#title Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj
#author Sergio Pokrovskij

<div style="text-align: center;font-size:large; font-weight:bold">Studaĵo de *Sergio Pokrovskij*</div>

<quote>
Versio unua: 2011-09-15

Versio nuna: <lisp>(format-time-string "%Y-%m-%d")</lisp>
</quote>

La problemo pri uzo de alilingvaj nomoj en esperanta teksto estas
unu el la eternaj temoj de debato inter esperantistoj.  Antaŭ
nelonge mi partoprenis en tia diskuto, kaj juĝis utila resumi la
kontraŭajn konceptojn.

<contents depth="3">
* Literoj kaj sonoj
Esperanto havas 28 literojn uzatajn por prezenti ties 28 parolsonojn,
kun simpla interrespondo inter la sonoj kaj la literoj --- laŭ la 9ª
regulo:

  9) Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.

Kiom taŭga estas ĉi tiu lingvoprojekta decido por la rolo je kiu
pretendas Esperanto, la pinto de mondolingva strebado? Por meti niajn
konsiderojn en ĝustan historian perspektivon, konvenas iom citi el
skizo[1] pri la kreota filozofia lingvo fare de [[http://reta-vortaro.de/revo/art/komeni.html][Komenio]]:

  Devas esti tiom da literoj, kiom povas produkti la homa buŝo, kaj
  ili devas esti klare diferencigeblaj.

(sekvas indikoj pri komplikitaj, neraciaj kaj malkoheraj interrilatoj
inter skribo kaj voĉlego en la nacilingvoj; sekve)

  Por eviti ĉi tiun malbonstaton necesas disponigi por ĉiu sono ĝian
  neŝanĝeblan skribsignon.

Nun ni povas diri, ke la koncepto pri la *universala lingvo filozofia*
estis fokuso, en kiun kunvenis, kaj el kiu disiris, pluraj gravaj
konceptoj.  Interalie, Komenio (kaj poste [[http://reta-vortaro.de/revo/art/lejbnic.html][Lejbnico]]) revis pri lingvo
en kiu malveraj asertoj estus neesprimeblaj --- tio realiĝis en la
kalkuloj de matematika logiko; la du ĉi-supraj citaĵoj komeniaj
priskribas la taskon kiun niatage solvas la [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Fonetika_Alfabeto][Internacia Fonetika Alfabeto]]
(IFA; reale uzata en lingvolernado, kiel antaŭvidis Komenio en siaj
projektoj pedagogiaj).

Malfacilas diri, ĉu la homaro plenumis la taskojn de la filozofoj de
la 17ª jc.  Ni nun havas solvojn por ili ĉiuj --- sed solvojn disajn,
al ni mankas la granda sintezo pri kia revis la granduloj; niaj scioj
ne rekreis la integran dian tutsaĝon pri kiu teologie revis Komenio.

Ĉiel ajn, nuntempe la ideo ke mondolingvo entenu ĉiujn sonojn de ĉiuj
naciaj lingvoj estas definitive forlasita.  Tiu postulo estas
neakordigebla kun la postulo pli grava, ke oni povu klare kaj senerare
distingi la vortojn en la parolo.  Tio eblas, se oni difinas sufiĉe
vastajn sonarojn por ĉiuj *fonemoj,* kiujn do diversaj lingvanoj povus
realigi sen troe zorgi pri apartaĵoj de la respektivaj konkretaj *sonoj*
grandparte ĉerpitaj el sia gepatra lingvo; tial al unu esperanta
fonemo respondas pluraj fonemoj nacilingvaj (kiel okazas pri diversaj
variantoj de *r*; aŭ pri [n] kaj [ŋ], per kiuj oni povas realigi la
esperantan *n*, ktp).

Ĉi tiun decidon, kaj en formo eĉ pli radikala, oni klare vidas jam en
Volapuko: [[http://reta-vortaro.de/revo/art/sxlejer.html#sxlejer.0o][Ŝlejero]] unuecigas la sonojn *r* kaj *l* en unu fonemon, ĉar
distingi (aŭ distingigi) ilin malfacilas por la japanoj, ĉinoj «kaj la
infanoj»[2]. Tiom radikala Zamenhofo ne estis; la leksiko de lia
lingvoprojekto estis pli latinida ol la ŝlejera, tial tute logike li
transprenis la fonemaron de la mezepoka Latino, plus kelkajn
fonemojn italajn (ĉ, ĝ) kaj francajn (ŝ, ĵ).  Rezultis sufiĉe harmonia
tuto.

Evidenta sekvo estas, ke ne ĉiun fremdan nomon eblas senŝanĝe prononci
kaj skribi en Esperanto; nur tre malmultaj povas resti tute senŝanĝaj
(kiel ekz-e [[http://it.wikipedia.org/wiki/Aldo_Moro][Aldo Moro]]), la plejparo suferas iajn transformojn en la
prokrusta lito de la 28-fonema kaj 28-litera lingvo.

#cxefas-la-sono
Ankoraŭ unu rimarkigon konvenas fari ĉi tie.  Por ĉiuj menciitaj projektoj ***la
fonemaro ĉefas super la skribo:*** unue oni difinas la sonkonsiston, poste venas
la alfabeto.  Oni ne serĉas okupon por superfluaj literoj (kiaj en Esperanto
estas *q* aŭ *x*), la superfluajn literojn oni simple forĵetas.

Tiu observo povas ŝajni memevidenta banalaĵo, ja dum jarmiloj apartaj
homoj kaj tutaj popoloj uzadis lingvojn sen ia ajn skriba formo.  Sed
iom surprize por ruslingvano kiel mi, multaj okcidentanoj rigardas la
skriban formon de la vortoj kiel la ĉefan kaj pli gravan ol la sona.
Ni ankoraŭ revenos al tio ĉi-sube.
; --------- http://homepage.ntlworld.com/vivian.c/EnglishSpellingSystem/WSQuotes.htm
;
; Voltaire in 1771 rote: "L’écriture est la peinture de la voix, plus
; elle est ressemblante, mieux est elle". [in « Dictionnaire philosophique » (1764)]
;
; Les langues sont faites pour être parlees, l’écriture ne sert que de
; supplément à la parole … L’écriture n’est que la représentation de la
; parole, il est bizarre qu’on donne plus du soin à déterminer l’image
; que l’objet’ (J-J Rousseau)
;
;
; Parole et écriture / Jean-Jacques Rousseau (1761)
; (Fragment "Prononciation", 1761; in Pléiade, OC (1964), t. 2, p. 1248 sq.)
; ,----
; | Les langues sont faites pour être parlées, l’écriture ne sert que de
; | supplément à la parole; [...] Le plus grand usage d’une langue étant
; | donc dans la parole, le plus grand soin des Grammairiens devrait être
; | d’en bien déterminer les modifications; mais au contraire ils ne
; | s’occupent presque uniquement que de l’écriture. Plus l’art d’écrire
; | se perfectionne, plus celui de parler est négligé. On disserte sans
; | cesse sur l’orthographe, et à peine a-t-on quelques règles sur la
; | prononciation.
; |
; | Cela fait que la langue en se perfectionnant dans les livres s’altère
; | dans le discours. Elle est plus claire quand on écrit et plus sourde
; | quand on parle; la sintaxe s’épure et l’harmonie se perd. La langue
; | françoise devient de jour en jour plus philosophique et moins
; | éloquente, bientôt elle ne sera plus bonne qu’à lire, et tout son prix
; | sera dans les bibliothèques.
; |
; | S’il y avoit une liaison moins nécessaire entre la langue écrite et la
; | langue parlée, elles s’éloigneroient insensiblement et se sépareroient
; | tellement l’une de l’autre qu’elles formeroient à la fin deux langues
; | différentes comme il est arrivé au latin et à l’italien. Car la
; | prononciation changeant toujours et l’orthographe restant la même on
; | écriroit d’une manière et l’on parleroit d’une autre jusqu’à ce
; | qu’enfin l’on eut deux idiomes au lieu d’un. Ce qui empêche que cela
; | n’arrive communément ainsi est que les altérations de la parole se
; | transmettent enfin dans l’écriture.
; |
; | L’écriture n’est que la représentation de la parole, il est bizarre
; | qu’on donne plus de soins à déterminer l’image que l’objet.
; `----
; http://cercamon.wordpress.com/2008/10/29/parole-et-ecriture-jean-jacques-rousseau-1761/
;
;
; 'Sounds produced by the voice are symbols of affections of the soul,
; and writing is a symbol of vocal sounds.' (Aristotle, De
; Interpetatione, ĉap. 1.)
; = "Spoken words are the symbols of mental
; experience and written words are the symbols of spoken words."
; http://ebooks.adelaide.edu.au/a/aristotle/interpretation/
;
; Die gesprochenen Worte sind die Zeichen von Vorstellungen in der
; Seele und die geschriebenen Worte sind die Zeichen von gesprochenen
; Worten. [ http://www.zeno.org/Philosophie/M/Aristoteles/Organon/Hermeneutika+oder+Lehre+vom+Urtheil/1.+Kapitel ]
;
; В этом герменевтика очень близка к семиотике, о чем отмечал
; Аристотель в труде «О толковании»: «Сказанные слова являются
; символами или знаками (symbola) впечатлений (pathemata) души
; (psyche); написанные слова являются знаками проговоренных слов».
;
; De l'interprétation est une œuvre d'Aristote, deuxième ouvrage de
; l'Organon, traitant des propositions. Cet ouvrage est aussi souvent
; mentionné sous son titre latin (De Interpretatione) ou grec (Peri
; Hermeneias, Περὶ Ἑρμηνείας, Über die Sätze).
;
; 'A language and its written form constitute two separate systems of
; signs. The sole reason for the existence of the latter is to represent
; the former' (de Saussure trans Harris)

<comment>
Esperantigita nomo rilate al ĝia formo fontolingva estas kiel
onomatopeo rilate al «natura bruo» -- kp la difinon de P2:

  **onomatope/o.** Sonfiguro, konsistanta en la imitado de naturaj bruoj
  per lingvaj sonoj.

Ne ĉiuj parolsonoj (respektive skribosignoj) de la angla estas
parolsonoj (aŭ literoj) de Esperanto.  Enŝovi ilin en esperantan
tekston estas kiel prezenti aĵon anstataŭ ĝin nomi, laŭ la maniero de
Laputaj saĝuloj pri kiuj rakontas Gulivero:

Swift: Gulliver's Travels (PART III. A VOYAGE TO LAPUTA etc, chapter V):

; An expedient was therefore offered, "that since words are only names
; for things, it would be more convenient for all men to carry about
; them such things as were necessary to express a particular business
; they are to discourse on."
;
; А так как слова суть только названия вещей, то автор проекта
; высказывает предположение, что для нас будет гораздо удобнее носить
; при себе вещи, необходимые для выражения наших мыслей и желаний.

  Kaj ĉar la vortoj estas nur nomoj de aĵoj (...) tial por ni pli
  oportunos kunportadi la aĵojn necesajn por esprimi niajn ideojn kaj
  dezirojn.
</comment>

* La propraj nomoj esperantaj
Iom da propraj nomoj ni trovas jam en la «Fundamenta Ekzercaro»:
*Teodoro* (§5),
*Johano, Ludoviko* (§8), *Aleksandro* (§9), *Ernesto, Antono* (§10),
*Georgo Vaŝington* (§12), *Petro, Stefano* (§18), *Nikodemo, Jozefo,
Esperanto* (§22), *Parizo* (§28), *Anno, Elizabeto, Izraelo* (§36),
*Nikolao, Vilhelmo, Mario, Klaro, Sofio; Joĉjo, Niĉjo, Erĉjo,
Viĉjo, Manjo, Klanjo, Sonjo* (§38), *Berto, Berlino* (§39); *Rusujo,
Germanujo* (§40).

Aliaj partoj de la «Fundamento» aldonas la vortojn *Varsovio, Londono,
Ŝillero*.

iuj ĉi nomoj estas regulaj vortoj de Esperanto; nur *Vaŝington* estas
malĝusta, devus esti *Vaŝington’* --- laŭ la [[http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_germana.html][16ª regulo]]:
#regulo16a
<quote>
16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti
forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo (Ekzemploj: *Ŝiller’* anstataŭ
*Ŝiller⋅o*; *de l’mond⋅o* anstataŭ *de la mond⋅o*).
</quote>

Simile kontraŭregula estas la nomformo *Zamenhof*, devas esti *Zamenhofo*
aŭ *Zamenhof’*.  Ĝuste tiajn akcentojn implicas ekz-e la versaĵo «La espero» de
*Miĥalski* (kvankam la apostrofo mankas, samkiel ĉe *Lanti’*):

<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> Min pardonu, kara Zamenhofo,
> pri koment’ al «Venis nova sento».
> Estis vi naiva filozofo
> kaj nevola kapital-agento.
> ...
> Kaj eĉ via, Zamenhof, ideo
> renaskiĝas en varia novo.
> De Lanti Adamo lerta kreo ---
> estas de l’ sennaciismo movo.
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
*Parizo, Versajlo, Londono, Rejno, Afriko, Eŭklido, Lutero, Ŝekspiro,
Ŝopeno, Darvino, Ejfel-turo, Brajlo, Lakta Vojo, Mediteraneo* ktp
estas fenomenoj de tutmonda kulturo, kaj tial ili havas sian nomon en
Esperanto laŭ la 15ª Regulo:
; darvinismo, marksismo, kalvinanoj, luteranoj

<quote>
15) La tiel nomataj vortoj «fremdaj», t.e. tiuj, kiujn la plimulto
de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto
sen ŝanĝo, *ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo*; sed ĉe
diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la
vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la
reguloj de la lingvo Esperanto.
</quote>

(Iuj dubas, ĉu konvenas apliki ĉi tiun regulon al propraj nomoj.  Mi opinias ke
jes --- kaj ĉar multaj propraj nomoj estas tre konataj; kaj ĉar iuj el ili
estas bazo el kiu oni derivas internaciajn nomojn proprajn, kiel ekz-e la
fundamentaj *kalvinano, luterano*.)

El tiuj reguloj sekvas tri instruoj, kiuj mi tuj komentos pli detale:
 1. Oni adaptu skribon al la sonformo internacia, reduktita al la
    sonaro de Esperanto: [ʃɛkspir]~~→~~Ŝekspiro.
 2. Oni unuecigu la radikon en la ĉefformo kaj en la derivaĵoj:
    Parizo~~→~~parizano.
 3. La nomoj ricevu la normalan formon substantivan, kun la fina *-o* aŭ
    apostrofo.

** La prokrusta lito
La 15ª regulo ne diras klare, ke la sonformo ĉefas, sed ĝia vortumo implicas
tion: kio restas senŝanĝa, se la ortografio ŝanĝiĝas?  Senŝanĝa restas la
elparolo: *Schiller* iĝas *Ŝiller’; Thomas* iĝas *Tomaso;* *Calvin* iĝas
*Kalvino* ktp.  La esperanta nomo de la majstro mem ilustras tion[3]:

<literal><blockquote></literal>
La dulingva gazetkapo de la «Esperantisto» montras la du skribmanierojn samtempe:
 - Maldekstre, germanlingve: Dr. L. *Samenhof.*
 - Dekstre, Esperantlingve: Dr. L. *Zamenhof.*

Pri tiu ŝanĝo Zamenhof skribis en la ĉi-supre citita letero [al la
germanaj esperantistoj]:

  «Ni devas celi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia
  ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi
  lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn ... Jen la
  kaŭzo, kial mi skribis mian nomon per *Z*, kvankam ĝi havas devenon
  germanan».

Tiu lasta formo fariĝis poste la sola, kaj la germana formo tute
malaperis. Ĝi estas nun la nomo, per kiu ni lin nomas, kaj tiel ĝi
restos eterne kiel la glora nomo de la kreinto de Esperanto.
<literal></p></blockquote>

<p>Tio ne nepre signifas ke konservata estas la fontolingva elparolo,</literal>
kvankam ĝenerale (se ne rolas aliaj konsideroj) tio estas
preferinda.  La plej evidenta konsidero estas manko en Esperanto de
sono bezonata de la fremdlingva nomo; ekz-e de la anglaj [θ, ð, w]; aŭ
de la franca-germana-turkaj [œ, y]; la molaj konsonantoj de la
lingvoj ĉina-japana-slavaj ktp.  Evidente pri tiaj apartaĵoj la esperantigita
sonformo devas rezigni, kaj dezirindus havi pli-malpli normajn
rekomendojn pri la manieroj transskribi.  Ekz-e por la ĉina lingvo dum
longa tempo estis sukcese uzata la
[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_%C4%89ina_fonto][transskriba sistemo de la revuo «El popola Ĉinio»]] (EPĈ),
preskaŭ samtiom legebla kiel la [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A2%D1%80%D0%B0%D0%BD%D1%81%D0%BA%D1%80%D0%B8%D0%BF%D1%86%D0%B8%D0%BE%D0%BD%D0%BD%D0%B0%D1%8F_%D1%81%D0%B8%D1%81%D1%82%D0%B5%D0%BC%D0%B0_%D0%9F%D0%B0%D0%BB%D0%BB%D0%B0%D0%B4%D0%B8%D1%8F][sistemo de Paladio]] en la rusa tradicio
(bedaŭrinde nun la ĉiniaj esperantistoj uzas [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Pinjino][Pinjinon]], kiu tiom fuŝas
por mi la impreson de la esperantaj tekstoj, ke mi ne plu legas novajn
ĉinajn tradukojn[4]; mi ne scias, ĉu estis libervola decido de la ĉinaj
esperantistoj kajaŭ registara dekreto; «Monato» tamen [[http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#transchin][plu ĝin rekomendas]]).

Por *Varsovio* Zamenhofo preferis adapti ĝian nomon latina-francan (eble
por pli facila rekoneblo por la poŝtistoj en la epoko kiam la franca
estis la oficiala lingvo poŝtista); *Germanujo* havas radikon latinan.

Multaj nomoj bibliaj aperas en Esperanto greka-latine kripligitaj, ĉar
tiel oni opinias ilin pli rekoneblaj: *Moseo* anstataŭ *Moŝeo*, *Noa*
anstataŭ *Noaĥo* (en kiu lasta la araboj tamen pli facile rekonus sian *Nuĥ*),
*Jesuo* anstataŭ *Jeŝua’*, *Maria* anstataŭ *Marjam’* ktp.

Fontolingvo malpli rolas se la nomposedanto loĝas en alia lando ol tiu
el kies lingvo fontas la nomo.  Laŭ la slava etimo de la nomo, la
«fontolingva» prononco de *Chomsky* estus *Ĥomski*; sed de kiam la patro
de la koncernulo transmigris el Ukrajnio en Usonon, la prononco de la
nomo iĝis [ˈʧɒmski], kaj ĝuste tiun misprononcon endas esperantigi:
*Noam’ Ĉomski’*.  Simile pri la ekshungara nomo de la franca prezidento
*Sarkozi’* (ne plu *Sárközy*, kio supozeble estus ['ʃa:rkœzi]).

Simile povas okazi pri la vojaĝo tempa: esperantistoj ne bezonas honti
pri la kontinenta prononco de sia *Ŝekspiro*[5].

** La principo morfologia
La franclingva urbonomo *Paris* finiĝas je la muta litero *s*; en
Esperanto ĝi iĝis *z* --- kial?  Pro la principo kiun la rusaj lingvistoj
nomas morfologia[6]: la kadukajn literojn oni «klarigu» laŭ ilia valoro
rivelata en fortaj pozicioj en aliaj vortoj entenantaj la saman
morfemon.

