#title Pri esperantigo de anglalingvaj nomoj
#author Sergio Pokrovskij
; -*- fill-column: 144 -*-
<div style="text-align: center;font-size:large; font-weight:bold">Studaĵo de *Sergio Pokrovskij*</div>

<quote>
Versio unua: 2013-09-11

Versio nuna: <lisp>(format-time-string "%Y-%m-%d")</lisp>
</quote>

Ĉi tiu studaĵo (kiu iom post iom iĝas ampleksa traktato) daŭrigas la serion pri esperantigo de propraj nomoj nacilingvaj, en kiu
mi jam verkis pri [[../elgermanigo.html][elgermanigo]] kaj [[../elfrancigo.html][elfrancigo]].  Ĝeneralajn principojn mi prezentis en la studaĵo
«[[../fremdaj-nomoj.html][Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj]]».

Senpacienca leganto kiun tedas filologiaj konsideroj ne bezonas legi la tutan studaĵon, kaj povas tuj salti al la [[#resume][Resuma tabelo]].

Mi konscias, ke mi ne malkovras virgan terenon.  Ekzistas tradicio pri esperantigo de anglaĵoj, fakte pluraj diversaj tradicioj.  Ne ĉiujn mi
taksas egale bonaj; mi strebis atenti tiujn kies principoj proksimas al la miaj --- precipe la esperantigojn de[[#Oldo][ V. Oldo]] <en>(W. Auld)</en>.  Tio
manifestiĝas en abundaj ekzemploj, provizitaj je fontindikaj sigloj, kies signifon vidu en la sekcio [[#mll][Mallongigoj]].

La studaĵo ne estas verko finita, ĝi estas labormaterialo, ankoraŭ kompletigenda kaj prilaborenda (interalie, la IFA-transskriboj bezonas
koherigon, kaj ĝenerale preferindus transskribo fonologia ol fonetika; kelkaj temoj estas nur nomitaj; kelkajn breĉojn markas duobla
demandosigno: ??). Mi tamen ĝin disponigas al la diskuto, laŭ la programista principo «publikigu frue, publikigu ofte»
([[http://en.wikipedia.org/wiki/Release_early,_release_often][Release early, release often]]).  Espereble do, jam en tiu formo ĝi povas utili en diskuto pri la rekomendindaj manieroj esperantigi
anglalingvajn nomojn. Mi konscias, ke necesos forigi la ripetojn kaj ĝenerale mallongigi la tekston.

<div style="background: silver">
La griza fono markas skizon de verkotaj partoj.
</div>

Verkante ĉi tiun studaĵon mi kolektis [[example_bank.html][iom da labormaterialoj]]. Ili ne estas destinitaj por normala legado, ili estas krudaĵoj
kiuj eventuale utilus ankaŭ al alia esploristo.

<div style="background: silver">
La studaĵo estas longa, ĉar pri la ordigo de la malsimpla sistemo angla validas plie la angla maksimo

   <en>When studying science, the examples are more useful than the rules (Neŭtono)</en>

ol la franca principo de Helvecio

   <fr>La connaissance de certains principes compense facilement l'ignorance de plusieurs faits. (C. A. Helvétius)</fr>

; Знание некоторых принципов легко возмещает незнание некоторых фактов. (К. Гельвеций)
La tuta malfacilaĵo restu ĉe la transiro, tiel ke ene de Esperanto la bildo de Anglalingvujo estu helvecie simpla. Fakte, la tasko parencas la
problemon pri raciigo de la angla ortografio, kiun mokis Svifto, kaj kiun aspiris Bernardo Ŝavo. La anglalingvanoj tiun problemon ne
sukcesis solvi.

</div>

-----

                **Enhavtabelo**

<contents depth="3">
-----
* 1. Ĝenerale
En ĉi tiu studaĵo mi konsideras plenvalorajn esperantigojn, havantajn la formon de normalaj substantivoj de Esperanto; do,

 1. kun la finaĵo *-o* (aŭ apostrofo: *Ŝekspiro* aŭ *Ŝekspir’*);
 2. kun la regula akcento sur la antaŭlasta silabo (*Ŝekspíro* aŭ *Ŝekpír’*, ne *Ŝékspir*);
 3. sen fremdaj parolsonoj kiuj ne ekzistas en la norma Esperanto.

La celo estas, ke la rezultaj formoj funkciu flue kaj glate, kiel en la tradukoj [[../fremdaj-nomoj.html#AdamoSmito][ĉi tiu]] kaj [[../fremdaj-nomoj.html#tiu][tiu]], malkiel en «[[../fremdaj-nomoj.html#DonJohano][Don Johano]]»; oni povu kanti kaj
surscenigi verkojn tradukitajn el la angla, kia ekz‑e «[[http://www.youtube.com/watch?v=yukipHvAvxQ][Ĝorĝo♫]]».

Mi koncedas, ke tia asimilo konsiderinde ŝanĝas la akustikan impreson de la anglaj nomoj; sed tio estas neevitebla, ĉar la angla prozodio forte
diferencas de la esperanta; en la angla abundas vortoj unusilabaj kaj silaboj fermitaj, kiel <en>Dick, Doug, Tad, Mike, Tom, Ben; fat cat, big
wig, claptrap, tiptop, clip-clop, flip-flop, hodgepodge, humdrum, knick-knack, tick tock, wingding ...</en> Kvankam oni ja rajtas apostrofi,
tamen la stumpoj kiel *Tom’, Ann’* ktp ne sonas por mi flue kaj neŭtrale en Esperanto, en esperanta teksto ili impresas alie ol en angla.  Oni
akceptu ke <en>pell-mell</en> iĝu *pelmelo* [P2].

------

En la moderna mondo latinalfabeta oni ne kutimas transskribi la nomojn anglalingvajn; tia tradicio tamen ekzistas ĉe la litovoj kaj latvoj. Mi
ne intencas ĉi tie argumenti pri utilo de esperantigo; la premiso estas, ke Esperanto ne estas «ankoraŭ unu lingvo kiel la aliaj», ke ĝi estas
speciala kaj eĉ pli escepta ol la litova kaj la latva (simile al Latino en ties universala funkcio).  Do en la [[#TabRuLvLtEl][Tabelo 1ª]] mi donas ekzemplojn
pri transskriboj litovaj kaj latvaj ne kiel argumenton pri esperantigendo, sed por ke la leganto povu gustumi specimenojn pri tio, kiel asimilado
povas aspekti en la reala praktiko.  --- Aliflanke, la transskribo estas normo por lingvoj alialfabetaj, kiel la rusa aŭ la greka. (La lingvoj
latva, litova kaj greka estas atentindaj ankaŭ tial, ke en ili nominativo postulas specialajn finaĵojn, simile al la esperanta *-o*.)
#TabRuLvLtEl

<div style="text-align: right;font-size:110%">Tabelo 1ª. *Ekzemploj pri transliteraĵoj diverslingvaj.*</div><div style="font-family:Ubuntu Condensed,Liberation Sans Narrow,Arial Narrow">
 Angle       || IFA                   || Eo PIVece      || Eo sone     || Ruse       || Latve        || Litove     || Greke
Albright     | <en>ˈɔːlbraɪt</en>     | Albrajto        | Olbrajto     | Олбрайт     | Olbraita      | Olbrait      |
Auckland     | <en>ˈɔːklənd</en>      | Aŭklando [MB]   | Oklando      | Окленд      | Oklenda       | Oklandas     | Ώκλαντ
Jane Austen  | <en>ˈʤeɪn ˈɔːstən</en> | Ĵano Aŭsteno   | Ĝejno Osteno | Джейн Остин | Džeina Ostina | Džeinė Ostin | Τζέιν Όστεν
[[http://en.wikipedia.org/wiki/Audrey][Audrey]]       | <en>'ɔ:drɪ</en>        | Aŭdreo [MB]     | Odrio        | Одри        | Odrija        | (Audrey)     | Όντρεϊ
Chaucer      | <en>ˈʧɔːsər</en>       | Ĉaŭcero         | Ĉosero       | Чосер       | Čosers        | Čoseris      | Τσόσερ
Christchurch | <en>ˈkraɪs(t)ʧə:ʧ</en> | ??              | Krajstĉerĉo  | Крайстчёрч  | Kraistčērča   | Kraistčerčas | Κράισττσερτς
Churchill    | <en>'ʧɜːʧɪl</en>       | Ĉurĉilo         | Ĉerĉlo       | Черчилль    | Čērčils       | Čerčilis     | Τσώρτσιλ
Eton         | <en>'iːtən</en>        | Etono           | Itono        | Итон        |     ??        | Itonas       |   ??
Greenwich | <en>ˈɡrɪnɪʤ<br>ˈɡrɛnɪʤ</en> | Grenviĉo [P2] | Grinviĉo     | Гринвич     | Griniča       | Grinvičas    | Γκρίνουιτς, Γκρήνουιτς
Houston      | <en>'hju:stən</en>     | Hustono         | Hjustono     | Хьюстон     | Hjūstona      | Hiustonas    | Χιούστον
Jersey       | <en>'ʤɝzɪ</en>         | Ĵersejo [P2]    | Ĝerzeo       | Джерси      | Džērsija      |    Džersis   | Τζέρσεϊ
Joule        | <en> ʤu:l</en>         | Ĵulo [P2]       | Ĝulo         | Джоуль      | Džouls        | Džaulis      | Τζάουλ
Iowa         | <en>ˈaɪ.əwə</en>       | Iovao [P2]      | Ajovo        | Айова       | Aiova         | Ajova        | Αϊόβα
Maugham      | <en>mɔːm</en>          | ??              | Momo         | Моэм        | Moems         |              | Μομ
Rutherford   | <en>ˈrʌðəfəd</en>      | Ruterfordo      | Raderfordo   | Резерфорд   | Raterfords    | Rezerfordas  | Ράδερφορντ
Rhode Island | <en>ˌroʊdˈaɪlɨnd</en>  | Rod-Insulo [P2] | Rodajlando   | Род-Айленд  | Rodailenda    | Rod Ailandas | Ρόουντ Άιλαντ
the Tower of London | <en>ˈtaʊə</en>  | la Turo Londona | Taŭero       | Тауэр       | Tauers     | Londono Taueris | Πύργος του Λονδίνου
Upton        | <en>'ʌptən</en>        | Uptono          | Aptono       | Эптон       | Aptons        | Eptonas      | Άπτον
</div>

Ekzistas pluraj manieroj esperantigi nomojn proprajn, kaj diversaj situacioj kiuj influas la elekton de maniero.  Oni povas esperantigi surbaze
de etimologio aŭ signifo --- mi nomu tion *esperantigo malrekta*; aŭ adaptante la anglan formon sonan aŭ skriban --- per *esperantigo rekta*.

#Oldo
** 1.1. Esperantigo malrekta
Anglalingvaj esperantistoj relative malofte esperantigas sian nomon;
ekz‑e <en>W. Auld</en> volonte esperantigadis proprajn nomojn fikciajn, sed
sian nomon esperantigi ne kuraĝis; li klarigis en sia artikolo tiutema
(«[[https://scienca-revuo.info/article/view/172/151][Scienca Revuo]]», vol. 21, n-ro 4/5 (84,85), 1970, p. 155):

  Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian
  artikolon per la nomo <en>William Auld</en> kaj ne per *Vilhelmo Oldo*, la
  respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto
  literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en
  *Esperantujo;* trie: mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en
  multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj,
  mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.

Ĉi tie *Vilhelmo* estas traduko (do, esperantigo malrekta per la nomformo fundamenta); kaj *Oldo* estas rekta transskribo laŭsona:

> Famulo vi ja fakte estas,
> Vilhelmo Oldo, vigla skoto!
> Per lerta man’ kaj riĉa doto
> vi viajn versojn verve vestas
> (<de>F.G. Rössler</de>, «Scienca Revuo» 1998:2, p. 27)

Alia ekzemplo koncernas la esperantigon de la nomo <en>Bernard Shaw [ʃɔ:]</en> kaj de la omaĝe nomita alfabeto (<en>the Shavian alphabet,</en>
<sh>𐑞 𐑖𐑱𐑝𐑾𐑯 𐑨𐑤𐑓𐑩𐑚𐑧𐑑</sh>, pri kiu mi ankoraŭ parolos ĉi-sube).  Apriore mi emus esperantigi laŭsone: *Bernardo Ŝoo, la Ŝoa alfabeto*.  Tamen la
verkisto mem kreis (anglalingve) la adjektivon <en>Shavian [ˈʃeɪvjən]</en>; li uzis <en>Shav</en> por nomi sin en sia antaŭlasta teatraĵo
<en>“[[https://en.wikipedia.org/wiki/Shakes_versus_Shav][Shakes versus Shav]]”</en> (t.e. «Ŝekso kontraŭ Ŝavo», «Ŝekspiro kontraŭ Ŝavo») ktp; tio pravigas la retroderivan esperantigon *Ŝavo*, kiu jam
havas rimarkindan tradicion en Esperanto, interalie pro «[[http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cava_alfabeto][la ŝava alfabeto]]». (Kurioze, la adjektivo aspektas latinece, kvankam ĝi entenas nelatinan
sonon <en>[ʃ]</en>; tial ankaŭ ĝia esperantigo estas latineca: *Ŝava*, ne *<s>Ŝejva</s>*.)
; http://wikilivres.ca/wiki/Shakes_versus_Shav

Simile pri <en>Thomas <sc>More</sc>:</en> latine <la>Thomas <sc>Morus</sc></la> → *Tomaso Moro*
(<q>≠ *Tomaso Muro* ← <en>Thomas <sc>Moore</sc> [mʊə]</en></q>).

** 1.2. Nomoj netradukindaj
Latineca esperantigo *Ŝavo* tamen ne koncernas aliajn uzojn de la nomo <en>Shaw</en> --- ekz‑e la kanadan loknomon <en>“Shaw, Alberta”</en> mi
esperantigus per «Ŝoo, Albertinio» (cetere, kun tradukita nomo de la provinco).

Alia nomo netradukinda estas la usona <en>Rhode Island [ˌroʊdˈaɪlənd]</en>: ĝi estas nek insulo, nek (ankoraŭ malpli) [[http://www.reta-vortaro.de/revo/art/rodos.html][Rodoso]] (en la PIV-oj *Rodo* estas
unu el la nomoj de tiu insulo mediteranea).  La PIV-oj konfuzas la esperantistojn per la senpensa mistraduko *Rod-Insulo*; tute racie ĉiuj ekzemplaj
lingvoj el [[#TabRuLvLtEl][Tab. 1]] simple transskribas tiun nomon, sen transpreni sur sin la respondumon pri misinformo: *Rodajlando* estus pli konvena nomo.

Iam oni havas intereson malkonfuzi propran nomon disde vorto komuna. Ekz‑e tiel estas pri la modesta plumnomo <en>Student [ˈstju:d(ə)nt]</en>, uzita
de <en>[[https://en.wikipedia.org/wiki/William_Sealy_Gosset][W. S. Gosset]]</en>; la matematikaj terminoj *Studenta distribuo, Studenta testo* sonus tro konfuze; tial la matematikistoj francaj ĝin ne
tradukas: <fr>la loi de Student</fr>, ne <fr><s>la loi d’Étudiant</s></fr>; en la tradicio rusa por atingi tian diferencigon estas uzata sontransskribo, kia en
Esperanto aspektus kiel *Stjudento* → *Stjudenta distribuo, Stjudenta testo* (la anglalingvanoj tiucele enŝovas la simbolon <f>t</f>:
<en>[[https://en.wikipedia.org/wiki/Student%%27s_t-distribution][Student’s t-distribution]], Student's <f>t</f>-test</en>; tio estas malpli oportuna kaj malpli kohera --- kp *Gaŭsa distribuo, Koŝia distribuo*
ktp).

La nomon <en>Newfoundland</en> la PIV-oj tradukas per *Novlando* --- kio por ruslingvano aperas kiel traduko de la nomo de alia arkta insulo,
«Новая Земля» (PIVe *Nova-Zemlo*; «zemlo» = «tero», «lando»; kp la francan <fr>Terre-Neuve</fr>). Pli specifa estus la transskribo, ekz‑e per
*Nufaŭndlando* aŭ *Njufaŭndlando* (kp la litovan <la>Niufaundlandas</la>, la rusan «Ньюфаундленд»). (Kurioze, «Novlando» aperas en ambaŭ PIV-oj kiel
radikvorto, en aparta artikolo.)
; pl Nowa Fundlandia; hu Új-Fundland; sl Nova Fundlandija; fr Terre-Neuve

Same malspecifa estas *Golfofluo* [P2] por <en>Gulf Stream</en>. Estas multe da *golfoj*, kiuj posedas diversajn *fluojn*.  Tiom grava fenomeno, krite
grava por la eŭropa civilizo, ja meritas propran nomon: *Golfstrimo* [EB] (aŭ *Galfstrimo*; kp la rusan sontransskribon «Гольфстрим»; aŭ la
franca-turkan manieron lasi la nomon en ĝia angla formo, neasimilita: <fr>[[http://fr.wikipedia.org/wiki/Gulf_Stream][le Gulf Stream]]</fr>).

Limokazo estas <en>the Tower [ˈtaʊə] of London</en>.  Fakte ĝi estas ne turo (kia estas ekz‑e *la Piza Turo* aŭ *Ejfela Turo*), sed kastelo kaj
palaco <en>(Her Majesty’s Royal Palace and Fortress)</en>; la traduko do estas misinforma.  Tial en diversaj lingvoj ĝian homon oni ne tradukas,
sed sone transskribas (ruse *Тауэр*, latve *Tauers* ktp --- kp la parizajn «Luvro»n kaj «Bastilo»n, aŭ la moskvan «Kremlo»n); tamen kiel historia
metonimio ĝi estas iel pravigebla.  (La tradukon *Turo de Londono* donas [MB] kaj la PIV-oj; pli esperanteca estus *Londona Turo*).

Laŭ la tradicio de multaj lingvoj oni tradukas la nomon de la rezidejo de la usonaj prezidentoj:
*la Blanka Domo* [P2] ← <en>the White House</en>; sed ne la nomon *Vajthalo* [PK] ← <en>Whitehall ['waɪthɔ:l, waɪt'hɔ:l].</en>

#couleurlocale
*** La loka sonkoloro

Oni ankaŭ atentu la intencon de la verkisto. Iam la aŭtoro volas verki neŭtrale, universalisme, hejmece por la leganto, eksterloke; tiam konvenas
traduki per la nomoj fundamente-latinece-neŭtralaj:

> <en>Charles</en>→Karolo,
> <en>George</en>→Georgo,
> <en>John</en>→Johano,
> <en>James</en>→Jakobo,
> <en>William</en>→Vilhelmo ktp.

(Tiajn formojn oni krome kutimas uzi por la monarkoj.)

Sed se oni volas sentigi «la lokan etoson» (<fr>couleur locale</fr>), tiam konvenas marki la anglecon de la nomformoj:

> <en>Charles</en>→Ĉarlzo,
> <en>George</en>→Ĝorĝo,
> <en>John</en>→Ĝono, Ĝano, Ŝono, Iano ...
> <en>James</en>→Ĝejmzo (Ĝejkobo, Ĝejko ...)
> <en>William</en>→Viljamo (GW, [[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/karlou.html][NLR 2:3]]) ktp.

La transskribo lingvodependa ebligas malkonfuzi nomojn kiuj skribisme estus homonimaj:

 1. *Mejno* ← <en>Maine [ˈmeɪn]</en> (la usona subŝtato);
 2. *Majno* ← Germania rivero <de>Main</de> (Frankfurto sur Majno [Z]);
 3. *Meno*  ← <fr>Maine /mɛn/</fr> (historia regiono Francia, la etimo de *Mejno* ĉi-supre).

Ke la sontransskribo povas, simetrie, konfuzi nomojn kiuj diferencas skribe, estas memevidenta. Ekz‑e en
*Gajo Fokso* ← <en>Guy Fawkes [ˈɡaɪ ˈfɔːks]</en>
la ĝermana nomo <en>Guy</en> (responda al *Gvido*, kp <en>Guido Fawkes</en>) konfuziĝas kun
la latina <la>Cajus = Gajus</la> → Gajo (aŭ «skribisme» *Kajo*).

