[]{#00.xhtml}

<div class="coverpage">

![cover](Images/F01.jpg){.coverimage}

</div>

[]{#01.xhtml}

Sur la kovrilo {title="Kovrilpaĝo"}
--------------

**Sur la kovropaĝo.** De la 23a ĝis la 26a de februaro 2017 en la
ĉefurbo de Litovio okazis la tradicia 18a Vilna Librofoiro kun pli ol 62
mil vizitintoj kaj kvarcent kulturaj renkontiĝoj. Ankaŭ Esperanto
partoprenis en la foiro danke al la kunlaboro de studentoj de la Vilna
Universitato kaj aliaj Vilnaj esperantistoj: Mindaugas Žuromskas, Ieva
Judickytė, Margarita Dautartienė kaj aliaj. En la foiro ili informis pri
Esperanto kaj ties movado, vendis librojn en/pri Esperanto, disvastigis
faldfoliojn kun konciza gramatiko de la internacia lingvo. (Gediminas
Degėsys)

[]{#02.xhtml}

Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
---------------------------------------

Internacia sendependa magazino. 2017. №4 (270)

**Ekde 2017 *La Ondo de Esperanto* aperas nur elektronike, kiel
bitgazeto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.**

**Aperas** ĉiumonate, krom aŭgusto. Senpaga literatura suplemento
jarfine.

**Fondita** en 1909 de Aleksandr Saĥarov. Refondita en 1991.

**Eldonas kaj administras**: Halina Gorecka

**Redaktas**: Aleksander Korĵenkov

**Konstantaj kunlaborantoj**:

Peter Baláž\
István Ertl\
Irina Gonĉarova\
Dafydd ab Iago\
Wolfgang Kirschstein\
Aleksej Korĵenkov\
Floréal Martorell\
Valentin Melnikov\
Paŭlo Moĵajevo\
Sergio Pokrovskij\
Alexander Shlafer\
Andrzej Sochacki

**Poŝta adreso**: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando

**Retpoŝtaj adresoj**: <sezonoj@kanet.ru>, <sezonoj@yahoo.com>

**Retejoj**: <http://esperanto-ondo.ru>, <http://sezonoj.ru>

**Perantoj**. Vidu la [liston](../Text/39.xhtml).

**Abontarifo por 2017**

Internacia eŭra tarifo: 15 eŭroj

Internacia dolara tarifo: 17 usonaj dolaroj

Pollando: 60 zlotoj

Ruslando kaj Belarusio: 750 ruslandaj rubloj

**Anonctarifo**

Plena paĝo: 50 eŭroj (3000 rubloj)

Duona paĝo: 30 eŭroj (1800 rubloj)

Kvarona paĝo: 15 eŭroj (900 rubloj)

Okona paĝo: 10 eŭroj (600 rubloj)

Kovrilpaĝa anonco kostas duoble. Triona rabato pro ripeto.

**Donacoj**: La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso
(ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia UEA-konto «avko-u» ĉe UEA.

**Recenzoj**: Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro,
kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.

**Represoj**: Oni povas represi tekstojn kaj bildojn nur kun permeso de
la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

\

**“La Ondo de Esperanto” (Волна эсперанто). 2017, №4 (270).**

Ежемесячный журнал на языке эсперанто.

Журнал зарегистрирован Министерством Российской Федерации по делам
печати, телерадиовещания и средств массовых коммуникаций. Свидетельство
о регистрации ПИ №77-9723.

Учредитель и издатель: Горецкая Г. Р. Редактор: Корженков А. В.

Подписано в печать: 1 апреля 2017 г.

© La Ondo de Esperanto, 2017.

[]{#03.xhtml}

Temo {.sekcio}
====

Membronombroj de UEA: Malkresko ekde jardekoj {#03.xhtml#sigil_toc_id_1}
---------------------------------------------

![uea](Images/F03.gif)

La individuaj membronombroj de UEA pasintjare ne falis, sed falegis
kompare kun la antaŭa jaro. Estis redukto de 5501 (2015) al 4365 membroj
(2016), malaperis 1136 homoj, do pli ol 20 procentoj. Eble tio sonas
kiel io eksterordinara – sed ŝajne tiu falego estas ne aparte signifa.
La fenomeno kunmetiĝas el du partoj – la natura ondumado de ĉiuj
statistikaj nombroj, ĉi-kaze ĉefe pro la malsamspecaj UK-oj en ambaŭ
jaroj, kaj la multjara malkreska tendenco ĉe UEA, jam ekde 1991. Ni
rigardu la du subtemojn kaj iom la eblajn kaŭzojn.

En 2015 okazis la jubilea centa Universala Kongreso en Lillo, ĝin
partoprenis laŭ la oficiala statistiko 2698 homoj. En la posta jaro
sekvis la natura reduktiĝo al nuraj proks. 1252 aliĝintoj en Nitro, do
malkresko je proks. 1446 homoj. Estas tiel, ke aliĝi al UEA, kiam oni
volas partopreni la tiujaran UKon, estas finance interesa oferto; multaj
homoj tial aliĝas speciale en siaj kongresjaroj – kaj eble ne rekotizas
en la posta jaro, se ili tiam ne partoprenas en kongreso. Se konsideri
tion, la membronombra reduktiĝo je 1136 homoj supozeble estis pli malpli
natura konsekvenco el la kongresnombra ŝanĝiĝo. La eliro el la regula
ĉiujara membroperdo ĉe UEA ne okazis de 2015 al 2016, sed de 2014 (5027
individuaj membroj) al 2015 (5501); tio estis nekutima kresko je preskaŭ
500 membroj kaŭzita de la jubilea kongreso. Jam antaŭaj jaroj estis pli
bonaj ol normale.

La mezuma jara perdo ĉe la individuaj membroj de UEA ekde 1991 estas ĉ.
150 homoj; ĉiujare malaperas du ĝis tri procentoj de la membroj. En 1991
individue membris ankoraŭ 8071 homoj. Oni povas multe demandi sin pri la
kaŭzoj de tiu daŭra perdo. Unu klarigomodelo estas, ke por multaj
membroj de UEA la membriĝo estas pli malpli aĉeto – ili ricevas la
jarlibron aŭ la gvidlibron, aldone la revuon elektronike aŭ papere. La
demando do estas, ĉu la servo valoras la prezon. Por multaj homoj
gvidlibro kaj jarlibro ne plu havas multan utilon; mi ekzemple metis la
pasintjaran gvidlibron en la bretaron, kiam mi ricevis ĝin, kaj mi ne
plu tuŝis ĝin. Kiam mi serĉas adreson aŭ alian informon, mi rigardas
rete; simple por mi estas pli praktike.

La allogaĵo de la kategorio Membro-Gvidlibro estas la inkluzivita reta
abono de la revuo. Eble tio estas la kaŭzo, kial inter 2015 kaj 2016 la
nombro de gvidlibro-membroj apenaŭ malkreskis (371 post 375), dum
kontraste la nombro de jarlibro-membroj draste malkreskis de 2020 al
1384 (minus 31%); ĉe revu-abonantaj membroj la falo estis 24 % (de 1753
al 1341); tiuj kategorioj rajtigas je kongresa rabato.

La revuo certe liveras multajn belajn artikolojn – sed la sperto
montras, ke eĉ Esperanto-aktivuloj povas travivi ankaŭ sen ĝi. Ekzistas
aliaj revuoj kaj ekzistas multaj retaj artikoloj. Ni krome konsciu, ke
jara perdo de nur kelkaj procentoj estas relative malmulte por papera
revuo kompare kun la drastaj perdoj, kiujn devis travivi multaj gazetoj
en la ekstera mondo; ĉe kelkaj la abonantaro duoniĝis ene de jardeko.
Oni povas supozi, ke la pli maljuna Esperanto-generacio nuntempe fidele
plu abonas la revuon Esperanto (la prezo estas eltenebla kompare kun la
ceteraj kostoj de vivo en unu jaro), sed ke la juna generacio ne vidas
multan kialon aboni ĝin. Ĉu tiu supozo estas vero, tio ne estas klara,
ĉar la aĝostrukturoj de UEA-membroj kaj de la abonantaro ŝajne ne estas
facile troveblaj en publikaj fontoj.

Redaktopolitiko por la revuo *Esperanto*

Eble ludas rolon ankaŭ la “Redaktopolitiko por la revuo *Esperanto*”.
Laŭ ĝi la plej grava celo de la revuo estas “prezenti ĝustan, ĝisdatan
kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA”. La “grandaj
movadaj evoluoj” ekster UEA venas ­poste, forumo “por movadaj diskutoj,
unuavice pri la agado de UEA, duavice pri aliaj movadaj temoj” sekvas
kiel tria kaj “respeguli la tutan buntecon de la Esperanta kulturo kaj
komunumo” havas la lastan lokon. Homo, kiu interesiĝas ĉefe pri kulturo
kaj komunumo de Esperantujo sekve eble ne tro multe trovas siajn
interesojn en la movade kaj UEA-teme orientita revuo. Kelkfoje ŝajnas,
ke UEA deziras reprezenti la tutan Esperanto-komunumon – aliflanke la
revua redaktopolitiko montras alian bildon, kun UEA kaj ties interesoj
en la centro. Indas legi ankaŭ la ceteron de la redaktopolitika
UEA-regularo.

Ni krome konsciu, ke la paperaj jarlibro kaj revuo komencis sian
ekziston antaŭ cento da jaroj, kiam la kondiĉoj en la mondo estis sufiĉe
aliaj. Eble ambaŭ povos plu ekzisti, sed eventuale nur kun reduktita
eldonkvanto. Eble UEA devos daŭrigi la serĉadon, kiujn ofertojn la
Esperanto-publiko nuntempe pli multe aprezos kaj pretos aĉeti.

Certe oni povas argumenti, ke membriĝi en UEA estas pli ol nur ricevi
jarlibron kaj revuon. Tute klare – sed la libroservo estas malferma por
ĉiu kaj same la Universala Kongreso; la rabatoj ludas rolon, sed
evidente ne senfinan, almenaŭ ne post la fino de la kongresa jaro.

Krome oni povas atentigi, ke UEA deziras reprezenti la tutan
Esperanto-parolant­aron antaŭ la ekstera mondo kaj ke ĝi celas
“disvastigi la uzadon de la Inter­nacia Lingvo Esperanto”, kiel formulas
tiun celon la UEA-statuto. La malkreskantaj membronombroj tamen indikas,
ke la hodiaŭa Esperanto-publiko estas ne plu tro entuziasma pri tiuj
aspektoj; Esperantujo entute pli kaj pli kreskas, dum UEA ne.

Iam la membronombroj de UEA eble estis indiko pri la bonfarto de
Esper­antujo. Hodiaŭ Esperantujo kreskas grandparte ekster la organiza
strukturo de UEA. Ret­ejoj kiel Vikipedio, Tatoeba aŭ Reta Vortaro
organiziĝas memstare. Facebook ofertas personajn kaj instituciajn
retpaĝojn; krome tie eblas krei Esperanto-grupojn kaj ĉiu homo povas
kontribui per Esperanto-tradukoj de la Facebook-tekstoj. Eksterkomunumaj
retaj lernejoj pli kaj pli ofte ofertas Esperanto-kursojn – konataj
ekzemploj estas Duolingo kaj Memrise. Ĉe Google Translate oni facile
povas kunlabori sen aliĝo. Retpaĝojn pri Esperanto kreas ankaŭ multaj
unuopuloj kaj grupetoj. La muzika kulturo grandparte vivas ekster la
kerno de UEA. Multaj Esperanto-scienc­istoj sendepende agas en siaj
rondoj. Ankaŭ la kreskanta denaskula mondo bone organiziĝas memstare.

Se oni estas tre entuziasma pri tradiciaj strukturoj, oni eble bedaŭras
tiun evoluon al sendependiĝo. Se oni deziras fortan kreskon de
Esperantujo, oni kontraste eble ĝojas, ke la Esperanto-komunumo fariĝis
multcentra kaj havas multajn iom konkurencantajn organizaĵojn, kiuj –
cetere – profitas unu de la alia kopiante sukcesajn ideojn. Tiu multeco
kaj plureco forte subtenas la kreskon. Ankaŭ la movado por progresigi
kaj kreskigi Esperantujon ne plu estas ekskluziva tereno de grandaj
asocioj: Malgrandaj unuoj, projektaj grupoj sen plia organiza kadro,
atingas bonajn sukcesojn en multaj kampoj, de lingvoretejoj ĝis
filmo-subtekstigo kaj Esperanto-­adaptado de komputilaj programoj.

Resume ni povas konstati, ke la ĵusa membrara malkresko estis granda,
sed la multjara tendenco estas la pli grava fenomeno. Ĉiukaze ni povas
plenanime laŭdi la movadajn strukturojn, kiuj progresigis Esperantujon
ĝis tiu grado, ke ĝi nun pli kaj pli memstaras. La daŭra kresko de
Esperantujo estas subtenata kaj rapidigata ankaŭ de multaj organizaĵoj
ekster UEA kaj eĉ ekster Esperantujo.

Membrostatistiko de UEA. 1980–2016

 

  ---------- -------- --------- ----------
  **Jaro**   **IM**   **AM**    **Sume**
  1980       6629     27554     34183  
  1981       6727     29828     36555
  1982       6556     29768     36624
  1983       6446     31062     37508
  1984       6272     32923     39195
  1985       6536     33020     39556
  1986       6679     33910     40589
  1987       7291     36351     43642
  1988       7203     35945     43148
  1989       7355     32474     39829
  1990       7645     25224     32869
  1991       8071     19146     27217
  1992       7783     18808     26591
  1993       7272     16041     23313
  1994       7018     14495     21513
  1995       7237     13808     21045
  1996       7284     13314     20598
  1997       7113     13018     20131
  1998       7360     12812     20172
  1999       7074     12096     19170
  2000       6583     12522     19105
  2001       6428     14889     21317
  2002       5713     10549     16262
  2003       5714     11264     16978
  2004       5854     12148     18002
  2005       6107     12253     18360
  2006       6066     11732     17798
  2007       6011     11477     17488
  2008       5702     12492     18194
  2009       5713     12605     18318
  2010       5288     10527     15815
  2011       5321     10480     15801
  2012       5046     10057     15103
  2013       4903     10019     14922
  2014       5027     9789      14816
  2015       5501     9215      14716
  2016       4365     8689      13054
  ---------- -------- --------- ----------

 

**IM**: Individuaj membroj de UEA.\
**AM**: Aligitaj membroj de UEA

**Lu Wunsch-Rolshoven**\
EsperantoLand

[]{#04.xhtml}

Inaŭguro de la Jaro Zamenhof en Hispanio {.sekcio}
========================================

Inaŭguro de la Jaro Zamenhof en Hispanio {#04.xhtml#sigil_toc_id_2}
----------------------------------------

![Hispanio](Images/F04.jpg)

Hispana Esperanto-Federacio (HEF) komencis en februaro la aktivadojn
programitajn por la Jaro Zamenhof. Ĝi estis inaŭgurita la 9an de
februaro en la publika biblioteko de la kvartalo Vallecas, en Madrido.
Tiu loko estis elektita, ĉar en tiu biblioteko situas la Centro de Pola
Kultur-intereso de Madrido, kreita de la registaro de la Madrida regiono
por montrado kaj utiligo de la kulturo de la komunumoj de enmigrintoj,
sub la aŭspicio de la Pola Insituto de Kulturo en Madrido.

La inaŭguron partoprenis la direktoro de la Biblioteko, Carmen
García-Risco, la direktoro de la Pola Instituto, Mirosława
Kubas-Paradowska, kiu konvinke montris la apogon de la instituto al la
agado de la esperantistoj en la Jaro Zamenhof, la prezidanto de HEF,
José Antonio del Barrio, kaj la direktoro de Fundación Esperanto, Manuel
Pancorbo. Dum la prezentado oni konfirmis, ke la Hispania organizaĵo de
blinduloj ONCE dediĉos unu el la biletoj de sia fama loterio, tiun de la
8a de aŭgusto ĉi-jara, al d-ro Zamenhof. Oni kompletigis la prezenton
per gvidata vizito al la ekspozicio pri Esperanto kiu dum tiuj tagoj
estis montrata en la halo de la Biblioteko.

Iom antaŭe, la 2an de februaro José Antonio del Barrio prelegis pri
Zamenhof en la Centro Sefarad-Israel, kreita de la Ministerio pri
Eksteraj Aferoj por flegi la rilatojn kun la juda kulturo, kies sidejo
troviĝas en historia palaco en la plej centra strato de Madrido. Dum la
prelego estis pritraktita ankaŭ la konekto de Zamenhof kun la juda
kulturo de lia tempo kaj la historia kunteksto de lia verkaro kaj
idearo. Poste sekvis intervjuo en radio Sefarad rilata al la juda
kulturo por hispanlingvanoj.

La ekspozicio pri Esperanto kaj Zamenhof vojaĝis poste al Cheste, urbeto
en la provinco Valencio, kiu havas de jardekoj tre longan tradicion pri
Esperanto, kaj estas sidejo de la historia klubo “Lumradio”.

La ekspozicio, kiu konsistas el serio da paneloj pretigitaj de HEF,
ĉi-okaze kun aldono de bildo kun fotoj kaj gazetaraj informoj rilataj al
la historio de Esperanto en Cheste, plus diversa materialo havigita de
la loka grupo, estis montrita en la Teatro Liceo, historia kultura
konstruaĵo de la urbo. Ĝi estis inaŭgurita la 3an de marto per
ceremonio, kiun ĉeestis granda publiko. Ĝi estis prezentita de José
Manzanera, la prezidanto de la grupo, kaj parolis dum ĝi la urbestro,
José Morell, la urbkonsilisto pri kulturo, María Angeles Llorente, kaj
la prezidanto de HEF.

La urbestro kaj la urbkonsilistino per varmaj paroladoj substrekis la
riĉan historion de Esperanto en Cheste, en kiu tri stratoj portas la
nomojn de esperantistoj, kaj montris sian apogon por ke tiu tradicio plu
daŭru. Dum la sekvaj tagoj la loka grupo gvidis vizitojn al la
ekspozicio, inter ili por lernejanoj.

En aprilo la ekspozicio vojaĝos al la universitato de Sevilo, kaj poste
al aliaj urboj de la lando. Pri aliaj planoj kaj atingoj ni informos en
venontaj numeroj.

**José Antonio del Barrio**

[]{#05.xhtml}

TEJO en Tutmonda Festivalo
--------------------------

![Bonn](Images/F05.jpg)

Ana Stretcu kaj Klara Ertl reprezentis TEJO-n en Tutmonda Festivalo de
Ideoj por Daŭripova Evoluo (Global Festival of Ideas for Sustainable
Development) en Bonn, Germanio. La evento organizita de UN (Unuiĝintaj
Nacioj) okazis de la 1a ĝis la 3a de marto 2017. Dum la Festivalo oni
diskutis pri la plej taŭgaj kaj efikaj manieroj atingi ĝis 2030 la 17
daŭripovajn celojn de la Tutmonda Tagordo de UN.

En la evento estis diskutoj, laborgrupoj, zono de virtuala realo. La
Festivalo estis kompreneble ankaŭ bona okazaĵo por ke la homoj/organizoj
povu koni unu la alian.

La Festivalo estis la unua “ludebla konferenco” ĉar estis apo specife
pretigita por la evento, per kiu la homoj povis ludi kaj kunlabori por
atingi la daŭripovajn celojn. Kaj estis eĉ specifa novaĵkanalo kiu
prezentas kiel la situacio evoluas – CNN. Estas ankaŭ kanto kiu helpas
memori la 17 daŭripovajn celojn.

Ana kaj Klara estas parto de la KER teamo de TEJO (Komisiono pri
Eksteraj Rilatoj). Ana estas volontulino en la Centra Oficejo en
Roterdamo kaj Klara ofte okupiĝas pri aferoj rilate al UNITED kaj
Unesko.

Laŭ [Tejo.org](http://tejo.org/)

[]{#06.xhtml}

CDELI 60-jara!
--------------

![CDELI](Images/F06.jpg)

La kontribuintoj al la festa programo en CDELI (de maldekstre): Tazio
Carlevaro, Nicole Margot, Mónika Molnár, Nancy Fontannaz, Stefano
Keller, Luko Allemand, Claude Gacond. (Fotomuntaĵo: Stefano Keller,
muntado + fotoj; Wolfgang Carrier, fotoj; Peter Oliver, CDELI-logo)

Trideko da partoprenantoj kunvenis la 18an de marto en la biblioteko de
La Chaux-de-Fonds (Svislando) por celebri la 60-jariĝon de Centro de
Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI).

Tazio Carlevaro, la ĉefpreleganto, enkonduke priskribis la kvarlingvan
Svislandon, kiel riĉan eksperimentejon rilate al lingvoj kaj
lingvoplanado. Rimarkindas la alta multlingveco de la svisoj rilate al
loĝantoj alilandaj. Grupo da svisoj adoptis novan lingvon: Esperanton.
Ekzistas homgrupoj, kiuj adoptis alian lingvon ol Esperanto, sed kun
same “speciala” origino.

