
  Esperantigo de anglaj loknomoj

Multo estas jam skribita pri la esperantigo de nomoj, do mi ne disertos
pri la ĝeneralaj principoj, nek prezentos la kutimajn argumentojn. Ni
ekiru de la konstato, ke kelkfoje oni volas esperantigi iun nomon, kaj
por fari tion oni ne povas sklave sekvi iujn simplajn regulojn, ĉar oni
devas lerte kompromisi, atentante la aspekton de la nomoj, la prononcon,
la formojn en diversaj lingvoj, la signifon, la etimologion, la
tradiciojn establitajn en Esperantujo, la neceson konformigi vortojn al
la propra karaktero de Esperanto, kaj la deziron eviti ĝenajn koliziojn
kaj similecojn; kaj tiu listo de faktoroj verŝajne ne estas kompleta.

Esperantigi anglajn nomojn estas speciale interesa tasko pro la
malstrikta ligo inter la literumo kaj la prononco, kiu ofte starigas la
dilemon, kiun oni sekvu. Mi divenas, ke nur kelkdeko da britaj urboj
havas bone establitan Esperantan nomon, kaj la britaj urboj, por kiuj
oni en Esperanto pli ofte uzas la Esperantan nomon ol la anglan, eble
nombras malpli ol dek.

Mi starigis al mi la taskon esperantigi pli longan liston de urbonomoj
por vidi, kiagrade mi sukcesos, kaj kiajn problemojn mi renkontos. Por
krei la liston mi prenis la 65 urbojn en Britio kun pli ol 100 mil
loĝantoj, la 44 diocezojn de la Eklezio de Anglio, la plej gravajn
internaciajn flughavenojn, la urbojn de Britaj Kongresoj kaj Universalaj
Kongresoj, la 121 poŝtkodajn regionojn, kaj la 16 britajn urbojn, kiuj
estas kapvortoj en Plena Ilustrita Vortaro, kaj el tiuj nomoj mi eltiris
la nomojn de urboj en Britio por ricevi liston de 154 urboj.

Por ĉiu urbo mi klopodis eltrovi la Esperantajn nomojn jam uzitajn aŭ
proponitajn, kaj multajn nomojn mi ankaŭ mem esperantigis. Mi ordigis la
Esperantajn nomojn laŭ mia nuna prefero, kun la plej rekomendata nomo en
unua loko, tuj post la angla nomo. La fontindikoj estas jenaj:

I: Formo trovita ie en Interreto.

P: Formo trovita en (kredinda reta versio de) papera eldonaĵo.

PIV: Kapvorto en Plena Ilustrita Vortaro (2002).

WA: Formo uzita de William Auld.

Se mankas fontindiko, la vorton kulpas verŝajne mi.

