Inter kanono kaj apokrifo

Recenzo de Sergio Pokrovskij

(La dua parto de recenzo pri la nova versio de Biblio, preparita de IKUE kaj KELI kaj eldonita de «Kava-Pech». La unuan parton vd en LOdE, 2008, n-ro 1.)

Kanono

Antaŭ 2 jarmiloj aleksandriaj gramatikistoj kompilis liston da modelaj tekstoj greklingvaj, kaj nomis ĝin kanono. Antaŭ jarcento la Bulonja Kongreso akceptis malgrandan kolekton da tekstoj kiel la Fundamenton de Esperanto.

Intertempe en judismo kaj kristanismo aperis similaj «kanonoj» da tekstoj bibliaj; por ambaŭ temis pri fiksita aro da tekstoj kiujn la koncerna komunumo agnoskas estkiel aŭtentan vorton de Dio (estkiel di-inspiritajn, θεοπνευμος).

En ĉiuj ĉi tiuj okazoj temas pri etalonaj kolektoj da speciale aŭtoritataj specimenoj, ne pri elĉerpa listo. Ne ĉiu teksto lingve kaj stile modela apartenas al la Fundamento. Ne ĉiu teksto di-inspirita estas kanona teksto biblia.

Nuntempe la ĉefaj kristanaj konfesioj akordas pri la novtestamenta parto de tia listo; sed pri la kanono malnovtestamenta la opinioj varias.

Maldetale, estas tri skoloj kristanaj:

La kanono protestanta

Ni konas ĝin per la Londona Biblio. Laŭ sia minimumisma tendenco, la malnovtestamentajn kromlibrojn septuagintajn, kiuj malestas en Tanaĥo, la protestantoj nomis apokrifoj kaj forĵetis¹:
3. La libroj komunlingve nomataj apokrifoj, ne estante inspiritaj de Dio, ne apartenas al la Kanono de la Skribo; tial ili havas nenian aŭtoritaton en la Dia Eklezio, kaj estas ne pli aprobindaj aŭ uzindaj ol aliaj verkoj homaj.

La grado de malakcepto de la bibliaj kromlibroj varias: iuj protestantoj tamen agnoskas ilian edifan valoron, kaj presas la kromlibrojn kiel aldonaĵojn inter la du testamentoj; aliaj opinias tion malkonvena kaj evitinda (interalie la Bibliaj Societoj, la eldonintoj de LB).

Ĝusta difino de la biblia kanono estas eksterodinare grava por la protestantoj, ĉar forĵetinte la Sanktan Tradicion ili proklamis, ke «Sole la Skribo» (Sola Scriptura) estas aŭtoritata fonto de la doktrino kristana. Nu, en la Tradicia Eklezio, ĉu oriente-ortodoksa, ĉu okcidente-katolika, la kanono estis parto de tiu forĵetita Tradicio. Ĉe la protestantoj Biblio ricevis la tutan ŝarĝon, kiun antaŭe portis la Tradicio — tamen samtempe ĝi mem perdis la grundon. Facilas diri, ke Biblio estas simple kaj nure la vorto Dia:

4. La fidindo (authoritas) de la Sankta Skribo, pro kiu ĝi estu fidata kaj obeata, ne dependas je atesto de homo aŭ Eklezio, sed sole je Dio (kiu estas la vero mem), ties Aŭtoro; kaj tial oni ĝin akceptu, ke ĝi estas la Vorto de Dio.
Tamen sen la Eklezio gvidata de la Sankta Spirito, kiel rekoni la aŭtentan di-inspiritecon de la koncernaj tekstoj? (Ne tute konsekvence, la ĵus citita Vestminstra kredkonfeso ekleziece difinas la Sanktan Skribon per listo da librotitoloj en sia artikolo 2ª.)

Protestantoj provis formuli objektivajn kriteriojn, per kiuj oni distingu tekston Fundamentan — pardonu, di-inspiritan — disde teksto homa. Tamen por ke la rezulto ne tro deviu de la atendata, ili aplikis malsamajn mezurilojn.

