#title Sekso kaj intelekto
#author Sergio Pokrovskij
<div style="text-align: center;font-size:large">Artikolo de *Sergio Pokrovskij.*<br>
Unue publikigita en «Ruslanda Esperantisto», 1995, n-ro 12; 1996, n-roj 1, 3, 4</div>

<contents depth="3">

* Demando de Nikolaj Batyrev (Udmurtio):

«Iuj uzas novan viran sufikson iĉ:

> nj — ĉj
> in — iĉ

Ĝi ŝajnas tute logika. Iom koincidas kun la rusa:

> Петровна — Петрович.

Ĉu mi uzu la sufikson *-iĉ*, se ĝi al mi plaĉas?»

* La respondo

Tion vi mem decidu. Estas seriozaj argumentoj kaj por, kaj kontraŭ tia
uzado. Mi provos prezenti al vi la argumentojn de ambaŭ partioj.

Fakte, la sufikso **-iĉ** estas nur parto de «kontraŭseksisma»
reformoprojekto, celanta la «socian juston, logikon kaj oportunon».

*Seksismo* en ĉi tiu kunteksto estas seksa diskriminacio, malsama traktado de virinoj
kaj viroj. Iuj opinias, ke tio estas malbona. Nu, Esperanto estas seksisma:
disponeblas speciala sufikso por indiki la inecon (-in), dum mankas speciala sufikso
por indiki la virecon.

Tiun nesimetrion la reformemuloj rigardas nelogika; kaj la deviga genromarkado
maloportunas en la administra lingvo, ekz-e kiam oni ne scias la sekson de persono al
kiu oni sendas leteron: ĉu al *Sinjoro N.N.*, ĉu al *Sinjorino N.N.* ?

Pli detale la valoron de tiuj argumentoj ni esploros en sekvaj partoj de
mia respondo, ĉar unue necesas konsideri la tradician sistemon de la
klasika Esperanto.

** Ĉu Esperanto havas genrojn?

Ofte oni asertas [PAG], ke en Esperanto ne estas gramatika genro. Per tio oni volas
diri, ke en tiu lingvo ne estas arbitre atribuataj genroj, malkiel en la rusa, kie
*снег* (neĝo) ial estas virgenra, *свобода* (libero), ingenra, ktp. En Esperanto, diras
tiuj gramatikistoj, la genro estas atribuata semantike, laŭ la senco de koncerna
nocio, sekve ne estas bezono pri tia formala kategorio.

Vere, ĉiujn konkretajn objektojn oni povas klasi en tri disajn grupojn:
la objektoj senseksaj, inseksaj kaj virseksaj. Tamen tio ne sufiĉas por
fari kompletan genrosistemon.

La genro estas leksikografia kategorio necesa por determini, kiu pronomo
anstataŭu koncernan substantivon aŭ alian nomon (nedifinan pronomon
ktp). Ni tuj povas konstati, ke en la norma Esperanto la bestojn oni
indikas ne per ilia «semantika genro» (= sekso), sed per la neŭtra
ĝi. Tio estas la unua devio de la sengenra teorio.

La dua, pli grava problemo, koncernas la supernociojn, kiujn oni faras
speciale por paroli ĝenerale, ekz-e pri virseksuloj kaj inoj (homo,
persono, infano ktp). Kiun «sekson» havu abstrakta «homo»?

En Esperanto estas tri genroj, nome, laŭ la pronomoj triapersonaj
singularaj, kiuj ilin distingas, *ĝi-genro, li-genro kaj ŝi-genro*.

La **ĝi-genro** estas la plej ĝenerala klaso, entenanta la nomojn de diversaj *ioj*
(objektoj, *aĵoj*). Ĉio ajn estas objekto (estaĵo), kaj la ĝenerala pronomo por
referenci objektojn estas *ĝi*. Ekz-e, se ni diras, laŭ Arĥimedo, ke

  En akvo, ĉiun korpon efikas malmerga forto egala al la pezo de la akvo en la
  volumeno de ĝia mergita parto,

— tio veras eĉ kiam la «korpo» estas homo kaj «ĝia» fakte rilatas al «lia aŭ ŝia»
korpoparto.

Se la amplekso de koncerna nocio estas racihava *iu* (racihava estaĵo, *ulo*), temas pri
**li-genro**. Praktike tiu genro precipe koncernas la homojn (kp la sciencan terminon *homo
sapiens*, t.e. «homo racihava») — nu, kaj eble diojn, anĝelojn, koboldojn, demonojn
ktp.

  … se *iu* lernas mian lingvon … ne traleginte antaŭe la antaŭparolon … *li* eĉ ne
  supozas, ke tio, kion *li* nomas … prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto [Z].

En tiu ĝenerala senco la li-genro similas la klason de «animhavaj uloj» en la rusa
(kun la evidenta escepto de la bestoj). Se mi diras, ke «neniu estis en la ĉambro»,
tio ne malebligas, ke en la ĉambro estis *io*, ekz-e tablo. Do, ni povus nomi ĝin
*iu-klaso* aŭ *ul-klaso* (ruse *категория одушевлённости*, angle *animate gender*).

Kaj oni speciale atentas la inojn, kiuj formas apartan subklason en la genro de la
raciuloj, la **ŝi-genron**.

** La tradicia Esperanto

Estas forta lingva kutimo, eĉ gramatika regulo, ĉiam uzi kiel eble plej precizan
genroindikon; ekz-e, kvankam ĝenerale ĉiu homo estas animalo, estus malĝentila nomi
tiel konkretan personon kaj referenci lin per «ĝi». En la substantivoj la ŝi-genron
markas la sufikso -in (escepte nur kelkajn radike in-genrajn vortojn, kiaj *amazono,
damo, matrono* kaj nomoj propraj). Laŭ la Fundamento,

  Virino, kiu kuracas, estas kuracistino [FE, §36].

La in-genrajn vortojn ĉiam anstataŭas *ŝi;* sed kiam temas pri abstrakta persono, kiu en
konkreta situacio povas esti viro aŭ virino, estas uzata la li-genro. Ekz-e, laŭ la
Bulonja Deklaracio,

  *Esperantisto* estas nomata ĉiu *persono*, kiu scias kaj uzas la lingvon
  Esperanto tute egale por kiaj celoj *li* ĝin uzas.

