#title Pri esperantigo de franclingvaj nomoj
#author Sergio Pokrovskij

<div style="text-align: center;font-size:large; font-weight:bold">Provaĵo de *Sergio Pokrovskij*</div>

<quote>
Versio unua: | 2012-08-04
Versio ĵusa: | <lisp>(format-time-string "%Y-%m-%d")</lisp>
</quote>

Ĉi tiu verketo aperis kiel ekzerco pri la esperantiga koncepto
prezentita en mia studaĵo
«[[fremdaj-nomoj.html][Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj]]».

<contents depth="3">

* Ĝenerale
Esperantigo de la francaj nomoj estas problemo aparte malfacila, multe pli malfacila ol esperantigo
de nomoj el aliaj nacilingvoj eŭropaj (ekz-e la germana).  Tiu malfacileco havas plurajn kaŭzojn:

 1. La sonmaterialo de la franca lingvo estas pli riĉa ol la esperanta
    — tamen la samo validas pri la germana.
 2. Por la franca lingvo --- malsame ol por multaj aliaj lingvoj ---
    la skriba formo ĉefas super la sona; kaj estas granda abismo inter
    la sono kaj la skribo.
 3. Sekve de tio la francoj havas specialan kulton de la nacilingva
    skriba formo de siaj nomoj.
 4. La komuna leksiko de Esperanto estas grandparte ĉerpita el la
    franca lingvo; kaj la esperantigon de la nomoj ofte (mis)influas la
    traktado kiun ricevis la franca vortomaterialo komunvorta.

Heroaj provoj esperantigi francajn nomoj havas jam longan historion, pri tio atestas [W, PGl, PIV,
P2].  Tamen neniu el ili estas sufiĉe kompleta aŭ sistema.

Ĉi tiu provaĵo ne prezentas definitivan solvon. Tia solvo estas afero malfacile realigebla (kvankam
ne malebla --- la rusa lingvo ja transskribas ĉiujn francajn nomojn, samkiel la francoj
transskribas ĉiujn nomojn orientaziajn malgraŭ iom similaj problemoj).  Plie ĉi tiu studaĵo estas
kompara analizo de problemoj kaj ĝisnunaj provoj solvi ilin.

Fine de la studaĵo troveblas [[#listo][listo da praktikaj transskriboj]].  Ĝi
entenas nur la bazajn skribelementojn de la franca skribosistemo (42
el 70; krome, la 14 literoj kiuj funkcias idente en Esperanto kaj en
la franca aperas jam komence [[#senproblemaj][en aparta listo]]).

En la ekzemploj relative multas nomoj de matematikistoj; tio estas
ŝuldata kaj al miaj fakaj interesoj, kaj al la fakto ke la
matematikistoj estas pli konsciaj pri lingvosistemoj ol averaĝaj
esperantistoj (kaj sekve esperantigitaj nomoj pli multas en la tekstoj
matematikaj).

** La sono kaj la skribo

En sia evoluo el Latino la franca lingvo perdis multajn sonojn kiuj distingis apartajn vortojn
latinajn aŭ ĝermanajn (*Ĥlodvig* kuntiriĝis ĝis nura [lwi], *Louis*); la francaj vortoj iĝis
konsiderinde pli mallongaj --- sed aperis multe da samsonaj vortoj:

 - [sã] : *cent, sang, sans* (+ *s'en, c'en*)
 - [sɛ̃] : *sain, saint, sein, seing, cinq, ceint...*
 - [mɛr] : *mer, mère, maire*
 - [swa] : *soi, soie, soit*
 - *Si six scies scient six cyprès* [si si si si si siprɛ],
   *chaque scie scie son cyprès* <br>(se ses segiloj segas ses cipresojn,
   tiam ĉiu segilo segas sian cipreson).

Tia konfuzo oportunas por kalemburi, sed ĝi povas ĝeni en normala komunikado.  Sekve la skriba
lingvo reprenis iujn el la perditaj latinaj sonoj, malkonfuzante la samsonajn vortojn almenaŭ por
la okulo: la malnovfranca *doit* respondis al la latinaj *digitus* (fingro) kaj formoj de la verbo
*debere* (devi); la skribistoj reenŝovis la (mutiĝintan) *g* en la substantivon, tiel ke *doigt* skribe
diferencas disde *le doit, il doit* --- kvankam ili ĉiuj plu sonas [dwa].

; Tiaj formoj estiĝis sekve de kuntiriĝo de latinaj vortoj; ekz-e la
; latina *digitus* (fingro) kuntiriĝis en *doigt* [dwa], samsona kiel *le
; doit, je dois* devenantaj el la latina verbo *debere* (devi).  La mutaj
; konsonantoj etimologiaj *g, t, s* apartigas tiujn homofonojn; sekve la
; franca lingvo skriba estas lingvo multe pli preciza ol la franca
; lingvo buŝa; ili estas du malsamaj lingvoj.
;
; Cetere, la skribo ne ĉiam helpas: en *je suis* konfuziĝas «mi estas»
; kaj «mi sekvas» --- kvankam la skribo apartigas ilin disde la samsona
; *suie* (fulgo).  Simile *soi, soie* ("silko" kaj "lamstango"), *soit*.

Sekve de tio la franca lingvo aperas ne kiel unu lingvo en du izomorfaj variantoj, la buŝa kaj la
skriba; sed kiel du malsamaj lingvoj, el kiuj la buŝa estas malperfekta projekcio de la multe pli
distingema kaj flegita lingvo skriba.  Ne mirindas do, ke male ol en la okazo de pli ordinaraj
lingvoj (kiaj Latino, la ĉeĥa, la turka aŭ Esperanto), en la franca la skriban formon oni perceptas
kiel la ĉefan.

** La sonmaterialo
Kaj tamen eĉ por konvene analizi la grafikajn elementojn de la franca skribo necesas unue ekzameni
la sonmaterialon (ĉar la skribelementojn oni apartigas surbaze de ilia sonvaloro).

#senproblemaj
*** La konsonantoj senproblemaj
Por 14 sonoj la esperantigo estas firme establita kaj ne bezonos pluan konsideron:

IFA || Eo || Ekzemploj
 b  |  b  | Burbono ← *Bourbon*
 d  |  d  | Dordonjo ← *la Dordogne*
 f  |  f  | Francio ← *France*
 ɡ  |  g  | Garono ← *la Garonne*
 k  |  k  | Kapeto [P2] ← *Capet*; Kantalo [W] ← *le Cantal*
 l  |  l  | Liono [W] ← *Lyon* [ljɔ̃]
 m  |  m  | Marno ← *la Marne*
 n  |  n  | Napoleono ← *Napoléon*
 ɲ  |  nj | Bulonjo ← *Boulogne*, Konjako ← *Cognac*
 p  |  p  | Parizo ← *Paris*, Paskalo ← *Pascal*
 ʁ  |  r  | Rueno [W] ← *Rouen* [ʁwɑ̃]
 t  |  t  | Tulono ← *Toulon*
 v  |  v  | Voltero ← *Voltaire*
 z  |  z  | Tuluzo ← *Toulouse* [tuluz], Zola' ← *Zola*

La sono [ɲ] en Esperanto malestas, tamen ĝia transskribo per *nj* estas tre bona aproksimo, ne
kontestata kaj ne kontestinda.

Kvankam [ʁ] ne estas la modela versio de la esperanta r, tamen la
tradicio prezenti tiun sonon per la esperanta *r* estas tute senproblema
kaj ne kontestinda.

La ceteraj 12 sonoj kaj literoj estas egalaj por la lingvoj franca kaj Esperanta.

*** La konsonantoj problemaj

IFA || Eo || Ekzemploj
s   |  s  | Sado ← *Sade*, Sartro ← *Sartre*, Alensono ← *Alençon* [alɑ̃sɔ̃]
ʃ   |  ŝ  | Ŝopeno ← *Chopin*, Koŝio ← *Cauchy*, Roŝeŝuarto ← *Rochechouart* [ʁɔʃəʃwaʁ]
ʒ   |  ĵ  | Ĵuraso ← *Jura*, Anĵuo ← *Anjou*
(ʎ) |  lj | [[http://gresillon.org/?lang=eo][Greziljono]] ← *Grésillon* [ɡʁezijɔ̃], Marseljezo [Z] ← *La Marseillaise* [la maʁsɛjɛz]
    |  jl | Brajlo [W] ← *Braille* [bʁɑj], Versajlo [W] ← *Versailles* [vɛʁsɑj], Marsejlo [W] ← *Marseille* [maʁsɛj] 
    |  j  | Grezijono [P2] ← *Grésillon*, Mireja [PGl] ← *Mireille* [miʁɛj]

La sonoj [s, ʃ, ʒ] bonege esprimeblas en Esperanto, sed la francaj transskriboj tre ofte skribisme
tordas ilin en *c, ĉ, ĝ* : *Laplaco* anstataŭ *Laplaso* (fr *Laplace* [laplas]); *Cevenoj* anstataŭ *Seveno*
(fr *les Cévennes*); *Ĉerburgo* anstataŭ *Ŝerburgo* (*Cherbourg*, [ʃεʁbuʁ]); *Ĝirondo* anstataŭ *Ĵirondo* (fr
*Gironde* [ʒirɔ̃d]).

