#title La Ŝava alfabeto por Esperanto
#author Sergio Pokrovskij
<div style="text-align: center;font-size:160%">Studaĵo de Sergio Pokrovskij</div>
<quote>
  Versio unua: 2011-11-20

  Versio ĵusa: <lisp>(format-time-string "%Y-%m-%d")</lisp>
</quote>

<contents depth="3">

* Enkonduko
La *ŝava alfabeto* estas priskribita en [[http://eo.wikipedia.org/wiki/%%C5%%9Cava_alfabeto][Vikipedio]] kaj en
[[http://esperanto.us/sxava_alfabeto/][la originala artikolo]] de [[https://eo.wikipedia.org/wiki/%%C4%%9Can_%%C5%%ACesli_Starling][Ĝan Ŭesli STARLING]], la adaptinto de la angla
ideo al Esperanto (naskite kiel *John Wesley Starling,* li oficiale
esperantigis sian nomon).  La adptadon kunaŭtoris *Phillip Driscoll*,
menciita en la informo de Ĝ.Ŭ. Starling kiel la «amiko mia» atentiginta
ĉi tiun pri la ideo.

Ĉi tiu artikolo prezentas iom alian adapton de la Ŝava alfabeto,
bazitan sur la Starlinga, tamen diferencan pri la traktado de la
duonvokaloj kaj diftongoj.
;
; http://en.wikipedia.org/wiki/Talk%3AShavian_alphabet#.C4.9Can_.C5.ACesli_Starling :
; In spite of being born John Wesley, he has legally changed it to the
; Esperanto form. His web site
; http://starling.us/
; demonstrates how he uses the name on a day-to-day basis, without the
; diacritics, because for the average American, it is not easy to show
; these on a computer.

La ŝava alfabeto (aŭ, pli ĝuste, ĝia angla originalo,
<en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/Shavian_alphabet][the Shavian alphabet]]</en>) iom malfrue eniris Unikodon (en aprilo de la
2003ª, en la versio 4.0.), tial en via ordinara tiparo ĝi probable
mankas. Mi metis la elŝutajn indikojn en la stilfolion, kaj ne
maleblas, ke via foliumilo ĝin profitos (se vi ne malŝaltis tiun
opcion en viaj agordoj). Cetere, vi povas instali iun el la
TTF-tiparoj listigitaj en la vikipedia artikolo.
; Aŭ legu [[Sxava/sxava.pdf][ĉi tiun tekston en PDF]].

** Kial tio min interesas?
Mi serĉis alfabeton, per kiu mi povus montri malraciecon de kelkaj
antaŭjuĝoj alportataj de la latinlitera tradicio, kiujn homoj
edukitaj en tiu tradicio senkonscie trudas al Esperanto (la plej
evidenta estas la uskleco; mi verkis pri tio en
«[[../../artikoloj/fremdaj-nomoj.html#malbeno][La latinalfabeta malbeno]]»).

Mi ne proponas reformon de Esperanto; mi proponas ĝui intelektan
ludon, kiu ebligu freŝokule rigardi nian lingvon kaj helpu kompreni
aliajn lingvokonstruajn konceptojn.  Aliflanke, min amuzas la ideo
multipliki la marĝenecon de Esperanto per ankoraŭ pli granda marĝeneco
de la ŝava alfabeto.  Laŭ la malnova ŝerco:
  — Je kiu perverso vi do suferas?<br>
  — Mi ne suferas, doktoro, mi ĝuas!

** Kial ne cirila alfabeto?
En la sortimento da parolsonoj, prezentataj per la kernaj literoj
cirilaj, estas pluraj kiuj mankas en la alfabeto latina: *ц* (c), *ч* (ĉ),
*х* (ĥ), *ж* (ĵ), *ш* (ŝ); sed kelkaj fonemoj esperantaj mankas: /h/, /ĝ/;
la cirilaj diftongoj estas kreskaj, do alispecaj ol la malkreskaj
diftongoj de Esperanto.  La mankantaj sonoj ja ekzistas en kelkaj
nacilingvaj adaptaĵoj, sed

 - ili estas malmulte konataj — do ne prezentas evidentan avantaĝon
   kompare kun la literoj ŝavaj; kaj
 - ili ne aspektas kiel plenrajtaj, memstaraj literoj: *ҳ* /h/, *ӂ* aŭ *џ*
   /ĝ/; do, ne pli bone ol la esperantaj diakritaĵoj.

Krome, la naciaj alfabetoj cirilaj havas multe pli firme fiksitajn
sonsignifojn, ol la alfabetoj novlatinaj, kaj tio malhelpas ilian
adaptadon al Esperanto.  Tio ne helpus, sed eĉ pli konfuzus la
argumentadon.  (Logike oni povus prezenti la saman obĵeton pri la
alfabeto ŝava; tamen ĝia malsukceso pri la angla lingvo liberigas ĝin
por la interpretoj esperantaj.)

** Kial ne IFA?
IFA estas interesa ekzemplo pri alfabeto bazita sur la latina, kiu
tamen senkompromise atribuas precizan signifon al ĉiu sia signo.
Tiurilate ĝi formas klaran kontraston kun la tradicioj de la
latinlitera mondo, kaj pruvas, ke ion precizan eblas ellabori ankaŭ
surbaze de la novlatina alfabeto.

Tamen ĝi estas multe *tro* preciza.  Ekz-e en Esperanto
 - *a* povas realiĝi kiel [a] aŭ [ɑ];
 - la esperantan *e* oni povas prononci kiel [e] aŭ [ɛ];
 - *o* povas realiĝi kiel [o] aŭ [ɔ] ktp;

indiki tiajn alofonojn en la komuna alfabeto estas ĝena malfaciligo
(krom iuj specialaj okazoj kiam oni volas prezenti specifan akĉenton
ktp).

Se oni elektas la pli simplan (t.e. latinalfabetan) alofonon por
prezenti fonemojn, tio povas esti misgvida, kaj probable nesufiĉe
malsimila ol la latina skribo por eviti la misinfluojn:
          *exoʃanʤo ʧiuʒaude*

Kaj la evidenta kunmetiteco de la IFA-signoj por la diftongoj kaj por
*c, ĉ, ĝ* kolizias kun ilia fonologia simpleco (neanalizindo).  IFA ne
taŭgas por *limigi* disponeblan fonemaron, ĝi estas signaro de malpli
alta nivelo ol la fonologia.

** Kial ne Tengvaro?
[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Tengvaro][Tengvaro]], la alfabeto el «La mastro de l' ringoj», prezentas la samajn
problemojn kiel IFA: la diftongojn oni signas per kunmetaĵoj; la
literformoj kodas fonetikajn trajtojn, kiuj en Esperanto ne nepre
estas fonologie signifaj.  Ekz-e la artikulacia diferenco inter [v]
kaj [w] postulas, ke ilin esprimu malsamaj literoj, el malsamaj ĉeloj
de la tengvara matrico, kaj malsamformaj; dum en kelkaj lingvoj ili
povas funkcii kiel alofonoj de unu sama fonemo, kaj en mia studaĵo pri
la duonvokaloj (vd [[#diftongoj][ĉi-sube]]) mi prezentas argumentojn favore al tia
funkciado de /v/ en Esperanto.  En Tengvaro tio probable maleblus.

Krome, kontraste al la asketismo de la ŝava alfabeto, Tengvaro
evidentigas emon al ekzote malsimplaj formoj kaj malnecesaj
komplikaĵoj — ekz-e la superliniaj vokaloj.  Tiu lasta apartaĵo
postulas elekton inter la skoloj: ĉu, laŭ la aperta-silaba skemo, oni
vokalizu la antaŭvokalan konsonanton; aŭ laŭ la skemo
malaperta-silaba, la postvokalan.  La fonetika sistemo de Esperanto
sugestas la unuan; la morfologio (precipe la sufiksoj kaj la finaĵoj:
*aĵ, at, em, ig, as, an* ...) pli bone funkcias kun la dua (aldonu al
tio la fleksian ŝanĝon de aperteco ĉe *esti—estas, homo—homon* ktp).
Pli detale vd la priskribon de esperantigo de Tengvaro en
[[http://www.catb.org/~esr/tengwar/esperanto-tengwar.html][anglalingva (!) artikolo]] fare de *Eric S. Raymond*.

* La alfabeto
Se alio ne estas malimplice indikita, en la ĉi-suba teksto temas pri
esperantigita versio de la ŝava alfabeto. Mi **ne** parolos pri la
«pionira» adaptaĵo Starlinga, kiu estas plene izomorfa al la norma
alfabeto Fundamenta; anstataŭe ni ekzamenos variantojn, kiujn sugestas
la fonologio de Esperanto kaj la trajteca karaktero de la Ŝava skribo.

** La aspekto
La ŝava alfabeto estas «apriora» (sen rilato al la tradiciaj
skribosistemoj estiĝintaj surbaze de la fenica tradicio: hebrea,
greka, araba, latina, cirila...); kvankam ĝi jes estas influita de
stenografio (interalie, ĉiu litero estas kontinue desegnebla per unu
streko, aŭ — malpli ofte — per du strekoj).  Kiel oftas ĉe la
sistemoj aprioraj, ĝi havas sistememan dizajnon.

Por pli facile memorfiksi la literojn, oni atentu, ke la signobildoj
formas regulajn grupojn (en la priskribo mi uzos la sonvalorojn de
esperanta adaptaĵo, kelkaj el kiuj diferencas de la sonvaloroj de la
originala versio angla):

 - **literoj altaj** (kiuj elstaras super la linion) estas plejparte
   senvoĉaj konsonantoj
 - **literoj profundaj** (kiuj sinkas sub la linion) estas plejparte
   konsonantoj voĉaj
 - la paroj «voĉa — senvoĉa» estas prezentataj per geometrie identaj
   figuroj, turnitaj je 180°; t.e. la litero por /p/ estas renversita
   litero por /b/ (aŭ inverse), simile pri /d/~/t/, /z/~/s/, /ĵ/~/ŝ/,
   /ĝ/~/ĉ/, /g/~/k/, /v/~/f/; iom analogie (kvankam surbaze de alia
   kontrastigo) pri /h/~/ĥ/ (ĉiun konsonanton ĉi-sube sekvas la mezalta
   litero <sh>𐑩</sh>, t.e. /o/):

<sh>𐑐𐑩 𐑚𐑩</sh> | <sh>𐑑𐑩 𐑛𐑩</sh> | <sh>𐑒𐑩 𐑜𐑩</sh> | <sh>𐑓𐑩 𐑝𐑩</sh> | <sh>𐑕𐑩 𐑟𐑩</sh> | <sh>𐑖𐑩 𐑠𐑩</sh> | <sh>𐑗𐑩 𐑡𐑩</sh> | <sh>𐑣𐑩 𐑙𐑩</sh>
po bo | to do | ko go | fo vo | so zo | ŝo ĵo | ĉo ĝo | ho ĥo

 - la **mezaltaj literoj** enliniaj prezentas
     - la vokalojn, kaj ankaŭ la diftongojn /aŭ/ kaj /eŭ/;
     - la sonorantojn, t.e.
          - la fluantojn /l/ kaj /r/ (ankaŭ simetriaj: <sh>𐑤</sh> kaj
            <sh>𐑮</sh>) kaj la duonvokalon /j/;
          - kaj la nazsonojn /m/ kaj /n/ (resp. <sh>𐑫</sh> kaj <sh>𐑵).</sh>

** La kultura ŝoko
La ŝava alfabeto ne estas ligita al iu konata tradicio; tio estas ĝia
interesaĵo — kaj tio estas ĝia problemo.  Por averaĝa homo
malfacilas lerni tridekon da tute novaj signoj (nur 3 literoj similas
la latinajn: <sh>𐑦</sh> /i/, <sh>𐑕</sh> /s/, <sh>𐑟</sh> /z/).  Necesas plurtaga ekzercado por
trejni la okulon, rimarki kaj memorfiksi la karakterajn apartaĵojn de
la signoj.
; >> Ne. La alfabeto jam fiaskis. Ĝi jam estas antaŭ la anglalingvanoj
; >> dum kvin jardekoj sen veki iun ajn intereson.
;
; > Ankaŭ Esperanto ne tiom sukcesis, kiel ĝi meritas -- tamen min
; > interesas kaj Esperanto, kaj la ŝava alfabeto.
;
; Dum lastaj kvindek jaroj en Anglalingvujo presiĝis miloj da esperantaj
; libroj, gazetoj, bultenoj, broŝuroj, k. t. p. Samtempe presiĝis sole unu
; libro laŭ ŝava alfabeto.

