Kristanaj kalendaroj

Sergio Pokrovskij

La proksimiøanta fino de la jarmilo þajnas konvena okazo por ekzameni la fonton de niaj kalendaraj tradicioj.

Epo¶a evento [jaro 284a]

En la jaro 1030a de Nabonasaro, imperiestro Karo (Carus) militiris kontraý Persujo kun sia malpli aøa filo Numeriano. Facile okupinte Mezopotamion kaj preninte Ktezifonton (Kthsifî n), li meritis la titolon Persicus Maximus, aý La Plej Granda Venkinto de la Persoj. Dum tiu milito li mortis — laý iuj, sekve de malsano, laý aliaj, frapite de tondro. Æar estas sciate, ke Romia imperiestro ne povas avanci trans Ktezifonton.

Post la morto de sia patro Numeriano deklaris la militon finita kaj komencis retiradon. Æar li suferis je okuldoloro, oni portis lin en palankeno. Al la demandoj pri lia sano Aper, la pretoriestro (præfectus prætorio), æiam respondis:

— Li ne eliras, æar liajn malsanajn okulojn dolorigas la vento kaj la suno.

Tamen la kadavra odoro malkaþis la krimon. Sur la tendara placo la trupo seræis homon, kiu plej bone venøos la morton de Numeriano kaj regos la þtaton. Kaj per dia inspiro æiuj unuvoæe proklamis imperiestro Dioklecianon, oficiron de korpogardistoj.

Apenaý Diokleciano eliris sur la podion kaj akceptis la titolon Aýgusto, oni lin demandis, kiel mortis Numeriano. La nova imperiestro elingigis la glavon, mortigis Aperon kaj deklaris:

— Jen la murdinto!

Tio okazis la 17an de Septembro de la jaro 1038a de Romo, jam apud ¦alkedono.

La erao de Diokleciano

Mi ne esploros diversajn konjektojn pri tiu suspektinda historia incidento, sed mi provos pruvi, ke øi estas la bazo de la nuna internacia jarkalkulo.

Diokleciano sin montris eminenta imperiestro, li draste reformis la politikan sistemon de Romio kaj regis pli ol dudek jarojn (pli ol ajna el la multegaj imperiestroj de la antaýaj 150 jaroj); liaj reformoj kreis bazon por disigo de Romio en Bizancion kaj Hesperion; kaj post lia libervola abdiko tuj rekomenciøis enlandaj militoj. Tial en la egipta tradicio enradikiøis la kutimo nombri la jarojn laý “la erao de Diokleciano”. Krome, laý iuj fontoj, Konstanteno la Granda naskiøis en la 1a jaro de Diokleciano.

Bedaýrinde, kiel preskaý æiuj bonaj imperiestroj Diokleciano persekutis la kristanojn; tial la papoj de Aleksandrio, por ne makuli ekleziajn dokumentojn per lia nomo, nomis lian eraon “jaroj de la martiroj” (crÒ noi ¢ pÕ tî n martÚ rwn). Tiun eraon øis nun uzas la koptoj kaj etiopoj.

La tero, la suno kaj la luno

La problemoj kalendaraj, kaj speciale Paskaj, klare montras la konflikton de tradicioj Orientaj kaj Okcidentaj, kiuj influis kristanismon.

Tri fenomenojn uzis la homaro por mezuri la tempon:

La diurna ciklo estas la plej grava. Necesas nenia instrumento por kalkuli tagojn. La horo kaj la sekundo estis difinitaj per averaøa diurno.

Ankaý la lunaj cikloj facile observeblas. Oni klare distingas 4 proksimume 7-tagajn fazojn; la æiela lunciklo mirinde proksimas al la homa ciklo menstrua; kaj la gravedan periodon oni oportune esprimas en monatoj. Tial la lunon aparte atentis la socioj matriarkaj.

La sezona ciklo kaj la suna jaro malpli evidentas en la zonoj intertropika kaj subtropika, kie aperis la unuaj civilizoj. Tamen la egiptoj devis atenti la leviøojn de Nilo, kaj la patriarkaj arjoj, veninte de Nordo, kunportis sunkulton.

La egipta jaro

La sezona, aý tropika jaro daýras 365,2421988 da diurnoj (365d5h48m46s); do, 365 plenajn diurnojn. Akceptinte la diurnon kiel bazan tempounuon, la egiptoj tre konsekvence akceptis 365-tagan jaron.

Por tia decido necesas sufiæa intelekta kuraøo, kian la moderna publiko internacia ne havas. Æar tia jaro rimarkeble ekartas de la sezona ciklo: je 10 tagoj dum 40 jaroj (unu generacio). La egiptoj tion sciis kaj korektis siajn planojn sen tordi la tempounuojn.

Post 1461 egiptaj jaroj (t.e. post 1460 jaroj Juliaj) la egipta jarkomenco, pasinte tra æiuj tagoj de æiuj sezonoj, revenas al la origina punkto en la sezona ciklo (laý la Julia kalendaro). Tion la dioj faris intence, por ke æiu festo sanktigu la tutan sezonan ciklon. La tutan historion de la antikva Egiptio kovras 4 tiaj periodoj, ekde la 19a de Julio de la jaro 4241a a.K. (laý la Julia kalendaro).

