#title Pri esperantigo de germanlingvaj nomoj
#author Sergio Pokrovskij

Provaĵo de *Sergio Pokrovskij*

<quote>
Versio unua: | 2011-09-15
Versio ĵusa: | <lisp>(format-time-string "%Y-%m-%d")</lisp>
</quote>

Ĉi tiu verketo aperis kiel ekzerco pri la esperantiga koncepto
prezentita en mia studaĵo
[[fremdaj-nomoj.html][«Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj]]».  Alian proponon
similcelan faris [[http://www.bonalingvo.org/index.php/El_la_germana_al_Esperanto][Andreas Kueck]]; supozeble ekzistas ankoraŭ aliaj, pli
aŭtoritataj aŭ pli bone pripensitaj verkoj similaj; mi estus danka pri
la koncernaj informoj.

** Ĝenerale
Ĉi tie la premiso estas, ke la transskribon faras persono iom
kompetenta pri la germana lingvo --- ĝuste samtiel, kiel la
transskribojn el la ĉina kutime faras persono kompetenta pri la ĉina
lingvo.  Do, la transskribanto komprenas, el kiuj morfemoj konsistas
la transskribata(j) vorto(j), kaj konscias ke en *Wechsel* la
literkombino *chs* estas unubloka triliteraĵo, dum en *Buchstab* okazas
apudmeto de duliteraĵoj *ch*~~+ *st*.

La germana skribosistemo estas senkompare malpli malkohera ol la
angla, tamen la germana fonemaro diferencas disde la esperanta
proksimume samtiom kiel la angla.  Tio signifas, ke por transskribi
germanajn vortojn per la rimedoj de la esperanta alfabeto (kaj ebligi
elparolon per la esperanta sonsistemo), necesas rezigni pri
nemalmultaj apartaĵoj de la originalo.

La evidentaj viktimoj de esperantigo estas la akcento kaj la vokaloj,
ilia diferencigo laŭ
- la longeco ([a:] = [a] = *a* ktp)
- la vasteco ([ε:] = [ε] = [e] = [e:] = *e* ktp)
- la «umlaŭtaj» kromsonoj:

[œ], [ø:] (ö) kaj

[y:], [ʏ] (ü, y)

plene mankas en Esperanto kaj bezonas surogatajn anstataŭaĵojn.

La prezentata transskribo ne estas plene fonetika; ĝi ofte kompromisas
kun la skribo, laŭ la tradicio esperanta (plej evidente ĉe ei~~→~~ej
anstataŭ la fonetika ei~~→~~aj).  Krome, iom da duoblaj konsonantoj
povas faciligi rekonon kaj aludi pri la longecoj --- iom ŝovante la
elparolon, ja la duoblaj konsonantoj en la germana plej ofte esprimas
mallongecon de antaŭa vokalo, kaj ne sonas kiel duoblaj; en la prononco
de esperanta transskribo ili devas iĝi duoblaj konsonantoj (kun la
probabla kromefiko ke samsilaba vokalo mallongiĝos --- ĝuste tia
natura kromefiko kuŝas en la bazo de la germana ortografio).

Ĉi-sube estas listigitaj nur la literoj kaj plurliteraĵoj kies
sonvaloro povas diferenci disde la esperanta; nenio speciala
bezonatas pri *b, d, f, g, j, k, l, m, n, u* -- krom eble la ĝeneralaj
rekomendoj pri la duoblaj literoj.

Principe rekomendindas simpligi la duoblaĵojn krom se la vorto estas
mallonga kaj precipe se ĝia simpligita formo kolizias kun io alia;
ekz-e en *Bonno* (PIV) la duobla *n* evitigas kolizion kun *bono*.