Konsternite de tiu alfabeta lavango, la novulo (kiu ne plu memoras,
kiel li lernis la nun tiom bone konatan alfabeton latinan) plendas ke
la alfabeto estas ĥaosa kaj malfacila (mi citas retforumajn afiŝojn):

  La alfabeto mem estas malbone desegnita. Tro multaj literoj
  similas unu al alia kaj estas simple renversoj unu de alia, do,
  estas malfacile rememori kiu litero prezentas kiun sonon~~...<br>
  La nacilingvaj alfabetoj distingigas preskaŭ ĉiun literon per aparta
  desegno (d,t; g,k; r,l). Evidente lingvistoj desegnis la ŝavan
  alfabeton kaj traktas lingvajn trajtojn peralfabete. Tamen, la
  lingvaj trajtoj distingiĝas per unusola alfabeta trajto, kiu estas
  malfacile distingebla en rapida legado. Ĝenerale la literoj tro
  similas unu la alian por facila rekoneblo. Laŭ mia opinio la
  desegnisto tro atentis la lingvistikan elegantecon kaj nesufiĉe la
  legofacilon~~...<br>
  Sukcesa alfabeto havas konsiderinde pli da vario. Ekz-e, la latina
  alfabeto havas literojn de diversaj altecoj super kaj sub norma
  linio.  La latinaj literoj estas pli facile distingeblaj unu de
  alia, do, pli facile rememoreblaj kaj rekoneblaj.

Tiuj riproĉoj estas maljustaj kaj nelogikaj, sed evidente ili estas
sinceraj.  Mi konsideru ilin unu post alia.

*** 1. Samformaj signoj diverse turnitaj.
Tio ne estas apartaĵo de la ŝava alfabeto.  Estas normala afero ke
signaron oni konstruas el unuecaj grafikaj elementoj.  Ankaŭ la latina
alfabeto estas tia, kun diversmaniere turnitaj signoj; ekz-e jen unu
latinalfabeta formo en 4 manieroj turnita: =dbqp=. Kp ankaŭ:

d | b | n | M | f | a | S | *h*
q | p | u | W | j | e | Z | *y*

*** 2. La signifoj de diversaj turnoj konfuziĝas.
Tio estus justa riproĉo por la alfabeto latina: la sonvaloroj de =dbdp=
aŭ =nu= estas tute arbitraj (lernante la anglan lingvon kaj ties
alfabeton mia nepino dum pluraj monatoj konfuzadis =b= kaj =d=); male, en
la ŝava regas regulo: la altaj literoj estas senvoĉaj: <sh>𐑕</sh> /s/,
<sh>𐑑</sh> /t/, <sh>𐑖</sh> /ŝ/; dum la profundaj literoj estas voĉaj:
<sh>𐑟</sh> /z/, <sh>𐑛</sh> /d/, <sh>𐑠</sh> /ĵ/ (kvankam la senvoĉa
<sh>𐑣</sh> estas escepto).

*** 3. La skribo nesufiĉe varias laŭ la alto.
Malfacilas diri, kio kreis ĉi tiun malveran impreson.

En la 26-litera novlatina alfabeto duono da literoj (13) estas
mezaltaj, kaj duono havas partojn eksterliniajn:

      =acemnorsuvwxz=<br>
      =bdfghijklpqty=

Tio *ŝajnas* iomete pli ekvilibra ol la ĉi-sube prezentata 30-litera alfabeto
ŝava-esperanta, kiu havas 12 literojn mezajn — kaj sekve, 17
literojn elstarajn. Tamen fakte la ekvilibro de la ŝava alfabeto estas
pli inĝenia: ne duparta, sed triparta:
 - <sh>𐑚𐑛𐑜𐑡𐑣𐑠𐑝𐑟𐑞</sh> — 9 literoj *profundaj*;
 - <sh>𐑨𐑲𐑧𐑱𐑦𐑰𐑤𐑫𐑵𐑩𐑮𐑪</sh> — 12 literoj *mezaj*;
 - <sh>𐑔𐑗𐑓𐑙𐑒𐑐𐑕𐑖𐑑</sh> — 9 literoj *altaj*.

La novlatina alfabeto havas 8 literojn altajn kaj 6 profundajn
(=j= estas kaj profunda, kaj alta):<br>
=bdfhijkl=<br>
=gjpqty=

*** 4. Iuj literoj estas nesufiĉe kontrastaj.
Mi koncedas, ke tio veras pri <sh>𐑐𐑑</sh> (pt), kaj simetrie pri <sh>𐑚𐑛</sh> (bd).  Sed
post kiam oni rimarkis la diferencon, tio ne plu ĝenas.  Cetere, la
novlatina alfabeto prezentas multajn tiajn malgrandajn diferencojn,
kiujn trejnita okulo scipovas distingi (krom eble Il en tiuj tiparoj):

c | I | *l* | *cl* | E | H | P | O | C | nm | rn
e | l | *t* | *d*  | F | N | R | Q | G | mn | m

Supozeble la ŝavaj literoj ŝajnas al novulo similaj ĉar ili ĉiuj
aspektas por li egale fremdaj.  Pro la sama kialo eŭropano trovas
ĉiujn ĉinojn aŭ koreojn nedistingeblaj — kaj simetrie, la eŭropanoj
aspektas nedistingeblaj por ĉino.  Fakte la ŝavaj literoj estas ne
malpli kontrastaj ol la literoj latinaj (kaj eble eĉ pli kontrastaj).

** La Starlinga adapto
La originala angla versio de la ŝava alfabeto havas 48 signojn, la
literaro de Esperanto havas nur 28. Kaj la plej oftaj literoj (aŭ
sonoj) anglaj ne nepre estas tiaj en Esperanto. *[[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Can_%C5%ACesli_Starling][Ĝan Starling]]* tre racie
ŝanĝis la valorojn de 9 signobildoj, por doni al la pli oftaj literoj
de Esperanto pli simplajn formojn; aŭ por ebligi kreon de pli
elegantaj ligaĵoj. Plimulton da liaj adaptoj transprenis la «diftonga
varianto» prezentita en ĉi tiu artikolo. Nun ni ekzamenu tiujn
transprenitajn adaptojn, la komunaĵon de la adaptoj Starlinga kaj
diftonga.

<comment>
Interalie li permutis la signifojn de <sh>𐑢</sh> kaj <sh>𐑘</sh> (*w*
kaj *j*, respektive *j* kaj *ŭ*). Efektive, la pli oftaj vortofinaj *-aj* kaj
*-oj* en tia atribuo aspektas pli elegante (kaj facile kombiniĝas en
ligaĵojn; [[#ii][ĉi-sube]] ni tamen vidos ankaŭ malavantaĝon de tiaj
literformoj).
</comment>

Ĉi-sube ni atentos nur ĉi tiun sonvalore modifitan alfabeton kaj ĝiajn
pluajn modifaĵojn, senrilate al la originala anglalingva versio.

<comment>
Alia argumento favora al tiu permuto estas tio, ke en diftonga
esperantigo (vd [[#diftalf][ĉi-sube]]) litero responda al *ŭ* (aŭ al
*w*) ne estas uzata, kaj la uzo de <sh>𐑢</sh> por *j* evitigas la malregulaĵon
ke voĉan parolsonon prezentas alta litero <sh>(𐑘). </sh> Aliflanke, la
«sudokcidenta» [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Penda%%C4%%B5o][pendaĵo]] de <sh>𐑢</sh> kolizias kun la «sud-orientaj» pendaĵoj de
<sh>𐑚</sh> (b) kaj <sh>𐑛</sh> (d): <sh>𐑚𐑢</sh> (bj), <sh>𐑛𐑢</sh> (dj).  Tiajn kombinojn entenas pluraj
vortoj:

> **bj**:
> <sh>·𐑚𐑢𐑨𐑤𐑦𐑕𐑑𐑩𐑒𐑩</sh> (Bjalistoko)
> <sh>𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩</sh> (objekto)
> <sh>𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩</sh> (objektivo)
> <sh>𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩</sh> (subjekto)
> <sh>𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑨</sh> (subjektiva)
> <sh>𐑕𐑪𐑚𐑢𐑪𐑵𐑒𐑔𐑦𐑩</sh> (subjunkcio)
> <sh>𐑕𐑪𐑚𐑢𐑪𐑵𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩</sh> (subjunktivo)
> <sh>𐑑𐑪𐑚𐑢𐑩</sh> (tubjo)

> **dj**:
> <sh>𐑨𐑛𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩</sh> (adjekto)
> <sh>𐑨𐑛𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩</sh> (adjektivo)
> <sh>𐑨𐑛𐑢𐑪𐑛𐑨𐑵𐑑𐑩</sh> (adjudanto)
> <sh>𐑨𐑛𐑢𐑪𐑵𐑒𐑑𐑩</sh> (adjunkto)
> <sh>𐑨𐑛𐑢𐑪𐑑𐑨𐑵𐑑𐑩</sh> (adjutanto)
> <sh>𐑒𐑨𐑮𐑛𐑢𐑩</sh> (kardjo)
> <sh>𐑒𐑩𐑨𐑛𐑢𐑪𐑑𐑩𐑮𐑩</sh> (koadjutoro)
> <sh>·𐑤𐑦𐑛𐑢𐑨</sh> (Lidja)
> <sh>·𐑫𐑨𐑛𐑢𐑨𐑐𐑮𐑨𐑛𐑧𐑖𐑩</sh> (Madjapradeŝo)
> <sh>𐑫𐑨𐑛𐑢𐑨𐑮𐑩</sh> (madjaro)
> <sh>·𐑩𐑚𐑨𐑛𐑢𐑨</sh> (Obadja)
> <sh>𐑝𐑨𐑛𐑢𐑨𐑵𐑜𐑩</sh> (vadjango)

