* LA DIA LITURGIO * de nia sankta patro * Johano la Orbuŝa * Liturgio de kateĥumenoj ** Enkondukaj preĝoj: Diakono: Benu, estro. Pastro: Benitas la regno de l' Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. Klerikoj: Reĝo Ĉiela, Konsolanto, Spirito de la vero, Kiu ĉie ĉeestas kaj ĉion plenigas, trezoro de la bonaĵoj kaj de la vivo Donanto! venu kaj ekloĝu en ni kaj purigu nin de ĉia makulo kaj savu, Bonulo, niajn animojn. ** La granda litanio Diakono: Pace al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri la paco de supre kaj pri la savo de niaj animoj al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri la paco tutmonda, la bonstato de la sanktaj Diaj eklezioj kaj la unuiĝo de ĉiuj al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ĉi tiu sanktejo, kaj pri ĉiuj kun kredo, pieco kaj Di-timo en ĝin enirantaj, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri la piaj kaj ortodoksaj kristanoj, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri nia patriarko NN, nia (ĉef)episkopo NN, la honorindaj presbiteroj, enkristaj diakonoj, pri la tutaj klerikaro kaj popolo al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri nia pia lando, ties tuta registaro kaj kristama militistaro al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ĉi tiu urbo (aŭ vilaĝo ktp), pri ĉiu urbo, lando, kaj la krede en ili loĝantaj, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri laŭsezona vetero [Ag 14:17], abundo de tera fruktaro kaj tempo paca al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri la navigantoj, vojaĝantoj, malsanuloj, suferantoj, malliberuloj, kaj pri ilia savo al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ke liberiĝu ni de ĉia sufero, kolero, danĝero kaj mizero, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: La sanktegan, la puregan, la plejbenitan, gloran Reĝinon nian, la Dipatrinon kaj Ĉiamvirgulinon Marian, kun ĉiuj gesanktuloj rememorinte, nin mem, unu la alian kaj tutan vivon nian al Kristo Dio ni submetu. Popolo: Al Vi, Sinjoro. *** Dum la lasta ero de la litanio kaj la respondo de la popolo la *pastro* mallaŭte diras la preĝon de la unua antifono: Sinjoro nia Dio, kies potenco estas neimagebla, kies gloro superas komprenon, kies kompato ne havas limojn, kies homamon ne eblas esprimi; Vi Mem, Sinjoro, laŭ Via boneco rigardu nin kaj ĉi tiun sanktan preĝejon, faru pri ni kaj niaj kunpreĝantoj laŭ Via malavara favorkoreco kaj kompatindulgo, *** Laŭte, kroĉante al «Al Vi, Sinjoro»: Pastro: Ĉar al Vi sola konvenas ĉiaj gloro, honoro kaj adoro, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. *** La diakono sin klinas kaj deiras antaŭ la ikonon de la Savanto, kie li restas dum la unua antifono estas kantata. ** La unua antifono *** Dimanĉe, iom el Ps 103: Ĥoro: Benu, ho mia animo, la Eternulon, Benata estu, Sinjoro. [Ps 124:6] Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. ‹ Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. › Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn; ‹ Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco. › Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo. ‹ Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. › Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. Benata estu, Sinjoro. *** En la tagoj ordinaraj, versikloj el Ps 92: › Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo ... Per la preĝoj de la Dipatrino, Savanto, nin savu. ‹ ... Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, Per la preĝoj de la Dipatrino, Savanto, nin savu. › Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. Per la preĝoj de la Dipatrino, Savanto, nin savu. ** Malgranda litanio Diakono: Ree kaj ree pace al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: La sanktegan, la puregan, la plejbenitan, gloran Reĝinon nian, la Dipatrinon kaj Ĉiamvirgulinon Marian, kun ĉiuj gesanktuloj rememorinte, nin mem, unu la alian kaj tutan vivon nian al Kristo Dio ni submetu. Popolo: Al Vi, Sinjoro. *** La *pastro* mallaŭte diras la preĝon de la dua antifono: Sinjoro nia Dio, savu Vian popolon kaj benu Vian heredon, la plenecon de Via eklezio gardu kaj sanktigu tiujn, kiuj amas la belornamon de Via domo, Vi ilin glorigu per Via dia forto kaj ne malatentu nin, esperantojn je Vi, *** Laŭte: Ĉar Via estas potenco kaj Via estas regno, kaj forto, kaj gloro, de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. ** La dua antifono [Ps 146] Ĥoro: Gloru, ho mia animo, la Eternulon. Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. ‹ Ne fidu eminentulojn, homidon, kiu ne povas helpi. › Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. ‹ Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakobo, kiu esperas al la Eternulo, lia Dio, › Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, ‹ Kiu gardas la veron eterne; Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. › La Eternulo liberigas la malliberulojn; La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; ‹ La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn; › La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. ‹ La Eternulo reĝas eterne, Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. (Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito) nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. ** La Solenaskita Filo Ĥoro: Solenaskita Filo kaj Vorto de Dio, estante senmorta, bonvole enkarniĝinta por nia savo el la sankta Dipatrino kaj Ĉiamvirgulino Maria, senŝanĝe enhomiĝinte kaj Vin lasinte krucumi, ho Kristo Dio, per morto morton Vi venkis; estante Unu el la Sankta Triunuo, kunglorata kun la Patro kaj la Sankta Spirito, savu nin. ** Malgranda litanio: Diakono: Ree kaj ree pace al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: La sanktegan, la puregan, la plejbenitan, gloran Reĝinon nian, la Dipatrinon kaj Ĉiamvirgulinon Marian, kun ĉiuj gesanktuloj rememorinte, nin mem, unu la alian kaj tutan vivon nian al Kristo Dio, ni submetu. Popolo: Al Vi, Sinjoro. *** Preĝo de la tria antifono: Vi, Kiu donacis al ni ĉi tiujn komunajn kaj konsentajn preĝojn kaj promesis