Pri esperantigo de franclingvaj nomoj

Provaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2012-08-04
Versio ĵusa: 2016-03-13

Ĉi tiu verketo aperis kiel ekzerco pri la esperantiga koncepto prezentita en mia studaĵo «Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj».

Ĝenerale
La sono kaj la skribo
La sonmaterialo
La konsonantoj senproblemaj
La konsonantoj problemaj
La duonvokaloj
Vokaloj evidentaj
Vokaloj mankantaj
Esperantigo per sontransskribo
La vosta sono, substantiva finaĵo kaj akcento
La radikfina vokalo
La radikfina konsonanto muta
La nomoj inaj kaj viraj
Esperantigo per traduko
Esperantigo tra latinigo
Trialingvaj
Skribismo
Skribismaj grimacoj
Kromsonoj
Kromvortetoj (de, des, du, la…)
Transskribo de liter(kombin)oj
Diversaj misoj
Aikso kaj Montanjo
Valenteno
Sans-Souci kaj San-Antonio
Marsejlo kaj Marseljezo
Kompara tabelo
Mallongigoj

Ĝenerale

Esperantigo de la francaj nomoj estas problemo aparte malfacila, multe pli malfacila ol esperantigo de nomoj el aliaj nacilingvoj eŭropaj (ekz-e la germana). Tiu malfacileco havas plurajn kaŭzojn:

  1. La sonmaterialo de la franca lingvo estas pli riĉa ol la esperanta — tamen la samo validas pri la germana.
  2. Por la franca lingvo – malsame ol por multaj aliaj lingvoj – la skriba formo ĉefas super la sona; kaj estas granda abismo inter la sono kaj la skribo.
  3. Sekve de tio la francoj havas specialan kulton de la nacilingva skriba formo de siaj nomoj.
  4. La komuna leksiko de Esperanto estas grandparte ĉerpita el la franca lingvo; kaj la esperantigon de la nomoj ofte (mis)influas la traktado kiun ricevis la franca vortomaterialo komunvorta.

Heroaj provoj esperantigi francajn nomoj havas jam longan historion, pri tio atestas [W, PGl, PIV, P2]. Tamen neniu el ili estas sufiĉe kompleta aŭ sistema.

Ĉi tiu provaĵo ne prezentas definitivan solvon. Tia solvo estas afero malfacile realigebla (kvankam ne malebla – la rusa lingvo ja transskribas ĉiujn francajn nomojn, samkiel la francoj transskribas ĉiujn nomojn orientaziajn malgraŭ iom similaj problemoj). Plie ĉi tiu studaĵo estas kompara analizo de problemoj kaj ĝisnunaj provoj solvi ilin.

Fine de la studaĵo troveblas listo da praktikaj transskriboj. Ĝi entenas nur la bazajn skribelementojn de la franca skribosistemo (42 el 70; krome, la 14 literoj kiuj funkcias idente en Esperanto kaj en la franca aperas jam komence en aparta listo).

En la ekzemploj relative multas nomoj de matematikistoj; tio estas ŝuldata kaj al miaj fakaj interesoj, kaj al la fakto ke la matematikistoj estas pli konsciaj pri lingvosistemoj ol averaĝaj esperantistoj (kaj sekve esperantigitaj nomoj pli multas en la tekstoj matematikaj).

La sono kaj la skribo

En sia evoluo el Latino la franca lingvo perdis multajn sonojn kiuj distingis apartajn vortojn latinajn aŭ ĝermanajn (Ĥlodvig kuntiriĝis ĝis nura [lwi], Louis); la francaj vortoj iĝis konsiderinde pli mallongaj – sed aperis multe da samsonaj vortoj:

Tia konfuzo oportunas por kalemburi, sed ĝi povas ĝeni en normala komunikado. Sekve la skriba lingvo reprenis iujn el la perditaj latinaj sonoj, malkonfuzante la samsonajn vortojn almenaŭ por la okulo: la malnovfranca doit respondis al la latinaj digitus (fingro) kaj formoj de la verbo debere (devi); la skribistoj reenŝovis la (mutiĝintan) g en la substantivon, tiel ke doigt skribe diferencas disde le doit, il doit – kvankam ili ĉiuj plu sonas [dwa].

Sekve de tio la franca lingvo aperas ne kiel unu lingvo en du izomorfaj variantoj, la buŝa kaj la skriba; sed kiel du malsamaj lingvoj, el kiuj la buŝa estas malperfekta projekcio de la multe pli distingema kaj flegita lingvo skriba. Ne mirindas do, ke male ol en la okazo de pli ordinaraj lingvoj (kiaj Latino, la ĉeĥa, la turka aŭ Esperanto), en la franca la skriban formon oni perceptas kiel la ĉefan.

La sonmaterialo

Kaj tamen eĉ por konvene analizi la grafikajn elementojn de la franca skribo necesas unue ekzameni la sonmaterialon (ĉar la skribelementojn oni apartigas surbaze de ilia sonvaloro).