Similaj rekomendoj por la germana-rusa transskribo troveblas en
Vikipedio [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9D%D0%B5%D0%BC%D0%B5%D1%86%D0%BA%D0%BE-%D1%80%D1%83%D1%81%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D0%BF%D1%80%D0%B0%D0%BA%D1%82%D0%B8%D1%87%D0%B5%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D1%82%D1%80%D0%B0%D0%BD%D1%81%D0%BA%D1%80%D0%B8%D0%BF%D1%86%D0%B8%D1%8F][ruse]] kaj [[http://de.wikipedia.org/wiki/Deutsch-russische_Transkription][germane]].

** Speciale

aa :: *a* aŭ *aa* : Aachen~~→~~Aĥeno [PIV]; Saar~~→~~Saaro [PIV]
(kp *Graal* = Gralo)
ah+K :: *a*+K (vd [[#h][ĉe h]])
ai :: *aj* : Maier~~→~~Majer', Main~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/majn.html#majn.M0o][Majno]],
Mainz~~→~~Majenco (PIV; certe influita de la franca *Mayence*,
kiu ja efektive pli facile prononceblas kun enŝovita *e*)
au :: *aŭ* : Augsburg~~→~~Aŭgsburgo
ay :: *aj* : Haydn~~→~~Hajdno, Bayreuth [baɪ̯ˈrɔʏ̯t]~~→~~Bajreŭt'
ä :: *e* : Andrä~~→~~Andreo (kp *Ägypten*~~=~~Egiptio; vd ankaŭ *äu*)
äh+K :: *e*+K (vd [[#h][ĉe h]])
äu ::
- se diftongo, tiam *oj* : Tannhäuser~~→~~Tanhojzero, Häusler~~→~~Hojslero ??
- se apartaj literoj, tiam *eu* : Matthäus~~→~~Mateus (aŭ *Mateo*)
c ::
- se [k], tiam *k* : Carl, Claus, Conrad~~→~~Karl', Klaŭs', Konrado
- se [ʦ], tiam *c* : Cilli~~→~~Cil(l)io
ch ::
- *ĥ* : Bach~~→~~Baĥo, München~~→~~Munĥeno [Z], Buchholz~~→~~Buĥholc'
- *k* : Christian~~→~~Kristiano, Richard~~→~~Rikardo (vd ankaŭ *chs*)
chs ::
- se [ks], tiam *ks* : Fuchs~~→~~Fuks', Sachsen~~→~~Saksujo
- se *ch* + *s*, tiam *ĥs* aŭ *ĥz* aŭ *ĥŝ* : Buchstab~~→~~Buĥŝtab'
ck ::
- kutime *k* : Bruckner~~→~~Bruknero
- eventuale *kk* por eviti kolizion : ??
ee :: *e* : Spree~~→~~Ŝpreo, Beethoven~~→~~Bethoveno, Seeland = Zelando
eh+K :: *e*+K (vd [[#h][ĉe h]])
ei :: ej : Leibnitz~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/lejbnic.html][Lejbnico]], Einstein~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/ejnsxtejn.html#ejnsxtejn.0o][Ejnŝtejno]] [PIV],
Rhein~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/rejn.html#rejn.R0o][Rejno]]~~[Z], Eifel~~→~~Ejfelo~~[PIV]
eu :: eŭ : Euler~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/euxler.html#euxler.0o][Eŭlero]], Freud~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/freuxd.html#freuxd.0o][Freŭdo]],
Feuerbach~~→~~Feŭerbaĥo, Neumann~~→~~Neŭmano, Neubäu~~→~~Neŭbojo
(kp Europa~~=~~Eŭropo, Eugen(e)~~=~~Eŭgeno)
ey :: ej : Schleyer~~→~~Ŝlejero, Meyer~~→~~Mejero
gk :: *g* : Elsnigk~~→~~Elsnig', Burgkmair~~→~~Burgmajro

