Du internaciaj organizaĵoj: IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) preparis novan version de esperantlingva Biblio, kiun eldonis la ĉeĥa eldonejo «Kava-Pech». Ĝian enhavon priskribas la titolpaĝo:
Biblio
La Malnova Testamento
tradukita de Ludoviko Lazaro Zamenhof
kun la Duakanonaj Libroj
tradukitaj de Gerrit Berveling
La Nova Testamento
tradukita de la Brita Komitato (…)
Do, ĝi konsistas el la bone konata Londona Biblio (LB), plus kelkaj kromlibroj kiujn la protestantoj kaj la Biblia Societo kutime malinkludas. Mi signos ĉi tiun novan version per KB («B» de «Biblio»; kaj «K» pro pluraj K-oj ĝin karakterizantaj: en la du editoraj organizaĵoj, «K»atolika kaj «K»ristana; en la eldonejo «K»ava-Pech).
Ĉi tiu «Kava-Pech» iom malmodeste aperas sur la kovrilo sub kruco malklare lumetanta tra ruĝa nebulo. Kvankam la koncerna Biblio estas ne simple kristana, sed eĉ iom speciale romkatolika, mi preferus ke tie ne estu specifa konfesia emblemo, en la espero ke ankaŭ la judismanoj povu ĝin profiti (probable tio estus konforma al la intenco de Zamenhofo).
Kromajn informojn pri kelkaj ŝanĝoj de KB donas la «Rimarkoj» sur la lasta paĝo (1374ª):
La duakanonajn partojn ni — kun la permeso de la tradukinto — envicigis en la Malnovan Testamenton laŭ la maniero de la Vulgato. Ili estas facile ekkoneblaj pro la kursivaj literoj …La versiklojn ni ĝenerale nombris [t.e. numeris — S.P.] laŭ la Nova Vulgato de 1979. Kie la ĝisnuna esperanta teksto havas alian nombradon [t.e. numeradon — S.P.], ni signis la koncernajn versiklonumerojn per steleto (*).
La psalmo-nombradon de la Vulgato ĝis la jaro 1979 (Vg) ni menciis per klarigoj.
Klarigoj troveblas je la fino de la koncerna ĉapitro aŭ psalmo. Pri ili atentigas la signo de du steletoj (**).
Por ke oni pli facile ekkonu la strukturon de la teksto kaj pli rapide trovu perikopojn, ni enŝovis intertitolojn, kaj laŭokaze la hebrean alfabeton. (…)
Antaŭ ĉio ni ekzamenu la sorton de nia heredaĵo (t.e. de la tekstoj el LB) en la nova eldono; la kromaĵoj (la tekstoj eksterkanonaj) meritas apartan artikolon.
Unue mi menciu plibonigojn kompare kun LB: la paĝonumerado regule progresias tra la tuta libro, de la unua paĝo ĝis la lasta; kaj la libro havas unu komunan enhavtabelon por ĉiuj partoj. Tio certe estas pli oportuna ol la du numeradoj kaj du disaj enhavtabeloj (la dua — kaŝita meze de la libro) en LB. Fakte, LB prezentas du apartajn librojn kune binditajn.
KB estas iom pli alta ol LB (205 mm kontraŭ 184 mm) kaj proksimume samlarĝa. Por mi tio estas nek avantaĝo, nek malavantaĝo (supozeble la altigo estas ŝuldata al la postuloj de la serio «Oriento—Okcidento»: KB estas ties «eksterordinara eldono»).
La linioj de KB estas je proks. 24% pli altaj ol en LB (3,33 mm kontraŭ 2,68 mm); la tipara grado estas egala; tial KB havas pli grandan interlinian spacon, kio gravas por lingvo kun supersignoj; la presaĵo estas pli «aera», malpli kompakta (en LB interlinia spaco preskaŭ malestas).
La sekvan mi opinias malavantaĝoj de KB.
La tuta KB estas kompostita en senserifa tiparo. Iuj eble ŝatas tion, tamen laŭ mia gusto tio estas tre malbela. Tiom pli malbela, ke nemallongaj pecoj aperas en senserifa kvazaŭkursivo.
