(Ĉi tiu artikolo de Edmund GRIMLEY EVANS aperis en /La Brita
Esperantisto/, januaro-februaro 1995, p. 8-10.)


  Paroli la anglan Esperante (Imitismo)

Kelkfoje estas utile montri al esperantisto la proksimuman prononcon de
nacilingva vorto, por ke tiu povu diri ĝin en maniero eble rekonebla
por parolanto de la nacia lingvo. Tion oni povas fari per ``imitita
prononco'': Oni transskribas la nacilingvajn sonojn per la Esperantaj
sonoj, kiuj plej similas al ili. Ĉar ĝenerale oni perdas informojn
tiel transskribante, oni ĉiam donu ankaŭ la nacilingvan skribmanieron
apude. En MONATO oni jam delonge metas tiajn imititajn prononcojn en
krampoj post nacilingvaj vortoj en la teksto, sed kelkfoje oni
transskribis ne tre konsekvence.

Indas sekvi la principon, ke la imitita prononco estu uzebla por iu ajn
esperantisto, eĉ se tiu tute nenion scias pri la nacia lingvo kaj
neniam antaŭe uzis imititan prononcadon. Sube mi prezentas kompletan
sistemon por tiel imiti en Esperanto la norman sudanglan lingvon.

Tamen notu, ke tiu normo ne ĉiam estas sekvenda. Se oni volas montri la
prononcon de la nomo de nordangla vilaĝo, verŝajne estas pli bone
sekvi la lokan prononcadon, ne la sudanglan norman. Kaj la sistemo
evidente neniel taŭgas por usona prononcado. Do ne misapliku ĝin, mi
petas!

Notu ankaŭ, ke imitita prononcado estas nenia bazo por la esperantigo
de nacilingvaj nomoj. La plej multaj anglaj urboj ekzistis jam longe
antaŭ la estiĝo de la moderna angla lingvo, kaj esperantigita urbonomo
devas esti uzebla ankaŭ en historia kunteksto, do por esperantigi nomon
oni devas atenti la historion kaj la etimologion, kaj kompreneble ankaŭ
la tradicion en Esperanto. Pri tio nun ne temas.

* * *

La norma sudangla havas 24 konsonantajn sonojn, el kiuj 21 respondas en
evidenta maniero al la Esperantaj sonoj B, Ĉ, D, F, G, Ĝ, H, J, Ĵ, K,
L, M, N, P, R, S, Ŝ, T, Ŭ, V kaj Z. La Esperantan sonon C oni povas
uzi anstataŭ TS, do Ĥ estas la sola Esperanta litero neuzata. La plej
dubindaj ekvivalentoj estas R kaj Ŭ: Esperanta Ŭ estas uzata nur post
vokalo, dum la responda sono en la angla estas uzata ankaŭ post
konsonantoj; kaj angla R ne multe similas al Esperanta R. Tamen pli bona
solvo ne estas. Kompreneble oni devas atenti, ke R estas elparolata en
la sudangla nur antaŭ vokaloj, do skribata R tre ofte ne estas
elparolata. Ekzemple: /worm/ [ŭem].

Restas ankoraŭ tri anglaj konsonantoj, kiujn oni devas imiti per sonoj
jam uzataj, perdante do distingojn, kiuj ekzistas en la angla. Tiuj
estas la du /th/-sonoj, de /thin/ kaj /this/, kiujn oni imitu per F kaj
V respektive, kaj la /ng/-sono de /sing/, kiun oni imitu ĝenerale per
N, sed per NG, se antaŭ vokalo. Alilandanoj kelkfoje volas imiti la
sonon de /thin/ per S aŭ T, sed al sudangla orelo F estas nepre pli
bona. Imiti la /ng/-sonon per NG antaŭ konsonanto estus malbona, ĉar
bona Esperanta prononco de NG estas simple N plus G, do apenaŭ similas
al angla /ng/.

Niaj problemoj vere komenciĝas, kiam ni volas imiti la 12 simplajn
vokalojn kaj 8 diftongojn de la angla per la 5 puraj vokaloj de
Esperanto; neeviteble oni perdas multajn distingojn. Al la Esperanta
sono A respondas tri malsamaj vokaloj en la angla: /cart/, /cat/ kaj
/cut/ ĉiuj iĝas [kat]. Kelkaj alilandanoj emas imiti la vokalon de
/cat/ per E, sed tio ofendas anglajn orelojn kaj kontraŭas Esperantan
tradicion. Al E respondas la anglaj vokaloj de /ten/ kaj /turn/, kiuj
iĝas [ten]. Al I respondas la vokaloj de /ship/ kaj /sheep/, kiuj
egaliĝas al [ŝip], al O respondas la vokaloj de /cot/ kaj /caught/,
kiuj iĝas ambaŭ [kot], kaj al U respondas la sonoj de /pull/ kaj
/pool/, kiuj samiĝas kiel [pul]. Nemenciita estas ankoraŭ unu simpla
vokalo en la angla: la neakcentita vokalo de /potter/, /alone/, /the/,
ktp. Por havi la ĝustan nombron de silaboj oni devas imiti ĝin per iu
el la Esperantaj vokaloj -- oni ne rajtas simple ellasi ĝin -- sed
neniu Esperanta vokalo estas evidenta kandidato. Mi proponas imiti ĝin
per A en fermitaj silaboj (silaboj finiĝantaj per konsonanto) kaj per E
en nefermitaj silaboj (silaboj finiĝantaj per vokalo).

El la 8 diftongoj de la sudangla, 4 respondas en evidenta maniero al
kutimaj Esperantaj diftongoj: AŬ, AJ, EJ kaj OJ. La aliaj estas la
sonoj de /pair/, /peer/, /poor/ kaj /Poe/. La tri unuajn mi proponas
imiti per EA, IE kaj UE respektive. Tiel oni aldonas silabon, sed mi ne
vidas pli bonan solvon. Se la sono R tuj sekvas, oni ellasu tamen la
duan vokalon el tiuj paroj: /tour/ [tue], sed /touring/ [turin]. Pri la
sono de /Poe/ mi faras proponon iom netradician, sed plene pravigeblan,
laŭ mi: Oni imitu ĝin per la Esperanta diftongo EŬ. Ja ekzistas ia
tradicio montri anglan prononcmanieron de Esperanto skribante OŬ
anstataŭ O, ekzemple en ĉapitro 13 de ``Kredu min, sinjorino!'', kaj
tiu tradicio verŝajne daŭros, sed du fortaj argumentoj subtenas la
uzadon de EŬ en imitita prononcado: Unue, la sudangla vokalo de /low/
pli similas al ĝuste prononcata Esperanta EŬ ol al ĝuste prononcata
Esperanta OŬ, almenaŭ por mia orelo. Kaj due, la diftongo OŬ ne vere
ekzistas en Esperanto. La malmultaj vortoj, kiuj ĝin enhavas, estas
elpensaĵoj de vortaristoj, kiujn normala esperantisto apenaŭ scias
prononci. Do por klarigi la anglan sonon al esperantisto, kiu ĝin ne
jam konas, EŬ estas nepre pli bona ol OŬ.

La akcento estas tre grava en la angla, kaj por montri ĝin oni povas
konsideri la uzadon de aldonaj tipografiaj rimedoj, ekzemple grasaj
literoj aŭ dekstrakornaj supersignoj. Tamen tio kontraŭas la
principon, ke la uzanto devu nenion scii krom Esperanto, kaj oni povas
ja montri la akcenton uzante nur la normalajn regulojn de Esperanto. La
baza regulo en Esperanto estas, ke oni akcentu la lastan silabon de
vortoj, kiujn sekvas apostrofo, kaj la antaŭlastan silabon de aliaj
vortoj, se ili havas antaŭlastan silabon. Se oni jam transskribis iujn
silabojn per Esperantaj literoj, oni povas laŭplaĉe dismeti la
akcentojn simple per la aldono de intervortaj spacoj kaj apostrofoj:
/Birmingham/ [Bemin ham], /Carlisle/ [Kalajl']. Se oni volas, oni povas
ankaŭ eviti apostrofojn forviŝante spacojn el la originalo: [Steŭkon
Trent'].

Kiel dirite, la sistemo estas farita por montri la prononcadon nur apud
la normala skribmaniero, sed por amuzo, kaj por ilustri la sistemon, ni
kune faru kanton, laŭ la melodio de nia Himno:

    Te ve ŭeldiz kame njubon filin,
    Fru ve efe vojsov strongen deve;
    On ve ŭinzov ĝental ŭindze ŭilin
    Naŭ from land' telandit mast' flaj eve:
    Not te sode festfe bladit kolzas,
    Leŭ! it drozman kajnd' teŭan' heŭm leŭli.
    Te ve ŭeldhuz konstant ŭaze polas
    Promi siz hameŭnjas lajfand heŭli. 

(Pardonpetojn al Ludoviko Zamenhof kaj Daniel Hughes [Danjal Hjuz']!)

------------------------------------------------------------------------

Oni nomas "imitismo" la kutimon prononci fremdajn nomojn en Esperanta
parolo strikte per Esperantaj sonoj, celante tamen imiti la nacilingvan
prononcon; "literumismo" estas la kutimo prononci fremdajn nomojn laŭ
ilia nacilingva literumo, sed prononcante la literojn, kvazaŭ ili estus
Esperantaj. Do /Cambridge/ estus imitisme [kejmbriĝ] kaj literumisme
[cambridge] - apenaŭ rekoneble por aŭskultanto ne konatanta
literumismon. (Bonŝance la urbo de la 3-a UK havas ankaŭ Esperantan
nomon: Kembriĝo.)

De post la publikigo de la supra "normo" por (sud)angla imitismo mi
apenaŭ volis ion ŝanĝi. Tamen eble la /ng/-sono estu ĉiam N kaj ne
NG antaŭ vokalo; tio ebligus distingi inter /singer/ [sine] kaj
/finger/ [finge], dum la distingo inter la anglaj /n/- kaj /ng/-sonoj
restas klara pro la nacilingva literumo uzata apude. Cetere oni povus
konsideri pli simplan regulon por la neakcentita vokalo de /potter/.

Afero, kiun mi ne menciis en la artikolo, estas la difino de silabo. Mi
kredas, ke Esperanta silabo devas enhavi precize unu el la kvin vokaloj
(AEIOU). Tamen en la angla oni povas uzi kelkajn konsonantojn kiel
vokalojn: /l/ in /middle/, /m/ in /prism/, /n/ in /button/. Tiajn
vortojn oni imitu, kvaza^u la vokalrolanta konsonanto havus anta^u si
neakcentitan vokalon, kiun oni imitas per A. Tiuj ekzemploj estus do:
[midal], [prizam], [batan].

En la supra artikolo mi uzis esprimojn kiel "la /ng/-sono" kaj "la sono
de /Poe/". Por pli lerte skribi pri prononcado oni povas apliki la
Internacian Fonetikan Alfabeton (IFA). Bedaŭrinde la simboloj de tiu
alfabeto estas eĉ pli malfacile uzeblaj en la komputila reto ol la
Esperantaj literoj, do oni proponis diversajn sistemojn por prezenti
ilin per Askio. El tiuj sistemoj la plej "oficiala" aŭ "norma" ŝajnas
esti SAMPA. Sube jen konciza resumo pri la SAMPA-simboloj por la angla
kun referenco al la detala priskribo; oni povas aldoni tiujn kvin
liniojn ĉe la fino de retmesaĝoj, en kiuj oni skribas pri prononcado
de la angla.

-----------------------------------------------------------------------
eI raise I@ fears  I pit V cut U put i: ease A: stars u: lose Z measure
aI rise  e@ stairs e pet { pat Q pot 3: furs O: cause tS chin @ another
OI noise U@ cures  S she j yes D the  T thin  N thing dZ gin  =/@"nVD@/
@U nose  aU rouse  URL:http://www.phon.ucl.ac.uk/home/sampa/english.htm <http://www.phon.ucl.ac.uk/home/sampa/english.htm>

Edmund GRIMLEY EVANS <http://www.rano.org/> <edmundo@xxxx.xxx
<mailto:edmundo@xxxx.xxx>>
1998-03-23

