F, &FE;27.; EKZERCARO de la lingvo internacia "Esperanto" ---------------------------------------------------------------------------- Nomoj de la literoj: a, bo, co, cxo, do, e, fo, go, gxo, ho, hxo, i, jo, jxo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, sxo, to, u, uxo, vo, zo. §2. Ekzerco de legado. Al. Bá-lo. Pát-ro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to. Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi. Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro. Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no. Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo. Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po. §3. Ekzerco de legado. Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so. Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i. He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro. Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo. Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo. Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Ŝi. Pá-ŝo. Stá-lo. Ŝtá-lo. Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝo Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo. Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo. Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di. Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-so. Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no. Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo. Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so. Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o. Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el. Spe-gú-lo. Ŝpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o. Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e. Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o. In-ĝe-ni-é-ro. In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi. §4. Ekzerco de legado. Citrono. Cento. Sceno. Scio. Balau. Sxanceli. Neniel. Embaraso. Zoologio. Reservi. Traire. Hodiaux. Dissxiri. Neulo. Majesta. Packapo. Heroino. Pezo. Internacia. Seshora. Cipreso. Stalo. Feino. Plu. Sukero. Gento. Indigni. Sigelo. Krajono. Ruino. Pesilo. Lipharo. Metio. Gxardeno. Sono. Lauxdi. Pale. Facila. Insekto. Kiu. Zorgi. Cikano. Traetera. Sofismo. Domoj. Spino. Majo. Signi. Ec. Bonajxo. Legi. Iel. Juristo. Cxielo. Hxemio. §5. Patro kaj frato. - Leono estas besto. - Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. - La rozo apartenas al Teodoro. - La suno brilas. - La patro estas sana. - La patro estas tajloro. [Vortlisto kiel bildo] §6. Infano ne estas matura homo. - La infano jam ne ploras. - La cxielo estas blua. - Kie estas la libro kaj la krajono? - La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro. - Sur la fenestro kusxas krajono kaj plumo. - Jen estas pomo. - Jen estas la pomo, kiun mi trovis. - Sur la tero kusxas sxtono. [Vortlisto kiel bildo] §7. Leono estas forta. - La dentoj de leono estas akraj. - Al leono ne donu la manon. - Mi vidas leonon. - Resti kun leono estas dangxere. - Kiu kuragxas rajdi sur leono? - Mi parolas pri leono. [Vortlisto kiel bildo] §8. La patro estas bona. - Jen kusxas la cxapelo de la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. - Mi amas la patron. - Venu kune kun la patro. - La filo staras apud la patro. - La mano de Johano estas pura. - Mi konas Johanon. - Ludoviko, donu al mi panon. - Mi mangxas per la busxo kaj flaras per la nazo. - Antaux la domo staras arbo. - La patro estas en la cxambro. [Vortlisto kiel bildo] §9. La birdoj flugas. - La kanto de la birdoj estas agrabla. - Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki. - La knabo forpelis la birdojn. - Ni vidas per la okuloj kaj auxdas per la oreloj. - Bonaj infanoj lernas diligente. - Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. - De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. - Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - Mi legas libron. - La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. §10. Papero estas blanka. - Blanka papero kusxas sur la tablo. - La blanka papero jam ne kusxas sur la tablo. - Jen estas la kajero de la juna frauxlino. - La patro donis al mi dolcxan pomon. - Rakontu al mia juna amiko belan historion. - Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Bonan matenon! - Gxojan feston! (mi deziras al vi). - Kia gxoja festo! (estas hodiaux). - Sur la cxielo staras la bela suno. - En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka. - Lakto estas pli nutra, ol vino. - Mi havas pli fresxan panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli fresxa, ol mia. - El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel vi. - El cxiuj siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa. §11. La feino. Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagxo, ke cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laux sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. §12. Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi havas nur unu busxon, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun tri hundoj. - Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj. - El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaj dek faras dudek. - Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Mil okcent nauxdek tri. - Li havas dek unu infanojn. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. - La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? - Kiun daton ni havas hodiaux? - Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto. - Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. §13. La feino (Dauxrigo). Cxar cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu cxi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo sxi havis teruran malamon kontraux la pli juna. Sxi devigis sxin mangxi en la kuirejo kaj laboradi sencxese. Inter aliaj aferoj tiu cxi malfelicxa infano devis du fojojn en cxiu tago iri cxerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan krucxon. §14. Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da pomoj. - Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj. - Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. - Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duono de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aux da frankoj). - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro. - Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam duope. - Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. §15. La feino (Dauxrigo). En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino, kiu petis sxin, ke sxi donu al sxi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj sxi tuj lavis sian krucxon kaj cxerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, cxiam subtenante la krucxon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, sxi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (cxar tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino, por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," dauxrigis la feino, "ke cxe cxiu vorto, kiun vi diros, el via busxo eliros aux floro aux multekosta sxtono." §16. Mi legas. - Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"). - Li estas knabo, kaj sxi estas knabino. - La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la gxardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaux estas en la gxardeno. - Kie estas la trancxiloj? - Ili kusxas sur la tablo. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas. - La infano ploras, cxar gxi volas mangxi. - La infanoj ploras, cxar ili volas mangxi. - Knabo, vi estas negxentila. - Sinjoro, vi estas negxentila. - Sinjoroj, vi estas negxentilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela. - Oni diras, ke la vero cxiam venkas. - En la vintro oni hejtas la fornojn. - Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn. §17. La feino (Dauxrigo). Kiam tiu cxi bela knabino venis domen, sxia patrino insultis sxin, kial sxi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfelicxa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam sxi parolis tiujn cxi vortojn, elsaltis el sxia busxo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris sxia patrino kun grandega miro. "Sxajnas al mi, ke el sxia busxo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio cxi venas, mia filino?" (Tio cxi estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino). La malfelicxa infano rakontis al sxi naive cxion, kio okazis al sxi, kaj, dum sxi parolis, elfalis el sxia busxo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la busxo de via fratino, kiam sxi parolas; cxu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto cxerpi akvon; kaj kiam malricxa virino petos de vi trinki, vi donos gxin al sxi gxentile." §18. Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaux vespere. - Mi rakontos al vi historion. - Cxu vi diros al mi la veron? - La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo. - Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian. - Mi lavis min en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro. - La infano sercxis sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon. §19. La feino (Dauxrigo). "Estus tre bele," respondis la filino malgxentile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed cxiam murmurante. Sxi prenis la plej belan argxentan vazon, kiu estis en la logxejo. Apenaux sxi venis al la fonto, sxi vidis unu sinjorinon, tre ricxe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de sxi trinki (tio cxi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu cxi knabino). "Cxu mi venis tien cxi," diris al sxi la malgxentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis argxentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu cxi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas gxentila," diris la feino sen kolero. "Bone, cxar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke cxe cxiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via busxo aux serpento aux rano." §20. Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas. - Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min. - Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo. - Hieraux estis vendredo, kaj postmorgaux estos lundo. - Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. - Cxu vi jam trovis vian horlogxon? - Mi gxin ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus felicxa. - Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne respondas al mi? - Cxu vi estas surda aux muta? - Iru for! - Infano, ne tusxu la spegulon! - Karaj infanoj, estu cxiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. - Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon. - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, cxar la vivo ne estas longa. - Sxi volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La infano ne cxesas petoli. §21. La feino (Dauxrigo). Apenaux sxia patrino sxin rimarkis, sxi kriis al sxi: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino", respondis al sxi la malgxentilulino, eljxetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, cxielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Sxia fratino en cxio estas kulpa; mi pagos al sxi por tio cxi!" Kaj sxi tuj kuris bati sxin. La malfelicxa infano forkuris kaj kasxis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la regxo, kiu revenis de cxaso, sxin renkontis; kaj, vidante, ke sxi estas tiel bela, li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola kaj pro kio sxi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo". §22. Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. - Trovinte pomon, mi gxin mangxis. - La falinta homo ne povis sin levi. Ne riprocxu vian amikon, cxar vi mem plimulte meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - Auxgusto estas mia plej amata filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun oni devas jugxi, estas jugxoto. §23. La feino (Fino) La regxido, kiu vidis, ke el sxia busxo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis sxin, ke sxi diru al li, de kie tio cxi venas. Sxi rakontis al li sian tutan aventuron. La regxido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol cxio, kion oni povus doni dote al alia frauxlino, forkondukis sxin al la palaco de sia patro, la regxo, kie li edzigxis je sxi. Sed pri sxia fratino ni povas diri, ke sxi farigxis tiel malaminda, ke sxia propra patrino sxin forpelis de si; kaj la malfelicxa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus sxin akcepti, baldaux mortis en angulo de arbaro. §24. Nun li diras al mi la veron. - Hieraux li diris al mi la veron. - Li cxiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron (aux estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la veron). §25. Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. - Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi. - La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi. - Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. - Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux. - Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi. - Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta homo agas honeste. - La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo. - Cxu hodiaux estas varme aux malvarme? - Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. §26. Kie vi estas? - Mi estas en la gxardeno. - Kien vi iras? - Mi iras en la gxardenon. - La birdo flugas en la cxambro (= gxi estas en la cxambro kaj flugas en gxi). - La birdo flugas en la cxambron (= gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin). - Mi vojagxas en Hispanujo. - Mi vojagxas en Hispanujon. - Mi sidas sur segxo kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas aero. - Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino. - La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro. - Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas ricxa, mi dubas, cxu vi estas felicxa. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. - Se li jam venis, petu lin al mi. - Ho, Dio! kion vi faras! - Ha, kiel bele! - For de tie cxi! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru pli rapide! §27. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo. Ekzemploj: skribtablo aux skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu dauxras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporsxipo (= sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi, tagmangxi, vespermangxi; abonpago (= pago por la abono). §28. Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n"; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaux diras: "la birdo flugis en la gxardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "gxardenon", "tablon" staras tie cxi en akuzativo ne cxar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion cxi postulas, sed nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n" tute egale cxu ia prepozicio starus aux ne. - Morgaux mi veturos Parizon (aux en Parizon). - Mi restos hodiaux dome. - Jam estas tempo iri domen. - Ni disigxis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Flanken, sinjoro! - Mi konas neniun en tiu cxi urbo. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aux mi ne renkontis lin, nek lian fraton). §29. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio. - Mi ridas je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi (aux: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux: mian perditan felicxon). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". §30. Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. - La montritajn naux vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni ricevas vortojn komunajn: cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu). §31. Lia kolero longe dauxris. - Li estas hodiaux en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia filo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dolcxe kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li logxas ekster la urbo. - La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega. - Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean? Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron. - La birdo ne forflugis: gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman cxapelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. §32. Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu okupas sin je hxemio, estas hxemiisto. - Diplomatiiston oni povas ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo). - Mi acxetis dekon da ovoj. - Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la cxambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro. §33. Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda: li estas de meza kresko. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo. - Haro estas tre maldika. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo. - Tiu cxi malfresxa pano estas malmola, kiel sxtono. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. - Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun cxi malnoblan homon. - La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis. - Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. - La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos. - Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. - Malamiko venis en nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. - Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. - Mia fratino estas tre bela knabino. - Mia onklino estas bona virino. - Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. - Lia duonpatrino estas mia bofratino. - Mi havas bovon kaj bovinon. - La juna vidvino farigxis denove fiancxino. §34. La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon. - Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon? - Mi volis sxlosi la pordon, sed mi perdis la sxlosilon. - Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo. - En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. - Hodiaux estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. - Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. - En varmega tago mi amas promeni en arbaro. - Nia lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava. - Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj. §35. Vi parolas sensencajxon, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo. - Akvo estas fluidajxo. - Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon. - Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj. - En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidajxo. - La acideco de tiu cxi vinagro estas tre malforta. - Mi mangxis bongustan ovajxon. - Tiu cxi granda altajxo ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo. - Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo. - Glaciajxo estas dolcxa glaciigita frandajxo. - La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda. - Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre placxis al mi. - La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj. - Mi vivas kun li en granda amikeco. §36. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. - Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefiancxoj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - Cxiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. - La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P. - Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo. - Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido - nematura koko, bovido - nematura bovo, birdido - nematura birdo. §37. La sxipanoj devas obei la sxipestron. - Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta kaj naiva provincano. - La logxantoj de unu regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj sxuojn. - La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Sxteliston neniu lasas en sian domon. - La kuragxa maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La ricxulo havas multe da mono. - Malsagxulon cxiu batas. - Timulo timas ecx sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo. - Pregxu al la Sankta Virgulino. §38. Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. - Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma. - En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo kaj dormetas. - Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo. - Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton. - Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveturis en la korton. Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, - Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. - Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux Nikcxjo aux Nicxjo), Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo). §39. En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de honto. - Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis. - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - Forigu vian fraton, cxar li malhelpas al ni. - Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono. - En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas. - Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis. - Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto. - Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro! - La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj. §40. En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn. - La pafado dauxris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hierauxa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis, - Li kantas tre belan kanton. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo sidis brulanta kandelo. - En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. §41. Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. - Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - Cxu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn. - Li estas homo ne kredinda. - Via ago estas tre lauxdinda. - Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema. - Li estas tre kredema: ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. - Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon. §42. Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin. - Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro. - Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la regxo: via regxa mosxto, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Mosxto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Mosxto, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulajxo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p. ----------------------------------------------------------------------------