Ankaý la egiptaj monatoj estis egallongaj: 12 monatoj po 30 tagoj, plus 5 tagoj ekstermonataj fine de la jaro. Tial la egiptaj tempomezuroj, ekz-e “3 jaroj 3 monatoj 3 diurnoj kaj 3 horoj” havas precizan signifon (28515 horoj), dum en la nuna kalendaro necesas scii, kiaj jaroj kaj monatoj konsistigas tiun “daýron”.

Barbaraj konkerantoj: la hiksosoj, la grekoj, la romianoj, æiuj trudis al la egiptoj superjarojn; nur la romianoj sukcesis (ekde la 26a jaro a.K.); tamen astronomoj kaj kronologoj plu preferis la konstantan egiptan jaron. Pri øiaj avantaøoj konsentis la æefreprezentanto de la tercentra sistemo Klaýdio Ptolemeo (81–161; lian “Reøan kanonon” ankaý postaj kronologiistoj daýrigis en la egiptaj jaroj øis la falo de Konstantinopolo en la jaro 1453a) kaj lia suncentra oponanto Koperniko (en siaj luna kaj planeda tabeloj).

En la Mezepoko 365-tagan kalendaron retenis la armenoj.

La Julia kalendaro [jaro 46a a.K.]

En la kalendaro de Julio Cezaro, æiu kvara jaro estas superjaro 366 tagojn longa. Sekve la jarlongo varias, sed konstantan longon havas la jarkvaroj: po 1461 diurnojn. Tiel la malgranda spegulas la grandan — kp la 1461-jaran periodon de la egipta kalendaro!

Jarkvaroj estas akceptebla tempounuo: tion klare pruvas la tempokalkulo per olimpiadoj. Kvarobliginte la tempounuon, la Julia kalendaro 64-oble pli øuste esprimas la sezonan ciklon ol la egipta. Tio estas bona kompromiso.

La luno

Sed la Julia kaj la egipta kalendaroj tute malatentas la lunon.

Tute male, en la Mezopotamia kultura rondo oni æiam respektegis la regantinon de la nokto. La islamanoj konsekvence uzas lunajn monatojn, 12 tiaj monatoj formas jaron longan je 364 tagoj (aý 365, en la superjaroj). Sekve, la islamaj monatoj vagas tra la sezonoj ankoraý pli rapide ol la egiptaj.

La islama kalendaro anstataýis æe la araboj pli antikvan lunsunan kalendaron, kreitan de la ¶aldeoj kaj adoptitan de la judoj post la reveno el Babelo.

Meze de la 1a jc a.K., preskaý samtempe ¶aldeoj, grekoj (Metono: æ. 432 a.K.) kaj æinoj trovis 19-jaran ciklon, en la Eýropa kulturo konatan kiel la “Metona ciklo”. Øin esprimas la egala¼o:

19 lunaj jaroj = 235 lunaj monatoj = 6940 diurnoj = 19 Juliaj jaroj.

En tiu ekvacio, 235 = 19×12+7, t.e. 7-foje dum la 19-jara periodo oni aldonas kroman lunmonaton (7 jaroj en la periodo estas “superjaroj”).

Fakte 19 Juliaj jaroj longas ne 6940, sed 6939,75 da diurnoj; sekve, dum 4 Metonaj periodoj akumuliøas eraro je 1 diurno. Kalipo (330 a.K.) proponis mallongigi æiujn 4 Metonajn ciklojn je 1 diurno, t.e. en la 76-jara periodo fari unu “plenan” (30-tagan) lunmonaton “neplena” (29-taga). Do,

76 lunjaroj Kalipaj = 940 lunmonatoj Kalipaj = 27759 diurnoj = 76 Juliaj jaroj.

Kun tiu korekto la luna kalendaro bonege akordas kun la Julia kalendaro: post 76 jaroj la lunaj fazoj revenas al siaj Juliaj datoj. Tial la Kalipa sistemo poste iøis bazo de la Aleksandria paskaro. Tamen estas du problemoj:

  1. la Julia kalendaro akumulas eraron rilate al la suno, kaj laý hebrea tradicio Pasko devas esti printempa festo (ial la Eternulo malatentis la Sudan duonglobon);
  2. rilate la lunon, æiujn 304 jarojn akumuliøas unutaga eraro.

La 1a problemo neniom impresis la judojn. De nun ankoraý pli ol 2000 jarojn Pasko ne transiros la 25an de Majo (Gregorian) — kaj laý la rabenoj, øis la baldaýa veno de la Mesio je la sabata jarmilo (jaro 6000a de Adamo, t.e. post nur 243 jaroj de nun) Pasko certe restos festo printempa (en la Norda duonglobo).

Male, æar la hebrea kalendaro kalkulas per novlunoj, tial la precizan difinon de la luna monato la judoj atentis tre zorge. Tial æ. la jaro 358a (aý 499a, diversaj fontoj indikas malsamajn datojn; eble malsamtempe en diversaj lokoj) la judoj akceptis la korekton de Hipar¶o (æ. 125 a.K.): æiujn 4 Kalipajn periodojn mallongigi je 1 diurno. Do,

304 lunjaroj Hipar¶aj = 3760 lunmonatoj Hipar¶aj = 111035 diurnoj =
304 jaroj Juliaj sen 1 diurno.