Kaj en la Fundamenta Ekzercaro:

  Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi
  patrino varmege amis sian pli maljunan filinon [FE, §13].

Ni vidas ĝeneralan sentencon el vortoj li-genraj (*ĉiu … personon … li*), kiu en
konkreta situacio estas aplikita al ŝi-genraj *patrino* kaj *filino*.

En la vortoj de Zamenhof mem [LR 23, 1907],

  … ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri
  sekso *virina*, ni povas uzi la viran formon por *ambaŭ* seksoj … per tio mem ni ankaŭ
  interkonsentis, ke la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia
  sekso estas por ni indiferenta.

Tamen la regulo pri «kiel eble plej preciza genroindiko» iam estas malobeata, ekz-e se
alklasigo al pli ĝenerala genro necesas por pli ĝuste esprimi la penson de la
parolanto. Tiel oni povus aserti, ke

  Judita Polgar estas la plej forta *ŝakistino* de la mondo; kaj ĝenerale, ŝi estas tre
  bona *ŝakisto*, kvankam oni povas indiki ŝakistojn pli fortajn ol ŝi.

Simile, enciklopedio informas:

  Anna Aĥmatova: rusa poetino (1889–1966) …

— dum literaturistoj jam antaŭ la Revolucio deklaris, ke «ŝi estas unu el la plej
grandaj rusaj poetoj». Ambaŭ asertoj estas ĝustaj kaj konvenaj sialoke.

Puŝkino speciale atentis la verson:

   Я человек, и шла путями заблуждений

do, proksimume, *estante hom' ŝi iris vojon de eraro*. Tie evidentas aludo al «La homo
estas erarema»; ĝi estus tute perdita se oni dirus: «Estante virino, ŝi iris…», kaj eĉ
pli malbone, tio povus pensigi pri speciale ina eraremo.

Jen resuma ekzemplo:

 - Verkante statuton de politika partio kun individua membreco, oni rigardas ties
   anojn li-genraj: ĉapitro «La ano kaj liaj rajtoj» egale koncernas la aninojn.
 - En regularo de akuŝejo konvenas paroli pri «Pacientino kaj ŝiaj rajtoj».
 - En societo inter kies membroj estas kaj juraj personoj (organizaĵoj), kaj
   privatuloj, oni rigardu la anojn ĝi-genraj: «Ju pli grandan kotizon pagas membro,
   des pli da voĉoj ĝi havas».

*** Specialaj okazoj

La homgrupoj (ŝtato, armeo, kompanio, partio ktp) estas ĝi-genraj.

La lingva logiko ne ĉiam estas formala. La mortintojn oni plu traktas kiel homojn (pro
klara motivo psiĥologia; ĉu tion oni rigardu escepto, dependas je oniaj religiaj
opinioj). Oni povas personigi abstraktan ideon aŭ karan beston, tiel ke la Libero aŭ
Morto iĝos *ŝi* (almenaŭ por la rusoj), la Tempo, *li* ktp. Ŝaka peco aŭ karta figuro
normale estas ĝi-genraj, sed en fabeloj kaj fantasto ili ofte estas personoj.

Tamen normale [LR 35, 1908],

  Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas uzi *nur* la senseksan pronomon «ĝi» … En la
  tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre *postuli*, ke ni montru la sekson
  de la besto per la uzata *pronomo*, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton «li»
  aŭ «ŝi»; sed en ĉiuj *ordinaraj* okazoj mi konsilus uzi la pronomojn «li» kaj «ŝi» nur
  por homoj.

La vorton infano Zamenhof rigardis ĝi-genra (kp la rusan *дитя*, germanan *Kind*, anglajn
*child, baby*):

   La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.

Tio ŝokis multajn esperantistojn, kiel malĝentila rilate al la
infanoj. Evidente, oni neniel celas humiligi la infanojn, kaj la rusa
«дитя неразумное» (infano malprudenta) sonas varme,
preskaŭ karese, pli varme kaj poezie ol ĝia kancelaria sinonimo
li-genra «ребёнок». Tamen Zamenhof koncedis, ke

  Parolante pri infano, pri kiu ni *scias*, ke ĝi *ne* estas knabino (aŭ almenaŭ *ne* scias,
  ke ĝi estas *knabino*), ni povas uzi la vorton «li».

En la moderna lingvo, malprobablas ke patrino parolos pri sia bebo per *ĝi*, sed tio
eblas por nekonato, kiu ne scias aŭ ne atentas la sekson de la infano.

Kurioze, en la norma rusa eĉ adoltuloj deklinacias la vorton *pupo* kiel animhavan
(«вижу кукол» — kvankam, precipe en Peterburgo, ne maleblas ankaŭ la senanima «вижу
куклы»).

*** La genroj kaj la seksoj

La genra kontrastigo estas speciale forta kiam oni parolas pri familianoj. Normale la
infano scias, kiun el la gepatroj koncernas kuranta problemo, kaj «patro» neniam povas
indiki «patrino»n.  Tiel estiĝis negranda sed tre grava vortogrupo, en kiu li-genro
nepre implicas viran sekson. Entute ĝi entenas ĉ. 20 vortojn, indikantajn familianojn,
parencojn kaj nobelojn:

  avo, bubo, edzo, duko, feo, fianĉo, filo, frato, fraŭlo, grafo, knabo,
  kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, princo, reĝo, sinjoro, vidvo, viro.

Tiujn vortojn ni nomos *virgenraj*. Do, en nia terminaro «li-genro» esence estas la
klaso de ul-vortoj referenceblaj per «li»; la vortoj virgenraj estas ĝia tre malgranda
subklaso. Ekz-e, *homo, studento, viro* estas li-genraj; sed nur la tria el ili estas
virgenra.

*** La signifoj de vir-

Tiu vortradiko havas du signifojn:

 1. Adolta homo, el la serio *knabo, fraŭlo, viro, maljunulo*. Ĝi estas virgenra radiko,
    taŭga por derivado per *-in* (la serio *knabino, fraŭlino, virino, maljunulino*). Ĉar
    por la eksterseksa signifo la lingvo havas specialajn vortojn, la rusan *молодой
    человек*, la anglan *young man* la francan *jeune homme* oni traduku per *juna viro*,
    kiel en la germana. «Juna homo» povas esti virino.

 2. Malina animalo, virseksulo. Tiusence ĝi estas uzata prefikse, por malimplice
    indiki la viran sekson de bestoj: *virkato, virbovo, virlupo*.

