazos kurioza historio!

Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto.

Simetrie, iujn vortojn de la Diablo la homoj iom vivintaj en la socialisma «deficitekonomio» neeviteble ĝeneraligis al la tuto da siaj vivkondiĉoj:
— Kaj la diablo, ĉu ankaŭ la diablo ne estas? — subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.

— Ankaŭ …

— Ne kontraŭdiru! — senvoĉe, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin ĵetinte malantaŭ la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.

— Ne estas ja ia ajn diablo! — maltrafe ekkriis Senhejmulo, tute malspritigite de ĉiuj ĉi sensencaĵoj. — Tie sufiĉus nenia pacienco! Vi ĉesu frenezumi!

Ĉi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.

— Nu, jen kio ĉe vi estas vere amuza, — eligis la profesoro skuate de la ridego, — oni demandu vin pri io ajn, ĝi nepre mankas!

Resume, mi bone komprenas ke homojn kredantajn je la Sanktaj Skriboj ofte incitas la apokrifeco de la romano; sed mi konsentas kun Tolstoj' ke (kontraŭe al la opinio de Dostojevskij) la Evangelioj malbone prezentas la kristanan idealon.

Tabuoj

En sia artikolo «Naciaj trajtoj de SF-verkado» (Literatura Foiro, n-ro 112) B. Golden mencias ke

la redakcio de Analog {Usona sciencfikcia revuo. — Noto de S.P.} tabuas la sekvajn temojn, opiniante ke ili jam estis tro ofte uzataj, kaj apenaŭ eblas verki freŝan intrigon:

a) sciencaj interpretoj de Bibliaj rakontoj …

Nu, ankaŭ en Sovetio la publikigo de «La majstro kaj Margarita» provokis lavangon da imitaĵoj, kaj kurioze, ĉiuj evidente ege malsuperis la romanon de Bulgakov, eĉ verkite de talentuloj kia Ĉ. Ajtmatov; ĉiuj fiaskis kaj nun estas tute forgesitaj. La temo ŝajnas fermita pro trosatiĝo.

Tamen «La majstro kaj Margarita» plu estas reeldonata kaj legata (almenaŭ en la rusa). Paradokse, ŝajnas ke Bulgakov estis pli libera en sia kreado ol la postaj imitantoj. Por klarigi tion necesas meti la verkon de Bulgakov en la historian kuntekston de la rusa klasika literaturo.

En la epoko de Puŝkin beletraĵo pri Jesuo estus sakrilegio absolute netolerebla. Kaj tamen fine de la listo de verkotaj tragedietoj Puŝkin metis la titolojn «Imperiestro Paŭlo I» (same nepublikigebla pro politikaj konsideroj) kaj «Jesuo» (eĉ la nuran liston kun tiom aŭdacaj titoloj la cenzuro permesis publikigi nur en 1881).

Tiujn du tragedietojn Puŝkin ne verkis. Sed lia plej unua tragedieto estas «Sceno el Faŭsto», temo nesenrilata al la romano de Bulgakov (kaj kurioze, ankaŭ Puŝkin prezentas «apokrifon»).

«Idioto»

Verko kiu sendube influis Bulgakovon estis la romano «Idioto» de Dostojevskij. Mi citu el privata letero de Dostojevskij:

La ĉefa tasko de la romano estas prezenti homon pozitive belan … Ĉiuj verkistoj, ne nur niaj sed ankaŭ la Eŭropaj, kiuj provis prezenti la pozitive belan, ĉiam fiaskis … Estas nur unu pozitive bela persono, Kristo … En la kristanaj literaturoj la plej perfekta estas Donkiĥoto. Sed li estas bela ĉar samtempe li estas ridinda. Simile Pickwick de Dickens (nekompareble malpli forta ideo) … La kompato por belo mokata kaj nekonscia pri sia valoro vekas simpation de la leganto. Ankaŭ Jean Valjean vekas simpation per sia malfeliĉo … Mi havas nenion similan, tial mi ege timas ke rezultos plena fiasko … La romanon mi titolis «Idioto» kaj dediĉas ĝin al vi, Sofia Aleksandrovna Ivanova …

Jen mi menciis la romanon de Dostojevskij en eseo pri Bulgakov, kaj subite naskiĝis freneza asociaĵo: Knâzí Myŝkin, Princo Museto — Mesio, Maŝiaĥ … Se rolulo en la romano de Bulgakov havus familinomon Myŝkin, la asociaĵo estus eksterduba; sed ĉe Dostojevskij? Frenezaĵo! Kvankam en la malneta plano de «Idioto» plurfoje aperis «Princo Kristo» …

La Evangelioj

Fakte la Evangelioj entenas tre malmulte da informoj pri Jesuo. Ĉu li mortis juna aŭ grandaĝa? Ĉu li estis bela aŭ malbela? Alta aŭ malalta? Dika aŭ maldika? Ĉu li estis klera? Milda aŭ kruda? La raportoj de la Evangelioj malakordas kiel la priskriboj de la Diablo en la romano de Bulgakov:

Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizaĵoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartaĵon.

