#title La Starlinga-Ŝava alfabeto #author Sergio Pokrovskij
Studaĵo de Sergio Pokrovskij
Versio unua: 2011-11-20 Versio ĵusa: (format-time-string "%Y-%m-%d") * Enkonduko La *ŝava alfabeto* estas priskribita en [[http://eo.wikipedia.org/wiki/%%C5%%9Cava_alfabeto][Vikipedio]] kaj en [[http://esperanto.us/sxava_alfabeto/][la originala artikolo]] de Ĝan Ŭesli STARLING, la adaptinto de la angla ideo al Esperanto (naskite kiel *John Wesley Starling,* li oficiale esperantigis sian nomon). La adptadon kunaŭtoris *Phillip Driscoll*, menciita en la informo de Ĝ.Ŭ. Starling kiel la «amiko mia» atentiginta ĉi tiun pri la ideo. ; ; http://en.wikipedia.org/wiki/Talk%3AShavian_alphabet#.C4.9Can_.C5.ACesli_Starling : ; In spite of being born John Wesley, he has legally changed it to the ; Esperanto form. His web site ; http://starling.us/ ; demonstrates how he uses the name on a day-to-day basis, without the ; diacritics, because for the average American, it is not easy to show ; these on a computer. La ŝava alfabeto (aŭ, pli ĝuste, ĝia angla originalo, [[http://en.wikipedia.org/wiki/Shavian_alphabet][the Shavian alphabet]]) iom malfrue eniris Unikodon (en aprilo de la 2003ª, en la versio 4.0.), tial en via ordinara tiparo ĝi probable mankas. Mi metis la elŝutajn indikojn en la stilfolion, kaj ne maleblas, ke via foliumilo ĝin profitos (se vi ne malŝaltis tiun opcion en viaj agordoj). Cetere, vi povas instali iun el la TTF-tiparaj listigitaj en la vikipedia artikolo. Aŭ legu [[http://pok.heliohost.org/eo/tools/Sxava/sxava.pdf][ĉi tiun tekston en PDF]]. ** Kial tio min interesas? --- 𐑒𐑦𐑨𐑤 𐑑𐑦𐑩 𐑫𐑦𐑵 𐑦𐑵𐑑𐑧𐑮𐑧𐑕𐑨𐑕? Jam delonge mi serĉis alfabeton, per kiu mi povus montri malraciecon de kelkaj antaŭjuĝoj kiujn alportas la latinlitera tradicio, kaj kiun homoj edukitaj en tiu tradicio senkonscie trudas al Esperanto (la plej evidenta estas la uskleco; mi verkis pri tio en «[[http://pok.heliohost.org/eo/artikoloj/fremdaj-nomoj.html#malbeno][La latinalfabeta malbeno]]»). Mi ne proponas reformon de Esperanto; mi proponas ĝui intelektan ludon, kiu ebligas freŝokule rigardi nian lingvon kaj helpas kompreni aliajn lingvokonstruajn konceptojn. Aliflanke, min amuzas la ideo multipliki la marĝenecon de Esperanto per ankoraŭ pli granda marĝeneco de la ŝava alfabeto. Laŭ la malnova ŝerco: --- Je kiu perverso vi do suferas?
--- Mi ne suferas, doktoro, mi ĝuas! ** Kial ne cirila alfabeto? --- 𐑒𐑦𐑨𐑤 𐑵𐑧 𐑔𐑦𐑮𐑦𐑤𐑨 𐑨𐑤𐑓𐑨𐑚𐑧𐑑𐑩? En la sortimento da parolsonoj, prezentataj per la kernaj literoj cirilaj, estas pluraj kiuj mankas en la alfabeto latina: *ц* (c), *ч* (ĉ), *х* (ĥ), *ж* (ĵ), *ш* (ŝ); sed kelkaj fonemoj esperantaj mankas: /h/, /ĝ/; la cirilaj diftongoj estas kreskaj, do alispecaj ol la malkreskaj diftongoj de Esperanto. La mankantaj sonoj ja ekzistas en kelkaj nacilingvaj adaptaĵoj, sed - ili estas malmulte konataj --- do ne prezentas evidentan avantaĝon kompare kun la literoj ŝavaj; kaj - ili ne aspektas kiel plenrajtaj, memstaraj literoj: *ҳ* /h/, *ӂ* aŭ *џ* /ĝ/; do, ne pli bone ol la esperantaj diakritaĵoj. Krome, la naciaj alfabetoj cirilaj havas multe pli firme fiksitajn sonsignifojn, ol la alfabetoj novlatinaj, kaj tio malhelpas ilian adaptadon al Esperanto. Tio ne helpus, sed eĉ pli konfuzus la argumentadon. (Logike oni povus prezenti la saman obĵeton pri la alfabeto ŝava; tamen ĝia malsukceso pri la angla lingvo liberigas ĝin por la interpretoj esperantaj.) ** Kial ne IFA? --- 𐑒𐑦𐑨𐑤 𐑵𐑧 𐑦.𐑓.𐑨.? IFA estas interesa ekzemplo pri alfabeto bazita sur la latina, kiu tamen senkompromise atribuas precizan signifon al ĉiu sia signo. Tiurilate ĝi formas klaran kontraston kun la tradicioj de la latinlitera mondo, kaj pruvas, ke ion precizan eblas ellabori ankaŭ surbaze de la novlatina alfabeto. Tamen ĝi estas multe *tro* preciza. Ekz-e en Esperanto - *a* povas realiĝi kiel [a] aŭ [ɑ]; - la esperantan *e* oni povas prononci kiel [e] aŭ [ɛ]; - *o* povas realiĝi kiel [o] aŭ [ɔ] ktp; indiki tiajn alofonojn en la komuna alfabeto estas ĝena malfaciligo (krom iuj specialaj okazoj kiam oni volas prezenti specifan akĉenton ktp). Se oni elektas la pli simplan (t.e. latinalfabetan) alofonon por prezenti fonemojn, tio povas esti misgvida, kaj probable nesufiĉe malsimila ol la latina skribo por eviti la misinfluojn: *exoʃanʤo ʧiuʒaude* Kaj la evidenta kunmetiteco de la IFA-signoj por la diftongoj kaj por *c, ĉ, ĝ* kolizias kun ilia fonologia simpleco (neanalizindo). IFA ne taŭgas por *limigi* disponeblan fonemaron, ĝi estas signaro de malpli alta nivelo ol la fonologia. ** Kial ne Tengvaro? --- 𐑒𐑦𐑨𐑤 𐑵𐑧 ·𐑑𐑧𐑵𐑜𐑝𐑨𐑮𐑩? [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Tengvaro][Tengvaro]], la alfabeto el «La mastro de l' ringoj», prezentas la samajn problemojn kiel IFA: la diftongojn oni signas per kunmetaĵoj; la literformoj kodas fonetikajn trajtojn, kiuj en Esperanto ne nepre estas fonologie signifaj. Ekz-e la artikulacia diferenco inter [v] kaj [w] postulas, ke ilin esprimu malsamaj literoj, el malsamaj ĉeloj de la tengvara matrico, kaj malsamformaj; dum en kelkaj lingvoj ili povas funkcii kiel alofonoj de unu sama fonemo, kaj en mia studaĵo pri la duonvokaloj (vd [[#diftongoj][ĉi-sube]]) mi prezentas argumentojn favore al tia funkciado de /v/ en Esperanto. En Tengvaro tio probable maleblus. Krome, kontraste al la asketismo de la ŝava alfabeto, Tengvaro evidentigas emon al ekzote malsimplaj formoj kaj malnecesaj komplikaĵoj --- ekz-e la superliniaj vokaloj. Tiu lasta apartaĵo postulas elekton inter la skoloj: ĉu, laŭ la aperta-silaba skemo, oni vokalizu la antaŭvokalan konsonanton; aŭ laŭ la skemo malaperta-silaba, la postvokalan. La fonetika sistemo de Esperanto sugestas la unuan; la morfologio (precipe la sufiksoj kaj la finaĵoj: *aĵ, at, em, ig, as, an* ...) pli bone funkcias kun la dua (aldonu al tio la fleksian ŝanĝon de aperteco ĉe *esti---estas, homo---homon* ktp). Pli detale vd la priskribon de esperantigo de Tengvaro en [[http://www.catb.org/~esr/tengwar/esperanto-tengwar.html][anglalingva (!) artikolo]] fare de *Eric S. Raymond*. * La alfabeto --- 𐑤𐑨 𐑨𐑤𐑓𐑨𐑚𐑮𐑑𐑩 Se alio ne estas malimplice indikita, en la ĉi-suba teksto temas pri esperantigita versio de la ŝava alfabeto. Ni komencos per la «klasika» adaptaĵo Starlinga, kiu estas izomorfa al la norma alfabeto Fundamenta; kaj poste ni ekzamenos variantojn, kiujn sugestas la fonologio de Esperanto kaj la trajteca karaktero de la Ŝava skribo. ** La aspekto --- 𐑤𐑨 𐑨𐑟𐑐𐑧𐑒𐑑𐑩 La ŝava alfabeto estas «apriora» (sen rilato al la tradiciaj skribosistemoj estiĝintaj surbaze de la fenica tradicio: hebrea, greka, araba, latina, cirila...); kvankam ĝi jes estas influita de stenografio (interalie, ĉiu litero estas kontinue desegnebla per unu streko, aŭ --- malpli ofte --- per du strekoj). Kiel oftas ĉe la sistemoj aprioraj, ĝi havas sistememan dizajnon. Por pli facile memorfiksi la literojn, oni atentu, ke la signobildoj formas regulajn grupojn (en la priskribo mi uzos la esperantigitajn sonvalorojn): - **literoj altaj** (kiuj elstaras super la linion) estas plejparte senvoĉaj konsonantoj - **literoj profundaj** (kiuj sinkas sub la linion) estas plejparte konsonantoj voĉaj - la paroj «voĉa — senvoĉa» estas prezentataj per geometrie identaj figuroj, turnitaj je 180°; t.e. p estas renversita b (aŭ inverse), simile pri t/d, s/z, ĵ/ŝ, ĉ/ĝ, k/g, v/f; iom analogie (kvankam surbaze de alia kontrastigo) pri h/ĥ kaj j/ŭ (ĉiun konsonanton ĉi-sube sekvas la mezalta litero 𐑩, t.e. o): 𐑐𐑩 𐑚𐑩 | 𐑑𐑩 𐑛𐑩 | 𐑒𐑩 𐑜𐑩 | 𐑓𐑩 𐑝𐑩 | 𐑕𐑩 𐑟𐑩 | 𐑖𐑩 𐑠𐑩 | 𐑗𐑩 𐑡𐑩 | 𐑘𐑩 𐑢𐑩 | 𐑣𐑩 𐑙𐑩 po bo | to do | ko go | fo vo | so zo | ŝo ĵo | ĉo ĝo | ŭo jo | ho ĥo - la **mezaltaj literoj** enliniaj prezentas - la vokalojn; - la fluantojn *l* kaj *r* (ankaŭ simetriaj, 𐑤 kaj 𐑮); - kaj la nazsonojn *m* kaj *n* (resp. 𐑫 kaj 𐑵). ** La kultura ŝoko --- 𐑤𐑨 𐑒𐑪𐑤𐑑𐑪𐑮𐑨 𐑖𐑩𐑒𐑩 La ŝava alfabeto ne estas ligita al iu konata tradicio; tio estas ĝia interesaĵo --- kaj tio estas ĝia problemo. Por averaĝa homo malfacilas lerni tridekon da tute novaj signoj (nur 3 literoj similas la latinajn: 𐑦 /i/, 𐑕 /s/, 𐑟 /z/). Necesas plurtaga ekzercado por trejni la okulon, rimarki kaj memorfiksi la karakterajn apartaĵojn de la signoj. ; >> Ne. La alfabeto jam fiaskis. Ĝi jam estas antaŭ la anglalingvanoj ; >> dum kvin jardekoj sen veki iun ajn intereson. ; ; > Ankaŭ Esperanto ne tiom sukcesis, kiel ĝi meritas -- tamen min ; > interesas kaj Esperanto, kaj la ŝava alfabeto. ; ; Dum lastaj kvindek jaroj en Anglalingvujo presiĝis miloj da esperantaj ; libroj, gazetoj, bultenoj, broŝuroj, k. t. p. Samtempe presiĝis sole unu ; libro laŭ ŝava alfabeto. Konsternite de tiu alfabeta lavango, la novulo (kiu ne plu memoras, kiel li lernis la nun tiom bone konatan alfabeton latinan) plendas ke la alfabeto estas ĥaosa kaj malfacila (mi citas retforumajn afiŝojn): La alfabeto mem estas malbone desegnita. Tro multaj literoj similas unu al alia kaj estas simple renversoj unu de alia, do, estas malfacile rememori kiu litero prezentas kiun sonon~~...