*** La prefikso ge-

Laŭ PIV, tiu prefikso montras, «ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ
seksoj». Kaj laŭ la Fundamento,

  Patro kaj patrino *kune* estas nomataj gepatroj [FE §36].

Oni ne uzas ĝin se ne temas pri kompanio, tial kvankam la rekomendo: «La rusoj devas
speciale atenti la senakcentajn vokalojn» egale koncernas la rusinojn, oni tamen ne
diras «La gerusoj devas atenti…» — ĉar ĉiu aparte, individue ĝin atentu. Male, kiel
indikis B. Wennergren, «gepatra decido» estas kuna decido de la patro kaj de la
patrino. Do, *ge-* estas ariga prefikso.

Estas nekutima kaj bedaŭrinda afero, ke ariga vortero havas la formon de prefikso, kaj
tio devigas nin ĝin kompletigi per ĉiama pluralo (male, per arigaj *sufiksoj*, ekz-e
*-aro, -opo,* oni povas fari singularajn vortojn). Tiu superflua pluralo kondukis iujn
al ŝanĝo de la Fundamenta funkcio de la prefikso (vd [[#ge][sube]]).

En «gelernejo», «gebanejo» ktp «ge» rolas kiel radiko, ne kiel prefikso («gea edukado,
banado» — kontraste al la laŭsekse apartigitaj agadoj). Kp ankaŭ «gevivi» (vivi kiel
geedza paro), «geigi» (ekz-e, «Endas geigi tiun studentan grupon, por ŝanĝi ĝian
etoson»), «gesolaj» (kiuj estas pare kaj solaj) [Cseh]. Pli freŝa ekzemplo: *paroj geaj
kaj gejaj*.

*** La genroj en la 20-a jc

Du reciproke kontraŭaj zorgoj okupis esperantistojn en la 20ª jc:

 - Esperanto ne havis ĝenerale akceptitan rimedon por malkonfuzi la inajn proprajn
   nomojn disde la viraj; finfine establiĝis la kontrastigo *Mario — Maria* ktp;

 - Nun, tute male, la plej aktuala zorgo de la Okcidenta esperantistaro estas
   «eksterseksigo», serĉo de seksblindaj esprimiloj.

Jam antaŭ la Revolucio la galanta atento al la bela sekso fojfoje estis
malakceptata kiel indulgemo hipokrita kaj humiliga. Krome, en multaj
naciaj lingvoj mankis regulaj rimedoj por klare distingi inter
funkciulino kaj funkciuledzino; laŭ la Rusa Gramatiko de N. I. Greĉ
(1827) oni devis distingi:

> лекарка — лекарша (kuracistino — kuracistedzino),
> учительница — учительша (instruistino — instruistedzino),
> директриса — директорша (direktorino — direktoredzino),
> дьякониса — дьяконца (diakonino — diakonedzino),
> ktp.

Ofta konfuzo inter tiuj formoj ofendis la memstarajn istinojn, tial en la Fundamento
ni legas [FE §36]:

  Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas
  kuracistedzino.<br>
  Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.

Do, Esperanto dekomence disponigis klaran solvon al tiu problemo, sed en multaj naciaj
kulturoj ĝi plu mankis kaj tie forte enradikiĝis la opinio, ke la formoj «профессорша»
ktp estas malbonaj, ke «s-ino profesoro» estas pli bona ol «profesorino». Tio veras
por la rusa (kaj kelkaj aliaj etnolingvoj), kaj senpripense multiuj aplikis la saman
kutimon al Esperanto.

Post la Revolucio la uzo de li-genraj formoj en la okazoj, kiam klare temas pri ino,
iĝis ĝenerala, precipe en la rusa lingvo (kie eĉ la vorto «kamarado» estis uzata nur
li-genre: «kamarado Petrova»), sed ankaŭ (kvankam malpli radikale) en la Okcidentaj
lingvoj. En la lingvoj de la meza kaj suda Eŭropo (la ĉeĥa, la germana, la hispana, la
itala, la portugala, eĉ en la Kebekia franca) oni plu fiere uzas la vortojn *aŭtorino,
doktorino, ministrino, profesorino, reĝisorino* ktp, nun maleblajn en la rusa, angla aŭ
(la Eŭropa) franca.

Konsiderinda parto de la esperantistaro nun ne uzas la sufikson -in en la vortoj
indikantaj okupon (profesian aŭ hobian). B. Golden skribis piednote («La Ondo de
Esperanto», n-ro 22, pĝ 17]:

  En ĉi tiu artikolo *la aŭtoro* neas, ke proverboj havas utilon … kaj *ŝi* ne komprenas,
  kiel proverboj povas aparteni al la kulturo…

Tiun tendencon forigi la sufikson -in ni nomos *seninigemo*.

Alia nemalgranda parto plu uzas la tradician sistemon, certe pli koheran, kvankam ofte
atakatan kiel arkaika. Ekz-e, en la «Esperantologiaj studoj» de E. Wüster («Stafeto»
1978, pĝ 144, same piednote):

  Elise Richter, *profesorino* por latina lingvistiko ĉe la universitato de Vieno,
  esprimis la saman ideon en pli ĝenerala kadro…

Kaj eĉ B. Golden mem, en la indikita artikolo parolas pri «okulkuraca *flegistino*»
(pĝ 20).

Simile, kvankam en n-ro 1068 de «Esperanto» aperas intervjuo kun *profesoro* Maria Luisa
Altieri Biagi (pĝ 42), tamen sur pĝ 47 estas menciita «Cecile Low, *prezidantino* de la
Esperanto-Societo de Novjorko», kaj inter anoncoj oni trovas tiun de «komputila
*inĝenierino*» Jiang Xiafang; ankaŭ en Monato (feb. 1995, pĝ 4) temas pri «arĥeologino»
el Vieno.

La seninigemo fuŝas la genran sistemon de Esperanto, ĉar oni ne plu povas kompreni,
aŭdante pri konkreta persono, ĉu temas pri viro aŭ virino. Ĉu nekonata «profesoro
Altieri Biagi» estas *li* aŭ *ŝi*?  Nul-markado estas kutima en Esperanto, sed ĝi povas
funkcii nur se la markebla kategorio estas ĉiam esprimata. Ekz-e, por ke malesto de la
finaĵo *j* indiku la singularon, necesas ke la pluralo ĉiam estu markita.