Du mezuriloj

Manke de pli aŭtoritata fonto, mi citu el misiista instruilo protestanta, kiu oportune resumas tiajn objektivajn kriteriojn por distingi la apokrifojn disde libroj kanonaj kaj di-inspiritaj:
  1. Apokrifoj malhavas la aŭtoritaton de aŭtenta vorto Dia, ili estas nek ordonoj nek profetaĵoj.
  2. Ili ne estas edifaj kaj nenion revelacias pri la Mesio.
  3. Ilia atribuo estas dubinda.
  4. Ili entenas fabelajn absurdaĵojn, historiajn erarojn kaj herezojn.
  5. Ilin malakceptis la Dia popolo, por kiu ili estis destinitaj.
Evidente, laŭ ĉi tiuj preskaŭ ateismaj kriterioj endus malakcepti multajn librojn kanonajn, komencante per Torao, la kerno de Tanaĥo.

Jam komence de Torao, la unua ĉapitro de ĝia unua libro rakontas pri la Ĉiela Firmaĵo, kiu disigas la akvojn terajn disde la akvoj ĉielaj, en kiun estas muntitaj la steloj — kaj aliajn fabelaĵojn multe malpli kredeblajn ol ĉiuj rakontoj de la kromlibroj bibliaj.

Kaj ĉe la alia ekstremo, fine de Torao, kiun la tradicioj hebrea kaj kristana atribuas al Moseo, ĝia lasta ĉapitro (Readmono 34:5,6) konstatas:

Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laŭ la diro de la Eternulo. Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraŭ Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ.
Se oni vidas en tio pruvon pri eksterordinara profeta kapablo, kial rifuzi ĝin al la Tria Ezra kaj trakti ties malkoheraĵojn kiel anakronismojn pseŭdoepigrafajn?

Iuj intertitoloj de KB estas influitaj de la biblikritiko; ekz-e la komenco de Jesaja havas la intertitolon «La unua parto (Proto-Jesaja): Jes 1–39»; evidente, la editoroj de KB havas dubojn pri la atribuo de ĉi tiu tre kanona libro.

Koncerne la herezojn, tiu kriterio fakte metas la doktrinon super la Skribon; tiel Lutero malagnoskis la Makabeojn, ĉar la katolikoj indikis al 2Mak 12:42 provante utilon de preĝoj por mortintoj (cetere, inter la instruoj de tiu libro, gravaj por la kristanoj kaj mankantaj en Tanaĥo, oni trovas ke la mondon Dio kreis el nenio, 2Mak 7:28; pri korpa releviĝo, 2Mak 7:23; pri senmorteco de la animo, 2Mak 7:9). Kaj revenante al Torao — sian abomenon de la fremda Ora Bovido ĝi kurioze kombinas kun la ordono (Nom 21:8,9) fari kupran serpenton (ĉi tiun ĝenan epizodon la rabenoj pravigas ekzakte tiel, kiel la ortodoksuloj pravigas la rolon de la ikonoj — kaj ĉi tion lastan la protestantoj malakceptas).

Inter la moralaj instruoj kiuj povas impresi esperantistojn menciindas la ordono el Tobit 4:15 —

Kion vi malŝatas, al alia tion ne faru,
post du jarcentoj ripetota de Jesuo kaj Hilelo kiel resumo de la tutaj Leĝo kaj Profetoj.

Ĝenerale, estas iom naive ke lernanto juĝu pri la valoro de la instrumaterialo. Laŭ la ordono-kriterio, la plej valora parto de la Fundamento de Esperanto estus la primitiva 16-regula gramatiketo; dum fakte multe pli instrua estas la Ekzercaro, en kiu la postaj generacioj trovis respondojn al diversaj demandoj kiajn ĝia aŭtoro eĉ ne imagis ĝin verkante. Iom simile estas pri 3Joh — mallongega epistolo havanta formon de privata letero kaj entenanta nenian profetaĵon aŭ moralan instruon, nenian Dian aŭtoritaton ktp. Tia ĝi restis 15 jarcentoj, ĝis kiam ĝiaj lastaj versikloj subite aktualiĝis kiel respondo al la Lutera Sola Scriptura:

Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano; sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo.
El tio ni lernas, ke ne tutan sian sperton la apostolo lasis en formo skriba; iujn aferojn li transdonis per la viva komunikado; ion oni transdonas per neskribita tradicio.

