[laŭ Literatura Foiro, №119 (junio 1989), p. 36–37]
Mi legis kun intereso la artikolon de Bertil Wennergren Sekso kaj esperanto. Grandparte mi samopinias kun li, almenaŭ rilate la konkludojn. Sed certe ne kun lia esplormaniero. Kiel tro ofte en esperantologio, la esploristoj miksas senesperige nemiksendajn nivelojn de esplorata fako. Aparte, S-ro Wennergren miksas unuflanke preskriban kun priskriba esperantologioj, kaj aliflanke semantikan kun formala (morfosintaksa) analizkampoj.
Siatempe, nome en Monata Cirkulero de KCE, mi aperigis artikoleton pri tiu temo (MC 5[1976]73: «Esploro pri faktokongruo de la kategorio „gramatika genro“ en esperanto»). Sed certe neniu plu memoras pri tiu artikoleto (tio neniel estu perceptata kiel riproĉo!).
Mi deziras ĉi-sekve resume skizi ĝiajn ĉefajn tezojn:
a) Ne temas pri emo aŭ malemo reformi la Fundamenton. La vera problemo estas kiel ellabori teorion de la gramatika genro en esperanto, sen tuŝi la faktan lingvo-uzon; eĉ pli: kie trovi teorion, kiu proponu racian teorion de tiu fakta lingvo-uzo. Tio veras cetere por iu ajn lingva demando en esperanto. Kion mi riproĉas al Rumler- kaj Schulz-anoj, tio estas precize ilia nekonsidero pri la fakta, jam analizebla lingvo-uzo.
b) Evidente, teorio pri gramatika genro en esperanto devas senescepte deiri de la fakta, ekzistanta lingvo-uzo, kaj ne de nebulaj teorioj, aŭ prizamenhofaj talmudaĵoj.
La fakta lingvo-uzo indikas al ni, ke ekzistas tri gramatikaj genroj en esperanto: tion ni observas, rimarkante ke ĉiu vorto (substantiva aŭ substantivece uzata, kiel iu, neniu ktp) povas esti anstataŭata en ununombro per unu el la tri jenaj pronomoj: li, ŝi kaj ĝi. Do, ekzistas en esperanto tri gramatikaj genroj: li-genro, ŝi-genro kaj ĝi-genro. Atentu bone: temas pri formala klasigo. Estus do eraro aserti, ke en esperanto ekzistas «vira», «ina» kaj «neŭtra» genroj (ĉar tiuj terminoj implicas semantikan klasigon).
Se ni analizas la lingvo-uzon, ni povas klopodi starigi hipotezajn rilatojn inter formalaj kaj semantikaj kategorioj. Jen tio, kion mi malkovris.
c) La plej ĝenerala kategorio estas certe ĝi-genro. Al ĝi-genro tamen povas opozicii li-genro. Kurioze, tiam ĝi-genro rilatas al neraciaj estaĵoj (arbo, libro, domo… kio, nenio… bovo, bovino, bebo, infano), kaj li-genro rilatas al racihavaj estaĵoj (sekretario, junulo, Dio, homo, viro, Sinjoro Vulpo, neniu, iu, tiu…) nedevige virseksaj, kompreneble.
Iusence, ŝi-genro estas nura interna subdivido de li-genro. Oni uzas do ŝi-pronomon nur kiam oni devas/volas speciale indiki inseksecon ĉe raci-dotita individuo (amazono, putino, Maria, sekretariino, junulino, Sinjorino Vulpo, iu [kondiĉe ke ni sciu ke tiu iu estas virino]).
Se en certa kunteksto aperas ŝi-genra vorto apud li-genra, tiam preskaŭ tute certe en tiu kunteksto la li-genra vorto ne plu rolas nur kiel vorto indikanta racian estaĵon, sed alprenas kroman rolon, nome ĝi indikas ankaŭ virecon (ĝuste kontraste al la ŝi-genra vorto).
d) Kion fari je semantika nivelo?
La fakta lingvo-uzo indikas al ni, ke vorto kiel sekretario nuntempe (kiel cetere bele substrekas Wennergren) indikas simple «sekse nedistingeblan racihavan estulon». Tiu termino apartenas al li-genra kategorio. Se necese, eblas distingi inter vir-sekretario kaj sekretariino.
Eble en la scienca lingvo indus tamen vastigi la uzon de -masklo kaj -femalo.
Restas demando malagrabla, ĉar malfacile solvebla. Pronomo li havas ja du funkciojn, depende de la kunteksto. Se ni sekvus la vort-semantikan lingvo-uzon, ni havus «racian» solvon, tamen ĝis nun neuzatan; se ni sekvus la nunajn provojn de lingvo-uzo, ni ellaborus tiam novan uzon, kiu malkongruus kun la vort-semantika lingvo-uzo. Jen pri kio temas:
nuna uzo | solvo laŭ vortsemantiko | solvo laŭ nunaj proponoj rilate pronomaron | |
---|---|---|---|
racihava estulo | li | li | liŝi / ŝili |
racihava estulo ina | ŝi | ŝi | ŝi |
racihava vira estulo | li | vir-li | li |
Espereble, mi ne tro tedis la legantojn, kaj tamen povis alporti utilan pripenson pri la temo.