#h
h ::
- se [h], tiam *h* : Hegel~~→~~Hegelo, Wilhelm~~→~~Vilhelmo
- ignoru en la kombinoj V+h+K, V+h$ : Behrmann~~→~~Bermano (ĉi tie
V~~=~~vokalo, K~~=~~konsonanto, $~~=~~vortofino)
- vd ankaŭ *ph, rh, th*
ie ::
- se [i:], tiam *i* : Riemann [ˈʁiːman]~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/riman.html#riman.0o][Rimano]] (PIV2; kp [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Rimana_%CE%B6_funkcio][Rimana ζ-funkcio]])
- se [ie], tiam *ie* : Marienberg~~→~~Marienbergo
---mann :: *---mano* (la nomformilo) : Hermann~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/herman.html#herman.0o][Hermano]],  Riemann~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/riman.html#riman.0o][Rimano]]
(tamen oni konservu *nn* en la familinomo de la verkistoj *Mann'*, kie
temas pri nomformilo, sed pri ĉefradiko, kaj kie *nn* evitigas konfuzon
kun *mano*)
oh+K :: *o*+K (vd [[#h][ĉe h]])
oo :: *o* : Koopman~~→~~Kopmano??
ö :: *e*[1] : Röntgen~~→~~Rentgeno [PIV]
öh+K :: *o*+K (vd [[#h][ĉe h]])
ph :: *f* : Philipp~~→~~Filipo
rh ::
- se [r], tiam *r* : Rhein~~→~~Rejno, Rhowolt~~→~~Rovolto
- se [rh], tiam *rh* : Norheim~~→~~Norhejmo
qu :: *kv* : Quedlinburg~~→~~Kvedlinburgo
s ::
- se [s], tiam *s* : Wüster~~→~~Vustero, Vestfalio
- se intervokale, tiam *z* : Weser~~→~~Vezero, Joseph~~→~~Jozefo
- alie, se antaŭvokale, tiam *z* aŭ *s* : Samenhof~~→~~Zamenhof';
Sachsen~~→~~Saksujo, Salzburg~~→~~Salcburgo
sch :: *ŝ* : Schiller~~→~~Ŝillero
sp ::
- se [ʃp], tiam *ŝp* : Spengler~~→~~Ŝpenglero, Spree~~→~~Ŝpreo
- se [sp], tiam *sp* : Wisper~~→~~Vispero
st ::
- se [ʃt], tiam *ŝt* : Einstein~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/ejnsxtejn.html#ejnsxtejn.0o][Ejnŝtejno]],
Lichtenstein~~→~~Liĥtenŝtejno~~[PIV], Stuttgart~~→~~Ŝtutgarto
- se [st], tiam *st* : Westfalen~~→~~Vestfalio
ß :: *s* : Gauß [ˈɡaʊs]~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/gauxs.html#gauxs.0o][Gaŭso]] (PIV2)
th ::
- se [t], tiam *t* : Goethe [ˈɡøːtə]~~→~~Goeto, Luther~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/luter.html#luter.0o][Lutero]];
Werther~~→~~Vertero, Lothar~~→~~Lotaro
- se [th], tiam *th* : Dietharz~~→~~Ditharc', Beethoven~~→~~Bethoveno[2]
---tion :: *cio, ciono* : Föderation → Federacio
tsch ::
- se la tuto sammorfema, tiam *ĉ* : Makatsch~~→~~Makaĉo, Tatschow~~→~~Taĉovo
- se estas t+sch, tiam *tŝ* : Altschul~~→~~Altŝul'
tz ::
- se intervokale, tiam *tc* : Satzung~~→~~Zatcungo
- alie, *c* : Boltzmann~~→~~Bolcmano, Steinitz~~→~~Ŝtejnico

