#title Ruriko kaj liaj fratoj
#author Sergio Pokrovskij

<div style="text-align: right;font-size:large; font-weight:bold">Skizo
de *Sergio Pokrovskij*</div>

* 1150 jarojn antaŭe

1150 jaroj ne estas tre ronda jubileo, tamen la redakcio de LOdE
decidis omaĝi la datrevenon de evento, per kiu komenciĝas la
skribita historio de Ruslando. (Samtempe, en la jaroj 862ª/863ª,
okazis ankoraŭ unu epokfara evento: s-ta Cirilo elpensis slavonan
alfabeton; sed pri tio mi jam rakontis en ampleksa eseo[1].)

Laŭ la *Komenca Kroniko*[2], jeno okazis antaŭ 1150 jaroj en Novgorodo
la Granda, en la nordokcidenta Rusio:

   **En la jaro 6370ª[3]**

   Ili [la novgorodanoj] forpelis la varengojn trans la maron, sen doni
   al ili tributon, kaj komencis meme sin regi; kaj ne estis inter ili
   justo, kaj leviĝis gento kontraŭ gento, kaj estis ĉe ili tumulto,
   kaj komencis ili inter si militi. Kaj inter si ili diris:

   — Ni serĉu por ni princon, kiu nin regu kaj juĝu laŭ justo.

   Kaj ili iris trans la maron al la varengoj, al la rusoj; ĉar tiuj
   varengoj nomiĝis rusoj, kiel aliaj nomiĝas svedoj, norvegoj,
   angloj, gotoj — tiel do ĉi tiuj.

   Diris al la rusoj la ĉudoj [suom-estona tribo] kaj la slovenoj
   [orientslava tribo] kaj la kriviĉoj [orientslava tribo] kaj la
   vepsoj [suom-estona tribo]:

   — Nia lando estas granda kaj abunda, sed en ĝi mankas ordo; do venu
   nin regi kaj estri.

   Kaj troviĝis 3 fratoj kun siaj parencoj, ili kunprenis ĉiujn rusojn
   kaj venis: Ruriko, la plej aĝa, sin instalis en Novgorodo, la dua,
   Sineuso, en Beloozero [malnovrusa urbo en 9ª–14ª jc], la tria,
   Truvoro, en Izborsko.

La *Komenca kroniko* estiĝis 250 jarojn post la ĉi-supre raportita
evento, en Kievo (do je la distanco 1200 km suden); ne estas mirinda,
ke ne ĉiuj detaloj de la rakonto estas fidindaj.

En la rakonto aperas *varengoj* kaj *rusoj;* iuj uzas la vorton
sinonime, tamen inter ili estis diferenco.

La varengoj (malnovruse варѧ́гъ [va'ręgŏ], mezgreke βάραγγος; en la
malfrua norena, *væring*) estis skandinavaj aventuruloj kiuj serĉis
dungoservon en la orienta Eŭropo kaj Bizancio (M. Vasmer [Fasmer]
derivas *varengojn* el la praĝermana *war*, norena *vár* — ĵuro, garantio,
fidelo; varengoj estus do «ĵurintoj»).  «Varengo» estas profesio,
kvankam oni ja parolis pri «la varengaj landoj» (landoj el kiuj devenas
varengoj), kaj la Balta maro estis nomata «la Varenga maro».  Okcidente
oni preferas la vorton *vikingoj*, tamen tiuj lastaj preferis iom aliajn
okupojn.

Alia klarigenda vorto estas «ordo».  La koncerna vorto malnovrusa
(нарядъ) certe povis havi la signifon «ordo», kaj ĝuste tiel ĝi estas
interpretata en multaj verkoj, kiel ekzemple en la ŝerca skizo de la
rusa historio fare de A.K.~~Tolstoj', kiun mi citis en la julia
numero[4]; sed en la historio de Novgorodo ĝi egale bone povis signifi
kontrakton inter la novgorodanoj kaj ilia princo (tiu signifo ankaŭ
plu vivas en la moderna rusa lingvo kiel dokumento specifanta
komisiitan laboron, «labor-ordono»).  Interalie tia kontrakto fojfoje
entenis malpermeson al la princo restadi en la urbo sen permeso de la
urba estraro.