Mi komprenas la deziron apartigi malsamstatusajn pecojn de la teksto: tekston kanonan disde la teksto eksterkanona, la tekston Zamenhofan disde la teksto de G. Berveling. Mi eĉ divenas, ke elekto de senserifa tiparo eble estas motivita per tio, ke la kursivo de la uzita tiparfamilio fakte estas ne aparta fasono, sed nur oblikvigita ĉeffasono (grandaj tekstopecoj en vera kursivo estas iom malpli facile legeblaj). Tamen ekzistas serifaj tiparfamilioj kun apartaj rekta, oblikva kaj kursiva fasonoj; cetere, mi preferus uzi apartan tiparfamilion por la eksterkanonaj pecoj (kaj ties rektan fasonon por la eksterkanona ĉefteksto).
La tipografia arto konsiderinde malprogresis kompare kun la epoko de LB. En la biblia teksto sporade aperas verseca tekstaranĝo; tio helpas rekoni ritmon sintaksan aŭ semantikan (en la originalo, eble, ankaŭ ian prozodion?). Nu, la versecaj linioj tre ofte (en almenaŭ duono da okazoj) estas pli longaj ol la kolumnolarĝo. Vidu sur la ĉi-suba figuro kiel ĉi tiun problemon solvas LB kaj KB:
Ĉu necesas komenti? La ritmo de LB estas klara kaj bela; KB stumblas en 6 linioj el 9: jen pro la versiklonumero, jen pro la malbele faldita linivosto. Mi certe preferus la naivan kontinuan aranĝon de la koncernaj tekstopecoj, ol tiel mise versecan; tamen male — kompare kun LB, en KB tre rimarkeble plimultiĝis la verseca aranĝo, kaj plejparte, tute stumble.
Kompreneble mi juĝas laŭ miaj subjektivaj preferoj; aliaj homoj havas alian belguston, ekz-e Don Harlow, tute male, notis en sia blogo: «Mi ĝenerale trovas ĉi tiun eldonon pli alloga kaj pli facile legebla ol la pli fruaj eldonoj».
Kiam en la jaro 1546ª la Trenta koncilio deklaris Vulgaton aŭtenta vorto Dia, ties definitiva formo ankoraŭ ne ekzistis. Nur sub Klemento la Oka aperis stabila versio (1592), kaj tiu «Klementa Vulgato» dum preskaŭ 4 jarcentoj tenis la statuson atribuitan al Vulgato fare de la Trenta koncilio.
Pasis 419 jarojn post tiu Trenta decido, kaj antaŭ ol finiĝis la Dua Vatikana koncilio, papo Paŭlo la Sesa, pli radikala ol la koncilio, nomumis komisionon pri «la Nova Vulgato», kies celo estis fari pri la tuta Klementa Vulgato tion, kion la koncilio proponis fari pri ties Psalmaro: revizii ĝin laŭ la rezultoj de la modernaj esploroj filologiaj por uzo en la reformita liturgio.
Tiu celo ne realiĝis, ĉar antaŭ ol la komisiono finis sian laboron, Paŭlo la Sesa subite faris ankoraŭ unu konsiderinde pli radikalan paŝon ol kian antaŭvidis la koncilio, kaj tute rezignante pri la ĝistiama pilatismo (vd mian studon pri «La slavonaj skriboj», LOdE n-ro 52, 1999:2) permesis nacilingvajn diservojn. Kiam post 8 jaroj (en 1979) la ĵus elektita Johano Paŭlo la Dua oficialigis la Novan Vulgaton, ĝi jam ne plu estis bezonata.
Praktike la revizio laŭ la modernaj rezultoj filologiaj signifis proksimiĝon al la tradukoj protestantaj, kiuj jam delonge faris tiajn ŝanĝojn. Sed eble por eviti tian komparon, la Nova Vulgato iom pli radikale proksimiĝis al Tanaĥo (la Hebrea Biblio) — pli radikale ol estas prudente; kaj unu el tiaj malprudentaĵoj misinfluis nian KB.
LB jam estis «novvulgata» longe antaŭ ol la Nova Vulgato aperis eĉ kiel projekto: tradukita el la fontaj lingvoj kaj atentanta la protestantan tradicion, LB jam dekomence estis libera de la eraroj de la Klementa Vulgato (kiel la ĉiam citata «exultabo in Deo Iesu meo» anstataŭ la ĝusta «Mi estos gaja pri la Dio de mia savo» el Ĥab 3:18) kaj numeris la psalmojn laŭ Tanaĥo. Feliĉe, KB ne tuŝis la tradiciajn tekstojn de LB (almenaŭ, mi ne rimarkis tiajn ŝanĝojn); la misinfluo de la Nova Vulgato koncernas la versiklonumerojn.