La konsonantoj senproblemaj

Por 14 sonoj la esperantigo estas firme establita kaj ne bezonos pluan konsideron:

IFA Eo Ekzemploj
b b Burbono ← Bourbon
d d Dordonjo ← la Dordogne
f f Francio ← France
ɡ g Garono ← la Garonne
k k Kapeto [P2] ← Capet; Kantalo [W] ← le Cantal
l l Liono [W] ← Lyon [ljɔ̃]
m m Marno ← la Marne
n n Napoleono ← Napoléon
ɲ nj Bulonjo ← Boulogne, Konjako ← Cognac
p p Parizo ← Paris, Paskalo ← Pascal
ʁ r Rueno [W] ← Rouen [ʁwɑ̃]
t t Tulono ← Toulon
v v Voltero ← Voltaire
z z Tuluzo ← Toulouse [tuluz], Zola' ← Zola

La sono [ɲ] en Esperanto malestas, tamen ĝia transskribo per nj estas tre bona aproksimo, ne kontestata kaj ne kontestinda.

Kvankam [ʁ] ne estas la modela versio de la esperanta r, tamen la tradicio prezenti tiun sonon per la esperanta r estas tute senproblema kaj ne kontestinda.

La ceteraj 12 sonoj kaj literoj estas egalaj por la lingvoj franca kaj Esperanta.

La konsonantoj problemaj

IFA Eo Ekzemploj
s s Sado ← Sade, Sartro ← Sartre, Alensono ← Alençon [alɑ̃sɔ̃]
ʃ ŝ Ŝopeno ← Chopin, Koŝio ← Cauchy, Roŝeŝuarto ← Rochechouart [ʁɔʃəʃwaʁ]
ʒ ĵ Ĵuraso ← Jura, Anĵuo ← Anjou
(ʎ) lj Greziljono ← Grésillon [ɡʁezijɔ̃], Marseljezo [Z] ← La Marseillaise [la maʁsɛjɛz]
jl Brajlo [W] ← Braille [bʁɑj], Versajlo [W] ← Versailles [vɛʁsɑj], Marsejlo [W] ← Marseille [maʁsɛj]
j Grezijono [P2] ← Grésillon, Mireja [PGl] ← Mireille [miʁɛj]

La sonoj [s, ʃ, ʒ] bonege esprimeblas en Esperanto, sed la francaj transskriboj tre ofte skribisme tordas ilin en c, ĉ, ĝ : Laplaco anstataŭ Laplaso (fr Laplace [laplas]); Cevenoj anstataŭ Seveno (fr les Cévennes); Ĉerburgo anstataŭ Ŝerburgo (Cherbourg, [ʃεʁbuʁ]); Ĝirondo anstataŭ Ĵirondo (fr Gironde [ʒirɔ̃d]).

(La fonetika transformo c → s, ĉ → ŝ, ĝ → ĵ finiĝis jam en la 12ª jc, sed la ortografio tion plu ignoras.)

La sono [ʎ] (l-mouillé, la palata l) jam pli ol 150 jarojn ne plu ekzistas en la norma lingvo franca (sub la Julia monarkio ĝi ankoraŭ estis ornamo de la oratora prononco); tamen la transskriboj persiste apartigas ĝin de la simpla duonvokalo [j], en kiun ĝi jam delonge transformiĝis. La francaj aŭtoroj pli ofte esperantigas ĝin per jl (Marsejlo); Zamenhofo kaj la transskriboj italaj-hispanaj pli ofte uzas lj : buljono, Marseljezo, Modiljani, Seviljo ktp.

Ŝajnas, ke la diferencon pri transskribo de la mola lo determinas ĝia pozicio:

La hispana Seviljo ĉi tiun regulon malobeas — eble ĉar la hispana lingvo ne perdis la finan vokalon, kaj ties lj ne impresas kiel sono vortofina; cetere, la PIV-oj transskribas Sevilo (eble ĉar la francoj prononcas [vil] en sia Séville; sed transskriboj de la nomoj hispanaj estas alia temo).

La duonvokaloj

IFA Eo Ekzemploj
j i Moliero [W] ← Molière [mɔ'ljɛʁ]; Tierio [W] ← Thierry [tjɛʁi];
Vieto (Viète [vjɛt]; latine Franciscus Vieta),
j Gujeno ← Guyenne [ɡɥijɛn], Kajeno ← Cayenne [kajɛn]
w u Puatuo ← Poitou [pwatu], Luizo ← Louis [lwi]
ɥ u Gujeno ← Guyenne [ɡɥijɛn]

Kvankam [j] ekzistas kaj egalas en ambaŭ lingvoj, tamen tiun francan sonon la esperantistoj plej ofte kodas per i [i]. La laŭsona transskribo per j estas tamen kutima intervokale.

Tio konformas al la zamenhofaj maniero transskribi komunvortajn pruntaĵojn el la franca: piedo, sed kajero. Cetere, la kombinoj nj kaj lj (aŭ jl) estas uzataj por kodi la «molajn» konsonantojn [ɲ] kaj [ʎ]: konjako, buljono, ajlo.