plenumi petojn de du aŭ tri konsentintoj en Via nomo, ankaŭ nun la petojn de Viaj sklavoj laŭ utilo plenumu, donante al ni en ĉi epoko komprenon pri Via vero kaj en la estonta vivon eternan donaconte, *** Laŭte: Pastro: Ĉar Dio bona kaj homama estas Vi kaj Vin ni gloras, la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. ** La tria antifono, «Feliĉaj» [Mt 5]: Ĥoro: En Via regno memoru nin, Sinjoro, kiam vi venos en vian regnon. ‹ Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. › Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos. ‹ Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. › Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. ‹ Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton. › Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion. ‹ Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. › Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. ‹ Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. ‹ Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. ** La malgranda eniro *** La *diakono* mallaŭte: Ni preĝu al la Sinjoro. *** La *pastro* diras la preĝon de la eniro: Mastro Sinjoro, nia Dio, stariginta en la ĉielo legiojn kaj armeojn da anĝeloj kaj ĉefanĝeloj por servado al Via gloro; faru, ke kun nia eniro okazu eniro de sanktaj anĝeloj, kunservantaj kun ni kaj kunglorantaj Vian bonecon. Ĉar al Vi sola konvenas ĉiaj gloro, honoro kaj adoro, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. Diakono: Benu, estro, la sanktan eniron. Pastro: Benata estu la eniro de viaj sanktuloj, Sinjoro, ĉiam, nun kaj eterne. *** La diakono prezentas la evangelion al la pastro, kaj tiu ĝin kisas. Post la fino de la 3a antifono la diakono levetas la evangelion por ĝin vidigi kaj proklamas: Diakono: Saĝeco! Rekte staru! *** Sin klininte, la diakono eniras la altarejon tra la reĝa pordo, sekvate de la pastro; la diakono metas la evangelion sur la altaron. *** La *ĥoro* dume kantas: Ni venu kaj kliniĝu kaj teren falu antaŭ Kristo. Savu nin, ho Filo de Dio, en la sanktuloj mirinda, kantantojn al Vi: Haleluja. *** *Himnetoj laŭ la regularo.* ** La Trisankta kanto *** La *pastro* mallaŭte preĝas: Ho Dio sankta, en la sankteco loĝanta, per trisankta kantado de la serafoj himnata, de la keruboj glorata, kaj de ĉiuj ĉielaj fortoj honorata; el neesto en estadon ĉion kondukinta; la homon laŭ Via bildo kaj similo kreinta, kaj per ĉiaj Viaj donacoj ornaminta; al petanto donanta saĝon kaj prudenton; pekulon ne ignoranta, sed malfermanta penton por saviĝo; indiginta nin, Viajn humilajn kaj neindajn sklavojn, nun stari antaŭ la gloro de Via sankta altaro kaj oferi al Vi decan adoradon kaj gloradon - Mem, Mastro, akceptu el niaj pekulaj buŝoj la Trisanktan himnon, kaj vizitu nin per Via graco; pardonu al ni ĉian pekon volan kaj nevolan; sanktigu niajn animojn kaj korpojn, kaj donu al ni pie Vin servi dum ĉiuj tagoj de nia vivo pro la preĝoj de la Sankta Dipatrino kaj de ĉiuj sanktuloj, ekde la pratempo sukcesintaj al Vi plaĉi. Diakono: Al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Benu, estro, la tempon de la Trisankta. *** La *pastro*, krucosignante la diakonon: Ĉar Vi estas sankta, nia Dio, kaj Vin ni gloras, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam ... *** En la Rusa eklezio oni kutimas aldoni ankaŭ jenan preĝeton: Diakono: Sinjoro, savu la piulojn, kaj aŭdu nin. Popolo: Sinjoro, savu la piulojn, kaj aŭdu nin. *** La diakono sin turnas al la popolo kaj levas sian stolon: Diakono: ... kaj eterne. Popolo: Amen. *** La pastro kaj la diakono, kunkantante kun ĉiuj la Trisanktan, trifoje sin klinas antaŭ la altaro: Sankta Dio, sankta forta, sankta senmorta, kompatu nin. _(Trifoje)_ (Gloro al la Patro, Filo kaj Sankta Spirito nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen.) Sankta senmorta, kompatu nin. Sankta Dio, sankta forta, sankta senmorta, kompatu nin. *** La klerikoj, sin klininte antaŭ la altaro, iras al la altejo: Diakono: Ordonu, estro. Pastro: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo. [Ps 118:26] *** La *diakono*, almontrante la altejon: Benu, estro, la altan tronon. Pastro: Benata estas Vi sur la trono de Via regno, sidanta sur la keruboj, en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne. ** Legoj: Diakono: Ni atentu. Pastro: Pacon al ĉiuj. Legisto: Kaj al via spirito. Diakono: Saĝeco. Legisto: Prokimeno, modalo... _(proklamas la prokimenon kun ĝiaj versoj)_ Ĥoro: _(Kantas la prokimenon 2½ da fojoj)_ Diakono: Saĝeco. Legisto: Legaĵo el la Agoj de la sanktaj apostoloj (_aŭ_ el la Epistolo ĝenerala de Jakobo _aŭ_ el la epistolo Al la galatoj de la sankta apostolo Paŭlo _ktp_). Diakono: Ni atentu. ** Legado de la Apostollibro. Pastro: Pacon al vi, legisto. Legisto: Kaj al via spirito. Diakono: Saĝeco. Legisto: Haleluja, modalo ... _(kaj proklamas la versojn de haleluja)_ Popolo: Haleluja _(trifoje post ĉiu verso)._ *** La *pastro*, starante antaŭ la altaro, mallaŭte diras ĉi tiun preĝon: ** La preĝo antaŭevangelia Pastro: Briligu en niaj koroj, ho Homamanto, Sinjoro, Vian puran lumon de Diekkono kaj malfermu niajn mensajn okulojn, por ke ni komprenu Vian evangelian predikon, metu en nin timon pri Viaj feliĉigaj ordonoj, por ke ni, venkinte ĉiujn korpajn dezirojn, trairu la spiritan vivon, pensante kaj farante nur la al Vi plaĉan. Ĉar Vi estas lumigo de niaj animoj kaj korpoj, Kristo, nia Dio, kaj Vin ni gloras kun Via senkomenca Patro kaj Via sanktega, bona kaj viviga Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. Diakono: Benu, estro, min la evangeliontan laŭ la sankta glora apostolo kaj evangeliisto NN. *** La *pastro*, krucosignante la diakonon: Pro la preĝoj de la sankta glora apostolo kaj evangeliisto NN, Dio donu al vi parolon por evangelii kun granda forto, por plenumiĝo de la Evangelio de Lia amata Filo, Sinjoro nia Jesuo Kristo. *** La *pastro* transdonas la evangelion al la diakono: Diakono: Amen. (Amen. Amen. Estu al mi laŭ via diro.) *** La diakono eliras tra la reĝa pordo kaj venas al la ambono aŭ alia instrucela loko. *** *Dua diakono* aŭ la *pastro*: Saĝeco; ni staru rekte kaj aŭskultu la sanktan evangelion. Pastro: Pacon al ĉiuj! Popolo: Kaj al via spirito. Diakono: Legaĵo el la sankta evangelio laŭ NN. Pastro: Ni atentu. *** Se estas du diakonoj, unu el ili diras: Saĝeco; ni staru rekte. :La dua diakono: Ni atentu. *** La diakono voĉlegas la tagan perikopon, post kio la pastro lin benas: Pastro: Pacon al vi, evangelianto! Popolo: Gloron al Vi, Sinjoro, gloron al Vi. *** La diakono revenas en la altarejon per la reĝa pordo kaj redonas la evangelion al la pastro. La reĝa pordo refermiĝas. ** La insista litanio *** La diakono eliras el la altarejo sur sian kutiman lokon antaŭ la reĝa pordo kaj sin turnas al la altaro. Diakono: Diru ni ĉiuj el tuta nia animo kaj el tuta nia menso, diru ni: Popolo: Sinjoro, kompatu (3-foje). Diakono: Sinjoro Ĉiopova, Dio de niaj patroj, ni preĝas al Vi, aŭdu kaj kompatu. Popolo: Sinjoro, kompatu _(3-foje)._ Diakono: Korfavoru nin, Dio, laŭ Via granda kompatemeco, ni preĝas al Vi, aŭdu kaj kompatu. Popolo: Sinjoro, kompatu (3-foje). Diakono: Ankoraŭ preĝas ni pri nia patriarko (metropolito, ĉefepiskopo) _NN (la ekleziestro),_ pri ĉiuj estroj de la ortodoksaj eklezioj kaj pri nia episkopo _NN._ Popolo: Sinjoro, kompatu _(3-foje)._ Diakono: Ankoraŭ preĝas ni pri la presbiteroj, diakonoj, gemonaĥoj kaj tuta nia frataro en Kristo. Popolo: Sinjoro, kompatu (3-foje). Diakono: Ankoraŭ preĝas ni pri kompato, paco, sano, savo, malŝarĝo kaj absolvo de pekoj de la Diaj sklavoj, de ĉiuj piaj kaj ortodoksaj kristanoj, loĝantaj kaj ĉeestantaj en tiu ĉi urbo kaj en la tuta mondo. Popolo: Sinjoro, kompatu (3-foje). Diakono: Ankoraŭ preĝas ni pri forpasintaj konstruintoj de ĉi tiu sankta domo, niaj patroj kaj ĉiuj forpasintaj gefratoj. Popolo: Sinjoro, kompatu (3-foje). Diakono: Ankoraŭ preĝas ni pri fruktoportantoj, bonfarantoj kaj ĉiuj, kiuj laboradas kaj kantas en ĉi tiu kirko, kaj pri la tuta popolo ĉi tie ĉeestanta kaj atendanta vian riĉan korfavoron. Popolo: Sinjoro, kompatu (3-foje). *** La *pastro* mallaŭte diras *la preĝon de insista petado*: Sinjoro, nia Dio, tiun ĉi fervoran preĝon akceptu de Viaj sklavoj kaj korfavoru nin laŭ Via granda boneco, kaj Viajn favoraĵojn subensendu sur nin kaj sur la tutan popolon, atendantan de Vi grandan kaj riĉan kompatemecon. *** Laŭte: Pastro: Ĉar Vi estas korfavora kaj homama Dio kaj Vin ni gloras, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. ** Litanio pri kateĥumenoj Diakono: Kateĥumenoj, preĝu al la Sinjoro. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Fideluloj, ni preĝu pri la kateĥumenoj, ke la Sinjoro kompatu ilin; Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: ke Li instruu ilin per la vorto de vero. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: ke Li malfermu al ili la Evangelion de justeco; Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: ke Li aligu ilin al Sia sankta Katolika kaj Apostola Eklezio; Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Savu, kompatu, defendu kaj gardu ilin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Kateĥumenoj, kapojn viajn al la Sinjoro klinu. Popolo: Al Vi, Sinjoro! ** Preĝo pri la kateĥumenoj: Pastro: Sinjoro nia Dio, Kiu en la altoj loĝas kaj humilulojn rigardas, Kiu la savon al la homa gento sendis, la Unuenaskitan Vian Filon, kaj Dion, Sinjoron nian Jesuon Kriston; rigardu Viajn sklavojn la kateĥumenojn, kiuj klinis al vi siajn kapojn, kaj indigu ilin en bona tempo akcepti la lavadon de renaskiĝo, malŝarĝon de la pekoj kaj veston de senputreco, aligu ilin al Via sankta Katolika kaj Apostola Eklezio kaj alkalkulu ilin al via elektita grego, *** Laŭte: Por ke ankaŭ ili kun ni gloru tutsanktan kaj majestan Vian nomon, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. * La liturgio de la fideluloj ** La unua litanio de la fideluloj: Diakono: Kiuj estas kateĥumenoj, eliru! Kateĥumenoj, eliru! Neniu el la kateĥumenoj restu. Kaj ni, la fidelaj, ree kaj ree pace ni preĝu al la Sinjoro. Popolo: Sinjoro, kompatu. ** La unua preĝo de la fideluloj: Ni dankas Vin, Sinjoro, Dio Cebaot, ke Vi rajtigis nin ankaŭ nun stari antaŭ Via sankta altaro kaj ĵeti nin al Via kompatindulgo pri niaj pekoj kaj eraroj de la popolo. Akceptu, Dio, nian preĝadon, kaj faru nin indaj alporti al Vi preĝojn kaj petojn kaj sensangajn oferojn pri tuta Via popolo kaj taŭgigu nin, kiujn Vi destinis al tiu ĉi servado, per la forto de Via Sankta Spirito senriproĉe kaj senfale kun pura konscienco alvoki Vin ĉiutempe kaj ĉiuloke, por ke Vi, aŭdinte nin, korfavoru nin en la abundo de Via boneco. Diakono: Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Saĝeco. Pastro: Ĉar al Vi sola konvenas ĉiaj gloro, honoro kaj adoro, al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. ** La dua litanio de la fideluloj: Diakono: Ree kaj ree pace al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. *** Se la pastro diservas sola, la ĉi-sekvan li ne diras: Diakono: Pri la paco de supre kaj pri la savo de niaj animoj al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri la paco tutmonda, la bonstato de la sanktaj Diaj eklezioj kaj la unuiĝo de ĉiuj al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ĉi tiu sanktejo, kaj pri ĉiuj kun kredo, pieco kaj Di-timo en ĝin enirantaj, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ke liberiĝu ni de ĉia sufero, kolero, danĝero?? kaj mizero, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. ** La dua preĝo de la fideluloj: Ree kaj multefoje antaŭ Vi ni terenfalas kaj al Vi preĝas, ho bona kaj homama: Vin turnu al niaj preĝoj, purigu niajn animojn kaj korpojn de ĉia malpureco karna kaj spirita, kaj ebligu al ni senkulpe kaj senkondamne antaŭstari Vian sanktan altaron. Prosperigu, ho Dio, niajn kunpreĝantojn en la vivo kaj fido kaj spirita kompreno, donu al ili ĉiam kun timo kaj amo servi?? al Vi, senkulpe kaj senkondamne partopreni en Viaj sanktaj Misteroj, kaj fariĝi indaj je Via ĉiela Regno. Diakono: Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Saĝeco. *** La diakono eniras per la norda pordo Pastro: Por ke ni, sub Via potenco