(La fonetika transformo *c → s, ĉ → ŝ, ĝ → ĵ* finiĝis jam en la 12ª jc, sed la ortografio tion plu
ignoras.)

#mola_lo
La sono [ʎ] (*l-mouillé*, la palata *l*) jam pli ol 150 jarojn ne plu ekzistas en la norma lingvo
franca (sub la Julia monarkio ĝi ankoraŭ estis ornamo de la oratora prononco); tamen la
transskriboj persiste apartigas ĝin de la simpla duonvokalo [j], en kiun ĝi jam delonge
transformiĝis.  La francaj aŭtoroj pli ofte esperantigas ĝin per *jl* (Marsejlo); Zamenhofo kaj la
transskriboj italaj-hispanaj pli ofte uzas *lj* : *buljono, Marseljezo, Modiljani, Seviljo* ktp.

Ŝajnas, ke la diferencon pri transskribo de la mola lo determinas ĝia
pozicio:
 - *lj* meze de la radiko: *buljono, [[http://gresillon.org/?lang=eo][Greziljono]], kariljono, Marseljezo, postiljono, tiraljoro, vermiljono*;
 - *jl* en la radikfina pozicio: *ajlo, Brajlo, emajlo, kanajlo, orgojlo, sojlo, Versajlo*.

La hispana *Seviljo* ĉi tiun regulon malobeas — eble ĉar la hispana lingvo
ne perdis la finan vokalon, kaj ties *lj* ne impresas kiel sono
vortofina; cetere, la PIV-oj transskribas *Sevilo* (eble ĉar la francoj
prononcas [vil] en sia *Séville*; sed transskriboj de la nomoj hispanaj
estas alia temo).

*** La duonvokaloj
IFA || Eo || Ekzemploj
j   |  i  | Moliero [W] ← *Molière* [mɔ'ljɛʁ]; Tierio [W] ← *Thierry* [tjɛʁi];
    |     | Vieto (*Viète* [vjɛt]; latine *Franciscus Vieta*),
    |  j  | Gujeno ← *Guyenne* [ɡɥijɛn], Kajeno ← *Cayenne* [kajɛn]
w   |  u  | Puatuo ← *Poitou* [pwatu], Luizo ← *Louis* [lwi]
ɥ   |  u  | Gujeno ← *Guyenne* [ɡɥijɛn]

Kvankam [j] ekzistas kaj egalas en ambaŭ lingvoj, tamen tiun francan
sonon la esperantistoj plej ofte kodas per *i* [i]. La laŭsona
transskribo per *j* estas tamen kutima intervokale.

Tio konformas al la zamenhofaj maniero transskribi komunvortajn
pruntaĵojn el la franca: *piedo*, sed *kajero*. Cetere, la kombinoj *nj* kaj
*lj* (aŭ *jl*) estas uzataj por kodi la «molajn» konsonantojn [ɲ] kaj [ʎ]:
*konjako, buljono, ajlo*.

; Lyon (Fr: [ljɔ̃], loke: [lijɔ̃]; Okcitane: Lion [liˈu];
; [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Arpitana_lingvo][Arpitane]]: Liyon [ʎjɔ̃]).

#evidentaj
*** Vokaloj evidentaj

IFA || Eo || Ekzemploj
a    |  a  | Arlezo ← *Arles* [aʁl]
ɑ    |  a  | Araso [PGl] ← *Arras* [aʁɑːs]
e    |  e  | Perigordo [W] ← *Périgord* [peʁiɡɔʁ]
ɛ    |  e  | Sevro ← *Sèvre*
i    |  i  | Ivo ← *Yves*
o    |  o  | Boforto ← *Beaufort* [bofɔ:ʁ]
ɔ    |  o  | Ĵoreso [PGl] ← *Jaurès* [ʒɔʁɛs]
u    |  u  | Turo [W] ← *Tours* [tuʁ] 

*** Vokaloj mankantaj

IFA || Eo || Ekzemploj
ə    |  e  | Renuaro ← *Renoir* [ʁənwaʁ]
œ    |  o  | Babofo  ← *Babœf* [babœf]
     | eŭ  | Pasteŭro [PIV] ← *Pasteur* [pastœʁ]
ø    |  o  | Mozo [W]← *la Meuse* [møz]
     | eŭ  | Neŭŝatelo ← *Neuchâtel* [nøʃɑtɛl]
y    |  u  | brumero ← *brumaire* [brymɛʁ], Kurio ← *Curie* [kyʁi]
ɑ̃    | an  | Orleano [W] ← *Orléans*
     | en  | Vendeo [W]← *Vendée*
ɛ̃    | en  | Marteno
     | in  | Ingro
     | an  | Sansimono [P2] ← *Saint-Simon*
œ̃    | un  | Verduno [W] ← *Verdun* [vɛʁdœ̃]
ɔ̃    | on  | Avinjono ← *Avignon*
     | om  | Kulombo ← *Coulomb* [kulɔ̃]

**** Notoj
 1. Fonologie [ə] estas varianto de [œ], t.e. ili estas unu sama fonemo; tamen la francoj forte
    sentas la neceson distingi ilin; la francaj vortaroj do transskribas la unuan vokalon de
    *premier* [pʁəmje] aile ol en *pleurer* [plœʁe].  Eble tion trudas la franca grafismo, kaj eble
    tial [ə] esperantiĝas per *e*, dum [œ] kaj [ø] per *o* (dum en la germana *ö* iĝas *e*, ekz-e
    *Königsberg* → Kenigsbergo [P2], *Röntgeno* → Rentgeno [P2]).
 2. La nazsonoj plejparte sekvas la skribon, sed eĉ ĝin neregule, precipe malregule por [ɛ̃]:
      - La viraj nomoj je *in* ricevas *en* (Marteno ktp) --- tradicio aplikata eĉ ekster la propre
        franca kunteksto;
      - iuj nomoj sekvas nur la skribon: Ingro [PGl] ← *Ingres* [ɛ̃ɡʁ]; Rueno [W] (*Rouen* [ʁwɑ̃]);
      - iuj homoj konsekvence sekvas la prononcon: *Romen Rolan* [SAT].

* Esperantigo per sontransskribo
Radikala sontransskribo ne maloftas en la dokumentoj de SAT:

  Antaŭ kelke da tagoj, tute hazarde mi renkontis s-ron Kar (Cart), la
  Prezidanton de l' Esperanta Akademio. [Lanti, «Neantaŭvidita rezulto»]<br>
  «Skizo pri filozofio de la homa digno» de Paŭlo Ĵil (Paul Gille), SAT, 1934.

Fakte tio ne estas esperantigo, ĉar la vortoj ne havas normalan
substantivan finaĵon: *Ĵil (Gille), Miŝel (Michel)* ; aŭ misinformas pri
la kazo: *Romen Rolan*.  Tia transsskribo konvenus kiel parenteza indiko
de proksimuma prononco, sed ne taŭgas kiel normala frazelemento
(kvankam la tute fremdaj *Michaux, Beaufront, Cart* ktp estas ankoraŭ
pli maltaŭgaj).
; Luiza MIŜEL (Louise MICHEL de MAHIS, 1836 ?-1905)

Tion eblus korekti per la apostrofo: *Ĵil', Miŝel', Romen' Rolan'* --- tamen ial tio ne estas
praktikata (fakte, ankaŭ ĉe *Zamenhof* mankas tia apostrofo; regule devus esti aŭ *Zamenhofo*, aŭ
*Zamenhof'*).  Sed la preferinda solvo estas aldoni la normalan substantivan finaĵon *-o*, samkiel
oni faras en la lingvoj kun markita nominativo (Latino, la greka, la litova).  Multaj vortoj
rezultas tute bonaj:

  Ampero, Araso, Avinjono, Bodlero [PGl], Bomarŝeo [P2], Bonaparto, Borelo, Bulonjo-ĉe-Maro,
  Dordonjo, Finistero, Ĵoreso [PGl], Koŝio, Lafonteno, Lebego, Loreno, Mozelo, Napoleono, Pikardio,
  Puatuo, Sado, Sartro, Ŝopeno, Tulono, Tuluzo, Voltero.