#Bakerstrato
Ĉar la angla ortografio respondas al praa stato de la lingvo, la skribisma transskribo donas al multaj nomoj fizionomion de aliaj
lingvoj ĝermanaj (pli proksimaj al la mezangla lingvo ol la moderna angla). Ekz‑e
Bakerstrato [ŜH] ← <en>Baker [ˈbeɪkə] Street</en> impresas kvazaŭ ia germana-nederlanda <de>Backer-Straße</de>; por mia orelo pli anglece sonas *Bejker-strato*.

** 1.3. Esperantigo rekta
Ĉe esperantigo rekta oni ne atentas la signifon de nomo, sed simple «oportunigas», adaptas ĝian formon al la esprimilaro esperanta. Ĉe tio
atentindas, ke nomo angla estas duopo, la formo skriba pli aŭ malpli fantazie devias disde la formo sona; dum en Esperanto ili estas izomorfaj,
fiksante unun oni per tio difinas la alian.  Esperantigita nomo angla estas do same problema, kiel pentrarto, kiel dudimensia bildo de tridimensia objekto.

Oni povas do deiri de la formo sona, kaj garni ĝin per apartaĵoj de la formo skriba; aŭ inverse, komenci per la skribo.  Fine de la studaĵo, en la
[[#resume][Resuma tabelo]], mi aranĝos la esperantigojn surbaze de la skribo; sed la tujan ekzamenon mi komencu per la sonsistemo.

** 1.4. Diversaj sonsistemoj geografiaj
Por la celoj de ĉi tia studo anstataŭ la proprasencaj «parolsonoj»n pli konvenas konsideri *fonemojn*.  Kaj plej ofte en ĉi tiu verko la vorto «sono»
estas uzata kiel sinonimo de «fonemo». Unue ni ĵetu rigardon sur la fonemaron anglan kia ĝi estas en si mem, senrilate al la sonsistemo de
Esperanto; nur poste, ekde la sekcio 2ª, ni provos esplori ĝian rilaton al la fonemaro esperanta (kaj tie, verdire, ni devos plivastigi la kadron
fonologian, kaj parolos pri alofonoj).

Normale la lingvoj havas dialektojn --- sed por la tipaj uzoj oni sin limigas per formo norma. Kroma problemo de la angla lingvo estas, ke la normoj
estas pluraj.  Kaj iliaj fonemaroj estas ne nur malsamaj, sed eĉ neizomorfaj (eĉ la nombro de la fonemoj varias).  Tamen por la celoj de la
esperantiga transskribo tiuj diferencoj ne estas tiom gravaj, kiel por la preciza priskribo fonologia: esperantigo devigas onin uzi multe pli
malfajnan esprimilaron, kiu ignoras tiajn nuancojn.  Tamen almenaŭ unu diferencon eĉ esperantigo ne povas ignori: Ĉu <en>John</en> estu *Ĝono* aŭ *Ĝano*
(multaj usonaj dialektoj konfuzas <sh>𐑭</sh> <en>/ɑː/</en> kaj <sh>𐑪</sh> <en>/ɒ/</en> pro t.n. <en>“father/bother merger”</en>)?

Por tre granda parto de la abstrakta angla fonemaro eblus uzi iun neŭtralan simbolaron, ekz‑e la [[https://eo.wikipedia.org/wiki/%%C5%%9Cava_alfabeto][Ŝavan alfabeton]] (48 literoj); sporade en ĉi tiu
studaĵo mi uzas ties literojn, precipe por mia propra oportuno --- tamen nenie nepras ĝin atenti por kompreni la tekston (en ĉiuj okazoj apude
aperas IFA-signoj).  Mi ne scias, ĉu ekzistas pli vaste konata kaj pli ĝenerale disponebla notacio tiucela (mi ne scias, ĉu IFA estas uzebla tiel).
; Usona, Britia, Aŭstralia ... Ĉu unu aŭ pluraj lingvoj?

La [[#TabVokaloj][Tabelo 2ª]] prezentas tiajn superfonemojn vokalajn (por mia oportuno, mi aldonis la unuan kolumnon en kiun mi enŝovis la [[http://eo.wikipedia.org/wiki/%%C5%%9Cava_alfabeto][Ŝavajn literojn]] por la
koncernaj interfonemoj; se la ŝava alfabeto vin ne interesas, simple ignoru ilin.)

-----
#TabVokaloj
<div style="text-align: right;font-size:110%">Tabelo 2ª. *La anglaj vokaloj diverslande.*</div>

<sh>𐑖𐑷</sh> || Testvortoj    || RP || GA     || Aŭs || Esperanto
<sh> 𐑭</sh> | ah, father      | ɑː  | ɑ       | aː  | **a**: Belfasto [P2] (*Belfast* /'belfɑ:st/)
<sh> 𐑸</sh> | are, arm        | ɑː  | ɑɹ      | aː  | **ar**: Erikejo Darta (*Dartmoor*)
<sh> 𐑳</sh> | up, run, enough | ʌ   | ʌ       | a   | **a**: Damkinzo (*Dumkins*) [PK], Hatleo [PK] ← <en>Hutley ['hʌtlɪ]</en>
<sh> 𐑲</sh> | my 	      | aɪ  | aɪ      | ɑe  | **aj**: Skajpo (*Skype*), Hajd-Parko (*Hyde Park*) [RL], Vajthalo (*Whitehall*) [PK], Vajomingo [P2] ← <en>Wyoming</en>
<sh> 𐑬</sh> | out, now        | aʊ  | aʊ      | æɔ  | **aŭ**: Straŭdo (*Stroud*) [PK]; kp klaŭno ← <en>clown [klaʊn]</en>
<sh> 𐑧</sh> | bed 	      | ɛ   | ɛ       | e   | **e**: Kento [PK] (*Kent* [kɛnt]), Devono [ĈB] (*Devon* [ˈdɛvən])
<sh> 𐑻</sh> | err, bird       | ɜː  | ɝ       | ɜː  | **e**: Merfio (*Murphy*) [ĈB]
<sh> 𐑱</sh> | day 	      | eɪ  | eɪ aŭ e | æɪ  | **ej**: Pejno (*Payne*) [PK], Klejo (*Clay*) [RL]
<sh> 𐑰</sh> | eat, see        | iː  | i       | i:  | **i**: Flitstrato [RL] (*Fleet Street* /fli:t/)
<sh> 𐑦</sh> | if, city        | ɪ   | ɪ       | ɪ   | **i**: Pikviko (*Pickwick* ['pɪkwɪk]) [PK]
<sh> 𐑪</sh> | on, not, wasp   | ɒ   | ɑ       | ɔ   | **o**: Bostono [P2], Robinsono [P2]
<sh> 𐑷</sh> | awe, law, caught | ɔː | ɔ aŭ ɑ  | ɑ   |
<sh> o</sh> | oak, no 	      | əʊ  | oʊ aŭ o | əʉ  | **o**: Oklahomo (*Oklahoma* [ˌoʊkləˈhoʊmə]), Vindozo (*Windows* [ˈwɪndoʊz])
<sh> 𐑹</sh> | or, North, force | ɔː | ɔr~or | oː(ɹ) | **or**: Jorko [P2] (*York*), Morso [P2] (*Morse*)
<sh> 𐑫</sh> | wool, put       | ʊ   | ʊ     | ʊ   | **u**: Holivudo [P2] ← <en>Hollywood [ˈhɒlɪwʊd]/[ˈhɑːlɪwʊd]</en>
<sh> 𐑵</sh> | ooze, through   | uː  | u     | ʉː  | **u**: Guglo (*Google* [ˈɡuːɡl]), Buleo [P2] (*Boole* [bu:l])
(<sh>𐑫𐑼</sh>) | tour 	      | ʊə  | ʊɹ    | ʊə  | **ur**: Misuro [P2] ← <en>Missouri [mɪˈzʊ(ə)rɪ]</en>
<sh> 𐑿</sh> | yew, pupil      | juː | ju    | jʉː | **ju**: [[http://www.esperantoland.org/gruppen/leggrupo.php?grid=36&R=6&lingvo=eo][Hjustono]] ← <en>Houston [ˈhjuːstən]</en>
<sh> 𐑼</sh> | winner 	      | ə   | ɚ     | ə   |
<sh> 𐑶</sh> | oil, boy        | ɔɪ  | ɔɪ    | oɪ  | **oj**: Detrojto [CEED] ← <en>Detroit</en>, Ilinojso [P2]
<sh> 𐑾</sh> | Ian, idea       | ɪ.ə | iə    |     | Iano ← <en>Ian [ɪən]</en>
<sh> 𐑽</sh> | ear, near, here | ɪə  | iɹ    | ɪə  | **ir**: Pirsbriĝo ← <en>Pierce Bridge ['pɪəsbriʤ]</en>
<sh> 𐑺</sh> | air, hair, there | ɛə | eɹ    | eː  | **er**: Sinklero ← <en>Sinclaire [siŋ'klɛə]</en>
<sh> 𐑨</sh> | lad, cat, ran   | æ   | æ     | æ   | **a**: Alasko ← <en>Alaska [æˈlæskə]</en>, Baskervilo ← <en>Baskerville [ˈbæskəˌvɪl]</en>
<sh> 𐑩</sh> | ado, about      | ə   | ə     | ə   |

; + Kanada prononco: https://en.wiktionary.org/wiki/Appendix:English_pronunciation

Tradicie la lernolibroj por alilingvanoj preferas <en>RP</en> aŭ <en>GA</en>; tamen en la koncernaj komunumoj la aŭtoritato
de tiuj normoj ne estas absoluta, kaj ĉe esperantigo alternativaj prononcmanieroj povas montriĝi avantaĝaj.



** 1.5. Variantoj historiaj
Krom la jam menciita diverso geografia (normoj britia, usonaj, aŭstralia...)  atentindas la variado historia. Estas du motivoj
por ĝin atenti:

 1. La kultura tradicio postullas, ke ankaŭ la antikvaĵoj havu nomon esperantan.
 2. Kontraste al la nacioj, kiuj regule riparas sian skribon, adaptante ĝin al la lingvoevoluo (kiel la germanoj, la francoj),
    la anglalingvanoj plu konservas skribosistemon plejparte respondan al malnovfranca[1] transskribo de la mezangla prononco (la stato de la
    lingvo de ĉ. la jaro 1400ª).

*** 1.5.1. La praangla (ĝis 450) kaj malnovangla (ĝis 1066)
; http://en.wikibooks.org/wiki/Old_English/F%C5%8Drespr%C7%A3c
Tiu praa <en>Ænglisc sprǣc (Fōresprǣc)</en> estas tute alia lingvo, kaj ankaŭ
la nuna neregula angla maniero voĉlegi la vorton <en>Beowulf
[ˈbeɪ.əwʊlf]</en> atestas, ke tio estas konsciata (praangle <en>ēo</en> estis
diftongo, kaj la vorto probable sonis <en>[ˈbeːo̯wʊlf]</en>; esperanta aproksimo
laŭsona estus do *Beŭvulfo*, kp *Maŭ Zedung*; tamen la laŭskriba *Beovulfo* havas
pli grandan ŝancon).
; John Ronald Reuel Tolkien, /ˈtɒlkiːn/ ([ʤɒn ˈɹʷɒnld ˈɹʷuːəl ˈtʰɒlkiːn] esperantigite Ĝon Ronald Ruel Tolkin)

Male, la nomon de *Bedo la Honorinda* <la>(Bæda, Beda Venerabilis)</la> la
modernaj anglalingvanoj voĉlegas moderne: <en>Venerable Bede [ˈbiːd]</en>. En
Esperanto preferindas voĉlego latineca-malnovangla (*Bedo*, kun «e»).
; Venerable Bede, ок. 673-735 (Latin: Bēda Venerābilis) (/ˈbiːd/; Old English:
; Bǣda or Bēda) (La honorinda Bede). The name probably derives from the Old
; English bēd, or prayer; if Bede was given the name at his birth, then his
; family had probably always planned for him to enter the clergy.
; bid

*** 1.5.2. La mezangla (ĝis 1500)
La normanda konkero alportis amason da francaj vortoj kaj ŝanĝon de
ortografiaj kutimoj (i.a. <en>sc→sh, cg→dge, cild→child</en> ktp; verdire la
malnovfranca tute malhavis *ŝ*, do <en>sh</en> estis loka elpensaĵo).
; http://homes.chass.utoronto.ca/~cpercy/courses/MESpelling.htm

Kompreneble la francaj vortoj estis uzataj en sia formo malnovfranca;
tiel ke ekz‑e <fr>ch</fr> ankoraŭ sonis kiel *ĉ*; la nomo *Ĉosero*
(<en>Chaucer [ˈʧɔːsə]</en>) devenas de <fr>[[http://en.wiktionary.org/wiki/chaucier][chaucier]]</fr>, kaj sekve
parencas al tio, kio poste iĝis *ŝoseo* (franclingve la ŝanĝo c→s, ĉ→ŝ
okazis unu jarcenton post la normanda konkero, dum la 12ª jc).
; ts→s: Dauzat, p. 72, §83
; Chaucer = hosier

#Lear
Inter la skribaj novaĵoj aperas la grafemo <en>ea</en> por esprimi la vastan
<en>[ɛ:]: clǽne → clean</en>; kp <en>bear</en> kun la germana <de>Bär</de>.
Tial la ŝekspira <en><literal>King L<u>ea</u>r</literal></en> respondas al la praa <en>[lɛ:r]</en>, kaj la konvena esperantigo
estus *Reĝo Lero* (mi ne intencas esplori la rilaton al la kimra <en>Llŷr [ɬiːr]</en>, kiu --- eĉ se ĝi estas reala --- por
Ŝekspiro ne plu ekzistis).
; (William Shakespeare's play King Lear is based on material taken secondhand (through Holinshed) from Geoffrey of Monmouth's
; mythical king King Leir, which in turn may derived from Llŷr.)

<div style="background: silver">
*Ivanho* ← <en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/Ivanhoe][Ivanhoe]] ['aɪv(ə)nhoʊ]</en> (la rakonto tempas en 1194); tamen *Robeno Hudo* ← <en>Robin Hood [hʊd]</en> pro pli
facila rekoneblo (kvankam mezangle <en>oo = [o:]</en>).

*Johano Viklifo* ← <en>John Wycliffe [ˈwɪklɪf]</en>, ĉ. 1320–1384 ...
</div>

Ĝenerale, la mezangla skribo sufiĉe proksimis la prononcon: <en>knight [kniçt]</en> tre proksimis la germanan <de>Knecht</de>,
<en>new [neŭ]</en> sonis kiel en la esperanta transskribo *Neŭtono* ktp.

La malperfekta [[https://en.wikipedia.org/wiki/Blackletter#Textualis_2][gotika skribo]], disvastiĝinta samtempe kun la normanda konkero (vd vikipedian ekzemplon de latina teksto en
[[URL:https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Calligraphy.malmesbury.bible.arp.jpg/220px-Calligraphy.malmesbury.bible.arp.jpg][angla teksturo]]) kaŭzis malregulaĵojn, kiujn la angla akribo fidele konservas ĝis nun, kiam la kaŭzoj ne plu aktualas: pro abundo
da vertikalaj strekoj (<en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/Minim_%%28palaeography%%29][minims]]</en>) la kombinoj <en>um, un</en> aspektis kiel neanalizeblaj palisaroj; tial «por pli bona
legeblo» (t.e. por disigeblo de literoj) anstataŭ la proprasencan, sed «palisan» <en>u</en> oni ekuzis la pli rondan <en>o:
wundor → wonder</en> (kp G <de>Wunder</de>), <en>tunge → tongue</en> (kp G <de>Zunge</de>) ktp; tial al la «natura» *u* (t.e. /ʊ/
kaj /u:/) ekrespondis <en>u, o, ou, ow</en>; jenaj prononcoj tiuepoke ne ŝanĝiĝis, sed la ortografio iom ĥaosiĝis:

> <en>/ʊ/: (?) → cutte, cut</en> (la natura malnovangla-latineca skribo)
> <en>/ʊ/: sum → some</en> (por eviti la palisaran efekton)
> <en>/u:/: mus → mouse</en> (la franca maniero skribi /u:/)
> <en>/u:/: Portesmūða → Portsmouth</en>
> <en>/u:/: nu → nou → nowe → now</en>
; <en>/u:/: ut → out</en> (la franca maniero skribi /u:/)
; should
; young
; there are records of "Portesmūða" from the late 9th century, meaning "mouth of the Portus harbour".

<div style="background: silver">
*William Tyndale* /ˈtɪndəl/ : Viliamo Tindalo (†1536; sometimes spelled Tynsdale, Tindall, Tindill, Tyndall)
(sed Chip 'n' Dale ← la nomoj estas kalemburo bazita sur [[https://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Chippendale][Thomas Chippendale]] [ˈtʃɪpəndeɪl], †1779 → Tomaso Ĉipendejlo).
</div>

*** 1.5.3. La novangla (ekde 1500)

[[https://eo.wikipedia.org/wiki/Granda_vokal%%C5%%9Dovi%%C4%%9Do][La Granda vokalŝovo]] ...

#sxovo
Bildo [[http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Great_Vowel_Shift.svg][pruntita el la Vikipedio]]:

[[./Great_Vowel_Shift.png]]

<div style="background: silver">
Sencas apartigi «la periodon frunovanglan» (fruan novanglan), ekde la fino de
la 15ª jc ĝis la mezo de la 17ª jc.

KJB, [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Versio_Rajtigita_de_la_Re%C4%9Do_Jakobo][Biblio de reĝo Jakobo]].
</div>

; *** Epokoj
;
; 1400 ::
;      (*name* = [na:m])
;      **Neŭtono** (*new* = [neŭ]);
;      (*moon* = [mo:n])
;      mouse = [mu:se] = muso
; 1500 :: (*law* = [la:ŭ] → [lɔ:ŭ]);
;         (*cut* = [kʊt])
; 1600 ::
;      (*east* [e:st])
; 1700 ::
;      (*stone* = [sto:n])
; 1800 ::
;      (*name* = [ne:m])


<div style="background: silver">
** 1.6 Influoj alilingvaj

*** Keltaĵoj
(Lero),
Loĥrio ← <en>Lough Ree</en>,
Landidno ← <en>Llandudno [lænˈdɪdnoʊ]</en> ...

*** Francaĵoj
> Tamizo [Z, P2] (mz? mamzono) -- Latine *Tamesis*
> (Ĵerzejo [P2]) Grenviĉo??
> Sed malfrancaj Ĉarloto, Ĉikago, Miĉigano --- kie francaĵoj estus konvenaj.
> Duglaso [MB] ← <en>Douglas [ˈdʌɡləs]</en>

Baldaŭ post la normanda konkero (komence de la 13ª jc) la francaj /ts/ kaj /ʧ/ reduktiĝas ĝis /s/ kaj /ʃ/;
la angla retenis /ʧ/ (<en>Charles [ʧɑ:lz]</en>), sed perdis /ts/.
;
; Melburno ← Melbourn ['melbən] --- kp *Melburnian* (Melburna, melburnano).

*** Latinaĵoj ...
<en>Patricia [pəˈtrɪʃə]</en> --- ĉu *Patriŝo* aŭ *Patricia?*
</div>
* 2. Pri esperantigo fonetika

Pluraj cirkonstancoj malfaciligas laŭsonan esperantigon de la anglalingvaj nomoj propraj.

** 2.1. Diferencoj sonsistemaj
Pluraj parolsonoj de la angla mankas en Esperanto: /æ, ə, θ, ð, w, ŋ/.  Diversaj anglaj fonemoj vokalaj havas distingajn
trajtojn, kiuj en Esperanto ne rolas fonologie (kioj estas malsamaj fonemoj en la angla, en Esperanto ofte estas alofonoj de unu
sama fonemo).  La longo kaj vasteco de vokaloj ne estas trajto sencodistinga en Esperanto.

Ofte pri tiuj diferencoj oni devas rezigni (kiel oni rezignas pri la tonoj ĉe esperantigo de la nomoj ĉinaj); iam oni povas kodi
la longecon retenante (ekz-e) la ortografiajn «r» (*Dorking* /dɔːkɪŋ/ → «Dorkingo»).

Ankaŭ la akcento ne estas fonologia trajto en Esperanto (tamen la ŝovo de akcento plej ofte konsiderinde ŝanĝas la foneman
konsiston de la angla vorto; tial ĝi plej ofte estas devinebla el la fonema transskribo kaj tial ekz-e ĝi ne estas markata en la
principe fonetika [[http://eo.wikipedia.org/wiki/%%C5%%9Cava_alfabeto][Ŝava skribo]]).  Normale la esperanta akcento ŝoviĝos vortofinen: <en>Agatha ['ægəθə]</en> → *Agato;* <en>Arnold
['ɑ:nld]</en> → *Arnoldo* ktp.