Oni devas konstati, ke ĉiuj ĉi raportoj estas fuŝaj.

La plej antikvaj fontoj pri Jesuo (Klemento el Aleksandrio, Justeno la Filozofo, Origeno, Irineo de Liono, Tertuliano) atestas, ke korpe li estis maldika, malbela kaj «sanktigis ĉiujn aĝojn homajn» — t.e. ke li mortis maljuna. Sed en la Eklezio venkis la pagana ideo ke la belo estas atributo de dieco, kaj plej ofte Jesuon oni prezentas juna kaj bela kiel fanto trefa (aŭ kera, laŭ la lando).

Lia instruo estas konfuza kaj kontraŭdira, oni povas trovi laŭplaĉe kaj la liberalan Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ vi, estas por vi [Lk 9:50], kaj la ekstremisman Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi [Lk 11:23].

En la prezento de Bulgakov, Jesuo similas princon Myŝkin (ekz-e la aĝo: ĉ. 27 jaroj ĉe Bulgakov, 26–27 jaroj ĉe Dostojevskij); kaj lia prediko estas milde anarkiisma.

Ideala diktatoro

Pri la Diablo la Sankta Skribo donas eĉ malpli da informoj ol pri Jesuo. Sed malgraŭ la informa vakuo, la ĉeesto de la Diablo ĉiam estis klare sentebla en literaturo kaj folkloro, multe pli sentebla ol tiu de Dio.

Bulgakov emfaze ŝajnigas sekvi la Mefistofelan tradicion, sed tio estas trompo. Unue, malgraŭ liaj deklaroj, malgraŭ la moto el «Faŭsto» per kiu komenciĝas la romano kaj la nomo Voland, la aludoj pensigas plie pri la tradicia diablofiguro el la opero de Gounod ol el la verko de Goeto. Kaj due, la romanpersono evidente estas pli altranga ol la diabletoj de Goeto aŭ Dostojevskij, ĝi pli proksimas la Diablojn britajn.

Malgraŭ la deklaro en la moto («De l' fort' mi estas ono Malbonvolema ĉiam sed kaŭzant' de bono»), Voland fakte ne estas speciale malbonvolema. Kvankam Bulgakov lin titolas la Princo de Malbono, li estas plie indiferenta pri la bono kaj malbono. Li estas nur justa kaj senkompata.

«Severa sed justa» estas la trajtoj kiujn konsiderinda parto de la rusa popolo atribuas al la ideala reganto; ĝi ne estas fremda ankaŭ al la Malnovtestamenta tradicio. Kaj Stalin sendube volis ŝajnigi sin tia.

Malfacilas diri, ĉu al Stalin plaĉus identigo kun la Diablo, tamen Bulgakov donis al Voland kelkajn liajn trajtojn (ĝis la tute evidenta Stalina diro «la fakto estas la plej obstina afero en la mondo»). Supozeble ĝi estis pli konforma al lia ideo pri sia rango ol la figuro de la juna revoluciisto el «Batumo» …

Kompreneble, tiu estas nur unu faceto de la figuro de Voland, kaj ne tre grava. La romano ne estas politika pamfleto (kia estis, ekz-e, «La Purpura Insulo»). Voland reprezentas, laŭ liaj propraj vortoj, unu el la «instancoj» de la monda konstruo, Jeŝua reprezentas instancon paralelan, kaj ekzistas io (aŭ iu) super tiuj du instancoj. Sed pri tiu strukturo estas nur malklara aludo.

Neokazigo

Fine de la romano la sennoma majstro plenumas Dian funkcion: li liberigas la de li elpensitan prokuratoron el ties konsciencoriproĉo. Tie aperas du motivoj, tradiciaj por la rusa literaturo.

Unue, verkanto estas Kreanto: «Mi estas reĝo kaj sklavo, mi estas vermo kaj Dio», laŭ la versoj de Derĵavin el la 18-a jc.