En la posta historio tiaj kontraktoj ĝenis la sukcedintojn de Ruriko.
Post lia morto (869ª p.K.) regis lia parenco Olgo (Ольгъ, de la norena
*Hælgi*). Olgo konkeris Sjeverion kaj Kievon (882ª p.K.), kiun li faris
ĉefurbo de la regno, kaj kie li regis ne estkiel laŭkontrakta dungito,
sed laŭ la rajto de konkero.

* Rusoj
Kontraste al la varengoj, «rusoj» (русь) normale ne aperas malnovruse
en la funkcio de dungitoj; la kronikisto mem ĉi tie prezentas ilin
kiel etnon (el kiu devenas la koncernaj *varengoj*).  La teorioj, kiuj
provas klarigi tiun etnonomon, estas multaj; bedaŭrinde, mankas spaco
por prezenti la plej amuzan («rusoj kiel ursoj» --- lingvoscience
sprita, sed historie nefidinda) kaj tiun, kiun mi opinias la plej
versimila («rusoj kiel skitoj» --- ĝi estas tro komplikita).  Jen du
versioj pli simplaj.

** Rusoj kiel svedoj
Eble tiu etnonomo signifis *svedoj*, kaj estas pruntita el la
suomugraj lingvoj (suome *Ruotsi* signifas «Svedio», *Ruotsalainen* estas
«svedo»).  Karakteriza estas la sufikso *-ь* (malnovruse ĝi sonis kiel
mallongega [ĭ]), kiu regule aperas en la nomoj de la suomugraj gentoj,
responde al ilia finaĵo *-i* : *suomi → сумь, vepsoj → весь* ktp; tio
sugestas la suoman peradon.

22 jarojn pli frue frankaj kronikistoj notis viziton de «rusoj, kiujn
ĉi tie ni nomas normanoj» (*Rusios, quos alio nоs nomine Nordmannos
appellamus* [5]).  Tamen se temas pri alternativa nomo de la
normanoj-vikingoj, iom strangas ke tiun nomon ne konas la
kronikistoj, kiuj speciale ĝin glosis.

La etimon de la suoma vorto oni supozas en la norena *Róþsmenn* (aŭ
*Róþskarlar*), do «remuloj» aŭ «remistoj».  Oni konjektas, ke krom «la
homoj de la *vikoj*», kiuj navigis sur la maro per velŝipoj, estis aliaj
vikingoj, kiuj navigis riverojn per remilaj boatoj.

; A postulated proto-Slavic word for "bear", cognate with *arctos* and *ursus*.

** Rusoj kiel danoj
Unu el la malfacilaĵoj de la sveda versio estas, ke la *Komenca kroniko*
mencias *svedojn* paralele al la *rusoj* :

  tiuj varengoj nomiĝis *rusoj,* kiel **aliaj** nomiĝas *svedoj,* norvegoj,
  angloj, gotoj ...

Verdire, la kroniko datas de posta epoko, kaj referencas pli malfruajn
realaĵojn.  Tamen atentindas la nemencio de *danoj*, kaj ĝuste kun dano
multaj historiistoj identigas *Rurikon* de la rusaj kronikoj: temas pri
Roriko de Dorestado, princo el la reĝa dinastio Skjoldida de Hedebuo.

* Kial Roriko?
La norena nomo ᚺᚱᚬᚱᛖᚲ (Hrørek), aŭ ᚺᚱᚯᚱᛖᚲᚱ (Hrœrekr), praĝermana
*Hrōþirīk(i)az* (t.e. «glorriĉa»), latinigata en la kronikoj per *Roric,
Rorich, Rorik* kaj responda al la hispanaj *Rodrigo / Ruy / Rui*, estis
maloftega tiutempe en la Nordo; preskaŭ ĉiuj konataj uzoj rilatas al
posta periodo (ekde la 10ª jc).  La sola tiutempa *Hrørek* konata el la
okcidentaj kronikoj estas la indikita skjoldido.

