La 18an de januaro mi faris tion, kion miaj hejmanoj opinias kaprico kaj fantazio: mi aĉetis poŝkomputilon. Hodiaŭ mi rakontos pri miaj spertoj kaj preferoj; tio estos tre subjektiva rakonto, la uzantoj de aliaj porteblaj komputiloj certe vidas la aferon tute alie.
Mi jam havas mian laborejan komputilon; mi jam havas eĉ pli bonan komputilon hejme; kaj tamen, jen mi aĉetas trian. Kial?
Nu, ne ĉiam mi estas hejme aŭ en la laborejo: iam mi vojaĝas, iam mi laboras en biblioteko. Kaj eĉ hejme, se subite mi volas noti ideon subite trafintan mian kapon, estus tro longa kaj teda afero ŝalti la komputilon, atendi ĝis plenumiĝos la ŝarga procezo, poste voki redaktilon, atendi ĝis ĝi ŝargiĝos… Dume la tuta inspiro senspure estingiĝas. Eblus lasi la komputilon ĉiam ŝaltita kaj sendorma — sed povas panei ĝi aŭ la elektro, kaj plej grave, ial tio ĝenas mian psiĥon.
Rezulte aperadis 1001 paperfolietoj sur kiuj mi faris miajn notojn, kiujn malfacilis poste trovi, kaj kiujn mi devis poste retajpi. Ofte tio kontribuis al tekstopolurado, tamen ripeta kopiado de longaj elskribaĵoj faritaj en biblioteko ja estas teda.
Male, poŝkomputilo ja estas ŝaltita kaj laborpreta ĉiam, ĝi estas senbrua kaj mi povas ĉien ajn ĝin kunpreni.
Ne. Tekkomputilo estas kompromiso nekontentiga. Malpli povuma ol surtabla komputilo, tro peza kaj granda kompare kun poŝkomputilo. Poŝkomputilon mi povas kunhavi ĉiam kaj ĉie (ekz-e promenante en arbaro aŭ sur marbordo), tekkomputilo postulas sakon aŭ mem estas teko. La tempo de aŭtonoma laboro de tekkomputilo estas tute mizera (verdire, la pli novaj kurentfontoj disponigas pli akcepteblan labortempon ol antaŭ 2–3 jaroj). La povumaj procesoroj varmiĝas kaj postulas ventolilon kaj aliajn rompiĝemajn pecojn meĥanikajn. Oni devas ĝin malŝalti/reŝalti, kun la prokrastoj de la ŝargotempo. Kaj eĉ el la prezaj konsideroj la kombino: «surtabla komputilo plus poŝkomputilo» estas pli avantaĝa.
Kurioza afero, pri la poŝkomputiloj estas kiel pri Esperanto: ial la plej popularaj ne estas la plej bonaj. Aŭ eble ili ja estas bonaj, sed por celoj aliaj ol la miaj.
Kutime oni klasas la poŝkomputilojn laŭ ilia operaciumo; la plej gravaj estas Palm OS, Windows CE kaj Epoc.
Statistike la plej populara familio estas la Palm-komputiloj (internacie, laŭ diversaj statistikoj, la palmoj [1] tenas 70–90% da merkato); la duan lokon okupas la Majkrosofta Windows CE [2] (la kerno de Pocket PC, PPC; nun CE.Net) kiu lastatempe plivastigas sian parton de la merkato. La familio Epoc-Symbian, kiun mi preferas, internacie estas nur la tria.
En Rusio tamen la bildo estas iom alia. Laŭ la vendoj de la tri unuaj monatoj de la jaro 2002, la palmoj okupis 45%; Epoc—Symbian, 31%; kaj Windows CE, 24%. Verdire, en la somero la du lastaj platformoj interŝanĝis la lokojn — unu kialo povas esti ke Mako, la plej bone vendata epokaĵo, elĉerpiĝis.
Mi malmulte kompetentas pri la Palmaj kaj Vindozaj poŝkomputiloj; mi provis ilin dum kelkaj minutoj kaj al mi ili malplaĉis. Male, Diamond Mako ekplaĉis al mi tuj ekde la unua rigardo, kajplu mi ĝin ŝatas [3].
La Palmaj ekrano kaj ĉefmemoro estas tro malgrandaj, kaj la kojnoskriba enigmaniero per konvenciaj streketoj, tro stranga. Eble ĝi plej konvenas por stare engrati telefonnumeron, sed mi ne povas imagi, kiel mi enigu tiamaniere po 4–9 kbajt dum unu seanco, aŭ ĉi tiun artikolon (plene verkitan per mia Diamond Mako). Oni povas uzi sentivan ekranklavaron, sed ĝi ankoraŭ pli malgrandigas la jam sen tio malgrandan Palman ekranon; kaj piki per la grifelo etajn klavbildetojn estas malrapida kaj pli atentostreĉa procedo — ia brodado.
