#title Rekomendoj pri vortodivido en Esperanto
#author Sergio Pokrovskij

<div style="text-align: center;font-size:large; font-weight:bold">Studaĵo de *Sergio Pokrovskij*</div>

<quote>
Versio unua: 2013-03-05

Versio ĵusa: <lisp>(format-time-string "%Y-%m-%d")</lisp>
</quote>
<contents>

* Enkonduko

Fine de la pasinta jarmilo, en la jaro 1999ª, mi preparis
vortodividajn ŝablonojn por Teĥo, kaj deponis ilin ĉe teTeX.  Tamen de
tiam mi malofte laboris kun papero, kaj sekve la pakaĵon apenaŭ uzis.

Tamen nuntempe la foliumiloj kaj [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Bitlibro][bitlibroj]] ebligas uzi vortodividon
kaj iom prizorgi la elegantan tipografion; tial la temo reaktualiĝis.
La teĥnikan flankon de vortodivido en foliumilo mi priskribis en
[[../../tools/Hyphenator-4.0.0/vortodivido.html][la studaĵo pri «Hyphenator»]]; en ĉi tiu artikolo mi resumos la lingvajn
principojn kiujn mi sekvis ellaborante la ŝablonaron.

Estas du ĉefaj motivoj por uzi vortodividon: ŝparemo kaj belamo.  La
ŝparemo estas motivo memevidenta; la motivon estetikan eble necesas
klarigi.

Komparu jenajn ekrankopiojn (mi faris ilin per komputilo, en fenestro
proksimume samgranda kiel ekrano poŝtelefona; mi povus fari aŭtente
poŝtelefonajn bildojn kiel [[URL:img/phone.png][ĉi tiu]], tamen la milda kontrasto oportuna
sur telefono ŝajnas tro malhela sur komputile legata retpaĝo; mi uzas
grandan tiparan gradon por legi sen okulvitroj):

<literal style="html">
<p style="text-align:center">
  <img src="./img/malglata.png" width="32%" alt="Fig. 1. Nek glatigo, nek vortodivido.">
  <img src="./img/nedivf.png" width="32%" alt="Fig. 2. Glatigo sen vortodivido.">
  <img src="./img/div.png" width="32%" alt="Fig. 3. Glatigo kun vortodivido.">
</p>
<table border="0">
<tr><td valign="middle" align="justify">
Manke de vortodivida algoritmo iuj legiloj uzas tre malbelan manieron
ĝisrandigi la tekston per maldensigo de la literoj.  Tio estas tre
ĝena, ĉar ekzistas tradicio uzi maldensigon por emfazi tekstopecojn
(precipe kiam inter la tiparoj mankas konvena kursivo).
</td><td width="38%">
<img src="./img/usher.png"  width="100%" alt="Fig. 4. Maldensigo." align="right">
</td></tr></table></literal>

* La tri principoj
La provoj normigi la esperantan vortodividon diversmaniere kombinas tri
ĉefajn principojn:
 1. la principo *ajnisma:* oni dividu la vortojn iel ajn;
 2. la principo  *morfologia*: oni dividu la vortojn laŭ la morfologiaj
    limoj;
 3. la principo *fonetika*: oni dividu la vortojn laŭ la prononca
    (voĉlega) oportuno; plej ofte oni prezentas tion kiel «vortodividon
    laŭsilaban».

Ĉiujn tri principojn oni trovas jam ĉe Zamenhofo:
 - la du unuajn, en lia «lingva respondo»;
 - la du lastajn, en lia praktiko (interalie, en la presita teksto de
   la *Fundamento*).

** La lingva respondo Zamenhofa

  **Pri divido de vortoj.** Transportante la vortojn el unu linio en la
  sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar
  ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni
  ekzemple dividas: „Esper-anto‟, „ricev-ita‟ k.t.p. ...

Ĉi tio do estas la principo morfologia.  Per si mem ĝi ne ĉiam sufiĉas
praktike: por la vorto *violonĉel-isto* ĝi donas nur 1 eblan tranĉon,
kun nedividebla 9-litera radiko, ne malpli longa ol ajna el la
ekzemplaj vortoj de la respondo antaŭ la tranĉo.  Tio signifas, ke
la morfologian principon necesas aŭ anstataŭigi, aŭ kompletigi per
manieroj dividi radikojn.  Zamenhofo daŭrigas:

  ... Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne
  rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi
  maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la
  vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj
  de la lingvo; ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de
  la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al
  vi pli oportune.  Eĉ se vi dividos ekzemple „aparteni-s‟, ni vidus
  en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia
  logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.<br>
  (*Esperantisto*, 1893, p. 32)

Kaj ĉi tio estas la principo ajnisma. Tri komentoj pri ĝia prezento.
 1. Estas oportuno de la skribanto kaj la oportuno de la leganto.  La
    ajnisma principo zorgas pri la unua kaj ignoras la duan.
 2. La divido *aparteni-s* ŝajnas sensencaĵo kiu ŝparas (preskaŭ)
    neniom: unu signo forprenita (s), unu signo aldonita (-).  Pli
    sencus la ekzemplo *a-partenis*, kiu efektive ŝparas lokon sur la
    sekva linio; kaj mi efektive vidis tiajn vortodividojn en la
    gazetoj pollingvaj, eĉ en la epoko de homaj korektistoj.  Tia
    divido jes povas esti utila, kaj ĝi neniam min ĝenis (kondiĉe ke
    la unua litero en tiuj okazoj estas vokalo). --- La pli ĝena divido
    antaŭ la lasta litero povas senci se la vorton sekvas signo(j)
    interpunkcia(j), ekz-e tripunkto.
 3. Estas tekstoj neformalaj-privataj kaj estas tekstoj publikaj.  Ni
    ne postulu ke privata esperantisto lernu kaj sciu ĉiujn arkanojn
    vortodividajn; sed profesia presisto aŭ tekstoprilabora programaro
    zorgu pri eleganta kaj facile legebla vortodivido.  Do, krom la
    ajnisma permesemo devas ekzisti normo profesia.

Kurioze, ĉi tiu respondo neniel mencias la principon fonetikan.

* La principo fonetika
Malgraŭ sia lingva respondo de la jaro 1893ª, praktike Zamenhofo tamen
preferis uzi nek la morfeman, nek la ajnisman principon, sed la
principon fonetikan (aŭ «laŭsilaban»).

Kompreneble, la aserto ke li ne uzis la principon ajnisman estas ne
tute ĝusta formale: ja ĉia ajn vortodivido estas ajnisma.  Dirante
tion mi asertas, ke reale eblas indiki pli striktajn regulojn, ol la
ĝenerale ajnisma, kiajn obeas la vortodivido ĉe Zamenhofo.  Ekz-e li
neniam dividas la vortojn tiel, ke iu el la partoj malhavus vokalon
(ne estas vortodividoj similaj al *regulo-jn, str-eko* ktp). 