Li naskiĝis iam inter la ja jaroj 810ª kaj 820ª; lia patro estis la 9ª
reĝo de Hedebuo.  En la jaro 850ª Roriko militakiris la tiam grandan
urbon Dorestadon en Frislando, kiun Lotario la 1ª devis al li cedi
(kondiĉe ke Roriko kristaniĝos); sed tio ne sufiĉis al Roriko, li
militakiris Hedebuon en la 857ª kaj prirabis Bremenon en la 859ª.
Sekve de tio la imperiestro senigis lin je ĉiaj posedaĵoj, kaj nenia
plua agado de Roriko estas raportita ĝis la jaro 870ª.

Resume, la rusaj kronikoj donas du datojn: la jam menciitan jaron
862ªⁿ, kaj la jaron 879ªⁿ kiam Ruriko mortis.  La okcidentaj kronikoj
donas pli da datoj pri Roriko:

 - *850*: Roriko akiras Dorestadon.
 - *859*: Roriko atakas Jutlandan princon Horikon la 2an (Erikon la Idon)
   kaj aneksas parton da lia lando.
 - *862: Ruriko kaj liaj fratoj venas Novgorodon.*
 - *863*: vikingoj, tralasitaj de Roriko, leviĝas per Rejno ĝis Ksanteno (*Xanten*).
 - *864: mortas Sineuso kaj Truvoro.*
 - *867*: Lotario la 2ª antaŭtimas militon kontraŭ Roriko, elpelita el Frislando.
 - *870*: Roriko alianciĝas al Karolo la Kalva en Nimvegeno.
 - *872*: Roriko revasaliĝas al Karolo la Kalva.
 - *873*: Roriko vasaliĝas al Ludoviko la Germana.
 - *879: morto de Ruriko.*
 - *882*: kroniko mencias Rorikon kiel jam mortintan.

Du datoj aperas en la interesa intervalo; tamen ili koncernas ne agojn
de Roriko, sed supozojn de la samtempanoj pri liaj intencoj.  Ekz-e
jen la koncerna raporto el *Bertenaj Analoj:*

  (867) Inde revertens, hostem ad patriae defensionem per regnum suum
  indicit quasi contra Nortmannos, putans **Rorigum**, quem incolae, qui
  *Cokingi* novo nomine dicuntur, a Fresia expulerant, cum auxiliatoribus
  Danis reverti. [Annales Bertiniani]

  Revenante de tie [de Frankfurto], li [Lotario la 2ª] kunvokis
  militistojn de sia regno, liadire por defendi la patrujon kontraŭ la
  normanoj, ĉar li antaŭtimis **Rorikon** (kiun la lokanoj, kies nova nomo
  estas *Kokingoj*, forpelis el Frislando) reveni kun dana helpo.

; Returning from that place (*), he summoned up the host throughout his
; realm to the defense of the fatherland, as he explained, against the
; Norsemen, for he expected, that Hr�rekr, whom the local people, the
; new name for them is Cokings, had driven out of Frisia, would return
; bringing some Danes to help him.
;
; (*) from Frankfurt where Lothar visited Louis the German
; http://home.tiscali.nl/gjallar/Bronnen_AB.htm
;
; Lothaire, redoutant Charles qui revenait d'auprès de Louis, quitte la
; ville de Metz, et marche vers Francfort, où il fait la paix avec lui,
; qui auparavant lui était assez contraire; il donne à Hugues, son fils,
; qu'il avait eu de Waldrade, le duché d'Alsace, et le recommande à
; Louis, à qui il confie le reste de son royaume, pour aller à Rome, ou
; il avait d'abord envoyé Waldrade. En revenant de Rome, il ordonne dans
; son royaume la levée d'une armée pour la défense du pays contre les
; Normands, pensant que Roric, expulsé de la Frise par les habitants,
; revenait avec l'aide des Danois.
;
; * La Rurikidoj
;
; La lasta rurikida regnestro, Bazilo la 4ª, mortis antaŭ 500 jaroj
; (1612; detronigita je 1610).
;
; La posteularo de Ruriko estas vastega, per la dinastiaj geedziĝoj
; preskaŭ ĉiuj eŭropaj monarkoj iagrade estas rurikidoj laŭ vira kajaŭ
; ina linio, samkiel multaj eminetuloj, ne nur rusaj (ekz-e Puŝkino,
; Tolstoj', Nabokov, Seĉenov ...) sed asnkaŭ alilandaj (inter ili ekz-e
; Darvino, W. Churchill, A. Dumas ...).