> **dj**:
> <sh>𐑨𐑛𐑰𐑧𐑒𐑑𐑩</sh> (adjekto)
> <sh>𐑨𐑛𐑰𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩</sh> (adjektivo)
> <sh>𐑨𐑛𐑰𐑪𐑛𐑨𐑵𐑑𐑩</sh> (adjudanto)
> <sh>𐑨𐑛𐑰𐑪𐑵𐑒𐑑𐑩</sh> (adjunkto)
> <sh>𐑨𐑛𐑰𐑪𐑑𐑨𐑵𐑑𐑩</sh> (adjutanto)
> <sh>𐑒𐑨𐑮𐑛𐑰𐑩</sh> (kardjo)
> <sh>𐑒𐑩𐑨𐑛𐑰𐑪𐑑𐑩𐑮𐑩</sh> (koadjutoro)
> <sh>·𐑤𐑦𐑛𐑰𐑨</sh> (Lidja)
> <sh>·𐑫𐑨𐑛𐑰𐑨𐑐𐑮𐑨𐑛𐑧𐑖𐑩</sh> (Madjapradeŝo)
> <sh>𐑫𐑨𐑛𐑰𐑨𐑮𐑩</sh> (madjaro)
> <sh>·𐑩𐑚𐑨𐑛𐑰𐑨</sh> (Obadja)
> <sh>𐑝𐑨𐑛𐑰𐑨𐑵𐑜𐑩</sh> (vadjango)

(En la latina alfabeto similan kolizion prezentas la kombinoj
=LA, LJ, fl=. Tio ne impresas
min kiel grava difekto. Oni povus eviti ĝin revenante al la originala
uzo de <sh>𐑘</sh>=j, sed la indikita malkohero fonetika — alta litero por
voĉa parolsono — estas por mi pli ĝena.)
</comment>

La vokalsignojn Starlingo elektis tiel, ke (krom la memevidenta <sh>𐑦</sh> = i)
ili formas konkavan lozanĝon — se aranĝi ilin kvadrate kaj rondiri
laŭ la latina ordo alfabeta (a -- e -- o -- u):

 *a* <sh>𐑨</sh> | <sh>𐑧</sh> *e*
 *u* <sh>𐑪</sh> | <sh>𐑩</sh> *o*

Similan figuron formas la enliniaj konsonantoj:

   |   | *n* |   |
   |   | <sh>𐑵</sh> |   |
 *l* | <sh>𐑤</sh> |   | <sh>𐑮</sh> | *R*
   |   | <sh>𐑫</sh> |   |
   |   | M |   |

** La unikoda tabelo
Ĉi-sube aperas, laŭ la ordo de la kolumnoj:
 1. La unikoda signonumero (16-ume);
 2. la originala angla nomo de la signobildo, eventuale sekvata per la
    sonvaloro angla en la IFA-transskribo (por la literoj kies
    sonvaloro estas ŝanĝita ĉe esperantigo);
 3. la klavo ĉe la [[#enigmetodo][Emaksa enigmetodo]] (vd sube);
 4. la ŝava signobildo;
 5. la responda litero (aŭ duliteraĵo) esperanta, eventuale kun noto.

La unikodaj numeroj respondas al la ŝava alfabeta ordo, kiu havas
nenion komunan kun la tradicia alfabeta ordo latina, kaj iel rilatas
al la grafika formo de la literoj (unue la altaj, poste la profundaj,
poste la mezaltaj).  Por faciligi konsultadon, mi aranĝis la literojn
laŭ la alfabeta ordo esperanta (tiu de la 5ª kolumno) — tamen mi
ŝanĝis la lokon de la «ekfrotaj» (aŭ «afrikataj») literoj <sh>𐑡</sh> kaj <sh>𐑗</sh>
(respondaj al *ĝ* kaj *ĉ*), ĉar en la ŝava alfabeto ili aspektas kiel
modifitaj <sh>𐑠</sh> kaj <sh>𐑖</sh> (t.e. *ĵ* kaj *ŝ*); tial mi movis ilin posten, al la
respektiva baza litero.


La du unuaj kolumnoj entenas krominformojn kiuj la temon de ĉi tiu
studaĵo neniel koncernas; mi enmetis ilin precipe por tiuj legantoj,
kiujn eble interesus ankaŭ la angla versio. La temaron de ĉi tiu studaĵo
koncernas nur la kolumnoj 3--5.

En la tabelo aperas tri kromaj literoj, kiujn la starlinga adapto ne
konas, sed pri kiuj temos en la studaĵo: <sh>𐑞, 𐑱, 𐑰</sh>; kaj <sh>𐑲</sh> havas nestarlingan
sonvaloron (resp. =U+1045e, U+10471, U+10470, U+10472=).

#tabelo
—--
1. Unikode || (2. Angle) || 3 || 4 || 5. Esperantaj adaptoj
0x10468 | *ash* [æ]   | =a= | <sh>𐑨</sh> | **a**
0x10472 | *ice* [aɪ]  | =A= | <sh>𐑲</sh> | **aŭ** (starlinge *an*)
0x1045a | *bib*	    | =b= | <sh>𐑚</sh> | **b**
0x10454 | *thigh*	[θ] | =c= | <sh>𐑔</sh> | **c**
0x1045b | *dead*	    | =d= | <sh>𐑛</sh> | **d**
0x1045e | *they* [ð]  | =Z= | <sh>𐑞</sh> | **dz** (mankas en Eo)
0x10467 | *egg*	    | =e= | <sh>𐑧</sh> | **e**
0x10471 | *age* [eɪ]  | =E= | <sh>𐑱</sh> | **eŭ** (ne starlinga)
0x10453 | *fee*	    | =f= | <sh>𐑓</sh> | **f**
0x1045c | *gag*	    | =g= | <sh>𐑜</sh> | **g**
0x10463 | *ha-ha*	    | =h= | <sh>𐑣</sh> | **h**
0x10459 | *hung* [ŋ]  | =H= | <sh>𐑙</sh> | **ĥ**
0x10466 | *if*        | =i= | <sh>𐑦</sh> | **i**
0x10470 | *eat* [i:]  | =I= | <sh>𐑰</sh> | **j** (ne starlinga)
0x10460 | *measure*   | =J= | <sh>𐑠</sh> | **ĵ**
0x10461 | *judge*	    | =y= | <sh>𐑡</sh> | **ĝ**
0x10452 | *kick*	    | =k= | <sh>𐑒</sh> | **k**
0x10464 | *loll*	    | =l= | <sh>𐑤</sh> | **l**
0x1046b | *wool* [ʊ]  | =m= | <sh>𐑫</sh> | **m**
0x10475 | *ooze* [u:] | =n= | <sh>𐑵</sh> | **n**
0x10469 | *ado* [ə]   | =o= | <sh>𐑩</sh> | **o**
**0x10450** | *peep*	    | =p= | <sh>𐑐</sh> | **p** (la unua en Unikodo)
0x1046e | *roar*	    | =r= | <sh>𐑮</sh> | **r**
0x10451 | *tot*	    | =t= | <sh>𐑑</sh> | **t**
0x10455 | *so*        | =s= | <sh>𐑕</sh> | **s**
0x10456 | *sure*	    | =q= | <sh>𐑖</sh> | **ŝ**
0x10457 | *church*    | =x= | <sh>𐑗</sh> | **ĉ**
0x1046a | *on* [ɒ]    | =u= | <sh>𐑪</sh> | **u**
0x1045d | *vow*	    | =v= | <sh>𐑝</sh> | **v**
0x1045f | *zoo*	    | =z= | <sh>𐑟</sh> | **z**
0xb7   | *naming dot* | =`= | · | nompunkto

La Unikoda zono por la Ŝavaj literoj estas 0x10450 <sh>(𐑐) ..</sh> 0x1047f <sh>(𐑿).</sh>

Atentindas, ke la ŝavaj literoj havas signonumerojn pli grandajn ol
0xFFFF, do ne estas prezenteblaj per entjeroj dubajtaj (nur tiajn
numerojn intencis uzi la komencaj versioj de Unikodo). Tial multaj
malnovaj programoj ne kapablas trakti ilin.

-----------

#simetrio
* Esperantologie pri la alfabeto
La geometria sistemeco de la ŝava-starlinga alfabeto tuj montras la
konatan breĉon en la alfabeto esperanta: la vidva litero <sh>𐑔</sh> (= *c*) estas
nepara, mankas la simetria litero <sh>𐑞</sh> — kiu devus signifi *dz*.  T.e.
<div id="wersz">
>  *edzo, brindzo, haladzo* kaj *midzi* devus esti ne
>  <sh>𐑧𐑛𐑟𐑩, 𐑚𐑮𐑦𐑵𐑛𐑟𐑩, 𐑣𐑨𐑤𐑨𐑛𐑟𐑩</sh> kaj <sh>𐑫𐑦𐑛𐑟𐑦,</sh> sed
>  <sh>𐑧𐑞𐑩, 𐑚𐑮𐑦𐑵𐑞𐑩, 𐑣𐑨𐑤𐑨𐑞𐑩</sh> kaj <sh>𐑫𐑦𐑞𐑦.</sh>
</div>

Estas vera, ke *dz* maloftegas en Esperanto; sed tio estas misinfluo de
la latinlitera tradicio, en kiu reale multaj internaciaj vortoj kun *dz*
estas skribataj per nura *z*. Interalie, ĉiuj japanaj kaj ĉinaj *z* fakte
estas *dz* : *kamikadze, bandzaj, dzen, Mao DZedong, dzeto (ζ),
DZeŭso* ... Same pri multaj italaj *z* (*Zeffirelli* = *DZeffirelli*) ktp. Se
la alfabeto de Esperanto ne estus latinlitera, la ĝustaj transskriboj
<sh>𐑒𐑨𐑫𐑦𐑒𐑞𐑩, 𐑞𐑧𐑵𐑩, ·𐑫𐑲 ·𐑞𐑧𐑛𐑩𐑵𐑜, ·𐑞𐑧𐑓𐑦𐑮𐑧𐑤𐑦</sh> estus pli probablaj (kp la
rusajn *камикадзе, дзен, Мао Цзэдун, дзета, Дзеффирелли*).

Aliflanke, la literparo <sh>𐑣~~𐑙</sh> (hĥ) rompas la ĝeneralan sistemon «voĉa
— senvoĉa», kaj signalas pri alia problemo.

** La paro h/ĥ
Probable plimulto da lingvoj posedas nur po unu fonemon el tiu paro:
aŭ /h/ (ekz-e la angla), aŭ /x/ (t.e. ĥ) — ekz-e la ĉina kaj la
lingvoj slavaj.

Tamen ne malmultas lingvoj kiuj posedas ambaŭ fonemojn: la germana, la
persa, la uzbeka kaj — tre grave por la leksiko internacia — la
orienteŭropa (aŭ germana) prononca tradicio voĉlegi la vortojn
malnovgrekajn, kiun Zamenhofo heredigis al Esperanto (*eĥo, ĥoro;
Homero, heroo* ktp).

