Bibliaj tradukproblemoj

Recenzo de Sergio Pokrovskij

(La tria parto de recenzo pri la nova versio de Biblio, preparita de IKUE kaj KELI kaj eldonita de «Kava-Pech». La unuajn partojn vd en LOdE, 2008, n-roj 1, 2.) La fontoj

Traduko de traduko

Traduko de la kromlibroj malnovtestamentaj prezentas la saman problemon, kiel la traduko de la Nova Testamento: la fonto por niaj tradukoj ne estas la originalo, ĝi mem estas traduko (plejparte greka) de tekstoj pri realaĵoj kaj ideoj alikulturaj. En tia situacio estiĝas dilemo: Analogie, ĉu kopiante ĉefverkon de Rafaelo, honesta kopiisto (mi ne parolas pri falsistoj) strebu redoni la kolorojn kaj la aspekton de la bildo tia, kia (supozeble) ĝin pentris Rafaelo — aŭ eble la kopiisto fidele reproduktu la ŝimon kaj ceterajn difektojn de ĝia aktuala stato?

En LB¹ la Malnova Testamento estas tradukita rekte el la hebrea; la Nova, el la greka. Krome, ekzistas Septuaginto, kiu dokumentas la rilaton inter la terminaro hebrea kaj la biblia terminaro greklingva, tiun saman interrilaton, kiun uzis la tradukintoj aŭ aŭtoroj novtestamentaj. Tial la vorto διαθήκη en la Nova Testamento esperantlingva preskaŭ ĉiam aperas ne en la tradicia eŭropa mistraduko testamento (konforma al la ĉefsenco de la greka vorto), sed kiel la Zamenhofa interligo — konforme al la propra senco de la hebrea ברית (bərit), kiun Septuaginto ial esprimas per διαθήκη.

La sia kaj la fremda

Tradukante tekston pri aferoj fremdaj oni ĉiam atentu la kulturan fonon, sugestatan de la konceptoj kaj vortoj. Mi ilustru tion per traduko el la franca en la rusan de la tragedio «Fedra» de Racino. Ĝia enhavo estas malnovgreka mito; ĝin verkis franco, kaj ĝi certe estas parto de la francaj literaturo kaj tradicio. Tiun francecon maleblas tute neglekti, tamen oni zorgu, ke ĝi ne estu troa, ridinda kaj parodia; oni ankaŭ sentu, ke laŭ la deklaro de Racino mem, lia verko estas inspirita de la samtema tragedio de Eŭripido.

Franclingve onin ne ŝokas la versoj:

O haine de Vénus! O fatale colère! (…)
Neptune vous la doit! Quoi ? vos vœux irrités…
Ŝajnas ke por la francoj de la Racina epoko Vénus, Neptune (Venero, Neptuno) estas neŭtralaj, hejmaj, ĝeneralaj nomoj por la koncernaj gedioj; tamen por la rusoj Венера, Нептун estas nomoj specife ankritaj en la tradicio latina: por ruso la latinaj dioj estas periferiaj paŭsaĵoj de la grekaj. Tial en rusa teatro nomo latina en tia verso sonus parodie kaj komike: Neptuno rilatas al Pozidono proksimume kiel Sankta-Klaŭso al sankta Nikolao; ankoraŭ ne komenciĝis la Troja milito, Eneo ne venis Italion, ne naskiĝis Romulo kaj Remo — do, ekzistas nenia Romo, eĉ ne kiel vilaĝo, kaj la de neniu konata barbara Venero estas eĉ malpli imagebla en la buŝo de atena reĝino ol la pli antikva Iŝtar. Tial la rusa tradukisto (М.А. Донской) devis regrekigi la nomojn:
О, рок! О, ненависть жестокой Афродиты! (…)
Что, что? Твою мольбу услышит Посейдон?