La originala Tanaĥo ne havis disdividon en ĉapitrojn (por la diservaj celoj tamen estis apartigitaj certaj legaĵoj). La versikloj estis disigitaj per speciala interpunkcia signo, sed ili ne estis numeritaj.
La disdividon en ĉapitrojn inventis la okcidentaj kristanoj (en la 13ª jc), kaj ĝin imitis rabeno Isaako Natano en la 15ª jc. De tiam ĝi ekzistas ankaŭ en la hebrea tradicio, kvankam iuj judismanoj opinias ĝin sakrilegia fremda misinfluo. En kelkaj lokoj la ĉapitrolimoj Tanaĥaj estas iom ŝovitaj kompare kun la kristanaj — jen pro stilaj konsideroj de la teksto originala, jen ĉar la kristanan disdividon oni opiniis ideologie motivita, jen ial sen evidenta motivo.
Ĉiel ajn, de post la jaro 1555ª, kiam Roberto Stefano (Robert Estienne) eldonis en Parizo sian Vulgaton kun disdivido en ĉapitrojn kaj kun numeritaj versikloj, la kristana sistemo de versiklonumerado disvastiĝis tra la tuta Kristanujo. Ankaŭ LB ĝin uzas. Tamen la Nova Vulgato — kaj KB — reformis tion.
Tipan diferencon oni povas vidi ĉe la limo inter la ĉapitroj 31ª kaj 32ª de Genezo. La epizodo priskribas fuĝon de Jakobo el la domo de Labano; la postukuron de Labano; repaciĝon inter Jakobo kaj Labano, ilian vespermanĝon kaj endormiĝon; vekiĝon kaj foriron de Labano; pluan vojiron de Jakobo.
Laŭ la kristana tradicio LB metas limon inter la foriro de Labano (kiu ne plu aperos en la rakonto) kaj pluiro de Jakobo (en kies vivo komenciĝas nova paĝo). Tute logika kaj konvena dispartigo, laŭ la alta tuteposa vidpunkto: fino de la 20-jara servado en ĉap. 31ª — la lukto kun la Anĝelo post kiu Jakobo iĝas Izraelo en ĉap. 32ª. Tanaĥo kaj KB metas limon pli banale-kronologie: ili endormiĝis, ĉap. 31ª finiĝas; ili vekiĝis, komenciĝas ĉap. 32ª. Ankaŭ ĉi tiel eblas dislimi — kvankam mi vidas nenian avantaĝon en tio.
La versiklonumeroj ne estas parto de la teksto; ilia celo estas oportuno de referencado, ĉu en verkoj teologiaj aŭ historiaj aŭ filologiaj. Por tiu funkcio plej gravas stabilo kaj unueco. La koncerna ŝanĝo neniel ajn ŝanĝas la sencon de la teksto, ĝi nur iomete banaligas la stilon. Tamen sekve de ĉi tiu sennecesa novvulgata ŝanĝo ŝoviĝis la numeroj de 32 versikloj. La Nova Vulgato iĝis konforma al la neoficiala numerado Tanaĥa — sed malkonforma rilate al la tradicia numerado de la resto de la Kristanujo (kaj al la antaŭa 4-jarcenta tradicio de la Roma Eklezio mem, ankaŭ en la papaj enciklikoj; ankaŭ al la centjara tradicio esperanta).
Eble la renumerado laŭ la Nova Vulgato oportunas por la katolikoj uzantaj tiun novan Vulgaton paralele kun KB (sed kiu nun uzas latinan Biblion?); sed ĝuste pro la sama renumerado ĝi estas maloportuna por la uzantoj de la versio tradicia — ekz-e por la ruslingvanoj kiel mi mem. Inter la Biblioj rusaj kaj anglalingvaj eldonitaj dum la lastaj 20 jaroj mi ĝis nun renkontis neniun kun la novvulgata numerado.