Dum longa tempo ekzistis tendenco eviti la literon kaj fonemon ĥ; unu
el la argumentoj estis malofteco de la parolsono /x/ en la
nacilingvoj.  La argumento estas malvera kaj ŝuldata al la difekto de
la latina alfabeto, en kiu mankas litero por tiu sono; fakte la
parolsonon /x/ havas tre multaj lingvoj, kaj la eraran impreson kaŭzas
la kutimo (mis)uzi por ĝi la literon *h* (ekz-e en Pinjino).  La
esperantigo de la ĉinaj nomoj devus uzi la ĝustan literon *ĥ*, tamen la
latina bazo (kaj eble la teĥnikaj problemoj pri uzo de la ĉapelita
litero) kaŭzas la misprezenton de esperantigoj: ekz-e [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Harbino][Harbino]] anstataŭ
la ĝusta *Ĥarbino*.  Ŝave ambaŭ literoj estas sendiskriminacie egalaj,
kaj ne estus motivo malpreferi la ĝustan formon <sh>·𐑙𐑨𐑮𐑚𐑦𐑵𐑩.</sh>

#diftongoj
** Duonvokaloj kaj diftongoj
Laŭ la reganta opinio Esperanto havas pure fonologian alfabeton, kaj
tial por adapti al ĝi la «fonetikan» alfabeton ŝavan sufiĉas establi
pounuan interrespondon inter la alfabeto fundamenta kaj subaro da
literoj ŝavaj.  Tio fakte estas la principo de la starlinga adapto.
Interalie, ĝi difinas j<sh>=𐑢,</sh> ŭ<sh>=𐑘.</sh>

En mia aparta studaĵo «Duonvokaloj kaj diftongoj» (disponebla
[[../../artikoloj/diftongoj/diftongoj.html][en HTML]] kaj [[../../artikoloj/diftongoj/diftongoj.pdf][en PDF]]) mi tamen kontestas tiun opinion.

Laŭ mi, *j* kaj *ŭ* estas malsamspecaj fenomenoj.  Dum *j* efektive funkcias
kiel plenvalora aparta fonemo, kombinebla kun ĉiuj vokaloj en ĉiaj
pozicioj (antaŭ-, post- kaj intervokale), la litero *ŭ* en la normalaj
vortoj esperantaj aperas nur en *aŭ* kaj *eŭ* (la esceptaj vortoj kiel la
liternomo *ŭo*, la interjekcioj *ŭa* kaj *kŭaks* fonologie ne estas
«normalaj vortoj», kiel klarigite en la indikita studaĵo; el la vortoj
kun *oŭ* nur *poŭpo* ricevis rimarkindan uzatecon, kvankam ĝi ja sentiĝas
fremda, kaj estas forpuŝata de la senproblema *pobo*). Tial pli ĝusta
fonologia priskribo postulas ke ĉiun el la son(kombin)oj /aŭ/ kaj
/eŭ/ oni traktu kiel unu neanalizindan fonemon; kaj sekve, la
duliteraj «aŭ» kaj «eŭ» estas devioj de la fonologia principo: ilin
devas reprezenti po unu litero.

Alivorte, en la *Fundamento* estas malkohero inter la interna strukturo
de la korpo de la lingvo unuflanke, kaj la teorio kaj la alfabeto
aliflanke.  La litero *ŭ* ne prezentas apartan fonemon, ĝi estas
diakritilo formanta la diftongojn *aŭ* kaj *eŭ* — simila al la ĉapelo =^=,
formanta la ekfrotojn *ĉ, ĝ*.

Tiun malkoheron eblas forigi diversmaniere:

 1. Enkonduki apartajn literojn por /aŭ/ kaj /eŭ/ (ĉi-artikole <sh>(𐑲</sh> kaj
    <sh>𐑱),</sh> forprenante la literon por *ŭ* (Starlinge <sh>𐑘).</sh> La solvo konforma
    al la interna strukturo de la lingvo, sed devianta de la teorio
    prezentita en la *Fundamento*.
 2. Emancipi la literon *ŭ*, fari ĝin aparta fonemo /w/, samrangan kiel
    /j/.  La solvo konforma al la reganta teorio, la tradicia
    alfabeto kaj la Starlinga adapto, sed malkohera kun la reala
    lingvomaterialo.
 3. Kombini la du solvojn, enkonduki la diftongojn kaj la konsonanton
    /w/.  La solvo kombinanta kaj la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de
    la du antaŭaj.

#diftalf
*** La diftonga alfabeto
En ĉi tiu studaĵo ni ekzamenas la 1-an eblon el la listo: Enkonduki
apartajn literojn <sh>𐑲</sh> kaj <sh>𐑱,</sh> forigante la literon <sh>𐑘.</sh>

#ii
**** La duonvokalo /j/
La forigo de <sh>𐑘</sh> rompas la paron <sh>𐑢~~𐑘</sh> — kiu cetere dekomence estis
paro malvera artikulacie kaj malregula grafike (la sonorantoj, do
ankaŭ /j/, devas esti enliniaj; tio jes validas por <sh>𐑤𐑮𐑫𐑵</sh> = lrmn).
Taŭga signobildo por la sole restanta duonvokalo /j/ estas <sh>𐑰</sh> (angle
*eat*), kiun ni do prenu por la sono /j/ anstataŭ la Starlingan <sh>𐑢.</sh>

Tiamaniere ni forigas tri malregulaĵojn rilate al la trajta sistemo
de la Ŝava skribosistemo: la artikulacie malkoheran paron; la altan
sed ja voĉan <sh>𐑘</sh>; la eksterliniajn sonorantojn.

Mi koncedas, ke la grafika formo <sh>𐑢</sh> estas pli facila por memorfiksi pro
la grafika simileco al la latina *j* — kp <sh>𐑢𐑨𐑤𐑩𐑢</sh> kaj <sh>𐑰𐑨𐑤𐑩𐑰</sh> ( *jaroj* );
sed (almenaŭ por mi) la intereso de la Ŝava alfabeto estas liberiĝi el
la asociaĵoj trudataj de la latina alfabeto.

<comment>
Cetere, el la grafika vidpunkto la oblikva <sh>𐑢</sh> prezentas problemojn
estetikajn. En la jam citita vorto <sh>𐑢𐑨𐑤𐑩𐑢</sh> sen zorga kunŝovo (angle
*kerning*) la litergrupoj <sh>𐑢𐑨</sh> kaj <sh>𐑩𐑢</sh> estas malpli densaj ol <sh>𐑨𐑤𐑩,</sh> kaj tio
estas malbela. Ankoraŭ pli malfacilajn problemojn prezentas la
kombinoj
 - <sh>**𐑚𐑢</sh>** (bj: <sh>𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩, 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑨, ·𐑚𐑢𐑨𐑤𐑦𐑕𐑑𐑩𐑒𐑩</sh> =
   objekto, subjektiva, Bjalistoko) kaj
 - <sh>**𐑛𐑢</sh>** (dj: <sh>𐑨𐑛𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩, 𐑨𐑛𐑢𐑪𐑛𐑨𐑵𐑑𐑩, ·𐑩𐑚𐑨𐑛𐑢𐑨</sh> =
   adjektivo, adjutanto, Obadja).
</comment>

Oni povus heziti pri la distribuo de la roloj inter <sh>𐑦</sh> kaj <sh>𐑰</sh>: la
desegno de <sh>𐑰</sh> aludas ĝian plian longecon (angle ĝi signas la longan
[i:]); sed /i/ estas pli ol trioble pli ofta ol /j/, kaj estas
evidenta intereso uzi la pli simplan formon por la pli ofta litero.
Krome, sen forta bezono ni ne deviu disde la Starlinga sistemo, kiu ja
retenas <sh>𐑦</sh> = /i/ (la trajtecaj argumentoj pri eksterlinieco aŭ nepareco
estas argumentoj fortaj; la grafika impreso estas argumento prava, sed
malforta).

<comment>
Latine     || Starlinge    || Diftonge
Bjalistoko  | <sh>·𐑚𐑢𐑨𐑤𐑦𐑕𐑑𐑩𐑒𐑩</sh> | <sh>·𐑚𐑰𐑨𐑤𐑦𐑕𐑑𐑩𐑒𐑩</sh> 
objekto     | <sh>𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩   </sh>  | <sh>𐑩𐑚𐑰𐑧𐑒𐑑𐑩</sh>
objektivo   | <sh>𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 </sh>  | <sh>𐑩𐑚𐑰𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩</sh>
subjekto    | <sh>𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩  </sh>  | <sh>𐑕𐑪𐑚𐑰𐑧𐑒𐑑𐑩</sh>
subjektiva  | <sh>𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑨</sh>  | <sh>𐑕𐑪𐑚𐑰𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑨</sh> 
subjunkcio  | <sh>𐑕𐑪𐑚𐑢𐑪𐑵𐑒𐑔𐑦𐑩</sh>  | <sh>𐑕𐑪𐑚𐑰𐑪𐑵𐑒𐑔𐑦𐑩</sh> 
subjunktivo | <sh>𐑕𐑪𐑚𐑢𐑪𐑵𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩</sh> | <sh>𐑕𐑪𐑚𐑰𐑪𐑵𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩</sh>
tubjo       | <sh>𐑑𐑪𐑚𐑢𐑩      </sh>  | <sh>𐑑𐑪𐑚𐑰𐑩</sh>
</comment>

Ideale trajteca alfabeto estus do 30-litera:

       <sh>𐑨𐑲𐑚𐑔𐑛𐑧𐑱𐑓𐑜𐑣𐑙𐑦𐑰𐑠𐑡𐑒𐑤𐑫𐑵𐑩𐑐𐑮𐑕𐑖𐑗𐑑𐑪𐑝𐑟𐑞</sh>

kun la *aldonitaj* literoj <sh>𐑲 𐑱 𐑰</sh> kaj <sh>𐑞,</sh> kaj sen la *forigitaj* literoj <sh>𐑘</sh>
kaj <sh>𐑢</sh> ([[#simetrio][ĉi-supre]] mi jam indikis mankon de simetrio inter *c* kaj *dz*, t.e.
la mankon de <sh>𐑞</sh> por formi paron kun <sh>𐑔</sh>; la trajteca idealo ĝin
postulas.)

Jen ĉiuliteraĵo por ĉi tiu alfabeto:

> Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi al DZeŭso sur herbaĵo.
> <sh>𐑖𐑨𐑰𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑲𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑞𐑱𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩.</sh>


<comment>
Eventuale ankaŭ <sh>𐑳,</sh> se oni insistas pri *oŭ*, kaj <sh>𐑞</sh> por *dz* — rezultus
31-litera alfabeto:

       <sh>𐑨𐑲𐑚𐑔𐑛𐑞𐑧𐑱𐑓𐑜𐑣𐑙𐑦𐑢𐑠𐑡𐑒𐑤𐑫𐑵𐑩𐑳𐑐𐑮𐑕𐑖𐑗𐑑𐑪𐑝𐑟.</sh>
</comment>

En tiu skribo la ekstersistemajn vortojn kun nediftonga *ŭ* necesas
anstataŭigi per ioj laŭsistemaj.  Ekz-e:
 - ŭo → <sh>𐑪𐑩</sh> (uo, la nomo de la litero *ŭ* el la tradicia
   alfabeto latineca)
 - ŭa → <sh>𐑪𐑨</sh>' (ua')
 - kŭaks → <sh>𐑒𐑝𐑨𐑒𐑕</sh> (kvaks)

La nesistemaj uzoj de *ŭ* por reprezenti la konsonanton [w] iĝos same
maleblaj, kiel la fremdaj *q* [q] en *Iraq* aŭ *th* [θ] en *Thatcher*; necesos
ilin aproksimi per aliaj, propre esperantaj fonemoj; t.e. *Ŭesli* povus
iĝi aŭ <sh>·𐑝𐑧𐑕𐑤𐑦</sh> (*Vesli*, simile al la fundamenta *Vaŝington* =
<sh>·𐑝𐑨𐑖𐑦𐑵𐑜𐑑𐑩𐑵</sh>'), aŭ <sh>·𐑪𐑧𐑕𐑤𐑦</sh> (*Uesli*, kp *Eduardo,* <sh>·𐑧𐑛𐑪𐑨𐑮𐑛𐑩,</sh> el /edward/).