La 5ª kriterio estas precipe pikanta en la buŝo de kristano agnoskanta la Evangelion rifuzitan de la popolo al kiu ĝin predikis proprapersone Dio la Filo. (Oni povus respondi, ke multaj judoj tamen kristaniĝis; jes, tamen tiam simetrie eblas diri ke iuj judoj ja honoris la kromlibrojn Septuagintajn; fragmentojn el ili ĉiuj oni trovis en Kumrano — tiom pli interese, ke el la kanona libro Ester oni trovis nenion.)

La kanono romkatolika

De la frukristana epoko la Roma eklezio rigardis ĉiujn librojn de Septuaginto, tradukitajn en Latinon kaj uzatajn en la Okcidenta Eklezio, egale di-inspiritaj kaj aŭtoritataj. Famaj verkoj artaj (pentraj kaj skulptaj) prezentas la epizodojn el la krompecoj ekstertanaĥaj kiel epizodojn bibliajn (Judit kaj Holoferno, Susana kaj la pliaĝuloj, Tobito kaj lia edzino, la kuraco de Tobito…). Nur kelkaj okcidentaj patroj (sed ja la plej kompetentaj pri la Skribo, ekz-e Hieronimo) esprimis dubojn pri la malnovtestamentaj kromlibroj mankantaj en Tanaĥo. Finfine la Trenta koncilio fiksis la definitivan liston, proksimume tian, kian ni trovas en KB (iom diferencas la aranĝo, nomoj de tekstopecoj kaj de la libroj; krome, la Preĝo de Manase enestas en KB sed mankas en la Trenta kanono). Kaj —
Kiu malagnoskas sanktaj kaj kanonaj ĉi tiujn librojn, en ilia tuta enhavo kaj en ĉiuj iliaj partoj, kiel ili estas legataj kaj akceptataj en la Eklezio katolika kaj kiaj ili enestas en la antikva latina Vulgato; kaj kiu konscie kaj persiste malagnoskos la establitan tradicion; tiu estu anatemita.
Tiun dekreton plene ripetis la Unua koncilio Vatikana (1871).

Estas iom da troigo en tiu anatemo. Kanono estas decido grava — tamen ĝi ja ne estas dogmo. Unu koncilio difinas kanonon, alia povas ĝin ŝanĝi (tio efektive plurfoje okazis pri la biblia kanono). En la tradiciaj konfesioj pli gravas la Tradicio, tia anatemado pli konvenus ĉe la protestanta rolo de la Skribo; sed en la sekva artikolo ni vidos, ke la protestantoj multe pli libere traktas la Skribon ol la tradiciaj eklezioj.

Nekanonigitajn kromtekstojn de la malnova Vulgato la Trenta koncilio translokis en Aldonon inter la du testamentoj (kiel antaŭe faris Lutero) «por ke ili ne perdiĝu, ĉar fojfoje ilin citas la Patroj». En KB tiun pozicion sole okupas la Preĝo de Manase (sen la du kromlibroj de Ezra).

Ĉu vere «du kanonoj»?

Baldaŭ post la Trenta koncilio, kaj malgraŭ ĝia emfaza egaligo de ĉiuj libroj «kanonaj», la katolikaj teologoj tamen sentis bezonon distingi inter la pli egalaj libroj senkonteste kanonaj, kaj la ĵus enkanonigitaj kromlibroj. Kompreneble la termino «apokrifo» ne estis akceptebla, kaj ili forĝis (unue en 1684) grekecajn vortojn protocanonicus kaj deuterocanonicus, ofte esperantigatajn per resp. «unuakanona» kaj «duakanona» (ankaŭ en KB). Katolikaj aŭtoroj mem avertas, ke ĉi tiuj terminoj estas misgvidaj, ke estus eraro opinii, ke la Eklezio posedas du kanonojn (kiel ĝi posedas du «testamentojn»); la kanono ĉiam estis unu, la Trenta koncilio nur oficialigis la ĉiaman tradicion (kaj pri la Roma eklezio ĉi tiu aserto ja estas nemalvera). Krome, se temus pri du kanonoj, «la palestina kaj la aleksandria», tiam ĉiu libro unuakanona estus ankaŭ duakanona, ĉar Septuaginto entenas la tutan Tanaĥon.