Jen ekzemple la vortodividoj de la paĝo X de la *Antaŭparolo* al la
*Fundamento* (presita en la jaro 1905ª):

  pre¦s⋅at⋅a⋅j; Espe¦r⋅ant⋅o; ne⋅tu¦ŝ⋅ebl⋅ec⋅o;
  perfekt⋅i¦g⋅ad⋅o; **facil⋅¦anim⋅e**; perso¦n⋅o⋅j; ne⋅dispu¦t⋅ebl⋅a⋅n

Ĉi tie la mezlinia punkto (⋅) markas morfologiajn limojn, kaj la
vertikala streko (¦) indikas la realan dividon en la presita teksto.
Ni vidas, ke unu sola vorto el la sep estas dividita morfologie
(facil-anima); en ĉiuj ceteraj --- eĉ en la vorto «Esperanto», uzita
kiel ekzemplo en la respondo de la 1893ª jaro --- la tranĉo okazas ene
de radiko aŭ sufikso, je unu konsonanto pli frue ol la morfologia limo.

Ĉi tiuj nemorfologiaj lastkonsonantaj tranĉoj tre similas la
«Ekzercojn de legado» el la «Fundamenta ekzercaro», §§2, 3: *bá-lo,
bo-ná-ĵo, ar-bá-ro, ko-ké-to, pa-cú-lo, ju-rís-to, Paŭ-lí-no* ktp.

** Ĉu «la fonetika principo» estas «la principo laŭsilaba»?
En diversaj nacilingvaj tradicioj (ekz-e en la rusa) oni instruas al
la lernantoj, ke la vortojn oni dividu laŭsilabe.  En la angla
Vikipedio *hyphenation* plusendas al
  <en> **Syllabification**, the splitting of words in smaller units (usually
  to achieve good line breaks in printed texts).</en>

Bedaŭrinde, ĝis nun mankas ĝenerale akceptita difino de *silabo* :

  **Silabo** estas unu el la bazaj, sed science plej malfacile difineblaj
  nocioj fonetikaj. Kurioze, en la historio de la homaro konsciiĝo pri
  la koncepto *silabo* antaŭis la koncepton *parolsono* --- ja la silabaj
  skribosistemoj antaŭis la fonetikajn (la parolsonajn)[1].
; Наконец такие звукосочетания, как русское «актер», «кастор», могут
; иметь разные слоговые формы: по-русски они произносятся «а-ктер»,
; «ка-стор», по-франц. «ac-teur», «cas-tor»; зато согласно знаменитому
; латинскому закону muta cum liquida (немая смычная + плавная) nullam
; facit positionem (т. е. не делает предшествующий слог закрытым) и
; по-французски произносится «pé-trir», «peu-pler».

Manke de science ĝusta difino oni kutimas en la elementa lernejo doni
difinon surogatan, kiun la infanoj nekritike akceptas por sia tuta
vivo; tiel ke necesas speciala atentigo se oni poste bezonas klarigi
al rusaj studentoj problemojn pri la koncepto[2]:
<quote>
  Por komenci, ni observu nin mem.  Kiel vi silabas la vorton *mastro*?
  Probable vi jam havas pretan respondon: *ma-stro* aŭ *mas-tro* aŭ *mast-ro*.
  Vi disigis la vorton tiel, kiel vi kutimas dividi ĉe skribado.  Oni
  ja konas la regulon: «Vortojn oni dividas laŭsilabe».

  Sed tiu opinio estas erara.  Pripensu, kiel vi indikas la ĝustajn
  tranĉlokojn de la vorto.  Vi diras: *ma* ... (paŭzo) ... *stro* ; *mas*
  ... (paŭzo) ... *tro* ; *mast* ... (paŭzo) ... *ro*.  La vorton vi disigas
  per paŭzoj.  Kaj efektive, estas tri oportunaj manieroj dispaŭzigi
  la vorton *mastro*.  Tamen tio ne estas silabado!  En la normala
  parolo ni tiel ne paŭzas.

  Kie situas la silablimo kiam la vorton *mastro* ni prononcas normale,
  senpaŭze?  Ĉu en 4 lokoj: *ma.s.t.ro*?  Ne, tio ne eblas.  Tiam estus
  4 silaboj, dum fakte ili estas 2.
</quote>

Ĉi tiu instruista sperto pensigas pri la valoro de la silabadaj
informoj en la «Ekzercaro»: Zamenhofo probable ne konis alian difinon
de silabo, ol la lernejan; nek li, nek la tiama scienco posedis
instrumentajn datumojn pri silabado; kaj supozeble lin influis la
skriba vortodivida tradicio.  Aliflanke, nin en ĉi tiu studaĵo ja
interesas ĝuste la skriba vortodivido.

#angle
Difino de silabo malfacilas eĉ ene de unu lingvo; sed en Esperanto la
situacion plue komplikas kunesto de parolantoj el diversaj lingvoj,
kies silabadaj tradicioj malsamas.  Laŭ la angla Vikipedio[3]

  Pliparto da lingvoj de la mondo silabas la sinsekvojn KVKV kaj KVKKV
  kiel /KV.KV/ kaj /KVK.KV/ aŭ /KV.KKV/, kun konsonantoj prefere
  rolantaj kiel atako de silabo entenanta la sekvan vokalon.
  Tiurilate la angla, laŭ unu el la teorioj, havas tiun apartaĵon, ke
  la akcentaj silaboj aneksas postajn konsonantojn, tiel ke 'KVKV kaj
  'KVKKV silabiĝas kiel /'KVK.V/ kaj /'KVKK.V/, kondiĉe ke la posta KK
  estas taŭga silabvosto.

Ni vidas, ke laŭ la «Ekzercoj de legado» Esperanto apartenas al la
«pliparto da lingvoj de la mondo»: *o-fi-cí-ro, fa-cí-la, ĉe-mí-zo,
ĉi-ká-no* ... Kiam intervokale aperas unu konsonanto, Esperanto silabas
kiel la rusa kaj franca: *fa.mi.li.o*; tio malsimilas la anglan
*fam.i.ly*.  Tamen se 2 konsonantoj aperas intervokale, tiam Esperanto
kondukas kiel la franca: *ak.toro* (ruse estas а.ктёр).  Tamen se la dua
konsonanto estas flua[4] (*r* aŭ *l*), tiam la lingvoj latinidaj kondutas
kiel la rusa: *fa.brique*.

Parenteze, MB[5] (p. 4) notas:

  Cetere enestas malfacile klarigeblaj nekoheraĵoj kiel *pát-ro* apud
  *ci-tró-no* kaj la duan parton de la regulo kontraŭas la ekzemplo
  *li-kvó-ro*... kiu troviĝas samlinie kiel *ák-vo*!

La Vikipedia mencio de akcento povas klarigi la diferencon: la atako
ĉe akcenta silabo de la formo 'KFV (kie F estas fluanto aŭ *v*) aneksas
la eksplodan aŭ frotan K: *ci-tró-no, li-kvó-ro*; sed (malsimile ol en
la angla) tio ne okazas silabvoste: *pát-ro, ák-vo*.