#tzsch
tzsch ::
- se unusilabe, tiam *ĉ* : [[http://de.wikipedia.org/wiki/Tzscheetzsch][Tzscheetzsch]]~~→~~Ĉeĉ', [[http://de.wikipedia.org/wiki/Netzsch][Netzsch]]~~→~~Neĉ', Delitzsch~~→~~Deliĉo
- se tz+sch, tiam *cŝ* ([[#zsch][kp zsch]])
uh+K :: *u*+K (vd [[#h][ĉe h]])
ui :: *uj* : Duisburg~~→~~Dujsburgo
ü :: *u* : Müller~~→~~Mullero, Düsseldorf~~→~~Duseldorfo
üh+K :: *u*+K (vd [[#h][ĉe h]])
v ::
- se germandevena kaj [f], tiam *f* : Volkswagen~~→~~Folksvageno
- alie, *v* : Crivitz~~→~~Krivic; [[http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Avenarius][Avenarius]]; ankaŭ
Beethoven~~→~~Bethoveno, malgraŭ [ˈbeːt.hoːfən];
Vaduz~~→~~Vaduco (loke [faˈduːʦ], *hochdeutsch* [vaˈduːʦ])
; Vorarlberg`o|_геог. Форарльберг (земля в Австрии)
w :: *v* : Walt(h)er~~→~~Valtero, Wolfram~~→~~Volframo, Zwickau~~→~~Cvikaŭ
x :: *ks* : Axel~~→~~Aksel, Marx~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/marks.html#marks.0o][Markso]] (PIV)
y :: *i* : Ryck~~→~~Riko, Thyssen → Tiseno
z :: *c* : Herz~~→~~Herco, Schulz~~→~~Ŝulco, Lorenz~~→~~Lorenco,
Salzburg~~→~~Salcburgo, Mozart~~→~~[[http://reta-vortaro.de/revo/art/mocart.html#Mocart.0o][Mocarto]];

aŭ laŭskribe-france *z* : Zürich [ˈʦyːrɪç]~~→~~Zuriko,
Mozart~~→~~Mozarto (france [mɔza:ʁ]), Nazi~~→~~nazio

#zsch
zsch ::
- se ene de unu silabo, tiam *ĉ* : Zschopau~~→~~Ĉopaŭ', [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Heinrich_Zschokke][Zschokke]]~~→~~Ĉokke
- se z+sch, tiam *cŝ* Nietzsche [ˈniːʦʃə]~~→~~Nicŝo (PIV rekomendas
“Niĉeo” laŭ la nuna simpligita prononco; [[#tzsch][kp tzsch]])

** Nomoj etimologiaj
Trevir`o|_г. Трир
Lepsiko

Footnotes:
[1]  Ajna el la literoj, *e* aŭ *o*, egale (mal)bone konvenas por esprimi
la du germanajn fonemojn prezentatajn per *ö*.  Mi mem unue ekuzis
la literon *o* en mia artikolo pri la [[http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/PR.html#PROBLEMO-PRI-LA-KONIGSBERGAJ-PONTOJ][Konigsbergaj pontoj]].  Tamen
PIV2 rekomendas “Kenigsbergo”n, kaj post kelka pripenso mi emas
konsenti, ke tio pli bone koheras kun la kutimaj esperantigoj de
tiuj fonemoj en la komunaj vortoj --- ekz-e en la latina

*foederatio* = *Föderation* → *federacio*, kaj simile

*Ökologie* → *ekologio*, *Möbel* → *meblo* ktp.

[2]  La PIV-oj preferas francan mislegon *Betoveno*.  Oni argumentas, ke
la kombino [th] estas nekutima por Esperanto.  Tamen unue, tio
estas malvera: *lasthora, milithelpo, pinthoro, strathundo, vesthoko*~~...
Germane *Beet/hoven* estas sufiĉe simila al *Samen/hof*, kaj nh estas nek
pli, nek malpli ofta.  Se “Betoveno”, kial ne “Zamenofo”?  Simile
pri *lh* en la fundamenta *Wilhelm~~→~~Vilhelmo*.

Kaj due, la kutimeco de sonkombino ne estas valida obĵeto kiam
temas pri nomo fremda.  Gravas ke la sonkombino ne estu
malfacila; kaj [th] ne estas malfacila, ĝi ja ekzistas eĉ en
propre esperantaj kunmetaĵoj.