Aberdeen	Aberdeno (P), Aberdino (I)
Abergavenny	Abergaveno (P)
Bath	Bado (WA), Bato (P)
Belfast	Belfasto (PIV)
Birmingham	Birmingamo (PIV), Birminhamo (I), Birminghamo (I)
Blackburn	Blakburno (P)
Blackpool	Blakpolo, Blakpulo (I)
Bolton	Boltono (P)
Bournemouth	Burnmuto (P)
Bradford	Bradfordo (P)
Bridlington	Bridlintono (I)
Brighton	Brajtono (P)
Bristol	Bristolo (PIV)
Bromley	Bromleo
Bury St Edmunds	Edmundburio
Cambridge	Kembriĝo (PIV), Kambriĝo (I)
Canterbury	Kanterburio (P), Kanterberio (WA), Kanterboro (P),
Kanterburgo (I)
Cardiff	Kardifo (PIV)
Carlisle	Karlajlo (P)
Chelmsford	Ĉelmsfordo (P)
Cheltenham	Ĉeltenhamo (I), Ĉeltenamo (P)
Chester	Ĉestro (PIV)
Chichester	Ĉiĉestro (I)
Colchester	Kolĉestro (P)
Coventry	Koventrio (I), Koventro (I)
Crawley	Kraleo
Crewe	Kruvo (I)
Croydon	Krodeno
Darlington	Darlintono (I)
Dartford	Dartfordo (I)
Derby	Derbio (P)
Doncaster	Donkastro (I), Donĉestro (I)
Dorchester	Dorĉestro (P)
Dover	Dovero (PIV), Dovro (P)
Dudley	Dudleo, Dudlio (P)
Dumfries	Dumfriso (P)
Dundee	Dundio (P)
Durham	Durhamo (P)
Eastbourne	Istburno
Edinburgh	Edinburgo (PIV)
Ely	Elio
Enfield	Enfildo
Exeter	Eksetero (P)
Falkirk	Falkirko (I)
Felixstowe	Felikstovo
Galashiels	Galaŝilzo (I)
Gatwick	Gatviko
Glasgow	Glasgovo (PIV)
Gloucester	Glostero (WA), Gloĉestro, Glocestro (I), Glostro (I)
Greenwich	Grenviĉo (PIV)
Guildford	Gildfordo (P)
Halifax	Halifakso (P)
Hamilton	Hamiltono (I)
Harrogate	Harogato (P)
Harrow	Harovo (P)
Hastings	Hastingo (P)
Heathrow	Hitrovo
Hemel Hempstead	Hemelhempstedo
Hereford	Herefordo (P)
Hoddesdon	Hodesdono
Huddersfield	Hudersfildo
Ilford	Ilfordo (P)
Inverness	Inverneso (P)
Ipswich	Ipsviĉo (P)
Kilmarnock	Kilmarnoko (I)
Kingston upon Hull	Kinstono (I) ĉe Hulo, Kingstono Tamiza (P)
Kingston upon Thames	Kinstono ĉe Tamizo
Kirkcaldy	Kirkaldo (I)
Kirkwall	Kirkvalo (I)
Lancaster	Lankastro (PIV)
Leamington Spa	Lemintono (Reĝa Banloko)
Leeds	Lidzo (WA)
Leicester	Lestero (I), Leĉestro (I), Lestro (P)
Lerwick	Lerviko (I)
Letchworth	Leĉvorto
Lichfield	Liĉfildo
Lincoln	Linkolno, Linkono (P)
Liverpool	Liverpolo (PIV), Liverpulo (WA)
Llandrindod Wells	Landrindodo
Llandudno	Landudno (I)
London	Londono (PIV)
Loughborough	Lufboro (P), Lufburgo
Luton	Lutono (I)
Maidstone	Medstono (P)
Manchester	Manĉestro (PIV)
Middlesbrough	Mezboro, Mezburgo, Midelsboro (P)
Milton Keynes	Miltonkejnso
Morecambe	Morkambo (I)
Motherwell	Modervelo
Newcastle upon Tyne	Novkastelo (WA) ĉe Tajno
Newport	Novporto (P), Novhaveno (I)
Northampton	Nordhamptono, Nordamptono (P), Norda Hamptono (I)
Norwich	Norviĉo (P)
Nottingham	Notingamo (P), Notinhamo (I), Notinghamo (I)
Oldham	Oldhamo, Oldamo (P)
Oxford	Oksfordo (PIV)
Paisley	Pasleo
Perth	Perto (P)
Peterborough	Peterboro, Peterburgo
Plymouth	Plimuto (WA)
Poole	Polo, Puleo (P)
Portrush	Portruŝo
Portsmouth	Portsmuto (I)
Preston	Prestono (P)
Reading	Redingo (P)
Redhill	Redhelo
Richmond-upon-Thames	Riĉmondo (P) ĉe Tamizo
Ripon	Ripono
Rochester	Roĉestro (P), Roĉestero (WA)
Romford	Romfordo
Rotherham	Roterhamo
Saffron Walden	Safranvaldeno
Salisbury	Salisburio
Scarborough	Skarboro (P), Skarburgo (I), Skarbro, Skarburo
Shandon-on-Gareloch	Ŝandono ĉe Gero
Sheffield	Ŝefildo (P)
Shrewsbury	Ŝroburio, Ŝruzboro (P), Sreŭburgo (I)
Slough	Slao
Southampton	Sudhamptono (WA), Sudamptono (P)
Southend-on-Sea	Saŭtendo
Southport	Sudporto, Sudhaveno (P), Saŭtporto (I)
Southwell	Sudvelo
St Albans	Sankta-Albano
St Helens	Sankta-Heleno, Sankta Heleno (P)
Stansted	Stanstedo
Stevenage	Stivenaĝo
Stirling	Stirlingo (I)
Stockport	Stokporto (P)
Stoke-on-Trent	Stoko ĉe Trento
Sunderland	Sunderlando (I)
Sutton	Sutono
Sutton Coldfield	Sutonkoldfildo
Swansea	Svanseo (I), Svansio (P), Abertaŭo (I)
Swanwick	Svanviko (I)
Swindon	Svindono (P)
Taunton	Taŭntono (P)
Telford	Telfordo
Tonbridge	Tonbriĝo
Torquay	Torkajo
Truro	Truro (I)
Twickenham	Tvikenhamo
Uxbridge	Uksbriĝo (I)
Wakefield	Vekfildo (P)
Walsall	Valsalo (P)
Warrington	Varintono, Varingtono (P)
Watford	Vatfordo
Wells	Velzo
West Bromwich	Okcidenta Bromviĉo
Weston-super-Mare	Vestono ĉe la Maro
Wigan	Vigano (P)
Winchester	Vinĉestro (P)
Wolverhampton	Vulfhamptono, Vulverhamptono (P)
Worcester	Vorstero, Vorĉestro, Vorcestro (I), Vurstero (P)
York	Jorko (PIV)

Eĉ en ĉi tiu mallonga listo oni vidas finaĵojn, kiuj multe ripetiĝas.
Estas avantaĝe esperantigi ilin konsekvence. La sekvaj finaĵoj estas
speciale atentindaj.