La nacilingvaj alfabetoj distingigas preskaŭ ĉiun literon per aparta desegno (d,t; g,k; r,l). Evidente lingvistoj desegnis la ŝavan alfabeton kaj traktas lingvajn trajtojn peralfabete. Tamen, la lingvaj trajtoj distingiĝas per unusola alfabeta trajto, kiu estas malfacile distingebla en rapida legado. Ĝenerale la literoj tro similas unu la alian por facila rekoneblo. Laŭ mia opinio la desegnisto tro atentis la lingvistikan elegantecon kaj nesufiĉe la legofacilon~~...
Sukcesa alfabeto havas konsiderinde pli da vario. Ekz-e, la latina alfabeto havas literojn de diversaj altecoj super kaj sub norma linio. La latinaj literoj estas pli facile distingeblaj unu de alia, do, pli facile rememoreblaj kaj rekoneblaj. Tiuj riproĉoj estas maljustaj kaj nelogikaj, sed evidente ili estas sinceraj. Mi konsideru ilin unu post alia. *** 1. Samformaj signoj diverse turnitaj. Tio ne estas apartaĵo de la ŝava alfabeto. Estas normala afero ke signaron oni konstruas el unuecaj grafikaj elementoj. Ankaŭ la latina alfabeto estas tia, kun diversmaniere turnitaj signoj; ekz-e jen unu latinalfabeta formo en 4 manieroj turnita: =dbqp=. d | b | n | M | f | a | S | *h* q | p | u | W | j | e | Z | *y* *** 2. La signifoj de diversaj turnoj konfuziĝas. Tio estus justa riproĉo por la alfabeto latina: la sonvaloroj de =dbdp= aŭ =nu= estas tute arbitraj; male, en la ŝava regas regulo: la altaj literoj estas senvoĉaj: 𐑕 /s/, 𐑑 /t/, 𐑖 /ŝ/; dum la profundaj literoj estas voĉaj: 𐑟 /z/, 𐑛 /d/, 𐑠 /ĵ/ (kvankam estas 2 esceptoj: la senvoĉa 𐑣 kaj la voĉa 𐑘). *** 3. La skribo nesufiĉe varias laŭ la alto. Malfacilas diri, kio kreis ĉi tiun malveran impreson. En la 26-litera novlatina alfabeto duono da literoj (13) estas mezaltaj, kaj duono havas partojn eksterliniajn: =acemnorsuvwxz=
=bdfghijklpqty= Tio *ŝajnas* pli ekvilibra ol la 28-litera alfabeto ŝava-starlinga, kiu havas 9 literojn mezajn --- kaj sekve, 18 literojn elstarajn. Tamen fakte la ekvilibro de la ŝava alfabeto estas pli inĝenia: ne duparta, sed triparta: - 𐑚𐑛𐑜𐑡𐑣𐑢𐑠𐑝𐑟 --- 9 literoj profundaj; - 𐑨𐑧𐑦𐑤𐑫𐑵𐑩𐑮𐑪 --- 9 literoj mezaj; - 𐑔𐑗𐑓𐑙𐑒𐑐𐑕𐑖𐑑𐑘 --- 10 literoj altaj. (La 29-litera diftonga alfabeto priskribita [[#diftalf][ĉi-sube]] estas pli simetria: po 9 literoj profundaj kaj altaj, plus 11 literoj mezaj.) La novlatina alfabeto havas 8 literojn altajn kaj 6 profundajn (=j= estas kaj profunda, kaj alta):
=bdfhijkl=
=gjpqty= *** 4. Iuj literoj estas nesufiĉe kontrastaj. Mi koncedas, ke tio veras pri 𐑐𐑑 (pt), kaj simetrie pri 𐑚𐑛 (bd). Sed post kiam oni rimarkis la diferencon, tio ne plu ĝenas. Cetere, la novlatina alfabeto prezentas multajn tiajn malgrandajn diferencojn, kiujn trejnita okulo scipovas distingi (krom eble Il en tiuj tiparoj): c | I | *l* | *cl* | E | H | P | O | C | nm | rn e | l | *t* | *d* | F | N | R | Q | G | mn | m Supozeble la ŝavaj literoj ŝajnas al novulo similaj ĉar ili ĉiuj aspektas por li egale fremdaj. Pro la sama kialo eŭropano trovas ĉiujn ĉinojn aŭ koreojn nedistingeblaj --- kaj simetrie, la eŭropanoj aspektas nedistingeblaj por ĉino. Fakte la ŝavaj literoj estas ne malpli kontrastaj ol la literoj latinaj (kaj eble eĉ pli kontrastaj). ** La Starlinga adapto --- 𐑤𐑨 𐑕𐑑𐑨𐑮𐑤𐑦𐑵𐑜𐑨 𐑨𐑛𐑨𐑐𐑑𐑩 La originala angla versio de la ŝava alfabeto havas 48 signojn, la literaro de Esperanto havas nur 28. Kaj la plej oftaj literoj (aŭ sonoj) anglaj ne nepre estas tiaj en Esperanto. *Ĝan Starling* tre racie ŝanĝis la valorojn de 9 signobildoj, por doni al la pli oftaj literoj de Esperanto pli simplajn formojn; aŭ por ebligi kreon de pli elegantaj ligaĵoj. Interalie li permutis la signifojn de 𐑢 kaj 𐑘 (*w* kaj *j*, respektive *j* kaj *ŭ*). Efektive, la pli oftaj vortofinaj *-aj* kaj *-oj* en tia atribuo aspektas pli elegante (kaj facile kombiniĝas en ligaĵojn; [[#ii][ĉi-sube]] ni tamen vidos ankaŭ malavantaĝon de tiaj literformoj). Ĉi-sube ni atentos nur ĉi tiun sonvalore modifitan alfabeton kaj ĝiajn pluajn modifaĵojn, senrilate al la originala anglalingva versio. Alia argumento favora al tiu permuto estas tio, ke en diftonga esperantigo (vd [[#diftalf][ĉi-sube]]) litero responda al *ŭ* (aŭ al *w*) ne estas uzata, kaj la uzo de 𐑢 por *j* evitigas la malregulaĵon ke voĉan parolsonon prezentas alta litero (𐑘). Aliflanke, la «sudokcidenta» [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Penda%%C4%%B5o][pendaĵo]] de 𐑢 kolizias kun la «sud-orientaj» pendaĵoj de 𐑚 (b) kaj 𐑛 (d): 𐑚𐑢 (bj), 𐑛𐑢 (dj). Tiajn kombinojn entenas pluraj vortoj: > **bj**: > ·𐑚𐑢𐑨𐑤𐑦𐑕𐑑𐑩𐑒𐑩 (Bjalistoko) > 𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩 (objekto) > 𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 (objektivo) > 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩 (subjekto) > 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑨 (subjektiva) > 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑪𐑵𐑒𐑔𐑦𐑩 (subjunkcio) > 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑪𐑵𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 (subjunktivo) > 𐑑𐑪𐑚𐑢𐑩 (tubjo) > **dj**: > 𐑨𐑛𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩 (adjekto) > 𐑨𐑛𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 (adjektivo) > 𐑨𐑛𐑢𐑪𐑛𐑨𐑵𐑑𐑩 (adjudanto) > 𐑨𐑛𐑢𐑪𐑵𐑒𐑑𐑩 (adjunkto) > 𐑨𐑛𐑢𐑪𐑑𐑨𐑵𐑑𐑩 (adjutanto) > 𐑒𐑨𐑮𐑛𐑢𐑩 (kardjo) > 𐑒𐑩𐑨𐑛𐑢𐑪𐑑𐑩𐑮𐑩 (koadjutoro) > ·𐑤𐑦𐑛𐑢𐑨 (Lidja) > ·𐑫𐑨𐑛𐑢𐑨𐑐𐑮𐑨𐑛𐑧𐑖𐑩 (Madjapradeŝo) > 𐑫𐑨𐑛𐑢𐑨𐑮𐑩 (madjaro) > ·𐑩𐑚𐑨𐑛𐑢𐑨 (Obadja) > 𐑝𐑨𐑛𐑢𐑨𐑵𐑜𐑩 (vadjango) > **dj**: > 𐑨𐑛𐑰𐑧𐑒𐑑𐑩 (adjekto) > 𐑨𐑛𐑰𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 (adjektivo) > 𐑨𐑛𐑰𐑪𐑛𐑨𐑵𐑑𐑩 (adjudanto) > 𐑨𐑛𐑰𐑪𐑵𐑒𐑑𐑩 (adjunkto) > 𐑨𐑛𐑰𐑪𐑑𐑨𐑵𐑑𐑩 (adjutanto) > 𐑒𐑨𐑮𐑛𐑰𐑩 (kardjo) > 𐑒𐑩𐑨𐑛𐑰𐑪𐑑𐑩𐑮𐑩 (koadjutoro) > ·𐑤𐑦𐑛𐑰𐑨 (Lidja) > ·𐑫𐑨𐑛𐑰𐑨𐑐𐑮𐑨𐑛𐑧𐑖𐑩 (Madjapradeŝo) > 𐑫𐑨𐑛𐑰𐑨𐑮𐑩 (madjaro) > ·𐑩𐑚𐑨𐑛𐑰𐑨 (Obadja) > 𐑝𐑨𐑛𐑰𐑨𐑵𐑜𐑩 (vadjango) (En la latina alfabeto similan kolizion prezentas la kombinoj =LA, LJ, fl=. Tio ne impresas min kiel grava difekto. Oni povus eviti ĝin revenante al la originala uzo de 𐑘=j, sed la indikita malkohero fonetika --- alta litero por voĉa parolsono --- estas por mi pli ĝena.) La vokalsignojn Starlingo elektis tiel, ke (krom la memevidenta 𐑦 = i) ili formas konkavan lozanĝon --- se aranĝi ilin kvadrate kaj rondiri laŭ la latina ordo alfabeta (a -- e -- o -- u): *a* 𐑨 | 𐑧 *e* *u* 𐑪 | 𐑩 *o* Similan figuron formas la enliniaj konsonantoj: | | *n* | | | | 𐑵 | | *l* | 𐑤 | | 𐑮 | *r* | | 𐑫 | | | | M | | *** La starlingaj ligaĵoj --- 𐑤𐑨 𐑕𐑑𐑨𐑮𐑤𐑦𐑵𐑜𐑨𐑢 𐑤𐑦𐑜𐑨𐑠𐑩𐑢 Krom la literojn la starlinga adapto entenas 14 literligaĵojn, speciale esperantajn. Inter ili tre plaĉas al mi *la* = 𐑤𐑨 → [[Shavian-la.png]]. Tamen ne ĉiuj estas tiom elegantaj; juĝu mem laŭ la dua linio el la bildo kiun mi eltranĉis el la supre indikita artikolo de Ĝ.~~Ŭ. Starling: [[ligajxoj.png]] Sur la bildo mi markis la ligaĵojn *an* kaj *on*, kiuj koincidas kun (alisignifaj) literoj de la angla versio, kaj al kiuj mi preferas doni alian sonvaloron (almenaŭ al 𐑲). Pro la posta prezento de la diftongoj menciiendas la tria markita ligaĵo, tiu por *aŭ* (eksterunikoda; anstataŭe mi proponas signi la diftongon per la litero 𐑲). Ĉi-sube «la starlinga adapto» rilatos nur al la unua linio de la bildo (sen la literligaĵoj), ĉar - tiuj ligaĵoj estas motivitaj ne fonologie (kio precipe interesas min en ĉi tiu studaĵo), sed stenografie; kaj la fonologia principo estas «unu litero — unu fonemo»; - la unikoda normo kaj la rete disponeblaj unikodaj tiparoj tiujn kromajn ligaĵojn ne konas. ** La unikoda tabelo --- 𐑤𐑨 𐑪𐑵𐑦𐑒𐑩𐑛𐑨 𐑑𐑨𐑚𐑧𐑤𐑩 Ĉi-sube aperas, laŭ la ordo de la kolumnoj: 1. La unikoda signonumero (16-ume); 2. la originala angla nomo de la signobildo, eventuale sekvata per la sonvaloro angla en la IFA-transskribo (por la literoj kies sonvaloro estas ŝanĝita ĉe esperantigo); 3. la klavo ĉe la [[#enigmetodo][Emaksa enigmetodo]] (vd sube); 4. la ŝava signobildo; 5. la responda litero (aŭ duliteraĵo) esperanta, eventuale kun noto. La unikodaj numeroj respondas al la ŝava alfabeta ordo, kiu havas nenion komunan kun la tradicia alfabeta ordo latina, kaj iel rilatas al la grafika formo de la literoj (unue la altaj, poste la profundaj, poste la mezaltaj). Por faciligi konsultadon, mi aranĝis la literojn laŭ la alfabeta ordo esperanta (tiu de la 5ª kolumno) — tamen mi ŝanĝis la lokon de la «ekfrotaj» (aŭ «afrikataj») literoj 𐑡 kaj 𐑗 (respondaj al *ĝ* kaj *ĉ*), ĉar en la ŝava alfabeto ili aspektas kiel mofifitaj 𐑠 kaj 𐑖 (t.e. *ĵ* kaj *ŝ*), tial mi movis ilin posten, al la respektiva baza litero. La du unuaj kolumnoj entenas krominformojn kiuj la temon de ĉi tiu studaĵo neniel koncernas; mi enmetis ilin precipe por tiuj legantoj, kiujn eble interesus la angla versio. La temaron de ĉi tiu studaĵo koncernas nur la kolumnoj 3--5. En la tabelo aperas tri kromaj literoj, kiujn la starlinga adapto ne konas, sed pri kiuj temos en la studaĵo: 𐑞, 𐑱, 𐑰; kaj 𐑲 havas nestarlingan sonvaloron (resp. =U+1045e, U+10471, U+10470, U+10472=). #tabelo ----- 1. Unikode || 2. (Angle) || 3 || 4 || 5. Esperantaj adaptoj 0x10468 | *ash* [æ] | =a= | 𐑨 | **a** 0x10472 | *ice* [aɪ] | =A= | 𐑲 | **aŭ** (starlinge *an*) 0x1045a | *bib* | =b= | 𐑚 | **b** 0x10454 | *thigh* [θ] | =c= | 𐑔 | **c** 0x1045b | *dead* | =d= | 𐑛 | **d** 0x1045e | *they* [ð] | =Z= | 𐑞 | **dz** (mankas en Eo) 0x10467 | *egg* | =e= | 𐑧 | **e** 0x10471 | *age* [eɪ] | =E= | 𐑱 | **eŭ** (ne starlinga) 0x10453 | *fee* | =f= | 𐑓 | **f** 0x1045c | *gag* | =g= | 𐑜 | **g** 0x10463 | *ha-ha* | =h= | 𐑣 | **h** 0x10459 | *hung* [ŋ] | =H= | 𐑙 | **ĥ** 0x10466 | *if* | =i= | 𐑦 | **i** 0x10462 | *woe* [w] | =j= | 𐑢 | **j** (ekster la diftonga versio) 0x10470 | *eat* [i:] | =I= | 𐑰 | **j** (ne starlinga) 0x10460 | *measure* | =J= | 𐑠 | **ĵ** 0x10461 | *judge* | =y= | 𐑡 | **ĝ** 0x10452 | *kick* | =k= | 𐑒 | **k** 0x10464 | *loll* | =l= | 𐑤 | **l** 0x1046b | *wool* [ʊ] | =m= | 𐑫 | **m** 0x10475 | *ooze* [u:] | =n= | 𐑵 | **n** 0x10469 | *ado* [ə] | =o= | 𐑩 | **o** 0x10450 | *peep* | =p= | 𐑐 | **p** 0x1046e | *roar* | =r= | 𐑮 | **r** 0x10451 | *tot* | =t= | 𐑑 | **t** 0x10455 | *so* | =s= | 𐑕 | **s** 0x10456 | *sure* | =q= | 𐑖 | **ŝ** 0x10457 | *church* | =x= | 𐑗 | **ĉ** 0x1046a | *on* [ɒ] | =u= | 𐑪 | **u** 0x1045d | *vow* | =v= | 𐑝 | **v** 0x10458 | *yea* [j] | =w= | 𐑘 | **ŭ** (troa en la diftonga versio) 0x1045f | *zoo* | =z= | 𐑟 | **z** 0xb7 | *naming dot* | =`= | · | nompunkto -------- #simetrio * Esperantologie pri la alfabeto --- 𐑧𐑕𐑐𐑧𐑮𐑨𐑵𐑑𐑩𐑤𐑩𐑜𐑦𐑧 𐑐𐑮𐑦 𐑤𐑨 𐑨𐑤𐑓𐑨𐑚𐑧𐑑𐑩 La geometria sistemeco de la ŝava-starlinga alfabeto tuj montras la konatan breĉon en la alfabeto esperanta: la orfa litero 𐑔 (= *c*) estas nepara, mankas la simetria litero 𐑞 --- kiu devus signifi *dz*. T.e.
> *edzo, brindzo* kaj *haladzo* devus esti ne > 𐑧𐑛𐑟𐑩, 𐑚𐑮𐑦𐑵𐑛𐑟𐑩 kaj 𐑣𐑨𐑤𐑨𐑛𐑟𐑩, sed > 𐑧𐑞𐑩, 𐑚𐑮𐑦𐑵𐑞𐑩 kaj 𐑣𐑨𐑤𐑨𐑞𐑩.
Estas vera, ke *dz* maloftegas en Esperanto; sed tio estas misinfluo de la latinlitera tradicio, en kiu reale multaj internaciaj vortoj kun *dz* estas skribataj per nura *z*. Interalie, ĉiuj japanaj kaj ĉinaj *z* fakte estas *dz* : *kamikadze, bandzaj, dzen, Mao DZedong, dzeto (ζ), DZeŭso* ... Same pri multaj italaj *z* (*Zeffirelli* = *DZeffirelli*) ktp. Se la alfabeto de Esperanto ne estus latinlitera, la ĝustaj transskriboj 𐑒𐑨𐑫𐑦𐑒𐑞𐑩, 𐑞𐑧𐑵𐑩, ·𐑫𐑲 ·𐑞𐑧𐑛𐑩𐑵𐑜, ·𐑞𐑧𐑓𐑦𐑮𐑧𐑤𐑦 estus pli probablaj (kp la rusajn *камикадзе, дзен, Мао Цзэдун, дзета, Дзеффирелли*). Aliflanke, du literparoj: 𐑣~~𐑙 (hĥ) kaj 𐑢~~𐑘 (jŭ) rompas la ĝeneralan sistemon «voĉa --- senvoĉa», kaj signalas pri aliaj problemoj. ** La paro h/ĥ --- 𐑤𐑨 𐑐𐑨𐑮𐑩 𐑣/𐑙 Probable plimulto da lingvoj posedas nur po unu fonemon el tiu paro: aŭ /h/ (ekz-e la angla), aŭ /x/ (t.e. ĥ) --- ekz-e la ĉina kaj la lingvoj slavaj. Tamen ne malmultas lingvoj kiuj posedas ambaŭ fonemojn: la germana, la persa, la uzbeka kaj --- tre grave por la leksiko internacia --- la orienteŭropa (aŭ germana) prononca tradicio voĉlegi la vortojn malnovgrekajn, kiun Zamenhofo heredigis al Esperanto (*eĥo, ĥoro; Homero, heroo* ktp). Dum longa tempo ekzistis tendenco eviti la literon kaj fonemon ĥ; unu el la argumentoj estis malofteco de la parolsono /x/ en la nacilingvoj. La argumento estas malvera kaj ŝuldata al la difekto de la latina alfabeto, en kiu mankas litero por tiu sono; fakte la parolsonon /x/ havas tre multaj lingvoj, kaj la eraran impreson kaŭzas la kutimo (mis)uzi por ĝi la literon *h* (ekz-e en Pinjino). La esperantigo de la ĉinaj nomoj devus uzi la ĝustan literon *ĥ*, tamen la latina bazo (kaj eble la teĥnikaj problemoj pri uzo de la ĉapelita litero) kaŭzas la misprezenton de esperantigoj: ekz-e [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Harbino][Harbino]] anstataŭ la ĝusta *Ĥarbino*. Ŝave ambaŭ literoj estas sendiskriminacie egalaj, kaj ne estus motivo malpreferi la ĝustan formon ·𐑙𐑨𐑮𐑚𐑦𐑵𐑩. #diftongoj ** Duonvokaloj kaj diftongoj --- 𐑛𐑪𐑩𐑵𐑝𐑩𐑒𐑨𐑤𐑩𐑢 𐑒𐑨𐑢 𐑛𐑦𐑓𐑑𐑩𐑵𐑜𐑩𐑢 --- 𐑛𐑪𐑩𐑵𐑝𐑩𐑒𐑨𐑤𐑩𐑰 𐑒𐑨𐑰 𐑛𐑦𐑓𐑑𐑩𐑵𐑜𐑩𐑰 Laŭ la reganta opinio Esperanto havas pure fonologian alfabeton, kaj tial por adapti al ĝi la «fonetikan» alfabeton ŝavan sufiĉas establi pounuan interrespondon inter la alfabeto fundamenta kaj subaro da literoj ŝavaj. Tio fakte estas la principo de la starlinga adapto. Interalie, ĝi difinas j=𐑢, ŭ=𐑘. En mia aparta studaĵo «Duonvokaloj kaj diftongoj» (disponebla [[http://pok.heliohost.org/eo/artikoloj/diftongoj/diftongoj.html][en HTML]] kaj [[http://pok.heliohost.org/eo/artikoloj/diftongoj/diftongoj.pdf][en PDF]]) mi tamen kontestas tiun opinion. Laŭ mi, *j* kaj *ŭ* estas malsamspecaj fenomenoj. Dum *j* efektive funkcias kiel plenvalora aparta fonemo, kombinebla kun ĉiuj vokaloj en ĉiaj pozicioj (antaŭ-, post- kaj intervokale), la litero *ŭ* en la normalaj vortoj esperantaj aperas nur en *aŭ* kaj *eŭ* (la esceptaj vortoj kiel la liternomo *ŭo*, la interjekcioj *ŭa* kaj *kŭaks* fonologie ne estas «normalaj vortoj», kiel klarigite en la indikita studaĵo; el la vortoj kun *oŭ* nur *poŭpo* ricevis rimarkindan uzatecon, kvankam ĝi ja sentiĝas fremda, kaj estas forpuŝata de la senproblema *pobo*). Tial pli ĝusta fonologia priskribo postulas ke ĉiun el la son(kombin)oj /aŭ/ kaj /eŭ/ oni traktu kiel unu neanalizindan fonemon; kaj sekve, la duliteraj «aŭ» kaj «eŭ» estas devioj de la fonologia principo: ilin devas reprezenti po unu litero. Alivorte, en la *Fundamento* estas malkohero inter la interna strukturo de la korpo de la lingvo unuflanke, kaj la teorio kaj la alfabeto aliflanke. La litero *ŭ* ne prezentas apartan fonemon, ĝi estas diakritilo formanta la diftongojn *aŭ* kaj *eŭ* --- simila al la ĉapelo =^=, formanta la ekfrotojn *ĉ, ĝ*. Tiun malkoheron eblas forigi diversmaniere: 1. Enkonduki apartajn literojn 𐑲 kaj 𐑱, forprenante la literon 𐑘. La solvo konforma al la interna strukturo de la lingvo, sed devianta de la teorio prezentita en la *Fundamento*. 2. Emancipi la literon *ŭ*, fari ĝin aparta fonemo /w/, samrangan kiel /j/. La solvo konforma al la reganta teorio kaj la tradicia alfabeto, sed malkohera kun la reala lingvomaterialo. 3. Kombini la du solvojn, enkonduki la diftongojn kaj la konsonanton /w/. La solvo kombinanta la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de la du antaŭaj. #diftalf *** La diftonga alfabeto --- 𐑤𐑨 𐑛𐑦𐑓𐑑𐑩𐑵𐑜𐑨 𐑨𐑤𐑓𐑨𐑚𐑧𐑑𐑩 En ĉi tiu sekcio ni ekzamenos la 1-an eblon el la listo: Enkonduki apartajn literojn 𐑲 kaj 𐑱, forprenante la literon 𐑘. #ii **** La duonvokalo /j/ La forigo de 𐑘 rompas la paron 𐑢~~𐑘 --- kiu cetere dekomence estis paro malvera artikulacie kaj malregula grafike (la sonorantoj, do ankaŭ /j/, devas esti enliniaj; tio jes validas por 𐑤𐑮𐑫𐑵 = lrmn). Taŭga signobildo por la sole restanta duonvokalo /j/ estas 𐑰 (angle *eat*), kiun ni do prenu por la sono /j/ anstataŭ la Starlingan 𐑢. Tiamaniere ni forigas la tri malregulaĵojn rilate al la trajta sistemo de la Ŝava skribosistemo: la artikulacie malkoheran paron; la altan sed ja voĉan 𐑘; la eksterliniajn sonorantojn. Mi koncedas, ke la grafika formo 𐑢 estas pli facila por memorfiksi pro la grafika simileco al la latina *j* --- kp 𐑢𐑨𐑤𐑩𐑢 kaj 𐑰𐑨𐑤𐑩𐑰 ( *jaroj* ); sed (almenaŭ por mi) la intereso de la Ŝava alfabeto estas liberiĝi el la asociaĵoj trudataj de la latina alfabeto. Cetere, el la grafika vidpunkto la oblikva 𐑢 prezentas problemojn estetikajn. En la jam citita vorto 𐑢𐑨𐑤𐑩𐑢 sen zorga kunŝovo (angle *kerning*) la litergrupoj 𐑢𐑨 kaj 𐑩𐑢 estas malpli densaj ol 𐑨𐑤𐑩, kaj tio estas malbela. Ankoraŭ pli malfacilajn problemojn prezentas la kombinoj - **𐑚𐑢** (bj: 𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩, 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑨, ·𐑚𐑢𐑨𐑤𐑦𐑕𐑑𐑩𐑒𐑩 = objekto, subjektiva, Bjalistoko) kaj - **𐑛𐑢** (dj: 𐑨𐑛𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩, 𐑨𐑛𐑢𐑪𐑛𐑨𐑵𐑑𐑩, ·𐑩𐑚𐑨𐑛𐑢𐑨 = adjektivo, adjutanto, Obadja). Oni povus heziti pri la distribuo de la roloj inter 𐑦 kaj 𐑰: la desegno de 𐑰 aludas ĝian plian longecon (angle ĝi signas la longan [i:]); sed /i/ estas pli ol trioble pli ofta ol /j/, kaj estas evidenta intereso uzi la pli simplan formon por la pli ofta litero. Krome, sen forta bezono ni ne deviu disde la Starlinga sistemo (la trajtecaj argumentoj pri eksterlinieco aŭ nepareco estas argumentoj fortaj; la grafika impreso estas argumento prava, sed malforta). Latine || Starlinge || Diftonge Bjalistoko | ·𐑚𐑢𐑨𐑤𐑦𐑕𐑑𐑩𐑒𐑩 | ·𐑚𐑰𐑨𐑤𐑦𐑕𐑑𐑩𐑒𐑩 objekto | 𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩 | 𐑩𐑚𐑰𐑧𐑒𐑑𐑩 objektivo | 𐑩𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 | 𐑩𐑚𐑰𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 subjekto | 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑩 | 𐑕𐑪𐑚𐑰𐑧𐑒𐑑𐑩 subjektiva | 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑨 | 𐑕𐑪𐑚𐑰𐑧𐑒𐑑𐑦𐑝𐑨 subjunkcio | 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑪𐑵𐑒𐑔𐑦𐑩 | 𐑕𐑪𐑚𐑰𐑪𐑵𐑒𐑔𐑦𐑩 subjunktivo | 𐑕𐑪𐑚𐑢𐑪𐑵𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 | 𐑕𐑪𐑚𐑰𐑪𐑵𐑒𐑑𐑦𐑝𐑩 tubjo | 𐑑𐑪𐑚𐑢𐑩 | 𐑑𐑪𐑚𐑰𐑩 Ideale trajteca alfabeto estus do 30-litera: 𐑨𐑲𐑚𐑔𐑛𐑧𐑱𐑓𐑜𐑣𐑙𐑦𐑰𐑠𐑡𐑒𐑤𐑫𐑵𐑩𐑐𐑮𐑕𐑖𐑗𐑑𐑪𐑝𐑟𐑞 kun la *aldonitaj* literoj 𐑲 𐑱 𐑰 kaj 𐑞, kaj sen la *forprenitaj* literoj 𐑘 kaj 𐑢 ([[#simetrio][Ĉi-supre]] mi jam indikis mankon de simetrio inter *c* kaj *dz*, t.e. la mankon de 𐑞 por formi paron kun 𐑔; la trajteca idealo ĝin postulas.) Jen ĉiuliteraĵo por ĉi tiu alfabeto: > Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi al DZeŭso sur herbaĵo. > 𐑖𐑨𐑰𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑲𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑞𐑱𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩. Eventuale ankaŭ 𐑳, se oni insistas pri *oŭ*, kaj 𐑞 por *dz* --- rezultus 31-litera alfabeto: 𐑨𐑲𐑚𐑔𐑛𐑞𐑧𐑱𐑓𐑜𐑣𐑙𐑦𐑢𐑠𐑡𐑒𐑤𐑫𐑵𐑩𐑳𐑐𐑮𐑕𐑖𐑗𐑑𐑪𐑝𐑟. En tiu alfabeto la ekstersistemajn vortojn kun nediftonga *ŭ* necesas anstataŭigi per ioj laŭsistemaj. Ekz-e: - ŭo → 𐑪𐑩 (uo, la nomo de la litero *ŭ* el la tradicia alfabeto) - ŭa → 𐑪𐑨' (ua') - kŭaks → 𐑒𐑝𐑨𐑒𐑕 (kvaks) La nesistemaj uzoj de *ŭ* por reprezenti la konsonanton [w] iĝos same maleblaj, kiel la fremdaj *q* [q] en *Iraq* aŭ *th* [θ] en *Thatcher*; necesos ilin aproksimi per aliaj, propre esperantaj fonemoj; t.e. *Ŭesli* povus iĝi aŭ ·𐑝𐑧𐑕𐑤𐑦 (*Vesli*, simile al la fundamenta *Vaŝington* = ·𐑝𐑨𐑖𐑦𐑵𐑜𐑑𐑩𐑵'), aŭ ·𐑪𐑧𐑕𐑤𐑦 (*Uesli*, kp *Eduardo,* ·𐑧𐑛𐑪𐑨𐑮𐑛𐑩, el /edward/) --- sed ne ·𐑘𐑧𐑕𐑤𐑦 (ĉar 𐑘 ne plu estos disponebla litero). [[#simetrio][Ĉi-supre]] mi jam indikis mankon de simetrio inter *c* kaj *dz* (mankon de 𐑞 por formi paron kun 𐑔); la trajteca idealo ĝin postulas. *** La elemento eŭ --- 𐑤𐑨 𐑧𐑤𐑧𐑫𐑧𐑵𐑑𐑩 𐑱 La litero 𐑱 (eŭ) prezentus interesan fenomenon rilate al la ofteco: ĝi aperus en relative malmultaj vortoj, sed en la vortoj ofte uzataj; malofta leksike, ĝi estus nemalofta praktike. Ĝia rilatumo al la pli malofta 𐑙 (ĥ) estus 𐑱:𐑙 = 10:4 = 2,5 (en la Zamenhofa «Esenco kaj estonteco») aŭ 1643:705 = 2,33 (en kolekto da artikoloj el «Monato»). La esperantaj partoj de la *Fundamento* (se escepti la nacilingvajn gramatiketojn) entenas 257 aperojn de *aŭ* (do, 𐑲) --- kaj nur du vortojn kun *eŭ*, nome *Eŭropo* kaj *leŭtenanto*. Mi traserĉis ankaŭ mian tekstaron (26~~Mbajt). El la 4080 trovitaj aperoj de vortoj kun *eŭ*, 2484 (61%) estis *eŭro*-vortoj (eŭropano, eŭroj ktp); 491 (12%) estis *neŭtr*-vortoj (neŭtra, neŭtralismo ktp). Se escepti la vortojn kun *eŭr, neŭtr, pseŭd, leŭtenant*, restos 68 radikoj, 28 el kiuj estas nomoj propraj, precipe grekdevenaj (Deŭkaliono, Eŭfrato, Eŭgeno, Eŭklido ... Zeŭso). Estas ankaŭ iom da pure esperantaj grafismaĵoj, kiuj en la diftonga varianto perdas sian kialon: > Neŭtono, Eŭlero, Freŭdo, Pasteŭro ... > ·𐑵𐑱𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑱𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑱𐑛𐑩, ·𐑐𐑨𐑕𐑑𐑱𐑮𐑩 ... > (kun 𐑘 *w*: ·𐑵𐑧𐑘𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑧𐑘𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑧𐑘𐑛𐑩, ·𐑐𐑨𐑕𐑑𐑧𐑘𐑮𐑩 ...) Ili povas konserviĝi en la ĉi-supra formo, kiel ni konservas la nomformon *Aviceno* estiĝintan el «ibn Sina» pro plurpaŝa aliskriba perado; sed pli konforma al la ŝavaj principoj estus fonetika transskribo: > ·𐑵𐑢𐑪𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑩𐑢𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑩𐑢𐑛𐑩, ·𐑐𐑨𐑕𐑑𐑧𐑮𐑩 ... > (Njutono, Ojlero, Frojdo, Pastero ...) *** La konsonanto 𐑘 (w) --- 𐑤𐑨 𐑒𐑩𐑵𐑕𐑩𐑵𐑨𐑵𐑑𐑩 𐑘 La dua koheriga solvo estas ĝuste la starlinga adapto kun ŭ = 𐑘 = w: > aŭtoro → awtoro → 𐑨𐑘𐑑𐑩𐑮𐑩 > leŭtenanto → lewtenanto → 𐑤𐑧𐑘𐑑𐑧𐑵𐑨𐑵𐑑𐑩 > *Wesley* ['wesli] → Ŭesli → ·𐑘𐑧𐑕𐑤𐑦 > ŭo = wo → 𐑘𐑩 > ŭato = wato → 𐑘𐑨𐑑𐑩 > Ŭu-han = Wu-ĥan → ·𐑘𐑪-𐑙𐑨𐑵 > Nikaragŭo = Nikaragwo → ·𐑵𐑦𐑒𐑨𐑮𐑨𐑜𐑘𐑩 La alfabeto do estas izomorfa al la fundamenta (28 literoj): 𐑨𐑚𐑔𐑗𐑛𐑧𐑓𐑜𐑡𐑣𐑙𐑦𐑢𐑠𐑒𐑤𐑫𐑵𐑩𐑐𐑮𐑕𐑖𐑑𐑪𐑝𐑘𐑟. Malgraŭ tiu izomorfeco, la identigo ŭ = w pli facile realiĝas en la ŝava alfabeto ol en la latinaj. En la latinaj alfabetoj la unuecigo surbaze de *w* aspektas egale mise, kiel la unuecigo surbaze de *ŭ*~~: - *ŭ* pensigas pri *u* kaj pri la diftongoj (*aŭtoro, Eŭropo*); tial ĝia uzo por la konsonanto [w] (*ŭesto, Ŭajt-insulo*) aspektas malagrable; - *w* pensigas pri la konsonanto [w], kaj ĝia apero en la diftongoj (*awtoro, Ewropo, lewtenanto*) estas egale ŝoka por la okulo. Male, la ŝava litero 𐑘 trudas neniajn asociaĵojn, kaj 𐑨𐑘𐑑𐑩𐑮𐑩 povas senĝene funkcii paralele kun 𐑘𐑨𐑑𐑩. Tamen restas alispeca, eksteralfrabeta ĉefproblemo pri ĉi tiu solvo: la granda amaso da bazaj vortoj, en kiuj al la fontolingva parolsono /w/ respondas *v* aŭ *u*, kiel en la fundamentaj *Vaŝington* = ·𐑝𐑨𐑖𐑦𐑵𐑜𐑑𐑩𐑵 kaj *vualo* = 𐑝𐑪𐑨𐑤𐑩. *** La solvo kombinita --- 𐑤𐑨 𐑕𐑩𐑤𐑝𐑩 𐑒𐑩𐑫𐑚𐑦𐑵𐑦𐑑𐑨 Oni povus kombini la diftongojn 𐑲 kaj 𐑱, retenante la konsonanton 𐑘 (la 30-litera alfabeto): 𐑨𐑲𐑚𐑔𐑗𐑛𐑧𐑱𐑓𐑜𐑡𐑣𐑙𐑦𐑢𐑠𐑡𐑒𐑤𐑫𐑵𐑩𐑐𐑮𐑕𐑖𐑗𐑑𐑪𐑝𐑘𐑟 Mi metis 𐑘 (w) post 𐑝 (v), kaj ne post 𐑪 (u) --- ĉar ĝi ne plu similas la vokalon, kaj ne plu funkcias kiel la esperanta *ŭ*; ĉar tio similus enkondukon de *w* en la tradician alfabeton latinecan, sen forigo de *aŭ* kaj *eŭ*~~: > aŭtoro → 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩, Eŭropo → ·𐑱𐑮𐑩𐑐𐑩 > *Wesley* ['wesli] → Wesli → ·𐑘𐑧𐑕𐑤𐑦 > ŭo = wo → 𐑘𐑩 > ŭato = wato → 𐑘𐑨𐑑𐑩 > Ŭu-han = Wu-ĥan → ·𐑘𐑪-𐑙𐑨𐑵 > Nikaragŭo = Nikaragwo → ·𐑵𐑦𐑒𐑨𐑮𐑨𐑜𐑘𐑩 Tiu sistemo kun [w] kaj [aŭ] proksimiĝas la anglan. Samkiel la antaŭa (la 2ª) solvo konsonanta, la solvo kombinita prezentas la *Vaŝington*-problemon pri malkohero kun la baza leksiko. Distingado inter 𐑨𐑘, 𐑧𐑘 (aw, ew) kaj la diftongoj 𐑲 kaj 𐑱 estus kroma komplikaĵo; reale ĝi povas prezenti problemon antaŭvokale: 𐑵𐑲𐑨 (naŭa), sed ·𐑩𐑒𐑦𐑵𐑨𐑘𐑩 (Okinawo). ** Ekzemplaj tekstopecoj --- 𐑧𐑒𐑟𐑧𐑫𐑐𐑤𐑨𐑢 𐑑𐑧𐑒𐑕𐑑𐑩𐑐𐑧𐑔𐑩𐑢 Jen kelkaj konataj testfrazoj kaj ĉiuliteraĵoj > en la fundamenta skribo, > en la starlinga alfabeto (kun 𐑘), > kaj en ties diftonga modifaĵo (kun 𐑲 kaj 𐑱). Bedaŭrinde en la ĉiuliteraĵoj lastaj mankas «eŭ» (𐑱). > Eŭfemisma eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde > 𐑧𐑘𐑓𐑧𐑫𐑦𐑕𐑫𐑨 𐑧𐑙𐑩𐑖𐑨𐑵𐑡𐑩 𐑗𐑦𐑪𐑠𐑨𐑘𐑛𐑧 > 𐑱𐑓𐑧𐑫𐑦𐑕𐑫𐑨 𐑧𐑙𐑩𐑖𐑨𐑵𐑡𐑩 𐑗𐑦𐑪𐑠𐑲𐑛𐑧 > Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi al (D)Zeŭso sur herbaĵo. > 𐑖𐑨𐑢𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑨𐑘𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑟𐑧𐑘𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩. > 𐑖𐑨𐑰𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑲𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑞𐑱𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩. > Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj. > 𐑤𐑨𐑘 ·𐑤𐑪𐑛𐑩𐑝𐑦𐑒𐑩 ·𐑟𐑨𐑫𐑧𐑵𐑣𐑩𐑓 𐑚𐑩𐑵𐑜𐑪𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑓𐑮𐑧𐑖𐑨 𐑗𐑧𐑙𐑨 𐑫𐑨𐑵𐑡𐑨𐑠𐑩 𐑒𐑪𐑵 𐑕𐑐𐑦𐑔𐑩𐑢. > 𐑤𐑲 ·𐑤𐑪𐑛𐑩𐑝𐑦𐑒𐑩 ·𐑟𐑨𐑫𐑧𐑵𐑣𐑩𐑓 𐑚𐑩𐑵𐑜𐑪𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑓𐑮𐑧𐑖𐑨 𐑗𐑧𐑙𐑨 𐑫𐑨𐑵𐑡𐑨𐑠𐑩 𐑒𐑪𐑵 𐑕𐑐𐑦𐑔𐑩𐑰. > Gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaŭzis. > 𐑜𐑨𐑢𐑧𐑔v𐑩𐑗𐑨 𐑓𐑪𐑖𐑫𐑪𐑡𐑨𐑠𐑩 𐑛𐑧 𐑒𐑵𐑨𐑚𐑙𐑩𐑮𐑩 𐑣𐑨𐑤𐑑𐑐𐑨𐑘𐑟𐑦𐑕. > 𐑜𐑨𐑰𐑧𐑔v𐑩𐑗𐑨 𐑓𐑪𐑖𐑫𐑪𐑡𐑨𐑠𐑩 𐑛𐑧 𐑒𐑵𐑨𐑚𐑙𐑩𐑮𐑩 𐑣𐑨𐑤𐑑𐑐𐑲𐑟𐑦𐑕. #DuaL Kompense, jen pli longa teksto en la diftonga varianto:

Unuj parolis pri l' aŭtoro, anstataŭ paroli pri l' afero. Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la *aŭtoron,* ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l' utileco kaj la signifo de l' *afero* kaj decidigi la publikon labori por ĝi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la *aferon* de la *aŭtoro,* mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l' aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris, — mi ankoraŭ parolos, sed en unu de la *venontaj* kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la *rezultatoj*.

𐑪𐑵𐑪𐑰 𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑦 𐑤' 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩, 𐑨𐑵𐑕𐑑𐑨𐑑𐑲 𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑦 𐑐𐑮𐑦 𐑤' 𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩. 𐑦𐑤𐑦 𐑲 𐑖𐑪𐑑𐑦𐑕 𐑒𐑩𐑫­𐑐𐑤𐑦𐑫𐑧­𐑵𐑑𐑩𐑰𐑵 𐑨𐑤 𐑤𐑨 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩, 𐑮𐑦𐑜𐑨𐑮𐑛𐑦𐑜𐑦𐑕, 𐑒𐑦𐑩𐑫 𐑛𐑨 𐑫𐑨𐑤𐑓𐑨𐑔𐑦𐑤𐑨 𐑤𐑨𐑚𐑩𐑮𐑩 𐑒𐑮𐑧𐑛𐑧𐑚𐑤𐑧 𐑤𐑨 𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩 𐑫𐑦𐑵 𐑒𐑩𐑕𐑑𐑦𐑕, 𐑒𐑨𐑰, 𐑤𐑲𐑛𐑨𐑵𐑑𐑧 𐑤𐑨 **𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩𐑵**, 𐑦𐑤𐑦 𐑐𐑮𐑧𐑕𐑒𐑲 𐑑𐑪𐑑𐑧 𐑓𐑩𐑮𐑜𐑧𐑕𐑦𐑕 𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑦 𐑐𐑮𐑦 𐑤' 𐑪𐑑𐑦𐑤𐑧𐑔𐑩 𐑒𐑨𐑰 𐑤𐑨 𐑕𐑦𐑜𐑵𐑦𐑓𐑩 𐑛𐑧 𐑤' **𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩** 𐑒𐑨𐑰 𐑛𐑧𐑔𐑦𐑛𐑦𐑜𐑦 𐑤𐑨 𐑐𐑪𐑚𐑤𐑦𐑒𐑩𐑵 𐑤𐑨𐑚𐑩𐑮𐑦 𐑐𐑩𐑮 𐑡𐑦; 𐑨𐑤𐑦𐑨𐑰, 𐑵𐑧 𐑑𐑮𐑩𐑝𐑨𐑵𐑑𐑧 𐑧𐑵 𐑫𐑦𐑨 𐑝𐑧𐑮𐑒𐑩 𐑤𐑨 𐑦𐑵𐑕𐑑𐑮𐑪𐑦𐑑𐑨𐑵 𐑫𐑦𐑒𐑕𐑨𐑠𐑩𐑵 𐑒𐑨𐑰 𐑤𐑨 𐑦𐑵𐑕𐑑𐑮𐑪𐑦𐑑𐑨-𐑑𐑧𐑩𐑮𐑦𐑨𐑵 𐑓𐑦𐑤𐑩𐑟𐑩𐑓𐑨𐑛𐑩𐑵, 𐑒𐑦𐑪𐑰𐑵 𐑦𐑤𐑦 𐑒𐑪𐑑𐑦𐑫𐑦𐑕 𐑮𐑧𐑵𐑒𐑩𐑵𐑑𐑦 𐑧𐑵 𐑗𐑦𐑨 𐑜𐑮𐑨𐑝𐑨 𐑝𐑧𐑮𐑒𐑩, 𐑑𐑦𐑫𐑦𐑕, 𐑒𐑧 𐑤𐑨 𐑐𐑕𐑱𐑛𐑩𐑵𐑦𐑫𐑨 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩 𐑧𐑚𐑤𐑧 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑵𐑧 𐑕𐑪𐑓𐑦𐑗𐑧 𐑦𐑵𐑕𐑑𐑮𐑪𐑦𐑑𐑨 𐑲 𐑵𐑧 𐑕𐑪𐑓𐑦𐑗𐑧 𐑫𐑧𐑮𐑦𐑑𐑨, 𐑒𐑨𐑰 𐑦𐑤𐑦 𐑑𐑦𐑫𐑦𐑕 𐑧𐑕𐑐𐑮𐑦𐑫𐑦 𐑛𐑧𐑔𐑦𐑛𐑨𐑵 𐑰𐑪𐑡𐑩𐑵, 𐑐𐑤𐑦 𐑫𐑪𐑤𐑑𐑧 𐑐𐑧𐑵𐑨𐑵𐑑𐑧 𐑫𐑨𐑤𐑒𐑩𐑝𐑮𐑦, 𐑒𐑦𐑪 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑤𐑨 𐑐𐑕𐑱𐑛𐑩𐑵𐑦𐑫𐑨 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩. 𐑐𐑩𐑮 𐑦𐑜𐑦 𐑤𐑨 𐑒𐑮𐑦𐑑𐑦𐑒𐑦𐑕𐑑𐑩𐑰𐑵 𐑑𐑪𐑑𐑧 𐑨𐑐𐑨𐑮𐑑𐑦𐑜𐑦 𐑤𐑨 **𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩𐑵** 𐑛𐑧 𐑤𐑨 **𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩**, 𐑫𐑦 𐑐𐑪𐑚𐑤𐑦𐑒𐑧 𐑛𐑦𐑮𐑨𐑕 𐑫𐑧𐑫, 𐑒𐑧 𐑫𐑦 𐑵𐑧 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑫𐑪𐑤𐑑𐑧𐑜𐑧 𐑦𐑵𐑕𐑑𐑮𐑪𐑦𐑑𐑨 𐑤𐑦𐑵𐑜𐑝𐑦𐑕𐑑𐑩, 𐑒𐑧 𐑫𐑦 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑑𐑪𐑑𐑧 𐑕𐑧𐑵𐑫𐑧𐑮𐑦𐑑𐑨 𐑒𐑨𐑰 𐑵𐑧 𐑒𐑩𐑵𐑨𐑑𐑨 𐑧𐑵 𐑤𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑛𐑩. 𐑫𐑦 𐑕𐑔𐑦𐑨𐑕, 𐑒𐑧 𐑫𐑦𐑨 𐑒𐑩𐑵𐑓𐑧𐑕𐑩 𐑫𐑨𐑤­𐑝𐑨𐑮𐑫­𐑦𐑜𐑩𐑕 𐑫𐑪𐑤𐑑𐑨𐑰𐑵 𐑐𐑩𐑮 𐑤𐑨 𐑨𐑓𐑧𐑮𐑩, 𐑕𐑧𐑛 𐑫𐑦 𐑝𐑩𐑤𐑨𐑕, 𐑒𐑧 𐑩𐑵𐑦 𐑰𐑪𐑡𐑪 𐑵𐑧 𐑤' 𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩𐑵, 𐑕𐑧𐑛 𐑤𐑨 𐑝𐑧𐑮𐑒𐑩𐑵. 𐑕𐑧 𐑤𐑨 𐑝𐑧𐑮𐑒𐑩 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑚𐑩𐑵𐑨, 𐑐𐑮𐑧𐑵𐑪 𐑡𐑦𐑵; 𐑕𐑧 𐑡𐑦 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑫𐑨𐑤𐑚𐑩𐑵𐑨 — 𐑠𐑧𐑑𐑪 𐑡𐑦𐑵. 𐑐𐑧𐑮 𐑒𐑦𐑨 𐑝𐑩𐑰𐑩 𐑫𐑦 𐑝𐑧𐑵𐑦𐑕 𐑨𐑤 𐑤𐑨 𐑒𐑮𐑧𐑩 𐑛𐑧 𐑫𐑦𐑨 𐑤𐑦𐑵𐑜𐑝𐑩 𐑒𐑨𐑰 𐑤𐑲 𐑒𐑦𐑨𐑰 𐑫𐑧𐑑𐑩𐑛𐑩𐑰 𐑫𐑦 𐑤𐑨𐑚𐑩𐑮𐑦𐑕, — 𐑫𐑦 𐑨𐑵𐑒𐑩𐑮𐑲 𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑩𐑕, 𐑕𐑧𐑛 𐑧𐑵 𐑪𐑵𐑪 𐑛𐑧 𐑤𐑨 **𐑝𐑧𐑵𐑩𐑵𐑑𐑨𐑰** 𐑒𐑨𐑰𐑧𐑮𐑩𐑰; 𐑗𐑨𐑮 𐑤𐑲 𐑫𐑦 𐑑𐑦𐑪 𐑗𐑦 𐑛𐑧𐑫𐑨𐑵𐑛𐑩 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑐𐑩𐑮 𐑤𐑨 𐑐𐑪𐑚𐑤𐑦𐑒𐑩 𐑕𐑧𐑵 𐑕𐑦𐑜𐑵𐑦𐑓𐑩: 𐑐𐑩𐑮 𐑤𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑛𐑩 𐑧𐑕𐑑𐑨𐑕 𐑜𐑮𐑨𐑝𐑨𐑰 𐑕𐑩𐑤𐑧 𐑤𐑨 **𐑮𐑧­𐑟𐑪𐑤­𐑑𐑨𐑑𐑩𐑰**.

Zamenhofo:
El la antaŭparolo al la Dua Libro
·𐑟𐑨𐑫𐑧𐑵𐑣𐑩𐑓𐑩:
𐑧𐑤 𐑤𐑨 𐑨𐑵𐑑𐑲𐑐𐑨𐑮𐑩𐑤𐑩 𐑨𐑤 𐑤𐑨 ·𐑛𐑪𐑨 ·𐑤𐑦𐑚𐑮𐑩
*** La Bulonja deklaracio --- 𐑤𐑨 ·𐑚𐑪𐑤𐑩𐑵𐑰𐑨 𐑛𐑧𐑒𐑤𐑨𐑮𐑨𐑔𐑦𐑩 Mi faris paralelajn tekstojn de la «Bulonja deklaracio» en la alfabetoj komuna kaj ŝavaj. Jen estas la tekstoj: - la starlinga 𐑘-versio [[bul2.pdf][en PDF]] kaj [[bul2.html][en HTML]]; - la diftonga versio [[bul2dift.pdf][en PDF]] kaj [[bul2dift.html][en HTML]]. La tekstoj en la alfabeto kutima kaj en la ŝava estas samgradaj (en unu sama tiparo), tamen ĉiu alineo ŝava estas rimarkeble pli mallonga --- ĉar tiu alfabeto estas pli lokŝpara. *** «Esenco kaj estonteco» --- «𐑧𐑕𐑧𐑵𐑔𐑩 𐑒𐑨𐑰 𐑧𐑕𐑑𐑩𐑵𐑑𐑧𐑔𐑩» Iom pli interesa ekzerco estas transskribo de la zamenhofa eseo pri la «[[esxe.html][Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia]]»: tio estas pli komplikita teksto, en kiu aperas diverslingvaj vortoj en sia nacilingva formo, romaj ciferoj, matematikecaj variabloj «A, B, C», kutimaj mallongigoj kiel «t.e.», «k.t.p.». Mi lasis la variablojn en ilia formo latinlitera (kiel oni faras pri ili en la tekstoj ruslingvaj), kaj modernigis la ĉapitronumerojn (1–8). La mallongigojn mi markis per tildo, simile al la hebrea *gerŝáim* (גֵרשַיִים) kaj la slavona-greka *titlo* (τίτλος) — ekz-e 𐑑~𐑧, 𐑒~𐑑~𐑐. Tia tradicio plu vivas en la tradiciaj esperantaj mallongigoj kiaj d-ro, s-ro, ekz-e. Alian problemon prezentas la uskleco post citaĵo. Se citaĵo finiĝas per frazofina signo interpunkcia (demandosigno, krisigno), tiam Zamenhofo metas nenian finilon en la frazo mem (post la citaĵo), sed majuskligas la komencliteron de la sekva frazo: kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando „Ĉu poŝto estas bezona?“ La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua (...) [Ĉap. 2ª] Nun ni transiros al la dua demando: „ĉu lingvo internacia estas ebla?“ Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi [Ĉap. 3ª] Tia maniero ne povas funkcii en la senuskla skribo ŝava; fakte, ankaŭ en la duuskla skribo tradicia ĝi fiaskas, se la postcitaĵa frazo komenciĝas per nomo propra, ekz-e: Ni transiru al la dua demando: „Ĉu tio eblas?“ Zamenhofo respondas pozitive. Por eviti tiun ambiguecon, mi aldonis punkton post tiaj citaĵoj frazofinaj. Farinte tiun ŝanĝon, mi rimarkis en la originala teksto zamenhofa analogian interpukcion, kiun tiuforme mi ĉiam preteratentadis: ***Ĉu efektive*** (... ) la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: „Sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via ***nazo!“?*** Tamen en pluraj okazoj mi preferis rompi la alineon post la citaĵo, ĉar la ties demando rolas kvazaŭ titolo indikanta la temon de la posta traktado. (Multaj alineoj en tiu verko estas monstre longaj, ili okupas pli ol tutajn paĝojn en la presita FK; tio estis kutima en la 19ª jc, sed nun tia stilo impresas kiel neelteneble peza. En kelkaj lokoj, kiam mi ja devis malimplicigi la interpunkcion, mi profitis la okazon por rompi tiajn tro longajn alineojn.) La transskribo pli klare evidentigas la latinliterajn barbaraĵojn; aparte amuza estas la centaŭraj vortoj «Volapük𐑨», «Volapük𐑦𐑕𐑑𐑩𐑰», kies monstreco en la tradicia ortografio estas preskaŭ nerimarkebla. (Cetere, tian monstraĵon antaŭ nelonge mi mem imitis en neformala respondo pri la specioj nomataj per la rusa vorto uzita en UV por traduki la radikon *sorp-*: «La diversajn рябина-jn vi povas vidi en [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A0%D1%8F%D0%B1%D0%B8%D0%BD%D0%B0][la rusa Vikipedio]]».) La transskribo estas en la formo diftonga (kun «𐑲𐑑𐑩𐑮𐑩𐑰», «𐑨𐑵𐑒𐑩𐑮𐑲», «·𐑱𐑮𐑩𐑐𐑩», «𐑵𐑱𐑑𐑮𐑨𐑤𐑨»). La originalo estas disponebla en la «Fundamenta krestomatio» kaj [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Esenco_kaj_Estonteco_de_la_ideo_de_Lingvo_Internacia][en la Reto]]. La transskribon mi faris en du formoj: [[esxe.html][en HTML]] kaj [[esxe.pdf][en PDF]]. La PDF-version mi faris en formato oportuna por mia poŝlegilo kun la 6-cola ekrano kun la proporcio 3:4, t.e. 9×12~~cm. Ĝi estas en granda tipara grado (12 punktoj), kun pligrandigita interlinia intervalo, kaj en egallarĝa tiparo (por pli klare apartigi la literojn kaj vortojn, kio devas helpi netrejnitan leganton). #isxtar ** «Pro Iŝtar» La transskribo estas diftonga kaj disponeblas en formo de bitlibro (en [[eo/tools/Sxava/pro_isxtar.epub][en ePub]] aŭ [[eo/tools/Sxava/pro_isxtar.pdf][en PDF]]) aŭ [[eo/tools/Sxava/isxtar.html][en HTML]]. La bitlibroj havas enkonstruitan tiparon ŝavliteran; la HTML-versio disponigas elekton enter 3 ŝargeblaj tiparoj ŝavliteraj kaj latinlitera varianto diftonga:

ĉapitro 1-a. renkonto

nokta mallumo kovris la landon araban. estis la horo antâ la matena krepusko en la vasta altplataĵo de la nordorienta parto de ·arabujo, nomita «lando ·uc». stela baldakeno, ornamita kvazâ per milionoj da tremetantaj diamantoj, etendiĝis super mistere silenta pejzaĝo. timiga blekado de leonoj kaj hienoj, kiu interrompadis la silenton, jam ĉesis, kaj nun la tuta, virga naturo ŝajne ĝuis la plej profundan ripozon, ĝis la suno vekos ĝin al nova, ĝoja aktiveco.

La skribeska tiparo «Leonpiedo3»
La serifa tiparo «ShawRoman3» en la PDF-versio
La senserifa tiparo «ESL Gota3»
* Programaro --- 𐑐𐑮𐑩𐑜𐑮𐑨𐑫𐑨𐑮𐑩 ** Tradukaj skriptoj — 𐑑𐑮𐑨𐑛𐑪𐑒𐑨𐑰 𐑕𐑒𐑮𐑦𐑐𐑑𐑩𐑰 [[sxava.sed][Ĉi tie]] troveblas sed-programeto kiun mi verkis por traduki la literojn de la norma Esperanto el la unikoda utf8-ĉefenigujo =sdtin= en HTML-koditajn literojn de la ŝava alfabeto, kiujn ĝi sendas en la ĉefeligujon =stdout=. Neesperantaj signoj restas senŝanĝaj. Ligaĵojn la skripto ne kreas (esperantaj ligaĵoj ja mankas en la tiparoj). La uskleco estas ignorata (la centra punkto ne estas aplikata). Ekzempla uzo: sxava.sed < um.html > um_sxava.html [[sxava8.sed][Simila skripto]] =sxava8.sed= tradukas rekte en la UTF-8-literojn. #enigmetodo ** Emaksa enigmetodo --- 𐑧𐑫𐑨𐑒𐑕𐑨 𐑧𐑵𐑦𐑜𐑫𐑧𐑑𐑩𐑛𐑩 Por ne tro konfuzi miajn fingrojn, mi faris por la ŝava proksimume tian [[http://pok.heliohost.org/eo/tools/emacs/qwert.html][ŜŬERTĜ-klavararanĝon]], kian mi uzas por la kutima alfabeto. Preskaŭ ĉiuj literoj estas sur la minuskla registrumo, tamen ĉar la usklecon la ŝava ne bezonas, mi liberigis la krampojn =[]{}= kaj ekuzis =J= kaj =H= anstataŭe. Krome, por la ne-starlingaj literoj servas =A, E, Z=. Vd la tabelon [[#tabelo][ĉi-supre]]. La enigmetodon (mi nomis ĝin =sxava-ucs.el=) eblas elŝuti de [[../emacs/sxava-ucs.el][ĉi tie]]. Necesas meti ilin ien en la hierarkio de =load-path= kaj ĝin konigi al Emakso; tion eblas fari en =.emacs=: (register-input-method "sxava-ucs" "utf-8" 'quail-use-package "ŝu" "A method to input Esperanto in Shavian letters" "sxava-ucs") ** La tiparoj --- 𐑤𐑨 𐑑𐑦𐑐𐑨𐑮𐑩𐑰 Verdire, mi trovas malfacile legeblaj la kutime uzatajn tiparojn ŝavajn. Ili tro proksimas stenografion, kiu postulas simplajn strekojn; kaj precipe, la plimulto da tiparoj uzas la avaran spaceton kutiman en Anglalingvujo: 0.3~~em (por komparo: la germanoj preferas 0.4~~em, la rusoj 0.5~~em; *em* estas dimensio de tiparo, kutime egala al la larĝo de ties litero M). Por la angla lingvo tia mallarĝa spaceto estas malpli ĝena, ĉar de la Mezepoko la tradicia ortografio angla konservas la kutimon uzi specialajn ortografiajn variantojn por marki la vortofinon: *-i* ŝanĝiĝas en *-y* (baby --- babies) *-au, -ou* iĝas *-aw, -ow*. Tio ebligas al la anglalingvanoj ŝpari la multekostan pergamenon. Tamen la ŝava alfabeto ŝparus ege pli multe (proksimume 30% por la angla), tial oni povus uzi pli larĝajn spacetojn en tiu skribo. Bedaŭrinde, la unikodaj tiparoj proporciaj uzas unu saman spaceton por ĉiuj skriboj, kaj ĝia larĝo estas la anglalingvuja mallarĝo. Eble tia spaceto tamen estus akceptebla se la tiparoj estus provizitaj je konvenaj tabeloj por literkunŝovo (angle *kerning*); sed nun ili mankas. Tia problemo ne ekzistas por la egallarĝaj tiparoj tajpeskaj: [[monahxo-mono.png]] Sed pri la proporciaj la problemo restas. Jen ekzemple unu el la ĉiuliteraĵoj en diversaj publike disponeblaj tiparoj unikodaj (unue en la skribo tradicia, poste la starlinga kun la tipare difinita spaceto, poste la diftonga kun duoblaj spacetoj): [[monahxo.png]] Nur *Andagii* ŝajnas havi akcepteble larĝan spaceton elskatole. En HTML ekzistas eblo difini la larĝon de la intervorta spaceto --- mi uzas ĝin en ĉi tiu retpaĝo por kelkaj blokoj en la stildosiero: h2, h3, h4, td, p.verse { word-spacing:0.37em; } La preferindan grandon de la intervorta spaceto eblas difini en la inteligentaj kompostaj sistemoj kiel Teĥo (TeX); la amasaj redaktiloj kiel *Word* aŭ *LibreOffice Writer* tian bezonon eĉ ne atentas (kvankam ili celas internacian publikon). Unu el la oftaj riproĉoj pri la ŝava alfabeto estas ĝiaj malbelo kaj nedistingeblo de la literoj. Mi jam diris, ke tiu impreso parte estas ŝuldata al la stenografia aspekto de la ŝava (kvankam grandparte ĝi estas simpla antaŭjuĝo). Tamen nun la stenografia flanko malpli gravas, kaj *M.~~Everson* faris pli ornaman (laŭ mi, tro ornaman) tiparon; jen anglalingva specimeno, tondita el [[http://www.evertype.com/fonts/shavian/shavian-test-7.pdf][lia retpaĝo]]:
Alice in Shavian

Chapter 1
Down the Rabbit-Hole

Alice was beginning to get very tired of sitting by her sister on the bank, || and of having nothing to do: once or twice she had peeped into the book her ; || sister was reading, but it had no pictured or conversations in it, “and what || ; is the use of a book,” thought Alice, “without pictures or conversations?”