Iuj komencis diri «vira profesoro», kiel oni diras pri virbestoj.  Sed tio kaŭzas
novajn problemojn, ĉar ekz-e «vira tajloro» probable estas fakulo pri viraj vestaĵoj,
kaj en konkreta situacio povas temi pri «vira tajlorino»; kp *viraj ŝuoj, ina ĉapelo,
infana neŭropatologo*. Tion eblas malkonfuzi per du manieroj: aŭ reveni al la klasika
sistemo, aŭ enkonduki virgenran sufikson (ekz-e *-iĉ*) kaj finfine transiri al la riismo
(pri tio poste).

En iuj vortoj la seksindiko estas esenca parto de la profesio, kvankam ankaŭ tie la
influo de la gepatra lingvo estas konsiderinda. Se teatro bezonas aktorinon por ludi
la «junan heroinon», ŝin ne povas anstataŭi eĉ la plej eminenta «nobla
patro». «Abatino» estras monaĥinejon, ne monaĥejon. Kaj la virgenraj vortoj (la nomoj
de familianoj kaj nobeloj) plu restas nepre virgenraj: en la normala Esperanto oni ne
povas forigi *-in* en la vortoj *edzino, patrino, knabino, reĝino* ktp. Sekve, ĉe la
seninigemaj aŭtoroj antaŭ nelonge oni povis vidi *ĉefministron* Thatcher apud *reĝino*
Elizabeto kaj *reĝinedzo* Filipo. (Tamen eĉ ci tiuj aŭtoroj probable nun dirus *baronino*
Thatcher.)

#ge
*** La eksterseksaj vortoj

Do, en ambaŭ sistemoj oni iam bezonas vortojn por indiki familianon abstrakte,
ekstersekse. Tio precipe koncernas la administran lingvon, ekz-e por difini la rajtojn
kaj la devojn de la familianoj. Ekster tiu tre malgranda vortklaso sufiĉas la vortoj
li-genraj.

Evidente, oni povas diri «ajna el la gepatroj», «patro aŭ patrino» ktp, tio estas
preciza sed iom longa. Tre ofta propono estas ŝanĝi la sencon de la prefikso *ge-*, fari
ĝin eksterseksiga:

  gepatro = patro aŭ patrino.

Kurioze, tio tute inversigas la emocian percepton de la prefikso: la tradicia *ge-*,
indikanta kuneston de la du seksoj, estas iom spiceta-pikanta, dum la reformita
prefikso, emfaze kaj iom komike eksterseksa, iĝas parto de la plata administra
lingvaĵo. Al mi ŝajnas, ke fakte temas pri tre malmulte, pri malpli ol deko da vortoj,
por kiuj necesas trovi aŭ krei apartan supernocion eksterseksan. Tio estus malpli
granda ŝanĝo ol redifino de fundamenta prefikso. Mi riskas fari jenan liston, iuj el
kies eroj estas tradiciaj kaj eĉ fundamentaj:

 - viro aŭ virino: adoltulo, persono, homo;
 - knabo aŭ knabino: infano;
 - filo aŭ filino: ido;

— dum aliaj estas novaĵoj:

 - patro aŭ patrino: *genitoro* (laŭ la lingvoj Latina kaj itala);
 - edzo aŭ edzino: *spozo* (aŭ matrimoniano);
 - frato aŭ fratino: *sibo* (aŭ samgenitorido).

Ĉi tie *spozo* estas vorto el la itala kaj Ido, parenca al la angla *spouse*
(samsignifaj); cetere, iuj aŭtoroj ial ĝin uzis en la senco «fianĉo aŭ novedzo dum sia
nupta tago», do, «spoziĝant(in)o».  «Matrimonio» (laŭ Latino kaj «Domfabriko» de
A. Csisar kaj K. Kalocsay) estas *брак, geedza kunvivo*, kiun en la tradicia lingvo oni
ofte misnomas «geedzeco». *Sibo* estas prunto el la anglaj *sib, sibling* (samsignifaj).

Tiaj vortoj mankas en la fakaj sublingvoj administra, jura, scienca — ekz-e por
esprimi la fakton, ke

  La infano 3–6 jarojn aĝa imitas sian samseksan genitoron.

Verdire, mi ne vidas aliajn virgenrajn vortojn, por kiuj oni reale bezonus eksterseksan
formon; cetere, iujn oni povus derivi, ekz-e *pragenitoro* (avo aŭ avino).

*** La senseksigo

Oni ne konfuzu eksterseksigon de substantivoj kun senseksigo de bestoj, por kiu, laŭ
PIV, servas la prefikso *eks-*, ekz-e *eksporko, ekskoko, ekskatino* ktp.

** Kritikoj

Oni ofte kritikis la genran sistemon de Esperanto. Iuj indikis, ke malsama traktado de
virinoj kaj viroj estas maljusta; aliaj emfazis, ke ilia motivo estas ne ideologia,
sed pure estetika (strebo al plia sistemeco).

*** La seksa diskriminacio

Ial en la anglalingva mondo enradikiĝis la opinio, ke la trigenra
sistemo estas malfavora por la inoj, ke ĝi kreas subkonscian instigon
al la kredo, ke viroj estas pli gravaj aŭ fundamentaj ol virinoj.

Se oni plendas pri kontraŭvirina diskriminacio, la vera kaŭzo estas en
la reala socia stato de la virino, ne en la lingva markado de la
ŝi-genro. Vere, la manieron derivi ingenrajn vortojn el la li-genraj
ekde la antaŭdiluva epoko oni uzis por pravigi la submetitan staton de
la virino:

  Ŝi estu nomata Virino (hebree *iŝŝa*) ĉar el Viro (hebree *iŝ*) ŝi estas prenita
  [Gen 2:23].

— laŭ tia rezonado *barbo* estas pli grava ol *barbulo*, *arbo* pli valoras ol *arbaro* kaj
la nedifina determino, indikata per malesto de determinilo, estas malpli grava ol la
difina.

Per si mem diskriminacio, distingado, ne estas nepre negativa. La francaj nobeloj
plilongigis sian nomon per speciala *de*, kaj tiu diskriminacio estis ege enviata.