** La vosta sono, substantiva finaĵo kaj akcento
*** La radikfina vokalo
Iuj transskriboj mem finiĝas je *-o* :
> Laroŝfuko' (*La Rochefoucauld*, [laʁɔʃfuko);
> Mirabo' (*Mirabeau* [miʁabo]);
> Ruso' (*Rousseau* [ʁuso]) ...

Se la nomo estas mallonga, tiam la duobla *-oo* ne ĝenas, kaj oni povas esperantigi laŭ la modelo de
*bureau* → buroo: [[http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ruso.html#ruso.0o][Rusoo]].  Tio estas pli bona ol la alia esperantigo (Russo [SAT]) --- kaj ĉar ĝi estas
prononcata laŭ la skribo, kaj ĉar ĝi konservas la radikon en derivaĵoj: *rusoismo* (ĉu tia derivaĵo
eblas franclingve?  Ruse ĝi certe [[http://feb-web.ru/feb/slt/abc/lt2/lt2-7411.htm][ekzistas]], kaj [[http://www.merriam-webster.com/dictionary/rousseauism][ankaŭ angle]]; sed france *rousseauisme* aspektas iom
strange).

*Mirabeau* [miʁabo] estas limokazo; mi preferus «Miraboo»n (kaj la adjektivon *miraboa*).

#wa2uo
Aliflanke, en la nomoj longaj ŝoviĝo de la akcento kaj mallongiĝo de la radiko malpli ĝenas ol la
hiato, kaj oni povas fari finaĵon el la lasta vokalo:

> Laroŝfúko [P2] --- kaj sekve «la Laroŝfukaj maksimoj», «laroŝfukaĵo»
; Maksimoj. / La Rochefoucauld (Laroŝfuko'). (1935) Laroŝfuko [PIV-661, «maksimo»]

Simile pri la nomoj kiuj finiĝas je transskribaj vokaloj *-o, -a* :

 - Monteskío [SAT] ← *Montesquieu* [mɔ̃tɛskjø]
 - Riŝelío ← *Richelieu* [ʁiʃəljø]
 - Gargantúo [P2] ← *Gargantua* [ɡaʁɡɑ̃tya]
 - Fonténblo [FK] ← *Fontainebleau* ​[fɔ̃tɛnblo] (PIV ial preferas mistradukon «Fontanbelo»)

La sonformo rimarkeble fordrivas de la originala, sed la transskribo iĝas ege pli oportuna por
Esperanto.  La fontolingvan akcenton Esperanto principe ne povas ĉiam konservi, kaj tradicie
preferas poresperantan oportunon: *Lóndon* → Londóno, *Moskvá* → Móskvo (kaj koncerne la plenvokaligon
de duonvokaloj --- la francoj simile transformas la rusan [v] en akcentitan [u] en sia *Moscou* ☺).

Laŭ la sama regulo mi preferus esperantigi la malfacilan nomon *Galois* [ɡalwa].
PIV2 esperantigas ĝin «laŭskribe»:
> Galojo; galoja grupo, teorio [P2].

Tio iom similas la zamenhofajn «soifo», «foiro» --- sed ja ne plene,
kaj tio ne estas kutima ĉe la nomoj.  La «Matematika vortaro» de
*M. Bavant* preferas ne malpli nerekoneblan latinigon «Galezo»:

  Cetere, la franca finaĵo «-ois» estas variaĵo de «-ais» kaj ekzistas
  (en PIV1) multaj ekzemploj per reveno al la etimologia formo:
  «Artezo (Artois)», «Blezo (Blois)», «Kalezo (Calais)» ...

Tiu vojo ofte estas konfuza, ĉar la variaĵoj ofte indikas malsamajn
aferojn: *Français* kaj *François*, *Valais* kaj *Valois* (tiun lastan paron
ankaŭ *M. Bavant* mencias).  Ambaŭ formoj ŝajnas tro arbitraj kaj
kapricaj; la laŭsona transskribo kun asimilita finaĵo ŝajnas al mi
malpli arbitra kaj tamen sufiĉe oportuna:
> Galuo; galua grupo, galua teorio.

*** La radikfina konsonanto muta
En multaj okazoj oni povas eviti hiaton reprenante la normale mutan konsonanton vortofinan.  Tio
estas certa kompromiso kun la skribismo; sed tio spegulas ankaŭ fenomenojn fonetikajn (kunligiĝo,
*liaison*) kaj la morfologian principon (la derivaĵoj rivelas kaŝitajn konsonantojn):

> Arlezo [W] ← *Arles* [aʁl] pro arlezanino ← *Arlésienne*
> Parizo ← *Paris* pro parizanino ← *parisienne*
> Dideroto ← *Diderot* [didʁo]
> Kulombo ← *Coulomb* [kulɔ̃]

La morfologia principo funkcias ankaŭ inverse: *Tours* (Turo [W]) kaj *Orléans* (Orleano [W]) ne
rivelas sian *s*, ĉar ĝi ne aperas en derivaĵoj *un Orléanais* (orleanano), *Touraine* (Turlando),
*Tourangeau* (turano).

#auld
Kelkaj vortoj pli bone aspektas sen la muta konsonanto: Bomarŝeo [P2] (*Beaumarchais*).  Oni kutime
ne rivelas *lt, ld* en *-auld, ault, ould* (*La Rochefoucauld* ktp).

** La nomoj inaj kaj viraj
Samkiel aliaj lingvoj okcidentaj la franca heredis el Latino la kutimon fari nomojn inajn
per transformo de nomoj viraj. En multaj lingvoj la viraj nomoj finiĝas je konsonanto, kaj la inaj,
je vokalo: *August --- Augusta, Paul --- Paula* ktp.  Same estis en la malnovfranca, kaj same plu
estas en la skriba franca lingvo moderna; sed post la forfalo de finaj sonoj la situacio en la
franca buŝlingvo inversiĝis: la vokala nomfino markas nomojn virajn; la konsonanta, la inajn:

*Skribe:* | François | Françoise | Jean | Jeanne | Louis | Louise | Simon | Simone
*Sone:*   | Franswa  | Franswaz  | Ĵɑ̃   | Ĵan    | Lwi   | Lwiz   | Simɔ̃  | Simon

La problemo ne estas solvebla per transskriboj: ĉar en Esperanto la skribo devas respondi al la
prononco, suferos aŭ la orelo, aŭ la okulo.  En tiaj okazoj bonvenas tradukformoj de la nomoj
(*Francisko, Johano* ktp).

* Esperantigo per traduko
Principe aprobindas la strebo minimumigi la nombron de radikoj produktante nomojn el aliaj nomoj aŭ
eĉ komunaj radikoj: «Ĉampanio» [W] (la lando de ĉampano) --- kontraste al la radikvorto «Ŝampanjo»
(aŭ skribisme «Ĉampanjo», laŭ la PIV-oj); «Turlando» [W] (la lando de Turo, *Tours*) por *Touraine*;
«Maniko» por *la Manche*. 

Tamen tiu metodo estas evitinda, se la rezulta nomo estas nesufiĉe specifa.  Ekz-e *Blanka Monto* por
*Mont Blanc* [mɔ̃blɑ̃] estas tute fuŝa: ĉiu lando havas siajn *Blankajn Montojn* --- kiel la usonaj
[[http://en.wikipedia.org/wiki/White_Mountains_%28New_Hampshire%29][the White Mountains]] aŭ la ĉeĥia monto ĉe kiu okazis la fatala [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_sur_Blanka_Monto][Blankmonta batalo]].  La pliparto da
lingvoj **ne** tradukas *Mont Blanc*, sed lasas ĝin en la formo franca (tiel en angla, germana,
pola...).  Simile faras la rusoj (Монблан) --- eĉ [[http://www.esperanto.mv.ru/Ojstro/Traduko/p1c2.html][en Esperanto]] (*Monblano*).  La esperantigo
PIV-a estas same maltaŭga, kiel esperantigo de *Kartago* per *Novurbo*.

Kelkaj nomoj deriveblas per retroformado: eĉ se malmultaj rusoj scias, kio estas *Artois*, ĉiuj scias
kio estas *arteza puto* (артезианский колодец) --- kaj tio helpas memorfiksi la nomon *Artezo*.