La franca *s* mutas en *Paris*, sed sonas kiel [z] en ĉiuj derivaĵoj kie
ĝi iel ajn sonas: *parisienne* ktp.  Tial la esperanta radiko devas esti
PARIZ (krom se ni pretas akcepti la derivaĵojn *parisa, parisanino* ktp;
aŭ *paria, parianino* ktp).  Tio estas la dua konsekvenco de la 16ª
regulo.

La vortara formo de substantivo (t.e. la nominativo ununombra) ne ĉiam
estas la plej informa aŭ taŭga por esperantigo. La latina nominativo
*Cicero* kaŝas la finan *-n* de la radiko, kiu riveliĝas en la genitivo
*Ciceronis,* adjektivo *Ciceronianus* ktp; la esperanta nomformo estas do
*Ciceron⋅o.* Simile, malgraŭ la greka nominativo Ἔρως [ěrɔːs] la ceteraj
kazoj ἜΡΩΤος, ἜΡΩΤι, ἜΡΩΤα devus rezultigi *Eroto*-n (kaj *erot⋅ism⋅o*-n
ktp), [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%AD%D1%80%D0%BE%D1%81][kiel en la rusa]][7]; sed PIV elektis la kadukan formon *Eros⋅o*,
en kiu la nominativa **finaĵo** *-s* formanĝis la **radikan** *t*. (Oni povus
argumenti, ke la signifo fiziologia kaj la nomo mitologia estas
sendependaj nocioj; tamen ial tio ne malhelpas PIV-on havi en analogia
okazo *narcis⋅ism⋅o*-n sub *Narcis⋅o.*)

Se nominativo havas specialan finaĵon fontolingve, oni kutime
anstataŭigas ĝin je *-o* --- ekz-e *Χριστ⋅ός~~→~~Krist⋅o, krist⋅an⋅o;
Vilni⋅uso~~→~~Viln⋅o[8]; Москв⋅а~~→~~Moskv⋅o, moskv⋅an⋅o*.

Interesan (kvankam aŭdacan) aplikon de la morfologia principo prezentas PIV
en sia retroderivaĵo *kanti⋅an⋅o~~→~~Kanti⋅o* (cetere, apogita de la tradicia
latinigo [[http://la.wikipedia.org/wiki/Immanuel_Kantius][Kantius]]).  Aŭ pli moderna ekzemplo similspeca:

    *Bernard Shaw → Shavian → Ŝava → Ŝavo*.

Male, la paro *Tomaso --- tomismo* estas malregula, devus
esti aŭ *Tom⋅o~~→~~tom⋅ism⋅o*, aŭ *Tomas⋅o~~→~~tomas⋅ism⋅o*.

** La loka uzo
Por la nordafrika araba nomo *Tunis* la Akademio oficialigis la
misformon *Tunizo, Tunizio*. Kial? Supozeble pro senpripensa analogio
kun *Paris~~→~~Parizo*. Tamen la analogio estas falsa.

La araba nomo *Tunis* havas prononcatan *s*, kaj ne nur vortofine sed
ankaŭ intervokale: *al-Ĝumhurija at-Tunisija* (la Tunisia respubliko);
kaj sekve la sistemema esperantigo estus *Tuniso, Tunisio*.  Ĝuste tiel
rekomendis Zamenhofo[9].  Sed la Akademio ial preferis asimili la
**araban** nomon laŭ la **franca** *République tunisienne* [tyni'zjɛn]: *Tunizo,
Tunizio*.

Ambaŭ paroj estas morfologie koheraj; tamen la zamenhofa estas pli
ĝentila (ĉar atentas la lokan lingvon) kaj samtempe pli internacia
(konservas la skriban kaj sonan *-s*)[10].

Ne ĉiam oni respektas la lokan uzon, iam la internacieco de la erara
formo estas decida konsidero (ekz-e en *Meksiko*); sed kiam tia grava
kromkonsidero ne estas, oni laŭeble preferu la lokan kutimon.

** La apostrofo kaj la akcento
La akcento tute malsimile rolas en la lingvoj fiksakcentaj (kiaj estas
la franca kaj Esperanto) kaj en la lingvoj liberakcentaj (kiaj estas
la angla aŭ la rusa). En la unuaj la akcento markas *limojn* de vortoj
(aŭ sintagmoj ktp); en la duaj la akcento estas leksika signo, kiu
povas distingigi signifojn kiel kroma fonemo --- ekz-e la rusaj
*замОк* (ŝlosilo) kontraste al *зАмок* (kastelo), *любИм* (amata)
kontraste al *лЮбим* (ni amas); aŭ la germanaj *ÜBERsetzen*
(transveturigi) kaj *überSETZEN* (traduki); aŭ la anglaj *a prOject*
(projekto) kontraste al *to projEct* (projekti, projekcii).  Nenio
simila eblas en la fiksakcentaj lingvoj kiel la franca aŭ Esperanto.

Sekve de tio la parolantoj de liberakcentaj lingvoj opinias la
akcenton esenca trajto de nacilingva nomo --- nacilingve tio jes estas
vera, sed en Esperanto tia funkcio de akcento estas kontraŭsistema:
  10) La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

Sekve de tio en Esperanto maleblas daktilaj akcentoj kiel
*Zámenhof, Váŝington* ktp:

<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
>  Ah --- kial Esperanto ne havas la daktilajn,
>  Dorlotajn rusajn rimojn - simbolojn de la am’,
>  Kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,
>  Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’!
> ~~
>  Ho kial, kial, Majstro, vi belajn vortojn ligis
>  Racie kaj akcente, en senelira rond’ ---
>  Kaj miajn rusajn sentojn sterilis kaj poligis
>  En via mezurita, horloĝe-ritma mond’ ... [N. Hohlov: Plendo][11]
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Laŭ la [[#regulo16a][16ª regulo]] oni ja rajtas forigi la postakcentan *-o* nominativan,
kaj ĉe tio (kvankam la reguloj pri tio silentas) la akcento ne
ŝoviĝas; tiel *deklam’* en la verso ĉi-supra havas la akcenton sur la
*lasta* silabo (malgraŭ la regulo 10ª). Oni devas anstataŭigi la
implican *-o* je apostrofo, ankaŭ en nomo propra:

<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
>  Sur lir’ dukorda, diris oni,
>  Ne eblas rima son’, kaj jen
>  Pro tio devas takt-bastoni
>  Antikvajn ritmojn **Lafonten’** [A. Grabowski: Sur unu kordo]
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
*Grabowski* do observas la 16an regulon; simile

<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
>  Kun bark’ la barkiston fine
>  mi kredas, glutis rifej’,
>  kaj tion faris fascine
>  per sia kant’ **Lorelej’** [H. Heine tr. Kalocsay: Lorelej’]
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Fakte ĉi tiu escepta regulo difinas nul-varianton por la vortofina fonemo
[o]; kaj sekve de tio la akcento povas akiri vortodistingan signifon, se ĝi
okazas sur la lasta silabo: *firma ≠ firma’ = firmao; ĉiel’ ≠ ĉiel’ = ĉielo*
ktp.  Tamen eĉ tiel, la solaj eblaj akcentopozicioj restas la antaŭlasta kaj
la lasta silaboj.

En tiaj aferoj oni (kaj ankaŭ mi en la ĵusa prezento) plej ofte argumentas per
la reguloj de la Fundamenta gramatiko, kaj tio povas impresi kiel dogmemo kaj
religia observado de sanktaj ordonoj; sed fakte temas pri *sistemo*.  Se la
akcento ne estas rimedo leksika, tiam ĝiaj funkcioj estas aliaj --- kp la
francan, kie vorta akcento ne ekzistas, akcenton havas sintagmoj, kaj la akcento
iĝis disigilo de sintagmoj; vorta akcento en la franca maleblas ne pro religia
dogmemo, sed ĝuste «ĉar la lingvo estas tia» (kompreneble se sintagmo konsistas
el sola-izola vorto, la lasta silabo de la sintagmo estas la lasta silabo de la
vorto).  Aliflanke, en la ĉina leksikan valoron havas 4 tonoj, dum en la ĉefaj
lingvoj eŭropaj la plej proksima fenomeno, la intonacio, neniam havas signifon
leksikan (sed eventuale signifon sintaksan, emfazan ktp).

La bonaj esperantistoj sufiĉe klare sentas ĉi tiun sistemon koncerne la
vortojn komunajn; sed ĉe la fremdaj nomoj propraj multaj el ili
kontrabandas mislokan akcenton fremdlingvan, kiu kvankam estas ĉe
la silabo antaŭlasta, tamen ne estas sur la lasta silabo de la radiko;
tion PAG nomas *nomoj duonasimilitaj;* ekz-e *Verter* ([[http://de.wikipedia.org/wiki/Die_Leiden_des_jungen_Werthers][Werther]]) en jena
peco el «Eŭgeno Onegin»[12]:

#Verter
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Per ŝia forto de imago              | Счастливой силою мечтанья
revivigitaj nun el svago,           | Одушевленные созданья,
amantoj noblaj --- kaj Volmar’[13], | Любовник Юлии Вольмар,
Malek-Adel’ kaj De Linar’,          | Малек-Адель и де Линар,
kaj **Verter,** suferant’ ribela,       | И Вертер, мученик мятежный,
kaj senkompara Grandison’,          | И бесподобный Грандисон,
nin dormiganta post ekkon’,         | Который нам наводит сон, —
por nia revulino bela               | Все для мечтательницы нежной
en sama bild’ kuniĝis jen           | В единый образ облеклись,
en la figuro de Eŭgen’              | В одном Онегине слились.
[*Eŭ* 3:9, p. 55]                     | [Пушкин: Евгений Онегин]
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
; Юлия Вольмар – Новая Элоиза. Марек-Адель – герой посредственного романа M-me
; Cottin. Густав де Линар – герой прелестной повести баронессы Крюднер.
Kaj simile ĉe *Grabowski* multloke en «Sinjoro Tadeo» (ĉi-poste *Tadeo*):

<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Car’ kurieron sendis al Napoleono,         | Wiem, że car wysłał gońców do Napoleona
Peti pacon; sed oni militon deklaros,      | Prosić o pokój; wojna nie jest ogłoszona;
Ĉar princo **Juzef** aŭdis de sinjor’ **Binjono**, | Lecz książę **Józef** słyszał od pana **Biniona**
Franc’, el imperiestraj konsilkonfidatoj,  | Francuza, co należy do cesarskiej rady,
Ke tute vanaj estas ĉi tiuj traktatoj ...  | Że na niczem skończą wszystkie te układy...
[*Tadeo*, 6:267-271]                         | [Pan Tadeusz]
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Ĉi tie *Juzef* = *Józef Poniatowski,* la akcento sur *u*
(dum la plene asimilita *Binjono* = *Louis Bignon*); aŭ

<quote>
Kaj poste Volodkoviĉ, fiera brutalo [*Tadeo* 6:333]
</quote>

--- kun la akcento pola, *Wołodkowicz*.

Tiaj duonasimilitaj nomoj do ekzistas en la reala uzo, sed ili estas devio de la
ĝenerala lingvosistemo kaj atestas, ke la esperantistoj ne plene alproprigis al
si la ĝeneralan sistemon de la lingvo (male ol ekz-e la francoj rilate al la
sistemo de la franca lingvo).  Trudi al Esperanto leksikan akcenton estas
samkiel trudi al ĝi leksikajn tonojn de la ĉina.

** La inaj nomoj
         [Ĉi tiu sekcio estas nur ĝermo iam kompletigota]

Oni ne bezonas marki la inecon de *Elizabeto*.

La kutimo formi inajn nomojn kiel derivaĵojn de nomoj viraj estas apartaĵo de
Latino kaj pere de ĝi, de la lingvoj formitaj per la Roma eklezio.  Tia tradicio
ne ekzistas (aŭ nur marĝene ekzistas kiel prunto) ĉe la judoj, araboj aŭ rusoj.

Male ol la grekoj, la antikvaj romanoj estis patologie senfantaziaj pri la
nomoj.  Ili havis nur 18 virajn antaŭnomojn (el kiuj 3 estas numeraloj); dum la
pliparto de la respublika periodo la inoj ne havis individuan nomon, la filinoj
ricevadis la gentonomon de la patro en la ina formo kun numero: la eventualaj
filinoj de *M.~~Tullius* estus *Tullia Prima, Secunda, Tertia, ... Nona~~...*

Iom simile al la patronomoj.
Danaidinoj --- Atrido.

Estas formala avantaĝo trakti la inajn nomojn kiel adjektivojn (kaj historie
tio estas nemalvera) --- kvankam se mi estus ino, mi opinius tion ofenda.

Aliflanke, la nomoj ambaŭgenraj en la rusa aŭ greka etimologie estas adjektivoj
*ambaŭgenre:* Eŭgenio = «bone (nobele) naskita»; Olgo~~←~~Helgi «sankta,
sublima» ktp.

Diversaj viraj nomoj finiĝas je *-a* diverslingve: la rusaj *Nikita, Foma...*;
la italaj *Andrea...*; la anglaj *Dana, Indiana...*

Ankaŭ france *François* [fʁɑ̃swa] --- *Françoise* [fʁɑ̃swa:z] (sed la francoj plejparte
ne konscias tion hipnotigite de la skribo).

Kurioze, oni zorgas pri inaj antaŭnomoj --- sed ne ial ne pri inaj familinomoj!
Ekz-e en «Marta»: Marta Świcka, la edzino de Johano (Jan) Świcki.

* La propraj nomoj fremdaj
Sian pritrakton de la propraj nomoj PAG komencas per jena mirinda enkonduko:
<quote>
**§36 ~~ La propraj nomoj**<br>
La propraj nomoj estigas du gravajn demandojn: unue pri ilia loko en
la lingvo, due pri ilia aparta gramatika karaktero.<br>
Se oni legas ekzemple la frazon:
*la antaŭa linio kunigis Villacoublay al Istanbul[14] tra Brno kaj
Rákosszentmihály*,
oni havas la impreson, ke al pure esperantaj vortoj miksiĝas aliaj,
tute ne asimileblaj, alilingvaj elementoj.  Oni do povas diri, ke
principe la propraj nomoj estas rigardataj kiel «fremdaj», nur la
komunaj apartenas al la mekanismo de la lingvo.
</quote>

Mirinda ĉi tie estas la implicaĵo, ke la propraj nomoj estas
fremdaĵoj, ke Esperanto malhavas proprajn nomojn esperantajn.
Espereble la ĉi-supra parto donis sufiĉe da ekzemploj pri la kontraŭo;
*Eŭropo, Istanbulo, Cindrulino, Kolumbo, Guglo* ktp estas vortoj plene
esperantaj (tiom ke oni povas *gugli*, do la radiko povas aperi en vorto
komuna).

Evidente la PAG-aŭtoroj celis ĉi tie proprajn nomojn *fremdlingvajn*
kiuj ene esperanta teksto konservas sian formon fremdlingvan; kiel
interalie *Kalocsay* [ˈkɒloʧɒi] kaj *Waringhien* [vaʁɛ̃ˈgjɛ̃].  Sed
unue, tion endus indiki malimplice, kaj due, tiaj nomoj ja nepre estas
**fremdaj**, la citiloj ĉi tie malkonvenas.

Malveras la aserto ke tiaj nomoj estas «tute ne asimileblaj»:

 1. Tradukante la donitan frazon rusen mi devus transskribi la nomojn:
    *прежний маршрут соединял [[http://foto-planeta.com/np/5004/villakuble.html][Виллакубле]] со Стамбулом через Брно и
[[http://wikimapia.org/16262208/ru/XVI-%D1%80%D0%B0%D0%B9%D0%BE%D0%BD-%D0%91%D1%83%D0%B4%D0%B0%D0%BF%D0%B5%D1%88%D1%82%D0%B0-%D0%A0%D0%B0%D0%BA%D0%BE%D1%88%D1%81%D0%B5%D0%BD%D1%82%D0%BC%D0%B8%D1%85%D0%B0%D0%BB%D1%8C][    Ракошсентмихаль]]* (kaj ĉiun el ili eblas trovi per Guglo en la ruslingva
    Reto).  Konsekvenca transskribado de tiaj nomoj estas jes ebla kaj
    reale praktikata en realaj lingvoj.

 2. Se temus pri vojaĝo suden de mia domo, tiam ankaŭ uzanto de
    latinalfabeta lingvo certe transskribus la (enkrampigitajn) signojn
    cirilajn, ĉinajn, arabajn, nepalajn kaj bengalajn:

<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> vojaĝi el Berdsko ([[http://eo.wikipedia.org/wiki/Berdsk][Бердск]])
> tra Ĉerepanovo ([[http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88erepanovo][Черепаново]]),
> kaj Barnaulo ([[http://eo.wikipedia.org/wiki/Barnaul][Барнаул]]),
> kaj Urumĉio ([[http://eo.wikipedia.org/wiki/Urum%C4%89io][乌鲁木齐, Wūlǔmùqí, ۈرۈمچی]]),
> kaj Lasao ([[http://eo.wikipedia.org/wiki/Lasao][拉萨 ]]),
> kaj Katmanduo ([[http://eo.wikipedia.org/wiki/Katmanduo][काठमांडौ]])
> al Dako ([[http://eo.wikipedia.org/wiki/Dako][ঢাকা]]).
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Se ĉi tiuj nomoj aziaj estas esperantigeblaj, kial la nomoj eŭropaj
estus tiom senesperaj?

** Mikslingvaj tekstoj
Praktike mikslingvaj tekstoj estas afero sufiĉe ofta, kaj ne nepre
malbona.  Ĉiu matematika artikolo entenas tekstopecojn esprimitajn en
formala lingvo matematika.  Ekz-e[15]:

  (*M, d*₁) kaj (*N, d*₂) estu metrikaj spacoj.
  Funkcio *f:~~M→N* estas **kontinuega,** se por ĉiu ε>0 ekzistas δ>0 tia,
  ke por ĉiuj *x,~~y*~~∈ *M*

  	 *d*₁(*x, y*) < δ ⇒ *d*₂(*f*(*x*), *f*(*y*)) < ε

Similan lingvon havas ĥemiistoj kaj aliaj fakuloj.  Kiam lingvisto
citas fremdlingvan materialon, tio estas simila afero:

  Por “rapida” la embaraso de riĉeco prezentas almenaŭ ses vortojn:
  *fast, quick, rapid, swift, speedy, high-speed*[16].