La finaĵoj -borough, -brough kaj -burgh, same prononcataj, devenas de la
anglosaksa "burh" (fortikaĵo). Simila elemento troviĝas en loknomoj de
aliaj ĝermanlingvaj landoj. Ĉar la formo "Edinburgo" estas jam fiksita,
oni povas pripensi esperantigi ĉiujn per -burgo: Mezburgo (same kiel
Middelburg en Nederlando), Peterburgo (same kiel la urbo en Rusio),
Skarburgo, ... Tamen, kiel oni tiam esperantigus la anglajn nomojn
"Marlboro" kaj "Peterboro"? Ĉu ankaŭ tiujn nomojn, kiuj jam aspektas
kiel Esperantaj vortoj, oni ŝanĝu al "Marlburgo" kaj "Peterburgo"? Mi
pensas, ke estas preferinde esperantigi -borough kaj -brough per -boro:
Lufboro, Mezboro, Peterboro, Skarboro.

La nomoj kun -bury devenas de la dativa formo "byrig" de la sama vorto
"burh", kaj tial la propono "Kanterburgo" ne estas tute freneza. Tamen,
mi preferas: Kanterburio, Edmundburio (Bury St Edmunds nomiĝas ankaŭ St
Edmundsbury), Salisburio, Ŝroburio.

La finaĵoj -bourn, -bourne kaj -burn ĝenerale devenas de "burna"
(rivereto). Tial mi preferis U kaj ne O: Blakburno, Istburno. Ankaŭ
"Burnmuto" devenas de "burna".

La nomoj, kiuj finiĝas per -caster, -cester kaj -chester, devenas de la
anglosaksa "ceaster" aŭ "cæster" (romia fortikaĵo aŭ urbo), kiu siavice
venas de la latina "castra". Por -caster kaj -chester mi proponas:
Donkastro, Lankastro, kaj Ĉestro, Ĉiĉestro, Kolĉestro, Dorĉestro,
Manĉestro, Roĉestro, Vinĉestro. Se nomoj finiĝantaj per -cester havu
komunan finaĵon en Esperanto, mi pensas, ke estu -stero: Alstero,
Bistero, Cirencestero, Glostero, Lestero, Tostero, Vorstero. Eblus tamen
per -ĉestro denove: Alĉestro, Biĉestro, Cirenĉestro, Gloĉestro,
Leĉestro, Toĉestro, Vorĉestro. Aŭ per -cestro. Temas pri Alcester,
Bicester, Cirencester, Gloucester, Leicester, Towcester, Worcester, kies
prononcoj estas proksimume: alste, biste, sajrenseste, gloste, leste,
teŭste, ŭuste. Cetere, ankaŭ "Exeter" (Eksetero) devenas de la
anglosaksa "ceaster", tra "Execestre".

La finaĵo -don povas deveni de "denu" (valo) aŭ "dūn" (monteto). La nomo
de "Croydon" apud Londono signifas "safranvalo", sed "Croydon" apud
Kembriĝo estas "korvovalo". Tute kaprice, mi esperantigis tiun nomon per
"Krodeno", sed ĝenerale estu -dono, mi supozas. Kompreneble, "London"
devenas de neniu anglosaksa vorto; ĝi venas de la latina "Londinium" kaj
estas multe pli malnova.

La finaĵo -ham ĝenerale estas la anglosaksa "hām" (bieno, vilaĝo), kaj
-hampton devenas de la anglosaksa "hām-tūn" (ĉirkaŭbarita bieno). La P
aldoniĝis poste, do oni povas pripensi forigi ĝin denove en la
esperantigo, por simpligi la prononcon. Tamen, mi proponas:
Nordhamptono, Sudhamptono, Vulfhamptono. Tiu lasta devenas de "Wulfrūn",
la nomo de la virino, kiu ricevis la koncernan bienon en 985. Oni povus
pli precize imiti la modernan prononcon per "Vulvahamptono", sed mi ne
rekomendas tion.

La elemento "ing" ofte devenas de la anglosaksa sufikso "-ingas"
(popolo, familio). Ingo estas tute bona finaĵo en Esperanto: Hastingo,
Redingo. Sed la finaĵojn -ingham kaj -ington oni ne transliterumu
senŝanĝe, laŭ mi, ĉar la konsonantogrupo estas tro kompleksa kaj tro
diferencas de la angla prononco. Tial: Birmingamo, Notingamo, kaj
Bridlintono, Darlintono, Lemintono, Varintono.