Aliflanke, iuj insistas (precipe en nia lando), ke por reale egaligi la viron kaj la
virinon, *necesas* pozitiva diskriminacio favora al la virino; ke la virinoj, kiuj volas
forviŝi la seksan distingemon, estas «virulinoj» kiuj prosperis en la «vira» mondo
perfidinte sian inecon (tiel denaska parolanto de subpremata lingvo povas prosperi en
lingvo «imperiisma»). La dirita ne signifas, ke mi plene subtenas tiun opinion; mi nur
volas diri, ke nek la postulo pri sendistinge «egala traktado» estas memevidenta
bonaĵo, nek la «seksismo» estas nepre malfavora al la virinoj.

Tamen por la lingvo tute ne gravas, ĉu la opinioj de ĝiaj uzantoj estas pravaj aŭ
ne. Se oni opinias, ke la trigenra sistemo estas maljusta, oni ĝin ŝanĝas, kaj tio
fakte okazas en kelkaj landoj.

** La reformoj

Estis multe da projektoj celantaj raciigi la genran sistemon. La unuj ĝin detalis
(Ido, hiismo), la aliaj, simpligis (riismo, ĝiismo).  Kontraŭ ĉiuj reformoprojektoj
ĉi-sube prezentitaj validas unu grava, kaj principe tute sufiĉa, obĵeto: *ili rompas la
lingvan tradicion*.  Esplorante ilin ni forlasos la firman grundon de Esperantujo kaj
navigos en la oceano de lingvoprojektoj. Tiun memorendan obĵeton ni ne ripetos.

*** La genroj en Ido

Por la substantivoj, Ido havas malimplican virgenran sufikson: *-ul*. Sen
genroindiko vorto estas eksterseksa:

> patro = patrulo aŭ patrino;
> sinioro = siniorulo aŭ siniorino;
> homo = homulo aŭ homino.

Ankaŭ triapersonaj pronomoj povas indiki la genron:

 - *lu* — universala pronomo singulara por ĉiuj genroj; precizigebla kiel *ilu*
   (virgenra), *elu* (nia *ŝi*), *olu* (aĵo);

 - *li* — universala pronomo plurala por ĉiuj genroj; precizigebla kiel *ili* (virgenra),
   *eli* (ingenra), *oli* (pri aĵoj);

— do, 8 pronomoj anstataŭ la 4 esperantaj *li, ŝi, ĝi, ili* kaj tio sen kalkuli *su, onu*
(niaj *si, oni*).

Tiu sistemo estas tre preciza, kaj por adapti ĝin al Esperanto oni proponis strikte
virgenran *hi* (resp. *ihi, iŝi* kaj eĉ duapersonan *ici*) kun *li* egala al «hi aŭ ŝi», kaj *-un*
aŭ *-iĉ* kiel *-malin*.

Tamen ĝuste tiu precizo malfaciligus la komunikadon; ekz-e, ĉu estus ĝentila uzi la
genran indikon parolante pri unu persono, kaj ne uzi ĝin pri alia? Kaj se oni akceptas
la rekomendon, ke laŭeble oni uzu la neŭtrajn formojn, granda parto de tiuj riĉaĵoj
restos neuzata balasto. Do, tiu rekomendo kondukas al *riismo*.

*** Prezento de riismo

Mi citu el la [[http://web.archive.org/web/20060924123828/http://www.rano.org/riismo2.html][Riisma manifesto]]:

<literal><blockquote></literal>

En riisma Esperanto:

 - La pronomo ri anstataŭas la pronomojn *li* kaj *ŝi*.
 - Oni ne uzas la pronomojn *li* kaj *ŝi*.
 - La sufikso *-iĉ*- estas uzata simetrie kun la sufikso *-in-*. Oni uzas ilin nur por
   emfazi la sekson aŭ por precizigi ĝin, kiam necese.
 - Ĝenerale la radikoj sen sufikso *-iĉ*- aŭ *-in-* ne indikas sekson.

Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur iĉojn, kaj kiuj havas respondajn
inajn formojn kun aldonita sufikso *-in-*, devus ricevi senseksan signifon.

<literal></blockquote></literal>

Riismo kaj iĉismo kompletigas unu la alian, sed ili estas distingeblaj aferoj.

**** Argumentoj por kaj kontraŭ iĉismo

  +1. Iĉismo malkonfuzas la du sencojn de *vir-*.<br>
  +2. Iĉismo oportunas por indiki virbestojn.<br>
  +3. Iĉismo pli simetrie traktas inojn kaj virseksulojn.<br>
  –4. *-iĉ* estas tro simila al *-iĝ*.

Fakte, ne oftas kuntekstoj, kie «edziĉo» estus konfuzebla kun «edziĝo», pli probablas
konfuzo «edziĉo / edziĉjo»; ĉiel ajn, tio estas malbona trajto de la formo *-iĉ*. Ankaŭ
aliaj formoj estis proponitaj, ekz-e *-un* (kp la rusajn *бегун, колдун, опекун, прыгун,
шалун* ktp).

  –5. *-iĉ-* donas neinternacian aspekton al vortoj internaciaj, kiuj
  ĝenerale estas «liismaj»: *reĝiĉo, sinjoriĉo, profesoriĉo,
  leoniĉo*. (Sed jen amuzaj koincidoj: *rusiĉo, moskvaniĉo*.)<br>
  –6. Iĉismo rompas la lingvan tradicion.

La nuna rusa-franca modelo jam faris plurajn paŝojn al la iĉismo (ekz-e en «profesoro
Maria Luisa Altieri Biagi»). Tamen en la familia sfero la ŝanĝo estus tro drasta,
maloportuna kaj malagrabla.  Mi reprenas ekzemplon de A. Shlafer: se nekonata iĉisto
dirus, parolante al patro de pluraj infanoj,

  El viaj filoj nur la filino ne similas al via edzo!

— tiu ŝajne fundamenta frazo, sen ajna nova sufikso aŭ pronomo, estus
ekstravaganca. Alidire, la vortogrupo indikanta familianojn kaj nobelojn, speciala en
la tradicia Esperanto, fakte plu restos speciala ankaŭ en la iĉisma lingvo.

Io tre simila al iĉismo ekzistas en la Urala-Altajaj lingvoj. La plej arkaikaj el ili
(tungusa-manĉuraj) ne distingas la sekson de la pli junaj parencoj (ekz-e oni havas
«pli aĝan fraton», «pli aĝan fratinon», sed «malpli aĝan sibon»). Parte tio restas
ankaŭ en la tjurkaj lingvoj (bola = infano, el kiu deriveblas *er bola* — «vir-infano»,
knabo, kaj *qiz bola* — «fraŭlin-infano», knabino) kaj en la japana (resp. *ko,
otoko-no-ko, onna-no-ko*).

Apartan problemon por la iĉismo prezentas la radike ingenraj vortoj: *damo, gejŝo,
madono* ktp. Ĉu ili restu esceptoj? Ĉu oni logikeme akceptu, ke poetino alparolu sian
amatan viron per «damo»?

**** Argumentoj por kaj kontraŭ riismo

***** –1. *Ri* estas tro simila al *li*.

La riistoj respondas:

  La pronomoj *li* kaj *ri* apartenas al apartaj pronomsistemoj kaj ne estas uzataj apude
  aŭ kontraste, do ilia simileco ne estas problemo.

Tio estus vera post la «fina venko» de riismo, sed dum nia vivo tio probable ne
okazos. Alia ĝena afero estas la grafika simileco de «ri» kaj «ni».

***** +2. Forigo de ofta argumento kontraŭ Esperanto.

  Ebla «seksismo» de Esperanto estas danĝera por ĝi, ĉar ĝi povas iĝi facila atakilo
  kontraŭ ĝi.

Oni ne povas plaĉi al ĉiuj. Nia lando nun travivas alian ideologian fazon, kiam ĉion
Sovetian oni ridindigas; sendube iuj mokos lingvon kun eksterseksa «sinjoro» same kiel
iuj opiniis «monstra» la eksterseksan «kamarado Ivanova».

***** +3. «Kontribuo al neseksisma pensado»

Ni jam vidis, ke tio estas falsa argumento. Eksterseksaj lingvoj ekzistas dum jarmiloj
ĉe multaj popoloj, sen rimarkebla influo sur ilian socian konduton. Favore al la tezo
oni povus indiki, ke la nekseksismaj suomoj, unuaj en Rusio kaj en Eŭropo, rajtigis la
virinojn voĉdoni — sed eĉ pli frue (1893) tion faris la «seksismaj» novzelandanoj; en
la haremoj turkaj kaj persaj oni uzis eksterseksajn pronomojn, sed tio neniom
kontribuis al senseksisma pensado. La persoj kaj turkoj ne traktas la inojn pli bone
ol la seksismaj araboj, la ĝiismaj hungaroj havas tian saman galantan etiketon, kiel
la tre seksismaj poloj.

***** +4. Faciligo kaj oportunigo.

  Ne plu necesas uzi specialajn rimedojn por paroli pri hipotezaj homoj (ekzemple: «Se
  uzanto postulas perfektan kvaliton, {li aŭ ŝi ¦ tiu ¦ ĝi} devas ofte aĉeti novan
  inkrubandon»)…

En la norma Esperanto oni ne hezitu: sufiĉas skribi *li*, kiel faris Zamenhof* parolante
pri «la leganto». Simile en nuntempa gazeto (*Monato*, okt. 1995, pĝ 5): «Sed por
*konsumanto* estos aparte agrable, ke vojaĝante eksterlande *li* povos rekte kompari
prezojn de varoj kaj servoj».

  … Ne plu necesas memori la sekson de priparolatoj aŭ indiki sian sekson al tiuj,
  kiuj eble volos paroli pri oni.

Jes, tia formo de komunikado estas pli oportuna por la lingvaĵo de kancelario. La *-in*
kaj *ŝi* povus fari la etoson de komunikado pli ĝentila, pli persona. Tamen la samon oni
povus diri pri la ciado, kaj mi konsentas, ke la nura *vi* vere faciligas la komunikadon.

Cetere, la problemon grandparte kaŭzas la Nord-Okcidenta seninigemo en la titoloj kaj
oficindikoj, kie la tradicio ilin postulas: *direktorino, doktorino, profesorino,
redaktorino* ktp.

***** +5. «Reguligo kaj internaciigo»

  Kvankam ekzistas aliaj ekzemploj de malreguleco en Esperanto, la distingo inter la
  du seksoj nur en la tria persono singulara estas vere nur historia akcidento bazita
  sur la plejparte hindeŭropaj ŝablonoj de la lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Forigo de
  tiu strangaĵo reguligas kaj internaciigas la pronoman sistemon de Esperanto kaj tial
  faciligas ĝin, aparte por neeŭropanoj.

Zamenhofo scipovis ankaŭ la hebrean, kiu ne estas hindeŭropa sed havas genrojn, same
kiel la araba kaj aliaj Afrika-Aziaj lingvoj. La aserto, ke lingvo sengenra estus «pli
internacia», ŝajnas almenaŭ dubinda.

Vere, iuj lingvistoj opinias la genrojn atavismo de praa lingvoevoluo; sed tiuj samaj
lingvistoj tion samon opinias pri la apartigo de la «animhavaj estuloj» (pri la
ri-genro).

Por la anoj de la Altaja-Urala lingva makrofamilio (kun la lingvoj tjurka-mongolaj, la
korea, la japana … hungara, suoma, udmurta…) ankaŭ «ri» probable ŝajnos «historia
akcidento» — ĉar estas pli radikala kaj logika eblo, indikita de Zamenhof mem, kaj
certe pli oportuna por la altajanoj:

#gxi
*** Ĝiismo

La Altaja-Uralaj lingvoj, kiel cetere kelkaj lingvoj hindeŭropaj (la persa, la
armena), havas unusolan ĝi-genron. Ĉio ajn — reĝo aŭ brasiko; ĥano, eŭnuko aŭ
odalisko; infano, maljunulino aŭ papago — estas indikata per ĝi. Malfacilas imagi ion
pli logikan kaj simplan.  (Tamen en la japana, lingvo Altaja, krom la ordinaraj
komungenraj ja aperis ankaŭ seksodistingaj pronomoj *kare, kanoĝo*; ankaŭ en la suoma
oni elpensis genroindikajn pronomojn.)