* La fratoj
Anstataŭ rekonstrui la norenan formon de la nomoj *Синеусъ* kaj *Труворъ*
(eblaj konjektoj estus *Signjotr* kaj *Torvald*), kelkaj historiistoj
supozis, ke la kronikisto miskomprenis norenan tekston en kiu temis
pri *«sine hus»* (sia domo, t.e. sinekdoĥe «kun siaj familianoj») kaj
*«tru voring»* (kun sia fidela kompanio); sume do «venis Ruriko kun sia
familio kaj fidela kompanio».

Tiu teorio prezentas lingvajn malfacilaĵojn, kaj nun estas preskaŭ
tute forlasita; ĉiel ajn, la fratoj havas nenian menciindan rolon en
la historio, kaj ilia mencio aspektas kiel tradicia trajto folklora
(kvankam tipe temas pri du fratoj, kiel Romulo kaj Remo ktp).  Pli
interesa estas frapa koincido de la invita frazo en la Komenca kroniko
kun la invita frazo el la «Agoj de saksoj» fare de Vidukindo Korveja
(*Vidukindus Corbeius: Res Gestae Saxonicarum*):

* Nia lando estas granda kaj abunda ...
Cent jarojn post la veno de Ruriko kaj 150 jarojn antaŭ la kompilo de la
*Komenca kroniko* Vidukindo tiel rakontis pri invito al saksoj veni
kaj regi Britujon en la 5ª jc:
; "И послы [из Британии], прибывшие [к саксам], заявили: "Благородные
; саксы, несчастные бритты, изнуренные постоянными вторжениями врагов и
; поэтому очень стесненные, прослышав о славных победах, которые
; одержаны вами, послали нас к вам с просьбой не оставить [бриттов] без
; помощи Обширную, бескрайную свою страну, изобилующую разными благами,
; [бритты] готовы вручить вашей власти. До этого мы благополучно жили
; под покровительством и защитой римлян, после римлян мы не знаем
; никого, кто был бы лучше вас, поэтому мы ищем убежища под крылом вашей
; доблести. Если вы, носители этой доблести и столь победоносного
; оружия, сочтете нас более достойными по сравнению с [нашими] врагами,
; то [знайте], какую бы повинность вы ни возложили на нас, мы будем
; охотно ее нести".  Видукинд Корвейский, "Деяния саксов"

  Kaj la senditoj [el Britujo] deklaris:<br>
  --- Noblaj saksoj, la malfeliĉaj britoj, konsumitaj de senĉesaj
  invadoj de malamikoj, en sia malespero aŭdinte pri viaj gloraj venkoj,
  nin sendis al vi por petegi vin ne lasi ilin sen helpo.  **Grandan, vastan
  sian landon, je ĉiaj bonaĵoj abundegan,** ili pretas submeti
  al via potenco.

  (Et procedentes legati: Optimi, inquiunt, Saxones, miseri
  Bretti crebris hostium incursionibus fatigati et admodum contriti,
  auditis victoriis a vobis magnifice patratis, miserunt nos ad vos,
  supplicantes ut ab eis vestra auxilia non subtrahatis. **Terram latam
  et spatiosam et omnium rerum copia refertam** vestrae mandant ditioni
  parere.)
;   Sub Romanorum hactenus clientela ac tutela liberaliter
;   viximus; post Romanos vobis meliores ignoramus; ideo sub vestrae
;   virtutis alas fugere quaerimus. Vestra virtute, vestris armis
;   hostibus tantum superiores inveniamur, et quicquid inponitis
;   servitii, libenter sustinemus.
; 
;   Seigneurs Saxons, les pauvres Bretons qui, au milieu des misères que
;   leur ont fait souffrir les fréquentes incursions de leurs ennemis,
;   ont appris les glorieux exploits de vos armes, nous ont députés,
;   pour implorer votre assistance. Ils soumettent à votre obéissance
;   tout leur pays, qui est un pays fort étendu & fort fertile en toute
;   sorte de biens. Ils ont vécu jusques ici assez heureux sous la
;   protection des Romains. Ils recherchent maintenant la vôtre dans
;   l'espérance qu'elle les délivrera de la violence de leurs ennemis,
;   moyennant quoi ils offrent de subir toutes les charges que vous
;   aurez agréable de leur imposer.