#dulingva
En beletro fremdlingvaj pecoj povas celi specialan efekton:

<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> Eliris, kun nodara zono, Verm-Robako,
> Al Tade’ « *Surge puer!* » severe vokante,
> Kaj ŝerce, super ŝultroj, la nodojn svingante [*ST* 2:46-48]
<literal style="html">
</blockquote>

<blockquote>
</literal>
«А что театр?» --- «О! сиротеет,    | «Kaj la teatro?» --- «Orfas plene,
*C’est bien mauvais, ça fait pitié.*  | *C’est bien mauvais, ça fait pitié.*
Тальма совсем оглох, слабеет,       | [[http://fr.wikipedia.org/wiki/Talma][Talma’]] surdiĝis, rolas pene,
И мамзель Марс --- увы! стареет ... | kaj *[[http://fr.wikipedia.org/wiki/Mademoiselle_Mars][mam’zelle Mars]]* jam senrevene
Зато Потье, *le grand Potier!*        | oldiĝas ... Sed *le grand Potier!*
Он славу прежнюю в народе           | En mond’ por lia glor’ iama
Доныне поддержал один.» ---         | ankoraŭ ne videblas fin’!» ---
«Какой писатель нынче в моде?» ---  | «Kiu verkisto modas?» --- «L’ sama ---
«Всё *d’Arlicourt* и Ламартин.»       | nur *d’Arlicourt* kaj Lamartin’. ---
«У нас им также подражают.»         | «Ĉe ni imitas ilin multaj.»
[Пушкин: Граф Нулин]                | [Puŝkino: [[http://miresperanto.narod.ru/tradukoj/pushkin/graf_nulin.htm][Grafo Nulin’]]][17]
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Konvenas kontrastigi ĉi tiun malkaŝe dulingvan pecon kun la [[#Verter][ĉi-supra]]
peco el *Eŭ* (3:9), aŭ la [[#Grandison][ĉi-suba]] peco el *Eŭ* (2:29--30), kie la asimilitaj
nomoj neniom ĝenas la glatan fluon.  Ĉi tie la franclingvaj pecoj postulas
ŝanĝon de la tuta artikulacio, kaj tial la rusa teksto de Puŝkino apartigas
ilin en memstarajn intonaciajn unuojn, kun ĉirkaŭaj paŭzetoj kiuj faciligas al
la leganto la artikulaciajn transŝaltojn.  La esperanta traduko
konservas tiun apartigon en la dua verslinio, kie la franca frazo okupas la
tutan apartan verson; male, en «Sed *le grand Potier!*» la intonacia fluo trudas
kunigon de vortoj esperanta kaj francaj en unu sintagmon, kaj tio
estas difekto de la traduko (ruse estas, proksimume: «Tamen Potje’, *le grand
Potier!*» kun du malsamaj artikulacioj de la nomo en la disaj sintagmoj).

Tia diferenco eble malpli klaras en la okcidenta tradicio, kie oni uzas
neasimilitajn (almenaŭ skribe neasimilitajn) fremdaĵojn ankaŭ en la neŭtralaj
kuntekstoj; ekz-e

#DonJohano
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Vernon, buĉisto Cumberland, Wolfe, Hawke,         | Хок, Фердинанд и Гренби --- все герои,
Princ’ Ferdinand, Granby, Burgoyne, Keppel, Howe  | И Кемберленд-мясник и Кеппел тут;
Ricevis ĉiu famon el la stok’,                    | Они потомством Банко предо мною,
Kaj stratonomon kiel Wellesley, aŭ                | Как пред Макбетом, в сумраке встают,
Kiel reĝar’ de Banquo, en sia lok’                | «Помёт одной свиньи», они толпою
Renomon spuras, la “porkidoj naŭ”.                | По-прежнему за славою бегут,
Francujo havis Buonaparté[18] kaj Dumourier       | А слава --- даже слава Бонапарта
Sur paĝoj de la *Moniteur* kaj *Courier.*             | Есть детище газетного азарта.
~~                                                | ~~
Barnave, Brissot, Condorcet, Mirabeau,            | Барнав, Бриссо, Дантон, и Кондорсе,
Petion, Clootz, Danton, Marat, La Fayette ---     | Марат, и Петион, и Лафайет
Ĉiu ja estis franco, kaj hero’;                   | Вот Франция во всей своей красе,
Ankaŭ aliaj tenas sin en pret’,                   | (А всё-таки забывчив праздный свет)
Joubert, Hoche, Marceau, Lannes, Desaix, Moreau,  | Жубер и Ош, Марсо, Моро, Дезэ
Kun multaj el l’ armea societ’,                   | Смотрите-ка, им просто счёту нет!
Kiuj ja estis foje fenomenaj,                     | Недавно их венчали лавры славы,
Sed ne por miaj versoj tre konvenaj.              | Но не приемлют их мои октавы.
[Bajron, tr. William Auld: Don Johano. 1:2--3]    | [Байрон, пер. Т. Гнедич: Дон Жуан]
<literal style="html">
</blockquote>
<div style="font-size: 90%">
<p>(Jen la angla originalo por la interesatoj:</p>
<blockquote lang="en">
</literal>
> Vernon, the butcher Cumberland, Wolfe, Hawke,
> Prince Ferdinand, Granby, Burgoyne, Keppel, Howe,
> Evil and good, have had their tithe of talk,
> And fill’d their sign-posts then, like Wellesley now;
> Each in their turn like Banquo’s monarchs stalk,
> Followers of fame, “nine farrow” of that sow:
> France, too, had Buonaparté and Dumourier
> Recorded in the Moniteur and Courier.
> ~~
> Barnave, Brissot, Condorcet, Mirabeau,
> Petion, Clootz, Danton, Marat, La Fayette,
> Were French, and famous people, as we know;
> And there were others, scarce forgotten yet,
> Joubert, Hoche, Marceau, Lannes, Desaix, Moreau,
> With many of the military set,
> Exceedingly remarkable at times,
> But not at all adapted to my rhymes.
<literal style="html"></blockquote>
<p>[Byron: Don Juan. 1:2–3].)</p>
</div><p></literal>
; Lordo Bajron. Don Johano. Kanto Unua. Tradukis William Auld.
; Eldonis Esperantaj Kajeroj, Mancestro
; Date d’édition : 1979 Reliure : Soft cover Edition : 1st Edition
;
; El la I-a kanto de "Don Johano"
; de Lord Byron
; elangligis William AULD
; aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 82-85
; (daŭrigo)
Anglalingvanon la nomlistoj en la du oktavoj devus impresi malsame: la 2ª
komenciĝas per nomoj britiaj, poste aperas francaj; en la 3ª, ĉiuj nomoj estas
francaj.  En la rusa traduko ili ĉiuj estas egale rusigitaj, kaj legado fluas
egale senstumble.

Ĉio bonas sialoke; “H₂O” tute normalas en teksto ĥemia, sed en verko
beletra preferindas la pure esperanta “akvo” (krom se oni verkas
pamfleton kontraŭ ĥemiistoj aŭ celas efekton komikan ktp).

** La fremdaj nomoj latinalfabetaj
Formale la dirita sufiĉas por distingi «la sian» disde «la fremda»; sed
en la realo regas antaŭjuĝoj samtiom fortaj, kiom malraciaj, kaj tial
necesas diri ankoraŭ iomege da vortoj logike superfluaj.

En la moderna latinalfabeta mondo plejparte (kvankam ne senescepte)
regas la stranga kutimo *ĉiam* lasi senŝanĝaj la nomojn fremdajn *se ili
venas el lingvo kun latinalfabeta skriba normo* --- do ne nur en la
okazoj kiam tio servas specialan celon, sed ankaŭ en la okazoj
ordinaraj (en kiuj fremdajn nomojn alialfabetajn oni nepre
transskribus).

#AdamoSmito
Ekzemple en jena peco kie Puŝkino rakontas ke Eŭgeno

<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Homeron mokis, Teokriton,      | Бранил Гомера, Феокрита;
sed legis li Adamon Smiton,    | Зато читал Адама Смита
kaj spertis pri ekonomik’ ---  | И был глубокий эконом,
do rezonadis kun efik’         | То есть умел судить о том,
kiel la ŝtat’ akiras monon ... | Как государство богатеет ...
[*Eŭ* 1:7, p. 13]                | ~~
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
neniu protestus kontraŭ la esperantigitaj formoj [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Homero][Homero]] kaj
[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Teokrito][Teokrito]], sed multajn latinalfabetulojn ial ŝokas tute simila *Adamo Smito* ---
kvankam ĝi temas pri homo ne malpli fama ol *Teokrito* kaj kvankam ties
nacilingva nomo [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Adam_Smith][Adam Smith]] estas egale fremda kaj neesperanta (ĝia
fina *th* [θ] ja estas samsona kun la komenca *θ* de *Θεόκριτος*).  Sed la
antaŭjuĝo pli fortas ol ajna rezono.

Cetere, oni krome kutimas en tiaj okazoj senskrupule amputi la
fremdajn supersignojn, ĉion eksteraskian; tiel do ĉeĥo *Čacký*
[ˈʧaʦki:] en Usono iĝas *Cacky* [ˈkækɪ] ktp.

#cxefas-la-skribo
** The Write-Only System (La nurskriba sistemo)
La unua viktimo de ĉi tiu miskutimo estas la sonformo de la nomoj.
Averaĝa leganto ne scipovas voĉlegi ĉian nomon latinliteran laŭ la
reguloj de koncerna lingvo (oni ja ne scipovas ĉiujn lingvojn
latinliterajn).  Kaj eĉ apliki la regulojn de la ĉefteksta lingvo ne
ĉiam eblas: ekz-e *Kalocsay* kaj *Waringhien* entenas literojn kiuj en
Esperanto ne ekzistas.

#balbla
Sekve la leganto retenas en sia menso ian malklaran bildon grafikan,
kaj anstataŭigas la abrakadabron per ia *bla-bla*: «Bla-bla-1 kisas
Bla-bla-2» (evidente sen la akuzativaj finaĵoj).  La normala sistemo
de valoroj, en kiu [[#cxefas-la-sono][la sonformo ĉefas]] super la skribo, renversiĝas: en
tiu mondo gravas la skribo, kaj anstataŭ la sonformo oni voĉblekas ion
malklaran.

#le_vrai_nom
Mi koncedas, ke ankaŭ embarason oni povas uzi por arta efekto.
En la 19ª jc Lamartino ankoraŭ ne sciis, kiel oni voĉlegu la nomon
*Byron*, kaj kompimetintis lin per la ŝerca alparolo 
*Ho vi, kies veran nomon la mondo ne scias ... *:
<literal><blockquote lang="fr">
<p><b><a href="http://www.poetica.fr/poeme-1583/alphonse-de-lamartine-homme/">L’Homme</a></b> (Alphonse de Lamartine, <i>Méditations poétiques</i>)</p>
<p align="right" style="max-width: 30em"><i><u>À lord Byron</u>.</i></p>
<p> Toi, dont le monde encore ignore le vrai nom,
<br> Esprit mystérieux, mortel, ange, ou démon,
<br> Qui que tu sois, <i>Byron,</i> bon ou fatal génie,
<br> J’aime de tes concerts la sauvage harmonie,
<br> (...)</p>
</blockquote></literal>

** Suferas gramatiko
La dua viktimo estas la gramatiko: ne ĉiam eblas deklinacii la amorfan
*bla-bla-bla*, kaj tio ege rigidigas la stilon, malpliigas la liberon de
frazkonstruo.  Malfacile mi povas imagi, kiel oni tradukus egale
facilmove tiajn strofojn el «Eŭgeno Onegin», kiel ekz-e la sekvaj:

#Grandison
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Tre frue ŝin romanoj logis,        | Ей рано нравились романы;
anstataŭaĵo de la viv’;            | Они ей заменяли всё;
Russo’ kaj [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Samuel_Richardson][Riĉardson’]] mensogis --- | Она влюблялася в обманы
ŝi enamiĝis kun naiv’.             | И Ричардсона и Руссо.
Bonkora patro sen atento           | Отец ее был добрый малый,
preteris ŝanĝon de l’ jarcento,    | В прошедшем веке запоздалый;
sed librojn traktis sen malŝat’;   | Но в книгах не видал вреда;
ne klopodante pri legad’,          | Он, не читая никогда,
li taksis ilin ludileto;           | Их почитал пустой игрушкой
kaj tute ne zorgigis lin,          | И не заботился о том,
kun kiu libro la filin’            | Какой у дочки тайный том
dumnokte restis en sekreto.        | Дремал до утра под подушкой.
Kaj la edzin’ rilatis mem          | Жена ж его была сама
al Riĉardson’ kun kora trem’.      | От Ричардсона без ума.
~~                                 | ~~
Ŝi vere amis Riĉardsonon,          | Она любила Ричардсона
ne tial, ke ŝi legis lin,          | Не потому, чтобы прочла,
ne ĉar preferis Grandisonon        | Не потому, чтоб Грандисона
ŝi al [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9B%D0%BE%D0%B2%D0%B5%D0%BB%D0%B0%D1%81][Lovlaso]], laŭ inklin’;        | Она Ловласу предпочла;
sed iam ja princin’ Alina,         | Но в старину княжна Алина,
kuzino moskva, en senfina          | Ее московская кузина,
babil’ lin traktis kun aprec’.     | Твердила часто ей об них.
Ĉi tiam estis ŝia edz’             | В то время был еще жених
fianĉo, sed ne dezirito;           | Ее супруг, но по неволе;
alian prisopiris ŝi,               | Она вздыхала о другом,
animo lia kaj raci’                | Который сердцем и умом
al ŝi pli plaĉis laŭ merito:       | Ей нравился гораздо боле:
ĉi Grandisono estis dand’,         | Сей Грандисон был славный франт,
gvardi-serĝento, kartludant’.      | Игрок и гвардии сержант.
[*Eŭ* 2:30, p. 47]                   | [Пушкин: Евгений Онегин]
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Simile en «Sinjoro Tadeo» aperas senĝene la plurnombraj formoj de
asimilitaj familinomoj, formoj kiuj estus problemaj sen asimilo (krom
se oni pretas plurnombrigi laŭ la pola originalo):
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> diris ĉiuj Ĥoreŝkoj (2:193) --- wszyscy Horeszkowie
> kun ducent Mickjeviĉoj (2:336) --- Mickiewiczów dwiestu
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
; Familioj:
;  - gesinjoroj Rzetkowski ← *państwo Rzętkowscy* [Marta] (kp angle *the Wilsons* = la
;    familio *Wilson;* *du Dianoj* --- romano de A. Dumas)
;  - Tiuj du Berliozoj ... [MM]
;  - La dinastio Burbonoj, la Tudoroj, la gento Julioj ??

Por defendi tiun naciskriban nomfetiĉismon oni prezentas diversajn sofismojn;
ni do ekzamenu ilin.

** La sama alfabeto
Jen foruma opinio el samtema diskuto:

  La aferoj diferencas en tio, ke la rusa ne uzas la saman
  alfabeton. Sed en lingvoj kiuj ja uzas la saman alfabeton, nacilingvoj
  ĝenerale ne modifas la nomon (krom per forigo de supersignoj). Mi tre
  forte dubas ke la rusa lingvo modifas nomojn el aliaj cirilliteraj
  lingvoj.

 1. Kelkaj lingvoj latinalfabetaj ja transskribas la proprajn
    nomojn: latva, litova, turka, azera, serba (en ties latinalfabeta
    varianto) *kaj Esperanto* (jam en la Fundamento).

 2. Ankaŭ Latino estas lingvo latinalfabeta, kaj tie oni
    kutimas transskribi ambaŭdirekte:
     - Jan Amos Komenský → Iohannes Amos Comenius
     - Thomas More → [[http://la.wikipedia.org/wiki/Thomas_Morus][Thomas Morus]]
     - Gerrit Gerritszoon → Desiderius [[http://la.wikipedia.org/wiki/Erasmus_Roterodamus][Erasmus Roterodamus]]
     - Jean Cauvin → Johano [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalvino][Ioannes Calvinus]]
     - Isaac Newton → [[http://la.wikipedia.org/wiki/Isaacus_Newtonus][Isaacus Newtonus]]
     - C Iulius Caesar →
        - *de* Julius Cäsar
        - *fr* Jules César
        - *it* Gaio Giulio Cesare
        - *pl* Gajusz Juliusz Cezar
        - *tr* Jül Sezar

 3. Latino gravas kiel lingvo samfunkcia; verdire nun ĉi tiun funkcion
    plenumas la angla, kies ortografio estas kiel eble plej
    maldigestema; sed ĝuste tio indikas, ke Esperanto, por prosperi,
    devas prezenti *alternativan* solvon; ja konkurenci kun la angla per
    la rimedoj anglaj estas nek interesa, nek prudenta.

 4. Kaj la rusa, kaj la aliaj cirilalfabetaj lingvoj jes adaptas la
    skribon.  La bulgara alfabeto estas propra subaro de la rusa, sed
    mia bulgara kolego *Бърнев* iĝas *Бырнев* en la paperoj ruslingvaj (la
    funkcioj de la litero *ъ* malsamas bulgare kaj ruse).  Alidirekte
    estas simile, ekz-e *Boris’ Jelcin*:
     - *ru* [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%95%D0%BB%D1%8C%D1%86%D0%B8%D0%BD,_%D0%91%D0%BE%D1%80%D0%B8%D1%81_%D0%9D%D0%B8%D0%BA%D0%BE%D0%BB%D0%B0%D0%B5%D0%B2%D0%B8%D1%87][Ельцин]], Борис Николаевич
     - *by* Ельцын, Барыс Мікалаевіч
     - *bg* Елцин, Борис Николаевич
     - *sr* Јељцин, Борис Николајевич
     - *ua* Єльцин, Борис Миколайович

 5. La lingvoj hebrea kaj judgermana (Jido) uzas unu saman alfabeton
    (la hebrean), tamen la nomo «Zamenhof» estas transskribata
    malsame<literal style="html">
    (respektive <span dir="rtl">זמנהוף</span> kaj
    <span dir="rtl">זאמענהאָף</span>).</literal>
 
 6. Ankaŭ en la lingvoj angla kaj franca la nuna kutimo skribisma ne
    ĉiam regis kiel nune.  Pli detalan ekzemplon mi donos en la sekva
    sekcio.

** Romeo e Giulietta
Komparu la nomojn de roluloj en la fama tragedio de Ŝekspiro.  Temas
pri historio de du familioj, kies nomojn Danto menciis je 270 jaroj
pli frue (*Purgatorio*, v. 6:106-108):
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> Vieni a veder *Montecchi e Cappelletti,*
> Monaldi e Filippeschi, uom sanza cura:
> color già tristi, e questi con sospetti!
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Ŝekspiro (aŭ liaj perantoj) ne hezitis oportunigi la italajn nomojn
por la angla publiko:

 - Romeo Montague ← Romeo Montecchi
 - Juliet Capulet ← Giulietta Capuleti
 - Friar Laurence ← Frate Lorenzo, francescano
 - Mercutio ← Mercuzio, parente del Principe e amico di Romeo
 - Tybalt ← Tebaldo, nipote di Madonna Capuleti
 - Count Paris ← Paride, parente del Principe
 - Prince Escalus ← della Scala, principe di Verona.

Komparu ĉi tiun liston kun la esperantaj tradukoj de «Reĝo *Lear*».
Kiel oni voĉlegu ĉi tiun *Lear*?  Ĉu Léar?  Ĉu Lear’?  Ĉu Lir’?  Ĉu
Ler’[19]? Ĉu ne evidentas ke la rampula kopiado de la anglaj **literoj**
atestas ke la tradukintoj restas tute fremdaj al la ŝekspira **spirito**?

Similan adaptadon ni trovas ankaŭ ĉe aŭtoroj alilandaj.  Ekz-e en la Konrelia
«Sido» (P.~~Corneille, «Le Cid»):

  - Rodrigue ← Rodrigo
  - Chimène ← Ximena (mezepoke [ŝimena], moderne Jimena [ĥimena])
  - Don Diègue ← Don Diego

Simile pri *Don Quixote*, kies ĝustan prononcon [don kiŝote] de la koncerna
epoko konservis la franca tradicio *(Don Quichotte),* dum la uzo de la moderna
skribo *Don Quijote* en la esperanta traduko de F. de Diego estas absurde
anakronisma: ĝi trudas senutilan fremdaĵon kiu misprezentas «la aŭtentan
nomon» de la romanpersono.