** Esperantigo tra latinigo
La franca lingvo estas lingvo latinida, kaj multaj ĝiaj loknomoj devenas el la epoko romia; Latino
estis la lingvo de la mezepoka klero, kaj tiamaj kleruloj kaj moŝtuloj havis latinan varianton de
sia nomo.  Ĉar Esperanto kelkrilate pli proksimas Latinon ol la francan, kelkajn nomojn oportunas
esperantigi tra Latino:

> *la France ← Francia* → Francio
> *Descartes → Cartesius* → Kartezio
> *Louis  ← Ludovicus* → Ludoviko
> *François = Franciscus* → Francisko
> *Rhône* [ʁon] ← *Rhodanus* → Rodano [W]

Ne ĉiam latinaĵoj bonvenas.  Mi trovas strangaj la formojn

> *Cahors ← Cadurcum* → Kadorso [M]
> *Besançon ← Vesuntio*  →  Bizontio [W, P2] 

Malfacilas por mi akcepti, ke «La ruĝo kaj nigro» komenciĝas kaj finiĝas en romia urbo *Bizontio* ---
mi preferas pensi, ke tio okazis en la franca *Bezansono* [M].  Se *Alençon* [alɑ̃sɔ̃] estas *Alensono*
[PIV], kial la rimanta *Besançon* [bəzɑ̃sɔ̃] ne estu *Bezansono* ?

; Vindobona, (-ae, f.) sive Vienna[3] (Theodisce: Wien; Hungarice: Bécs; Bohemice Vídeň;
; Slovace Viedeň)
; Vienna (tempore Romanorum ut aliqui Vienna Allobrogum et Colonia Iulia Vienna; Francogallice
; Vienne) est urbs praefecturae Isarae in Francia.
; Вьен (фр. Vienne) — коммуна и город во Франции, находится в регионе Рона — Альпы, в департаменте
; Изер.

El la latina *Vienna* la PIV-oj faras nomon «Vieno» por 3 lokoj; la nomo de la
aŭstria estas tro enradikiĝinta, sed la franciajn (*Vienne*) eblus
diferencigi laŭ la prononco [vjɛn]: *Vjeno*.

Simila problemo aperas ĉe
> *Valesia = Valais* = Valezo (svislanda kantono)
> *Valesia = Valois* = Valezio (en Francio)

Mi opinias ke *Valois* estas pli rekonebla en *Valuo* ol el en *Valezio* (t.e. en la paro *Valezo ---
Valuo* oni tuj vidas, kiu estas kiu; dum en la paro *Valezo --- Valezio* la elekto de la signifoj
estas arbitra decido).  Kp [[#wa2uo][ĉi-supre pri «Gargantuo»]].

; Le latin de l'époque mérovingienne pagus Vadensis semble se heurter à l'appellation
; carolingienne *Valesia*. (...)
; La question des origines reste ouverte, mais _Vadum_ explique le _pagus Vadensis_, simplifié
; précocement en Valensia puis Valesia ou altéré en latin médiéval en _pagus Valensis_, avant
; d'engendrer Valois en ancien français.
; http://fr.wikipedia.org/wiki/Valois_(r%C3%A9gion)#Toponymie
;
; Honorato : Honoré
; :Burgonj`o:	_геог.	Бургундия (историческая область	во Франции).
; :burgund`o:	1. бургунд (древняя германская народность); 2. бургундец (житель французской провинции Бургундия;	= #(burgonjano)).

** Trialingvaj
Iuj fremdaj nomoj konservas la formon de sia fontolingvo; aliaj iel franciĝas.  Ne estas klara
regulo pri tio --- nek france, nek esperante.

Ekz-e la enciklopediisto *d'Holbach* ankaŭ franclingve retenas la germanecan prononcon de la lasta
konsonanto: [dɔlbak], kaj lia nomo estas traktata kiel germana, do *Holbaĥo* (ruse *Гольбах*).
Aliflanke la nomo de la firmao *Schlumberger* ricevis francan prononcon [ʃlœ̃bɛʁʒe], kiun imitas ĝiaj
sonformoj angla [ˌslʌmbərˈʒeɪ] kaj rusa (Шлюмберже); tial konvena esperantigo estus Ŝlumberĵe(r)o.

Simile pri *Ejfelo, Ŝvarco, Varingjeno, Luksembugo* unuflanke,  kaj *Sarkozi'* aliflanke.
*Ajaccio* havas francigitan sonformon en la franca, sed la originalan *Ajaĉo* [FE] en Esperanto.
La formo *Nico* sonas por ruso itale (Nizza, Ницца) --- sed la francoj probable rigardas ĝin kiel
tute francan formon skribisman.

* Skribismo
La originale francan konfuzon de la sonformoj la esperanta sontransskribo ankoraŭ pligrandigas, ĉar
malsamaj francaj fonemoj iĝas unu fonemo en Esperanto.  Ekz-e la esperanta *kan* respondas al [kan],
[kɑn], [kɑ̃]; kp 

; Kanno : Cannes [kan] (Italie, France)
; Kann/o
; 1 ♜ Urbo en antikva Italio, ĉe kiu Hanibalo venkobatis la Romanojn (16°10’E, 41°17’N).
; 2 Havenurbo ĉe la Francia Lazurbordo (7°01’E, 43°33’N).

 - *Cannes* [kan] est une ville française située dans le département des Alpes-Maritimes.
 - La *Canne* [kan] est une rivière française de deuxième catégorie.
 - Maurice Édouard *Kann* [kan] était un banquier et collectionneur français.
 - Gilles *Kahn* [kan], chercheur français en informatique.
 - *Caen* [kɑ̃] est une ville du nord-ouest de la France.
 - *Camps* [kɑ̃] est le nom de deux anciennes communes françaises.

; Dominique Strauss-Kahn (French pronunciation: [dɔminik stʁos kan]
; La Défense Caro-Kann est une ouverture aux échecs.

Verdire, mi ne vidas en tio grandan problemon: ja tutegale ekzistas multegaj samnomuloj (la franca
Vikipedio entenas artikolojn pri [[http://fr.wikipedia.org/wiki/Kahn][27 ges-roj «Kahn»]]); tamen iujn tio ial ĝenas, kaj ili preferas
disingigi la nomojn *Kanno* kaj *Kaeno*. Ke *Kanno* ekzistas kaj en Italio, kaj en Francio; aŭ ke *Kaeno*
iĝas tre simila al *Kajeno* (*Cayenne* [kajɛn]) ilin ne ĝenas.

Simile pri Izero = *l'Isère* aŭ *l'Yser* (kvankam la belgian eblus neprigi
per la nederlanda y=ij=[ej]).

Pli sistema solvo estus la usona, laŭ la modelo *Memphis (Tennessee)* aŭ *Aix-en-Provence,
Aix-en-Diois, Aix-en-Ergny, Aix-en-Issart, Aix-en-Othe...*

Ni konas ankaŭ *Boulogne-sur-Mer* (Bulonjo-ĉe-Maro), *Boulogne-Billancourt, Boulogne-la-Grasse,
Boulogne-sur-Gesse, Boulogne-sur-Helpe...* --- sed kurioza afero estas, ke [[http://es.wikipedia.org/wiki/Boulogne_Sur_Mer_%28Argentina%29][Boulogne Sur Mer]] ekzistas
ankaŭ en Argentino ☺

Resume, oni ne prenu la homonimion tro tragike, kaj ne kredu, ke la skribo estas fidinda
distingilo.  Regiona epiteto helpas pli klare kaj fidinde.

** Skribismaj grimacoj
Iom da skribismo estas tolerebla kaj eĉ utila, tamen multaj
PIV-esperantigoj prezentas skribismajn sontordojn malnecesajn kaj
strangajn.  Precipe tio koncernas la uzon de tute malfrancaj sonoj kaj
sonkombinoj *aŭ, c, ĉ, ĝ*.

