#title La unuaj Romanovoj
#author Sergio Pokrovskij

<div style="text-align: right;font-size:large; font-weight:bold">Skizo de *Sergio Pokrovskij*</div>

Pasintjare mi verkis pri la Granda Malordo en la Moskva Regno[1]; nun
venas 400-jariĝo de rilata evento, la surtroniĝo de la dinastio
Romanovoj, kiu estas alternativa limdato por fermi la epokon de la
Granda Malordo (se oni preferas prezenti ĝin kiel interdinastian
periodon).

* Deveno de la familio
La Godunovoj venis de Oriento, ilia praulo estis tataro; la praulo de
la Romanovoj, Andreo Kobila (*Андрей Иванович Кобыла*, laŭvorte lia
alnomo signifas «ĉevalino»), venis Moskvon komence de la 14ª jc
(dokumente notita en 1347); laŭ la fantazia familia legendo, li venis
de Okcidento, el Prusio, fuĝante de la germanaj konkerantoj; la alnomo
estus kripligo de la prusa princa nomo *Kambila* (cetere, la frato de
tiu «Kambilo» Teodoro (Ѳеодоръ) estas notita kun similsenca, sed tute alisona
rusa alnomo *Шевляга* [ŝevl'aga], t.e. «ĉevalaĉo»).  Post li restis 5
filoj; la branĉo de lia posteularo el kiu devenas la dinastio baldaŭ
ŝanĝis sian alnomon al alia besto, *Koŝkinoj* (*Кошкины*), laŭ la alnomo
de Teodoro Andreido *Koŝka* (*Кошка,* t.e. «katino», alnomo de la 5ª
filo); lia plej aĝa filo Johano havis 4 filojn, el kiuj la malplej
aĝa, Zaĥario (Захарий) donis al sia posteularo malpli amuzan
familinomon *Zaĥarjinoj* (*Захарьины*). En la sekva generacio ni trovas
tri filojn, el kiuj la meza, Georgo (Юрий), havis (inter aliaj) la
filon **Romano** (Романъ) --- de kies antaŭnomo poste formiĝos la
familinomo de la dinastio.

Inter la gefiloj de Romano menciendas la filo Nikito kaj la filino
Anastasia.
; Дети Захария Ивановича Кошкина стали Кошкиными-Захарьиными, а внуки —
; просто Захарьиными.

* Carino Anastasia
En la jaro 1547ª la familio faras sian unuan paŝon sur la tronon:
Anastasia Romanidino (Анастаси́я Рома́новна), edziniĝis al Johano la
Timinda.

Formale Johano (1530--1584) iĝis regnestro aĝante nur 3 jarojn (1533);
sed reale li komencis regi ĝuste en la jaro 1547ª, kiam li sin kronis
estkiel *caro* (antaŭ li la moskvaj regnestroj sin titolis *ĉefprinco*,
«великий князь») kaj edziĝis.

La malegala geedziĝo iom ŝokis la aristokrataron, kiu devis akcepti
super si carinon de relative malalta deveno; tamen Johano ne lasis sin
forpersvadi, kaj 14 jarojn la geedzoj vivis en bona akordo, ĝis la
subita morto de Anastasia en la jaro 1560ª (ŝi aĝis 30 jarojn).
; По смерти царицы Анастасии († 7 августа 1560 года) нерасположение
; Ивана IV к Адашеву усилилось; царь приказал перевести его в Дерпт и
; посадить под стражу. Здесь Адашев заболел горячкой и через два месяца
; скончался. Естественная смерть спасла его от царской расправы, так как
; в ближайшие годы все родственники Адашева были казнены. 

Ĉion gloran kaj utilan, kion faris Johano, li faris en tiuj 14
jaroj[2]. Kun sia amika rondo, kiu fakte estis neformala registaro,
kiun ties ano princo Kurbskij poste nomos *elektita konsilio*
(«избранная рада», kun orelfrapa polaĵo «rada», evidente ŝuldata al lia
restado en pollanda rifuĝejo), Johano realigis gravajn reformojn
jurajn, administrajn, ekleziajn, militajn; li konkeris du restaĵojn de
la Ora Hordo, la ĥanujojn Kazanan kaj Astraĥanan; se li estus mortinta
kun Anastasia, tiuj gravaj rezultoj sufiĉus por taksi lian regadon ne
malpli pozitive ol la regadon de lia plena samnomulo kaj avo, Johano
la 3ª Bazilido.

La rilatoj inter la carino kaj la amika rondo de ŝia edzo ne estis
sennubaj[3], tamen dum ŝia vivo nenio malbona trafis la konsilianojn, kaj
iliaj reformoj sukcese realiĝadis.
; Грозный (25.8.1530 — 18.3.1584, Москва), великий князь с 1533, первый русский царь (с 1547).
; После падения Избранной рады (1560) И. IV единолично проводит линию на укрепление самодержавной власти.

La samtempanoj --- kaj rusoj, kaj alilandanoj --- unuvoĉe asertas, ke
Anastasia sukcese mildigadis la kolerajn impulsojn de sia
edzo la caro; li evidente ŝin amis, kaj ŝia suspektinda morto[4] profunde skuis
lian animon.  Finiĝis la hela parto de lia regado, la sekvaj 24 jaroj
estis plenaj je teroro kaj diversaj fiaĵoj.  «La elektita konsilio»
disiĝis, de tiam Johano regis sole.
; Царица Анастаси́я Рома́новна Захарьина-Юрьева (Анастасия Романова;
; 1530/1532—1560) — первая жена царя Ивана Васильевича Грозного, мать
; царя Фёдора Иоанновича. Смерть царицы, которую считали убийством с
; помощью яда, тяжело отразилась на душевном состоянии Иоанна и была
; одним из обстоятельств, обостривших его борьбу с боярством.
; Венчалась с царём в 3 февраля 1547 года.
; 
; По словам летописцев:
; « предобрая Анастасия наставляла и приводила Иоанна на всякия добродетели[4]»
; 
; Англичанин Дорсет пишет о ней аналогично: «Эта Царица была такой
; мудрой, добродетельной, благочестивой и влиятельной, что её почитали и
; любили все подчиненные. Великий князь был молод и вспыльчив, но она
; управляла им с удивительной кротостью и умом».
; Почти не вмешивалась в дела супруга, но заслужила от недоброжелателей
; сравнение с нечестивой императрицей Евдоксией, гонительницей Златоуста
; — по аналогии с её неприязнью к Сильвестру.
; 
; Версию об отравлении Анастасии поддерживает исследование её останков,
; проведённое в 2000 году по инициативе заведующей археологическим
; отделом музеев Кремля Татьяны Пановой.
; 
; На похоронах Иван рыдал и «от великого стенания и от жалости сердца»
; едва держался на ногах". Всю жизнь он вспоминал об Анастасии с
; сожалением и сравнивал с ней последующих жен.
; Здесь конец счастливых дней Иоанна и России: ибо он лишился не только
; супруги, но и добродетели, как увидим в следующей главе.
; 
; Смерть Анастасии Романовны, наступившая при обстоятельствах,
; позволяющих предположить отравление, стала причиной резкого
; психологического кризиса Ивана Грозного; подозревая окружающих в её
; убийстве, он начал первую заметную кампанию террора против бояр и
; ближних советников (до 1560 года отношения Ивана с высокопоставленными
; придворными были уже достаточно напряжёнными, но только с этого
; времени принято говорить о переходе к террору).
; В 1579 или 1581 Е. начал поход в глубь Сибири (Ермак).