Carlevaro klarigis, ke en tia medio CDELI estas ne nur utila, sed
absolute necesa. Indas kontribui al la kreo de kulturo de interkompreno.
Ilo por tion faciligi estas la konstruo de komuna memoro. Supozeble, la
sinteno de Edmond Privat, aktiva defendanto de Esperanto, estas bona
vojmontrilo. Li estis ekzemplo por neagresema maniero alfronti la
multecon de la planlingvaj movadoj. CDELI naskiĝis en la spirito de
Privat, sed la faktan laboron faris kelkaj gravaj pioniroj, al kiuj ni
estu dankemaj:

– Disĉiplo de Privat: Claude Gacond, kiun helpis ekde la komenco lia
edzino;

– La biblioteko kaj la urbo La Chaux-de-Fonds;

– Multegaj sindediĉaj bonvolaj helpantoj, donacantoj, vizitantoj,
esplorantoj, amikoj;

– La iama sinergio kun KCE.

Li menciis kelkajn pliajn ĉefajn kunlaborintojn de CDELI: Alphonse
Matejka, Claude Piron, André Schild, Ric Berger, Reinhard Haupenthal,
István Szerdahelyi, Ivo Lapenna, Andreas Juste, Verloren van Themaat k.
a.

En CDELI okazas scienca arkivado, kiu faciligas sciencan esploron. CDELI
estas vivanta arkivejo, ĉar ĝi kolektas materialon, valorigas ĝin, kaj
faciligas multrilate la sciencan esploron en interlingvistika kaj
esperantologia kampoj. Ĝi estas ne nur libro-kolektejo, sed ankaŭ
prilaborejo, kiu malfermas siajn pordojn al esploremuloj kaj disponigas
al tiuj modernajn laborinstrumentojn. En ĝi la scienca kaj kultura
agadoj estis kaj plu estas gravaj.

Carlevaro listigis kelkajn gravajn atingojn, kiuj montras, ke CDELI
kapablas kunlabori en taskoj malfacilaj, por atingi celon en scienca
kampo:

– Ellaboro kaj disvastigo de esperantologiaj temoj kaj interlingvistiko:
CDELI-kunvenoj, delonge organizitaj, kaj dediĉitaj al la profundigo,
studo, ellaboro de temoj, kiuj rilatas Esperantan literaturon, lingvon,
interlingvistikon, branĉojn de esperantologio;

– *Universalaj lingvoj en Svislando* (verko de Andreas Künzli);

– Arkivo de leterinterŝanĝo Louis Couturat kaj Bertrand Russell;

– Du kunvenoj pri planlingvoj, kies referaĵoj estis eldonitaj kaj
konservitaj;

– Ido-Konfero en Joingny (Svislando, 1981) kun aldona kultura seminario
parte ĉe KCE (Kultura Centro Esperantista) kaj ĉe CDELI;

– La arkiva riĉaĵo de CDELI estis la bazo, sur kiu kreskis alia grava
verko, la *Bibliografio de Ido*, kiu reaperis en dua eldono aktualigita
en 2005 (R. Haupenthal, T. Carlevaro);

- Danke al CDELI, KCE kaj SES inter 1994 kaj 1996 Tazio Carlevaro
ellaboris enketon pri la tiama konsisto de la svisa esperantistaro.

Luko Allemand parolis pri neologismoj de la junularo, kiujn li lernis en
internaciaj renkontoj. Claude Gacond klarigis la originon de la esprimo
“ne krokodilu”. Nicole Margot parolis pri la Internacia Komitato por
Etnaj Liberecoj (IKEL). Mόnika Molnár prelegis pri la rolo de Esperanto
en la lernejo La Grande Ourse, kie ŝi instruas. Stefano Keller faris
mallongan prezentadon pri CDELI kaj ties kunlaborantoj, klarigante la
opajn labortaskojn necesajn por la funkciado de la centro: arkivado,
katalogado, servoj al esploristoj, eventoj kaj Esperanto-instruado.

Ĉeestantaj lernantoj de 105 studsabatoj de CDELI (2003-2017) ricevis
atestilojn. La plej fidela lernanto partoprenis 94-foje! Diversaj
libro-premioj kaj ekzempleroj de la *Kultura Kajero* de CDELI estis
disdonitaj.

**Stefano Keller**

[]{#07.xhtml}

La 11a Mediteranea Esperanto-Semajno
------------------------------------

![Foto: Liba Gabalda](Images/F07.jpg)

Post unu jaro ni denove renkontiĝis en suda Francio por de la 4a ĝis la
11a de marto kune ĝui agrablan semajnon ĉe la Mediteranea bordo.
Partoprenis 101 geesperantistoj el 13 landoj. Alvenis reprezentantoj el
Anglio, Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Germanio, Hispanio, Irlando, Italio,
Litovio, Ruslando, Svedio, Svislando kaj la plej multaj el Francio. La
plej juna estis la unujara knabineto Rosaria, filino de la geedza paro
Marek kaj Veronika el Ĉeĥio. La semajnon organizis Christine Graissaguel
kaj Monique Prezioso kun helpo de aliaj esperantistoj. La programo ne
estis streĉa, sed interesa. Temis ĉefe pri instruado, promenadoj kaj
kulturaj vesperoj. Ankaŭ la hotelo proponis programon, kiun ni povis
profiti.

Ni loĝis en belega feriejo Vacanciel en la hotelo *Val d’Esquière*,
ĉirkaŭata de ampleksa trihektara parko por agrablaj promenadoj sub
majestaj pinarboj. En la pasinteco ĝi estis palaco. La mirinda loko
troviĝas inter la urboj St. Raphaël (15 km) kaj St. Tropez (24 km).

Sabate la 4an de marto vespere ĉiuj alvenintoj kolektiĝis por preni
aperitivon proponitan de la hotelo. La direktoro de la hotelo Silvain
Ceccoto kun la urbestro Jean-Paul Ollivier bonvenigis nin. La dua invito
al aperitivo okazis vendrede vespere. Manĝoj estis kutime abundaj kaj
bongustaj. Ne mankis variaj desertoj kaj glaciaĵoj, blanka kaj ruĝa
vinoj.

Post la unua komuna vespermanĝo prezentiĝis la gvidantoj de la kursoj.
Dum la semajno okazis kvar diversnivelaj Esperanto-kursoj. Verajn
komencantojn inicis al Esperanto Christine Graissaguel el Francio. Iom
pli progresemajn instruis Nina Korĵenevskaja el Ruslando. Marek Blahuš
el Ĉeĥio proponis kurson helpe de sia komputilo. Dalia Pileckienė el
Litovio paroligis esperantistojn, dividitajn en kvin grupetoj, pri
diversaj temoj pli malpli el psikologia vidpunkto.

La kursoj okazis antaŭtagmeze kaj posttagmeze antaŭ la vespermanĝo. Dum
la paŭzo je la 10a horo ni povis trinki teon aŭ kafon kun diversaj
biskvitoj kaj ĉokolado. Dum la semajno funkciis libroservo. Ĉi-foje oni
vendis brokantaĵojn. En la hotelon venis vendistoj, kiuj ofertis
diversajn artiklojn por aĉeti. En la ĵurnalo *Var-matin* aperis artikolo
pri nia evento kun komuna foto.

Dimanĉe posttagmeze okazis festo en la apuda urbeto
Roquebrune-sur-Argens. Pro iom tro malvarma kaj venta vetero ĝi estis ne
tiel impona kaj homamasa kiel pasintjare. Diversaj metiistoj prezentis
okkilogramajn ĉokoladajn tabulojn kun bildoj, kiuj estis poste
aŭkciataj. Gesinjoroj Gabalda aĉetis unu «tabulon», dispecetigis ĝin kaj
dum la kafo-paŭzoj ili regaladis kursanojn dum la tuta semajno.

Merkrede posttagmeze ni ekskursis al la proksima urbeto Cogolin, kies
simbolo estas la koko. Ni rimarkis ĝin plurfoje dum la promenado kun
loka ĉiĉeronino. Ŝi rakontis al ni ĝian historion. La urbo fieras pro
sia horloĝturo. Ĉiujare en majo en la urbo okazadas la tradicia festo
Bravaĵoj de la sankta Maŭro (la patrono de Cogolin) por celebri la
bataleman historion de la komunumo. La urbo estas ĉefe konata pro
fabrikado de pipoj kaj pro manproduktado de tapiŝoj. En la malgranda
familia entrepreno, kie estas produktataj pipoj, finiĝis la ekskurso.
Revenvoje ni ankoraŭ haltis ĉe la haveno de Port-Grimaud. Ĉiutage post
la tagmanĝo estis libera tempo por mallongaj promenadoj kaj ekskursoj en
la ĉirkaŭaĵo.

Ĉiuvespere ni ĝuis kulturajn prezentadojn. La pentroarton de Salvador
Dalí prezentis Nina Korĵenevskaja. Raita Pyhälä parolis pri Finnlando.
André Weber bilde vizitigis al ni la urbon Schwerin en Germanio. Marek
Blahuš skizis la historion de Ĉeĥio kaj parolis pri la universitata urbo
Brno. Proksime de Brno troviĝas la fame konata batalkampo Austerlitz.
Ĉiujare en decembro tie okazas spektaklo rememore al la venko de
Napoleono. Dalia Pileckienė prezentis la litovan lingvon. Tre impresa
kaj bone aranĝita estis la duhora bildprezento pri Vjetnamio de
Jean-François Cousineau.

La lasta vespero konsistis el prezentadoj de ĉeestantoj. La kursanoj
pretigis diversajn amuzajn skeĉojn, deklamon de poemo kaj estis sprite
klarigitaj kelkaj konfuziloj. Ne mankis tombolo en kiu ĉiu gajnis ion.
La vespero finiĝis per dankoj al la organizantoj kaj kursgvidantoj.
Sekvis dancado akompane de akordiona muziko.

**Liba Gabalda**

[]{#08.xhtml}

Tridek programeroj por tridek aperoj
------------------------------------

![APERO](Images/F08.jpg)

La 23-26an de februaro 2017 apud Moskvo pasis AntaŭPrintempa Esperanta
Renkontiĝo (APERo-11). Iom pli ol 30 homoj partoprenis la iom malpli ol
30 programerojn kadre de ĉi tiu tradicia renkontiĝo, kiun ĉiufebruare
organizas la Moskva Esperanto-Asocio MASI okaze de sia propra
naskiĝtago.

El multaj skribaj impresoj pri la renkontiĝo mi elektis kelkajn de
diversaĝaj esperantistoj kun diversaj movadaj spertoj. Mi esperas, ke
iliaj rakontoj pruvas, ke APERo estas ankaŭ por vi – kaj vi venos la
sekvan februaron al APERo-12!

**Irina Gonĉarova**\
kunordiganto de MEA MASI

\

En perfekta amikeca etoso la 23-26an de februaro pasis la vica 11-a
APERo.

Ĝin partoprenis 32 esperantistoj el Moskvo, Rigo, Arĥangelsko,
Uljanovsko, Novoĉerkasko, S-Peterburgo. La organizanto, Moskva
Esperanto-Asocio «MASI», trovis bonegan formon de la renkontiĝo,
interesan kaj por spertaj esperantistoj pro la riĉa programo kaj amika
etoso, kaj por progresantoj, kiel bona paroliga aranĝo.

Ĉi tie ne estis pasivaj konsumantoj. Ĉiuj laŭ siaj kapabloj estis
engaĝitaj en la riĉan programon. Dum la programo, manĝado, promenado
ĉiam estis uzata nur Esperanto, kio estas bonega tradicio de APERoj.

**Mikelo Ĉertilov**\
Estrarano de REU, Esperanto-aktivulo dum kelkaj jardekoj

\

La temo de ĉi-renkontiĝo estis “Metamorfozoj”. Pro tiu temo estis
organizataj sufiĉe multe da prelegoj. Ekzemple, la 24an de februaro
Nikolao Gudskov faris tri prelegojn: “Metamorfozoj en la scienco”,
“Metamorfozoj en lingvokonstruado” kaj “Metamorfozoj en
Esperanto-movado”. Krome, okazis kelke da ludoj, el kiuj plejparton
organizis Mikaelo Povorin, kaj unu – Jurij Karcev (temas pri “Kio? Kie?
Kiam?”). Gaje pasis la Teatra kaj Poezia vesperoj (danke al Irina
Gonĉarova) kaj tradukista konkurso, kiun organizis Larisa Ŝapoŝnikova.
Bedaŭrinde, mi ne vizitis la antaŭajn APERojn; do mi ne povas kompari.
Sed tiu ĉi, mia unua APERo, vere estis brila!

**Petro Fedosov**\
12-jara gimnaziano, aktivulo de MEA MASI ekde 2015,\
En APERo-11 gajnis la 1an lokon en la Tradukista Konkurso

\

Estis mia unua fojo kiam mi partoprenis en Esperanta renkontiĝo. Ĉiuj
partoprenantoj devis paroli Esperante! Mi timis, ke mi ne komprenos aŭ
ne scipovos diri tion, kion mi volas. Sed mi komprenis Esperanton kaj
parolas Esperante “elegante”! Mi estis kaj restis kontenta. Ni ne havis
liberan tempon, ĉar ĉiuj deziras viziti ĉiujn programerojn. Ni ludis
multe, kaj ĉiuj ludoj estis tre interesaj kaj kognaj. Ni ankaŭ aŭskultis
prelegojn de Nikolao Gudskov, Irina Gonĉarova, Julija Samsonova kaj
aliaj. La prelegoj estis tre interesaj kaj diskut-temaj. Mirinde, ke mi
komprenis preskaŭ ĉion, kion la prelegantoj diris. Tio estis malkovro
por mi kaj ĝojigis min! Ni ankaŭ spektis kvar teatraĵojn kaj aŭskultis
la koncertojn de Sergeo Straŝnenko kaj Mikaelo Povorin. Ĉio estis
bonega, kaj mi deziras danki al organizintoj pro la renkontiĝo kaj
interesa riĉa programo.

**Jurij Smirnov**\
36-jara, du tagojn antaŭ la APERo finis la bazan Esperanto-kurson
FaRo-48,\
Post APERo aliĝis al MEA MASI

\

La ĵusa APERo ege ĝojigis min pro la bonega amikeca etoso kaj nova
sperto pri la organizado! Ĉi-foje mi respondecis pri la programo kaj mi
tre feliĉas, ke ĉiuj programeroj estis realigitaj… Mia plej ŝatata
programero estis “Faru vian propran animacian filmeton!”, organizita de
Alisa Zingerman kun grava teknika helpo de Aleksandr Basov… Agrablas, ke
pri APERo interesiĝas multe da homoj, kaj ĉiujare partoprenantoj venas
el diversaj urboj, ne nur el Moskvo. Gravas, ke malgraŭ strikta lingva
disciplino komencantoj kuraĝas veni kaj pretas ne krokodili. Karaj
komencantoj, eĉ se vi silentas la tutan eventon, vi multe spertas kaj
eklernas. Venu sentime, ja APERo estas por vi organizita! Dankon al ĉiuj
pro la vica bonega MASI-evento!

**Sofja Zareckaja**\
23-jara, FaRo-lerninto de la 2015\
MASI-aktivulino ekde 2016, membro de la Organiza Teamo de APERo-11

\

Por mi APERo-11 estis jam la sesa! Kaj ĉiam ĝi estas diversa. Multaj
novuloj ĉiuAPERe kreas tute freŝan atmosferon. Kaj la ardaj
gefanatikuloj de la aranĝo konstante aldonas ion interesan al la
programo, krom ke ili estas garantio de la perfekta amikeca etoso. Sed
la strikta lingva disciplino – tio ĉiamas!

Estis por mi mirakla kaj escepte utila programero – farado de animaciaj
filmetoj, ĉar tiu ĉi agado estas interaktiva, grupamikiga kaj
rezultodona. Jen ni kune laboris – jen ni tuj havas utiligeblan rezulton
de nia laboro. Kun granda plezuro mi partoprenus aŭ organizus similajn
programerojn dum la sekvaj APERoj.

**Julia Samsonova**\
24-jara, FaRo-lerninto de la 2011, MASI-aktivulino

\

Ĉi-jare mi partoprenis APEROn la sesan fojon… Jen denove nia kvina
dometo, jam konataj kaj ankoraŭ nekonataj vizaĝoj,
salutoj-interbrakumoj-konatiĝoj-demandoj…Tiu neripetebla gemuta etoso,
kie harmonie miksiĝas seriozaj prelegoj kaj “porka orgio”, disputoj kaj
kantoj, rido kaj tristo, frenezaj ideoj kaj komunaj planoj, eksteraj aŭ
enaj metamorfozoj, kiuj okazas al la homoj dum tiuj tagoj… APERo estas
malgranda modelo de la mondo, por kiu revis kaj laboris Zamenhof: la
homoj kun diversaj opinioj, vivpozicioj, politikaj vidpunktoj ktp
kunvivas, interparolas Esperante kaj kunlaboras pace kaj amike. Almenaŭ
dum tri tagoj…

**Irina Gorodeckaja**\
Novoĉerkassk, Esperanto-Klubo “NovoĈek”

[]{#09.xhtml}

Amri Wandel en Ruslanda televido
--------------------------------

![Amri Wandel](Images/F09.jpg)

Tri semajnojn post gazetara konferenco de NASA pri la malkovro de
sunsistemo Tarappist-1 kun sep terecaj planedoj, kelkaj kun potencialo
de vivo, prezentita la 22an de februaro 2017 kaj vaste raportita en la
amaskomunikiloj tutmonde, la granda Ruslanda televida kanalo РЕН ТВ
elsendis unu-kaj-duon-horan dokumentan filmon pri ekstertera vivo.

En la filmo, kiun laŭ la taksoj de la kanalo spektis ĉ. kvin milionoj da
televidantoj, enestas longa intervjuo kun la esperantista astrofizikisto
Amri Wandel el Israelo. La intervjuo prezentas la esplorojn de Wandel,
kiuj kvazaŭ inaŭguris tiun malkovron. La intervjuantoj interpretas la
intervjuon, kvazaŭ ĝi kontraŭas la malkovron, publikigitan en la
gazetara konferenco. Tiu argumentado estas iom kurioza, konsiderante ke
la intervjuo kun Wandel okazis unu semajnon antaŭ la publikigo.

Spektebla ĉe:
<https://www.youtube.com/watch?v=rCkBZr6yg14&feature=youtu.be&t=4472>

[]{#10.xhtml}

Esperanto sonas en Himalajo
---------------------------

![Nepalo](Images/F10.jpg)

Esperantistoj sur Tara Hill Top (Foto: Ján Vajs)

La 12a Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26a de februaro ĝis la 8a de
marto 2017. Partoprenis la tutan programon 38 esperantistoj, kaj simila
nombro partoprenis nur parton. Inter la partoprenantoj estis 15 personoj
el Japanio, ses el Slovakio, po du el Danlando kaj Usono, po unu el
Tajvano, Germanio kaj Vjetnamio; ĉiuj ceteraj estis nepalanoj. La
ĉi-jara celo estis konigi naturon kaj kulturon pere de Esperanto per
ekologia piedmarŝado.

La programo komenciĝis la 26an de februaro per akceptado de la gastoj.
La landa asocio NEspA bonvenigis ilin la 27an en la hotelo “Marsangdi”
en Thamel. La sestaga piedvagado komenciĝis la 1an de marto post du
tagoj dediĉitaj al ekskursoj en la Katmandua valo. Ni ekmarŝis de
Kawukhola kaj la 4an de marto atingis Tara Hill Top (ĉ. 2900 m),
trairinte Tanting (1900 m), Sikles (2000 m). Krom unu nokto en Tara Hill
Top, ni ĉiam restis en etnaj vilaĝoj. Ni manĝis tiel, kiel vilaĝanoj.

La 8an de marto en la sama hotelo okazis la solena ferma ceremonio, en
kiu NEspA disdonis al la partoprenintoj atestojn kaj la nepalajn ĉapojn
“Topi”. La ĉeestantoj faris aplaŭdojn, komentojn kaj sugestojn por la
estontaj Himalajaj Renkontiĝoj. La renkontiĝon fermis la prezidantino de
NEspA Inud Devi Thapaliya kaj la ĉefo de la renkontiĝo LP Agnihotri.

**Bharat K Ghimire**

[]{#11.xhtml}

Kubo: Esperanto kaj packulturo en la Zamenhof-Jaro
--------------------------------------------------

![Kubo](Images/F11.jpg)

De la 15a ĝis la 19a de marto okazis la sesa Kuba Esperanto-Renkontiĝo
(KER), ĉi-foje en la centra provinco Villa Clara, en la feriejo Rio
Seibabo. La renkontiĝon ĉeestis pli ol 115 geesperantistoj el la tuta
lando.