*** La elemento eŭ
La litero <sh>𐑱</sh> (eŭ) prezentus interesan fenomenon rilate al la ofteco: ĝi
aperus en relative malmultaj vortoj, sed en la vortoj ofte uzataj;
malofta leksike (en la vortaro), ĝi estus nemalofta praktike (en la tekstoj).

Ĝia rilatumo al la pli malofta <sh>𐑙</sh> (ĥ) estus <sh>𐑱:𐑙</sh> = 10:4 = 2,5 (en la
Zamenhofa «Esenco kaj estonteco») aŭ 1643:705 = 2,33 (en kolekto da
artikoloj el «Monato»).

La esperantaj partoj de la *Fundamento* (se escepti la nacilingvajn
gramatiketojn) entenas 257 aperojn de *aŭ* (do, <sh>𐑲)</sh> — kaj nur du
vortojn kun *eŭ*, nome *Eŭropo* kaj *leŭtenanto*.

Mi traserĉis ankaŭ mian tekstaron (26~~Mbajt). El la 4080 trovitaj
aperoj de vortoj kun *eŭ*, 2484 (61%) estis *eŭr*-vortoj (eŭropano, eŭroj,
Eŭrazio ktp); 491 (12%) estis *neŭtr*-vortoj (neŭtra, neŭtralismo ktp).
Se escepti la vortojn kun *eŭr, neŭtr, pseŭd, leŭtenant*, restos 68
radikoj, 28 el kiuj estas nomoj propraj, precipe grekdevenaj
(Deŭkaliono, Eŭfrato, Eŭgeno, Eŭklido ... Zeŭso).

Estas ankaŭ iom da pure esperantaj grafismaĵoj, kiuj en la diftonga
varianto perdas sian kialon:
> Neŭtono, Eŭlero, Freŭdo, Pasteŭro ...
> <sh>·𐑵𐑱𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑱𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑱𐑛𐑩, ·𐑐𐑨𐑕𐑑𐑱𐑮𐑩 ...</sh>
; > (kun <sh>𐑘</sh> *w*: <sh>·𐑵𐑧𐑘𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑧𐑘𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑧𐑘𐑛𐑩, ·𐑐𐑨𐑕𐑑𐑧𐑘𐑮𐑩 ...)</sh>

Ili povas konserviĝi en la ĉi-supra formo, kiel ni konservas la
nomformon *Aviceno* estiĝintan el «ibn Sina» pro plurpaŝa aliskriba perado;
sed pli konforma al la ŝavaj principoj estus fonetika transskribo:
> <sh>·𐑵𐑰𐑪𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑩𐑰𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑩𐑰𐑛𐑩, ·𐑐𐑨𐑕𐑑𐑧𐑮𐑩 ...</sh>
> (Njutono, Ojlero, Frojdo, Pastero ...)

<comment>
*** La konsonanto <sh>𐑘</sh> (w) — <sh>𐑤𐑨 𐑒𐑩𐑵𐑕𐑩𐑵𐑨𐑵𐑑𐑩 𐑘</sh>
La dua koheriga solvo estas ĝuste la starlinga adapto kun ŭ = <sh>𐑘</sh> = w:
> aŭtoro → awtoro → <sh>𐑨𐑘𐑑𐑩𐑮𐑩</sh>
> leŭtenanto → lewtenanto → <sh>𐑤𐑧𐑘𐑑𐑧𐑵𐑨𐑵𐑑𐑩</sh>
> *Wesley* ['wesli] → Ŭesli → <sh>·𐑘𐑧𐑕𐑤𐑦</sh>
> ŭo = wo → <sh>𐑘𐑩</sh>
> ŭato = wato → <sh>𐑘𐑨𐑑𐑩</sh>
> Ŭu-han = Wu-ĥan → <sh>·𐑘𐑪-𐑙𐑨𐑵</sh>
> Nikaragŭo = Nikaragwo → <sh>·𐑵𐑦𐑒𐑨𐑮𐑨𐑜𐑘𐑩</sh>

La alfabeto do estas izomorfa al la fundamenta (28 literoj):
       <sh>𐑨𐑚𐑔𐑗𐑛𐑧𐑓𐑜𐑡𐑣𐑙𐑦𐑢𐑠𐑒𐑤𐑫𐑵𐑩𐑐𐑮𐑕𐑖𐑑𐑪𐑝𐑘𐑟.</sh>

Malgraŭ tiu izomorfeco, la identigo ŭ = w pli facile realiĝas en la
ŝava alfabeto ol en la latinaj.  En la latinaj alfabetoj la unuecigo
surbaze de *w* aspektas egale mise, kiel la unuecigo surbaze de *ŭ*~~:
 - *ŭ* pensigas pri *u* kaj pri la diftongoj (*aŭtoro, Eŭropo*); tial ĝia
   uzo por la konsonanto [w] (*ŭesto, Ŭajt-insulo*) aspektas malagrable;
 - *w* pensigas pri la konsonanto [w], kaj ĝia apero en la diftongoj
   (*awtoro, Ewropo, lewtenanto*) estas egale ŝoka por la okulo.

Male, la ŝava litero <sh>𐑘</sh> trudas neniajn asociaĵojn, kaj <sh>𐑨𐑘𐑑𐑩𐑮𐑩</sh> povas
senĝene funkcii paralele kun <sh>𐑘𐑨𐑑𐑩.</sh>

Tamen restas alispeca, eksteralfrabeta ĉefproblemo pri ĉi tiu solvo:
la granda amaso da bazaj vortoj, en kiuj al la fontolingva parolsono
/w/ respondas *v* aŭ *u*, kiel en la fundamentaj *Vaŝington* = <sh>·𐑝𐑨𐑖𐑦𐑵𐑜𐑑𐑩𐑵</sh>
kaj *vualo* = <sh>𐑝𐑪𐑨𐑤𐑩.</sh>

*** La solvo kombinita — <sh>𐑤𐑨 𐑕𐑩𐑤𐑝𐑩 𐑒𐑩𐑫𐑚𐑦𐑵𐑦𐑑𐑨</sh>
Oni povus kombini la diftongojn  <sh>𐑲</sh> kaj <sh>𐑱,</sh> retenante la konsonanton
<sh>𐑘</sh> (la 30-litera alfabeto):
       <sh>𐑨𐑲𐑚𐑔𐑗𐑛𐑧𐑱𐑓𐑜𐑡𐑣𐑙𐑦𐑢𐑠𐑡𐑒𐑤𐑫𐑵𐑩𐑐𐑮𐑕𐑖𐑗𐑑𐑪𐑝𐑘𐑟</sh>

Mi metis <sh>𐑘</sh> (w) post <sh>𐑝</sh> (v), kaj ne post <sh>𐑪</sh> (u) — ĉar ĝi ne plu
similas la vokalon, kaj ne plu funkcias kiel la esperanta *ŭ*; ĉar
tio similus enkondukon de *w* en la tradician alfabeton latinecan,
sen forigo de *aŭ* kaj *eŭ*~~:
> aŭtoro → <sh>𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩,</sh> Eŭropo → <sh>·𐑱𐑮𐑩𐑐𐑩</sh>
> *Wesley* ['wesli] → Wesli → <sh>·𐑘𐑧𐑕𐑤𐑦</sh>
> ŭo = wo → <sh>𐑘𐑩</sh>
> ŭato = wato → <sh>𐑘𐑨𐑑𐑩</sh>
> Ŭu-han = Wu-ĥan → <sh>·𐑘𐑪-𐑙𐑨𐑵</sh>
> Nikaragŭo = Nikaragwo → <sh>·𐑵𐑦𐑒𐑨𐑮𐑨𐑜𐑘𐑩</sh>

Tiu sistemo kun [w] kaj [aŭ] proksimiĝas la anglan.

Samkiel la antaŭa (la 2ª) solvo konsonanta, la solvo kombinita
prezentas la *Vaŝington*-problemon pri malkohero kun la baza leksiko.

Distingado inter <sh>𐑨𐑘, 𐑧𐑘</sh> (aw, ew) kaj la diftongoj <sh>𐑲</sh> kaj <sh>𐑱</sh> estus kroma
komplikaĵo; reale ĝi povas prezenti problemon antaŭvokale: <sh>𐑵𐑲𐑨</sh> (naŭa),
sed <sh>·𐑩𐑒𐑦𐑵𐑨𐑘𐑩</sh> (Okinawo).
</comment>

** Ekzemplaj tekstopecoj
Jen kelkaj konataj testfrazoj kaj ĉiuliteraĵoj
 1. en la fundamenta skribo,
 2. kaj en la diftonga adaptaĵo de la ŝava (kun <sh>𐑲</sh> kaj <sh>𐑱).</sh>

> Eŭfemisma eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
> <sh>𐑱𐑓𐑧𐑫𐑦𐑕𐑫𐑨 𐑧𐑙𐑩𐑖𐑨𐑵𐑡𐑩 𐑗𐑦𐑪𐑠𐑲𐑛𐑧</sh>
; > <sh>𐑧𐑘𐑓𐑧𐑫𐑦𐑕𐑫𐑨 𐑧𐑙𐑩𐑖𐑨𐑵𐑡𐑩 𐑗𐑦𐑪𐑠𐑨𐑘𐑛𐑧</sh>

> Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi al DZeŭso sur herbaĵo.
> <sh>𐑖𐑨𐑰𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑲𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑞𐑱𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩.</sh>
; > <sh>𐑖𐑨𐑢𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑨𐑘𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑟𐑧𐑘𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩.</sh>

<comment>
> Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.
> <sh>𐑤𐑨𐑘 ·𐑤𐑪𐑛𐑩𐑝𐑦𐑒𐑩 ·𐑟𐑨𐑫𐑧𐑵𐑣𐑩𐑓 𐑚𐑩𐑵𐑜𐑪𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑓𐑮𐑧𐑖𐑨 𐑗𐑧𐑙𐑨 𐑫𐑨𐑵𐑡𐑨𐑠𐑩 𐑒𐑪𐑵 𐑕𐑐𐑦𐑔𐑩𐑢.</sh>
> <sh>𐑤𐑲 ·𐑤𐑪𐑛𐑩𐑝𐑦𐑒𐑩 ·𐑟𐑨𐑫𐑧𐑵𐑣𐑩𐑓 𐑚𐑩𐑵𐑜𐑪𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑓𐑮𐑧𐑖𐑨 𐑗𐑧𐑙𐑨 𐑫𐑨𐑵𐑡𐑨𐑠𐑩 𐑒𐑪𐑵 𐑕𐑐𐑦𐑔𐑩𐑰.</sh>

> Gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaŭzis.
> <sh>𐑜𐑨𐑢𐑧𐑔</sh>v<sh>𐑩𐑗𐑨 𐑓𐑪𐑖𐑫𐑪𐑡𐑨𐑠𐑩 𐑛𐑧 𐑒𐑵𐑨𐑚𐑙𐑩𐑮𐑩 𐑣𐑨𐑤𐑑𐑐𐑨𐑘𐑟𐑦𐑕.</sh>
> <sh>𐑜𐑨𐑰𐑧𐑔</sh>v<sh>𐑩𐑗𐑨 𐑓𐑪𐑖𐑫𐑪𐑡𐑨𐑠𐑩 𐑛𐑧 𐑒𐑵𐑨𐑚𐑙𐑩𐑮𐑩 𐑣𐑨𐑤𐑑𐑐𐑲𐑟𐑦𐑕.</sh>
</comment>