Anastasia naskis tri filojn kaj tri filinojn.  La filinoj mortis
infanaĝe; unu filo dronis, la duan mortigis lia patro, kaj la tria, la
stulteta Teodoro, heredos la tronon, kiel mi jam priskribis en la
antaŭa skizo. Johano ankoraŭ sesfoje edziĝos, sed en neniu el la postaj
edzinoj li trovos ion similan al Anastasia.

(La epizodo pri la dua filo, Johano Johanido (1554–1581), estas
menciinda. Li estis tute normala viro. Foje la caro ial vizitis lian
edzinon, kaj krude ŝin riproĉis pro manko de konvenaj
respektosignoj. La carido provis defendi la edzinon, indikante ke ŝi
ja estas graveda. La caro furioziĝis, kaj frapis la filon per sia cara
bastonego pli forte ol li intencis, sekve de kio la carido mortis. La
epizodon kaj la postan malesperon de la caro bildigas la fama pentraĵo
de Repin.)

* Nikito Romanido kaj liaj filoj
; Родоначальником Р. был 3-й сын Романа — Никита Романович (умер в
; 1586) — боярин с 1562, активный участник Ливонской войны и многих
; дипломатических переговоров; после смерти Ивана IV возглавлял
; регентский совет (до конца 1584).
La morto de Anastasia ne interrompis la karieron de ŝia frato Nikito
(Никита Романович), la tria filo de Romano, kiu iĝis bojaro en la jaro
1562ª, partoprenis la Livonian militon kaj multajn diplomatiajn
intertraktadojn.  Post la morto de Johano la Timinda ĝuste li
prezidis la regentan komitaton --- ĝis la fino de la jaro 1584ª. Tiam
Nikito Romanido grave malsaniĝis, kaj post unu jaro mortis, lasinte
sian postenon al Boriso Godunov'.

El la ses fratoj Nikitidoj (Ники́тичи) la plej rimarkinda estis la plej
aĝa, Teodoro. Ĝuste li estis la unua en la familio kiu alprenis la
familinomon *Romanov* (omaĝe al sia avo menciita ĉi-supre). Li estis
afabla kaj scivola bojaro, eminenta dando fama pri sia maniero porti
la rusan kostumon, viro bela kaj lerta. Alilandano raportas, ke kiam
moskva tajloro volis laŭdi novan vestaĵon, surprovatan de kliento, li
komplimentis tiun:
«Nun vi estas tute kiel Teodoro Nikitido!».
; Федор Никитич был, разумеется, первейшим щеголем, превосходя всех
; роскошью одеяний и умением носить их. Если московский портной,
; примеряя платье, хотел похвалить заказчика, то говорил ему: «Ты теперь
; совершенно Федор Никитич!»
;
; Из шести сыновей Никиты особенно выдавался старший, Федор. Это был
; очень добрый и ласковый боярин, щеголь и очень любознательный
; человек. Англичанин Горсей, живший тогда в Москве, рассказывает в
; своих записках, что этот боярин непременно хотел выучиться по-латыни,
; и по его просьбе Горсей составил для него «Латинскую грамматику»,
; написав в ней латинские слова русскими литерами. Популярность
; Романовых, приобретенная личными их качествами, несомненно, усилилась
; от гонения, какому подверглись Никитичи при подозрительном Годунове.
; 
; Патриа́рх Филаре́т (в миру Фео́дор Ники́тич Рома́нов; ок. 1554 — 1 октября
; 1633) — церковный и политический деятель Смутного времени и
; последующей эпохи; третий (фактически четвертый, считая Игнатия)
; Патриарх Московский и всея Руси (1619—1633). Первый из рода Романовых,
; носивший именно эту фамилию, двоюродный брат царя Феодора Иоанновича.
; Боярин (c 1586 года), один из первых щёголей в Москве, сын
; влиятельного Никиты Захарьина-Юрьева, племянник царицы Анастасии,
; первой жены Ивана IV Грозного, он считался возможным соперником Бориса
; Годунова в борьбе за власть после смерти Фёдора Иоанновича в 1598
; году.
; Вместе с другими Романовыми, подвергшимися опале при Борисе Годунове,
; который рассматривал их как своих соперников в притязаниях на
; московский престол, в 1600 году был сослан. Он сам и его жена Ксения
; Ивановна Шестова были насильно пострижены в монахи под именами
; «Филарет» и «Марфа», что должно было лишить их прав на
; престол. Единственный выживший их сын — Михаил Фёдорович —
; впоследствии в 1613 году был избран царём.

Dum la vivo de caro Teodoro lia kuzo Teodoro Nikitido rapide avancis
sur la ŝtuparo de la kortegaj gradoj, kvankam persone li ne estis
ambicia kaj evidente preferis la plezurojn de la privata kaj familia
vivo. La situacio ŝanĝiĝis post kiam Boriso Godunov' iĝis caro.