*** 2.1.1. La sonmaterialo
Ni do ekzamenu la sonmaterialon de la du lingvoj pli konkrete. Ni faros tion «naive», laŭ la maniero de homo kies aŭdan
percepton ne kripligis la angla skribo.  La demando estas, kiel klasi la anglajn parolsonojn en la fonologia sistemo esperanta.

<div style="background: silver">
Mi ripetas: la esperantistoj ne ĉiam uzas la taŭgan esperantan literon por sono komuna al ambaŭ lingvoj.  <en>Jersey [ˈʤə:zɪ]</en>
komenciĝas per sono kiun ideale esprimas la esperanta *ĝ*, sed la PIV-oj preferas la skribisman «Ĵerzejo»n. <en>Auckland
[ˈɔːklənd]</en> komenciĝas per klara *O*, sed la skribismo trudas «Aŭklando»n [MB]. Ĉi-loke mi prezentas nur la fonetikan flankon,
la kompromison kun la skribo mi konsideros poste.
</div>

*** 2.1.2. La konsonantoj senproblemaj
La vorto «senproblemaj» en la titolo signifas, ke temas pri konsonantoj kies esperantigo estas evidenta.  Fonetike ili ja povas
esti «problemaj» por la anglalingvanoj, ĉar iuj el ili nur proksimume respondas al la modelaj parolsonoj de Esperanto (tio plej
evidentas pri [ɹ] uzata kiel alofono de /r/; la angla alspiro ĉe <en>[tʰ]</en> estas iom troa por la esperanta /t/; ktp).

-----
#TabKons
<div style="text-align: right;font-size:110%">Tabelo 3ª. *La anglaj konsonantoj senproblemaj.*</div>
IFA       || Eo || Ekzemploj
<en>b</en> |  b  | Bajrono [P2], Belfasto [P2]
<en>ʧ</en> |  ĉ  | Ĉestro [P2] ← <en>Chester ['ʧɛstə]</en>, Ĉevioto [P2], ĉarlestono [P2]
<en>ʦ</en> |  c  | Ficpatriko  ← <en>Fitzpatrick [fits'pætrik]</en>, Masaĉuseco [P2]← <en>Massachusetts [ˌmæsəˈʧu:sɪts]</en>
<en>d</en> |  d  | Dublino [P2] ← Dublin [ˈdʌblɨn]; Dikenso [PGv] ← <en>Dickens</en> /ˈdɪkɪnz/; Darvino [P2]
<en>f</en> |  f  | Farado [P2] ← M. <en>Faraday ['færədɪ]</en>
<en>ɡ</en> |  g  | Grenviĉo [P2] ← <en>Greenwich [ˈɡrɪnɪʤ]</en>; Gulivero ← <en>Gulliver ['ɡʌlɪvə]</en>
<en>ʤ</en> |  ĝ  | ĝentlemano, Ĝorĝtaŭno [EB, MB] (Georgurbo en [P2]), Kembriĝo [Z]
<en>h</en> |  h  | Hamleto, Hajd-Parko
<en>x</en> |  ĥ  | Loĥ-Loĥio (Loch Lochy)
<en>j</en> |  j  | Jorko ← <en>York</en>
<en>k</en> |  k  | Kembriĝo ← <en>Cambridge [keɪmbrɪʤ]</en>, Kento, Kalifornio, Kanado
<en>l</en> |  l  | London*o
<en>m</en> |  m  | Manĉestro [P2] ← <en>Manchester ['mæn(t)ʃɪstə]</en>
<en>n</en> |  n  | Neŭtono
<en>p</en> |  p  | Pensilvanio [P2] ← <en>Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə]</en>
<en>ɹ</en> |  r  | Robinsono [P2]; rugbeo [W] ←
<en>s</en> |  s  | Tenesio [P2] ← <en>Tennessee</en>, <q>Misisipo [P2] ← <en>Mississipi [ˌmɪsɪ'sɪpɪ]</en></q>
<en>ʃ</en> |  ŝ  | Ŝekspiro ← <en>Shak(e)spear(e) ['ʃeɪkspɪə]</en>
<en>ʒ</en> |  ĵ  | ??
<en>t</en> |  t  | Tudoro [P2] ← <en>Tudor</en> /'tju:də/; Tajmzo ← <en>Times</en>
<en>v</en> |  v  | Viktorino [P2] ← <en>Victoria [vɪk'tɔ:rɪə]</en>
<en>z</en> |  z  | Vindozo ← <en>Windows [ˈwɪndoʊz]</en>, Elizabet*o ← <en>Elizabeth</en> [ɪ'lɪzəbəθ]

*** 2.1.3. La du lispaj sonoj (th)
Formale mi devus aldoni al la senproblemaj konsonantoj ankaŭ la parolsonojn [θ] kaj [ð], estkiel esperantajn alofonojn de
respektive /s/ kaj /z/.

En la lingvoj, kie tiuj sonoj ne estas fonemoj (kiaj estas Esperanto, la rusa, la japana) estas tiel.  Certagrade tiel estas eĉ
en la angla, ĉar laŭ <en>OED</en>

  <en> **lisp** n. **1** a speech defect in which *s* is pronounced like *th* in *thick*
  and *z* is pronounced like *th* in *this*.</en>

Ĝuste tiel francoj, rusoj kaj poloj perceptas la hispanan <fr>[θ]</fr> en <fr>Zaragoza [θaɾaˈɣoθa]: [[http://fr.wikipedia.org/wiki/Saragosse][Saragosse]]</fr>. Kaj en la
variantoj de la hispana (interalie, en ĉiuj amerikaj) la kastiliaj *c* kaj *z* iĝas /s/ (la fenomeno hispane nomata [[https://es.wikipedia.org/wiki/Seseo][seseo]]).

Se ruslingvano volas neformale skribi sian aŭdan impreson de [ð] sen turmenti sin per la problemoj de la angla ortografio, li
[[http://otvet.mail.ru/question/34688762%5D%5D][transskribas]] per [z]:

  --- Ĉu vi scias, kiu kantas «Zis iz lav ... zis iz lav?»<br>
  (t.e. <en>“This is love”</en>).

[[http://www.langust.ru/etc/no_sleep.shtml#intro%5D%5D][Simile]], «Rajt daŭn *ze vordz*, pliz» <en>(write down the words)</en> ktp.

[[http://www.homeenglish.ru/Phrase-book.htm][Rusa-angla konversacilibro]]:

  Спасибо. --- <en>Thanks.</en> --- сэнкс.<br>
  (Dankon --- <en>Thanks.</en> --- sɛnks.)<br>
  Погода становится теплее. --- <en>The weather is getting warmer.</en> --- зэ уэзэ из гэтин во:мэ.<br>
  (La vetero iĝas pli varma. --- <en>The weather is getting warmer.</en> --- ze ueze iz getin vo:me).

Fojfoje tia transskribo aperas ankaŭ en la rusa stilo formala:

> <en>Rutherford [ˈrʌðəfəd]</en> → [[https://ru.wikipedia.org/wiki/%%D0%%A0%%D0%%B5%%D0%%B7%%D0%%B5%%D1%%80%%D1%%84%%D0%%BE%%D1%%80%%D0%%B4][Резерфорд]] /rezer'fort/;
> <en>Sutherland ['sʌðələnd]</en> → [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%%D0%%A1%%D0%%B0%%D0%%B7%%D0%%B5%%D1%%80%%D0%%BB%%D0%%B5%%D0%%BD%%D0%%B4][Сазерленд]] /sazer'lent/ (kp *Maria Suderlando* [RL])
> <en>Merryweather ['merɪˌwɛðə]</en> → Мерриуээер /meriu'ezer/ (kp *Merivetero* [RL])

Simile (kaj kutime) estas en la japanaj transskriboj per katakanao:
 1. la japana /s/ esprimas ne nur la anglan <en>/s/</en> (シー /si:/ ← <en>sea</en>), sed ankaŭ la anglan <en>/θ/</en> --- ekz‑e シンク /si.n.ku/ ← <en>think</en>;
 2. la japana /dz/ esprimas kaj <en>/z/</en>, kaj <en>/ð/</en> --- ekz‑e <q>リズム /ri.dzu.mu/ ← <en>rhythm</en>.</q>

; Японские С- (в слогах СА, СИ, СУ, СЭ, СО) и ДЗ- (в слогах ДЗА, ДЗИ, ДЗУ, ДЗЭ, ДЗО) соответствуют не только звукам «s» и «z», но и английским звукам
; /θ/ и /ð/, передаваемым диграфом «th». Например: РИ-ДЗУ-МУ リズム англ. rhythm «ритм», А:-СУ アース англ. earth «земля», А-РУ-ГО-РИ-ДЗУ-МУ アルゴリズ
; ム англ. algorithm «алгоритм», ДЗА ザ, ДЗИ ジ англ. the (определённый артикль).
; https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9A%D0%B0%D1%82%D0%B0%D0%BA%D0%B0%D0%BD%D0%B0#cite_note-7

Simile en la lingvo judgermana (Jido), la malnovnebrea ת sendageŝa, kiu
sonis [θ], transformiĝis en [s]; ekz‑e ברית [briθ → bris] (en la
sefarda kaj en la novebrea ĝi iĝis [t], do [brit]).

; В древности ת без дагеша читалась как английский глухой межзубный звук
; [θ], а впоследствии он превратился в разных еврейских языках либо в
; [т], либо в [с].
; 
; Слово תּכלית ‘толк, суть’ (первый ת снабжен дагешем, второй – нет) в
; древнем иврите читалось [тахлИт]; затем оно перешло в идиш, где
; произносилось [тAхлэс], а относительно недавно вернулось в разговорный
; иврит в той форме, в какой звучало в мамэ-лошн. Поэтому в сегодняшнем
; иврите его иногда даже пишут по-другому, приспосабливая орфографию к
; фонетике: תכל'ס. Если вам знакомо идишское слово, похожее на ивритское
; по форме и имеющее сходный смысл, но отличающееся от ивритского
; наличием звука [с] на месте [т], - пишите на этом месте ת, а не ט.
; Например: ברית ‘обрезание; союз (с Богом)’ - на иврите [брит], на идиш
; [брис].
; 
; Разночтения в гласных и сдвиг ударения (חתן ‘жених’ - на иврите
; [хатAн], на идиш [хосн]; גלות ‘изгнание, диаспора’ - на иврите
; [галУт], на идиш [гОлэс]) пусть вас не смущают. 

Cetere, ne ĉiuj alofonoj de /θ/ perceptatas alilingve kiel lispa /s/.  La similfunkcian mezgrekan θ la mezepokaj rusoj perceptis
kiel /f/, tial ekz-e «Tomaso» estas ruse /fo'ma/; la samo okazas en pluraj dialektoj de la angla ([[https://en.wikipedia.org/wiki/Th-fronting][th-fronting]]).  Tia prononco
koknea <en>(Cockney)</en> estas uzata en la transskriboj de «Monato»:

> <en>Chuck Smith [ĉak smif]</en>
> <en>Cormac McCarthy [kormak makarfi]</en>
> <en>John Rushworth [raŝŭef]</en>
> <en>Margaret Thatcher [mágaret faĉe]</en>

Min tio impresas kiel transskribo de prononco subnorma (kion la aŭtoroj probable ne celis). Escepte tamen aperas la priskribo
pli konforma al la percepto de japano aŭ ruso: «<en>through</en> [lispa *s* plus ‘ru’]». Por mi la normaj <en>[θ]</en> kaj
<en>[ð]</en> sonas kiel alofonoj de la esperantaj /s/ kaj /z/.

Eble la emon de la angladevenaj esperantistoj uzi /f/ prefere ol /s/ por aproksimi sian <en>/θ/</en> kaŭzas tio, ke en lingvo
posedanta la proksimsonajn fonemojn <en>/s/</en> kaj <en>/θ/</en> devas formiĝi subkonscia limo inter ties alofonoj, kiu ne
ekzistas en la menso de esperantistoj kies hejmaj lingvoj ne bezonas kontrastigi tiujn parolsonojn. Por ruso estas kontinuo de
<en>[s]</en> ĝis <en>[θ]</en>; por anglalingvano ie intere devas ekzisti zorge flegata sojlo; kaj evidente la angla <en>/s/</en>
estas iel ŝovita kompare kun la rusa aŭ franca <fr>/s/</fr>.

Ĉiel ajn, tia fonologia transskribo praktike ne ekzistas en Esperanto. La sola iom simila ekzemplo kiun mi trovis estas «sinjoro
Blajs (Blyth)» [OS:8]; kvankam por la prononco [blaɪð] mi atendus siblanton voĉan: *Blajzo*.

La tradiciaj transskriboj estas laŭskribaj: Makbeto [P2] ← <en>Macbeth [mək'bɛθ]</en>, ktp. Cetere, la angla skribo konfuzas la
sonon voĉan kun la senvoĉa, kaj iam kun /t/: <en>Thomas [ˈtɔməs]</en> (Tomaso), <en>Chatham [ˈʧætəm]</en> (Ĉathamo [PK]) ktp.
Simile do en Esperanto: «s-ro Smitio» [PK] ← <en>Smithie ['smɪðɪ]</en>.  Iam aperas ankaŭ *d*, atendebla por [ð], sed ankaŭ iom
surprize en *Bado* (WA) <en>Bath [bɑ:θ]</en> (ĉu pro pl. <en>baths [bɑ:ðz]</en>??).

Abstrakte parolante, eblus konsideri la uzon de *c*, la sola konsonanto esperanta kiu malhavas anglan respondaĵon en la angla
fonemaro; tiom pli, ke c=t+s, kaj la du literoj, *t* kaj *s*, estas reale aŭ teorie uzeblaj aŭ uzataj en la transskriboj; sed mi
neniam renkontis tian transskribon per *c*, kaj ĝi ŝajnas tute senŝanca. --- Cetere simetrie: adaptante la anglan *Ŝavan alfabeton* al
Esperanto, ĝuste la literon <sh>𐑔</sh> <en>(thigh [θ])</en> Starlingo elektis por reprezenti la esperantan *c*.


*** 2.1.4. [ŋ] = /n/ (Vaŝintono)
La parolsono <en>[ŋ]</en> estas en Esperanto agnoskita alofono de /n/ --- Zamenhofo iom mallerte diras en LR 56 (71A):

  Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ *g* aŭ *k* elparolas la sonon *n* naze ...

«Naze» estas maltrafa priskribo, tamen evidentas ke per ĝi Zamenhofo celas la *velan* konsonanton («naza» egale veras kaj pri /n/
kaj pri <en>[ŋ]</en>, do ne konvenas kiel distingilo).  Sekve la vorton *sango* /'sanɡo/ oni rajtas prononci <en>['säŋɡo]</en>;
kaj *danki* /'danki/, kiel <en>['däŋki]</en>.

La angla literkombino <en>ng</en> povas signi jen <en>[ŋ]</en> (ekz‑e en <en>singer [ˈsɪŋə]</en>), jen <en>[ŋɡ]</en> (ekz‑e en
<en>finger [ˈfɪŋɡə]</en>). En la dua okazo la transskribo per *ng* estas eksterduba:

> <en>Anglia [ˈæŋɡlɪə]</en> → Anglio,
> <en>Fingal [ˈfɪŋɡəl]</en> → Fingalo,
> <en>Hinglish [ˈhɪŋɡlɪʃ]</en> → Hingliŝo ktp.

Fonologie ĝusta transskribo por la unua okazo <en>[ŋ]</en> estus *n*, kaj tian transskribon oni nemalofte vidas en ekz‑e
*Vaŝintono* [MB] (malgraŭ la fundamenta *Vaŝington*). Mi opinias la transskribon per simpla *n* preferinda antaŭ konsonanto, ĉar la
karamboloj kia <en>[ŋɡt]</en> (aŭ <en>[nkt]</en>) estas malfacilaj, sonas malbele, kaj malĝustas fonetike.

Tamen intervokale *ng* ne malfacilas sone, kaj estas pravigebla skribisme; *Kiplingo* ← <en>[ˈkɪplɪŋ]</en>, *Marteno Lutero Kingo*
← <en>[kɪŋ]</en> ja estas pli rekoneblaj ol *Kiplino* aŭ *Kino*; krome, [[#ingham][la ofta «-ingo»]] malpli ĝenas en la personaj nomoj ol la
kvazaŭina *-ino.* (Estas cirkonstanco kurioza, sed en la moderna situacio tute malgrava, ke unu el la eblaj etimoj de
<en>Keen</en> → *Kino* estas la praangla <en>cyne</en>, [[https://www.surnamedb.com/Surname/keen][t.e. «reĝa»]].)
; Kiplingo [ˈʤəʊzɪf ˈɹʌdjəd ˈkɪplɪŋ]

*** 2.1.5. w [w] = /v/, [ʍ] = /w/
Angle /w/ kaj /v/ elsterdube estas malsamaj fonemoj, sed en Esperanto mi perceptas [w] kiel alofonon de /v/.  La bonaj aŭtoroj
por mi aŭtoritataj kutimas transskribi same:

> Vaŝington*o [P2] ← <en>Washington [ˈwɒʃɪŋtən]</en>
> Delavaro [P2] ← <en>Delaware [ˈdɛləwɛɹ]</en>
> Halovino ← <en>Halloween [ˌhæloʊˈiːn]</en> (ne *Haloŭino*).
> Kornvalo [P2] ← <en>Cornwall ['kɔːnwəl]</en>
> Kromvelo [P2] ← <en>Cromwell [ˈkrɒmwɛl]</en>
> Otavo [P2] ← <en>Ottawa ['ɒtəwə]</en> (ne *Otaŭa*!)
> Tvitero ← <en>Twitter [ˈtwɪtə]</en>
> [[http://www.reta-vortaro.de/revo/art/vindoz.html][Vindozo]] ← <en>Windows [ˈwɪndoʊz]</en>

Verdire, nemalmultaj aŭtoroj provas transskribi per la litero *ŭ* (<en>Wesley</en> → *Ŭesli*), tamen mi opinias tion malkohera kun
la fonologio de Esperanto, kiel mi klarigis en aparta studaĵo «[[../diftongoj/diftongoj.html][Duonvokaloj kaj diftongoj]]».

Pri la diftongo <en>[oʊ]</en> vd [[#oux][malsupre]].

Kelkaj dialektoj de la angla konservas la praan fonemon <en>/ʍ/ = wh</en>, sed en la normoj ĝi ne plu ekzistas (ĝin anstataŭas
/w/). Ankaŭ la Ŝava alfabeto ne konas <en>/ʍ/</en>. Sekve la norma transskribo ĝin ignoru:
> Vajthalo [PK] ← <en>Whitehall ['ʍaɪt'hɔ:l]</en>

(Se oni tamen volas ĝin atenti kiel akĉentan trajton oni uzu *f*.)

*** 2.1.6. La vokaloj senproblemaj

-----
#TabVok
<div style="text-align: right;font-size:110%">Tabelo 4ª. *La anglaj vokaloj senproblemaj.*</div>
<literal>
<table class="krado" border="0" cellpadding="5">
<tr><th>Eo</th> <th><span class="sh">𐑖𐑷</span></th> <th>IFA</th> <th>Esperantigoj</th> </tr>
<tr><td rowspan="2">a</td><td><span class="sh">𐑭</span></td><td><span class="en">ɑː</span></td><td>Belfasto <span lang="en" class="en">Belfast ['bɛlfɑ:st]</span></td> </tr>
<tr><td><span class="sh">𐑳</span></td><td><span class="en">ʌ</span></td><td>Hatleo [WA] ← <span lang="en" class="en">Huttley</span> ['hʌtlɪ]; Mageltono [WA]  ← <span lang="en" class="en">Muggleton</span> (fikcia urbo)</td></tr>

<tr><td>aj</td><td><span class="sh">𐑲</span></td><td><span class="en">aɪ</span></td><td>rajto (right), dizajno ← <span lang="en" class="en">disign [di'zaɪn]</span>, Hajd-Parko ← <span lang="en" class="en">Hyde Park ['haɪd'pɑːk]</span></td></tr>
<tr><td>aŭ</td><td><span class="sh">𐑬</span></td><td><span class="en">aʊ</span></td> <td>Briĝtaŭno ← <span lang="en" class="en">Bridgetown,</span> klaŭno ← <span lang="en" class="en">clown [klaʊn]</span></td> </tr>
<tr><td>e</td><td><span class="sh">𐑧</span></td><td><span class="en">ɛ</span></td><td>Denvero ← <span lang="en" class="en">Denver ['dɛnvə]</span></td> </tr>
<tr><td>ej</td><td><span class="sh">𐑱</span></td><td><span class="en">eɪ</span></td> <td>Fejsbuko ← <span lang="en" class="en">Facebook [ˈfeɪsˌbʊk]</span></td> </tr>

<tr><td rowspan="2">i</td><td><span class="sh">𐑦</span></td><td><span class="en">ɪ</span></td><td>Pikviko [PK] ← <span lang="en" class="en">Pickwick ['pɪkwɪk]</span></td> </tr>
<tr><td><span class="sh">𐑰</span></td><td><span class="en">iː</span></td><td>Tenesio [P2] ← <span lang="en" class="en">Tennessee [ˌtɛnə'si:]</span></td></tr>

<tr><td rowspan="2">o</td><td><span class="sh">𐑷</span></td><td><span class="en">ɔː</span></td><td>Oldo [WA] ← <span lang="en" class="en">Auld [ɔ:ld]</span></td></tr>
<tr><td><span class="sh">𐑪</span></td><td><span class="en">ɒ, ɔ</span></td><td>Otavo [P2] ← <span lang="en" class="en">Ottawa ['ɒtəwə]</span>, Kromvelo [P2] ← <span lang="en" class="en">Cromwell [ˈkrɒmwɛl]</span></td> </tr>

<tr><td rowspan="2">u</td><td><span class="sh">𐑵</span></td><td><span class="en">uː</span></td><td>Guglo ← <span lang="en" class="en">Google [ˈɡuːɡl]</span>, Buleo ← <span lang="en" class="en">Boole [ˈbuːl]</span></td> </tr>
<tr><td><span class="sh">𐑫</span></td><td><span class="en">ʊ</span></td><td>Bulo ← <span lang="en" class="en">Bull [bʊl]</span></td> </tr>

<tr><td>oj</td><td><span class="sh">𐑶</span></td><td><span class="en">ɔɪ</span></td> <td>Detrojto [CEED] ← <span lang="en" class="en">Detroit</span></td></tr>
</table></literal>

Verdire, la vokalon <sh>𐑪</sh> <en>(on, [ɒ|ɑ|ɔ])</en> nur iom streĉe eblas nomi «senproblema».  Nur en la aŭstralia varianto ĝi sonas kiel klara
alofono de la esperanta /o/. (Cetere, la fundamenta Gramatiko anglalingva priskribas la esperantan *o* per <en>«o as in “not”»</en>; rekomendo dubinda
ĉe la moderna prononco anglalingva.)
[[http://en.wikipedia.org/wiki/Received_Pronunciation#Historical_variation][Aliflanke]], ankaŭ en RP <en>«More recently, in speakers born between 1981 and 1993, the vowel /ɒ/ shifted up approaching [ɔ] in quality».</en>

** 2.2. La parolsonoj problemaj

*** 2.2.1. La fonemo <en>/æ/</en>
La parolsono ne ekzistas en Esperanto, kaj impresas kiel io meza inter /a/ kaj /e/. Ruslingvanon ĝi impresas plie kiel tre vasta
*e*, tial la kutima transskribo estas per *э*; sed en Esperanto vasteco de *e* ne estas normigita, kaj tial preferindas elekti la
varianton laŭskriban, t.e. **a**:
> Agato ← <en>Agatha ['ægəθə]</en>,
> Emakso ← <en>Emacs ['i:mæks]</en>,
> Halovino ← <en>Halloween [ˌhæloʊˈiːn]</en>,
> Losanĝelo [MB] ← <en>Los Angeles [lɔsˈænʤɪliz]</en> ktp.

#oux
*** 2.2.2. La diftongo <en>[oʊ]</en>
Ĉu Esperanto posedas la diftongon /oŭ/? Ties ekzisto [[../diftongoj/diftongoj.html][estas kontestata]], kaj la solan ne tute marĝenan oŭ-vorton *poŭpo* oni emas
anstataŭigi per senproblema *pobo*.

Se oni malagnoskas la esperantan /oŭ/, tiam la eblaj manieroj transskribi la anglan /oʊ/ povas esti jenaj:

 1. Transskribi per simpla «o». En multaj okazoj tio koincidas kun la trasskribo skribisma. (Iom dubinda ekzemplo pri Kruso:
    ties -o ja estas finaĵo.) Ekz-e «Petro **Ĝonso**» [RL] ← <en>Peter Jones</en> /'ʤəʊnz/; Vindozo ← <en>Windows [ˈwɪndoʊz]</en>,
    Potomako ← <en>Potomac [pəˈtoʊmək]</en>
 2. Transskribi per «ov», precipe kiam la angla fonto havas «ow».  Ekz-e «Glasgovo» [P2] el <en>Glasgow</en>, aŭ «Alta Barovo»
    [ĈB] el <en>High Barrow</en>.  Nemalbona solvo, kiu ofte koincidas kun la esperantigo skribisma. Kp ankaŭ «bovlo». Tamen
    estas malfacilaĵo kiam <en>/oʊ/</en> aperas antaŭ senvoĉa konsonanto, kiel en <en>Yellowstone [ˈjɛloʊˌstoʊn]</en>.
 3. Transskribi per *ou* (tio oftas en la transskriboj rusaj); mi ne konas ekzemplojn pri tia transskribo en Esperanto.
 4. En la dua duono de la 20ª jc la britia <en>[oʊ]</en> ŝanĝiĝis en <en>[əʊ]</en>, kion principe eblus transskribi per *eŭ*. Tio
    tamen ne ŝajnas rekomendinda, ĉar la fenomeno ne estas tutangluja; kaj tradicie la tradicia <en>[oʊ]</en> forte asociiĝas
    kun *o*. Eble tian transskribon oni povus uzi por prezenti specife britian akĉenton.

Mia rekomendo estas (1) aŭ respektive --- se skribe estas <en>ow</en> -- (2); krom se <en>ow</en> aperas antaŭ konsonanto, en kiu okazo estu
(1), kiel el *Vindozo*. (Sekve, *Jelostono* por <en>Yellowstone</en>.)

<div style="background: silver">
Daŭ-Ĝonzo <en>(Dow /daʊ/, Jones /ʤoʊnz/)</en> → Daŭ-Ĝonza indico (Daŭa-Ĝonza??).
</div>

*** 2.2.3. Malneŭtraligo
; The Deseret alphabet /dɛz.əˈrɛt/
; The Deseret alphabet does not have a distinct symbol for the mid-central vowel. This sound is written as what it would be if the syllable that
; contains it were stressed. For example, the word *enough* is commonly pronounced [əˈnɐf]??, but when it is stressed (as in a declaration of
; irritation) it is pronounced [iˈnɐf].
; If /ə/ does not have an inherent stressed value in a word, as is often the case before /r/, then it is written as 𐐲 (t.e. /ʌ/).
; https://en.wikipedia.org/wiki/Deseret_alphabet#Representation_of_.2F.C9.99.2F
Esperanto (samkiel Latino kaj la latina alfabeto) malhavas ŝvaon <en>/ə/</en>, la plej oftan parolsonon de la angla lingvo. Ŝvao
sonas kiel mezumo de <en>/ʌ/, /e/</en> kaj <en>/o/,</en> kaj se ĝi estiĝis sekve de neŭtraligo de iu el tiuj parolsonoj (aŭ se
skribe al ĝi respondas unu el la literoj *a, e, o*), tiam estas tute natura solvo «malneŭtraligi» ŝvaon ĉe esperantigo:

> <u>A</u>meriko ← <en>America [əˈmɛrɪkə]</en>, Dugl<u>a</u>so [MB] ← <en>Douglas [ˈdʌɡləs]</en>;
> V<u>er</u>monto [P2] ← <en>Vermont [vɝˈmɒnt]</en>
> Dev<u>o</u>no [ĈB] ← <en>Devon [ˈdɛvən]</en>, Oksf<u>or</u>do [P2] ← <en>Oxford [ˈɒksfəd]</en>.

Tute sistema transskribo per *o* en la familinoma ero <en>-son [sən]</en> → *-son:*

Aliflanke, iuj (modernaj) diftongoj povas malneŭtraliĝi per la formo malnovangla; ekz‑e <en>mouth [maʊθ]</en> (buŝo) en

> Monm<u>u</u>to ← <en>Monmouth [ˈmɒnməθ]</en>
> Plim<u>u</u>to ← <en>Plymouth [ˈplɪməθ]</en>
> Portsm<u>u</u>to [WA] ← <en>Portsmouth [ˈpɔ:tsməθ]</en>

respondas al la malnovangla <en>mūða</en> kun la franca <fr>[u:] = 〈ou〉</fr>, ne al la moderna *aŭ*. Simile pri la laŭskriba (aŭ malnovangla) *o* en
la nompeco *-sono* ← <en>-son [s(ə)n]</en>: Robinsono [P2] ← <en>Robinson ['rɒbins(ə)n], **Son** [sʌn] of Robin</en> (vd [[#son][ĉi-sube]]).

Cetere, <en>e</en> kaj <en>a</en> ofte neŭtraliĝas en <en>[ɪ]</en>, kaj ankaŭ en tiaj okazoj oni emas skribisme malneŭtraligi:
> Som<u>er</u>s<u>e</u>to ← <en>Sommerset ['sʌməsɪt]</en>
> la Hampst<u>e</u>daj Lagetoj [PK] ← <en>Hampstead ['hæm(p)stɪd] Ponds</en>

<en>Mc-, Mac- [mək], [mæk]</en> → M<u>a</u>k- :
> M<u>a</u>kbeto [P2] ← <en>Macbeth [mək'bɛθ], [mæk'bɛθ]</en>
> M<u>a</u>kfarl<u>a</u>no ← <en>McFarlane [mək'fɑ:lɪn]</en>

Simile, la multegaj anglaj diftongoj kaj triftongoj, formitaj per vokaligo de /r/, ĉe malneŭtraligo reakiras la konsonantan /r/
kaj (pli) simplajn vokalojn (tio konsiderinde malpliigas la nombron de transskribaj reguloj):

> Ŝeksp<u>ir</u>o ← <en>Shak(e)sp<u>ear</u>(e) ['ʃeɪkspɪə], ear = ea + r</en> → *ir*, kp
> Ĉesap<u>i</u>ko [CEED] ← <en>Chesap<u>ea</u>ke [ˈʧɛsəpik], ea</en> → *i*.

Cetere, en multaj okazoj tia malneŭtraligo (rekonsonantigo de /r/) respondas al la normo usona
(<en>GA</en>):

> Jorko [P2] <en>York [ˈjɔːk] --- [ˈjɔɹk]</en>.

Simile estas pri la kadukaj konsonantoj, kiuj ofte aŭ eĉ ĉiam mutiĝas:

> Krajs<u>t</u>ĉerĉo ← <en>Christchurch [ˈkraɪs(t)ʧə:ʧ]</en>
> Man<u>ĉ</u>estro [P2] ← <en>Manchester ['mæn(t)ʃɪstə]</en>
> Brom<u>p</u>tono [PK] ← <en>Brompton ['brɒm(p)tən]</en>
> <u>K</u>najto (??) ← <en>Knight [naɪt]</en>

**** Noto.
La vorton «malneŭtraligo» mi uzas laŭ la P2-difino:

  **neŭtraligo** (...)<br>
  **2** Λ Foresto de kontrasto inter du fonemoj en difinita fonetika ĉirkaŭo.

Tiu germaneca termino ŝajnas pli trafa ol la angla (kaj rusa) «redukto».


<comment>
ə  : sister (sœur), the dog (le chien)
** Ekzemploj de Auld

Auld [ɔ:ld]: a Scot/Anglian word for old
Anglian [ˈæŋɡlɪən] относящийся к англам, см. Angle; язык англов; представитель племени англов, см. Angle

ɜː | first (premier), BIRD (oiseau)
əʊ | Alta Barovo [WA] (High Barrow) /oʊ/
ɛə | hair (cheveux), bear (ours)
ɪə | beer (bière)
ʊə | poor (pauvre)

Triphtongues
/aɪə/ : fire (feu), liar (menteur)
/aʊə/ : flour (farine), flower (fleur)
/eɪə/ : layer (couche), player (joueur)

Les séquences appelées triphtongues sont en fait quelquefois constituées de deux syllabes : à
savoir une diphtongue suivie de /ə/.

; Ignoras la longon kaj vastecon
; hela/malhela /l/
</comment>


* 3. Skribismo

Kompare kun la nebula kaj malpreciza fonetiko la skriba formo ŝajnas klara kaj unueca, preskaŭ preta maniero transporti la anglajn nomojn en la
latinalfabetajn lingvojn (*preskaŭ preta* pro la eksteresperantaj <en>q, w, x, y</en>):

  <en><class name="pale">Among the disadvantages of accents and diacritics are that they require a more elaborate set of types for printing and can often not be
  adequately rendered in print when words containing them are quoted in other languages.</class> The bare simplicity of the English alphabet in this
  respect proves a distinct advantage to English as an international language, for while English may have difficulty accurately incorporating
  spellings from other languages which use these elaborated letter-forms, those languages have no such difficulty in reproducing English words
  and spellings.
  ([[http://www.historyofenglishspelling.info/][Chr. Upward, G. Davidson: “History of English Spelling”, Chapter 2.]])</en>
; (specife en http://www.aston.ac.uk/EasySiteWeb/GatewayLink.aspx?alId=101868 )

Tio ne malveras, se oni traktas la anglan kiel <en>“a write-only language”</en> (lingvon nurskriban).  Tiu koncepto estas defendebla kaj eĉ
reganta, sed ĉi tiu studaĵo premisas koncepton alternativan: mi serĉas esperantigojn kiuj oni povu uzi kiel normalajn vortojn, kiuj havu
sonformon uzeblan en buŝa komunikado kaj beletro, malkiel galimatiajn kodaĵojn. En <en>[[https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Somerset_Maugham][Maugham]]</en> aŭ <en>Coombe</en> ne aperas literoj
eksteresperantaj, sed voĉlegi ilin laŭ la reguloj de Esperanto estus malkonvene. Por taŭga esperantigo necesas, ke ekz‑e en <en>Cheshire</en>
oni vidu la [[../grafemo/grafemo.html][grafemojn]] (skribelementojn): <en>ch</en>→ĉ, <en>ck</en>→k, <en>sh</en>→ŝ: <en>〈Ch〉e〈sh〉ire</en> → *Ĉeŝiro*; <en>〈Sh〉erlo〈ck〉</en> →
*Ŝerloko*; en <en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/Evelyn_Waugh][Waugh]] [wɔː]</en> aperas ne simple 5 literoj, sed 2 grafemoj: <en>W</en> kaj <en>augh</en>, <en>W〈augh〉</en> → *Vo/o* ktp.  Da tiaj
grafemoj la angla skribo havas 144 (26 unuliteraĵoj + 118 plurliteraĵoj) --- sen kalkuli nedifinitan nombron da fremdaĵoj, kia *rz* en
<en>Brzezinski</en> (angle /r/ anstataŭ la pola /ĵ/) ktp.

La 26 literoj de la angla alfabeto estas tro malmulte por simple esprimi la 48 fonemojn de la angla lingvo; la 144 grafemoj estas tro multe.
La skriba dimensio ne faciligas la aferon, ĝi ĝin komplikas.

<div style="background: silver">
La angla skribo kombinas plurajn malakordajn sistemojn.

 1. Plejparte ĝi prezentas la historian staton mezanglan.
 2. Tamen ĉiam pli ofte la skribo esprimas la modernajn sonvalorojn, kiuj havas nenian praformon historian.

</div>

** 3.1. Skribismo latina-normanda
En sia klasika formo la skribisma principo implicas, ke la latinaj literoj havas la sonvalorojn de la mezepoka Latino (en ties versio
nordeŭropa); ĝi bone funkcias por multaj nomoj, kiaj ekz‑e *Londono, Dublino, Maltuso* ...

Ĝi plu funkcias en nove formitaj nomoj klasikismaj, kiaj *Filadelfio, Pensilvanio, Cincinatio* ..., kaj ne nur por unuopaj literoj, sed ankaŭ por plurliteraj
grafemoj (kia <en>ph</en> en <en>Philadelphia</en>).

Tiu tavolo entenas iom da francaj grafemoj, ekz‑e <fr>ou</fr> por *u* (Plimuto [WA] ← <en>Plymouth [ˈplɪməθ]</en>).

Ĝi tute konformas al la spirito ekstertempa (Londono) aŭ klasikisma (Filadelfio). Sed en multaj okazoj ĝia formo mezangla forviŝas la anglecon
kaj germanigas la nomon (kiel en [[#Bakerstrato][Bakerstrato]]).

Alispeca ŝovo okazas pri la malnovangla
Liverpolo [MB, P2] ← <en>Liverpool ['lɪvəpu:l]</en> («Liverpulo» en [PGv]).  Mi koncedas, ke «Liverpulo» kolizias kun la uloj kaj puloj; tamen
pli gravas, ke «Liverpolo», «Blakpolo» kolizias kun multaj urbonomoj formitaj per πόλις, ekz‑e «Konstantinopolo», «Sebastopolo» ktp. Cetere, la
prononco *pul* estas bone konata internacie, eĉ ĉe la skribismaj francoj, kies [[http://www.youtube.com/watch?v=NuLV_LHY7mk][malnova kanzono♫]] rimas la urbonomon *Liverpool* kun *foule*. (La
mezangla <en>pool</en> el la malnovangla <en>pōl</en>, ambaŭ prononcataj /po:l/.)

Evidenta problemo de skribismo estas ambigueco de la latinalfabetaj grafemoj. Ekz‑e *ch* povas signifi /ĥ/ (la latina-germana-pola tradicio) aŭ
/ĉ/ (tradicio angla-hispana) aŭ /ŝ/ (en la franca). La sudeŭropan
<en>China</en> (/ĉina/, responda al la pinjina «Qin») la germanoj kaj poloj voĉlegis laŭ la
tradicio latina: «Ĥina», kio donis la arkaikan zamenhofan «Ĥinujo»n.  Simetrie, la mezeŭropa *Chomsky* /ĥomski/ iĝis *Ĉomski*; legite polmaniere,
<en>Churchill</en> iĝas *Ĥurĥil* ktp. La mislegoj *Ĉikago, Miĉigano* ktp probable persistos en Esperanto.

; Simile pri *Javo* aŭ *Ĵavo* anstataŭ la ĝusta *Ĝavo* (pri la skribisma <en>j</en>→ĵ vd [[#jx][ĉi-sube]]).

** 3.2. La skribsistemoj novanglaj
La Granda vokalŝovo kaj la vokaliĝo de /r/ kreis novajn sonvalorojn por la anglaj grafemoj (fakte, ili kreis multajn novajn grafemojn, ĉar
antaŭe <en>air</en> ktp estis liberaj kombinoj de sendependaj literoj); iom post iom tiuj novaj signifoj emancipiĝis el la latinida-mezangla
tradicio.

Plej evidente tiuj novanglaj sonvaloroj manifestiĝas en prononcaj indikoj (<en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/Pronunciation_respelling_for_English][Pronunciation respelling]]</en>):

> <en>pronunciation [prəˌnʌnsɪˈeɪʃən] proh-NUN-see-AY-shən</en>
> <en>Ceres [ˈsɪəri:z] SEER-eez</en>
> <en>Haumea [haʊˈmeɪ.ə] how-MAY-ə</en>
> <en>Jazze Pha	[ˌʤæzi ˈfeɪ] JAZ-ee FAY</en>
> <en>(Jake) Gyllenhaal [ˈʤɪlənhɔːl] Jill-in-hall</en>
> <en>“Föhn” [føːn] is pronounced *Fern*</en>
; <en>Deseret [dɛz.əˈrɛt] Des-EE-ret</en>??

(La <en>Fern</en>-ekzemplo validas por RP, sed paneas por multaj aliaj variantoj de la angla.)

<div style="background: silver">
Tiu moderna sistemo kurioze manifestiĝas en la inversa problemo: esprimi esperantajn sonvalorojn per la angla skribo; tion mi ilustru per
transskribo de esperanta ĉiuliteraĵo:

  Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi al Zeŭso sur herbaĵo:<br>
  <en>Sh·igh·n·uh·s ke s·uh·g·ah·ts·uh m·aw·n·ah·kh·aw lowtvawche reefoozuhdees prejee uhl Zeoosaw soor herbazhaw.</en>

(La transskribo laŭ [[[https://archive.org/details/nbchandbookofpro00bend][NBC]]]; la diftongo *eŭ* tie mankas, ĉar en la angla ĝi ne ekzistas.)

Kp la transskribon laŭ AHD, kie la supersignoj apartigas la sonajn ĉefsignifojn por la kuntekstoj de silabo aperta (<en>ī = /aɪt/,
ē = /i:/</en> ktp) kaj malaperta (ekz‑e <en>ŭ /ʌ/, ĕ /ɛ/</en>):

  <en>Shīnŭs kĕ sŭgätsŭ mônäкнô loutvôchĕ rēfoozŭdēs prĕjē ŭl Zĕoosô soor hĕrbäzhô.</en>

</div>

Iam la du sistemoj kunekzistas: *Panĝabio* [P2] novangle estas <en>Punjab [ˈpʌnʤɑːb], [ˈpʌnʤæb]</en> --- kiu, cetere, iam estas skribata klasikisme:
<en>Panjab</en>; do, <en>u = [ʌ]</en> = a.

Simile en *Iovao* [P2] ← <en>Iowa ['aɪ.əwə]</en> la litero *i* dekomence aperis por esprimi la indiĝenan *aj*: la etimo estas /ajuhwa/, kaj sub la
franca regado la koncerna tribo nomiĝis <fr>Ayouais</fr> aŭ <fr>Aïouez /aj'wɛ/</fr> (do, la rusa novanglisma sontransskribo *Айова* estas pli ĝusta ol la
esperanta misintetrpreto skribisma).

Sed kontraste al tio, *Ohio* ← <en>Ohio [oʊˈhaɪ.oʊ]</en> klasikisme respondas al la irokeza «ohi jo» = «granda rivero» (la rusa transskribo ankaŭ
ĉi tie uzas *aj,* laŭ la angla prononco, kiu en la moderna mondo pli gravas ol la etimo; mi mencias tiujn ekzemplojn ne por korekti la esperantajn
nomformojn, sed por ilustri la kunekziston de la du sistemoj en la menso de anglalingvanoj).

; Idaho ← <en>Idaho ['aɪdəhoʊ]</en> (Idaho est un mot inventé.)
;
; Wyoming /waɪˈoʊmɪŋ/ (The name ultimately derives from the Munsee word xwé:wamənk, meaning "at the big river flat.")
;
; <q>Utaho [P2] ← <en>Utah ['ju:tɑ:]</en></q>
;  Simile en la Vebsteraj vortaroj <en>ĩ</en> prezentas la saman diftongon en la
; transskriboj:
; > Einstein \'ĩn-ˌstĩn\ ...

Alia vorto novangla estas *Birmo*, responda al la indiĝena etnonomo <fr>[bəmà]</fr> (do, esperante devus esti «bamaoj», «Bamaujo»): en RP <en>ur = ir =
[ə:]</en>.  Verdire, el la du rivalaj formoj novanglaj, <en>Burma</en> kaj <en>Birma</en>, pli internaciiĝis tiu, kiun elektis la francoj
(<fr>Birmanie</fr>; tamen evidente ankaŭ ĝi estas angladevena). Ankaŭ en la latinliterigon de la alternativa noblastila nomo <fr>[mjənmà]</fr>
la reganta reĝimo enkondukis (1989) la finan *r* por formi la RP-grafemon <en>〈ar〉 [ɑ:]</en> : <en>Myanmar</en>.
;
; In English, the country is popularly known as either "Burma" or "Myanmar". Both these names are derived from the name of the majority Burmese
; Bamar ethnic group. Myanmar is considered to be the literary form of the name of the group, while Burma is derived from "Bamar", the colloquial
; form of the group's name. Depending on the register used, the pronunciation would be Bama (pronounced: [bəmà]) or Myamah (pronounced:
; [mjəmà]). The name Burma has been in use in English since the 18th century.
;
; Latinum vocabulum Birmaniae e loci nomine Bam-mā venit, mediante Francico vocabulo Birmanie, quod antiquarum Anglicarum formarum Birman, Birma adaptatio est.
; ------
; Vd kromaĵojn en la dosierujo "elangligo_materialoj" en hp12.

Kp ankaŭ <en>[[http://www.hyatt.com/][Hyatt]]</en>, kiu estas transskribo de *Hajat’* (<en>y</en> = /aj/), kaj kiu konkurencas kun la transskribo <en>[[https://en.wikipedia.org/wiki/Hayat][Hayat]]</en>.

Kp <en>[[https://en.wikipedia.org/wiki/Li_%28surname%29][Lee]]</en>, per kiu oni kiu transskribas almenaŭ 8 ĉinajn familinomojn (pinjine <la>Lí, Lǐ, Lì</la>): la specife angla grafemo <en>〈ee〉</en> = /i/.

Do, la novangla skribismo estas alia principo ol la principo historia: *Birmo* aŭ *Iovao* neniel estas reveno al la tradicio Ĉosera.

** 3.3. Skribismo kaj ortgrafiema prononco (*spelling pronunciation*)
<div style="background: silver">
Grenviĉo [P2, MB] ← <en>Greenwich [ˈɡrɛnɪʤ]</en> (loko usona) | prononco usona:
 1. (grĕnʹĭch, grĭnʹĭj) A borough of Greater London ... [AHD]
 2. (grĕnʹĭch, grĭnʹ-, grēnʹwĭch') A town of southwest Connecticut ... [AHD]

Rosvelto [ACh] ← <en>Roosevelt</en>
 - [ˈroʊzəvəlt] (Roosevelts’ usual pronunciation), aŭ
 - [ˈroʊzvɛlt],
 - aŭ, laŭ la *Usona* skribismo [u:]:<br>
   spelling pron. /'ru:zəˌvelt/ (kio donas la rusan «Рузвельт»)

** 3.4. Konklude pri skribismo

Aprobindaj aŭ tolereblaj:

> Adelajdo [P2] ← <en>Adelaide [ˈædəleɪd]</en>
> Baltimoro [P2] ← <en>Baltimore [ˈbɔ:ltɪmɔ:]</en>
> Ĉikago [P2] ← <en>Chicago [ʃɪ'kɑ:goʊ], [ʃɪˈkɔːɡoʊ]</en>
> lt: Čikaga
> lv: Čikāga
> <q>Edinburgo [P2] ← <en>Edinburgh ['ɛdɪnb(ə)rə]</en></q>
> Emakso ← <en>Emacs ['i:mæks]</en>
> Glasgovo ← Glasgow ['glɑ:sgəʊ]
> Holmso ← <en>Holmes [həʊmz]</en>
> Kambervelo ← <en>Camberwell ['kæmbəwɛl]</en>
> Klarendono ← <en>Clarendon [ˈklærəndən]</en>
> <q>Makbeto [P2] ← <en>Macbeth [mək'bɛθ]</en></q>
> <q>Maltuso [P2] ← <en>Malthus ['mælθəs]</en></q>
> Pensilvanio [P2] ← <en>Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə]</en>
> Tasmanio [P2] ← Tasmania [tæzˈmeɪniə]
</div>

* 4. <en>The English Way</en>
La lingvoj posedantaj sian propran alfabeton kutimas transskribi fremdajn nomojn laŭsone.
La lingvoj latinalfabetaj emas konservi la fontolingvan skribon; sed tio estigas problemojn ĉe voĉlego. Ofta franca solvo estas voĉlegi laŭ la
maniero franca. Okaze de la angla tio estas eĉ iom pravigebla, ĉar la angla skribo estas varianto de la malnovfranca:

La francoj venĝas ĉi tiun *Pojroton* kontraŭ la angloj prononcante la
nomon de duko *John Churchill Marlborough* kiel *Malbrug’* en

<literal><blockquote></literal>
> [[http://www.youtube.com/watch?v=DEHJLd8QRz8][Malbrough /malbrug’/ s’en va-t-en guerre]] ...
<literal></blockquote></literal>

(«Malbrug’» estas la duko <en>John Churchill Marlborough [ˈmɔ:lb(ə)rə]</en>; temas pri [[https://fr.wikipedia.org/wiki/Marlbrough_s%%27en_va-t-en_guerre][evento de la jaro 1709ª]].)

Tamen ne nur la anglajn nomojn tiel traktas la francoj. Kp la traktadon de du komponistaj nomoj germanaj:

Germane                   || France                 || Angle                  || Latve
<de> **Mozart** /mocart/</de> | <fr>Mozart /mozar/</fr> | <en>Mozart /mocart/</en> | <la>Mocarts</la>
<de> **Bach** /baĥ/</de>      | <fr>Bach /baŝ/    </fr> | <en>Bach /bak/     </en> | <la>[[https://lv.wikipedia.org/wiki/Johans_Sebastians_Bahs][Bahs]]</la>

; lt Mocartas lv Mocarts
Litovoj kaj latvoj prononcas ĝuste, kaj laŭe adaptas sian skribon. Same en la lingvoj kun sia propra alfabeto:
greke Μότσαρτ; hebree מוצרט ; bulgare, ruse, ukrajne <la>Моцарт</la>.
Sekve la esperantigo *Mocarto*, kutima por la orienteŭropaj esperantistoj.

La francoj konservas la skribon, kaj mislegas siamaniere; sekve la esperantigo *Mozarto* de la PIV-oj.

La anglalingvanoj konservas kaj la skribon, kaj la (proksimuman) prononcon.

; snobismo, fosilioj

Mozarto, Chicago --- sed Ĉomski, Kisinĝero, Ĝensen, Detroit

Ŝvarco kaj Svorco.
Bernŝtejno kaj Bernstajno (el jida ברנשטיין --- kun ŝ)

Quebec (/kwɨˈbɛk/ or /kɨˈbɛk/; French: Québec [kebɛk])



* 5. Esperantigaj hezitoj
** nz, mz, lz
En Esperanto la indikitaj kombinoj estas facilaj kaj neniom ŝokaj, ekz‑e

nz :: *benzino, bronzo, cenzuro, ĉimpanzo, kanzono, recenzo, Tanzanio balzamo, stilzo*
mz :: *mamzono, Hemza* (pseŭdonimo de Zamenhof, «Lingvo kaj vivo», p. 31, 2Libro), *Ramzes* (Faraono)

Tial tute aprobindas

lz :: *Stragelzo* [PK]
nz :: Damkinzo (*Dumkins*) [PK], Mulinzo (*Mullins*);
Makenzo [TS] ← <en>Mackenzie [məˈkɛnzɪ]</en>;
Damkinzo ← <en>Dumkins</en> --- [PK, ĉap. 7ª].
dz :: Vindzoro ← <en>Windsor ['wɪnzə]</en> --- ĉu eĉ pli simple *Vinzoro*?

Tamen pro la skribisma inercio ni ankaŭ havas:

ms :: Holmso [ĈB] ← <en>Holmes [həʊmz]</en>
ns :: Dikenso [PGv] ← <en>Dickens [ˈdɪkɪnz]</en>, Hornseo [PK] ← <en>Hornsey ['hɔ:nzɪ]</en>
dz :: Vindsoro [ACh] ← Windsor ['wɪn(d)zə]
zm :: Tasmanio [P2] ← Tasmania [tæzˈmeɪniə] (tolereble, kp -ismo)

Sed prave: Robinsono [P2] ← <en>Robinson ['rɒbins(ə)n]</en>, Hudsono [P2] ← <en>Hudson [ˈhʌds(ə)n]</en> (pli ĝustus *Hadsono*; cetere, vd pri [[#son][-son]]),
Pensilvanio [P2] ← <en>Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə]</en>.

#jx
** La j-fetiĉo
Esperanta skribismo havas strangajn kapricojn. La literon *c* havantan la sonvaloron /k/ oni ĉiam senhezite esperantigas per *k* :

> Karolino ← <en>Carolina [kærəˈlaɪnə]</en>,
> Klevlando ← <en>Cleveland [ˈkli:vlənd]</en>,
> Konektikuto ← <en>Connecticut</en>,
> Kolorado  ← <en>Colorado [ˌkɒlə(ʊ)'rɑ:dəʊ]</en>.
> Kromvelo ← <en>Cromwell [ˈkrɒmwɛl]</en> ...

Sed la literon *j* en ties sonvaloro /ʤ/ multaj persiste transskribas per *ĵ* aŭ eĉ per *j* :

> Ĵulo [P2] ← <en>J.P. Joule [ʤu:l]</en> : Джоуль --- Ĝulo.
> Premio Ĵaksona [ĈB] (*Jackson* [ˈʤæksən] *prize*)
> Jabezo [RL] ← <en>Jabez ['ʤeɪbɛz]</en>
> Ĵersejo [P2]← <en>Jersey ['ʤɝzɪ]</en>

Tiu fetiĉismo estas tiom pli ĝena, ke en la angla <en>j</en> estas la preferata maniero esprimi la parolsonon de *ĝ*. Tial la usonanoj tute racie
uzas ĝin en dubaj okazoj anstataŭ <en>g: gaol→jail, bleu de Gênes→blue jeans</en> ktp. Tial tute ĝusta estas la sistema transskribo de
<en>j</en> per *ĝ* en la nomoj kaj komunaj vortoj barataj:

> Panĝabio [P2] ← <en>Punjab [ˈpʌnʤɑːb], [ˈpʌnʤæb]</en>
> Guĝaratio [P2] ← <en>Gujarat [ˌɡʊʤəˈrɑːt]</en>

La transskribo *ĵinso* konservas la literojn, sed perfidas la spiriton; la transskribo *ĝinzo* ŝanĝas la literojn, sed konservas la spiriton de la
skribmaniero (kaj evidente, ĝi ankaŭ konservas la prononcon).

Ŝekspiro transskribis la italan <fr>Giulietta</fr> laŭ la tradicio angla per <en>Juliet [ˈdʒu:lɪət]</en>; samspirita esperantigo *Ĝulieto* hazarde
proksimiĝas al sia itala praformo skriba.

En sia traktado de la fremdaj nomoj origine latinskribaj la anglalingvanoj ne estas konsekvencaj. Iam mi kunlaboris kun eŭropanoj
<de>Jensen</de> kaj <de>Dijkstra</de>, kiuj en la prononco de la usonaj kolegoj iĝis respektive *Ĝensen* kaj *Dajkstra* (fakte, la ĝusta prononco
estis frisa: Dejkstra).

En la transskriboj el la angla malofte aperas la sono *ĵ*, kiu estas tiom tipe franca; sed oni ja uzu la literon por tiu sono, kiam ĝi escepte
aperas. <de>Schlumberger</de> aspektas kiel nomo germana; sed ankaŭ en Usono ĝi ofte retenas [[http://www.youtube.com/watch?v=fA4Te2COgPk][la francecan prononcon]]: [slʌmbɝ'ʒeɪ] (ial la
sonkombino /ŝl/ estas malfacila por anglalingvanoj; verdire, ankaŭ la ĝ-varianto oftas en Usono); tial mi rekomendas esperantigi ĝin
internacie per *Ŝlumberĵero* (kompreneble, krom se temas pri efektiva germano [[https://de.wikipedia.org/wiki/Thorsten_Schlumberger][Ŝlumbergero]]).

; ĥino
; Tomaso Ĝefersono
;
; java = Ĝavo|Javo|Ĵavo
; «Simredo estas Ĝava Unikoda redaktilo» (Klivo Lendon)
; http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo

Sona fizionomio de la lingvo.  Ĵ en la angla estas kiel Ĉ en la franca (Ĉaŭdefono)

#jako
*** Ĵako, Ĝako, Ĝejko
Skribismo kaŭzas konfuzon inter <en>Jack</en> kaj <en>Jake</en>: ambaŭ ricevas la formon *Ĵako*, kiu sonas francece, kaj estas natura transskribo
de la franca <fr>Jacques</fr> (kp Ĵan-Ĵako Rusoo, [[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%B4ak_Lep%C5%ADil%27][Ĵak Lepŭil']] ← <fr>Jacques LE PUIL</fr>; cetere, por la franca antaŭnomo PIV proponas tute
malfrancan skribisman monstron *Ĵakvo*). 

La sonskribo tion malkonfuzas por internacia kompanio, kiaj oftas en Esperantujo:

> **Ĵako** estas la franca <fr>Jacques [ʒak]</fr> (franca *Jakobo*);
> **Ĝako** estas la angla <en>Jack [ʤæk]</en> (de *Johano*)
> **Ĝejko** estas la angla <en>Jake [ʤeɪk]</en> (de *Jakobo*)

<div style="background: silver">
*** Johano --- Ĝono --- Ĝano --- Ŝono
Ĝono // Ĝano (father/bother merger?? «most North American dialects merge 𐑭 /ɑː/ and 𐑪 /ɒ/»): eventuala avantaĝo, eble la nomoj estas malsamaj
(kp Ŝon) --- se oni ial malvolas unuecigi per *Johano*.
Do, Ĵano (<fr>Jean</fr>) kontraste al nord-usona *Ĝano* (<en>John</en>). Sed *Ĝono Bulo* por la mita <en>John Bull</en> (nepre ne *Johano* aŭ *Ĵano*!).

Du ŝtupoj de unuecigo:
 - **internaciigo**, unuecigo monda-esperanta: *Johano* (plej proksima al la hebrea etimo);
 - unuecigo **tutangluja**, kiam ĉiuj lokaj formoj unueciĝas en *John* → *Ĝono*.

«La sekretario estas Ĝono Gallagher» [«AEA kun nova prezidantino». LOdE 2001. №3]

Ĝonsono (pri la dramisto <en>Ben Jonson [ˈʤɒnsən]</en>, uzita de WA laŭ Npv)

** La ĉ-fetiĉo
En <en>Charlotte [ˈʃɑ:lət]</en> la franca sonvaloro de <fr>ch</fr>=ŝ estas same internacia, kiel en <en>machine, chauffeur, brochure, attaché ...</en>; do,
*Ĉarloto* [P2] estas samtiel misa, kiel estus *<s>maĉino, ĉoforo, broĉuro, ataĉeo</s>* ...

Kp la francajn nomojn *Ŝopeno* <fr>(Chopin)</fr>, *Bomarŝeo* <fr>(Beaumarchais)</fr>, *Laroŝfuko* <fr>(La Rochefoucauld)</fr>, *Koŝio* <fr>(Cauchy)</fr>.

Miŝelo ← <fr>Michel</fr> --- Miĉelo ← <en>Mitchell (a male given name, form of Michael).</en>

</div>

** <en>[ʌ]</en>: a kaj u
Stranga aserto [MB]:

 <en>The sounds *u* and *e* in *Butler* (bAtla), cannot be reproduced in Esperanto spelling; but *Butler* and *Butlero* are acceptable
 approximations.</en>

Por mi [ʌ] sonas por mi kiel klara alofono de /a/; la sontransskribo certe estus «Batla», kiel MB mem indikas. Supozeble la problemo estas, ke
ankaŭ aliaj anglaj fonemoj en Esperanto estas alofonoj de la esperanta /a/; sed tio estas neevitebla prezo de la transskribo. Oni rajtas heziti
pri la fina ŝvao de <en>/'bʌtlə/</en> (kiu tamen en RP estas <en>[ʌ]</en>); sed la akcentita [ʌ] estas eksterduba esperanta *a* (kaj la rusa
transskribo estas nepre [[https://ru.wikipedia.org/wiki/%%D0%%91%%D0%%B0%%D1%%82%%D0%%BB%%D0%%B5%%D1%%80][Батлер]]).

Neniel do eblas konsideri la transskribon *Butlero* «aproksimo»; ĝi estas pure skribisma konvenciaĵo.

Ankaŭ WA plej ofte ĝin esperantigas tiajn <en>[ʌ]</en> laŭskriba
(kiel «u»: Tupmano ← <en>Tupman ['tʌpmən]</en>, Trundlo ← <en>Trundle ['trʌndl]</en>,
Sureo ← <en>Surrey [ˈsʌrɪ]</en> ), ... ; kp ankaŭ la tradician «Londono»;
sed fojfoje li ja transskribas laŭsone: Hatleo [WA] ← <en>Hutley</en> ['hʌtlɪ];
Mageltono [WA] ... Stragelzo [PK] <en>(Struggles [ˈstrʌɡlz])</en>
Iam la hezitaj formoj tute apudas samalinee, ekz-e «Lufeo» ← <en>Luffey</en>
kaj «Damkinzo» ← <en>Dumkins</en> --- [PK, ĉap. 7ª].

> Dunkano [RL] ← <en>Duncan ['dʌŋkən]</en>
> Gulivero ← Gulliver /'ɡʌlɪvə/
> Hudsono [P2] ← <en>Hudson [ˈhʌds(ə)n]</en> (la usona rivero)
> sinjorino Hudsono [ŜH]
> London*o  ← <en>London ['lʌndən]</en>


** <en>[eɪ]</en>: ĉu *e* aŭ *ej* ?
Laŭ [[#sxovo][la vokalŝova tabelo]], la diftongiĝo <en>[e:] → [eɪ]</en> okazis antaŭ nelonge, meze de la 19ª jc.  Tio klarigas,
kial la tradicia trasskribo de <en>Shak(e)spear(e)</en> en Eŭropo uzas /e/, laŭ la angla prononco de la 18ª jc, kiam Ŝekspiro
famiĝis sur la kontinento (la pola <pl>Sz<u>e</u>kspir</pl>, la rusa Ш<u>е</u>кспир --- kaj la esperanta *Ŝ<u>e</u>kspiro*). La
lernolibro kiun uzis Zamenhofo probable tiun diftongiĝon ankoraŭ ne registris, kaj probable al tio estas ŝuldata la surpriza
priskribo de la esperanta *E* en la Fundamenta gramatiko por la angloj:

  <en> **Ee**, a as in “make”</en>

Simile pri *K<u>e</u>mbriĝo* [Z] ← <en>Cambridge [keɪmbrɪʤ]</en>.

Tiu transskribo estas akceptata de la angloj, ekz‑e Oldo uzas en PK:

> Tr<u>e</u>sio [PK] <en>(Tracy ['treɪsɪ])</en>
> St<u>e</u>peltono <en>(Stapleton ['steɪpltən])</en>

Verdire, tiu transskribo estus ĝusta por la Dikenza epoko; sed ĉu Oldo sciis tion? MB opinias, ke el ĉiuj transskriboj de
<en>Adelaide</en> « Ad<u>e</u>ledo* estas la plej bona, kvankam malplej facile rekonebla». Ŝajnas, ke la anglalingvanoj havas
ian fobion kontraŭ *ej*, nekompreneblan por orienteŭropanoj.  Ĉiel ajn, en la moderna lingvo oni preferas *ej: Fejsbuko, [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Okej][o kej]]*
← <en>okay [oʊˈkeɪ]</en> ktp.

Tio kompreneble ne koncernas la esperantigon per latinigo, kiel en
Pensilvanio [P2] ← <en>Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə]</en>.

** La finaj <en>[ɪ]</en> kaj <en>[i:]</en>
La angla lingvo ŝatas fini la vortojn per <en>[ɪ]</en> aŭ <en>[i:]</en>:

<literal><div class="contents"></literal>
> Tricky Dicky
> achey-breaky
> airy-fairy
> artsy-fartsy
> boogie-woogie
> dilly-dally
> fancy-shmancy
> freaky-deaky
> fuddy-duddy
> funny money
> fussy hussy
> fuzzy wuzzy
> habbie-gabbie
> handy-andy
> hanky-panky
> henny-penny
> herky-jerky
> higgledy-piggledy
> hippety-hoppety
> hoity-toity
> hokey pokey
> holy moly
> honky-tonky
> hoochie coochie
> humpty dumpty
> hunky-dory
> hurdy-gurdy
> hurly-burly
> itsy-bitsy
> jelly-belly
> jiggery-pokery
> lillypilly
> loosey-goosey
> lovey-dovey
> namby-pamby
> niminy-piminy
> nitty gritty
> nosey-posey
> party hearty
> phony-baloney
> piggly-wiggly
> randy-dandy
> ringy-dingy
> roly-poly
> shilly-shally
> smelly-nellie
> teensy weensy
> teeny tiny
> teeny weeny
> topsy turvy
> tussie-mussie
> tuzzy-muzzy
> walkie-talkie
> weirdy-beardy
> willy-nilly
> wishy-washy
> ziggy-zoggy
<literal></div></literal>

Se esperantigi tiojn per *-io*, la stila efekto plejparte estos tute alia, ol en la angla. Laŭ
<en>“Collins English Dictionary”</en>,

<literal><blockquote>
<dl class="en" lang="en"><dt>-y</dt><dd>
<ol style="list-style-type: upper-roman">
<li><b>or <i>-ey</i>:</b> suffix forming adjectives
<ol>
<li>(from nouns) characterized by; consisting of; filled with; relating to; resembling:
<i>sunny, sandy, smoky, classy</i></li>
<li>(from verbs) tending to; acting or existing as specified:
<i>leaky, shiny</i></li>
</ol>
<b>Etymology:</b>
from Old English <i>-ig, -æg</i></li>
<li><b>or <i>-ie</i> or <i>-ey</i>:</b> suffix of nouns informal
<ol>
<li>denoting smallness and expressing affection and familiarity:
<i>a doggy, a granny, Jamie</i></li>
<li>a person or thing concerned with or characterized by being:
<i>a groupie, a fatty</i></li>
</ol>
<b>Etymology:</b>
from Scottish <i>-ie, -y,</i> familiar suffix occurring originally in names, as in
<i>Jamie</i> (James)</li>
<li>suffix forming nouns
<ol>
<li>(from verbs) indicating the act of doing what is indicated by the verbal element:
<i>inquiry</i></li>
<li>(esp with combining forms of Greek, Latin, or French origin) indicating state, condition,
or quality:
<i>geography, jealousy</i></li>
</ol>
<b>Etymology:</b>
from Old French <i>-ie</i>, from Latin <i>-ia</i></li>
</ol></dd></dl>
</blockquote></literal>

La adjektivoj (senco I) malofte aperas en esperantigoj.  Ĉe la substantivoj ni vidas kolizion
de la scienca, solena, serioza senco III, kiu estas komuna al ambaŭ lingvoj, la angla kaj
Esperanto; kaj la familiara senco II, kiun la esperanta *-io* neniam havas.

Do, *-io* tute konvenas por III: *??io, Mario* ktp; sed en la signifoj komunaj kaj familiaraj estas intereso anstataŭigi tiun misgvidan finvortan
«-io»n.

*** Traduko per *-njo* aŭ *-ĉjo*

> Arĉjo [RL] ← <en>Archie</en>
> Toĉjo [PK] (*Tommy*)

Iom surprizas, ke la esperanta traduko de <en>Winnie the Pooh</en> uzas la barabaran fremdaĵon
[[http://eo.wikipedia.org/wiki/Winnie-la-Pu][Winnie-la-Pu]], malpli intiman ol ekz‑e la bulgara [[http://bg.wikipedia.org/wiki/%%D0%%9C%%D0%%B5%%D1%%87%%D0%%BE_%%D0%%9F%%D1%%83%%D1%%85][Мечо Пух]].

*** Anatataŭigo per *-o*

> Makenzo [TS] ← <en>Mackenzie [məˈkɛnzɪ]</en>
> Farado [P2] ← M. <en>Faraday ['færədɪ]</en>

*** La fina <en>ey</en>
Ŝajnas, ke la fina /e/ maleblas en la angla (kaj tial en pruntvortoj, kiaj <en>attaché, fiancée</en>, ĝin anstataŭas la diftongo
<en>[eɪ]</en>). Tial oni povus tute konvencie ekuzi radikfinan *-e* por kodi la ortografian <en>ey</en>, kiu plej ofte sonas kiel
<en>[ɪ]</en>. Kaj fakte tia transskribo estas tute kutima: ??

> Dingledelo [PK] ← <en>Dingley Dell</en>
> Hatleo [PK] ← <en>Hutley ['hʌtlɪ]</en>
> Hornseo [PK] ← <en>Hornsey ['hɔ:nzɪ]</en>
> Sidneo [MB] ← <en>Sidney, Sydney ['sɪdnɪ]</en>
> Stanleo [MB] ← <en>Stanley ['stænlɪ]</en>
> Torsleo [ĈB] (*Thorsley*)

<div style="background: silver">

** al: ĉu «al» aŭ «ol»?

Interalie, la anekdota <en>okay = O.K. ← “all correct”</en>.

> Valsalo [ŜH] ← <en>Walsall [ˈwɔ:lsɔ:l]</en>
> Vincento Spaŭldingo [RL] (*Vincent Spaulding* ['spɔ:ldɪŋ])

** Adelajdo kaj Androjdo:
;  **Technical affixes** (e.g., -iv, -iz, -oz) have been used sparingly, for technical terms.

  For the suffix *ojd,* and in various similar forms, I follow a very respectable minority in preferring *-ojd* (one syllable) to *-oid* (two
  syllables, suggestive of *-id*).13 Thus: *sferojdo, hemorojdo*. Both forms are found and admissible. In every living language such questions
  arise: e.g., in English, *-ise* or *-ize*. [MB]

(Tial mi preferas «Androjdo»n.)

-------

  An ideal assimilation is not always possible. Take *Adelaide* (aedoleid), for example. *Adelaido*, too long (5 syllables;
  *Adelajdo*, strange to eye and ear; *Adelejdo*, strange to eye; *Adeledo*, best, but least easily recognizable. The sounds *u* and *e*
  in *Butler* (bAtla), cannot be reproduced in Esperanto spelling; but *Butler* and *Butlero* are acceptable approximations. For *Bath*
  [bɑːθ], neither *Bat* nor *Bad* is satisfactory: still worse would be a translation *Bano* (*Bananoj!*). [MB]

Cetere, Adelajdo ≠ Portsaido (arabe <en>[poɾ.sæˈʕiːd]</en>)

Traduko eblus kun epiteto: Mariobano = {Marienbad | Mariánské Lázně}.
Do, eble *Banurbo*??

------
<comment>
[[https://pl.wikipedia.org/wiki/Adelajda_%%28imi%%C4%%99%%29][Adelajda]] – imię żeńskie pochodzenia germańskiego. Składa się z elementów adal "ród, ród szlachetny" i heit "osoba, stan, rodzaj"
i oznaczać mogło osobę wywodzącą się ze szlachetnego rodu.


    ang. – Ada, Addie, Addy, Adelaide, Alease
    czeski – Adletá
    duński – Adelheid, Alhed
    estoński – Alide, Aadelheide
    fiński – Heide
    franc. – Adélaïde
    hiszp. – Adelaida
    litewski – Adelé
    łotewski – Alida
    łac. – Adelheinis, Adelais, Adelheidis
    niem. – Adelheid, Alheit, Adelheidis
    norweski – Alides, Alette
    ros. – Аделаида
    węg. – Alida
    wł. – Adelaide, Adleida, Adlida

Аделаи́да — женское имя Adelaide (фр. Adélaïde), французский вариант древнегерманского имени Адельгейда (Adalheid, Adelheid,
Adelheidis), в котором два корня: adal (благородный, знатный) и heid (вид, род, образ). Таким образом, имя Адельгейда означает
не что иное, как «благородная видом», «благородная происхождением» или же просто «благородство».

Сокращённой формой имени Аделаида является другое женское имя — Ида.
</comment>

[[https://eo.wikipedia.org/wiki/Adelajdo_de_Saksio-Meiningen][Reĝino Adelajdo de Britio]], angle Queen Adelaide, naskita kiel<de> **Adelheid** Louise Theresa Caroline Amelia von Sachsen-Meiningen,</de>
(13-a de aŭgusto 1792 - 2-a de decembro 1849) estis la edzino de la reĝo Vilhelmo la 4-a de Britio. La urbo Adelajdo en
Aŭstralio nomiĝas laŭ ŝi.
</div>

** «au»: ĉu «o» aŭ «aŭ»?
Evidente «aŭ» en latinaĵoj (ekz‑e *Aŭstralio* ktp).  Sed en la moderna
lingvo «au» estas simple ornama varianto por /o/; la «au» en
<en>daughter</en> neniam signifis /aŭ/ (kp la germanan
<de>Tochter</de>). Tial <en>Auckland, Austen, Audrey</en> ktp kutime
estas transskribataj kun la komenca *O-* en la lingvoj, kiuj paraktikas
transskribon (vd en  [[#TabRuLvLtEl][Tab. 1]]). Tial ankaŭ *Oldo* por <en>Auld</en>.

** Ĉu «ts» aŭ «c»?
Oni ne kombinas *t* + *s* → *c* en la <en>son</en>-nomoj (Vatsono); cetere, en tiaj vortoj la konsonantojn dividas silabolimo. Simile pri Viltŝiro
<en>(Wiltshire)</en>, kie *t* + *ŝ* ≠ *ĉ.*

Sed se *s* estas finaĵo (plurnombra aŭ posedkaza), tiam *c* estas defendebla: *Porcmuto* (??), *Masaĉuseco* [P2] ← <en>Massachusetts [ˌmæsəˈʧu:sɪts]</en>.

* 6. Nompecoj
En la anglaj nomoj «oni vidas finaĵojn, kiuj multe ripetiĝas.  Estas avantaĝe esperantigi ilin konsekvence» [GE].
Ne gravas ke iuj el tiuj nompartoj koincidas kun esperantaj radikoj (*bor, bur, estr, pul...*): ja ne temas pri *esperanta*
vortokunmeto (kvankam la fenomeno eble respondas al vortokunmeto *praangla*), temas pri metalingva koherigo de radikpartoj.

#son
** <en>...son</en>
Ofta finparto de familinomoj, kun la signifo *-filo, -ido*:

> Grandisono [Eŭ] ← <en>Grandison ['ɡrændɪsn]</en>
> Ĝonsono [WA] ← <en>Jonson [ˈʤɒnsən]</en>,
> Hudsono [P2] ← <en>Hudson [ˈhʌds(ə)n]</en>,
> Robinsono [P2] ← <en>Robinson ['rɒbins(ə)n]</en>,
> Vatsono [ĈB] ← <en>Watson ['wɒtsən]</en>.

Malneŭtraligo de la vokalo devus doni *a* ← [ʌ], sed oni preferas la laŭskriban malnovanglan *o*. La
komenca *s* neniam voĉiĝas: *Robinsono* [P2], *Hudsono* [P2], nek kombiniĝas kun la antaŭa *t*: *Vatsono* [ĈB] (kun la dissilabado /vat.so.no/).

#boro
** <en>...borough, ...brough</en> kaj <en>...burgh</en>
Tiuj finpartoj, «same prononcataj, devenas de la anglosaksa <en>burh</en>
(fortikaĵo). Simila elemento troviĝas en loknomoj de aliaj ĝermanlingvaj
landoj. Ĉar la formo *Edinburgo* estas jam fiksita, oni povas pripensi
esperantigi ĉiujn per *-burgo: ... Skarburgo* <en>(Scarborough)</en> ... Tamen,
kiel oni tiam esperantigus la anglajn nomojn <en>Marlboro</en> kaj
<en>Peterboro</en>? Ĉu ankaŭ tiujn nomojn, kiuj jam aspektas kiel Esperantaj
vortoj, oni ŝanĝu al *Marlburgo* kaj *Peterburgo*? Mi pensas, ke estas preferinde
esperantigi <en>...borough</en> kaj <en>...brough</en> per *-boro: ... Peterboro,
Skarboro*.» [GE]

** <en>...bourn, ...bourne</en> kaj <en>...burn</en>
Tiuj finpartoj «ĝenerale devenas de <en>burna</en> (rivereto). Tial mi preferis **u** kaj
ne **o**: *Blakburno, Istburno*. Ankaŭ *Burnmuto* devenas de <en>burna</en>.» [GE]

Kp *Melburno* [P2] ← <en>Melbourn ['mɛlbən]</en>.

#bury
** <en>...bury</en>

  «La nomoj kun -bury devenas de la dativa formo <en>byrig</en> de la sama vorto <en>burh</en>, kaj tial la propono *Kanterburgo* ne estas tute
  freneza. Tamen, mi preferas: *Kanterburio, Edmundburio* (<en>Bury St Edmunds</en> nomiĝas ankaŭ <en>St Edmundsbury</en>), *Salisburio,
  Ŝroburio*.» [GE]

Mi preferus forigi la finan *-i*, tro ŝarĝitan en Esperanto, kiu do vekas malĝustajn asociaĵojn; estus *Kanterburo, Edmund(z)buro,
Salzburo, Ŝruzburo* <en>(Canterbury, Edmundsbury, Salisbury, Shrewsbury).</en> Ekz‑e «la „Kanterburaj rakontoj“ de Ĉosero»:

  <en>Chaucer's *Canterbury Tales* (Middle English: *Tales of Caunterbury*) ... (Presumably, the final 〈y〉 is partly or completely dropped in
  “Caunterbury”, so as to make the meter flow.) — [[https://en.wikipedia.org/wiki/Middle_English#Orthography][Vikipedio]]</en>

** <en>...caster, ...cester</en> kaj <en>...chester</en>
Nemalmulte da nomoj entenas finparton devenantan el la romia <la>castra</la>:
 - <en>...caster</en> → **...kastro**: *Donkastro* [GE], *Lankastro* [P2]
   <en>(Doncaster, Lancaster)</en>
 - <en>...cester</en> → **...stero**: *Glostero, Lestero, Tostero, Vorstero* [GE]
   <en>(Gloucester [ˈɡlɔstə], Leicester [ˈlɛstə], Towcester [ˈtoʊstə],
   Worcester [ˈwʊstə])</en>
 - <en>...chester</en> → **...ĉestro**: *Ĉestro* [P2], *Manĉestro* [P2], *Ĉiĉestro,
   Kolĉestro, Dorĉestro, Roĉestro, Vinĉestro* <en>(Chester, Manchester,
   Chichester, Colchester, Dorchester, Rochester, Winchester).</en>

** <en>...ham</en>

  «<en>...ham</en> ĝenerale estas la anglosaksa <en>“hām”</en> (bieno, vilaĝo)» [GE].

La <en>h</en> de la vortparto <en>...ham</en> plejparte mutiĝis (precipe en
Britio); tial (ekz‑e) la rusa transskribo ĝin kutime ignoras, samkiel la
PIV-a *Birmingamo* (pri tiu urbonomo vd [[#ingham][ĉi-sube]]). Tamen mi rekomendas ĝin
reteni en esperantigoj, ĉar

 1. Sporade ĝi ja estas prononcata, precipe en Usono (ekz‑e ['bɜ:mɪŋˌhæm]).
 2. Kun ĝi la prozodio estas pli angleca, kp la silabadon de /ĉa-ta-mo/ (3
    apertaj silaboj, laŭ la maniero latinida-slava-japana) kaj /ĉat-ha-mo/
    (almenaŭ la unua silabo estas ĝermanece fermita).

Angle              || IFA                  || Esperantigo     || Ruse
<en>Birmingham</en> | <en>'bɜ:mɪŋ(h)əm</en> | Birminhamo [MB] | Бирмингем
<en>Chatham   </en> | <en>ˈʧætəm      </en> | Ĉathamo [PK]    | Чатем
<en>Cheltenham</en> | <en>ˈʧelt(ə)nəm </en> | Ĉeltenhamo      | Челтнем
<en>Durham    </en> | <en>ˈdʌrəm      </en> | Darhamo         | Дарем
<en>Fareham   </en> | <en>ˈfɛərəm     </en> | Farehamo [TS]   | Фэрем
<en>Nottingham</en> | <en>ˈnɔtɪŋəm    </en> | Notinhamo       | Ноттингем
<en>Oldham    </en> | <en>ˈəʊldəm     </en> | Oldhamo         | Олдем
<en>Rotherham </en> | <en>ˈrɔðərəm    </en> | Roderhamo       | Ротерем
<en>Twickenham</en> | <en>ˈtwɪknəm    </en> | Tvikenhamo [GE] | Туикнем

Tamen Horŝamo [ŜH] ← <en>Horsham [ˈhɔrʃəm]</en>

** <en>...hampton</en>

  «<en>...hampton</en> devenas de la anglosaksa <en>hām-tūn</en> (ĉirkaŭbarita bieno). La <en>p</en> aldoniĝis poste, do oni povas pripensi
  forigi ĝin denove en la esperantigo, por simpligi la prononcon. Tamen, mi proponas: *Nordhamptono, Sudhamptono*» [GE].

; Northampton [nɔ:θˈ(h)æmptən]: *Northamptono* :: Nordhamptono, Nordamptono (□), Norda Hamptono (3T)
; Southampton [sauθˈ(h)æmptən]: Saŭthamptono :: Sudhamptono (WA), Sudamptono (□) Саутгемптон
; Wolverhampton [ˌwʊlvəˈhæmptən] Vulverhamptono Вулвергемптон

#ingham
** <en>...ing, ...ingham, ...ington</en>

  «La elemento <en>ing</en> ofte devenas de la anglosaksa sufikso <en>-ingas</en> (popolo, familio). *Ingo* estas tute bona finaĵo en Esperanto:
  *Hastingo, Redingo*. Sed la finaĵojn <en>-ingham</en> kaj <en>-ington</en> oni ne transliterumu senŝanĝe, laŭ mi, ĉar la konsonantogrupo estas
  tro kompleksa kaj tro diferencas de la angla prononco. Tial: *Birmingamo, Notingamo*, kaj *Bridlintono, Darlintono, Lemintono, Varintono*.» [GE]

Mi konsentas pri *Redingo*, sed al mi mankas la internacie konservata fina *-s*
de <en>Hastings [ˈheɪstɪŋz]</en>; mi preferus *Hastinzo* (en la rusa tradicio
la urbo sudanglia konservas la malnovanglan /a/ de la epoko de Vilhelmo la
Konkerinto, dum la samnomaj urboj usonaj kaj novzelanda ĝin ŝanĝas al /ej/,
laŭ la novangla prononco; ĉu ni diferencigu ilin per *Hejstinzo*?).

> <en>Nottingham [ˈnɔtɪŋ(h)əm]</en> → Notingamo (□), Notin(g)hamo (3T)
> <en>Birmingham [ˈbɜ:mɪŋəm, 'bɜ:mɪŋˌhæm]</en> → Birmingamo (PIV), Birmin(g)hamo (3T)

** <en>north..., south..., east..., west...</en>

Multaj loknomoj entenas ĉefpunktan epiteton; iam ĝi estas facile kaj konvene tradukebla:
*Okcidenta Bengalio* <en>(**West** Bengal)</en>, [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Novsudkimrio][Novsudkimrio]] <en>(New **South** Wales)</en>,
*Norda Karolino* [P2] <en>(**North** Carolina)</en>, *Orienta Anglujo* <en>(**East** Anglia)</en>.

Tamen oni ne traduku nomojn kiuj estus nesufiĉe specifaj, ekz‑e <s>Suda Arbaro</s> ne estus taŭga traduko por <en>Southwood ['saʊθwʊd]</en> (mi
esperantigus per *Saŭtvudo*). Grava escepta misnomo estas *la Norda Maro* (<en>the North Sea</en>; la Norvega kaj ĉiuj arktaj maroj estas pli nordaj).

Esperanta vorto *Nordo* sonas tre simile al <en>North</en>; kaj la francmaniera-mezangla interpreto de <en>South</en> iom similas al *Sud-*. Tial
aperas duontradukitaj formoj kiaj Sudhamptono (WA), *Nordhamptono* [GE] ktp. Pri <en>East...</en> kaj <en>West...</en> similajn formojn oni ne
uzas.  Mi opinias, ke en tiaj kombinoj la ĉefpunktajn partojn oni ne traduku, sed transskribu laŭsone:

> Easthampton [ˌi:st'hæmptən]: *Isthamptono* (Masaĉuseco)
> Northampton [nɔ:ˈθ(h)æmptən]: *Northamptono*; <s>Nord(h)amptono</s> (□), <s>Norda Hamptono</s> (3T)
> Southampton [sauθˈæmptən]: *Saŭthamptono*; <s>Sudhamptono</s> (WA) (Ru Саутгемптон)
> Istburno [GE] ← <en>Eastbourne [ˈi:stbɔ:n]</en>
> Istendo ← <en>East End ['i:st'ɛnd]</en> (istendano <en>East-Ender</en>)
> Saŭtendo ← <en>Southend ['saʊθ'ɛnd]</en>
> Vestendo ← <en>West End ['wɛst'ɛnd]</en> (vestendano <en>West-Ender</en>)
> Saŭtgejto ← <en>Southgate ['saʊθɡeɪt]</en>.


#resume
* 7. Resuma tabelo
Por uzi ĉi tiun tabelon necesas unue plenumi la grafeman analizon; ekz‑e oni komprenu, ke <en>Chesapeake</en> konsistas ne el 10 literoj, sed el
la 8 grafemoj <en>〈Ch〉esap〈ea〉ke [ˈʧɛsəpik]</en>. Por fidinde determini la grafeman konsiston kaj efektivajn sonvalorojn ofte necesas
konsulti vortaron.

Ne ĉiuj grafemoj de la angla skribo aperas en la tabelo (aperas nur 70,
malpli ol duono); ĉar ĉe la konvencia transskribo multaj anglaj grafemoj
prezenteblas kiel kombino de siaj patrtoj. Ekz‑e el 37 kombinoj «vokalo(j) + <en>r</en>»
ĉi-sube aperas nur <en>ier</en> kaj <en>ur</en>; dum ekz‑e
> <en>ar [ɑ:]</en> → <en>ar</en> (= <en>a + r</en>);
> <en>er [ə:]</en> → <en>er</en> (= <en>e + r</en>);
> <en>ir [ə:]</en> → <en>ir</en> (= <en>i + r</en>);
ktp.

Nur iom oftaj okazoj. Ĉe <en>ou</en> mankas *Glostero* (<en>(Gloucester [ˈɡlɔstə]</en>) kaj *Hjustono*.

a ::
  - se <en>[æ]</en>, tiam *a*: Alasko ← <en>Alaska [æˈlæskə]</en>, Franklino ← <en>Franklin [ˈfræŋklɪn]</en>
  - se <en>[ɑː]</en>, tiam **a**: Belfasto [P2] ← <en>Belfast</en> /'belfɑ:st/
  - se <en>[ə]</en>, tiam **a**: Oklahomo ← <en>Oklahoma [ˌoʊkləˈhoʊmə]</en>
  - se <sh>𐑪</sh> <en>([ɒ], [ɑ], [ɔ]),</en> tiam **a**: Vaŝington’ [Z] ← <en>Washington</en>,
    Vatsono [ĈB] ← <en>Watson ['wɒtsən]</en>, Baltimoro [P2] ← <en>Baltimore [ˈbɔ:ltɪmɔ:]</en>,
    Salsburio [MB] ← Salisbury [ˈsɔ:lzb(ə)rɪ]
  - se <en>[eɪ]</en>, tiam
   - **ej**: Fejsbuko ← <en>Facebook [ˈfeɪsˌbʊk]</en>, Vatergejto ← <en>Watergate [ˈwɔ:təˌɡeɪt]</en>, aŭ
   - **e**: Ŝekspiro [Z] ← *Shak(e)spear(e)* ['ʃeɪkspɪə],
     Kembriĝo [Z] ← <en>Cambridge [keɪmbrɪʤ]</en>
   - **a**: Tasmanio [P2] ← <en>Tasmania [tæzˈmeɪnɪə]</en>; Pensilvanio ← <en>Pennsylvania [ˌpɛnsɪl'veɪnjə]</en>
  - se <en>[ɪ]</en>, tiam **a** (ekz‑e en la finpartoj *-age$, -ate$*): Stivenaĝo ← <en>Stevenage [ˈstɪ:vənɪʤ]</en>
ae, æ ::
  - se latinaĵo [i:], tiam **e**: Cezaro ← <en>Caesar ['si:zə]</en>, Egiso ← <en>Ægis ['i:ʤɪs]</en>
  - se <en>[ɑ:]</en> aŭ <en>[æ]</en>, tiam **a**: Blanavono ← <en>Blaenavon</en>
ai, ay ::
    - **ej**: [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono][Pejno]] [PK] ← <en>Payne [peɪn]</en>;
      Johano Klejo [ĈB] ← <en>John Clay [kleɪ]</en>,
      Brodvejo ← <en>Broadway [ˈbrɔ:dˌweɪ]</en>
    - **aj**: Adelajdo [P2] ← <en>Adelaide [ˈædəleɪd]</en>, Rajmondo [MB] ← <en>Raymond [ˈreɪmənd]</en>;
      Havajo [P2] ← <en>Hawaii [hə'waɪɪ]</en>
air, ayr ::
    **er**: Ero ← <en>Aire [ɛə]</en>, Sinklero ← <en>Sinclaire [siŋ'klɛə]</en>, Ferhalo ← <en>Fairhall ['fɛəhɔ:l]</en>
al ::
    - se <en>[æl]</en>, tiam **al**: Alĝernono ← <en>Algernon [ˈældʒənən]</en>
    - se <en>[ɔ:ll]</en>, tiam **ol** aŭ **al**: <en>Salisbury</en> → Salzburo|Solzburo?? <en>Albany [ˈɔ:lbənɪ]</en> → Albanio|Olbanio ??
au, aw ::
    - **o**: Oldo [WA] ← <en>Auld [ɔ:ld]</en>
    - **aŭ**: Aŭklando [MB] ← <en>Auckland [ˈɔ:klənd]</en>, Aŭdreo [MB] ← <en>Audrey ['ɔ:drɪ]</en>
augh :: **o** ?? : Momo ?? ← <en>[[https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Somerset_Maugham][Maugham]] [ˈmɔːm]</en>, Voo ← <en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/Evelyn_Waugh][Waugh]] [wɔː]</en>
b ::
  - **b**: Bostono [P2]
  - nenio, se muta: Kum-Tresio [ĈB] ← <en>Coombe [ku:m] Tracey</en>
c ::
  - se <en>[k]</en>, tiam **k**: Klarenco [MB] ← <en>Clarence [ˈklær(ə)ns]</en>
  - se <en>[s]</en> aŭ <en>[ʃ]</en>, tiam
    - **c**: Alico [P2] ← Alice [ˈælɪs]; Patricia ← <en>Patricia [pəˈtrɪʃə]</en> (Patriŝo??)
    - **s**: Fejsbuko ← <en>Facebook [ˈfeɪsˌbʊk]</en>, Kum-Tresio [ĈB] ← <en>Coombe Tracey ['treɪsɪ]</en>
ch ::
   - se <en>[ʧ]</en> aŭ <en>[ʤ]</en> aŭ <en>[ʃ]</en>, tiam **ĉ**:
     Ĉestro [P2] ← <en>Chester ['ʧɛstə]</en>;
     Grenviĉo [P2] ← <en>Greenwich [ˈɡrɪnɪʤ]</en>;
     Ĉikago [P2] ← <en>Chicago [ʃɪ'kɑ:goʊ]</en>
   - se <en>[k]</en>, tiam **k**: Kristoforo [P2] ← <en>Christopher [ˈkrɪstəfə]</en>
   - se <en>[x]</en>, tiam **ĥ**: Loĥneso ← <en>Loch Ness [ˌlɒxˈnɛs]</en>
   - laŭetime ankaŭ **ĥ**: Raĥelo [MB] ← <en>Rachel [ˈreɪʧ(ə)l]</en>
cia$ :: Patriŝo ← <en>Patricia [pəˈtrɪʃə]</en> (Patricia??)
ck :: **k**: Pikviko [PK] ← <en>Pickwick ['pɪkwɪk]</en>
d :: **d**: Donaldo [MB] ← Donald [ˈdɒn(ə)ld]
dge :: **ĝ**: Kembriĝo [Z] ← <en>Cambridge</en> [keɪmbrɪʤ], Roĝero [ĈB] ← <en>Rodger ['rɒʤə]</en>
e ::
    - **e**: Etono [RL] ← <en>Eton ['i:tn]</en>,
      Emakso ← <en>Emacs ['i:mæks]</en>;
      Devono [ĈB] ← <en>Devon [ˈdɛvən]</en>,
      Edinburgo [P2] ← <en>Edinburgh ['ɛdɪnb(ə)rə]</en>;
      Kromvelo [P2] ← <en>Cromwell [ˈkrɒmwɛl]</en>;
      Manĉestro [P2] ← <en>Manchester [ˈmænʧɪstə]</en>
      Klevlando [P2] ← <en>Cleveland [ˈkli:vlənd]</en>,
    - se [i:], tiam eble **i**: Klivo Lendon ← <en>Cleve Lendon</en>
e$ :: nenio (t.e. la nominativa finaĵo **o**): Morso ← <en>Morse [mɔ:s]</en>; Penelopo ← <en>Penelope ['pɪnəlɒpɪ]</en>
ea(r) ::
      - se <en>[i:]</en> aŭ <en>[ɪə]</en>, tiam **i**: Ŝekspiro ← <en>Shak(e)spear(e) ['ʃeɪkspɪə]</en>,
        Ĉesapiko [CEED] ← <en>Chesapeake [ˈʧɛsəpik]</en>;
        Istburno [GE] ← <en>Eastbourne [ˈi:stbɔ:n]</en>;<br>
        sed senakcente aŭ praepoke ankaŭ **e**:
        la Hampstedaj Lagetoj [PK] ← <en>Hampstead ['hæm(p)stɪd] Ponds</en>;
        [[#Lear][Lero]] ← <en>Lear [lɪə]</en>;
      - se <en>[e]</en> aŭ <en>[ə:]</en>/[ɝ], tiam **e**: Erlintono ← <en>Earlington ['ɝlɪŋtən]</en>;
        Redingo [GE] ← <en>Reading [ˈredɪŋ]</en>;
        Merivetero [RL] ← <en>Merryweather ['mɛrɪˌwɛðə]</en>
      - se <en>[eɪ]</en>, tiam **ej**: Brejkspiro ← <en>Breakspeare ['breɪkspɪə]</en>, Rejgano ← <en>Reagan [ˈreɪɡən]</en>
      - se dise: Seatlo [CEED] ← <en>Seattle [sɪ'ætl]</en>
      - se <en>ear = [ɑ]</en>, tiam **ar**: Svitharto ← <en>Sweetheart [ˈswi:thɑ:t]</en>
ee ::
   - **i**: Halovino ← <en>Halloween [ˌhæloʊˈiːn]</en>, Tenesio [P2] ← <en>Tennessee [ˌtɛnə'si:]</en>,
     jankio [P2] ← <en>Yankee ['jæŋkɪ]</en>, Ridzo ← <en>Reeds [ri:dz]</en>
   - skribisme **e** ??: Grenviĉo [P2] ← <en>Greenwich [ˈɡrɛnɪʤ]</en>
ei, ey ::
     - **i** ??
     - **e**: Lestero [GE] ← <en>Leicester [ˈlɛstə]</en>,
       Perso ← <en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/Benjamin_Peirce][Peirce]] [ˈpɝrs]</en>; Ero ← <en>Eyre [ɛə]</en>
     - **ej**: Ejgo ← <en>Eigg ['eɪɡ]</en>; Ejro [P2] ← <en>Éire ['ɛərə]</en>
eigh :: **i**: Rejlio ← <en>[[https://eo.wikipedia.org/wiki/John_William_Strutt_Rayleigh][Rayleigh]] [ˈreɪli];</en> Ralio ← <en>Raleigh [ˈrɑːlɪ]</en>, Lio ← <en>Leigh [li:]</en>
eo ::
   - se <en>[e]</en>, tiam **e**: Ĝefreo ← <en>Geoffrey ['ʤɛfrɪ]</en>
   - laŭtime **eo**: Leonardo ← <en>Leonard ['lɛnəd]</en>
   - en *George* ktp aperas ne *eo*, sed *ge* + *o*
es$ ::
    se <en>[z]</en>, tiam **zo** aŭ **so**:
    Hjuzo ← <en>Hughes [hju:z]</en>; Holmso [ĈB] ← <en>Holmes [həʊmz]</en>
eu, ew ::
    - **(j)u**: Ŝruzboro ← <en>Shrewsbury [ˈʃruːzb(ə)rɪ]</en> (aŭ <en>[ˈʃroʊzbrɪ]</en>)
    - skribisme **eŭ**: Neŭtono [P2] ← <en>Newton [ˈnju:t(ə)n]</en>; Eŭstono ← Euston [ju:st(ə)n]
-ey$ :: **-eo**: Sidneo [MB] ← <en>Sidney, Sydney ['sɪdnɪ],</en> Disneo ← <en>Disney ['dɪznɪ]</en>
f :: **f**: Farado [P2] ← <en>M. Faraday ['færədɪ]</en>
g ::
   - se <en>[ɡ]</en>, tiam **g**: Gulivero ← <en>Gulliver ['ɡʌlɪvə]</en>, Gertrudo ← <en>Gertrude [ˈɡətru:d]</en>
   - se <en>[ʤ]</en>, ĝiam **ĝ**: Ĝorĝtaŭno [EB, MB] ← <en>Georgetown [ˈʤɔ:ʤtaʊn]</en>,
     Losanĝelo [MB] ← <en>Los Angeles [lɔsˈænʤɪliz]</en>
   - se muta, tiam **g** (??): Gnato ← <en>Gnat [næt]</en>
gu :: se <en>[ɡju:]</en>, tiam **gu**: Montaguo ← <en>Montagu [ˈmɒntəɡju:]</en>
gu[aeiy] ::
   - se <en>[ɡw]</en>, tiam **gv**: Gvido ← <en>Guido [ɡwi:doʊ]</en>
   - se <en>[ɡ]</en>, tiam **g**: Gilfordo ← <en>Guilford ['ɡɪlfəd]</en>, Gineso ← <en>Guiness ['ɡɪnɪs]</en>
h :: **h**: Holmso [ĈB], Vajthalo [PK] ← <en>Whitehall ['waɪthɔ:l]</en>
-ham$ :: Ĉu *ham* aŭ *am*?? Birmin(g)(h)amo, Ĉat(h)amo (*Chatham* [ˈʧætəm])
i ::
  - se <en>[i]</en>, tiam **i**: Pikviko [PK] ← <en>Pickwick ['pɪkwɪk]</en>
  - se <en>[aɪ]</en>, tiam
  - **aj**: Vajthalo [PK] ← <en>Whitehall ['waɪthɔ:l]</en>
  - skribisme **i**: Idaho [P2] ← <en>Idaho ['aɪdəhoʊ]</en>
igh :: **aj**: Dvajto ← <en>Dwight</en>, Albrajto ← <en>Albright</en> (sed Brighaŭzo ← <en>Brighouse</en>)
ia ::
   - vortofine (ia$) **io**: Kolumbio [P2] ← <en>Columbia [kəˈlʌmbɪə]</en>
   - se <en>[ɪə]</en>, [ɪɑː] tiam **ia**: Doriano ← <en>Dorian [ˈdɔ:rɪən]</en>;
     Iago ← <en>Iago [ɪ'ɑːɡoʊ]</en>,
     Iano ← <en>Ian [ɪən]</en> (skota formo de *Johano*)
   - se <en>[aɪə]</en>, tiam **aja**: Brajano ← <en>Brian ['braɪən]</en>
ie ::
   - se <en>[i]</en>, tiam **i**: Koperfildo [ACh] ← <en>Copperfield</en>, Tolkino ← <en>Tolkien [ˈtɒlkiːn]</en>
   - vortofine (ie$)
   - **io**: s-ro Smitio [PK] ← <en>Smithie</en>, Makenzio [CEED] ← <en>Mackenzie [məˈkɛnzɪ]</en>
   - **ĉjo, njo**: Arĉjo [RL] ← <en>Archie</en>
ier :: **ir**: Pirsbriĝo ← <en>Pierce Bridge ['pɪəsbriʤ]</en>
j ::
  - laŭsone **ĝ**:  Ĝonso [RL] ← <en>Jones ['ʤəʊnz]</en>, Panĝabio [P2] ← <en>Punjab [ˈpʌnʤɑːb], [ˈpʌnʤæb]</en>
  - skribisme **ĵ**: Ĵersejo [P2] ← <en>Jersey ['ʤɝzɪ]</en>, Ĵulo [P2] ← <en>Joule [ʤu:l]</en>
  - laŭetime **j**: Janjo [PK] ← <en>Jane [ʤeɪn]</en>
k :: **k**: Kelvino [P2] ← <en>Kelvin</en>; Kento [PK] ← <en>Kent [kɛnt]</en>; Knajto (??) ← <en>Knight [naɪt]</en>
l, ll :: **l**: Londono ← London ['lʌndən]; Lojdo ← <en>Lloyd [lɔɪd]</en>; Linkolno ← <en>Lincoln [ˈlɪŋkən]</en>
m :: **m**: Manĉestro [P2] ← <en>Manchester ['mæn(t)ʃɪstə]</en>
n :: **n**: Neŭtono [P2] ← <en>Newton [ˈnju:t(ə)n]</en>
ng ::
   - **n**, precipe antaŭ konsonanto:<br>
     Vaŝintono [MB], Velintono [MB], Kinstono [MB] ← <en>Kingston</en>; Birminhamo [MB],
     Livinstono [OS] ← <en>Livingstone</en>
   - **ng**: Vaŝingtono [Z, P2], Birmingamo [P2], Kingstaŭno [P2] ← <en>Kingstown</en>, Kingo.
o :: ĉiam **o**:
  - se <en>[oʊ]</en>/[əʊ]/[o]:
    Oklahomo [P2] <en>Oklahoma [ˌoʊkləˈhoʊmə]</en>,
    Vindozo ← <en>Windows [ˈwɪndoʊz]</en>
  - se <en>[ɒ]</en> aŭ <en>[ɔː]</en>:
    Oksfordo [P2] ← <en>Oxford [ˈɒksfəd]</en>;
    Jorko [P2] ← <en>York [jɔ:k]</en>
  - se <en>[(ə)]</en>: Neŭtono [P2] ← <en>Newton [ˈnju:t(ə)n]</en>
  - se <en>[ʌ]</en>: London*o ← <en>London ['lʌndən]</en>,
    Somerseto ← <en>Sommerset ['sʌməsɪt]</en> (malkiel por <en>[ʌ]</en> el *u, oo, ou*)
oa :: **o**: Brodribo ← <en>Broadribb [ɔː]</en>; Okleo ← <en>Oakley ['əʊklɪ]</en>
oe :: **o**: Boingo ← <en>Boeing [ˈboʊ.ɪŋ]</en>
oe$ ::
    - se akcenta, tiam **oo**:
      Defoo ← <en>Defoe [dɨˈfoʊ]</en>,
      Monroo ← <en>Monroe [mənˈroʊ]</en>,
      Poo ← <en>Poe [poʊ]</en>
    - se senakcenta, tiam **o**: Robinsono Kruso ← <en>Robinson Crusoe ['kru:soʊ]</en>
oi, oy :: **oj**: Detrojto [CEED] ← <en>Detroit [dəˈtrɔɪt]</en>,
   Ilinojso [P2] ← <en>Illinois [ˌɪlɪˈnɔɪ]</en>,
   Demojno ← <en>Des Moines [dəˈmɔɪn]</en>;
   Lojdo ← <en>Lloyd [lɔɪd]</en>
oo ::
   - se <en>[ʊ]</en> aŭ <en>[uː]</en>, tiam **u**: Guglo ← <en>Google [ˈɡuːɡl]</en>;
     Jahuo ← <en>Yahoo [jɑː'hu:]</en>, Holivudo [P2] ← <en>Hollywood [ˈhɒlɪwʊd]</en>,
     Gudvud-Vetkuroj [OS] ← <en>Goodwood Races ['ɡʊdˌwʊd]</en>
   - se <en>[ʌ]</en>, tiam **a**: Blado ← <en>Blood ['blʌd]</en>
ou, ow ::
    - se <en>[oʊ]</en>, tiam
      - **ov** (*ow* intervokale aŭ vortofine): Glasgovo ← <en>Glasgow ['glɑ:sgəʊ]</en>,
        Halovino ← <en>Halloween [ˌhæloʊˈiːn]</en>,
        Marlovo ← <en>Marlowe ['mɑ:loʊ]</en>
      - **o** (antaŭ konsonanto): Vindozo ← <en>Windows [ˈwɪndoʊz]</en>,
        Jelostono ← <en>Yellowstone [ˈjɛloʊˌstoʊn]</en>,
        Boltono ← <en>Boulton [ˈbəʊltən]</en>
    - se <en>[aʊ]</en>, tiam **aŭ**:
      Kingstaŭno [P2] ← <en>Kingstown [ˈkɪŋzˌtaʊn]</en>, Straŭdo [PK] ← <en>Stroud [straʊd]</en>,
      Saŭtendo ← <en>Southend ['saʊθ'ɛnd]</en>, Braŭningo ← <en>Browning ['braʊnɪŋ]</en>
    - se <en>[u:]</en>, tiam **u**: Misuro ← <en>Missouri [mɪˈzʊ(ə)rɪ]</en>,
      Luiziano ← <en>Louisiana [ˌlʊɪzɪ'ænə]</en>,
      Ĵulo [P2] ← <en>Joule [ʤu:l]</en>
    - se <en>[ʌ]</en>, tiam
     - laŭsone **a**: ??
     - laŭfrance **u**: Duglaso [MB] ← <en>Douglas [ˈdʌɡləs]</en>
    - se <en>[ə]</en>, tiam **u**: Portsmuto (Porcmuto??) ← <en>Portsmouth [ˈpɔ:tsməθ]</en>;
      Melburno [P2]← <en>Melbourn ['mɛlbən]</en>
ough ::
     - se <en>[ʌf]</en>, tiam **af**: Brafo ← <en>Brough [brʌf]</en>,
       Lafboro ← <en>Loughborough [ˈlʌfbərə]</en>
     - se <en>[ox]</en> aŭ <en>[ɔx]</en> (en nomoj keltaj), tiam **oĥ**: Loĥrio ← <en>Lough Ree</en>
     - <en>Broughton ['brɔːtn, braʊtn]</en> ??; <en>Brougham [brʊm, 'bruːəm, braʊtn]</en> ??
     - speciale en *...borough$*,
       - **...boro**: Peterboro [GE] ← <en>Peterborough [ˈpɪ:təbərə]</en>,
         Marlboro ← <en>Marlborough</en>;
       - aŭ traduke **...burgo**: Edinburgo [P2] ← <en>Edinburgh ['ɛdɪnb(ə)rə]</en>
p :: Pikviko ← <en>Pickwick</en>; Bromptono [PK] ← <en>Brompton ['brɒm(p)tən]</en>
ph ::
   - se <en>[f]</en>, tiam **f**: Merfio [ĈB] ← <en>Murphy ['mɝfɪ]</en>
   - sed Ŝeperdo ← <en>Shepherd [ˈʃɛpəd]</en>; Aphilo ← <en>Uphill ['ʌphɪl]</en>
qu :: **kv**: Kventeno [Npv] ← <en>Quentin</en>;
   Kvinstaŭno ← <en>Queenstown</en>; Bankvo ← <en>Banquo ['bæŋkwoʊ]</en>
r :: **r**: Rejgano ← <en>Reagan [ˈreɪɡən]</en>; Morso [P2] ← <en>Morse [mɔ:s]</en>
rh :: **r**: Riso ← <en>Rhys [ri:s, raɪs]</en>
s ::
  - se <en>[s]</en>, tiam **s**: Skotlando, Misisipo [P2] ← <en>Mississipi [ˌmɪsɪ'sɪpɪ]</en>
  - se <en>[z]</en>, tiam **z** aŭ **s**: Vindozo ← <en>Windows [ˈwɪndoʊz]</en>,
    Lidzo [WA] ← <en>Leeds [li:dz]</en>;
    Holmso [ĈB] ← <en>Holmes [həʊmz]</en>
  - se <en>[ʃ]</en>, tiam **s**: Ŝugarbuŝo ← <en>Sugarbush ['ʃʊɡəbʊʃ]</en>, Ŝano ← <en>Sean ['ʃɒn]</en>
  - se <en>[ʒ]</en>, tiam
   - **ĵ**: ??
   - **z**: Rodezio ← <en>Rhodesia [roʊˈdiːʒə]</en>
  - se muta, tiam nenio: Longajlando ← <en>Long Island</en>
sh :: **ŝ**: Ŝekspiro ← <en>Shak(e)spear(e) ['ʃeɪkspɪə]</en> (sed Holinshedo ← <en>Holinshed [ˈhɒlɪnzhɛd]</en>)
t :: **t**: Tudoro [P2] ← <en>Tudor ['tju:də]</en>
th ::
   - se <en>[t]</en> aŭ <en>[θ]</en>, tiam **t**: Tomaso ← <en>Thomas [ˈtɒməs]</en>;
     Makbeto [P2] ← <en>Macbeth [mək'bɛθ]</en>, Plimuto [WA] ← <en>Plymouth [ˈplɪməθ]</en>
   - se <en>[ð]</en>, tiam **t** aŭ **d**: s-ro Smitio [PK] ← <en>Smithie ['smɪðɪ]</en>??;
     Maria Suderlando [RL] ← <en>Mary Sutherland ['sʌðələnd]</en>
   - sed *Vajthalo* ktp
tia :: ?? (kiel *militia*)
tio(n) :: Horacio [Z] ← <en>Horatio [həˈreɪʃɪəu]</en>
tz :: **c**: ?? Ficpatriko ← <en>Fitzpatrick [fits'pætrik]</en>
u ::
  - se <en>[ʊ]</en>, tiam **u**: Bulo ← <en>Bull [bʊl]</en>
  - se <en>[ju:]</en>, tiam
    - **ju**: Stjudento ← <en>Student [ˈstju:d(ə)nt]</en> (??)
    - **u**: Utaho [P2] ← <en>Utah ['ju:tɑ:]</en>, Unikso [P2] ← <en>Unix ['ju:nɪks]</en>
  - se <en>[ʌ]</en>, tiam
    - **u**: Kentukio [P2] ← <en>Kentucky [kɛn'tʌkɪ]</en>,
      Dublino [P2] ← <en>Dublin [ˈdʌblɨn],</en>
      Ulstro [TS] ← <en>Ulster ['ʌlstɝ]</en>, Butlero ← <en>Butler ['bʌtlɝ]</en>
    - **a**: Damkinzo [PK] ← <en>Dumkins</en>, Hatleo [PK] ← <en>Hutley ['hʌtlɪ]</en>
      (Aptono?? Uptono?? ← <en>Upton ['ʌptən] Sinclair</en>)
  - se <en>[ɪ]</en> (en keltaĵoj), tiam **i**: Landidno ← <en>Llandudno [lænˈdɪdnoʊ]</en>
ugh :: **ju**: Hjuo ← <en>Hugh [hju:]</en>
ui :: Frutvalo ← <en>Fruitvale ['fru:tveɪl]</en> (ĉu ankaŭ <en>built...</en>?)
ur :: Merfio [ĈB] ← <en>Murphy ['mɝfɪ]</en>, Churchill, Burns ??
v :: **v**: Vermonto [P2] ← <en>Vermont [vɝˈmɒnt]</en>
w ::
  - se <en>[w]</en>, tiam **v**: Vaŝin(g)tono ← <en>Washington [ˈwɒʃɪŋtən]</en>,
    Otavo [P2] ← <en>Ottawa ['ɒtəwə]</en>, Kromvelo [P2] ← <en>Cromwell [ˈkrɒmwɛl]</en>
    (la traduka asimilo «Eduardo» respondas ne tiom al <en>Edward [ˈɛdwəd]</en>, kiom al la franca <fr>Édouard</fr>)
  - se muta, tiam **v**: Grinviĉo ← <en>Greenwich [ˈɡrɛnɪʤ]</en>,
    Vrajto ← <en>Wright [raɪt]</en>??
wh :: **v**: Vajthalo [PK] ← <en>Whitehall ['waɪthɔ:l]</en>
x ::
  - se <en>[ks]</en>, tiam **ks**: Oksfordo [P2] ← <en>Oxford [ˈɒksfəd]</en>
  - se <en>[ɡz]</en>, tiam **kz** aŭ **ks**: (ĝeneralo Alekzandero ← <en>Alexander [ˌælɪɡˈzændɝ]</en>)??
  - vortokomence **ks**: Kserokso ← <en>Xerox [ˈzɪərɒks]</en>
y ::
  - se <en>[ɪ]</en>, tiam **i**: Holivudo [P2] ← <en>Hollywood [ˈhɒlɪwʊd]</en>, Viklifo ← <en>Wycliffe [ˈwɪklɪf]</en>
  - se <en>[aɪ]</en>, tiam
   - **aj**: Bajrono [Z, P2] ← <en>Byron ['baɪ(ə)r(ə)n]</en>;
    Vajomingo [P2] ← <en>Wyoming</en>, Hajd-Parko [RL] ← <en>Hyde Park ['haɪdpɑ:k]</en>
   - skribisme **i**: ??
  - se <en>[j]</en>, tiam **j**: Jorko [P2] ← <en>York [jɔ:k]</en>
y$ ::
   Haklbero ← <en>Huclberry [ˈhʌklb(ə)rɪ]</en>
z :: **z**: Makenzio [CEED] = Makenzo [TS] ← <en>Mackenzie [məˈkɛnzɪ]</en>

----------
* 8. Konkludo

<div style="background: silver">


Laŭ la diro de d-ro Ĝonsono (<en>Samuel Johnson</en>),
<en>“What is written without effort is in general read without pleasure.”</en>

Krei racian ortografion por la angla (tio, kion la anglalingvanoj mem malsukcesis fari por sia lingvo. Jam ekde Svifto.)

** Kapitulaco

Por prezenti siajn (proksimume) 48 fonemojn la angla skribo uzas ne 26 literojn,
sed 144 literkombinojn (26 unuliteraĵoj + 118 plurliteraĵoj), kiuj plejparte
havas po plurajn sonvalorojn; ekz‑e <en>ai</en> havas 7 sonvalorojn:

 1. <en>/eɪ/ (main)</en>,
 2. <en>/ɛə/ (fairy)</en>,
 3. <en>/ɛ/  (said)</en>,
 4. <en>/æ/  (plaid)</en>,
 5. <en>/aɪ/ (samurai)</en>,
 6. <en>/ɪ/  (portrait)</en>,
 7. <en>/ə/  (villain)</en> ---

sen kalkuli la nul-valoron en <en>certain</en> ktp.

Unu saman sonvaloron povas reprezenti pluraj literkombinoj;
kaj unu literkombino povas havi plurfoneman sonvaloron;
ekz‑e la vorto <en>tough</en> konsistas el 2 grafemoj, <en>t</en> kaj <en>ough</en>,
kies sonvaloroj en tiu vorto estas <en>/t/</en> kaj <en>/ʌf/</en>,
kiuj sume prezentas 3 fonemojn: <en>/tʌf/</en>.
Sume tiuj 144 literkombinoj havas 393 sonvalorojn (kiuj plejparte aperas po plurfoje).


; ** 2.2 La malakordo inter skribo kaj sono

La angla prononco malproksimen fordrivis de la skribo, la literoj de la anglaj nomoj ofte havas sonvalorojn tute malakordigeblajn kun la
esperantaj. Iam tion oni povas rigardi kiel avantaĝon: oni havas elekton, ĉu transskribi laŭsone aŭ laŭskribe; iam unu maniero donas pli
oportunan esperantigon, iam la alia.  Tamen la malkohero povas malfaciligi rekoneblon kaj reangligon -- por la aŭskultanto ne ĉiam evidentas,
kiun principon aplikis la parolanto.

La angla skribo estas eklekta --- iuj nomoj konservas fremdan ortografion, kun aŭ sen reinterpreto angleca.  Ekz-e *Chicago, Michigan, Charlotte*
retenas la francajn ortografion kaj prononcon (kun /ʃ/); dum en *Detroit, Des Moines, Texas* la voĉlego angliĝis.

Unu saman sonformon povas prezenti pluraj skribaj formoj homonimaj/homofonaj; kaj inverse, unu sama skribo povas reprezenti plurajn sonfomojn:
*Buchanan* povas esti [bju:'kænən] aŭ [bə:'kænən] aŭ [bʌ'kænən].



Kompliko: argumento por transskribi.
Cetere, la vasta konateco kun la angla (eĉ se neniam sufiĉa).

**Oftaj nomformiloj**. Sencus normigi trasskribon de oftaj nomelementoj, kiaj <en>-son, </en>

**Perla skripto.** Ĝi estus ege pli simpla ol la voĉlegilo de anglaj tekstoj, io simila al [[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cava_alfabeto#Perla_tradukilo][la Perla skripto]] tradukanta el la latinalfabeta angla
skribo en la ŝavan. Tiu skripto uzas vortaron komunlingvan; por nia celo tamen pli interesa estus vortaro da nomoj propraj kun prononcindikoj;
io simila al [[[https://archive.org/details/nbchandbookofpro00bend][NBC]]], aŭ al <en>“Biographical Names”</en> kaj <en>“Pronouncing Gazetteer”</en> de Vebsteraj vortaroj (ĉu io tia haveblas en
komuputile legebla formo, anaptebla al la skripta uzo?).



La du plej ĝenaj absurdaĵoj skribismaj:
 - <en>au, aŭ</en> → *aŭ* (en ĉiuj nacilingvaj transskriboj de la [[#TabRuLvLtEl][Tabelo 1ª]] estas *o*);
 - <en>j</en> → *ĵ*, dum Esperanto posedas la idealan *ĝ*.

La akcento ne estas fonologia trajto en Esperanto; en la angla la ŝovo de akcento plej ofte konsiderinde ŝanĝas la foneman konsiston de la angla
vorto; tial ĝi plej ofte estas devinebla el la fonema transskribo kaj tial ekz-e ĝi ne estas markata en la principe fonetika [[http://eo.wikipedia.org/wiki/%%C5%%9Cava_alfabeto][Ŝava skribo]]. Tia
aludo tamen ne funkcias en esperantaj transskriboj pro la [[klarigo de reduktaĵoj]].

Hejmigi anglaĵojn en Esperanton.

Por persono kiu ne konas la anglan malfacilas rekoni en la ekzota *Ogastaso* la nomon <en>Augustus [ɔˈɡʌstəs]</en>; sed aliflanke la traukformo
*Aŭgusto* sonas iel malanglece. Nu, tio estas kiel pri *Ŝono* aŭ *Hanso*, kiuj malmulte similas sian ĉefformon *Johano*.

; La angla sistemo ĉion duobligas (Mocarto). Tio estas klera, sed malracia. Skribismo kreas trian formon.

Fuŝeco de la angla skribo kiel frukto de perfektismo.

</div>

#mll
* 9. Mallongigoj

> □ = iu presaĵo
> 3T = ie en TTT
> ACh = <fr>André Charpillod</fr>
> AHD = <en>American Heritage Dictionary of the English Language</en>
> DB = <en>Donald Broadribb</en>
> EB = E. Bokarev (Е. Бокарёв)
> EK = Eo-korea vortaro de Hajpin Li, 1983
> Eŭ = «Eŭgeno Onegin» (trad. V. Melnikov)
> G = germana, germanlingve
> GE = <en>E. Grimley Evans:</en> [[http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tmp/urbonomoj.html][Esperantigo de anglaj loknomoj]]
> GA = <en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/General_American][General American]]</en>
> GW = Varingjeno
> NBC = <en>“[[https://archive.org/details/nbchandbookofpro00bend][NBC Handbook of Pronunciation]]”</en>
> Npv = A. Cherpillod: Nepivaj vortoj. 1988.
> MB = [[http://www.pdf-archive.com/2014/02/03/butler-esperanto-english-1967-vjg2/][Esperanto-angla vortaro]] de <en>M. C. Butler</en> (1967; ankaŭ [[http://esperilo.be/butler.htm][en HTML]])
> OS = Ĉ. Darvin, tr. Klivo Lendon: [[http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/origino/origino08.html][La Origino de Specioj]]
> PGv = Parnasa Gvidlibro
> PK = Pikvika Klubo (tr. WA)
> PM = Poŝatlaso de la mondo
> RP = <en>[[http://en.wikipedia.org/wiki/Received_Pronunciation][Received Pronunciation]]</en> (la Britia prononca normo)
> ŜH = «La aventuroj de Ŝerloko Holmso». [[http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php][Sezonoj]], 2014
> TS = Tibor Sekelj
> WA = <en>William Auld</en> ([[#Oldo][Vilhelmo Oldo]])

<comment>

Kanterburgo : http://www.majstro.com/Web/Majstro/showEntryInfo.php?k=133672&t=dut&i=eng
; English	Canterbury
; Esperanto	Kanterburgo
; French	Cantorbéry
; Icelandic	Kantaraborg
; Latin	        Cantuaria
; Portuguese	Cantuária
; Russian	Кентербери
</comment>

;  LocalWords:  Ĉosero franca-turkan nompeco

Footnotes: 
[1]  **malnovfranca lingvo**: la franca lingvo antaŭ la Centjara milito (ĝis 1345).