ĉiam gardate, Vin gloradu, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. ** La Kerubhimno kaj la Granda Eniro Ĥoro: Ni, la kerubojn mistere simbolante, kaj al la viviga Triunuo la himnon trisanktan kantante, ĉiun zorgon ĉi-mondan nun formetu. *** Dum la Kerubhimno estas kantata, la *diakono* incensas kaj la *pastro* mallaŭte diras tiun ĉi preĝon: Neniu ligita per karnaj deziroj kaj plezuroj indas veni aŭ proksimiĝi aŭ oferi al Vi, Reĝo de gloro, ĉar servi al Vi estas grande kaj timige por la ĉielaj fortoj mem. Tamen, pro Via neeldirebla kaj senmezura homamo, sen ŝanĝiĝi aŭ aliiĝi, Vi faris Vin homo kaj nia Ĉefpastro Vi Vin proklamis, kaj konfidis al ni la plenumadon de la liturgia kaj sensanga ofero kiel la Mastro de ĉio. Ĉar Vi sola, Sinjoro nia Dio, regas la ĉielon kaj la teron, portate sur la trono keruba, la Sinjoro de la serafoj kaj reĝo de Izraelo, la sole sankta kaj en la sankteco loĝanta. Vin do mi petegas, la solan bonan kaj favorplenan: alrigardu min, Vian pekan kaj senutilan sklavon, purigu mian animon kaj koron de ĉia penso malpura, kaj per la forto de Via Sankta Spirito kapabligu min, vestite de la pastrograco, antaŭstari Vian sanktan tablon kaj pastre servi Vian sanktan kaj puregan Korpon kaj Vian honorindan Sangon. Ĉar al Vi mi venas, klininte mian kapon, kaj petegas: ne turnu Vian vizaĝon for de mi nek forĵetu min el inter Viaj servistoj, sed indigu min, Vian pekan kaj senindan sklavon, oferi al Vi ĉi tiujn sanktaĵojn. Ĉar vere estas Vi la oferanto kaj la oferato, la akceptanto kaj la disdonato, ho Kristo nia Dio, kaj Vin ni gloras, Vian eternan Patron kaj Vian sanktan kaj bonan kaj vivigan Spiriton, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. *** Post tio la *klerikoj* trifoje legas la kerubhimnon: Pastro: Ni, la kerubojn mistere simbolante, kaj al la viviga Triunuo la himnon trisanktan kantante, ĉiun zorgon ĉi-mondan nun formetu. Diakono: Kaj la Reĝon de ĉio ni akceptu, nevideble de la anĝelaroj akompanatan. Haleluja, haleluja, haleluja. *** La *klerikoj* iras en la preparadejon. *** La *pastro* incensas la sanktaĵojn, preĝante: Dio, purigu min pekan. Diakono: Levu, estro. *** La *pastro* metas la aertukon sur la ŝultron de la diakono kaj diras: Levu viajn manojn al la sanktejo, kaj benu la Eternulon [Ps.134:2]. *** Poste li metas la patenon sur la kapon de la diakono, prenas la kalikon kaj diras: Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, la Eternulo ĉe trumpetado [Ps 47:5]. *** Kune la celebrantoj eliras sur la antaŭaltarejon. Diakono: Ĉiujn vin kaj ĉiujn piajn kaj ortodoksajn kristanojn memoru la Sinjoro Dio en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne. Pastro: Nian patriarkon (_aŭ_ ĉefepiskopon) NN _(la ekleziestron)_, kaj nian episkopon NN, la tutan klerikaron kaj nian en Kristo frataron kaj ĉiujn nin venintojn al ĉi tiu dia sakramento memoru la Sinjoro Dio en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. Kaj la Reĝon de ĉio ni akceptu, nevideble de la anĝelaroj akompanatan. Haleluja, haleluja, haleluja. *** Kiam la pastro eniras la altarejon, la *diakono* diras: Memoru la Sinjoro Dio vian pastrecon en Sia regno. *** Kaj la *pastro* al li: Memoru la Sinjoro Dio diakonecon vian en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne. *** Metinte la kalikon kaj la patenon sur la altaron, la *pastro* diras: La nobla Jozefo de sur la ligno Vian plej puran korpon preninte, en puran tolaĵon envolvinte kaj per aromaĵoj zorginte, en novan tombon ĝin metis. [Jn 19:40-41] En la tombo korpe, en la infero anime, Die vi estis en la paradizo kun la rabisto, sur la trono kun la Patro kaj la Spirito, ho Kristo, ĉion pleniganta kaj de nenio enfermata. Vivon portanta, ververe pli bela ol la paradizo, pli brila ol reĝa palaco montriĝis, ho Kristo, Via tombo, la fonto de nia releviĝo. *** Incensinte la grandan vualon kaj kovrante per ĝi la sanktaĵojn, la pastro denove diras: La honorinda Jozefo... *** Poste, incensante jam la kovritajn sanktaĵojn, li diras: Bonfaru al Cion laŭ Via favoro, konstruu la murojn de Jerusalem; tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn. [Ps 51:18-19] *** Fordoninte la incensilon kaj klininte la kapon, li diras al la diakono: Memoru min, frato kaj kuncelebranto. Diakono: Memoru la Sinjoro Dio vian pastrecon en Sia regno. Preĝu pri mi, sankta estro. Pastro: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin. Diakono: La sama Spirito kunagos kun ni ĉiujn tagojn de nia vivo. Memoru min, sankta estro. Pastro: Memoru vin la Sinjoro Dio en Sia regno en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne. Diakono: Amen. ** Prepara, aŭ peta litanio: Diakono: Ni plenumu nian preĝon al la Sinjoro. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri la preparitaj honorindaj donacoj al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ĉi tiu sanktejo, kaj pri ĉiuj kun kredo, pieco kaj Di-timo en ĝin enirantaj, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ke liberiĝu ni de ĉia sufero, kolero, danĝero kaj mizero, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. *** Prepara preĝo post la meto de la sanktaj donacoj sur la altaron: Sinjoro, Dio Plejpotenca, sole Sankta, akceptanta laŭdoferon de tiuj kiuj alvokas Vin tutkore, akceptu ankaŭ preĝon de ni, pekuloj, kaj venigu ĝin al Via sankta altaro, kaj taŭgigu nin alporti spiritajn donacojn kaj oferojn pro niaj pekoj kaj eraroj de la popolo, kaj indigu nin ekhavi gracon antaŭ Vi, por ke nia ofero estu por Vi agrabla kaj la bona Spirito de Via graco ekloĝu en ni kaj en ĉi tiuj antaŭkuŝantaj donacoj kaj en Via tuta popolo. Diakono: Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Ke ĉi tiu tago tuta estu perfekta, sankta, paca kaj senpeka, de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Pacan anĝelon, fidindan gvidanton, gardiston de niaj animoj kaj korpoj de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Pardonon kaj malŝarĝon de niaj pekoj kaj eraroj de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Bonon kaj utilon por niaj animoj de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Ke