Mi longe vane serĉis regulojn por ea silabigo en LaTex. Ial en mian kapon ne venis la ideo serĉi ĉe vi... Ĉu vi ne volas informi tiun Thomas Esser pri via ellaboraĵo: %%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%% % Please contact me, if for any of the following languages there are % freely available hyphenation tables: % esperanto slovak % I might want to include them in a future version of this file. %%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%% % Email : Thomas Esser, te@informatik.uni-hannover.de %%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%%% Tio malnecesigus longan serĉadon kaj instaladon. Pri viaj korektoj en la dosieroj esperanto.sty kaj esperanto.lfd ŝajne valorus informi la respondeculon de Babel: %% Please report errors to: J.L. Braams %% JLBraams@cistron.nl Amike, Volframo. Date: Mon, 30 Sep 2002 20:53:00 +0200 Organization: mondo X-Sent: 43 weeks, 3 days, 12 hours, 13 minutes, 29 seconds ago Saluton Sergio, ankoraŭ pli da sugestoj. Estus bone, se vi provizus la ŝanĝojn de la dosieroj ankaŭ kiel flikoj (per diff), ĉar intertempe la originalaj dosieroj ankaŭ ŝanĝiĝis kaj estas malfacile rekoni, kiuj ŝanĝoj estas faritaj de vi kaj kiuj de aliaj en la originalaj dosieroj. Aparte ĉe la dosiero latin3eo.def mi estas iom konfuzita nun. La komando por refari latex.fmt cetere estu: initex --mltex \\input 'latex.ltx \dump' (kun duobla obliko antaŭ "input", ĉar ja la ŝelo jam forprenas unu \) Krome: "mv latex.* ..." estus pli bone "mv latex.fmt...", ĉar latex.log ja ne estas havinda tie. Ĉu eblus ricevi "diff latin3.def latin3eo.def" de via komputilo? Dankon, Volframo. Date: Tue, 1 Oct 2002 17:35:13 +0200 Organization: mondo X-Sent: 43 weeks, 2 days, 15 hours, 31 minutes, 43 seconds ago Je Mardo, la 1a de Oktobro 2002 05:56, vi skribis: > WDF> Saluton Sergio, ankoraŭ pli da sugestoj. Estus bone, se vi > WDF> provizus la ŝanĝojn de la dosieroj ankaŭ kiel flikoj (per > WDF> diff), ĉar intertempe la originalaj dosieroj ankaŭ ŝanĝiĝis kaj > WDF> estas malfacile rekoni, kiuj ŝanĝoj estas faritaj de vi kaj > WDF> kiuj de aliaj en la originalaj dosieroj. Aparte ĉe la dosiero > WDF> latin3eo.def mi estas iom konfuzita nun. > > Hm kia speco de konfuzo? Ĉu la afero ne plu funkcias? Ne, kun latin3eo.def LaTeX plendas pri miaj latin-3aj literoj, dum kun latin3.def bone funkcias. La konfuzo estiĝis kiam mi komparis ambaŭ dosierojn, eble mi devos enprofundiĝi en la aferon. Mi ne estas sufiĉa eksperto pri LaTeX/TeX por tuj kompreni la makroojn en la dosieroj. La silabigo ja funkcias nun, sed nur ĉe vortoj sen ĉapelitaj literoj. Amike, Volframo.