Vokaloj evidentaj

IFA Eo Ekzemploj
a a Arlezo ← Arles [aʁl]
ɑ a Araso [PGl] ← Arras [aʁɑːs]
e e Perigordo [W] ← Périgord [peʁiɡɔʁ]
ɛ e Sevro ← Sèvre
i i Ivo ← Yves
o o Boforto ← Beaufort [bofɔ:ʁ]
ɔ o Ĵoreso [PGl] ← Jaurès [ʒɔʁɛs]
u u Turo [W] ← Tours [tuʁ]

Vokaloj mankantaj

IFA Eo Ekzemploj
ə e Renuaro ← Renoir [ʁənwaʁ]
œ o Babofo  ← Babœf [babœf]
Pasteŭro [PIV] ← Pasteur [pastœʁ]
ø o Mozo [W]← la Meuse [møz]
Neŭŝatelo ← Neuchâtel [nøʃɑtɛl]
y u brumero ← brumaire [brymɛʁ], Kurio ← Curie [kyʁi]
ɑ̃ an Orleano [W] ← Orléans
en Vendeo [W]← Vendée
ɛ̃ en Marteno
in Ingro
an Sansimono [P2] ← Saint-Simon
œ̃ un Verduno [W] ← Verdun [vɛʁdœ̃]
ɔ̃ on Avinjono ← Avignon
om Kulombo ← Coulomb [kulɔ̃]
Notoj
  1. Fonologie [ə] estas varianto de [œ], t.e. ili estas unu sama fonemo; tamen la francoj forte sentas la neceson distingi ilin; la francaj vortaroj do transskribas la unuan vokalon de premier [pʁəmje] aile ol en pleurer [plœʁe]. Eble tion trudas la franca grafismo, kaj eble tial [ə] esperantiĝas per e, dum [œ] kaj [ø] per o (dum en la germana ö iĝas e, ekz-e Königsberg → Kenigsbergo [P2], Röntgeno → Rentgeno [P2]).
  2. La nazsonoj plejparte sekvas la skribon, sed eĉ ĝin neregule, precipe malregule por [ɛ̃]:

Esperantigo per sontransskribo

Radikala sontransskribo ne maloftas en la dokumentoj de SAT:

Antaŭ kelke da tagoj, tute hazarde mi renkontis s-ron Kar (Cart), la Prezidanton de l' Esperanta Akademio. [Lanti, «Neantaŭvidita rezulto»]
«Skizo pri filozofio de la homa digno» de Paŭlo Ĵil (Paul Gille), SAT, 1934.

Fakte tio ne estas esperantigo, ĉar la vortoj ne havas normalan substantivan finaĵon: Ĵil (Gille), Miŝel (Michel) ; aŭ misinformas pri la kazo: Romen Rolan. Tia transsskribo konvenus kiel parenteza indiko de proksimuma prononco, sed ne taŭgas kiel normala frazelemento (kvankam la tute fremdaj Michaux, Beaufront, Cart ktp estas ankoraŭ pli maltaŭgaj).

Tion eblus korekti per la apostrofo: Ĵil', Miŝel', Romen' Rolan' – tamen ial tio ne estas praktikata (fakte, ankaŭ ĉe Zamenhof mankas tia apostrofo; regule devus esti aŭ Zamenhofo, aŭ Zamenhof'). Sed la preferinda solvo estas aldoni la normalan substantivan finaĵon -o, samkiel oni faras en la lingvoj kun markita nominativo (Latino, la greka, la litova). Multaj vortoj rezultas tute bonaj:

Ampero, Araso, Avinjono, Bodlero [PGl], Bomarŝeo [P2], Bonaparto, Borelo, Bulonjo-ĉe-Maro, Dordonjo, Finistero, Ĵoreso [PGl], Koŝio, Lafonteno, Lebego, Loreno, Mozelo, Napoleono, Pikardio, Puatuo, Sado, Sartro, Ŝopeno, Tulono, Tuluzo, Voltero.

La vosta sono, substantiva finaĵo kaj akcento

La radikfina vokalo

Iuj transskriboj mem finiĝas je -o :

Laroŝfuko' (La Rochefoucauld, [laʁɔʃfuko);
Mirabo' (Mirabeau [miʁabo]);
Ruso' (Rousseau [ʁuso]) …

Se la nomo estas mallonga, tiam la duobla -oo ne ĝenas, kaj oni povas esperantigi laŭ la modelo de bureau → buroo: Rusoo. Tio estas pli bona ol la alia esperantigo (Russo [SAT]) – kaj ĉar ĝi estas prononcata laŭ la skribo, kaj ĉar ĝi konservas la radikon en derivaĵoj: rusoismo (ĉu tia derivaĵo eblas franclingve? Ruse ĝi certe ekzistas, kaj ankaŭ angle; sed france rousseauisme aspektas iom strange).

Mirabeau [miʁabo] estas limokazo; mi preferus «Miraboo»n (kaj la adjektivon miraboa).

Aliflanke, en la nomoj longaj ŝoviĝo de la akcento kaj mallongiĝo de la radiko malpli ĝenas ol la hiato, kaj oni povas fari finaĵon el la lasta vokalo:

Laroŝfúko [P2] – kaj sekve «la Laroŝfukaj maksimoj», «laroŝfukaĵo»

Simile pri la nomoj kiuj finiĝas je transskribaj vokaloj -o, -a :

La sonformo rimarkeble fordrivas de la originala, sed la transskribo iĝas ege pli oportuna por Esperanto. La fontolingvan akcenton Esperanto principe ne povas ĉiam konservi, kaj tradicie preferas poresperantan oportunon: Lóndon → Londóno, Moskvá → Móskvo (kaj koncerne la plenvokaligon de duonvokaloj – la francoj simile transformas la rusan [v] en akcentitan [u] en sia Moscou ☺).