Ne ĉiuj titoloj de la kanonaj bibliaj libroj estas la samaj kiel en LB. La diferencoj:
Mi ne komprenas, kial necesis enkonduki tian heziton en la jam stabilan tradicion esperantan. Supozeble temas pri oportuno de fakuloj ne kapablaj lerni Esperanton kaj konfuzantaj sentencojn kun proverboj.
La titolvariantoj ĉi-supre estas cititaj laŭ la Enhavtabelo; en la titola pozicio mem aperas jen sole la tradicia formo esperanta, ekz-e «La sentencoj de Salomono»; jen ambaŭ formoj: «La Predikanto (Kohelet)». Paĝotitole aperas jen la tradicia formo (ekz-e «Sentencoj»), jen la fremda (ekz-e «Kohelet»).
La Enhavtabelo rekomendas mallongigojn por referenci la bibliajn tekstojn. Ne ĉiuj el ili estas malbonaj; sed «Koh», «Lam» estas nerekoneblaj fremdaĵoj, kaj «Kan» estas almenaŭ perpleksiga (ĉu «La Alta Kanto»? ĉu «Plorkanto»?). Ankaŭ «Ago» estas ĝena pro sia ŝajne ununombra formo.
El pluraj samenhavaj epizodoj novtestamentaj nur po unu estas markita (supozeble la versio legata en diservo); ekz-e la Montoprediko havas intertitolon en Mateo 5 — sed ne en Luko 6. Aliflanke, la Dek Ordonoj estas markitaj (per la ĵargona vorto «Dekalogo») ambaŭloke, kaj en Eliro, kaj en Readmono. La Sinjora Preĝo havas nenian intertitolon, nek en Mateo 6:9, nek en Luko 11:2.
Du kontraŭaj intencoj manifestiĝas pri Predikanto, ĉap. 5ª. Post la versiklo 4:16 aperas intertitolo: «Konsiloj pri religiaj aferoj: Koh 4,17–5,5 (5,1–7)». Alivorte, en LB la senca unuo tre konvene okupas la komencon de ĉap. 5ª (nova temo — nova ĉapitro); sed post la novvulgata ŝovo de la ĉapitraj limoj ĝi disrompiĝis inter ĉap. 4ª kaj 5ª (kaj la versiklonumerado ŝoviĝis). La nove enkondukita intertitolo atestas pri fuŝeco de la nove enkondukita ĉapitra disdivido.
En diversaj libroj la principoj de intertitola disdivido estas tute malsamaj. La ĵus menciita tekstopeco ampleksis 7 versiklojn; la tuta Genezo entenas nur 3 intertitolojn, ĉiu por multeĉapitra fragmento:
(Verdire, la vorton «patriarko» misuzis jam la londonaj tradukistoj; ekz-e «la patriarko David» en Agoj 2:29, kie ĝi estas speciale malkonvena, ĉar tie Davido aperas ne kiel banala generinto de multenombra idaro, sed kiel papatro, praulo de la Mesio, de «la Filo de David» — Mateo 1:1, 9:27, 12:23, 15:22, 21:9. La vorto papatro taŭgas por esprimi rilaton de praulo al posteulo, la vorto patriarko por tio malkonvenas.)
Bedaŭrinde la intertitoloj ne estas sufiĉe klare apartigitaj disde la tradicia teksto (ili estas samtiparaj kiel la ĉefteksto, kvankam tutmajusklaj); tial la leganto povas miskompreni, ke la stile ŝokaj intertitoloj, kiel «Oldaj sentencoj kritike esploritaj: Koh 6,11–9,6» aŭ «Diskursoj (Ijo 2,11–31,40)» aŭ «La patriarkoj» apartenas al Zamenhofo.
Tute enigma estas la intertitolo «La suprenleviĝo de Jesuo: Joh
18,1 – 20,29». Unuarigarde ĝi ŝajnas reformita «Ĉieliro»; tamen Johano
ja ne rakontis pri la Ĉieliro! Fakte la indikita peco rilatas al pli
frua kaj konsiderinde longa ĉeno da epizodoj ekde la perfido de Judaso
ĝis la krediĝo de Tomaso (en la aliaj evangelioj tia rakonto portas la
titolon «Pasiono kaj releviĝo de Jesuo»). Mi suspektas ke tie okazis
redakta eraro, kiel ĉe «Laŭdkanto de la Maria» (Luko
1:46).