Pro sia riĉa sortimento de montraj kaj refleksivaj pronomoj Esperanto estas adaptebla
al ĝiismo. Rememoru mian antaŭan «[[ties.html][lingvan respondon]]» pri la pronomoj *ĝi, tiu, si,*
kiuj ebligas klare indiki koncernaĵon surbaze de ĝia gramatika rolo, sendepende je la
genro.  Ekz-e:

 - Iu parolas al genitoro de la infano pri *sia* afero (= de *iu*);
 - Iu parolas al genitoro de la infano pri *ĝia* afero (= de la *genitoro*);
 - Iu parolas al genitoro de la infano pri *ties* afero (= de *la infano*)

— ne ĉiu lingvo estas tiel preciza.

Zamenhofo tion komprenis, kaj kuraĝe skribis [LR 23, 1907]:

  Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon
  «ĝi» … kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava.

Al mi ŝajnas, ke li tiom trankvile proponis tion, ĉar li konsciis, ke la okcidentanoj
ne kuraĝos akcepti tiun elegantan solvon:

  Sed la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion
  malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom
  malagrabla … Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton «ĝi»
  ne sole por «homo», sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri:
  «riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al *ĝi*» (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj
  viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).

Jen estas maloftega ekzemplo de ĝiisma frazo (*Monato*, aŭg. 1995, pĝ 17):

  … la defio estas ebligi, ke *la uzanto* povu mem decidi, kiam kaj kiujn informojn *ĝi*
  volas akiri.

Favore al ĝiismo validas ĉiuj argumentoj, kiujn riistoj prezentas kontraŭ la tradicia
Esperanto; kaj estas multaj sentencoj, same validaj por ajna «ri» («li», «ŝi»), kiel
por ajna «ĝi».  Rememoru la Arĥimedan leĝon, aŭ konsideru la frazon:

  Ĉiu animalo bezonas oksigenon; sen oksigeno ĝi baldaŭ mortas.

Ĉar *animalo* estas homo aŭ besto, la riistoj kiuj ne akceptas ke «ĝi» kovras «ri»n
devus diri:

  Ĉiu animalo bezonas oksigenon; sen oksigeno *ri aŭ ĝi* baldaŭ mortas.

Fakte ili tiel ne diras. Ili imitas la anglan pensmanieron, kiu ne
toleras «li»n, kiam temas pri inoj:

  Demandu, kiu telefonas kaj kion *li* volas. = Find out who's phoning and what *they*
  want. = Find out who is calling and what *he or she* wants.

sed akceptas la genran hierarkion por la ĝi-genro:

  Every living being needs oxygen; without oxygen *it* will soon die.

En la nuna epoko, kiam multajn servojn oni povas ricevi de homo aŭ aŭtomato, tiaj
ekzemploj plioftiĝas.

#jxi
*** Ĵiismo
La malagrablan nuancon kiun havas *ĝi* aplikata al uloj oni povus forigi per enkonduko
de nova universala pronomo

                  *ĵi* = *ĝi* aŭ *li* aŭ *ŝi*.

  Ĉiu animalo bezonas oksigenon; sen oksigeno ĵi baldaŭ mortas.<br>
  Demandu, kiu telefonas kaj kion ĵi volas.<br>
  Pacientino kaj ĵiaj rajtoj.<br>
  Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al ĵi.

ktp.

Oni povas riproĉi al *ĵi* konfuzeblon kun *ĝi* aŭ *ŝi* (samkiel al *ri* oni riproĉis similecon
al *li*).  Nu, tion oni egale bone povas rigardi avantaĝo, ja *ĵi* devus anstataŭi ĉiujn
tri genrohavajn pronomojn.

Samkiel riismo kaj ĝiismo, ankaŭ ĵiismo povas kaŭzi koliziojn:

  *Esperantisto* estas nomata ĉiu *persono*, kiu scias kaj uzas la *lingvon Esperanto* tute
  egale por kiaj celoj *ĵi ĵin* uzas.

La regula solvo estus uzi *tiun* por malĉefa referenco, kiel indikite en mia respondo
pri [[ties.html][«Ties» kaj «ĝia»]]:

  *Esperantisto* estas nomata ĉiu *persono*, kiu scias kaj uzas la *lingvon Esperanto* tute
  egale por kiaj celoj *ĵi* uzas *tiun*.

Cetere, en la nuna stato ni toleras ambiguajn pronomojn (kvankam tio ne estas
bonstila):

  *Li* volis antaŭe esti en Fjaltring apud Bovbjerg, kie loĝis *la angilvendisto*, al kiu
  *li* promesis, ke ***li lin*** vizitos<br>
  [*Fabeloj*, **4**, «Historio el la dunoj»].

  Kaj de tiam ***li*** serĉis okazon, por transdoni ***lin*** [*Mateo* 26:16].

#honto
** Ĉu la genrosistemo estas hontinda?

Plej ofte en diskuto pri seksismo kaj genroj la trigenra sistemo estas traktata kiel
difekto de Esperanto, hontinda atavismo, kian ideala lingvo ne havu.  Mi konsentas, ke
la altaja-urala ĵiismo estas koncepte pli simpla sistemo, kaj tial ĝi estus bonvena en
koncepte simpla lingvo. Se en iu lingvoscienca projekto oni kreas «idealan lingvon» por
kodi en ĝi semantikon de homlingvaj tekstoj, tiam tiu lingvo ne havu devige markendajn
kategoriojn, kiaj estas la nombro kaj genro de la substantivoj, la tenso de la personaj
formoj de la verboj ktp.

Ido plene realigas tian koncepton pri laŭvola kaj nedeviga genromarkado; sed kurioze, en la
reformoprojektoj de la esperantistoj tiu sperto entuziasmigas neniun.  En *reala* homlingvo
tiaj libero kaj riĉo ne estas oportunaj.

Reala lingvo povas funkcii sen genroj (en unugenra sistemo) --- tiajn lingvojn mi jam
menciis.  Reala lingvo povas malhavi triapersonajn pronomojn (kiel ekz‑e Latino). Tamen
multaj lingvoj evoluigis tiajn pronomojn kaj konservas plurgenran sistemon (tiaj estas,
interalie, ĉiuj 5 lingvoj de la *Fundamento*).

Ĉar ankaŭ la trigenra sistemo havas siajn avantaĝojn:

 - Ĝia redundo utilas por kontroli, ke la mesaĝoj estas ĝuste komprenataj.
 - En multaj okazoj ĝi disponigas pli facilan kaj koncizan referencmanieron. Ekz‑e:

<literal><blockquote></literal>

*La talpo* jam venis, por preni *Elinjon-fingreton*. **Ŝi** devis loĝi ĉe **li** profunde sub la
tero, neniam eliri en *la varman sunon*, ĉar **li ĝin** ne amis [Fabeloj].