Kaj jen kontraŭa ekzemplo. En mia alitema recenzo (LOdE n-ro 89, p. 16) mi rakontis pri uzo de francigita nomo Jean de Plan Carpin en esperanta teksto, supozeble kompilita surbaze de fonto franclingva. Temis pri historie grava italdevena vojaĝanto, franciskano kiu verkis latine, kiun oni kutime nomas per asimilita formo de lia latinigita nomo (kiel oni ĝenerale faras pri la latinigitaj nomoj, rigardante ilin etnokulture neŭtralaj): John of Plano Carpini, Johann von Carpin ktp. Do, estis tute normala ke la franca fonto uzis francan asimilaĵon; en la franca teksto ĝi estis neŭtrala. Sed kopiite en tekston esperantan ĝi iĝis specife franca, kaj tial erara: necesis aŭ reasimili esperante (ekz-e Johano el Plano la Karpena); aŭ reveni al la neasimilita formo latina Iohannes de Plano Carpini; aŭ eble (malpli ĝentile, ĉar rifuzante la pretendon je la klera latineco) konjekti formon italan (Giovanni da Pian del Càrpine?); sed ĝia formo asimilita france, angle aŭ germane en esperanta teksto estas tradukeraro.

Mirinde, sed multaj okcidentanoj la analogian manieron traduki greke asimilitajn hebreaĵojn per transskribo de la grekaĵoj opinias modela, «moderna» kaj «scienca». Ekzemplon pri tio ni trovas jam en LB.

Infero, Ŝeolo, Hadeso

La hebrean vorton Ŝeol Septuaginto senhezite grekigis per Hades. Ambaŭ vortoj respondas al la unua el la du ĉefaj signifoj de la fundamenta infero laŭ ties difino en la PIV-oj:
*infer/o 1 Ĉe la antikvuloj, subtera loko, kie loĝis la animoj, bonaj aŭ malbonaj, de la mortintoj: Vergilio rakontas viziton de Eneo en la infero. (…)
Laŭ sia koncepto universalisma kaj laŭ la dumiljara tradicio, Zamenhof tradukis Ŝeolon per infero (ekz-e en Nom 16:30, Ps 16:10 ktp); laŭ siatempa kaj sialanda modo la britaj redaktantoj ŝanĝis tion al Ŝeol, farante la neŭtralan inferon speciale hebrea ekzotaĵo; malbele, pedante, sed iel pravigeble.

Tamen surprizo atendas la leganton en la Evangelioj:

Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades … [Mat 11:23].
La judo Jesuo, parolante al siaj judaj disĉiploj, evidente celas la «subteran lokon», lialingve nomatan Ŝeol (kp Rea 32:22), kiun la Septuaginta tradicio de la evangeliistoj nomis per la greklingve neŭtrala vorto Hades; en Esperanto simile neŭtrala estus infero; historie ĝusta estus Ŝeolo. Tutcerte Jesuo ne celis specife grekan inferon, la regnon de Hadeso kaj Persefono. Sed en teksto esperantlingva ĉi tiu formo, kiu greklingve estis neŭtrale greka, nespecifa, iĝas formo specife greka, ĝi ricevas ĝuste tian etnokulturan specifecon, kian celis eviti la greka teksto; eraro ne nur stila, sed ankaŭ senca, ĉar la specifeco (ĉi-okaze greka) estas alia ol la specifeco aramea-hebrea kiun solan povus celi (kvankam probable ja ne celis) Jesuo.

Nun mi ne parolos pri taŭgeco de la vorto infero (tiu temo estas malsimpla kaj mi intencas verki pri tio apartan artikolon); mi nur konstatas malkoheron: se oni elektis Ŝeolon por la Malnova Testamento, oni do plu uzu Ŝeolon ankaŭ en la Nova; la britaj tradukistoj ja faris tion en unu okazo — en la Agoj 2:25–31, kie Petro citas el Ps 16:10; sed en la resto de la Nova Testamento regas la malkonvena Hades.