#DuaL
Jen pli longa teksto:
<literal style="html"></p>
<table border="1" align="center" rules="all" cellpadding="15">
<tr>
<td align="justify" valign="top">
</literal>
Unuj parolis pri l' aŭtoro, anstataŭ paroli pri l' afero. Ili aŭ ŝutis
komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro
kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la *aŭtoron,* ili preskaŭ
tute forgesis paroli pri l' utileco kaj la signifo de l' *afero* kaj
decidigi la publikon labori por ĝi; aliaj, ne trovante en mia verko la
instruitan miksaĵon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili
kutimis renkonti en ĉia grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro
eble estas ne sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis
esprimi decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la
pseŭdonima aŭtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la *aferon* de
la *aŭtoro,* mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita
lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi
scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas,
ke oni juĝu ne l' aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona,
prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la
kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris, — mi ankoraŭ
parolos, sed en unu de la *venontaj* kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando
estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la
*rezultatoj*.
<literal style="html">
</p></td>
<td align="justify" valign="top"><p>
</literal>
<sh>𐑪𐑵𐑪𐑰 𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑦 𐑤' 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩, 𐑨𐑵𐑕𐑑𐑨𐑑𐑲 𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑦 𐑐𐑮𐑦 𐑤' 𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩. 𐑦𐑤𐑦 𐑲 𐑖𐑪𐑑𐑦𐑕
𐑒𐑩𐑫­𐑐𐑤𐑦𐑫𐑧­𐑵𐑑𐑩𐑰𐑵 𐑨𐑤 𐑤𐑨 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩, 𐑮𐑦𐑜𐑨𐑮𐑛­𐑦𐑜𐑦𐑕, 𐑒𐑦𐑩𐑫 𐑛𐑨 𐑫𐑨𐑤𐑓𐑨𐑔𐑦𐑤𐑨 𐑤𐑨𐑚𐑩𐑮𐑩
𐑒𐑮𐑧𐑛𐑧𐑚𐑤𐑧 𐑤𐑨 𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩 𐑫𐑦𐑵 𐑒𐑩𐑕𐑑𐑦𐑕, 𐑒𐑨𐑰, 𐑤𐑲𐑛𐑨𐑵𐑑𐑧 𐑤𐑨 **𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩𐑵**, 𐑦𐑤𐑦 𐑐𐑮𐑧𐑕𐑒𐑲 𐑑𐑪𐑑𐑧
𐑓𐑩𐑮𐑜𐑧𐑕𐑦𐑕 𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑦 𐑐𐑮𐑦 𐑤' 𐑪𐑑𐑦𐑤𐑧𐑔𐑩 𐑒𐑨𐑰 𐑤𐑨 𐑕𐑦𐑜𐑵𐑦𐑓𐑩 𐑛𐑧 𐑤' **𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩** 𐑒𐑨𐑰 𐑛𐑧𐑔𐑦𐑛𐑦𐑜𐑦
𐑤𐑨 𐑐𐑪𐑚𐑤𐑦𐑒𐑩𐑵 𐑤𐑨𐑚𐑩𐑮𐑦 𐑐𐑩𐑮 𐑡𐑦; 𐑨𐑤𐑦𐑨𐑰, 𐑵𐑧 𐑑𐑮𐑩𐑝𐑨𐑵𐑑𐑧 𐑧𐑵 𐑫𐑦𐑨 𐑝𐑧𐑮𐑒𐑩 𐑤𐑨
𐑦𐑵𐑕𐑑𐑮𐑪𐑦𐑑𐑨𐑵 𐑫𐑦𐑒𐑕𐑨𐑠𐑩𐑵 𐑒𐑨𐑰 𐑤𐑨 𐑦𐑵𐑕𐑑𐑮𐑪𐑦𐑑𐑨-𐑑𐑧𐑩𐑮𐑦𐑨𐑵 𐑓𐑦𐑤𐑩𐑟𐑩𐑓𐑨𐑛𐑩𐑵, 𐑒𐑦𐑪𐑰𐑵 𐑦𐑤𐑦
𐑒𐑪𐑑𐑦𐑫𐑦𐑕 𐑮𐑧𐑵𐑒𐑩𐑵𐑑𐑦 𐑧𐑵 𐑗𐑦𐑨 𐑜𐑮𐑨𐑝𐑨 𐑝𐑧𐑮𐑒𐑩, 𐑑𐑦𐑫𐑦𐑕, 𐑒𐑧 𐑤𐑨 𐑐𐑕𐑱𐑛𐑩𐑵𐑦𐑫𐑨 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩 𐑧𐑚𐑤𐑧
𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑵𐑧 𐑕𐑪𐑓𐑦𐑗𐑧 𐑦𐑵𐑕𐑑𐑮𐑪𐑦𐑑𐑨 𐑲 𐑵𐑧 𐑕𐑪𐑓𐑦𐑗𐑧 𐑫𐑧𐑮𐑦𐑑𐑨, 𐑒𐑨𐑰 𐑦𐑤𐑦 𐑑𐑦𐑫𐑦𐑕 𐑧𐑕𐑐𐑮𐑦𐑫𐑦
𐑛𐑧𐑔𐑦𐑛𐑨𐑵 𐑰𐑪𐑡𐑩𐑵, 𐑐𐑤𐑦 𐑫𐑪𐑤𐑑𐑧 𐑐𐑧𐑵𐑨𐑵𐑑𐑧 𐑫𐑨𐑤𐑒𐑩𐑝𐑮𐑦, 𐑒𐑦𐑪 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑤𐑨 𐑐𐑕𐑱𐑛𐑩𐑵𐑦𐑫𐑨
𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩. 𐑐𐑩𐑮 𐑦𐑜𐑦 𐑤𐑨 𐑒𐑮𐑦𐑑𐑦𐑒𐑦𐑕𐑑𐑩𐑰𐑵 𐑑𐑪𐑑𐑧 𐑨𐑐𐑨𐑮𐑑𐑦𐑜𐑦 𐑤𐑨 **𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩𐑵** 𐑛𐑧 𐑤𐑨 **𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩**, 𐑫𐑦
𐑐𐑪𐑚𐑤𐑦𐑒𐑧 𐑛𐑦𐑮𐑨𐑕 𐑫𐑧𐑫, 𐑒𐑧 𐑫𐑦 𐑵𐑧 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑫𐑪𐑤𐑑𐑧𐑜𐑧 𐑦𐑵𐑕𐑑𐑮𐑪𐑦𐑑𐑨 𐑤𐑦𐑵𐑜𐑝𐑦𐑕𐑑𐑩, 𐑒𐑧 𐑫𐑦
𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑑𐑪𐑑𐑧 𐑕𐑧𐑵𐑫𐑧𐑮𐑦𐑑𐑨 𐑒𐑨𐑰 𐑵𐑧 𐑒𐑩𐑵𐑨𐑑𐑨 𐑧𐑵 𐑤𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑛𐑩. 𐑫𐑦 𐑕𐑔𐑦𐑨𐑕, 𐑒𐑧 𐑫𐑦𐑨
𐑒𐑩𐑵𐑓𐑧𐑕𐑩 𐑫𐑨𐑤­𐑝𐑨𐑮𐑫­𐑦𐑜𐑩𐑕 𐑫𐑪𐑤𐑑𐑨𐑰𐑵 𐑐𐑩𐑮 𐑤𐑨 𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩, 𐑕𐑧𐑛 𐑫𐑦 𐑝𐑩𐑤𐑨𐑕, 𐑒𐑧 𐑩𐑵𐑦 𐑰𐑪𐑡𐑪
𐑵𐑧 𐑤' 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩𐑵, 𐑕𐑧𐑛 𐑤𐑨 𐑝𐑧𐑮𐑒𐑩𐑵. 𐑕𐑧 𐑤𐑨 𐑝𐑧𐑮𐑒𐑩 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑚𐑩𐑵𐑨, 𐑐𐑮𐑧𐑵𐑪 𐑡𐑦𐑵; 𐑕𐑧 𐑡𐑦
𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑫𐑨𐑤𐑚𐑩𐑵𐑨 — 𐑠𐑧𐑑𐑪 𐑡𐑦𐑵. 𐑐𐑧𐑮 𐑒𐑦𐑨 𐑝𐑩𐑰𐑩 𐑫𐑦 𐑝𐑧𐑵𐑦𐑕 𐑨𐑤 𐑤𐑨 𐑒𐑮𐑧𐑩 𐑛𐑧 𐑫𐑦𐑨
𐑤𐑦𐑵𐑜𐑝𐑩 𐑒𐑨𐑰 𐑤𐑲 𐑒𐑦𐑨𐑰 𐑫𐑧𐑑𐑩𐑛𐑩𐑰 𐑫𐑦 𐑤𐑨𐑚𐑩𐑮𐑦𐑕, — 𐑫𐑦 𐑨𐑵𐑒𐑩𐑮𐑲 𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑩𐑕, 𐑕𐑧𐑛 𐑧𐑵 𐑪𐑵𐑪
𐑛𐑧 𐑤𐑨 **𐑝𐑧𐑵𐑩𐑵𐑑𐑨𐑰** 𐑒𐑨𐑰𐑧𐑮𐑩𐑰; 𐑗𐑨𐑮 𐑤𐑲 𐑫𐑦 𐑑𐑦𐑪 𐑗𐑦 𐑛𐑧𐑫𐑨𐑵𐑛𐑩 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑐𐑩𐑮 𐑤𐑨 𐑐𐑪𐑚𐑤𐑦𐑒𐑩
𐑕𐑧𐑵 𐑕𐑦𐑜𐑵𐑦𐑓𐑩: 𐑐𐑩𐑮 𐑤𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑛𐑩 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑜𐑮𐑨𐑝𐑨𐑰 𐑕𐑩𐑤𐑧 𐑤𐑨 **𐑮𐑧­𐑟𐑪𐑤­𐑑𐑨𐑑𐑩𐑰**.</sh>
<literal style="html">
</p></td>
</tr><tr><td align="right">
Zamenhofo: El la antaŭparolo al la Dua Libro
</td><td align="right">
<span class="sh">·𐑟𐑨𐑫𐑧𐑵𐑣𐑩𐑓𐑩: 𐑧𐑤 𐑤𐑨 𐑨𐑵𐑑𐑲𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑩 𐑨𐑤 𐑤𐑨 ·𐑛𐑪𐑨 ·𐑤𐑦𐑚𐑮𐑩</span>
</table>
</literal>
*** La Bulonja deklaracio
Mi faris paralelajn tekstojn de la «Bulonja deklaracio» en la alfabetoj
komuna kaj ŝava: [[bul2dift.pdf][en PDF]] kaj [[bul2dift.html][en HTML]].
;  - la starlinga <sh>𐑘</sh>-versio [[bul2.pdf][en PDF]] kaj [[bul2.html][en HTML]];

La tekstoj en la alfabeto kutima kaj en la ŝava estas samgradaj (en
unu sama tiparo), tamen ĉiu alineo ŝava estas rimarkeble pli mallonga
— ĉar tiu alfabeto estas pli lokŝpara.