Ekzistas eksteraj klavaroj faldeblaj, kiuj faldite estas samgrandaj kiel la poŝkomputilo mem. Tio estas preskaŭ kontentiga solvo, sed la komputilo iĝas «dupoŝa», kaj la maso, duobla. Krome, se oni uzas tian klavaron ekz-e en trajno, la komputilo emas elsalti el la klavara ingo kaj fali; promenante en arbaro, mi ne povus facile sterni la klavaron sidiĝinte sur ŝtipon — dum mi ja povas tajpi tenante Makon sur genuo.
La pliparto da Vindozaj komputiloj estas same maloportunaj rilate la enigon; inter ili tamen estas kelkaj klavaraj, sed ili estas pli grandaj, pli pezaj, kaj la dizajno estas malbela kaj maloportuna (ekz-e la anguloza Jornada–720). Kaj la ĝenerala difekto de la vindozaĵoj estas principa: sur la eta poŝkomputila ekrano ili senŝanĝe konservas la grafikan fasadon destinitan por granda ekrano de komputilo surtabla. Ekz-e la ekrankopio el reklama TTT-paĝo klare demonstras tion: post du alklakoj sur tirmenuoj, la tuta ekrano estas okupita kaj ne plu restas spaco por pluaj elektoj. Supozeble tio iel solviĝas, sed la principo pri hierarkia prezento de tiaj menuoj ne estas tenebla en ĝia pura formo.
En la Sovetia epoko ni opiniis, ke la merkata ekonomio kontentigas la plej ekzotajn kapricojn de la pagipovaj klientoj, dum la plana ekonomio — nur tion, kion la planistoj opinias necesa. La vivo montris, ke la unua parto ne tute veras.
Britiaj inĝenieroj kreis bonegan aparaton, kiun ŝatas klientoj en la tuta mondo. Ilia firmao Psion preskaŭ monopole okupas la niĉon de klavaraj poŝkomputiloj. Sed la administristoj decidis ke tiu merkato estas tro malgranda, kaj en julio 2001 ili ĉesigis la evoluigon de la veraj klavaraj psionoj kaj lanĉis palmosimilan banalaĵon senklavaran (Psion netPad).
Mi ne scias kiagrade ili sukcesis sur la senklavara tereno; probable, malmulte (la kompanio informis, ke la jaro 2002 estas la plej malbona en ties tuta historio). La klavaraj psionoj ja plu estas fabrikataj kaj vendataj (do, tio ja sencas ekonomie), ili restas, miaopinie, la plej bonaj poŝkomputiloj en sia speco — sed jam iom arkaikiĝintaj kaj plu arkaikiĝantaj. La plej evidenta difekto estas manko de Unikodo — la pli novaj poŝkomputiloj ja ĝin disponigas.
Tamen ne nur al la administristoj mankas prudento, ankaŭ la publiko aĉetas poŝkomputilojn laŭ la vendejaj efektoj. Ekz-e, la ekrano de mia poŝkomputilo estas nigra-blanka; kaj ĝi estas reflekta, sen fonlumo. Jen du teruraj mankoj en la okuloj de la publiko.
Tamen fonlumo je almenaŭ 30% mallongigas la daŭron de aŭtonoma laboro (t. e. sen konekto al ekstera kurentfonto). Egale estas pri la koloro. «Sed kiel legi nokte aŭ ĉe malbonaj lumkondiĉoj?!» obĵetas la palmuloj. Tre simple: sufiĉas aĉeti trigroŝan poŝlanternon, kiu utilos ankaŭ por diversaj aliaj celoj en la tendaraj kondiĉoj. La publiko kutime ne scias, ke traluma ekrano iĝas tute pala kaj nelegebla eksterdome, en suna tago sur kafeja teraso aŭ plaĝo. Kiom tralumaj ekranoj bonas nokte, tiom la reflektaj bonas dum la hela tago!
Simile, al la vindozuloj plaĉas la konata grafika fasado, kvankam ni jam vidis ke por poŝkomputilo ĝi estas speciale malkonvena; sen paroli ke Windows CE, kiel vera majkrosoftaĵo, estas ege risurcoraba. Psionoj, uzante malpli da risurcoj, disponigas plian fidindon, kaj egalan rapidon de la aplikaĵoj per konsiderinde pli modesta ĉefprocesoro. La vindozuloj pli ofte reŝargas sian operaciumon ol mi la akumulilojn de mia Mako (po 2–3 fojojn semajne; dum la tuta somero mi eĉ unu fojon ne bezonis restartigi mian poŝkomputilon). Sed la merkata forto de Majkrosofto superas la racion.