Eĉ pli groteske aspektas Hadeso en Tobit 3:10:

Aŭdinte tion, ŝi tiom malĝojis, ke ŝi volis pendumi sin. Sed ŝi diris: mi estas la sola infano de mia patro. Se tion mi faros, tio estos hontigo por li kaj en ĉagreno mi kondukos lian maljunecon al Hadeso.
Juna judino loĝanta en Ekbatano (nun la irana urbo Hamadan') en la epoko de la asiria reĝo Sanĥerib (Tob 1:18, 2Kr 32:1), pli ol 3 jarcentojn antaŭ Aleksandro kaj la greka konkero, same ne povus pensi pri la greka Hadeso, kiel Fedra ne povus nomi latinajn diojn. Ŝi ne pensis pri la malliberejo de Aĥilo, Patroklo, Antiloĥo, Telamonido Ajakso kaj Agamemnono; certe ŝi menciis Ŝeolon, la restadejon de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo. Ŝia parolo pri patro mortonta pro malĝojo pri sia pereinta ido frape similas tiun de Gen 42:38, kie la sama Jakobo diras:
Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon.
(Cetere en ambaŭ okazoj temas ne pri teologia revelacio koncerne la postmortan ekzistolokon, sed pri ordinara lingva kliŝo por morti; kaj Zamenhof donis tute trafan situacian tradukon per egalvalora kliŝo esperanteca: … kun malĝojo en la tombon. Zamenhof tradukis sencon per senco; KB² eĉ ne tradukas vorton per vorto, ĝi transskribas literon per litero: שואל → ŝeol, ᾅδης → hades.)

Menciindas, ke por Tobit ekzistas tekstoj hebreaj kaj arameaj; tradukante ĝin, Hieronimo uzis librum chaldaeo sermone conscriptum (libron en «ĥaldea» lingvo); hebreaj pecoj de Tobit estas trovitaj en Kumrano. Ĉu eblas imagi Hadeson en tiaj ŝemidlingvaj tekstoj?

La biblia lingvaĵo

En Joh 20:19 la evangeliisto rakontas:
Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
Legante tion mi iom bedaŭras fuŝitan efekton: la kontraston inter la longe preparata streĉo — kaj la subita elnodiĝo per la simpla saluto. Ĉar evidente Jesuo simple salutis per «Ŝalom alejĥem», kaj la normala situacia traduko estus: «… kaj li diris al ili: Saluton.» La nekutima salutformo donas al la vortoj de Jesuo gravecon kian ili ne havas en versio hebrea aŭ arablingva. (Cetere, tian hebreaĵon entenas ankaŭ MT en «la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon …» [Ezr 5:7]; neniu tamen atribuas al ĉi tiu salutformulo religian gravecon.)

Ĉi-okaze la greka traduko entenas hebreaĵon, kiu estas tradukinda se oni rigardas la fonton greklingva kaj la hebreaĵon konscia; sed oni ankaŭ atentu, ke la bibliaj tekstoj estas verkitaj ne en la klasika greka lingvo, sed en judeca ĵargono de Septuaginto. Kaj en tiu ĵargono «Pacon al vi» eble estis same neŭtrala, kiel «Saluton».

Tiajn hebreaĵojn de la greka traduko la nacilingvaj plutradukoj imitas, kaj tiel estiĝas biblia ĵargono nacilingva. Interalie, «paco(n) al vi» iĝis parto de la eklezia lingvaĵo (tamen specife eklezia, dum ĉe la ŝemidaj popoloj ĝi ĉiam estis kaj restas trajto komunlingva). Iuj eĉ rigardas tion pliriĉigo de la nacilingvoj; tamen tia ĵargono facile povas konduki al miskomprenoj, kiajn ni trovas jam ĉe la novtestamentaj aŭtoroj.

