Notoj pri la vortaro ispell_eo

La vortaron kompilis Sergio Pokrovskij. Ĝi estas libere uzebla laŭ la Ĝenerala Publika Permesilo.

Copyright 1997–2012 Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij(ĉe)gmail.com>

This dictionary is available on the terms of GNU General Public License version 2.0
(Free Software Foundation, 675 Mass Ave, Cambridge, MA 02139, USA).

Similaj (kvankam ne tute samenhavaj) notoj disponeblas ankaŭ en la angla lingvo.

Postuloj (kion vi bezonas)

Por munti la vortarojn el la fontoj vi bezonos la kutimajn uniksaĵojn:

  1. make
  2. sed (kaj eĉ speciale, GNUa sed, v. 4.0 aŭ postan – la skripto tools/filtru bezonas "\l" en regulesprimoj)
  3. m4
  4. sort
  5. ispell, informoj troveblas ĉi tie

Se vi jam havas la programon ispell en via komputilo, atentu ke ekde la versio 3.0 de la vortaro vi bezonos ĝin muntita kun

MASKBITS ≥ 64;

por kontroli, kion vi havas, uzu la opcion -vv:

   $ ispell -vv | grep BITS
           MASKBITS = 64

Se vi ricevos "MASKBITS = 32", necesos remunti la ispell-programon. (Tamen ŝajnas ke nun "MASKBITS = 64" estas sufiĉe ofta.)

Lingvaj konsideroj

Bedaŭrinde (aŭ feliĉe) Ispell estas iom stulteta, kaj ne aldonas la sufiksojn rekursie (tamen ĝi kapablas konstrui produton el prefiksoj kaj sufiksoj). Krome, mi ne sukcesis kompreni la meĥanismon de vortkunmeto per tildo+flago, kiu supozeble povus helpi produkti vortojn kiel "nomkarto" el nomo-o+karto.

Tial mi uzas pretajn vortkunmetojn el PIV kaj kelkaj tekstoj, kiujn mi ĝis nun kontrolis. Tio estas kaj bona, kaj malbona.

Tio estas bona, ĉar tial mi malmultigas la nombron de absurdaj, kaj probable eraraj, kunmetoj. Ĉar mi preferas malimplice konfirmi vorton dubindan ol preterlasi eraron.

Sed tio estas danĝera, ĉar se la literumilo estas tro suspektema, la uzulo tro hastas malatenti la sennombrajn avertojn, kaj same facile akceptas erarojn.

Mi esperas, ke baldaŭ mi atingos ian saturiĝon, kiam la nombro de demandoj estos ne tro ĝena; kvankam estas tre probabla, ke nova aŭtoro kun siaj apartaj preferoj devos dum kelka tempo aldonadi siajn plej ŝatatajn vortojn.

Por fari la kernon mi uzis la vortojn oficialajn, Fundamentajn kaj komunlingvajn el PIV (mi elŝutis ĝin el la Nederlanda FTP-ejo). Tio evidentiĝis ne tute taŭga, ĉar multaj oftaj vortoj, ekz-e

  agnoski
  elektrono
  generi
  intonacio
  nocio

estis neoficialaj (kelkaj oficialiĝis poste), dum inter la oficialaj abundas balasto kaj tre specialaj terminoj ĥemiaj, medicinaj kaj biologiaj, kiujn oni normale metus en specialajn vortarojn; ekz-e

  eminenca
  onobriko
  stofo

Tiel en la vortaroj aperas danĝeraj paronimoj:

  cerambiko – ceramiko
  eseno – esenco
  preĝrado (malfaciligas kontrolon de pli ofta "preĝado")
  enstaligi – instali
  kok/eto – koket(ulin)o
  morfio (izomorfio, homomorfio) – morfino

ktp. Mi provis forigi tiajn specialajn vortojn el la komuna kerno, sed tio estas ankoraŭ ne finfarita.

Krome, mi ŝanĝis karakterizaĵojn de kelkaj vortoj:

  "Volonti" por mi estas verbo netransira;
  "Rajti" por mi ne formas pasivon (?rajtata...).

LA DIVIDOSTREKO

Pro relative multaj vortoj, kiaj

ekz-e, n-ro, vid-al-vide

ktp mi faris la dividostrekon litero. Sekve tre multajn kombinojn, ekz-e "angla-rusa", estas registrendaj kiel apartaj vortoj. Mi ne vidas bonan solvon por tiu problemo.

Senbalastigo kaj kohero

Mi faris la vortaron por mi mem, kaj ĝi spegulas miajn preferojn. Mi intence lasis nur tiujn formojn, kiujn mi preferas, por ke la literumilo avertu min pri devioj de mia persona normo (tio estas utila ankaŭ por riveli malkoheraĵon en mia fakta uzado, kaj eventuale, por rekonsideri miajn preferojn). Tiel ekz-e mi rekomendas

  "Narkotaĵo" anstataŭ "Narkotiko" (ambaŭ oficialaj)
  "francaĵo anstataŭ "francismo"
  "avio" anstataŭ "aviadilo", ktp.

Tio koncernas la mallongan vortaron (eo), destinitan por pli strikta kontrolo; la "plena" versio (esperanto), destinita por kontroli tekstojn de diversaj aŭtoroj, estas pli permesema.

Uskleco

Etnajn nomojn mi skribas etlitere:

ruso, germano, usonano (sed ispell ebligas ĉefliterigi ajnan vorton minusklan).

Landajn nomojn, ĉeflitere:

Rusio, Germanio, Usono.

Same pri la superetnaj lingvoj:

Esperanto, Latino, Slavono, Svahilo, Sanskrito.

Iom-post-iom mi transiras al minuskla skribo de ĉiuj adjektivoj kaj adverboj.

La litero ĥ

Mi zorgis pri la rajtoj de la litero ĥ. Nome, kvankam mi akceptis la tradicion anstataŭigi ĉiujn ĥr kaj rĥ per kr kaj rk (do, Kristo, kristalo, arkaika, orkestro) – por fari komplezon al la francoj, por kiuj tiuj kombinoj estas malfacilaj – mi tamen laŭeble konservis la diskriminaciatan literon en ĉiuj aliaj kombinoj (vd en la Komputada leksikono).

Neceso kaj sufiĉo

Laŭ mia lingvouzo, mi preferas la mallongajn formojn

La -eco-substantivojn mi intence lasis sen multenombro, ĉar plej ofte por tiuj abstraktaĵoj ĝi ne havas sencon (ekz-e, oni senhezite povas paroli pri "spritaĵoj" – kaj nur en tre speciala, kontrolinda senco, pri "spritecoj"). Se tio montriĝos ĝena, mi aldonos la multenombron por la ec-vortoj.

Lingvaj preferoj

La vortokolekton mi ĉerpis el PIV, sed mi redaktis ĝin laŭ miaj preferoj. Sed mi ne havis tempon trakribri la tutan stokon. Tial ne ĉio en ĉi tiu vortaro esprimas miajn aŭ PIVajn preferojn, sed estas miksaĵo de ili.

Simile, la landonomojn mi pruntis de Bertilo Wennergren, sed kelkajn vortojn mi korektis laŭ miaj preferoj. Mi restaŭris la Zamenhofan sistemon por "Meksikio" kaj kelkaj similaj landoj; mi respektis la tradiciojn de lokaj esperantistoj, kiam ili pli fidele ol la Akademio konservas la esperantistan tradicion (Kameruno → Kamerunio, vjetnamo → Vjetnamio ktp); kaj mi retenis malpli oftan sed pli "oportunajn" formojn por la nomoj kiel ukrajno → Ukrajnio, maŭro → Maŭrio.