Due, la temo aperinta jam en «La rememoro» de Puŝkin pri hontindaĵo, kiun li tamen rifuzas «forviŝi»†). Malsimile ol ĉe Puŝkin, ĉe Dostojevskij kaj Bulgakov la problemo pri «neokazigo» de io okazinta reaperas kvazaŭ fiksideo (plej klare en «La fratoj Karamazov», kie Ivano konstatas ke estas krimoj kiujn oni ne rajtas pardoni — kaj sen pardono maleblas la ideala harmonio en la Dia Regno). Leono Ŝestov, eminenta rusa ekzistadisto, asertis ke Dio povas fari okazintan neokazinta. Tion la majstro aranĝas por Pilato, kvankam Bulgakov pridubigas la aferon:

Post la injekto ĉio ŝanĝiĝas antaŭ la dormanto. De la lito al la fenestro etendiĝas larĝa luna vojo, sur ĝin paŝas viro en blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo kaj iras al la luno. Apud li iras juna viro en disŝirita ĥitono kaj kun misformiĝinta vizaĝo. La irantoj arde pri io parolas, diskutas, volas atingi interkonsenton.

— Ho dioj, dioj, — diras la mantelulo turnante sian orgojlan vizaĝon al la kuniranto, — kia vulgara ekzekuto! Tamen bonvolu al mi diri, — lia orgojla vizaĝo iĝas petega, — ja ĝi ne estis, ĉu? Mi vin petegas, diru, ĝi ne estis, ĉu?

— Certe ĝi ne estis, — raŭkvoĉe respondas la kuniranto, — simple vi ĝin imagis.

— Ĉu vi povas ĵuri tion? — kaĵole petas la mantelulo.

— Mi ĵuras, — respondas la kuniranto, kaj liaj okuloj ial ridetas.

La transspegula mondo

Mia romkatolika amiko provis konverti min prezentante la admirindan konstruon de la Katolika Eklezio, rakontante kiel la Sankta Spirito inspiras senerarajn decidojn al la Koncilioj kaj al la Papo; sed mi ne povis ne indiki al li ke tio estas absolute identa al tio kion la komunisma doktrino rakontis pri la Partio (la avangardo de la progresema klaso), kiu en siaj Kongresoj faras strikte sciencajn decidojn, gvidate de sia senerara Klaskonscio.

Tiaj renversitaj similaĵoj abundas, kaj supozeble ankaŭ Bulgakov sentis ilin. «La nova mondo» multrilate aspektis kiel groteska negativaĵo de la malnova (nun mi klare vidas tion en la re-renverso). Sed la romano ne estas nura politikaĵo, tial Bulgakov etendis la paralelismon sur la terenon mitan.

La paralelaĵoj inter la Dia kaj la Diabla mondoj estas surprize abundaj. Konsideru ekz-e la Kalvan Monton, kiu aperas en la romano kiel loknomo (traduko de Golgoto), sed kiu en ĝuste tia formo estas konata kiel la kutima loko de sabatorgioj (ekz-e en la simfonia poemo de Musorgskij «La nokto sur la Kalva Monto»). La aludo estas frapa, tiom pli ke la Granda Balo ĉe Satano estas kulmino de la dua parto de la romano, kaj malgraŭ ke Bulgakov nenie aplikas tiun loknomon al iu ajn diablaĵo.

Laŭ la logiko de la romano la Granda Balo prezentas trajtojn de la nigra meso. La sango iĝas vino, kaj se konsideri ilin historie, hororan kromsencon kunportas la vortoj de Voland:

— Ne timu, reĝino … Ne timu, la sango jam antaŭlonge forsorbiĝis en la teron. Kaj tie, kien ĝi verŝiĝis, jam kreskas vinberaj grapoloj.

Ankaŭ aliaj mitoj aperas spegulite. Ekz-e, multfoje kaj iom emfaze aperas aludoj al la Faŭsto-mito (kvankam prefere en ties «apokrifa» formo, kia estas la opero de Ch. Gounod); sed nur naiva leganto kredos tion. Evidente,

La Kalva Monto

Post la morto de Bulgakov lia tombo longe restis nuda. Sed post 1952, kiam la Sovetia Registaro tre pompe festis la jubileon de N. Gogol kaj faris por li tre imponajn monumentojn, la vidvino de Bulgakov ĝoje akceptis la forĵetitan kalvarion el mara granito de la tombo de Gogol, kaj de tiam ĝi altas super la tombo de Bulgakov. Tiel plenumiĝis la vortoj de Bulgakov, adresitaj al la ombro de Gogol: «Majstro, kovru min per via gisfera mantelo…» [el letero al Popov].

Verdire, jam antaŭ la transmovo la kalvario perdis la krucon kaj Evangelian verson…

Noto

*) M. A. Bulgakov. La majstro kaj Margarita. El la rusa tradukis S. Pokrovskij. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1991. — 376 pĝ. (Serio «Oriento — Okcidento», n-ro 26)).

†) «Kun abomeno relegante mian vivon,
Mi tremas kaj malbenas,
Amare plendas kaj ploras —
Sed la malĝojajn liniojn mi ne forviŝas.»

(И с отвращением читая жизнь мою,
Я трепещу и проклинаю,
И горько жалуюсь, и горько слезы лью,
Но строк печальных не смываю.)