La unuan tagon kunsidis la Komitato de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), kiu
analizis la jaran raporton por 2016, elektis novan estraron kaj skizis
la ĉefajn agadojn por 2017, inter kiuj elstaras la intensigo de kursoj
bazaj kaj progresigaj. Konkretiĝis agadplano okaze de la Zamenhof-Jaro,
estas planataj eventoj en la orientaj provincoj Granma kaj la Zamenhofa
Metiejo en Guantánamo.

La programo de KER sub la devizo “Esperanto kaj packulturo en la
Zamenhof-Jaro” ekis la 17an per seminario pri informado, okazis ankaŭ
ateliero pri protektado kaj konservado de nia heredaĵo. Okazis paroligaj
kursoj, bazaj kaj mezaj ekzamenoj, kunsido de la Kuba ILEI-sekcio,
kunsido pri Zamenhof-Jaro, literatura rondo, elŝutejo, radioamatoroj,
ekskurso al historia loko ĉe la montoĉeno Escambray, kie situas la
feriejo. La vesperaj aranĝoj inkluzivis prezenton de filmo pri la grupo
*Amindaj* kaj la urbo Contramaestre, oni spektis la muzikvideon
konkursantan en “Teo kaj Amo”; la variaj vesperoj estis riĉigitaj per la
arto de kubaj esperantistoj.

Je la fino oni ĝenerale rekonis la laboron de la instruistaro per
transdono de atestiloj, premiis la plej bonajn instruistojn, ankaŭ la
plej bonan filion de KEA, nome tiun en Santiago de Kubo, oni anoncis la
rezulton de la literatura konkurso, kiun gajnis Carmen Duvel
Lachatagnerey, kaj prezentis la novan estraron por la venontaj tri jaroj
sub la prezido de Maritza Gutiérrez González.

La 6a KER finiĝis per pozitiva bilanco kaj estis anoncite ke venontjare
ĝi ne okazos, ĉar la kuba esperantistaro sin preparas por akcepti en
Havano la 9an Tutamerikan Kongreson de Esperanto de la 11a ĝis la 17a de
februaro 2018.

**Maritza Gutiérrez**

[]{#12.xhtml}

Ateliero por neesperantistoj partnere organizita
------------------------------------------------

![LBV](Images/F12.jpg)

La 1an de marto Legio de Bona Volo (LBV) partnere kun Esperanto-Asocio
de San-Paŭlo (EASP), okazigis en San-Paŭlo atelieron pri Esperanto en la
Komunuma Centro por Sociala Asistado “D-ro Osmar Carvalho e Silva”.

Per tio oni celis veki la intereson de la loka komunumo lerni la lingvon
internacian, plivastigante ĝian kulturan akiraĵon. La aranĝo estis
dividita je du partoj. En la unua parto la partoprenintoj ĉeestis
prelegon de d-ro Paulo Sergio Viana, tradukisto tre konata en la
esperantista medio, multjara amiko de LBV kaj nuna vicprezidanto de
EASP. Li parolis pri la origino kaj valoro de Esperanto, kaj pri agadoj
por diskonigi ĝin en la mondo.

En la dua parto José Roberto Tenório da Silva prezentis interagan kaj
viglan lecionon pri la gramatiko de la lingvo. La ateliero plenumis sian
celon prezenti Esperanton al la publiko, kiu siavice havis la okazon
enskribiĝi en kvarmonata ĉeesta kurso proponata de EASP por tiuj kiuj
volas profundigi siajn konojn pri la lingvo.

Sur tablo EASP ekspoziciis klasikaĵojn brazilajn kaj tutmondajn
tradukitajn l Esperanto kaj librojn originale verkitajn en la lingvo de
Zamenhof. Inter la eksponitaj libroj troviĝis la furoraĵo *Meditadoj el
la Animo*, verkita de Paiva Netto.

La atelieron ĉeestis dekoj da personoj el ĉiuj aĝoj. En la fino, la
partoprenantoj ricevis ĉeesto-atestilon. Poste okazis lotumado de
memoraĵoj, okazo en kiu la ĉeestantoj povis jam praktiki la numeralojn
en Esperanto.

**Jéssica Botelho**

[]{#13.xhtml}

Esperanto-Poŝtkruciĝo
---------------------

![MASI](Images/F13.jpg)

MEA MASI refunkciigis la internacian aktivadon “Esperanto-Poŝtkruciĝo”!
En 2013 ĉi-distraĵon lanĉis Julia Samsonova okaze de la Internacia Tago
de Poŝto (kiu okazas la 9an de oktobro). La ago elvokis internacian
intereson kaj eĉ trafis en la revuon *Esperanto* kiel nova junulara
iniciato. Sed la aktivado estis porokaza, kaj ĝi rapide estingiĝis.
Tamen ekde tiam nin persekutis la ideo revivigi ĝin kiel konstantan
esperantistan aktivadon.

Ĉu ne estas bona ideo sendadi belajn mansurskribitajn bildkartojn al la
engaĝitaj esperantistoj, hazarde elektitaj de la aŭtomata sistemo? Ĉu ne
estas agrable surpriziĝi trovinte en sia ĉeporda poŝtkesto surkartajn
salutojn en Esperanto de nekonataj samlingvanoj el ajnaj landoj kaj
regionoj? Ni kredas, ke troviĝos multaj dezirantoj partopreni tiun
amiksentan poŝtludon!

Eble vi aŭ via Esperanto-lernanto estas tia homo? Do, ne prokrastu –
aliĝu tuj! Venu al la ĵuskreita paĝaro ([http://
bildkarto.weebly.com](http://%20bildkarto.weebly.com)) kaj plenigu tre
simplan aliĝilon. Vi tuj ricevos retpoŝte ies adreson! Elektu en
papervendejo bildkarton, surskribu ĝin kaj sendu en la poŝtejo. Kaj
atendu surprizojn en via poŝtkesto! Ĝuu la belecon de la bildkartoj kaj
la amikemon de esperantistoj el la tuta mondo!

**Irina Gonĉarova**\
kunordiganto de MEA MASI

[]{#14.xhtml}

Hispanoj kongresos ĉe geamantoj
-------------------------------

![Hispanio](Images/F14.jpg)

Teruel (Teruelo) estas urbo tiel ofte forgesata, ke ĝi sukcesis konigi
sin en Hispanio per la ampleksa disvastigo de la slogano “Teruel ja
ekzistas!”, kiu fariĝis kvazaŭ simbolo de la provoj de la loĝantoj de la
centra Hispanio atentigi pri ties grava senpopoligo. Sed ĝi celis veki
la atenton ankaŭ al la beleco kaj la atrakciaĵoj de la urbo kaj la
ĉirkaŭa regiono. Ĝi sukcesis: ĝuste tiu senpopoligo konservis la
arkitekturan havaĵon, kaj speciale la mudeĥaran arton (tiun de la
muzulmanoj restintaj en la kristanaj regnoj de mezepoka Hispanio post
ties reokupo), agnoskitan kiel Homara Heredaĵo fare de Unesko. Ankaŭ la
naturo montras apartan belecon en tiu duon-montara regiono.

La alia tuja respondo, kiun oni ricevas en Hispanio ĉe la mencio de
Teruelo, estas spontanea aludo al “la Geamantoj”. Temas pri tre konata
legendo, ofte portretita en la hispana literaturo, pri juna paro, Diego
kaj Isabel, kiuj mortis pro la neeblo kuniĝi pro sociaj diferencoj. La
legendo baziĝas sur faktoj ŝajne okazintaj ĉirkaŭ la jaro 1217, do pli
ol du jarcentojn antaŭ la pli famaj Romeo kaj Julieta. La supozata tombo
de la realaj homoj, unuiĝintaj nur post la morto, estas nun ofte
vizitata maŭzoleo, kaj motivo por ĉiujara festo dum kiu multaj homoj
surhavas por la okazo mezepokajn vestaĵojn. En tiu ĉi jaro oni celebras
do la 800an datrevenon de la okazaĵo, kaj la urbo profitos la koincidon
por eĉ pli diskonigi sin.

Ĝuste tiun urbon Hispana Esperanto-Federacio elektis por sia ĉi-jara
Kongreso. Ĝi okazos inter la 23a kaj la 25a de junio, kaj la slogano ne
povos ne aludi al tiu festado: “Teruelo, urbo de amantoj, amantoj de
Esperanto”. La loka urbestraro inkludis la kongreson inter la eventoj de
la urba celebrado, kaj profitos la okazon por doni la nomon “placo de
Esperanto” al publika spaco de la urbo.

La muzikaj koncertoj disvolviĝos en historia gastejo (“fonda”) en la
centro de la urbo. Nin akompanos *Kajto*, kiu (eble unuafoje) rekuniĝos
kvarope por sia 30a datreveno, Martin Wiese, kaj lokaj artistoj.

La ĝeneralaj sesioj okazos en la universitataj instalaĵoj, kaj ili
enhavos prelegojn de diverslandaj invititoj, prezentadon de libroj,
ekspoziciojn, debatojn, kursojn, ekzamenojn, ktp.

Ne mankos turismaj vizitoj al la urbo mem, kaj ankaŭ al la historia urbo
Albarracín, kiu estis dumtempe ĉefurbo de unu el tiuj regnoj (tajfoj)
kiuj sendependiĝis post la disfalo de la islama kalifujo en Hispanio,
kaj kiu aparte fidele konservis sian historian heredaĵon. Eblos viziti
ankaŭ la restaĵojn de la batalo de Teruelo, unu el la plej ferocaj dum
la hispana interna milito.

Por tiuj, kiuj deziros resti kaj profiti la vojaĝon, oni organizos
prezentadon en Madrido, la 21an de junio, antaŭkongresan viziton en
Teruelo la 22an, kaj du samtempajn seminariojn postkongresajn, la 26an
kaj 27an, unu organizatan de TEJO por junulaj aktivuloj, kaj alian por
maturiĝo/maturiĝintoj, konekse kun celebradoj de la Jaro Zamenhof.

Ne timigu vin la aludoj al la senpopoligo, eĉ se ĝi estas tiom zorgiga
el socia vidpunkto ke la areo estas foje nomata “la suda Laponio”. Jam
en 2016 (vidu *La Ondo de Esperanto*, 2016, №2) ni invitis vin al alia
simile fora regiono, pro similaj problemoj nomata “La Siberio”, kaj
tamen evidentiĝis ke la elekto estis tute trafa, kaj ke ĝi rezultis en
unu el la plej belaj spertoj kiujn la partoprenintoj povis ĝui. Ni
trafos nun tre similan travivaĵon, en urbo kiu varme akceptos nin, kaj
kie oni povos ĝui pejzaĝojn kaj monumentojn kiujn la ordinaraj turistoj
al Hispanio nur malofte tuŝas. Kaj kun superba etoso, kutima ĉe la
hispanaj kongresoj, kiun mi povas nur rekomendi.

Pliaj informoj: <http://www.esperanto.es/kongreso>

**José Antonio del Barrio**

[]{#15.xhtml}

La Pollanda kongreso okazos en Bjalistoko
-----------------------------------------

La 36a Pola Esperanto-Kongreso okazos en Bjalistoko la 12-14an de majo
2017 sub la aŭspicio de Unesko kadre de la Jaro de Zamenhof.

En la programo troviĝos, interalie: prelegoj, filmoprezentado,
koncertoj, promenoj tra la Esperanto-urbo, malfermaj Esperanto-kursoj
kaj ekskurso al la urbo Tykocin. Tuj antaŭ la kongreso, vendrede matene,
Podlaĥia Libraro invitas al scienca konferenco dediĉita al Zamenhof.

La reta aliĝilo: <http://kongreso.hol.es/eo/partopreno/>

Kontaktu la organizantojn <http://kongreso.hol.es/eo/kontakto/> por
ekscii pliajn detalojn. Vizitu la eventon ĉe Facebook

<https://www.facebook.com/events/395125997495145/>.

[]{#16.xhtml}

La kvara Interlingvistika Simpozio dediĉita al Zamenhof
-------------------------------------------------------

La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz
Universitato en Poznano, Pollando), kiuj festas sian 20-jariĝon ĉi-jare,
organizas sian kvaran internacian Interlingvistikan simpozion la 21-22an
de septembro 2017 en Poznano, inter la kutima septembra interlingvistika
sesio kaj la tradicia kultura festivalo Arkones.

La ĉefa temo estas: “Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de
Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo”. La simpozio havos apartan
sekcion dediĉitan al Zamenhof tiel festante la 100-jariĝon de lia morto,
kiun ankaŭ Unesko metis en sian kalendaron de festataj elstaraj
personecoj en 2017 kaj estos malfermita al vasta publiko. La temaro
rilatas al la ideo de dialogo inter nacioj kaj kulturoj alfrontante
lingvajn kaj kulturajn defiojn ekde la 19a jarcento ĝis hodiaŭ kaj la
rolo de internaciaj lingvoj.

Prelegoj pri la sekvaj temoj estas bonvenaj (en esperanto, la angla kaj
pola):

• **Zamenhof: vivo kaj verkaro**

• internacieco kaj internaciaj lingvoj ekde la 19a jarcento

• lingvopolitiko en plurlingvaj landoj

• lingvaj defioj en la ŝanĝiĝanta Eŭropo

• **diversaj aspektoj de Esperanto**:

o Lingvistiko: la rolo kaj strukturo de la internacia lingvo

o Literaturo kiel portanto de internaciaj valoroj kaj temoj

o Instruado: modernaj metodoj

o Esperanto-movado por lingvaj rajtoj kaj egaleco

Limdato por prelegproponoj: 31.05.2017 (ne estas konferenca aliĝkotizo).
Jam anoncis sian kontribuon profesoroj Věra Barandovská-Frank, Nicolau
Dols Salas, Sabine Fiedler, Ilona Koutny.

Aliĝo kaj informoj: <interlingv@gmail.com>

[]{#17.xhtml}

150 tagoj da informado
----------------------

![La Balta Ondo](Images/F17.jpg)

La 27an de oktobro 2016 en la novaĵretejo La Balta Ondo
(<http://sezonoj.ru>) aperis la novelo *Dankesprimo* de Julian Modest.
Ekde tiu tago en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova
teksto. La 26an de marto estis la 150a tago en ĉi tiu senprecedence
longa seninterrompa serio. Ĉi tiu “ronda” nombro estas bona preteksto
por resumi la funkciadon de la retejo.

La Balta Ondo estis lanĉita je la Zamenhofa tago 2010. Nun en ĝi estas
1410 artikoloj (afiŝoj, laŭ la terminaro de WordPress). Krome en la
retejo estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.) kaj pluraj
subpaĝoj. La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj kaj markitaj
per 1853 temaj etikedoj. La artikolojn sekvas 2 mil 351 aprobitaj
komentoj de niaj legantoj.

En aŭgusto 2011 ĉe La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo
Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia
retejo. Kompreneble, robotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al
la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko. Malgraŭ la
filtrilo de Counterize kaj malgraŭ la kontraŭspamaj kromprogramoj,
ĉiutage la administranto mane forigas dekojn (iam eĉ centojn) da vizitoj
registrataj de Counterize, kaj rezulte ni havas sufiĉe fidindajn
informojn pri la reala vizitado de la retejo.

Ekde aŭgusto 2011 en nia retejo okazis 525 mil 369 paĝovizitoj (angle:
“hits”). Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo kaj la vizitojn per
kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke jam 330 mil 398 fojojn estis
vizititaj konkretaj afiŝoj.

En la listo de la plej ofte vizitataj artikoloj en La Balta Ondo plej
supre plu estas la unua parto de la eseo “Teorio de disvastiĝo de
novaĵoj, aplikata al Esperanto”, verkita de Dennis Keefe.

\

**Pli ol milfoje estis legitaj jenaj 22 tekstoj:**

3660 Dennis Keefe: [Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al
Esperanto (1)](http://sezonoj.ru/2012/03/210keef/)

2178 Aleksander Korĵenkov: [Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli
ol 992](http://sezonoj.ru/2011/12/censo/)

1338 Halina Gorecka: [Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro
2015](http://sezonoj.ru/2015/12/smith/)

1335 Grigorij Arosev: [Postprezidaj
meditoj](http://sezonoj.ru/2013/05/224arosev/)

1305 Halina Gorecka: [Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro
2012](http://sezonoj.ru/2012/12/balaz/)

1288 Aleksander Korĵenkov: [Kie kongresi post tri
jaroj?](http://sezonoj.ru/2015/05/demando2/)

1250 Komitatano Z: [Hundoj bojas, karavano
vojas](http://sezonoj.ru/2012/03/210kz/)

1244 [La Ondo de Esperanto en 2016](http://sezonoj.ru/2015/11/ondo2016/)

1227 Aleksander Korĵenkov: [La Unua
Libro](http://sezonoj.ru/2016/07/eo125/) *(Nia trezoro)*

1225 \[Aleksander Korĵenkov, Flo Martorell\]: [Katastrofo ĉe
Vinilkosmo](http://sezonoj.ru/2011/09/flo/)

1211 José Antonio Vergara: [Esperanto estas multe pli valora ol speco de
malangla aŭ identecofonto de supozata
“popolo”](http://sezonoj.ru/2011/11/vergara/)

1172 Trevor Steele: [Ĉu malesperi?](http://sezonoj.ru/2011/10/steele/)

1170 Halina Gorecka: [La hobito
reaperis](http://sezonoj.ru/2013/06/hobito/)

1148 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov: [Iom pri La Ondo de
Esperanto](http://sezonoj.ru/2011/09/ondo/)

1136 [Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj
nomoj](http://sezonoj.ru/2013/10/akademio-2/)

1132 Halina Gorecka: [Tolkien en Esperanto: Nova
e-libro](http://sezonoj.ru/2012/03/unuringo/)

1082 Zlatko Tišljar: [Josip Broz Tito](http://sezonoj.ru/2013/08/tito/)
*(Nia trezoro)*

1079 Grigorij Arosev: [Kio estas la reala trezoro de
REU?](http://sezonoj.ru/2011/09/arosev/)

1064 Andreas Künzli: [Inter finvenkismo kaj
raŭmismo](http://sezonoj.ru/2011/11/rec206/)

1032 Brian Bishop: [Volapuko havas novan
Cifal!](http://sezonoj.ru/2014/05/volapuko/)

1022 Andreas Künzli: [Baudouin de
Courtenay](http://sezonoj.ru/2013/03/221trezoro/) *(Nia trezoro)*

1017 Dennis Keefe: [Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al
Esperanto (2)](http://sezonoj.ru/2012/05/211rogers/)

\

Kvankam La Balta Ondo estas novaĵretejo, la plej legataj tekstoj en ĝi
estas ne Esperanto-novaĵoj, sed plejparte artikoloj kaj intervjuoj pri
la problemoj de la Esperanto-movado, kiuj dum jaroj ne perdas sian
aktualecon. Nur la 23an lokon en la popularec-listo okupas la plej
legita artikolo pri Esperanto-kongreso, nome, la artikolo de Jukka
Pietiläinen pri la pasint-jara 101a Universala Kongreso de Esperanto en
Nitra.