Por æiuj praktikaj celoj la averaøa juda monato luna (29d12h44m3,3s) egalas la astronomian (29d12h44m2,8s). La averaøa juda jaro estas je 6m39s pli longa ol la tropika (la ekarto: 1 diurno dum 210 jaroj). Unuopa juda jaro havas 353, 354, 355, 383, 384 aý 385 tagojn.

La Pasko kristana

Baldaý ni vidos, kiel la kristana jarkalkulo estas ligita kun la difino de la kristana Pasko.

La unuaj kristanoj estis judoj, ili uzis sian kalendaron, kaj tute nature la dato de la Krucumo estis esprimita jude. La apostoloj plu praktikis la judajn ritojn, i.a. la Malnovtestamentan Paskon (Pesa¶on). Sen enkonduki apartan feston je la 16a de Nisano, la judokristanoj atribuis al sia Pasko de la 14a de Nisano novan sencon: “ili festis la Savan Paskon”, t¾ n toà p£ sca swthr on ˜ ort» n [Eýzebio, 5:23]; la tutan elaæeton kaj savon ili festis sinteze, ligante tion al la eý¶aristio. “Æar por ni Pasko estas oferita, nome Kristo” [1Kor 5:7].

Sed por la kristanoj el la “nacianoj” tiu “Krucuma Pasko”, p£ sca staurè simon, estis tro paradoksa, eæ ofenda (simile, la kruco nur en la 4a jc aperas kiel kristana kulta¼o). Tial granda plimulto da kristanoj preferis festi la “Paskon Releviøan” (p£ sca ¢ nast£ simon) je la dimanæo sekvanta Pesa¶on; tio ja tute similis la paganajn festojn de reviviøantaj gedioj.

Aniceto kaj Polikarpo [155–163]

Skribis s-ta Ireneo (E rhna oj ) de Liono:

… La disputo koncernas ne nur la tagon de Paskofesto, sed ankaý, kian faston teni.

S-ta Polikarpo vizitis Romon sub Aniceto. Pri diversaj aferoj ili havis disputojn, sed æiam tuj repaciøadis; tamen æi tiun æefan demandon ili eæ tuþi ne volis; æar nek Aniceto povis persvadi Polikarpon forlasi tion, kion æiam faris Johano la disæiplo de nia Sinjoro kaj la aliaj apostoloj, kiujn Polikarpo konis; nek Polikarpo Aniceton, dirantan ke li devas respekti la tradicion de siaj antaýuloj.

Malgraý tio ili restis en komunio unu kun la alia; certe, Aniceto respekte lasis Polikarpon eý¶aristii en lia Eklezio; kaj ili disiøis en paco inter si kaj kun la tuta Eklezio.

Papo Viktoro [190–202]

Pasis 30 jaroj, kaj la Roman katedron okupis Viktoro, la unua papo kun nomo Latina, kaj la unua pretendinta regi ekleziojn ekster la Roma patriarkujo. Li provis ekskomuniki æiujn (fakte, temis pri Aziaj eklezioj) kiuj festis Paskon “hebree” je la 14a de Nisano (la “dekkvarauloj”, tessareskaidekat tai, quatordecimani). Kvankam la Releviøa Pasko jam estis preskaý æiea kutimo, tamen la brutala elpaþo de Viktoro kaýzis fortajn protestojn. Ankaý Ireneo de Liono, mem dimanæulo, pli ol iu ajn farinta por plifirmigi la aýtoritaton de Romo, sendis repacigan leteron, kies fragmenton mi ¼us resumis.

Fine de la 3a jc la Aziaj eklezioj forlasis la apostolan tradicion kaj aliøis al la øenerala kutimo.

La Nicea Koncilio [325]

Vulgara opinio, inspirinta la Gregorian reformon, atribuas al la Nicea Koncilio la regulon: Pasko okazu je la unua dimanæo post la unua plenluno post la 21a de Marto (aý printempa ekvinokso).

Nu, pri la “Nicea regulo” dokumentoj mankas. Jam komence de la 5a jc oni nenion povis trovi. La Koncilio Nicea (kaj postaj koncilioj!) okupiøis pri tiu afero, sed kion øi decidis, tion scias neniu.

Estas tamen sciate, ke ankaý poste diversaj eklezioj festis Paskon malsamtempe; ekz-e en la jaro 387a Romo havis Paskon je la 21a de Marto (post la plenluno de la 19a de Marto), kaj Aleksandrio, je la 25a de Aprilo (5-semajna diferenco). Dum unuj festis, aliaj fastis. Do, aý la papoj de Romo malobservis la Niceajn regulojn, aý la reguloj ne estis tiom precizaj.

Pasko kaj la Suno Nevenkebla

Tamen io pri la ekvinokso ja estis dirita. La imperiestro Konstanteno en sia prikoncilia letero akre atakis la laý li absurdan judan manieron festi po du Paskojn samjare. Ni klarigu tiun akuzon.