Ankaŭ en postaj epokoj ni trovas transskribojn inter lingvoj latinalfabetaj,
ekz-e kaj en la originalo (la 19ª jc), kaj en la traduko de «Sinjoro Tadeo»:
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Eo          ||  Pl             ||    Originalo
Binjono      | Binion (6:269)   | Louis Bignon (fr)
Breŭghelo    | Brejgel (3:616)  | Brueghel, Breughel (nl/de)
Sommo-Sjerro | Samosiera (11:4) | Sommo-Sierra (es)
Todven-o     | Todwen (7:26)    | T. Tödwen (de)
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
En la 20ª jc diris W. Auld en la antaŭparolo al la sia traduko de «La
ĉashundo de la Baskerviloj» (kie ni trovas *Ŝerlokon Holmson, Vatsonon,
Baskervilojn* ktp):

  Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi
  traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj,
  meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia
  legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature
  adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas
  regulo, kiu tekstas: *La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj
  nomoj;* aŭ: *Objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj.* Agi tiel
  estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi
  entute. (...)
  Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze
  de fikcia kreaĵo. Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj
  ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia ŝatata lingvo!

** Ĉu la samaj literoj?
La koncepto *signo* ĝenerale, kaj *litero* speciale, entenas du partojn: la
(grafika) formo, kaj la (fonetika) signifo.  La literoj A E O P C X
estas samformaj en la alfabetoj latina kaj rusa, sed oni ja rigardas
ilin malsamaj literoj (kaj iliaj numeroj en Unikodo estas malsamaj).
La litero Z havas la valoron [ʦ] en la germana, [z] en la franca, [θ]
aŭ [s] en la hispana --- sed ial oni rigardas ĝin unu sama litero.

Laŭ [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Skribo#Alfabetoj][Vikipedio]],
<quote>
Alfabeto estas malgranda aro de simboloj, el kiuj ĉiu reprezentas
pli-malpli aŭ historie fonemon de la lingvo. En perfekte fonologa
sistemo, kiel estas tiu de Esperanto, fonemoj kaj literoj
korespondas perfekte dudirekten:<br>
  1. skribanto povas antaŭdiri la ortografion de vorto elparolata, kaj<br>
  2. parolanto povas antaŭdiri la elparoladon de vorto pro la ortografio.
</quote>
Tiusence «la latina alfabeto» kiel la komuna bazo de la okcidentaj
lingvoj ne estas plenvalora alfabeto, ĝi estas nur aro da signobildoj
sen fiksita signifo.

Se la italoj kaj la francoj uzas la samajn literojn, kial la samliteran
urbonomon *Ajaccio* la italoj voĉlegas *Ajaĉĉo*, kaj la francoj, *Aĵaksjo’*?  La
nomon *Augustus* la germanoj voĉlegas [au'gustus], dum por la angloj ĝi estas
[ɔ:'gʌstəs], ktp.  Unueco voĉlega (en la direkto «de litero al sono») ne
ekzistas.  Simile, la landonomon *China*, per kiu latinidlingvanoj celis la
sonformon *Ĉina*, la germanoj kaj la poloj honeste provis voĉlegi laŭ la
tradicio latina, el kio estiĝis la fruesperanta *Ĥinujo*, monumento pri
miskomprenoj kiajn naskas la uzo de la latina alfabeto.

Ankaŭ en la kontraŭa direkto, la skriba (de sono al litero), ne estas pli
bone. La familinomon de la rusa verkisto *Чехов* oni latinlterigas plej
diverse:
<quote>
ro | Cehov
tr | Çehov
tk | Çehow
cs | Čechov
eo | Ĉeĥov
en | Chekhov
es | Chéjov
hu | Csehov
uz | Chexov
pl | Czechow
fr | Tchekhov
sv | Tjechov
de | Tschechow
et | Tšehhov
fi | Tšehov
...
</quote>

** Kio estas litero?
La ĉefprincipo de litera skribosistemo estas ke por voĉlegi (aŭ
skribi) vorton oni voĉlegas (respektive skribas) unu post la alia
ĝiajn literojn (resp. fonemojn).  Tiusence la skriboj de la angla,
franca kaj de multaj aliaj lingvoj latinalfabetaj ne estas skriboj
literaj: tie la tuto ne estas sumo de siaj partoj.

#eau
Iam mi klarigis al rusa kolego programisto, ke la francan vorton *eau* oni voĉlegu
[o].  Li ekridis, kaj deklaris, ke nun li komprenas la principon de la franca
ortografio: kombinon da vokaloj oni voĉlegu komplemente --- kiel
vokalon kiu forestas en la kombino, programiste: =[^aeu]=.  Kaj simile
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> *o* [o] + *i* [i] = [wa] (*moi, Poirot*);
> *a* [a] + *i* [i] = [ε] (*air*);
> *i* [i] + *l* [l] = [j] (*soleil, Meillet*)
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Simile en la angla, ekz-e *William Somerset [[http://eo.wikipedia.org/wiki/William_Somerset_Maugham][Maugham]]* [ˈsʌməsɪt mɔːm],
*augha* = [ɔː].

Do, la minimumaj sonsignifaj elementoj de tia skribosistemo estas ne tiom
literoj, kiom literkombinoj.  La veraĵo de la programista ŝerco konsistas en
tio, ke la plurliteraĵoj kiel la franca *eau* estas neanalizeblaj grafikaj
blokoj.  Tio signifas, ke la koncernaj skriboj estas *alitipaj* ol la pure
literaj sistemoj (kia estas la esperanta).  Kelkaj lingvaj tradicioj honeste
agnoskas tion: la ĉeĥoj rigardas sian *ch* kiel apartan literon (kaj lokas ĝin
en sia alfabeto inter *h* kaj *i*); la hungaroj simile traktas siajn «literojn»
*cs, gy, ly, ny, sz, ty, zs*.  La malpli raciaj lingvoj okcidentaj tion ne
agnoskas --- unue, ĉar la nombro de tiaj plurliteraĵoj estas tie pli granda;
kaj due, ĉar ilia sonsignifo estas malpli klara.

Ekz-e la angla lingvo havas 48 fonemojn (tiom havas la fonetika
[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝava_alfabeto][Ŝava alfabeto]]), kiujn do maleblas ĉiujn rekte prezenti per la 26
literoj novlatinaj; tial la angla skribo havas 144 erojn (26 literojn
+ 118 literkombinojn), el kiuj nur 63 estas unusignifaj (kiel *b* [b],
*ngue* [ŋ], *aw* [ɔ:]), kaj ceteraj povas havi po plurajn sonvalorojn (po
8--10 sonvalorojn havas *a, e, o, ou*)

Resume, la 26 literoj de la novlatina alfabeto askia rolas ne tiom
kiel plenvaloraj literoj, kiom kiel grafikaj eroj, proksimume kiel
punkto kaj streko en la morsa kodo, aŭ punkto en la brajla skribo.
Honeste nombrante oni devus agnoski
 - 28 literojn en la skribo de Esperanto
 - 42 literojn en la alfabeto ĉeĥa
 - 144 erojn en la skribsistemo anglalingva.

La unueco de la latinliteraj skriboj estas supraĵa iluzio.

#polica
** La polica oportuno
La renesancaj kleruloj oportunigis la proprajn nomojn al sia
komunikada lingvo (ekzemplojn vd supre); sed en la ĵusaj 300 jaroj la
latinalfabetaj landoj ĉiam pli ofte lasas fremdajn nomojn en ilia
kruda formo fremda.

Mia konjekto estas, ke tion kaŭzis la kresko de burokrataro kaj polica
kontrolo.  En komunikado interhoma oni facile akceptis la latinigojn
kiel *Erasmo* aŭ *Kartezio*; sed por «la instancoj» ili devis resti *Gerrit
Gerritszoon* kaj *René Descartes*.

Polica registristo ne bezonas voĉlegi la nomojn, sufiĉas tajpi la
literojn --- kaj nur la konatajn literojn, ignorante fremdajn
diakritaĵojn:
         Rákosszentmihály → RAKOSSZENTMIHALY,

same senpense kiel sensencan ĉifroŝlosilon ADGJMPTW-WTPMJGDA.  Pri la
alialfabetaj nomoj tia meĥanika procedo tamen ne funkciis, kaj la
registristo bezonis iom esplori la aferon.

Kompreneble «la instancoj» havas intereson ke unu individuo havu unu
solan nomformon; tio estas avantaĝa en multaj okazoj oficialaj --- kaj
tio povas esti maloportuna en multaj okazoj privataj.  Mia
latinalfabeta kolego senkonscie adoptas la pozicion burokratan:

  Se mi en persona letero al esperantisto skribus mian nomon
  esperantigite, mi ne komunikus al tiu persono la veran literumon de
  mia nomo, kiu en la nuntempa socio ofte devas esti konata por iuj
  oficialaj aferoj.

Ĉi tiu obĵeto implicas ke nur unu nomformon oni uzu en komunikado
privata, esperantista, oficiala enlanda kaj oficiala eksterlanda.

Se mi ruslingve skribas leteron al rusa amiko loĝanta en Usono (tiaj
estas multaj), evidente la rusajn nomojn mi skribus ruse ene de la
letero, kaj la adreson mi skribus anglalitere.  Estas du malsamaj
alparolatoj: mia samlingva amiko, kaj la anglalingva poŝto.  Al ĉiu
oni parolu en ties lingvo.

Tamen se mi demandas adreson de nia komuna konato kiu ankaŭ loĝas en
Usono, mi atendas ke tiu adreso egale estu anglalingva: kvankam ĝi
aperos ene de la respondo, mi bezonas ĝin por komuniki kun la poŝto en
en ties lingvo.

Se mi ene de Ruslando korespondas kun samideano en Esperanto, tiam la
nomojn ene mi transskribas esperanten (krom se temas pri datumoj
uzotaj en ekstera komunikado oficiallingva) --- kaj la adreson mi
evidente skribos ruse: mi ne komunikas kun la poŝtistoj en Esperanto.

Simile d-ro Esperanto indikis por korespondado (almenaŭ en la komenca
periodo) la familinomon *Samenhof* en sia adreso.

En la Antaŭparolo al la Zamenhofa leterkolekto *Waringhien* sciigas, ke
ĝis 1904-04-12 la leteroj montras stampitan adreson:
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> Dr. L. Samenhof
> Warszawa
> ul. Dzika № 9
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Tute normala situacio, la esperantistoj konis Zamenhofon, por la
poŝtistoj ekzistis nur *Samenhof*.

Ekde 1904-04-13 la adreso estis presita:
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> D-ro L. Zamenhof
> Varsovio
> str. Dzika n-ro 9 (do, en Esperanto).
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
; http://bertboon.skynetblogs.be/tag/zamenhofaj%20leteroj
Ĉi tion mi trovas neimitinda, per ĉi tio oni trouzas la ĝentilecon de la
poŝtistoj.

Ĉiel ajn, paperpoŝta korespondado nuntempe estas ĝenro formortanta;
ankaŭ la oficistoj povus uzi skanilojn aŭ eĉ pli oportunajn legilojn
(mia nova pasporto jam havas enkonstruitan icon).  Tia aparato povus
esti pli klera ol homa oficisto, ĝi povus rekoni diversajn skribojn
kaj legi ĉiujn informojn elektronike.  Ĉion limigi per Askio estas
malmoderne.

Ankaŭ la esperanta Vikipedio policiste rifuzas privatajn nomojn
esperantigitajn.  En sia artikolo pri Rikardo Ŝulco la esperanta Vikipedio
[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz][konstatas]]:

  Al lia idearo apartenis interalie la radikala esperantigo de ĉiuj
  nomoj, sin mem li nomis esperantlingve *Ŝulco Rikardo.*

Kaj malgraŭ ĉi tiu konstato la titolo de la artikolo estas *Richard
Schulz*, kaj ene de la esperantlingva artikolo estas uzata la germana
nomformo.

Same pri *Ludoviko Mimoo* --- la Vikipedio forŝiras lian esperantan maskon
por denunci al ni lian katalunan nomformon [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Luis_Mimo_Espinalt][Lluís Mimó Epinalt]], egale
metitan ne ien interkrampe, sed titolen.  Same pri «[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Hermann_Behrmann][Hermann Behrmann]],
kiu mem esperantigis sian nomon al *Hermano Bermano*» ktp.  Ne gravas la
nomoj per kiuj la koncernuloj subskribis siajn verkojn en Esperanto
kaj estas konataj en Esperantujo, gravas la nomoj sub kiuj ilin konis
la polico.

(Oni povus argumenti, ke la originala formo gravas por mendi libron en
biblioteko.  Tamen tie gravas ne la polica nomformo, sed la formo uzita sur
la titolpaĝo.  Verkon de *Stendhal* ne oportunas mendi kiel verkon de *Henri
Beyle*; kaj simile pri la libroj de *Rikardo Ŝulco* kaj *Ludoviko Mimoo*.  En tia
okazo por la bibliotekisto pli oportunas la kataloga numero.  Fakte, ankaŭ
por polico la legitimila numero estas pli informa ol nuda nomo *John Smith*,
pri kiaj *Smith-oj* la angla Vikipedio entenas [[http://en.wikipedia.org/wiki/John_Smith][129 artikolojn]].)

Mi mem malsame transskribas mian nomon en diversajn lingvojn, kaj trovas tion
avantaĝa.  Ne nur ĉar tio faciligas komunikadon kun la cellingvaj personoj,
sed ankaŭ en aliaj, ne antaŭviditaj situacioj, kiujn mi komence tute ne
imagis.  Ekz-e la emaksa programpakaĵo =muse=, per kiu mi preparas HTML-igon de
ĉi tiu teksto, disponigas plurajn «direktivojn» por priskribi la dokumenton,
inter ili =#title= kaj =#author= --- sed nenion por indiki la ĉeflingvon.  Nu,
por mi estis facila agordi ĝin tiel, ke se la *aŭtoro* estas *Sergio Pokrovskij*,
tiam la verko estas esperantlingva, <code>lang="eo"</code> (vidu la fontaĵon
de ĉi tiu HTML-versio; ĝi komenciĝas per <code><html lang="eo"></code>); se
la aŭtoro estas *С.Б. Покровский*, tiam <code>lang="ru"</code>; se *Sergei
Pokrovsky*, tiam <code>lang="en"</code> ktp.  Fakte temas pri tute disaj
agadoj, kaj facilas por mi klasi la verkojn kaj informojn laŭ tiuj disaj
identoj.  Tio estas ne polica, sed mia persona oportuno.

** La ekstremoj intertuŝiĝas
Ne nur policistoj kaj burokratoj estas mense maldiligentaj, ankaŭ la
ĵurnalistoj trovis oportuna same ŝpari siajn mensajn fortojn kaj lasi
en siaj gazetaj raportaĵoj la fremdajn nomojn en ilia kruda formo
fremda.  Ĉar bona asimilo postulas kompetenton, tradicion kaj lertan
lingvoposedon de la cellingvo; la transskriboj de Rikardo Ŝulco
efektive aspektas malbele --- ĝuste ĉar al li mankis tia tradicio,
kian posedas en sia kampo averaĝa tradukisto aŭ ĵurnalisto ruslingva.

Dum lernado de fremda lingvo FL oni instruas al lernanto rusa, interalie, du
aferojn:
 - Kiel oni transskribu nomojn rusajn en la koncernan lingvon FL.
 - Kiel oni transskribas la proprajn nomoj el FL rusen.

Mi provis verki specimenojn da tiaj reguloj
[[elgermanigo.html][por esperantigo de nomoj germanaj]] kaj
[[elfrancigo.html][por esperantigo de nomoj francaj]];
pri pluaj aliaj lingvoj ekzistas similaj reguloj, listigitaj
[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj][en la esperanta Vikipedio]].

Tia instruo (kaj sistemigita tradicio) ŝajnas manki en la Okcidento (krom
kiam oni instruas lingvojn alialfabetajn, ekz-e la ĉinan).  Sekve la
malfacilaĵo estas transmetita de la loka raportisto aŭ tradukisto, kiu
bone scias la fontajn prononcon kaj lingvon, sur la leganton kiu normale
ilin malmulte aŭ neniom konas (ankaŭ radia aŭ televida novaĵlegisto okcidenta
ofte ne scipovas ĝuste voĉlegi la proprajn nomojn).  Rezultas aŭ fuŝa, aŭ
nenia legado.

; Jensen -- Ĝensen; Schwartz -- Svorc; Kisinĝer; Pinochet

Por sin senkulpigi pri sia malkapablo la okcidentaj verkistoj prezentas ĝin
kiel sian meriton, kiel superkleron --- ĉar, diras ili
 - la cellingvo evidente ne kapablas tute ĝuste esprimi la apartaĵojn, la
   aromon de originalaj nomformoj; klerulo ne povas kripligi originalajn
   nomojn per la prokrusta lito de la cellingvaj ortografio kaj fonetiko;
 - la leganto estu lernema, necesas konscii, ke ne sola oni vivas en la
   mondo, oni ne estu mense maldiligenta, oni lernu la lingvojn.

La argumento estas efekta, sed malvera: ĉar la superklero ial restas limigita
je la lingvoj latinalfabetaj; ambaŭ argumentoj centoble pli validus pri la
lingvo ĉina (aŭ araba aŭ persa ktp) --- sed ial la koncernaj superkleruloj
pri ili neniom zorgas.

Sed eĉ ene de la eŭropa mondo tiu pretendo funkcias nur parte.  La
germanan nomon *Mozart* la angloj, francoj kaj italoj skribas egale.  La
italoj ĝin voĉlegas *Mocart*, samkiel la germanoj (prononco laŭas la
ĝeneralajn legoregulojn).  La angloj disigas «Mozart»on (la formoj
sona kaj skriba estas lernendaj aparte); la francoj fuŝas la prononcon
laŭ siaj legoreguloj kaj trudas tion al Esperanto. (Aliflanke, la
nomon *Tiziano* ili ŝanĝas en *Titien*, kaj eble tial PIV prezentas ĝin en
la ĝusta esperantigo *Ticiano* --- cetere, Zamenhofa.)

Ni supozu tamen, ke la verkinto kaj la leganto egale estas plurlingvaj --- ĉu
tio plene solvas la problemon?  PMEG ([[http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/ne-esperantaj_vortoj.html][1:2.3]]) rimarkas:

  Memoru ankaŭ, ke oni ĉiam povas uzi la originan elparolon senŝanĝe, se oni
  tion preferas.

Tio estas bona, taŭga kaj eĉ nepra, se la dulingveco estas parto de la ludo,
kiel en la dulingvaj pecoj kiel la cititaj [[#dulingva][ĉi-supre]].  Sed se la teksto ne
implicas tian ludon, tiam la efiko estas fuŝa (kaj des pli fuŝa, ju pli bone
oni scipovas ambaŭ lingvojn).  Ĉiu lingvo posedas siajn proprajn ritmojn,
intonaciojn, artikulaciajn manierojn.  La baza aranĝo de la ĉeforganoj varias
de unu lingvo al la alia.  Kiam mi transiras de la rusa en la francan, mi
streĉas aliajn muskolgrupojn (ekz-e la lipojn), la artikulacio iĝas «pli
antaŭa» ktp.  Se oni ofte transsaltas el unu lingvo en la alian, povas ŝajni
ke la parolanto grimacas (kompreneble se li zorgas ĝuste artikulacii en
ambaŭ lingvoj).