Mi jam menciis la ĝustan manieron traduki la vorton διαθήκη per la Zamenhofa interligo. Ĉi-okaze la esperantaj tradukistoj deviis de la tradicio de la bibliaj tradukoj, kaj ĉi-okaze mi plene aprobas tian devion. Egale mi aprobas, ke en Heb 9:13–17 ili tamen aplikis la tradician mistradukon, ĉar ties verkinto evidente ne sciis la hebrean lingvon kaj ne komprenis la septuagintan terminon διαθήκη; hebreeca traduko de lia sofismo neniigus lian tutan argumenton:

Ĉar se la sango de kaproj kaj bovoj … sanktigas ĝis la purigado de la karno: kiom pli la sango de Kristo …? Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo. Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto. Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.
La nekonatan aŭtoron de Heb 9:15–17 (kiu evidente estis paŭlano sed ne Paŭlo) probable inspiris Gal 3:15–22, kie Paŭlo lerte sugestas la ideon de Heb 9:15–17 (interalie, kalemburante per la greka vorto en epistolo adresita al greklingvanoj) — kaj tamen zorge sin tenas en la kadro de la koncepto hebrea (kaj sekve lasas la eblon uzi interligon en la traduko, eĉ se perdante la konvinkan forton de la kalemburo).

Resume, estas tri ebloj traduki:

1. Ĉe la rigora laŭvortismo (kiel en la slavona Biblio) oni uzas la testamenton eĉ en la frazoj kiel «Kaj Jonatan faris kun David interligon/testamenton, ĉar li ekamis lin kiel sian animon» [1Sam 18:3]. Oni perfortas la lingvon en ĉiuj libroj — tamen la sola peco Heb 9:13–17 ŝajnas bonorda (tamen sence ĝi ja restas malkohera kun la resto).

2. Alia eblo estus disigi, uzi interligon en la Malnova Testamento kaj testamenton en la Nova (tiel LB kaj KB kondutas pri Ŝeol kaj Hades).

3. Ĉe la nuna laŭsenca traduko suferas nur unu peco (Heb 9:15–17), kiu tutegale estas miskoncepta ĉe ajna tradukmaniero.

Krome, la esperantaj Biblioj retenas la tradiciajn misnomojn de la du partoj de la Sankta Skribo kristana: la Malnova, la Nova Testamento — kvankam ĉi-rilate estas nenia interna kialo por fari tiel; male, per tio perdiĝis la motivo de tia nomado, ĉar en la profetaĵo, sur kiu baziĝas tiu titolado [Jer 31:31–33], aperas la ĝusta interligo:

Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj …

La nomoj propraj

Pri la nomoj propraj en KB, cetere kiel jam en LB, regas plena ĥaoso. Laŭ atesto de Waringhien («Lingvo kaj vivo», 1989, p. 279), Zamenhof mem hezitis pri esperantigo, kaj en diversaj partoj publikigitaj en diversaj jaroj liaj esperantigoj variis; ekz-e en la Psalmaro (1908) estis Adamo, sed la poste tradukita Genezo parolas pri Adam. Unuecigon Zamenhof konfidis al la Biblia Komitato — kaj la rezulton ni vidas en LB.

Tre malmultaj nomoj hebreaj restis plene esperantigitaj: Eternulo, Moseo, Josuo, Salomono, Samario. Bone.

Multe pli multe da nomoj estas simple transskribitaj. Tio estas preskaŭ neevitebla, ĉar en Biblio abundas sensencaj genealogioj kun la nomoj de alie nekonataj personoj, kiujn tutegale normala leganto ne atentas. Tamen surprizas ke ankaŭ tre gravaj nomoj, kiel Adam, Jehuda, David, Jakob, Daniel … estas traktitaj same senzorge. Kun Adamo, Jehudo, Davido, Jakobo, Danielo la teksto estus pli glata; cetere, la Nova Testamento pli volonte uzas tiajn formojn: Jakobo, Mateo, Johano, Lazaro … Mi tre ĝojas, ke Salomono havas plene esperantan formon — tamen ĉu lia patro malpli meritas tion?

