La logikon de lia respondo iuj multenombro-oponantoj klarigas tiel:

> Esperanto havas la iu-serion por la individuaj, distingeblaj,
> nombreblaj konkretaĵoj; tiaj konkretaĵoj kompreneble povas havi
> multenombron kaj fakte ĝin havas (iuj, kiuj, tiuj). Male, la io-vortoj
> referencas abstraktan situacion, tial ili ĉiam estas ununombraj; se
> oni komencas analizi tian situacion, ĝiaj eroj ĉesas esti abstrakta
> *io,* kaj iĝas distingeblaj *iuj*.

Tiun rezonadon mi opinias logike erara; por montri tion mi unue
konsideru etnajn lingvojn posedantajn plurnombrajn io-vortojn, kaj
analizu la rilaton inter la io/iu-serioj.

### Etnaj lingvoj

Logikan kaj klaran sistemon de demandaj pronomoj prezentas la lingvo
uzbeka. Tie ni trovas la demandovortojn substantivajn

nima? nimalar? 
:   t.e. *kio? kioj?* (что? what? was?) — por demandi pri aĵoj;

kim? kimlar? 
:   t.e. *kiu? kiuj?* (кто? who? wer?) — por demandi pri uloj;

kaj la adjektivajn

qanday? 
:   t.e. *kia?* (какой? what? welcher?) — por demandi pri eco;

qaysi? 
:   t.e. *kiu?* (который? which one? welcher?) — por demandi pri elekto,
    pri ekzemplero.
