Androklo kaj la leono Laŭ rakonto de Prof. Dr. Penndorf el porinfana krestomatio (readktite) Antaŭ 2000 jaroj riĉa viro en Romo traktis sian sklavon Androklo tiel kruele, ke tiu fine forkuris. Vagante en Afriko li foje volis kaŝi sin en kaverno; sed ene jam kuŝis leono. Androklo ektimegis kaj tremis; tamen la leono ne alsaltis lin, sed malrapide sin levis, lame venis al li kaj metis sian antaŭan piedegon en lian manon. Tiam Androklo ekvidis, ke en la piedego sidas dorno. Zorgeme li eltiris la dornon kaj lavis la vundon per akvo. Tiam la leono dankeme lekis la manon de Androklo kaj lasis tuŝeti sin kaj karesi. Baldaŭ ambaŭ estis plej intimaj amikoj. Ili loĝadis kune en la kaverno; Androklo kvietigis sian malsaton per la ĉarsakirioj de la leono. Iunokte la leono foriris por ĉasi, sed ne revenis. Ne multe poste ankaŭ Androklon oni kaptis. Oni lin ligis kaj transportis al lia estro en Romon. Por puni lian forkuron, tiu kondamnis lin al tio, ke li batalu kontraŭ sovaĝaj bestoj en cirko. La tago de la spektaklo venis. Oni enmanigis al Androklo glavon kaj lokis lin meze de la areno. Poste oni malfermis kaĝon, el kiu elsaltis grandega leono. Sed treege ekmiris la rigardantoj, kiam la bestego milde ekkuŝis ĉe piedoj de Androklo, lekis liajn manojn, laŭte blekegis pro ĝojo kaj lasis sin karesi. Ĉiuj aplaŭdis per la manoj kaj volis sciiĝi, kiel tio estas ebla. Androklo rakontis sian travivaĵon. La rakonto tiom kortiŝis ĉiujn, ke oni donacis al li la liberecon kaj la leonon krome. Prezentante la malsovaĝan beston, li de tiam sin vivtenis. https://www.facebook.com/permalink.php?id=551385844885925&story_fbid=858998990791274 http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/0045.php#02