... **ŝi** nenion havas kontraŭ tio ke **li ŝin** forgesu, se **li** nur povas ...
[La batalo de l’ vivo].

Por ke *ia regno* estu forta kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke *ĉiu regnano*
sciu, ke **li** neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono ...
[Antaŭparolo al la Fundamento].

**Li ŝin** malamis tiom kiom **li ŝin** deziris [Kastelo de Prelongo].

<literal></blockquote></literal>

Ankaŭ riismo estas malrekta atesto pri utilo de la genroj.  En teksto, kie rolas kaj
uloj kaj aĵoj (situacio ofta en teĥnikaj dokumentoj) oportunas havi apartajn
referencilojn por uloj kaj aĵo aŭ iloj (malgraŭ ke en iam tia diferenco estas ĝena).
Tial riistoj preferas konservi la dispartigon je uloj kaj aĵoj.

Sed kio estas utila en la situacioj teĥnikaj (klasado je uloj kaj aĵoj), estas egale
utila en la vivo ĉiutaga -- ekz-e en la vivo familia, kie rolas patroj kaj patrinoj,
filoj kaj filinoj, fratoj kaj fratinoj, avoj kaj avinoj, onkloj kaj onklinoj ktp.

Iam en la 13ª jc en la angla lingvo la malnovanglaj pronomoj triapersonaj <en>hē</en>
(li), <en>heo /heŭ/</en> (ŝi) kunfandiĝis (pro la fonetika evoluo <en>‹eo› → ē</en>).
Tion la tiamaj anglalingvanoj juĝis maloportuna; tial por la rolo de «ŝi» ili ekuzis la
unuagradan montran pronomon ingenran, la mezanglan <en>seo /seŭ/</en> (kp la francan
<fr>«cette»</fr>); la malkreska diftongo <en>/eŭ/</en> poste transformiĝis en la kreskan
<en>/jo/,</en> kio kaŭzis palatiĝon de la konsonanto: <en>/seŭ/ → /sjo/ → sho →
she</en>.

(La kunfandiĝo kaj malkonfuzo okazis nur nominative; en la kazoj poseda kaj objekta
konserviĝis la formo <en>her</en>, proksima al, sed malsama ol la virgenraj <en>he, his,
him</en>.)

T.e. antaŭ 8 jarcentoj la anglalingvanoj havis sponte estiĝintan, pretan solvon por
eviti la problemon pri <en>“he or she”</en>; sed ili preferis reteni tiun distingon en
la lingvo.  Kiom mi scias, ankaŭ la rezigno pri tiu ŝanco okazis tute sponte, sen ia ajn
ideologia kampanjo.

Ĉiu lingvo estas kompromiso inter malakordaj principoj, interalie inter simpleco kaj
oportuno. La trigenra sistemo estas unu tia kompromiso; la dugenra riismo kaj la
sengenra ĵiismo estas du aliaj solvoj. Ĉiu havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kaj
estas naiva simplismo aserti, ke iu estas nekontesteble pli bona ol la aliaj.

* Konkludo

1. Je la nuna stadio de la lingvoevoluo oni povas plu uzi la tradician li-genran
sistemon, laŭ la modelo germana-itala-hispana («aŭtorino, doktorino, kuracistino,
ministrino» ktp). Ĝi estas Fundamenta, kohera, multaj lingvanoj plu ĝin sekvas, la
obĵetoj kontraŭ ĝi estas pure ideologiaj kaj almenaŭ dubindaj. Por oportunigi ĝin al
la bezonoj de la kancelaria lingvo sufiĉas aldoni nur kelkajn vortojn («spozo»,
«genitoro», «sibo» — kaj tio probable sufiĉos).

2. La seninigema modelo rusa-franca (ekz-e «reĝino Elizabeto kaj ĉefministro
Thatcher») estas malpli regula, sed ofte ĝi estas agreseme kaj pretendeme prezentata
kiel «pli moderna», «socie pli justa». Ĝi estas paŝo al iĉismo. Ĝi malfaciligas
formalan komunikadon, ĉar «profesoro X» en tiu sistemo povas signifi «profesorino X»,
kaj tial ĝi ankaŭ kondukas al la riismo. La logiko de tiu sistemo estas kurioze
kaprica: ĝi akceptas kaj eĉ trudas la universalan interpreton de la li-genro por
substantivoj («profesoro» pri ino), sed ial nepre malagnoskas tian saman interpreton
por la pronomo *li*. Ĝi havas bonajn ŝancojn venki, sed longe ĝi ne daŭros: pro sia
interna malkohero ĝi evoluos al ia speco de riismo.

Tiuj du relative tradiciaj modeloj ne kaŭzas konsiderindajn problemojn.  Similajn
hezitojn oni vidas en aliaj modernaj lingvoj, kaj tio ne signifas perdon de lingva
unueco. Ekz-e, antaŭ 15 jaroj mi vidis sur la anonctabulo de mia instituto du
oficialajn leterojn. Altaj Scienc-Akademiaj instancoj en Novosibirsko kaj Moskvo
sendis gratulojn okaze de la Virintago, la Oka de Marto. La Novosibirska gratulis «la
sciencistinojn» (научных сотрудниц), la Moskva — «la scientist-virinojn» (женщин —
научных сотрудников). Juĝu mem kiu estas pli eleganta aŭ socie justa.

3. La riismo kaj iĉismo estas pli simetriaj ol la tradicia sistemo, kvankam riismo
estas duoble malpli logika ol ĵiismo. Ili estus iom pli oportunaj en okazoj formalaj,
en la administra aŭ kancelaria lingvaĵo kaj en la bredista fako. Male, en la lingvo de
privata, normale homa komunikado ilia oportuno estas almenaŭ dubinda.

Hiismo, ĵiismo, iĉismo kaj riismo nun certe estas eksternormaj.  Kvankam tio ne
signifas, ke ili estas senŝancaj, tamen nun iliaj adeptoj estas tre malmultaj.

; Local variables:
; fill-column: 88
; End:

;  LocalWords:  Prelongo his she him Elinjon-fingreton sjo seŭ her genromarkado
;  LocalWords:  unugenra plurgenran