Ankaŭ la ĉefformaj realigoj de komunaj fonemoj malsamas.  La fonemo *t* estas
pli alspira angle ol en la rusa aŭ en la franca; tial rusa-franca *t* povas
ŝajni *r* al anglalingvano, dum la angla *t* sonas preskaŭ kiel *ĉ* por ruso.
Se oni aŭdas ne tro mallongan pecon, oni akomodiĝas al la sonsistemo de la
parolanto, sed se okazas mallongaj, unuvortaj transsaltoj, oni konfuziĝas.
Meze de ruseca varianto de Esperanto (kie la voĉaj konsonantoj efektive
estas voĉaj), la germane artikulaciita *Berlin* perceptiĝas kiel *Pelin’.*

Zorge pripensita ĉifonkudraĵo (kiel [[#dulingva][la peco el Grafo Nulin’]]) povas esti verko
arta; sed traduko fremdiganta originale hejmajn nomojn rompas la intonaciojn
kaj la etoson, kaj rezultas mizera flikkudraĵo.

Jen estas peco el la «Batalo de l’ vivo», entenata la anglajn nomojn
*Clemency, Craggs, Marion, Snitchey, Michael Warden* en formo de IFA-flikaĵoj,
do tiel, kiel ili devus soni en voĉlego obeanta la indikitan manieron (paralele
mi metis la rusan tradukon --- cetere, pli kompletan --- en kiu la nomoj
tre similas la IFA-ajn grafike, sed estas legeblaj tute glate, sen stumbligi
la intonaciojn, kaj implicas artikulacion ĉeftekstan --- ĉi-okaze do, la rusan):
<literal style="html">
<blockquote>
<table border="0" style="hyphens: auto; -moz-hyphens: auto; text-align:justify">
  <tbody>
    <tr>
      <td>“Aha!” ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. “Bonan matenon, bonan matenon! Kara [ɡɹeɪs]! ['mεəɹɪən]! Jen estas sinjoro ['snɪʧɪ] kaj sinjoro [kɹæɡz]. Kie estas ['ælfɹɪd]?” (...)</td>
      <td lang="ru">— А! — воскликнул доктор и пошел к калитке навстречу гостям. — Здравствуйте, здравствуйте! Грейс, дорогая! Мэрьон! К нам пришли господа Сничи и Крегс, где же Элфред? (...)</td>
    </tr><tr>
      <td>“Iu estas ekster la domo,” diris ['mεəɹɪən] kaj montris al
la pordo, “kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi, kaj paroli kun
li. [maɪkl&nbsp;wɔ:dn], pro Dio, foriru. Nun ne!” ['klemənsi] surprizite kaj maltrankvile ektremis (...)</td>
      <td lang="ru">— Пришел один человек, — промолвила Мэрьон, указывая на дверь. — Я должна с ним увидеться и поговорить сегодня же. Майкл Уордн, уйдите ради бога! Не сейчас!  Клеменси вздрогнула в тревожном изумлении (...)</td>
    </tr><tr>
      <td>Poste sinjorino ['snɪʧɪ] diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis [kɹæɡz]’on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino [kɹæɡz] rimarkis al sia edzo, ke ['snɪʧɪ] lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.</td>
      <td lang="ru">Затем миссис Сничи решила, что ее взгляд проник в самую душу Крегса, и Крегс сознаёт это, а миссис Крегс заметила, обращаясь к Крегсу, что «его Сничи» втирают ему очки у него за спиной и он сам убедится в этом, да поздно будет.</td>
    </tr>
  </tbody>
</table>
</blockquote><p>
</literal>

** Poirot de Agatha Christie
Tamen reale ne ĉiuj okcidentanoj estas superkleruloj, kaj la fremdajn nomojn
ili plejparte mislegas kaj kripligas pli forte, ol se la nomoj estus
transskribitaj.

Mia edzino tre ŝatas la filmoserion «[[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9F%D1%83%D0%B0%D1%80%D0%BE_%D0%90%D0%B3%D0%B0%D1%82%D1%8B_%D0%9A%D1%80%D0%B8%D1%81%D1%82%D0%B8][Пуаро Агаты Кристи]]» (originale *Agatha
Christie’s Poirot*), kie la amuza ĉefrolulo fojfoje insistas pri la ĝusta
prononco de sia franclingva nomo *Poirot*, ekz-e ([[http://www.imdb.com/title/tt0676171/quotes(][The Disappearance of Mr. Davenheim]]):
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
> *Delivery Man:* Morning, Sir, I’ve got a parrot for Mr Poy-rot.
> *Hercule Poirot:* No no no! *Poirot.* It is pronounced Pwa-roh.
> *Delivery Man:* I beg your pardon, Governor. I’ve got a “pwa-roh” for Mr Poy-rot.
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
(Ĉi tiu epizodo estas iom enigma en la traduko rusa, kie *Пуаро* estas legebla
por ĉiu kiu scipovas legi ruse; kaj eble ankaŭ en traduko franca.)

La francoj venĝas ĉi tiun *Pojroton* kontraŭ la angloj prononcante la
nomon de duko *John Churchill Marlborough* kiel *Malbrug’* en

<literal><blockquote></literal>
> [[http://www.youtube.com/watch?v=DEHJLd8QRz8][Malbrough s’en va-t-en guerre]] ...
<literal></blockquote></literal>

(Laŭ atesto de mia patro, dum la Dua mondmilito iuj poloj voĉlegis la
nomon *Churchill* de malproksima praido de tiu Malbrugo kiel *Ĥurĥil*
--- reciprokante la mislegon Ĥomski = Chomsky → *Ĉomski* fare de la usonanoj).

Rekoninte en *Poirot* nomon franclingvan, oni prononcu [pwa'ʁo]; sed rekoninte
la francajn etimon en *Detroit, Des Moines* oni tamen voĉlegu [dɪˈtrɔɪt,
dɪˈmɔɪn]; sammaniere oni esperantigas *Ĉikago, Miĉigano* --- kvankam ĉi-okaze
la usonanoj ial konservas la prononcon [ʃɪˈkɑːgoʊ, ˈmɪʃɨɡən].  *Schlumberger*
aspektas kiel nomo germana, sed (se temas pri la granda kompanio)
prononcendas [ʃlœ̃bɛʁʒe] en Francio aŭ [ˌslʌmbərˈʒeɪ] en Usono.

La esperanta prononco ne nepre sekvu la lokan; ofte pli gravas la prononco
internacie akceptita.  Mi nur volas ke la esperanta skribo koheru kun la
esperanta prononco.  *Meksiko, [[http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88ikago][Ĉikago]], [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Detrojto_%28Mi%C4%89igano%29][Detrojto]], [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Mi%C4%89igano][Miĉigano]]* koheras kun la
prononco kaj liberigas la leganton je la perpleksiga demando, kiel oni
voĉlegu *Mexico, Chicago, Detroit, Michigan*.

** pi = 3.1415926535
Eĉ se latinalfabetuloj degnas rekomendi, kiel oni prononcu latinalfabetan
fremdan nomon esperante, plej ofte ili tamen elektas por tio perversan formon
sadisma-masoĥisman:

  Propraj nomoj el la latin-alfabetaj lingvoj konservas siajn naciajn formojn
  kaj la alfabeton: *Goethe, Shakespeare, Dvořák, Košice, Versailles*
  ktp. (...)  En la okazoj, kiam la sonformo de neasimilita nomo estas
  nesufiĉe konata, estas utile aldoni interkrampe piednote la proksimuman
  prononcon.<br>
  [Jan Werner: Terminologia kurso. §6.22]

Se mi verkas programon en kiu mi devas kelkdekfoje uzi la nombron π, mi
solfoje difinos oportunan nomon
<example>
   pi = 3.141592653;
</example>
kaj poste uzos tiun oportunan nomon. Tio estas rekomendata metodo
programista.  Sed pri la propraj nomoj la latinafabetuloj preferas la
kontraŭan metodon malracian: ili centfoje tajpos =3.141592653= (kun centoble pli
granda ŝanco mistajpi), kaj ĉe la unua uzo de la konstanto (kaj nur tie!) ili
metos komenton:
<example>
   l = 3.141592653 * d; /* kie 3.141592653 estas pi */
</example>

Laŭ la vortoj de usona forumano,

  Kaj ŝajnas al mi, ke esperantistoj plej ofte obeas tiun saman principon. Mi
  fakte tre ŝatas tiun stilon: Jacques Chirac [Ĵak Ŝirak], kun la Esperanta
  elparolo post la nomo.

Ĝi tamen estas malracia.  Pli racia estas la inversa metodo: unufoje la
originala skribo, kaj ĉie cetere la skribo oportunigita. Tio ankaŭ estas pli
kohera, ĉar ĉiuj nomoj estas traktataj egale (kaj la rusaj, kaj la anglaj
havas la originalan skribon solfoje):

 - Zamenhof (Samenhof) ...
 - Ŝekspiro (Shakespear) ...
 - Sergio Pokrovskij (Сергей Покровский) ...

Krome, la celo indiki proksimuman prononcon estas alio ol la celo disponigi
esperantigitan nomformon.  Asimilo ne nepre fidele sekvas la prononcon, por
ĝi gravas ankaŭ la oportuno en esperanta uzado.  Ial oni povas preferi
asimilon bazitan sur la skribo: *Eŭlero* aspektas pli bone ol la fonetike ĝusta
*Ojler*:
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Eŭlero (Euler) pruvis, ke ...      | Euler [Ojler] pruvis, ke ...
Eŭklido (Εὐκλείδης) pruvis, ke ... | Eŭklido (Εὐκλείδης) pruvis, ke ...
<literal style="html">
</blockquote><p>
</literal>
Kaj en alia forumo alia persono diris (la nomo estas ŝanĝita):

  Se mi en privata letero al esperantisto, pri kiu mi havas bonan
  kialon supozi ke li scias kiel prononci mian nomon, skribas<br>
  ~~ ~~«Giulio Montegue [Ĝulio Montegju]»,<br>
  tiu povus ofendiĝi, pensante ke mi supozas ke li ne scias kiel prononci
  mian nomon. Do tio kion vi nomas afabla fakte povus esti konsiderata
  ofendo, do malafablaĵo.

Jen la latinalfabeta malbeno.  Iujn oni riskas ofendi indikante kiel oni
prononcu vian nomon.  Aliajn vi riskas ofendi ne indikante tion.  Kaj mi
konsentas, ke ĉiuokaza indiko de la prononco tedas kiam oni ĝin konas.  Al mi
kun mia duonasimilita nomo *Sergio Pokrovskij* normale sufiĉas tiu formo, kaj
nenio plia bezonatas.  Nur escepte mi bezonas sciigi la dokumentan formon,
kaj tiam neniu plendas, ke tio estas superflua.  Tamen tio okazas maloftege,
ne pli ol trifoje dum la jaro; kaj mia senplua duonasimilita nomo sufiĉas kaj
neniun ĝenas dum la tuta jaro.

** La rekoneblo
Franca kolego naive rekomendis:

  Sed oni ne anstataŭigu la formojn *Michaux* aŭ *Beaufront* per
  formoj *Miŝo* aŭ *Miŝo’*, respektive *Bofron* aŭ *Bofron’*, ĉar
  ankaŭ tiuj ne estus Esperantaj, kaj ili ne estus rekoneblaj.

Rekoneblaj por kiuj?  Por la francoj la skriboformoj francaj certe estas pli
rekoneblaj --- samkiel por ruso *Щедрин* estas pli rekonebla ol *Ŝĉedrin’*, «kaj
*Ŝĉedrin’* tutegale ne estas esperanta».  Malpli evidentas ke ruso leginta pri
*Michaux* aŭ *Beaufront* facile rekonos tiujn nomojn aŭde.  Aliflanke, por la
indikitaj nomoj ne ekzistas pli bona esperanta voĉlego ol *Miŝo’* kaj *Bofron’*
--- kaj franco ja facile rekonas ilin aŭde.  Se li povas skribi en diktaĵo
*Michaux* aŭdinte [mi'ʃo] --- kial li ne povu sammaniere rekoni en la esperanta
transskribo *Miŝo’* la nacilingvan skribformon *Michaux*?  Nu, eble ĉar pro la
[[#cxefas-la-skribo][supre indikita]] rompo de la interrilato inter skribo kaj sono la asocia ĉeno

         skribo esperanta~~→~~sonformo~~→~~skribo nacia

kiu estas memevidenta por ruslingvano, ial ne formiĝas en la menso de averaĝa
franco; tiu lasta jes formas du disajn parojn:
        skribo esperanta~~→~~sonformo<br>
        sonformo~~→~~skribo nacia

sed ial ne kunmetas 2+2.  Tamen eksterdube post nelonga trejnado oni povas
facile lerni tion --- ege pli facile ol lerni centojn da latinalfabetaj
ortografioj.

Jen pli realisma ekzemplo pri nomo pli konata internacie.
; La francoj ial hontas skribi tiel, kiel parolas, sen barokaj ornamoj.

Ĉiujare miloj da lernejanoj kaj studentoj lernas en sia kurso de matematiko
pri diversaj ioj «de [[http://reta-vortaro.de/revo/art/kosxi.html#kosxi.0o][Koŝio]]» aŭ «[[http://reta-vortaro.de/revo/art/kosxi.html#kosxi.k0a][koŝiaj]]». Ruse tiu familinomo estas
transskribata *Коши*, kaj averaĝa inĝeniero ne pli bezonas zorgi pri ĝia skribo
franclingva ol pri la greka skribo de la nomo *Pitagoro*.  Mi mem unue vidis la
francan nomformon *Cauchy* pli ol dek jarojn post kiam mi unue eklernis la
koncernan materialon matematikan omaĝe al li nomitan.

La skribo *Koŝi’* devas esti ne malpli facile rekonebla por franco
(pro la sonformo), ol por la ruso (kaj pro la sonformo, kaj pro la
skribo izomorfa al «Коши»); male, la bizara skribo originala *Cauchy*
**neniel** rekoneblas por averaĝa rusa esperantisto, eĉ se li havas
inĝenieran aŭ matematikan profesion kaj bone scias, kio estas «koŝia
vico» ktp.

Lernanto el lando latinalfabeta lernas la por li sensencan skribon *Cauchy* jam
en la lernejo, samkiel li legas milojn da fremdlingvaj nomoj en la libroj kaj
gazetoj.  Sekve en lia kapo jam *ekstereperante* akumuliĝas stoko da
hieroglifoj latinalfabetaj, kiujn la latinalfabetuloj opinias internacie
konataj.  Sed ili estas *eksteresperanta* komunaĵo *de la latinalfabeta regiono*,
**ne tuthomara**, ĝin ne lernas infano el regiono alialfabeta.  Uzi tiun
komunaĵon en Esperanto ne estas pli konvene ol uzi en Esperanto ideogramojn
komunajn por la kulturoj orientaziaj.  Tio do estas grava diskriminacio
kontraŭ la esperantistoj aliregionaj: eĉ bone sciante Esperanton, ili ne
rekonas en la esperantaj tekstoj la aferojn kiujn ili ja konas --- ĉar la
latinalfabetuloj postulas ke esperantlingve ili restu fremdaj.  Simile multaj
latinalfabetuloj ne rekonus en la originala skribo Θαλής «la patron de
filozofio» *Taleso* --- eĉ se ili konas kaj la saĝulon, kaj la alfabeton
grekan.

Ne skribo sed sono estas vera komunaĵo en tiaj okazoj.  La esperanta skribo
*Koŝi’* praktike identas kun la IFA-transskribo [koˈʃi]; dum en la originala
franca skribo *Cauchy*, same kiel en la supre menciita *eau*, **neniu** litero
havas konvenan sonvaloron esperantan aŭ IFA-an.

Ĝenerale, matematikistoj, programistoj, inĝenieroj posedas pli evoluintan
senton pri sistememo kaj kohero ol lingvistoj aŭ biologoj, kaj malpli suferas
je la nomfetiĉismo.  Tial reale oftas la formoj kiel *Koŝio[20], Unikso, Linukso,
Vindozo, Emakso, Guglo, Vikipedio, Fejsbuko*...

[[#Meje][Ĉi-sube]] ni ekzamenos alian, tute realan, okazon similspecan, menciitan en
PAG.

** La timinda Pipi
La nomfetiĉismo de la okcidentanoj pensigas min pri la orienta pieco de Akvilo
(Aquila, Ακύλας) el Sinopo, kiu, malkontenta pri la ornamoj de Septuaginto,
faris en la 2a jc p.K. la plej laŭliteran tradukon de Tanaĥo en la grekan.
Interalie, la sanktegan (kaj neprononceblan pro la tabuo) nomon de Dio,
JaHVeH --- kiun Septuaginto anstataŭigis per la eŭfemismo Kύριος (Sinjoro); kaj
Zamenhof, per la eŭfemismo *la Eternulo* --- Akvilo lasis en la originala
skribo.  Pli ĝuste, li (aŭ eble la greklingvaj kopiistoj) anstataŭigis *la
kvarliteraĵon* יהוה (t.e. JHVH) per la grafike similaj literoj grekaj ПIПI:
> ~~ ~~ יהוה
> ~~ ~~ πιπι

(espereble via legilo scipovas prezenti la hebreaĵojn en la ĝusta direkto de
dekstre maldekstren).  La vorto ne estis voĉlegenda, samkiel la latinliteraj
propraj nomoj ĉe la modernaj okcidentanoj.  Se oni tamen provus ĝin legi kiel
vorton grekan, rezultus iom ĝena *Pipi*.

Mi ne scias, ĉu tio estas sufiĉe absurda por la latinalfabetuloj;
finfine, kiam usonanoj faras el *Čacký* kriplaĵon *Cacky*, ili plenumas
tute similan operacion: du malsamajn literojn, *č* kaj *c*, ili prezentas
egale (samkiel Akvilo egaligis jodon י kaj vavon ו, anstataŭigante
ilin ambaŭ per joto ι); kaj ĉe tio ili tute ignoras la sonvalorojn (la
ĉeĥa *c*, samkiel la esperanta *c*, havas la signifon kiun la angla *c*
neniam havas; kaj simile heo ה [h] neniam sonas kiel la greka pi π).

* Latinliterigoj eksteresperantaj
La esperantistoj rusaj kutime pensas per tutaj skribosistemoj, do ne
sole per sortimentoj da signobildoj, sed ankaŭ per iliaj signifoj.
Sekve ili emas rekte esperantigi sian nomon uzante la rimedojn kaj
sonsignifojn esperantajn; dum por angligo aŭ germanigo ili uzas aliajn
latinliterigojn.

Sed esperantistoj japanaj, ĉinaj aŭ barataj ja kredas je unueco de
latinliterigo, kaj plej ofte transskribas sian nomon per rimedoj
eksteresperantaj --- kio faras ilin same fremdaj, kiel la nomoj de
okcidentlingvuloj.  Estas du tipoj da tiaj rimedoj eksteresperantaj:
sistemoj aŭtonomaj (ekz-e Pinjino) kaj uzado de tria lingvo (plej ofte
la angla aŭ la franca).

** Latinliterigoj aŭtonomaj
Ĉar la latina alfabeto ne estas plenvalora alfabeto kun signifohavaj
literoj, kaj senciĝas nur kadre de iu nacilingva interpreto, tial ne
mirindas, ke diversaj institucioj de landoj, kies oficiala lingvo uzas
nelatinan skribosistemon, tre libere uzas la latinajn literojn por
difini normon de latinliterigo por sia lingvo.  Tiel en Pinjino
  h = ĥ, q = ĉj, r = ĵ, x = ŝj, z = dz, zh = ĝ ...

(ĉi tie, laŭ la sistemo de [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_%C4%89ina_fonto#Sistemo_de_El_Popola_.C4.88inio][EPĈ]], la esperanta *j* estas uzita kiel molsigno).