Laŭ la sama regulo mi preferus esperantigi la malfacilan nomon Galois [ɡalwa]. PIV2 esperantigas ĝin «laŭskribe»:

Galojo; galoja grupo, teorio [P2].

Tio iom similas la zamenhofajn «soifo», «foiro» – sed ja ne plene, kaj tio ne estas kutima ĉe la nomoj. La «Matematika vortaro» de M. Bavant preferas ne malpli nerekoneblan latinigon «Galezo»:

Cetere, la franca finaĵo «-ois» estas variaĵo de «-ais» kaj ekzistas (en PIV1) multaj ekzemploj per reveno al la etimologia formo: «Artezo (Artois)», «Blezo (Blois)», «Kalezo (Calais)» …

Tiu vojo ofte estas konfuza, ĉar la variaĵoj ofte indikas malsamajn aferojn: Français kaj François, Valais kaj Valois (tiun lastan paron ankaŭ M. Bavant mencias). Ambaŭ formoj ŝajnas tro arbitraj kaj kapricaj; la laŭsona transskribo kun asimilita finaĵo ŝajnas al mi malpli arbitra kaj tamen sufiĉe oportuna:

Galuo; galua grupo, galua teorio.

La radikfina konsonanto muta

En multaj okazoj oni povas eviti hiaton reprenante la normale mutan konsonanton vortofinan. Tio estas certa kompromiso kun la skribismo; sed tio spegulas ankaŭ fenomenojn fonetikajn (kunligiĝo, liaison) kaj la morfologian principon (la derivaĵoj rivelas kaŝitajn konsonantojn):

Arlezo [W] ← Arles [aʁl] pro arlezanino ← Arlésienne
Parizo ← Paris pro parizanino ← parisienne
Dideroto ← Diderot [didʁo]
Kulombo ← Coulomb [kulɔ̃]

La morfologia principo funkcias ankaŭ inverse: Tours (Turo [W]) kaj Orléans (Orleano [W]) ne rivelas sian s, ĉar ĝi ne aperas en derivaĵoj un Orléanais (orleanano), Touraine (Turlando), Tourangeau (turano).

Kelkaj vortoj pli bone aspektas sen la muta konsonanto: Bomarŝeo [P2] (Beaumarchais). Oni kutime ne rivelas lt, ld en -auld, ault, ould (La Rochefoucauld ktp).

La nomoj inaj kaj viraj

Samkiel aliaj lingvoj okcidentaj la franca heredis el Latino la kutimon fari nomojn inajn per transformo de nomoj viraj. En multaj lingvoj la viraj nomoj finiĝas je konsonanto, kaj la inaj, je vokalo: August – Augusta, Paul – Paula ktp. Same estis en la malnovfranca, kaj same plu estas en la skriba franca lingvo moderna; sed post la forfalo de finaj sonoj la situacio en la franca buŝlingvo inversiĝis: la vokala nomfino markas nomojn virajn; la konsonanta, la inajn:

Skribe: François Françoise Jean Jeanne Louis Louise Simon Simone
Sone: Franswa Franswaz Ĵɑ̃ Ĵan Lwi Lwiz Simɔ̃ Simon

La problemo ne estas solvebla per transskriboj: ĉar en Esperanto la skribo devas respondi al la prononco, suferos aŭ la orelo, aŭ la okulo. En tiaj okazoj bonvenas tradukformoj de la nomoj (Francisko, Johano ktp).

Esperantigo per traduko

Principe aprobindas la strebo minimumigi la nombron de radikoj produktante nomojn el aliaj nomoj aŭ eĉ komunaj radikoj: «Ĉampanio» [W] (la lando de ĉampano) – kontraste al la radikvorto «Ŝampanjo» (aŭ skribisme «Ĉampanjo», laŭ la PIV-oj); «Turlando» [W] (la lando de Turo, Tours) por Touraine; «Maniko» por la Manche.

Tamen tiu metodo estas evitinda, se la rezulta nomo estas nesufiĉe specifa. Ekz-e Blanka Monto por Mont Blanc [mɔ̃blɑ̃] estas tute fuŝa: ĉiu lando havas siajn Blankajn Montojn – kiel la usonaj the White Mountains aŭ la ĉeĥia monto ĉe kiu okazis la fatala Blankmonta batalo. La pliparto da lingvoj ne tradukas Mont Blanc, sed lasas ĝin en la formo franca (tiel en angla, germana, pola…). Simile faras la rusoj (Монблан) – eĉ en Esperanto (Monblano). La esperantigo PIV-a estas same maltaŭga, kiel esperantigo de Kartago per Novurbo.

Kelkaj nomoj deriveblas per retroformado: eĉ se malmultaj rusoj scias, kio estas Artois, ĉiuj scias kio estas arteza puto (артезианский колодец) – kaj tio helpas memorfiksi la nomon Artezo.