Iuj provas savi la terminojn klarigante, ke temas ne pri du kanonoj, sed pri agnoskovico: estis libroj tuj kaj sendispute agnoskitaj, kaj estis libroj kiujn oni agnoskis post iom da tempo kaj ekzameno; nu, en nia nuancoriĉa Esperanto tiun inĝenian interpreton esprimus aparta esperantigo: «unuekanona» (kiel «unuenaskita»), kaj «duekanona».

La kanono ortodoksisma

Kompare kun la Biblio slavona-rusa, en KB ankoraŭ mankas la libroj 2ª kaj 3ª de Ezra (en la antaŭklementa Vulgato, resp. la 3ª kaj 4ª, ĉar Neĥemja aperas tie kiel la 2ª de Ezra), la 3ª de Makabeoj kaj la psalmo 151ª. La Preĝo de Manase konservas sian naturan pozicion de aldono fine de 2Kr, en kiu libro estas priskribitaj la cirkonstancoj al kiuj ĝi rilatas (same estis en Vulgato antaŭ la Trenta koncilio; la grekoj ĝin presas aldone al la Psalmaro).

Do, la Malnova Testamento en la slavona kaj rusa Biblioj entenas 50 librojn (je 4 libroj pli multe ol la katolika). Tamen la 11 netanaĥaj kromlibroj estas markitaj kiel «eksterkanonaj». Tiuj kromlibroj estas tamen «honorindaj», estas malpiaĵo nomi ilin «apokrifoj».

La slavona-rusa Biblio entenas la sumon de Septuaginto kaj Malnova Vulgato; al tiu lasta ĝi ŝuldas la Trian libron de Ezra, kiun la grekoj ne havas.

Por ĉiuj internaj rilatoj praktikaj la bibliaj kromlibroj estas traktataj en ortodoksismo simile al la libroj kanonaj; ili estas uzataj en ortodoksaj diservoj (ekz-e la Preĝo de Manase estas voĉelegata dum la Granda Kompletorio kaj estas prototipo de la kristanaj preĝoj pentofaraj; la Kanton de la tri junuloj el Dan 3:24–90 oni kantas en matenlaŭdo ktp); tial la katolika enkanonigo de tiuj tekstoj ŝajnas paŝo tute logika.

Tamen io (krom la evidenta tradicio kaj la polemiko eksterkonfesia) forte malhelpas tion; ne hazarde la romkatolikoj elpensis la terminon «duakanona», kaj malgraŭ la anatemoj de iliaj koncilioj gravaj teologoj romkatolikaj ja traktas tiujn duakanonajn librojn kiel malpli aŭtoritatajn ol la «unuakanonajn»; do, reale okazas inverse, malgraŭ la logika decido de la Trenta koncilio la praktiko de la Roma eklezio konformas al la tradicio antikva-ortodoksa.

S-ta Atanazio la Granda, ĉefepiskopo de tiu sama Aleksandrio, kie la romkatolikaj aŭtoroj pretendas trovi la pli vastan «kanonon Aleksandrian», listiginte la librojn tanaĥajn kaj la novtestamentajn, daŭrigas:

Por plia precizo mi aldonu, ke krom ĉi tiuj estas ankoraŭ aliaj, ne metitaj en la kanonon, sed rekomenditaj de la Patroj por legado al la novuloj kaj kateĥumenoj: Saĝeco de Salomono, Ester, Judit kaj Tobio
(La kanonecon de Ester en la evangelia epoko oni ankoraŭ kontestis, kaj la Nova Testamento nenie ĝin citas.)

Principe la saman traktadon donas Johano la Damaskano (en la 8ª jc) — laŭ la tradicio de la grandaj orientaj majstroj de la ekumena eklezio, de la unuaj ĝis la lasta.