En siaj caraj jaroj Boriso grave malsanadis, kaj suspektis ke la
malsanon kaŭzis sorĉo de liaj malamikoj.  La Romanovoj pacience
eltenis la maljustan mistraktadon de ilia familio fare de la nova
caro, kies ĉefa tasko estis promocii sian klanon kaj plifirmigi sian
novan dinastion; tamen ĝuste tiu senprotesta rezignacio ŝajnis al
Boriso suspektinda: ili ne protestas malkaŝe ĉar ili sorĉas
sekrete. En la jaro 1600ª sekve de servista denunco ĉiuj Nikitidoj
iris en ekzilon, la plej aĝa el ili, Teodoro, iĝis monaĥigita sub la
nomo Filareto.

** Ĉefpastro Filareto
La Granda Malordo ŝanĝis la pozicion de Filareto.  El simpla monaĥo li
iĝis metropolito Rostova kaj Jaroslavla (laŭhonore, la tria ĉefpastro
en la rusa eklezio). La historiistoj unuanime supozas, ke tion faris
la Unua Falsdemetrio kiel favoron «al sia boparenco» suferinta sub
Boriso; tamen reala pruvo pri tio mankas. Unue en la rango metropolita
ni trovas lin sub caro Bazilo, estkiel estron de la komisiono
alportinta en Moskvon la relikvon de carido Demetrio (junio de la jaro
1606ª).

Ĝis la aŭtuno de la jaro 1608ª Filareto en sia Rostovo lojale kaj
energie rezistis la ribelojn kontraŭ caro Bazilo; tamen en oktobro
taĉmento de la Dua Falsdemetrio venkoprenis Rostovon kaj kaptis
Filareton.

Ĉe la Tuŝina kortego Filareto ne malakceptis estri la eklezion en la
regionoj regataj de la Latrono, kaj iĝis «nomumita patriarko» (kiel li
mem sin titolas en sia sola konservita mesaĝo tiuperioda). La
epiteto «nomumita» (нареченный), plie litva ol moskva, sugestas ke
Filareto ne estis konsekrita en tiu rango, sed nur nomumita de
Falsdemetrio.

Mirinda afero, la du patriarkoj, la laŭregula moskva patriarko
Hermogeno kaj la «nomumita» tuŝina «patriarko» Filareto, ne kverelis
sed konservis reciprokan respekton. Ankaŭ post sia liberiĝo el la
kaptiteco, reveninte Moskvon kaj reiĝinte metropolito Rostova kaj
Jaroslavla, Filareto plu ĝuis plenan konfidon de Hermogeno.

Fine de la jaro 1609ª Sigismundo rompis la 20-jaran packontrakton
(faritan kun caro Boriso en 1600), sieĝis Smolenskon kaj aldonis al la
Dua Demetriado plenan pola-rusan militon. Smolensko tamen rezistis (la
sieĝo daŭros du jarojn), kaj Sigismundo serĉis en la Moskva regno
eventualajn aliancanojn. Evidente li sendis siajn reprezentantojn en
Tuŝinon, kaj tie la Latronon la reprezentantoj simple ignoris, kaj la
de ĉiuj agnoskita ĉefreprezentanto de la rusa partio estis Filareto.

El la interparoloj rezultis «Respondo de s-ta Moskva patriarko
Filareto, kaj de la bojaroj ktp», kiu alte aprezis la pian intencon de
Sigismundo repacigi la Moskvan regnon ktp, sed ĉion senvalorigis per la
rezervaĵo, ke la definitivan decidon pri la ŝtataranĝo devas fari
Tutlanda Asembleo.

Post la fuĝo de la Latrono el Tuŝino, iom post iom, en Tuŝino
populariĝis la ideo inviti sur la rusan tronon la reĝidon
Vladislavon. Je 1610-01-31 en la polan kampadejon ĉe Smolensko venis
ambasado «de patriarko Filareto kaj de la tuta lando», kun detala
listo da kondiĉoj por invito de Vladislavo sur la Moskvan tronon.

En sia Respondo (1610-02-14) Sigismundo konsentis pri ĉiuj kondiĉoj,
krom pri §1 (ke Vladislavon kronos la patriarko en Moskvo laŭ la
ortodoksa rito), prokrastante la decidon pri tio ĝis la tempo de
ĝenerala repaciĝo. Tion la senditoj akcepti ne povis, kaj Sigismundo
iom pli klare deklaris en aparta respondo, ke jes, sian filon
Vladislavon li volas fari caro kaj ĉefprinco.

Intertempe la Tuŝina kampadejo dezertiĝis. En marto Filareto iĝis
«liberigita» («отполонён») el la kaptiteco kaj revenis en Moskvon.
Pasintjare mi jam rakontis pri detronigo de caro Bazilo kaj elekto de
reĝido Vladislavo sur la kondiĉoj formulitaj de la tuŝinanoj kaj
akceptitaj de Sigismundo.

Ĵulkefski (*Stanisław Żółkiewski*) sufiĉe malkaŝe skribas, ke li zorgis
ke Filareto estru la ambasadon sendotan al Sigismundo por ke li estu
«garantiulo» pri sia juna filo Miĥaelo, la sola el la gefiloj de
Filareto kiu transvivis la ekzilon kaj restis laiko --- do, povus
pretendi je la trono (*s-ro hetmano* --- Ĵulkefski skribas pri si
triapersone --- konfuzas la patronomon *Mikitycz* = Nikitido kun la
antaŭnomo *Miĥaelo*)[5]:

  *Mikitiĉ* [legu «Miĥaelo»] Romanov estis juna knabo, do ne eblis lin
  en la ambasadon enŝovi; tamen zorgis s-ro hetmano [t.e. Ĵulkefski]
  ke lia patro estu nomumita kiel deputito de la klerika ordumo (*por
  havi lin iel kiel garantiulon*); ĉar, argumentis s-ro hetmano, por
  tia afero necesas homo «honora», nialingve «eminenta», ne nur laŭ
  rango, sed ankaŭ laŭ la deveno, kaj tiel li kvazaŭ fingromontris
  Filareton la metropoliton Rostovan, la patron de *Mikitiĉ*.

  [Mikitycz Romanow młody był chłopiec..., nie było go jako w poselstwo
  wrazić; ale przecie ojca jego (*żeby go mieć niejako za zakład*)
  postarał się pan hetman, że go od duchownego stanu posłem mianowano,
  allegował tem pan hetman, że nie tylko z dostojeństwa ale i z
  urodzenia potrzeba do takiej sprawy czesnego, po naszemu zacnego
  człowieka, a tem ukazywał się jakby palcem ten to Filaret metropolit
  rostowski, Mikityczów ojciec.]
; ; bo zacnością urodzenia żaden z
; duchownych nie był mu równy, więc też z urzędu tego
; metropolitańskiego, który wtóre ma miejsce między moskiewskimi
; metropolity

La granda kaj plenpotenca ambasado venis ĉe la sieĝatan Smolenskon je
1610-10-07; kun la sekvantaro ĝi nombris 900 homojn, la unua en la
listo aperis la nomo Filareto.