Esperantigo tra latinigo

La franca lingvo estas lingvo latinida, kaj multaj ĝiaj loknomoj devenas el la epoko romia; Latino estis la lingvo de la mezepoka klero, kaj tiamaj kleruloj kaj moŝtuloj havis latinan varianton de sia nomo. Ĉar Esperanto kelkrilate pli proksimas Latinon ol la francan, kelkajn nomojn oportunas esperantigi tra Latino:

la France ← Francia → Francio
Descartes → Cartesius → Kartezio
Louis ← Ludovicus → Ludoviko
François = Franciscus → Francisko
Rhône [ʁon] ← Rhodanus → Rodano [W]

Ne ĉiam latinaĵoj bonvenas. Mi trovas strangaj la formojn

Cahors ← Cadurcum → Kadorso [M]
Besançon ← Vesuntio → Bizontio [W, P2]

Malfacilas por mi akcepti, ke «La ruĝo kaj nigro» komenciĝas kaj finiĝas en romia urbo Bizontio – mi preferas pensi, ke tio okazis en la franca Bezansono [M]. Se Alençon [alɑ̃sɔ̃] estas Alensono [PIV], kial la rimanta Besançon [bəzɑ̃sɔ̃] ne estu Bezansono ?

El la latina Vienna la PIV-oj faras nomon «Vieno» por 3 lokoj; la nomo de la aŭstria estas tro enradikiĝinta, sed la franciajn (Vienne) eblus diferencigi laŭ la prononco [vjɛn]: Vjeno.

Simila problemo aperas ĉe

Valesia = Valais = Valezo (svislanda kantono)
Valesia = Valois = Valezio (en Francio)

Mi opinias ke Valois estas pli rekonebla en Valuo ol el en Valezio (t.e. en la paro Valezo – Valuo oni tuj vidas, kiu estas kiu; dum en la paro Valezo – Valezio la elekto de la signifoj estas arbitra decido). Kp ĉi-supre pri «Gargantuo».

Trialingvaj

Iuj fremdaj nomoj konservas la formon de sia fontolingvo; aliaj iel franciĝas. Ne estas klara regulo pri tio – nek france, nek esperante.

Ekz-e la enciklopediisto d'Holbach ankaŭ franclingve retenas la germanecan prononcon de la lasta konsonanto: [dɔlbak], kaj lia nomo estas traktata kiel germana, do Holbaĥo (ruse Гольбах). Aliflanke la nomo de la firmao Schlumberger ricevis francan prononcon [ʃlœ̃bɛʁʒe], kiun imitas ĝiaj sonformoj angla [ˌslʌmbərˈʒeɪ] kaj rusa (Шлюмберже); tial konvena esperantigo estus Ŝlumberĵe(r)o.

Simile pri Ejfelo, Ŝvarco, Varingjeno, Luksembugo unuflanke, kaj Sarkozi' aliflanke. Ajaccio havas francigitan sonformon en la franca, sed la originalan Ajaĉo [FE] en Esperanto. La formo Nico sonas por ruso itale (Nizza, Ницца) – sed la francoj probable rigardas ĝin kiel tute francan formon skribisman.

Skribismo

La originale francan konfuzon de la sonformoj la esperanta sontransskribo ankoraŭ pligrandigas, ĉar malsamaj francaj fonemoj iĝas unu fonemo en Esperanto. Ekz-e la esperanta kan respondas al [kan], [kɑn], [kɑ̃]; kp

Verdire, mi ne vidas en tio grandan problemon: ja tutegale ekzistas multegaj samnomuloj (la franca Vikipedio entenas artikolojn pri 27 ges-roj «Kahn»); tamen iujn tio ial ĝenas, kaj ili preferas disingigi la nomojn Kanno kaj Kaeno. Ke Kanno ekzistas kaj en Italio, kaj en Francio; aŭ ke Kaeno iĝas tre simila al Kajeno (Cayenne [kajɛn]) ilin ne ĝenas.

Simile pri Izero = l'Isèrel'Yser (kvankam la belgian eblus neprigi per la nederlanda y=ij=[ej]).

Pli sistema solvo estus la usona, laŭ la modelo Memphis (Tennessee)Aix-en-Provence, Aix-en-Diois, Aix-en-Ergny, Aix-en-Issart, Aix-en-Othe…

Ni konas ankaŭ Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-ĉe-Maro), Boulogne-Billancourt, Boulogne-la-Grasse, Boulogne-sur-Gesse, Boulogne-sur-Helpe… – sed kurioza afero estas, ke Boulogne Sur Mer ekzistas ankaŭ en Argentino ☺

Resume, oni ne prenu la homonimion tro tragike, kaj ne kredu, ke la skribo estas fidinda distingilo. Regiona epiteto helpas pli klare kaj fidinde.

Skribismaj grimacoj

Iom da skribismo estas tolerebla kaj eĉ utila, tamen multaj PIV-esperantigoj prezentas skribismajn sontordojn malnecesajn kaj strangajn. Precipe tio koncernas la uzon de tute malfrancaj sonoj kaj sonkombinoj aŭ, c, ĉ, ĝ.