#esxe
*** «Esenco kaj estonteco»
Iom pli interesa ekzerco estas transskribo de la zamenhofa eseo pri la
«[[esxe.html][Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia]]»: tio estas pli
komplikita teksto, en kiu aperas diverslingvaj vortoj en sia
nacilingva formo, romaj ciferoj, matematikecaj variabloj «A, B, C»,
kutimaj mallongigoj kiel «t.e.», «k.t.p.». Mi lasis la variablojn en
ilia formo latinlitera (kiel oni faras pri ili en la tekstoj
ruslingvaj), kaj modernigis la ĉapitronumerojn (1–8). La mallongigojn
mi markis per tildo, simile al la hebrea *gerŝáim* (גֵרשַיִים) kaj la
slavona-greka *titlo* (τίτλος) — ekz-e <class name="mll"><sh>𐑑~𐑧,</sh>
<sh>𐑒~𐑑~𐑐</sh></class>. Tia tradicio plu vivas en la tradiciaj esperantaj
mallongigoj kiaj <class name="mll">d-ro, s-ro, ekz-e</class>.

Alian problemon prezentas la uskleco post citaĵo.  Se citaĵo finiĝas
per frazofina signo interpunkcia (demandosigno, krisigno), tiam
Zamenhofo metas nenian finilon en la frazo mem (post la citaĵo), sed
majuskligas la komencliteron de la sekva frazo:

  kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando „Ĉu poŝto estas
  bezona?“ La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun ĉi
  demandon tute superflua (...) [Ĉap. 2ª]

  Nun ni transiros al la dua demando: „ĉu lingvo internacia estas
  ebla?“ Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas
  dubi [Ĉap. 3ª]

Tia maniero ne povas funkcii en la senuskla skribo ŝava; fakte, ankaŭ
en la duuskla skribo tradicia ĝi fiaskas, se la postcitaĵa frazo
komenciĝas per nomo propra, ekz-e:

  Ni transiru al la dua demando: „Ĉu tio eblas?“ Zamenhofo respondas
  pozitive.

Por eviti tiun ambiguecon, mi aldonis punkton post tiaj citaĵoj frazofinaj.
Farinte tiun ŝanĝon, mi rimarkis en la originala teksto zamenhofa
analogian interpukcion, kiun tiuforme mi ĉiam preteratentadis:

  ***Ĉu efektive*** (... ) la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al
  tiuj kritikantoj: „Sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio
  fonditan sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via
  ***nazo!“?***

Tamen en pluraj okazoj mi preferis rompi la alineon post la citaĵo,
ĉar ties demando rolas kvazaŭ titolo indikanta la temon de la posta
traktado. (Multaj alineoj en tiu verko estas monstre longaj, ili
okupas pli ol tutajn paĝojn en la presita FK; tio estis kutima en la
19ª jc, sed nun tia stilo impresas kiel neelteneble peza.  En kelkaj
lokoj, kiam mi ja devis malimplicigi la interpunkcion, mi profitis la
okazon por rompi tiajn tro longajn alineojn.)

La transskribo pli klare evidentigas la latinliterajn barbaraĵojn;
aparte amuzaj estas la centaŭraj vortoj «Volapük<sh>𐑨</sh>», «Volapük<sh>𐑦𐑕𐑑𐑩𐑰</sh>»,
kies monstreco en la tradicia ortografio estas preskaŭ nerimarkebla.
(Cetere, tian monstraĵon antaŭ nelonge mi mem imitis en neformala
respondo pri la specioj nomataj per la rusa vorto uzita en UV por traduki la
radikon *sorp-*:
«La diversajn рябина-jn vi povas vidi en [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A0%D1%8F%D0%B1%D0%B8%D0%BD%D0%B0][la rusa Vikipedio]]».)

La transskribo estas en la formo diftonga (kun «<sh>𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩𐑰</sh>», «<sh>𐑨𐑵𐑒𐑩𐑮𐑲</sh>»,
«<sh>·𐑱𐑮𐑩𐑐𐑩</sh>», «<sh>𐑵𐑱𐑑𐑮𐑨𐑤𐑨</sh>»).  La originalo estas disponebla en la «Fundamenta
krestomatio» kaj [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Esenco_kaj_Estonteco_de_la_ideo_de_Lingvo_Internacia][en la Reto]].

La transskribon mi faris en du formoj: [[esxe.html][en HTML]] kaj [[esxe.pdf][en PDF]]. La
PDF-version mi faris en formato oportuna por mia poŝlegilo kun la
6-cola ekrano kun la proporcio 3:4, t.e. 9×12~~cm. Ĝi estas en granda
tipara grado (12 punktoj), kun pligrandigita interlinia intervalo, kaj
en egalpaŝa tiparo (por pli klare apartigi la literojn kaj vortojn,
kio devas helpi netrejnitan leganton).

#isxtar
*** «Pro Iŝtar»
La transskribo estas diftonga kaj disponeblas en formo de bitlibro
([[pro_isxtar.epub][en ePub]] aŭ [[pro_isxtar.pdf][en PDF]]) aŭ [[isxtar.html][en HTML]]. La bitlibroj havas enkonstruitan
tiparon ŝavliteran; la HTML-versio disponigas elekton inter 2
ŝargeblaj tiparoj ŝavliteraj kaj latinlitera varianto diftonga:

<literal style="html">
<table border="1">
<tr><td rowspan="2" width="35%">
<div style="background: black; color: silver; padding: 0.3em; line-height: 1.3;">
<h2 style="text-align: center; font-size: 18pt; background: aqua; color: indigo; margin-bottom: 1ex; margin-top:1mm;">ĉapitro 1-a. <b>renkonto</b></h2>
<p style="text-align: justify; font-size:13pt; line-height:1.25">nokta mallumo kovris la landon
araban. estis la horo antâ la matena krepusko en la vasta altplataĵo de la nordorienta parto de ·arabujo, nomita «lando ·uc».
stela baldakeno, ornamita kvazâ per milionoj da tremetantaj diamantoj,
etendiĝis super mistere silenta pejzaĝo. timiga blekado de leonoj kaj
hienoj, kiu interrompadis la silenton, jam ĉesis, kaj nun la tuta, virga
naturo ŝajne ĝuis la plej profundan ripozon, ĝis la suno vekos ĝin al nova, ĝoja aktiveco.</p></div>
</td><td>
<figure>
  <img src="bildoj/isxtar1-pdf.jpg" width="100%">
  <figcaption>Serifa tiparo en la PDF-versio</figcaption>
</figure></td></tr>
<tr><td><figure>
  <img src="bildoj/isxtar1-gota.png" width="100%">
  <figcaption>La senserifa tiparo «ESL Gota3»</figcaption>
</figure></td></tr></table>
</literal>

* Programaro

** Tradukaj skriptoj

[[sxava.sed][Ĉi tie]] troveblas sed-programeto kiun mi verkis por traduki la literojn
de la norma Esperanto el la unikoda utf8-ĉefenigujo =sdtin= en
HTML-koditajn literojn de la ŝava alfabeto, kiujn ĝi sendas en la
ĉefeligujon =stdout=.

Neesperantaj signoj restas senŝanĝaj.  Ligaĵojn la skripto ne kreas
(esperantaj ligaĵoj ja mankas en la tiparoj).  La uskleco estas
ignorata (la centra punkto ne estas aplikata).

Ekzempla uzo:
<example>
sxava.sed < um.txt > um_sxava.txt
</example>

[[sxava8.sed][Simila skripto]] =sxava8.sed= tradukas rekte en la UTF-8-literojn.

#enigmetodo
** Emaksa enigmetodo

Por ne tro konfuzi miajn fingrojn, mi faris por la ŝava proksimume
tian [[../emacs/qwert.html][ŜŬERTĜ-klavararanĝon]], kian mi uzas por la kutima alfabeto.
Preskaŭ ĉiuj literoj estas sur la minuskla registrumo, tamen ĉar la
usklecon la ŝava ne bezonas, mi liberigis la krampojn =[]{}= kaj ekuzis
=J= kaj =H= anstataŭe.  Krome, por la ne-starlingaj literoj servas =A, E, Z=.
Vd la tabelon [[#tabelo][ĉi-supre]].

La enigmetodon (mi nomis ĝin =sxava-ucs.el=) eblas elŝuti de [[../emacs/sxava-ucs.el][ĉi tie]].
Necesas meti ilin ien en la hierarkio de =load-path= kaj ĝin konigi al
Emakso; tion eblas fari en =.emacs=:
<example>
(register-input-method
 "sxava-ucs" "utf-8" 'quail-use-package
 "ŝu" "A method to input Esperanto in Shavian letters"
 "sxava-ucs")
</example>

** La tiparoj
Verdire, mi trovas malfacile legeblaj la kutime uzatajn tiparojn
ŝavajn.  Ili tro proksimas stenografion, kiu postulas simplajn
strekojn; kaj precipe, la plimulto da tiparoj uzas la avaran spaceton
kutiman en Anglalingvujo: 0.3~~em (por komparo: la germanoj preferas
0.4~~em, la rusoj 0.5~~em; *em* estas dimensio de tiparo, kutime egala
al la larĝo de ties litero M).

Por la angla skribo latinalfabeta tia mallarĝa spaceto estas malpli
ĝena, ĉar de la Mezepoko la tradicia ortografio angla konservas la
kutimon uzi specialajn ortografiajn variantojn por marki la
vortofinon: *-i* ŝanĝiĝas en *-y* (<en>baby — babies</en>) *-au, -ou* iĝas *-aw, -ow*.
Tio ebligas al la anglalingvanoj ŝpari la multekostan pergamenon.
Tamen la ŝava alfabeto ŝparus ege pli multe (proksimume 30% por la
angla), tial oni povus uzi pli larĝajn spacetojn en tiu skribo.

Bedaŭrinde, la unikodaj tiparoj proporciaj uzas unu saman spaceton por
ĉiuj skriboj, kaj ĝia larĝo estas la anglalingvuja mallarĝo. Eble tia
spaceto tamen estus akceptebla se la tiparoj estus provizitaj je
konvenaj tabeloj por literkunŝovo (angle <en>kerning</en>); sed nun
ili mankas.

Tia problemo ne ekzistas por la [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Egalpa%%C5%%9Da_tiparo][egalpaŝaj tiparoj]] tajpeskaj:

<literal style="html">
<img src="bildoj/monahxo-mono.png" width="100%">
</literal>

Sed pri la proporciaj la problemo restas.  Jen ekzemple la
ĉiuliteraĵo en du publike disponeblaj tiparoj unikodaj:

<literal style="html">
<img src="bildoj/monahxo.png" width="100%">
</literal>
; Nur *Andagii* ŝajnas havi akcepteble larĝan spaceton elskatole.

En HTML ekzistas eblo difini la larĝon de la intervorta spaceto — mi
uzas ĝin en ĉi tiu retpaĝo por kelkaj blokoj en la stildosiero:

<example>
h2, h3, h4, td, p.verse {
    word-spacing:0.37em;
}
</example>

La preferindan grandon de la intervorta spaceto eblas difini en la
inteligentaj kompostaj sistemoj kiel Teĥo (TeX); la amasaj redaktiloj
kiel *Word* aŭ *LibreOffice Writer* tian bezonon eĉ ne atentas (kvankam ili
celas internacian publikon).