La intertraktado estis longa kaj senrezulta: Sigismundo jam anticipe
decidis ne lasi konvertiĝon de Vladislavo en ortodoksismon kaj
venkopreni Smolenskon. Lia celo estis ke la ambasado helpi lin igi
smolenskanojn kapitulaci. En novembro la poloj malkaŝe postulis tion
de la ambasado.

La ambasadoroj tute rezone indikis, ke iliaj instrukcioj preskribas
ĝuste la malon: la reĝo devas fortiri siajn trupojn el la Moskva
regno. Komenciĝis molestado de la ambasadoroj, fakte ili iĝis
arestitoj; en aprilo de la jaro 1611ª la ambasadorojn (Filareton kaj
princon Golicin) solajn, sen servistoj kaj pakaĵoj, la reĝo sendis en
Pollandon kie Filareto restadis 8 jarojn, fakte kiel ostaĝo.

* Caro Miĥaelo
Komence de la jaro 1613ª venis Moskvon elektitoj de la tuta lando por
la unua vere ĉiuorduma Asembleo, kiun partoprenis eĉ reprezentantoj de
la kamparanoj. Antaŭ ol komenci sian laboron la reprezentantoj tenis
tritagan faston por purigi sin je la pekoj de la Granda Malordo.
; В самом начале 1613 г. стали съезжаться в Москву выборные всей
; земли. Мы потом увидим, что это был первый, бесспорно всесословный,
; Земский собор с участием посадских и даже сельских обывателей. Когда
; выборные съехались, был назначен трехдневный пост, которым
; представители Русской земли хотели очиститься от грехов Смуты перед
; совершением такого важного дела.

El la Granda Malordo la Moskva Regno eliris ruinigita ne nur materie,
sed ankaŭ morale. Mankis intelektuloj kompareblaj al la «elektita
konsilio» de caro Johano aŭ lertaj politikistoj similaj al Boriso
Godunov'. Malestis popularaj figuroj kompareblaj al la Unua
Falsdemetrio aŭ al la princo Skopin-Ŝujskij[6]. La gvidantoj de la
popolarmeo estis homoj honestaj kaj virtaj, sed ili ne estis eminentaj
politikistoj.

Tial tute neatendite Miĥaelo Romanov aperis kiel la plej konvena
kandidato.

 1. La plej proksima parenco de Teodoro, la lasta caro el la dinastio
    de Johano la Monsako, li havis proksimume samajn rajtojn je la
    trono, kiel caro Boriso --- aŭ kiel Sigismundo, elektita precipe kiel
    nevo de Anno Jagelona (*Anna Jagiellonka, Ona Jogailaitė*).
 2. Por la kozakoj, la motoro de la demetriadoj, li oportunis
    kiel filo de Filareto, ricevinta la rangon metropolitan de la Unua
    Falsdemetrio, kaj la patriarkan, de la Dua.
 3. Por la bojaroj «Miĉjo Romanov» aperis kiel persono senkaraktera,
    juna, milda --- do, simila al la karmemora caro Teodoro.
; Казаки намечали, «примеривали» настоящих русских кандидатов: ребенка,
; сына Вора тушинского, и Михаила Романова, отец которого Филарет был
; ставленник обоих самозванцев, получил сан митрополита от первого и
; провозглашен патриархом в подмосковном лагере второго.
; Главная опора самозванства, казачество, естественно, хотело видеть на
; престоле московском или сына своего тушинского царя, или сына своего
; тушинского патриарха. Впрочем, сын Вора был поставлен на конкурс
; несерьезно, больше из казацкого приличия, и казаки не настаивали на
; этом кандидате, когда Земский собор отверг его.
; 
; Но бояр, руководивших выборами, должно было склонять в пользу Михаила
; еще одно удобство, к которому они не могли быть равнодушны. Есть
; известие, будто бы Ф. И. Шереметев писал в Польшу князю Голицыну:
; «Миша-де Романов молод, разумом еще не дошел и нам будет
; поваден». Шереметев, конечно, знал, что престол не лишит Михаила
; способности зреть и молодость его не будет перманентна. Но другие
; качества обещали показать, что племянник будет второй дядя, напоминая
; его умственной и физической хилостью, выйдет добрым, кротким царем,
; при котором не повторятся испытания, пережитые боярством в
; царствование Грозного и Бориса. Хотели выбрать не способнейшего, а
; удобнейшего.
; 
; Сам по себе и Михаил, 16-летний мальчик, ничем не выдававшийся, мог
; иметь мало видов на престол, и, однако, на нем сошлись такие
; враждебные друг другу силы, как дворянство и казачество.

Tiel la 16-jara knabo, sen iaj ajn rimarkeblaj meritoj, iĝis caro; ne
estkiel homo plej kapabla, sed kiel persono la plej oportuna.

Elektinte la caron, la Asembleo sendis en Varsovion[7] proponojn pri
interŝanĝo de la kaptitoj, esperante liberigi la patron de la
caro. Por eviti disputojn pri tio, kiu estas la moskva caro, la
akreditletero estis verkita de la nomo de la Asembleo, kaj Miĥaelo
subskribis ĝin inter la bojaroj, je la 14ª loko. 

Miĥaelo sincere amis sian patron, kaj pretis fari grandajn koncedojn
por lin liberigi. Tamen ĉiuj intertraktadoj restis senrezultaj.

** La Moskva militiro de Vladislavo
Tiel pasis 4 jaroj.

Perdinte la oportunan tempon, Sigismundo en la jaro 1617ª denove
ŝanĝis sian decidon kaj permesis al la reĝido Vladislavo (kiu jam aĝis
22 jarojn) militakiri la tronon, sur kiun li estis elektita antaŭ 7
jaroj (la sejmo aprobis la militiron somere de la jaro 1616ª). En
aprilo de la jaro 1617ª Vladislavo eliris kun 11 mil homoj.
; Решение о походе на Москву принял варшавский сейм летом 1616 года.