Simile ja japania registaro adoptis en la jaro 1937ª oficialan
latinliterigon *[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Kunrei-sistemo][Kunrei]]* (Kunrej’; *Kunrei-shiki* hepburne, *Kunreisiki*
kunreje; ISO 3602), sufiĉe racian el la vidpunkto de la japana
gramatiko (konforman al la morfologia principo).

Tia latinliterigo do formas apartan skribosistemon, kiu preskaŭ certe
malakordas kun la esperanta.  Ili do estas fremdaĵoj kiam ili aperas
en la tekstoj esperantaj, samkiel la neasimilitaj nomoj anglaj aŭ
francaj.

Ankaŭ la iksisma uzo de la litero *x* por prezenti esperantan
diakritilon estas simila sistemo por askiigi la latinbazan skribon
esperantan.

Ankaŭ IFA estas speciala okazo de tia aŭtonoma skribosistemo
neesperanta.

** Latinliterigoj per fremda lingvo
En mia unua pasporto eksterlanda la Ministrejo pri la aferoj
eksterlandaj transskribis mian nomon laŭ sia ideo pri francigo:
*Serguei Pokrovski* (evidente la ministreja tajpilo malhavis la necesajn
francajn diakritilojn, france devus esti aŭ *Serguéi*, aŭ *Sergueï*; ĉiel
ajn mi mem neniam uzis tiun formon).

Post dudek jaroj la ministrejo ŝanĝis sian preferon, kaj en mia nuna
pasporto aperas transskribo uzata de la usona ambasadejo: *Sergey
Pokrovskiy*.  Ankaŭ tiun aĉaĵon mi normale ne uzas (krom en paperoj
oficialaj); normale mi angligas mian nomon per *Sergei Pokrovsky*.

Iom simile, post la malvenko de Japanio en la Dua mondmilito la
usonanoj abolis la Kunrej-sistemon kaj devigis la japanojn uzi por
latinliterigo la angligon kiun kreis en la 19ª jc la usona kuracisto
kaj misiisto *J.C. Hepburn* por sia vortaro japana-angla --- kvankam ĝi
estas malpli bone ol Kunrej’ adaptita al la gramatika strukturo de la
japana lingvo (sed estas pli oportuna por la anglalingvanoj).  Kvankam
post la fino de la okupado la abolo de la Kunrej-sistemo iĝis abolita,
la hepburna sistemo restas la plej vaste uzata latinliterigo (kaj la
japana registaro mem uzas la hepburnan sistemon en la pasportaj
transskriboj).

** Latinliterigoj per esperantigo
Esperantigo nuntempe ne estas proponata kiel universala latinliterigo
uzenda en aliaj latinliteraj lingvoj; tio principe konformus al la
finvenkisma koncepto, sed certe ne estas realisma en la nuna situacio.

Do, pli ĝuste estus paroli ne pri latinliterigo per esperantigo, sed
simple pri «esperantigo» celanta la uzon ene de Esperanto.  Mi
esperantigas mian nomon per *Sergio Pokrovskij*, samkiel mi ĝin angligas
per *Sergei Pokrovsky* aŭ ĉeĥigas per *Sergej Pokrovský*.

Tipa esperantiga sistemo estas la jam menciita [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_%C4%89ina_fonto#Sistemo_de_El_Popola_.C4.88inio][EPĈ-sistemo]].  Fakte, ĝi
neniam estis tute esperanteca, kaj ĉiam kompromisis kun la
transskriboj anglalingvaj.  Ekz-e la (norma) ĉina lingvo havas la
sonon *ĥ*, kaj ne havas la sonon *h* (samkiel la rusa).  Sed en la
EPĈ-sistemo la sonon *ĥ* ĉiam misprezentas la litero *h*.  Simile, la
litero *z* misprezentas la sonon *dz*.  Aliflanke, la ĉina lingvo ne havas
sonon *v*, sed posedas la sonon [w].  Tial estas evidenta intereso
prezenti tiun [w] per *v* (kiel en *Tajvano*).  Tamen EPĈ insistas pri
nekutima uzado de *ŭ* (kiu en Esperanto normale prezentas ne la konsonanton
[w], sed la duonvokalon [u̯]).  Se la ĝusta prononco de ĥ kaj dz, bonege
esprimeblaj per la rimedoj de Esperanto, ne gravas, kial la nekutima
por Esperanto [w] tiom gravu?
;
; La revuo El Popola Ĉinio (EPĈ) dum jaroj jam pripensis kaj traktis la
; transskriban problemon de ĉinaj nomoj. Kvankam en Ĉinio estas la
; unuigitaj Ĉinaj ideogramoj, tamen pro la teritoria vasteco la prononco
; de la samaj ideogramoj estas multe diferenca en malsamaj lokoj. Por
; unuigi la prononcon, faciligi komunikadon kaj interŝanĝon, la Ĉina
; registaro ellaboris projekton por la Ĉina fonetika alfabeto, kiu nun
; estas uzata ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en la mondo. Ĝi estas norma
; transskriba sistemo por Ĉinaj personaj kaj lokaj nomoj.
;
; Tamen uzado de la Ĉina fonetika alfabeto portis ankaŭ ian malfacilon
; por la legantoj de EPĈ, kiuj ne konas han-lingvon, alinome la Ĉinan
; lingvon. Iuj el la legantoj skribis al EPĈ kun propono transskribi
; Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn per Esperantaj literoj. Ankaŭ la
; redakcio de EPĈ donis grandan atenton al tiu problemo kaj faris
; provadon. De majo 1984 la revuo per Esperantaj literoj transskribis la
; Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kio unuflanke faciligis al la
; legantoj la legadon kaj alifianke portis al ili ian konfuzon kaj
; miskomprenon. Ĉar la Esperantaj fonemoj multe diferencas de la
; hanlingvaj, absolute neeblas precize esperantigi la Ĉinajn personajn
; kaj lokajn nomojn kaj la skriboj de la esperantigitaj Ĉinaj personajn
; kaj lokaj nomoj estas diferencaj de tiuj ĝenerale uzataj internacie.
;
; Por solvi tiun problemon decidis EPĈ, ekde 1989, denove uzi la Ĉinan
; fonetikan alfabeton en transskribo de Ĉinaj personaj kaj lokaj nomoj
; kaj metis la Esperantajn literojn en krampoj post la koncernaj nomoj,
; kiam ili unuafoje aperis en la artikolo. De 1990 EPĈ forigis la
; krampojn. Petate de la legantoj ekde la januara numero, 1996, la revuo
; denove alprenis la krampojn. Por ke la legantoj konu la Ĉinan
; fonetikon, la revuo konigos ĝiajn regulojn kaj regule konigos la
; tabelon por kompari la Ĉinan fonetikon kun la Esperanta.

**  Latinliterigo per angligo
En la latinliterigo per angligo estas du gradoj:

 1. Oni kompletigas la «eŭrop-kontinentan» interpreton de la novlatinaj
    literoj per anglaj literoj (interalie, j [ĝ], y [j]) kaj
    duliteraĵoj (sh [ŝ], ch [ĉ]) por esprimi la sonojn por kiuj la
    latina alfabeto malhavas klaran rimedon; sed la simplaj vokaloj
    konservas sian «kontinentan» valoron.  Tia estas, ekz-e, la
    hepburna latinliterigo de la japana, aŭ la uson-ambasadeja
    transskribo de mia nomo (Pokrovskiy).

 2. Oni transskribas uzante la specife anglajn literkombinojn, kiuj
    post la granda vokalŝovo draste malkoheras kun la «kontinenta»
    vokalinterpreto de la latinaj vokaloj.

Ekzemploj pri la dua sistemo estas *Al-Jazeera* (al-Ĝazira, *ee* = i),
*Al-Qaeda* (al-Kaida, *ae* = ai), *Hyderabad* (Hajderabado, *y* = aj),
*Punjab* (Panĝabo, *u* = a), *Burma* (Bama’, *ur* = [ɐ]), *Myanmar*
(Mjanma’, *ar* = a), *Rangoon* (*oo* = u), *Baht* (taje บาท, ba:t,
*ah* = [a:]) ...
;  Mumbai??

Tiaj ekzemploj estas speciale monstraj, ĉar la neanglaj lingvoj ofte
transprenas la skriban formon sen kompreni ĝian anglecon, kaj oni do
prononcas pure diaktitan r en MjammaR aŭ BiRma (dum tiuj vortoj tute
ne entenas ian ajn [r]); aŭ [h] en [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Tajlanda_bahto][bahto]] ktp.

Fakte, kiam mi angligas mian nomon per *Sergei*, mi kompromisas kun la
2ª principo, ĉar la skemisma sistemo de la usona ambasadejo (Sergey)
estus anglalingve misgvida (la finvorta *-ey* plej ofte sonas kiel [i],
ekz-e *Charley, Mickey, Disney, Harley, Ramsey* ... ankaŭ *key, monkey,
money, whiskey* ... kvankam escepte *they, grey, survey*).

* Specimenaj dokumentoj
Sekvas ekzemploj de pli aŭ malpli aŭtoritataj opinioj, prezentantaj la
latinalfabetajn antaŭjuĝojn iom komplekse, plurflanke.

** La Rekomendo de la Akademio
; Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 10
En la jaro 1989ª la Akademio publikigis siajn
[[http://akademio-de-esperanto.org/decidoj/propraj_nomoj.html][Rekomendojn pri propraj nomoj]]. Fakte ĝi temas nur pri la personaj
nomoj.  La plenan tekston oni vidu en la paĝaro de la Akademio, ĉi-sube mi
citos la tutan tekston, tamen en ordo oportuna por miaj komentoj.

**Noto.** Jam post la apero de la unua versio de ĉi tiu studaĵo la
Akademio malvalidigis sian rekomendon de la jaro 1989ª, kaj akceptis
[[https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html][novajn Rekomendojn]] de la jaro 2013ª, multe pli prudentajn. Mi tamen
lasas la kritikon de la malnovaj Rekomendoj, ĉar ili oportune resumas
la malraciajn provojn solvi la problemon.

*** Esperantigoj kaj pseŭdonimoj
1-e) ::
    - La Akademio agnoskas, ke ĉiu ajn rajtas esperantigi sian nomon
      laŭ sia bontrovo.
    - Ĉiu rajtas ankaŭ elekti pseŭdonimon aŭ plumnomon por si.

Jen la paragrafo pri kiu mi senrezerve konsentas.  Kvankam ĝi lasas
malklara la eblon esperantigi la nomojn de triaj personoj, kiel ekz-e
*Vaŝington* en la Fundamento.

Fakte nur la esperantigitaj nomoj apartenas al la kompetento de la
Akademio; la fremdlingvaj nomoj estas afero eksteresperanta.

La elekteblo de kromnomo estas afero alia ol esperantigo.  Tutcerte
ĉiu rajtas alpreni kromnomon, tio estas nun afero ĉiam pli ofta (ekz-e
en la Interreto) --- sed pseŭdonimo ne nepre estas vorto esperanta.
Surprize ofte la esperantistoj elektas pseŭdonimojn ne por oportunigi
komunikadon, sed por sin fremdigi, ekzotigi kaj malesperantigi.

Ekz-e la pseŭdonimo *[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Giorgio_Silfer][Giorgio Silfer]]* estas pli maloportuna por Esperanto ol la
vera nomo *Valerio Ari*.  Kp ankaŭ *Kabe, Lanti* ktp, kiuj ne estas esperantecaj.
Kvankam iom (malmulte) da pseŭdonimoj efektive celas ĝentilan oportunigon:
*d-ro Esperanto, [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludovikito][Ludovikito]], [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_Tokarev][Tornado]]*.

La komunaĵo de la du partoj de la unua paragrafo estas do ne esperanteco, sed
malakcepto de la [[#polica][polica pensmaniero]].  Ankaŭ ĉi tion mi opinias salutinda, kaj
sufiĉe aktuala.

Sed eble temas ne nur aŭ ne tiom pri polica oportuno, kiom pri tio, ke iuj
homoj hontas pri nomoj esperantecaj.  Kaj la diferenco inter esperantigo kaj
alpreno de pseŭdonimo manifestiĝas interalie en tio, ke la esperanta
Vikipedio ignoras la esperantigitajn nomojn kiel *Rikardo Ŝulco*, sed akceptas
la neesperantajn pseŭdonimojn kiel *Giorgio Silfer*.  Stranga diskriminacio
kontraŭ Esperanto.  (Tamen escepte [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono][Pejno Simono]] aperas nur sub la nomo
esperantigita, sen ajna mencio de la nomformo originala.)

Similan hontemon prezentas la jarlibroj de UEA.  Sur la paĝo «Universalaj
kongresoj de Esperanto» mi vidas (en la jarlibro de 1999) *neniun* nomon
esperantan, eĉ ne por la famaj aŭ fundamentaj urbonomoj:

>  1 **1905** Boulogne-sur-Mer (*Bulonjo-ĉe-Maro*, la urbo de la *Bulonja Deklaracio*)
> 10 **1914** Paris (*Parizo*, fundamenta)
> 84 **1999** Berlin (*Berlino*, fundamenta)

Fakte ĉiu urbo akceptinta UK-on ricevis asimilitan nomon, kaj esperantista
jarlibro povus dokumenti tion.  Ekz-e Z en siaj kongresaj paroladoj menciis
*kembriĝanojn*, *Kembriĝon* ktp; sed UEA tiajn kongresajn tradiciojn ial
malestimas, por ĝi ekzistas nur *Cambrige*.

(SAT estas pli esperantisma, kaj en ties listo de ĝiaj kongresoj aperas
*Prago, Frankfurto, Kaselo, Bruselo, Vieno, Leningrado, Liono, Gotenburgo,
Lejpcigo, Londono, Amsterdamo, Ŝtutgarto, Stokholmo, Valencio, Parizo,
Manĉestro*, ktp.)

*** La homa rajto

2-e) ::
    - La Akademio ankaŭ agnoskas, ke ĉiu ajn rajtas konservi sian
      aŭtentan nomon laŭ la originala ortografio, se nur ĝi estas skribita
      per Latinaj literoj.
    - Li tiam devas toleri, ke la specialaj supersignoj aŭ aliaj signoj de
      lia lingvo eventuale malaperos; ankaŭ ke lia nomo estos prononcita en
      alia maniero ol en lia lingvo.

5-e) ::
     La Akademio konsilas, ke neniu trudu al aliaj personoj manieron
     ŝanĝi aŭ transskribi sian nomon eĉ skribe. Propra nomo estas
     apartenaĵo de ĉiu individuo.

Jen du paragrafoj fuŝaj kaj forme kaj enhave.  §2 prezentas tipajn
okcidentajn apartaĵojn:
 - La nomo estas konceptata skribe, la sonformo estas malgrava kaj ne
   meritas atenton.
 - La diakritaĵoj ne konsistigas konservendan informon.

La lasta estas stranga por la Akademio **de Esperanto**, kiu devus insisti, ke *ŝ*
kaj *s* aŭ *j* kaj *ĵ* estas *apartaj literoj* (apenaŭ eblus klarigi al ruso aŭ
hebreo ke la diferenco inter *с* kaj *ш* aŭ ס kaj ש estas ignorebla).

Grava fuŝo de §2 estas manko de precizigo, al kiaj uzoj de la nomo
rilatas ĝia enhavo.  La Akademio ne rajtas senigi min je mia *aŭtenta
nomo*, kies aŭtenta formo estas nepre ruslitera.  Mi ĝin *konservos*
sendepende je ĉia ajn decido de ĉia ajn akademio.  Supozeble temas pri
uzado en **skribaj tekstoj** (denove la sama obsedo pri la skriba formo,
kvazaŭ la esperantistoj interkomunikas nur skribe) **esperantlingvaj.**
Tamen ankaŭ en la tekstoj esperantlingvaj, ĉu do maleblas mencii la
originalan formon?  Ekzemple se la temo estas la transskriboprincipoj?
La vortumo estas tro malzorga.

Kaj probable ne hazarde ĝi estas malzorga; supozeble la Akademio, celante
prezenti fremdajn nomojn latinliterajn kvazaŭ normalajn nomojn esperantajn,
tamen ne kuraĝas klare esprimi tiun malveraĵon.

§5 aperas sen klara interligo kun la aliaj paragrafoj, sed ĝia intenco
probable estas iel pravigi la evidente kontraŭfundamentan aserton
subkomprenatan: ke ia *Xywq* estas normala nomo latinlitera, tute taŭga por
uzado en tekstoj esperantaj; eĉ se ĝi estas iom malfacile prononcebla, tiom
pli granda estas nia merito pri la nobla principo postulanta respekti oniajn
nomojn.

La fuŝeco de tiu argumento estas tio, ke ĝi estas multe pli forta ol
necesas por la Akademio.  Ĉar laŭ tiu argumento oni devus respekti
ankaŭ mian rusliteran nomon, kaj la *aŭtentan nomon* de la
judisma-kristana Dio יהוה kaj la ĉinajn aŭ japanajn nomojn ideogramajn
ktp.  Supozeble konsciante tion la Akademio metis tiun argumenton en
la finon; sed ankaŭ tie ĝi restas insulto por la posedantoj de nomoj
alialfabetaj.

Eble iuj argumentos, ke respekti la proprieton de la alialfabetuloj estas
afero praktike malfacila.  Sed en aliaj okazoj kiam efektive temas pri la
sanktega proprieto, oni respektegas ĉiajn detalojn de la grafika prezento --
ekz-e en la varmarkoj kiuj povas esti arbitra emblemo, aŭ ekz-e melodio (de
Nokia, de Majkrosofto ktp), aŭ eĉ odoro.  Do --- maloportune, pri tio ne
estas dubo; sed ankaŭ uzi neasimilitajn nomojn estas maloportune.  Kaj
ĝenerale respekti la proprieton de aliulo ofte estas maloportune.

*** Kaj tamen, kiel do voĉlegi?
; Arkaikiĝanta situacio.  Buŝa komunikado ĉiam pli grava.

3-e) ::
Se la kvar ne-Esperantaj Latinaj literoj q, w, x kaj y aperos en
la originala skribo de nomo, la Akademio konsilas prononci ilin jene:
 - *q* kiel *k*; kaj *qu* kiel *kv*.
 - *w* kiel *v* en nomoj de Germana aŭ Pola deveno; ankaŭ de Nederlanda deveno.
 - *w* kiel la *w* de la Internacia Fonetika Alfabeto, por ĉiuj aliaj lingvoj.
 - *x* kiel *ks*.
 - *y* kiel *j*, se antaŭ aŭ post vokalo.
 - *y* kiel *i* en aliaj okazoj.

Ĉi tiu paragrafo malsimilas la antaŭajn, kiuj estis simplaj konstatoj de la
regantaj kutimoj.  Ĉi-okaze aperas imagita solvo por la voĉlega problemo.  Ĝi
estas tute fuŝa, ĉar plejparte la latinalfabetaj lingvoj ne uzas literajn
skribojn (la 26 novlatinaj literoj estas sortimento tro magra, nesufiĉa per
si mem por averaĝa lingvo), en ili sonvaloron havas literkombinoj (kiel
indikite [[#eau][ĉi-supre]]).  Tiu fantazia pseŭdosolvo tamen ne estas novaĵo:

  La duan solvon proponis en 1935 s-ro Rollet de Lisle, prezidanto de la
  tiama Lingva Komitato; en broŝuro dediĉita al tiu temo, li klarigas, ke ĉe
  la okcidentlingvaj propraj nomoj gravas nur la internacia ortografio; oni
  do devas ĝin nepre konservi. Sed kiel prononci? Se temas pri samlandanoj
  inter si parolantaj, ili kompreneble prononcu kiel en sia hejma lingvo; sed
  se temas pri alilingvanoj, tiuj prononcu laŭ la esperanta alfabeto, aŭ pli
  ĝuste, oni silabumu laŭ la esperanta aboco (kun kelkaj konvencioj: *th*
  prononcata kiel t+h, *x* kiel ks, *y* kiel i ktp): *Go-e-t-he, Ra-be-la-is,
  Bor-de-a-u-ks* ktp [PAG,~~§38].