Vidu la liston de la plej legataj (pli ol 500-foje) prikongresaj
artikoloj:

999 Jukka Pietiläinen: [Mondkongreso en malgranda
urbo](http://sezonoj.ru/2016/08/uk-6/) (UK-101, Slovakio, 2016

978 Halina Gorecka: [BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en
Utena](http://sezonoj.ru/2013/07/bet-9/) (Litovio, 2013)

797 Jukka Pietiläinen: [Rejkjaviko – malgranda kaj
intima](http://sezonoj.ru/2013/08/227uk/) (UK-98, Islando, 2013

719 Katalin Kováts: [La unua kursaro sur la
Esperanto-Insulo](http://sezonoj.ru/2012/02/209insulo/) (Ĉinio, 2012)

695 Anna Maria Koniecpolska-Lachowska: [ARKONES: Oni ne povas
kabei…](http://sezonoj.ru/2013/10/arkones-2/) (ARKONES-29, Pollando,
2013)

671 Katarína Nosková: [SES plena je
surprizoj](http://sezonoj.ru/2013/08/227ses/) (Slovakio, 2013)

612 Maria Nazaré de C. Laroca: [Neforgesebla NASK
2013](http://sezonoj.ru/2013/08/227nask/) (Usono, 2013)

569 Halina Gorecka: [BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda
urbo](http://sezonoj.ru/2016/08/bet-58/) (Litovio, 2016)

556 Jukka Pietiläinen: [99a Universala Kongreso de
Esperanto](http://sezonoj.ru/2014/08/bonaero-3/) (Argentino, 2014)

552 Françoise kaj Flo!: [FESTO 2013: Estis bonega
festivalo!](http://sezonoj.ru/2013/09/228festo/) (Belgio, 2013)

537 Nikolao Gudskov: [SAT-Kongreso en (ne tro) suna
Jalto](http://sezonoj.ru/2012/09/215sat/) (Ukrainio, 2012)

517 Jukka Pietiläinen: [La jubilea
kongreso](http://sezonoj.ru/2015/08/uk100-7/) (UK-100, Francio, 2015)

505 Jukka Pietiläinen: [Hanojo – eburtura
kongreso](http://sezonoj.ru/2012/08/215uk/) (UK-97, Vjetnamio, 2012)

501 Trezoro Huang Yinbao: [Esperanto por la azia
kunlaboro](http://sezonoj.ru/2016/11/azio/) (8a Azia Kongreso de
Esperanto, Ĉinio, 2016)

**Aleksander Korĵenkov**

[]{#18.xhtml}

Koncize
-------

6 mar 2017 Ewa Szkdelska k Huang Lin, kulturoficistoj de la pollanda
ambasado en Ĉinio, vizitis la E-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato
(orienta Ĉinio); oni decidis en septembro 2017 okazigi ekspozicion pri
Zamenhof k pola kulturo en la antikva urbo Tai’erzhuang, kiu simile al
Varsovio estis detruita en la Dua Mondmilito k poste rekonstruita. *(El
Popola Ĉinio)*

2 mar 2017 interkonsenton pri instruado de Eo subskribis la lernejo
Hadegnon en Calavi, apudurbo de Kotonuo (Benino) k la asocio “Scio Sen
Bariloj”; ĉiuj instruistoj k la direktoro ĉeestis la unuan lecionon.
(Mireille Grosjean)

La Bavara Ŝtata Biblioteko informis la Munkenan E-Klubon, ke ĝi planas
je la 100a mortodato de Zamenhof instali virtualan rondiron tra la vivo
de la kreinto de Eo. (EK Munkeno)

25 feb en la programo X-faktoro de la litovia televido TV3 kun la kanto
*Maro* konkursis kantistino el Visaginas Veronika Konan; ŝi sukcese
prezentis kanton en Eo k promociiĝis al la sekva konkursetapo. (Vytautas
Šilas)

Perla Martinelli k Giorgio Silfer per oficialaj akreditivoj reprezentis
Feminisman E-Movadon k la redakcion de *Literatura Foiro* en la 39a
Internacia Festivalo de la Femina Filmo, okazinta meze de marto apud
Parizo. (HeKo)

“Lingvoilo” (LanguageTool) estas liberkoda plurlingva programo por
kontroli ortografion, gramatikajn erarojn k stilon de tekstoj en Eo k
pluraj aliaj lingvoj; oni povas ne nur uzi ĝin en ĝia retejo, sed oni
povas elŝuti kromaĵon por sia retumilo. La prizorganto k programisto de
“Lingvoilo” estas Dominique Pelle. (Ret-Info / Lingvo-Studio)

Progresas la preparado de broŝuro pri la Ea literaturo, kiu celas
prioritate la PEN-anaron (pli ol 13 mil verkistojn en pli ol cent tridek
landoj); la franclingva varianto, pri kiu zorgas Marie-France Conde Rey,
estos preta ĉi-jare; pri la hispanlingva k la anglalingva variantoj
okupiĝas Andrés Martín respektive Chiara Macconi. (HeKo)

Je 30 mar 2017 al la 102a UK, kiu okazos ĉi-somere en Seulo, aliĝis 905
personoj el 58 landoj; plej multe (198) el la kongreslando Koreio,
sekvas Japanio 146, Ĉinio 81, Francio 73, Brazilo 34, Germanio 32,
Ruslando 26, Pollando 25, Usono 21. (uea.org)

J La Komitato de Kultura Centro E-ista proponas al la Asembleo de la
kulturcentro, kunvenonta en Ĉaŭdefono 14 apr 2017, la trian numeron de
la monata informilo sub la titolo “La eta heroldo de KCE” k la subtitolo
“monata informilo de Kultura Centro Esperantista”. La titolo memorigas
litertipe la antikvan de *Heroldo de Esperanto*, uzitan ĝis la pasinta
jaro. (HeKo)

[]{#19.xhtml}

Tribuno {.sekcio}
=======

Vidpunkto

![Carlo Minnaja](Images/Minnaja.jpg)

Pri la Laborplano de UEA {#19.xhtml#sigil_toc_id_3}
------------------------

de Carlo Minnaja

De jardekoj mi ne plu havas respondecojn en UEA, mia lasta komitatana
mandato finiĝis verŝajne en 1980; do komentado de la longa kaj certe
skrupule redaktita Laborplano de UEA 2013-2017 estas ekster miaj
kapabloj, kvankam mi nur supraĵe notus, ke nur eta parto de la tuto,
fakte optimisme troa, estas realigita. Mi rigardis kun simpatio la
allogan siglon “AMO”, kvankam laŭ mi ne temas pri maturigo de aktivuloj,
kiuj jam estas maturaj per si mem, sed ja pri aktivigo de maturuloj, sed
mi agnoskas, ke perdiĝus la ĉarmo se oni siglus MAO. Preter tiu ĉi
ekstertema rimarko, mi limigas mian atenton al kelkaj punktoj rilataj al
kulturo, spurante tiun vorton en la Apendico: “Strategiaj prioritatoj de
UEA 2013-2017”.

En la punkto 1.2 de tiu apendico estis planita la kreo de datumbazo de
“Amikoj de Esperanto” al kiuj oni sendu movadajn novaĵojn. Mi dubas, ke
tio estis kreita. Ankoraŭ en la tempo de Lapenna ekestis kategorio de
“Apogantoj”, kun listo kaj membrokartoj, sed post malmultaj jaroj tio
estingiĝis. Analoge, la Akademio de Esperanto, en la tempo de la
prezidanteco de Albault, kreis asocion de “Amikoj de la Akademio” kun la
celo ricevi donacojn kaj informi pli vastan publikon ol la nuran
membraron; tio estingiĝis kun la ŝanĝo de la prezidanto. Kvankam certe
laŭdindaj en perspektivo, ĉi tiuj klopodoj iel partoprenigi en la
idealoj de asocio personojn ekster la specifa medio ne funkciis. Retejo
esperanto.net ŝajnis ŝlosilo al tiu etendo de la asocio al la ekstera
mondo, sed ankoraŭ nun ĝi povas esti konsiderata funkcianta nur en sia
esperantlingva versio, en aliaj lingvoj la retejo ankoraŭ atendas
kompletigon. Kaj eĉ se rigardi la esperantan version, la mencio pri
poezio nur de Kalocsay, Baghy kaj Miĥalski jam mortintaj antaŭ almenaŭ
duonjarcento, kaj la nemencio almenaŭ de Boulton kaj Ragnarsson, kiuj,
same kiel Auld, estis kandidatigitaj (ne ja “nominataj”???) al
Nobel-premio pri literaturo estas for de aktualeco. Ŝajne freŝe
aperintajn literaturkritikajn tekstojn la kompilinto de la retejo ne
prikonsciis.

La libromerkato estas asfiksia, kaj la statistiko aperinta en la aprila
numero de *Esperanto* estas deprima. Preter la eksplodaj *Poŝamiko* de
Allée kaj Kováts kaj *La danĝera lingvo* (2a eld.) de Lins, kiuj superas
200 ekzemplerojn, neniu verko atingas 80 ekzemplerojn venditajn en 2016
de la libroservo de UEA. Tamen veras, ke, laŭ aserto de spertulo kia
Osmo Buller, nur duono de la tuta libromerkato pasas tra UEA, do la
statistiko estas nur parta kaj por havi realan bildon oni devus
statistiki la vendojn ĉe la eldonejoj (kio kompreneble ŝanĝus la
klasifikojn de la plej vendataj entute), sed eĉ ĉi tiu nova bildo
aspektus magra. Kiam Attila Kaszás alprenis la redaktadon de *Esperanto*
li intencis starigi stabilan teamon de recenzantoj kaj al la
sinproponintoj li sendis liston de la verkoj kuŝantaj ĉe UEA kaj
atendantaj recenzon: ili estis 522, kaj pluraj malnovis jam pli ol dek
jarojn. Evidente la recenza strukturo estas nekontentiga kaj nerecenzata
libro riskas ŝimi en magazenoj; aliflanke la paĝoj en la revuo dediĉataj
al recenzoj estas tro malmultaj, kvankam, nu, proporcie ĝustaj kompare
kun la spaco en la revuo. La libroservoj, kaj ĉefe UEA kiel la plej
granda, povus mem eldoni bitbultenon konsistantan nur el recenzoj, por
iom movi la merkaton: elspezoj estus minimumaj, jam antaŭ ol vidi la
libron fizike leganto estus informita kaj sur la tabloj de la libroservo
dum kongreso li renkontiĝus kun konato. Ĉu la anoncita tute nova retejo,
<http://revuoesperanto.org> kien ĉiu rajtu meti sian kontribuon, ŝtopos
ĉi tiun enorman truon? Kompreneble ankaŭ por tio necesas revizianto, kiu
eventuale bridu esprimojn pri kiuj UEA devas poste publike pardonpeti,
kiel bedaŭrinde jam okazis antaŭ ne longe. Tiu retejo estas en la revuo
indikita kiel loko kie oni trovu plenan liston de libroj venditaj, sed
ĝis hodiaŭ tiu listo ne aperis.

Kiom da libroj eldoniĝas ĉiujare? En 2015 aperis ĉ. 150 presitaj verkoj.
Por kompari, en Italio aperis ĉ. 67.000 libroj (inkluzive represojn), t.
e. ĉ. 1,1 por ĉiu milo da landaj enloĝantoj (Italio randas 60 milionojn
inkluzive bebojn kaj senkonsidere al vivantoj eksterlande). En Germanio
preskaŭ same, ĉ. 1 por ĉiu milo. Se oni supozu la saman proporcion por
la esperantlingva komunumo, tio rezultigus 150.000 legipovulojn, kio
donus nombron ege pli malgrandan ol estas iuj sondoj, ekz. Vikipedio,
kiuj klasas la eblajn konantojn (do utilajn por la libromerkato) inter
500.000 kaj 2.000.000. Kiu statistiko donas pli kredindan bildon? Se
fakte legokapabluloj estus unu miliono, aŭ eĉ nur 150.000, la
eldonnombro tamen estas mikrobdimensia: malmultaj eldonejoj aŭdacas
aperi per pli ol 500 ekzempleroj, kio do rezultigus 75.000 legantojn (se
ni konsideras ke la magazenoj regule malpleniĝas). Eble pli versimila
nombro.

Inter la celoj kaj strategioj de UEA, se ĝi volas respekti sian epiteton
“universala”, devus esti la kunlaboro kun aliaj esperanto-establoj,
konigante ilian agadon, eĉ se ĉiu havas sian strategion: dise velas,
kune celas. Tio ne okazas ĉiam: la rubriko *Laste aperis* registras ja
ne tion kio laste aperis sur la terglobo, sed nur tion kio estas
aĉetebla tiumomente ĉe UEA, kun la preteksto, ke se iu, vidante la
anoncon pri aperigo, tuj alkurus per mendo, la libroservo ne estus preta
lin kontentigi. Preteksto artifika, sufiĉus tuj ĉe la apero alproprigi
al si ekzemplerojn. En la centraj jardekoj de la pasinta jarcento, laŭ
tiama diro de Simo Milojević, UEA tuj mendis 20 ekzemplerojn de ĉio
aperanta; ŝajne nun tio ne plu okazas: de *Homarane*, eldonita de
LF-koop, en la UEA-katalogo troveblas nur la unua numero (2010), aperis
de jaroj jam la dua.

La Esperanta Civito komunikas, per tre ofta aperigo en sia gazetara
agentejo HeKo, kulturajn eventojn aŭ festajn aktivadojn de establoj
aliĝintaj al ĝia Pakto, sed tio neniam aperas en la UEA-eldonaĵoj. Kiel
nura ekzemplo, la Literatura Kafejo, okazanta regule en Budapeŝto kaj
atinginta ĉi-printempe sian 38an (!!!) realiĝon, neniam troviĝis en la
UEA-kalendaro; same, pri kolokvo de la Kultura Centro Esperantista
okazinta en Ĉaŭdefono en 2013, kiun partoprenis la tiama prezidanto de
la Akademio, aliaj akademianoj, redaktoroj kaj kulturaj elstaruloj,
aperis nek anonco nek raporto. La konstanta reprezentiĝo de la Esperanta
PEN-centro en la internaciaj PEN-kongresoj kaj ĝia partopreno en gravaj
komisionoj (ekz-e, tiu pri verkistoj en karcero) estas sisteme
prisilentataj. La ĵus anoncita eksperimenta kurso en Ĉaŭdefono pri
literatura tradukado ne estis relanĉita en la UEA-komunikoj, do eĉ
esceptaj eventoj riskas nekonatecon. La strategiaj prioritatoj de la
Laborplano devus raporti por doni kompletan bildon pri kio okazas en
Esperantio.

Banale dirite, eldonejo estas la unua ekscianto pri apero de propraj
verkoj (!), tial regula komuniko kun propono pri recenzo devus rapide
alveni al la revuoj, kies malofteco jam estas grava handikapo por la
diskonigo. Revuoj devus havi pretan teamon da bonvolaj (kaj kompetentaj)
recenzantoj kaj tuj aŭ rekte atribui recenzotan verkon aŭ lanĉi enketon
“kiu volas recenzi la verkon XXX?” kun ege sinteza priskribo, ĉu temas
pri poezio, aŭ historio, aŭ kuirarto. Tion faras modele, ekzemple,
*Monato*. Tamen, kiam mi proponis al iuj gravaj eldonejoj sendon de siaj
eldonaĵoj por povi aperigi tuj recenzon en *Literatura Foiro*, la plej
legata kaj plej longtradicia literatura revuo, kiu do restas kiel la
plej instiga al aĉetado, de UEA mi eĉ ne ricevis respondon (kaj same de
*Mondial*).

Mi finu per komento koncerne la politikon pri prezo de libroj, forte
dependanta, preter la eldonlando kaj la eldonnombro, de la rabato al la
revendistoj, kiu kutime dependas de la kvanto da mendataj ekzempleroj.
Laŭ la nura ekzemplo kiun mi konas, LF-koop, eldoninto de la *Historio
de la Esperanta Literaturo* de Minnaja & Silfer, proponas fortegan
rabaton fronte al konsista mendo, sed eĉ kun malgranda mendo UEA ricevas
33,3%-an rabaton (se ĝi mendus eĉ nur 14 ekzemplerojn ĝi havus eĉ pli
grandan). Bizare, en Lillo, kie tiu libro estis lanĉita, ĝi estis
vendata en apuda urba internacia librejo je 3 eŭroj malpli ol ĉe la UKa
libroservo. Je la demando pri kialo de tiu diferenco, s-ro Oneţ
deklaris, ke UEA devas pagi imposton (kvazaŭ la urba librejo ne devus
same). Hodiaŭ la UEA-katalogo ofertas ĝin je 54 eŭroj, dum la Itala
Federacio je 48, kaj malgraŭ tiu forta diferenco la verko estas inter la
dek plej vendataj de la UEA-libroservo. Evidente io malbone funkcias en
la distribuado, kaj mi forte bondeziras, ke tio baldaŭ ŝanĝiĝu ankoraŭ
antaŭ la fino de la Laborplano 2013-2017. Hipotezo pri bitlibra eldonado
aŭ pri vendo tra grandaj ĉenoj, kia ekzemple Amazon aŭ ibs, estus
interesa temo por la venonta trijara Laborplano de UEA.

[]{#20.xhtml}

Lingvistika esploro pere de Esperanto en la universitato Ercıyes
----------------------------------------------------------------

![Turkujo](Images/F20.jpg)

Estas multaj esploroj pri la efiko de la denaska lingvo al la lernado de
la dua lingvo. Tiaj esploroj montras, ke, kutime, kiam homoj lernas la
cellingvon kaj trovas komunajn punktojn kun la denaska lingvo, ili
transportas la pozitivajn konojn al la cellingvo, sed kiam la cellingvo
estas tre malsimila al la denaska lingvo, tiam estas normala por ke ili
transportu ankaŭ la negativajn konojn al la cellingvo.

Tamen la esploroj pri la efikoj kaj interagoj de la denaska kaj la dua
lingvo al la lernado de la tria lingvo estas tre limigitaj. Ekzemple,
laŭ la esploro de Selinker kaj Baumgarten-Cohen, farita en la jaro
1995\*, trafa trovaĵo estis, ke kiam la denaska lingvo estas la angla
kaj la dua lingvo estas la franca, dum la lernado de la germana, kvankam
oni lernas kaj uzas bone la germanan sintakson, montriĝis ke en la uzado
de la pronomoj kaj helpaj verboj la franca havas pli gravan efikon.

Surbaze de tio en la lernado de la tria cellingvo la kono de la
posedataj lingvoj kaj la strukturo de la tria cellingvo evidente
interagadas, sed estas demando: je kia amplekso tio okazas kaj kiaj
estas la kialoj. Esplorado de tio riĉigos nian konon en tiu kampo.

Tiu laboro estas klasesploro pri la spertoj de la subjektoj kaj la
malkovro de tio, kiel la tri lingvoj interagas dum la lernado. La
subjektoj estas niaj studentoj, kiuj posedas la turkan kiel la denaskan
lingvon kaj la anglan kiel la duan lingvon kaj celas lerni trian, antaŭe
ne konatan lingvon, nome Esperanton, kiu havas la reputacion esti facile
kaj rapide lernebla.

La nombro de la subjektoj estas 70 studentoj de la universitato Erciyes
(Kayseri, Turkujo), en la fako por instruistoj de la angla. Ili lernos
Esperanton dum 14 semajnoj en la klaso kaj ekster la klaso. Ili regule
registros en taglibro siajn spertojn kaj tion, kion ili lernis dum sia
lernado de Esperanto. Ili faros tion kun kritika perspektivo kaj en la
fino estos farita kunteksto-bazita analizo de la spertoj, pensoj kaj
sentoj registritaj de la studentoj.

Poste la studentoj preparos materialojn kaj kreos lerno-planojn, per
kiuj ili instruos Esperanton. Tiel, antaŭ ol fariĝi veraj instruistoj de
la angla, ili spertiĝos ankaŭ en la kampo de instruado. Estos ankaŭ
diskuto pri tio, ĉu la lernado kaj instruado de Esperanto helpas aŭ ne
al la evoluado de ilia profesio.

Post 14 semajnoj kun niaj studentoj, kiuj lernis Esperanton kaj spertis
instruadon, okazos grup-orientitaj kaj duon-strukturitaj intervjuoj por
provizi kvalitajn datumojn por la pritakso de la procezo.

Ni atendas, ke tiu laboro klarigos temojn, kiel akirado de tria lingvo,
edukado de instruistoj kaj evoluigo de profesio. La rezultoj de la
laboro post iliaj analizado estos prezentataj en konferencoj kaj
akademiaj eventoj kaj kunhavigataj kun aliaj akademianoj. Ni plue
esperas, ke la rezulto publikiĝos kiel akademia artikolo.

**Dr. Erdem Akbaş**\
Universitato Erciyes, Fako pri instruistoj de la angla, Kayseri,
Turkujo\
<erdemakbas@erciyes.edu.tr>

Tradukis **Vasil Kadifeli**

 

\* Selinker L., & Baumgartner-Cohen B. (1995). Multiple language
acquisition: ‘Damn it, why can’t I keep these two languages apart?’. In
M. Bensoussan, I. Kreindler, & E. Aogáin (Eds.), Multilingualism and
language learning: 8, 2. Language, culture and curriculum (pp. 115-123).
Clevedon, UK: Multilingual Matters.

[]{#21.xhtml}

Leterkesto
----------

Tio funkciis: mi perfekte aliris al la 1a numero de la retgazeto *La
Ondo.* Ĝi montriĝas brila; mi estas entuziasma. Ĝi por mi multe superas
la paperan eldonon; pro mia aĝo mia vidkapablo multe malboniĝis; sed
komputile mi povas laŭplaĉe grandigi la literojn kaj ege facile legi la
tekstojn. Plie, la fotoj estas kolore multe pli brilaj, ol surpapere,
kaj ankaŭ grandigeblaj laŭkonvene. Estas por mi vere granda kaj feliĉa
surprizo; mi komprenas, ke multaj samideanoj bedaŭras la malaperon de la
paperOndo; ankaŭ mi, pro tradicio. Sed ni ĉiuj konsentu, ke ne estas
komparo: la retgazeto superas la tradician. Ni do sekigu niajn larmojn
kaj hurau por la novnaskita infano.

**Jean-Luc Tortel** (Francio)

 

Mi salutas vin kaj ankaŭ la februaran numeron de nia revuo, ĉar ĝi estas
kvante kaj kvalite tre riĉenhava. La kvanto estas rekta rezulto de la
nova nurvirtuala formato. Do tio ankaŭ estas pluvaloro de la nuna
situacio. Por mi ĉio enordas en la nova fazo.