Unu el la oftaj riproĉoj pri la ŝava alfabeto estas ĝiaj malbelo kaj
nedistingeblo de la literoj.  Mi jam diris, ke tiu impreso parte estas
ŝuldata al la stenografia aspekto de la ŝava (kvankam grandparte ĝi
estas simpla antaŭjuĝo).  Tamen nun la stenografia flanko malpli
gravas, kaj *M.~~Everson* faris pli ornamajn (laŭ mi, tro ornamajn)
tiparojn; jen anglalingva specimeno, tondita el [[http://www.evertype.com/fonts/shavian/shavian-test-7.pdf][lia retpaĝo]]:

<literal style="html">
<table border="1" align="center" rules="all" lang="en">
<tr><td valign="top">
<img src="../../../en/shavian/alice.png" alt="Alice in Shavian" width="100%">
</td></tr>
<tr><td>
<p style="text-align:center; font-size: 85%">
<b>Chapter 1<br>Down the Rabbit-Hole</b></p>
<p style="font-size: 85%">
 Alice was beginning to get very tired of sitting by her sister on the bank, ║
 and of having nothing to do: once or twice she had peeped into the book her ║
; sister was reading, but it had no pictured or conversations in it, “and what ║
; is the use of a book,” thought Alice, “without pictures or conversations?”
</p>
; <p style="font-size: 85%">
;  So she was considering, in her own mind (as well as she could, for the hot ║
;  day made her feel very sleepy and stupid), whether the pleasure of making a daisy-chain ║
;  would be worth the trouble of getting up and picking the daisies, when suddenly a white ║
;  rabbit with pink eyes ran close by her.
; </p>
</td></tr></table>
</literal>

La ŝava alfabeto malhavas kursivon: oblikvigite la ŝavaj literoj iĝus
konfuzaj, kaj la oblikvigitaj vortoj nesufiĉe kontrastas.  Juĝu mem,
ĉu vi vidas la kursivecon de la du *very,* kaj ĉu la vorto <sh>𐑥𐑳𐑗</sh> (*much*), kiu sekvas la
duan el ili, ankaŭ estas kursiva en la sekva peco:

<literal style="html">
<table border="1" align="center" rules="all" lang="en">
<tr><td valign="top">
<img src="../../../en/shavian/kursivo.png" alt="Kursivo en la ŝava" width="100%">
</td></tr><tr><td style="font-size: 85%">
There was nothing so <i>very</i> remarkable in that; nor did Alice think it
so <i>very</i> ║ much out of the way to hear the Rabbit say to itself, “Oh
dear! Oh dear! I shall be too late!”
</td></tr></table>
<p> <img src="mia_penso-hacker.png" alt="" align="right">
</literal>
Oni povas uzi grasigon aŭ substrekojn aŭ koloron; en la ekzemplo
[[#DuaL][ĉi-supre]] mi uzis substrekojn.

<comment>
Alia problemo estas la abundo da literoj altaj aŭ profundaj, kiuj
malfaciligas rekonon de la minusklaj limlinioj.

Mi faris simplan tiparon egalpaŝan, kiu solvas tiujn problemojn (nur
por la esperanta parto).  Por gvidi la okulojn mi uzis etajn serifojn
ĉe la literekstremoj kiuj finiĝas ĉe la minusklaj limlinioj.  Por
prezenti la rezulton mi uzis la versaĵon «Mia penso» fare de
Zamenhofo.

La literojn mi lokis laŭ la antikva normo *Latina-3a*, tiel ke oni povas
preni ajnan tekston registritan en tiu kodo, elekti mian tiparon, kaj
ĝui la ŝavan skribon.  Mi nomis ĝin omaĝe al *Ĝan Starling*.  Tamen mi
lokis la ŝava-starlingajn literojn nur en la minuskla registrumo, ĉar
en la ŝava tradicio la siglojn oni rigardas afero eksterlingva, kaj
lasas ilin en la latina alfabeto (simile al la ciferoj).

Mi volis doni al la tiparo iom pli solidan aspekton, ol kian havis ĝia
kutime magra formo stenografia, mi faris ĝin pli kvadrata; neatendite
por mi ĝi rezultis iom hebreeca (kvankam la hebreaj literoj kutime ne
havas serifojn, ili estas simile kvadratecaj).

La tiparo estas simpla rastruma BDF-tiparo uniksa, po 9×18 punktoj.
Ĝi estas elŝutebla de [[./9x18-starling-3-18.bdf][ĉi tie]].

[[./bildoj/ekzotaj.png][Ekzotaj tiparoj ŝavaj]]
</comment>

#Shav-kaj-Eo
* Bernardo Ŝavo kaj Esperanto
*George Bernard Shaw* (angla-ŝave, probable, <sh>·𐑡𐑷𐑡 ·𐑚𐑻𐑯𐑩𐑛 ·𐑖𐑷)
</sh>fakte nur malrekte rilatas al la alfabeto kiu portas lian nomon:
li iniciatis kaj financis la projekton, realigitan nur post lia morto.
Tamen ĉar lia nomo por ĉiam gluiĝis al la afero, mi profitu la okazon
por paroli pri la homo kaj pri lia rilato al Esperanto.

** Kial «Ŝavo»
Unue, pri la esperantigo de la nomo.

Apriore mi emus esperantigi ĝin laŭsone: *Bernardo Ŝoo, la Ŝoa
alfabeto*.  Tamen la verkisto mem kreis (anglalingve) la adjektivon
*Shavian* (uzatan, interalie, por nomi la alfabeton pri kiu temas ĉi
tiu studaĵo: *the Shavian alphabet*, <sh>𐑞 𐑖𐑱𐑝𐑾𐑯 𐑨𐑤𐑓𐑩𐑚𐑧𐑑)</sh>; li uzis *Shav* por
nomi sin en sia antaŭlasta teatraĵo «[[https://en.ŭikipedia.org/ŭiki/Shakes_ver][Shakes versus Shav]]» (t.e. «Ŝeks'
kontraŭ Ŝav'», «Ŝekspiro kontraŭ Ŝavo») ktp; tio pravigas la
retroderivan esperantigon *Ŝavo*, kiu jam havas rimarkindan tradicion en
Esperanto, interalie ĝuste pro «[[http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cava_alfabeto][la ŝava alfabeto]]».
; http://wikilivres.ca/wiki/Shakes_versus_Shav

** Bernardo Ŝavo pri Esperanto
Vidu pri tiu temo la anglalingvan artikolon
  Vilĉjo Rowe: [[../../en/shavian/shaw2rosetti/shaw2rosetti.html][G.B. Shaw and Esperanto]]. “The British Esperantist”,
  July/August 1960.

Resume, Ŝavo restis skeptika pri la ideo de mondolingvo ĝenerale
<en>(*toothpicks like universal languages cannot move the world*)</en> kaj pri
Esperanto speciale (tro fleksia; unu el multaj kaj baldaŭ forgesota,
kiel Volapuko jam tiutempe).

Ironie, lia propra projekto pri la fonetika alfabeto prosperis
konsiderinde malpli ol Esperanto — kaj eĉ malpli ol Volapuko.  Ne
tial ke ĝi estus malbona; sed ĉar la komenca sojlo estas tro alta por
averaĝa lernanto kiu malhavas sufiĉe fortan eksteran motivon por ĝin
transpasi.  La sama problemo, kiel pri Esperanto.

#konkludo
* Konkludo
Mi diris tion komence, mi ripetu ĝin en la fino: **Per ĉi tiu studaĵo mi
ne proponas reformi Esperanton.**  Bedaŭrinde, kiom ajn ofte mi tion
ripetis, ĉiam inter la reagoj mi legis
 - ke ĉiuj reformoprojektoj de Esperanto fiaskis;
 - ke la alfabeton de Esperanto difinas ĝia Fundamento;
 - ke la latina alfabeto estas ĉie disponebla, dum la ŝavaj literoj
   haveblas preskaŭ nenie;
 - ke la ŝavaj literoj estas malbelaj, nelegeblaj, inter si
   nedistingeblaj kaj de neniu konataj;
 - ke tiu skribsistemo suferas je miskvalitoj similaj al tiuj de
   Volapuko (kaj eble eĉ pli gravaj).

Mi bone komprenas, ke proponi la ŝavan skribon al la vasta publiko
estus afero tute senŝanca.  Tro malmultaj homoj kapablas lerni
originalan alfabeton sen urĝa bezono, se ĝi ne estas por ili
vivnecesa.

Mi prezentas ĝin al tiuj, kiuj kapablas ĝui la intelektan ludon, kaj
estas esploremaj.  Mi prezentas ĝin kiel esplorejon, kiel
laboratorion, en kiu oni povas eksperimenti pri la lingvo kaj vidi,
kiajn formojn akceptas diversaj lingvopolitikaj solvoj en tute sterila
medio, izolite de la fremda latinalfabeta premo, kiam la lingvo restas
lasita al si mem, al sia propra interna sistemo.

Oni povus obĵeti, ke interago kun la aliaj lingvoj estas esenca trajto
de la projekto Esperanto, kiun maleblas ignori en ties evoluigo.
Prave — sed pri *ĉi tiu* trajto neniam mankis atento de la esperantistoj.

Certe, la tiklajn punktojn kiujn evidentigas la ŝava skribo oni povas
malkovri (kaj plejparte jam malkovris) ankaŭ en la tradicia
lingvoformo.  Sed en la ŝava ili manifestiĝas pli klare; kaj samtempe
pli klara iĝas la grafika kaŭzo de tiuj malglataĵoj.

Ekz-e la mankon de /dz/ indikis diversaj kritikantoj (ekz-e en la
anglalingva [[http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/index.html][Learn Not To Speak Esperanto]]); sed la latina alfabeto ne
disponigas bonan esprimilon por tiu afrikato (krom eble la italecan *z*
— sed ĉi tiun literon okupas la pli bezona /z/).  Zamenhofo devis
kompromisi kun la prokrusta lito latinalfabeta, kaj la komparo kun la
ŝava montras la prezon de tiu kompromiso; por mi tio aspektas kiel
bona pravigo de la zamenhofa decido.

Nelatina grafika bazo helpas evidentigi diversajn antaŭjuĝojn — sed
ankaŭ perdigas al ni la grafisman internaciecon. La transskriboj
*Njutono, Ojlero, Frojdo* iom gratas mian okulon; pli facile mi akceptus
la ekvivalentajn <sh>·𐑵𐑰𐑪𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑩𐑰𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑩𐑰𐑛𐑩. </sh> Eĉ pli surprize por mi:
en la ŝava mi pretas akcepti la fonetikan transskribon de mia
familinomo <sh>·𐑐𐑨𐑒𐑮𐑩𐑓𐑕𐑒𐑦𐑰</sh> (t.e. /pakrofskij/), dum latinlitere tio min
ĝenas.

Afero kiun mi probable ne estus esplorinta sen la ŝava estas la ofteco
de la litero <sh>𐑱</sh> (de la diftongo /eŭ/).

Neatendita kuriozaĵo estas ke la alfabetoj kreitaj por la angla lingvo
(la ŝava, Tengvaro) pli facile esperantiĝas ol alfabetoj de lingvoj
kiujn tradicie oni opinias fonetike pli proksimaj al Esperanto —
ekz-e iu cirila — sen paroli pri iu el la japanaj kanaoj ktp.

-----

| <sh>·𐑕𐑧𐑮𐑜𐑦𐑩 ·𐑐𐑨𐑒𐑮𐑩𐑓𐑕𐑒𐑦𐑰</sh> | Sergio Pokrovskij |
| <sh>·𐑵𐑩𐑝𐑩𐑕𐑦𐑚𐑦𐑮𐑕𐑒𐑩     </sh>   | Novosibirsko      |
| <lisp>(format-time-string "%Y-%m-%d")</lisp>                       |