Iuj nomoj estas absurde ĥimeraj, nek plene esperantaj, nek originale hebreaj: Benjamen, Jozef, Isaak, Izrael, Jerusalem, Samuel, Simeon … Se la Fundamenta nomformo Jozefo ial (kial?!) malkonvenas, la hebrea formo estus Josef. Jerusalemo estus Jeruŝalajim laŭ la hebrea, aŭ Hierosolima laŭ la greka — kial do ĝi aperas en ambaŭ Testamentoj kvazaŭ anglaĵo?

La nomoj nehebreaj estas pli volonte esperantigataj — ne nur relative, sed eĉ absolute iliaj plene asimilitaj formoj estas pli multenombraj. Tio paradokse inversigas la perspektivon: «la siaj» de Tanaĥo aspektas en LB barbare kaj fremde; «la fremdaj» de la nacianoj aspektas hejme kaj esperantece. Kp

La greka nominativo

Kiom MT hontas pri la la esperanta o-nominativo, samtiom KB flegas la grekajn s-nominativojn; ŝajnas ke la editoroj tiom fieras pri sia scipovo de la greka nominativo, kiom ili hontas pri sia esperantisteco. Konservi en traduko la balastajn nominativfinaĵojn grekajn estas kutimo de la tradicioj ĝermanaj; tial la germanoj aŭ angloj probable malpli klare sentas, kian maskeradan aspekton tio donas al la hebreaĵoj. Male, en la tradicioj slavona, rusa, kaj (iom malpli konsekvence) latinida oni kutimas formeti la grekan pakumon; tial reprezentantojn de tiaj tradicioj (almenaŭ min) ĝi ĝenas.

MT ne aŭdacis asimili la nomon «Tobija» (ekz-e Ezr 2:60), dum Septuaginto senhezite faris tion (laŭ la greka deklinacio; nominative Τωβίας) por ĉiuj 5 personoj tianomaj; KB zorge konservas la grekan nominativfinaĵon en «Tobias» ene de la peco tradukita el la greka (ekz-e Tob 2:1), kaj lasas la neasimilitan «Tobija» por la ceteraj.

Verdire, almenaŭ unufoje la greka nominativa finaĵo perdiĝis en akuzativo: «Johano, patro de Eŭpolemos» [2Mak 4:11] → «Judas elektis Eŭpolemon, filon de Johano» [1Mak 8:17]; sed tia germaneca miksdeklinacio probable estas neintencita plumeraro (tamen ja prognozebla konsekvenco de la sensistemeco).

Apartan okazon prezentas la nomo Jehudo. Dum la tuta historio (kaj ĝis nun) ĝi estis unu el la plej ŝatataj en la juda popolo; tamen tiel okazis, ke en la evangelia rakonto ĝin portis la perfidulo. Tial mi facile komprenas la strebon eviti ke la negativa sento, kiun vekas en la kristanoj tiu persono, makulu la gloran nomon, kaj la iom naivan provon apartigi la nomformon de la perfidulo: «Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso» [Proverbaro]. (Pro la simetrie pozitiva motivo la nomformo Jesuo estas apartigita disde la pluraj Josuoj de MT kaj Jesu en Luk 3:29, Kol 4:11.)

Ĉi tiun motivon la NT-tradukistoj ne komprenis aŭ ignoris. Kvankam ili ja rehebreigas la grekigitan nomon de la prapatro en la genealogioj (ekz-e Mat 1:2), tamen la ceteraj Jehudoj en la tekstoj tragrekaj aperas kiel Judasoj (ekz-e la frato de Jesuo, Mar 6:3; aŭ presbitero de la jerusalema eklezio, Agoj 15:22).

Jehudo Makabeo, יהודה המכבי (Jəhudah Ha-Makabi, Jehudo la Martelo), la ĉefo de kontraŭgreka ribelo, aperas kiel Judas nomata Makabeo [1Mak 2:4]. El la du greke asimilitaj partoj, Ιούδας Μακκαβαῖος, la hebrea antaŭnomo aperas grekigite sen asimilo; sed la egale hebrea nomepiteto aperas kiel asimilita grekaĵo.