**Luís Ladeira** (Portugalio)

[]{#22.xhtml}

Per la angla lingvo la usona kaj brita imperioj sklavigis la mondon
-------------------------------------------------------------------

**Zlatko Tišljar, estrarano kaj sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio,
aperigis en sia blogo artikolon, kiun li iomete redaktis por la
publikigo en *La Ondo*. Nu, mi, kiel redaktoro, ĵuras, ke pretigante ĉi
tiun kajeron, mi uzis neniun anglalingvan fonton, sed mi ne estas EUano…
Ĉu niaj legantoj en EU kaj en aliaj mondopartoj samopinias kun samideano
Tišljar? Komentoj estas bonvenaj… (La red.)**

 

La brita imperio dum kelkaj jarcentoj regis super perforte akiritaj
kolonioj, sed iom post iom la britoj estis devigitaj rezigni pri la
rekta regado kaj devis malkolonii siajn koloniojn. Sed restis tie ilia
lingvo, per kiu britoj kaj Usono daŭre influas al la tieaj elitoj per
siaj filmoj, novaĵoj kaj kulturo, rekte modulante la cerbojn kaj
publikajn opiniojn en ĉi tiuj landoj.

Post la Dua Mondmilito, kiam la mondon komencis ĝendarmi Usono, ĝi uzis
la britan sperton, investante multan monon en propagando de la angla
lingvo ne nur tie, kie ili havis rektan influon, sed ankaŭ en preskaŭ
ĉiuj aliaj lokoj. Post kvindek jaroj da konscia politiko influi lingve
per sia kulturo (antaŭ ĉio filmoj kaj kanzonoj) ili sukcesis. Nuntempe
neniu dubas, ke la monda lingvo estas la angla kaj ĉiuj estas spirite
sub la influo de la idearo kaj pensmaniero de Usono. Nuntempe ĉiuj
informagentejoj produktas novaĵojn nur el sia propra lingvo kaj el la
angla, ĉar granda plimulto da ĵurnalistoj kapablas legi nur sialingve
kaj angle kaj ĉerpi novaĵojn el anglalingvaj (sekve 95-procente el
usonaj aŭ britaj) informoj.

Tiun tendencon almenaŭ parte kontraŭstaris Eŭropo. EU per sia politiko
de multlingvismo proponis alispecan lingvan modelon kaj Francio plej
forte rezistis kontraŭ la angla. Por venkigi kaj lingve sklavigi ankaŭ
Eŭropajn ŝtatojn la Unuiĝinta Reĝolando en 1973 aliĝis al la Eŭropa
Komunaĵo, kaj la angla iĝis unu inter la oficialaj lingvoj. Post kvardek
jaroj ĉiuj en EU uzas nur la anglan kaj la internaciajn novaĵojn el
usonaj kaj britaj fontoj. La celo estis atingita. EU estas lingve
koloniita, same kiel ĉiuj aliaj, kaj iĝis spirita sklavo de Usono. Nun
la rolo de Britio finiĝis kaj ĝi povis foriri. La EU-landaro ne plu
povas rezisti al usonaj ordonoj.

**Zlatko Tišljar**

[]{#23.xhtml}

La feliĉa Nordio
----------------

![WHR](Images/F23.jpg)

La 20a de marto estas anoncita de UN kiel la Internacia Tago de Feliĉo.
Okaze de tiu Tago ĝuste la 20an de marto 2017 estis publikigita la Monda
raporto pri feliĉo (World Happiness Report), kompilita de ekspertoj el
Sustainable Development Solutions Network. Laŭ ĉi tiu raporto Norvegio
kun 7 mil 537 poentoj estas la plej feliĉa lando en la mondo, kaj en la
deko de la plej feliĉaj landoj estas ankaŭ Danlando, Islando, Finnlando
kaj Svedio. La plej malfeliĉaj landoj estas Ruando, Sirio, Tanzanio,
Burundo kaj Centrafrika Respubliko (CAR).

Ĉe la kompilado de la raporto oni esploris informojn pri 155 landoj kun
konsidero de malneta pokapa enlanda produktado, sociala subteno de
civitanoj fare de la ŝtato, daŭro de la sana vivo, libereco elekti
vivgravajn decidojn, helpemo kaj rilato al korupto. Kvankam la tri
lastaj kriterioj ne estas precize mezureblaj, UN ja publikigas ĝin, do
vidu la komencon de la listo kaj kelkajn pliajn landojn kun relative
forta Esperanto-movado.

1\. Norvegio (7.537 poentoj)\
2. Danlando (7.522)\
3. Islando (7.504)\
4. Svislando (7.494)\
5. Finnlando (7.469)\
6. Nederlando (7.377)\
7. Kanado (7.316)\
8. Novzelando (7.314)\
9. Aŭstralio (7.284)\
10. Svedio (7.284)\
11. Israelo (7.213)\
12. Kostariko (7.079)\
13. Aŭstrio (7.006)\
14. Usono (6.993)\
15. Irlando (6.977)\
16. Germanio (6.951)\
19. Britio (6.714)\
22. Brazilo (6.635)\
23. Ĉeĥio (6.609)\
24. Argentino (6.599)\
31. Francio (6.442)\
34. Hispanio (6.403)\
40. Slovakio (6.098)\
46. Pollando (5.973)\
48. Italio (5.964)\
49. Ruslando (5.963)\
51. Japanio (5.920)\
52. Litovio (5.902)\
54. Latvio (5.850)\
56. Koreio (5.838)\
62. Slovenio (5.758)\
66. Estonio (5.611)\
67. Belarusio (5.569)\
73. Serbio (5.395)\
75. Hungario (5.324)\
77. Kroatio (5.293)\
79. Ĉinio (5.273)\
89. Portugalio (5.195)\
94. Vietnamio (5.074)\
105. Bulgario (4.714)\
108. Irano (4.692)\
121. Armenio (4.376)\
125. Kartvelio (4.286)\
132. Ukrainio (4.096)\
153. Tanzanio (3.349)\
154. Burundo (2.905)\
155. CAR (2.693)

Kurioze, lastatempe la esperantistaj mondkongresoj okazas laŭ
malprogreso de la feliĉlisto: (3) Islando en 2013, (24) Argentino en
2014, (31) Francio en 2015, (40) Slovakio en 2016, (56) Koreio, (89)
Portugalio. Kaj oni parolas pri planoj inviti UKon al la plej malfeliĉa
Eŭropa lando Ukrainio kaj eĉ al Burundo.

**AlKo**

[]{#24.xhtml}

Arkivo
======

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile… {#24.xhtml#sigil_toc_id_4}
-----------------------------------

de Aleksander Korĵenkov

![Zamenhof](Images/Zamenhof270.jpg)

Okaze de la centa mortodato de Ludoviko Zamenhof, forpasinta la 14an de
aprilo 1917, ni aperigas fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono
de Homarano (2011) de Aleksander Korĵenkov, en kiu temas pri la tri
lastaj vivojaroj de la aŭtoro de Esperanto. La teksto estas iomete
modifita por gazeta aperigo (ekzemple, estas forigitaj referencoj kaj
notoj, kiuj ĝenus la legadon).

La 1an de aŭgusto 1914 Germanio deklaris militon al Ruslando. Ludoviko
Zamenhof kaj lia edzino, kiuj tiutage forveturis trajne el Berlino al
Parizo, estis haltigitaj en Kolonjo. Oni anoncis, ke, kiel civitanoj de
Ruslando, ili devos tuj forlasi Germanion. Ili do veturis tra la tuta
lando al la orienta limo de Germanio, sed ĉar la limo inter Germanio kaj
Ruslando estis fermita, ili devis reveni al Berlino kaj fari grandan
ĉirkaŭvojaĝon, unue al la haveno Saßnitz (insulo Rügen), poste al
Svedio, de tie tra Finnlando al Sankt-Peterburgo, kaj fine al Varsovio,
kien ili venis la 15an de aŭgusto. Adam Zamenhof, tiam 26-jara
kuracisto, rakontis pri la stato de sia patro post la reveno:

Li revenis hejmen kun koro rompita ne nur en senco simbola. La grava
kormalsano komenciĝis efektive en tiu ĉi malgaja epoko. Malgaja li
rekomencis sian ĉiutagan laboron en Varsovio, ĉiam pli malgaja, kiam li
vidis, ke la milito fariĝas ĉiam pli kruela kaj la espero pri baldaŭa
fino estas pli kaj pli malcerta.

La 22an de novembro Zamenhof havis koratakon, kaj Adam telefone vokis
doktoron Kunig, faman fakulon pri kormalsanoj. Tiu trovis la staton de
la koro nekontentiga, kaj Zamenhof estis devigita resti en la lito dum
kelkaj tagoj. Adam dum tiu tempo anstataŭis lin en lia laborejo, kaj
post la resaniĝo de Zamenhof ili dividis la labortempon tiel, ke la filo
akceptis pacientojn matene, kaj la patro dum du horoj posttagmeze. Ekde
tiam Zamenhof povis fordoni sin al Esperanto ankaŭ matene, kaj ne plu
devis labori nokte.

La tutan liberan tempon ekster la du laborhoroj li dediĉis plejparte al
la tradukado de la Biblio kaj apenaŭ forlasis la hejmon. Finfine, la 3an
de marto 1915 li skribis al la pastro Rust, ke la Malnova Testamento
estas jam tute tradukita, sed pro la milito la sendado de la traduko
estis prokrastita, kaj la Biblio aperis (kune kun la Nova Testamento)
nur en 1926.

La domo en la kruciĝo de la stratoj Dzika (Sovaĝa) kaj Pawia, en kiu la
Zamenhofoj loĝis ekde 1897, troviĝis en la centro de la kvara Varsovia
kvartalo, kie 92% da loĝantoj estis judoj. La domoj en ĉi tiu kvartalo
estis dense loĝataj, kaj en la teretaĝoj estis multaj butiketoj. En ĉi
tiu juda kvartalo, plena de bruo kaj trafiko, mankis interesaj lokoj,
kaj oni devis veturi per tramo aŭ droŝko por serĉi iom da verdaĵo kaj
pura aero. Tiuj kondiĉoj ne estis bonaj por la malboniĝanta sano de
Zamenhof, kaj liaj samfamilianoj konvinkis lin ekloĝi en alia kvartalo.

En julio 1915 la geedzoj Zamenhof forlasis la Sovaĝan straton kaj
ekloĝis en la strato kun pli konvena nomo – Królewska, do, Reĝa strato.
Zamenhof pasigis la reston de sia vivo en la komforta sepĉambra loĝejo
№7 en la tria etaĝo (la dua, laŭ la okcidenteŭropa kalkulmaniero) de la
bela domo №41 en la plej bona distrikto de Varsovio, proksime al la
centra urba parko. Tie estis bonaj kondiĉoj por trankvila laboro, kaj li
povis fari negrandajn ripozigajn promenojn. Kvankam lian kuracistan
praktikon en la strato Dzika plene reprenis Adam, li ne konsentis tute
ĉesigi sian praktikadon, sed nur malmultaj pacientoj estis allasitaj al
lia kuracista kabineto kaj ili ne forrabadis al li la tempon, kiun li
pli volonte uzis por sia kara ideo.

En la sama monato la Ruslanda armeo forlasis Varsovion, kaj la urbon
okupis, feliĉe sen batalo, la armeo de Germanio.

Fininte la tradukadon de la Biblio, Zamenhof decidis unue traduki
fabelojn de Andersen. Sed poste? Li deziris komenci sisteman tradukadon
de diversaj plej famaj verkoj el la tutmonda literaturo kaj li ekserĉis
eldoniston, kiu surprenus la financadon de tiu projekto. Krome, li
volis, ke ankaŭ aliaj religiaj libroj estu tradukotaj, la korano kaj la
sanktaj libroj de budismo, ĉar ĉiuj fondintoj de religioj “havis unu
saman celon: ili volis igi pli bonaj kaj pli feliĉaj la homojn”. Sed
tiujn verkojn traduku aliaj kompetentuloj, ne li. Ankoraŭ antaŭ la
milito Bolingbroke Mudie petis lin, interalie, verki sian propran
biografion.

Zamenhof tiam respondis: «Sisteman plenan aŭtobiografion mi nun ne povus
publikigi; mi tamen jam delonge havas la intencon komenci (post la
fintraduko de la Biblio, se mi tiam ankoraŭ vivos kaj estos
laborkapabla) longan serion da artikoloj sub la titolo “Rememoroj kaj
Meditoj». Sed, bedaŭrinde, dum la du jaroj da “postbiblia” vivo, li ne
trovis la tempon por realigi ĉi tiun intencon.

Do, ankoraŭ en sia malnova loĝejo li eklaboris pri Andersen. La
labormetodon de Zamenhof jene priskribis lia filo Adamo:

En sia laboro li estis tre regula kaj sistema. Lia ĉiutaga tasko estis
antaŭfiksita kaj devis esti nepre plenumita: tiom da paĝoj de traduko
ĉiutage, tiom dum la monato. Mi ofte admiris la akuratecon, kun kiu la
laboro estis finita laŭ la dato notita en la kalendaro je la komenco.
Kaj se ekzemple tri tagoj estis fiksitaj por ĝoja ripozo post la fino de
la traduko de la Biblio, la fabeloj de Andersen jam estis sur la
skribtablo precize en la kvara tago.

![Zamenhof](Images/Zamenhof1916.jpg)

Pro sia malsano li ofte interrompis sian laboron. Kaj la milita etoso
ĉiam malĝojigis lin, kiu sian vivon dediĉis al la paca reunuiĝo de l’
homaro. Multaj esperantistoj pereis, inkluzive de la prezidanto de UEA,
Bolingbroke Mudie. Sed plej ĉagrenis Zamenhofon la morto de lia plej
juna frato Aleksandro, kiu mortis la 18an de julio 1916 en Dvinsk
(Vitebska gubernio de Ruslando; nun: Daugavpils en Latvio). Aleksandro
estis iom aparta en la familio. Unue, li estis la sola fraŭlo inter la
gefratoj. Due, en la familio li plej multe da tempo dediĉis al la juda
problemo. Kiel adepto de la teritoriismo, doktrino celanta fondi la
judan ŝtaton ekster Palestino, li pasigis kelkan tempon en la Suda
Ameriko kaj fondis agrokulturan judan kolonion en Brazilo.

Zorgigis Zamenhofon ankaŭ lia filino Sofia, kiu, ricevinte la kuracistan
licencon, eklaboris ĉe sia onklo Kadyŝ Senderoviĉ (Konstantin
Aleksandroviĉ) Zilbernik en la urbo Lebedin (Ĥarkova gubernio de
Ruslando, nun en Sumia regiono de Ukrainio). Pro la retiriĝo de la
Ruslanda armeo Sofia Zamenhof ne povis reveni en Varsovion, okupitan de
Germanio. Nur en 1922 ŝi revenis en Pollandon.

Dum kanonoj elokventas, muzoj silentas… La vivo esperantista, same kiel
la kultura vivo, velkis dum la milito. Nur malofte esperantistoj venis
al la Zamenhofoj. Inter la vizitantoj estis Leo Belmont, Odo Bujwid,
Edward Wiesenfeld. Antoni Grabowski, kies familio restis en Ruslando,
ekde aŭgusto 1916 regule venis al la Reĝa strato por legi fragmentojn el
sia traduko de *Sinjoro Tadeo* de Adam Mickiewicz. Zamenhof kun intereso
kaj plezuro aŭskultis kaj donis al Grabowski valorajn konsilojn. Ofta
gasto estis ankaŭ la germana majoro kaj esperantisto Paul Neubarth, la
havena komandanto de Varsovio. En decembro 1916 Varsovion vizitis Edmond
Privat, kiu jene skribis pri sia lasta renkontiĝo kun Doktoro Esperanto:

La paca geniulo timas, ke li ne povos plenumi la pli gravan parton de
sia devo al homaro, t. e. la klopodo por starigi intergentan liberan
fratecon. Ni ja scias, ke nur por tiu celo li donis al ni la lingvon,
kiu sufiĉis por lin famigi kaj igi nin jam tre dankaj.

 

Zamenhof daŭre prilaboradis sian homaranismon, kaj du monatojn antaŭ la
forpaso, la 15an de februaro 1917, li sendis ĝian lastan version al la
germana advokato Ludwig Schiff. Li petis, ke Schiff traduku ĝin en la
germanan kaj sendu ĝin al René de Saussure, por ke tiu aldonu la francan
tradukon, presigu la tekston kaj dissendu ĝin al ĉiuj gazetoj de la
mondo. Same kiel antaŭe, ankaŭ ĉi tiu konsistis el antaŭparolo kaj
deklaracio. La antaŭparolo enhavis novan klarigon de la doktrino:

Sub la nomo “Homaranismo” &lt;…&gt; mi volas paroli pri strebado al
“homeco”, al forigo de intergenta malamo kaj maljusteco kaj al tia
vivmaniero, kiu iom post iom povus konduki ne teorie, sed praktike al
spirita unuiĝo de la homaro.

kaj klaran distingon inter la esperantismo kaj homaranismo (ambaŭ vortoj
iĝis majusklaj):

Dum la esenco de Esperanto estas politike kaj religie absolute
indiferenta kaj la interna Esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan
fratecan *senton* kaj *esperon*, kiujn ĉiu esperantisto havas plenan
rajton ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale
akcepti aŭ ne akcepti ilin, – la Homaranismo estas speciala kaj tute
difinita *politika-religia programo…*

Ĉi tiu programo estis proponota al kongreso homarana por doni al la
homaranismo tian formon, ke ĝi, simile al apartaĵoj religiaj aŭ gentaj,
povu fariĝi “afero aŭtomate hereda”.

Li petis ne intermiksi la homaranismon kun kosmopolitismo, nek pensi, ke
ĝi celas mortigi la ekzistantajn lingvojn kaj religiajn kredojn. Kaj,
antaŭ listigi la homaranajn principojn, li faris interesan komparon:

De la momento, kiam la homoj devigis sin submeti siajn personajn kaj
familiajn idealojn al la idealoj de gento, el la reciproke batalantaj
individuoj kaj familioj iom post iom fariĝis fortaj unuanimaj popoloj;
ju pli multe da homoj devigos sin submeti siajn gentajn idealojn al la
idealoj homaraj, des pli rapide el la reciproke batalantaj gentoj iom
post iom kreiĝos potenca kaj konkorde laboranta homaro.

Unuavide, la lasta versio de la *Deklaracio pri Homaranismo* similas la
antaŭajn. Ĝi similas, sed ne identas. Interesatoj komparu la tekstojn en
MEH, sed nun ni notu almenaŭ du punktojn.

Unue, ne plu temas pri tio, ke “la homoj iam kunfandiĝos en unu
neŭtrale-homan popolon”, kion antaŭvidis la unua eldono de la
homaranismo. Entute la stumbla termino *neŭtrale-homa* en
Homaranisto-1917 estas uzita nur unu fojon. Nun temas pri strebado al
“spirita unuiĝo de la homaro”.

La dua punkto, lingva, estas tre interesa por la esperantistoj, ja temas
pri laŭgrada malgraviĝo de la rolo de Esperanto en la homaranismo.

Laŭ la unua versio (Hilelismo, 1906), en ĉiuj hilelistaj kunvenoj kaj,
laŭeble, en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun hilelistoj oni devas uzadi la
lingvon hilelistan, kaj, ĉar nuntempe tia lingvo estas nur Esperanto,
oni uzu Esperanton. La bona hilelisto devis malagnoski la ekzistadon de
la naciaj lingvoj kaj devis nomi sian hejman lingvon ne nacia, sed
familia.

La dua versio (Homaranismo, 1906) ŝanĝis la epiteton “hilelista” al
“homarana”, sed la esenco restis la sama – inter la homaranoj oni devas
uzadi Esperanton. Tamen aldoniĝis rimarko, kiu permesis al novaj
homaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la lingvon homaranan, uzadi en la
kunvenoj aliajn lingvojn, sed ne altrudi ilin al la aliaj ĉeestantoj.

En la tria versio (Homaranismo, 1913) Esperanto ne estis nomita, kaj
estis nur mencio, ke la homarano “devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan
lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj”. Por
samregnanoj kaj samurbanoj tia lingvo povus esti lingvo regna, dum en
tiuj regnoj kaj urboj, kie batalas inter si diversaj gentoj en la
publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale-homa, aŭ almenaŭ krom la
gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj
institucioj kun lingvo neŭtrale-homa.

Esperanto ne estas menciita ankaŭ en la lasta versio (1917), kaj en ĝi
mankas mencio ankaŭ pri la *neŭtrale-homa lingvo*: ĉiu havas rajton
paroli iun ajn lingvon aŭ dialekton, sed en komunikiĝado kun homoj de
aliaj lingvoj oni uzu lingvon neŭtralan. Tie, kie ne ekzistas intergenta
batalado, por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala
povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la
grandega plimulto de la lokaj loĝantoj. Sed tute nenio pri la lingvo en
la lokoj kun batalo intergenta.

Kial tiu konscia marĝenigo de Esperanto? Eble Zamenhof konstatis, ke,
malgraŭ la emfazado de Esperanto en la fruaj versioj de la homaranismo,
al ĝi aliĝis neniu esperantisto, kaj li provis serĉi adeptojn ekster
Esperantujo, ekzemple, inter tiuj kredoperdintoj, kiujn interesus aliĝo
al la komunumo de liberkredaj homaranoj, sed kiuj ne volus aliĝi al la
lingvokomunumo esperantista.