En tio la koncernaj esperantigoj parte sekvas la komunvortan tradicion
de Esperanto, kun ĝiaj *aŭtuno, centro, ĉampano, ĝeno*.  Tamen tiuj
komunaj vortoj ne nepre rilatas Francion (krom *ĉampano*), kaj ne estas
modelaj por la nomoj propraj.  Pri la komunaj vortoj oni havas pli
grandan liberon, kaj oni ne bezonas esti konsekvenca; kaj kvankam mi
koncedas, ke la francan *ch* en la vortoj komunaj Zamenhofo plej ofte
esperantigis per *ĉ*, tiu procedo ne estas senescepta, ekde la frua
periodo troveblas ankaŭ la esperantigoj per *ŝ* :

<div style="-moz-column-count:5; -webkit-column-count:5; column-count:5; font-style:italic;">
> afiŝo,
> akuŝi,
> ataŝeo,
> babuŝo,
> broŝuro,
> buŝo,
> depeŝo,
> duŝo,
> galoŝo,
> kaleŝo,
> kartuŝo,
> kaŝi,
> kliŝo,
> kloŝo,
> kokluŝo,
> koŝmaro,
> kuŝi,
> marŝalo,
> marŝi,
> maŝino,
> muŝo,
> poŝo,
> ŝalo,
> ŝampinjono,
> ŝanceli,
> ŝanco,
> ŝanĝi,
> ŝarado,
> ŝarĝi,
> ŝika,
> ŝoforo,
> ŝoko,
> ŝoseo,
> ŝovinismo,
> tuŝi ...
</div>

Ĉiu lingvo havas sian fonetikan fizionomion.  Por la franca lingvo
karakteriza estas, ekz-e, la sono *ŝ* en la okazoj kie (ekz-e) la angla
havas la sonon *ĉ* (*changer --- to change*).  La vorto *Charleville* sonas
[ʃaʁləvil], do «Ŝarlevilo», se temas pri loknomo francia; sed ĝi estas
«Ĉarlevilo» [ˈtʃɑ:lɛvɪl] por la loknomoj el Aŭstralio aŭ Irlando.
Ĉi-okaze la sona formo estas pli distingema ol la skriba.  Kiam mi aŭdas
*Ĉartro* aŭ *Roĉelo*, mi pensas pri io angla-skota (kiel *Ĉestro* aŭ
*Roĉdejlo*) --- *Ĉartro* ne povas esti franca urbo; kiam mi aŭdas
*Ĉaŭdefono*, mi pensas pri io rumana (kiel Ĉaŭŝesko = *Ceauşescu*), ja en
la franca lingvo la kombino *ĉaŭ* ne aperas.

En la komunaj vortoj la esperantigoj de *ch* estas diversaj kaj malkoheraj (*ĥ, ĉ, ŝ, k*).  Sed en la
propre **francaj** nomoj propraj ĝia natura transskribo estas *ŝ*.  Transskribi ĝin per *ĉ* neniel helpas
diferencigi samsonajn vortojn, ĉar franclingve la sono *ĉ* ne ekzistas.  Tute male, la misgvida
transskribo per *ĉ* pensigas pri nomo alilingva aŭ alilanda.

Kurioze, en la homnomoj PIV ja transskribas laŭsone *ch → ŝ* kaj *au → o* :
 - **ŝ** (homoj): Ŝopeno (Chopin), Bomarŝeo (Beaumarchais), Laroŝfuko (La Rochefoucauld); sed
 - **ĉ** (lokoj): Ĉerburgo (Cherbourg), Roĉelo (La Rochelle), Franĉkonteo (Franche−Comté);
 - **o** (homoj): Bodlero (Baudelaire), Koŝio (Cauchy), Ĵoreso (Jaurès) --- kvankam ja Reaŭmuro
   (Réaumur);
 - **au** (lokoj): Laŭzano (Lausanne), Aŭvernjo (Auvergne).

(Ambaŭ homnomaj manieroj aperas en *ŝovinisto ← Chauvin.*)
; korsaĵ*o = corsage

** Kromsonoj
Skribismo trudas ankoraŭ unu fremdaĵon, kiu franclingve ne ekzistas: la literon (kaj sekve, en la
okazo de Esperanto, ankaŭ la sonon) *h* :
Hermito [P2] (franca matematikisto *Ch. Hermite* [ɛʁmit]) ktp.
; Hadamard??
; Ĵuras`o:	_геог.	Юра (горы во Франции и Швейцарии
; Лопиталь

En multaj vortoj skribismo sonigas mutajn literojn, ekz-e ĉiujn *t* en la vortoj
*Montrealo* [W], *Montparnaso* [W], *Montmartro* [W], *Montpeliero* [W].

; ** La sufikso *-ois*

* Kromvortetoj (*de, des, du, la...*)
Multaj francaj nomoj entenas determinilojn kajaŭ prepoziciojn: *la Seine, d'Alembert, de Gaulle, La
Rochefoucauld* ktp.  Ĉe esperantigo tiajn kromvortetojn oni povas
 1. simple forĵeti: *Sejno* ; aŭ
 2. alglui al la nomo: *Laroŝfuko, Dalemberto* ; aŭ
 3. lasi senŝanĝaj (ĉu??)

Se ne estas speciala motivo, la 1ª maniero estas la plej bona; kaj la 3ª maniero estas evidente
malbona (*de, du, des, la* kolizias kun la komunaj vortoj esperantaj, kaj la limoj de la nomo estas
malklaraj).  Tamen la 2ª maniero fojfoje estas oportuna.

Ĉe multaj nomoj la kromvorto(j) estas perceptataj kiel nedisigebla parto, kaj pruntata en aliajn
lingvojn en ilia formo franca.  La artikolo de *la Seine* malaperas en traduko rusa (Сена), aŭ iĝas
tradukita en teksto angla (*the Seine*); male, la nomoj *La Rochefoucauld* aŭ *La Rochelle* konservas
sian francan *La* ankaŭ ruse kaj angle; tial *Laroŝfuko* kaj *Laroŝelo* estas pli rekoneblaj ol *Roŝfuko* aŭ la
PIVa *Roĉelo*.

Tiaj kromvortoj konservas iom da franca *couleur locale* kaj povas servi por sencodistingo.  Ekz-e en
Francio ekzistas du similnomaj riveroj, *le Loir* kaj *la Loire* ; la natura esperantigo por ambaŭ
estus unu sama: *Luaro*.  Por diferencigi ilin PIV arbitre nomas unu el ili (divenu kiun!) *Loaro*.  Mi
opinias ke malpli arbitra kaj pli klara distingomaniero estus reteni la artikolojn: *Leluaro,
Laluaro*.

La kuna skribo helpas eviti homonimion.  Se oni esperantigas la nomon *de Gaulle* per *de Golo* aŭ
skribisme per *de Gaŭlo*, tiam la derivaĵoj *gola, golismo* aŭ resp. *gaŭla, gaŭlisma* pensigas pri goloj
aŭ etno (*gaŭlismo* similas *francismon* aŭ *rusismon*).  Male, la SAT-manieraj transskriboj
[[http://www.satesperanto.org/LA-CHIENLIT.html][Degolo, degola reĝimo, degolismo]] estas nemiskompreneblaj.

Cetere, la kuna skribo de tiaj nomoj estas sufiĉe kutima en la franca lingvo: *Delacroix ← de la
Croix*.  La malkuna skribo povas marki nobelecon (*du Pont* kontraste al *Dupont*), sed pri ĉi tiu
nacilingva apartaĵo oni en Esperanto ne insistu, kaj se necesas, esprimu ĝin alimaniere (ekz-e per
malimplica noto).  Normale oni ne markas tion: nek por *von Bismarck*, nek por *van Beethoven* ktp; aŭ
kunskribas: *Donĵuano, Donkiĥoto, Ĉingisĥano*.

La dirita ne koncernas kombinitajn nomojn kiel *Tuluz-Lotreko* (Toulouse-Lautrec), *Ĵan-Ĵako*
(Jean-Jacques), *Bulonjo-ĉe-Maro* ktp.  Tio tamen jes koncernas la nomojn kun netradukita *Saint-*
(Sansimono, Sentetieno) --- krom se oni tradukas tiun *Saint-* per *Sankt-, Sankta*.