En tio la koncernaj esperantigoj parte sekvas la komunvortan tradicion de Esperanto, kun ĝiaj aŭtuno, centro, ĉampano, ĝeno. Tamen tiuj komunaj vortoj ne nepre rilatas Francion (krom ĉampano), kaj ne estas modelaj por la nomoj propraj. Pri la komunaj vortoj oni havas pli grandan liberon, kaj oni ne bezonas esti konsekvenca; kaj kvankam mi koncedas, ke la francan ch en la vortoj komunaj Zamenhofo plej ofte esperantigis per ĉ, tiu procedo ne estas senescepta, ekde la frua periodo troveblas ankaŭ la esperantigoj per ŝ :

afiŝo,
akuŝi,
ataŝeo,
babuŝo,
broŝuro,
buŝo,
depeŝo,
duŝo,
galoŝo,
kaleŝo,
kartuŝo,
kaŝi,
kliŝo,
kloŝo,
kokluŝo,
koŝmaro,
kuŝi,
marŝalo,
marŝi,
maŝino,
muŝo,
poŝo,
ŝalo,
ŝampinjono,
ŝanceli,
ŝanco,
ŝanĝi,
ŝarado,
ŝarĝi,
ŝika,
ŝoforo,
ŝoko,
ŝoseo,
ŝovinismo,
tuŝi …

Ĉiu lingvo havas sian fonetikan fizionomion. Por la franca lingvo karakteriza estas, ekz-e, la sono ŝ en la okazoj kie (ekz-e) la angla havas la sonon ĉ (changer – to change). La vorto Charleville sonas [ʃaʁləvil], do «Ŝarlevilo», se temas pri loknomo francia; sed ĝi estas «Ĉarlevilo» [ˈtʃɑ:lɛvɪl] por la loknomoj el Aŭstralio aŭ Irlando. Ĉi-okaze la sona formo estas pli distingema ol la skriba. Kiam mi aŭdas ĈartroRoĉelo, mi pensas pri io angla-skota (kiel ĈestroRoĉdejlo) – Ĉartro ne povas esti franca urbo; kiam mi aŭdas Ĉaŭdefono, mi pensas pri io rumana (kiel Ĉaŭŝesko = Ceauşescu), ja en la franca lingvo la kombino ĉaŭ ne aperas.

En la komunaj vortoj la esperantigoj de ch estas diversaj kaj malkoheraj (ĥ, ĉ, ŝ, k). Sed en la propre francaj nomoj propraj ĝia natura transskribo estas ŝ. Transskribi ĝin per ĉ neniel helpas diferencigi samsonajn vortojn, ĉar franclingve la sono ĉ ne ekzistas. Tute male, la misgvida transskribo per ĉ pensigas pri nomo alilingva aŭ alilanda.

Kurioze, en la homnomoj PIV ja transskribas laŭsone ch → ŝ kaj au → o :

(Ambaŭ homnomaj manieroj aperas en ŝovinisto ← Chauvin.)

Kromsonoj

Skribismo trudas ankoraŭ unu fremdaĵon, kiu franclingve ne ekzistas: la literon (kaj sekve, en la okazo de Esperanto, ankaŭ la sonon) h : Hermito [P2] (franca matematikisto Ch. Hermite [ɛʁmit]) ktp.

En multaj vortoj skribismo sonigas mutajn literojn, ekz-e ĉiujn t en la vortoj Montrealo [W], Montparnaso [W], Montmartro [W], Montpeliero [W].

Kromvortetoj (de, des, du, la…)

Multaj francaj nomoj entenas determinilojn kajaŭ prepoziciojn: la Seine, d'Alembert, de Gaulle, La Rochefoucauld ktp. Ĉe esperantigo tiajn kromvortetojn oni povas

  1. simple forĵeti: Sejno ; aŭ
  2. alglui al la nomo: Laroŝfuko, Dalemberto ; aŭ
  3. lasi senŝanĝaj (ĉu??)

Se ne estas speciala motivo, la 1ª maniero estas la plej bona; kaj la 3ª maniero estas evidente malbona (de, du, des, la kolizias kun la komunaj vortoj esperantaj, kaj la limoj de la nomo estas malklaraj). Tamen la 2ª maniero fojfoje estas oportuna.

Ĉe multaj nomoj la kromvorto(j) estas perceptataj kiel nedisigebla parto, kaj pruntata en aliajn lingvojn en ilia formo franca. La artikolo de la Seine malaperas en traduko rusa (Сена), aŭ iĝas tradukita en teksto angla (the Seine); male, la nomoj La RochefoucauldLa Rochelle konservas sian francan La ankaŭ ruse kaj angle; tial Laroŝfuko kaj Laroŝelo estas pli rekoneblaj ol Roŝfuko aŭ la PIVa Roĉelo.

Tiaj kromvortoj konservas iom da franca couleur locale kaj povas servi por sencodistingo. Ekz-e en Francio ekzistas du similnomaj riveroj, le Loir kaj la Loire ; la natura esperantigo por ambaŭ estus unu sama: Luaro. Por diferencigi ilin PIV arbitre nomas unu el ili (divenu kiun!) Loaro. Mi opinias ke malpli arbitra kaj pli klara distingomaniero estus reteni la artikolojn: Leluaro, Laluaro.