La strebado al homeco, al forigo de intergenta malamo kaj al spirita
unuiĝo de l’ homaro estas afero multe pli ĝenerala ol la oferto de unu
lingvo kaj unu religio por ĉiuj. Kaj la homaranisma ĉefprincipo (laste:
“agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi”) aspektas
ne religia, sed morala. La strebado al la homeco kaj la praktikado de la
menciita morala principo (ankaŭ la “toleremo” – implicita en la
homaranismo, sed neniam rekte nomita) povus logi al la homaranismo ne
tiom esperantistojn kaj religiemulojn, kiom la ordinarajn
“progresemulojn”, por kiuj problemoj lingvaj kaj religiaj ne estis la
plej gravaj en la mondo.

Ni vidis, ke Zamenhof ĉesis doni la prioritaton al la judoj, por solvi
kies problemon la hilelismo estis proponita en 1901 kun la sama morala
principo, kiu restis ĝis 1917. La unua universala propono (Hilelismo
1906) ankoraŭ konsideris la interesojn de la Ruslandaj judoj, sed tiu
konsidero poste malaperis. En la ĉiama interna batalado, pri kiu li
skribis al Michaux en 1905, la *homo* Zamenhof fine venkis la
*patrioton* Zamenhof.

La lastan version de la homaranismo Zamenhof intencis disvastigi ne en
Esperantujo (li sensukcese faris tion en 1913), sed en la tuta mondo, ne
per Esperanto, sed per la plej grandaj naciaj lingvoj. Ni scias, ke
Esperanto estis nur parto de la pli ambicia projekto homaranisma. Ĉu ni
kuraĝu diri, ke ĝi estis ĉiam malpli grava parto, kaj ke poste li
malgravigus la interesojn de la esperantistoj, kiuj klare preferis la
kongresecan Esperantujon, sed ne la strebadon al la spirita unuiĝo de la
homaro?

Ni ne scias. La kvara versio restis la lasta…

 

Lia sano malprogresis. En decembro 1916 Edmond Privat trovis lin tia:
«Lia koro ne funkciadis plu taŭge. Li nur mallaŭte povis paroli kaj
malfacile spiri. Li ne rajtis plu kuŝi kaj devis nur sidi pro kuracista
ordono. Ĝi fariĝis turmento».

Malgraŭ la malpermeso de kuracistoj Zamenhof multe fumis. Kelkfoje li
provis ĉesi, sed ĉiam rekomencis fumi, ne nur ĉar li ne povis rezisti al
ĉi tiu “malvirto”, sed ĉar li tute ne kapablis labori sen la fumado. Kaj
li kredis, ke li nepre devas labori.

Kelkajn semajnojn antaŭ la morto li ekverkis sian lastan artikolon *Pri
Dio kaj pri senmorteco*, kiun li mem opiniis tre grava. Sed li ankaŭ
antaŭsciis, ke lia subita kredantiĝo kaŭzos multe da kritiko:

“Ĝis nun”, oni diros, “li neniam parolis pri Dio nek pri senmorteco; li
ne pasigis sian vivon en medio de kredantoj, li sekve alkutimiĝis al
pensado libera; li estas kuracisto, kaj sekve jam la sciencoj, kiujn li
studis, devis ‘klare montri al li, ke Dio kaj senmorteco ne ekzistas’;
do, se li nun volas paroli pri la ekzistado de Dio kaj de senmorteco, li
estas aŭ nesincera, aŭ pro maljuneco kaj malsaneco lia mensa kaj psika
stato ne estas normala”.

Por preventi tian kritikon, li antaŭklarigis, ke li havas neniun kaŭzon
por esti nesincera kaj por hipokrite ŝajnigi, ke li kredas je Dio kaj je
senmorteco. Male, li sciis, ke liaj konatoj nekredantaj taksos lin
ridindulo aŭ strangulo, kaj ke en la mondo scienca kaj liberpensa li
perdos ĉian estimon, kaj ke en la mondo de kredantoj li trovos nenian
simpation, ĉar, kiel li skribis, “mia kredo estas tute alispeca ol ilia
kredo”! Ankaŭ ne la antaŭmorta stato de la menso stimulis lin, ĉar la
prezentotaj ideoj naskiĝis en lia menso jam antaŭ 40 jaroj, kaj

malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn
kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj ideoj pri Dio kaj pri senmorteco
preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.

Zamenhof do decidis prezenti siajn ideojn pri la du plej gravaj
filozofiaj problemoj, kvankam li ne estis filozofo. Li ne timis
ridindigi sin per sia diletanta nescienca rezonado, ĉar li estus
kontenta, se lia nova verko instigus al fruktodona meditado “tiajn
personojn, kiujn fortimigus la dikaj kaj ofte malbone digesteblaj libroj
de filozofoj-specialistoj”.

Bedaŭrinde, la enkondukon sekvis nur unualinea priskribo de la
fruinfaneca perdo de la religia kredo, pro kiu li komencis vidi sin kaj
la aliajn kiel “nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis oni ne scias
pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivos en la eterneco malpli ol
plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj
venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu
reaperos”.

Krom tio restis nur folieto kun la skizo de la enhavo kaj du frazoj sur
la dekstra marĝeno: “Mi eksentis ke eble ne malapero, eble la morto
estas miraklo, ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo ke io nin gvidas al ia
celo…” kaj “ĉiuj verŝajne obtuze kredas, ĉar alie ilia vivo estus kiel
vivo de besto”.

Edmond Privat, unu el la lastaj vizitintoj de Zamenhof, kiu post lia
morto interparolis kun lia vidvino kaj ricevis de ŝi la manuskripton,
jene komentis:

Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule
li ektrovis propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon, je unu forto
komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis “Dion en la
koro”, ke li komprenis la daŭrecon de l’ spirita laborado trans la
morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaŭ malsamajn
vestojn de unu sama vero

kaj citis el nekonata fonto frazon el mesaĝo de Zamenhof al kongreso de
kristanaj gejunuloj:

Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed… kio pli bela en la mondo
ol *plena* sekvado al instruo de Jezuo?

Zamenhof ne sukcesis fini sian lastan verkon, ĉar li estis tiel
malforta, ke estis al li malfacile skribi. Ni lasu al lia filo Adam
rakonti pri lia forpaso:

Kvankam li neniam plendis, ĉar li ne volis, ke iu alia ankaŭ suferu,
kiam li suferas, tamen li aspektis tiel malĝoje kaj kompatinde, kiel
neniam ĝis tiam ni lin vidis. Sed ŝajnas, ke ĝis la morto li ne tiom
pensis pri si mem, kiom pri sia kara ideo, per kiu li volis feliĉigi la
homaron, kaj li sentis sin vere malfeliĉa, ke pro la malsano li ne plu
povis plenumi sian ĉiutagan taskon, kiu devis konduki lin al la venko.

La lastan tagon de la vivo li fartis pli bone. Ŝajnis al li, ke li
denove povos rekomenci la laboron, kaj tiu penso bone influis lian
humoron. Sed lia koro ĉesis bati, eble en la momento, kiam li pensis:

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…

La koro de Lazarj Markoviĉ Zamenhof ĉesis bati posttagmeze la 14an de
aprilo 1917. Post du tagoj okazis enterigo en ĉeesto de multaj judoj kaj
esperantistoj. Rabeno Poznański, kiu antaŭ 15 jaroj prezidis la
kunvenon, en kiu Zamenhof prezentis sian hilelismon al la kunlaborantoj
de *Hacefira*, faris funebran paroladon. Sekvis paroladoj de Belmont,
Grabowski kaj Neubarth. Post finkanto de la kantoro la malĝoje kantata
himno ĉirkaŭsonis la malsupren glitantan ĉerkon, super kiu fermiĝis la
tero.

![Zamenhof](Images/F24.jpg)

La 16a de aprilo 1917. Varsovio. Funebra procesio en la Teatra strato.

[]{#25.xhtml}

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2017
--------------------------------------

**4.** Antaŭ 125 jaroj naskiĝis **Vilho Setälä** (1892-1985), konata
finna fotisto kaj esperantisto, direktoro de Esperanto-Instituto de
Finnlando de ĝia fondo (1920), fondinto de *Esperanta Finnlando* (1918)
k ĝia redakoro ĝis 1973 (escepte de periodoj, kiam la gazeto ne aperis),
komitatano de UEA (1920-63), dum 55 jaroj (1930-85) membro de la
Akademio de Esperanto, prezidanto de EAF (1955-65). Aŭtoro de vortaroj
kaj lernolibroj, interalie, de *Privilegia vojo al lingvoscio:
Esperanto* (1960), kiu dum pluraj jaroj estis la plej furora libro en
libroservo de UEA.

**11.** Antaŭ 140 jaroj naskiĝis **Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjajev**
(1877-1933), ruslanda instruisto kaj rusortodoksa pastro,
iniciatinto-ĉefredaktoro de *Enciklopedio de Esperanto*, aŭtoro de
pluraj originalaj Esperanto-prozaĵoj inkluzive de *Sen titolo*, kiun
kelkaj fakuloj konsideras la plej frua originala Esperanto-romano kaj la
plej interesa el la fruaj romanoj verkitaj en Esperanto.

**14.** Antaŭ 100 jaroj mortis **Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof**
(1859-1917), la aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto (1887) kaj de
aliaj lerniloj, tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj de la Malnova
Testamento, redaktoro de la unua Esperanto-gazeto *(La) Esperantisto*
(1889-95), fondinto de la religia-etika doktrino homaranismo, nomita de
siaj samtempaj esperantistoj La Majstro. Lia poemo *La Espero* estas la
himno de Esperanto.

**15.** Antaŭ 105 jaroj en la katastrofo de “Titanic” pereis **William
Thomas Stead** (1849-1912), angla ĵurnalisto, pacifisto kaj filantropo,
pioniro de Esperanto en Britio, en 1902 fondinta Esperanto-rubrikon en
sia revuo *The Review of Reviews.*

**22.** Antaŭ 40 jaroj mortis **Laksmishvar Sinha** (1905-1977), bengala
instruisto, kunlaboranto de Rabindranath Tagore, eminenta barata
esperantisto, farinta per Esperanto prelegvojaĝojn en Eŭropo, fondinto
de Bengala Esperanto-Instituto (1963), aŭtoro de Esperanto-lernolibro
por bengaloj (1974), tradukinto de la novelaro de Tagore *Malsata
ŝtono*, kiu aperis en 1961 kiel la unua volumo de la libroserio
“Oriento-Okcidento”.

[]{#26.xhtml}

![La Ondo de Esperanto](Images/Lo200.jpg)

Jam kvin jarkolektoj de *La Ondo* libere legeblaj
-------------------------------------------------

Antaŭ dek jaroj, en januaro 2007 komencis aperi la elektronika versio
(laŭ la normo “pdf”) de *La Ondo de Esperanto.* La redakcio post paso de
kvin jaroj publikigas la malnovajn jarkolektojn. Kadre de tiu plano, en
marto en la retejo de *La Ondo / Sezonoj* estis enretigitaj la
pdf-versioj de ĉiuj numeroj de la 2011a jaro.

Nun kvin jarkolektoj de *La Ondo de Esperanto* (2007, 2008, 2009, 2010,
2011) estas libere elŝuteblaj kaj legeblaj:

<http://esperanto-ondo.ru/Lo-old.htm>

[]{#27.xhtml}

**Okaze de Pasko, kiun ĉi-jare festas je la sama dato, la 16a de aprilo,
la kristanoj de ĉiuj konfesioj kaj kalendaroj, ni aperigas la
krestomatian Paskan rakonton (1898) de Leonid Andrejev (1871–1919). Pro
ĉi tiu traduko Igor Sokolov iĝis laŭreato de la literatura konkurso
Liro-2015 en la branĉo “Traduko el la rusa lingvo”.**

***Gajan Paskon!***

Kulturo {.sekcio}
=======

Bargamoto kaj Garasko {#27.xhtml#sigil_toc_id_5}
---------------------

### de Leonid Andrejev {.sigil_not_in_toc}

![Leonid Andrejev](Images/F27a.jpg)

Estus maljuste diri, ke la naturo mistraktis Ivanon Akindinoviĉ
Bergamotov, kiu estis oficiale nomata “Policisto №20”, kaj neoficiale –
simple Bargamoto. La loĝantoj de unu el la urborandoj de la gubernia
urbo Orjol, pro sia loĝloko nomataj “kanonistoj” (laŭ la Kanonista
strato), kaj en la spirita aspekto karakterizataj kiel “kanonistoj kun
kapoj rompitaj”, donis al Ivano Akindinoviĉ ĉi tiun kromnomon, tute ne
pensante pri la ecoj, apartenantaj al la subtila kaj delikata frukto
bergamoto. Laŭ sia aspekto Bargamoto pli similis al mastodonto aŭ
ĝenerale al unu el tiuj ĉarmaj sed pereintaj estaĵoj, kiuj pro
spacomanko jam antaŭ longe forlasis la Teron, okupitan de feblaj
hometoj. La alta, dika, forta, laŭtvoĉa Bargamoto estis rimarkinda
figuro sur la horizonto de ĉi-urba policistaro, kaj li certe antaŭ longe
atingus pli altan rangon, se lia animo, premita per dikaj muroj, ne
estus en heroece profunda dormo. Eksteraj impresoj, penetrante en la
animon de Bargamoto tra liaj mallarĝaj grasaj okuletoj, survoje perdis
siajn akrecon kaj potencon kaj atingis la celitan lokon kiel malfortaj
resonoj kaj rebriloj. Homo kun sublimaj pretendoj eble nomus lin
karnopeco; la distriktaj inspektoroj titolis lin “ŝtipkapulo”, kvankam
ja diligenta ŝtipkapulo. Sed por la kanonistoj — personoj plej
interesataj tiurilate— li estis impona, serioza kaj solida viro, ĉiel
honorinda kaj estiminda. Tion, kion Bargamoto sciis, li sciis bone. Ne
gravas, ke tio estis nur la instrukcio por la stratpolicistoj, kiun li
iam ellernis, streĉante sian tutan grandegan korpon, sed ĉi tiu
instrukcio tiel profunde fiksiĝis en lia rigida cerbo, ke de tie ne
eblis elpeli ĝin eĉ per plej forta vodko. Same firman pozicion okupis en
lia menso kelkaj scioj, akiritaj per ĉiutaga sperto kaj senkondiĉe
regantaj en la menciita distrikto. Pri tio, kion Bargamoto ne sciis, li
silentis kun tia nefrakasebla solideco, ke la sciantoj kvazaŭ iom hontus
siajn sciojn. Sed ĉefe, Bargamoto estis enorme forta, kaj en la
Kanonista strato ĝuste la forto regis ĉion. La loka loĝantaro,
konsistanta el ŝuistoj, kanabfibristoj, tajloroj kaj reprezentantoj de
aliaj liberaj profesioj, havante je sia dispono du tavernojn, dimanĉojn
kaj lundojn, kutimis dediĉi sian tutan liberan tempon al grandioza
interbatalado, kiun partoprenis ankaŭ la edzinoj — taŭzitaj,
senkaptukaj, penantaj disigi siajn edzojn — kaj etaj infanoj, kun admiro
spektantaj la bravecon de siaj paĉjoj. Sed ĉi tiu sovaĝa ondo da ebriaj
kanonistoj rompiĝis, kvazaŭ renkontinte ŝtonan bastionon, kontraŭ la
neŝanceleblan Bargamoton, kiu nehaste kaptis per siaj fortaj manoj paron
da plej aŭdacaj skandaluloj kaj mem kondukis ilin al la karcero. La
skandaluloj humile konfidis siajn sortojn al Bargamoto, nur afektante
proteston.

Tia estis Bargamoto en la fako de internaciaj rilatoj. En la sfero de
interna politiko li kondutis ne malpli digne. La kliniĝinta kabaneto, en
kiu Bargamoto loĝis kun siaj edzino kaj du gefiloj, nur pene entenis
lian pezan korpon, tremante pro la kadukeco kaj timo pri sia ekzisto,
kiam Bargamoto turniĝis. Ĉi tiu ligna kabano eble ne povis esti certa
pri sia firmeco, sed ĝi estis tute trankvila pri la firmeco de la
familia vivo. La mastrumema, diligenta Bargamoto, ŝatanta libertempe
labori en sia legomĝardeno, estis severa. Per la sama metodo de fizika
influo li instruis la edzinon kaj la gefilojn, konforme ne tiom al iliaj
realaj bezonoj pri lernado, kiom al malklaraj ideoj, kiuj vegetis en iu
anguleto de lia granda kapo. Tio ne malhelpis al lia edzino Maria,
ankoraŭ juna kaj bela virino, unuflanke, respekti sian edzon kiel homon
seriozan kaj sobran, kaj aliflanke, malgraŭ ties korpulenta staturo, ŝi
manipulis lin tiel lerte kaj forte, kiel kapablas nur malfortaj virinoj.

Proksimume je la deka horo de varma printempa vespero Bargamoto staris
sur sia kutima deĵorloko ĉe la kruciĝo de la stratoj Kanonista kaj 3a
Urboranda. Li estis mishumora. Morgaŭ estos la sankta festo de la Krista
Resurekto, baldaŭ ĉiuj iros al la preĝejo, sed li devos deĵori ĝis la
tria horo nokte kaj revenos hejmen nur al la komenco de la postfasta
festmanĝo. Bargamoto ne sentis preĝemon, sed ankaŭ lin tuŝis la festa,
hela etoso, disverŝita en la nekutime kvieta kaj trankvila strato. Li
malŝatis la lokon, kie li ĉiutage trankvile staris dum jardeko. Li eĉ
deziris fari ion festan, kion faras la aliaj. Interne de li, kiel
malklaraj sentoj, estis leviĝantaj malkontento kaj senpacienco. Krome li
estis malsata. Hodiaŭ lia edzino tute ne permesis al li tagmanĝi. Li nur
glutaĉis simplan miksaĵon de kvaso kaj pano. Lia granda ventro insiste
postulis nutraĵon, tamen ĝis la festmanĝo estis ankoraŭ longe!

— Pu! — Bargamoto kraĉis kaj, farinte cigaredon, eksuĉis ĝin sen iu
apetito. Hejme li havis bonajn cigaredojn, kiujn al li donacis loka
butikisto, sed ankaŭ ili estis rezervitaj ĝis la fino de la fasto.

Baldaŭ al la preĝejo ekiris kanonistoj: puraj, bonaspektaj, surhavantaj
jakojn kaj veŝtojn super ruĝaj kaj bluaj lanaj ĉemizoj, piedvestitaj per
altaj botoj kun multaj faldoj kaj grandaj kalkanumoj. Morgaŭ iuj el ĉi
tiuj luksaĵoj trafos sur tavernajn vendobretojn, kaj aliaj estos ŝiritaj
dum amikeca batalo por la harmonio, sed hodiaŭ la kanonistoj estis
brilaj. Ĉiu el ili zorgeme portis tolan saketon kun paskaj kukoj. Neniu
atentis Bargamoton, kaj ankaŭ li ne tre tenere rigardis al siaj
“baptofiloj”, malklare antaŭsentante, kiomfoje li devos morgaŭ vojaĝi al
la policejo. Fakte, li enviis, ke ili estas liberaj kaj iras tien, kie
estos lumo, bruo kaj ĝojo, dum li devas staraĉi ĉi tie kiel malbenito.

— Jen, mi staru ĉi tie pro vi, drinkuloj! — li resumis sian meditadon
kaj denove kraĉis, sentante malplenon en la stomako.

La strato senhomiĝis. La sonoriloj ĉesis voki al la meso. Post iom da
tempo ĝoja sonorado onde ŝanĝanta sian tonon, tre gaja post la mornaj
grandfastaj sonorilsonoj, disigis tra la mondo la bonan novaĵon pri la
resurekto de Kristo. Bargamoto demetis sian ĉapon kaj krucosignis sin.
Baldaŭ li revenos hejmen. Bargamoto gajiĝis, imagante la tablon,
kovritan per pura tuko, paskajn kukojn kaj ovojn. Li nehaste gratulos
ĉiujn per kisoj kaj ovoj. Lia edzino vekos kaj alportos Ivaĉjon, kaj la
etulo tuj postulos farbitan ovon, pri kiu li dum la lasta semajno
serioze konversaciis kun sia pli sperta fratineto. La bubo malfermos pro
miro sian buŝon, kiam la patro donos al li ne iun kolorperdeman ovon,
farbitan per fuksino, sed marmoran ovon, kiun al li mem donacis la sama
diligenta butikisto.

“Amuza knabeto!” — subridis Bargamoto, sentante, kiel io simila al la
patra tenero leviĝas el la profundo de lia animo.