Restas malklara, kiel oni alparolu miksitan aŭskultantaron (ekz-e dum UK);
kaj prononci *Cauchy* kiel [ʦauʦ'hi] probable malvolus la franclingvanoj,
kaj tutcerte la rusoj. Ankaŭ *[[http://de.wikipedia.org/wiki/Tzscheetzsch][Tzscheetzsch]]* sonus pli langorompe kaj impone ol
la banala *Ĉeĉ’* (kiu estas la reala prononco).

Ĉu la aŭtoroj de la rezolucio kredis je ĉi tiu absurdaĵo?  Pli probable, ili
enŝovis ĝin ĉar ili ja devis *iel* respondi la memtrudiĝantan, vere aktualan
demandon.  Baldaŭ post la publikigo de la rekomendo akademiano *Aldo de’
Giorgi* skribis en sia artikolo «Kio estas mia nomo?» [Eventoj n-ro 066,
2/novembro 1994]:

  ... Ĝenerale oni ripetadas la refrenon, ke la legantoj devas scii, kiel
  prononciĝas la legataj nomoj. Aparte de tio, ke mi min demandas, kiu
  kutimas legi librojn aŭ gazetojn laŭtvoĉe, al ĉiu povas ĉiutage okazi, legi
  fremdajn nomojn, kies prononcmaniero estas konata nek al la leganto, nek al
  la verkinto. Ja estas al mi sunklare evidente, ke neniu verkisto en la
  mondo konas la prononcregulojn de la pli ol 4~~000 lingvoj parolataj sur la
  tero.

  Do, jen kial mi skribis, ke temas pri nesolvebla problemo, tial
  neproblemo. Tiom, ke konsilindas rezigni.

Evidente lin tedas «la refreno», kiu tamen estas legitima demando por kiu li
malhavas respondon --- kaj **tial** ridindigas.  La Akademio ne rajtis respondi
simile --- anstataŭe ĝi donis pseŭdorespondon, kiu ridindigas ĝin mem.  La
solvo de la nelatinliteraj lingvoj, en kiuj kompetenta verkanto uzas
kompetentan transskribon legeblan por ĉiu cellingvano, por la akademiano ne
ekzistas.

*** Ĉia ajn latinliterigo

4-e) ::
La Akademio konstatas, ke la granda plimulto de personoj el aliaj
skribo-regionoj jam kutimas transskribi siajn nomojn per la
Esperanto-alfabeto. Tamen malplimulto transskribas siajn nomojn laŭ
aliaj lingvoj: ordinare temas pri la Angla aŭ la Franca; sed povas
esti ankaŭ laŭ la preskribo de la oficiala Latina transskribo por la
koncerna nacia lingvo (kazo de la Ĉina kaj de aliaj).

Ankoraŭfoje esprimita estas la ideo, ke ĉia ajn literkombino da literoj
novlatinaj estas taŭga nomo esperanta, sendepende je ĝia strukturo aŭ
adapteblo al la gramatiko de Esperanto.

*** Resume pri la Rekomendo
La akademia rekomendo temas plejparte pri aferoj kiuj estas ekster la
kompetento de la Akademio: aferoj juraj, etiketaj ktp.  Tiu temaro apartenas
al la ĝenro de «gvidlinioj por la aŭtoroj» esprimanta redakcian politikon de
gazeto aŭ eldonejo.

Ĝiaj paragrafoj konfuzas diversajn demandojn traktendajn aparte.  Ĝi ne tiom
rekomendas solvojn, kiom konstatas kaj senmotive sankcias neracian praktikon.

Ĝenerale, ĝi temas ne tiom pri Esperanto (plena ignoro de la nomoj kiel
*Ŝekspiro, Parizo*), kiom pri defendo de fremdaĵoj en Esperanto.  Ĝi estas ne
tiom poresperanta, kiom kontraŭesperanta.

** PAG-a kritiko
En sia §38 PAG jene kritikas la tendencon «trudi al ĉiuj nomoj la esperantan
ortografion, foroferante ilian internacian~~(?!) skribon, kaj konservante el
ilia sonkonsisto nur tiujn sonojn, kiuj ekzistas en Esperanto»:

<quote>
La unua tendenco montriĝis ekde la unuaj jaroj de la esperanta
literaturo per la duonasimilo de anglaj, germanaj ktp nomoj. En 1890 Z
skribis:

<quote>
  La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu
  egala ortografio ... Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj
  post kelkaj jaroj la skribado *Byron* anstataŭ *Bajron*, aŭ *Goethe*
  anstataŭ *Gete* kredeble estos rigardata kiel eraro
  [La~~Esperantisto,~~n-ro~~29].
</quote>

En 1894 li, sur la kovrilo de de sia traduko de *Hamleto*, ortografiis:
*V.~~Ŝekspir*.  Tiun sintenon de Z, kontrastan kun lia kutima sento pri
modereco kaj ĝusta mezo, oni povas klarigi per tio, ke li mem kaj
multaj el la unuaj esperantistoj apartenis al slavaj lingvoj, ĉe kiuj
la ekzisto de aparta alfabeto trudas sisteman uzon de fonetika
transskribado ...
</quote>
La ĵusa alineo entenas du strangajn asertojn:
 1. Transskribi la nomojn estas ekstremismo.
 2. Tia ekstremismo estas ŝuldata al apartaĵo de slavaj lingvoj.

Koncerne la unuan aserton --- kio estas «la ĝusta mezo» inter sistemo kaj
ĥaoso? Ĉu la akcepto de la alia ekstremo (de la okcidenta ĥaoso) estus malpli
ekstremisma kaj pli kompromisa?  Kompromison mi vidas en la zamenhofa maniero
asimili, kiu konservas kelkajn el tiaj elementoj de la fontolingva
ortografio, kiuj ne tro perfortas la sistemon de Esperanto: la duoblajn
konsonantojn (jam en la Fundamento: *Anno, Ŝiller’*), nudan transskribon
(*Vaŝington,* ne la fonetika *Voŝington*; manko de la apostrofo); historian
signifon de iuj literkombinoj, konservitan en la skribo (*Rejno*, ne
*Rajno* pri *Rhein*, kvankam ja *Majno* pro *Main*).

La dua aserto estas misprezento: por Z la latinliteraj lingvoj germana kaj
pola estis ne malpli hejmaj ol la rusa kaj Jido; li ne nur studis en Moskvo,
sed ankaŭ laboris en Vieno; do la koncernan tradicion de la latinlitera mondo
li bone sciis.  Li egale bone konis **ambaŭ sistemojn** *el interne* (kontraste al
la PAG-aŭtoroj), kaj juĝis la transskriban pli bona, konsciante ĝiajn eblojn,
kaj la problemojn, kaj la avantaĝojn; lia argumento citita de PAG parolas pri
*logiko*; sole pro la koheremo la cirilliteraj lingvoj transskribas inter si la
egale cirilliterajn nomojn proprajn.

  ... Sed baldaŭ li konsciis, ke malfacile tiu sistema solvo povus esti
  ĝeneraligata ...

Li bonege sciis, ke tia sistemo *tute ĝenerale* funkcias en la rusa lingvo.
Malfacilo konsistis ne en la sistemo mem, sed en la forto de la okcidenta
antaŭjuĝo --- surprize ĝi montriĝis pli forta ol la antaŭjuĝo kontraŭ lingvo
artefarita (ja plimulto da okcidentaj esperantistoj, kiujn la ideo de lingvo
artefarita ne fortimigis, kategorie rifuzis kompromisi pri sia nomfetiĉismo)
--- kaj Z cedis antaŭ tiu nevenkebla rezisto.
<quote>
... kaj li revenis (?) al la okcidentlingvaj kutimoj, konservante al la
latinalfabetaj nomoj ilian fremdan~~(!) aspekton: *Shakespeare* (eldono 1901
de «Hamleto»), *Goethe* (traduko de «Ifigenio»), *Orzeszko* (traduko de
«Marta») ktp.

Tamen tiu solvo ne estis forlasita, kaj post la milito ĝin realprenis la
laborista literaturo, kiu sisteme internaciigis~~(!) la proprajn nomojn:
*Kandid* de *Volter*; *La brava soldato Ŝvejk* de *Haŝek*.
</quote>

Fakte la vortaro Varingjena, PIV kaj NPIV entenas multe da asimilitaj nomoj
propraj.  Jam PIV entenas “Goeto”n; NPIV aldonas “Bajrono”n; kio ebligas
glate versi:
<literal style="html">
<blockquote>
</literal>
Kun lir’ vagadis li, poeto;   | Он с лирой странствовал на свете;
en land’ de Ŝiller’ kaj **Goeto** | Под небом Шиллера и Гете
per ties poezia flam’         | Их поэтическим огнём
animo lia brulis jam          | Душа воспламенилась в нём
[*Eŭ* 2:9, p. 38]               | ~~
~~                            | ~~
Do laŭ **Bajrono** precioza       | Лорд Байрон прихотью удачной
aperis kiel romantism’        | Облёк в унылый романтизм
eĉ senespera egoism’          | И безнадежный эгоизм.
[*Eŭ* 3:12, p. 57]              | ~~
<literal style="html">
</blockquote>
<a name="Meje" id="Meje"></a>
<p>
</literal>
PAG daŭrigas:

  Tiun klopodon oni ne povas principe malaprobi, ĉar ĝi celas pli grandan
  oportunecon kaj internaciecon~~(!), sed oni devas konfesi, ke ĝi ofte
  malhelpas la rekonon de la nomoj.  Unu sola ekzemplo: la bedaŭrata
  prof. E.~~Bokarev, en parolado reproduktita en la germana «der esperantist»
  (Okt.~~67), citis frazon de «la fama franca lingvisto Antoin Mayett». Kiu
  okcident-eŭropano rekonos la nomon de Antoine Meillet tiel misformitan tra
  la rusa, laŭdire fonetika transskribo (la ĝusta estus: antŭan’ meje’)?

Jen ekzemplo kiu pruvas ĝuste la malon ol kion celis la PAG-aŭtoroj.  Ĝi
montras misefikon de la okcidenta sistemo: ke kompetenta persono kiu scias la
ĝustan elparolon kaj la temon ne povas facile skribi *en Esperanto* se li ne
zorgis polui sian menson per absurdaĵoj de *fremdlingva* ortografio.  Ja la
firme establiĝinta transskribo rusa estas ĝuste tia, kian indikas PAG, kaj
tion eblas facile kontroli per ajna enciklopedio ruslingva:

 - [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9C%D0%B5%D0%B9%D0%B5,_%D0%90%D0%BD%D1%82%D1%83%D0%B0%D0%BD][Антуан Мейе]] (фр. Antoine Meillet) [la rusa Vikipedio]
 - **[[http://alcala.ru/bse/izbrannoe/slovar-M/M12660.shtml][Мейе]]** (Meillet) Антуан [la «Granda enciklopedio sovetia»]

Prof. Bokarev tre bone sciis kaj aprezis la verkojn de *A.~~Meillet,* tion eĉ
speciale mencias lia [[http://feb-web.ru/feb/izvest/1971/06/716-571.htm][nekrologo]][21]; probable li legis ilin en la rusa, ĉar la
gravaj verkoj de tiu aŭtoro estis tradukitaj kaj pli facile disponeblis
ruslingve.  Tutcerte li povis senhezite kaj ĝuste prononci kaj skribi la
nomon *Антуан Мейе*, samkiel ĉiu matematikisto povas senhezite prononci kaj
skribi la nomon *Eŭklido*.  Averaĝa matematikisto probable ankaŭ rekonus la
originalan nomformon Εὐκλείδης --- sed tre malmultaj povus senerare ĝin
ortografii greklingve, eĉ se oni bonege scias la verkojn de Eŭklido (oni
ankaŭ povas tre bone scii Biblion --- sen la kapablo eĉ pasive rekoni la
originalajn nomojn (יהוה aŭ אַבְרָהָם aŭ משֶׁה ktp).

Probable Bokarev verkis en vojaĝo, ne povante konsulti enciklopedion (nun mi
havas ĝin tutan en mia poŝtelefono).  En sia parolado li certe prononcis tute
ĝuste *Antuan’ Meje’*, sed kiam oni petis skriban version li devis, laŭ la
malracia loka moro, rekonstrui la malracian skribformon francan.

Li evidente vidadis ĝin presita en la originala skribo franca, sed ne bezonis
ĝin skribi; li retenis iom malklaran grafikan bildon, kian ĝenerale oni
ricevas pri neasimilitaj nomoj kiel mi priskribis [[##balbla][supre]] (li ja sciis la
ĝustan prononcon, sed ne sciis, kial tiu literĉeno havas tian sonvaloron).
Tial li skribis *Antoin* (li do sciis, ke franclingve [wa] ofte estas skribata
kiel *oi*).  Sed kvankam li sciis dekon da lingvoj kaŭkazaj, li tamen ne
scipovis la francan, ĉar li evidente ne sciis, ke post aldono de *n* la tuta
grupo *oin* sonas france kiel [wɛ̃] --- krom se oni krome aldonas mutan *e*, kio
finfine rezultigas [wan]: *Antoine*.  Uf.

Nun venas la familinomo.  Lia okulmemoro retenis la komencan *M* (tute naturan)
kaj la finan *t* (kiel kutime, mutan): *M...t*.  Krome, li memoris ke fine altis
tuta palisaro da neprononcendaj altaj literoj (lasta el kiuj estas *t*).  Li do
duobligis tiun *t* (normala homo ja ne atendus trovi en la familinomo *Meje’* du
aperojn de la litero *l*).  Malpli evidentas, kial li skribis *ay*.  Eble li
havis antaŭ siaj okuloj la formon *Meje’* de sia malneto, kaj transformis
*j~~→~~y*; sed *Mey...* ŝajnis al li nesufiĉe perversa, li do ŝanĝis al *May...*
(cetere, la verboformo *ayez* [εje] sonas sufiĉe simile).  Naivulo, li
subtaksis la perverson de la franca ortografio, la sonon [j] necesis esprimi
per *ill*.

La okcidenta kulturo postulas, ke oni scipovu simie skribi literojn kies
signifon oni ne komprenas.

La ekzemplo do pruvas la kontraŭon: se oni scias la prononcon *Meje’*, oni kiel
eble plej bone komprenigos sin en la buŝa komunikado, kaj oni ne hezitos pri
skribo esperanta; la skribon nacilingvan la leganto povas dedukti el la
skriba formo *Meje’* samtiom bone kiel el la formo buŝa.

Aliflanke, misskribi povas ankaŭ samlingvano aŭ samalfabetulo.  Ŝekspiro (aŭ
liaj editoroj) postlasis strangan formon en *Romeo and Juliet* (1:5):
  *Nurse.* Marry, that, I think, be young _Petruchio_.

Mi ne scias, kiel ĉi tion prononcas la aktorinoj anglalingvaj
(Petrukkjo?  Petrukĉjo?), sed itale kaj ruse oni korektas la nomon al
*Petruĉ(ĉ)o* (Petruccio, Петручьо).  Tute simile: oni intencis
rekonstrui la italan formon --- kaj simile fiaskis.

#malbeno
* La latinalfabeta malbeno
La uzo de la novlatina alfabeto prezentas evidentajn avataĝojn: ili estas la
avantaĝoj de ŝtelo super honesta laboro.  Ni ne bezonas krei specialajn
tiparojn aŭ klavarojn por Esperanto (nu, verdire iom da laboro necesas por
disponigi niajn karajn ĉapelojn; sed tio estas relative malmulte da laboro).
Por granda parto de la homaro tio faciligas ligvolernadon (ĉar la
literformojn oni konas jam antaŭ ol oni komencas lerni la lingvon).

Aliflanke, ŝtelo estas peko, kaj la peko implikas sian punon.  La puno estas
la antaŭjuĝoj kaj la malraciaĵoj de la latinlitera mondo (komencante jam per
la malracia duobligo de la alfabeto ŝuldata al la uskleco).  Se la esperanta
alfabeto estus same aparta, kiel la rusa, la kartvela aŭ [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Klingona_lingvo][klingona]], tiam oni
ne tiom facilanime enlasus barbaraĵojn en esperantan tekston.

Kurioze, Bernardo Ŝavo (Bernard Shaw)[22] bone konsciis pri la problemo kiun
prezentas la uzo de la novlatina alfabeto *por la angla lingvo*, kaj inter la
tri premisoj por raciigo de la angla ortografio li indikis la postulon ke la
racia alfabeto «ne estu bazita sur la latina alfabeto, por eviti la impreson
ke la nova skribo estas simple malkleraĵo».

Efektive, ni vidas en la mondo tri tradiciojn:

 - La anglalingvanoj kaj germanoj konservas kaj la skribon, kaj la
   prononcon. Ili skribas *Mozart, Bach, Cherburg, Lagrange, Laplace* --- kaj
   legas (proksimume) *Mocart, Baĥ, Ŝerburg, Lagranĵ’, Laplas’*. Prononci en
   tiuj nomoj *z, ĉ, ĝ, c* estus malkleraĵo --- sed ankaŭ skribi tiel,
   kiel oni prononcas, estus malklera (tial la ideo pri la Ŝava alfabeto).
   Noble, sed ĥaose kaj redunde.
 - La francoj konservas la skribon, kaj laŭe kripligas la prononcon --- la
   klera franca misprononco estas *Mozar’, Baŝ*.  Kohere, sed por alilingvano
   tio aspektas kiel ridinda malkleraĵo.
 - En la rusa (kaj en la Ŝava skribo) oni skribas kiel oni prononcas (simile
   al la franca) aproksimaĵon de la sonformo (simile al la prononcotradicio
   angla).
   Konservi la skribon simple maleblas.  La formoj kiel la (N)PIVaj *Ĉerburgo,
   Ĉaŭdefono* (*Чербург, Чаудефон* anstataŭ la regulaj *Шербур, Шодефон*) eblus
   nur kiel bufonaĵo.  *Lagranĝo, Laplaco* sonas egale malklere, sed eĉ ne
   ridinde.

Se la esperantistoj uzus nelatinan alfabeton (ekz-e la
[[../tools/Sxava/sxava.pdf][Starlinga-Ŝavan alfabeton]]), tiam ili ne hezitus skribi la indikitajn
nomojn laŭ la prononco (samkiel siajn nomojn *Corsetti, Waringhien,
Cramer* ktp).  Eĉ pli ol tio, en tiu alfabeto mi ial pli volonte
transskribus mian propran familinomon fonetike (Pakrofskij) ol en la
normala alfabeto de Esperanto!  Tamen tia novalfabeta heroaĵo ne nepre
necesas: tutevidente neniu hezitus skribi la nomojn laŭprononce ankaŭ
en la latinbaza IFA: ['mo:ʦart, bax, ʃɛr'bu:r, ʃod'fɔⁿ, la'grɑⁿʒə,
la'plasə] ktp.  Tio signifas, ke principe oni povus superregi la
latinliterulajn antaŭjuĝojn eĉ restante en latinbaza alfabeto.  Tamen
ne ĉiuj kapablas tion.