; :Ĝirond`o: _геог. Жиронда (эстуарий рек Гаронна и Дордонь во Франции); <b>~i`o</b> Жиронда (один из департаментов во Франции).
; :Okcitan`uj`o: Окситания (историческая область на юге Франции).
; :Provenc`o: Прованс (историческая провинция во Франции).
; :Racin`o: Расин (французский драматург).
; 
; foiro, soifo <> trotuaro, Luaro
; Ŝopeno, buŝo, maŝino, ŝoforo, ŝoseo, broŝuro, ŝarado, ŝanco
; ; tajli, talio ; marseljezo?? mitralo detalo
; Alberto Kamuso (Camus)
; Viljono
; :Var`o: _геог. Вар (река во Франции; департамент во Франции).
; Rusiljono [M]
; ----------------
; 
; * Komunvorta modelo
; 
; La francaj kalemburoj plejparte perdas sian kalemburecon ĉe
; esperantigo, eĉ se la traduko uzas samdevenajn radikojn:
; 
; > *Cédant Sedan Napoléon céda ses dents.*
; > sedan sedan napoleon seda se dan
; > Cedante Sedanon Napoleono cedis siajn dentojn. 
; 
; Ĉampanj`o:	_геог.	Шампань (историческая область	во Франции)
; 
; ĉatobriand/o 🍴 Tre dika viandopeco, tranĉita el bova fileo k rostita.
; Châteaubriant (Breton: Kastell-Briant) 
; 
; :Daŭfen`land`o:_геог.	Дофине (историческая	область во Франции).
; :Galoj`o:	Галуа (французский математик). <<<<???? -- "Galezo" [Bavant]
; 
; La Chaux-de-Fonds (en esperanto ankaŭ Ĉaŭdefono) :: Ла-Шо-де-Фон :: Šo de Fonas :: Ceauşescu
; 
; ; la rumana konservis la latinan *aŭ*: aurum → aur (ср.: фр. or), audire → auzire (ср. ouïr)
;  
; Neŭŝatelo Neuchâtel [nøʃɑtɛl]
; 
; Liono
; 
; :Pasteŭr`o: Пастер (французский учёный).
; :Rabelez`o: Рабле (французский писатель).
; :Reuni`o: _геог. Реюньон (остров, заморский департамент Франции).
; 
; La franca *bouch-* estas komuna homonima radiko de *buŝo* kaj *buĉi*.
; Simile eblus distingi la francan urbon *Oranĵo* (), la nederlandan
; *Oranjo* (la dinastio *De Oranje-Nassau*) la Usonan *Oranĝo*.
; (ĉe la unuecigo per *oranĝo* la grafismo ne plu servas por diferencigi
; homonimojn, sed tute male, ĝi homonimigas vortojn kies sonformo
; malsamas).
; :Oranĝo: _геог. 1. Оранж (город во Франции); 2. река Оранжевая (в Африке); <I> <b>~6.i`o</b> Оранжевая провинция (в ЮАР).
; Orange (Provençal Occitan: Aurenja in classical norm or Aurenjo [dZ] in Mistralian norm)
; Prince of Orange is a title of nobility, originally associated with the Principality of Orange, in what is now southern France. In French it is la Principauté d'Orange.
; Aurenjo (pr. locale [aŭˈrɛ̃dʒa])
; The name was originally unrelated to that of the orange fruit, but was later conflated with it (see Orange (word)).
; 
; ** Esperantigo tra derivaĵo
; Arlezo : Arles [aʁl] ← Arlezanino : Arlésienne
; Parizo ← parizano
; Burgundio, -io [SAT]
; 
; ----
; :brumer`o:	брюмер (второй месяц французского республиканского календаря).
; :floreal`o:	флореаль (восьмой месяц).
; :frimer`o:	фример (третий месяц)
; :fruktidor`o:	фрюктидор (двенадцатый месяц).
; :ĝerminal`o:	жерминаль (седьмой месяц)
; :mesidor`o:	мессидор (десятый месяц)
; :nivoz`o:	нивоз (четвёртый месяц)
; :pluvioz`o:	плювиоз (пятый месяц)
; :prerial`o:	прериаль (девятый месяц)
; :termidor`o:	термидор (одиннадцатый месяц)
; :vendemier`o:	вандемьер (первый месяц)
; :ventoz`o:	вентоз (шестой месяц)
; 
; 
; FE:
; Rennes : Renno
; Port-au-Prince : Portoprinco
; Montrealo
; Yaoundé : Jaundeo (/ˌjɑːuːnˈdeɪ/ or /jaːˈʊndeɪ/, French pronunciation: [ja.un.de]) is the capital of Cameroon 
; 
; * ??
; Kloviso? Klodvigo [P2] Ĥlodvigo
; Klodoveo, Klodvigo [W, PIV] : Clovis
; ?? Kompjenjo (*Compiègne* [kɔ̃pjɛɲ]) (lt Kompjenė)
; :Gaskon`uj`o:_геог.	Гасконь (историческая область	во Франции).
; :Gujan`o:	_геог.	1. Гвиана;	@Franca ~ Французская Гвиана;	2. Гайана.
; :Gujen`o:	_геог.	Гиень, Гюйенн ("Guyenne", историческая область во Франции).
; :Kantal`o:	_геог.	Канталь (гора с вулканом во Франции);	_Зам.
; :korneli`ec`a: корнелевский (свойственный героям французского писателя Пьера Корнеля).
; ,----
; | :Loar`o: _геог. Луар "le Loir" (река во Франции); ср. #(Luaro).
; | :Luar`o: _геог. Луара "la Loire" (река во Франции); ср. #(Loaro).
; `----[Mi: Laluaro, Leluaro -- kp Lopitalo, Dalemberto [dalɑ̃bɛːʁ]] ]
; 
; :Manik|o: _геог. 1. Ла-Манш, Английский канал; 2. Манш (департамент во Франции); <I> <b>~5.a</b>: ~aj Insuloj Нормандские острова.
; 
; ,----
; | :Paŭ`o: _геог. По (город во Франции) "Paŭo : Pau"
; | :Pod`o: _геог. По (город во Франции) "Le Puy" <<<<???
; `----
; (Puy [pɥi] (von lat. podium «Anhöhe“) ist in seiner ursprünglichen Bedeutung die französische
; Bezeichnung für die Form eines vulkanischen Berggipfels im Zentralmassiv. Diese Gipfel sind meist
; in Form eines Kegels oder einer Kuppel ausgebildet.) (The word derives from the Provencal puech,
; meaning an isolated hill, coming from Latin podium, which has given also puig in Catalan and poggio
; in Italian.)
; 
; :Perigoz|o: _геог. Перигё (город во Франции); <I> <b>~7.i`o</b> Перигор (старая французская провинция).
; 
; :Romand`uj`o: _геог. французская, франкоязычная, франкоговорящая, франкофонная Швейцария; французские, франкоязычные, франкоговорящие, франкофонные кантоны (в Швейцарии).
; 
; [[http://eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Ren%C3%A9_de_Chateaubriand][François René de Chateaubriand]] [fʁɑ̃swa ʁəne də ʃatobʁjɑ̃]
; 
; Antoine Meillet (French pronunciation: [ɑ̃twan mɛjɛ]; 
; Ferdinand de Saussure (/sɔːˈsʊr/ or /soʊˈsʊr/; French pronunciation: [fɛʁdinɑ̃ də sosyʁ]
; Perigordo : *Périgord* [peʁiɡɔʁ]
; Perigozo : Périgueux 
; 
; 
; :Tarn`o: _геог. Тарн (река во Франции); _Зам. <i>в PIV и NPIV данный топоним относится тж. к французскому департаменту Тарн. На наш взгляд, такое словоупотребление является наименее удачным; более уместным было бы для обозначения департамента употреблять форму</i> Tarnio<i>. Не исключён и вариант, при котором форма</i> Tarno <i>была бы закреплена за департаментом, а по отношению к реке употреблялась бы форма</i> Tarn-rivero.
; 
; Saono : la Saône [son]
; 
; Лавуазье
; Даламбер
; Робеспьер = Robespiero [PGl] (Robespierre)
; Кювье, Бюффон
; Ŝatobriando, Ŝamforto??, Ŝirako (ne Ĉirako!!)
; 
; S-ro *Charlemagne* [ʃaʁ.lə.maɲ] ne estas «s-ro Karolo la Granda».
; Jean Armand Charlemagne (born Bourget (Seine) 30 November 1753 - died Paris 6 March 1838) was a French dramatic author.
; 
; 
; Joseph-Marie, comte de Maistre (French pronunciation: [də mɛstʁ]
; Maistre is traditionally pronounced [mɛstʁ] (sounding the S, rhymes
; with bourgmestre); that's how it is usually heard at university and in
; historical movies (e.g. in Sacha Guitry's 1948 film Le Diable
; boiteux). The pronunciation [mɛtʁ] (rhymes with maître) is sometimes
; heard, under the influence of the modernized pronunciation adopted by
; some descendants (such as Patrice de Maistre(fr)).
; 
; ; En la nomoj propraj, *Renau, Renaud, Renault* [ʁəno] skribe impresas malsame; tamen iliaj sociaj
; diferencoj ne estas konataj internacie, kaj estas komparendaj al la homonimigo de la ĉinaj nomoj
; transskribitaj sen indiki la tonojn.
; 
; Dubo : le Doubs (le doux)
; mal [mal] -- mâle [mɑl] -- malle [mal]
; 
; Kanno : Cannes [kan] (Italie, France) -- Kaeno -- Kahn
; *Cayenne* : [kajɛn], esperante Kajeno

#listo
* Transskribo de liter(kombin)oj
Ĉi-sube mi ne ripetos la transskribojn listigitajn kiel [[#senproblemaj][senproblemaj]] aŭ [[#evidentaj][evidentaj]].