Mirinda koincido de la formulo.  Eble simpla koincido.  Sed eble la
tutmondiĝo ne estas tiom nova fenomeno, kiel ni kutime supozas.

* Glosaro

Hedebu⋅o ::
  en la vikinga epoko, la plej grava komerca centro de Danio, en la
  nuna germania komunumo *Busdorf* en Ŝlesvigo-Holstinio.  La
  esperantigo sekvas la danan *Hedeby* [ˡhe:ðəby]; aliaj lingvoj
  plejparte imitas la danan skribon, sed tordas la prononcon.
  Angle *Hedeby*, germane *Haithabu* kaj *Haddeby*, norene *Heiðabýr*,
  latine *Heidiba*, ruse *Хедебю*.

kompani·o ::
  mezepoke, grupo da homoj (kelkcent, malpli ol milo), dungiĝintaj por
  servi princon en milito, administrado de lia princujo kaj de lia
  persona bieno.  Tian grupon ĉe la ĝermanoj Tacito priskribas per la
  vorto *comitatus;* en la Orienta Eŭropo, kaj precipe en Rusio tiu
  ĝermo de feŭdismo konserviĝis ĝis la 12ª jc.  La rusa termino estas
  *дружина;* angle kaj france tia kolektiva termino mankas (laŭbezone
  oni uzas la Tacitan latinaĵon ankaŭ por priskribi la fenomenon
  mezepokan), siajn terminojn tiuj lingvoj havas por la individuaj
  kompanianoj (france *antrustions*, malnovangle *þegen, thegn,
  gesith*, germanne *Ministerialen*).

noren⋅a :: rilata al la nordokcidenta (islanda-norvega) branĉo de la
  ĝermana pralingvo kaj ties mezepoka literaturo (ĝis la 14ª jc).

skjold⋅id⋅o ::
  ano de reĝa dinastio de la danoj, laŭ la nomo de la mita praulo
  *Skjoldo*.  La historion de la skjoldidoj (*Skjöldungar*) rakontas
  samnoma sagao. Norene *Skjöldung*, angle *Scylding*, ruse *Скьёльдунг*.

Skjold⋅o :: filo de Odino kaj mita reĝo de la danoj (laŭvorte la nomo
  signifas «ŝildo», la esperanta vorto evidente parencas). Norene
  *Skjöldr*, latine *Skioldus;* per la nomo *Scyld* lin mencias la
  malnovangla poemo *Beovulfo*.


Footnotes:
[1]  S. Pokrovskij: [[http://www.esperanto.org/Ondo/Diverse/Azbukoj/H-iskoni.htm][Slavonaj skriboj]]. LOdE, n-roj 50--52 (1998--1999).

[2]  La **Komenca kroniko** (ruse *Начальная летопись* aŭ *Повесть
     временных лет*) --- la plej antikva kroniko de la Kieva Regno
     (kompilita ĉ. 1113 p.K.).

[3]  La kroniko nombras la jarojn ekde Adamo (vd pri tio nian studaĵon:
     «[[http://esperanto.org/Ondo/Diverse/H-kalend.htm][Kristanaj kalendaroj]]».
     LOdE, 1998, n-roj 1–3), kun jarŝanĝo je la 1ª de marto;
     do, inter la marto 862 p.K. kaj la februaro 863 p.K.

[4]  S. Pokrovskij: [[http://sezonoj.ru/2012/07/213pokrovskij][250 jarojn antaŭe]]. LOdE, n-ro 213, p. 16.

[5]  Liutprand: *Antapodosis* 1, 11 (kaj simile en *Annales Bertiniani* ĉe
     la jaro 839ª).