Por la judoj ekvinokso ne estas speciale interesa tempopunkto. Ilin interesas la luno, ne la suno. En la 4a jc la 14a de Nisano povis fali je la 19a kaj 18a de Marto (en la jaroj 5a kaj 16a de la juda 19-jara ciklo) — do, antaýi la ekvinokson. Ekz-e ¼us antaý la Nicea Koncilio Pesa¶o okazis je 321–03–30, 322–03–20, 323–04–07. S-ta Konstanteno estis denaska sunkultano, ¼us (en la jaro 321a) li feriigis “la honorindan tagon de Suno” (venerabilis dies Solis), do por li la printempa ekvinokso estis natura punkto jarkomenca. Tial laý lia logiko, en la suna jaro inter 321–03–21 kaj 322–03–21 Pasko okazis dufoje; male, inter 322–03–21 kaj 323–03–21, nulfoje.

Æiel ajn, en la Aleksandria paskaro la du plej fruaj Paskoj de la 19-jara ciklo juda iøis la plej malfruaj (æar þovitaj je tuta monato, øis la sekva plenluno).

Fakte, pri la ekvinoksa dato oni ankoraý hezitis. Laý la aleksandrianoj øi estis je la 21a de Marto; laý la malnova Roma tradicio, je la 25a (kp Kristnaskon je la 25a de Decembro); sed þajnas, ke por la papoj de Romo øi estis je la 18a de Marto. Tio eksplikus la skandalon de la jaro 387a.

Laý nuna kalkulo, en la jaro de la Nicea Koncilio la ekvinokso estis je la 20a de Marto, je 12h laý Grenviæo (je 14h laý Aleksandrio).

Dionizio la Malgranda [525]

Post la skandalo de la jaro 387a imperiestro Teodozo komisiis al la papo de Aleksandrio prepari precizan paskaron; tian paskaron por la jaroj 153–247 de Diokleciano la tradicio atribuas al s-ta Cirilo.

Ses jarojn antaý la fino de tiu paskaro “skita mona¶o” Dionizio la Malgranda (Dionysius Exiguus) faris en Romo øian daýrigon øis la fino de la Paska ciklo.

En la Aleksandria (= Ortodoksia) paskaro la Paska ciklo entenas 532 jarojn:

do, post æiuj 28×19 = 532 jaroj la Paskaj datoj en la Aleksandria paskaro ripetiøas.

La Paska tabelo de la humila mona¶o el Dobruøo rezultigis plurajn sekvojn:

(Strange, la esperantistoj skribas “p.K.”, kio þajnas implici kalkulon de post la morto de Kristo; pli konforma al la senco de la Dionizia erao estus “jaro 1997a de Kristo”, kaj sekve, “d.K.”)

La Dionizia erao

Do, anstataý la jaron 248an de Diokleciano, tyranni potius, quam principis, impii et persecutoris, Dionizio indikis jaron 532an ab incarnatione Domini nostri Jesu Christi.

La Dionizia jaro 28×19 = 532a estas la jaro 1285a de Romo. La jaro 1285 - (532 - 1) = 753a de Romo estas unua jaro de la Aleksandria lunciklo. Probable tiu koincido decidigis Dionizion; alivorte, la sola bazo de lia (kaj nia) erao estas la Aleksandria paskaro, historiaj faktoj øin ne subtenas.

Nu, la komencan jaron de la luncikloj la Aleksandria tradicio kalkulas laý la epo¶o de la Diokleciana erao, de ties unua jaro. Tiel la moderna kristana erao estas derivita de la epo¶a evento, per kiu ni komencis nian studon.

Verdire, atenta leganto probable rimarkis, ke Dionizio þovis sian epo¶on je unu jaro pli fruen. Tio iomete (je unu subtraho) simpligas la Paskan komputadon. Pravigi tiun þovon li povis tre facile: naskita en la unua jaro de lunciklo, Kristo enkarniøis en la antaýa jaro, en la tago Anunciacia (la Aleksandria jarkomenco estas je la 29a de Aýgusto malnovstila).

La eraoj de Adamo

La Dionizia erao oportunas por komputi Aleksandrian paskaron, kaj tio estas øia sola avantaøo. Sed kiel æia flatema maniero dati per “la jaroj de Viclipucli la Timinda”, øi maloportunas por dati la eventojn antaýajn. La nuna maniero dati ilin per “jaro … a.K.”, þuldata al franca jezuito Petavio (1627; Dionysius Petavius, vulgare Denis Petau), estas plumpa kaj absurda:

Multe pli oportuna maniero estas elekti sufiæe fruan epo¶on, tiel ke æiuj datoj de la skribita historio estu 4-ciferaj naturaj entjeroj. Pluraj tiaj sistemoj ekzistis antaý Dionizio.

Evidenta metodo fari tion estis preni la Malnovan Testamenton, kaj determini la daton de la mondokreo, kaj multaj esploristoj provis fari tion, laýeble akordigante la Bibliajn eventojn kaj la egiptajn kronikojn. Ho ve, la rezultoj diferencis je tutaj jarmiloj. Ekz-e la epo¶o de la nuna Izraelia kalendaro, disvastiøinta post la 9a jc, estas la 7a de Oktobro de la jaro 3761a a.K.; dum la antikvaj kalkuloj de Eýzebio de Cezareo donis 5199 a.K.

Tial oni konsideris pli fidindan metodon spekulativan.

Laý Biblio, Dio kreis Adamon en la 6a tago, supozeble æirkaý la tagmezo; Jesuo mortis (kaj tiel elaæetis la homon) vendrede (t.e. je la 6a tago), æirkaý la tagmezo. Do, estas frapa analogio inter la kreo de la homo kaj lia rekreo.