Inverse, lia kontraŭulo, la reĝo Antioĥo Epifano aperas kiel Antioĥo Epifanes [1Mak 1:10]; do, ĉi-okaze la antaŭnomo estas asimilita, dum la nomepiteto (aŭ la tronnomo) Epifanes (= Epifano, la Eminenta) retenas la grekan nominativfinaĵon (la Klementa Vulgato asimilis kaj tradukis: Antiochus Illustris).

Ekzemplojn pri tia sensistemeco eblus plu kaj plu amasigi. «Eŭfrato, Tigris kaj Hidaspes» [Judit 1:5]. Se «Eŭfrato», kial ne la kutima «Tigriso»? Se «Tigris», kial ne «Eŭfrates»?

Traduko redaktenda

Tradukinte la bibliajn kromlibrojn G. Berveling faris grandan kaj salutindan laboron; tamen la traduko ankoraŭ bezonas lingvan kontrolon kaj redaktadon. Jen kelkaj lokoj kie redaktisto povis helpi.

«Kiam mi returniĝis al mia domo» [Tob 2:1] = revenis hejmen.

«Li fariĝis reĝo en la jaro cent tridek sep de la regado de la Grekoj» [1Mak 1:10] (kaj la sama eraro en 1Mak 1:20, 3:37, 6:16, 7:1, 10:1,57,67, 11:19, 13:41, 14:1,27, 15:10…). Laŭ la Fundamenta Ekzercaro, §12, devas esti «la jaro cent tridek sepa». Eĉ la anglalingva KJV laŭas la Fundamenton: «in the hundred and thirty and seventh year». Kp ankaŭ Nom 33:38. Cetere, jen en Judit 2:1: «En la dek-oka jaro de sia regado, en la dudeka tago de la unua monato, decidis Nebukadnecar …»

«Atendu min ĝis mian patron mi informis» [Tob 5:7] — kp «atendu Min, diras la Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos» [Cef 3:8].

«Morta» anstataŭ «malviva», «mortinta» [Tob 1:17].

La leksiko ne ĉiam estas biblia (ne ĉiam stile koheras kun la tradicio de LB); ekz-e aperas la vortoj lamenti [Tob 10:4]; ostaĝo [1Mak 1:10]; rankoro [Manase 13].

Aliflanke, por la senco infanteriano aperas mallerta piedirantaj soldatoj [Judit 1:4, 2:15]. Se la tradukisto ne hezitas uzi generalon [Judit 2:14, 1Mak 3:13], kial ne uzi la samstilan infanterianon? Se oni volas eviti modernajn militterminojn, eblus diri pli lerte piedsoldatoj. (Jes, en Eliro aperas «piedirantaj viroj», tamen nur okaze kaj ne kiel termino militista.)

Plurloke la interpreto de la teksto estas esplorinda. Ekz-e laŭ Ester 1:1ĵ,

La reĝo prienketis la du eŭnukojn; ili konfesis kaj estis forigitaj.
La seneŭfemisma rusa traduko ŝajnas pli versimila, konsidere ke temis pri konspiro kontraŭ la tre kolerema reĝo: li torturigis la eŭnukojn, ili konfesis kaj estis ekzekutitaj.

Dankesprimo

Mi ne posedas la Zamenhofan tradukon de Tanaĥo, kaj kelkaj miaj supozoj pri ĝi estis bazitaj sur nura intuicio pri la stilo Zamenhofa. Kolego Gerrit Berveling, la tradukinto de la kromtekstoj de KB, afable trovis por mi la Zamenhofan tradukon de la suspektindaj lokoj, ŝanĝante mian supozon en certecon. Mi sincere dankas lin pro tiu granda komplezo.

Notoj

1. LB: la Londona Biblio, «La Sankta Biblio» eldonita en Londono kaj Edinburgo.

2. KB: la recenzata «Biblio» eldonita de Kava-Pech, ISBN 80-85853-90-6.