Sed la bonhumoro de Bargamoto estis rompita en plej kovarda maniero. El
post la stratangulo aŭdiĝis malcertaj paŝoj kaj raŭka balbutado. “Kiun
la sorto portaĉas ĉi tien?” — pensis Bargamoto, ĵetis rigardon
postangulen kaj ekindignis tutanime. Estis Garasko! Jes, li mem kun sia
ebria personeco — kvazaŭ li mankus ĉi tie! Kie li sukcesis ensuĉi
alkoholon antaŭ la aŭroro — estis lia sekreto, sed lia ebriiĝo estis
senduba fakto. Lia konduto, eble enigma por fremdulo, por Bargamoto, kiu
konis la animojn de la kanonistoj ĝenerale kaj la fian naturon de
Garasko speciale, tiu konduto estis tute klara.

Nerezistebla forto fortrenis Garaskon de la stratmezo, kie li kutimis
defiladi, kaj premis lin al la barilo. Apogante sin ambaŭbrake kaj
fikse-demande kontemplante la muron, Garasko ŝanceliĝis, kolektante la
fortojn por nova lukto kontraŭ surprizaj obstakloj. Post nelonga intensa
meditado Garasko energie forpuŝis sin de la muro, retiriĝis al la
stratmezo kaj, farinte kuraĝan turnon, per larĝaj paŝoj impetis en la
spacon, kiu evidentiĝis esti ne senfina, kiel oni asertas, sed en realo
limigita per aro da lanternofostoj. Kun la plej proksima fosto Garasko
tuj ekhavis plej intiman rilaton, forte kaj amike brakuminte ĝin.

— Ho, lanterno. Tpr! — kurte konstatis Garasko la okazintan fakton. Li
estis nekutime bonhumora. Anstataŭ ŝuti al la fosto merititajn
insultojn, Garasko adresis al ĝi mildajn riproĉojn kun iom familiara
nuanco.

— Haltu, stultuleto! Kien vi? — li balbutis, jen retiriĝante de la
fosto, jen denove tutbruste premiĝante al ĝi kaj preskaŭ platiginte sian
nazon kontraŭ ĝia malvarma kaj humida surfaco. — Jen, jen!.. — Garasko,
jam duone glitinta suben laŭ la fosto, sukcesis rektigi sin kaj
enpensiĝis.

Bargamoto, malestime paŭtante rigardis al Garasko de la alto de sia
staturo. Neniu alia en la Kanonista strato ĉagrenis lin tiel, kiel ĉi
tiu drinkulo. Kvankam aspekte tre malforta, li estis la ĉefa skandalulo
ĉi-distrikte. Ne viro, sed ulcero. Kutima kanonisto ebriiĝas,
skandaletas, tranoktas en la policejo — kaj ĉio ĉi okazas en nobla
maniero, sed Garasko ĉion faras kaŝe, sarkasme. Oni jam batis lin
preskaŭ ĝismorte kaj tenis lin en la karcero preskaŭ senmanĝe, tamen oni
ne sukcesis malkutimigi lin de lia insultado, tre ofenda kaj malica. Li
kutimis proksimiĝi al la fenestroj de iu el la plej respektindaj
personoj de la Kanonista strato kaj sakri tute senkaŭze, simple pro
nenio. Komizoj kaptis Garaskon kaj batis lin, dum homamaso ridegis,
konsilante draŝi pli fervore. Ankaŭ Bargamoton Garasko insultadis kun
tia fantasta realeco, ke la policisto, eĉ ne komprenante la esencon de
la aŭditaj spritaĵoj, sentis sin pli ofendita ol se oni vipus lin.

Per kio Garasko vivtenas sin estis por la kanonistoj unu el la misteroj,
kiuj vualis lian vivon. Neniu vidis lin sobra, eĉ ne tiu vartistino, kiu
pro neglekto kontuzas infanojn, pro kio ili odoras alkoholon\* — ja
Garasko eĉ antaŭ la kontuzo fetoris brandaĉon. Li loĝis, aŭ, pli ĝuste,
noktumis en ĝardenoj, sur riverbordo, sub arbustoj. Vintre li ien
foriris kaj reaperis kun la unua spiro de printempo. Kio logis Garaskon
al la Kanonista strato, kie lin ne batis nur pigruloj, estis plia
mistero de lia senfunda animo, sed oni neniel povis forpeli lin. Estis
kaŭzoj supozi, ke Garasko ŝtelas, sed oni ne sukcesis lin kapti ĉe ŝtelo
kaj batis lin nur surbaze de nerektaj pruvoj.

Verŝajne Garasko ĉi-foje havis malfacilan vojaĝon. Lian ĉifonaĵon,
pretendantan vesti lian magran korpon, kovris ankoraŭ ne sekiĝinta koto.
La fizionomio de Garasko kun la granda malsuprenpenda ruĝa nazo, kiu
sendube estis unu el la kaŭzoj de lia malstabileco, kovrita per
maldensaj, neregule kreskantaj haroj, vidigis evidentajn signojn de
materiaj rilatoj kun alkoholo kaj kun pugnoj de proksimuloj. Survange,
apud unu el la okuloj, videblis grataĵo, gajnita verŝajne antaŭnelonge.

Garasko finfine disiĝis de la fosto kaj rimarkis la majestan kaj
silentan figuron de Bargamoto. Garasko ekĝojis.

— Nian saluton al vi, Bargamoto Bargamotiĉ!.. Kia estas via trezora
sano? — Li faris galantan mangeston kaj, ŝanceliĝinte, por ĉiu okazo
premis sian dorson al la fosto.

— Kien ci iras? — morne tondris Bargamoto.

— Nia vojo estas rekta…

— Ĉu ŝteli? Sed ĉu ci deziras en karceron? Mi tuj cin, kanajlon,
kondukos tien.

— Vi ne povas.

Garasko volis fari bravecan geston, sed prudente detenis sin, kraĉis kaj
ŝovis la piedon, kvazaŭ viŝante la kraĉaĵon.

— Babilu en la policejo! Marŝ’! — La forta manego de Bargamoto kaptis la
grasmakulitan kolumon de Garasko. Ĝi estis tiel makulita kaj ŝirita, ke
estis klare, ke Bargamoto evidente ne estis la unua gvidanto de Garasko
sur la dornoplena vojo al virto.

Bargamoto skuetis la drinkulon por ĝuste direkti kaj iom stabiligi lian
korpon, kaj ektiris lin al la menciita celo kvazaŭ fortega trenŝipo,
tiranta leĝeran skunon, kiu rompiĝis ĉe la eniro al haveno. Bargamoto
sentis sin profunde ofendita: anstataŭ meritita ripozo li devas nun
eskorti ĉi tiun ebriulon al la policejo. Ho! Liaj manoj eĉ jukis, sed
bremsis lin la penso, ke hodiaŭ, je tia granda festo estas nekonvene uzi
la pugnojn. Garasko paŝis vigle, mirinde kunigante la aplombon kaj eĉ
arogantecon kun humilo. Li evidente havis ideon, kiun li komencis
disvolvi kiel Sokrato.

— Sed diru, sinjoro policisto, kiu tago nun estas?

— Prefere silentu! — malestime respondis Bargamoto. — Ebriiĝis antaŭ la
mateniĝo.

— Sed ĉu oni sonorigis ĉe la preĝejo de ĉefanĝelo Mikaelo?

— Jes, sonorigis. Kiel tio rilatas al vi?

— Sekve Kristo resurektis, ĉu?

— Jes, resurektis.

— Do permesu… — Garasko, kiu ĝis nun parolis duonturninte sin al
Bargamoto, rezolute frontis lin vizaĝ-al-vizaĝe.

Bargamoto, tre interesita pri la strangaj demandoj de Garasko, nevole
ellasis lian grasan kolumon. Garasko, perdinte la apogpunkton,
ŝanceliĝis kaj falis, ne sukcesinte montri al Bargamoto la ĵus
elpoŝigitan aĵon. Duonlevinte sian torson kaj apoginte sin je la brakoj,
Garasko ekrigardis suben, poste faligis sian vizaĝon teren kaj ekhurlis
simile al kampulinoj, kiuj priploras mortinton.

Garasko hurlas! Bargamoto miregis. “Verŝajne, li elpensis novan ŝercon”,
— li konkludis, tamen interesiĝis: kio sekvos? Sed Garasko plu hurlis
senvorte, kvazaŭ hundo.

— Hej, ĉu ci freneziĝis? — Bargamoto puŝetis lin per sia piedo.

Garasko hurlis plu. Bargamoto enpensiĝis.

— Pro kio ci tiel disŝiriĝas?

— O-ve-to…

Garasko, daŭre hurlante, sed jam ne tiel laŭte, eksidis kaj levis sian
manon. Ĝin kovris iu muko, al kiu algluiĝis pecetoj de farbita ovoŝelo.
Bargamoto, plu embarasita, eksentis, ke okazis io malbona.

— Mi… noble… intergratuli… oveto… sed ci… — konfuzite balbutis Garasko,
sed Bargamoto komprenis. Do, Garasko celis gratuli lin, laŭ la kristana
moro, per ovo kaj kiso, sed li, Bargamoto, intencis treni lin al la
policejo. Eble li alportis la ovon de malproksime, sed jen frakasis ĝin.
Kaj nun ploras.

Bargamoto imagis, kvazaŭ la marmora ovo, kiun li gardas por Ivaĉjo,
frakasiĝus, kaj kiel li, Bargamoto, bedaŭrus tion.

— Ho, kia okazaĵo! — Bargamoto balancis sian kapon, rigardante al la
kuŝanta drinkulo, kaj sentante kompaton al tiu ĉi homo, kvazaŭ al sia
frato, kiun kruele ofendus ties propra frato.

— Volis gratuli… Ankaŭ li estas animo vivanta, — balbutis la policisto,
penante malgraŭ sia interna mallerteco analizi la situacion kaj tiun
kompleksan senton de honto kaj kompato, kiu pli kaj pli premis lin. —
Kaj mi jen… al la policejo! Jen kiel!

Kun peza ĝemo, frapinte sian sabron, nomatan “haringo”, kontraŭ ŝtonon,
Bargamoto kaŭris apud Garasko.

— Nu… — li konfuzite murmuris. — Eble ĝi ne frakasiĝis?

— Ĉu ne frakasiĝis?.. Ci eĉ muzelon pretas frakasi. Idolano!

— Sed ci kial?..

— Ĉu kial?… — moke ripetis Garasko. — Mi al li noble, kaj li… al
policejo. Eble ĉi tiu ovo estas la lasta ĉe mi, ĉu? Idolano!

Bargamoto brue spiregis. La insultoj de Garasko neniom ofendis lin. Per
sia tuta mallerta esenco li sentis kompaton aŭ konsciencriproĉon. En la
plej fora interno de lia grandega korpo io ĝene drilis kaj turmentis
lin.

— Sed ĉu eblas ne bati vin? — demandis Bargamoto ĉu sin mem, ĉu
Garaskon.

— Sed ci, birdotimigilo ĝardena, komprenu…

Garasko, videble, ekiris sian kutiman vojon. En lia iom klariĝinta cerbo
konturiĝis larĝa perspektivo de plej tentaj insultoj kaj ofendaj
moknomoj, kiam la enpensiĝe snufeganta Bargamoto per voĉo, kiu ne
permesis eĉ iomete pridubi la firmecon de lia decido, deklaris:

— Ni iru al mi por la postfasta manĝo.

— Eĉ ne revu, dikventra diablo, ke mi iros al vi!

— Iru, mi diras!

La mirego de Garasko estis senlima. Li tute senreziste permesis levi sin
kaj nun iris brak-en-brako kun Bargamoto… kaj kien iris? — ne al la
policejo, sed al la hejmo de Bargamoto mem por tie… festmanĝi! En la
kapo de Garasko fulmis tenta ideo — forgliti de Bargamoto kvazaŭ sur
skioj, sed kvankam lia kapo klariĝis pro la neordinareco de la situacio,
liaj “skioj” estis en la plej aĉa stato — ili kvazaŭ ĵuris ĉiam
interkroĉiĝi kaj reciproke obstakli dum la irado. Krom tio, Bargamoto
estis tiel bizara, ke Garasko fakte ne volis foriri. Pene movante sian
langon, serĉante vortojn kaj konfuziĝante, Bargamoto jen rakontis al li
la instrukcion por stratpolicistoj, jen revenis al la ĉefa temo pri
batado kaj la policejo, samtempe traktante ĝin pozitive kaj negative.

— Vi ĝuste parolas, Ivano Akindinoviĉ… Maleblas ne bati nin, — konsentis
Garasko, sentante eĉ ioman ĝenon: ja tre bizara estis Bargamoto!

— Sed ne, mi volis diri ne tion… — balbutis Bargamoto, komprenante
verŝajne eĉ malpli ol Garasko, kion esprimaĉas lia mallerta lango…

Finfine ili venis, kaj Garasko jam ĉesis miregi. Maria komence larĝigis
siajn okulojn, ekvidinte la neordinaran paron, sed laŭ la embarasita
vizaĝo de la edzo konjektis, ke ŝi devas ne protesti, kaj dank’ al sia
virina milda koro ŝi tuj komprenis, kion necesas fari.

Jen la perpleksa kaj silentiĝinta Garasko sidas ĉe la festa tablo. Li
tiel hontas, ke pretas fali subteren. Li hontas siajn ĉifonojn, siajn
malpurajn manojn, sian tutan memon — ĉifonan, ebrian, aĉan. Brogetante
la lipojn kaj langon, li manĝas diable varmegan, grasan brasiksupon,
preterverŝas ĝin sur la tablotukon, kaj kvankam la mastrino delikate
ŝajnigas sin ne rimarki tion, li konfuziĝas kaj verŝas eĉ pli. Tre forte
tremas liaj krudaj fingroj kun grandaj malpuraj ungoj, kiujn Garasko
rimarkis kvazaŭ unuafoje.

![Bargamoto kaj Garasko](Images/F27b.jpg)

— Ivano Akindiniĉ, kaj ĉu vi al Ivaĉjo… surprizeton? — demandas Maria.

— Ne necesas, poste… — rapide respondas Bargamoto. Ankaŭ li brogetas sin
per la supo, blovas sur sian kuleron kaj solide viŝas siajn lipharojn,
sed tra ĉi tiu solideco videblas la sama mirego, kiel tiu de Garasko.

— Manĝu, manĝu, — kuraĝigas Maria. — Gerasimo… kio estas via patronomo?

— Andreiĉ.

— Manĝu, Gerasimo Andreiĉ.

Garasko provas engluti tion, kion li havas enbuŝe, misglutas kaj,
ĵetinte sian kuleron, faligas la kapon tablen, ĝuste sur la grasan
makulon, kiun li ĵus kreis. El lia brusto denove eliĝas tiu lamenta kaj
sovaĝa hurlo, kiu tiel konsternis Bargamoton. La infanoj, kiuj jam
preskaŭ ĉesis atenti la gaston, ĵetas siajn kulerojn kaj soprane aliĝas
al lia tenoro. Bargamoto konsternite kaj mizermiene rigardas al la
edzino.

— Nu, kial vi, Gerasimo Andreiĉ! Ĉesu, — ŝi konsolas la maltrankvilan
gaston.

— Kun la patronomo… Ekde mia naskiĝo… neniu alparolis min kun la
patronomo.

Tradukis el la rusa **Igor Sokolov**

Noto:

**\* … vartistino, kiu pro neglekto kontuzas infanojn, pro kio ili
odoras alkoholon.** Temas pri jena citaĵo el *La revizoro*:

Urbestro. — via asesoro &lt;…&gt; sendube estas homo instruita, sed de
li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo &lt;…&gt;

Ammos Fjodoroviĉ. — &lt;…&gt; li diras, ke en la infaneco la nutristino
lin kontuzis, kaj de tiu tempo de li ĉiam iras iom la odoro de brando.

(Gogol N. *La revizoro* / Tr. L. Zamenhof. Akto 1, Sceno 1).

[]{#28.xhtml}

Lepuileca, sed neniel liliputeca!
---------------------------------

Le Puil, Ĵak. Sen elizi’: KD. Donneville: Vinilkosmo, 2014, kun
tekstolibreto.

![Sen elizi](Images/F28.jpg)

La franca kantisto Ĵak Le Puil (kiel li mem preferas nomi sin) estas jam
delonge konata al la esperantista publiko: lia unua surkaseda albumo
*Danĝera ul’* ekvidis la mondon jam en 1977. La kantisto realigas la
stilon, kiun eblas kompari kun la tradicia rusa barda kant-arto:
simplaj, sed ofte sinceraj melodioj, simpla gitara akompano, iom
senzorga kantad-maniero, pli granda graveco de la tekstoj super la
muziko. Krom la lirikaj pecoj al Ĵak estas propraj la protestaj kantoj;
en lia kreado oni povas ofte trovi ankaŭ ŝercajn kaj eĉ obscenajn
fragmentojn. Koncerne la devenon de la kreaĵoj Ĵak jen verkas/komponas
mem, jen adaptas (helpe de plej diversaj tradukistoj) tradiciajn aŭ
popularajn kantojn; nemalofte aperas inter liaj kreaĵoj la kantoj,
komponitaj por la tekstoj de famaj esperantlingvaj poetoj.

La nun recenzata disko *Sen elizi’* (aperinta en 2014) estas tipe
“lepuileca” kaj laŭ la stilo, kaj laŭ la enhavo. Ĝin konsistigas 14
kantoj, la plimulto el kiuj estis komponita de Ĵak mem por la versaĵoj,
interalie, de Eŭgeno Miĥalski kaj Marjorie Boulton. Enestas ankaŭ tri
tradiciaj kantoj (interalie, la internacie konata itala Bela ciao en la
traduko de Renato Corsetti) kaj du kanzonoj tradukitaj el la franca.

La ĝenerala sono de la albumo estas plaĉa kaj ekvilibra. Muzike dominas
gitaro tamen kun fojaj harmoniaj aldonoj de balalajko, kontrabaso,
mallaŭtaj drumoj kaj kelkaj blovmuzikiloj. La kantisto plenumas la
vokalajn partiojn foje iom senzorge (tiel, ke aperas bona impreso pri
intima viva plenumo), sed li kompensas tion per sufiĉe klara prononco
(kvankam kun rimarkinda franca akĉento). La tekstoj, kiel kutime, estas
tre variaj temare: oni povas trovi kaj la lirikajn, kaj ŝercajn, kaj
soci-politikajn, kaj nostalgiajn fragmentojn. Kelkaj pecoj ja eble estas
tre simplaj kaj muzike, kaj tekste, sed ili ege belas kaj eĉ kortuŝas,
ekzemple, Hejmo (por la versoj de Marjorie Boulton) kaj adaptita kanto
de Jean-Pierre Ferland Revenas mi.

Bedaŭrinde, en la tekstoj troveblas multaj kaj stilaj, kaj sintaksaj
malglataĵoj, foje eĉ tro aŭdacaj (kiel, ekzemple, la formoj “blondino”,
“hodi’”, “ankor’”; oftas ankaŭ la mispozicio de “ne”: “eliru ne”
anstataŭ “ne eliru”, “deziras ne mi” anstataŭ la celita ”mi ne
deziras”). Ankaŭ mislokitaj akcentoj ne mankas, sed, feliĉe, vere krudaj
eraroj, ŝajne, mankas. Ĝenerale la tekstoj estas relative simplaj kaj
facile kompreneblaj eĉ sen la helpo de la aldonita tekstolibreto.

Entute la albumo impresas tre vive kaj pozitive. Ĝi sendube havendas por
la ŝatantoj de la “lepuileca” stilo, sed estas ankaŭ bona okazo por
konatiĝi kun ĝi por tiuj, kiuj ne faris tion antaŭe. La relativa
simpleco de la “lepuileca” stilo neniel estas liliputeca!

**Paŭlo Moĵajevo**

[]{#29.xhtml}

Ricevitaj libroj
----------------

Ni aperigas la finan parton de la listo de la libroj, kiujn nia
biblioteko ricevis donace de la societo “Internacia Esperanto-Muzeo en
Wien”.

Dankon pro la donaco!

Ni memorigas, ke BibLO (= Biblioteko de La Ondo), fondita en 1998
surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander
Korĵenkov, kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj per libroj,
kiujn oni sendas por recenzo.

Donacemuloj kontaktu la bibliotekon rete: <sezonoj@yahoo.com>

\

Leser, Jolanthe. *La vivo estas pli forta* / Ed., antaŭpar. Herbert
Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1991. – 36 p. – (Serio Originala
Literaturo, №2).

Matthias, Ulrich. *Fajron sentas mi interne*: Originala romano /
Antaŭpar. Elena Zaja. – Vieno: Pro Esperanto, 1990. – 108 p. – (Serio
Originala Literaturo, №1).

Montagut, Abel. *Karnavale* (Maskita rakonto). – Vieno: Internacia
Esperanto-Muzeo, 1997. – 65 p. – (Serio Originala Literaturo, №25).

Montagut, Abel. *Poemo de Utnoa* / Enkond. William Auld; Postpar. Probal
Daŝgupto. – Vieno: Pro Esperanto, 1993. – 225 p., il. – (Serio Originala
Literaturo, №7).

