#title Vortodivido por Esperanto
#author Sergio Pokrovskij

; Time-stamp: "2020-05-18 20:26:14 sergio"

Fine de la pasinta jarmilo, en la jaro 1999ª, mi preparis
vortodividajn ŝablonojn por Teĥo, kaj deponis ilin ĉe teTeX.  Tamen de
tiam mi malofte laboris kun papero, kaj sekve la pakaĵon apenaŭ uzis.

Tamen nun la vortodividon disponigas foliumiloj, kaj mi provis instrui
Esperanton al la [[http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cavaskripto][ĝavaskripta]] pakaĵo [[https://github.com/mnater/Hyphenator/blob/wiki/en_TableOfContents.md#table-of-contents][Hyphenator]].  Eble via foliumilo
sukcesos ĝin apliki --- se ĝi scipovas Ĝavaskripton; mia Fajrovulpo
sukcesas, kaj mi vidas [[./WorkingExample.html][testan paĝon]] jene:

[[./hyph400.png]]

Espereble ankaŭ en ĉi tiu teksto vi vidas taŭgan vortodividon.

La plej freŝa ŝablonaro por vortodivido troveblas [[patterns/eo.js][ĉi tie]], iom pli frua
disponeblas en la [[http://code.google.com/p/hyphenator/downloads/list][distribua pakaĵo de Hyphenator]].

Por alia programaro mi ankaŭ elmetis la dosierojn:
 - [[../TeX/eohyph.m4][eohyph.m4]] (komentita fontaĵo en la makroa lingvo =m4=);
 - [[../TeX/hyph_eo.dic][hyph_eo.dic]] por Uniksoj (en mia [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Ubunto][Ubunto]] mi tenas ĝin en =/usr/share/hyphen/=), kaj
 - [[../ooo/hyph_eo_XX.oxt][hyph_eo_XX.oxt]] (por {[[http://eo.wikipedia.org/wiki/LibreOffice][Libre,Open}Office]]).

Ĉio disponeblas libere laŭ GPL-2.0.

La vortodividaj reguloj por Esperanto ne estas firme fiksitaj;
ĉi-suban ekzemplon mi faris en la jaro 1999ª per Teĥo uzante la fonton
de la nun elmetata ŝablonaro.

La ekzemplo estas de la plumo de _k-do Lanti_ (mi ne responsas pri la
enhavo kaj lingvaj eraroj de la teksto).  Estas indikitaj ĉiuj
dividpunktoj sugestataj de la ŝablonaro.

Ĝenerale mi sekvis la rekomendojn de PAG: unue, la principo
morfologia; due, la tranĉo «laŭsilaba», kun la prefero por tranĉoj
inter najbaraj konsonantoj;  preparante la version por Hyphenator mi
iom reviziis la principojn kiel estas klarigite en
[[../../artikoloj/vortodivido/vortodividaj_rekomendoj.html][aparta artikolo]].

