Kiam ni uzu pronomon «ĝia» kaj kiam «ties»? Ekz-e:
«Mi tralegis novelon de N. Ĝia enhavo estas interesa»
— aŭ
«... Ties enhavo estas interesa»?
La pronomon ties ni ŝuldas al la regula strukturo de la tabelvortoj. Tio sekvigas la korelativan funkcion de ĉi tiu pronomo, la funkcion en kiu nenio povas ĝin anstataŭi:
Tamen efektive, «ĉe la tria neŭtra persono, oni povas heziti inter ĝia kaj ties, kiuj estas preskaŭ sinonimaj; … oni prefere uzas ties por resendi al persono aŭ afero, kiu ne estas la subjekto de la antaŭa propozicio» [PAG]. Ekz-e,
La taso falis sur la sukerujon kaj ĝia anso (= de la taso) forrompiĝis.
La taso falis sur la sukerujon kaj ties anso (= de la sukerujo) forrompiĝis.
Tio tute logike etendas la kontrastigon li – tiu, same funkciantan en la rusa (он — тот):
Kiam Petro venis al Paŭlo, li (= Petro) jam ĉion sciis.
Kiam Petro venis al Paŭlo, tiu (= Paŭlo) jam ĉion sciis.
En ordinara ĉiutaga konversacio oni ne ĉiam obeas tiun regulon, kaj ofte uzas li (resp. ŝi, ĝi) anstataŭ tiu ; tamen en verkado postulanta grandan formalan precizon (leĝo, scienco) oni tre volonte uzas similajn formojn. En mia «Komputika leksikono» oftas difinoj kun ties:
dosierfino: la stato estiĝanta dum legado de dosiero, kiam ties fino [de dosiero, ne de la stato] estas atingita.
erarmesaĝo: informo sciigata post malkovro de eraro por helpi determini ties [de la eraro] kaŭzon.
inicialo: ĉeflitero de la unua vorto de libro, ties ĉapitro aŭ alia parto, dimensie pli granda kaj ofte presita en alia koloro …
La aranĝo de la klavoj varias depende je la lando kaj kutime estas adaptita al ties lingvo …
Same kiel Latino kaj la rusa, Esperanto havas ankaŭ alian rimedon por precizigi la subjekton de posedrilato: la posedan pronomon sia :
Petro venis al Paŭlo por paroli pri sia afero (de Petro).
Petro venis al Paŭlo por paroli pri lia afero (de Paŭlo).
Petro venis al Paŭlo por paroli pri ties afero (de Paŭlo).
Se eblas elekto inter pluraj referencatoj, ties resendas al tiu, kiun ne povas referenci lia(j), ŝia(j), ĝia(j), ilia(j) aŭ sia(j) — al pli «profunda» dependaĵo:
Petro telefonis al la amikino de Anna kaj demandis ŝin pri
- sia afero (de Petro)
- ŝia afero (de la amikino)
- ties afero (de Anna)
Tie, sur la antaŭa plano, ni havas du rolantojn: Petro telefonis al amikino. La vorto Anna aperas kiel dependaĵo de la amikino (sintakse; psiĥologie, probable, estas tute male). Tiaj dependaĵoj kutime situas post la vorto je kiu ili dependas, tial oni ofte komprenas la aferon tiel, ke la pronomo ties referencas la tekste plej proksiman rilataĵon.
Ne malutilas rimarkigi, ke en la rusa nin ofte helpas genra distingado, kiu en Esperanto por la neŭtraĵoj maleblas:
Li rakontis pri la romano, ĝia surscenigo kaj ties sukceso
— ruse ni povas diri «его успех» (de la romano, «ĝia sukceso») aŭ «её успех» (de la surscenigo, «ties sukceso»).
Revenante al la demando, la pli simpla unua frazo (ĝia enhavo estas interesa) estas preferinda. Kvankam neniu miskomprenus la duan, tamen formale ĝi devus signifi, ke la enhavo de N. estas interesa.