La finaĵo -ley devenas de "lēah" (arbaro aŭ maldensejo en arbaro), kaj
tial mi esperantigis per -leo: Bromleo, Dudleo, Kraleo. "Paisley"
(Pasleo) havas alian originon: de la latina "basilica".

Por la finaĵo -mouth mi rekomendas -muto: Burnmuto, Plimuto, Portsmuto.

La finaĵo -pool aŭ -poole povas havi diversajn originojn. PIV2002 havas
"Liverpolo", kaj tial mi elektis "Blakpolo" kaj "Polo" por "Blackpool"
kaj "Poole". Mi povas nur diveni, kial estas "Liverpolo" en PIV kaj ne
"Liverpulo": eble pro la aspekto, eble pro la anglosaksa "pōl", eble pro
la vokalo en la gaela, irlanda, manksa kaj latina versioj de la nomo,
kaj eble por eviti aludon al puloj.

La finaĵo -port povas signifi "havenon", sed ĝi povas ankaŭ signifi
"(foiran) urbon" aŭ "pordegon". Tial: Novporto, Stokporto, Sudporto.

La finaĵoj -wich kaj -wick ofte devas de "wīc", kiu havas diversajn
sencojn, inkluzive de "haveno". Oni povas esperantigi ilin per -viĉo kaj
-viko.

La finaĵo -worth ĝenerale signifas "ĉirkaŭbarita kolonio": Leĉvorto.

Mi menciis la formojn en diversaj lingvoj kiel unu el la atentindaj
faktoroj, kiam oni esperantigas nomon. Malmultaj britaj urboj havas
alian formon en la franca aŭ la germana, sed preskaŭ ĉiu havas nomon en
la latina, kaj kelkfoje la latina nomo estas iomete konata, almenaŭ en
la urbo mem. (Preskaŭ ĉiu loĝanto de Shrewsbury scias, ke tiu urbo
nomiĝas latine "Salopia", sed kiom da nelokanoj scias tion?) Kimraj
urboj ofte havas anglan kaj kimran nomojn, kiuj apenaŭ similas inter si,
nek forme nek traduke. Ankaŭ kelkaj anglaj urboj havas aliajn nomojn en
la keltaj lingvoj. Kompreneble, en la rusa kaj aliaj nelatinliteraj
lingvoj oni transskribas aŭ tradukas anglajn nomojn, kaj tion oni emas
fari ankaŭ en la litova. Mi konsultis alilingvajn versiojn de la nomoj
en mia listo, sed fine ili ne multe influis min. La litova influas ĉefe
per tio, ke ĝi subtenas la ĝeneralan principon: se litovoj rajtas
litovigi nomojn, tiam ankaŭ esperantistoj rajtas esperantigi ilin.

Inter la formoj, kiujn mi rekomendas, estas tre malmultaj tradukitaj
elementoj: "okcidenta" kiel aparta vorto, mez-, nord-, nov- kaj sud-
kiel prefiksoj, kaj "sankta" kaj "kastelo". El tiuj, nord-, sud- kaj
"kastelo" tiel similas al la respondaj anglaj elementoj, aŭ historiaj
formoj de ili, ke oni povas konsideri ilin kiel transskribojn.

Kelkaj el la nomoj en la listo estas nomoj ne nur de pluraj urboj en
Britio, sed ankaŭ de eventuale pli grandaj urboj en aliaj landoj. Kiam
estas du gravaj lokoj kun la sama nomo, tio eble povas ŝajne ruza truko
esperantigi la nomojn malsame, tiel forigante plursencecon de la
Esperantaj nomoj. Oni povus ekzemple havi "Kembriĝo" en Britio kaj
"Kambriĝo" en Usono. Tamen, tio kaŭzus konfuzon kaj malfacilaĵon por
tradukistoj, kiam ili renkontas la nomon en kunteksto, en kiu ne eblas
scii, pri kiu urbo temas. Laŭ mi, se temas pri la sama nomo, oni
esperantigu ĝin same, krom en tre esceptaj okazoj. (La vilaĝo Cambridge
en Glosterŝiro prononciĝas kiel [kambriĝ], laŭdire, anstataŭ [kejmbriĝ];
tio eble pravigus la alternativan esperantigon "Kambriĝo".)

Fine, mi koncedas, ke mia listo de esperantigoj ne havas tre grandan
praktikan utilon, sed pretigi ĝin estis interesa ekzerco. Mi bonvenigus
komentojn, speciale se iu konas alian esperantigon jam uzitan por unu el
la 154 urboj, prefere kun fontindiko. Se estus sufiĉe da tiaj reagoj, la
redaktoro verŝajne akceptus etan noton en la sekva numero de LBE.