la reston de nia vivo en paco kaj pento ni pasigu, de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Kristanan finon de nia vivo, sendoloran, senhontan, pacan, kaj bonan defendon ĉe la timinda tribunalo de Kristo, de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: La sanktegan, la puregan, la plejbenitan, gloran Reĝinon nian, la Dipatrinon kaj Ĉiamvirgulinon Marian, kun ĉiuj gesanktuloj rememorinte, nin mem, unu la alian kaj tutan vivon nian al Kristo Dio, ni submetu. Popolo: Al Vi, Sinjoro. Pastro: Per la kompatindulgo de Via solenaskita Filo, kun kiu Vi estas benata, kun Via sanktega kaj bona kaj viviga Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. Pastro: Pacon al ĉiuj. Popolo: Kaj al Via spirito. Diakono: Amu ni unu la alian, por unuanime konfesi... Popolo: La Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton, La Triunuon samesencan kaj nedisigeblan. Diakono: La pordojn! La pordojn! Saĝecon ni atentu! ** La kredkonfeso: Popolo: Mi kredas je unusola Dio, la Patro plejpotenca, kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉio videbla kaj nevidebla. Kaj je unusola Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, solenaskita, naskita de la Patro antaŭ ĉiuj tempoj: Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera; naskita, ne kreita, samesenca kun la Patro; per kiu ĉio ekestis; kiu por ni la homoj kaj por nia savo, subiris el la ĉieloj, kaj enkarniĝis de la Spirito Sankta kaj Maria la Virgulino, kaj homiĝis; kiu, krucumite pro ni sub Poncio Pilato, suferis kaj estis entombigita, kaj releviĝis je la tria tago, laŭ la Skriboj, kaj supreniris en la ĉielojn, kaj sidas dekstre de la Patro; kiu denove venos kun gloro, por juĝi la vivantajn kaj la mortintajn, kaj por kies Regno ne estos fino. Kaj je la Spirito Sankta, la Sinjoro kaj viviganto, de la Patro devenanta, kun la Patro kaj la Filo kunadorata kaj kunglorata, per la profetoj parolinta. Kaj je la unusola, sankta, katolika kaj apostola Eklezio. Mi konfesas unusolan bapton por pekomalŝarĝo. Mi atendas la releviĝon de la mortintoj kaj la vivon de la venonta epoko. Amen. ** La sankta anaforo Diakono: Ni staru pie, ni staru kun timo, atente alportu ni la sanktan levoferon. Ĥoro: Korfavoron, pacon, oferon de laŭdo. Pastro: La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio la Patro, kaj la komunio de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. Popolo: Kaj kun via spirit’. Pastro: Ni levu niajn korojn. Popolo: Ili estas alten al la Sinjoro. Pastro: Ni danku al la Sinjoro. Popolo: Ĝustas kaj justas adori la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton, la Triunuon samesencan kaj nedisigeblan. Pastro: Ĝustas kaj justas Vin himni, Vin beni, Vin laŭdi, Vin danki kaj Vin adori sur ĉiu loko de Via regado, ĉar Vi estas Dio neeldirebla, nekonebla, nevidebla, nekomprenebla, eterne estanta kaj ĉiam la sama, Vi kaj Via solenaskita Filo kaj Via Sankta Spirito. El neesto en estadon Vi nin venigis, falintajn Vi nin relevis, kaj ne ĉesis nin ĉiel direkti Ĉielen, donacinte al ni Vian Regnon estontan. Pro ĉio ĉi tio ni dankas Vin kaj Vian solenaskitan Filon kaj Vian Sanktan Spiriton, pro ĉiuj Viaj bonfaroj nin trafintaj, la sciataj de ni kaj la nesciataj, la videblaj kaj la nevideblaj. Kaj pro ĉi tiu liturgio ni Vin dankas, kiun Vi bonvolis akcepti el niaj manoj, kvankam akompanas Vin miloj da ĉefanĝeloj kaj dekmiloj da anĝeloj, keruboj kaj serafoj --- sesflugilaj, multokulaj, alteŝvebaj, flugoplenaj, Pastro: venkohimnon kantante, proklamante, kriante kaj dirante --- Popolo: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la ĉielo kaj la tero estas plenaj de Via gloro. Hosana en la supera alto! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Hosana en la supera alto! Pastro: Kun ĉi tiuj feliĉaj potencoj, ho Mastro la homamanto, ankaŭ ni proklamas kaj diras: Sankta Vi estas kaj sanktega, Vi kaj Via solenaskita Filo kaj Via Sankta Spirito; sankta Vi estas kaj sanktega, kaj brilega estas Via gloro. Tiom Vi amis Vian mondon, ke donis Vi Vian solenaskitan Filon, por ke ĉiu al Li fidanta, ne pereu, sed havu eternan vivon; Li, veninte en la mondon, kaj pri ni la tutan prizorgon plenuminte, je la nokto kiam li iĝis perfidita --- aŭ, pli ĝuste, sin mem transdonis pro la vivo de l' mondo, --- prenis la panon en Siajn sanktajn kaj puregajn kaj senkulpajn manojn kaj, doninte dankon, ĝin benis, sanktigis, dispecigis kaj donis al Siaj sanktaj disĉiploj kaj apostoloj, dirante: Pastro: prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo, por vi dispecigata, por la pardonado de pekoj. Popolo: Amen. Pastro: Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Pastro: vi ĉiuj trinku el ĝi, ĉi tio estas Mia sango de la nova interligo, kiu estas por vi kaj por multaj elverŝata, por la pardonado de pekoj. Popolo: Amen. Pastro: Memorante do ĉi tiun savan ordonon kaj ĉion, kio por ni okazis: la krucon, la tombon, la releviĝon je la tria tago, la iron en la ĉielojn, la sidon dekstre de la Patro, kaj la duan kaj gloran revenon, Viaĵojn el la Viaj al Vi oferante, ĉiom kaj pro ĉio [1Kr 29:14], Ĥoro: Vin ni himnas, Vin ni benas, Vin ni dankas, Sinjoro, kaj ni preĝas al Vi, nia Dio. Pastro: Ankoraŭ ni oferas al Vi ĉi tiun spiritan kaj sensangan servon, kaj vokas, kaj preĝas, kaj petegas: sendu Vian Sanktan Spiriton sur nin kaj sur ĉi tiujn donacojn. *** (En kelkaj Eklezioj oni intermetas jenajn preĝojn: Pastro: Sinjoro, Vi Vian Sanktan Spiriton en la tria horo al Viaj apostoloj subensendis; Lin, ho bona, ne forprenu de ni, sed novigu nin al Vi preĝantajn. Diakono: Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi. Pastro: Sinjoro, Vi Vian Sanktan Spiriton en la tria horo al Viaj apostoloj subensendis; Lin, ho bona, ne forprenu de ni, sed novigu nin al Vi preĝantajn. Diakono: Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi. Pastro: Sinjoro, Vi Vian Sanktan Spiriton en la tria horo al Viaj apostoloj subensendis; Lin, ho bona, ne forprenu de ni, sed novigu nin al Vi preĝantajn.) *** Almontrante la panon per la stolo mallaŭte diras la *diakono*: Benu, estro, la sanktan panon. *** La *pastro* benas krucosigne la sanktan panon, dirante: Kaj faru ĉi tiun panon honorinda korpo de Via Kristo. Diakono: Amen. *** Almontrante la kalikon: Benu, estro, la sanktan kalikon. *** La *pastro*, ĝin benante, diras: kaj tion, kio estas en ĉi tiu kaliko, honorinda sango de Via Kristo. Diakono: Amen. *** Almontrante ambaŭ sanktaĵojn: Benu, estro, ambaŭ. Pastro: Ŝanĝante ilin per Via Sankta Spirito. Diakono: Amen. Amen. Amen. Pastro: Ili estu al la komuniiĝantoj por sobrado de la animo, por pardonado de pekoj, por komunio de Via Sankta Spirito, por pleneco de la Ĉiela Regno, por maltimo antaŭ Vi, ne por juĝo kaj kondamno. Ankoraŭ ni oferas al Vi ĉi tiun spiritan servon pri ĉiuj en fido forpasintaj prapatroj, patroj, patriarkoj, profetoj, apostoloj, predikintoj, evangeliistoj, martiroj, konfesintoj, asketoj, kaj pri ĉiu spirito justa, mortinta en fido, Pastro: Precipe pri la sanktega, purega, benegita, glora Reĝino nia, Dipatrino kaj Ĉiamvirgulino Maria. Ĥoro: Indas laŭ vero nomi Vin feliĉa, Dipatrino, ĉiam feliĉegan kaj puregan, kaj patrinon de nia Dio. Pli honorindan ol la keruboj kaj senkompare pli gloran ol la serafoj, sendifekte naskintan Dion la Vorton, vera Dipatrino, ni gloras vin. *** La diakono incensas ĉirkaŭ la altaro, recitante la diptiĥon. *** La *pastro* dume preĝas mallaŭte: Pri sankta Johano la profeto, antaŭiranto kaj baptisto, pri la sanktaj gloraj kaj laŭdindegaj apostoloj, pri sankta(j) NN, kies memoron ni hodiaŭ festas, kaj ĉiuj sanktuloj, pro kies preĝoj vizitu nin, Sinjoro. Kaj memoru ĉiujn mortintajn en espero de releviĝo en la eternan vivon, kaj ripozigu ilin, kie brilas la lumo de Via vizaĝo. Ni ankaŭ petegas Vin: Memoru, Sinjoro, ĉiujn ortodoksajn episkopojn, ĝuste regantajn la vorton de Via vero, ĉiujn presbiterojn, la diakonojn en Kristo, kaj la tutan klerikan kaj monaĥan ordon. Ankoraŭ ni oferas al Vi ĉi tiun spiritan servon pri la Mondo, pri la sankta, katolika kaj apostola Eklezio, pri la pure kaj inde vivantaj, pri nia lando de Dio gardata, pri ties registaro kaj armeo. Donu al ili, Sinjoro, pace regadi, por ke ankaŭ ni en ilia kvieto vivu trankvile kaj serene en plena pieco kaj puro. Pastro: Inter la unuaj memoru, Sinjoro, nian _(ekleziestron)_ NN kaj nian episkopon NN, kiujn al Viaj sanktaj Eklezioj Vi donacu en paco sendomaĝaj, honorataj, sanaj, longevivaj, regantaj ĝuste la vorton de Via vero. Diakono: Ankaŭ tiujn memoru, Sinjoro, kiujn ĉiu el ni rememoras en sia menso, kaj la tutan Vian popolon. Popolo: Kaj la tutan vian popolon. *** La *pastro* mallaŭte: Memoru, Sinjoro, ĉi tiun urbon, en kiu ni loĝas, kaj ĉiun urbon kaj landon, kaj la krede en ili loĝantajn. Memoru, Sinjoro, la navigantojn, la vojaĝantojn, la malsanulojn, la suferantojn, la malliberulojn kaj ilian savon. Memoru, Sinjoro, la fruktoportantojn kaj bonfarantojn en Viaj sanktaj Eklezioj, kaj la zorgantojn pri la mizeruloj, kaj sendu sur nin Viajn korfavorojn. *** Laŭte: Pastro: Kaj donu al ni unuvoĉe kaj unuanime glori kaj prikanti Vian plej honorindan kaj majestan nomon, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. Pastro: Kaj estu la kompato de nia granda Dio kaj Savanto nia Jesuo Kristo kun vi ĉiuj. Popolo: Kaj kun via spirito. ** La peta litanio: Diakono: Ĉiujn sanktulojn memorinte, ree kaj ree pace al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri la oferitaj kaj sanktigitaj honorindaj donacoj al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ke la Homamanto nia Dio, akceptinte ilin al Sia sankta kaj superĉiela kaj mensa altaro, kiel agrablan odoraĵon spiritan, subensendu al ni responde Sian Dian gracon kaj la donacon de la Sankta Spirito, ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Pri ke liberiĝu ni de ĉia sufero, kolero, danĝero kaj mizero, al la Sinjoro ni preĝu. Popolo: Sinjoro, kompatu. *** La *pastro* preĝas: Al Vi ni konfidas nian tutan vivon kaj esperon, Mastro Homamanto, kaj petas Vin, kaj preĝas, kaj petegas, indigu nin akcepti el Viaj ĉielaj kaj timindaj misteroj de tiu ĉi sankta kaj spirita Manĝo kun pura konscienco, por pardonado de la pekoj, por indulgo de la eraroj, por komunio de la Sankta Spirito, por heredo de la Regno Ĉiela, por maltimo antaŭ Vi, ne por juĝo kaj kondamno. Diakono: Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Ke ĉi tiu tago tuta estu perfekta, sankta, paca kaj senpeka, de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Pacan anĝelon, fidindan gvidanton, gardiston de niaj animoj kaj korpoj de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Pardonon kaj malŝarĝon de niaj pekoj kaj eraroj de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Bonon kaj utilon por niaj animoj de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Ke la reston de nia vivo en paco kaj pento ni pasigu, de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: Kristanan finon de nia vivo, sendoloran, senhontan, pacan, kaj bonan defendon ĉe la timinda tribunalo de Kristo, de la Sinjoro ni petu. Popolo: Donu, Sinjoro. Diakono: La unuecon de la fido [Ef 4:13] kaj la komunion de la Sankta Spirito petinte, nin mem, unu la alian kaj tutan vivon nian al Kristo Dio ni submetu. Popolo: Al Vi, Sinjoro. Pastro: Kaj indigu nin, Mastro, kun maltimo, senkondamne kuraĝi nomi Vin la ĉielan Dion Patro kaj diri: ** La Sinjorpreĝo: Popolo: Nia patro ĉiela, sanktu via nomo, venu via Regno, estu via volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon porvivan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la ruzulo. Pastro: Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro, de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, nun, kaj ĉiam kaj eterne. Amen. Popolo: Amen. Pastro: Pacon al ĉiuj. Popolo: Kaj al via spirito. Diakono: Klinu viajn kapojn al la Sinjoro. Popolo: Al Vi, Sinjoro. *** La *pastro* preĝas: Ni dankas Vin, Reĝo nevidebla, ĉion per Via senfina potenco kreinta kaj el neesto en estadon per abundo de Via korfavoro ĉion kondukinta. Vi mem, Mastro, de la ĉielo alrigardu la antaŭ Vi sian kapon klinintajn, ĉar ne antaŭ karno kaj sango ili klinis la kapon, sed antaŭ Vi la timinda Dio. Tial, Mastro, direktu la kurson de nia vivo por bono laŭ ĉies propra bezono: kun navigantoj navigu, kun vojaĝantoj vojaĝu, malsanulojn sanigu, ho saniganto de niaj animoj kaj korpoj. Pastro: Per la graco kaj kompatindulgo, kaj homamo de Via solenaskita Filo, kun kiu Vi estas benata, kun Via sanktega kaj bona kaj viviga Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. *** La *pastro* preĝas: Sinjoro Jesuo Kristo, nia Dio, atentu nin de la sankta loko de Via loĝado kaj de la glora trono de Via Regno, kaj venu por nin sanktigi, Vi kiu supre kun la Patro tronas kaj ĉi-sube inter ni nevideble kunestas, kaj bonvolu per Via forta mano doni al ni Vian puregan korpon kaj Vian honorindan sangon, kaj per ni al la tuta popolo. Diakono: Ni atentu. Pastro: La sanktaĵojn al la sanktuloj. Popolo: Sola sankta, sola Sinjoro, Jesuo Kristo, al la gloro de Dio la Patro. Amen. ** Komunio Ĥoro: Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto [Ps 148:1]. Haleluja, haleluja, haleluja. *** La ĥoro kantas la komunian himnon laŭ la tago aŭ la festo ** Komunio de la klerikoj: *** La *diakono* eniras la altarejon Diakono: Dispecigu, estro, la sanktan panon. Pastro: Dispecigata kaj partigata estas la Ŝafido de Dio, dispecigata kaj tamen nedisigebla, ĉiam manĝata kaj neniam malpliiĝanta, sed la akceptantojn sanktiganta. *** La *diakono*, almontrante la kalikon, diras: Plenigu, estro, la sanktan kalikon. *** Pastro, preninte unu el la paneroj, krucosignas per ĝi super la kaliko dirante: Pleneco de la Sankta Spirito. *** Kaj metas la paneron en la kalikon. Diakono: Amen. *** La diakono prenas la varmegon (bolakvon) kaj ĝin prezentas al la pastro: Benu, estro, la varmegon. *** La *pastro*, benante, diras: Benata estu la varmego de Viaj sanktuloj, en ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. *** Diakono, enverŝante la varmegon en la kalikon, diras: La varmego de la fido, plena je la Sankta Spirito. Amen. Pastro: Diakono, venu. Diakono: Donu al mi, estro, la honorindan kaj sanktan Korpon de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo. Pastro: Al la diakono NN estas donata la honorinda kaj sankta kaj purega korpo de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo por pardono de pekoj kaj por la eterna vivo. La honorinda kaj sanktega korpo de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo estas donata al mi, pastro NN, por pardono de pekoj kaj por la eterna vivo. *** Kaj klininte la kapojn, *ambaŭ* preĝas: Mi kredas, Sinjoro, kaj konfesas, ke vere Vi estas la Kristo, la Filo de la Dio vivanta, veninta en la mondon por savi la pekulojn, el kiuj mi estas la unua. Ankoraŭ mi kredas, ke ĉi tio estas Via purega korpo kaj ĉi tio estas Via honorinda sango. Do mi preĝas al Vi: kompatu min kaj pardonu al mi miajn erarojn, la volajn kaj la nevolajn, en parolo, en faro, en scio kaj nescio, kaj indigu min senkondamne komuniiĝi je viaj puregaj misteroj por pardono de pekoj kaj por la eterna vivo. Amen. Akceptu min kiel partoprenanton de Via mistera Manĝo, ho Filo de Dio, ĉar ne malkaŝos mi la Misteron al Viaj malamikoj, nek Judase mi Vin kisos, sed kiel la rabisto mi Vin konfesos: Memoru min, Sinjoro, kiam Vi venos en Vian regnon [Lk 23:42]. La komunio de Viaj sanktaj misteroj, Sinjoro, estu por mi ne por juĝo kaj kondamno, sed por savo de la animo kaj korpo. Amen. *** Kaj tiel komuniiĝas je la korpo de Kristo. *** Post tio la *pastro* komuniiĝas el la kaliko, dirante: Sklavo de Dio kaj pastro NN, mi komuniiĝas je la honorinda kaj sankta Sango de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo por pardono de miaj pekoj kaj eterna vivo. Amen. *** Viŝante sian buŝon per la tuko, li diras: Jen ĉi tio ektuŝis mian buŝon, kaj foriĝos mia malpieco, kaj mia peko estos pardonita [Jes 6:7]. Diakono, venu. *** La *diakono* venas kaj diras: Jen mi venas al nia senmorta Reĝo kaj Dio. Donu al mi, estro, la honorindan kaj sanktan Sangon de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo. Pastro: Sklavo de Dio, diakono NN, komuniiĝas je la honorinda kaj sankta Sango de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo por pardono de liaj pekoj kaj eterna vivo. Amen. Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝos via malpieco, kaj via peko estos pardonita [Jes 6:7]. *** Kaj post tio ili malfermas la pordojn de la sankta altarejo. (Ni dankas Vin, Mastro Homamanto, bonfaranto de niaj animoj, ĉar ankaŭ hodiaŭ Vi indigis nin komuniiĝi je Viaj ĉielaj kaj eternaj misteroj. Rektigu nian vojon, firmigu nin ĉiujn en Via timo, gardu nian vivon, fortikigu niajn piedojn per la preĝoj kaj petadoj de la glora Dipatrino kaj Ĉiamvirgulino Maria kaj de ĉiuj Viaj sanktuloj.) ** Komunio de la laikoj: *** La *diakono*, elportante la kalikon, diras: Venu kun timo de Dio, fido kaj amo! Ĥoro: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! La Eternulo estas Dio, kaj Li aperis al ni [Ps 118:26,27]. *** La *pastro*, komuniante la homojn, diras: La sklav(in)o de Dio, NN, akceptas la honorindajn kaj sanktajn Korpon kaj Sangon de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo por la pardono de pekoj kaj por la eterna vivo. (Ĥoro: Ni vidis la veran lumon, ni akceptis la ĉielan Spiriton, ni trovis la veran kredon, adorante la nedisigeblan Triunuon, ĉar Tiu savis nin.) *** La *diakono*, reveninte en la altarejon, preĝas: Vidinte la releviĝon de Kristo, ni adoru la sanktan Sinjoron Jesuon, la solan senpekan. Vian krucon ni honoras, ho Kristo, kaj Vian sanktan releviĝon ni himnas kaj gloras. Ĉar Vi estas nia Dio, krom Vi alian dion ni ne konas, Vian nomon ni vokas. Venu, ĉiuj fideluloj, ni adoru la sanktan releviĝon de Kristo, ĉar per la kruco venis ĝojo por la tuta mondo. Ĉiam benante la Sinjoron, ni himnas Lian releviĝon, ĉar, suferinte por ni la krucumon, per morto morton Li detruis. Lumiĝu, lumiĝu, nova Jerusalemo, ĉar la gloro de la Sinjoro super vi leviĝis. Jubilu nun kaj triumfu, Ciono. Kaj ĝoju Vi, ho pura Dipatrino, pri la releviĝo de Via Naskito. Ho Pasko granda kaj sanktega, ho