** Vortodivido ne estas silabado
Multaj aŭtoroj konfuzas silabadon kaj tipografian vortodividon.  Ekz-e
E. Wüster[6]:
  Divido de vortoj en silabojn okazas ĉe parolado kaj skribado
  sammaniere. 

«La tuta Esperanto» de H. Seppik priskribas vortodividon sub la titolo
«Silabo» (samkiel «Syllabification» de la angla Vikipedia menciita
ĉi-supre); ktp.

Tiu konfuzo estas malutila kaj senbezona komplikaĵo.  Laŭ mia sperto,
samkiel en la lingvo rusa, en Esperanto la komprenado ne suferas ĉe
interkonsonantaj ŝovoj de silablimo. Kp[7]:

; Что касается функционального использования слогостроения нашей речи,
; то несомненно, что число С. обыкновенно является характерным
; индивидуальным признаком каждого слова, а зачастую и его отдельных
; форм; ошибки в этом направлении легко ведут к неузнаванию слова. Вот
; почему детей так легко обучить находить число С. в слове. Зато формы
; С. реже играют семантическую роль, и этим объясняется, почему мы к ним
; так невнимательны. Однако в немецком яз. противоположение открытых и
; закрытых С. играет не меньшую роль, чем противоположение долготы и
; краткости гласных: «schlafe» — «спи» и «schlaffe» — «вялая».
  Koncerne la funkcian rolon de silaboformoj en nia parolo, ne estas
  dubo, ke *la nombro de silaboj* estas karakteriza individua trajto de
  ĉiu vorto aŭ ties fleksioj; eraro pri la nombro ofte kaŭzas
  nerekonon de la vorto.  Ĝuste tial tiom facilas instrui al la
  lernejanoj nombri la silabojn en vorto.  Male, *la specifa formo* de
  silabo malpli ofte rolas semantike, kaj tial ni [temas pri la rusoj --- *S. P.*]
  malmulte zorgas pri ili.  Sed ekz-e en la lingvo germana la
  kontrastigo «silabo aperta --- malaperta» gravas ne malpli ol la
  kontrastigo «vokalo longa --- nelonga»; kp «schlafe» (dormu) kaj
  «schlaffe» (velka).

La rusoj silabas *pa.sta*, sed skribe tranĉas *pa-s-ta* --- ambaŭ tranĉoj
estas laŭregulaj, kaj skribe la nesilaban *pas-ta* oni eĉ preferas.
Ĉi-supre ni jam vidis la 3 eblajn tranĉojn por *ma-s-t-ro*.  Oni ne
speciale bezonas zorgi pri la fluantoj, *at-leto* kaj *fab-riko* (ат-лет,
фаб-рика) estas tute belaj tranĉoj, kiajn oni trovas en la *Ekzercaro*:
*ad-resita* (§42), *sab-lero* (§41).  Same ĉe H. Seppik: egale taŭgas
*cit-ro-no* kaj *ci-tro-no*, *prob-le-mo* kaj *pro-ble-mo*.

Alivorte, temas ne pri disdivido laŭsilaba, sed pri oportuna
dispaŭzigo.  Sur ambaŭ linioj restu facile prononceblaj pecoj;
interalie, ambaŭ partoj entenu po almenaŭ 1 vokalon.  Oni prefere
evitu longajn amasiĝojn da konsonantoj; estas do intereso dividi
konsonantoĉenojn en proksimume egalajn partojn; ekz-e la disdivido
*fak-toro* estas preferinda ol *fa-ktoro* (tiom pli ke la kombino *kt*
komence de la linio iom ŝokas la okulon).

Kvankam ne nepre laŭsilaba, tia dividmaniero ja estas fonetika, ĉar
ĝia priskribo postulas terminojn fonetikajn: vokaloj, konsonantoj.

Tamen unu speco de laŭsilaba divido ŝajnas firme establita: oni ne
fortranĉu konsonanton disde la sekva vokalo.  Oni tranĉu *fa-mi-lio*, kaj
ne *fam-ilio* (malgraŭ la angla *fam-ily*[8]); oni akceptu la tranĉojn
*ci-trono* kaj *cit-rono*, sed ne *citr-ono*.  Kompreneble, tio ne koncernas
la tranĉojn morfologiajn kiel *pom-arbo*, kie temas pri tute alia
principo.

(Mi ankaŭ ekzamenis la vortodividon uzatan en la rusa muzika notacio;
laŭ mia impreso, la dispartigo de konsonantoj iom diferencas de la
normala silabado, kaj obeas al la regulojn de skriba vortotranĉado.
En pluraj okazoj mi en kantado aŭdas konsonantodividon laŭsilaban,
alian ol en la ortografie dividita muzikteksto. --- Eĉ pli okulfrape
[[URL:http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/6/6f/La_espero.jpg][la muzikteksto de «La espero»]] plejparte ignoras la silabadon favore al
la morfologio: *mond-on ven-is nov-a sent-o*.)

** La duonvokaloj
Ĉe vortodivido *j* rolas tute same, kiel la konsonantoj; kp en la
«Ekzercaro»: *pro-jekto* (§25), *gesin-joroj* (§36).  Male, *ŭ* estas
nedisigebla disde la antaŭa *a* aŭ *e*.  Pli detale vidu en mia studaĵo
«[[../diftongoj/diftongoj.html][Duonvokaloj kaj diftongoj]]».

* Kiel kombini la principojn
Mi jam diris, ke speciale min interesas aŭtomata vortodivido en
tekstotraktiloj.  Kion utilan povas instrui al ni la verkoj
esperantologiaj?

** PMEG
PMEG iom pli milde ripetas la principojn de la «lingva respondo», sed
en inversa ordo: regulo ne ekzistas, sed prefere oni tranĉu
laŭmorfeme:

  Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotranĉado en Esperanto. Oni
  simple tranĉu tiel, ke la rezulto estas facile legebla kaj
  komprenebla. Multaj ekz. evitas tranĉojn, kiuj disigas unu solan
  literon de vorto aŭ vortoparto. Oni ekz. preferas tranĉi “ĉef-urbo”
  anstataŭ “ĉe-furbo” por ne forigi la solan literon F disde la
  prefikso ĈEF, kaj ankaŭ ĉar ofte estas pli klare, se oni tranĉas laŭ
  la efektivaj signifohavaj vortelementoj. Vidu ankaŭ la klarigojn
  pri silaboj kaj silabolimoj.

La fonetika principo neniel estas menciita; tiom pli enigma estas la
konkluda referenco al la silaboj.  Estas menciita la principo
morfologia, kaj pri plua divido rekomendo estas tute neformala, do
senutila por uzanto naiva kiel komputilo.

** PAG
PAG donas tre detalan preskribon (§14, p. 32--33) surbaze de la
principoj morfologia kaj fonetika.  La fonetika principo de PAG
konsistas en divido strikte laŭsilaba (implice francmaniera), kaj
sekve de tio la reguloj estas tro malsimplaj.  La rekomendataj tranĉoj
estas tute bonaj; tamen kun malpli strikta insisto pri la silablimoj
(kiel ekz-e en «La tuta Esperanto» de H. Seppik) oni povus simpligi la
regulojn sen perdi la kvaliton.