Revenante al la politiko de Ĵulkefski, Vladislavo nun promesis al la
moskvianoj teritorian integron kaj protekton al la ortodoksa
kredo. Tio sufiĉus antaŭ 7 jaroj, sed nun post la perfido ne restis
konfido.

La Granda Malordo dezertigis la okcidentan Moskvion.  En iuj urboj
apenaŭ restis cento da enloĝataj domoj; la fortikaĵoj estis
ruinigitaj.  Vladislavo rapide okupis kelkajn urbojn, sed baldaŭ
renkontis reziston, kaj konstatis ke liaj fortoj ne sufiĉas.

Sekvajare li ricevis helpon de 20 mil Dnepraj kozakoj, kaj fine de
septembro de la jaro 1618ª ambaŭ trupoj, la pola kaj la kozaka, sin
kunvenis ĉe Moskvo, tie, kie antaŭe kampis la Latrono
(malflata komparo). Dek tagoj pli frue la Tutlanda Asembleo, kunvokita
de la caro, konfirmis sian apogon al Miĥaelo.
; Пропустивши удобное время, Сигизмунд в 1617 году решился отпустить
; сына Владислава, достигшего уже двадцатидвухлетнего возраста, добывать
; оружием престол, на который его избрали уже семь лет тому
; назад. Владислав успел взять Дорогобуж и Вязьму, воеводы этих городов
; передались ему. В следующем 1618 году Владислав пригласил идти на
; Московское государство 20 000 днепровских казаков под начальством
; гетмана Сагайдачного. Казаки удачно овладели многими украинными
; городами; королевич шел на Москву от Смоленска, и 20 сентября 1618
; года оба войска, и польское, и казацкое, стояли уже под Москвою.

Vladislavo ne sukcesis venkopreni Moskvon, kaj li malvolis vintri
tie. Tial li iniciatis pripacan intertrakton, kiu komenciĝis je la 31ª de
oktobro (de la pola flanko ĝin kondukis komisiitoj de la reĝo).
; В 1616 году королевич Владислав издал окружную грамоту ко всем жителям
; Московского государства: напоминал, как его выбрали на московский
; престол всей землей; обвинял митрополита Филарета, который будто бы
; поступал вопреки наказу, данному всей землей; изъявлял сожаление о
; бедствиях Московского государства; объявлял, что, пришедши в
; совершенный возраст, идет сам добывать Московское государство, данное
; ему от Бога, и убеждал всех московских людей бить ему челом и
; покориться, как законному московскому государю; обещал, наконец,
; поступить с Михаилом, Филаретовым сыном, сообразно своему царскому
; милосердию, по прошению всей земли.
; Но правильные военные действия между Польшей и Москвой начались не
; ранее 1618 года.
; Избранный народной волей царь противопоставил этому покушению своего
; соперника голос народной воли. 9 сентября 1618 года собран был земский
; собор всех чинов людей Московского государства, и все чины единогласно
; объявили, что они будут стоять за православную веру и своего государя,
; сидеть с ним в осаде «безо всякого сомнения, не щадя своих голов будут
; биться против недруга его, королевича Владислава, и идущих с ним
; польских и литовских людей и черкас». Грамоты Владислава прельстили
; немногих из русских людей.
; Когда неприятельские действия по временам прекращались и начинались
; переговоры, Лев Сапега, со свойственным ему красноречием, исчислял
; русским уполномоченным все выгоды, какие получит Русь от правления
; Владислава; русские отвечали ему: «Вы нам не дали королевича, когда мы
; его избрали; и мы его долго ждали; потом – от вас произошло
; кровопролитие, и мы выбрали себе другого государя, целовали ему крест;
; он венчан царским венцом, и мы от него не отступим. Если вы о
; королевиче не перестанете говорить, то нечего нам с вами и
; толковать».

Je 1618-12-11 en la vilaĝo *Deulino* la du partioj interkonsentis pri
militpaŭzo (la *Deulina militpaŭzo*, ruse *Деулинское перемирие*, pole
*Rozejm w Dywilinie*) por 14 jaroj kaj 6 monatoj (ĝis 1633-07-25). Rusio
konsentis pri grandaj teritoriaj koncedoj; kaj je 1619-02-25 devis
okazi interŝanĝo de la kaptitoj.

Nun malfacilas diri, kiagrade la teritoriajn koncedojn kaŭzis la
milita malforteco de Rusio (ja preskaŭ ĉiujn teritoriojn, perditajn al
Litvo-Pollando, escepte Smolenskon, la Moskva regno estis reakirinta
en la kampanjo de la jaroj 1613ª--1614ª), kaj kiom influis la fila
sentimento de Miĥaelo; evidente ĝi grave rolis en la marĉandado:
prezentante kromajn teritoriajn pretendojn la poloj prokrastis la
revenon de Filareto je 3 monatoj. (Filareto mem protestis kontraŭ la
koncedoj, deklarante ke li preferas resti en mallibero ol fari eĉ
malplejan koncedon.)
; 1-го декабря 1618 года подписано было деулинское перемирие на 14 лет и
; 6 месяцев.
; В июне 1619 года прибыл Филарет, отец государя, и был посвящен в патриархи.
; 
; В трех верстах от Троицы, в селе Деулине, после нескольких съездов,
; заключили перемирие на 14 лет и 6 месяцев. По этому перемирию положено
; было с обеих сторон разменяться пленными. Однако дело о пленных
; затянулось до июня. Поляки жаловались, что русские, и особенно князь
; Пожарский, неволею обратили многих пленных в холопов, а многих,
; выпустивши из тюрьмы, отпустили в мороз чуть не нагих и босых. Бояре
; клялись, что этого никогда не бывало. Спор дошел было до того, что
; поляки, по условию привезши Филарета и прочих пленных к речке
; Поляновке, с целью возвратить русским, хотели отправить их
; назад. Чтобы избавить царского отца из плена, бояре должны были
; согласиться на требование поляков сыскивать и возвращать своих
; соотечественников, которые не были сданы в числе пленных.
; 
; 14 июня Филарет прибыл в Москву. Царь встретил его за городом при
; бесчисленном множестве народа и поклонился ему в ноги, а Филарет
; поклонился в ноги царю, и оба лежали на земле, проливая слезы. В то
; время в Москве гостил патриарх иерусалимский Феофан. По царскому
; прошению он посвятил 24 июня Филарета в сан московского патриарха.