La kuna skribo helpas eviti homonimion. Se oni esperantigas la nomon de Gaulle per de Golo aŭ skribisme per de Gaŭlo, tiam la derivaĵoj gola, golismo aŭ resp. gaŭla, gaŭlisma pensigas pri goloj aŭ etno (gaŭlismo similas francismonrusismon). Male, la SAT-manieraj transskriboj Degolo, degola reĝimo, degolismo estas nemiskompreneblaj.

Cetere, la kuna skribo de tiaj nomoj estas sufiĉe kutima en la franca lingvo: Delacroix ← de la Croix. La malkuna skribo povas marki nobelecon (du Pont kontraste al Dupont), sed pri ĉi tiu nacilingva apartaĵo oni en Esperanto ne insistu, kaj se necesas, esprimu ĝin alimaniere (ekz-e per malimplica noto). Normale oni ne markas tion: nek por von Bismarck, nek por van Beethoven ktp; aŭ kunskribas: Donĵuano, Donkiĥoto, Ĉingisĥano.

La dirita ne koncernas kombinitajn nomojn kiel Tuluz-Lotreko (Toulouse-Lautrec), Ĵan-Ĵako (Jean-Jacques), Bulonjo-ĉe-Maro ktp. Tio tamen jes koncernas la nomojn kun netradukita Saint- (Sansimono, Sentetieno) – krom se oni tradukas tiun Saint- per Sankt-, Sankta.

Transskribo de liter(kombin)oj

Ĉi-sube mi ne ripetos la transskribojn listigitajn kiel senproblemajevidentaj.

Estus eraro aserti, ke la franca skribo konsistas el la 26 novlatinaj literoj. Ĝi krome entenas diakritaĵojn kaj – malpli evidente sed pli grave – literkombinojn kiuj rolas sammaniere kiel literoj. Tial en la suba listo la litero e aperas samrange kiel la skribelementoj eau, ei, eu ktp.

ae, aë
ai, ay
au
c
ç
ĉiam s : Alençon [alɑ̃sɔ̃] → Alensono
ch
e
é, ê, è, ë
ĉiam e : la Réunion → Reunio [W]; Orléans → Orleano; Sèvre → Sevro; Ampère → Ampero
eau
o : Beaujolais [boʒɔlɛ] → Boĵolezo [W], Beaufront → Bofronto [PIV]
ei, ey
eu
g
gh
g : Le Bourghet → Leburgeto, Waringhien → Varingjeno [P2]
gn
nj : Boulogne → Bulonjo, Avignon → Avinjono [W]
gu
h
fakte ĉiam muta, tamen enŝovata pro skribismo: Hermite [ɛʁmit] → Hermito [P2]; vd ankaŭ ch, gh, lh, ph, th.
i
i : l'Isère → Izero [W]
ie
jeie : Waringhien → Varingjeno [P2]; Poitiers [pwatje] → Puatiero [P2]; Lavoisier → Lavuaziero (Lavuazjero??)
ieu
io Montesquieu → Monteskio [SAT]; Richelieu → Riŝelio
il, ill
iou
ju : Gentioux → Ĝensjuo?? (okcitane: Genciòus; ru: Жансью)
in
j
ĉiam ĵ : Dijon → Diĵono [W]
l
normale l ; vd ankaŭ il, ill, lh kaj la rimarkigon pri -auld, -ault, -ould
lh
œ, œu
o ?? : Œrlicon → Orlikono??; Œutrange → Otranĵo??; Sacré-Cœur → Sakre-Koro??
regule oe : Citroën → Sitroeno (aŭ Citroeno) (tamen ankaŭ Woëvre, Plancoëtua, ue??)
oi
ua : l'Oise → Uazo [W]; Poitou → Puatuo [P2]
oin
uen ?? Pointe → Puento??
ou
u : Pompadour → Pompaduro
oy
ph
f : Philippe → Filipo
q, qu
k : Becquerel→Bekerelo [P2], Quinet → Kineto
s
Saint-
ti+vokalo
th
t : Thionville → Tionvilo
tz
w
v : Waringhien → Varingjeno [P2]
x
ks, kzs :: Xavier → Ksaviero (aŭ Ksavero [P2]), Luxemburg → Luksemburgo [W]; Saint-Exupéry [sɛ̃tɛɡzypeʁi] → Sentekzuperio??
Xertigny → Sertinjio??, Bruxelle → Bruselo [PIV], Auxerre → Osero;
Delacroix → Delakruo
y
i, j : Yves → Ivo; La Fayette [lafajɛt] → Lafajeto, Sieyès [sjejɛs] → Siejeso.

Diversaj misoj

Aikso kaj Montanjo

La franca duliteraĵo ai sonas [ɛ], tial la natura esperantigo estas e : Voltaire → Voltero [W], Verlaine → Verleno [W], La Fontaine → Lafonteno [P2]. Kial do la strangaj Aix [ɛks] → Aikso [PIV] kaj Montaigne [mɔ̃tɛɲ] → Montanjo [PIV]? Kial ne la regulaj Ekso, Montenjo ?

Valenteno

Tre kurioza estas la nomo Valenteno [W] – france Valentin, [valɑ̃tɛ̃] – en kiu la unua nazsono, [ɑ̃], estas transskribita laŭskribe; dum la dua, [ɛ̃], estas transskribita laŭsone. Du konkurencaj sistemoj ene de unu sama vorto. (Kaj eĉ pli mirinde: ial mi ŝatas ĉi tiun missisteman esperantigon.)

Sans-Souci kaj San-Antonio

Probable por eviti kolizion inter saint- kaj la esperanta sen- la PIV-oj transskribas netradukitan saint- laŭ la maniero itala-hispana per san-. Verdire tio kreas alian kolizion: Sansimono nun similas «sanan Simonon»; sed eĉ pli amuza iĝas la palacnomo Sans-Souci (Sansusio?), kiu iĝas simila al «sankta zorgo».

Ankaŭ komisaro San-Antonio ne plu havas ekzotan nomon.

Marsejlo kaj Marseljezo

Marsejlo [W, PIV] (Marseille [maʁsɛj]) malkoheras kun Marseljezo [Z, PIV] (La Marseillaise [la maʁsɛjɛz]). Fakte tio koheras kun la du manieroj transskribi la molan loon, priskribitan ĉi-supre; tamen iom ĝenas, ke historie parencaj vortoj havas malsamajn radikojn. Tamen tio ja estas konscia elekto, ĉar oni malvolas diri Marsejlaĵo.

Kompara tabelo

En esperantigo de formoj nacilingvaj (ĉi-okaze francaj) rolas ne nur la lingvaj sistemoj de la lingvoj fonta kaj cela, sed ankaŭ la fono internacia. Jen por komparo la percepto de nomoj francaj en la lingvoj rusa, angla kaj litova.

La lingvoj rusa kaj litova estas interesaj ĉar ili posedas fortan kaj bone dokumentitan tradicion pri transskribo de la fremdaj nomoj.

Ĉe aliaj lingvoj la funkciado de la fremdaj nomoj estas malpli bone dokumentita. Plej ofte ia tradicio de la buŝa asimilo ekzistas (oni ja bezonas voĉlegi novaĵojn per radio kaj televido) – sed skribe oni plej ofte lasas la nomojn neasimilitaj, kaj la tradicio restas nefiksita. Por la angla tamen la buŝlingva tradicio estas relative pli bone fiksita (ĝuste pro la abismo inter la lingvoj skriba kaj sona oni bezonas dokumenti tiun duan lingvoformon).

France IFA (fr) Eo laŭsone Eo laŭskribe Ruse En (IFA) Litove
Aix ɛks Ekso Aikso [PIV] Экс eɪks Eksas
Ajaccio aʒaksjo Aĵaksjo' Ajaĉo [FE] Аяччо əjæʧɪou Ajačas
Auvergne ovɛʁɲ Overnjo Aŭvernjo [W] Овернь o'vɛən Overnė
Chartres ʃaʁtʁ Ŝartro Ĉartro [SAT] Шартр 'ʃɑːtɹə Šartras
Grésillon ɡʁezijɔ̃ Grezijono [P2] Greziljono Грезийон ?? ??
Guyenne ɡɥijɛn Gvijeno Gujeno [W] Гиень ɡwiːˈjɛn ??
Lagrange laɡʁɑ̃ʒ Lagranĵo Lagranĝo [P2] Лагранж ?? Lagranžas
Laplace laplas Laplaso Laplaco [P2] Лаплас ləˈplɑːs Laplasas
Lausanne lozan Lozano Laŭzano [W] Лозанна lo'zæn Lozana
Montaigne mɔ̃tɛɲ Montenjo Montanjo [PIV] Монтень mɔn'teɪn Montenis
mont Blanc mɔ̃blɑ̃ Monblano monto Blanka [W] Монблан mɔ:m'blɑːŋ Monblanas
Montesquieu mɔ̃tɛskjø Monteskio [SAT] Monteskieŭ' ? Монтескьё ˈmɒntɪskjuː Monteskjė
Richelieu ʁiʃəljø Riŝelio Riĉelieŭ' ? Ришельё 'ɹɪʃəlju: Rišeljė
La Rochelle laʁɔʃɛl Laroŝelo Roĉelo [PIV] Ларошель lɑːɹə'ʃel La Rošelis
Saint-Exupéry sɛ̃tɛɡzypeʁi Sentekzuperio Sent-Ekzuperio Сент-Экзюпери sæŋteɡzupeɪ'ri: Sent Egziuperi
Schlumberger ʃlœ̃bɛʁʒe Ŝlumberĵe(r)o Ŝlumbergero Шлюмберже ˌslʌmbərˈʒeɪ ??
Talleyrand tal(ɛ)ʁɑ̃ Tal(e)rando Talejrando Талейран tæli:'ɹæn(d) Taleiranas

Mallongigoj

[FE]
Grand dictionnaire français-espéranto. 1992.
[FK]
Fundamenta Krestomatio
[M]
Esperanta mapo de Eŭropa Franclingvio
[P2]
Nova PIV
[PGl]
Parnasa Gvidlibro
[PIV]
[SAT]
Publikaĵoj de SAT
[W]
G. Waringhien : Grand dictionnaire espéranto-français. 1955, 1975.