<quote>
Vi-v-ant-igi Es-pe-r-anton

En la pri-es-pe-r-anta ra-por-to ak-ce-p-t-ita de la Li-go de Na-ci-oj
oni po-vas legi pri mi-li-o-noj da ler-no-li-broj jam dis-ven-d-itaj
en la mon-do. Nu, ni kom-pa-ru la nom-bron de ve-raj prak-ti-k-antoj
de es-pe-r-anto kun tiu de ler-no-li-bro-aĉe-t-intoj. Nur abo-n-antoj
de es-pe-r-ante re-dak-t-ataj ga-ze-toj inda__s es-ti kon-si-de-r-ataj
ki-el prak-ti-k-antoj de la lin-g-vo. Sci-ante, ke la plej le-g-ataj
el-iras ape-naŭ dek-mi-l-ek-zem-ple-re, oni tuj po-vas ek-vi-di, ki-om
sen-si-g-ni-fa es-tas la re-zul-to de la ĝis-nu-na
pro-pa-gan-do. Ki-el kla-r-igi ti-un be-daŭ-r-indan kon-sta-ton?
Mul-taj per-so-noj ler-nis es-pe-r-anton nur pro mo-do, pro ia
dan-d-ismo. Ne-ni-am ili kon-sci-is pri la gra-vo de la mond-lin-g-va
afe-ro. For-pa-sis la mo-do, aŭ pro ia kaŭ-zo ili plu ne oku-p-iĝis
pri la afe-ro. La plej-mul-to el la aĉe-t-intoj de ler-no-li-broj ne
ĝis-fun-de ler-nis la lin-g-von. «Ĝi es-tas ti-el fa-ci-le
ler-n-ebla!» di-ras la tro-ig-em-uloj, k pri tio ne tro-vas ian ĝu-on
en le-g-ado de es-pe-r-antaj tek-s-toj. Ti-uj bal-daŭ ĉe-sis
in-te-re-s-iĝi pri la mo-v-ado. In-ter-na-ci-istoj ler-nis
es-pe-r-anton, ĉar ili opi-ni-is, ke in-ter-na-cia lin-g-vo es-tas
in-ter-na-ci-ig-ilo. Sed ne tro-v-ante oka-zon apli-ki prak-ti-ke sian
sci-on, ili an-kaŭ for-la-sis niajn vi-cojn. La ri-d-inda,
fi-re-li-gi-eca spi-ri-to, kiu an-taŭ-mi-li-te ĉiam pre-zi-dis en
es-pe-r-antaj ma-ni-fe-s-ta-ci-oj, for-pe-lis kelkajn
re-vo-lu-ci-ulojn, ki-uj ne vo-lis par-to-pre-ni en mo-v-ado
as-pek-t-anta ki-el kva-zaŭa «Sal-var-meo». Ali-aj kaŭ-zoj
ek-zi-s-tas, ki-uj an-kaŭ po-vus res-pon-di al la ĉi-supre
sta-r-ig-ita de-man-do. Ki-aj ajn es-tas la ti-a-loj, ki-uj
mal-hel-pis la en-plan-t-iĝon de es-pe-r-anto en la vi-vo, oni ne
po-vas mal-a-ten-ti la fak-ton, ke, mal-graŭ dis-ven-d-ado de
mi-li-o-noj da ler-no-li-broj, la nom-bro de ve-raj prak-ti-k-antoj
es-tas an-ko-raŭ tre mal-gran-da. Ta-men, nur prak-ti-k-antoj de
lin-g-vo igas ĝin vi-v-anta: La-ti-non ĉiu-ta-ge k de-v-ige ler-nas
mi-li-o-noj da stu-den-toj en la tu-ta mon-do. Spi-te tio la-ti-no
re-s-tas nur mor-t-inta lin-g-vo, ti-al ke ĝi ne es-tas uz-ata en la
prak-ti-ko. Ni do unue de-vas ple-ne kon-scii pri la ne-pra ne-ce-so
de of-ta uz-ado de es-pe-r-anto, por el-iri, al-me-naŭ spi-ri-te, el
la ka-dro de nia na-cio, -- ce-le al tut-mon-da kul-tu-ro. Ni de-vas
ĝis-fun-de ler-n-adi nian lin-g-von por ĝui ĝi-an spi-ri-ton k ĝin
vi-v-ant-igi per novaj es-prim-ma-ni-e-roj. Uzi es-pe-r-anton, ne
fa-r-ante gra-ma-ti-kajn era-rojn es-tas nur ak-ce-so-r-aĵo. Kio
gra-vas, tio es-tas en-cer-b-igi, en-men-s-igi la ge-ni-econ de la
ra-cia es-pri-m-ilo, ki-un kre-is Za-men-hof. Kaj pre-ci-pe ĉiuj
SAT-anoj de-vas ler-te pe-n-adi por ke nia or-ga-ni-zo ebl-igu al ĉiuj
ma-te-ri-a-lan uti-l-ig-adon de es-pe-r-anto. La ĝis-nu-na pre-s-kaŭ
nur var-ba pro-pa-gan-do si-mi-lis la mi-to-lo-gi-an ba-re-lon de la
Da-na-id-inoj. Oni var-bis, var-b-adis, sed la var-b-itoj nur
trans-pa-sis la sen-fun-dan es-pe-r-antan mo-v-adon. Mi es-pe-ras, ke
fi-ne ĉiuj se-ri-o-z-uloj aten-tos pri la fak-toj; kom-pre-nos, ke nia
afe-ro es-tos so-li-da nur ki-am la aĉe-t-intoj de gra-ma-ti-koj ne
for-la-sos es-pe-r-anton post kelka tem-po, sed en-vi-c-iĝos en SAT
por uti-l-igi sian ler-nan aki-r-aĵon. Al ĉiuj var-b-itoj ni
kom-pre-n-igu, ke ili kun-tre-nas na-ci-ecan he-re-d-aĵon, ki-un
ne-ce-sas for-ĵe-ti per ki-el eble plej of-ta uz-ado de sen-na-ci-eca
lin-g-vo kun ĉiu-lan-daj sam-ce-la-noj. Es-pe-r-anto es-tu en niaj
ma-noj tra-fa edu-k-ilo, kiu igos nin indaj mond-ci-vi-t-anoj. Ti-e-le
ĝi fa-r-iĝos ve-re vi-v-anta lin-g-vo, kiu kre-os mond-kul-tu-ron,
sen-na-ci-ecan spi-ri-ton, -- k hel-pos al la ru-i-n-igo de la
land-li-moj; al la for-igo de la ha-lad-za pa-tri-o-t-ismo mor-t-iga.
</quote>

------

Sergio Pokrovskij, 2012-01-14