La moskvianoj eĉ konsentis, ke en la oficialaj dokumentoj de la
Pollanda-Litva regno Vladislavo plu sin titolu rusa caro. (La poloj mem trafis en
similan situacion 44 jarojn pli frue, kiam ilia reĝo Henriko la 1ª
dizertis la tronon por iĝi la franca reĝo Henriko la 3ª; ĝis sia morto
li tamen sin titolis reĝo pola.)
; Już po rocznym panowaniu Henryk Walezy wrócił do Francji, gdzie objął
; tron po zmarłym bracie, Karolu IX Walezjuszu (formalnie nigdy nie
; zrzekł się tronu polskiego i do końca życia tytułował się królem
; Polski).
; (фр. Henri III de Valois, польск. Henryk I Walezy)
; В ночь на 19 июня 1574 года, не уведомив сенат, в обстановке
; строжайшей секретности Генрих Валуа покинул Вавель и поспешно
; направился в сторону границы.

La Deulina militpaŭzo definitive fermas la Grandan Malordon. Per si mem
la elekto de Miĥaelo povus esti same efemera, kiel la elekto de Bazilo
la 4ª; tamen post Deulino la nova reĝimo sin montris sufiĉe firme
establita.

** La du regnestroj
Finfine, en junio Filareto liberiĝis kaj venis Moskvon. Je 5 km de la
ĉefurbo lin atendis «ĉiuj bojaroj» kaj la caro mem. Miĥaelo ĝistere
sin klinis antaŭ sia patro; Filareto ĝistere sin klinis antaŭ la caro
sia filo; «abundajn larmojn de ĝojo tiam havis sur la okuloj la caro
kaj la tuta popolo», raportas la kronikisto. Ĉu ankaŭ Filareto larmis,
tion la kronikisto ne diras.

La patriarka posteno vakis jam 7 jarojn, de kiam patriarko Hermogeno
malsatmortis malliberigite de la poloj en Kremlo. Miĥaelo ĝin tenis
rezervita al sia patro; dek tagojn post sia veno en Moskvon Filareto
estis konsekrita estkiel patriarko. La ceremonion estris Jerusalema
patriarko Teofano, kiu tre oportune restadis en Moskvo «preterpase en
vojaĝo de Jerusalemo al Konstantinopolo», laŭ la amuza diro de la
kronikisto.
; До сих пор царь Михаил, человек очень кроткого характера,
; мягкосердечный, был только по имени самодержцем. Окружавшие его бояре
; дозволяли себе своевольства. Все управление государством зависело от
; них. Но Филарет, человек с твердым характером, тотчас захватил в свои
; руки власть и имел большое влияние не только на духовные, но и на
; светские дела. Без его воли ничего не делалось. Иностранные послы
; являлись к нему, как к государю. Сам он, как и сын, носил титул
; великого государя. В его личности было что-то повелительное,
; царственный сын боялся его и ничего не смел делать без его воли и
; благословения. Бояре и все думные и близкие к царю люди находились у
; него в повиновении; правдивый и милостивый с покорными, он был грозен
; для тех, кто решался идти против него, и тотчас отправлял в ссылку
; строптивых.

De tiam kaj ĝis la morto de Filareto establiĝis kunregado de du
*grandaj regnestroj* (великие государи). Laŭ la paroletiketo tia titolo
postulis patronomon; dum ĉe la monaĥiĝo homo teorie perdis ĉiujn
rilatojn kun la mondo, sian antaŭan nomon kaj kompreneble la
patronomon. Sekve de tiu kolizio Filareto havis tute ĥimeran titolon
*granda regnestro patriarko Filareto Nikitido*, kun la monaĥa *Filareto*
kaj la laika *Nikitido* (la patronomo de la caro plu laŭis la laikan
nomon de lia patro: *Miĥaelo Teodorido*).

Miĥaelo estis homo inteligenta, tamen senvola; Filareto
havis karakteron tre firman. Neniam Miĥaelo malakceptis sugestojn de
la patro; sed plurfoje okazis, ke Filareto abolis dekretojn de la filo.
Tiun kunregadon Valiŝefski (K. Waliszewski) komparas kun la samtempa
fakta regado de kardinalo Riŝelio (*Richelieu*) apud senvola
Ludoviko la 13ª de Francio.

; Что касается до степени церковной учености Филарета, то современники говорят, что он только отчасти разумел Священное Писание. Филарет скончался в октябре 1633 года и был погребен в Успенском соборе.
; Его патриаршество было важною эпохою в истории русской иерархии. Как
; родитель царя, Филарет естественно имел более власти, чем всякий
; другой имел бы, находясь в его звании, и как патриарх управлял
; независимо в церковных делах. Это вообще подняло и возвысило сан
; патриарха и для преемников Филарета.
; 
; Царь Михаил Феодорович был внучатый племянник (nepa nevo?) царицы Анастасии Романовны.
; Внучатый племянник — внук родного брата или сестры (а также, внук
; родного брата или сестры супруга(и)?). Другими словами, внучатый
; племянник — это сын племянника(цы), то есть мужчина по отношению к
; дяде или тёте своего родителя. Среди известных внучатых племянников,
; получивших наследство - Октавиан Август (от Юлия Цезаря).
; (En Esperanto mankas nomo por la parenca rilato inter Miĥaelo kaj
; Anastasia.  Ruse tiun rilaton prikribas la termino «nepa nevo»
; (внучатый племянник); simile, Oktaviano Aŭgusto estis «nepa nevo» de
; Julio Cezaro.  En Esperanto oni povus pli precize nomi tiun rilaton
; «frat(in)nepo» --- tiam Miĥaelo estus «fratnepo», dum Oktaviano,
; «fratinnepo».)
; fr: petit-neveu
; en: great-nephew :: (his maternal great-uncle Gaius Julius Caesar)
; (a son of one's nephew or niece; grandson of one's brother or sister)
; Rilate al Johano Miĥaelo estus bofrat-nepo
; 
; 1 июня 1619 года был освобождён (в порядке обмена пленными) в
; соответствии с условиями Деулинского перемирия 1618 года, и был
; торжественно встречен сыном.
; 
; Прибыл в Москву 14 июня 1619 года; 24 июня его интронизацию по чину
; поставления первого Московского Патриарха совершил бывший в Москве
; Иерусалимский Патриарх Феофан III.
; 
; Будучи родителем государя, до конца жизни официально был его
; соправителем. Использовал титул «Великий государь» и совершенно
; необычное сочетание монашеского имени «Филарет» с отчеством «Никитич»;
; фактически руководил московской политикой.
;  
; По воспитанию и характеру был человек светский; в собственно
; церковно-богословских делах разбирался слабо и по спорным вопросам
; (как-то, скандальное разбирательство из-за слов «и огнем» в молитве на
; освящение воды в Потребнике) сносился с Вселенским Патриархом и
; испрашивал определения о том Собора Восточных Патриархов.
; 
; La multaj Teodoroj.
; La Anastasiaj komenca kaj fina.
; Hipata monaĥejo kaj la Hipatov-domo;
; la unua kaj la lasta (1917) Miĥaeloj
; 
; Riŝelio kaj Ludoviko la 13ª
; 
; Ivano Susanin