Plue, la Skribo konstatas, ke “Æe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj estas kiel unu tago” (2Petro 3:8; Ps 90:4). Alivorte, krom la tago homa estas la Tago Dia, mil jarojn longa. Se Kristo rekreis la homon meze de la sesa tago, tio probable spegulis la ordon de la Diaj Tagoj.

Tiel 61 jarojn antaý Diokleciano historiisto Julio Afrikano (Sextus Julius Africanus) ricevis la rondan nombron: 5500 jaroj de Adamo øis Kristo. Erao sufiæe longa por kovri la tutan Biblian historion kaj eæ æiujn egiptajn troigojn de Manetono (Maneqî n), kiuj nin ne atingis. Konsiderante, ke antaý 10 mil jaroj ankoraý estis la glaciepoko, oni nenion riskas perdi komencante jarkalkulon ekde antaý 7500 jaroj de nun.

Evidente, tiu ronda nombro estis nur proksimuma orientilo, æar kaj pri la Kristnasko, kaj pri la Krucumo datoj mankas. Tial necesis plua konsidero spekulativa.

La komenco de æiuj cikloj [353]

Tiu kroma konsidero similis la metodon, poste aplikitan de Dionizio: certe, la mondokrea tempopunkto estas la komenco de æiuj cikloj.

Æi tie endas mencii la 15-jaran indiktan ciklon, tre gravan por la kronologio. Per jarnumeroj de tiu ciklo oni datis la oficialajn dokumentojn. En Hesperio la indiktoj postvivis øis 1806a, kiam Napoleono abolis la “Sanktan Roman Imperion”.

Do, en la jaro 69a de Diokleciano, imperiestro Konstancio oficialigis la eraon de Adamo, aý de la mondo (œ th ¢ pÕ toà kÒ smou, ¢ pÕ toà ' Ad£ m, anno mundi), kies epo¶o estas la dimanæo, 1a de Septembro 5509 a.K. (la rusaj kronikistoj preferis Martan jarkomencon, do la vendredon, 1an de Marto 5508 a.K.).

Jen kiel tiu dato estis kalkulita.

La jaro 69a de Diokleciano estis la 9a en la 28-jara sunciklo, la 9a en la Siria lunciklo, kaj 11a indiktojaro. La numeron de la jaro 69a determinis la ekvacioj

N = 28×S + 9 = 19×L + 9 = 15×I + 11

La malpleja entjera solvo estas

N = 5861; S = 209; L = 308; I = 390

En la Oriento tiu erao estis konata kiel “Romia” (kat¦ · wma ouj ). Dum kelkaj jarcentoj øi restis malpreferata pro la granda aýtoritato de la aleksandrianoj; sed post la islamaj konkeroj la rolo de Nov-Romo pligrandiøis, kaj la bizancanoj sukcesis enskribi tiun jarkalkulon en la regulojn de la Kvina-Sesa Koncilio. En Rusio øi estis uzata øis 1700, kiam Petro I ordonis uzi en la civila vivo la Dionizian eraon.

La Oka Tago

La jarmilaj limoj æiam vekas intereson kaj timon. La Okcidento ial atendis mondofinon en la jaro 1000; nun oni antaýdiras komputilajn misfunkciojn kaj sekvontajn bankajn kaj industriajn katastrofojn, æar iuj malnovaj programoj, uzantaj du dekumajn ciferojn por prezenti la jaron, eble paneos en la jaro 99+1 (kaj eæ se la komputiloj funkcios senerare, la atendo de la katastrofo povas øin provoki).

La Oriento ne atentis la jaron 1000an, cetere neniel rimarkindan. Angore øi atendis la jaron 7000an, pri kiu diris Gregorio de Nisa (334–394):

Finiøos æi tiu semajno, mezuranta la tempon, kaj øin anstataýos la Oka Tago, la sekva eono … Tiel renkontiøas en unu mistero la tago unua kaj la tago oka, koincidantaj en la tago Dimanæa, elirejo en la Eternon…

Verdire, homoj dotitaj je matematika intuicio, ekz-e Genadio de Novgorodo (Ãåííàäèé Íîâãîðîäñêèé), komprenis ke la cikloj finiøos en la 7980a (512´ 15), kaj kuraøe komputis la paskaron “por la oka jarmilo”.

Tamen la eventoj konfirmadis la apokalipsajn atendojn. En la jaro 6947a (1439) Johano VIII igis la ekleziestrojn subskribi la Florencan Union kun la Romaj herezuloj — kaj Dio ne povis lasi tion senpuna: antaý ol pasis 14 jaroj falis Konstantinopolo, pereis la miljara Sankta Regno de la Romianoj (la jaro 6961a).

La Mezepoko finiøis [PIV]. Komence de la jaro 7001a Kolumbo malkovris Amerikon.

Kaj tute ¼use, en la jaro 7500a, disfalis Sovetio …

Mondokreaj eraoj en Hesperio

En la jaro 1583a Jozefo Skaliøero (vulgare Joseph-Juste de la Scala) ripetis la Bizancajn kalkulojn, sed ricevis alian epo¶on: la 1a de Januaro 4713 a.K.