;

; So she was considering, in her own mind (as well as she could, for the hot || ; day made her feel very sleepy and stupid), whether the pleasure of making a daisy-chain || ; would be worth the trouble of getting up and picking the daisies, when suddenly a white || ; rabbit with pink eyes ran close by her. ;

; > Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi al Zeŭso sur herbaĵo. ; > 𐑖𐑨𐑢𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑨𐑘𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑟𐑧𐑘𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩. ; > 𐑖𐑨𐑰𐑵𐑨𐑕 𐑒𐑧 𐑕𐑨𐑜𐑨𐑔𐑨 𐑫𐑩𐑵𐑨𐑙𐑩 𐑤𐑲𐑑𐑝𐑩𐑗𐑧 𐑮𐑦𐑓𐑪𐑟𐑨𐑛𐑦𐑕 𐑐𐑮𐑧𐑡𐑦 𐑨𐑤 ·𐑟𐑱𐑕𐑩 𐑕𐑪𐑮 𐑣𐑧𐑮𐑚𐑨𐑠𐑩. ; ; ** Fikslarĝa tiparo --- 𐑓𐑦𐑒𐑕𐑤𐑨𐑮𐑡𐑨 𐑑𐑦𐑐𐑨𐑮𐑩 ; ; ; La ŝava alfabeto malhavas kursivon: oblikvigite la ŝavaj literoj iĝus konfuzaj, kaj la oblikvigitaj vortoj nesufiĉe kontrastas. Juĝu mem, ĉu vi vidas la kursivecon de la du *very,* kaj ĉu la vorto 𐑥𐑳𐑗 (*much*), kiu sekvas la duan el ili, ankaŭ estas kursiva en la sekva peco:
Kursivo en la ŝava
There was nothing so very remarkable in that; nor did Alice think it so very much out of the way to hear the Rabbit say to itself, “Oh dear! Oh dear! I shall be too late!”

Oni povas uzi grasigon aŭ substrekon aŭ koloron; en la ekzemplo [[#DuaL][ĉi-supre]] mi uzis substrekadon. Alia problemo estas la abundo da literoj altaj aŭ profundaj, kiuj malfaciligas rekonon de la minusklaj limlinioj. Mi faris simplan tiparon egallarĝan, kiu solvas tiujn problemojn (nur por la esperanta parto). Por gvidi la okulojn mi uzis etajn serifojn ĉe la literekstremoj kiuj finiĝas ĉe la minusklaj limlinioj. Por prezenti la rezulton mi uzis la versaĵon «Mia penso» fare de Zamenhofo. La literojn mi lokis laŭ la antikva normo *Latina-3a*, tiel ke oni povas preni ajnan tekston registritan en tiu kodo, elekti mian tiparon, kaj ĝui la ŝavan skribon. Mi nomis ĝin omaĝe al *Ĝan Starling*. Tamen mi lokis la ŝava-starlingajn literojn nur en la minuskla registrumo, ĉar en la ŝava tradicio la siglojn oni rigardas afero eksterlingva, kaj lasas ilin en la latina alfabeto (simile al la ciferoj). Mi volis doni al la tiparo iom pli solidan aspekton, ol kian havis ĝia kutime magra formo stenografia, mi faris ĝin pli kvadrata; neatendite por mi ĝi rezultis iom hebreeca (kvankam la hebreaj literoj kutime ne havas serifojn, ili estas simile kvadratecaj). La tiparo estas simpla rastruma BDF-tiparo uniksa, po 9×18 punktoj. Ĝi estas elŝutebla de [[./9x18-starling-3-18.bdf][ĉi tie]]. [[./bildoj/ekzotaj.png][Ekzotaj tiparoj ŝavaj]] * Bernardo Ŝavo kaj Esperanto --- ·𐑚𐑧𐑮𐑵𐑨𐑮𐑛𐑩 ·𐑖𐑨𐑝𐑩 𐑒𐑨𐑰 ·𐑧𐑕𐑐𐑧𐑮𐑨𐑵𐑑𐑩 *George Bernard Shaw* (angla-ŝave, probable, ·𐑡𐑷𐑡 ·𐑚𐑻𐑯𐑩𐑛 ·𐑖𐑷) fakte nur malrekte rilatas al la alfabeto kiu portas lian nomon: li iniciatis kaj financis la projekton, realigitan nur post lia morto. Tamen ĉar lia nomo por ĉiam gluiĝis al la afero, mi profitu la okazon por paroli pri la homo kaj pri lia rilato al Esperanto. ** Kial «Ŝavo» --- 𐑒𐑦𐑨𐑤 «·𐑖𐑨𐑝𐑩» Unue, pri la esperantigo de la nomo. Apriore mi emus esperantigi ĝin laŭsone: *Bernardo Ŝoo, la Ŝoa alfabeto*. Tamen la verkisto mem kreis (anglalingve) la adjektivon *Shavian* (uzatan, interalie, por nomi la alfabeton pri kiu temas ĉi tiu studaĵo: *the Shavian alphabet*, 𐑞 𐑖𐑱𐑝𐑾𐑯 𐑨𐑤𐑓𐑩𐑚𐑧𐑑); li uzis *Shav* por nomi sin en sia antaŭlasta teatraĵo «[[https://en.ŭikipedia.org/ŭiki/Shakes_ver][Shakes versus Shav]]» (t.e. «Ŝeks' kontraŭ Ŝav'», «Ŝekspiro kontraŭ Ŝavo») ktp; tio pravigas la retroderivan esperantigon *Ŝavo*, kiu jam havas rimarkindan tradicion en Esperanto, interalie ĝuste pro «[[http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cava_alfabeto][la ŝava alfabeto]]». ; http://wikilivres.ca/wiki/Shakes_versus_Shav ** Bernardo Ŝavo pri Esperanto --- ·𐑚𐑧𐑮𐑵𐑨𐑮𐑛𐑩 ·𐑖𐑨𐑝𐑩 𐑐𐑮𐑦 ·𐑧𐑕𐑐𐑧𐑮𐑨𐑵𐑑𐑩 Vidu pri tiu temo la anglalingvan artikolon Vilĉjo Rowe: [[http://pok.heliohost.org/en/shavian/shaw2rosetti/shaw2rosetti.html][G.B. Shaw and Esperanto]]. “The British Esperantist”, July/August 1960. Resume, Ŝavo restis skeptika pri la ideo de mondolingvo ĝenerale (*toothpicks like universal languages cannot move the world*) kaj pri Esperanto speciale (tro fleksia; unu el multaj kaj baldaŭ forgesota, kiel Volapuko jam nuntempe). Ironie, lia propra projekto pri la fonetika alfabeto prosperis konsiderinde malpli ol Esperanto --- kaj eĉ malpli ol Volapuko. Ne tial ke ĝi estus malbona; sed ĉar la komenca sojlo estas tro alta por averaĝa lernanto kiu malhavas sufiĉe fortan eksteran motivon por ĝin transpasi. La sama problemo, kiel pri Esperanto. #konkludo * Konkludo --- 𐑒𐑩𐑵𐑒𐑤𐑪𐑛𐑩 Mi diris tion komence, mi ripetu ĝin en la fino: **Per ĉi tiu studaĵo mi ne proponas reformi Esperanton.** Bedaŭrinde, kiom ajn ofte mi tion ripetis, ĉiam inter la reagoj mi legis - ke ĉiuj reformoprojektoj de Esperanto fiaskis; - ke la alfabeton de Esperanto difinas ĝia Fundamento; - ke la latina alfabeto estas ĉie disponebla, dum la ŝavaj literoj haveblas preskaŭ nenie; - ke la ŝavaj literoj estas malbelaj, nelegeblaj, inter si nedistingeblaj kaj de neniu konataj; - ke tiu skribsistemo suferas je miskvalitoj similaj al tiuj de Volapuko (kaj eble eĉ pli gravaj). Mi bone komprenas, ke proponi la ŝavan skribon al la vasta publiko estus afero tute senŝanca. Tro malmultaj homoj kapablas lerni originalan alfabeton sen urĝa bezono, se ĝi ne estas por ili vivnecesa. Mi prezentas ĝin al tiuj, kiuj kapablas ĝui la intelektan ludon, kaj estas esploremaj. Mi prezentas ĝin kiel esplorejon, kiel laboratorion, en kiu oni povas eksperimenti pri la lingvo kaj vidi, kiajn formojn akceptas diversaj lingvopolitikaj solvoj en tute sterila medio, izolite de la fremda latinalfabeta premo, kiam la lingvo restas lasita al si mem, al sia propra interna sistemo. Oni povus obĵeti, ke interago kun la aliaj lingvoj estas esenca trajto de la projekto Esperanto, kiun maleblas ignori en ties evoluigo. Prave --- sed pri tiu trajto neniam mankis atento de la esperantistoj. Pruve ke ne temas pri reformoprojekto mi menciu, ke la studaĵo prezentas ne unu, sed *tri* manierojn esperantigi la ŝavan. Kvankam mi persone favoras la diftongan, mi komprenas, ke ankaŭ la du aliaj havas sian logikon kaj avantaĝojn. Certe, la tiklajn punktojn kiujn evidentigas la ŝava skribo oni povas malkovri (kaj plejparte jam malkovris) ankaŭ en la tradicia lingvoformo. Sed en la ŝava ili manifestiĝas pli klare; kaj samtempe pli klara iĝas la grafika kaŭzo de tiuj malglataĵoj. Ekz-e la mankon de /dz/ indikis diversaj kritikantoj (ekz-e en la anglalingva [[http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/index.html][Learn Not To Speak Esperanto]]); sed la latina alfabeto ne disponigas bonan esprimilon por tiu afrikato (krom eble la italecan *z* --- sed tiun literon la lingvo bezonas por la pli necesa /z/). Zamenhofo devis kompromisi kun la prokrusta lito latinalfabeta, kaj la komparo kun la ŝava montras la prezon de tiu kompromiso; por mi tio aspektas kiel bona pravigo de la zamenhofa decido. Nelatina grafika bazo helpas evidentigi diversajn antaŭjuĝojn --- sed ankaŭ perdigas al ni la grafisman internaciecon. La transskriboj *Njutono, Ojlero, Frojdo* iom gratas mian okulon; pli facile mi akceptus la ekvivalentajn ·𐑵𐑰𐑪𐑑𐑩𐑵𐑩, ·𐑩𐑰𐑤𐑧𐑮𐑩, ·𐑓𐑮𐑩𐑰𐑛𐑩. Eĉ pli surprize por mi: en la ŝava mi pretas akcepti la fonetikan transskribon de mia familinomo ·𐑐𐑨𐑒𐑮𐑩𐑓𐑕𐑒𐑦𐑰 (t.e. /pakrofskij/), dum latinlitere tio min ĝenas. Afero kiun mi probable ne estus esplorinta sen la ŝava estas la ofteco de la litero 𐑱 (de la diftongo /eŭ/). Neatendita kuriozaĵo estas ke la alfabetoj kreitaj por la angla lingvo (la ŝava, Tengvaro) pli facile esperantiĝas ol alfabetoj de lingvoj kiujn tradicie oni opinias fonetike pli proksimaj al Esperanto --- ekz-e iu cirila --- sen paroli pri iu el la japanaj kanaoj ktp. --------- | ·𐑕𐑧𐑮𐑜𐑦𐑩 ·𐑐𐑨𐑒𐑮𐑩𐑓𐑕𐑒𐑦𐑰 | Sergio Pokrovskij | | ·𐑵𐑩𐑝𐑩𐑕𐑦𐑚𐑦𐑮𐑕𐑒𐑩 | Novosibirsko | | (format-time-string "%Y-%m-%d") |