* La patroj kaj la filoj
Per la Deulina militpaŭzo la Pollanda-Litva regno atingis sian
zeniton: neniam ĝia teritorio estis pli vasta. 
; Россия никогда не была так сильна, как хотела бы быть, но и никогда не
; была так слаба, как некоторые думали. Уинстон Черчилль
; 
; «Россия никогда не так сильна и не так слаба, как кажется».
;  О.Бисмарк
; 
; Владислав сумел уклониться от участия в кровавой Тридатилетней
; войне, но с его смертью закончился Золотой век Речи Посполитой.

; Поэтому-то Масса, голландец, чужой человек, наблюдавший и близко
; знавший русскую жизнь, говоря о начале царствования Михаила, выразился
; так: "Надеюсь, что Бог откроет глаза юному царю, как то было с прежним
; царем Иваном Васильевичем; ибо такой царь нужен России, иначе она
; пропадет; народ этот благоденствует только под дланью владыки и только
; в рабстве он богат и счастлив."
; приговор этот, высказанный свободным гражданином республики о
; необходимости сурового самодержавия для русского народа, очень
; знаменателен. Иностранцам, жившим в России, оно было по сердцу, потому
; что при безусловной силе верховного правительства им легче было
; добывать себе такие привилегии, каких бы им не дал никакой собор,
; составленный, между прочим, из лиц торговых и промышленных,
; чувствовавших на себе невыгоду льгот и преимуществ, даваемых
; иностранцам перед русскими. По уверению того же голландца, молодой
; Михаил Федорович сознавал свое положение. Когда ему доложили об одном
; господине, которого следовало наказать за важный учиненный им
; проступок, то царь ответил: «Вы разве не знаете, что наши московские
; медведи в первый год на зверя не нападают, а начинают только охотиться
; с летами».

Sigismundo mortis je 1632-04-30. Filareto juĝis, ke la senreĝa periodo
estas oportuna tempo por reakiri la perdojn. En oktobro la armeo
transiris la litvan limon, okupis kelkajn urbojn kaj sieĝis
Smolenskon. Li miskalkulis: indignigite per la rompo de la militpaŭzo
(ĝis ties fino restis ankoraŭ 9 monatoj), la poloj rapide kuniĝis
ĉirkaŭ la reĝido kaj rapide lin elektis (1632-11-08). La nove elektita
reĝo venis ĉe Smolenskon kun helpa trupo en aŭgusto de la sekva jaro,
kaj je 1633-10-04 malblokis la urbon.

Dume en Moskvo Filareto sekvis Sigismundon (li mortis je
1633-10-11), kaj sen li velkis la milita fervoro. Neniu venis helpi la
trupon ĉe Smolensko, kaj ĝi kapitulacis al la reĝo en februaro. La
poloj provis disvolvi la sukceson, tamen renkontinte reziston proponis
pacon. 
; The Russians finally signed a surrender treaty on 25 February 1634 and
; on 1 March they vacated their camp
;
; Владислав IV (польск. Władysław IV Waza, белор. Уладзіслаў Ваза,
; лит. Vladislovas II Vaza) (9 июня 1595—20 мая 1648) — Король польский
; и великий князь литовский с 6 февраля 1633 (провозглашение избрания 8
; ноября 1632).

Post longa intertraktado en loko ĉe la la rivero Polanovka
(Поляновка) en la somero de la sekva jaro (1634) estis subskribita
packontrakto, per kiu la kontraktantoj revenis al la Deulinaj limoj.
Kontraŭ 20 mil rubloj Vladislavo rezignis pri la titolo cara[8],
agnoskis Miĥaelon «caro kaj frato», kaj
konsentis redoni la carajn insignojn kaj la diplomon pri la elekto
(tiun lastan oni tamen ne trovis). Kurioze, la poloj
malprudente postulis ke Moskvo pagu al la kozakoj ĉiujaran salajron.
; ... Вести, что турецкий султан намеревается напасть на Польшу, а с другой
; стороны, шведы хотят отказаться от участия в немецкой традцатилетней
; войне и устремиться на Пруссию, принадлежавшую в то время
; Польше. Поэтому польские сенаторы первые прислали русским боярам
; предложение о мире. Тогда из Москвы отправлены были в марте 1644 года
; боярин Федор Шереметев и Алексей Львов-Ярославский. Они съехались с
; польскими комиссарами: хельминским епископом Яковом Жадиком и другими
; панами, на речке Поляновке. Переговоры затянулись до 4 июня. Поляки
; хотели сорвать с Московского государства 100000 рублей за отказ
; Владислава от царского титула. Московские послы долго упирались,
; наконец согласились дать 20 000 рублей. На этой сумме и порешили. Обе
; стороны согласились заключить «вечный мир». Польский король признавал
; Михаила Федоровича царем и братом.
; Поляки легкомысленно сами требовали, чтобы московский царь ежегодно
; давал запорожским казакам жалованье, не предвидя того, что такие
; дружелюбные отношения Московского государства к запорожским казакам
; приведут через двадцать лет к роковым последствиям для Польши.
; 12 июня 1645 года он скончался.
;
; La vico da katastrofoj: Deulina paco finas la Malordon (1618) --
; komenciĝas la Tridekjara milito (1618--1648), kaj baldaŭ poste «la
; sveda diluvo» en Pollando 
; 
; Царствование Владислава IV оказалось последней (исключая правление Яна
; III Собеского) стабильной эпохой в истории королевской
; Польши. Восстание украинских казаков под руководством Богдана
; Хмельницкого началось ещё при жизни короля (ранее, в 1637 и 1638
; годах, были подавлены два других казацких восстания на Украине). В
; результате борьбы за Украину и вторжения Швеции Речь Посполитая
; оказалась ввергнута в войну и анархию (так называемый «Потоп»).
; 
; Сигизмунд остался достаточно противоречивой фигурой в истории
; Польши. С одной стороны, его долгое правление пришлось на высшую точку
; могущества Речи Посполитой. С другой, при нём проявились первые
; признаки упадка, которые в будущем привели к гибели польско-литовского
; государства. ... Крупнейшими событиями были рокош Зебжидовского и
; утверждение на сеймах начала единогласия. ... В 1596 году Сигизмунд
; перенес столицу из Кракова в Варшаву.
; 
; po zwycięskiej bitwie z połączonymi siłami szwedzko-rosyjskimi pod
; Kłuszynem w 1610, hetman polny koronny Stanisław Żółkiewski zajął
; Moskwę. 29 października 1611 wzięty do niewoli car Wasyl IV Szujski
; ukorzył się przed Zygmuntem III na Zamku Królewskim w Warszawie
; składając hołd.
; [ http://pl.wikipedia.org/wiki/Zygmunt_III_Waza ]
; 
; La Tridekjara milito de 1618 ĝis 1648
; 
; Sveda diluvo (pole: potop szwedzki) - sveda atako al Respubliko de
; Ambaŭ Nacioj dum Nordia Milito 1655-1660.