La diferenco estiøis tial, ke Skaliøero, laý la kutimo de Aleksandrio kaj Romo, nombris la lunajn kaj sunajn ciklojn ekde la epo¶o de Diokleciano; dum Konstantinopolo, Antio¶io kaj la judoj uzis la praan ¶aldean numeradon (kies luna ciklo postrestas la Aleksandrian je 3 jaroj, la suna diferencas je 11 jaroj kaj 3 monatoj).

Skaliøero ne estis tre originala, li ripetis la rezonojn kaj kalkulojn faritajn pli ol mil jarojn antaýe. Sed øuste lian adapta¼on akceptis la Okcidenta scienco, kaj nun øi estas internacia normo: en geofiziko kaj kronologio oni datas per la tagnumeroj, kalkulataj de la Skaliøera epo¶o. Tian tagnumeron oni nomas “Julia diurno” aý “Julia dato”, kaj mallonge skribas JD. Ekz-e la Dionizia epo¶o estas je 1 721 058 JD. Do, per tiu datado ankaý la moderna scienco nerekte omaøas Dioklecianon.

La nomo “Julia dato” ial øenas la Okcidentajn sciencistojn. Ili malvolas allasi, ke “la bazo de la scienca kronologio” havu rilaton al la “malperfekta” Julia kalendaro. La rilato tamen estas simpla kaj nekontestebla, æar la cikla kalkulo sencas nur en la Julia kalendaro. La malnova Grande Larousse amuze senkulpigas Skaliøeron, asertante ke li mortis tro frue, kaj tial ne povis profiti de la Gregoria reformo. Evidente, la franca enciklopediego konfuzis Jozefon Skaliøeron kun lia patro Julio, kiu efektive mortis en la 1558a. La germana dtv-Brockhas-Lexikon, por savi la konjekton, aplombe asertas ke Jozefo Skaliøero nomis sian sistemon per la antaýnomo de sia patro. Tre bizara Okcidenta kutimo.

La Gregoria reformo

Fakte Skaliøero publikigis sian kronologian verkon je la sekva jaro post la realigo de la Gregoria reformo, kaj øis sia morto li batalis kontraý tiu reformo.

La Julia kalendaro kalkulas per jarkvaroj, la Gregoria, per jarkvarcentoj. Estas du sekvoj:

  1. la Gregoria kalendaro pli øuste spegulas la sezonan ciklon ol la Julia (la diferenco estas 3 tagoj por æiuj 400 jaroj);
  2. en la Gregoria kalendaro ne nur jarcentoj, sed eæ jarmiloj havas varian daýron.

Por Skaliøero, “la patro de la scienca kronologio” kaj protestanto, tiu dua konsidero estis ne malpli grava ol la konfesiaj diferencoj.

El la eklezia vidpunkto, la reformo ruinigis la tutan inøenian konstrua¼on de la Aleksandria paskaro, kaj kun øi la bazon de la Dionizia erao: elekti la kvaran jaron post la morto de Herodo kiel kristanan epo¶on iøis pura arbitra¼o, kaj la vaganta Pasko, sensenca¼o.

La vaganta Pasko

Evidente, la kristana Pasko estas speco de datreveno. Sed kial øi vagas?

La respondo de Gregorio XIII probable estus romane klara (kaj plata): Tiel decidis la Niceaj patroj. Eæ akceptante tiun miton, oni povus demandi: Kial ili tiel decidis?

“Datreveno” estas nocio relativa, dependa je kalendaro. Kio estas fiksita dato laý unu kalendaro, povas esti vaganta laý alia.

La turkoj venkoprenis Konstantinopolon je la 29a de Majo 1453, alivorte je la 20a de Øumada-al-ulja de la jaro 857a de Heøiro. Sekvajare, je la 29a de Majo, la grekoj servis funebran meson okaze de la unua datreveno de la morto de sia lasta imperiestro, pereinta dum la sturmo. Sed la turkoj festis la unuan datrevenon de sia venko 11 tagojn pli frue, la 20an de Øumada-al-ulja, kiam la kristanoj ankoraý havis la 18an de Majo.

Æar la dato de la Paska evento estas sciata nur laý la juda kalendaro, tial la dato de la kristana Pasko restis ligita al la juda kalendaro: Releviøo je dimanæo post Pesa¶o (eventuale, 5 semajnojn pli malfrue, pro la sunkulta korekto de s-ta Konstanteno). La tradicia paskaro resumis tiun rilaton en la terminoj de la Julia kalendaro.

Kiam Gregorio XIII þanøis la kalendaron, la Gregoria Pasko ekvagis tute sendepende je la juda kalendaro, kaj tial tute sensence. Ekz-e en la jaro 1997a Pesa¶o okazis je la 22a de Aprilo, la Ortodoksia Pasko je la sekva dimanæo, la 27an (14an), kaj la Gregoria antaýis Pesa¶on (je la 30a de Marto); simile estos en la jaro 2005a; inter tiuj jaroj la Gregoria Pasko sekvos Pesa¶on. Cetere, malgraý la anatemo de papo Viktoro, la Gregoria Pasko povas koincidi kun Pesa¶o (ekz-e en 1981a).