Estus eraro aserti, ke la franca skribo konsistas el la 26 novlatinaj
literoj.  Ĝi krome entenas diakritaĵojn kaj --- malpli evidente sed
pli grave --- literkombinojn kiuj rolas sammaniere kiel literoj.  Tial
en la suba listo la litero *e* aperas samrange kiel la skribelementoj
*eau, ei, eu* ktp.

ae, aë ::
 - *a* : *Staël* [stal] → Stalo, *Saint-Saëns* [sɛ̃sɑ̃:s] → Sansanso;
 - aŭ skribisme *ae* : *Caen* [kɑ̃] → Kaeno
ai, ay ::
 - se [ɛ] aŭ [ɛ̃], tiam *e* :
   *Aimé* → Emeo, *Voltaire* → Voltero [W],  *La Fontaine* → Lafonteno [P2];
   *Fresnay* → Freneo, *Du Bellay* → Dubeleo; *Pays de Bray* → Peidebreo
 - se [aj], tiam *aj*: *La Fayette* [lafajɛt] → Lafajeto
 - aŭ skribisme *ej* (precipe mezvorte aŭ en mallongaj vortoj):
   *Raymond* [ʁɛmɔ̃] → Rajmondo, *Raynal* [ʁɛnal] → Rejnalo, *Say* [sɛ]-> Sejo
au ::
 - laŭsone *o* : *Cauchy* → Koŝio [P2], *Baudelaire* [bodlɛʁ] → Bodlero [PGl], *Jaurès* → Ĵoreso [PGl];
 - aŭ skribisme *aŭ* : *Réaumur* [ʁeomyːʁ] → Reaŭmuro [PIV],
   *Auvergne* [ovɛʁɲ] → Aŭvernjo [W]
c ::
 - se [k], tiam *k* : *Pascal* → Paskalo;
 - se [s], tiam *s* : *Annecy* [ansi] → Anesio;<br>
   aŭ skribisme *c* : *Marcel* [maʁsɛl] → Marcelo
ç :: ĉiam *s* : *Alençon* [alɑ̃sɔ̃] → Alensono
ch ::
 - se [ʃ], tiam *ŝ* : *Chopin* → Ŝopeno [PIV], *Châlons* → Ŝalono [FE], *Rochefort* → Roŝforto;<br>
   aŭ skribisme *ĉ* : *Chartre* → Ĉartro [M], *Champagne* → Ĉampanjo (Ŝampanjo, Ĉampanio)
 - se [k], tiam *k* : *Christian* → Kristiano, *Bloch* → Bloko
e ::
 - se [ə], tiam *e* (precipe se ĝia forlaso kaŭzus maloportunan
   kunpuŝiĝon de konsonantoj) aŭ nenio : *Charleville* [ʃaʁləvil] → Ŝarlevilo
 - se muta, tiam nenio aŭ *e* : *Diderot* [didʁo] → Dideroto;
   *Baudelaire* [bodlɛʁ] → Bodlero [PGl]; *Rabelais* [ʁablɛ] → Rabelezo [PGl]
é, ê, è, ë :: ĉiam *e* : *la Réunion* → Reunio [W]; *Orléans *→ Orleano; *Sèvre* → Sevro;
   Ampère → Ampero
eau :: *o* : *Beaujolais* [boʒɔlɛ] → Boĵolezo [W], *Beaufront* → Bofronto [PIV]
ei, ey ::
 - laŭsone *e* : *Reims* → Remso
 - sone-skribe *ej* : *Sieyès* [sjejɛs] → Siejeso.
 - laŭskribe (precipe mezvorte) *ej* : *Jersey* [ʒɛʁzɛ] → Ĵerzejo [W];
   *la Seine* → Sejno [W], *Beyle* [bɛːl] → Bejlo;
   *Talleyrand* [tal(ɛ)ʁɑ̃] : Talejrando
eu ::
 - *o* : *la Meuse* [møz] → Mozo [W], *Périgueux* → Perigozo [W]
 - laŭskribe *eŭ* : *Pasteur* → Pasteŭro [PIV]
g ::
 - se [ɡ], tiam *g* : *Gaston* → Gastono;
 - se [ʒ], tiam
   - laŭsone *ĵ* : *Paul Gille* → Paŭlo Ĵil [SAT]; aŭ
   - laŭskribe *ĝ* : *Gironde* [ʒirɔ̃d] → Ĝirondo [W]
gh :: *g* : *Le Bourghet* → Leburgeto, *Waringhien* → Varingjeno [P2]
gn :: *nj* : *Boulogne* → Bulonjo, *Avignon* → Avinjono [W]
gu ::
 - se [ɡ], tiam *g* : *Guignol* [ɡiɲɔl] → Ginjolo [W], *Lebesgue* [ləbɛɡ] → Lebego
h :: fakte ĉiam muta, tamen enŝovata pro skribismo:
  *Hermite* [ɛʁmit] → Hermito [P2];
  vd ankaŭ *ch, gh, lh, ph, th*.
i :: *i* : *l'Isère* → Izero [W]
ie :: *je* aŭ *ie* : *Waringhien* → Varingjeno [P2];
   *Poitiers* [pwatje] → Puatiero [P2];
   *Lavoisier* → Lavuaziero (Lavuazjero??)
ieu :: *io*
    *Montesquieu* → Monteskio [SAT]; *Richelieu* → Riŝelio
il, ill ::
 - se (escepte) [il], tiam *il* : *Thionville* → Tionvilo; *Camille* → Kamilo
 - se [(i)j] (la eksa palata *l*), tiam
    - radikfine *jl* : *Versailles* [vɛʁsɑj] → Versajlo [W];
    - radikmeze *lj* : [[http://gresillon.org/?lang=eo][Greziljono]] ← *Grésillon*, aŭ
    - laŭsone *j* : *Mireille* [miʁɛj] → Mireja [PGl], Grezijono [P2] ← *Grésillon*
iou :: *ju* : *Gentioux* → Ĝensjuo?? (okcitane: Genciòus; ru: Жансью)
in ::
 - se [in], tiam *in*: *Catherine* → Katarino
 - se [ɛ̃], tiam
    - laŭsone *en* : *Martin* → Marteno,
    - aŭ skribisme *in* : *Ingres* [ɛ̃ɡʁ] → Ingro [PGl]
j :: ĉiam *ĵ* : *Dijon* → Diĵono [W]
l :: normale *l* ; vd ankaŭ *il, ill, lh* kaj la rimarkigon pri
     *[[#auld][-auld, -ault, -ould]]* 
lh ::
 - post *l* kiel [ʎ], do *j* aŭ *jl* : *Millhaud* → Mijodo??;
 - post *a, o, au, ou* = *l* : *Graulhet* → Groleto??
œ, œu :: *o* ?? : *Œrlicon* → Orlikono??; *Œutrange* → Otranĵo??; *Sacré-Cœur* → Sakre-Koro??
oë :: regule *oe* : *Citroën* → Sitroeno (aŭ Citroeno)
   (tamen ankaŭ *Woëvre, Plancoët* --- *ua, ue??*)
oi :: *ua* : *l'Oise* → Uazo [W]; *Poitou* → Puatuo [P2]
oin :: *uen* ?? *Pointe* → Puento??
ou :: *u* : *Pompadour* → Pompaduro
oy ::
 - laŭskribe *oj* : *Palais-Royal* [palɛ ʁwajal] → Pale-Rojalo
 - aŭ laŭsone,
   - se [wa], tiam *ua* : *Troyes* → Truazo??
   - se [waj], tiam *uaj* : *Royat *→ Ruajato??;
ph :: *f* : *Philippe* → Filipo
q, qu :: *k* : *Becquerel*→Bekerelo [P2], *Quinet* → Kineto
s ::
  - se [s], tiam *s* : *Beauséjour* → Boseĵuro, *Jaurès* → Ĵoreso;
  - se [z] aŭ reprenata mutaĵo, tiam *z* :
    *Toulouse* [tuluz] → Tuluzo; *Paris* → Parizo
Saint- ::
 - se antaŭ konsonanto, tiam *San* : *Saint-Simon* → Sansimono [P2], *Saint-Bernard* → Sanbernardo   
ti+vokalo ::
  - se [sj], tiam *sj* aŭ *ci* : *«National»* → Nasjonalo??
  - alie *ti* : *Gautier* → Gotiero
th :: *t* : *Thionville* → Tionvilo
tz ::
 - se [s] aŭ nenio, tiam *s* (aŭ *ss*): *Metz* [mɛs] → Messo [W] (prononco franca);
   *Lametz* → Lameso??;
   *Retz* ([ʁɛ] → Reso??
 - aŭ *c* laŭ la prononco germana: *Metz* [mɛts] → Meco
w :: *v* :  *Waringhien* → Varingjeno [P2]
x :: *ks, kz* aŭ *s* ::
  *Xavier* → Ksaviero (aŭ Ksavero [P2]),
  *Luxemburg* → Luksemburgo [W];
  *Saint-Exupéry* [sɛ̃tɛɡzypeʁi] → Sentekzuperio??<br>
  *Xertigny* → Sertinjio??, *Bruxelle* → Bruselo [PIV], *Auxerre* → Osero;<br>
  *Delacroix* → Delakruo
y :: *i, j* :
  *Yves* → Ivo; *La Fayette* [lafajɛt] → Lafajeto, *Sieyès* [sjejɛs] → Siejeso.


