Vortodividan ŝablonaron eblas instali en la operaciumo --- tio principe estas preferinda, ĉar la ŝablonaro disponeblos por ĉiuj aplikaĵoj; tamen ne ĉiuj operaciumoj ebligas tion kaj ne ĉiuj aplikaĵoj konsultas la operaciumajn ŝablonarojn. Ĉi tiu paĝo temas pri instalo en bitlibroprezentilon, ekz‑e en Kulrideron.
Kulridero (Coolreader, cr3) distribuata en Ubunto (v. 30.49-13) entenas eraron pri vortodivido. Bv preni pli freŝan version, ekz-e 3.0.59.2-1 ĉi tie.
Kulridero komprenas du formojn ŝablonarajn: la formon de Palma .pdb-arkivo (uzatan en Alrirero), kaj la XML-an .pattern-formon uzatan en Foboridero (FBReader). Mi ne konas la arkaikan PDB-sistemon, tial mi uzis la memevidentan .pattern-formon.
Trovu la dosierujon .cr3/ aŭ cr3. En mia Androjda poŝtelefono ĝi estas en la enkonstruita memoro, /sdcard/.cr3/; en mia Ubunto ĝi estas /usr/share/cr3/. Tiu dosierujo entenas, en Linukso
$ ls -1F /usr/share/cr3
backgrounds/
chm.css
doc.css
epub.css
fb2.css
htm.css
hyph/
i18n/
rtf.css
textures/
txt.css
$
Kopiu tien la dosieron eo.pattern. Rezultos proksimume jeno:
$ ls /usr/share/cr3/hyph/
Bulgarian_hyphen_(Alan).pdb Italian_hyphen_(Alan).pdb
Czech_hyphen_(Alan).pdb Polish_hyphen_(Alan).pdb
Danish_hyphen_(Alan).pdb Portuguese_hyphen_(Alan).pdb
English_GB_hyphen_(Alan).pdb Roman_hyphen_(Alan).pdb
English_US_hyphen_(Alan).pdb Russian_EnGB_hyphen_(Alan).pdb
eo.pattern Russian_EnUS_hyphen_(Alan).pdb
Finnish_hyphen_(Alan).pdb Russian_hyphen_(Alan).pdb
French_hyphen_(Alan).pdb Slovak_hyphen_(Alan).pdb
German_hyphen_(Alan).pdb Slovenian_hyphen_(Alan).pdb
Greek.pattern Spanish_hyphen_(Alan).pdb
Hungarian_hyphen_(Alan).pdb Swedish_hyphen_(Alan).pdb
Icelandic_hyphen_(Alan).pdb Ukrain_hyphen_(Alan).pdb
Irish_hyphen_(Alan).pdb
$Malfermu la Agordojn de Kulridero. Elektu la langeton Page (Paĝo). En la menuero Hyphenation (Vortodivido) vi povas elekti la opcion eo (Esperanto). Aŭ (pli bone, se via versio de Kulridero ebligas tion) elektu la opcion From Book Language (la la bitlibra lingvoindiko). Se la bitlibro ĝuste indikas, ke ĝi estas en Esperanto, tiam la menuero aspektas jene:
[From Book Language] [currently: eo]
Eventuale eblas, ke la bitlibro ŝajnigas sin alilingva, aŭ indikas nenian lingvon. Tiam post currently aperos alia lingvonomo aŭ none (neniu). En tia okazo elektu la menueron eo kiel dirite ĉi-supre.