Tiel la Okcidenta Pasko tute forrompiøis de la Malnovtestamenta, kaj tre konsekvence la Dua Vatikana Koncilio deklaris (je 1963-12-04 per 2057 voæoj kontraý 4):

La Koncilio ne kontraýas fiksi la Paskan tagon je ioma dimanæo laý la Gregoria kalendaro…

Partieco

En la verkoj kronologiaj estas amuza partieco pri la aferoj kalendaraj. Plurfoje mi vidis unu saman fakton kaj eæ parolturnon, (mis)prezentita favore al la vidpunkto Gregoria-Okcidenta-bolþevisma aý Ortodoksia-Julia:

Gregoriistoj:

Juliistoj:

Tial la grandaj sciencistoj, kiel … Koperniko interesiøis pri la kalendara problemo …

Koperniko uzis egiptajn jarojn, kaj malakceptis la inviton partopreni en preparo de la kalendara reformo .

La granda Kepler, kvankam protestanto, entuziasme salutis la Gregorian reformon…

La granda Kepler entuziasme akceptis la Skaliøeran sistemon…

La eminentaj kronologoj, kiel Petavio, tuj akceptis la Gregorian reformon, kaj Skaliøero, per siaj kritikaj rimarkigoj, kontribuis al klarigado de kelkaj problemoj.

Skaliøero øis sia morto batalis kontraý tiu reformo.

Antaý nelonge mi aýskultis prelegon de eminenta aýstra profesoro, laý kiu la Gregoria kalendaro estas necesa æar “nacioj civilizitaj, agrokulturaj, bezonas stabilan kaj øustan sezonciklan kalendaron”.

La argumento estas mirinde malforta.

Unue, la plej grandaj kaj antikvaj civilizoj agraj, komencante de la egipta kaj æina, ne uzis sezonan kalendaron.

Due, la klimataj þanøoj estas je tutaj grandoordoj pli grandaj ol la ekarto de la Julia kalendaro. En la Mezepoko kaj fojfoje eæ post la Gregoria reformo Tamizo kaj Sejno vintre glaciiøis (la Rememoroj de duko de Saint-Simon mencias tion por 1709); kompare kun tia klimata evoluo, æu atentindas la 2–3-taga ekarto kiun de tiam akumulis la Julia kalendaro?

Trie, “pro la stabileco” la papo þovis la kalendaron je 10 tagoj, kio øuste kontraýas la argumenton pri seninterrompa tradicio. La Julia kalendaro akumulas tian ekarton dum 13 jarcentoj. Klara ekzemplo pri “kuracilo pli malbona ol la malsano”.

Kvar eraoj

Fakte, la termino “printempa ekvinokso” ne konvenas al nia lingvo tutmonda; æar en la suda duonglobo la antaýpaska ekvinokso okazas aýtune.

En la mondo estas alia tradicio, uzi nomon Zodiakan: la Þafa ekvinokso. Ankaý øi estas fuþa, kvankam ne space sed tempe.

Æar pro la precesio, dum la sezona jaro Tero ne faras plenan cirklon æirkaý Suno: mankas 50² . La stela jaro, t.e. la periodo dum kiu Suno revenas al sia pozicio inter la senmovaj steloj, je 20m24s pli longas ol la jaro tropika (resp. je 19m58s ol la averaøa jaro Gregoria). Tial la ekvinoksaj tempopunktoj moviøas fruen en Zodiako (je 1° dum 72 jaroj: 50² ´ 72 = 3600² = 60¢ ; je tuta signo Zodiaka, t.e. je 30° , dum 2160 jaroj).

Dum la komenca periodo de la Bizanca erao la “printempa” ekvinokso estis en la Øemeloj ` . La øemelaj reøoj estis karakteriza trajto de la praa sociordo, kaj nin atingis kelkaj mitoj pri tio. Kaj en Biblio la socian historion de la homaro komencas la murdo de milda nomado Habel fare de lia perfortema frato, terkulturisto Kain.

En la komenco de la skribita historio (kiam cetere aperis la skribo mem) tiu ekvinokso pasis en la Bovon. De tiu tago komenciøadis la jaro, tial øis nun multaj alfabetoj komenciøas per A (alfa, el la fenica alef, t.e. bovo; renversita _ , " , a ). En tiuj tagoj, inter la 1a kaj 11a de Nisano, okazis granda festo: Marduko (t.e. Amar-Utuk, “la bovido Utu”) revenis el Infero kaj venkis la perfidulon Ereo.

Pasis jarcentoj, emblemo de la unua monato iøis la Þafo. Tiam la Eternulo ordonis al Abrahamo oferi þafojn, kaj al Moseo, batali kontraý la Ora Bovido. Þafo estis æefa oferbesto de la Malnovtestamenta erao; tiam Hipar¶o malkovris la precesion; de tiam ^ (la Þafo) simbolas la printempan ekvinokson. “Mi estas la Alfa kaj la Omega…” deklaris la Þafido [Apok. 21:13].

En la erao de la martiroj la ekvinokso jam estis en la Fiþoj: i . Ekde la ¶aldea mito pri Fiþviro tiu signo apartenis al la Mesio. La unuaj kristanoj sin rekonis per la vorto cq Ý j (fiþo), kiun cetere oni malæifris per ' I h s o à j C r i s t Õ j Q e o à U Õ j S w t » r (Jesuo Kristo Dia Filo, Savanto).

Kaj fine de la Granda Ciklo Mondokrea la ekvinokso kun la Gregoria 21a de Marto jam delonge estos en la Amforo: h . Fakte, tio estas la æefa avantaøo de la Gregoria Kalendaro: la koncerna ekvinokso plu restos Marta.