; Boforta skalo : échelle de Beaufort (mété.) :: *Réaumur* [ʁeomyːʁ] Reaŭmuro: Реомюр
; Boĵolezo : Beaujolais [boʒɔlɛ] --- sed Aŭvernjo : Auvergne ([oˈvɛʀɲ], in Okzitanisch Auvèrnhe [uw'verɲ]) 
; 
; Raulo : Raoul

* Diversaj misoj
** *Aikso* kaj *Montanjo*
La franca duliteraĵo *ai* sonas [ɛ], tial la natura esperantigo estas
*e* : *Voltaire* → Voltero [W], *Verlaine* → Verleno [W], *La Fontaine* → Lafonteno [P2]. Kial do la
strangaj *Aix* [ɛks] → Aikso [PIV] kaj *Montaigne* [mɔ̃tɛɲ] → Montanjo [PIV]?  Kial ne la regulaj
*Ekso, Montenjo* ?

; Aikso (Ais de Provença) aŭ Pèire Godolin el Tuluzo (Tolosa)
; Aiks/o. Nomo de pluraj urboj de Francio, i.a. Aikso Provenca (5°27’E, 43°31’N) k Aikso-Banurbo (5°54’E, 45°41’N).
; Aix-en-Provence (French pronunciation: [ɛksɑ̃pʀovɑ̃s];
; Provençal Occitan: Ais de Provença in classical norm, or Ais de
; Prouvènço in Mistralian norm, pronounced [ˈajz de pʀuˈvɛⁿsɔ]);
; or simply Aix (pronounced: [ɛks]; "Ex", medieval Occitan Aics).

** Valenteno
Tre kurioza estas la nomo *Valenteno* [W] --- france *Valentin*, [valɑ̃tɛ̃]
--- en kiu la unua nazsono, [ɑ̃], estas transskribita laŭskribe; dum la
dua, [ɛ̃], estas transskribita laŭsone.  Du konkurencaj sistemoj ene de
unu sama vorto.  (Kaj eĉ pli mirinde: ial mi ŝatas ĉi tiun missisteman
esperantigon.)

** *Sans-Souci* kaj *San-Antonio*
Probable por eviti kolizion inter *saint-* kaj la esperanta *sen-* la PIV-oj transskribas netradukitan
*saint-* laŭ la maniero itala-hispana per *san-*.  Verdire tio kreas alian kolizion: Sansimono nun
similas «sanan Simonon»; sed eĉ pli amuza iĝas la palacnomo *Sans-Souci* (Sansusio?), kiu iĝas simila
al «sankta zorgo».

Ankaŭ komisaro [[http://fr.wikipedia.org/wiki/San-Antonio_%28s%C3%A9rie%29][San-Antonio]] ne plu havas ekzotan nomon.

** *Marsejlo* kaj *Marseljezo*

Marsejlo [W, PIV] (*Marseille* [maʁsɛj]) malkoheras kun Marseljezo [Z,
PIV] (*La Marseillaise* [la maʁsɛjɛz]). Fakte tio koheras kun la du
manieroj transskribi la molan loon, priskribitan [[#mola_lo][ĉi-supre]]; tamen iom
ĝenas, ke historie parencaj vortoj havas malsamajn radikojn.  Tamen
tio ja estas konscia elekto, ĉar oni malvolas diri *Marsejlaĵo*.

* Kompara tabelo
En esperantigo de formoj nacilingvaj (ĉi-okaze francaj) rolas ne nur
la lingvaj sistemoj de la lingvoj fonta kaj cela, sed ankaŭ la fono
internacia.  Jen por komparo la percepto de nomoj francaj en la
lingvoj rusa, angla kaj litova.

La lingvoj rusa kaj litova estas interesaj ĉar ili posedas fortan kaj
bone dokumentitan tradicion pri transskribo de la fremdaj nomoj.

Ĉe aliaj lingvoj la funkciado de la fremdaj nomoj estas malpli bone
dokumentita.  Plej ofte ia tradicio de la buŝa asimilo ekzistas (oni
ja bezonas voĉlegi novaĵojn per radio kaj televido) --- sed skribe oni
plej ofte lasas la nomojn neasimilitaj, kaj la tradicio restas nefiksita.
Por la angla tamen la buŝlingva tradicio estas relative pli bone
fiksita (ĝuste pro la abismo inter la lingvoj skriba kaj sona oni
bezonas dokumenti tiun duan lingvoformon).

France    || IFA (fr) || Eo laŭsone    || Eo laŭskribe  || Ruse     || En (IFA)    || Litove
Aix        | ɛks       | Ekso           | Aikso [PIV]    | Экс      | eɪks         | Eksas
Ajaccio    | aʒaksjo   | Aĵaksjo'       | Ajaĉo [FE]     | Аяччо    | əjæʧɪou      | Ajačas
Auvergne   | ovɛʁɲ     | Overnjo        | Aŭvernjo [W]   | Овернь   | o'vɛən       | Overnė
Chartres   | ʃaʁtʁ     | Ŝartro         | Ĉartro [SAT]   | Шартр    | 'ʃɑːtɹə      | Šartras
Grésillon  | ɡʁezijɔ̃   | Grezijono [P2] | Greziljono     | Грезийон | ??           | ??
Guyenne    | ɡɥijɛn    | Gvijeno        | Gujeno [W]     | Гиень    | ɡwiːˈjɛn     | ??
Lagrange   | laɡʁɑ̃ʒ    | Lagranĵo       | Lagranĝo [P2]  | Лагранж  | ??           | Lagranžas
Laplace    | laplas    | Laplaso        | Laplaco [P2]   | Лаплас   | ləˈplɑːs     | Laplasas
Lausanne   | lozan     | Lozano         | Laŭzano [W]    | Лозанна  | lo'zæn       | Lozana
Montaigne  | mɔ̃tɛɲ     | Montenjo       | Montanjo [PIV] | Монтень  | mɔn'teɪn     | Montenis
mont Blanc | mɔ̃blɑ̃     | Monblano      | monto Blanka [W] | Монблан | mɔ:m'blɑːŋ   | Monblanas
Montesquieu | mɔ̃tɛskjø | Monteskio [SAT] | Monteskieŭ' ? | Монтескьё | ˈmɒntɪskjuː | Monteskjė
Richelieu  | ʁiʃəljø   | Riŝelio        | Riĉelieŭ' ?    | Ришельё  | 'ɹɪʃəlju:    | Rišeljė
La Rochelle | laʁɔʃɛl  | Laroŝelo       | Roĉelo [PIV]   | Ларошель | lɑːɹə'ʃel    | La Rošelis
Saint-Exupéry | sɛ̃tɛɡzypeʁi | Sentekzuperio | Sent-Ekzuperio | Сент-Экзюпери | sæŋteɡzupeɪ'ri: | Sent Egziuperi
Schlumberger | ʃlœ̃bɛʁʒe | Ŝlumberĵe(r)o | Ŝlumbergero    | Шлюмберже | ˌslʌmbərˈʒeɪ | ??
Talleyrand | tal(ɛ)ʁɑ̃  | Tal(e)rando    | Talejrando     | Талейран | tæli:'ɹæn(d) | Taleiranas

* Mallongigoj
[FE] :: Grand dictionnaire français-espéranto. 1992.
[FK] :: Fundamenta Krestomatio
[M] :: [[http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article77][Esperanta mapo de Eŭropa Franclingvio]]
[P2] :: Nova PIV
[PGl] :: Parnasa Gvidlibro
[PIV] :: 
[SAT] :: Publikaĵoj de SAT
[W] :: G. Waringhien : Grand dictionnaire espéranto-français. 1955, 1975.

; http://eo.wikibooks.org/wiki/Francaj_loknomoj