Privat, Edmond. *Pri Esperanta literaturo* / Ed., postpar. Herbert
Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1991. – 31 p. – (Serio Originala
Literaturo Klasika).

Salovaara, Eija. *Kie boacoj vagadas.* – Vieno: Pro Esperanto, 1994. –
96 p. – (Serio Originala Literaturo, №11).

Seabra, Manuel de. *Promeso en obskuro*: Noveloj. – Vieno: Internacia
Esperanto-Muzeo, 1997. – 110 p. – (Serio Originala Literaturo, №24).

Steele, Trevor. *Apenaŭ papilioj de Bergen-Belsen*: Originala romano pri
Germanio. – Vieno: Pro Esperanto, 1994. – 152 p. – (Serio Originala
Literaturo, №10).

Steele, Trevor. *Aŭstralia Felix*: Noveloj. – Vieno: Internacia
Esperanto-Muzeo, 1999. – 134 p. – (Serio Originala Literaturo, №29).

Steele, Trevor. *Memori kaj forgesi*: Noveloj el la Norda Montaro /
Antaŭpar. Herbert Mayer – Vieno: Pro Esperanto, 1992. – 143 p. – (Serio
Originala Literaturo, №5).

Ŝirjaev, Ivan. *La dormanta grafino*: Originalaj noveloj. Plena verkaro,
Vol 1 / Ed., antaŭpar. Herbert Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1993. –
157 p. – (Serio Originala Literaturo Klasika).

Ŝirjaev, Ivan. *La Nova Vivo*: Originala romano. Plena verkaro, Vol 2 /
Ed., antaŭpar. Herbert Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1993. – 80 p. –
(Serio Originala Literaturo Klasika).

Štimec, Spomenka. *Geografio de miaj memoroj.* – Vieno: Pro Esperanto,
1992. – 140 p. – (Serio Originala Literaturo).

Štimec, Spomenka. *Kroatisches Kriegsnachtbuch* / Vorwort Ulrich Lins. –
Paderborn: Ferdinand Schöningh, 1994. – 104 s.

Valano, Johán (ps. de Claude Piron). *Ĉu vi kurias ĉine?* – 3a eld. –
Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1996. – 135 p. – (Serio Originala
Literaturo, №20).

Wüster, Eugen. *Enciklopedia vortaro Esperanta-germana. Unua parto. Kun
speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo*. – Leipzig: Ferdinand Hirt
& Sonh, 1923. – 24 + 136 p.

Wüster, Eugen. *Enciklopedia vortaro Esperanta-germana. Dua parto. Kun
speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo.* – Leipzig: Ferdinand Hirt
& Sonh, 1925. – 16 + 144 p.

Wüster, Eugen. *Enciklopedia vortaro Esperanta-germana. Tria parto. Kun
speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo.* – Leipzig: Ferdinand Hirt
& Sonh, 1926. – 26 + 134 p.

Wüster, Eugen. *Enciklopedia vortaro Esperanta-germana. Kvara parto. Kun
speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo.* – Leipzig: Ferdinand Hirt
& Sonh, 1929. – 6 + 162 p.

[]{#30.xhtml}

Ricevitaj gazetoj
-----------------

Esperanta Finnlando. 2017/1;\
Esperanto, 2016/11,12, 2017/1;\
Juna Amiko, 2017/1;\
La Gazeto, 2017/1;\
La Lanterno Azia, 2017/2;\
La Revuo Orienta, 2017/2;\
Literatura Foiro, 2017/285;\
Monata Informilo de KCE, 2017/1;\
Monato, 2017/2;\
Norvega Esperantisto, 2017/1;\
REGo, 2017/1;\
Scottish Esperanto Bulletin, 2017/1.

[]{#31.xhtml}

Lingvaj militoj en Galaksio
---------------------------

![Dozor](Images/F31.jpg)

La unuiĝinta Tero, elirinta en la kosman spacon en la galaksia skalo,
kunpuŝiĝis kun alia galaksiskala civilizo de brĵudoj, kaj komenciĝis la
“stelmilito”. “La brĵudoj, feliĉe al semantikistoj, havis longan
historion de la komuna lingvo, al kiu nepre venas ĉiu unuiĝinta raso. Se
post la dorso de la Nova Esperanto, kiun uzis la homoj, kuŝis nur du
jarcentoj, do la malamiko parolis la solan idioman ja tiam, kiam en
Eŭropo oni plu bruligis sorĉistinojn kaj opiniis Latinon la krono de
lingvistiko”.

Tio estas la mondo, kiun Dmitrij Kazakov priskribas en sia rakonto
*Infera vermo*, publikigita en la kolekto *Perdita patrolo. La plej bona
fantasta literaturo de 2017* (Moskvo, AST, 2016). La temo estas
lingvistika: reciproka sabotado per influo je alies lingvo per enkonduko
de nocigaj modaj vortoj kaj esprimoj – ekzemple, nepra indikilo de la
jesaj frazoj en la brĵuda lingvo estas ŝanĝata per ekonduko de pli
longaj esprimoj, similaj al “je la panjo ĵuras” aŭ “la denton oferas”,
kiu okupas pli da tempo kaj malpliigas la efikecon de interkomunikado –
kaj, sekve, kondukas al kresko de perdoj dum bataloj. La brĵudoj,
siavice, disvastigas kaj enmodigas poemojn, kies enhavo kondukas al
detruo de la homa psiko…

Por ni speciale gravas, ke en la prezentata de la aŭtoro estonta homaro
la sola interkomunikilo estas la Nova Esperanto, ĉiuj ceteraj lingvoj,
kiel la rusa kaj angla, estas plene formortintaj! Kial Esperanto estas
“nova”, ne klaras, sed nenia negativa nuanco en la fakto pri la unueca
homa lingvo en la verko senteblas.

**Nikolao Gudskov**

[]{#32.xhtml}

*Literatura Foiro*, 2017, №285
------------------------------

La kultura revuo *Literatura Foiro* ampleksas ok paĝojn pli ol kutime en
sia februara numero (285). Sed LF estas eksterordinara ankaŭ pro la
enhavo kaj la grafiko, merito precipe de la ĉefredaktoro Zlatoje
Martinov kaj de la asista redaktoro Perla Martinelli.

Daŭre fosante en la profunda minejo de la esperantistaj figuroj en
alilingvaj literaturoj, ĉi tiu numero gastigas verkon de Miĥail Bulgakov
*Samogona lago*, per la traduko de Mikaelo Bronŝtejn, kiu ankaŭ dediĉas
eseon al la aŭtoro de *La Majstro kaj Margarita.*

Ankaŭ aliaj eseoj karakterizas la numeron: la dua kaj lasta parto de
Carlo Minnaja De Afero ĝis ĉaŭ; de Fernando Pita pri surdmutulaj
lingvoj; de Vinko Oŝlak per platoneska dialogo pri la ekzisto. Prozo
forte ĉeestas: la balkana, danke al traduko de Zlatoje Martinov el Adin
Ljuca; delikata rakonto de Antonio Della Rocca, tradukita de Perla
Martinelli; psikologie interesa novelo de Julian Modest; rememoroj de
Carmel Mallia.

Kompletigas la panoramon pluraj recenzoj kaj poezia uverturo de Nicolino
Rossi.

**HeKo**

[]{#33.xhtml}

Pri kiu temas?
--------------

En ĉi tiu konkurso Valentin Melnikov verse prezentas dek konatajn
esperantistojn, kaj via tasko estas diveni la nomojn de la prezentatoj.
Post aperigo de dek versportretoj ni resumos la rezulton. La plej
sukcesa divenanto ricevos ekzempleron de la enciklopedio *Nia Diligenta
Kolegaro*, kiun ĉi-aŭtune eldonos *Sezonoj* (Kaliningrado, Ruslando).

### Valentin Melnikov {#33.xhtml#sigil_toc_id_6 .poemo title="Valentin Melnikov. Versportreto 7"}

### Versportreto 7 {.poemo .sigil_not_in_toc}

Ne tro facilas ŝia vivo-pado:

mastrino de l’ retej’ pri edukado

el Hungari’ al Nederlando venis,

instruis multe, gvidis, ekzamenis,

disertaciis pri propedeŭtiko,

kaj dank’al ŝi aperis Poŝamiko;

La stelsemantoj en la ora nordo

en ŝia libro vivas en agordo.

Sindone kaj senlace ŝi laboras.

Jen tiaj homoj vere plej valoras!

\

La respondoj atingu la redakcion antaŭ la 20a de majo 2017.

[]{#35.xhtml}

Pri kio ridis Zamenhof
----------------------

**Redaktante la unuan Esperantan gazeton *La Esperantisto*, Zamenhof
prizorgis ankaŭ la humuran rubrikon *Bagateloj*. Evidente li aperigis
tiujn ŝercojn, kiujn li ŝatis. Legu do, pri kio ridis la tridekkelk-jara
Ludoviko en la foraj jaroj 1890aj.**

**Zorgo**. Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj
kreditoroj? – Jes, miaj kreditoroj estontaj, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu
mi nun povos ankoraŭ prunti.

**Diferenco**. Kia diferenco estas inter la unua amo kaj la lasta? – Pri
la unua amo oni ĉiam pensas, ke ĝi estas la lasta, kaj pri la lasta oni
ĉiam estas konvinkita, ke ĝi estas nur la unua.

**El la historio**. A: Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? – B: Ĉar tiam
la tunelo ne estis ankoraŭ preta.

**En la juĝejo**. Juĝanto: Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la
ŝtelado estas via profesio! Juĝato: Kion do vi volas, sinjoro juĝanto,
ke mi ŝteladu por *plezuro*?

**Telegrama stilo**. Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la
patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto, aldonante, ke la fakto havis
lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli
detale. Li telegramis: “Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli”.

**La pafanto**. Leŭtenanto: “Ni supozu, ke la malamiko staras tie ĉi
antaŭ la arbo. Laŭ la komando “tri” vi ekpafos sur la arbon. Sekve
atentu: unu – du – tri!.. Ha, mallerta urso, vi pafis ja preter la
arbon!” – Rekruto: “Nu, kion do ĝi malutilas, sinjoro leŭtenanto? Kiam
la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne ĉiuj staros *antaŭ* la
arbo, kelkaj staros ankaŭ *apud* la arbo!”

**Antaŭfesta morto**. Edzino demandas sian edzon, kiel longe ŝi vivos.
Li respondas: “Kiel longe vi vivos – mi ne scias, sed en kiu tago vi
mortos – mi scias: vi mortos en la antaŭtago de festo.” – “De kie vi
scias tion ĉi?” – “Ĉar morgaŭ post via morto mi faros feston”, li al ŝi
respondis (M. Jezerski)

**Dupieda leono**. Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al
leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo. – “Tion povas ankaŭ mi fari”,
diras spektanto. – “Kio, vi, malforta junulo?!”, respondis la
dresistino. – “Jes, egale bone kiel la leono”. (O. J. Olson)

**Mi ne komprenas**, kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro karaj
viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen
sufiĉas por ni 1½ funtoj da viando por tago. Mia edzino ne manĝas ĝin,
miaj naŭ infanoj ne ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas ĝin.
Jen en tia maniero la 1½ funtoj tute sufiĉas por mi por la tuta tago.
(Dumpert)

Plukis **Halina Gorecka**

[]{#36.xhtml}

Spritaj splitoj kaj preskeraroj\
*El la kolekto de reduktoro*
--------------------------------

Kurta rimeno por Marta Gimeno

Pli kaj pli intensa la formado de Civitaj kadroj… F-ino Marta Gimeno
estas trejnata lingve kaj ideologie en Ĉaŭdefono, fare de la Vickonsulo:
ŝi… probable ricevos profundigon en Belgio… (HeKo 632 9-C, 5 feb 2017,
<http://esperantio.net/index.php?id=3094>)

Civitaj kadroj aktivu proprahejme

La kadroj en formado aktivos… ne kiel burokratoj, sed kiel buralistoj:
personoj aktivantaj en diversaj lokoj, precipe en la propra hejmo.
(Preparata la nova responsulo pri la esperanta tempobanko, HeKo 633 4-C,
10 feb 2017, <http://esperantio.net/index.php?id=3099>)

Finofara frazofino?

La Vickonsulo faris la punkton pri la situacio ses monatojn post la
brita referendumo (Radio Radikala intervjuis la Vickonsulon pri Brexit,
HeKo 630 4-E, 11 jan 2017, <http://esperantio.net/index.php?id=3071>)

Demokratio malsimple modlas

… la forigo de la ratifo de statumodifoj fare de membrara referendumo.
(Hispanoj (kaj aliaj) malamikas al TEJO, HeKo 632 3-A, 27 jan 2017,
<http://esperantio.net/index.php?id=3088>)

Pro voltrudo baŭmas Raŭmo

… antiraŭmistoj … kiel kutime, kaze de manko de argumentado… glitigas la
diskuton al banalaj vortludoj … (La malkapablo argumentadi de la
antiraŭmistoj, HeKo 633 3-A, 8 feb 2017,
<http://esperantio.net/index.php?id=3097>)

Herodo hejme en Biblio

La esperanta traduko de la Malnova testamento. – Scheveningen: Herodo de
esperanto, \[1958\]. – XII, 57 p. (Archivio di Stato di Massa,
Biblioteca Nazionale di Esperanto, Catalogo dei volumi a stampa ordinati
per titoli, majo 2008, p. 116)

Humidaj pariĝoj

… ni malsekiĝis … ĉiu trovis ŝatatan likvaĵon … kun la paroprenantoj
eblis abunde paroli nian belan lingvon. (Kia estis la 11-a BIERo?,
<http://www.e-mental.cz/archiv/11463>, rimarkis Ibrahim Bryzgaloff)

a Kor’?

En la unua tago estis prelego pri Koreio kaj ĉi-jara UK ĉe la
kulturcentro Ho Mi. (Reza Kheirkhah: Komuna staĝo de koreaj kaj tajvanaj
Esperantistoj // *La Ondo de Esperanto*, 2017, №3, p. 19)

Plukis **István Ertl**

[]{#38.xhtml}

Kiel aboni *La Ondo*n
---------------------

Se en via lando estas **peranto** de *La Ondo de Esperanto*, pagu al tiu
en via landa valuto. Ni havas perantojn en pluraj landoj. Vidu la liston
de la perantoj ĉi-sube.

Se vi havas konton ĉe **UEA**, sendu ĝirilon por 15 eŭroj al la Centra
Oficejo de UEA (Roterdamo), kopie al nia redakcia adreso rete
(<sezonoj@kanet.ru>) aŭ poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205,
Ruslando – Россия). Nia UEA-konto “avko-u”.

Vi povas uzi la internacian monpagan sistemon **PayPal**; vidu pli en
<http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm>.

**Ruslandanoj** pagu 750 rublojn al Галина Романовна Горецкая **poŝte**
(RU-236039, Калининград, аб. ящик 1205), banke (petu informojn pri la
kontonumero). Ni akceptas pagojn ankaŭ per **Яндекс.Деньги** (konto
4100138523456, informu retpoŝte pri la pagonumero); Vidu pli en
<http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm>.

Neniam sendu monon en kovertoj!

[]{#39.xhtml}

Perantoj de *La Ondo de Esperanto*
----------------------------------

**Argentino**: Roberto Sartor, Saenz Peña 3912, B° La Capilla — 52, CP
5507 — Vistalba, Luján de Cuyo Mendoza. Rete: <rosar@fibertel.com.ar>.

**Aŭstralio**: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St.,
Redfern N.S.W. 2016. Rete: <libroservo@ans.com.au>.

**Aŭstrio**: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg.
Rete: <aon.913548977@aon.at>.

**Belgio**: Flandra Esperanto-Ligo, Lange Beeldekensstraat 169, BE-2060
Antwerpen. Rete: <retbutiko@fel.esperanto.be>.

**Brazilo**: Brazila Esperanto-Ligo, SDS Ed. Venâncio III Sala 303,
BR-70393-902 Brasília-DF. Rete: <bel@esperanto.org.br>.

**Britio**: EAB/Viv O’Dunne, Esperanto House, Station Road, Barlaston,
Stoke-on-Trent ST12 9DE. Rete: <eab@esperanto.org.uk>.

**Bulgario**: Georgi Mihalkov, «Nadeĵda» V, bl. 529, vh A et 9 ap 33,
BG-1229 Sofia. Rete: <modest@abv.bg>.

**Ĉeĥio**: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ-290 01 Poděbrady. Rete:
<Cea.polnicky@quick.cz>.

**Ĉinio**: Trezoro Huang Yinbao, Esperanto-Centro, Jinqiao Touzi Gongsi,
Jingchuan-Xian Nonglin-lu, Pingliang Gansu, CN-744300. Rete:
<agrikulturo@126.com>.

**Danlando**: Arne Casper, Bryggervangen 70, 4, tv. DK-2100 København Ø.
Rete: <arne-casper@email.dk>.

**Estonio**: Ahto Siimson, Kastani väikekoht 12-11, Paikuse, Pärnu
maakond, EE-86602. Rete: <ahto.siimson@esperanto.ee>.

**Finnlando**: EAF / Päivi Saarinen, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530,
Helsinki. Rete: <paivi.saarinen@iki.fi>.

**Francio**: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris.
Rete: <info@esperanto-france.org>.

**Germanio**: Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129
Mainz. Rete: <schwanzer@esperanto-buchversand.de>.

**Hispanio**: Pedro A. Garrote, C/Las Mercedes, 5-5°-C ES-47006
Valladolid. Rete: <hisperanto.uea@terra.com>.

**Hungario**: Esperanto-Centro Eventoj, Leiningen u. 4, HU-1193
Budapest. Rete: <szilvasi@eszperanto.hu>.

**Hungario**: Hungaria Esperanto-Asocio, HU-1146 Budapest, Thököly út
58-60. Rete: <hungario@gmail.com>.

**Irlando**: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W. Rete:
<noviresp@eircom.net>.

**Islando**: Islanda Esperanto-Asocio, p. k. 1081, IS-121 Reykjavík.
Rete: <esperant@ismennt.is>.

**Italio**: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano.
Rete: <f-esp-it@libero.it>.

**Japanio**: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3,
Tôkyô-to 162-0042. Rete: <esperanto@jei.or.jp>.

**Katalunio**: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 1008 E-08204 Sabadell,
Katalunio. Rete: <v.sole@esperanto.cat>.

**Koreio**: KEA, 1601 Kang Byeon Hanshin Core, 350 Mapo-dong, Mapo-ku,
Seoul-121-703. Rete: <kea@esperanto.or.kr>.

**Kroatio**: Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb. Rete:
<mbelosev@public.carnet.hr>.

**Latvio**: Margarita Želve, Rūpniecības 35-13, LV-1045 Rīga. Rete:
<margarita.zelve@gmail.com>.

**Litovio**: Litova Esperanto-Asocio, p. k 167, LT-3000 Kaunas-C. Rete:
<litova.ea@mail.lt>.

**Meksiko**: Mallely y/o Magdalena Martínez Mateos Av. 523, No.187, 1a
Sección de San Juan de Aragón, Del. Gustavo A. Madero, México D.F., CP
07969, México. Rete: <ondo@esperanto-mexico.org>.

**Nederlando**: Univerala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176,
NL-3015 BJ Rotterdam. Rete: <ionel@co.uea.org>.

**Norvegio**: Anne Karin Bondhus, Morenefaret 8 A, NO-4340 Bryne. Rete:
<akbondhus@jkn.no>.

**Nov-Zelando**: G. David Dewar, PO Box 35849, Browns Bay, Auckland
NZ-0753. Rete: <gddewar@ihug.co.nz>.

**Pollando**: Pola Esperanto-Asocio, ul. Andersa 37/59a, PL-00-159
Warszawa. Rete: <sekretario@esperanto.pl>.

**Ruslando**: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, аб. ящик
1205. Rete: <sezonoj@kanet.ru>, <sezonoj@yahoo.com>.

**Serbio**: Miomirka Kovačević, Španskih boraca 32, RS-11070 Novi
Beograd. Rete: <miomirka.kovacevic@gmail.com>.

**Slovakio**: Stano Marček, Zvolenská 15, SK-03601 Martin. Rete:
<revuo@stonline.sk>.

**Svedio**: Leif Holmlund, Kågevägen 40 B, SE-931 38 Skellefteå. Rete:
<leif.holmlund@telia.com>.

**Svislando**: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224
Nenzlingen. Rete: <ch_scheidegger@bluewin.ch>.

**Usono**: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA
94530. Rete: [elna@esperanto-usa.org](mailto:ch_scheidegger@bluewin.ch).

[]{#40rekl.xhtml}

Anoncetoj, reklamo
------------------

![Greziljono](Images/F40vesna.jpg)

[La retejo](http://gresillon.org/) de la Kastelo Grésillon

![Greziljono](Images/Ses17a.jpg)

[La retejo](http://ses.ikso.net/2017/) de SES