Apokrifo

Etimologie apokrifo devenas de greka vorto kiu signifas «kaŝita». En la kristanan tradicion tiu vorto penetris tra la mito, kiun plej klare prezentas la eksterkanona 3Ezr 14:44–48 (mi tradukas laŭ la Biblio rusa, en KB tiu libro mankas):
Kaj tiel en 40 tagoj estis skribitaj 94 libroj. Kaj kiam finiĝis la 40 tagoj, la Plejaltulo diris: La unuajn kiujn vi skribis elmetu malkaŝe, por ke legu la indaj kaj la senindaj; sed la lastajn 70 retenu, por transdoni ilin al la saĝaj el la popolo; ĉar en tiuj estas perilo de prudento, fonto de saĝo kaj rivero de scio. Do tiel mi faris.
(Simila motivo aperas en Dan 12:4,9; Apo 5:1,2.)

Estus eraro apliki ĉi tiun propran kaj originan sencon de la vorto apokrifo al la kromlibroj septuagintaj, pretendante ke ili apartenas al la bibliaj libroj kiujn Ezra ne legis publike (malkiel «la unuajn» 94–70 = 24 librojn de Tanaĥo²); la mallerteco de tia uzo konsistas en tio, ke la kaŝitaj, la esoteraj libroj evidente superas en sia saĝeco kaj valoro la vulgarajn librojn kanonajn, disponeblajn al ĉiu ajnulo; dum kaj Hieronimo, kaj la protestantoj (kaj la ortodoksa eklezio) tute male rigardas la eksterkanonajn librojn kiel malsuperajn ol la libroj de la hebrea kanono!

La kromlibroj de Septuaginto neniam pretendis esti tiaj libroj kaŝitaj; tute male, la ekleziaj patroj rekomendis ilin kiel «nutraĵon likvan» al la junuloj kaj kateĥumenoj, ankoraŭ ne spertaj pri la simbola interpreto de la libroj kanonaj (la «nutraĵo malmola»³). Efektive, la kromlibroj estas verkitaj pli malfrue, en pli bona lingvaĵo, en pli evoluinta helenisma civilizo, kaj entenas malpli da kruelaj barbaraĵoj postulantaj alegoriajn reinterpretojn por mildigi la kulturan ŝokon, kia igis Marcionon vidi en Jehovo la despotan dion de la Malbono. Do, ne esoteraj libroj por la saĝuloj, sed facila legaĵo por la eksteruloj kaj komencantoj; ne sekretaj, sed publike konataj kiel la tuta Septuaginto; resume, la bibliaj kromlibroj estas la rekta malo de la apokrifoj en la rekta, origina senco de tiu termino.

Tamen estis amaso da aliaj verkoj, grandparte gnostikaj, kiuj ja pretendis esti apokrifoj, la supera saĝo por la inicitoj. Dum la batalo kontraŭ tiuj herezuloj la vorto apokrifo ŝanĝis sian signifon en la eklezia tradicio, ĝi ricevis la sencon «hereza verko kun falsita atribuo».

Ankaŭ ĉi tiu signifo tute malkonvenas por la kromlibroj bibliaj. La ekleziaj patroj (kaj eĉ multaj protestantoj, komencante per Lutero mem) ja konsentis, ke ili estas edifaj, utilaj kaj piaj, rekomendindaj por la komencantoj; partoj de tiuj verkoj estas uzataj en la diservoj; dirante ke la libroj bibliaj estas «sanktaj kaj honorindaj», iuj aŭtoroj disigas la epitetojn, rilatigante «sanktaj»n al la libroj kanonaj, kaj «honorindaj»n, al la kromlibroj. Tial la maniero nomi ilin «apokrifoj» impresas kiel insulto en la tradiciaj konfesioj respektantaj la patrisman terminaron.

PIV difinas «apokrifo»n protestantisme: «ne akceptita en la hebrea aŭ protestanta kanono».

Notoj

1. Vestminstra kredkonfeso (The Westminster Confession of Faith, A.D. 1647 = Confessio Fidei Westmonasteriensis).

2. La 39 malnovtestamentajn librojn de LB la rabenoj rekombinadis, kunigante po plurajn librojn en unu (ekz-e ĉiujn malgrandajn profetojn) por ke la nombro de libroj en Tanaĥo estu simbole grava, kutime 22 (ĉe Jozefo Flavio) aŭ 24 (en Talmudo).

3. «… vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo»[Heb 5:12–14].