;   Finalement, l'Imperatrice arriva aux frontieres de Russie avec *son
;   pere* et *un sien frere, un sien beau-frere* nommé Visnovetsqui, et
;   plusieurs autres Seigneurs. --- Margeret: Estat de l'Empire de
;   Rvssie ..., Paris, 1669, p. 130
; 3° Familièrement, avec l'article un, une. 
; Resté seul au palais avec un sien esclave, DESMARETS, Mirame, IV, 1.
; Un sien ami, voyant ces somptueux repas, Lui dit...., LA FONT., Fabl. VII, 14.
; 
; В довершение бедствий северные области отпали от Московской державы:
; шведский полководец Делагарди, бывший союзник русских, 8 июля 1611
; года взял приступом Новгород, и новгородцы поневоле избрали своим
; государем шведского королевича Kapлa Филиппа, изъявляя надежду, что и
; прочие части Московского государства выберут его к себе в цари.

; ** La reĝido Vladislavo
; Władysław IV Vasa (Polish: Władysław IV Waza; Latin: Vladislaus IV
; Vasa or Ladislaus IV Vasa; Lithuanian: Vladislovas IV Vaza; 9 June
; 1595 – 20 May 1648)

Miĥaelo mortis je la jaro 1645ª, tri jarojn poste mortis
Vladislavo. Kun tiu reĝo finiĝis la orepoko de la Pollanda-Litva
regno: Aleksio Miĥaelido reakiros Smolenskon kaj Sjeverion (Andrusova
militpaŭzo, 1667); eĉ pli ol tio, li akceptos aliĝon de la kozaka
Ukrajnio. La teritoriojn perditajn al Svedio reakiros nur la nepo de
Miĥaelo, Petro la Granda.

* Glosaro
ĉef⋅pastr⋅o :: En ortodoksismo, supernocio por ĉiuj pastraj rangoj de la
  supera grado, ekde episkopo ĝis patriarko (episkopo, ĉefepiskopo,
  metropolito, ekzarko, patriarko). Ruse архиерей, greke ἀρχιερεύς.

Filaret⋅o :: Grekdevena virnomo. Greke Φιλάρετος (laŭvorte,
  «virtama»), ruse Филаретъ.

sejm⋅o :: Historie, en kelkaj konfederaĵoj, reprezenta asembleo
  kunvokata laŭokaze aŭ je fiksitaj tagoj; la nomo de parlamento en
  kelkaj modernaj landoj. La PIV-oj preferas misnomi tion per homonimo
  de la oficiala vorto *dieto* (laŭ la misekzemplo angla-franca). ---
  Pole *sejm*, ruse *сейм*.




Footnotes: 
[1]  S. Pokrovskij: *La Granda Malordo.* [[http://sezonoj.ru/2012/11/la-granda-malordo/][LOdE]], n-ro 217 (2012:11), p. 12–17.

[2]  Verdire, post 1560 okazis la anekso de la Okcidenta Siberio, kiu
     tamen estis privata iniciato kozaka, pri kiu Johano havis nenian
     meriton.

[3]  Fakte «la nuboj» en la rilatoj kun la reformemuloj koncernis la
     caron ne malpli ol la carinon. En la jaro 1553ª la caro grave
     malsaniĝis, kaj sin preparante al morto postulis ke lia kuzo
     princo Vladimiro de Starico kaj la bojaroj ĵuru fidelecon al lia
     beba filo.  Vladimiro rifuzis ĵuri, prezentante sian rajton je la
     trono; pluraj bojaroj lin subtenis deklarante ke ili malvolas
     obei la Romanovojn dum la infanaĝo de la carido, kaj kelkaj amikoj
     konsilianoj (ekz-e la ĉefpresbitero Silvestro) opiniis Vladimiron
     kapabla daŭrigi iliajn reformojn.

[4]  Johano suspektis mortigon per veneno.  En la jaro 2000ª kriminala
     esploro de ŝiaj korpaj restaĵoj donis kelkajn indikojn favorajn
     al tiu versio (kvankam ne ĉiuj fakuloj konsentas pri tio).

[5]  S. Żółkiewski: *[[http://rosja.osman.livenet.pl/zrodla/zolkiewski.pdf][Początek i progres wojny Moskiewskiej]].*

[6]  Miĥaelo *Skopin-Ŝujskij*, parenco de caro Bazilo la 4ª, estis la lasta
     rurikido amata en la popolo. Juna, bela, sukcesa militestro, li
     estis tiom evidenta kandidato por la trono, ke la lia pereo
     (supozeble per veneno, 1610-05-03) ĉe la kortego de Bazilo estis preskaŭ
     neevitebla. Kun li pereis la lasta ŝanco de la rurikida dinastio.

[7]  Sigismundo movis la ĉefurbon el Krakovo en Varsovion.

[8]  Li tamen ĝismorte sin titolis reĝo sveda.