Verdire, la esperantistoj iom pli forte konscias pri la suverenaj apartaĵoj
de sia skribo ol la latinliteruloj averaĝe.  Mi nemalofte vidis askiajn
tekstojn ĉeĥajn, polajn, francajn en kiuj la diakritaĵojn oni simple amputis.
Mi neniam vidis tiajn kastritajn tekstojn en Esperanto: manke de la aŭtentaj
ĉapeloj oni aplikas la fundamentan h-surogaton aŭ iksojn ktp.  (Simile la
germanoj en tiaj okazoj uzas surogatojn por siaj umlaŭtoj.)

Tamen la emo ignori la signifon de litero kaj konfuzi ĉapelitajn literojn kun
senĉapelaj ankaŭ estas forta en PIV.  Mi koncedas, ke kiam la bezonata sono
mankas en Esperanto oni povas sin bazi sur similaĵo grafika (kiel la angla
*th* → *t*); sed *Laplaso, Lagranĵo* bonege sonas en Esperanto.  Se *Herco,
Salcburgo*, kial *Mozarto*?  Se *Ŝopeno*, kial *Ĉerburgo*? En *azteca* la litero *z*
esprimas la simplan *s*, la langorompa *zt* de la PIVa *azteko* estas senbezona
malfaciligo, la simpla *asteko* estus kaj pli ĝusta kaj pli facila.

; Aliflanke, ĵazo, ĵudo ...
; Zaragozo, Saragossa
; la ĉina h = ĥ
;
; -age => aĵo (kaj age => aĝo); Lesage??
;
; jes, *ĉevalo* -- sed ankaŭ *maŝino, ŝanĝo, ŝarĝo, ŝimpanzo, (ŝoki, kaŝi)
; ŝoseo, ŝovinismo*; Ŝopeno
; *ĉarmo* pravigeblas per la angla
; justa -- ĝusta -- ĵus; ĝis (jusqu`à), ĝardeno (jardin)

* Konkludoj
Mi verkis ĉi tiun traktaĵon precipe esplorcele.  Mi ne havas
iluziojn pri raciemo de la esperantistoj, tamen mi opinias necesa klare
prezenti la staton de la aferoj kaj la principe eblajn solvojn.

Multaj homoj en la latinalfabetaj landoj simple ne imagas ke lingvo povas
reale funkcii alie ol en la okcidentaj lingvokomunumoj, ke eblas kohera kaj
konsekvenca transskribo.  Tio tamen eblas kaj ekzistas.

Oni ne bone komprenas, kiel tia sistemo funkcias.  Mi provis ilustri tion per
provo pri transskribaj rekomendoj por esperantigo [[elgermanigo.html][de nomoj germanaj]]
kaj [[elfrancigo.html][de nomoj francaj]].

Mi konstatas, ke la latinalfabeta nomfetiĉismo montriĝis pli forta ol la
antaŭjuĝo pri «artefarita lingvo» --- ĉar eĉ la esperantistoj okcidentaj, do
homoj kiuj ne havas la duan, plejparte konservas la unuan.

Por defendi la nomfetiĉismon oni prezentas amason da argumentoj, kiuj
konfuzas la alialfabetulojn.  Konfuzas ne tiom la kvalito de la argumentoj
--- ili ĉiuj estas sofismoj --- kiom ilia abundo kaj la surpriza forto de la
antaŭjuĝo.  Mi opinias necesa veki kritikan sintenon al tiaj fuŝargumentoj.

Ankaŭ inter la okcidentanoj troveblas iom da raciuloj, kiuj kuraĝas
esperantigi sian kaj aliajn nomojn.  Fakte ili bezonas ankoraŭ pli da kuraĝo
por tio, ĉar ili ne havas vivosperton pri lingvo funkcianta laŭ propraskriba
sistemo, kaj la fetiĉistoj mokas kaj malrespektas ilin (Lanti, Ŝulco, Mimoo,
Ĵak Lepŭil’...).

La situacio de tiaj nomasimilantoj en Esperantujo similas la pozicion de
esperantistoj en la mondo neesperanta: oni ofte aprobas la ideon --- sed mokas
tiujn, kiuj provas ĝin praktike apliki, kiel homojn frenezetajn.

Kvankam *Waringhien* ne kuraĝis esperantigi sian nomon, kaj restis en
Esperantujo fremdulo simila al *Poirot* en Britio, tamen li ja enkondukis
multege da propraj nomoj en sian vortaron Esperanto-francan kaj en PIV-on.
Ankaŭ *W. Auld* volonte esperantigadis proprajn nomojn, sed sian nomon
esperantigi ne kuraĝis; li klarigis en tiutema artikolo[23]:

  Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian
  artikolon per la nomo *William Auld* kaj ne per *Vilhelmo Oldo*, la
  respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto
  literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en
  *Esperantujo;* trie: mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en
  multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj,
  mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.

Esperanto ne estas «ankoraŭ unu» latinalfabeta lingvo «kiel la aliaj».
Esperanto ne provu imiti la malasimileman lingvon anglan, ĝi estu eblo
alternativa (en tio ĝi plie similu Latinon).

La malracia rezisto de la nomfetiĉistoj ekzistas kaj estas forta.  Oni vidas
tion en diversaj redaktejoj, kiuj nemalofte malrespektas personan preferon de
esperantisto sin nomi per asimilita nomo.  Multaj esperantistoj --- kaj eĉ
UEA --- malrespektas esperantajn nomojn proprajn, rifuzas uzi ilin,
konsideras ilin neplenvaloraj.

Tial dum longa tempo en Esperanto regos mikslingvaj tekstoj, en kiuj la
propraj nomoj el la lingvoj latinalfabetaj aperados kiel aĉaj flikaĵoj.
Nur la literaturo tradukita el la lingvoj alialfabetaj (kaj liberaj je deviga
latinigo oficiala) havos aspekton kohere esperantan (Biblio, Korano, la
literaturo rusa...).

La argumento ke la skriba formo pli gravas ol la sona estas malmoderna: la
nunaj teĥnikoj ebligas ĉiam pli oftan, vastan kaj bonkvalitan komunikadon
buŝan --- per kino, telefono, radio, TV, video, Skajpo ktp.  Lingvo
malfaciliganta buŝan komunikadon ne estas plenvalora lingvo.  Lingvo en kiu
la formojn skriban kaj sonan disigas abismo ne estas racia.

* Notoj

Footnotes:
[1]  Comenius: *Novae harmonicae linguae tentamen primum* (Komenio: *Unua
     provo pri nova harmonia lingvo*.  Citaĵoj laŭ la artikolo de Walter Hube:
     [[http://www.esperanto.cz/soubory/Hube%20-%20J.A.Komensk%C3%BD.doc][Jan Amos Komenský, pioniro de Internacia Lingvo]]. *Colloquia
     Comeniana* III. Ĉeĥoslovakio, 1970).

[2]  Jen decido tiom pli grandanima, ke la propra nomo de Ŝlejero
     entenas kaj *l*, kaj *r*.  Li tamen (kiom mi scias) ne puŝis sian
     decidon ĝis volapukigo de sia familinomo *Schleyer*.

[3]  N. Z. Maimon: [[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr51/zamenhof.html][Kiel estis nomata Zamenhof?]] «La nica literatura
     revuo», n‑ro 12, **5**:1 (1959).

[4]  Pri sia malagrabla sperto pri Pinjino rakontis ankaŭ
     akademiano *R.~~Eichholz*.  Li provis legi «kaj ĝui» la ĉinan
     romanon «Kanto de Juneco» de *Yang Mo*.  Feliĉe, komence de la
     libro estis listo de la romanpersonoj kun la prononcindikoj:
     > Lin Daojing = lin daŭĝing
     > Li Xiuni = li ŝiŭ-ni
     > Lin Botang = lin bo-tang
     > Xu Fengying = ŝju fon-ĝing (ĉu tamen *feng-jing*?)
     > Onklino Wang = onklino ŭang
     > Chen Weiru = ĉen ŭejĵu
     ktp, entute trideko da personoj. Ho ve, laŭ la vortoj de *R.~~Eichholz,*
     dum la legado «konstante mi devis denove konsulti la liston de la
     personaro, ĉar mi forgesis la prononcon, kiu ofte deviis de la
     Esperanta. Krome, la loknomojn mi entute ne kapablis legi. Mi devas
     konfesi, ke tio tiel ĉagrenigis min, ke mi ne finlegis la romanon».
     Kaj li konkludas: «Aliflanke, mi dankas pro tiu neintencita leciono,
     kiun oni donis al mi: Nun mi vere komprenas, kiel ne-Eŭropanoj devas
     senti, se ili daŭre en nia literaturo trovas nomojn, kiujn ili ne
     kapablas prononci. Ĉiu, kiu pledas, ke oni uzu proprajn nomojn en la
     originalaj formoj, unue legu tiun romanon».

[5]  La moderna angla nomformo *Shakespeare* estas [[http://en.wikipedia.org/wiki/Spelling_of_Shakespeare%27s_name][dubinda skribe]] kaj
     certe malĝusta sone; fakte, ĉi tiu formo definitiviĝis nur en la
     20ª jc.<br>
     La familia nomo (kiom eblas juĝi laŭ la paroĥaj matrikuloj kaj kelkaj
     propramanaj subskriboj de Ŝekspiro sur juraj dokumentoj) probable
     estis *Shakspere* (aŭ *Shakespere*), kio en la jaro 1600ª [[http://en.wikipedia.org/wiki/Great_Vowel_Shift][probable sonis]]
     ['ʃækspe:r] (resp. ['ʃɛ:kspe:r]).  La mezan *e* probable enŝovis la
     presistoj, ĉar en la ŝekspirtempaj tiparoj la longlitera kombino *kſp*
     estis teĥnike maloportuna en kompostado (por ankoraŭ pli bone
     firmigi la kompostaĵon, ili krome enŝovadis dividostreketon: *Shake-ſpere*).<br>
     La kontinenta Eŭropo eksciis pri Ŝekspiro en la 18ª jc, kiam la angla
     prononco de *Shakespe(a)re* iĝis ['ʃɛ:kspi:r].  Tiun prononcon fiksis
     la pola *Szekspir*, la rusa *Шекспир* kaj (malpli evidente) la
     germana *Schäkespear* (Goethe: [[http://de.wikipedia.org/wiki/Zum_Sch%C3%A4kespears_Tag][Zum Schäkespears Tag]]; Schubert:
     Städchen von Shäkespear).  Ankaŭ la francoj prononcas [ʃɛk'spi:ʁ]
     (sed ne kuraĝas skribi laŭe).<br>
     La anglalingva ŝovo ɛ:~~→~~eɪ okazis jam poste, ĵus antaŭ la 19ª jc.

[6]  Kontrastigante la ortografiajn principojn *historian, fonetikan*
     kaj *morfologian*. Ekz-e la angla skribo estas precipe historia; la
     serba estas fonetika; la rusa, morfologia-historia.

[7]  Ankaŭ en Esperanto tia nomformo troveblas; ekz-e:
     «Zeŭso: Ankaŭ tie ĉi vi havos kunludanton: jen Eroto kaj multege
     da ludiloj» [Lukiano, tr. Gerrit Berveling:
     [[www.esperanto.gr/lit/els/zeus.pdf][Dialogoj de la dioj]], p.~~5].

[8]  «Pledantoj por la formo *Vilniuso* pekas al Esperanta gramatiko: ili
     Esperantan vorton legas laŭ reguloj de litova lingvo: *i* post *n* ne
     estas prononcata, ĝi nur moligas konsonanton *l;* sed en Esperanto
     ĉiuj literoj devas esti prononcataj. Tiuj, al kiuj ne plaĉas
     formo *Vilno,* opinias, ke ĝi estas pola aŭ rusa. Fakte tio ne
     estas vero, ĝi estas latina: *Vilna metropolis Lituaniae*.»
     [P.~~Čeliauskas: Vilniuso aŭ Vilno? --- Litova Stelo, 2001, n-ro~~6, p.~~13.]

[9]  Respondo 47ª, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291.

[10]  La morfologian *-s* konservas ĉiuforme ankaŭ la rusa, la ĉeĥa, la turka ktp.

[11]  Kvankam tio ne rilatas al la temo de la studaĵo, malfacilas ne mencii
      belan daktilan eksperimenton de Miĥalski en liaj *Printempaĵoj:*
      <quote>
      Nokto trankvila surnaĝas al **lùna** mar’<br>     ĉio ekdormis en tuta ĉirkaŭ’,<br>
      nur aŭdiĝetas korbatoj de **jùna** par’<br>     kaj iufoje de katoj «miaŭ, miaŭ».<br>
      Brulas okuloj, plenplenaj de **àma** larm’<br>     pro dolĉatendo, ekstazo kaj rav’;<br>
      tamen en koro sentiĝas de **dràm’** alarm’<br>     kaj al ĝi ŝajnas jam plendi: «miaŭ, miaŭ ...»<br>
      Pasos printempo simile al **màra** ond’,<br>     venos kruela kun am’ adiaŭ’ ...<br>
      Koro tremetas, kaj eĥas **amàr**-respond’:<br>     «Miaŭ, miaŭ, miaŭ ...»
      </quote>

[12]  A. Puŝkin: Eŭgeno Onegin (plue referencata per *Eŭ*)
      Tr. V. Melnikov. «Oriento---Okcidento», n-ro 40 (Kaliningrado: Sezonoj, 2005).<br>
      Mi iom multe citas versaĵojn, kaj precipe el *Eŭ* --- unue, ĉar la
      versa formo klare montras la akcentojn; due, ĉar ĝia ritmo ne
      toleras pedantajn klarigojn per apudaj aŭ piednotaj transskriboj; kaj
      trie, ĉar mi konas neniun alian verkon poezian kie tiom abundus
      mencioj pri la internacia literaturo samtempa --- kaj sekve la fremdaj
      nomoj --- en maniero egale flua kaj senĝena.)

[13]  **Volmar’**: La rusa verso estas ambigua, kaj la tradukinto malĝuste ĝin
      interpretis --- konfuzis la amanton *Saint-Preux* kun la edzo Volmar’ (*de
      Wolmar* el «La nova Heloizo» de Russo’).  Supozeble Puŝkino malvolis uzi
      la nomon *Saint-Preux*, kiu sonas malagrable kaj eĉ iom vulgare por la
      rusa orelo en la prononco franca aŭ en la regula transskribo *Сен-Прё*
      (dum la nomo *Volmar’* estas belsona; supozeble por la franca okulo estas
      inverse, kaj *Wolmar* aspektas iom barbare pro sia vuo).  Puŝkino do uzis
      ĉirkaŭfrazon «la amanto de Julia Volmar’», kion la tradukisto
      miskomprenis kiel «Volmar, la amanto de Julia». --- En la modernaj
      tradukoj de «La nova Heloizo» oni iom ŝovas la transskribon: *Сен-Пре*
      (kio plie respondus la kreola *Saint-Pré*); estas proksimume kiel
      anstataŭigi *Herr Katz* per *s-ro Kato* por eviti malagrablan *s-ro Kaco*.
      --- Kompreneble la problemo estiĝis pro la ambigua sintakso, kaj neniel
      rilatas al la transskribo; la originallingva transskribo, cetere,
      aperas en la finnoto de la libra eldono.

[14]  Konservante la hungaran dekstran kornon super *á* la aŭtoroj iel
      perdis la turkan superpunkton de *İstanbul*.

[15]  EK-vortaro de matematikaj terminoj, 1980, ISBN 3-88064-080-7, p. 46.

[16]  J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. UEA, 1989, p. 63.

[17]  La esperantigo estas de M. Bronŝtejn’ (en «Aleksandr Puŝkin --- 200
      jaroj. Elektitaj verkoj.» M.: Impeto, 2000, p. 115).<br>
      --- **Ламартин:** Iom surpriza estas ĉi tiu (cetere en la rusa literaturo tute
      tradicia) transskribo ene de la afekte franca repliko de la
      grafo.  Supozeble ĉar la originala *Lamartine* postulus, en la
      tiama prozodio franca, la finan ŝvaon, nenaturan en la monduma
      babilado, kaj rompantan la rimon *один --- Ламартин*. Simile *mam’zelle Mars*
      eble estis tro familiara por la tiama franca poezio, tial ĝi aperas
      transskribite.

[18]  **Buonaparté**: Napoleono ja francigis sian nomon (ĝin ŝanĝis al *Bonaparte*),
      sed Bajrono ial rojaliste rifuzas al li tiun francigon; iom
      surpriza malnoblaĵo.

[19]  ***Lear:*** La tragedio temas pri fabela praepoko, iam longe antaŭ la
      Tudora vokalŝovo, kiam la duliteraĵo “ea” ankoraŭ esprimis la longan
      vastan [ε:] (kiel la germana ä: *bear = Bär,* dum “ee” estis la malvasta [e:]).
      Tial mi esperantigus *Lero*. (La legendo uzita de Ŝekspiro temas
      pri antaŭromia epoko kelta; sekve la nomon oni rekonstruas kiel
      kimran *Llŷr* aŭ irlandan *Ler*, de la prakelta *Leros* = «maro»; tiu
      rekonstruo estas tradicia en pola *Król Lir* kaj en la rusa *Король Лир*.)

[20]  En diversaj esperantaj verkoj matematikaj mi vidis la formojn *Koŝio,
      koŝia*; mi ne memoras uzon de *Cauchy* en ili (eble tiaj ekzistas, sed mi
      ne vidis aŭ ne memoras ilin).  Tamen Vikipedio malatentas la realan
      uzadon kaj registras *Cauchy*.  Eble tio estas speciale vikipedia
      politiko; ankaŭ la pollingva Vikipedio havas artikolon
      pri *[[http://pl.wikipedia.org/wiki/Kr%C3%B3l_Lear][Król Lear]] Williama Shakespeare’a,* dum sur la titolpaĝo de
      [[http://szekspir.kulturalna.com/s-103.html][la pola traduko]], kiun ĝi referencas, aperas *Król* ***Lir*** kaj *William* ***Szekspir***.

[21]  «Разработка методики сравнительно-исторического исследования была одним
      из наиболее значительных направлений деятельности Е.А.~~Бокарева
      ... Оно стало складываться ... ещё со студенческих лет, когда на
      учёного произвели большое впечатление образцовые для своего
      времени **работы А.~~Мейе**.»<br>
      ([[http://feb-web.ru/feb/izvest/1971/06/716-571.htm][С.М. Хайдаков: Евгений Александрович Бокарев]]. Известия
      Академии наук СССР. Серия литературы и языка, 1971~~г., вып.~~6).

[22]  Mi koncedas ke la transskribo *Ŝavo* ne estas fonetika; ĝi estas
      morfologia, surbaze de la adjektiva *Ŝava* per kiu oni imitis la
      anglan *Shavian*.  (Vi povas legi pri *the Shavian alphabet* en la
      [[http://en.wikipedia.org/wiki/Shavian_alphabet][angla Vikipedio]]; pri ties esperanta adaptaĵo, *la Ŝava alfabeto*, en la
      [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝava_alfabeto][Vikipedio esperanta]]; aŭ sur mia paĝo --- [[../tools/Sxava/sxava.pdf][en PDF]], aŭ, se vi havas sufiĉe
      modernan tiparon unikodan, [[../tools/Sxava/sxava.html][en HTML]]).

[23]  W. Auld: Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj
      tekstoj. «[[https://scienca-revuo.info/article/view/172/151][Scienca Revuo]]», vol. 21, n-ro 4/5 (84,85), 1970, p. 155.