<quote>
Tiu absoluta libero [temas pri la ajnismo de la Zamenhofa respondo ---
*S. P.*] tamen ne estas konsilinda, ĉar ĝi ĝenas dum lego.  Plej bone
estas sin teni al la sekvantaj reguloj:

 **A.** Vortojn, konsistantajn el pluraj gramatikaj partoj, oni dividu
laŭ tiuj partoj (radikoj, afiksoj, afiksoidoj); sed oni esceptu la
finaĵojn. Do: *ek-iri, kri-ante, ĝu-ado, eks-oficiro, best-ama,
sento-plena, herb-riĉa, mezur-ilo, instru-ist-ino, long-vokala*.
</quote>

Mi ne vidas motivon, kial oni esceptu la verajn finaĵojn (kondiĉe ke la
finaĵo entenas vokalon).  Kp la dividon *seg-as* en la Ekzercaro (§34).
Probable la aŭtoroj celis la mezvortajn finaĵojn kiel *⋅o⋅* en
*sent⋅o⋅plena*, malrekomendante la efektive malbelan tranĉon
*sent-oplena*.

  **B.** Vortojn unuradikajn oni dividu laŭ la silabado.

Evidente la PAG-aŭtoroj per B intencis doni regulojn pri enmorfema
vortodivido ĝenerale, sed mise formulis tion; rezultis absurdaĵo kiun
indikas MB (p. 6):
«Ĉar A kaj B estas la du solaj menciitaj ebloj, ni konkludas, ke ili
estas inter si ekskluzivaj (...) la regulo donas neniun helpon por
tranĉi vorton plurmorfeman kun longa radiko. Ekzemple, estas pluraj
ebloj tranĉi *abituriento*, laŭ silabado, sed *abiturienteca* estas
tranĉebla nur en unu loko, nome *abiturient-eca*, kio estas absurda
limigo.»  En la presita PAG-teksto ene de la dividoreguloj mem aperas
kontraŭekzemplo: *tranĉoma-niero* (p. 33, Rim. II).

  Tio estas:<br>
  a) se la silabojn ligas unu konsonanto, ĝi transiras al la dua
  silabo: *ba-lo, sce-no, ko-le-ro, pa-ĝo*.  Kompreneble ĉe silaboj
  ligitaj sen konsonanto la divido okazas inter la du vokaloj:
  *entuzi-asmo*.  Tiajn silabojn, vokale finiĝantajn, oni nomas
  *malfermitaj* aŭ *apertaj* ...<br>
  b) se la silabojn ligas du konsonantojn, oni dividas la vortojn
  inter tiuj: *san-go, foj-no, sol-vi, ar-bo*.  Tiajn silabojn,
  konsonante finiĝantajn, oni nomas *fermitaj*.

Nenio estas dirita pri la duonvokaloj, kiujn PAG traktas jen kiel
vokalojn, jen kiel konsonantojn.  La ekzemplo *foj-no* implicas ke *j*
estas konsonanto (pri kio mi konsentas).  Tamen mankas indikoj pri *ŭ*.

  **Rim. I**.  Se la dua konsonanto estas likvido (*r, l*), ambaŭ
  konsonantoj povas kune transiri[9]: *pa-tro, kapa-blo, ci-trono, sa-bro*
  ... Ne estas fiksebla provizore la divido ĉe *kv, gv, ks, kz* (ĉu
  *ak-vo* aŭ *a-kvo*, *komplek-so* aŭ *komple-kso*?).

Ne estas motivo malpermesi [[../ioj.html][tiojn]].  Kp la dividojn en la Ekzercaro:
*sek-vas; ek-zemple* (§29).  Evidente, la PAG-aŭtoroj ne povas liberiĝi
de la okcidentlingva fono, kie al la koncernaj duliteraĵoj respondas
specialaj litero (*x*) aŭ signokombinoj (*qu, gu*).  Sed oni ne bezonu
scii la francan por ĝuste skribi en Esperanto; la hezito de la
PAG-aŭtoroj estas tute nekomprenebla malraciaĵo por ruso aŭ polo, en
kies lingvoj tiaj sonkombinoj ne estas iel specialaj; kp la polan
*mak-sy-mal-ny* (maksimuma).

  c) se la silabojn ligas tri konsonantoj, unu restas ĉe la antaŭa
  silabo, la du ceteraj transiras; tiaokaze, cetere, la tria
  konsonanto estas ĉiam likvido aŭ *v* [10]: *lin-gvo, as-tro, es-tro,
  on-klo, nom-bro*.  Sed se la unuaj du konsonantoj estas *ks*, ili
  restas ĉe la antaŭa silabo: *eks-centra, eks-pozicio, eks-perimento,
  eks-tera*.

Denove arbitra limigo.  Por mi *tek-sto* estas ne malpli bona divido ol
*teks-to*.

  d) se la silabojn ligas kvar konsonantoj, oni dividas ilin po du:
  *eks-pluati, eks-plodo, mons-tro, eks-tra, ojs-tro*.<br>
  **Rim. II**.  Apud la ĉi-supra plej logika sed iom komplika maniero
  tranĉi la vortojn, oni renkontas ankaŭ alian, pli simplan, laŭ kiu
  oni tranĉas la vortojn ĉiam antaŭ vokalo; la sola escepto estas la
  kunmetitaj vortoj, kies dua elemento komenciĝas per konsonanto, kaj
  ĉe kiuj oni devas apartigi ĝin per dividstreko. Tia tranĉomaniero
  ŝajnas eĉ konforma al la karaktero de lingvo, en kiu abundas la
  sufiksoj komenciĝantaj per vokalo: *manĝ/eg/em/ul/o, skrib/ist/aĉ/o,
  rid/ind/ec/o* (sed: *lu/prez/o, mal/pur/a* ktp).  Ĝi estas precipe
  oportuna, kiam oni presigas libron per neesperantaj kompostistoj;
  tial ĝi estas uzata en la Londona Biblio, kaj en la verkoj de la
  Franca Esperanto-Instituto.

En mia ekzemplero de la Londona Biblio (ISBN 0 564 00138 4) mi tiajn
aĉaĵojn ne vidas.
Estas dividoj morfologiaj kaj *laŭsilabaj*.  Jen la unuaj, el Gen 1:
  tag-on, flugil-havajn, *bru-tojn*, frukt-on, *ri-gardis*.

Probable temas pri pli frua eldono. --- Tamen jen pli freŝa ekzemplo
pri tiaj malbelaj tranĉoj («Esperantologio / Esperantic Studies», **6**, 2013):
<quote>
  **p. 10**: *stud-entoj gram-atikan*,

  **p. 11**: el-laboris, *rakontostrukt-uro, semant-ikan*, funkci-orientita,
  kontrovers-eco, parol-parta, esper-anto;<br>

  **p. 12**: *komun-ikan*, sin-tagmo, re-spektive ...
</quote>
** Silabrompismo
La antaŭvokalan tranĉmanieron el *Rim.~~II* PAG prezentas kiel
heŭristikan metodon, kiu nemalofte trafas tranĉlokojn taŭgajn laŭ la
principo morfologia; do, ne kiel apartan principon, sed kiel surogaton
de la morfologia principo.  Surogato tre kruda, kiu tranĉas mise ne
malpli ofte ol taŭge.