Konkludo

La Gregoria reformo sennecese malsimpligis la kalendaron. La kalendaro iøis malpli sistema, æar bazita sur du tempounuoj (tago kaj jaro). La longo de jarcentoj iøis varia. En la kronologio, al la epo¶a rompo, kaýzita de mankanta jaro nula, aldoniøis novaj rompopunktoj: la datoj de transiro al la Gregoria kalendaro. Eæ la difino de la Gregoria kalendaro estas iom dubinda.

La kalendaro Julia ebligas regulan seninterrompan kalkulon de diurnoj por la tuta skribita historio; vd ekzemplan tabelon. La Fundamenta Krestomatio entenas artikolon Fingra kalendaro de J. Grohn montrantan kiel oni povas mense (aý pli øuste, fingre) kalkuli datojn ene de jaro. Fakte la metodo estas la malnova rusa âðUöhëhòî (laývorte, “en-mano-jaro”), Latine litteræ dominicales (dimanæaj literoj). Por tio necesas nur scii la “literon” de la jaro. Por la jaro Julia øi facile kalkuleblas el la jarnumero. Por la kalendaro Gregoria tio iøis pli komplika, kaj ne plu uzata.

Nu, en la moderna mondo oni povas presi kalendarajn tabelojn, aý oni povas havi elektronikan kalendaron, kiu rapide faras tiun pli komplikan komputadon. Tio funkcias por la proksimaj datoj, sed verkante øeneralan programon oni renkontas problemon: kio estas la øusta difino de la Gregoria kalendaro?

La sola difina dokumento estas la papa dekreto. Øi deklaras la celon fiksi la ekvinokson je “øia øusta loko” (tia øi ial prezentas la 21an de Marto); kaj donas algoritmon. Nu, la algoritmo ekartas de tiu dato je 1 tago dum 3280 jaroj. Se oni volas determini la Gregorian daton de la Skaliøera epo¶o, oni devas elekti inter la papa algoritmo kaj la fiksita ekvinokso. Mi konas du programojn, kiuj malsame solvas tiun problemon, kaj sekve liveras malsamajn datojn.

Do, la Gregoria kalendaro havas unu veran avantaøon (pli øuste respondas al la sezona ciklo), sed en la praktiko, por la vivo de individuo tiu precizigo estas nerimarkebla. La diferenco aperas kiam oni konsideras jarcentojn kaj jarmilojn. Sed øuste por trakti la jarmilojn oni æiam uzas la Julian kalendaron (en la Okcidento, æiuj datoj øis la 4a de Oktobro 1582, ekz-e la Bartolomea nokto, estas Juliaj; ekde la sekva tago, 15a de Oktobro 1582, Gregoriaj).

La sola nekontestebla avantaøo de la Gregoria kalendaro estas øia disvastiøo. Unu fuþa normo estas pli bona ol multe da bonaj. Oni profitu tiun avantaøon, sed oni ne pretendu tiu fuþa¼o per si mem estas pli perfekta ol la pli fruaj kalendaroj.

Bizance

Dionizie

Evento

0001

Septembro 1

5509 a.K.

Bizanca epo¶o (kat£ · w ma oj )

0017

Aýgusto 29

5493 a.K.

Aleksandria epo¶o (kat£ ' A nnianÕ n)

0786

Januaro 1

4713 a.K.

Skaliøera epo¶o

1268

Julio 19

4241 a.K.

Egipta epo¶o Siriusa

1449

Oktobro 7

3761 a.K.

Juda epo¶o mondokrea

2407

Februaro 18

3102 a.K.

Hinda epo¶o de “Nigra Jungo” (Kalijuga)

3112

 

2397 a.K.

Epo¶o de la æina cikla erao

4733

Julio1

776 a.K.

Unua olimpiado

4756

Aprilo 21

753 a.K.

Epo¶o de Romo (ab U.C.)

4762

Februaro 26

747 a.K.

Epo¶o de Nabonasaro

5198

Oktobro 1

312 a.K.

Epo¶o de la Seleýkida erao

5505

Marto 12

4 a.K.

Mortis Herodo

5509

Januaro 1

1

Dionizia epo¶o

5545

Marto 16

37

Mortis Tiberio

5792

Aýgusto 29

284

Epo¶o Diokleciana

6170

Julio 16

662

Heøiro

6961

Majo 29

1453

Konstantinopolo prenita de la turkoj

7091

Okt 4/5 : 4/15

1582

La Gregoria reformo

7505

Novembro 15 : 28

1997

Mi tajpis æi tiun linion

7980

Aýg 31 : Sept 15

2472

Fino de la Granda Ciklo Mondokrea

Glosoj

epo¶o: la origino de erao, greke poc¾ . La vorton epoko ni rezervas por la pli komuna senco (daýro, ekz-e Mezepoko).

Hesperio: “la lando de Vespero”, nomo de la Okcidenta duono de Romio.

komputi: apliki algoritmon por solvi taskon. En la Mezepoko komputisto (computista) estis persono komisiita pri paskodata komputado (computus).

paskaro: tabelo de Paskaj datoj; pli øenerale, la reguloj por determini tiujn datojn.

Pesa¶o: Malnovtestamenta, juda Pasko.