La poŝkomputilo konsiderinde ŝanĝis mian vivon.
Unue, en ĝi estas io kortuŝa. Mi havas bonan surtablan komputilon hejme, kiu estas por mi tre utila, sed mi neniam havis por ĝi similan senton. Tio estas sufiĉe tipa fenomeno, mi ofte aŭdis aliajn posedantojn de poŝkomputilo nomi ĝin «la amiko» aŭ «la besteto». Oni volonte diskutas pri diversaj akcesoraĵoj, ekz-e zonaj sakoj, poŝlanternoj, grifeloj ktp. Iuj eĉ aĉetas oran grifelon (kiu kostas pluroble pli multe ol la poŝkomputilo mem). Kaj aĉetado de tiaj akcesoraĵoj estas ial plezuriga. Stranga fetiĉismo, kiu igas adoltojn konduti kiel infano rilate al sia kara pupo.
Due, kvankam mi neniam konsideris aĉeton de ora grifelo (cetere, kiel uniksulo mi ĉiam preferas klavaĵojn, kaj preskaŭ ĉiam lasas la grifelon en ĝia ingo) — tamen, ĉar en iuj aplikaĵoj oni ja iam bezonas grifelon, tial mi lasis kreski «montroungon» sur mia etfingro, por povi okaze puŝeti menueron sur la ekrano.
Trie, mi iam ŝanĝis miajn vestopreferojn. Dum la malvarmaj sezonoj mia Mako bonege lokiĝas en jaka poŝo, sed somere, dum la sezono senjaka, mi nun preferas pantalonojn kun ekstera poŝo ĉegenua, taŭga por la poŝkomputilo.
Kvare, iel meme troviĝis multaj neantaŭviditaj uzoj de la poŝkomputilo, pri kiuj mi ne pensis antaŭ la aĉeto. La plej grava el ili estas la librolegado.
Dum la jaroj 1991–2001, zorgoplenaj kaj malstabilaj, mi iel perdis la kutimon legi librojn. Verdire, en 2001 mi ja rekomencis iomete legi la presitajn librojn, sed tre, tre malmulte. Surprize por mi, la poŝkomputilo montriĝis tre konvena por librolegado.
Mi tuj diru, ke mi abomenas legi librojn de sur la ekrano de surtabla komputilo. Ial tio min tre lacigas kaj ne estas agrabla. Eble pro la fonlumo; eble pro la fiksitaj pozo kaj loko (tio probable plej gravas). Nu, kun la poŝkomputilo tio ja estas agrabla: mi povas iri ien ajn, mi povas legi en brakseĝo, sur sofo aŭ en la lito; la likvakristala ekrano estas agrable stabila. Krome, rekte el la teksto mi povas konsulti diversajn vortarojn kies presita versio pezas kilogramojn, kaj mi povas fari notojn en legosigna dosiero. Resume, dum kelkaj monatoj mi jam tralegis pli multe da libroj ol dum kelkaj antaŭaj jaroj.
Kaj ofte, eĉ sidante apud la malŝaltita surtabla komputilo, mi preferas tuj fari ion per la poŝkomputilo ol ŝalti la surtablan komputilon kun ties ŝargaj prokrastoj.
Krome, kompreneble disponeblas la funkcioj por kiuj la normaluloj kutime aĉetas poŝkomputilon: planilo, vekilo, telefona kaj geografia datumbazo, adreslibro ktp; por mi tiuj funkcioj estas malpli gravaj, tamen ja utilaj. Aliflanke, mi ne uzas la poŝkomputilon por eliri en la Interreton (tro multekoste per poŝtelefono, kaj la retumiloj maltaŭgaj, precipe konsidere la mankon de Unikodo).
Resume, mi ne enspezas monon per mia Mako; sed ĝi helpas al mi agrable pasigi tempon kaj elspezi la monon perlaboritan per la pli grandaj komputiloj!
Ho ve, Unikodo mankas en mia Mako; mi devis rememori la malnovan tempon kaj uzi la okbitajn kodojn.
Unue mi intencis resti ĉe iksismo. Mi eĉ adaptis la grandan esperanta–rusan vortaron al mia Mako laŭ la iksisma sistemo, kaj mi plu ĝin uzas tiuforme.
Tamen mi ja tro ŝatas niajn karajn ĉapelojn, kaj tial mi faris kelkajn tiparojn laŭ la kodo Latina–3a, kaj klavaran aranĝon por rekte tajpi esperantajn literojn. Kaj nun mi uzas ilin.