Kristo, Saĝo kaj Vorto de Dio, kaj Potenco! Donu al ni pli klare je Vi komuniiĝi en la senkrepuska tago de Via regno. *** La *pastro*, viŝante per la spongo la patenon, diras: Lavu, Sinjoro, la pekojn de Viaj sklavoj, rememoritaj ĉi tie, per Via honorinda Sango laŭ la preĝoj de la Dipatrino kaj ĉiuj Viaj sanktuloj. Pastro: Savu, Dio, Vian popolon kaj benu Vian heredon [Ps 28:9]. *** Sin turninte al la altaro, la pastro trifoje ĝin incensas, dirante: Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero [Ps 57:5,11; 108:5]. *** Dume la ĥoro kantas: Ĥoro: Ni vidis la veran lumon, ni akceptis la ĉielan Spiriton, ni trovis la veran kredon, adorante la nedisigeblan Triunuon, ĉar Tiu savis nin. Pastro: Benata estas nia Dio... *** Laŭte: En ĉiuj tempoj, nun kaj ĉiam kaj eterne. Ĥoro: Amen. Nia buŝo plenu je laŭdo por Vi, Sinjoro, ni himnu Vian gloron, ĉar Vi indigis nin komuniiĝi je Viaj sanktaj kaj vivigaj misteroj. Gardu nin en Via sankteco, por ke ni dum la tuta tago lernu Vian justecon. Haleluja, haleluja, haleluja. Diakono: Ni rekte staru. Ricevinte la diajn, sanktajn, puregajn, senmortajn, ĉielajn kaj vivigajn, timindajn sakramentojn de Kristo, inde ni danku al la Sinjoro. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Defendu, savu, kompatu kaj gardu nin, Dio, per Via graco. Popolo: Sinjoro, kompatu. Diakono: Petinte,ke ĉi tiu tago tuta estu perfekta, sankta, paca kaj senpeka, nin mem, unu la alian kaj nian tutan vivon al Kristo Dio, ni submetu. Popolo: Al vi, Sinjoro. *** La *pastro* preĝas: Ni dankas Vin, Mastro Homamanto, bonfaranto de niaj animoj, ĉar ankaŭ hodiaŭ Vi indigis nin komuniiĝi je Viaj ĉielaj kaj eternaj misteroj. Rektigu nian vojon, firmigu nin ĉiujn en Via timo, gardu nian vivon, fortikigu niajn piedojn per la preĝoj kaj petadoj de la glora Dipatrino kaj Ĉiamvirgulino Maria kaj de ĉiuj Viaj sanktuloj. Pastro: Ĉar Vi estas nia sanktigo, kaj Vin ni gloras, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. Pastro: En paco ni eliru. Ĥoro: En la nomo de la Sinjoro. Diakono: Ni preĝu al la Sinjoro. Ĥoro: Sinjoro, kompatu. ** Ĉeambona preĝo: Pastro: Benanta Viajn benantojn, Sinjoro, kaj sanktiganta la je Vi esperantajn, savu Vian popolon kaj benu Vian heredon, la plenecon de Via eklezio gardu kaj sanktigu tiujn, kiuj amas la belornamon de Via domo, Vi ilin glorigu per Via dia forto kaj ne malatentu nin, kiuj je Vi esperas. Pacon al Via mondo donacu, al la Eklezioj, pastroj, niaj regantoj kaj militistaro, kaj al Via tuta popolo. Ĉar ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de Vi, la Patro de lumoj, kaj Vin ni gloras kaj dankas kaj adoras, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. Ĥoro: La nomo de la Eternulo estu benata de nun kaj eterne _(Trifoje)_ [Ps 113:2]. *** Psalmo 33: Ĥoro: Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. Per la Eternulo gloriĝas mia animo; La humiluloj aŭdu kaj ĝoju. Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon. Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min. Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin. Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas. Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas. Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas. Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos. Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn: Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo; Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj. La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili. Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas. Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas. Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas. Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos. La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos. La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas. *** La *pastro*, enirante en la altarejon, diras preĝon: Plenumo de la leĝo kaj de la profetoj, Kristo nia Dio, plenuminta la tutan prizorgon de la Patro, plenigu per ĝojo kaj gajo niajn korojn, nun kaj ĉiam kaj eterne. Pastro: Beno de la Sinjoro kaj Lia kompato venu sur vin, per Lia dia graco kaj homamo, nun kaj ĉiam kaj eterne. Popolo: Amen. Pastro: Gloro al Vi, Kristo Dio, nia espero, gloro al Vi. Popolo: Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. Sinjoro, kompatu _(3-foje)_. Estro sankta, benu! Pastro: (_Dimanĉe:_ La releviĝinta el la mortintoj) Kristo, nia vera Dio, pro la preĝoj de Sia purega kaj sanktega Patrino, de la sanktaj gloraj kaj laŭdindegaj apostoloj, de nia sankta patro Johano la Orbuŝa, de la sanktaj _NN (kies estas la kirko kaj la tago),_ de la sanktaj kaj justaj dio-prapatroj Joakimo kaj Anna, kaj de ĉiuj Siaj sanktuloj, kompatos kaj savos nin, ĉar Li estas bona kaj homama kaj kompatema Dio. Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco, Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj, Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael'. Sankta Dio, sankta forta, sankta senmorta, kompatu nin. _(Trifoje)_ Nia patro ĉiela, sanktu via nomo, venu via Regno, estu via volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon porvivan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la ruzulo. Pastro: Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro, de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, nun, kaj ĉiam kaj eterne. Amen. Defendo de l' kristanoj neriproĉa, ĉe l' Kreinto propetantino neskuebla, ne malŝatu la petadon de voĉoj pekulaj; sed nin antaŭu, bona, helpe al ni la vin fidele vokantajn; rapidu al la preĝo kaj klopodu en propeto, Dipatrino ĉiam protektanta la vin honorantajn. Sinjoro, kompatu _(12-foje)_. Pli honorindan ol la keruboj kaj senkompare pli gloran ol la serafoj, sendifekte naskintan Dion la Vorton, vera Dipatrino, ni gloras vin. Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen. Diakono: Benu, estro. Pastro: Per la preĝoj de niaj sanktaj patroj, Sinjoro Jesuo la Kristo nia Dio, kompatu kaj savu nin. Diakono: Amen. Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la ruzulo.