Tamen fakte iuj esperantistoj (mi scias pri du tiaj esperantistoj,
ambaŭ kun anglalingva kultura fono) vidas alian motivon por tia
vortodivido; mi nomu ĝin *principo silabrompa*.

La adeptoj de tiu principo asertas, ke ĉe la glata vortodivido
laŭsilaba «povas okazi, ke la komenca parto de vorto aspektas kiel iu
alia vorto, aŭ inklinigas la leganton mense akcenti la malĝustan
silabon».
>    Ekzemple oni indikis la vortojn *deci-
>    das* (pensigas pri *deci*); aŭ *libro-
>    vendejo* (*libro-* ankoraŭ ne estas plena vorto).

Kaj kiel tranĉo preferinda estas indikita *dec-idas*, kies malglateco
klare signalas nekompletecon de la vorto.

Nu, min tio neniel konvinkas:
 - la nekompletecon indikas la dividostreko;
 - ankaŭ la malglata *dec-* egale forte sugestas la kompletigon *dec-as*,
   silabrompan kaj eĉ morfologian.
; Ili havas la avantaĝon, ke la
; komenca parto tute ne aspektas kiel Esperanta vorto, do oni apenaŭ
; povas mislegi ĝin kiel Esperantan vorton.
; sed verŝajne estis dividoj kiel "deci-das", ĉe kiuj oni vidas kaj
; neeviteble pensas pri la vorto "deci", kaj eble oni jam mense akceptas
; la vokalon E. Tio ne okazas ĉe "dec-idas", ĉar "dec-" ne aspektas kiel
; plena vorto.
; Jes, sed ankaŭ ne, ĉar povus esti "libro-vendejo", ekzemple, en kiu
; oni tute prave legus la unuan parton kiel "libro", do oni apenaŭ povas
; malpermesi al sia cerbo ekanalizi tion, kion ĝi vidas ĉe la fino de la
; linio.

** Diversaj dividostrekoj
La plendoj de silabrompismo pensigas pri alia problemo: kiel distingi la
vortodividan signon disde la leksika streketo, kiu aperas en la
vortoj kiel *angla-rusa vortaro* aŭ *blanka-blua-ruĝa standardo*.

Unu solvo povus esti aparta vortodivida signo, ekz-e la gotika signo ⸗
uzata en iuj tradicioj por la vortodivido interlinia.

Alia eblo estas ripeti la streketon, se vortodivido ĝin tranĉas:
> vortaro angla-
> -rusa kaj ...
Tio similas la rusan tradicion matematikan ripeti operacisignon se
formulon necesas dividi inter pluraj linioj:
> *a* + *b* ‒ *c* +
>   + *d* ‒ *f*
(t.e.~~ *a* + *b* ‒ *c* + *d* ‒ *f*~~).

Bedaŭrinde, ne ĉiam facilas instrui al tekstotraktilo tian racian
konduton.

Ĉar ektemis pri la signoj, ni profitu la okazon mencii specialajn
signojn rilatajn al la interlinia vortodivido (kaj senrilataj al la
supre menciitaj problemoj):
 - la *eventuala streketo* (angle *soft hyphen*), kiu indikas
   rekomendindan tranĉlokon (unikode U+00AD); kaj
 - la *nerompa streketo* (angle *non-breaking hyphen*), kiu malpermesas
   vortodividon en sia pozicio (utila por la vortoj kiaj *d‑ro, ekz-e*).

#malsimetrio
** Morfemoj komencaj kaj finaj
La esperanta vortotranĉado en PAG estas duŝtupa:
 1. Morfologia.
 2. Fonetika.

La [[http://www.gramota.ru/spravka/rules/?rub=perenos][rusa vortodivido]] estas inversa: en ĝi ĉefas la principo fonetika,
kiun duaŝtupe iom modifas la morfologia.  Ĉe tio rimarkindas, ke la
morfologiaj reguloj malsame traktas la morfemojn komencajn
(prefiksojn) kaj vortofinajn (sufiksojn kaj finaĵojn).

Ĝenerale la rusaj reguloj malpermesas tranĉi inter konsonanto kaj
vokalo (KV); sed post prefiksoj tio escepte eblas: *без-умный,
раз-очарован* (/be.zu.mnij/ → bez-umnij; /ra.zo.ĉa.ro.van/ →
raz-oĉarovan).  Kaj krome, oni ne algluu al la prefikso nesilaban
parton de la radiko: la vorton «по⋅дрались» oni ne rajtas dividi
«под#рались» (po⋅d#raliś, forŝirante *d* de la radiko; tio similas la
ekzemplan mistranĉon *ĉe-furbo* el PMEG).

Tute alie statas ĉe la sufiksoj: oni ne rajtas dividi antaŭ vokalo
(maleblas tranĉi смел#ость, гитар#ист); kaj estas tute normala ke oni
algluas la lastan konsonanton de la radiko al sufikso aŭ finaĵo:
сме-лость, гита-рист.

Similan malsimetrion mi vidas en la *Fundamento*: la morfologia tranĉo
en la vorto *mal-estimi* (p. 35); kaj multegaj dividoj antaŭ la lasta
konsonanto de la radiko: *HONES-Teco, BO-Neco* (§11); *DAN-Kis, ĈAPE-Lon*
(§31) ktp.

Tiun malsimetrion mi opinias tute racia: komencante legi vorton oni
ankoraŭ nenion scias pri ĝia strukturo; sed post bonorda komenco oni
ofte povas diveni la finon.

La esperantaj gramatikistoj ĉi tiun malsimetrion plejparte ne
rimarkas.  Notinda escepto estas la menciita artikolo de E. Wüster,
du el kies reguloj MB resumas jene:
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
 - Ĉe vortoj plurradikaj aŭ **prefikse derivitaj** estu silabolimo inter la
   koncernaj radikoj aŭ post la prefikso (*akv-amaso, sub-iri, mal-amo*).
 - La pecojn, restantajn post la unuaŝtupa tranĉado, same kiel la
   aliajn vortojn, inkluzive de **derivaĵoj per sufiksoj**, oni tranĉadas
   laŭ reguloj pli-malpli similaj al tiuj de la «Fundamento»
   (*facil-anima* → *fa-cil-a-ni-ma; ko-ni-gi, di-se-co*).
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Mi emfazis «derivaĵoj per sufiksoj resp. prefiksoj».  Ĉu la germana
vortodivido prezentas la saman malsimetrion, kiel la rusa? (Specimenon
de la silabado Vustera vidu en la [[#A3][Aldono tria]] ĉi-sube.)

** Dividoj misanalizaj
Usonano malsame dividas la verbon *to pro-jéct* kaj la substantivon
*the prój-ect* (la akcentoŝovo ŝovas la silablimon, kiel priskribite
[[#angle][ĉi-supre]]).  Tiun diferencon komprenas la skribanto, sed ĝin malfacilas
analizi en aŭtomata tekstotraktilo.  Tial por eviti malĝustajn
vortodividojn la komposta programo Teĥo (TeX) simple rifuzas dividi
tiajn vortojn.

En Esperanto similan problemon prezentas la vortoj *sentema, romano,
stratego, diamanto, indigo, senila, velaro* ktp.  La tranĉo *sent-ema*
malkonvenas se temas pri babilo sen temo; la tranĉo *rom-ano* konvenas
por enloĝanto de Romo, sed estas fuŝa se temas pri proza verko;
*strat-ego* malkonvenas se temas pri Periklo; ktp.  Tiajn vortojn oni
povas taŭge dividi nur se oni scias ilian sencon (ilian morfologian
strukturon).  Ĉar en simplaj tekstodividaj programoj tio maleblas,
tiajn vortojn necesas listigi en la lingva ŝablonaro kiel esceptojn.

Krome, ekzistas multe pli multenombra aro da vortoj entenantaj ŝajnajn
afiksojn; vortodivida ŝablonaro devas listigi ilin kiel esceptojn por
eviti false morfologiajn tranĉojn kiaj *najb-aro, duj-ara, leŭten-anto,
ŝam-ano, tutl-ana, triang-ulo, ok-ulo, komp-ato, rezult-ato, inf-anto,
konson-anto, konst-anto, sist-emo, probl-emo, alit-ema, enk-eto,
cirkumc-ido, pestic-ido, bab-ilo, hum-ila, ut-ila, antikr-isto,
mosk-ito* ... Tiajn esceptojn tekstotraktilo povus rekoni se ĝi
kapablus kombini la ŝablonaron kun morfologia analizilo kaj vortaro,
kian oni povus konstrui surbaze de [[http://hunspell.sourceforge.net/][Hunspell]] aŭ simila traktilo, kiel
priskribite en [[http://sourceforge.net/projects/hunspell/files/Hyphen/documentation/tb87nemeth.pdf/download][jena Hunspell-dokumento]]; bedaŭrinde tia vortaro por
Esperanto malestas (mi faris [[../../tools/ispelleo-legu-min.html][mian literumilan vortaron]] por *Ispell* kiam
*Hunspell* ankoraŭ ne ekzistis).  Cetere, kvankam tia kombino sufiĉus
por bloki multajn ŝajnafiksajn vortodividojn, ĝi probable ne povus
bloki sensencajn derivaĵojn kiaj *dec-ido, fi-garbo* (kiam temas pri
*fig-arbo*) aŭ *sek-seks-cita* (seks/ekscita).

Ideologian problemon prezentas la afiksoj faklingvaj. Lingvoscience en
la vortoj kiel *fonemo, morfemo, leksemo, [[../grafemo/grafemo.html][grafemo]]* la fakuloj perceptas
la sufikson *em* --- kvankam ĝi ne estas la esperanta *em*, kaj la
koncernaj internaciaj radikoj ne estas radikoj esperantaj. Simile pri
la ĥemia-medicinaj *it, at, id* ktp, ekz-e *apendicito, karbonato,
karbido*. E.~~Wüster volas sekvi la etimologion: („ *ant-arkta*, nicht
*an-tarkta!*“), kion mi opinias evitinda komplikaĵo (kaj li mem ne
insistas pri *herm-afrodito*, kaj pretas toleri *her-mafroditon*).

Tiujn problemojn plejparte solvas la malsimetria traktado de la
afiksoj, priskribita [[#malsimetrio][ĉi-supre]]; la simpligo estas tiom pli granda, ke
la prefiksoj estas ege malpli multenombraj, ol la sufiksoj; la pure
fonetika divido de la vortofina parto draste reduktas la ŝablonaron
kaj evitigas neantaŭviditajn esceptojn.

** Tranĉoj sencoŝanĝaj
La rusaj normoj tipografiaj rekomendas eviti vortotranĉojn rezulte de
kiuj sekvalinie povas aperi teksto kun neintencita signifo, precipe
kiam oni tranĉas post nega prefikso; ekz-e
  
>     [kontraŭ-] fariseaj predikoj de Jesuo
>     [ili ŝaj-] ne kontraŭas mian proponon

Tiajn zorgojn mi opinias troigitaj; kaj evidente tiaj linioj povas
aperi sendepende je la vortodivido, sekve de plenvorta linifaldo.
Aliflanke, iuj *sufiksoj* esperantaj draste ŝanĝas la signifon de la radiko,
tiel ke la unua linio (tiu de la komenca parto) iĝas misgvida,
kaj tial mi opinias malutila dividi la vorton ĉe ilia komenca limo;
ekz-e
>     mi renkontis lian patr- [inon]
ŝajnas al mi pli misgvida ol la fonetikaj
>     mi renkontis lian patri- [non]
>     mi renkontis lian pat- [rinon]

Tial mi tute forigis la sufiksajn in-tranĉojn el mia ŝablonaro.
Simile konkludis Simono Pejno[11]:
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Tute evidente sperta Esperantisto, aŭdinte la vorton *knabino*, ne plu
pensas pri knaboj. Por li la brikaĵo *knabino* estas jam delonge mense
fandiĝinta al unu unueca koncepto. Alivorte la konstruo «knabino» tute
ne estas iuspeca inigita knabo, temas pri nova memstara vorto kun
memstaraj elvokoj kaj asocioj. Ne tre surprize, en neplanitaj etnaj
lingvoj troviĝas ankaŭ normalokaze tute alia vorto por la koncepto
knabino, neniel rilatante al la samlingva vorto por knabo. La konkludo
estas, ke, minimume ĉe ĉiutagaj konceptoj, la brikoj de Esperantaj
vortkonstruoj nur gramatike rolas. Fakte estas nur komencantoj, kiuj
ankoraŭ disbrike analizas tiajn konstruaĵojn. Tiu dedukto liveras tre
fortajn argumentojn por la silaba divido. Alivorte *knabo* kaj *knabino*
dividiĝu same --- nome jene:
> kna-bo
> kna-bi-no
Estas ankaŭ konstateble, ke verŝajne neniu Esperantisto prononcas
*knabino* kiel knab'-ino. Prononce brikaĵoj kutimas fandiĝi al unu
vorto.
<literal style="html">
</blockquote>
</literal>
;
; kvin-tesenco, kvinte-senco
; fi-garbo

** Mikslingva teksto
Alilingvaj vortoj (nomoj propraj, citaĵoj) estas dividataj laŭ la
reguloj de ilia lingvo --- kondiĉe, ke ilia apero en la teksto estas
markita per ilia lingvo.  Kiel en la [[../../tools/Hyphenator-4.0.0/WorkingExample.html][ekzempla HTML-teksto]], prenita el
la *Bulonja deklaracio:*

<literal style="html"><pre>
kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista
en &lt;<b>i lang="fr"</b>&gt;<i>Boulogne-sur-Mer,</i>&lt;/<b>i</b>&gt; trovis necesa
</pre></literal>
; <src lang="html">
; kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista
; en <i lang="fr">Boulogne-sur-Mer,</i> trovis necesa  
; </src>

* Konkludoj
Mi rekomendas jenajn regulojn por skriba vortodivido en Esperanto:

 1. Ĉe vortodivido ĉiu el la rezultaj partoj entenu vokalon; do, ne
    estu vortodividoj similaj al *regulo-jn, str-eko* ktp.
 2. Por vorto plurradika oni prefere tranĉu ĵus antaŭ vica
    radiko: *skribo-tablo, unue-naskito, pagi-pova, fervoj-linio* (aŭ
    *fer-vojlinio*), *fig-arbo*.
 3. Ankaŭ la pozicioj tuj post aŭ ĵus antaŭ prefikso estas bonaj
    tranĉlokoj: *kun-veni, sur-iri, ret-al⋅iro*.  Ĉe divido fonetika (vd
    ĉi-sube, la regulo 4ª) oni ne fortranĉu nesilaban parton de
    prefikso (oni evitu la tranĉon *ĉe-furbo* sed toleru la tranĉojn
    *in-ternacia, an-taŭparolo*).
 4. La vortojn unuradikajn senprefiksajn, aŭ la pecojn rezultantajn el
    la dispartigo priskribita en la reguloj 2ª kaj 3ª, oni povas
    dividi fonetike, t.e.
    - inter najbaraj vokaloj: *ĥa-oso, vu-alo, neni-am*;
    - la sinsekvon VKV (vokalo --- konsonanto --- vokalo) oni
      tranĉu antaŭ la konsonanto, V-KV: *si-la-bo*;
    - konsonantan grupon intervokalan oni tranĉu antaŭ aŭ (prefere)
      meze de la grupo: *pa-t-ro, mas-t-ro, lin-g-vo, tek-s-to, oj-s-t-ro*.
    - aplikante ĉi tiujn regulojn, la literon *j* oni rigardu konsonanto
      (do, *ma-jesta, foj-no*), kaj la diftongojn *aŭ, eŭ, oŭ* oni traktu
      kiel nedisigeblan vokalon (oni **ne** tranĉu *na-ŭa;* oni **povas**
      tranĉi *naŭ-an, laŭ-do, Eŭ-ropo*);
    - la regulo 1ª validas por la pecoj de prefikshava aŭ plurradika
      vorto: oni povas tranĉi *mal⋅a-mo* (kp §13 de la *Ekzercaro*), sed
      ne *mal⋅ŝ-topi, du⋅s-peca*.
 5. Oni ankaŭ povas tranĉi vorton antaŭ sufikso aŭ vokalhava finaĵo: 
    *est-as, ekzerc-aro*.

Al tio oni eble povas aldoni la regulon ke neniu el la rezultaj partoj
estu unulitera (ĉi-okaze kalkulante la duliteraĵojn *aŭ, eŭ, oŭ* kiel du
literojn; t.e. *aŭ-toro* estas bona divido).
; http://www.gramota.ru/spravka/rules/?rub=perenos

; ----------
; 
; Poste li priskribas la regulojn de silabado, kaj per tio kompletigas
; la difinon de silabo. 
; 
;  - Ĉe vortoj plurradikaj aŭ prefikse derivitaj estu silabolimo inter la
;    koncernaj radikoj aŭ post la prefikso (*akv-amaso, sub-iri, mal-amo*,
;    kaj eĉ *grand-era, ek-emi*, ĉe kiuj la sufikso rolas radike).
; 
;  - La pecojn, restantajn post la unuaŝtupa tranĉado, same kiel la
;    aliajn vortojn, inkluzive de derivaĵoj per sufiksoj, oni tranĉadas
;    laŭ reguloj pli-malpli similaj al tiuj de la «Fundamento»
;    (*facil-anima* → *fa-cil-a-ni-ma; ko-ni-gi, di-se-co*).
; 
; -----------
; 
; ab-surda ob-stina
; 
; -----
; 
; PAG:
; lin-gvo
; 
; ad-reso, ab-rupte vend-eto vest-iĝo
; ат-лант ат•лет ад-рес лин-гвист квад•рат•ный аф•ри•ка
; ди•плом паск•виль
; 
; tl: kot-le-to at-le-to
; 
; Charles Percy Snow
; The Two Cultures and the Scientific Revolution, 1959
; http://en.wikipedia.org/wiki/C._P._Snow

* Aldonoj
La paĝoj de la *Antaŭparolo* estas numeritaj per la ciferoj romaj.  La
referencoj al la *Ekzercaro* uzas la paragrafnumerojn.

Kelkajn atentindajn okazojn mi **emfazis**; tiu emfazo malestas en la
originalo.

** Aldono unua. Vortodividoj en la Fundamento
*** Antaŭparolo
**V**:
pro-gresadi; ne-niam; ekzis-tado; ŝan-ĝebla; dispu-toj; ŝan-ĝojn;
fun-damento; pro-gresado

**VI**: rigar-dataj; funda-mentajn; certe-con

**VII**:
interkon-sento; funda-mento; ne-disputebla; aŭ-toro; Vor-taro

**VIII**: eksteror-dinare; doku-mento; oficia-lajn; **Espe-ranto**

**IX**: **esperan-tisto**; rigar-dataj

**X**:
pre-sataj; **Espe-ranto**; netu-ŝebleco; perfekti-gado; **facil-anime**;
perso-noj; nedispu-teblan

**XI**: funda-menton; **Espe-ranto; an-taŭparolo**.

*** Ekzercaro
§5 Me-tio
<br>§9 Aleksan-dron
<br>§10 **Mal-estimi**
<br>§11 hones-teco; bo-neco
<br>§13 **mala-mon**; ple-nan; **pur-igi**; ma-nego
<br>§14 fran-kojn; kvi-nono; **duo-bla**
<br>§15 subte-nante; opor-tune
<br>§17 el-saltas
<br>§18 ho-diaŭ; akom-panis; pu-pon
<br>§19 mur-murante; alpor-tu
<br>§20 post-morgaŭ; ve-nis; res-pondas
<br>§22 ba-tanto; es-tas; pasin-ta; an-koraŭ; eston-tan; havi-ta
<br>§23 aven-turon; ku-rinte; bal-daŭ
<br>§24 ve-ron; di-ros; es-tus
<br>§25 aĉe-tata; bal-daŭ; **pro-jekto**; kon-struata; ne-longa; fenes-tro
<br>§26 His-panujo
<br>§27 pos-tulas; skri-bas; maten-manĝi
<br>§28 no-minativon; akuzati-von; akuza-tivo; pos-tulas; mon-tri;
ĝar-deno; Mor-gaŭ; ko-nas; kom-preni
<br>§29 **sek-vas**; **ek-zemple**;
<br>§30 po-vas; ri-cevas; rice-vas; proksi-man; po-vas
<br>§31 dan-kis; sur-flugis; ĉape-lon
<br>§32 di-plomato; fotogra-fisto; kilo-metrojn
<br>§33 mal-granda; nas-kita; **Mala-miko**; koki-noj; duonpa-trino
<br>§34 tranĉi-lon; veturi-loj; **seg-as**; bru-taroj
<br>§35 bon-gustan; kvan-kam
<br>§36 **Gesin-joroj**; doktor-edzino
<br>§37 poli-cestron; Ru-sujanoj; samurba-noj; servan-tojn; vetiri-giston;
**Malsaĝ-ulon**; re-gnano; Var-soviano
<br>§38 vi-zaĝo; malfer-mis; Gran-dega; Ni-kolaon; Ni-kolĉjo; Ma-rinjo
<br>§39 **ed-ziĝa; ed-ziniĝis**; gla-cio; mul-tajn; mor-tigita
<br>§40 pa-fojn; kon-silis; me-tas; pa-perujo; bra-ko; kan-delingo
<br>§41 kres-kaĵo; nekom-prenebla; nele-geble; ho-diaŭ; venĝe-ma; ho-moj;
sable-ro; **sab-lero**
<br>§42 pece-tojn; re-ĝa; **ad-resita**; ko-lumo; Sa-no; sa-nigi;
malsane-mulo; sani-ginda; malsa-nulista.

** Aldono dua. La legoekzercoj
Kelkajn atentindajn okazojn mi **emfazis**; tiu emfazo malestas en la
*Ekzercaro*.

*** §2. Ekzerco de legado.

Al. Bá-lo. **Pát-ro.** Nú-bo. Cé-lo. **Ci-tró-no.** Cén-to.
Sén-to. Scé-no. Scí-o.  Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la.
Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu.
Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek.
Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen.
Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to.
Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi.
Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. **Lín-gvo.**
Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro.
Ses-hó-ra Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro.
Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po.
Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes.
Ju-ris-to. **Kra-jó-no. Ma-jés-ta.** Tuj. Dó-moj. Ru-í-no.
Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i.
Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo.
**Má-jo.** Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro.
**Ak-vo**. Ko-ké-to. **Li-kvó-ro.** Pac-ká-po.

*** §3. Ekzerco de legado.

Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so.
Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i.
He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro.
Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo. Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo.
Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Ŝi. Pá-ŝo. Stá-lo.
Ŝtá-lo. Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝo
Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo.
Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo.
Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di.
Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-so.
Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no.
Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo.
Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so.
Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o.
Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el.
Spe-gú-lo. Ŝpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o.
Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e.
Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o.
In-ĝe-ni-é-ro. In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.

#A3
** Aldono tria. Silabado kaj vortodivido Vustera
Jen specimeno el la artikolo de E.~~Wüster (komenco de la *Antaŭparolo*
de la *Fundamento*):

  Por ke lin-gvo in-ter-na-ci-a po-vu bo-ne kaj re-gu-le pro-gre-sa-di
  kaj por ke ĝi ha-vu ple-nan cer-te-con, ke ĝi ne-ni-am dis-fa-los
  kaj ia fa-cil-a-ni-ma pa-ŝo de ĝi-aj a-mi-koj es-ton-taj ne
  de-tru-os la la-bo-rojn de ĝi-aj a-mi-koj es-tin-taj, ― es-tas plej
  ne-ce-sa an-taŭ ĉi-o u-nu kon-di-ĉo: la ek-zis-ta-do de kla-re
  di-fi-ni-ta, ne-ni-am tu-ŝe-bla kaj ne-ni-am ŝan-ĝe-bla
  Fun-da-men-to de la lin-gvo.

* Notoj

Footnotes: 
[1]  Л. Щерба: [[http://feb-web.ru/feb/litenc/encyclop/lea/lea-9081.htm][Слог]]. En «Литературная Энциклопедия». Vol. 10. Moskvo, 
     1929--1939. 

[2]  Панов М.В.: *Фонетика*. М.: Высшая школа, 1979. С. 70--71. (La
     originalo uzas la ekzemplan vorton «сестра» /se'stra/,
     t.e. «fratino», samstrukturan kiel «mastro»: KVKKKV. En la rusa
     ortografio la eblaj tranĉlokoj estas *se-s-t-ra*.)

[3]  <en>“Most languages of the world syllabify CVCV and CVCCV sequences as
     /CV.CV/ and /CVC.CV/ or /CV.CCV/, with consonants preferentially
     acting as the onset of a syllable containing the following
     vowel. According to one view, English is unusual in this regard, in
     that stressed syllables attract following consonants, so that ˈCVCV
     and ˈCVCCV syllabify as /ˈCVC.V/ and /ˈCVCC.V/, as long as the
     consonant cluster CC is a possible syllable coda ...” ([[http://en.wikipedia.org/wiki/English_phonology#Phonotactics][Wikipedia]]).</en>

[4]  **Flua konsonanto** aŭ **fluanto** estas uzata ĉi-artikole anstataŭ la
     lingvista mistermino *likvido*, kiu kolizias kun la
     fundamenta *likvidi* kaj ignoras la metaforon de la latina
     originalo (ĝin konservas la germana<de> *flüssige Laute* </de>kaj la
     rusa *плавный согласный*).

[5]  Per **MB** ĉi tie kaj poste estas signata la verko<br>
     Marc Bavant: [[http://perso.orange.fr/kursoj/studoj/silab.pdf][Silabo kaj silabado]] (PDF).

[6]  <de>E. Wüster:
     [[http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1a&datum=1923&size=45&page=85][Die Silbentrennung der Wörter und die Aussprache des Selbstlaute im Esperanto]].</de> *Germana
     Esperantisto,* Junio 1923. --- P.~~85, §1.1. <de>(Die Trennung von
     Wörtern in Silben erfolgt beim Sprechen und Schreiben in gleicher
     Weise.)</de>

[7]  Samkie [[#fn.1][%5B1%5D]].

[8]  Cetere, tia specifa anglaĵo okazas en silaboj akcentaj; la
     silabado /fam.i.li.o/ ne estus angleca, ĉar en la vorto esperanta
     la unua silabo ne estas akcentata; en Esperanto la akcento
     normale estas sur la lasta silabo de la radikalo, kaj **tie** la
     angleca vortodivido estas tute ebla, ĉar pravigebla
     morfologie: *siLÁB-oj* ktp.

[9]  «Malgraŭ nemenciado en la regulo, tiu escepto validas verŝajne nur, se
     la unua konsonanto estas eksploda aŭ frota, ja ni supozas, ke PAG ne
     konsilas silabi *ge-nro*» --- MB, p. 6.

[10]  Tiu frazo probable estas nekritike kopiita el nacilingva
     instrukcio: je la sekva linio aperas kontraŭekzemploj *eks-centra*
     ktp; eble tiu aserto implicas ke *ks* = *x*. Tamen ankaŭ
     sen la fremdlingva *x* oni povas indiki vortojn kiel *koNSCio,
     aNSTataŭ, oBSTina, puNKTo, saNKTa, siMPTomo, tiNKTuro* ktp.

[11]  Pejno, Simono: [[http://wayback.archive.org/web/20051231141347/http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_divid.htm][Dividaj dilemoj]].