Malgraŭ ĉiuj avantaĝoj de la Psion-platformo, mi tamen ne tute kontentas pri ĝi. Jes, ĝi estas la plej bona kion la merkato povas al mi oferti: ĝi havas la plej bonan kvocienton funkciivo/dimensioj; sed ĝi jam iom arkaikiĝis (plej grave por ni esperantistoj: en ĝi mankas Unikodo), kaj ĝenerale, mi preferus Unikson.
Krome, la vivon de psiono limigas unu peco: la ekrankablo, kiun oni fleksas kaj malfleksas ĉe ĉiu fermo/malfermo. Normale ĝi sufiĉas por 1,5–3 jaroj; poste ĝi rompiĝas, kaj necesas anstataŭigi la ekrankablon aŭ aĉeti novan poŝkomputilon.
Nu, jam post ol mi aĉetis mian Makon aperis poŝkomputilo Sharp Zaurus SL–5500, bazita sur Linukso. Ĝi tamen malhavas normalan klavaron, havas nesufiĉe da ĉefmemoro, kaj ĝenerale ŝajnas iom malmatura. Mi ŝatas Unikson, sed ne tiom ke mi akceptu Zaŭruson. Cetere, ankaŭ ĝin oni ŝajne ne plu fabrikas.
Mi esperas ke post 1–2 jaroj aperos akceptebla alternativo linuksa; se ne, eble mi aĉetos poŝkomputilon sufiĉe povuman, sur kiu mi povas instali Linukson (fakte, iuj jam sukcesis instali Linukson eĉ sur Diamond Mako kiel la mia, sed la restanta ĉefmemoro ne sufiĉas por la aplikaĵoj kiujn mi bezonas).
Fakte, psionoj estis poŝkomputiloj kun la funkciaro de tekkomputiloj; ili estis malpezaj kaj malmultekostaj. Solida negocisto probable preferus pli imponan tekkomputilon aŭ kajerkomputilon, ĉar tutegale solida negocisto kunportas valizeton. De la kontraŭa flanko venos monstraj poŝtelefonoj, kiuj akiros multajn funkciojn de poŝkomputiloj (kiel jam videblas en Nokia 9210) — tamen ili restos malpli oportunaj en la rolo de poŝkomputilo (malgranda ekrano, maloportuna klavaro). Poŝtelefono kaj poŝkomputilo prezentas kontraŭajn postulojn ergonomiajn: por la poŝkomputilo gravas ke la ekrano estu sufiĉe granda; kaj tiom granda poŝtelefono tute maloportunas. Probable, tie rolas ankoraŭ unu faktoro: la imponemo. La «inteligenta poŝtelefono» kombinanta funkciojn de poŝkomputilo kaj poŝtelefono estas egale maloportuna en ambaŭ roloj — tamen ĝi estas multekosta kaj efekta; kaj imponemuloj ja abundas, precipe inter la negocistoj, kiuj fakte estas malpli praktikemaj ol ili pretendas.
Tio estus amuza, se restus racia alternativo.
fon·lum·o: propra lumo eligata de la ekrano de katodradia tubo; aŭ la lumo eligata de malantaŭ traluma ekrano likvakristala.
grifel·o: krajonforma plasta bastoneto uzata kiel grafika enigilo, funkcianta per tuŝoj kaj strekoj sur sentiva ekrano komputila (tuŝekrano), kaj funkcie proksima al muso. — Angle: pen, stylus.
plan·il·o: aplika programo en persona komputilo, ebliganta manipuli negrandan datumbazon por registri kaj plani aranĝojn, taskojn, renkontiĝojn ktp. — Angle: organizer.
poŝ·komput·il·o: portebla komputilo sufiĉe malgranda kaj malpeza por oportuna portado en poŝo. Angle: handheld, palmtop, pocket computer, PDA.
tek·komput·il·o: portebla komputilo pli granda ol poŝkomputilo, portebla en teko aŭ kiel teko. — Angle: laptop, notebook computer.
1. Palm, evidente, respondas al la esperantaj polmo, manplato. Mi tamen malvolas uzi la tradukon Polmo por la komputiloj — ja ne ĉiuj manplataj komputiloj estas Palm-komputiloj; dum konfuzo kun la palmarbo ŝajnas neprobabla.
2. El Windows CE la maliculoj faris «WinCE» (la angla wince signifas dolorgrimaco).
3. Diamond Mako estas klono de Psion Revo+. Jen estas ĝiaj ĉefaj karakterizaĵoj: